La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI RESPONSAS PRI ĈIO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro dek dua

Ili pri mi ankoraŭ rememoros!

Tie oni tuj surmetis la parolilon. Aglaja Petrovna ankoraŭ atendis. Al ŝi rigardis ĉiuj – kaj Rodiono Metodjeviĉ, kaj Lidia Aleksandrovna, kaj Cvetkov mem – li staris ĉe la pordo kun kaskedo en la mano.

– Nu? – ne sen malbone kaŝata incitiĝo en la voĉo demandis li. – Ĉu la interparolo estis mallonga, sed enhavoriĉa?

Lidia Aleksandrovna ĵetis riproĉan rigardon al la edzo.

– Mi ne komprenas, – jam neniom retenante sin, ekkriis li, – eĉ mortigu min – mi ne komprenas. Tamen, tio estas via afero. Kio do estis dirita?

– Oni faros por mi paspermesilon je la dek unua kaj nul-nul.

– Kaj tio estas ĉio?

– Ĉio.

– Ĉu vi povas tuj forveturi el Moskvo? – turniĝinte al la antaŭĉambro – ĉu ne estas tie la ŝoforo, – rapide kaj mallaŭte diris Cvetkov. – Ankoraŭ ne estas malfrue. En ilia tumulto kaj malordo ili forgesos. Ne iru vi al Lubjanka, Aglaja Petrovna, komprenu...

Ŝi subridis. Kaj, nenion respondinte, balancis la kapon.

– Tion ne eblas kompreni, – frapante sin al la frunto per la polmo, jam kun kolero ekparolis Cvetkov. – Vi ja embarasos tutan vicon da homoj – almenaŭ vian Ŝtud-on, aŭ Ŝtub-on, kiel li tie nomiĝas... Kaj Gnetov-on, pri kiu vi pensis, ke li estas el la CK. Vi embarasos la kuraciston, kiu atestis por via liberigo, la policejestron, kiu aranĝis la pasporton. Aĥ, kion do! – li svingis la manon. – Pri kio diri!

– Vi malfruas, – diris al li la edzino.

– Mi alveturis por justo, kaj mi ĝin atingos, – per firma kaj ia kvazaŭ blindiĝinta, kvazaŭ surdiĝinta voĉo prononcis Aglaja Petrovna. – Mi senmaskigos la malamikojn de la popolo, kaj tiam...

Cvetkov aliris al ŝi pli proksime, prenis ŝian manon, rapide kisis kaj el la antaŭĉambro ordonis:

– Lastan fojon: ne iru tien!

Akompani sin al Rodiono Metodjeviĉ ŝi ne permesis. Kaj ne adiaŭis lin, kiel ŝi faradis tion en Unĉansko, forirante almenaŭ por horo.

Kaj li sidiĝis en la malplena loĝejo sur seĝon kaj komencis atendi. En silento kaj varmego, sola, li sidis kaj atendis. Kaj al li imagiĝadis la alo de la ŝipestra ponto, kiel li staras tie kaj tra dormeto, en fajfo de malvarma vento fiksaŭskultas – ĉu tio estas ŝanĝo de direkto en la ĝenerala kurso aŭ kontraŭsubmarina zigzago? Kaj ankoraŭ vidiĝis al li kargoŝipoj, kamuflitaj per blankaj kaj nigraj farboj, kaj signalo «A» – aeralarmo, kaj ruliĝantaj renkonten akvaj ondegoj. Kaj voĉo en la ŝipa laŭtparolilo aŭdiĝis al li: «Sur la mezferdeko iru singarde, tenu vin je la savŝnuro!» Kaj poste ekkantis matrosoj:

Sterniĝis la maro sovaĝe,
Batiĝas ondeg' en la nord'.
Amik', ni ekiras vojaĝen,
Navigas ni for de la bord'.

Li tremeris, ĉirkaŭrigardis.

Ne, li ne ekdormis, da tempo pasis tute malmulte – minutoj. Sed plu aŭdiĝis komforta kaj potenca zumado de aero en turbinaj ventoliloj. Plu subakvaj defendiloj estis tranĉantaj minojn. Plu flirtis sub glacia vento la larĝa vimplo de la komandanto de la ŝipgrupo. En la ŝtala supraĵo de purigitaj ferdekoj reflektiĝadis sunaj rebriloj. Sed tio estis jam ne en la Barenca maro, tio estis en la Biskaja Golfo, kiam la «kuspnazuloj» per kojna ordo entranĉiĝis inter la aviadilojn kun svastikoj, tie, alte, en la arda ĉielo de Hispanio.

– La tuta vivo, – tra la dentoj diris li. – La tuta vivo.

Kaj nun li sidis en fremda loĝejo kaj atendis. Atendis kaj timis. Timis, kiel timis neniam kaj nenion. Kiel tio povis fariĝi? Kiam? Kiel okazis, ke li, ordenita per la stelo de Heroo, nun iĝis malkuraĝulo? Ĉu li? Li, kiu trankvile fumadis, kiam bruis la liftoj, levante municion post ordono «prepariĝi al batalo»?

– Al diablo! – diris li al siaj pensoj. – Al ĉiuj diabloj.

Kaj ree komencis la malfacilan laboron de atendado.

Je la tria posttagmeze telefonis Konstanteno Georgijeviĉ kaj interesiĝis – kiaj estas informoj?

– Neniaj, – per malviva voĉo respondis Stepanov.

– Ĉu tute neniaj?

– Tute.

Je la kvina telefonis Lidia Aleksandrovna.

– Ne, – diris Rodiono Metodjeviĉ, – ŝi ne telefonis.

– Kaj vi... kiel? – kun peno eligis el si Lidia Aleksandrovna.

– Fino de mesaĝo, – diri Stepanov.

Ŝi ne komprenis. Sed li jam surmetis la parolilon. Ne deŝiriĝante, li rigardis al la ciferplato. Ambaŭ montriloj pendiĝis malsupren. Poste ili komencis leviĝi. La blankaj montriloj sur la konveksa, nigra ciferplato. Ankoraŭfoje eksonoris la telefono, Stepanov kaptis la aŭdparolilon, de li oni demandis, ĉu Lidia Aleksandrovna aĉetos fiŝon.

– Kian fiŝon?

– Nu, kiel ĉiam, ŝi ja aĉetas ĉe ni.

– Mi ne komprenas, – diris Stepanov, – nekompreneble.

Al li subite ŝajnis, ke ĝuste en tiu momento Aglaja Petrovna telefonas ĉi tien el aŭtomata telefono, kiel ili interkonsentis: «Ĉio estas en ordo».

Sed ŝi ne telefonis.

Je la dek unua alveturis Cvetkov-oj. Demandante pri nenio, la generalo verŝis por si kaj Stepanov konjakon. Rodiono Metodjeviĉ nee balancis la kapon. Proksimiĝis la noktomezo.

– Glaseton, – konsilis Cvetkov. – Tio helpas.

– Ne helpos, – respondis Rodiono Metodijeviĉ. – Nun nenio helpos.

– Ŝi ne devus iri.

– Mi sur ŝia loko – irus.

Li plu rigardis al la blankaj horloĝaj montriloj. La dek unua kaj duono. Eble, tamen? Subite? Subite nun ŝi telefonos?

Kun peno li eltrinkis tason da teo kaj kuŝiĝis, sed tiel, ke li vidu la nigran ciferplaton. Matene Aglaja Petrovna same ne venis. Kaj neniu telefonis. Dum la tuta dua tago Rodiono Metodjeviĉ trakuŝis sur la sofo kaj sendeŝire, kiel iam en maro en malfacila vaĉo, rigardis antaŭen, sed nun ĉio ĉi estis finiĝanta per la nigra ciferplato kun la blankaj montriloj. Poste estis nenio. Kaj estos nenio – li tion sciis.

Kaj li kvazaŭ stuporiĝis.

Terura laco premis lin, falis sur la ŝultrojn, eĉ kuŝi por li estis malfacile. Kaj ia sonĝo alruliĝadis fojfoje – subite ŝajnis, ke eniras li, ankoraŭ juna, en la navigistan rufon de sia ŝipo, viŝas la humidajn malvarmajn vangojn, eksidas en fotelon kaj kun ĝuo fermas la elturmentitajn de la maro kaj lumo okulojn. Iĝas tute kviete, kaj li dormetas sub certa, egalmezura, malmola klakado de la odografo, registranta la vojon de la destrojero. Kaj iu apude, brave kaj ruze, kantetadis:

Jen boat', sur rando –
Admiral'-fringelo.
Ĉu ni drinku brandon
Je lia ŝancelo?

Kaj ankoraŭ aŭdiĝis:

– Dekstren dek, pluen ne iru, rekte la rudron...

En la deka tago Stepanov forveturis en Unĉanskon, lasinte letereton pri tio, ke li «treege dankas pro la kaŭzita ĝeno». En la vagono li ofte ĵetadis rigardojn al la horloĝo kaj pensadis unu saman malfacilan penson, ĝispensi kiun ĝis la fino li ne kuraĝis, nur sulkiĝadis, kvazaŭ pro doloro, kaj ĝemetadis fojfoje.

Kaj Konstanteno Georgijeviĉ, leginte la letereton, ŝiris ĝin je etaj pecoj, telefonis al la edzino, ke li estas vokita por urĝa konsilado, kaj forveturis al la somerdomo de Koft. Vera Nikolajevna renkontis lin, kiel ĉiam, seke. Sed ŝi lin tute ne interesis. Lin entute nenio interesis. Li bezonis faciligi la animon, kaj la kalva Koft scipovis aŭskulti. Ja ne helpi en malfacilaj vivaj okazoj, certe, ne, kiu ĉi tie povas helpi, – li scipovis nur aŭskulti. Kaj Koft, nature, elaŭskultis pri tio, ke Aglaja Petrovna tute povus nomi la telefonnumeron de Cvetkov kaj rakonti pri tio, kiel li stulte persvadadis ŝin ne iri «tien». Koncize dirante, nenion bonan li por si atendis de tiu Aglaja Petrovna kaj ŝia admiralo...

Koft aŭskultis, kiel ĉiam, silente.

Sed por unu momento al Cvetkov subite ŝajnis, ke lia konfidenculo ridetis. Malestime kaj malvarme.

– Ĉu vi ridas?

– Ridas? – miris Koft. – Neniom. Sed viaj timoj, Konstanteno Georgijeviĉ, verŝajne, estas troaj. Tiaj homoj, kiel la nomita de vi Ustimenko, nenion diros por malutilo de aliuloj. Neniam, nenion, nenie, mi tiel opinias, tamen, eblas, ke mi eraras. Ustimenko ja estas parencino de la eksedzo de Vera Nikolajevna?

– Kaj kian signifon tio havas?

– Vera Nikolajevna al mi ion rakontis pri sia edzo. Tre siaspeca karaktero.

Samtie, en la ĝardeno, ili drinkis du botelojn da seka vino. Koft po iomete, kaj Cvetkov avide, per grandaj glutoj. Poste Vera Nikolajevna alportis konjakon kaj ian nekonvenan almanĝaĵon. Cvetkov sen la tuniko, en ŝelkoj sur la neĝblanka ĉemizo, forte paŝante per la botoj sur la gazono, diris al ŝi:

– Vi, ĉarmulino, prefere donu divorcon al via Ustimenko. Sufiĉas por la homo turmentiĝi.

– Kaj pro kio li tiel speciale turmentiĝas? Li akiris por si, pardonu, inaĉon...

– Aglaja Petrovna estis ree arestita, – rigardante flanken, prononcis Koft, – vi tute ne bezonas tian parencecon...

– Aĥ, en tiu senco, – ne tuj respondis Veresova, – en tiu... se en tiu, tiam necesas pensi.

Jen kiamaniere okazis, ke, dum Rodiono Metodjeviĉ ankoraŭ estis revenanta en Unĉanskon, Gorbanjuk Inna Matejevna jam sciis tion, kio igis ŝin en la nunaj malfacilaj cirkonstancoj ree levi la kapon kaj kolekti rezervojn por la lasta, decida impeto en la batalo, en kiu ŝi ne povis ne venki.

