|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MI RESPONSAS PRI ĈIOAŭtoro: Jurij German |
©2026 Geo
|
Kaj tiam Barbara ekvidis la vizaĝon de Vlaĉjo – kun forte elstarantaj vangostoj, kun streĉita haŭto de ankoraŭ malsaneca, hospitala kolornuanco, kun malhelaj brovoj, la vizaĝon, malsekan pro pluvo. Kaj subite ŝi miris: li staris super tiuj ruinoj tiel, kvazaŭ ne rimarkadis ilin, kvazaŭ ne ruinoj – kriplaj kaj funebraj – sterniĝis antaŭ li, sed grandega glata kampo, kien jam estis alveturigitaj bonegaj materialoj, el kiuj li konstruos novan kaj belan domon – puran, majestan kaj necesan al la homoj ne malpli, ol necesas al ili pano, akvo, suna lumo kaj amo.
La faranto kaj kreanto staris, apogante sur la bastono, sub longa, teda aŭtuna pluvo. Kaj ekzistis por li nek la pluvo, nek mordanta, angora, delonga odoro de detruo kaj cindro, estis nenio, krom la afero, al kiu li servis.
– Kara mia, – plorante kaj jam ne viŝante la larmojn, mallaŭte kaj ĝoje diris Barbara. – Kara mia, amata, sola, kara mia homo!
– Ĉu ni povas veturi? – interesiĝis la ŝoforo. Li kaj kompatis sian pasaĝerinon, kaj abomenis, ke ŝi tiel «forte emociiĝas» pro tiu lama kreteno, kiu nesciate kion perdis ĉi tie, sur la neloĝata terpeco.
– Nu, do... veturu... – tra larmoj respondis Barbara, plu fiksrigardante la svagiĝantan sub la pluvo, forirantan en la ruinojn silueton de Ustimenko. – Veturu. Nun estas fino.
Ustimenko retrorigardis – al li malhelpis koncentriĝi la sono de la taksio, glitanta surloke en koto, de tiu trivita germana DKW. Diablo scias pri kio li pensis dum la tuta hodiaŭa mateno, tiu faranto kaj kreanto, kia li ŝajnis al Barbara el malproksime. Se ŝi vidus Vlaĉjon pli proksime, de ŝi nenien kaŝiĝus esprimo de perplekseco en la okuloj, tiel nekaraktera por li.
«Por kio mi ĉi tien alveturis? – demandis Ustimenko sin jam en la fervojstacio, tie, kie estis konstruata nova stacidomo kaj kie jam altis monumento al la gvidanto de la popoloj. – Por kio? Ĉu oni proponis al mi malmultajn urbojn, kie mi povus labori?»
Li eltrenis la valizojn kaj korbojn el la vagono – Vera scipovis momente ĉirkaŭkreskiĝi per aĵoj – kaj ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis: Barbara ne estis. Tiam li ekiris post sia aŭstro. Hebeisen en sia stulta ĉapeto-tineto kaj en forte trivita oficira palto malrapide ĉirkaŭrigardis el la platformo la estontan stacidomon kaj singarde malleviĝis sur la peronon.
– Bitte! – diris Eŭgeno. – Bitte, Herr Professor!
Ili ekparolis pri la vojo malantaŭ lia dorso, kaj Ustimenko plu atendis, ke Barbara aperos. Atendis kaj ne agnoskis tion, ke li atendas ĝuste ŝin. Kaj kvankam li bonege sciis, ke ne tia estas ŝia karaktero, por amike renkonti «malnovan kamaradon», tamen li eksentis kaj ofendon, kaj naŭzon, kaj koleron. «Ja pro kia diablo mi alveturis ĝuste ĉi tien?» Alveturis kaj alveturis, saluton, Unĉansko, saluton, Eŭgeno Rodionoviĉ, jen konatiĝu – mia edzino, mia bopatrino, mia filino, ĉio estas kiel ĉe homoj, kaj kun ni estas profesoro – fama patologo Paul Hebeisen, fiero de Aŭstrio, kiu ŝovis sian famegulon en neniigan koncentrejon nur pro lia kredo je potenco de la Ruĝa Kruco.
