|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MI RESPONSAS PRI ĈIOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Proksimume je la unua horo posttagmeze Zinovion Simonoviĉ-on oni finfine konektis kun Moskvo, kun la ministerio pri sanprotektado, kaj je la dua, per vico da interparoloj, li atingis tiun alte-starantan kaj response-decidantan personon, kun kiu li penis komunikiĝi jam dum kvara tago. Kun la decida tono de la unua sekretario de la Unĉanska regiona komitato ne konsenti estis neeble, la demando staris nur pri kandidateco de homo, kiu povus tuj anstataŭi la forbrulintan kamaradon Stepanov-on.
– Tian laboranton mi havas, – diris Zinovio Simonoviĉ.
Kaj, blovante al la parolilo, per literoj li elparolis la familinomon. En Moskvo oni silentis – tie estis konata tiu ĉi nomo.
– Ĉu vi min aŭdas? – malpacience interesiĝis Zolotuĥin. Li entute malŝategis tiun telefonan enpensiĝemon. – Ĉu aŭdas?
Al li oni respondis, ke li estas aŭdata, sed ke tiun ĉi kandidatecon senpripense aprobi oni ne rekomendas.
– Jen novaĵoj, – miris Zolotuĥin. – Pro kio do?
– Maloportuna homo, – tiel estis dirite de la persono, responsa pri la kadroj.
– Nu, kaj ni havas tian opinion, ke bonaj laborantoj malofte estas oportunaj homoj, – eksplodis Zolotuĥin. – Tial ni opiniu la demandon solvita.
Kaj surmetis la parolilon.
«Jen kiel, maloportuna! – diris li al si mem. – Kia tempo estiĝis – oportunuloj eknecesis. Por mi ja li estas eĉ pli maloportuna, ol por vi, tamen mi ĝuste lin postulas...»
Tute nenion suspektanta kamarado Stepanov en tiu sama tempo en la «blua manĝejo» estis manĝanta viandbulojn kun acidkrema saŭco kaj diskutanta kun alsidiĝintaj al li kinokronikistoj ilian peton. La afero estis en tio, ke laŭ la «reĝisora ideo» de kamarado Gubin la kinistoj estis prepariĝantaj jam hodiaŭ komenci filmon el vivo de lakta farmobieno en fora sovaĝejo, kie estis pasiganta sian ne tro severan malfavoron la «profunde scianta la materialon» supre menciita Gubin. Sed melkistinojn necesis filmi en blankaj kiteloj, tamen tiea malica burokrato, ĉefkuracisto de la Ramenska malsanulejo Solovejĉik, pri kiteloj plene rifuzis kaj ankoraŭ promesis pri tiu ĉi spektaklo skribi al la kinematografia ministro mem Ivano Gregorjeviĉ.
– Ja nur por unu-du tagoj! – diris diklipa kinisto en pelta veŝto. – Ne povas ja ni filmi naturalisman galimation. Necesas leviĝi super bagateloj.
– Ni uzas elementojn de romantiko, kaj oni provu ĵeti al ni ŝtonon! – diris la alia. – Kamarado Gubin, ekzemple, tute prave konsilis al ni blankfarbi tiujn fasadojn de bovejoj, kiuj trafas en la objektivon. Ni devas instrui, kiel estu, sed ne fiksi tion, kio ekzistas en la realo.
Eŭgeno Rodionoviĉ ĝismanĝis la viandbulojn kaj alŝovis al si krespojn kun mielo kaj acidkremo. Li estis en bonanima humoro kaj tial promesis telefoni al la obstina Solovejĉik.
La kinistoj interrigardis.
– Ne, mein lieber Doktor, tiel ne taŭgos, – diris tiu, kiu estis en la pelta veŝto. – Ni estas spertaj knaboj kaj konas la vivon. Vi por ni letereton skribu.
– Leteretojn mi principe ne skribas, – diris Eŭgeno Rodionoviĉ.
Kaj interesiĝis, kial en tiaj varmaj tagoj la kinisto portas peltan veŝton. Li scipovis forkonduki siajn konversaciantojn disde la necesa al ili demando...
Kaj ĝuste en tiu tempo oni vokis lin al kamarado Zolotuĥin, kaj eĉ urĝe.
– La unua sekretario de la regiona partikomitato, – klarigis Eŭgeno Rodionoviĉ, ekstarante, kaj bonanime, dum irado finmaĉante krespon, svingis al la kinistoj la manon.
Li havis bonegan humoron: kaj la manĝaĵo estis sufiĉe bona, kaj la kinistoj el li «ne eltiris» letereton. Estante en tiu bona animstato, li eniris en la kabineton de Zolotuĥin kaj nur tiam eksentis malbonon, sed tiom timigantan malbonon, ke eĉ sur la sojlo, jam sur la sojlo, li konfuziĝis kaj stumblis, ne komprenante, ĉu li eniru definitive aŭ ĝuste tie ĉi oni lin elpelos.
Kial li tion sentis?
Ĉu pro granda sperto?
Ĉu pro multfoje spertitaj riproĉoj, skoldoj kaj draŝoj? Aŭ pro sento de jam delonge ronĝanta kulpo?
Apenaŭ. Tro dikhaŭta estis Eŭgeno Rodionoviĉ por tiaj emocioj, kiel ŝatis diradi Iraida.
Simple ili ĉiuj – kaj Losoj, kaj Ŝtub, sidanta malproksime, kaj la membro de la buroo de la regiona komitato, paĝigisto en la tipografio, unubraka Straŝko, kaj Zolotuĥin mem – tro atente, neordinare atente rigardis al li, kiam li interesiĝis, ĉu li povas eniri. Rigardis kaj silentis. Silentis, dum li iris, iomete fleksante la genuojn, dum li ridetadis al ĉiuj per la diketa buŝo, dum li viŝadis la okulvitrojn, por ekvidi finfine, kial ĉi tie estas tia nekutima silento, ja liaj okulvitroj rosumkovriĝis kaj komence li iris nur al konataj siluetoj.
Sed kun fajfo batis fulmo, bruis tondro kaj faŭkiĝis la tero en tiu momento, kiam li ekvidis – Zolotuĥin leviĝis. Kaj vidi jam nenion necesis, kaj eĉ aŭdi: kion eblas aŭdi en fajfo, siblo kaj batoj de fulmo – kaj se ĉio ĉi falis al via, la sola, la amata kapo? Ŝanceliĝas la planko, saltas fajreroj antaŭ la okulvitroj, nenion eblas kompreni, mankas kontraŭargumentoj, parolpermeson oni al vi ne donos, kaj eĉ se vi ĝin ricevos, tiam kion diri? Kion diri al tiu ĉi, alpremanta sian koron, flaviĝanta, kiel tiam Bogoslovskij, furioza Zolotuĥin, kion respondi al la sendenta, tordita Straŝko, al humila Losoj, kiu subite eĉ al ŝriko transiris, kiel kontraŭdiri al Ŝtub, la sola, kiu ne levis la voĉon kaj per tio jam tute faligis Eŭgeĉjeton de sur la diketaj, apogemaj kruroj? Glitis kaj malaperis penseto, ke – ĉu ne montri laŭ ĉiuj sciencaj reguloj svenon, sed ĉu tiujn virojn eblas kortuŝi per tia artifiko? Ĉu fali sur la genuojn? Ekplori laŭte? Ĉion agnoski, kaj eĉ pli ol ĉion?
Kaj la fulmoj batadis kaj batadis, kaj la vivo, tia sukcesa, tia oportuna, tia ordigita, kun specialaj porcioj, kun persona aŭtomobilo, kun ofica somerdomo, kun premioj kaj honorarioj pro broŝuroj, vivo flata, servila, sed vivo ja, vivo lakea, klopoda, sed grasa, vivo de prizorgato, ekskluzivulo, responsulo sub siblado kaj batoj de fulmoj estis iĝanta io tute alia, io, kie ekzistas vortoj «serĉi laboron», kie ne ekzistas eblo telefoni al amiko kun tio, ke ankaŭ vi helpos en necesa okazo, kie vi ne estas la unua «en sia mastrumaĵo» kaj eĉ ne la lasta, sed vi estas ekster ĉio, vi estas finita.
«Ĉu tio estas mi, kiu estas finita? – subite eksplodis io en la organismo de Eŭgeno, io en la zono de la stomako aŭ iomete pli alte kaj maldekstre. – Ĉu mi estas finita?»
Li faris paŝeton antaŭen, etendis la manon, deziris krii kaj nenion sukcesis. Ree malfermiĝis la ĉielo, ree ekfajfis, eksiblis, ekbrilis fulmoj, la tera firmaĵo ŝanceliĝis, kaj per la postaĵo, per ĉiam elstariĝinta sia diketa postaĵo, per la «pobo» antaŭen ekiris kamarado Stepanov retiriĝi, iomete riverenci kaj ree retiriĝi al la pordo, en kiun, li sciis tion precize, nun li jam neniam eniros. «Nun ĉio, – iomete ankoraŭ riverencante al la forturniĝintaj de li homoj, pensis li, – nun mi estas finita. Sed tio ne gravas, ne gravas. Necesas teni sin, ja ĉu subjektive mi kulpas?» Tiu vorto «subjektive» alligiĝis al li por longe, li ripetadis ĝin, plej mallaŭte fermante post si la pezan pordon, respektoplene, por ke, dio savu, oni ne pensu, ke li frapis per la pordo. Ne, li ja plene konsciis sian kulpon, limantan kun krimo, ĝisfine... Tia, konsciinta, oni vidis lin en la akceptejo, li malrapide iris per oblikvaj, stumblantaj paŝetoj, la eksa Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov – tiel, almenaŭ, al li mem ŝajnis, – eksa, subjektive per nenio kulpa, sed tamen tuta restinta en la pasinteco. Ja ekster la posteno, kiu estis forprenita de li, sen la fotelo, en kiun eksidos iu alia, sen sekretario, kiu estas elpendaĵo de graveco de sia estro, – kiu li estas? Kie li estas? Kio li estas? Kaj ĉu estas li entute? «Ĉu estis la knabo?» – subite rememoriĝis al li el iu libro[104]. Kaj kio estas nun la familinomo Stepanov – solida kaj impone soninta antaŭe, kun ne malpli solida kaj belsona patronomo Rodionoviĉ, – kio nun estas tio, se ne malplenaĵo? Ĉu malmultas Stepanov-oj?
Tiel li eliris sur la printempan, varman, vaporantan post pluveto straton, probable jam eĉ senpartia Stepanov, ne la Stepanov, sed ĝenerale iu Stepanov, per minusklo, nu, kiel oni diras – stepanov-oj, petrov-oj, ivanov-oj – aŭ oni tiel ne diras?
Kaj al la pordo tiutempe, ĝuste en tiu ĉi momento alruliĝis la aŭto de Zolotuĥin, kaj el ĝi, apoginte sin komence per bastono sur la pavimo, elgrimpis Vladimiro Atanazijeviĉ. «Kial el la persona aŭto de kamarado Zolotuĥin?» – jen kion sukcesis pensi Eŭgeĉjo. Kaj forturniĝis, ĉar li nun estis neniu kaj timis aperi antaŭ Vladimiro en sia vera aspekto. «Eble, li eĉ batos min, se li same ĉion scias», – tremante per la internaĵo, pensis la eksa Stepanov.
Sed Ustimenko nenion bone sciis. Li memoris, certe, ke Eŭgeĉjeto «pikis kaj atakis» Bogoslovskij-on en tiu tragika tago, kaj pardoni tion al Eŭgeĉjeto ne povis, same kiel multon alian. Tamen li naive kredis al la versio, laŭ kiu al Bogoslovskij en tiu tago estis proponita promocio, – li kredis, speciale, tial, ke ankaŭ li mem opiniis Bogoslovskij-on laboranto multe pli konvena por la posteno de ĉefkirurgo de la regiono, ol Neĉitajlon. Cirkulis diversaj onidiroj. Kaj Ŝĉukin-on, ekzemple, multo atingis, kaj Mitjaŝin-on, kiu, ĉe tuta sia silentemo, sciis preskaŭ ĉion, kaj Luba ion sciis, sed tamen ili, kvazaŭ interkonsentinte, nenion rakontis al Vladimiro Atanazijeviĉ, prave opiniante, ke la mortinton ne eblas revivigi, kaj al Ustimenko sufiĉas kaj eĉ trosufiĉas ĉiaj malfeliĉoj kaj fiaĵoj por tiu ĉi tempo...
Tiel, nenion sciante, leviĝis li en la kabineton de la bruskulo Zolotuĥin, kiu pro morala abomeno kaj, verŝajne, senkonscie sentante la samon, kion sentis ankaŭ la ustimenkaj kamaradoj kaj kolegoj, ĉion ligitan kun Stepanov forhakis plene kaj nur trovis necesa diri al Vladimiro Atanazijeviĉ, ke Eŭgeno Rodionoviĉ estas elpostenigita, lia departemento estas vaka, kaj ĉar mankas iu por okupi tiun ĉi postenon, tial la buroo decidis, ke Ustimenko dume estru la sanprotektadon, certe, kumule.
Ustimenko silentis.
– Kial vi flanken rigardas? – obtuze, plu ankoraŭ alpremante per la mano la koron, interesiĝis Zolotuĥin. – Ĉu vi ofendiĝis?
Vladimiro Atanazijeviĉ ŝultrolevis. Li ja ne povis diri, ke al li tutsimple turniĝas la kapo.
– Vi komprenu nian staton, – per sia forta voĉo, kolere kaj samtempe pete, ree ekparolis Zinovio Simonoviĉ. – Tie kamarado Stepanov faraĉis tiom da fuŝoj, ke tutan aŭtoritaton perdis la regiona sanprotektado. Tie necesas purigi per ŝovelilo...
– Mi estas komunisto, – finfine, kvazaŭ vekiĝinte, diris Ustimenko, – kaj se la decido estis farita, tiam mi ĝin plenumos. Miaflanke mi petas, ke mia helpanto, asistanto – mi ne scias tie etaton kaj tutan tiun burokrataĵon – estu doktorino Gabaj. Lubov Nikolajevna Gabaj.
Losoj subite ekridis per sia komforta, hejmeca rido.
– Kial vi, Andreo Ivanoviĉ? – demandis Zolotuĥin.
– Ja tial, ke kun tiu kamaradino al ni plena fino venos, – diris Losoj. – Ŝi ja estas kiel Ustimenko, nur pli juna...
– Atendu, atendu, – same komencante subridi, interrompis lin Zolotuĥin, – tio estas tia, eĉ tre bela, kvazaŭ de sur pentraĵo? Kiu «vostojn hakas»? – Li pli forte ekridis kaj aldonis, bonhumoriĝante: – Certe, certe, mi memoras. Estis ŝi ĉe mi, bruis ĉi tie terure, trarompiĝis al mi tra ĉiuj baroj. Al la CK minacis pri mi skribi...
Ustimenko same ridetis.
– Kaj sen ŝi? – severiĝinte per la vizaĝo, interesiĝis Zolotuĥin. – Sola Ustimenko por ni jen kiele sufiĉos! – Kaj Zolotuĥin peze frapis sin al la forta nuko. – Ĝis tiom. Aŭ vi laciĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ?
– Mi nun devas multe operacii, – diris Ustimenko. – Kaj al Gabaj mi plene povas fidi. Kaj por ŝi estas oportune en la eksa kontoro de Stepanov sidi, el tie, ĉe deziro, eblas malproksime vidi pri epidemiologio kaj pri ĉio tio, kion ŝi, kiel sanitara kuracisto de Unĉansko, devas scii. Ŝi estas fidinda laboranto. Kaj ke ŝi kverelas, do ŝi pravas. Jen kiam mi en la stepanov-an fotelon eksidos, mi la ŝraŭbojn pri la sanitara stato en la urbo multe pli forte streĉos...
Liaj okuloj rigardis malsimpatie, li neniom estis flatita per la enpostenigo. Kaj la agado de Ustimenko promesis nenian trankvilon en la estonteco al la loka estraro. Kaj ankoraŭ «plus al tio – Gabaj!» – kiel esprimis Losoj.
– Tamen li ja scias pli bone, – konkludis Zolotuĥin, sur kio la demando estis solvita.
– Formalaĵojn vi ne prokrastu, – forirante, jam de la sojlo de la kabineto de Zolotuĥin, konsilis Losoj. – Nutraj kvotoj, speciala provizado, vestiĝi pli bone al vi tempas, kamarado Ustimenko.
Jen ĝuste tion ĉi diri ne indis, kion Losoj komprenis, kvankam iom malfrue. Tamen, li sufiĉe baldaŭ fermis post si la pordon, akompanata per tre energiaj esprimoj de Ustimenko koncerne de la «kvotoj». Kaj Zinovio Simonoviĉ premis la ŝultron de Ustimenko per sia peza mano kaj ordonis mallonge:
– Ne kriu, ankaŭ mi mem tion scipovas.
Ili restis duope.
Zolotuĥin trairis la kabineton, pene ekzercante sin, poste subite, sen ajnaj aliroj, demandis:
– Ĉu tio estas vero, ke vi sur vi, kiel sur kobajo, ian medicinan eksperimenton faras?
Vladimiro Atanazijeviĉ silentis. Zolotuĥin ĉirkaŭiris la tablon, eksidis en sian fotelon, brue suspiris:
– Respondu.
– Ni supozu.
– Bonege, – diris Zolotuĥin. – Vere por la plumo de kamarado Bor. Gubin. Sed kiu do laboros?
– Ĝuste tio estas iusence laboro.
– Vi min ne faru stultulo! – per plenda voĉo petis Zolotuĥin. – Ankaŭ mi estas iomgrade klera. Sed ni en Unĉansko ĝis instituto de eksperimenta medicino ankoraŭ devas kuri kaj kuri. Ni dume agantojn bezonas, laborantojn, kuracistojn. Ho, diablo, ĉu vi vere ne komprenas?
Ustimenko iomete ruĝiĝis – tiom, kiom povis ĉe la nuna sanstato.
– Kompreneble, mi ne ĉion kalkulis, – diris li. – Tro hastis. Sed prokrasto al mi ŝajnis ne ebla...
– Ebla, ebla! Sed se ni al vi malpermesos? Ĉu vi ree silentas? Ĉu vi tian politikon havas – per silento sieĝi? Jen ni decidos kaj malpermesos. Vi ne estas kobajo, vi estas Ustimenko. Ni ne permesos, kaj fino!
– Senprofite. La laboraĵo povas iĝi utila, por kio ĝin rompi duonvoje.
– Kaj se, kiel diradis via instruisto Nikolao Eŭgenjeviĉ, la hufoj ne eltenos?
– La hufojn mi, Zinovio Simonoviĉ, havas kvankam lamajn, sed fortajn.
– Ja vi jam jen kian koloron havas! Kien plu? Kaj vi aŭdacas ankoraŭ pri kvotoj pranci. Por vi nun nutrado estas la plej grava afero.
– En min nenia nutraĵo iras.
– Ĉu tio same estas rezulto de la eksperimento?
– Iugrade.
– Nu, kaj stultulo vi estas, – forturniĝinte de Ustimenko, per voĉo, kiun tiu de li ankoraŭ neniam aŭdis, diris Zolotuĥin. – Je dio, stultulo kaj idioto. Ni vin traktas kiel kamaradon, kaj vi nin kiel malamikojn. Ni vin vivan bezonas, sed ne ruĝan soklon, aŭ kiel tio nomiĝas, kion oni super niaj tomboj starigas pro nia gaja vivo travivita...
Ustimenko ridetis per sia momenta rideto.
– Sed mi jen – viva, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Sidas antaŭ vi, tuj kaj rekte...
– Bogoslovskij same tiele antaŭ mi sidis, tuj kaj rekte, – morniĝinte, angore prononcis Zolotuĥin. – Kaj kio? Ne domaĝas vi viajn fortojn, ne eblas tiel, kamarado Ustimenko. Necesas gardi sin, sed vi...
– Sed mi kio? – miris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Sed mi mem al mi akiras ankoraŭ postenojn, ĉu? Ekzemple, la postenon de estro de sanprotektado de la regiono? Ĉu tiel? Mi mem, por plezuro, elŝiras el mastrumistoj feron kaj cementon, karbon kaj tabulojn. Ĉu por amuziĝo?
– Bandito, nu vere bandito, – al io ĝojante, prononcis Zolotuĥin. – Mi al li vorton, li al mi dek. Malfacilas al mi kun vi, knaboj, treege malfacilas. Vi estas obstinaj, koleraj, metas la kapojn en la leonan faŭkon. Jen, ekzemple, Ŝtub, iu Aŭgusto Janoviĉ...
Sed pri tio eblis paroli tute kun neniu, kaj Zolotuĥin nur forsvingis per la mano siajn malgajajn pensojn. Kaj Ustimenko ne demandis, al li sufiĉis siaj problemoj, li eĉ dum konversacioj sukcesadis pensi pri la aferoj, se nur la konversacio ne koncernis rekte ĝuste la laboron. Kaj rimarkante tiun trajton en si, li subridadis, rememorante la formulon de avo Metodo: «Kaj se ĝi al mi ne necesas, do kial mi ĝin bezonu?»
– Bone, iru jam, – forpermesis lin Zolotuĥin. – Tamen rekte el ĉi tie en vian departementon iru. Tie, verŝajne, estas malordo, kamarado Stepanov jam ne estas agokapabla, probable, en kokina sveno troviĝas. Kun la ministerio ni kunordigis ĉion jam hieraŭ, ili tute al vi esperas. Iru, agu, regu la tutan mastrumaĵon kaj Gabaj-on informu pri la afero...
Eŭgeĉjeto vere troviĝis en la stato de «kokina sveno», kaj ĉefe post mallonga konversacio kun Inna Matejevna, kiu kategorie kaj en tre malmilda formo rifuzis opinii sin partoprenantino de la tragika akcidento, kaŭzinta la morton de Bogoslovskij.