Pri tio ŝi estis tute konvinkita, interparolinte per interurba telefono kun Vera Nikolajevna.

Ekfrapis tamburoj, ekludis klarionoj.

La bunta maso de pensoj de kamaradino Gorbanjuk komencis ricevi formon, kuniĝi en kolumnojn, viciĝi kaj reordiĝi, defendante la arierojn, flankojn kaj ĉion ceteran sur la komenca pozicio.

– Tempas! – tiel diris al ŝi Inna Matejevna. – Mi devas finfine defensivi. Kaj la plej bona defensivo estas atako aŭ ofensivo, io tia. Ili pri mi ankoraŭ rememoros!

Majstrino kuiri kaĉon

Skuinte la ŝultrojn, ŝi rememoris la tritagan proceson de Palij kaj siajn depoziciojn, rememoris, kiel rigardis al ŝi el la unua vico la okulvitrulo Ŝtub kaj tiuj liaj kunlaborantoj, kiuj siatempe demandadis kaj pridemandadis ŝin. Kaj kolonelo de la polico Lubeznov aperis antaŭ ŝi tia, kia li same pridemandadis «civitaninon Gorbanjuk» koncerne de la oro kaj aliaj valoraĵoj, kvazaŭe alproprigitaj de ŝi, sed tute ne fordonitaj al la orfejo «kune kun sukero», kiel idiote skribis ŝi en sia klariga noto. La abomena spekulanto Jesakov ĉeestis tion kaj donadis siajn fiajn replikojn, kaj ŝi devis tion toleri...

Kion ŝi toleris dum tiuj ĉi jaroj!

Kaj jen venis ŝia horo!

Aŭ hodiaŭ, aŭ neniam. Aŭ ili venkos ŝin, aŭ ŝi ilin! Ĉiujn kune – per unu bato – la tutan bandon de ŝiaj persekutantoj kaj turmentantoj, tiuj, kiuj ĉaspelis ŝin, la solecan virinon kun knabino Jenjo – la du orfinojn, senigitajn de vivĝojoj, de tiuj, kiuj, kiel Ustimenko, eĉ ne opiniis necesa, okupinte la postenon, konversacii kun ŝi, kiuj, kiel li, rifuzis foje plenigi enketilon kaj nur kun subrido ĵetis al ŝi rigardon – provu, prenu min per la nudaj manoj.

Kaj ŝi staris en lia kabineto kaj, afable ridetante, diris:

– Mi komprenas vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed reguloj estas reguloj. Ni ja devas ilin obei.

– Mia aŭtobiografio ne ŝanĝiĝis post tiu momento, kiam mi estis nomumita ĉi tien, – respondis li al ŝi. – Kun Truman mi ne parenciĝis, kaj al CIC[110] mi ne estis varbita. Kio koncernas mian tempon, do ĝi estas limigita.

Li simple elpelis ŝin el sia kabineto.

Nun venis ŝia tempo.

Kaj al ŝi sufiĉos fortoj, lerto kaj eĉ majstreco alporti kien necesas la bone kuiritan pladon. Kun salo, pipro kaj spico. Tio estos eĉ ne plado, tio estos bukedo el mirinda kombino de koloroj kaj densega aromo...

– Ĉu kuiri al vi ankoraŭ kafon? – interesiĝis ŝi.

Bor. Gubin levis al ŝi la nekomprenantajn okulojn. Li jam dum pli ol horo skribadis sur ŝia tagmanĝa tablo, skribadis kaj reskribadis – kamarado Gubin, al kiu same nemalmulte kostis la historio kun Kraĥmalnikov. Kun la tiel nomata «suferanto» Kraĥmalnikov, kun tiu «suferanto» mem, kiu nun, post la senmaskigo de Aglaja Petrovna, la «partizana heroino», okupis sian ĝustan lokon en la historio de Unĉansko.

– Kafon? – vigle demandis li. – Eblas ankaŭ kafon. Se ĝi estas forta. Eblas ankoraŭ ion – pli fortan.

Sed Inna Matejevna lasis lian aludon preter la oreloj. Kaj eltiri el la mantelo sian botelon estis iel dume ĝene. Li ja estis unuafoje en la domo, des pli en tia pura, seka, sterila.

Kaj kiaj pensoj venadis en lian kapon, dum li skribadis siajn «notojn». «Ladviando» – tiel nomus liajn rezonadojn Barbara. Aŭ «marmelado»!

Tamen, pli da optimismo, kamarado Gubin, pli da viglo en la temo, serĉanto trovos – kiel instruadis lin per klakanta kaj krakanta telefono kamarado Varfolomejev, – instruadis el la regiona centro en la periferion. Kaj Boriso Emanueloviĉ penis. «Vigla, gaja kanto nun por ĉiam ekloĝis en nia Granda Gridnevo», – jen kian stilon ekposedis nun la skeptika Bor. Gubin, majstro de multaj pikantaj linioj en la proksima pasinteco. «Fama melkistino Nina Aleksina amikiĝis kun scienco», – tiajn li stampadis liniojn en siaj artikoletoj «de la propra korespondanto». De la propra – kaj fino. Por ke ne ĵetiĝu en la okulojn la familinomo.

Sed ankaŭ optimismo ne helpadis.

Nek optimismo, nek paĝoj kun versaĵoj, kun anguleto de bona humuro kaj satiro sub diversaj subskriboj («aktivularo de la ĵurnalo»), sed efektive, certe, produkto de la metio de Bor. Gubin, – nenio helpadis, ne iris lia nuna vivo, eblis eĉ plori, eĉ hurli lupe, eĉ el la haŭto eliĝi!

Kaj ankaŭ du broŝuroj al nenio helpis, du densaj libretoj: unu – verkita kvazaŭ de la fama maŝinisto Obrezov, la alia – de maljunulino Glaziĉeva, mirakla majstrino pri nutrado de porkidoj. La broŝuroj estis kun portretoj kaj kun versaj epigrafoj, pri ili bone menciis la ĵurnalo, sed malfeliĉe kaj la maljunulino, kaj la maŝinisto ekkredis pri ĉio tio, kion elpensis pri ili Gubin, kaj eĉ la honorarion ili prenis plene al si. Boriso Emanueloviĉ eksplodis, sed Vsevolodo Romanoviĉ konsilis «ne elŝoviĝi». Kaj diris tiam ĉe persona mallonga rendevuo tiel:

– Aferoj viaj, Boĉjo, montriĝas al mi en sufiĉe malgaja aspekto. La tempo laboris, bedaŭrinde, ne por vi, sed kontraŭ vi. Sinjorino Ustimenko estas ĉi tie, libera. Portreto de Postnikov estis solene pendigita en la vestiblo de la malsanulejo. Sekve, la forpasinta Kraĥmalnikov estis en ĉio prava. Pri tio sama, tio estas pri praveco de Kraĥmalnikov, insistas ankaŭ la nun vivanta partizana heroo Zemskov, pri kiu, kiel vi scias, ni presis grandan artikolon. Jen, kompatinda Boĉjo, kia situacio.

– Kion do mi tamen faru, ĉefo?

– Sidu en la periferio.

– Sed kiom eblas?

– Eblas longe. Zolotuĥin nin eĉ ĝis hodiaŭ per via nomo riproĉas.

– Ĉu mi plu anstataŭ Obrezov kaj Glaziĉeva skribu?

– Donu melkistinojn. Kun ili vi trovis komunan lingvaĵon. Koncize dirante, korektu la erarojn, kamarado Gubin...

Glutinte kafon, li subridis: la melkistinoj ja finfine taŭgis, sed, tieldire, el iom alia vidpunkto. El la vidpunkto, se tiel diri, de la vera politika vizaĝo de kamarado Ustimenko V. A. Oni lin ĝentile petis pruntedoni kitelojn al melkistinoj por filmado, por montri la bienon ne naturalisme, ne en ĉiutaga grizeco, sed tia, kia ĝi devas esti en la plej proksima tempo. Kaj kion li faris? Kiel li reagis al tio? «Forpeli!» Ĉu tio estas respondo de sovetia homo, de komunisto? Jes, ankoraŭ ne estas kudritaj blankaj kiteloj por ĉiuj melkistinoj, ankoraŭ ekzistas malfacilaĵoj, kiu disputas kun tio, sed ĉu la supre indikitaj kiteloj devas esti? Ĉu estas hazardaĵo, ke ili ankoraŭ mankas? Do pro kiaj konsideroj Ustimenko rifuzis en ofenda, nekaraktera por sovetia estro maniero?

– Ĉu vi ne havas kun li personan malpacon? – demandis Inna Matejevna, leginte la deklaron.

– Ĉu mi? – miregis Gubin tiel laŭte, ke Gorbanjuk tuj komprenis – havas.

Sed tio tute nenion signifis. Kiu demandos, se per si mem la «informo» donas neniajn suspektojn? Kaj la informo, kaj ties aŭtoro. La aŭtoro, kiu grave suferis en la historio kun Kraĥmalnikov. Sed li ja estis prava. Sendube prava. En tiu senco ŝi esprimiĝis, releginte ĉiujn ses paĝojn de la «dokumento».

– En la poŝo de mia mantelo estas konjako, – diris Boriso Emanueloviĉ. – Kaj nemalbona. Ni drinku, tieldire, por «akcelo».

Inna Matejevna ĵetis al Gubin miran rigardon:

– Kion vi diras! Mi ne drinkas.

– Ĉu neniam?

– Certe.

Ŝi plu rigardis al li per siaj katinaj okuloj kun transversaj pupiloj. «Jen kiel mi ŝin mirigis», – pensis Gubin. Kaj abrupte ŝanĝis la temon:

– Kaj de kie vi eksciis pri tiuj kiteloj? – interesiĝis li.

– Ustimenko mem rakontis en ĉeesto de kelkaj kuracistoj kaj eĉ fanfaronis en sia ordinara malmodesta maniero...

– Nov-ed-zo! – leviĝante de la tablo, dise diris Gubin. – Bonega ekzemplo: forlasi la infanon, detrui la familion, edziĝi kaj...

– Ĉu vi nomas tion, kio tie okazas, – geedzeco?

Starante, li glutis la malvarmiĝintan kafon.

Verŝajne, ne indis montri, ke lin ĉio ĉi interesas almenaŭ en ia grado. Kaj li ekfumis, atendante.

– Ili ne registris siajn rilatojn, – diris Gorbanjuk kun abomeno. – Kamaradino Veresova tute prave ne deziras divorci kaj per tio malligi la manojn al tiu ulo. Ne deziras kaj, certe, neniam deziros. Mi komprenas ŝin: la infano!

– Malpuraĵo! – diris Gubin.

– Jen pri kio devas skribi vi, laborantoj de la gazetaro. Jen kio devas esti senmaskigita, – kraketante per la fingroj, diris Inna Matejevna. – Mi same trairis koŝmaron de tia speco. Senrespondeco, anima malpureco, pardonu, malĉasto por malĉasto...

Gubin trairis la ĉambron.

– Timinde, – diris li, – timinde. Mi estis malpreciza, respondante al via demando – kiaj estas miaj interrilatoj kun Ustimenko. Ni estis amikoj en la lernejo. Kaj ankoraŭ antaŭnelonge. Sed mi rompis ĉion ĉi.

– Pro kiaj kaŭzoj?

– Pro cinika percepto de la vivo fare de tiu Ustimenko, Inna Matejevna, pro sakrilegia senideeco, fiaferemo, nihilismo. Li ne deziras vidi en nia vivo ion ajn helan, li... Tamen, mi ne neas, ke li estas forta laboranto, sed absolute nekontaktema kun la epoko. Li estus valorega en Usono, probable. Sed en nia socio, kie la ideo...

Ŝi atendis.

– Ŝajne, mi iĝas maljusta, – kun amara rideto konkludis Gubin. – Sed komprenu min ĝuste, estas neelteneble malfacila perdi amikojn de la juneco...

– Okazas perdoj eĉ pli grandaj.

– Jes, tio estas vero.