...La DKW finfine elrampis el la flako, turniĝis kaj forveturis. Kaj la faranto kaj kreanto plu staris sub la pluvo kaj ĉirkaŭrigardadis sian estontan mastrumaĵon kun timo, preskaŭ kun teruro. Kaj ĉu tion ĉi la impertinenta Eŭgeĉjo opiniis «restarigebla»? Blufanto kaj grasa mensogulo! La samo, kiel kun la loĝejo, sed eĉ pli forta. Kaj Ustimenko ree ekaŭdis la ironian kaj humile malestiman voĉon de Vera Nikolajevna: «Vlaĉjo, ĉu tio estas, kie ni loĝos? Sed ni ja estas kvar, Eŭgeno Rodionoviĉ! Eble, Vladimiro Atanazijeviĉ forgesis vin sciigi, ke li havas edzinon?»
Ne, Eŭgeno bonege sciis, ke Ustimenko edziĝis. Kaj ke la novgeedzoj havas filinon, li same estis informita. Tamen, oni ne sciigis al li, ke la bela Vera Nikolajevna venos ĉi tien ankaŭ kun la patrino, sed eĉ Vladimiro Atanazijeviĉ mem estis informita pri tio nur du tagojn antaŭ la forveturo. Kio koncernas la aŭstron, do li estas provizita per lito en ĉambro por du homoj en la Domo de kolĥozano. Tio estas tute nemalbona!
Ustimenko eĉ skuis la kapon, por forpeli la stultajn pensojn kaj koncentriĝi sur la laboroj, kiujn li devos plenumi ĉi tie, kie blovis apokalipsa vento de detruo. Nun li vidis per la propraj okuloj, ke ili bombis kaj pripafis la malsanulejan domaron, kvazaŭ la terapio, kirurgio, urologio, ginekologio kaj aliaj klinikoj estis militaj objektoj de granda strategia valoro.
Kial?
Tio, kio mortis, kiel oni scias, estas silentema. Kiu povis rakonti, kion nome faris ĉi tie la faŝistoj post la senmorta heroaĵo de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, rompinta al ili la tiom pedante ellaboritan planon de la operaco «Nokto kaj nebulo XXI»? La mortintoj silentis, kaj la vivantaj murdistoj pri tiuj temoj preferis ne babili. En tiuj tempoj ilin – ankoraŭ okazadis – oni pendumadis.
«Sed mi ja ne estas konstruisto, – incitite kuntirante la brovojn, pensis Ustimenko, – mi en ĉiuj ĉi konstruadoj estas absolute malklera homo. Kaj eĉ ne ajna konstruisto sukcesos kun tia skalo. Kaj ne nur ne ajna, sed necesas speciala, granda, talenta. Kie mi tian trovos? Kiu lin donos al mi? Kaj se oni donos, tiam kian? Kaj kiam mi komprenos – kia li estas konstruisto?»
Timante la estontecon kaj kolerante pri si, pri sia facilanimeco kaj pri Barbara, pro kiu li alveturis ĉi tien, Ustimenko plu iradis kaj iradis sub la pluvo, pikante per la bastono frakasitajn brikojn, rustan feron, torditajn, elrampintajn el la tero tubojn, plu pririgardadis funelojn, en kiuj malvarmis bruna akvo, plu kuntiradis kaj kuntiradis la brovojn pri la disŝiritaj fenestroniĉoj de la eksa onkologio, el kie kun bruo elflugadis hirtitaj kolomboj.
«Kaj por kio ĉi tie necesas ĉefkuracisto? – demandadis sin Ustimenko. – Ja tiel oni ne faras – ĉefkuracisto de ruino. Ĉefkuracisto poste venas – jam en malsanulejon. Li rimarkas nefinfaritaĵojn kaj atentigas pri ili la konstruan organizaĵon – jen kiel tio devas esti!»
Sed kial ĝuste tiel devas esti?