– Sed permesu do, – ekbalbutis Eŭgeno kaj eksentis, ke la lango malbone obeas lin, anstataŭ «s» elparoliĝis «ŝ», – permeŝu, laŭ via informo pri la bareleto...
Inna Matejevna forturniĝis de li kaj diris per laca voĉo:
– Ĉesu fari histeriajn scenojn. Mi hazarde trafis en vian kabineton, kaj ĝenerale tuta tiu fiaĵo min absolute ne koncernas. Kaj por vi sufiĉas la historio kun Puzirjov, kun la palaceto, kun tuta via sistemo de estrado...
Jen ĉio. Kaj ŝi foriris. Svelta, en bonegaj ŝuoj, nur eble iomete pli pala ol ĉiam. Foriris, kaj venis Ustimenko. «Ho dio! – pensis Eŭgeno. – Ho dio!» Li pensis malrapide, angore, kaj en liaj oreloj staris sonoro, kaj per la dekstra mano li kalkulis al si la pulson. Kaj la telegramo el la ministerio jam kuŝis sur lia tablo, kaj Bella ĝin legis, kaj Gorbanjuk, kaj aliaj diversaj, kaj jen la indikita en la depeŝo Ustimenko V. A. venis en lian, de Stepanov, kabineton. Tiam Eŭgeĉjeto jam permesis al si, tiam li faris scenon, tiam li elmetis ĉion, kion li pensis pri siaj pereigintoj kaj malpuraj karieristoj, kiuj «sur la sango de la amikoj» (li ĝuste tiel esprimiĝis) «konstruas domon de sia bonstato». «Sed ŝanceliĝeman, – ŝrikis li, – ŝanceliĝeman, kamarado Ustimenko, ĉar sur malfeliĉo kaj malagrablaĵo de la amiko de la infaneco nenia greno povas kreski». Pro malespero li ree lispis, ree komencis kroĉiĝi la lango, sed halti li jam neniel povis, ĝis al Ustimenko tio tedis kaj tiu frapis per la bastono al la pargeto.
– Tre vi, Eŭgeĉjeto, stultiĝis, – diris Ustimenko per pacema tono, – mi eĉ kompatas vin, mi ĵuras. Nu, kial vi ŝrikas?
– Ja tial... – eksplodis ree Stepanov, sed Vladimiro Atanazijeviĉ frapis per la bastono pli forte. – Ne frapu ĉi tie! – kriis Eŭgeno, sed sub peza kaj laca rigardo de Ustimenko li subite moliĝis kaj, malstreĉinte la vizaĝon, falis en la fotelon, en tiun mem, en kiu mortis Bogoslovskij. – Mi elturmentiĝis, – mallaŭte prononcis li. – Ĉu vi kredas, mi tute forkonsumiĝis.
– Nun estos pli facile, – trankvile kaj sen eĉ ombro de ironio, eĉ amike diris Ustimenko. – Vi veturos al periferio. Iraida estas kuracisto, Juĉjo ĉe vi estas sola infano, kian vi havas specialecon, mi ial ne memoras?
Eŭgeĉjo glutis bulon en la gorĝo, interesiĝis:
– Kial do al periferio?
– Nu, ne al periferio, ĉi tie vi laboros, ĉu estas diferenco. Kian do vi havas precizan specialecon?
– Praktike en medicino en la lastaj jaroj...
– Atendu, kaj dum la milito?
– Mi ja al vi skribis, Vlaĉjeto, mia ĉefo nenien min forpermesadis, kaj mi dum la tuta tempo...
– Do, ĉu vi volas diri, ke vi kiel lakeo servis, estante kuracisto?
– Se vi tiel nomas adjutanton de departementestro...
– Nomas, – suspiris Ustimenko, – kuracisto sur posteno de komisiisto, laŭ mi, estas lakeo. Tial ankaŭ en tio ni havas malsamajn opiniojn. Do, vi praktike, kiel kuracisto, eĉ dum la milito ne laboris?
Kamarado Stepanov malgaje balancis la kapon kaj eĉ la manojn dismovis, signante sian amaran sorton.
– Skribu al via eksa estro, – subite konsilis Ustimenko. – Li trovos por vi laboron. Ja helpkuracisto vi ne iĝos, ĉu vere? Kaj mi ĉi tie al vi postenon de kuracisto ne donos. Kaj neniu min al tio devigos. Kaj ne kalkulu, Eŭgeĉjeto, al vi la pulson, tio estas abomena. Kaj ne komencu histerian scenon, mi nenion tian timas.
Eŭgeno Rodionoviĉ kaptis per la buŝo aeron, kiel tion faradis Iraida, kiam ŝajnigadis sin kormalsana, sed Ustimenko donis al tiuj manovroj tute nenian atenton. Li nur larĝe oscedis kaj kun enuo pririgardis la murojn de la ĉambro kun pendigitaj en modela ordo diagramoj de senĉese pliboniĝanta popola sano en Unĉansko kaj en la regiono kaj kun aliaj specimenoj de demonstra agitado. Eŭgeĉjo malgaje akompanis la rigardon de Vladimiro Atanazijeviĉ per sia okulvitra, atenta kaj timigita rigardo.
– Ja ĉio estas falsaĵo, – ekfumante, diris Ustimenko. – Ĉiuj ciferoj estas arbitraj. Ni ĵus la piedojn el la milito eltiris, ĉie estas mankoj, sed ĉe vi estas sola belaĵo...
– Sed tio ja kompare kun la antaŭmilita Unĉansko, – eksplodis Stepanov, – tio estas kompare kun la ciferoj de la mil naŭcent dek unua jaro...
– Kaj ĉu Rusion de la epoko antaŭ Petro la Unua vi ne tuŝis?
Li kun peno leviĝis, forte apogis la bastonon al la rando de la tapiŝo kaj diris per paca voĉo:
– Iru hejmen, skribu al via generalo, li vin certe prenos. Kaj morgaŭ ekde la mateno vi transdonu la aferojn al Lubov Nikolajevna Gabaj.
– Permesu, – tute jam malesperiĝis kaj konfuziĝis Eŭgeno. – Kiel al Gabaj, se en la ordono...
– Denove vi krias, – kun riproĉo en la voĉo diris Ustimenko, – ne kriu, mi petas vin. Ne povas mi aŭdi ajnajn kriojn. Mi estas nun estro, direktoro, dio, diablo, ekscelenco, sed ne vi. Kaj mi al vi ordonas. Ĉu mi skribu?
Li malrapide ekiris al la pordo.
Sed tiam lin atingis Eŭgeno kaj etendis al li libreton – malgrandan, longetan, mallarĝan.
– Kio estas tio? – demandis Ustimenko.
– La nutrado, – rapidvorte respondis Stepanov. – La «blua manĝejo». Kion vi rajtas.
– Kreteno! – kun abomenanta malamo en la voĉo diris Ustimenko. – Kreteno kaj fiulo. Jen, evidentiĝas, en kio estas la alta senco de via koratako. Dum mi, idioto, pensis, ke vi vere estas afliktita.
Kaj, ne adiaŭinte, li foriris. Foriris kaj ree kuŝiĝis sur tiun sofon, sur kiu dormadis Nikolao Eŭgenjeviĉ, fermis la elturmentitajn okulojn kaj rememoris pri Ŝarik kaj pri tio, kiel li duope kun Barbara sidis super la trikolora mortanta hundo kaŭre. Kaj la telefono en lia kuracista ĉambro jam sonoris, kaj tute ne al la ĉefkuracisto, sed al la «efektiva ŝtata konsilisto», kiel nomis sin Ustimenko en la nova posteno. La unuaj voĉoj estis modestaj, mallaŭtaj, poste ekiris multe pli postulemaj, unu poste eĉ insultis, kuracistino el medicinejo de lignofabriko «Pasionaria» postuladis sanitaran transportilon – sur ŝarĝaŭto ŝi sian malsanulon transporti ne povis. Kaj li direktis sanitaran transportilon al tiu kriemulino el Goreloje, kaj poste ankoraŭ longe donadis ordonojn, esploradis «rekte», sufloradis, promesadis uzi urĝajn rimedojn kaj uzadis ilin, kaj nur en profunda nokto li rememoris, ke nun li havas kaj solidan aparaton, kaj specialistojn, kaj helpantojn, kaj viculojn. Sed estis jam malfrue. La regiono, la grandega Unĉanska regiono, kaj la urbo Unĉansko, kaj la apudurboj, kaj la distriktaj centroj, kaj la medicinejoj komprenis, ke nun estas vera estro, kiu mem decidas, ne prokrastas, ordonas, prenas responson sur sin kaj, ĉefe, mem prenas telefonan aŭdparolilon eĉ vespere, eĉ nokte, eĉ, kvankam tio estas ridinda, post la dekdua horo, – ĉu eblas tion imagi?
La lasta, jam multe post la dekdua, telefonis Gubin. Li estis, verŝajne, sufiĉe drinkinta, ĉar li tre kriis, tiel ke Ustimenko eĉ la parolilon tenis en granda distanco for de la orelo.
– Saluton, oldulo, – kriis Bor. Gubin, – kiel vi nun tie en grandaj estroj? Ĉu ankoraŭ ne fieriĝis? Ĉu memoras lernejajn amikojn, des pli malfavoratajn? Ĉu vi ne koleras, ke mi vekis? Via voĉo ial estas enua...
Ustimenko ne tuj sukcesis kompreni, en kio kulpas la maljuna Solovejĉik kaj kia estas ligo inter kino – la plej amasa el la artoj – kaj malsanulejaj kiteloj. Kaj kiam li finfine komprenis, tiam li ne ektimis eĉ la familinomon de Ivano Gregorjeviĉ, la kinematografia ministro, kaj aliajn ceterajn familinomojn, kiujn menciis Gubin.
– Bone, – diris li finfine, kompreninte, – diru, Boĉjo, al doktoro Solovejĉik, ke se li donos al viaj friponoj almenaŭ unu kitelon, tiam mi lin, Gregoron Abramoviĉ-on, senprokraste elpostenigos. Ĉu vi min komprenis?
Boĉjo laŭte ekridegis, tre laŭte kaj malnature.
– Kaj la amikeco? – kriis li. – Kaj la lernejaj jaroj? Kaj la juneco? Aŭ amikeco gravas, sed limon havas?
Vladimiro Atanazijeviĉ longe oscedis en la telefonan parolilon, malkonektiĝis disde la ĵurnala redakcio kaj vokis Ramenskon, la malsanulejon, la ĉefkuraciston. La maljunulo ne dormis, tuj Ustimenko ekaŭdis lian voĉon.
– Neniajn kitelojn, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ, plu oscedante, – kaj ĝenerale, pelu ilin for. Mi promesis al Gubin elpostenigi vin, se vi konsentos kun tiu ĉi fiaĵo. Ĉu al vi klaras?
– Dankon, – sekvis respondo, tre elkora, kiel tio nomiĝas, «tra larmoj». – Vi min tre, tre morale subtenis, kamarado Ustimenko. Kaj, pardonu, ankoraŭ demando: kiam vi povus akcepti min pri aro da demandoj koncerne de la Ramenska malsanulejo? Diru proksimume, al mi estas malfacile forlasi la malsanulojn, sed mi dezirus persone kun vi...
– Persone al mi vi povas alveturi en ajna tago – mi loĝas en la malsanulejo, – diris Ustimenko. – Akceptajn horojn mi ne havas. Eble, vi devos atendi, se mi operacias aŭ rondvizitas...
Ĉirkaŭ la unua horo de nokto al la Unĉanska regiono el oriento ekiris fulmotondraj nuboj. Iĝis tute vapore, super Unĉansko eklumis verdaj fulmoj. Ustimenko malfermis la fenestron, rigardis en la susurantan per pluvo, varmo, juna foliaro nigran foron. Lia koro batis puŝe, kvazaŭ en la juneco, kvazaŭ antaŭ io neatendita, nova, neordinara. Kaj malsanulejoj, malsanulejetoj, deĵorantaj kuracistoj, ĉefoj kaj iliaj viculoj tiutempe estis interparolantaj tra la tuta Unĉanska regiono pri li, pri la nova estro, ili parolis ĉifrite, mirante, ne komprenante. Ekbruis finfine tondro, verŝiĝis pluvego, telefonistinoj konektadis:
– Malnovan Kamenka-n, la dudek duan. Boriso Lvoviĉ, ĉu vi aŭdis?
– Kia li estas? Ĉu vere tiu, kiu en la aktivularo elpaŝadis? Li ja nur veron diradis.
– El la Arkta floto, kolonelo, kirurgo.
– Ĉu la vundita?
– Ustjuĵje-n, la malsanulejon, karulino, konektu, mi petas, rapide...
Vladimiro Atanazijeviĉ plu rigardis en mallumon, spiradis, fumadis. Kaj per la dratoj kuracistoj kaj kuracistinoj rakontadis unu al la alia lian biografion: Khara-n, la peston, la partizanejon, la militon. Rakontadis, ke li iradas en uniforma palto ĝis nun, ke lin forlasis la edzino, ke li estas disĉiplo de la forpasinta Bogoslovskij, homo, certe, malfacila, sed nun almenaŭ la aferon, se ĝi estas vera afero, eblos fari; ke la edzino forveturigis kun si du infanojn – ĝis tiom Ustimenko estas malfacila kaj eĉ neeltenebla familiano; ke li tamen savis de morto iun anglan lordon-aviadiston kaj ke, ĉiel ajn, sed pli malbone ol ĉe la dikmuzela Stepanov ne estos...
Boriso Lvoviĉ, la kirurgo el Malnova Kamenka, konkludis sian telefonan konversacion tiel:
– Mi ne scias, ne scias, amiko, sed mi – malnova idealisto – kredas, ke ni vidos sur la ĉielo stelojn, aŭ iel tiele, kiel diris Ĉeĥov. Ni esperu pri pli bona...
Sed la ĉefa temo de interparoloj, kiel telefonaj, tiel ankaŭ personaj, dum tuta tiu ĉi maltrankvila nokto estis la historio kun kiteloj, kinistoj kaj doktoro Solovejĉik, kiu sukcesis distrumpeti, ke akceptaj tagoj kaj horoj ĉe Ustimenko ne ekzistas, ke li loĝas en malsanulejo kaj al li eblas alveturi en ajna tempo. Ĉiu reagis al tio laŭ sia karaktero. Estis tiaj, kiuj ĝojis, estis ankaŭ skeptikuloj, opiniantaj, ke la nova estro eltenados ne longe. Kaj pri «falsa demokrateco» iu esprimiĝis, kaj pri tio, ke al kamarado Ustimenko tiajn ennovaĵojn oni ne lasos senpune. Kelkaj klarigadis la konduton de Vladimiro Atanazijeviĉ per lia neordigita persona vivo kaj per malvasteco de interesoj – «kun li ne eblas danci»: Vera Nikolajevna siatempe sukcesis al multaj sciigi la kruelan rilaton de sia edzo al Lubov Nikolajevna, kiun li «preskaŭ forpelis el la hejmo, preskaŭ elpelis sur la straton la kompatindan knabinon...».
Kaj la kulpulo de ĉiuj ĉi klaĉoj sidis ĉe la tablo kaj skribis:
«Mi supozas, ke tiu ĉi, ekstreme malfacila kuracado estas neniom pli facila, ol ajna kava operacio. La rentgenteĥnikistino pravas – en dek kvin minutojn enlokiĝi kategorie ne eblas. La tutan sistemon de kuracado necesas radikale ŝanĝi. Malriĉeco de teĥniko en tio estas pravigebla per nenio, kaj ni ne havas bazojn paciĝi kun mizera kvanto de vive necesa al ni aparataro.
Malgrandaj detaloj: necesas tre multe trinki, eĉ kiam vi abomenas.
Okupiĝi pri esploro, pri literaturo, korespondi kun specialistoj: hipofeo? Karota suko? Brasika?
Ĉe kruca surradiado de la centro sur mukozo, por la mukozo elteni estas treege malfacile, ĝi estas tre sentema.
Kial neniu okupiĝas pri kulturo de hipofeo?»
La interparolo komenciĝis antaŭlonge, eble eĉ hieraŭ. Aŭ antaŭhieraŭ. Aŭ en tiu tago, kiam okazis la «katastrofo», – Iraida alie ne nomadis la forpelon de sia edzo. Ŝi entute ŝatis fortajn vortojn. «La knabo degelas, kiel kandelo», – diradis ŝi pri efikoj de kojlito ĉe Juĉjo. «Postvivi tielaĵon ne eblas», – diris Iraida okaze de la elpostenigo de kamarado Stepanov.
– Ĉu mi pendumiĝu? – globiginte la okulojn, kriegis li.
Iraida ekkrakis per la fingroj.
– Kaj tio nomiĝas familio, – plende prononcis Eŭgeno, – tio nomiĝas – en la familia rondo! Nun mi scias – elprovon per malfeliĉo ni ne eltenis. Ĉio disfalis al polvo...
Frapferminte la pordon, li staris iom en la malgranda antaŭĉambro. Nun ili havis nur kvardek tri metrojn. Tri ĉambrojn, kuirĉambron kaj formetejon. Kaj komence oni intencis doni duĉambran loĝejon sen bankuvo.
– Ĉu vi matenmanĝos? – demandis Paŭla malantaŭ lia dorso.
– Glason da teo, – respondis li, – sed fortan, mi petas vin. Ĉio sekiĝis.
Por ne vidi almenaŭ dum kelkaj minutoj Iraida-n kun ŝia flava vizaĝo kaj suferanta rigardo, li eltrinkis la teon ĉe Paŭla, kiu ĵetadis al li kompatajn rigardojn. Kaj poste, kun suspiro, li ektrenis sin en la manĝoĉambron.
– Sed kial vi ne rebatis? – ekkriis Iraida, ekvidinte la edzon. – Kiel vi povis cedi kaj ne rebati tiujn absurdajn akuzojn? Rebati kaj rebati – jen via tasko sur tiu ĉi etapo!
Li ekrigardis al la edzino kun mirego: ankoraŭ nova vorto en ŝia leksikono. Kaj ŝi provu «rebati» – tie, en fajfado de fulmoj kaj bruo de tondro. Sed disputi estis sensence. Li penis deruliĝi al alia temo.
– Minuton! – petis kamarado Stepanov.
Kun sufera vizaĝesprimo li atendis, dum Paŭla estis dismetanta sur la tablo tasojn, lakton, fromaĝon, panon, buteron. Kaj ekparolis nelaŭte, nur kiam ŝi foriris.
– Necesas maldungi Paŭla-n, – diris Eŭgeno Rodionoviĉ. – Kaj, mi petas, la vivmanieron moderigu almenaŭ iomete. Ĉiuj ĉi almanĝaĵoj, kolbasoj, ŝinkoj, kaviaroj... Necesas kuiri kaĉojn kaj terpomon. Bolkuirita terpomo – tio estas tute nemalbone. Kaj pastaĵojn eblas bolkuiri...
– Indulgu min! – alpreminte la manojn al la plata brusto, patose prononcis Iraida. – Indulgu de viaj pastaĵoj. Ĉu vere vi la stomakon opinias la plej grava? Ja la demando staras tragike, mi petas vin kompreni ĉion esence...
Kamarado Stepanov demordis pecon de buterpano kaj altrinkis per lakto. Malagrablaĵoj, eĉ en tragika aspekto, kiel esprimadis Iraida, kutime aldonadis al li apetiton. Li nur manĝadis kun pensema vizaĝesprimo kaj suspiradis dum la procezo.
– Kaj la loĝejo? – ree demandis ŝi.
– Kial vi al mi alkroĉiĝis? – kriegis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Kion mi scias? Ĉu oni forprenos? Tiujn ĉi tri porkajn ĉambrojn? Tiun ĉi hundujon?
– S-s-silentu! – siblis Iraida. – Vi ne rajtas krii al mi! Kio mi estas por vi? Ĉu strata putino? Ĉu unu el viaj dametoj? Ne, mi ne permesos...
Farinte vizaĝon de martiro, li dismalfermis la fenestron kaj komencis spiri per la aperta buŝo. Sur la strato estis pluveto, la nuna printempo ne dorlotis per sunaj tagoj. Kaj Iraida estis ploreganta en ilia nova manĝoĉambro, obstrukcita per aĵoj tiel, ke ne eblis turniĝi. Ŝi ploregis kaj tordadis siajn brakojn.
– Ne indas, kolombino, – petis li. – Por kio turmenti unu la alian? Seneliraj situacioj ne ekzistas. Nu, estas malfacile, nu, mi eraris, nu, mi estis punita, sed mi ja agnoskis ĉion kaj en formo de kamarada letero sendis al Zinovio Simonoviĉ. Ni sidiĝu, sidu iom!
Malfacile tratreninte sian dikan vintreton inter luksa radiricevilo kaj dismovebla tagmanĝa tablo, Eŭgeno Rodionoviĉ, kiel oni diradis en malnovaj tempoj, «malleviĝis» sur la sofon kaj iomete alpremis la kapon al la seka femuro de la edzino. Sidi tiel estis ekstreme maloportune, kaj, verŝajne, ankaŭ tre stulte, sed Iraida kvazaŭ ne rimarkadis tiun kvietan kareson de sia edzo, nur tintadis super li per siaj ĉenoj kaj medaloj kaj plu skuiĝadis pro ploro.
– En malfeliĉo ni estas nur du en la mondo, – ankoraŭ tenante sin forte, sed subite ankaŭ timiĝinte, balbutis Eŭgeno. – Ni devas subteni unu la alian. Ni havas filon, fileton, nian estontecon. Alvorte, kiom da mono estas en via ŝparlibreto en la nuna momento?
Iraida ne memoris.
– Vi ĉiam vivis kiel en sonĝo, – riproĉis li ŝin, foriĝinte de ŝia femuro. – Kaj se vi deziras scii, Levitan, kiun vi aĉetis, estas tute ne Levitan[105]...