Inna Matejeva akompanis la gaston ĝis la pordo kaj malfermis la fenestron: Gubin sukcesis multe fumi. Poste ŝi rigardis, kiel dormas Jenjo, kovris ŝin koverte, laŭ reguloj de higieno, kaj faris por si sangan bifstekon. Aparte ŝi fritis al ĝi cepon – multe, ĝis hel-bruna koloro. Kaj primetis la tablon kun karaktera por ŝi diligenteco. Por si, kiel por aliulo, por la plej grava en la vivo. Por si, kiel por la plej amata homo. Por si – pipron, mustardon, krenaĵon. Por si botelon da malvarmeta biero, ne, ne, ne tre malvarman. Por si belan, pezan glason.

En tiu ĉi multlabora tempo ŝi devis bone nutri sin.

Ne tiom malmulte dependis nun de la sanstato. Necesis laŭeble gardi sin: ja ŝi ĉe Jenjo estas sola. Unusola. Panjo. Kaj minaca faltaro jam aperis ĉe la okuloj, kaj ŝvelaĵojn ŝi rimarkadis, kaj gimnastiko, ordinara matena korpekzercado lacigadis ŝin.

Ne, sano, sano kaj ankoraŭ sano. Kaj maĉi nutraĵon metode, ne hastante, kiel tion faradis Eŭgeno Rodionoviĉ, – kie li nun estas, la diketa birdeto sur mallongaj kruretoj?

Inna Matejevna verŝis por si bieron kaj eltrinkis duonon de la glaso per malgrandaj glutoj. La bifstekon ŝi manĝis sen pano, farunaĵoj kondukas al obezeco – kaj nure. Ŝi maĉis kaj pensis pri Lubeznov. Se li divenos pri ŝiaj ŝparlibretoj en Moskvo? Aŭ Jesakov sufloros tian ideon?

«Trankvilon! – diris al si Inna Matejvna. – Trankvilon! Vi manĝas, vi ripozas, vi devas plenumi tagordon. Post mallonga paŭzo kaj absoluta ripozo vi denove revenos al agado, sed nun – trankvilon, ankoraŭfoje – trankvilon!»

Estis la deka horo, kiam Gorbanjuk denove revenis al tio, kion ŝi nomadis agado. La «informoj» de Katinjo Zakadiĉnaja kuŝis apud ŝia maldekstra mano, tio, kion hodiaŭ skribis Gubin, – dekstre. La lampo lumis komforte al puraj paperfolioj. Kaj oportuna fontoplumo «Parker», aĉetita en Moskvo en brokantejo, briletis per oro – atendis: skribu per mi, mi atendas vin.

Inna Matejevna skribis ciferon «unu». Kaj ĉirkaŭstrekis ĝin per cirkleto. Ĉio komenciĝis de la konato – lordo, la kvina grafo Neville. Jen tiam ĉio ekĝermis. Kelkaj rigardoj al aferoj, fremdaj al la sovetia homo.

«Du». Vojaĝo eksterlanden sub estrado de tiu incitita koruptanto, kiu ankaŭ ĉi tien alveturis – demando: kun kia celo? Altmara ŝipestro, li, sendube, ankaŭ post la milito vizitadis eksterlandajn havenojn. Kaj se eĉ ne vizitadis, do liaj homoj vizitadis. Ĉi tie Inna Matejevna metis grasan demandosignon.

Plue, sub cifero «tri», estis Hebeisen – tiel nomata «kontraŭfaŝisto». Sed ĉu malmulte ni konas okazojn de maskiĝo, eĉ kia! La historio kun Palij ankoraŭ nenion pruvas. Estas sciate, ke faŝistoj tenis en siaj malliberejoj ankaŭ fidelajn al ili homojn, por poste enradikigi tiujn en la sovetian socion. Demandosigno.

(Necesas noti, ke en la ellaboro de sia dokumento, aŭ, alidire, en la procezo de sia kuirado de kaĉo, Inna Matejevna tute pri nenio insistis, ŝi nur kvazaŭ starigadis demandojn, mem dubante kaj suferante, kiel devas fari homo, kiu neniel preparas ies opinion, sed pripensas, timante kaj abomenante tiun abismon, kiu malfermiĝas antaŭ li tute proksime).

Sub la kvara numero estis la vivo de la popa filo – Bogoslovskij, kun liaj oftaj kaj nepravigeblaj vizitoj de la barako de germanaj militkaptitoj. Tie Gorbanjuk mensogis per tre, nature, singardaj esprimoj. Laŭ ŝiaj informoj, la forpasinta Nikolao Eŭgenjeviĉ en la milito dum ioma tempo estis encirkligita, kvankam li sukcesis skrupule kaŝi tiun «fakton». Kaj ĉi tie ŝi salis la kaĉon per tio, ke kvazaŭ nelonge antaŭ la morto de Bogoslovskij ŝi petis precizigi tiun detalon, gravan en lia persona dosiero. Kaj li konfuziĝis ekstreme kaj petegis pri ioma prokrasto por skribado de klariga noto aŭ raporto. Oni serĉu, kontrolu la mortinton!

Poste, sub respektivaj numeroj, estis listigitaj kaj profesoro Ŝĉukin kun lia «damo» kaj nebula pasinteco en la ĉefurboj, kun la faktoj, indikitaj en la felietono, kun ia «senpreza» biblioteko, akirita nesciate per kiaj monrimedoj, kaj Aleksandro Samueloviĉ Neĉitajlo, akceptita de Ustimenko nur tial, ke li «fifaris» nemalmulte en Moskvo, sed kion nome li fifaris – devas la organoj esplori kun tuta severeco kaj objektiveco, kaj, tute certe, Vagarŝako Sainjan...

Ĉi tie la «Parker» de Inna Matejevna ekskribis vigle. Strangajn, per nenio kaŭzitajn veturojn de la filo de la reprezaliitaj gepatroj Sainjan dum la milito al la fronto – kiel necesis kompreni? Ĉu ne pro deziro de Sainjan trovi kontakton kun spionoj de la kontraŭulo? Ĉu ne per revo venĝi tiamaniere pro la likvido de la grupo de malamikoj de la popolo, en kiu fiagis la pliaĝaj Sainjan-oj? Kaj liaj interrilatoj kun la profesor-instruista personaro dum la lernado? Liaj kolizioj kun la plej bonaj institutaj kadruloj, kun la ora fonduso, kun tiaj homoj, kiel antaŭnelonge forpasinta sur sia posteno Ivano Ivanoviĉ Jolkin? (Pri la morto de Jolkin Gorbanjuk legis en ĵurnalo, kaj pri kolizioj kun li ŝi eksciis dum estado ĉi tie de Vera Nikolajevna, kiu multon rakontis al Inna Matejevna. Kaj ree, kion eblas demandi de la dua mortinto?) Poste sekvis Lubov Nikolajevna Gabaj. Vere, ŝi estas, plej probable, energia aganto, sed por kiu laboras tiu energio de la forlasinta sian postenon kuracisto? Forlasinta kaj instaliĝinta ĉi tie, sub ŝirmo de la flugilo de la sama Ustimenko. Ŝiaj monpunoj, sigeladoj, senĉesa ĝenado de la vendeja reto, ŝia nuda administrado sen konsidero de lokaj cirkonstancoj, ŝia ago pri fermo de la laborista manĝejo en la krucligna fabriko – kiel tion kompreni? La kolektivo de la entrepreno restis sen varmegaj manĝaĵoj. Al kiu estis adresitaj la riproĉoj? Ne, ne tiel devas labori nia homo. (Ĉi tie Inna Matejevna estis senkompata kaj demandosignojn ne metis, sed uzis nur krisignojn kaj substrekojn). Ne tiel! Tia, se permeseblas tiel nomi, agado kaŭzas nur koleron kontraŭ la sistemo mem, kiu agas tiom despote...

Kaj sub ciferoj «naŭ», «dek» kaj tiel plu estis menciitaj ĉiaj malordoj, en kiuj Inna Matejevna malkovris sistemon: fiaskigo de laboro de la sapa fabriko pro iaj vitaminoj, ricevo de cemento sen respektivaj distribulistoj, per persona interkonsento, marmoro «kvazaŭ por la kuirejo», tamen, ĉio ĉi pli verŝajne odoris je banala ŝtelo. Da tiaj «bagateloj» akumuliĝis nemalmulte, fine la kvanto transiris al kvalito, la homoj intence faradis malbone kaj ne faradis bone. Ĉu estis tiel, la majstrino kuiri kaĉon ne sciis, ĉi tie ŝi agis per listiga metodo.

Je la unua horo de nokto Gorbanjuk trinkis teon kun citrono kaj manĝis peceton de torto kun kuirita kremaĵo. Tio estis mallonga ripozo de homo, faranta veran, necesan, seriozan laboron. Kaj ŝatanta tiun laboron, fordonanta sin tute...

Ŝajne, tiam Inna Matejevna tiom inspiriĝis, ke ŝi ekkredis je tio, ke ĉio ĝuste tiel estas, – tio nomiĝis «grupa afero», kaj la «grupan aferon» ŝi estis senmaskiganta per ĉiuj siaj malgrandaj fortoj, kun pasio, kun civitana indigno kaj severa patoso. Kredante je si kaj je ĉio tio, kio helpe de la skriboplumo «Parker» kun oraj randoj estis elverŝiĝanta sur paperon, – pri kio ĉi tie eblis nun dubi? Ja ĉi tie estis listigataj faktoj, kaj kiaj!

Certe, plej facile estas kulpigi la eksan estron de la regiona departemento pri sanprotektado kamaradon Stepanov-on E. R. pri maldelikateco rilate al la nun forpasinta Puzirjov. Nu, kaj la estraro de la malsanulejo, tiom kuraĝa en aliaj okazoj, kial en tiu ĉi okazo ĝi montris tian, milde dirante, modestecon? Ŝi precize scias, ke Puzirjov (ankoraŭ unu mortinto!) petis Bogoslovskij-on kaj eĉ petegis (kia artifiko – mortinto kun mortinto – provu esplori) kuŝigi lin en la malsanulejon, sed N. E. decide rifuzis al la malfeliĉulo. Ĉu tio ne estas sistemo – artefarite kaŭzi malkontenton pri nia sanprotektado en la medio de la laborantoj. Al kiu oĉjo ili ĉiuj laboras – jen kiel starigis la demandon kamaradino Gorbanjuk fine de tiu ĉi alineo. Kaj la oĉjo estis metita en citilojn, «mi encitiligu lin» – ordonis al si Inna Matejevna, mordinte la lipeton. Kaj la nunaj rezonadoj de Ustimenko pri tio, kiel malperfekta estas nia sistemo de radia kuracado? Pri kiaj antaŭtukoj el plumbita kaŭĉuko eblas paroli, kiam la lando ankoraŭ nur kuracas la vundojn de la milito? Fermi la orelojn, la okulojn, la korpon – sekve, doni al malsanulo horon anstataŭ dek aŭ dek kvin minutoj, ĉu ne tiel? El tio sekvas konkludo – redukti sesoble kapaciton de la procedura tablo. El tio sekvas ankoraŭ konkludo: lasi sen kuraco kvin homojn el ses. Kion do tio kaŭzos? Kian reagon? Ĉu pozitivan? Apenaŭ! Tio kaŭzos riproĉojn al nia sovetia sanprotektado, kaj sekve...

Ne, ne, neniajn konkludojn Inna Matejevna faris ĉi tie. Kun konkludoj, certe, necesis esti pli modesta. Konkludojn eltiros tiuj, kiuj devas okupiĝi pri tio. Kaj ŝi faris por si apartan noton – ĉe reskribado de la «dokumento» lasi nur la «faktojn», foriginte laŭeble emociojn. Al ŝi vere nun ŝajnis, ke ŝi operacias per faktoj, nur iom tro emfazante la tonon...

Je la dua horo de nokto Gorbanjuk plu estis skribanta.

Certe, estis malprofite tiel malŝpari proprajn fortojn, sed ja la serpento Jesakov loĝiĝis en la Domo de kamparano kaj, kiom ŝi sciis, ne intencis forveturi. Kaj li iradis en la policon, kiel en oficon. Kaj Palij povis skribi el mallibero nesciate kion. «Mi al vi ankoraŭ faros donacon!» – trankvile minacis li dum la juĝado.