Lia memoro konservis tion, kion li legis: en la pasintaj tempoj kaj en Peterburgo, kaj en Moskvo, kaj en Ĥarkovo, kaj en Kievo, kaj en Odeso famiĝintajn poste malsanulejojn kaj klinikojn nepre konstruadis doktoroj mem. Ili, veraj ĉefkuracistoj, sed ne ĉefkuracistoj-superrigardantoj, veraj resanigistoj, sed ne oficistoj de medicino, konstruadis siajn malsanulejojn kune kun arkitektoj, sed ne venadis por ĉio norma kaj preta kun ĉiuj elspezoj kaj malprofitoj, aperintaj ĝis la fino de la konstruado, kun ĉiuj stultaĵoj, malperfektaĵoj, fuŝaĵoj kaj maloportunaĵoj. Ili – la veraj ĉefkuracistoj – mem projektadis laŭforte, tamen oportune por sia scienco, sed ne por entreprenistoj. Ili konstruadis kune kun la arkitektoj, kverelante kaj kalkulante monbiletojn en la trezorejo, konstruadis, kune kontrolante ŝtelistojn-entreprenistojn, ĝustatempe kaptadis ilin ĉe ŝtelo, ili elpeladis friponojn aŭ nescipovantojn kaj finkonstruadis tiel, por ke ili ne povu plendi poste – mi enkaĉiĝis, oni min trompis, mi kun mia medicina klero ne povas okupiĝi pri tiaj bagateloj!
Ne, se vi jam iĝis ĉefkuracisto, subkomprenante sub ĉefkuracisto ĉefan kuraciston, sed ne oficiston, tiam bonvolu komenci de la komenco mem: konstruu por vi malsanulejon, en kiu vi povos mem responsi pri ĉio antaŭ sia konscienco. Vi operaciados, vi kuracados, vi resanigados, vi ankaŭ por kuracistoj, kiel oni diras, «kreados kondiĉojn» – do kreu, sed ne transmetu la responson sur aliulojn, kiel vi ne transmetadis, ŝajne, dum la jaroj de la milito, kiu, certe, finiĝis, sed rezultis tiel, ke ankoraŭ ne baldaŭ ĉiuj povos okupiĝi ekskluzive pri siaj propraj specialecoj laŭforte kaj laŭscie...
Pensante tiel, li viŝis la malsekan vizaĝon per la grandaj manplatoj, viŝis per la mano ankaŭ la harojn – akvo tuj fluis sub la kolumon. Kripligita per eksplodo, trarustiĝinta fera trabo kuŝis antaŭ li, leviĝante supren, sur amaso de frakasitaj brikoj. Apogante sin sur tio, kion la panjo de Vera nomadis rafinite – «via promenbastoneto», Ustimenko grimpis laŭ la trabo sur la brikojn, laŭ la brikoj – al truo en la muro kaj subite rekonis la vestiblon de la kliniko de Postnikov: certe, ĉi tie estis la vestejo, ĉi tie sidis deĵoranta flegistino, tie, apud la ŝtuparo, ordinare kunvenadis studentoj antaŭ kiam Ivano Demetrijeviĉ kondukadis ilin en malsanulajn ĉambrojn.
En lia animo subite iĝis aĉe – li rememoris Postnikov-on, kiel li staris tiam, en la kvardek unua jaro aŭtune apud la armea komisariato, kvazaŭ forlasita de ĉiuj, kaj kiel li diris per kulpa voĉo, ke oni lin «ne prenas, ĉar jam estas malfrue». Kaj tiujn liajn amarajn vortojn – «amo ne estas trudebla!» Ne kolerajn, sed ĝuste amarajn! Ne, ne povas esti, ke Eŭgeĉjo evidentiĝu prava. Eble, nur Ĵovtjak...
Sed ankaŭ pri Ĵovtjak al li estis malfacile imagi tielaĵon. Malfacile, malgraŭ tio, ke tiu homo ĉiam estis por li abomena. Malfacile, ĉar li neniam povis imagi al si perfidon...
Super lia kapo estis peco de tegmento, ĉi tie ne fluis akvo, sed same odoris je putro kaj antaŭlonga incendio, same kiel ĉie en la malsanuleja domaro, kaj same aŭdeblis neniaj homaj voĉoj, kiel ankaŭ ĉie sur tiu ĉi frakasita, disŝirita, plugita de milito tero.
«Ĉu mi levos ĉion?» – denove pense demandis sin Ustimenko. Tamen, se diri tute sincere, li demandis tute ne sin. Li demandis Barbara-n, kvankam, certe, ne agnoskis tion.
Preter sia volo, pensante pri tio, kio estis antaŭ liaj okuloj, kvazaŭ apude, ie samloke, rememorante la klinikan parkon kaj Barbara-n kaj kiel ili promenadis ĉi tie, kiam ĉi tie kreskis maljunaj, densfoliaj tilioj, kverkoj kaj aceroj, de kiuj eĉ arbostumpoj ne restis nun, li parolis kun Barbara – kun sia ĉiama humila juĝisto kaj estro.