Feliĉe, oni finfine konektis kun Moskvo. Ŝervud ankoraŭ, evidente, nenion sciis, ĉar li salutis Stepanov-on amike kaj, verŝajne, pli varme, ol malnovan institutan kamaradon. La broŝuro pri malutilo de homeopatio, preparita de Eŭgeno por publikigo, plaĉis al Ŝervud, li eĉ plendis, ke indus verki pli ampleksan libron kaj doni pli vastajn konkludojn.
– Kaj pri ĉarlataneco, astrologio, sorĉado kaj tuta cetera obskurismo estas bonege, – diris Ŝervud, – kun temperamento, konvinkite, forte. Kaj ĉefe, ekzistas civitana pozicio. Kio koncernas psikoterapion...
Tiam la interparolo rompiĝis, kaj poste el la telefona stacio oni vokis kaj diris, ke konekto kun Moskvo longe malestos, ĉar en la lineo okazis paneo...
Iraida rigardis al la edzo atende.
– Jen vidu, kolombino, – diris li al ŝi, – la aferoj iras. Ni batos al homeopatoj, la libreto estas inkludita en la planon... Do kiom ĉe vi tamen restis da mono en la libreto?.. Mi diras pri la ŝparlibreto, – aldonis li, kontenta pro sia kalemburo.
Li prenis krajonon, kaj ili okupiĝis pri kalkuloj. Paŭla alportis ovaĵon kun kolbaso. Eŭgeĉjo verŝis al si glaseton da vodko kun betulaj burĝonoj.
– Nu, kaj tio, kio restis post via paĉjo? – demandis Stepanov. – Mi neniam pri tio interesiĝis, sed ĉu tuta tiu ĉi pelmelo kun notario finiĝis per io? Ni pensu, ke tio estas mono de Juĉjo, ĉu ne?
Da «Juĉja» mono evidentiĝis nemalmulte. «Poluj' ankoraŭ ne pereis»[106], kiel esprimiĝis Eŭgeno Stepanoviĉ, kunmetinte la lipojn per kokina postaĵo. Poste ili «plusis» tion, kio povus esti ricevita rezulte de likvido de troaĵoj de la meblaro, vazaro, kaj ankaŭ de la luksaĵetoj, aĉetitaj laŭeble en brokantejoj de Moskvo kaj Unĉansko, kiuj, certe, ĉiam havis valoron ne nur artan, sed ankaŭ materian.
– Ĝenerale, knabino, – purigante siajn dentojn per alumeto post la ovaĵo, diris Eŭgeno Rodionoviĉ, – por ni tiuj ĉi hejmaj penatoj jam tedegis! Necesas deskui la polvon kaj moviĝi for. Neniaj vojoj estas fermitaj por sovetia kuracisto. Eĉ se supozi la plej gravan – mi estas ekskomunikita el la partio, eĉ se tio estas tiel, do tamen sur nova loko estas aliaj perspektivoj. Politike mi estas pura.
– Kaj Aglaja Petrovna? – mallaŭte interesiĝis Iraida, kaj ŝiaj ĉirkaŭkoloj tintis.
– Aglaja Petrovna estas ĉi tie. Krome, ŝi estas liberigita.
– Sed ne rehabilitita.
– Ne estu teda, suneto, – pacience petis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Ni veturos al iu granda novkonstruado, kaj tie oni min aprezos. Ne, certe, mi eĉ mem ne iros al responsa posteno. Sed kiel viculo – kial ne? Kaj kun mia medicina kaj administra sperto, kun scio de homoj, kun milito malantaŭ la dorso, kun organiza lerto...
– Ne permesu, ke oni vin ekskomuniku el la partio, – konsilis la edzino. – Ĉiel ajn, ekskomunikito estas tute ne komparebla eĉ kun havanto de severa riproĉo. Restarigo en la partio estas malfacila procezo, por ĝi foriras jaroj, ĉu vi imagas – jaroj!
Li imagis!
Tute certe!
Kaj ne nur imagis, sed ankaŭ sciis – Zolotuĥin lin ne restarigos. Ne tia viro estis Zinovio Simonoviĉ, ne el tiuj, kiuj haltas meze de la vojo. Ne, Eŭgeno Rodionoviĉ, via kanto estas finita, necesas serĉi alian padon-vojeton, sur la kutima vi jam ne plu iros.
«Ĉion dekomence, – diris al si kamarado Stepanov rapidvorte, – ĉion de la komenco mem. Forveturi en foran lokon. Konstrui domon. Jes, domon! Propran domon! Malsanulejeto, negranda, pura, kiel sur bildo en lernolibro. Nutrobloko. Ĝardeneto. Beataj resaniĝantoj. Kolĥozanino ĵetiĝas sur la genuojn kaj kisas al Eŭgeno Rodionoviĉ la manon. Li savis infanon. Kirurgo-noviganto. Senekzempla operacio. Kirurgo k-do Stepanov elflugis sur aviadilo...»
– Vi promesis skribi leteron al via ĉefo, – diris Iraida. – Peti konsilon. Ĉu ĝis nun al vi mankis tempo?
– Ho dio!
Ne, Eŭgeno ankoraŭ nenion kaj al neniu sendis. Kiel li esprimis, li bezonis «koncentriĝi» post la moralaj afekcioj de tiuj ĉi tagoj. Plene ekregi sin, ekregi la nervan sistemon, trostreĉitan de la lastaj eventoj. Postuli de tiu serpento Gorbanjuk formulon pri tio, pro kio nome li estis elpostenigita. Eble, li sukcesos akiri ion kiel «laŭ propra deziro»?
Kalkulinte al si la pulson, Eŭgeno Rodionoviĉ surmetis mantelon de koloro de pizosupo, ŝovis la kapon en la ĉapelon kaj ekiris promeni kaj spiri aeron. Por adiaŭo li kisis al Iraida la manon iomete super la pojno kaj ekpaŝis tra interstratetoj al Unĉo, al la eksa Negocista ĝardeno, kie antaŭnelonge, per zorgoj de Losoj, estis metitaj oportunaj benkoj kun dorsapogiloj kaj de kie estis malfermiĝanta vasta vidaĵo al la akvoplena riverujo kaj al salikaj arbustoj de la transrivera Fiŝista antaŭurbo. Ĉi tie Eŭgeno intencis iomete ripozi kaj malvarmiĝi post la okazintaj en la familio malkonkordoj kaj post la koreco, kiu kostis al li, probable, pli multe ol plej bruskaj kvereloj...
La pluvo ĉesis, ekblovis venteto, dispelis la nubojn. Eŭgeno filozofie komparis la naturajn fenomenojn kun la homa vivo; antaŭe, en tumulto de la responsa laboro, al li mankis libera tempo por esti sola kun siaj pensoj, kiuj, kiel li hodiaŭ rimarkis, en li moviĝis.
– Jes, jes, – mallaŭte diris Eŭgeĉjo, – dialektiko, ĉio ŝanĝiĝas, unu post la alia, aŭ io tiaspeca. Unueco de kontraŭdiroj.
Li suspiris. Necesas esti pli proksime al la naturo – jen en kio estas la afero. Li deŝiriĝis de ĝiaj fenomenoj, sed en ĝi ekzistas io kuracanta, trankviliganta, iusence – eterna. Estis pluveto, kaj ne estas. La suno ne estis, sed jen – ĝi ekbrilis. «Tiel estas ankaŭ en la vivo», – kun kortuŝeco pri sia sagaceco kaj profundpenseco pensis kamarado Stepanov. Pensis, kalkulis al si la pulson, trovis ĝin bona kaj rememoris, ke hejme mankas aparato de Riva-Rocci por mezurado de arteria tensio.
Tiel, meditante pri diversaj temoj, Eŭgeno Rodionoviĉ leviĝis kaj, sentante negrandan, sed agrablan lacon pro nekutimo iri perpiede, direktis sin laŭ la Rivera strato al la kajo. Ĉi tie lian atenton altiris bonorda palaceto, eliranta per kvar bone lavitaj kaj viŝitaj fenestroj al la vasto de Unĉo. Ne tiom antaŭlonge ĝuste al tiu palaceto kamarado Stepanov estis alŝteliĝanta per vulpaj ĉirkaŭvojoj, atendante revenon de la admiralo, kaj jam preskaŭ tute atingis, eĉ kuŝiĝis antaŭ salto, kiam la palaceton oni subite transdonis al la unĉanska eparkio. Kion signifas eparkio, Eŭgeno Rodionoviĉ, nature, sciis malbone, sed kompreninte, ke ĝi estas elemento de religio, sufiĉe kuraĝe ludis per tiu temo, ke kvazaŭ admiralo kaj Heroo de la Sovetunio ne havas kie klini la grizharan kapon de batalisto, dum la servantoj de la kulto, uzante malatenton de tiuj, kiuj devas regi, akaparas por sia obskurantismo tutajn domojn...
Nun, disponante liberan tempon, Eŭgeno Rodionoviĉ aliris pli proksime al la palaceto kaj miris, kiom bone kaj lerte ĝi estis riparita. Kaj la ĉirkaŭbarilo estis novega, el bonaj latoj, kaj la fera tegmento estis solide farbita, kaj la angulo de la domo, disbatita per obuso, estis masonita tiel, ke estis agrable rigardi. Kaj trikolora kato, solide korpulenta, bonege nutrita, estis lavanta sin sur la perono per la kruro, esprimante satan malestimon kaj sian satan apartecon en tiu ĉi neriĉa postmilita mondo...
Ankoraŭfoje rigardis Eŭgeno. Rimarkis densajn, de nemalmultekosta ŝtofo, kurtenojn, rimarkis tapiŝeton sur la ŝtupoj, la glate surŝutitan per flava sablo korton, tabulajn trotuaretojn al la servoj, propran akvopumpilon...
«Elstare ili riparis, – difinis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Kaj da mono enmetis senkalkule. Certe, sen ajnaj formalaĵoj, konata afero – el la mano en la manon. Kian fundamenton ili submetis – ŝtonan. Ĉu granito?»
Spertante kutiman en tiuj ĉi lastaj tagoj senton de interesiteco pri ĉiaj konstruaĵoj kaj prezoj de konstrumaterialoj, Eŭgeno Rodionoviĉ, anime sopirante, promenis laŭlonge de la eparkio fojon kaj duan, kaj ankoraŭ trian, kaj ĉar la palaceto per du fenestroj rigardis ankaŭ en la interstraton, tial kamarado Stepanov ankaŭ la interstraton trairis, altirita de aspekto de tegoloj, verŝajne, antaŭnelonge liveritaj per pago same, certe, «el la mano en la manon». Kaj ankaŭ fero el la interstrato videblis – nova, nigra, bela, tute ne rusta; kaj bonkvalitaj zinkitaj akvotuboj; kaj glatigitaj rondaj traboj; kaj – revo de konstruanto – foldotabuloj, diligente metitaj sur hakblokojn.
Mirinde, kiel scipovis ili aranĝi sin, tiuj pastroj...
En la interstrateto estis tute senhome kaj senbrue, kaj de tie ĉi Eŭgeno Rodionoviĉ observis la rezervojn de la konstrumaterialoj, nenion timante, taksante mense, kioman monsumon kostis al la eparkio tuta tiu ĉi riĉaĵo, sed taksante, certe, ne por la eparkio, sed por si – kiel li mem konstruus al si dometon. Dum kamarado Stepanov tiel rezonadis, la meza fenestro subite senbrue malfermiĝis kaj oni afable vokis lin el la ĉambro, iomete dismovinte la vinruĝajn kurtenojn.
– Ĉu vi al mi venis, Eŭgeno Rodionoviĉ? – aŭdis li gajan voĉon. – Mi vin vidis en la fenestro kaj pensis – eble, vi min serĉas? Bonan tagon!
Eŭgeno Rodionoviĉ iomete riverencis el trans la barilo, ne rekonante tiun virinon, kiu estis tiel afable parolanta kun li.
Ĝuste en tiu ĉi momento sur Stepanov-on ŝutiĝis densa kaj abunda pluvo. Forkuri en la interstraton ŝajnis al Eŭgeno Rodionoviĉ almenaŭ nesolide, kaj li, ĉirkaŭrigardinte dumire, ĉu ne vidas lin iu el malamikoj, kaj konvinkiĝinte pri plena sekureco, surkuris la peronon kaj trovis sin antaŭ tio, kio nomiĝas «damo» de granda alto, bone vestita, en surĵetita sur la ŝultrojn ŝalo.
– Kompatinda! – ekkriis la damo. – Ja vi tute malsekiĝis!
Tiu kompata ekkrio neniom konformis al la vero, sed Eŭgeno Rodionoviĉ iel momente varmiĝis per la animo kaj, ankoraŭfoje iomete riverencinte, pendigis la mantelon. Kaj finfine konfesis la kulpon, ke li neniel povas, pardonu grandanime, rememori, kie, kiam kaj en kiuj cirkonstancoj...
– Mi estas vidvino de via forpasinta instruisto, profesoro Polunin, Prov Jakovleviĉ. Ĉu vi ne rememoras? Helena Nikolajevna.
– Certe! – ekkriis Eŭgneo. – Certe! Pardonu, mi petas, vidkapablo, milito, vidu, milfoje pardonu...
La vidvino estis ankoraŭ, sendube, bela, sed, kiel pensis spertulo Eŭgeno, «per velka belo». Ŝia granda buŝo estis intense ŝminkita, la okuloj rigardis akre kaj kares-moke...
– Ja eniru do, – diris ŝi insiste, – tutegale pluvo jen kiel fluas. Eniru, ĉe ni oni ne mordas. Via parenco Ustimenko tuj post la milito vizitis min, sed kion mi povis diri al li? Lin, same kiel, verŝajne, ankaŭ vin, interesis la arkivo de la forpasinta Prov Jakovleviĉ...
Nenia arkivo, certe, Eŭgenon Rodionoviĉ-on interesis eĉ en eta grado, kaj nenion sciis pri ĝi Stepanov, sed ne eniri estis iel maldece, kaj, zorgeme viŝinte la piedojn per la tapiŝeto, li sekvis Polunina-n en la kancelarion de la eparkio, kie malvarme brilis bonege polurita pargeto, briletis per lako nova meblaro kaj lumis luksa, grandega kontora tajpilo sur la skribotablo. Estis ankoraŭ bretoj, sur kiuj kuŝis kaj staris paperujoj kun dosieroj, helruĝa irtapiŝo estis trairanta la vaksitan plankon, kaj la aero odoris ĉi tie je pureco, sekaj herboj kaj folioj, kunigitaj en bukedojn, flaviĝantajn en multekostaj kristalaj vazoj, kaj ankoraŭ je io odoris – eble, je olibano, aŭ kupreso, aŭ tio estis parfumo de la vidvino de Polunin?
Kaduka popeto estis skribanta ion per rapida skribmaniero sur granda paperfolio kaj ĵetis koleran rigardon al Eŭgeno, kiam tiu, enirinte, levetis la profunde surmetitan ĉapelon...
– Eniru do, eniru, – irante antaŭ Eŭgeno, estis parolanta Helena Nikolajevna, – ĉu vere al vi Vlaĉjo nenion rakontis pri la sorto de la Polunin-a arkivo? Eksidu. Fumu, se vi deziras. Jen cigaredoj, cindrujo...
Ŝi almovis al li «Nordan Palmiron».
– Nu, do kio pri la arkivo? – ne sciante, pri kia nome arkivo temas, interesiĝis, eksidante, Eŭgeno Rodionoviĉ. – Kiel statas la afero kun la arkivo?
– Ja neniel. Ne plu estas ajna arkivo, ĝuste tien, en tiun lokon, kie mi kun via Vlaĉjo enfosis ĉiujn notojn de Prov Jakovleviĉ, trafis germana bombo...
– Aj-aj-aj, – balancis la kapon Stepanov. – Ĉu ĝuste tien?
– Ĝustege.
– Terure, – diris Eŭgeno Rodionoviĉ. – Kaj ni supozis...
– Aliflanke, por kio supozi, – kontraŭdiris Polunina, – la edzo kolektadis precipe historion de medicinaj absurdaĵoj, eraroj kaj misvojiĝoj. Vladimiron Atanazijeviĉ-on tiu temo ĉiam interesis, sed kio koncernas ian eldonon, do apenaŭ tia tendenca elekto povus...
Sed ŝi ne findiris.
Akre, potence eksonoris sonorilo, Helena Nikolajevna rapide eniris en la kabineton, kie, kiel ŝajnis al Eŭgeno, sidas direktoro, aŭ vicdirektoro, aŭ estro de tiu ĉi institucio, kaj tuj revenis, dirinte al la popeto, ke patro Bazilo invitas lin. La popeto mallerte ekhastis, kunprenis sian paperon kaj, trenante la malnovajn, rufajn botojn, malaperis trans la peza pordo de ilia ĉefo.
– Nu, kaj kiel vi vivas ĉi tie? – demandis Eŭgeno nur pro ĝentileco.
– Bo-ne-ge! – firme diris la edzino kaj same firme ekrigardis en la okulvitrojn de Stepanov. – Juĝu vi mem: mi ricevas ĉirkaŭ du mil rublojn, ne kalkulante diversajn subvenciojn kaj premiojn – pro troa laboro, pro suplementaj laborhoroj, por aldona nutrado, por kuracado...
Ŝia malalta, profunda voĉo donis al ĉio, kion aŭdis Eŭgeno Rodionoviĉ, ian specialan, gravan signifon, kaj Stepanov subite neatendite, kvazaŭ ne por si mem, sed por iu alia, kvazaŭ komisie, interesiĝis, certe ne tute serioze, same kvazaŭ kun scivola humuro:
– Nu, kaj la pastroj, pli ĝuste, servantoj de la kulto, ili kiel vivas? Ja tiu mondo estas tute nekonata de mi, vi, certe, komprenas...
Kial Polunina ne komprenu? Ŝi ĉion bonege komprenis. Kaj, ekfuminte «Nordan Palmiron», distrite frapetante per la longaj, en ringoj, fingroj al la klavoj de la tajpilo, kun ioma enuo ŝi rakontis, ke pastro ricevas dum monato ses mil rublojn kaj ankoraŭ dufoje dum jaro po ses mil por nutrado kaj kuracado. Profitoj el laŭmendaj diservoj iomgrade same estas redonataj al la pastroj.
– Pardonu, kion signifas «laŭmenda diservo»? – palpebrumante sub la okulvitroj, ĝentile interesiĝis Eŭgeno.
– Nu, homo estas mortanta, oni faras konfesprenon, eŭkaristion hejme...
– Pardonu, sed, laŭ mi, vi havas medicinan kleron? – subite rememoris Eŭgeno Rodionoviĉ. – Se mi ne eraras...
– Vi ne eraras, – respondis Helena Nikolajevna. – Mi estas helpkuracistino. Nu kaj kio el tio sekvas?
Ŝia vizaĝo subite iĝis kolera, ŝi levis la kapon kaj diris:
– Ĉu klopodi kun nazmukaj kaj skrofolaj homidoj en malsanulejoj? Sidigadi sur pispotojn? Aŭskulti kriojn de patrinoj kaj insultadon de kuracistoj? Mi tre dankas, ne...
– Sed la religio per si mem... – iom kuraĝiĝis Stepanov.
– La religio per si mem min ne koncernas. Mi – oficas, – sekvis respondo. – Se mia forpasinta edzo ne ŝvebus inter nuboj kaj ne kolektadus homajn stultaĵojn kaj ĉian galimation, sed verkus kelkajn lernolibrojn, tiam mi vivus trankvile kaj, eble, en libera tempo eĉ iĝus aktivulino de sanprotektado, voĉlegadus laŭ papero prelegojn pri utilo de manlavado. Tamen, tio neniun interesas...
– Ne, kial ne, – leviĝante, prononcis Eŭgeno kaj intencis aldoni ankoraŭ ion ĝentilan, sed ne sukcesis, ĉar ĝuste en tiu momento la ĉefa pordo larĝe malfermiĝis kaj en ĝi, kiel en blanka kadro, aperis alta, en longa, lerte kudrita sutano kun larĝaj manikoj, per io simila al profesoro Ŝĉukin, se tiu portus longajn harojn kaj barbon, svelta, eleganta patro Bazilo – la sekretario de la eparkio, kiel li estis prezentita al Stepanov, pri kiu siavice Polunina respekte, sed seke diris, kiaj estas lia posteno kaj la familinomo, antaŭnomo kaj patronomo.
– Certe, certe, – eldiris patro Bazilo, – kiu en nia urbo ne konas Eŭgenon Rodionoviĉ-on!
Stepanov iomete balancis la kapon.
La kaduka popo, senbrue paŝante kaj riverencinte al patro Bazilo kun la vidvino, trairis pretere, patro Bazilo akompanis lin per severa rigardo kaj subite same severe ekrigardis al kamarado Stepanov.
– Al kio mi ŝuldas tiun viziton? Ĉu vi ne ekdeziris ree aneksi de la eparkio ties modestan restadejon? Nian etan kabanon? Tegmenton super la kapo? Mi avertas: ni tiam ne cedis kaj ankaŭ nun ne cedos...
Treege ĝene, des pli en sia nuna stato, eksentis sin Eŭgeno Rodionoviĉ, sed la vidvino momente savis lin, klariginte, kiel interesiĝas kamarado Stepanov pri arkivoj de ŝia forpasinta Polunin. Kaj pluvo verŝiĝas, pluvego, Eŭgeno Rodionoviĉ estas gasto, dum patro Bazilo...
Tiam sekvis petoj grandanime pardoni kaj forgesi malpacojn. Eŭgeno pardonis. Patro Bazilo riverencis. Eŭgeno same. Helena Nikolajevna tre petis pardonon pro tio, ke kamarado Stepanov estis metita en ĝenan situacion.
– Aĥ, ne, ne, ne indas! – svingis Stepanov la mallongajn brakojn. – Por mi tio estas simple ridinda. Nur miskompreno, ne pli. Ni ja – tio okazis – vere interbatalis por tiu ĉi palaceto. Kaj la eparkio venkis. Do, estu tiel.
Patro Bazilo diris:
– Hodiaŭ al mi estis liverita mirinda kafo. Ĉu vi ne deziras, doktoro? Kaj ĉerizbrando estas altkvalita. En la korto estas pluvo, humide, ĉu?