Ĉu savos ŝin tiu dokumento? Apenaŭ. Sed tamen necesas provi. Necesas sukcesi fari ĉion, kio eblas. Ĉu helpos tio aŭ ne, sed necesas «fari donacon» kaj al la aŭstro, kaj al Ustimenko...

Jenjo ekplorpepis – petis trinki. Ŝi trinkigis la knabinon per vinbera suko.

– Filinjo mia, – diris Inna Matejevna, – suneto!

Poste ŝi komencis priskribi la informojn de Zakadiĉnaja, kiuj devis esti aldonitaj kiel apendicoj al la ĉefa «dokumento». La priskribo, propre, estis ekstrakto de la longa kaj pedanta agado de Katinjo – ekde ŝia unua denunco pri la eksperimentoj de Maria Kapitonovna super hundoj ĝis la uzo fare de Mitjaŝin en la amatora spektaklo de la «kalumnia rakonto de M. Zoŝĉenko, mallaŭdanta nian plej bonan en la mondo sanprotektadon». Kaj post tio sekvis la ĉefa – la vorto «granda». Kiun nomis tiel profesoro Ŝĉukin? Ĉu li ne komprenas, al kiu homo povas aplikiĝi tiu vorto en nia epoko? Do kiomgrade necesis fali, por apliki tiun nocion en tiu senco, en kiu aplikis ĝin T. T. Ŝĉukin? Ne, ŝi, Gorbanjuk, ne povis skribi pri tio trankvile, ŝi kredis, ke la respektivaj organoj esploros kaj faros siajn konkludojn, alie ne eblas vivi...

Je la kvara horo Inna Matejevna ekdormis, ŝlosinte, certe, ĉion, kion ŝi ellaboris, kun ĉiuj apendicoj, en la kesto de la skribtablo. Dum la tuta dimanĉo ŝi tajpadis trans la fera pordo de sia fako. Tio estis granda laboro – kaj la «dokumento», kaj kopioj de la denuncoj de Zakadiĉnaja kaj Gubin, kaj ankoraŭ ĉio en tri ekzempleroj. Du ekzemplerojn ŝi lasis ĉe si en la gardoŝranko por ajna okazo.

Majoro Bodrostin akceptis Gorbanjuk-on laŭ ŝia unua telefonvoko je la dek unua de mateno, lunde. Tekon ŝi ne kunprenis, la tuta «dokumentaro» estis en la mansaketo. Kaj ŝi iris tra interstratoj, por neniun renkonti tie, kie estus kompreneble, kien ŝi sin direktas.

– Mi vin aŭskultas! – diris al ŝi la majoro, invitinte eksidi.

Lia butonita vizaĝo estis tute nenion esprimanta. Diligenta homo – buŝo, nazo, oreloj, okuloj, haroj – ĉio, kiel ĉiu havas averaĝe. Tiaj vizaĝoj renkonteblas en medicinaj lernolibroj kaj en lernolibroj de la germana, angla, franca. Vizaĝoj ĝenerale. Mankas al kio alkroĉiĝi.

Tamen, Inna Matejevna alkroĉiĝis: la okuloj evidentiĝis bluaj. Aĥ, kiaj bluaj. Kaj dum la majoro legadis, ili fariĝadis ĉiam pli helaj, ĉiam pli bluaj, la okuloj de volforta, koncentrita, ŝtala homo. Dum li estis leganta, ili estis kvazaŭ ŝaltitaj – tiuj okuloj, kaj kiam li finis, li ilin kvazaŭ malŝaltis. Kaj ili estingiĝis. Iĝis simple okuloj – bildo en lernolibro: okuloj.

– Mi ne povas ion aldoni al tiu ĉi dokumentaro, – diris Inna Matejevna.

Majoro Bodrostin kapjesis.

– Ĉu mi povas iri? – demandis ŝi.

Li ĵetis al ŝi rigardon per la simple okuloj el lernolibro. Ĉu ili vere estis bluaj?

– Jes, – diris li, – certe, vi povas iri. Poste iujn detalojn necesos, probable, precizigi!

– Tie estas indikitaj miaj telefonoj, – respondis ŝi. – En la ĉefa dokumento.

– Mi komprenis! – kapjesis majoro Bodrostin. – Oni vin vokos, se necesos.

Eĉ dankon tiu ĉi homo ne diris al ŝi. Kaj ne adiaŭis. Eble, la dokumentaro faris al li tian konsternan efikon?

En ŝiaj tempioj estis frapanta sango, kiam ŝi eliris sur la straton.

La tago estis malvarmeta, venta, sur la strato flugis pikanta polvo. La somero finiĝis aŭ estis finiĝanta. Aŭ eble Inna Matejevna iomete febris?

Vetĉinkina, kiel ĉiam, estis remetanta paperujojn kun «personaj dosieroj». En ŝia anguleto staris abomena fumo.

– Vi almenaŭ la vazistason malfermu iam, – ne salutinte, diris Gorbanjuk. – Tio ja estas simple neeltenebla...

– Mi ĉi tie senintence malkovris paketon, – rapide murmurante, diris la maljunulino, – kaj vi min pardonu, sed tio estis adresita persone al vi...

«Ĉu Palij? – kun teruro pensis Gorbanjuk. – Li tamen skribis».

Sed tio estis multe pli malbona, ol ajna Palij. Tio estis letero de la damnita stultulino, Larisa Romualdovna, – registrita, valora kaj ankoraŭ ia tia. Tuta en vaksosigeloj. La maljuna idiotino sendis ambaŭ ŝparlibretojn. Ŝi, vidu, forveturas por longa tempo kuraciĝi kune kun la edzo kaj supozas... Kion ŝi povas supozi? Kiel ŝi arogas? La fingroj de Inna Matejevna tremis, kiam ŝi estis palpanta tiun koverton, en kiu estis glufermitaj, ŝi bone memoris, glufermitaj ŝiaj ŝparlibretoj. Kaj nun la koverto estis malfermita. Aŭ ne malfermita? Ĉu truiĝis? Per si mem? Ĉu vidis Vetĉinkina aŭ ne vidis? Pri tiu, pri Larisa, – estas tutegale! Kaj pri la generalo same. Sed Vetĉinkina?

Ŝi eksidis flanke apud sia skribotablo. Plu estis frapado en la tempioj. Ĉu vidis Vetĉinkina aŭ ne?

Ĉu vidis?

Kiel ekscii?

Ĉu ne vidis?

Sed ĉu ŝi diros?

Kaj se diros, do kiam kaj kie?

Kaj al kiu?

Ŝlosinte sin, Inna Matejevna ĉion esploris de la komenco mem. Ĉi tie la paketo kuŝis, kiam ŝi eniris. La letero estis malfermita. Sed en la letero pri la ŝparlibroj ne estas eĉ unu vorto. Simple «viaj paperoj». «Viaj lasitaj paperoj». Sed la «paperoj» elstaras el la truiĝinta koverto. Ĉu rigardis Vetĉinkina aŭ ne?

Naŭdek tri mil de Palij.

Li diris – cent.

Sed entute ja estas cent tridek naŭ mil: estas ja ankaŭ de Jesakov, restis de tiu oro.

Dufoje Inna Matejevna pasis preter Vetĉinkina. Dum la dua fojo la maljunulino estis trinkanta teon kaj manĝanta sandviĉeton kun konfitaĵo. Ŝi havis tagmanĝan paŭzon.

Kaj ĝuste en tiu tagmanĝa paŭzo Inna Matejevna Gorbanjuk, kiel oni diras, perdis sinregadon. Aŭ singvidon. En antikvaj tempoj eblus esprimiĝi, ke sub tiu amazono ekkuregis la ĉevalo. Nuna aŭtomobilisto dirus: la bremso paneis. Mallonge dirante, tute konfuziĝinte kaj nenion bone komprenante, ĉar ja estas bone sciate, ke eĉ al la plej kalkulemaj kaj malvarmsangaj krimuloj okazas statoj de nerva furiozo, Inna Matejevna, gluferminte kaj vaksosigelinte siajn ŝparlibretojn en paketon, vokis urĝe Katinjon Zakadiĉnaja-n kaj petis ŝin, ne ordonis, sed ĝuste petis «ĝis la tempo» kaŝi. Kaj ial konfide prenis per la malvarmaj fingroj ŝian diketan maneton. La vortoj «ĝis la tempo» kaj «kaŝi» estis stultaj, sennecesaj, ŝi tuj komprenis, kiel ĉio ĉi estas malmoderna, ia kaŝado, kiel ŝi pro tiu sia peto renverse falas de sur la ĉielo, sur kiu ŝi antaŭe troviĝis por Zakadiĉnaja, sur la plej pekan teron, en flakon, sed jam nenio estis farebla, la paketon Katinjo prenis, mirege rigardante al sia antaŭnelonge tiom majesta estrino, mastrino kaj regantino.

– Tio estas persona, – diris Inna Matejevna kaj ridetis (por kio, por kio ŝi ankoraŭ ridetis antaŭ la ŝafino, kiu ĉe tuta sia hebeteco ne povis ne distingi falon disde majesteco?). – Simple okazas ja personaj aferoj...

Katinjo kapjesis.

– En vian valizon ĵetu, – prononcis Gorbanjuk, – en tio estas nenio speciala.

Zakadiĉnaja ankoraŭfoje kapjesis. Sed en ŝiaj okuloj estis skribite: se estas nenio speciala, tiam por kio do kaŝi? Kaj ankoraŭ estis skribita io mallonga, rapida, evitema, hasta, pri kio Gorbanjuk pensis: «Ŝi ne kuraĝos!»

Kaj ekdubis.

Kial do ne kuraĝos? Ĉu ŝi ĝeniĝos?

Ĉu Inna Matejevna ne instruis ŝin ne ĝeniĝi?

Komenco de tre longa tago

La trajno el Moskvo venadis je la naŭa kaj kvarono. Je la deka Ŝtub telefonis al deĵoranto kaj interesiĝis, ĉu alveturis majoro Bodrostin.

– Li alveturis, – respondis la ĉefserĝento. – Sed li estas malsana. El la medicinejo oni sendis lin hejmen en akompano de medicina laboranto. Per sanitara aŭtomobilo.

– Kaj kio al li okazis?

La deĵoranto ne sciis.

Aŭgusto Janoviĉ telefonis al la medicinejo.

Al li oni raportis, ke majoro havas anginon kun tre alta temperaturo, ĉirkaŭ kvardek gradoj. Eble, streptokokan. Ili prenis frotaĵojn. Ŝtub ree telefonis al la Departemento. Gnetov jam estis sur la loko. Li vidis Bodrostin-on. La majoro estas malsana, sed treege entuziasma pri la vojaĝo, – kun emfazo prononcis Gnetov.

– En kia senco – entuziasma?

– En senco de labora entuziasmo. Li estas nomumita via viculo.

– Kiel tiel?

– Hieraŭ Viktoro Simonoviĉ subskribis ordonon.

Ŝtub silentis. General-kolonelo Abakumov V. S.[111] eniris en la ludon – jen kion ĉio ĉi signifis. Ne pli kaj ne malpli. Kaj nenien de tio eblas foriri! Kaj estas tute kompreneble, per kio kaj kiom baldaŭ tio finiĝos. Tamen, tio estis komprenebla jam antaŭ monato kaj duono, kiam sur lia raporto pri senkulpeco de Ustimenko A. P., pli ĝuste, sur liaj klarigoj pri la kaŭzoj, pro kiuj ŝi estis liberigita pro malsano, Abakumov skribis rezolucion «galimatio» kaj elpelis Ŝtub-on el la kabineto. Aŭ preskaŭ elpelis. La alta, bela, silentema Abakumov...

– Do, ĉu kun venko revenis kamarado Bodrostin?

– Jes. Ne vane li estis tie tiom longe. Krome...

– Kio ankoraŭ?

– Ankoraŭ estis ordonite al vi elveturi en Moskvon.

Aŭgusto Janoviĉ ree nenion diris.

– Ĉu vi aŭskultas?

– Mi ĉion komprenis, – finfine prononcis Aŭgusto Janoviĉ. – Mi venos poste.

– Kaj... ĉu vi veturos?

– Ordono estas ordono.

– Sed...

– Ni poste interparolos...