Li ekridis kaj per voĉo bonkora kaj plu kulpa demandis:
– Ĉu tio konformas al tio, kiel prezentas nin niaj antagonistoj? Popo nepre estas manĝegemulo, ĉu ne? Do, vere, ni estas pekaj, neimageble pekaj, kaj eĉ la plej bonaj el ni estas nur homoj kun ĉiuj karakteraj al ili mankoj. Do, kio pri kafo?
Lia bonkora rigardo turniĝis al Polunina:
– Ĉu afablega Helena Nikolajevna ne rifuzos al ni plenumon de nia deziro? Kaj ni transiros al mi en la kabineton, kie transatendos la pluvon, se, certe, Eŭgeno Rodionoviĉ opinios por si ebla tian senceremoniecon. Kaj tie li, certe, diros al mi, ke religio estas opio por la popolo. Ĉu vi diros?
Brakuminte Eŭgenon ĉe la diketa dorso per la mano, li ekridis iomete sarkasme.
La kabineto de la sekretario de eparkio estis tre modesta per meblaro kaj same tre pura. Antaŭ sofo ĉi tie staris malalta tableto, sur kiun Helena Nikolajevna metis aromegan kafon, kuiritan kun brezita kremo. Patro Bazilo tiutempe parolis telefone, probable kun Moskvo, – li pacience diktadis, fojfoje per literoj, kaj al Eŭgeno Rodionoviĉ estis strange kaj ial eĉ iomete tikle aŭdi tiujn vortojn:
– Subornatojn – kvar, – estis parolanta per sia ludanta voĉo patro Bazilo, – stolojn – kvar, surplison – unu, plus unu, senprokraste, al Kamenka. Ne, patro Simeono, ne, kara mia, ni jam skribis dufoje, tute vi, altestimataj, burokratiĝis, ni havas ekstreman bezonon ĝuste por la karesmaj diservoj. Kazublo ne necesas, la ĉefpastro estas provizita per diserva vesto, kaj ne sendu...
Surmetinte la parolilon, li viŝis la humidiĝintan vizaĝon per granda silka tuko kaj diris, subridante:
– Ĉie estas unuformeco.
Patro Bazilo prenis el malfermita skatolo cigaredon kaj diris per agrabla voĉo, ke al li donas grandan plezuron kontakto kun doktoro, des pli kun tia, kiel Eŭgeno Rodionoviĉ, kiu per sia persono prezentas la tutan kuracistan mondon kaj de la regiono kaj de la urbo Unĉansko.
– Grandan, bonegan laboron vi faras, amikoj miaj, grandegan, mi dirus, – iomete akcentante sonon «o» en la volga maniero, diris patro Bazilo. – Mi miras kaj ĝojas kaj preĝas pri vi, – proksime rigardante al Eŭgeno per la bonkoraj, humidaj, tre malhelaj okuloj, daŭrigis li, – mi preĝas pri via konstanta, neokulfrapa, nebrilanta vera heroaĵo...
La ĉerizbrando vere estis mirinde bongusta, kaj, verŝajne, sufiĉe forta, ĉar kamarado Stepanov eĉ ne rimarkis, kiel li agrable kaj facile ebriiĝis. La amaraj pensoj forlasis lin, li aŭskultadis paŝantan tra la kabineto patron Bazilon kun ĉiam kreskanta, akra, eĉ streĉita scivolemo. Patro Bazilo de la konversacio pri kuracado de la korpo transiris nun al kuracado spirita, al la aferoj de la ortodokskristana eklezio.
– Ĉu ankaŭ kun supera klero al vi iras homoj? – demandis kamarado Stepanov en paŭzo.
– Bedaŭrinde, tro malmulte.
– Kion signifas – tro malmulte?
– Treege malgrava estas la parto, kion ne eblas diri pri malkleruloj, pigruloj kaj malsukcesuloj. Pri manko de tiaj ni ne plendas.
– Sed de kie vi scias, ĉu kredanta homo iras en vian seminarion aŭ nekredanta? Ja povas okazi ankaŭ trompo?
Patro Bazilo kun ĝuo trinkis unu gluton da kafo.
Kaj ne respondis, kvazaŭ Stepanov nenion demandis. Helena Nikolajevna alportis skatolon da keksoj kaj ree dense fermis post si la pordon. Eŭgeĉjo mem verŝis por si ĉerizbrandon. Li deziris demandi, sed li sentis, ke demandojn oni faras ĉi tie singarde.
– Bone, – diris li subite per decida voĉo, – se vi diras «bedaŭrinde, tro malmulte», sekve, vi bezonas homojn, havantajn superan kleron...
– Ne ni, amiko mia, sed la ortodoksristana eklezio.
– Ĉu vi, ĉu ĝi – estas egale. Ja vi reprezentas per vi la eklezion...
– Ni nur laŭforte servas al ĝi...
– Do, servas! Permesu diri, alie mi perdas la penson. Do, jen. Se la eklezio bezonas homojn kun supera klero, sekve, ĉe eniro en seminarion ili ricevas iajn privilegiojn. Ni diru tiel – ni bezonis proletan studentaron, kaj ni...
– La penso estas komprenita, – bele klinis la kapon patro Bazilo. – Kaj racia. Personoj kun supera klero, diplomitaj kaj seriozaj, certe, estas akceptataj en seminariojn al dua lernojaro...
– Kaj poste kiom ankoraŭ da jaroj? Ĉu kelkaj jaroj da lernado?
– Persono, mi ne povas ne noti, serioza kaj fidata de instruistoj, povas esti pastrigita jam en la tria lernojaro.
– Ha! – ne tre dece prononcis Stepanov. – Jen artifiko. Do, vere, vi havas mankon de kadroj...
Patro Bazilo silente rigardis al Eŭgeno. Kaj ne tre aprobe. Kamarado Stepanov iomete koncentriĝis: kaj fizike – eksidis pli rekte, kaj morale – ordonis al si pli atente elekti vortojn. Sed la ĉerizbrando faris sian aferon – li ne povis ne kontroli la monsumon, nomitan de Polunina. Patro Bazilo konfirmis, – jes, ses mil kaj por kuracado kaj nutrado respektive.
– Bone vi vivas, – ne retenis sin Eŭgeno Rodionoviĉ. – Ĉu eblas tiajn salajrojn fiksi. Kaj la popolo kiel al tio rigardas?
– La paroĥanaro deziras vidi siajn pastrojn en bona sano kaj bezonantaj nenion. La vidpunkto de la ortodoksristanaj...
– Ĉio ĉi estas galimatio, – interrompis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Min interesas alio – ĉu tiuj maljunulinoj, kiuj ŝovas siajn rublojn en viajn almozkolektujojn, scias, kiom da salajro ricevas pastro kaj kiom da tiuj rubloj...
– Bonstato de la templo... – ree komencis patro Bazilo, sed Eŭgeno Rodionoviĉ ree interrompis.
Starante kun taso da kafo, li eĉ enfalis en patoson, dirante pri tio, kiom ricevas distrikta kuracisto kaj kiel li laboras kompare kun pastro, kiu, laŭ la vortoj de patro Bazilo, diservas nur trifoje dum semajno.
– Tio estas ĝusta, – humile konfirmis la eparkia sekretario. – Sed konsentu, ĉu en tio kulpas la eklezio?
Eŭgeno distrite konsentis – la eklezio al tio ne rilatas. Patro Bazilo ankoraŭfoje verŝis al li ĉerizbrandon. La disputo inter la konversaciantoj elĉerpiĝis, nun Eŭgeno estis aŭskultanta pri tio, kiel oni aniĝas en ekleziajn instruejojn. Aŭskultis pri studataj tie sciencoj – pri homiletiko, patrologio, pri la Nova kaj Malnova testamentoj. Aŭskultis pri tio, kio estas metropolito, eparkia ĉefpastro, diakono, pastra servisto. Evidentiĝis, ke pastra servisto iom similas la oficon, kiun plenumadis kamarado Stepanov dum la milito. Tio estas, tieldire, persona sekretario de altranga kleriko.
– Do, la ĉefpastro devas beni pri eniro en seminarion? – subite koncentrite interesiĝis Eŭgeno. – Sed surbaze de kio? De kie li povas scii, ĉu la homo pravigos liajn atendojn?
Patro Bazilo ĵetis longan rigardon al kamarado Stepanov. Tiu rigardo nun estis malvarma, orgojla kaj seka.
– Ni bezonas klerajn, agemajn kaj energiajn homojn, – diris li, iomete forturniĝinte. – Necesas kompreni, ke foriro de klera homo el monda vantaĵo en spiritan restadejon, akcepto de ordino fare de tia homo, lia servo al la eklezio por ni estas profunde dezirindaj. Speciale se tio estas homo klera. Kaj ĉiu racihava pastro opinios sia devo rekomendi kredanton kun supera laika klero, venintan al ni kaj en seminarion kaj eĉ en akademion. Se tia laiko estas fraŭlo aŭ vidvo kaj en la vivo estas respektive modesta, tiam lian vojon eĉ ne eblas antaŭdiri...
– Tio estas en la senco trabatiĝi eĉ al la pinto mem? – ne retenis sin Eŭgeno.
Al tiu repliko respondo, kompreneble, ne sekvis.
– Nu, bone, – diris Stepanov, – ni drinku po glaseto por adiaŭo, kaj mi iros.
Lia vizaĝo iĝis pensema kaj koncentrita. Helena Nikolajevna jam ne ĉeestis, ŝi foriris hejmen. Patro Bazilo akompanis Eŭgenon Rodionoviĉ-on ĝis la pordo, firme premis lian manon, enlasis la katon kaj ŝlosis sin.
«Interese, – pensis la eksulo Stepanov, rigardante ĉirkaŭ si, ĉu ne rimarkis iu, de kie li eliris. – Interese. Mirinde interese...»
Reveninte antaŭ la larmajn okulojn de Iraida, li kondutis ekstreme, eĉ senekzemple humile, ĝis tio, ke donis nenian atenton al nekredeble trosalita supo. Kaj dum tuta tempo li ion pripensadis, rigardante al unu punkto, tiel pripensadis, ke Iraida iomete ektimis – ĉu ne necesas interparoli kun psikiatro. Ŝi eĉ eldiris singarde pri tio.
– Vi estas ridinda, – humile respondis al ŝi la edzo, – vi estas ridinda, mia knabino. Ridinda kaj tre, tre bonkora. Kaj bonkoreco estas la ĉefa afero en nia vivo. Eĉ se ĝi estas ankoraŭ ne formiĝinta, ne formulita, pardonu, knabino, pro malklareco de la penso, sed kiam homo serĉas sian vojon, al li estas malfacile. Treege malfacile, sed necesas, nepre necesas trovi en si novajn fortojn kaj kun ili novan vojon...
Paŭla, kiu estis alportanta la duan pladon, subite mallaŭte ekploris. Kaj Juĉjo rigardis al la patro per grandaj okuloj. Kaj kurbigis la buŝon – Eŭgeno Rodionoviĉ spiris al li per alkoholo, kiun la knabo ne eltenadis.
– Lasu min! – diris Juĉjo, kiam la patro trudiĝis al li kun kisoj.
– Jes, jes, iru promeni, – konsentis Stepanov, – iru, infaneto, iru...
– Ĉu vi ebriiĝis? – flustre demandis Iraida, kiam Paŭla eliris.
– Iomete. Mi, ĝenerale, kulpas antaŭ vi. Pli, ol vi pensas, Irainjo. Sed nun tio ne gravas. Nun nenio gravas.
Kaj li komencis kisi la pojnojn de la edzino – komence unu, poste la duan. Kaj ŝi tintadis super lia kapo per siaj ĉenetoj kaj malforte plorpepadis, ne komprenante, kion ĉio ĉi signifas.
La lernejanoj aperis el trans la malproksima konstruaĵo, en kiu ankoraŭ nur komencis labori farbistoj. Tio estis tiu domo mem, kie antaŭe estis tenataj la militkaptitoj. En la estonteco ĉi tie devis lokiĝi la infana kirurgio de Sainjan. Verŝajne, ĝuste pri la dolĉaj revoj de Vagarŝako nun estis rakontanta al la geknaboj Nora.
Kaj la lernantoj de la naŭa klaso aŭskultis ŝin atente, tio estis videbla eĉ el ĉi tie, el malproksime. Aŭskultis ili, spertintaj malfeliĉon de evakuadoj, de stacidomaj bombadoj, de malsato kaj malvarmo, de senhejmeco kaj amara orfeco. Malfruintaj kun lernado gejunuloj, kune kun geknaboj el la sama klaso. Iuj restis ankoraŭ tute bovidoj. Sed estis ankaŭ tiaj, kiuj tute ne lernis dum la militaj jaroj kaj nun estis atingantaj, preskaŭ plenaĝaj; pri tiaj en Unĉansko oni diris «memstaraj». Estis ankaŭ huliganoj – tiuj scipovis vendi botelon da akvo anstataŭ vodko, ŝteli panbrikon, «alfiksi» falsajn manĝokuponojn.
– Ĉu tio ĉi estas nia estonteco? – interesiĝis Ŝĉukin. – Ili prenos la estafeton el niaj malvarmiĝantaj manoj? Kia ĝojo! Saluton, gento juna, nekonata[107]...
– Ne indas moki, – kontraŭdiris Sainjan. – Mi estas certa, ke el iu io rezultos. Plej multaj eliminiĝos, sed la ideo estas interesa.
– Nur por meti rimarkilon, – diris Ŝĉukin. – Lerneja aranĝo. «Estis organizita konstanta helpo al la kolektivo de la malsanulejo» – ĉu tiel ili skribos en sia listo? Kaj ili ankoraŭ estos premiitaj per tamburo aŭ klariono...
– Vi estas skeptikulo, – diris Sainjan.
– Kaj ankoraŭ oni devigos nin prelegi al ili, – turniĝis Ŝĉukin al Ustimenko, – vi vidos.
Vladimiro Atanazijeviĉ ne respondis. Li sidis senmove, kun fermitaj okuloj, ĝuis kvieton post tri operacioj.
– Ili iras, kvazaŭ en ekspozicio, – grumblis Ŝĉukin.
La geknaboj, kondukataj de Nora, turniĝis trans la angulon de la kirurgia konstruaĵo. Kaj la knabinoj, kaj la knaboj estis en bluaj kiteloj, kaj Nora naĝis antaŭ ili, kiel blanka cignino. Poste trakuris ankoraŭ rufa, efelidhava, tre hirtita knabego – li portis faske trivitajn lernejajn tekojn kaj sakojn.
– Prave, – diris Vagarŝako, – vi faru notojn, infanoj.
– Sed esence, tio estas simple cirko, – konkludis Ŝĉukin.
– Ĉio iras kiel necesas, – subridis Sainjan. – Juna kuracisto-noviganto eltenas reziston de maljuna profesoro-inerciulo. Samtempe la ĉefkuracisto de la malsanulejo kamarado Ustimenko okupas mezan pozicion – li diras nek jes, nek ne, pro konsideroj de racia singardo. Ĉiuokaze li estos senriproĉa...
Triope ili estis sidantaj sur nova benko, antaŭnelonge farbita per abomena, kaserola blu-lazura koloro. Kaj interparolantaj per pigraj voĉoj, tiaj, per kiaj oni parolas en plaĝo. Kaj per kiaj parolas tre laciĝintaj homoj antaŭ kiam ili devas operacii plu.
– Kie vi akiris tian farbon por benkoj? – interesiĝis Ŝĉukin. – Ĉu, Vladimiro Atanazijeviĉ?
– Tio estas mia kaprico, – respondis Ustimenko, ne malfermante la okulojn. – Mi ŝatas, diablo prenu, kriantajn kolorojn!
– Kaj al vi, verŝajne, ne indas sidi sub suno, – diris Teodoro Teodoroviĉ.
– Kaj al vi, verŝajne, ne indas forgesi, ke se mi estas surradiata, do tio ankoraŭ ne signifas, ke mi estas malsana laŭ via specialeco.
Ŝĉukin distrite subridis:
– Vi min kaptis, ne eblas rebati.
Kaj demandis de Sainjan:
– Do, ĉu tiuj ĉi junaj gesinjoroj elportados litpelvojn kaj faros ĉian malpuran laboron anstataŭ ni? Aŭ ili feliĉigis nian dioplaĉan institucion kiel ekskursantoj? Por vastigo de mensa horizonto?
– Vi nenion kredas, Teodoro Teodoroviĉ, – suspiris Sainjan. – Vi ne havas petolan vervon de juneco.
– Mi havas! – diris Ŝĉukin. – En mi vivas bela revo.
– Ekzemple?
– Ekzemple, mi imagas al mi malsanulejon de bela estonteco, kion vi, pro via malvasteco de spirito kaj de mensa horizonto, imagi al vi ne povas. Sidas jen tiel ĉi tri imponaj homoj, tri amikoj, unuvorte, sidas ni, bone laborinte en nia tereno, kaj al ni, imagu, en la parkon, en tiun ĉi parkon mem, sed, certe, en la diskreskintan, en la belegan, ombran parkon, priservanta roboto alveturigas po taso da kafo. Natura kafo. Ĝentila roboto. Kaj neniu revizoro poste kverelas kaj respondecigas pri tiu kafo. Ekstremokaze li rememorigas, ke pagon pro la kafo necesas meti al respektiva konto. Aŭ eĉ glaseton da konjako. Mi ja, ekzemple, nun trinkus kafon kaj konjakon. Kaj tio estus por utilo de mia dioplaĉa agado...
– Mi iros kaj kuiros, – proponis Vagarŝako.
– Unue, vi kuiras abomenan trinkaĵaĉon, – diris Teodoro Teodoroviĉ. – Due, vi devas ripozi, ĉar vi ankoraŭ estas operacionta. Trie, temas ne pri grumblado de filistro, sed pri flugilhava revo...
– Ne elturniĝu, profesoro, – interrompis Vagarŝako. – Por la enketo ĉio estas klara. Via reakcia esenco ne akceptas la ordon de nia sanprotektado. Vi dezirus trinkadi kafojn kaj konjakojn je la konto de la popola kopeko. Vi ne sukcesos, civitano Ŝĉukin. Ne sukcesos, ĉar viaj planoj estas malkovritaj. Vi deziras restarigon de kapitalismo, superprofitojn kaj kartelojn kun sindikatoj. Jen la esenco de via, en citiloj, flugilhava revo. Sed la vigla junularo en la scienco...
«Maljunulo kaj junulo», – aŭskultante ilin, pigre pensis Ustimenko. Ili povis tiel senfine «ekscitadi» unu la alian. Aŭ disputadis serioze. La plej mirinda en tiuj rilatoj estis tio, ke Ŝĉukin, plej ofte, ĝissate kriinte, konsentadis kun Vagarŝako, kvankam, nature, en formo tre ironia.
– Potenca cerbo, – foje kvazaŭ eĉ plendis Ŝĉukin al Ustimenko pri sia konstanta kontraŭdiranto. – Diablo scias kio rezultos el li post dudek jaroj. Mi eĉ bedaŭras, ke mi ne ĝisvivos. Li scipovas pensi. Kaj neniam forgesas dubi, ĉion, kiel oni diras, pridubi, al ĉio rigardi per freŝa okulo...
Dum Ustimenko meditadis, la «maljunulo kaj junulo» ree komencis krii.
– Mensogo! – diris Ŝĉukin. – Kaj kun tio malbonintenca.
– Kaj ĉu tio, ke dum la tuta historio de ĉiuj medicinaj malkovroj nur sola Banting kun sia insulino estis tuj agnoskita de siaj kolegoj, ĉu tio same estas mensogo? Ĉu same?
– Ho, ne kriu, Vagarŝaketo, – petis Ustimenko, – ne babilu senĉese. Ja ni ankoraŭ estas operaciontaj, ni sidu iom en kvieto.
Sed sidi en kvieto ili ne sukcesis. Venis Nora kaj diris, ke ĉiuj geknaboj estas kunvenigitaj, la malsanulejon oni al ili jam demonstris, kaj nun ili atendas.
– Kion? – malferminte la okulojn, interesiĝis Ustimenko.
– Vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, – kulpe diris Nora. – Mi trovis malnovan ĵurnalon, kie estis presite pri vi kaj pri via vivo...
Ŝi iomete ruĝiĝis: ne kuraĝis konfesi, ke ŝi rakontis al la lernejanoj ankaŭ pri la surradiado, al kiu sin submetas ĉefkuracisto Ustimenko.
– Mi tre dankas vin, Nonjo, – kolere diris Ustimenko. – Do, mi devos rakonti rememorojn pri mia propra heroa vivo? Por mi ne estas pli granda plezuro, ol rakonti, kiel mi edukadis en mi volon al vivo post la vundo. Kiel mi mian manaĉon trejnis. Kiel leviĝadis antaŭen kaj alten...
Nora timide interrompis.
– Sed per pozitiva ekzemplo, – diris ŝi, – vi ja mem, Vladimiro Atanazijeviĉ, komprenas...
– Sainjan komencos, mi venos poste...
Dum en la antaŭoperaciejo li gargaris la buŝon per akvo kun sodo, Eŭgenjo rigardis al li tiel, kvazaŭ li estus prokrasta bombo, kiu povus en ajna sekundo eksplodi. Ili ĉiuj nun tiel al li rigardadis, ne komprenante, ke ĝuste en la operaciejo kun li tute nenio okazos. Ie ajn, sed nur ne ĉi tie. Kaj kiam ajn, sed nur ne dum operacio. Ja pri tio li estis certa.
Igoĉjon oni alveturigis profunde dormanta sur rullito. La bejlina metodo jam dum dua semajno regis en la Unĉanska malsanulejo. Nun malsanuloj ne sciis precize, kiam ili estos operaciataj. Al ili oni injektadis glukozon – dum tago, du, tri, semajno. Injektadis oni ankaŭ al Igoĉjo. Kaj hodiaŭ oni injektis al li dormigilon, kaj jen la tuta afero.
La operacio estis malfacila. Ustimenko sekcis du ripojn kaj trairis en la subdiafragman kavon. La fundo de la kavo prezentis la detruitan de absceso supran poluson de la lieno.
– Grandajn tamponojn! – ordonis Vladimiro Atanazijeviĉ.
Eŭgenjo donis. Li enkondukis tri. Kaj nur ĉion fininte, eksidis sur tabureton. Nun li permesis al la kapo iomete turniĝi – diablo ĝin prenu, se jam sen tio ne eblas.
– Ĉu vi faris laŭ Lenormand? – demandis Boriso Volkov.
Igoĉjon oni forveturigis. Ustimenko plu sidis, malstreĉinte la ŝultrojn, mallevinte la manojn. La voĉo de Volkov atingis lin obtuze, kvazaŭ el malproksime.
– Sen operacio letaleco estas cent procentoj, – diris Boriso. – Kaj vi bele faras tion.
– Mi iros preni duŝon, – diris Ustimenko.
Ĝenerale, al li plaĉis tiu batalo kun si mem. Dume li ne cedadis. Li kvazaŭ kaŝe interkonsentis kun tiu malforteco – kiam ĝi rajtas, kaj kiam ĝi ne rajtas fali sur lin. Eble, tio estas malbona rilate al la malsanuloj – tiel riski, sed li estis certa, ke li estas pli forta ol ajnaj surradiadoj. Kaj li ne opiniis, ke li riskas. En la sekva operacio, same tre malfacila, komplikita per kelkaj malagrablaj neatenditaĵoj, riveliĝintaj jam post la sekco de la abdomena kavo, Ustimenko sukcesis eĉ pli. «Nemalbone, – laŭdis li sin, – deca laboro». Li eĉ rimarkis admirajn rigardojn de Eŭgenjo kaj Volkov. Interese, kion dirus Bogoslovskij.
Por hodiaŭ tio estis ĉio. La malsanulinon oni forveturigis.
– Tro grasa damo, – diris Boriso, – estas malfacile kun tiaj. Kaj aĝas multe.
– Kiom? Ĉu sesdek?
– Ŝi mensogis, – diris Eŭgenjo. – Laŭ dokumentoj, kvazaŭ kvardek naŭ...
– Kvardek naŭ a, kvardek naŭ b, kvardeknaŭ c, – diris Ustimenko. – Eĉ kvindek ŝi neniam aĝos.
Li lavis sin, deĵetis la sangokovritan kitelon, ekfumis. La kapo devus turniĝi, sed ĝi kondutis dece.
Jam estis post la dua horo de tago, kiam Ustimenko, en pantofloj (nun ĉiuj en la malsanulejo iradis nur en pantofloj – estis okazanta bejlina atako al bruo), malleviĝis al la lernejanoj en la malsanulejan parkon. Nun tiel nomiĝis la dezerta loko, sur kiu jam timide susuris per folietoj verdaj kaj malfortaj arbidoj – objekto de senlacaj klopodoj kaj zorgoj de Mitjaŝin kun tuta lia familio, amanta kaj komprenanta la teron.
Al li iĝis subite malgaje, kiam ĉe lia apero la geknaboj ekstaris, konfuziĝinte pro tio, ke en tiu tempo ili estis aŭskultantaj Vagarŝakon kaj ne tute komprenis, kion ili faru. Sed la rufulo ekstaris, leviĝis ankaŭ la ceteraj. Kaj Ustimenko imagis sin mem: iras tia, apogiĝante per bastono, ĝenerale jam tute ne juna homo, kaj scias ili pri li nur tiun, incitantan lin, heroan kaj sentimentalan mensogon, kiu estis presita en ĵurnaloj.
– Sidu, kamaradoj, – diris li, malfrue pensinte, ke indus nomi ilin ne kamaradoj, sed geknaboj, – sidu, mi petas!
Kaj «mi petas» tute ne konvenis.
Ili eksidis, strabante al li, li trovis sin apud blonda, diligenta knabino. Kaj rimarkis, kiel al ŝi palpebrumis ŝia kamaradino – rozkolora, diketa, kun kavetoj sur la vangoj, kun harligo, transĵetita trans la ŝultron...
Kaj Vagarŝako, starante antaŭ ili en sia blanka, amelita kitelo, en ĉapeto, malalte surŝovita sur la altan malhelan frunton, estis rakontanta al la lernejanoj pri tio, kial oni donis al ili por la unua tempo bluajn kitelojn kaj kian vojon (li ĝuste tiel diris «vojon») ili devas trairi en la malsanulejo, antaŭ ol ili konkeros rajton pri vera kitelo de medicinisto – blanka. Kun mola, laringa akĉento, konfide kaj nelaŭte, li rakontadis al la geknaboj pri arto, kun kiu necesas resterni liton por malsanulo, pri tio, kiel necesas en ilia «senbrua» malsanulejo purigi ĉambron, manĝigi senmove kuŝantan homon, kiel malfacile estas al flegistinoj, ĉe ilia senmezura ŝarĝo, kaj kiel malfacile estas al brankardistinoj, ofte aĝaj kaj eĉ maljunaj, sukcesi kun dekoj da malsanuloj, postulantaj senlacan helpon...
– Kaj ĉu estas vero, ke oni intencas nin starigi ankaŭ en la vestejon? – demandis ies kolera tenoro.
– Vero, – akre respondis Ustimenko. – Sed ĉu estas hontinde akcepti de parenco de malsana homo palton kaj doni al li kitelon?
La blonda knabino kun mirego ĵetis rigardon al sia najbaro, kaj Ustimenko eĉ pli akre diris:
– Kiu opinias malinda por si elporti litpelvon – foriru el ĉi tie nun. Kiu opinios humiliga por sia civitana digno helpi al flegistino fari al malsanulo klisteron – tian ni ne retenas. Fajrojn kaj florojn ni al neniu povas promesi...
Kaj li eksentis, kvankam ne rigardis al ili, ke ili ĉiuj turniĝis al li, kaj kiuj sidis pli malproksime – ekstaris. Kaj li ekparolis, kiel tiam, kiam li estis studento de la instituto Seĉenov, en tiuj teruraj tagoj, kiam li eksciis pri la pereo de la patro. Li ekparolis bruske kaj malsimpatie, kruele kaj postuleme, ne sukerigante, sed plie timigante, fortimigante malkuraĝulojn disde la afero, al kiu li servis, kaj kunigante ĉirkaŭ si ĉiujn tiujn, kiuj povis elteni.
– Ni neniun intencas varbi en korfavorajn vidvinojn kaj ne esperas al tio, ke vi faros por ni gravan helpon, – leviĝinte je tuta sia alto kaj apogante sin per la bastono sur la tero, parolis li kaj ĉirkaŭrigardadis la geknabojn en iliaj bluaj mallongaj kiteloj, ĉirkaŭrigardadis knabinajn okulojn, kombilojn en tonditaj haroj, harligojn, rimarkadis ridetojn de tiuj, kiuj pensis pri si, ke ili pasis fajron kaj akvon, rimarkadis konfuziĝon – jen, ekzemple, en tiu ĉi maldika, blonda sia najbarino, kiu eĉ retiriĝis iomete pro liaj malmildaj vortoj, rimarkadis ĉion kaj iris, laŭ sia maniero, rekte antaŭen, nenion risortigante kaj neniun trompante. – Ĉu vi venis al ni? Kiom da vi estas? Dek naŭ? Ne, geknaboj, ne al ni vi venis, vi venis al vi mem, kompreneble tiuj el vi, kiuj kun ni, medicinistoj, restos ankaŭ poste. La ceterajn mi ne kalkulas. Ili ne nur postmorgaŭ – jam morgaŭ ne estos. Mi ne riproĉas ilin, – al ĉiu la sian. Mi diras nur en la senco de tiu ĉi serĉado de si mem...
Ili rigardis al li, aŭskultis, atendis.
– Serĉado de si mem, – ripetis li. Kaj ankoraŭfoje diris: – De si mem.
Jen kie ĝi lin atingis. Ĉu vere nun li ne ekregos sin?
– Si mem! – triafoje elparolis Ustimenko.
Li forte svingis la kapon, deŝiris la ĉapeton, ŝovis ĝin en la poŝon kaj, perpleksiĝinte pro venanta malforteco, iomete retropaŝis. La vizaĝoj de la geknaboj eknaĝis antaŭ li de maldekstre dekstren – ekiris kaj renversiĝis, kiel pretaj fali turboj, sed ne ili estis falantaj, estis li, kiu preskaŭ falis, sed li retenis sin, paŝis antaŭen, ankoraŭ antaŭen kaj finfine kroĉiĝis per la feraj fingroj la dorson de ĝardena benko, farbita al la teruranta blu-lazura koloro. Ĉiuj ĉirkaŭe ekmoviĝis – tion li aŭdis, kvazaŭ li elrampis el akvokirlo, en kiu lin ree turnis la damnita surradiado.
Antaŭ li, preskaŭ spirante al li en la vizaĝon mem, staris altega adoleskulo, tenis la manojn per la polmoj antaŭen, kvazaŭ pretiĝante subkapti Vladimiron Atanazijeviĉ-on. Sainjan same troviĝis apud li.
– Nenio, – diris Ustimenko, – tio tuj pasos. Ĉu la suno frapis?
Ĉiuj silentis. Nora estis kuranta kun glaso da akvo, la akvo, brilante kiel hidrargo, estis falanta, kiel moneroj, el la glaso. En silento li trinkis. En silento ĉirkaŭrigardis. Ŝvito de honto aperis sur liaj vangoj. Ĉu jen tiele ili disiros post la dama sveno de la ĉefkuracisto? Ĉu tiele iros hejmen, interridante? Aŭ diskutante demandon pri grado de lia, de Ustimenko, invalideco? Kaj iu diros ankaŭ pri tio, ke «tia ulo povas fali eĉ dum operacio»?
Ne, tiel ne konvenos!
Tio estas bagatelo.
Ĝi tuj pasos.
Ĝenerale ĝi jam pasis!
Ĉu li povis scii, ke dum tiuj sekundoj aŭ minuto, kiam li malbonfartis, la geknaboj jam sukcesis rememorigi unu al la alia la mallongan informon pri tio, ke «tiu doktoro faras kun si tion, kion faris Truman kun Hiroŝimo».
– Ĉu pro tio li tiel verdiĝis?
– Pro tio eblas verdiĝi.
– Tio ja estas kiel atombombon sur sin ĵeti.
– Kreteno, per tio oni kuracas.
– Sed se por sanulo, tiam tute eblas morti.
– Ne diru galimation.
– Nemalbona viro. Kaj lama, kaj al la brako vundita, kaj nun ne timis al si radiojn sendi...
– Kaj ke li la mitraliston savis?
– Fabeloj! – diris la alta, opinianta sin pasinta fajron kaj akvon. – Li fuĝis, kaj oni lin vundis...
Ustimenko ankoraŭ glutis akvon. Kaj diris same malmilde, ne petante indulgon al sia malforteco, kvazaŭ la konversacio ne rompiĝis:
– Iuj ne komprenas, ke al serĉado de sia loko en la vivo foriras la plej bonaj jaroj de tiu vivo mem. Ne, mi tiajn ne juĝas kaj ne malaprobas, sed al mi kun ili estas simple enue. Kaj en via aĝo estis enue.
– Kaj vi mem, ĉu vi tuj vin trovis? – demandis la altulo. – Vi persone?
– Mi ne scias, – diris Ustimenko, – sed al mi ĉiam mankis tempo, tion mi precize memoras. Por ĉio mankis tempo.
– Kaj ĉu vi ne enuis? – demandis la blonda, maldika knabino kaj kun maltrankvilo ĵetis rigardon al Ustimenko.
– Ne, – kvazaŭ ekzameninte sin, ne tuj respondis li. – Mi sopiris kaj koleris – tio okazadis, plej ofte pri mi mem, sed enuo... Ne, mi ne memoras...
Ustimenko eksidis, fleksis sub la benkon la vunditan kruron, ekfumis cigaredon. La rufa knabo rigardis al li ne deŝiriĝante. Vagarŝako staris malantaŭ la dorso de Vladimiro Atanazijeviĉ, Nora rigardis al li deflanke per konata rigardo, li eĉ subridis – mi ne estas bombo, mi ne eksplodos!
– Do, tiele, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Dum jaro, dum du jaroj ĉiu el vi ĉi tie sukcesos precize kompreni – ĉu li estos kuracisto aŭ ne estos. Ni konatigos vin kun anatomio, fizilogio, mikrobiologio, epidemiologio, eĉ iomete kun latino...
– Kaj mortintoj? Ĉu ankaŭ mortintojn ni vidos? – demandis ies tremanta voĉo.
– Nepre, – diris Ustimenko. – Se vi ne fuĝos jam el la vestejo.
– Kaj ĉu estas vero, ke vi persone estis en pesto? – demandis la rufa knabo. – Kaj luktis kontraŭ ĝi?
– Eĉ pli, – diris Ustimenko. – Mi ekmalsanis tie je morbilo kaj decidis, ke tio estas pesto. Mi preskaŭ mortis pro timo.
La knabino kun harligoj hihiis, al ŝi oni ĉitis.
La rufa knabo ne kvietiĝis. Kvazaŭ en klasĉambro, li levis la manon.
– Ĉu mi povas ankoraŭ demandi?
– Certe, – diris Ustimenko. Tiu rufulo plaĉis al li. El tiaj rezultas io. Kio nome, li ne sciis, sed al li ŝajnis, ke tiu ĉi junulo estas malfremda.
– Pli ĝuste, ne demandi, sed peti, – korektis sin la rufulo. – Eble, vi rakontos al ni pri tiuj medicinistoj, kiuj, ne indulgante sian sanon, faras ĉian medicinajn ekspe...
Li stumblis. La harliga knabino ree hihiis.
– Mi komprenis, – diris Ustimenko, – temas pri eksperimenta laboro...
Li nenion komprenis. Ili deziris, ke li rakontu pri si, sed ili, kiel tio nomiĝas, renkontis malĝustan homon. En lian kapon tio eĉ ne venis. Li simple forgesis pri si.
– Bone, – diris Ustimenko, – tio eblas. Tute eblas.
Komence li rakontadis sidante, poste leviĝis. Tragika medicino – jen kio estis lia ĉevaleto jam de la studentaj jaroj, sed tiun vorton – «tragika» – li ne povis elparoli pro trajto de sia karaktero. Por li estis abomenaj tiaj vortoj. «Laboro», – diradis li, – «ili laboris tiel kaj tiel». La angloj havas malnovan proverbon: «troviĝi en jugaĵo de obeo estas pli facile, ol sproni sin mem, estante gvidanto». Kaj li rakontadis pri tio, kiel ili spronadis sin mem – Meĉnikov, Gamaleja, Zabolotnij, Savĉenko, Ĥavkin kaj aliaj kamaradoj, li ĝuste tiel diris «kamaradoj» – kaj pri James McGregor, kaj pri Antoine Clot, kiu por pruvo de sia hipotezo pri tio, ke pesto ne estas infekta, faris al si inokulon de bakteria flaŭro en ses lokoj, iradis en vesto, demetita de mortinto pro pesto, kaj dormis en nepurigita lito de kadavro...
– Ĉu li mortis? – demandis la pala knabino.
– Ne, li estis tro obstina ulo, – subridis Ustimenko.
– Sed tio ja estas frenezo?
– Sed ĉu alie moviĝos scienco?
– Do, ĉu nur tiaj frenezuloj movas sciencon?
– Ne nur tiaj. Diversaj.
– Sed ĉu nepre frenezaj?
– Nepre honestaj kaj konvinkitaj, eĉ se ili eraras, kaj tute ne frenezaj.
Li rakontis al ili ankaŭ pri Smith, kiun faris al si injekton de veneno kuraro, kvankam tiam estis tute ne sciate, kiel finiĝos la eksperimento kaj ĉu postvivos Smith. Li rakontis, kiel komence Smith sentis, ke paraliziĝis la gorĝaj muskoloj, kaj li pensis, ke li sufokiĝos pro propra salivo, ĉar li ne povis gluti. Poste «paneis» la muskoloj de la ekstremaĵoj, komenciĝis paralizo. Sed la eksperimento daŭris. Smith kvazaŭ mortis, nur la koro kaj la cerbo plu funkciis...
– Sed por kio ĉio ĉi? – ne povante deteni sin, kriis la knabino kun kavetoj.
– Danke al la eksperimentoj de Smith ni havas eblon fari injektojn de kurarsimilaj kuraciloj ĉe operacioj en la brusta kaj abdomena kavoj. Tiaj injektoj liberigas homon, kiel ni scias, de turmentaj spasmoj ĉe tetanoso.
Kaj pri akademiano Orbeli ili aŭskultis, retenante spiron, pri tio, kiel jam tre nejuna homo esploris fiziologion de spira procezo, kondukante sin ĝis stato de gravega asfiksio.
Ili aŭskultis kaj pensis: «Kaj li mem faras kun si tion, kion Truman faris kun Hiroŝimo». Certe, tio estis tute ne tiel, sed al ili plaĉis pensi ĝuste tiel – bele, timige kaj mirinde!
«Vere terure!», kiel esprimis la blondulino kun harligoj.
Sed eble, la afero estis precipe en tio, ke ili aŭskultis ne simple rakontanton aŭ preleganton, sed tiun, pri kiu ili lernis en la lernejo – Homon kun majusklo – tiel ili skribadis en siaj klasaj eseoj, skribadis, sed ne ĉiam laŭ siaj propraj impresoj. Kaj nun li staris antaŭ ili ĉi tie kaj estis rakontanta pri aliuloj per tia tono, kvazaŭ li mem ne kapablis al io simila. Sed ili tiutempe interflustradis, speciale knabinoj:
– Kvankam maljuna, sed terure interesa.
– Ĉu vi enamiĝis?
– Kaj ĉu vi ne? Vidu, kiaj okulharoj!
– Kaj rigardo? Vere ĉien penetranta!
– Li, verŝajne, ankaŭ pri psikiatrio komprenas.
– Li prefere pri si rakontu, pri sia rilato al demandoj de amo...
– Fi, nur tio mankis!
Ili senfine interflustradis kaj kolerigis lin tiel, ke li finfine ne eltenis kaj demandis:
– Ĉu, eble, sufiĉas? Ial vi inter si tro multe parolas.
– Ne! – leviĝante de sia loko, diris tiu knabo mem – la grandega kaj larĝŝultra, kiu intencis subteni Ustimenkon, kiam li preskaŭ falis. – Ne, ni parolas pri tio, ke ankaŭ vi...
La knabo ruĝiĝis kaj ne kuraĝis ĝisdiri.
– Kion – ankaŭ mi? – incitite demandis Ustimenko.
De kie li povis scii, kiajn malesperajn signojn estis faranta al la knabo Nora el post lia ŝultro?
– Bonvolu rakonti al ni pri rentgenterapio, – petis la rufulo.
Li estis scianto, tiu knabo, kaj, certe, li ion legadis pri medicino. Eble, li ankaŭ ranojn tranĉis, kiel iu Ustimenko antaŭ multaj jaroj?
– Ĝenerale, kiaj estas perspektivoj de lukto kontraŭ la plago de la homaro – la kancera malsano, – diris la scianto. – Ĉe ni multaj interesiĝas.
Sed pri la plago de la homaro kaj pri la rentgenterapio Ustimenko ne sukcesis rakonti. Oni lin vokis. Lubov Nikolajevna petis transdoni al sia ĉefo, ke li devas por horo alveturi en la sanprotektan departementon – esplori iujn demandojn. Anstataŭ li doktoro J. Hall-Edwards el Birmingamo estis prezentita al la estontaj medicinistoj en foresto de Vladimiro Atanazijeviĉ. Pri li parolis Sainjan. Jam jaron post tio, kiam Rentgeno sciigis pri sia malkovro, doktoro Hall-Edwards el Birmingamo komencis serion de siaj eksperimentoj. Rentgenterapio donadis grandegan utilon al pacientoj de la provinca doktoro, sed la mano de Edwards kovriĝis per ulceroj. La radioj estis «vorantaj» la manon de la doktoro, – tiel esprimis Sainjan...
Kaj li miris, ekvidinte maldekstre de la geknaboj grupeton da kuracistoj, gvidataj de doktorino Volovik. Evidentiĝis, ke ili aŭskultis lin, kaj Katinjo Zakadiĉnaja eĉ enskribadis. Kaj Eŭgenjo estis ĉi tie, kaj Mitjaŝin.
– La doktoro turmente suferis, – daŭrigis Sainjan, – sed neniu kuraĝis eĉ mencii pri tio, ke li ĉesigu la danĝeregan por li okupiĝon. Jes, li kuracadis homojn per radio-skalpelo, sed la sama radio detruadis liajn muskolojn kaj ostojn. Kun tempo la ulceroj etendiĝis al la antaŭbrako, poste ili aperis sur la brusto, sur la dorso, sur la ventro, kaŭzante al la doktoro neelteneblajn suferojn. Liaj observoj riĉigis medicinon, farante la radiojn ĉiam pli kaj pli sendanĝeraj por aliaj homoj. Ĉiujn siajn salajrojn li malŝparadis por novaj eksperimentoj. Doloro neniam forlasadis lin, sed li daŭrigis la laboron ankaŭ tiam, kiam al li estis amputita la maldekstra antaŭbrako. Kaj nur kiam oni amputis al li la dekstran manon, li devis ĉesigi la praktikan laboron, sed tuj komencis dikti libron pri la iks-radioj. Fini ĝin Hall ne sukcesis – li mortis...
La lernejanoj iomete ekbruis kaj eksilentis. Sainjan finis:
– Li mortis en mizero. Grandbritio pagis al li groŝan pension, kaj ankoraŭ li ricevis bronzan medalon.
– Kaj ĉu ĉe ni estas tiaj doktoroj? – kriis la rufulo.
– Kaj estis kaj estas.
– Kaj kiu estas?