Nur surmetinte la parolilon, li komprenis, kian premitan voĉon havis Viktoro. Premitan kaj elturmentitan. Kvazaŭ li mem devis veturi en la ministerion, aperi antaŭ la minacaj okuloj de Abakumov. Kvazaŭ sur lia raporto estis skribite «galimatio». Tamen, Gnetov estis ne el tiaj knaboj, kiuj pretas en ajna momento apartiĝi. Same kiel Kolokolcev...

«Ĉu veturi?» – ankoraŭ preskaŭ trankvile demandis sin Ŝtub.

Kaj trovis en si fortojn subridi:

«Sed kio ŝanĝiĝos, se mi ne veturos?»

Kie okazos la neevitebla? Sed kian signifon tio havas? Ne, tamen, tio havas ian signifon. Ĉu antaŭ la okuloj de Zosja kaj la infanoj aŭ en malproksima foro.

Necesis vigliĝi! Tro malvigle li kondutis. Necesis ekregi sin. Ja la tempo iris! Sed tio estis ne tiom facila – vigliĝi.

Li trairis en feltaj pantofloj tra la kvieta loĝejo. La infanoj jam foriris en la lernejon. Zosja ree kuŝiĝis. En la manĝoĉambro staris du faldolitoj – de Alĉjo kaj de Kraĥmalnikov. La knabinoj, certe, ĉion lasis neordigita. La kato dormis sur la lito de Tutunjo. Kaj en la manĝoĉambro kuŝis volumeto de Puŝkino. Li tamen sukcesis infekti la knabojn, voĉlegante al ili vespere mirindajn strofojn.

Kaj nun li legis:

Kaj bolas rev'; en mens' premita de angor'
    Tumultas vic' de pezaj pensoj;
Senvorte antaŭ mi disvolvas rememor'
    La longan liston de konfesoj;
Mi legas mian vivon nun kun abomen',
    Nur tremon ĝi, malbenon vekas.
Mi plendas kun amar', kaj larmas en ĉagren',
    Sed versojn tristajn ne forstrekas.
[112]

– Sed versojn tristajn ne forstrekas, – ripetis mallaŭte Ŝtub. – Ĉu ili estis?

Kaj respondis, akre rigardante antaŭ sin el sub la dikaj okulvitroj:

– Estis. Mi jam estis komprenanta, sed retenadis min, por ne kompreni ĝisfine. Mi estis komprenanta tion jam antaŭ la milito. Ĉu mi ne komprenis tiam, en Moskvo, atendante la nomumon? Kaj kun Kraĥmalnikov?..

Lia kapo zumis pro la malfacila nokto, kaj, razante sin, li miris pri la edema vizaĝo kaj la flava koloro de la haŭto. Flav-griza... Estas bone, ke la infanoj jam foriris. Li ne povus kun ili nun babili.

«Sed versojn tristajn ne forstrekas», – ree sonis en liaj oreloj.

«Kiam unuafoje aperis tiu penso?» – subite demandis li sin, skrupule finraziĝante. Kiam li penis pri ebleco de tia eliro por si?

Kaj respondis:

«En la malsanulejo, kiam trans la fenestroj estis tute blanke kaj kiam la „monstro“ Kraĥmalnikov estis klariganta kaŭzojn de sia ago. Jen tiam».

– Ŝtubeto, ĉu tio estas vi, kiu paŝas tie? – per dormema voĉo demandis Zosja.

Li respondis: «Mi raziĝis, laviĝis». Kaj eksidis sur la randon de ŝia lito. Apude sur la ŝranketo kuŝis libroj, kaj li komprenis, ke ŝi longe legadis kaŝe, dum li ŝajnigadis, ke li dormas. Tamen hieraŭ ankoraŭ estis espero, ke Bodrostin revenos senrezulte. Malgranda, apenaŭ sentebla espero. Ne, la majoro ne vane du monatojn malŝparis por tiu, laŭ liaj vortoj, «klara afero». Eĉ pli – sesdek kvar tagojn, – tiel li mem diris kun fiero. Kaj Ŝtub, foliumante la firme kunkudritajn paperujojn, suspiris:

– Jes, klara...

La tuta teruro konsistis en tio, ke Bodrostin-on ne eblis malkonvinki. Jes, certe, la estro restis Ŝtub, la plej altranga kaj ĉefa en la Unĉanska departemento sendube formale estis li. Sed nur formale. La estro, kies kanto estas finita, la estro, kiu esence jam ne estas estro: li simple sidas en la kabineto tial, ke oni en la ministerio ankoraŭ ne havis tempon por li; sed ili havos, la demando estas nur en tago – hodiaŭ, morgaŭ, ekstremokaze postmorgaŭ.

Kaj Bodrostin tion sentis.

Tiomgrade sentis, ke eĉ ne kontraŭdiris al sia estro, ĉar tiu jam ne estis reala estro, sed formala ekde tiuj minutoj mem, kiam en la akceptejo de Abakumov li skribis la «klarigan raporton» pri Ustimenko A. P. kaj Bodrostin ĉeestis tion – li same tiam estis vokita en la ministerion. Gladita, lavita kaj razita, nefumanta kaj nedrinkanta, kun butonita vizaĝesprimo kaj kun persista rigardo.

...Kiam ankoraŭ komencis kuiriĝi tuta tiu ĉi kaĉo, Ŝtub frapis per la pugno la tablon. Kaj renkontis rigardon de la bluaj, puraj okuloj. Trankvilan rigardon de homo, konvinkita pri sia absoluta praveco. Sinreganta kamarado. Bonega raportanto pri demandoj de krima malakriĝo de atentemo. Korekta laboranto. Trankvilan, sed nekomprenantan rigardon.

– Ĉi tie, esence, estis farita provo diskreditigi kaj Zolotuĥin-on, kaj Losoj-on, – diris tiam Ŝtub. – Ĉi tie ekzistas aludoj pri tio, ke en la transdono de la domo de la grenproviza departemento al la malsanulejo, same kiel en vico de aliaj okazoj...

Bodrostin kontraŭdiris: sen ordonoj de Moskvo «rilate de tiuj kadruloj», certe, ne estos farita eĉ paŝo. Sed ĉu scias kamarado kolonelo, ke, ekzemple, Losoj, komandante artilerian grupon, ekde la deksesa de novembro de la kvardek unua jaro troviĝis en encirkligo kaj nur fine de decembro...

– Aŭskultu! – ekkriis Ŝtub.

– Mi aŭskultas, – ĝentile respondis Bodrostin.

Ili ambaŭ silentis sufiĉe longe. Ĝis kiam la majoro atentigis Ŝtub-on pri tiu fakto, ke neniu alia, sed ĝuste la troviĝinta en encirkligo Losoj donis konsenton al Ustimenko altiri Hebeisen-on al laboro en la malsanulejo. Kaj la loĝado de la aŭstro en Unĉansko same estis sankciita de Losoj. Ne sen scio de Zolotuĥin.

...Zosja plu dormetis, glatumante la manon de Ŝtub. «Ŝi sonĝas, ke ĉiuj estas hejme kaj dormas», – pensis Aŭgusto Janoviĉ. Kaj terura, senegala angoro premis lian koron. Angoro de la lasta disiĝo.

Sed li ekregis sin.

Lin atendis ankoraŭ pli malfacilaj aferoj!

«Inteligenta laboranto», – diris pri Bodrostin Abakumov. Ĝuste en tiu ĉi momento Ŝtub, esence, iĝis subulo de la majoro. Zinovio Simonoviĉ tion ne sciis kaj ne povis scii. Sed multo jam estis farata preter Aŭgusto Janoviĉ. Malantaŭ lia dorso. Ankoraŭfoje estis esplorita lia biografio – tiu ties parto, la antaŭmilita. Kaj la vortoj estis renovigitaj kaj refreŝigitaj en la memoro de tiuj, kiuj devas scii: «liberaleco, limanta kun helpado al malamikoj de la popolo»; «rekta helpado»; «diskreditigo de la organoj, kiuj...».

Dum sia lasta vojaĝo en la ministerion kun la biografio de Ŝtub konatiĝis ankaŭ Bodrostin. Ĉio estis, kiel li supozis, – fremda, verŝajne, estas homaĉo tiu Aŭgusto Janoviĉ. Aŭ malamiko, kio estas pli probabla. Estas mirinde, kiel oni ne senmaskigis lin pli frue. Perfidon, kontraŭrevolucion kaj sabotadon la novbakita viculo de Ŝtub vidadis ĉie, kaj kun tio vidadis tute sincere. Nek pri ardo de juneco, nek pri senrezerveco de sincereco, nek pri troigoj de disputanto pro la disputo – neniam kaj pri nenio el tio li kredis. En stulteco li nepre vidis anticipe pripensitan intencon de malamiko, en ajna neglekto – konscian krimon. Kio estas simple stultulo – tion Bodrostin ne povis kompreni, kvankam li mem estis homo, ŝajne, ne stulta. Kaj tiel terura estis forto de lia fanatika konvinkiteco, ke homoj pli malfortaj ol li nemalofte cedadis al li, obeadis, komencadis kredi je tio, je kio kredis li, kiel kredas sektanoj.

– Kaj Losoj, kaj Zolotuĥin faris vicon de agoj, objektive sekvigintaj damaĝon al la ŝtato, – diris Bodrostin post ilia unua komuna vojaĝo al Abakumov. – Mi pri nenio insistas, sed mi atentigas vin, kamarado kolonelo, pri depozicioj de provizistoj Visloguz, Salov kaj aliaj. Folioj de la dosiero cent naŭdek kvar, ducent kvardek, ducent kvardek sep de la dua volumo...

Ŝtub silente legis tiun frenezan deliraĵon. Kio okazis en la ŝtato, se jen tia obsedita majoro rajtas suspekti plej honestajn homojn pri diablo scias kio? Al kiu ĉio ĉi necesas? Por kio?

Fine de septembro ĉio estis preparita al komenco de arestoj. Aŭgusto Janoviĉ devis meti sian subskribon post la vorto «aprobas». Bodrostin staris malantaŭ lia ŝultro.

– Ĉio estas dokumentita, da faktoj estas por du juĝaferoj, – estis diranta la majoro. – Mi opinias, tempas tiun ĉi bandon elpreni, ne indas plu prokrasti...

Aŭgusto Janoviĉ malrapide foliumadis la «dokumentojn». Unu post la alia. Fiksrigardadis al ĉiu paĝo kaj transmetadis de dekstre maldekstren. La kruroj de Bodrostin rigidiĝis – li atendis. Atendis senfine. Sed ne hastigis. Plu korekta, sinreganta laboranto – ne vane oni tiel diradis pri li. Finfine Ŝtub fermis la duan paperujon.

– Oni skribis, ne pigris, – diris li. – Sed tamen, kamarado Bodrostin, la aferon endas ĉesigi. Ĝi estas plene kalumnia. Ĉi tie ne estas eĉ unu vorto da vero, se rilati al la demando ne formale, sed esence.

– Ĉu vi estas certa pri tio, kamarado kolonelo?

En la voĉo de Bodrostin sonis miro: ja la konversacio estis okazanta jam post kiam Ŝtub skribis sian «klarigan raporton» tie, en la akceptejo.

– Jes, mi estas certa.

– Kaj vi ne «aprobos»?

– Ne.

– Sed ja Zolotuĥin-on kaj Losojon rekte la afero ankoraŭ ne koncernas.

– Ankoraŭ?

Bodrostin malrapide ĉirkaŭiris la tablon kaj eksidis kontraŭ Ŝtub sen invito. Poste li altiris al si ambaŭ paperujojn. Aŭgusto Janoviĉ ekfumis.

– Tamen, pri tio, ke kompromitaĵoj pri ambaŭ sekvos, mi ne dubas, – prononcis la majoro. – Eblas, ke ili ricevos nur riproĉojn pro perdo de atentemo...

– Nur? Pro perdo de kio? Pro tio, ke ili kredis al honestaj komunistoj?

Majoro iomete paliĝis.