– Ĉu vi deziras, ke mi rakontu al vi pri Vladimiro Atanazijeviĉ? Bone, sed tio restu inter ni. Mi rakontos al vi lian vivon detale kaj rakontos la eksperimenton, kiun li nun plenumas super si. Certe, tiu eksperimento estas tute ne tiom danĝera, kiel tiuj, kiuj estis farataj de niaj antaŭuloj, sed afero estas afero, kaj mi ne malgrandigos la laboron de doktoro Ustimenko. Sed komence pri Khara kaj pri la pesto, vin ja ankaŭ tio interesis...
Kaj tiu, pri kiu temis, nome Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, en tiu tempo mem estis gaje kaj senĝene gvidanta kverelon, kiu arde ekbrulis en la eksa Eŭgeĉja kabineto inter la ĉefkuracistoj de sep distriktaj malsanulejoj. Ĉiuj sep estis dividantaj inter si venintajn hieraŭ ilaron kaj kelkajn tiel nomatajn «rarajn» medikamentojn kaj certe, kverelis, sed tamen neniu el ili kaj nun, kaj poste povis plendi pri maljusteco de la estraro. Ili estis decidantaj ĉion kune. Ustimenko kaj Lubov Nikolajevna nur ne permesadis al ili, kiel tio nomiĝas, en ardo transiri al personaj atakoj kaj revenigadis «al la afero». Tiun «malfermitan» metodon Ustimenko enkondukis jam en la unua tago de sia estado sur la estra posteno, kaj ĝi plene pravigis sin. Ĉiuj ĉion vidis, ĉio estis farata malfermite, estis nek favoratoj, nek malfavoratoj, nek burokrateco, nek troa skribado.
La doktoroj foriris, grumblante unu kontraŭ la alia kaj ĵetante kolerajn rigardojn al tiu, kiu ŝajnis al ili plej multe gajninta, sed ĝenerale kontentaj pri la nova ordo. Kaj Ustimenko komencis subskribi paperojn kaj tuj komencis oscedi pro laco kaj ankoraŭ pro tio, ke ĉiaj paperoj vokadis en li nepre oscedon.
– Vi estas malatenta, parenco, – diris Luba. – Ne legas diligente. Sed kio estos, se mi ion malĝustan skribis.
– Sed mi al vi, Lubanjo, fidas.
– Necesas ja fidi kaj kontroli.
– Mi elekte kontrolas. Subite unu paperon atente ekzamenas.
– Ĉu vi?
– Ja mi. Krome, ni estras persone, sed ne per kancelario. Ni havas vivan estradon.
Tiutempe eniris Bella, la sekretariino, kaj diris sen ajna respekto, kvazaŭ Luba estis ne estrino, sed amikino:
– El Gridnevo Stepanova al vi denove telefonas, prenu la parolilon. Kvaran fojon hodiaŭ, vi ĉiam forestis.
– Ĉu el Gridnevo? – kvazaŭ miris Gabaj.
– Ho dio, nu, tiu, kiu ĉiam telefonadas...
Ustimenko ĵetis rigardon al Luba, ŝi intense ruĝiĝis. Ne rimarkinte mem, kiel tio fariĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ demetis la paperojn. Kaj forpuŝis ilin de si per la mano.
– Jes, mi aŭskultas, – diris Luba. – Jes, mi, mi. Normale. Ne, mi aŭdas. La sangon oni ankoraŭ ne transfuzis...
Li plu rigardis al ŝi – ŝi forkondukis de li la rigardon. La purpura ruĝo pli forte, pli varmege estis kovranta ŝiajn vangojn. Ustimenko rapide ekfumis, la alumeto estis finbrulanta en liaj fingroj, li ne rimarkadis.
– Ĝenerale, telefonu al mi vespere hejmen, – subite rapide trovis eliron Luba. – Nun ĉe mi estas homoj.
La alumeto finbrulis en la fingroj, Ustimenko siblis kaj etendis la manon al la telefona parolilo.
– Ĉu tio estas Barbara Rodionovna? – demandis li.
Ŝi kapjesis. Ŝiaj okuloj ekbrilis – eble, ŝi divenis, kio nun okazos. Kaj ŝi diris laŭte, pli laŭte, ol necesis:
– Atendu. Tuj oni kun vi parolos.
– Barbeto? – demandis li.
Gridnevo ne respondis. Sed Ustimenko aŭdis, sciis – ŝi spiras tie en la parolilon. Luba subite elpafiĝis el la ĉambro kaj dense fermis post si la pordon.
– Tio estas mi.
– Jes, – diris ŝi, – vi.
– Ĉu vin interesas miaj leŭkocitoj aŭ persone mi?
– Leŭkocitoj, – obtuze respondis ŝi.
– Barbeto, ne stultumu, – peze spirante, diris li. – Sufiĉas por ni, ni estas maljunaj homoj.
– Jes, maljunaj...
– Kaj ĉesu, sufiĉas...
– Kio – sufiĉas?
La sono de ŝia raŭketa voĉo subite malaperis.
– Gridnevo, Gridnevo, – terure ektiminte, kriis Ustimenko, – Gridnevo, stacio, diablo vin ŝiru...
– Ne insultu, – petis Barbara, – ĉi tie la kablo estas tordita, mi korektis. Ĉu vi aŭdas?
Li silentis, senspiriĝinte.
– Ĉu vi aŭdas? – same timiĝinte, kiel li, kriis ŝi. – Ĉu vi aŭdas, Vlaĉjo?
– Jes, jes, mi estas ĉi tie, mi aŭdas.
– Ĉu vi estas? – subite demandis ŝi. – Ĉu tio estas vi? Ĉu vere vi?
Verŝajne, ŝi ploris. Aŭ al li tiel ŝajnis?
– Mi ĉi tie sidas, – diris li. – Luba foriris. Mi povas diri ĉion.
Nun ŝi atendis. La lineo atendis. La telefono atendis.
– Diru! – aŭdis li.
– Vi scias. Vi ĉiam sciis. Vi ĉion sciis.
– Kaj vi scias.
– Jes, kaj mi scias.
– Ĉu vi sidas en la Eŭgeĉja kabineto?
Li ne havis fortojn por respondi. Kia tia Eŭgeĉja kabineto? Li eĉ ne komprenis, pri kio temas. Ne komprenis, ke li, esence, ankoraŭ nenion diris. Li ne havis fortojn por kompreni.
– Ĉu vi ree foriros? – demandis Barbara. – Kiel do, Vlaĉjeto? Dum la tuta vivo vi foriras kaj ne returniĝas. Kaj mi postrigardas vin.
– Mi estis kreteno, – diris li.
– Mi ne aŭdas, – kriis ŝi, – mi aŭdas nenion. Vlaĉjo, Vlaĉjo, parolu, parolu do...
– Hodiaŭ! – kriis li. – Jam hodiaŭ...
– Hodiaŭ? Kio – hodiaŭ? Mi ne aŭdas, vi ree malaperis... La ŝnuro, la kablo...
– Alpremu ĝin, – plu kriis li, – alpremu la kablon...
Ili timiĝadis laŭvice. Jen al li, jen al ŝi ŝajnis, ke oni ilin malkonektis.
– Bone, – diris li. – Se vi povas... Mi petas, Banjo...
– Jes, – kun ĉiama sia preteco, kiel tiam, en la juneco, kvazaŭ impetante renkonten al li, diris ŝi, – jes, certe, jes, hodiaŭ...
– Jam hodiaŭ! – kovriĝante per ŝvito de malforteco, kriis li. – Nepre. Mi nun loĝas en la malsanulejo. En la unua kirurgio. Ĉu vi min aŭdas, Banjo, Banjeto?
– Mi aŭdas, – jam ne hontante pri larmoj, ploregante laŭte, diris ŝi, – kiel do mi povas ne aŭdi, stulta homo, – hodiaŭ!
– Hodiaŭ, – ripetis li, – bonvolu, mi tre petas vin, hodiaŭ. Vi sidiĝu sur pretarpasantan aŭton, tra vi oni veturas el Kamenka. Aŭ luu. Luu, – kriis li, – mi petas, tio ja estas facila, tio estas ebla...
Ŝi aŭskultis silente, firme alpreminte la aŭdilon al la orelo. Kaj ne spiris. Neniam ankoraŭ ŝi aŭdis ion similan.
– Ĉu vi aŭdas?
– Mi aŭdas.
– Ĝis revido, Banjo.
Ŝi silentis.
– Ĉu vi aŭdas?
– Mi estas Barbeto, – diris ŝi per tia voĉo, ke lia spirado haltis. – Barbeto vin aŭskultas. Ricevo. Ĉu ĉio ĉi estas vero, aŭ al mi ŝajnas? Diru ion el tiu vivo. Ricevo.
– Kia hundo hunda, hundeto, – diris li rapide, – vi eĉ bonas en libera tempo, en iliaj rilatoj estiĝis aŭtuno.
– Jes, – diris ŝi, – dankon.
– Kaj ankoraŭ – «mi laciĝis de vi».
– Ne plu necesas, – diris ŝi. – Ni – estas.
– Jes, – respondis li. – Ni – estas. Mi atendas vin.
Kaj li singarde surmetis la parolilon. Iĝis tute senbrue. «Necesas ĝisvivi la vesperon, – diris li al si severe. – Ĝis la hodiaŭa vespero. Kaj tiam ĉio estos bonega».
Kiam revenis Luba, li sidis en tiu fotelo, en kiu mortis Bogoslovskij, kaj trinkis akvon.
– Vi havas mirinde sensencan vizaĝesprimon, – diris al li Gabaj. – Responsa estro de departemento devas havi en la vizaĝo certecon, severecon kaj ankoraŭ ion kiel «mi al vi montros!»
– Lasu, – diris Ustimenko, – sufiĉas! Ĉu vi sciigadis al ŝi bultenojn pri mia sanstato?
Li ree ekparolis kun ŝi familiare, forgesinte, ke ili estas «en la departemento».
– Tie vin atendas iu maljunuleto, – diris Luba. – Li jam unuafoje matene venis. Pro grava kaj sekreta afero.
– Ĉu kuracisto?
– Lia familinomo estas Jesakov. Mi scias nenion plian.
La eksa loĝanto de la gepatroj de Inna Matejevna Gorbanjuk eniris kun respekto sur la vizaĝo, metis la kepon apud la pordo sur seĝon, riverencis kaj esprimis deziron konversacii inter kvar okuloj, ĉar la demando, kun kiu li alveturis, «reveninte el malproksima vojaĝo», estas strikte konfidenca.
– Mi pri tiaj demandoj ne okupiĝas, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ, – Lubov Nikolajevna scias ĉiujn detalojn de sanprotektado de la regiono kaj de la urbo. Mi aŭskultas vin. Jen eksidu ĉi tie kaj parolu...
La propetanto eksidis kaj tusis en sian ŝrumpintan maljunulan pugnon. Lia falta, tanita vizaĝo esprimis dubon kaj malfidon.
– Nu? – demandis Ustimenko.
Jesakov ĉirkaŭrigardis.
– Ĉi tie la afero koncernas vian kunlaboranton, civitaninon Gorbanjuk Inna Matejevna, – rapide, sed tre klare ekparolis li. – La afero nemalgranda, serioza, terura. Tiu sinjorino akaparis trezoron, kiun mi dezirus kontribui por utilo de nia ŝtato, en tiu senco, en kiu tion faris civitano Golovatij Feraponto[108] dum la milito. La cirkonstancoj estas tiaj: ladvazoj kun sukero, kiuj estis de mi al ŝi – nome Inna Matejevna – enmanigitaj, entenis en si oron kaj diversajn faraĵojn el noblaj metaloj...
– Stop! – diris Ustimenko. – Sufiĉas.
– En kia do senco «stop»? – miris la maljunuleto.
– En tia, ke vi venis al malĝusta adreso. Vi kun via informo, verŝajne, devas turniĝi al la prokurorejo, al la polico, sed ne...
– Sed ja, permesu...
– Fino, – diris Ustimenko ekstarante. – Pri tiu ĉi demando – fino.
Li estis tre pala. Jesakov ekrigardis al li demalsupre supren, taksis tion, ke tiu ĉi homo apogas sin per firma bastono. Kaj la bela virino rigardis al li per senmove abomenanta rigardo.
– Nu, se fino, do fino, – butonante la jakon, diris Jesakov. – Se vi al tia informo ne reagas, tiam, certe... Ĉio estas komprenita... Nu, kion do...
Balbutante ankoraŭ iajn negravajn minacojn, li ekiris al la pordo, prenis sian kepon kaj malaperis. Kaj Ustimenko, kvazaŭ tute nenio okazis, ree eksidis en la fotelon kaj komencis legi paperon el Sibirci, kie jam dum dua monato furiozis gravega gripo. Nelonge antaŭ sia falo kamarado Stepanov E. R., kiel estis dirite en la dokumento, tre severe avertis la tieajn kuracistojn pri eldonado de malsanatestoj. Estis dirite al la doktoroj, ke ili estas bonkoraj «je la ŝtata konto» kaj ke poste li devos puni tiujn medicinajn laborantojn, kiuj indulgas, disipas kaj ne ŝparas...
– Idioto! – diris Ustimenko al Luba. – Tie ja estas Groĥotov – bonega maljunulo. La tutan regionon timigis nia Eŭgeĉjeto...
Da paperoj estis multe, kaj liberiĝis Vladimiro Atanazijeviĉ nur je la sesa horo. Li eliris kune kun Luba. La ofica ŝoforo estis dormetanta en la fiksita al tia estro, kiel Ustimenko, aŭtomobilo «M1». Ŝoforo Kazimiroviĉ, kutimiĝinta senproteste priservi kamaradon Stepanov-on kun ĉiuj familianoj, tre miradis pri sia nuna senĝena kaj senzorga vivo, sed ĝi daŭris ne tro longe – Ustimenko ordonis pentri sur la karoserio ruĝajn krucojn, kaj Kazimiroviĉ subite iĝis ne ŝoforo de persona aŭto, sed ŝoforo de ambulanco. Nur fojfoje li «transĵetadis» la estrojn, kaj eĉ ne sciis bone, kiu nun estas la ĉefo: ĉu Ustimenko aŭ Gabaj.
– Ni veturu al ni, tagmanĝu! – proponis Luba. – Ni havas milean kaĉon kun lardo. Ĉu konvenos?
– Ne, – morne respondis Ustimenko. Kaj, ĝeniĝante, demandis: – Kie mi povus aĉeti florojn, Lubanjo, pli multajn kaj pli bonajn?
Luba kun gaja miro ekrigardis al Vladimiro Atanazijeviĉ. Li forturniĝis de ŝi.
– Mi ne scias, kie ili estas vendataj, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Kaj entute, ĉu ili jam ekfloris en tiu ĉi jaro? Iaj tiaj krokusoj, aŭ peonioj, aŭ rozoj? Mi tre bezonas!
– Ni faros! – per tono de sperta akiristo diris Luba. – Ĉio estos en ordo, Vlaĉjeto, – penante ŝajnigi, ke ŝi nenion komprenas, aldonis ŝi. – Se necesas, do necesas, ni ja estas malfremdaj homoj...
– La maldekstran flankon iomete mallevu, – diris Aglaja Petrovna. – Kaj ankoraŭ. Ne timu, mi vidos, mi havas akran okulon...
Barbara, starante sur eskalo, kun minaca vizaĝesprimo estis prepariĝanta enbati najlon, Henjo Ŝĉukina per du manoj estis tenanta la ŝanceliĝeman ŝtupetaron, Aglaja Petrovna estis donanta gvidajn direktivojn.
– Gardu vin, ne falaĉu, – diris ŝi. – Kaj vi flugos kvar etaĝojn.
– Por kio do mi sur la straton falaĉu, – respondis Barbara. – Mi falaĉos sur Henjon en nia persona loĝejo...
– Dekstren! – kriis Aglaja Petrovna.
– Ĉu bati?
– Jen tiel ĉi – precize.
Banjo frapis, elbatis el la najla ĉapelo fajreron kaj faligis kaj la najlon kaj la martelon. Somera tago, venta kaj varmega, brilis super Unĉansko. Kaj la larĝa, malrapida Unĉo estis videbla el ĉi tie, el la fenestro.
– Ege bela vidaĵo, – diris Barbara, kvazaŭ ŝi leviĝis sur la eskalon nur por kontempli tion, kion ŝi nomis «belego». – Vere ne eblas la okulojn deŝiri...
– Sed vi deŝiru, – petis Aglaja Petrovna. – Vi preskaŭ murdis Henjon.
– Tenu! – diris Henjo, donante la martelon.
Ĉe la dua provo deŝiriĝis nemalgranda peco de stukaĵo.
– Ia stulta martelo, – diris Barbara, – ĝin ne eblas preni firme!
Finfine la kurteno estis pendigita. Vagarŝako alportis du seĝojn – tio estis ilia donaco, de Luba kaj li. Kaj el la poŝo li elprenis paketon – farĉon por kneloj, – Barbara petis aĉeti survoje.
– Mi nun faros teon, – promesis Banjo, – kaj vi, Vagarŝaketo, elportu la eskalon sur la ŝtuparon.
Sed teon Sainjan rezignis, li hastis en sian malsanulejon. Li trinkis nur poteton da akvo el la krano. Aglaja, en blanka bluzo, glate kombita, brilante per la strabetaj okuloj, pririgardadis la unuĉambran loĝejon, en kiu iam loĝis Bogoslovskij. Malgrandaj fotaĵoj de Ksenia Nikolajevna kaj Sanjo pendis sur la samaj lokoj, kie ilin pendigis Nikolao Eŭgenjeviĉ. Kaj lia trinkpoto staris supre, sur la etaĝero, kvazaŭ eta monumento al la vivo, en kiu estis akumulita la havaĵo – la trinkpoto, kaj kulero, kaj kelkaj volumoj de libroj.
– Lichtenberg, – diris Henjo pri unu, – kaj multaj lokoj estas substrekitaj.
– Kio, ekzemple? – demandis Aglaja Petrovna.
Henjo voĉlegis:
– «Mi dezirus iam skribi historion de la homa senfeligejo. Mi opinias, ke malmultaj artoj en la mondo tiom frue atingis plenan perfektecon, kiel ĝuste tiu ĉi, kaj neniu el ili estas tiom disvastiĝinta».
Barbara dismetis sur la laktolo tasojn kaj rigardis, kiel tio aspektas. Aspektis konvinke, «kiel ĉe homoj». Kaj la tasoj, kaj la sukerujo, kaj keksoj en profunda telero kun rompita rando.
– Kruelaj kaj maljustaj vortoj, – diris Aglaja Petrovna. – Mi neniam komprenis, kial Kantio tiel aprezis vian Lichtenberg-on...
– Sed ĉu historio de la homa senfeligejo ne ekzistas reale? – demandis Barbara. – Ĉu en la mondo loĝas nur leporetoj?
Aglaja Petrovna ne respondis. Henjo plu estis foliumanta la «Aforismojn». Estis aŭdeble, kiel sur Unĉo fajfetadis trenŝipoj, kiel peze kaj longe muĝis la komforta pasaĝera «Proleto», eksa «Siegfried».
– Mi povas fari ankaŭ panrostaĵojn, – proponis Barbara. – En verkoj de Galsworthy oni ĉiam trinkas teon kun panrostaĵoj – ĉu necesas aŭ ne necesas. Kaj ni derompados pecetojn de panrostaĵoj per longaj blankaj fingroj, – tiuj, kiuj havas longajn. Ĉu vi deziras, damoj?
Sed la «damoj» ne deziris.
– «Kiam homojn oni komencos instrui ne pri tio, kion ili devas pensi, sed pri tio, kiel ili devas pensi, tiam malaperos ĉiuj miskomprenoj», – ree voĉlegis Henjo kaj ĵetis demandan rigardon al Aglaja Petrovna, sed tiu ankaŭ nun nenion respondis, sed nur ŝultrolevis.
– Ĉu ankaŭ tio al vi ne plaĉas?
– Estas malsimple, – diris Aglaja Petrovna, – tiu «kiel» mem estas rezulto de «kio». Por ni tiaj artifikoj ne konvenas.
– Nu, kaj tio, kion diras Vlaĉjo pri substituo de potenco de aŭtoritato per aŭtoritato de potenco, – jam iomete incitiĝante kaj penante reteni la incitiĝon, demandis Barbara, – kion vi diros pri tio? Ĉu tio same estas artifiko?
Ŝi verŝis teon en tasojn kaj alŝovis al Aglaja Petrovna la sukerujon.
– Ekzistas periodoj, kiam la potenco ankoraŭ ne ricevis aŭtoritaton, – diris Aglaja. – En tiuj periodoj ni devas kalkuli kun neceso de aŭtoritato de la potenco. Kaj ajna koketado en tiu tereno...
– Sed via nevo diris ne pri koketado, sed pri kritiko kaj donis kiel ekzemplon la konatan de vi Eŭgeĉjeton Stepanov-on. Se tia ekzemplero posedas potencon, – kion fari tiam?..
– Cetere, kaj kie estas Eŭgeno Rodionoviĉ? – demandis Henjo, por per io interrompi la malfacilan konversacion. – Ĉu li ricevis ian nomumon?
Barbara respondis, ke li tutsimple forveturis. Prenis ĉiujn siajn dokumentojn, kun neniu disputis, al neniu kaj pri nenio obĵetis, ĉiujn adiaŭis kaj forveturis «aranĝi sian vivon ekde la komenco». Eĉ Ustimenkon li adiaŭis tre karese, li venis ĉi tien, penis interkisiĝi.
– Kaj al Teodoro Teodoroviĉ li telefonis, – diris Henjo. – Kaj same iel tre strange. Li petis ne memori malbonon, agnoskis sin plene malprava, Teodoro Teodoroviĉ eĉ afliktiĝis. Al li ja ĉiam ŝajnas, ke li en io ne pravas. Aŭ estis bruska, aŭ ne komprenis ĝisfine...
– Ni forlasu lin, – interrompis Barbara. – Ni prefere pri nia loĝejo parolu. Mi faras neston, kaj tio kostas al mi sangon kaj ŝviton. Se estus tia libro – kiel fari neston kontraŭ negranda mono...
– Mi same nenion scipovas, – diris Henjo. – Ĉe ni ĉion faras Teodoro Teodoroviĉ. Li iras, aĉetas kaj diras – metu ĉi tien. Ni metas – kaj estas bele. Al mi ĉiam plaĉas, se li decidas.
– Sed la mia asertas, ke lia afero estas foriri al ĉasado kun ŝtonĵetilo kaj lanco, – rozkoloriĝante pro tio, ke senintence elsaltis la vorto «mia», diris Banjo. – Kaj ankoraŭ diras, ke la kaverno kaj la fajro en la kaverno lin ne koncernas...
– Permesu, – subite miris Aglaja Petrovna, – sed kiel vi? Ĉu vi foriris el la laboro?
Ŝia voĉo sonis severe.
– Dume, – tute ruĝiĝinte kaj ekhastinte respondis Barbara. – Por nelonge. Koncize dirante – provizore. La afero estas en tio, ke al li nun necesas prizorgo, kaj ne estas facila almenaŭ tio, ke li manĝu. Se al la homo oni jam dufoje transfuzis sangon...
– Sed ne vi ja ransfuzis?
Iliaj okuloj subite renkontiĝis. Henjo, sentante ĝenon, prenis la bolkruĉon kaj eliris en la kuirĉambron.
– Jes, ne mi, – diris Barbara. – Sed por mi pli necesas esti nun ĉe li, ol en ajna ekspedicio, – sentante, kiel ekfrapis sango en ŝiaj tempioj, prononcis Barbara. – Mi ne scias, ĉu li bezonas tion, sed por mi tio estas la plej grava. Kaj mi estu dum ioma tempo edzino, Aglaja Petrovna, nur edzino, pro tio la sovetia geologio nenion perdos. Vi malaprobas, sed, bonvolu, mi tre petas...
Ŝia malsupra lipo tremeris kaj iomete elŝoviĝis, sed ŝi mordis ĝin per la egalaj dentoj, forturniĝis kaj rigardis en la fenestron, ĝis kiam Aglaja aliris al ŝi kaj metis la manon sur ŝian ŝultron.
– Lasu, – diris ŝi, – pardonu min, Banjeto. Mi ne deziris vin ofendi. Sed la afero estas en tio, ke...
– Jes, jes, en tio, – flustre, por ke ne aŭdu Henjo, rapide kaj arde ekparolis Barbara, – tio estas prava, ke virino devas labori, kaj en libroj mi legas pri tio, kaj en teatroj pri tio spektas, sed, ho dio, almenaŭ iomete jen tiele, kiel mi nun, post tiu vivo, kiu... milito... kaj ĉio tia cetera, Aglaja Petrovna, ja iomete bezonas homo...
– Bezonas. Sed poste homo kutimiĝas kaj degradiĝas, poste homo surmetas negliĝon kaj naskas infanojn, kaj jam poste...
– Nu, kaj surmetas negliĝon, nu kaj naskas infanojn? – levinte la kapon kaj serĉante per rigardo la okulojn de Aglaja, ekkriis Barbara. – Nu, kaj kio? Vi povas pensi pri mi kiel ajn, sed negliĝon mi por mi aĉetos.
Aglaja Petrovna subridis kaj glatumis ŝian kapon.
– Stultulino, – diris ŝi. – Ne ĵetiĝu al mi. Fojfoje mi eĉ mem pri mi koleras: por kio mi prononcas kutimajn vortojn? Sed estas ja tre mirinde – vi, kaj subite...
– Kio – subite? Ĉu vi ne sciis, ke dum la tuta vivo, jes, jes, dum la tuta vivo mi tiajn tagojn atendis. Kaj ĝisatendis. Ĉu filistreco? Ĉu lampŝirmilo super la tablo? Sed se mi ĉiam al ĉiuj lampŝirmiloj en la mondo enviis, eĉ al la plej aĉaj, tiam kiel? Tiam mi estas el ĉie forpelenda? Jen, ekzemple, mi al li ŝuojn aĉetis, diablo ilin prenu, kvardek kvina numero, ĉu montri?
– Ne, – diris Aglaja, – mi al viaj vortoj kredas...
Kaj, altirinte al si Barbara-n, ŝi kun kareso kisis ŝin al ambaŭ puncaj vangoj, foje kaj ankoraŭ foje.
– Kial vi? – miregis tiu.
– Ja nenial. Ĉu bone estas al vi?
– Ĉu en la senco – kiel edzino de Vladimiro Atanazijeviĉ?
– Certe.
– Bone, certe, sed treege maltrankvile. Li foriris, venis, ree foriris, telefonis, ke ne venos – necesas iun «eltiri», subite venis, eksidis frapi sur la tajpilo siajn observojn pri si, poste «retajpu por mi», poste «vi ne tiel tajpas», poste «redaktu al mi», poste «kiu bezonas tiajn belaĵojn, ĉu vi al mi ankoraŭ naturajn fenomenojn priskribos», poste «vi ne kredos, kiel mi al mi mem tedis kun mia demenco», ja li opinias, ke li havas demencon...
– Ĉio ĉio ĉi pro la surradiado?
– Ĉu mi komprenas? Simple, se homo pririgardas sin mem per mikroskopo kaj ĉe tio operacias, kuracas, instruas aliajn, estras...
– Do, malfacile?
– Bonege. Sed en milito, kiel en milito.
Ŝi subite ekridis, retroklininte la kapon, kaj svingis la manojn.
– Kial vi? – infektiĝante per la gajo de Barbara, demandis Aglaja.
– Mi al li diris: esti via edzino – tio estas en aeralarmo sen fino travivi la vivon...
– Kiel?
– Jen tiel: dum dekses tagoj, sen fino, pendadis super ni iliaj bombaviadiloj. Tio estis kiam ankoraŭ ili havis plenan dominadon en la aero. Ni metas vojon, kaj ili ĵetadas. La noktoj estas blankaj, ĉiam estas hele, por ili tio estas kvazaŭ promeno, sed kien ni kaŝiĝu? Jen hodiaŭ nokte, en dormo, li kriis: «Kudru la haŭton, tuj kudru la haŭton!» Kaj veki lin ne eblas. Li kiam jam ekdormas, mi timas moviĝi. Lia dormo ja estas «tranĉita al etaj pecoj», – farinte enigman vizaĝon, mallaŭte rakontis Barbara. – «Al etaj!»
Aglaja ektimis:
– Kiel tio – al etaj?
– Nu, al mallongaj. Tiel li klarigas. La radiado. Kaj dormigilojn li ĉesis uzi, ĉar ili «rompas klarecon de la bildo».
– Kompatinda vi knabino!
– Mi ne estas kompatinda. Mi estas la plej feliĉa, – eĉ severe diris Barbara. – En la tuta mondo la plej feliĉa. Jen vi riproĉis min, ke mi ne laboras. Formale mi ne laboras. Sed se juĝi laŭ konscienco, eble mi la unuan fojon en la vivo faras aferon – helpas al li.
– En kio?
– En tio, ke mi ĉiujn liajn stultajn notojn ordigis. Li metas daton kaj sur paperpeco skribas. Kaj mi la pecojn el la malsanulejo alportis kaj distingis eĉ tion, kion li mem ne komprenas. Tridek ses paĝoj jam rezultis – ekde la unua surradiado. Kaj estas bildo, plena bildo, ĉu vi ne kredas?
Ŝi ĵetiĝis al la tablo, kiu nomiĝis skriba, kvankam estis simple kuireja, kaj metis antaŭ Aglaja Petrovna paperujon. La etaj manoj de Barbara malligis la rubandetojn, ŝi gardeme turnis la unuan paĝon kaj voĉlegis:
– «Al Barbara Rodionovna Stepanova kun profunda estimo dediĉas la aŭtoro».
– Ĉu pli originale li ne povis skribi dediĉon? – demandis Aglaja.
– Tion ne mi skribis, sed mi.
– Kaj kio estas tio? – demandis Aglaja.
– Tio estas desegnaĵo, – iomete konfuziĝis Banjo. – Simple, mi stultumis.
– Koro, trapikita per sago, – diris Aglaja. – Sur scienca laboraĵo...
– Li ne atentis. Ĝenerale, li diris, ke ĉio ĉi estas senvalora galimatio. Li diras – la laboraĵo estos maksimume je du paĝoj. La cetero, li diras, estas stultaĵo. Sed mi ja scias, ke ne stultaĵo. Kaj laŭ lia nazo mi vidas – montras falsan modestecon Vladimiro Atanazijeviĉ...
Venis de ĉiuj forgesita Henjo, alportis la jam antaŭlonge bolintan bolkruĉon. Ŝi havis hodiaŭ liberan tagon, kaj Teodoro Teodoroviĉ forveturis por konsilado en Gridnevon, kaj ŝi ne sciis, kien movi sin. Kaj estis varmege, malgaje, sed ĉi tie, apud Barbara, estis iel mirinde komforte.
– Ĉu vi venos adiaŭi? – demandis Aglaja Petrovna, forirante.
– Certe, – respondis Banjo. – Kioma vagono?
– Rodiono Metodjeviĉ iris por biletoj, ni ankoraŭ telefonos...
Kiam la pordo post Aglaja Petrovna fermiĝis, Barbara deklaris, ke ŝi komencas kuiradon, kaj ŝi kune kun Henjo ekkuiris por Ustimenko pastokazeajn bulojn. Barbara faradis tiun bagatelan laboron tiel, kvazaŭ ŝi estis plenumanta ian misteran riton, klarigante al Henjo siajn komplikitajn manipulojn per tio, ke Ustimenko tute nenion manĝas kaj ŝi devas «terure ruzi», por venki lian abomenon al manĝaĵo.
Ŝi parolis pri li, kiel patrino pri longe atendita unua infano, kaj, kuirante la senruzan dietan kuiraĵon, ŝi rigardis samtempe en tri kuirlibrojn, ricevitajn en la biblioteko de Zosja Ŝtub. Recepto de buljono estis ĉerpita el la fama libro «Almanako de gastronomoj», verkita de eksa ĉefkelnero de la kortego de lia duka moŝto Maksimiliano von Leuchtenberg, kaj dum Barbara turmentiĝis kun panumado de legomoj-radikoj, Henjo voĉlegadis kun patoso enigmajn vortojn pri supo de Persigny: «Prenu ses kuiritajn kaj premitajn oksajn palatojn, surverŝu per saŭterno kaj helpe de virkokaj renoj kaj kankraj koloj sur gaskona ŝmalco...»
– Mi faras al li knelojn tre malgrandajn el farĉo kaj nepre la farĉon ankoraŭfoje muelas, – estis diranta Barbara, – kaj li, kvankam nemulte, sed manĝas...
– Kaj supon hindan Bombajo kun testuda buljono kaj testudan supon en maniero de Londonderry – ĉu vi ne deziras? – miregis Henjo. – Tamen, Banjo, testuda buljono...
Poste Barbara bakis kelkajn krespojn, farĉis ilin per kazeo kaj primetis la tablon.
– Verŝajne, mi similas al diablo? – demandis ŝi antaŭ spegulo. – Estas terure, kion faras kun homo kuirejo.
Henjo korektis al Barbara la tiel nomatan hararanĝon. Kaj Barbara elmetis sur ŝian frunton buklon kaj eĉ malsekigis per la salivkovrita fingro.
– Mi bedaŭras, ke Teodoro Teodoroviĉ forveturis, – diris ŝi, – alie li venus al ni tagmanĝi. Vazaro estas – teleroj, tranĉiloj, forkoj. Ĉio estas deca. Mia vodko estas kun maceritaj citronŝeloj – ni ebriiĝos, kiel ursoj...
– Ĉu vi drinkas? – demandis Henjo.
– Dependas de humoro. Kaj kio?
– Ne similas.
– Vi min ankoraŭ malmulte konas.
Ĉe Henjo fariĝis timigita vizaĝo.
– Iam mi revas ebriegiĝi kiel plandumo, kiel diras ŝuistoj.
– Sed ĉu vi ebriiĝadis?
– Tio dependas, – multsignife eldiris Barbara. – El kiu vidpunkto...
Ŝi ĵetis rigardon al la horloĝo. Tempas jam por li veni. Aŭ telefoni. Ja eblas telefoni, se vi malfruiĝas. Tamen, li ankoraŭ ne malfruis. Sed la afero iris al tio. Li tute povis malfrui. Ĉiuokaze la afero evidente iris al tio, ke li malfruos.
– Ĉu Teodoro Teodoroviĉ ofte malfruas? – demandis ŝi kvazaŭ senintence.
– Neniam. Kaj se li malfruiĝas, tiam li telefonas.
«Aĥ, telefonas! – pensis Barbara. – Certe, telefonas. Li havas junan edzinon. Kaj la mia edziĝis al maljunulino. Kaj ŝi por li estas ĝena. Jam ĝena. Ŝi, kiu forlasis laboron kaj fordonis sin al la kuirejo! Ho dio, kian galimation mi pensas. Kial mi arogas pensi tiajn malnoblajn banalaĵojn. Kia fiaĵo!»
– Ĉu vi ĵaluzas vian Teodoron Teodoroviĉ-on? – demandis Barbara.
– Certe! – simple kaj rapide respondis Henjo.
– Jen kio, ĉu vi scias kio, – diris Barbara, – ni kreskigu la harojn. Por vi tiel ĉi estas tre bele, knabeske, sed al mi ŝajnas, ke kun harligoj al ni estos same nemalbone. Ĉu vi konsentas?
Li ne venadis. Ankoraŭ ses minutoj restis ĝis la komenco de malfruo. Sed ne diru, ke vi venos je la kvara, se vi ne povas. Ja oni vin atendas. Kaj la kneloj disfalos – tio al ĉiu estas komprenebla. Ne dirante pri la krespoj.
Henjo ion longe balbutadis pri longaj haroj. Barbara, ne aŭskultante, kapjesadis. Restis ankoraŭ du minutoj. Kaj tiam telefonis Ŝĉukin. Tiu Ŝĉukin mem, kiu devis reveni vespere, aŭ morgaŭ, aŭ eĉ morgaŭ vespere. Kaj Henjo kiel freneza ĵetiĝis malsupren – li laciĝis kaj atendas ŝin hejme. En Gridnevo li kaj Neĉitajlo urĝe operaciis, kaj estas terure varmege...
La pordo kun tinto frapfermiĝis.
Barbara ekrigardis en la fenestron, pendiĝinte, kompatante sin, ke jen ŝi falos kaj frakasiĝos, kaj tiam li scios, kiel malfruiĝi. Kaj ŝi rigardis ĝis tiam, kiam li tiris ŝin je la maleolo. Tiris ĝuste en tiu momento, kiam ŝi estis imaganta, kiel ŝi kuŝos tuta kripligita sur zinkita tablo en kadavrejo.
– Saluton, – diris li al ŝi.
– Bonan tagon, – respondis ŝi sufiĉe malvarme, kvazaŭ el la transmondo.
– Kial vi? – demandis li, irante lavi sin. – Ĉu pro varmego?
– Ne, – malamante sin, diris Barbara, – simple mi terure timas, ne, mi timiĝas, ke nenio el tio estis kaj ke vi ne plu venos.
Ŝi aliris lin. Sur lia larĝa nuda dorso ruliĝis akvaj gutoj. Barbara alpremiĝis al li per la vango. El la krano kun siblado estis batanta akvostrio, li, snufante, estis lavanta la kolon. Kaj, probable, nenion aŭdis. Nenion el tiuj mizeraj vortoj, kiujn ŝi diris. Sed kiel ŝi al li alpremiĝis, li eksentis, turniĝis kaj, malseka, grandega, malvarma, brakumis ŝin per siaj manegoj.
– La maljunulo venis hejmen, – diris li. – Kaj oni renkontas lin per malĝoja mieno. Sed venis ne simpla maljunulo, sed ora maljunulo, kvankam lama maljunulo. Venis la senpreza maljunulo. Tiu maljunulo hodiaŭ el la ministerio dek ses kuracistojn por sia regiono elprenis – jen kia estas tiu maljunulaĉo...
Barbara rigardis al li demalsupre supren, kiel ĉiam, kiel tiam, kiam ili estis tute junaj. Katidoj. Hundidoj.
– Nu, kial vi rigardas? – demandis li. – Ĉu vi ne kredas? Dek ses! Dek ses aglojn kaj aglinojn – eskulapidojn.
– Viŝu vin, vi malvarmumos, – petis ŝi. – Vi estas terure malvarma supre.
– Sed ankoraŭ iomete varma interne, – diris Ustimenko. – La vivo varmis en li apenaŭ rimarkeble, – aŭdis ŝi jam en la kuirĉambro.
Kaj aŭdis, kiel li iras post ŝi, susurante per la pantofloj. Tian ili havis moron – antaŭ ĉio li rakontadis al ŝi sian pasintan tagon. Kaj ne nur fanfaronadis, sed ankaŭ dubadis. Ĉefe dubadis kaj fojfoje eĉ insultadis sin. Ekzemple, hodiaŭ li rakontis al Barbara, ke li kaptis sin ĉe elementa impertinentaĵo. Post operacioj li, evidentiĝas, jam delonge ne dankas sian kirurgian flegistinon. Dekutimiĝis, vidu! Enprofundiĝis en esploradon de la propra organismo! Unuvorte, li devis diri al Eŭgenjo tutan paroladon pri tiu temo. Kaj al Nora aparte. Li devis danki ilin kune. Kaj pardonpeti.
– Ĉu vi aŭskultas? – demandis ŝi.
Barbara estis filtranta buljonon. Kaj insultanta sin, ke ŝi ree ne metis cepan ŝelon – tio donus al la buljono «apetitan orecan koloron», kiel estis skribite en respektiva gvidlibro.
Poste, paŝante malantaŭ ŝia dorso, li rakontis, ke finfine en la vestiblo de la onkologio sur la muro, tie, kie estis pafanta Postnikov, estis pendigita lia portreto. Fotaĵon oni sukcesis pligrandigi sufiĉe arte. En rulseĝo oni alveturigis Platonon Zemskov-on, kaj li rakontis, kiel okazis la afero. Brankardistinoj kaj flegistinoj, certe, ploris.
– Ĉu vi longe sorĉados kun via supo? – subite koleriĝis li.
– Mi finas, – respondis Barbara.
Kio koncernas la maljunulinon Volovik, do li tute ne povos bone kunlabori kun ŝi. Ŝi ree montris sin en tuta sia belo.
Ustimenko rakontadis, Barbara aŭskultadis. Kaj sur ŝia vizaĝo Vladimiro Atanazijeviĉ legadis la samajn emociojn, kiujn sentis li, sed kiujn li kaŝadis: embarason, indignon, abomenantan miron. Kiel li povis vivi sen ŝi, kreteno?
– Do faru al Volovik riproĉon! – ekkriis Barbara.
– Farite, – respondis li, kun kompatinda abomeno rigardante en la teleron da supo. – Sed ŝi fajfas. Ŝi scias, ke mi ŝin ne elpelos...
– Elpeli ŝin ne eblas, certe, sed la indiferenteco, pri kiu vi rakontis, ĉu vi memoras, kiam oni telefonis al ŝi kaj ŝi respondis...
Ustimenko ne memoris. Sed ŝi memoris. Li nun palpebrumis kaj aŭskultis.
– Demenco, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Elfalas ĉio el la kapo, eblas plori. Mi forgesas...
Li ekregis sin kaj komencis gluti la buljonon.
– Ĉu tolereble? – timeme demandis ŝi.
– Nektaro, – penante esprimi sur la vizaĝo beatecon, respondis li. – Mi neniam manĝis ion similan. Kiel tio nomiĝas en la literaturo?
– Garbure anglaise Brunoise, – per voĉo de unua lernantino, spertinta en sufloroj, prononcis Barbara. – Sed al tio ankoraŭ necesas potage pot-au-feu, sed...
– Potage pot-au-feu – tio estas tro, – diris Ustimenko. – La maljunulo ne komprenas tiajn nuancojn. Sed garbure anglaise Brunoise – tio estas laŭ nia maniero, simpla...
Lian voĉon interkaptis spasmo, sed li eltenis, ne kuris for de la tablo.
– Ne gravas, ne atentu, – petis li, interkaptinte ŝian maltrankvilan rigardon. – La afero statas normale, Barbeto: la homaro manĝas, sed mi nutras min. Tamen tio pasos.
– Kun la dua plado vi sukcesos pli facile, – promesis Barbara. – Pastokazeajn bulojn eblas simple gluti, ne maĉante. Ĉu vi scias, kiel ansero...
– Mi ne deziras, kiel ansero, – grumblis li, – mi ne estu ansero... Kiom da ili mi devas manĝi?
Sed tiam, kontraŭ la atendo, la afero ekiris bonege.
– Ĉu ne abomene? – mallaŭte demandis Barbara, observante lin.
– Ĉu vi scias – ne! – diris li, mem mirante. – Ĝuste tiujn aĵojn, probable, al ni, surradiatoj, necesas donadi, sed tute ne viandon...
– Sed Teodoro Teodoroviĉ...
– Se vi al mi kontraŭdiros, mi vin starigos en angulon, – diris Ustimenko. – Oni surradias min, sed ne Ŝĉukin-on.
– Kiam estas la fino? – demandis ŝi.
– Ja hodiaŭ. Adiaŭ kun saluto.
– Ĉu je dio?
– Mi ĵuras. Tralaboris la maljunulo sian laboron.
Li ekstaris de la tablo, ŝajniginte, ke li ne rimarkis la krespojn, kaj ekfumis cigaredon. Barbara verŝis al li teon.
– Hodiaŭ mi iris en la policon al kamarado Lubeznov mem, – diris ŝi. – Li ne registras mian loĝadon. Li akceptis ĝentile, sed deklaris, ke ne povas formale min registri. Mi ne premas al vi, kamarado Ustimenko, sed al mi estis aludite, ke en nia urbo via malĉasta vivmaniero ne povas esti subtenita de ajnaj organizaĵoj. «Divorcon necesas aranĝi», – jen kiel diris kamarado Lubeznov.