– Sed ĉu ne okazis gravega, krima eraro, kiam ĉi tie estis liberigita la danĝera malamiko de la popolo, sendita al ni agento Aglaja Ustimenko? – Ĉe la vorto «ĉi tie» li almontris per la fingro la skribotablon de Ŝtub. – Aŭ vi plu pensas, ke ŝia dua aresto en Moskvo same estas eraro? Kaj el tio – konkludo, ke niaj organoj senĉese eraras? Kaj eĉ sur la plej alta nivelo?

Liaj okuloj brilis per bluaj lumoj. Per blua, bruliganta fajro. Li kredis, jen kio estis la plej sovaĝa. Kredis al depozicioj de tiaj por ĉiam renversitaj per timo homoj, kiel la buldogsimila Neĉitajlo.

– Sed ja Ustimenko mem levis Neĉitajlon, – diris Bodrostin. – Tiu por li estas ne malamiko, sed protektanto. Tamen Neĉitajlo konfirmas ĉiujn tiujn krimajn agojn, pri kiuj informis, ekzemple, Gorbanjuk. Kaj doktorino Volovik? Kaj Zakadiĉnaja, kiun ĝuste Ustimenko prenis en la laboron?

– Vane prenis, – subridis Ŝtub. – Unuvorte: mi ne «aprobas».

Bodrostin leviĝis.

– Vi povas iri, – diris al li Aŭgusto Janoviĉ. – Sed...

Tio estis momento de malforteco, despera malforteco, kiun li longe ne povis al si pardoni.

– Aŭskultu, majoro, – diris Ŝtub mallaŭte. – Aŭskultu. Ne eblas ja tiel!

Sed Bodrostin ne komprenis.

– Kiel – «tiel»? – interesiĝis li.

Ŝtub ne klarigis. Li nur svingis la manon: iru. Kaj Bodrostin foriris. Post kelkaj tagoj li forveturis pro voko de la ministerio. Kaj hodiaŭ li revenis viculo, «kun venko». Kaj se kamaradon Bodrostin-on ne trafus la malsano, do li jam hodiaŭ komencus arestojn, pri tio eblis ne dubi. Kaj Ŝtub per nenio povus malhelpi al li, ĉar li fakte ne ekzistis, li estis forigita de tiu ĉi afero. Sed li same ne perdis tempon, ne, ne el tiaj homoj estis Ŝtub, por perdi tempon. Kaj ion li tamen atingis, ion, tre por Bodrostin neatenditan...

– Kioma horo, Ŝtubeto? – demandis Zosja.

Li respondis kaj kisis ŝian varman kolon. Tio estis ankaŭ adiaŭo. «Ĉu vere adiaŭo? – pensis li. – Kiel strange. Se tio estus almenaŭ en sufiĉa grado celkonforma...»

– Mi dormas kaj dormas, – diris Zosja. – Kaj vi – neniam.

«Ne, celkonforma, – determinis li por si, glatumante ŝian manon. – Tute celkonforma. Unue, la ĉefa atestanto de la akuzanta flanko iĝos plene diskreditita, kio povos konfuzi ankaŭ Bodrostin-on. Ne certe, sed povos konfuzi, ĝuste tial, ke li ja estas ne koruptulo, sed sektano. Poste, havante respektivajn materialojn, Zolotuĥin agos pli decide. Kaj, fine, estos ekskludita ebleco de tio, kio, sendube, estas preparita por mi de Abakumov. Sekve, al la familio estos ne tiel malfacile».

Zosja subite eksidis en la lito, kvazaŭ ion ektiminte. Li kisis ŝian malfortan ŝultron.

– Kial vi ĉi tie malĝojas, Ŝtubeto, – diris ŝi, prenante lian vizaĝon per la manoj kaj kisante demalsupre al la malmola mentono. – Sidas kaj malĝojas. Ĉu vi matenmanĝis?

– Jes, – mensogis li, ne memorante, ke ne matenmanĝis.

– Ho, neĝo falas! – ekkriis Zosja, rigardante en la fenestron super la ŝultro de Ŝtub. – Kaj la infanoj foriris en dio scias kio. La knaboj eĉ sen paltoj.

Ŝtub returniĝis. Trans la fenestro estis flugantaj maloftaj blankaj muŝoj.

– Tio estas ankoraŭ ne neĝo, – diris li. – Ĝi degelos.

– Aŭskultu, mi tute ne havas monon, – diris ŝi, – la knaboj ĉu vi scias kiel manĝegas. Ia senfunda domo...

– Eble, puto? – korektis li aŭtomate.

– Tio estas tutegala, vi ja komprenas. Ili manĝas konkure unu kun la alia – Alĉjo kaj Kraĥmalnikov. Alĉjo havas ideon, ke Kraĥmalnikov-on necesas nutri, kaj li mem pro tio manĝegas. Ili trempas terpomon en sunfloroleo aŭ en grasmiksaĵo kaj manĝaĉas. Hieraŭ eĉ sen salo...

– «Kaj ni ĝin eĉ nesalitan», – mallaŭte diris Ŝtub.

– Kiel tio?

– Tio, Zonjo, estas el Turgenev, – klarigis Aŭgusto Janoviĉ kaj leviĝis. El la poŝo li prenis tutan monon, kiun li havis, kaj metis sur la ŝranketon. – Legu Turgenev-on.

– Kio estas al vi? – atente rigardante al la edzo, demandis ŝi. – Vin simple ne eblas rekoni.

Ŝtub ne respondis. Estis aŭdeble, kiel, malferminte la pordon per sia ŝlosilo, en la kuirĉambron trairis Tereŝĉenko kaj kiel li tie kolere serĉis kalori-riĉan manĝaĵon. Trovinte nenion konvenan, li pro ĉagreno eltrinkis lakton, kiun li malŝategis, kaj ekiris en la aŭtomobilon.

Jam en uniforma palto Ŝtub ankoraŭfoje eniris al Zosja.

– Aŭgusto, – sidante en la lito kaj kovrinte sin ĝis la gorĝo per la litkovrilo, kun timo diris ŝi, – rakontu al mi ĉion. Ĉu vi havas malfeliĉon?

– Tute nenion, – diris li kiel eble plej vivĝoje. – Estu sana, Zosjeto. Mi revenos malfrue.

Dum ankoraŭ sekundo li staris en la porda embrazuro. Kaj ekhastis. Restis ankoraŭ tre multe da farenda, li, tamen, ĉion planis, sed povis ja okazi deflankiĝoj. Dum li devis ĉion sukcesi.

– Bone vi vivas, – diris al li Tereŝĉenko, kiam li eksidis apud li. – Pri nutraĵoj necesas iel pensi.

Ŝtub ne respondis.

– Proprajn infanojn vi havas tri, ankoraŭ la fremdan sur vian kolon sidigis, sed en la grenejo musoj ĵurnalojn legas. Necesas pensi.

– Al la regiona komitato, – diris Ŝtub.

Zolotuĥin same rimarkis malsanecan aspekton de Ŝtub. Li estis trinkanta teon, kune kun li iomete trinkis ankaŭ Aŭgusto Janoviĉ.

– Ĉu je malario vi neniam malsanis? – demandis Zinovio Simonoviĉ. – Jen Saĉjo en la nuna somero kaptis en Mez-Azio, saman aspekton havis.

– Kaj kiel li ĝenerale?

– Vivas sen zorgoj. Lia afero estas junula. En sciencojn li enfosiĝis kun tuta, kiel oni diras, vervo. Kaj la specialecon ŝanĝis – intencas iĝi kirurgo. Se tiel diri, baptita de la forpasinta Bogoslovskij.

Ŝtub verŝis al si ankoraŭ el la bolkruĉo.

– Vi la sanon ne neglektu, – edife prononcis Zolotuĥin. – Kioman fojon mi ripetas, al mi tiuj ĉi ruĝaj fostetoj-monumentoj anstataŭ vivaj laborantoj – ĝis tiom tedis. Kaj entute, al nenies sepultoj mi iros, al mi tedis, sed al la mia mi gastame invitas.

Li laŭte ekridis.

– Kaj al la mia? – subite demandis Ŝtub serioze kaj eĉ severe.

Zolotuĥin iom perpleksiĝis:

– Kial vi?

– La kapo malbone funkcias, – diris Ŝtub. – Probable, la kontuzo eksteren iras. Tolereblas, sed al tiu ĉi penso mi kutimiĝis. Nur al Zosja estos malfacile. Ŝi estas neadaptita.

– Ĉu vi intencas ion entrepreni? – suspekteme kaj tute mallaŭte demandis Zolotuĥin. – Ĉu malagrablaĵoj? Mi vin avertadis, diablo vi obstina, mi diradis... Kaj kun tiu Aglaja Petrovna... Ŝi ja la sangon havas saman kun la nevo...

– Aglaja Petrovna Ustimenko estas honestega komunisto, – diris Ŝtub. – Kaj vi tion komprenas, Zinovio Simonoviĉ, tute same, kiel mi.

Li leviĝis.

– Vi atentu, – minacante per la pugno kaj same ekstarante, prononcis Zolotuĥin peze. – Vi, Aŭgusto Janoviĉ, ne povas...

Subite li eksilentis.

– Mi iomete laciĝis, – diris Ŝtub per glata voĉo. – Malbone la kapo funkcias. Ne indas atenti tion. Ĉio pasos, kaj ĉio estos bona. Ĉio estos eĉ bonega. Sed iam okazas iomete malfacile...

En la Departemento li ordonis al Gnetov alporti al si la «aferon», kun kiu Bodrostin veturis en Moskvon. Krom la «afero» estis ankoraŭ paketo. El ties enhavo sekvis, ke kaj Svirelnikov, kaj Oĵogin jam donis siajn klarigojn persone al Abakumov pri la sendita en Unĉanskon Ustimenko.

– Jen, Viĉjo, – diris Ŝtub, – jen, kara kamarado. Partizanas mi kun vi, distordas, rompas la ordon. Sed jen demando en la problemo: kiaj partizanoj ne partizanas?

– Kaj ĉu ni estas partizanoj? – rigardante al la malalta Ŝtub per adorantaj okuloj, demandis Gnetov. – Mi neniam pensis...

– Ja ne oficistoj, ne. Ĉar, konsentu, Viktoro, ĉu komunisto povas esti oficisto?

– Sed se oni ordonos?

– Eblas ankaŭ tiel percepti, ĉio eblas. Sed tamen ne necesas. Ĉar ĉi tie la ĉefa estas celkonformeco kaj utilo por la afero. Por la afero de komunismo. Ĉu vi min komprenis, kamarado Gnetov?

– Mi vin komprenis, kamarado Ŝtub.

– Kaj bone, ke komprenis. Nun eksciu por mi detale, kiel statas la sano de majoro Bodrostin? Por kiom al li estas preskribita litkuŝado? Ĉu ne permesos al li bonkoraj doktoroj, dio savu, eliri al laboro ankoraŭ ne refortiĝinta? Do, jen – je mia nomo – neniuokaze. La vivo de kamarado Bodrostin estas kara por la popolo. Ĉu vi komprenis? Kun tuta graveco. Kaj kamaradon Kolokolcev-on al mi kun la dosiero de Gorbanjuk – urĝe.

Restinte sola, Ŝtub malfermis la vazistason: necesas bone malvarmigi la kabineton. Li ankaŭ tion antaŭzorgis. Poste li okupiĝis pri poŝto. Tiu, kiu estis liverita de Bodrostin. Ĉi tie ankaŭ pri Zolotuĥin kaj Losoj venis direktivoj, ankoraŭ ne tute konkretaj, sed malligantaj la manojn al la nova viculo de Ŝtub. Verdire, tute ne al viculo. Morgaŭ, postmorgaŭ, maksimume post semajno subkolonelo Bodrostin iĝos estro en ĉiuj okazoj. Ŝtub scipovis legi paperojn, scipovis kompreni ilian kovritan, sed jam preparitan al malkovro sencon.

– Nu, kamarado Kolokolcev, malnova ĈK-ano kun ŝtala rigardo, – demandis li, kiam Sergio eniris, – laŭ onidiroj, vi ĉiutage la infanon vizitas?

– Ja la knabino ne kulpas, – morne respondis Kolokolcev. – Ne ŝi ja la oron ŝtelis. Kaj ne ŝi homojn sub la kvindek okan artikolon[113] kondukadis... Ŝi neniel kutimiĝos al la orfejo.