– Sed se Vera Nikolajevna rifuzas?
– Tiam mi registriĝos ĉe la paĉjo kaj loĝos ĉe vi kiel konkubino. Kaj vi donacos al mi diademon kaj kolieron. Kaj perlojn. Kaj ankoraŭ... kiel tio nomiĝas...
– Ĉu ŝtofpecon? – demandis li.
– Ermenon, jen kion, – diris ŝi. – Kaj kuŝiĝu, alie ree konfuziĝos la bildo. Vi devas kuŝi.
Ustimenko obeeme kuŝiĝis sur la sofon.
– La bildo konfuziĝas precipe pro vi, – kun rapida subrido diris li. – Kaj vi tion bonege scias.
– Ne pro mia kulpo, – respondis ŝi, forprenante de sur la tablo la manĝilaron. – Do kiel pri diademo? Ĉu vi aĉetos?
– Kaj kiom ili kostas hodiaŭ?
– Ili kostas monon, – respondis Barbara el la antaŭĉambro.
– Prenu el la poŝo, mi salajron ricevis...
Ŝi revenis – alportis al li akvon kun sodo. Li estis kuŝanta, levinte la piedojn sur la sofan flankan apogilon, fumanta per cigaredo, faradis ringojn, pensis.
– Hodiaŭ mi mem estas milionulino, – diris Barbara. – Al mi oni elpagis monon post la maldungiĝo. Mi aĉetis por vi ŝuojn. Kaj post kiam ni adiaŭos la niajn, ni iros en restoracion kaj konfuzos la bildon. Mi havas humoron por diboĉo.
– Sed se al mi estas malpermesite?
– Vi notos en via plurvoluma fundamenta kaj scienca laboraĵo, ke alkoholo faras tiajn kaj tiajn detruajn kaj neinversigeblajn efikojn en la organismo de surradiito. Tamen, vi trinkos mineralakvon...
En antaŭtuketo, kun kuireja viŝtuko sur la ŝultro, ŝi eksidis apud liaj piedoj.
– Ĉu tio estas vero?
– Vero, – diris li trankvile, sciante, kion ĝuste ŝi demandas.
Certe, tio estis vero. Pura kaj simpla vero. Sola, kiel ĉia vero.
– Homo iradis, iradis kaj venis hejmen, – nelaŭte diris Barbara. – Kaj jen lia hejmo.
– Ilia hejmo! – korektis Ustimenko.
– Lia, – obstine ne konsentis Barbara. – «Ili» ne plu ekzistas. Estas io unueca. Ĉu estis vi aŭ Vagarŝako, kiu rakontis pri komuna sangocirkulado ĉe iaj ĝemeloj? Aperas komuna sangocirkulado, tiam tio estas familio. Sed se ne, tiam tio estas surogato. Kunvivado – eĉ se ĝis la tombo. Kuna mastrumado. Malgranda, sed sana kolektivo, kie konserviĝas plena individueco de ĉiu individuo. Sed necesas komuna sangocirkulado. Nu, kial vi faras viajn ringojn, kiam oni kun vi parolas? Ĉu vi ne konsentas?
– Sed kio pri libero de geedzoj?
– Ĉu vi, mia leporeto, ankoraŭ ne satiĝis per tiu libero?
Ustimenko ridetis.
– Ĉiu havas sian rondon de interesoj, ĉu tiel? – demandis ŝi. – Sed se mi deziras eniri ĝuste en vian rondon de interesoj kaj por mi ne estas aliaj interesoj, krom la viaj? Ĉu tiam mi ĉesas esti individuo? Ĉu vi same pensas, kiel Aglaja Petrovna?
– Kaj ĉu vi kun ŝi jam sukcesis kvereli?
Ŝi ne respondis. Ustimenko altiris ŝin al si je la manoj kaj kisis la polmojn – unu, poste la alian. Ŝi morne rigardis flanken.
– Ne paŭtu! – ordonis li. – Ĉu vi aŭdas, Barbeto?
– Por mi pli interesa estas via afero, ol tuta mia vivo, – diris ŝi. – Ĉu tio estas puninda? Mi deziras esti utila al via afero, ĉar ĝi estas via. Mi devas helpi al vi, ĉar mi komprenas tion, kion vi bezonas, nemezureble pli ĝuste, ol ĉiuj homoj, kun kiuj vi laboras. Kaj mi ne bezonas liberon disde vi. Libero necesas, kiam homoj ĝenas unu la alian, kiam ili ne plene interkomprenas, kiam ili laciĝas unu de la alia. Ĉu vi silentas?
– Mi silentas, – respondis li.
– Ĉu vi ne konsentas?
– Bone vi elpaŝas, – diris Ustimenko. – Laŭ tezoj. Brave. Kaj ĉu longe vi pri tio pensis?
– Dum nur iaj dek jaroj.
– Sed ni ja nenion sciis unu pri la alia.
– Vi ne sciis, sed mi sciis sufiĉe multe. Eĉ kiel pasis ĉi tie viaj unuaj du operacioj. Ne menciante pri ĉio cetera.
– Ĝenerale, al ni fortunis.
– Dormu, – petis ŝi. – Vi ne rajtas rompi la tagordon. La fenestro estas malfermita, dormu, enspirante oksigenon.
– Tiajn aferojn mi fojfoje sonĝis, – diris Ustimenko. – Kvazaŭ vi vere estas kaj vagas proksime. Sufiĉas nur etendi la manon.
– Kial do vi ne etendis?
– Mi estas stulta maljunulo, – plendis li. – Kaj ankaŭ kun ambicio. Malfacila, neeltenebla en komunloĝado maljunulaĉo.
– Kapricema, – diris Barbara.
– Grumblema.
– Nekredeble teda.
– Kaj ankaŭ teda...
Li oscedis. Ree okazis miraklo – tuj sur lin falos dormo. Mallonga – ne pli ol horo, sed dormo, vera dormo. Nun li enfalos tien, ĉi-minute, rigardu, homoj, tio estas ridinda, al tio ne eblas kredi, sed mi ekdormas...
– Vidu, – diris ŝi, kiam li vekiĝis, – jen tiel.
– Mi vidas, – respondis Ustimenko. – Ĉu vi kronometris?
– Horo kaj dudek minutoj.
– Ŝanĝiĝas la tuta koncepto, – per ankoraŭ dormema voĉo prononcis li. – Kaj en noktoj mi dormas tamen po tri-kvar horoj...
Ŝi alportis al li tason kun teo. Li glutis kaj ĵetis kulpan rigardon al Barbara.
– Ja vi ne kulpas, ke gustaj sensaĵoj ne revenas, – diris ŝi. – Tio estas ne tiom simpla. Sed vi tamen glutu, trinki necesas kiel eble plej multe. Kaj vestiĝu – ili telefonis, vagono numero sep.
Ustimenko morniĝis.
– Do, ili nepre veturos?
– Vi ja scias, la paĉjo obeas ŝin en ĉio. Se ŝi diris, ke necesas veturi, sekve – ili veturos. Kaj vian onklinon superobstini ne eblas. Mi jam hodiaŭ penis al ŝi diri ĉion, kion ni pensas... Ne, vi iros en la novaj ŝuoj...
– Mi malamas novajn ŝuojn, – suspiris li.
– Nenion eblas fari... Kaj mi surmetos la buntan kostumeton, ĉu bone?
La kravaton ŝi nodis al li laŭ ĉiuj reguloj de modo. Kaj la jako sur li estis nova – griza kun brilo, bonakirita de Barbara en bazaro. Samtie estis aĉetita ankaŭ aparta individua pantalono, multe pli hela ol la jako kaj ial vila, sed Banjo diris, ke «nun oni tiel portas», kaj Vladimiro Atanazijeviĉ obeis. Oni portas, kaj diablo kun ĝi, kun la individua pantalono.
– Kial individua? – nur interesiĝis li.
Tion neniu sciis.
– Ĉiuokaze, vi nun aspektas homo, – diris Barbara, – dum antaŭe en vi estis io simila al invalido el drinkejo, kiu kriaĉas – «freĉjoj, treŭmato!»
Kaj ŝi ankoraŭfoje reĝustigis la kravaton.
– Kaj kiel mi?
Kaj ŝi iomete deiris de li en la profundon de la ĉambro, por ke li vidu ŝin tutan – kaj la ŝuojn, kaj la saketon, kaj la hararanĝon. Kaj la ŝtrumpojn, certe, frenezprezajn ŝtrumpojn. Same en la bazaro, kaj ĉe tio kun vortoj: «Nur por vi, fraŭlino, kalkulante viajn neforgeseblajn rigardojn».
– Ĉu bonege? – demandis ŝi.
– Kolose! – respondis Ustimenko.
– Organdio! – diris Barbara, montrante la kolumon, videblan iomete super la ĵaketo. – Ĉu vi rimarkis?
– Certe! Vera organdio. Ne ia falsaĵo. Ja tiu organdio estas el ĉiuj organdioj plej organdia.
– Ĉu vi ridas?
– Tute ne, – diris Ustimenko. – Neniom. Kia povas esti rido. Tio ja estas organdio.
Barbara rigardis al li suspekteme. Ili staris malproksime unu de la alia kaj silentis – ree ilin kaptis la kutima nun sento – ke ĉio ĉi ne povas esti. Ilin ambaŭ.
– Ne, povas! – diris Barbara firme.
– Ĝi – estas! – same respondis Ustimenko. – Jen domo, tegmento, fenestro, pordo. Ni ĝisvivis. Ĉu ridinde?
– Komuna sangocirkulado, – diris Barbara. – Jene, kamarado Ustimenko.
Aglaja Petrovna kaj la admiralo staris ĉe la vagono, kiam ili alveturis. La vagonaro estis varmega, kvazaŭ elŝiriĝis el flamo, kaj la nokto estis sufoka, kun blankaj sentondraj fulmoj, aŭ briloj, pasera, kiel esprimiĝis Rodiono Metodjeviĉ. Ustimenko prenis la onklinon ĉe la brako, kondukis laŭlonge de la vagonoj, sub malfermitaj fenestroj, en kiujn rigardis subpremitaj de sufokeco pasaĝeroj.
– Niaj najbaroj en la kupeo plendas, ke ĉie mankas aero, – diris Aglaja Petrovna, – diras – ili tute elturmentiĝis.
Ustimenko petis:
– Onklino, mi petas, lasu, ne veturu.
Ŝi malpacience tiris la ŝultron.
– Kiajn vortojn vi bezonas? – demandis li. – Kiel mi vin konvinku?
– Min ne eblas konvinki, – diris ŝi. – Mi jam delonge estas konvinkita pri mia praveco, sed ne pri via. Ni forlasu tiun temon.
– Onklino, ne veturu.
Al li mankis ajnaj vortoj. Sed li sciis, ke li pravas.
– Ĉu vivi liberigita pro malsano? Ekster la partio? Ĉu vi povas tiel trankvile pensi? Tio estas, ne ofendiĝu, vivi per du vivoj? Per duobla vivo?
– Restu en Unĉansko, – stulte diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Mi ne scias, ne komprenas, sed kuiriĝas ia diabla kaĉo. Kaj se estas eblo...
– Ne estas, – interrompis ŝi, – por mi ne estas. Mi atingos Berija-n mem, persone Laŭrencon Paŭloviĉ-on[109]...
Kun tio ili forveturis – en la premantan paseran nokton, en la sufokan obskuron kun blankaj fulmoj, en fulmotondron, kiu neniel povis naskiĝi. Forbruis la radoj de la longa vagonaro, lastfoje muĝis, malkviete kaj maltrankvile, la potenca lokomotivo, ekbrilis purpuraj lumoj.
Malgraŭ la varmego kaj sufokeco, Banjo tremeradis. Li firme prenis ŝin je la kubuto kaj alpremis al si. En lia alia mano estis la bastono.
– Ĉu vi komprenas, kio okazas? – demandis Barbara.
– Ne, – respondis li malgaje. – Sed labori ja necesas, ĉu?
– Necesas...
– Kaj multe – jen en kio estas la tuta afero.
– Sed kiel labori, se...
– Sed tion ĉi vi, kamaradoj, forlasu, – subite kun furiozo diris li. – Forlasu! Mi tion eĉ aŭskulti ne deziras. En ĉiuj kondiĉoj, ĉiam, kio ajn okazu – plenefike, ĉu vi komprenas, Stepanova? Kio ajn ronĝu la koron, kiaj ajn majestaj kaj amaraj pensoj vin vizitu, kiel ajn vi dubu – sed laboru! Laboru ĝis lastaj fortoj, ĝis tio, kio nomiĝas – rando, punkto. Kaj tiam... – Li haltis kaj ekserĉis cigaredojn. – Kaj tiam... tiam, eble, estos pli facile.
– Ĉu al vi estos pli facile? Sed ĝenerale? Al aliaj? Kiel en «Don-Kiĥoto», ĉu? Niaj malfeliĉoj tiom longe daŭras, ke devas finfine ŝanĝiĝi al feliĉo. Ĉu jen tia logiko?
– Sed kion do vi proponas? – amare demandis li.
– Nenion. Nenion, kara. Ĉio pasos.
La pordisto de la stacidoma restoracio en livreo kaj galonoj larĝe dismalfermis antaŭ ili la pordon. La lasta trajno hodiaŭ foriris, kaj ĉi tie estis tute malplene, nur kuiristoj en ĉapoj, oblikvitaj flanken, estis drinkantaj kaj almanĝantaj ĉe la ofica tableto.
– Varmegaj pladoj, evidente, ne povas esti, – diris Barbara al kalva kelnero, kapmontrinte al la diboĉantaj laborantoj de la kuirejo. – Ĉu speciala mendo?
La kelnero riverencis kun malvarma digno.
– Malvarmaj pladoj, laŭ la menuo.
– Kaj la plendolibro?
– Ĉe la direktoro. Kaj la direktoro foriris.
– La cirklo fermiĝis, – diris Barbara. – Sed ni ne foriros, ĉu vere, Vlaĉjo? Ni venenos ilian homeran gajon per nia ĉeesto...
Ustimenko ne aŭskultis, rigardis al malproksimaj, verdaj kaj ruĝaj, lumoj en la malfermita fenestro.
– Do, tiele, – ekparolis Barbara, – do, tiamaniere, paĉjo: ĉion la plej bonan duoble. Ekzemple, grajnan kaviaron – kvar porciojn, kaj ĉion ceteran en sama maniero.
La kelnero iomete miris. La kuiristoj, malhelpante unu al la alia, stumblante kaj malakorde, komencis ian stultan kanton.
– Kion sinjorino intencas drinki? – interesiĝis la kelnero, tenante la kapon klinita flanken kaj penante per la korpo ŝirmi la maldecajn kuiristojn.
– Sinjorino intencas drinki... – iomete embarasiĝis Barbara.
– Mi povas proponi kartvelan konjakon «kvar steloj»...
– Kaj ĉu pli multe? Ni diru – ses, sep?
– Ne havas.
– Tiam ĉampanon, – diris Banjo. – Sekan kaj frostigitan. Kaj glaseton da vodko por mia kavaliro. Kavaliro, ĉu tiel?
– Tiel, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ.
La kelnero foriris.
– Ĉesu, Vlado, – petis Banjo. – Ne eblas en ĉio senti sin kulpa. Ne pensu... Kaj finfine, vi estas doktoro, vi havas pri kio responsi eĉ sen tio. Por vi sufiĉas, ĉu vi komprenas?
Li longe silente rigardis en ŝiajn okulojn. Poste diris:
– Mi same penas tiel pensi. Sed tio neniom helpas. Ne eblas ne responsi pri ĉio.
Flustrante al si mem, la kelnero komencis dismeti almanĝaĵojn.
– Salmo kvar, fumaĵita sturgo kvar, tranĉaĵoj...
– Kion ni ne ĝismanĝos, tion ni kunprenos, – diris Barbara. – Por matenmanĝo.
La ĉampano pafis, la kelnero rimarkis – por feliĉo. Ŝaŭmo ekkuris laŭ la botelo, li lerte svingis telertuketon, verŝis la sparkantan vinon en altajn pokalojn, deziris sanon kaj sukcesojn en laboro...
– Ili ĉesu hurli, viaj kolegoj, – petis Barbara, – ni ja ne devas aŭskulti tiun rekviemon.
– Vi havas gajan edzinon, – per flata voĉo prononcis la kelnero, – kun tia eĉ en cirkon iri ne necesas, ne eblas enui...
– Sed li enuas kaj ĉiam iradas, iradas, – diris Barbara. – Ia koŝmaro, ĉu vere? Maljuna, grizhara homo senĉese iradas al diversaj cirkoj...
En ŝia voĉo subite aŭdiĝis larmoj, la kelnero timeme deiris, Ustimenko metis la manon sur ŝian kubuton. Trans la fenestroj bruis vartrajno, en lumo de stacidomaj lanternoj videblis, ke ie jam verŝiĝis pluvo – la vagonoj malheliĝis pro akvo.
– Ja la plej bonaj jaroj de nia vivo, – diris Barbara, – vi pripensu... Kaj eble, ni neniam sidos tiel en restoracio, tio estas nia unua restoracio, kaj ni... ni devas... timi pri Aglaja Petrovna! Kial?
– Ni bonege sidas, gaje, – interrompis Ustimenko. – Ni scipovas amuziĝi. Bone, Barbeto, punkto. Ni finis. Ni venis en restoracion, vi pravas. Vi, tamen, ĉiam pravas. Kaj iam pravis, kaj nun pravas, kaj ĉiam pravos!
– Kamarado kelnero, ĉu eblas voki vin por minuto! – kriis Barbara.
Li aliris momente:
– Ĉu vi havas libron por komentoj kaj proponoj?
La kelnero silentis kun respekta vizaĝesprimo.
– En vian libron necesas enskribi, ke mi ĉiam pravas. Kaj en la pasinteco, kaj en la nuno, kaj en la estonteco...
– Nepre, – diris la kelnero. – Interalie, eblas fari varmegan pladon por tia gasto, kiel Vladimiro Atanazijeviĉ... La ĉefkuiristo vin persone rekonis, lia edzino estis sub via gvido... En senco de hernio...
– Mi ne estas Vladimiro Atanazijeviĉ, – diris Ustimenko, – tio estas eraro. Oni nin ofte interkonfuzas. Alportu al mi ankoraŭ vodkon. Klaras?
– Ĉu ne rompiĝos la bildo? – demandis Barbara.
– Iomete, – diris li. – Tute ne grave.
– Prenu min al vi en la malsanulejon, – subite petis ŝi. – Henjo povas labori kun Ŝĉukin, sed kial mi ne? Mi estas diligenta, Vlaĉjo, tre diligenta. Vi ne ridu, vere, en mia fako mi nenion malkovris, sed tie, kie mi laboris, jam neniu ion malkovros – tute certe. Ĉu vi prenos? Ĉiuokaze, eltiri homojn, kiam al ili estas malbone, mi scipovas.
– Mi prenos, – diris li, – post ioma tempo. Sed dume estu hejme. Dume. Vi scias – mi tre bezonas, ke vi estu hejme, kiam mi venas. Pardonu min, sed nun mi sen tio pereos.
Li iomete kliniĝis. Hartufo falis sur lian frunton. Kaj Barbara rigardis en liajn okulojn.
– Homo bezonas reveni hejmen, – aŭskultadis ŝi kaj mordadis la lipojn, tiel feliĉe por ŝi estis aŭskulti tion. – Homo, kiam al li estas malbone kaj li apenaŭ trenas la piedojn, kiel Ŝarik. Vi ja scipovas resanigi, vi Ŝarik-on resanigis. Eltiru min.
– Mi amas vin, – diris ŝi. – Vi estas mia koro. Vi estas mia vivo. Se vi povos, poste, iam, kiam vi aĝos naŭdek, en libera tempo, ne distriĝante de la afero, registriĝu kun mi en la registrejo pri civila stato. Mi tion bezonas. Mi deziras esti via edzino. Kaj dume aĉetu al mi diademon. Malgrandan. Aĉan. Malkaran. Mi ĝin montrados al ĉiuj kaj dirados, ke tio estas donaco de mia konkubo, doktoro Ustimenko. Kaj post kvindek jaroj ni aranĝos niajn rilatojn formale. Se vi min, certe, ne forlasos. Ĉu ne forlasos?
– Ne, – diris li, – sufiĉas por ni tiuj cirkoj.
– Mi rekomendas manĝi varmegan pladon, – diris la kelnero el trans la ŝultro de Ustimenko. – La ĉefo tre ĉagreniĝas. Li vian personon ne povas interkonfuzi.
– Koran saluton al la ĉefo, sed ni foriras, – diris Barbara. – Ni hastas – jen en kio estas la afero. Volvu por ni en paperojn tion, kion ni ne ĝismanĝis kaj tion, kion vi ankoraŭ ne sukcesis doni. La cirkonstancoj estas tiaj, ke ni havas propran loĝejon, ĉu vi komprenas? Ni ankoraŭ oficiale ne estas geedzoj, sed nun ni firme interkonsentis, ke post kvindek jaroj ni registriĝos. Li promesas – tiu sozio de Vladimiro Atanazijeviĉ. Kaj li ne havas alian eliron, ĉar ni havas komunan sangocirkuladon.
– Kiel? – demandis la kelnero.
– Jen tiel, – respondis Barbara, leviĝante. – Kaj ĝenerale, dankon pro gastamo.
Jam starante, ŝi ĝistrinkis la ĉampanon. Kaj denove demandis, kiel demandadis dum tuta tiu ĉi tempo:
– Ĉu al mi nenio ŝajnis, Vlaĉjo?
– Ne, – respondis li. – Kaj al mi nenio ŝajnis. Ŝajnis tiu galimatio, kiu treniĝis dum ĉiuj ĉi jaroj.
– Jen tiamaniere, – diris Barbara. – Mi gratulas vin, mi estas ebria.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.