– Eksidu!

Kolokolcev eksidis. Sur lia vizaĝo rigidiĝis sufere abomenanta esprimo.

– Ĉu vi laciĝis?

– Eĉ tiu vorto ne konvenas, – respondis Sergio. – Kiam mi faris akuzon kontraŭ ŝi? Bodrostin forveturis la kvaran... Do, la sesan – ĉu tiel? Kaj jam la sesan ŝi komencis paroli. Mi tiajn sinjorinojn neniam vidis kaj ne pensis, ke tielaĵo vivas en la mondo...

Ŝtub estis malrapide foliumanta la aferon per sia malgranda fortika mano. Kolokolcev subite rememoris, kiel pafadis Aŭgusto Janoviĉ kaj kiel ne tremis lia mano. Sed nun tremeras la fingroj.

– «Demando», – voĉlegis Ŝtub. – «Kun kia celo vi kalumniis grupon de tute senkulpaj medicinaj laborantoj, sciante, ke...»

Frapinte al la pordo, eniris Gnetov kaj raportis, ke al Bodrostin pli frue, ol post dek tagoj, en la laboron iri oni neniel permesos.

– Komprenite. Nun telefonu, kamarado Gnetov, al doktoro Ustimenko kaj ĝentile petu veturi al mi por dek minutoj. Senprokraste.

La pordo fermiĝis. Kolokolcev trinkis akvon kaj ree sidiĝis en la fotelon. Ŝtub plu estis leganta.

– Nu, do, ĈK-ano kun ŝtala rigardo, mi vin gratulas, – diris Aŭgusto Janoviĉ, ferminte finfine la paperujon. – Brila afero. Bonajn homojn, ni esperu, ĝi savos. De tiaj depozicioj nenien eblas foriri. Ĉu Zakadiĉnaja ne troviĝis?

– Tute malaperis.

– Necesas serĉi. En la historio kun Gorbanjuk, interalie, pli klare ellaboru, kamarado Kololokcev, detalojn de la kalumnio pri ŝia edzo – inĝeniera generalo. Estas tro supraĵe dirite. De la portreto de Gorbanjuk sortoj de homoj multe dependas. Ju pli plene ŝia imago estos de vi modlita, des pli multe da espero. En la senco de bona espero. Ĉu kun Gubin vi konversaciis?

– Hodiaŭ je la dek unua kaj nul-nul.

– Kiel li?

– Jam sciis, ke Gorbanjuk estas arestita. Tre ektimis, ke – pro kalumnio. Tuj faris plenan retroiron.

– Dokumentoj?

– Li ĉion skribis, rapide, kulture. Kaj dankis, forirante.

– Jesakov-on ne forlasu. Li atendu la juĝon.

– Kaj li mem, kamarado kolonelo, eĉ por oraj montoj ne forveturos. Jen paro – li kaj Gorbanjuk.

Ŝtub subite kunpremis la tempiojn per la polmoj. Kaj fermis la okulojn sub la okulvitroj.

– Kion vi? – ektimis Kolokolcev.

– Ja nenion, – respondis Aŭgusto Janoviĉ. – Pri vi mi kontentas. Kaj pri mi. Bodrostin, onidire, estas ĈK-ano, sed ankaŭ ni estas nemalbonaj knaboj. Ankaŭ nin eblas fidi. Ĉu vi pensas, Gorbanjuk estas preta por juĝo?

– Tute. Eĉ morgaŭ.

– Kaj se la cirkonstancoj ŝanĝiĝos?

– Ŝi estas malplena, – pensinte, diris Sergio. – El ŝi eliris aero. Tiel ĉe ni en la kontraŭspiona okazadis dum la milito... Ĉu vi memoras Tompĉik-on, en la kvardek kvara? Tio estis vi, kiu diris tiam: «Li estas malplena». Ĉu ne memoras? Sendita sabotisto kun protezo...

– Mi memoras, – nelaŭte diris Ŝtub, – mi ĉion memoras. – Li ekstaris kaj fermis la vazistason. – Cetere, la leteron de Palij pri la mono vi same al tiu ĉi dosiero almetu. Kaj jen ankoraŭ al vi urĝa laboro. Okupiĝu tuj: fari el la depozicioj de Gorbanjuk kaj el tuta tiu ĉi historio kvin-ses foliojn da ekstrakto, por ke la esenco estu komprenebla al ĉiu ajnulo. Mi tion post du horoj bezonos. Kaj iru, se io necesos – mi vokos.

Ekde tiu minuto la tempo por Ŝtub forte akceliĝis. La horloĝaj montriloj ekmoviĝis pli rapide, necesis hasti. Antaŭ ĉio li telefonis al Zinovio Simonoviĉ kaj petis lin senprokraste alveturi. Tio okazis neniam dum la tuta tempo de ilia komuna laboro. La voĉo de Ŝtub sonis tiel, ke Zolotuĥin eĉ ne disputis.

– Legu, – diris li sen ajnaj ĉirkaŭvortoj, kiam la korpulenta regiona sekretario eksidis. – Mi havas proprajn aferojn, kaj vi dume legu. Poste ni drinkos konjakon kaj diskutos.

Lasinte Zinovion Simonoviĉ-on sola kun la du paperujoj en la kabineto, kiu nun apartenis pli al majoro Bodrostin, ol al li, li mem ekiris en la helan kabineteton de la ekmalsaninta majoro, kie akceptis Vladimiron Atanazijeviĉ-on Ustimenkon.

– Ial vin eĉ rekoni ne eblas, – diris Ŝtub, atente fiksrigardante al la alta kaj larĝŝultra doktoro. – Kaj mi ne komprenas, en kio estas la ŝanĝo.

– Ja jen la kostumon oni al mi konstruis, – subridis Ustimenko, – la edzino devigis. Kaj mi dekutimiĝis de civila vesto, eble tial mi aspektas stulte.

– Ne, kial do, la kostumo estas tute deca, – ĉirkaŭirante Vladimiron Atanazijeviĉ-on kaj ĉikaneme pririgardante la fasonon, prononcis Ŝtub. – La ŝultroj estas iomete troaj, sed de tio ja ne eblas foriri...

Ustimenko diris malcerte:

– Oni diras, mode.

Ili eksidis.

Ŝtub ree kunpremis la tempiojn per la polmoj. Kaj iomete sidis kun fermitaj okuloj. Laco ĉiam pli kaj pli venkadis lian antaŭan energion.

– Aŭskultu, doktoro, – nelaŭte diris li, – mi jen kion... Mi deziris vin demandi: ĉu vi estas certa pri via kolektivo?

– Kiel? – ne komprenis Ustimenko.

– Mi demandas pri via malsanulejo. Nur pri ĝi. Ne pri la urbo kaj ne pri la regiono. Pri la malsanulejo.

– Mi nun responsas pri ĉio, – rekte kaj malvarme rigardante en la okulojn de Ŝtub, diris Ustimenko. – Kaj pri la Unĉanska regiono, kaj pri la urbo, kaj pri mia malsanulejo. Homojn, malamikajn al la Soveta potenco, mi ne konas kaj estas certa, ke tiaj en nia etato ne ekzistas. Se vi deziras konvinki min pri malo, tiam tio estas apenaŭ sukcesa provo. Ĉu mi povas iri?

Ustimenko leviĝis. Per unu mano li jam estis apogiĝanta sur la tablo de Bodrostin, per la alia – sur la bastono.

Ŝtub sidigis lin, trankviligis per ia ŝerco kaj komencis demandi pri detaloj de iuj faktoj, pri cirkonstancoj, kiujn li deziris klarigi ĝisfine. Tion li bezonis por plene kontesti la plej abomenajn ĉapitrojn de la duvolumaĵo de Bodrostin.

– Ĉu vi havas bonajn laborantojn? – mallaŭte kaj malgaje demandis Ŝtub konklude.

– Bonegajn, – respondis Ustimenko.

– Ĉu sen mankoj?

– Mi responsas pri ili. Kaj pri iliaj mankoj same.

– Do, bone, – tute mallaŭte prononcis Ŝtub. – Do, tio estas prava.

La latva akĉento subite abrupte eksonis en lia parolo.

– Ni ĉiuj responsas pri ĉio, – kvazaŭ ĝeniĝante, sed tre firme diris Ŝtub, – laŭmezure de ĉiuj niaj povoj.

Kaj per sia malgranda forta mano li firme premis la maldekstran, kripligitan manon de Ustimenko, akompanis lin al la pordo kaj dum kelkaj sekundoj, enpensiĝinte, rigardis, kiel kun peno malleviĝas laŭ la ŝtuparo la lama doktoro...

«Voki pafadon al si!»

Kaj la horloĝmontriloj, al kiuj nun ĉiam pli kaj pli ofte ĵetadis rigardojn Ŝtub, turniĝadis, ŝajne, ĉiam pli rapide laŭmezure de tio, kiel proksimiĝadis al la vespero tiu ĉi longa tago. Kaj kvankam ne ĉiam, rigardinte al la ciferplato, Aŭgusto Janoviĉ rimarkadis, kioma ĝuste estas horo nun, li sentis: necesas hasti, necesas agi pli rapide, pli energie...

La sekretario alportis el la medicinejo paketon da luminalo kaj aĉetis konjakon, monon por kiu Ŝtub prunteprenis de Gnetov. Kaj al Gnetov Aŭgusto Janoviĉ diris:

– Kaj brulŝtipojn al mi, mi petas, Viktoro, oni portu en la kabineton, ne avarante. Mi frostiĝas dum la tuta tago.

Li demetis la okulvitrojn, viŝis ilin kaj, viŝante, tre mallarĝiginte la okulojn, ekrigardis al Viktoro. Liaj okuloj, kiel ĉiam sen la okulvitroj, ŝajnis senhelpaj.

– Se kun mi io neatendite okazos, kaj vi, kiel oni diras, eliros sen damaĝo krom ektimo, – nelaŭte diris Ŝtub, – helpu al Zosja. Da ili nun estas kvin, kaj vi dume ne estas edziĝinta. Ĉu klaras?

– Klaras, sed ne tute, – penseme respondis Viktoro. – Se io okazos kun vi, tiam ankaŭ kun mi. Tio ja estas senduba, ili al ni ambaŭ batos.

– Sed vi estas nur plenumanto.

– Ĉu vi tiel pri mi pensas? Ĉu vi supozas, ke mi ĝuste tiel diros?

– Tiam prenu Serĉjon Kolokolcev-on je la gorĝo. Li same estas fraŭlo...

– Intencas edziĝi, – malgaje diris Gnetov.

– Bone, vi tie interkonsentos, la afero ne urĝas, – diris Ŝtub kaj eniris en la kabineton, kie Zolotuĥin kun nekomprenanta kaj perpleksa vizaĝesprimo, elrektiĝinte, estis leganta en la fotelo.

– Mi pensas, por vi, Zinovio Simonoviĉ, ĝenerale ĉio estas klara. Vi havas marŝalojn, sub kies estrado vi militis. Ili vin ne fordonos. Tio estas homoj kuraĝaj, puraj, honestaj. Jam hodiaŭ vi devas veturi en Moskvon, tuj, senprokraste. Vi scias, kompreneble, ne de mi, alie al mia familio estos tute malbone. Unuvorte, de iu. Mi dume ĉion ĉi laŭforte retenos. Mi faros ĉion, vi povas kredi.

La horloĝo en la angulo kun sonoro batis la sesan. Diablo scias kiel flugis la tempo! Zolotuĥin plu rigardis al Ŝtub per nekomprenanta rigardo.

– Po glaseto, – diris kolonelo. – Tio estos kaj por adiaŭo kaj je la estonteco: mi kredas, Zinovio Simonoviĉ, ne povas ne kredi...

La latva akĉento subite ree aŭdiĝis en lia rusa parolo. Ĉu pro senekzempla emocio? Aŭ pro tio, ke lia gorĝo premiĝis?

– Malvarma tago estas hodiaŭ, – neatendite diris li. – Tre malvarma.

– Jes, malvarme estas ĉi tie ĉe vi. Ni jam hejtas.

Ŝtub petis:

– Sidu ankoraŭ minuton, bonvolu. Tuj oni al mi unu dokumenton liveros por vi – ĝi al vi necesos. Tio estas rilate de civitanino Gorbanjuk kaj ŝia kalumnia agado. Tio estas dokumento firma, kontraŭ ĝi iu povos rompi la dentojn. Evidentiĝis, kiel mi eksciis, ke jam en la komenco de la enketado pri la afero de Palij al vi estis telefonvoko desupre... Ĉu vi memoras? Ke kvazaŭ mi ĉi tie la leĝon rompas kaj la kompatindan vidvinon turmentas. Ĉu de Berija persone estis la voko?

– Nu, mi memoras, – morne respondis Zolotuĥin.

– Ŝia laboro.

– Do, jen kiom serioza estas la sinjorino?

– Eĉ tre serioza.

Ŝtub vokis Kolokolcev-on, tiu alportis paperujeton. Duope kun Ŝtub Zinovio Simonoviĉ foliumis ĉiujn ses paĝojn da tajpita teksto, kaj tremo de abomeno skuis tutan lian grandan, fortan korpon.

– Nekredeble! – diris li.

– Homo kapablas al ĉio, – respondis Ŝtub ne sen amaro en la voĉo. – Kaj al tre alta kaj al tre malalta. Al terure malalta. Kaj tiam oni ne kompatu. Ne eblas. Tiam oni amputu la gangrenan organon, por ke ne pereu la tuta organismo.

– Kiel Ustimenko vi parolas, – notis Zolotuĥin.

– Ja inter kuracistoj kaj ĈK-anoj estas io simila. Inter kirurgoj kaj ĈK-anoj.

– Sed Bodrostin via...

Pri Bodrostin Ŝtub respondis, ke tiu devus labori ne en tiu ĉi fako. Kvankam apenaŭ en la nunaj kondiĉoj tia opinio estos konsiderita.

– Oni konsideros! – kun minaco en la voĉo promesis Zinovio Simonoviĉ. – Mi al la partio ne en la tago de la Venko aniĝis. Kaj miaj vundoj jam ekde la bataloj kontraŭ Denikin[114] doloras.

Aŭgusto Janoviĉ ekrigardis al sia grandega amiko. Ekrigardis iomete degne kaj samtempe kun envio, iomete kompate kaj samtempe kun espero. Sed nenion diris. La horloĝaj montriloj turniĝis ĉiam pli kaj pli rapide. Soldato alportis brakplenon da betulaj brulŝtipoj, Ŝtub ordonis alporti pli. La luminalo estis en la poŝo. Ĉio iris bonege. Kaj Zolotuĥin tuta ardiĝis antaŭ la atendanta lin batalo. Tiu ne retiriĝos. Necesas nur ankoraŭ aldoni al li ardon.

Kaj la kolonelo aldonis ardon: pri la morto de Bogoslovskij, pri la tuta kolekto da kalumnioj kaj denuncoj, pri la ŝtelita oro kaj plateno, pri la ŝtelita mono de Palij, ricevita de faŝistoj, pri Hebeisen, pri kiu Gorbanjuk skribis kun speciala kolero. Duope ili ankoraŭfoje trarigardis en detaloj la kompilitajn de Kolokolcev memornotojn kaj «priparolis», kio estas ĉi tie ĉefa, kaj kio – akcesora, kaj kien necesas iri, kiel paroli, kion strebi...

– Nu, kaj vi mem? – subite rememoris Zolotuĥin. – Kial vi ne veturu? Kune? Ĉu?

Aŭgusto Janoviĉ nur ridetis al infaneco de tia starigo de la demando.

– Pri mi eĉ ne temas, – ree kun la latva akĉento diris li. – Mi estas likvidita kiel malprofita. Kaj jam fermita.

Li verŝis al Zolotuĥin kaj al si konjakon kaj telefonis al la stacidomo pri rezervado de bileto hodiaŭ al Moskvo por kamarado Zolotuĥin. Jes, molan lokon. Jes, Ŝtub. Enskribu, ne forgesu.

– Diablo vin scias, kia en vi estas energio, – miris kaj eĉ ridetis finfine Zinovio Simonoviĉ. – Mi rirgardas kaj miras.

– Ja mi estas malnova skolto, – diris Ŝtub, – ĉe ni okazadis krizoj pli seriozaj, ol tiu ĉi. Tie ja nur kio estis pli facila? La familio ne ŝarĝis. Sed ĉi tie estas kvin homoj, voki la pafadon al si estas pli malfacile!

– Kian tian pafadon al si?

– Okazadis epizodoj en la milito. Determinitaj de celkonformeco.

– Ion vi al mi, Aŭgusto Janoviĉ, ne findiras.

– Kaj nun po akcela glaseto, – respondis Ŝtub. – Mi ankoraŭ havas multajn aferojn.

– Vi, evidentiĝas, estas drinkemulo?

– Mi povas, kiam necesas.

– Do, ĉu hodiaŭ necesas?

Ili tintigis la glasetojn starante: la malgranda Ŝtub kaj la grandega Zolotuĥin. Poste ili interkisiĝis – la unuan fojon dum la tuta tempo de la komuna laboro. Poste Ŝtub ŝlosis sin, petis en la konektejo lin kun neniu konekti, demetis la tunikon kaj skrupule, kun scio de tiu laboro, ekhejtis sian grandegan fornon. La malfeliĉo bruligadis lian bruston, sed li baldaŭ superis tion – li ja scipovis superi ĉion. Kaj Tjanjon kun Tutunjo, kiuj, kvazaŭ spite, ĉiam trudiĝadis al li, li pelis for. Kaj Alĉjon kun liaj ĉiamaj solidaj konversacioj. Li pensis nur pri la afero kaj pri tio, kiel pli aŭtentike ĉion plenumi.

La forno brulis, prilumante lin per dancantaj briloj. La supran lumon li estingis, la kurtenojn fermis, lumis nur la tabla lampo.

Viŝinte la okulvitrojn per poŝtuko, li eksidis apud la tuta paperaro, kiun hodiaŭ alveturigis de Abakumov Bodrostin, kaj atente relegis la rezoluciojn de la alta estraro. La loko, kie devis stari lia subskribo, estis ankoraŭ blanka. «Tia ĝi restos por ĉiam, – pensis Ŝtub. – Ĝuste tia».

Kaj skribis kvazaŭ antaŭparolon por la tuta duvoluma afero. Mallongan, koncizan, per malvarmaj vortoj, per glaciaj frazoj, sed ĝenerale – brulantan de malamo. Li priskribis Gorbanjuk-on, sed ne tiom ŝin, kiom tiun aferon, kiun kun tia brilo finis Kolokolcev. Li skribis, relegis, pensis iom, ferminte la okulojn, kaj ankoraŭ alskribis duonpaĝon. Nun ĉi tie ĉio staris sur sia loko, ĉio estis dispoziciita laŭ kreskanta ordo, ĉiu sekvanta frazo estis pli forta kaj timiganta ol la antaŭa, kaj la subskribo staris kiel verdikto: Ŝtub. Verdikto al kiu?

Ĉiujn paperujojn li metis en la gardoŝarnkon, la ŝlosilojn formetis en la poŝon kaj elfumis ankoraŭ cigaredon. Li fumis, kvazaŭ laboris. La ĉefa afero konsistis en tio, ke ne malfortiĝu la risorto. Estis la deka horo, kiam li telefonis al Nadeĵda Lvovna kaj demandis ŝin, ĉu forveturis Zinovio Simonoviĉ.

– Jes, kvazaŭ spite ĉio aranĝiĝas, – respondis ŝi. – Kaj lia humoro – simple ne eblas mildigi.

– Ĉu li estas kolera?

– Terure.

– Tio estas bone, ke kolera. Tre bone.

– Mi vin, Aŭgusto Janoviĉ, ne komprenas. Li ja la dudek duan havas kunvenon de la aktivularo.

– Ĉiuj ni havas kunvenon de la aktivularo, – diris Ŝtub. – Nu, bonan nokton.

La deĵoranto de la stacidomo konfirmis: jes, kamarado Zolotuĥin forveturis, ĉio estas en plena ordo, la loko estas oportuna, malsupra.

Necesis telefoni hejmen. Sed por tio al Ŝtub ne sufiĉis fortoj.

Ne povis sufiĉi.

Jam kun peno per la lastaj fortoj li sternis por si sur la sofo, petis la deĵoranton ne veki, eĉ se telefonos Moskvo, malvestiĝis kaj kuŝiĝis. Je la dek unua li komencis preni luminalon: du tablojdojn, post dek minutoj ankoraŭ du, poste la lastajn du. Li kuŝis iom kviete, eltrinkis restaĵojn de la konjako, elĵetis cigaredstumpojn en la fornon, plenan de brulaĵoj, flagrantaj per bluaj lumoj. Ĉu tempas?

«Stranga vorto – tempas», – pensis li.

Turninte por kelkaj sekundoj la ŝaltilon de la lustro, li atente pririgardis la kabineton. Ĉio estis ĉi tie en ideala ordo, kiel li ŝatis. Ĉu nur escepte de la konjaka botelo? Sed ankaŭ ĝi havis sian rolon: kvazaŭ li drinkis kaj forte ekdormis. Drinkis kaj fermis la fornon antaŭ la tempo. La ĉefa estas, ke la veraj motivoj venu en nenies kapon. Ĉiuokaze – ke ili ne estu evidentaj.

Nun venis la tempo.

Forte paŝante per la mallongaj, muskolaj kruroj, sur kiuj blankis cikatroj – tiu damnita mino, – Ŝtub aliris la fornon. Malfermis la supran pordeton, dense enŝovis la krudferan fajrodampilon kaj, konvinkiĝinte pri tio, ke la blu-verdaj fajretoj fleksiĝis al la flanko de la kabineto, kvazaŭ ekpetis enlasi ilin, frapfermis la krudferan pordeton de la fajrujo. Tio estis ĉio. Lia tago finiĝis. Kaj lia laboro. Nun la verda kahela forno komencis sian laboron – tiel estis ordonite al ĝi.

La horloĝmontriloj nun kvazaŭ bremsis sin, ekiris pli malrapide.

Aŭ tiel ŝajnis al li tial, ke la laboro finiĝis?

La luminalo estis konfuzanta la pensojn de Ŝtub.

Aŭ eble, la haladzo estis faranta sian aferon?

Karbonoksido?

Kia estas ĝia formulo?

«CO»? Ĉu tiel? Tamen, por kio al li necesas la formulo.

La lasta, pri kio li pensis, estis celkonformeco: Ustimenko, Ŝĉukin, Hebeisen, Sainjan, Gabaj, Volovik, Neĉitajlo, la edzino de Ŝĉukin, Mitjaŝin. Naŭ. Li estas unu. Kaj Zolotuĥin kaj Losoj?

Kaj ankoraŭ li forpelis de si Tutunjon, por ke ŝi ne vidu tutan ĉi tiun aĉaĵon, Tutunjon, kiu neniam ekscios. «Haladziĝis». Kun tio ĝisvivos Tjanjo kaj Tutunjo sian vivon. Kaj Alĉjo. Kaj la alia... kiel li nomiĝas... la fremda, la malfremda knabo...

Kiam la korpon de Ŝtub oni alveturigis en la malsanulejan kadavrejon por nekropsio, la doktoroj, flegistinoj, brankardistoj kaj brankardistinoj estis plantantaj arbidojn. Al ĉiu juna arbeto la diligenta Nora alligadis etikedon, kaj Mitjaŝin, kiu ĉion scipovis, estis akriganta ŝpatojn kaj komandanta, kiel vera ĝardenisto. Kaj Sainjan estis fosanta, kaj Neĉitajlo, kaj Ustimenko. Ili eĉ la jakojn demetis – en tiu ĉi tago denove estis varme. Kaj ankaŭ Barbara venis por helpi. Plantante junan aceron proksime de Henjo Ŝĉukina, ŝi petis:

– Teodoro Teodoroviĉ diru al Ustimenko, ke al li estas malutile labori per tia granda fosilo. Ja estas peze!

Kaj Ŝtub kuŝis sur la zinkita tablo sola, kovrita per tuko, kaj kvazaŭ atendis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.