– Ĉu mi levos?
Ŝi diris, ke li levos. La imagata Barbara.
– Kial vi ne povis min renkonti! – kolere riproĉis li.
Respondo ne sekvis.
– Arkitekto-konstruisto necesas inteligenta, – plendis Ustimenko. – Kie mi lin trovos? Subŝovos via Eŭgeno ian kanajlon!
Li bonege sciis, kion ŝi dirus. Ŝi dirus, ke li mem sukcesos.
– Sed mi ja estas kuracisto, – bruskis Ustimenko. – Kaj vi ĉiam konsilas en aferoj, kiujn ne komprenas. Kaj kia por ni estas utilo en tio, ke mi restos. Ni ja havas malsamajn vivojn. Mi rompis la mian, vi la vian. Kie estas Kozirev?
Certe, ŝi ne respondis – ŝi ĉiam sciis, pri kio nome ne indas paroli. Sed li bonege sciis, pri kio ŝi ekparolus. Ŝi ekparolus pri tio, kio estis ronĝanta lin mem:
– Vi ja ne povos fuĝi el la urbo, kie vin instruis Polunin? Ĉu vi memoras, kiel mi sen vi veturigis florojn sur lian tombon? Kaj kiel ni sidis en la ĝardeno, kiam vi vidis lin lastfoje? Kaj via Postnikov? Nu, bone, mi estas stulta, tio estas konata, sed kiel al tio rilatus onklino Aglaja? Ne maltrankviliĝu, Vlaĉjeto. Konstrui malsanulejon laŭ via propra kompreno – tio estas grandega afero.
– Oni ne permesos laŭ mia kompreno! – ekkoleris li. – Vi rezonas kiel knabino. Mi ricevos norman projekton kaj turniĝos kun ĝi kiel sciuro en tretrado.
– Aĥ, povruleto! Kion fari, vi luktos, ankoraŭ batalos. Aŭ vi revenis el via floto tro nervoza? Ne gravas, Vlaĉjeto, vi eltenos! Ja kial ekzistas normo? Vi ja mem komprenas! Por ne malŝpari la ŝtatan, popolan monon vane, por ke akiremuloj kaj stultuloj ne ekzerciĝu en inventemo. Sed vi povas! Vi estas saĝa! Vi korektos la normon tiel, ke ĝi poste iĝos la plej bona el la normoj kaj oni ĝin nomumos la ĉefa estro de la malsanulejaj normoj, vi frakasos la burokratojn, ne dubu, vi estas forta viro...
Li eĉ ridetis por momento, tiel agrable por li estis paroli kun si mem helpe de Barbara. Nun ŝi kvazaŭ estis reprezentanta antaŭ li la interesojn de Unĉansko, antaŭ li, antaŭ tia «ĉefurba dando», tamen ne antaŭ li nuna, sed antaŭ li vera. Li kvazaŭ estis afektanta, kaj orgojlanta, kaj mem komprenanta tion, dum Barbara estis lia esenco, estis li mem – lia ĉefa esenco, sed ne la trosingardemulo, la edzo de Vera Nikolajevna kaj la patro de Natanjo, havanta ankaŭ bopatrinon Nina-n Leopoldovna-n, vundon de la kruro, kripligitajn manojn, grizhariĝantan kapon kaj kolekton de eldiroj de la edzino pri lia plej malsukcesa nomumo!
Kaj kion ŝi dirus, se ŝi vidus tion, kion li estis restarigonta!
– Ĉu vi imagas? – demandis li de Barbara.
– Tute! – respondis al li Banjo.
Esence, rezonis Ustimenko, se ŝi ne estas ĉi tie kun li en la vestiblo, do li havas ja rajton konsiliĝi kun ŝi? Al li estas agrable imagi tian konversacion, iliaj rilatoj devas fiksiĝi por ĉiam, do kial ne konservi amikecon? Ja ili estas homoj, ja li eĉ alveturis ĉi tien nur tial, ke...
Sed li ne permesis al si bredi sennecesajn pensojn kaj severe revenis al la afero. Kio estas finita, tio estas finita, sed imagi al si, kiel Barbara parolus kun li pri la afero, havis sencon. Ja ne kun Eŭgeno Rodionoviĉ li parolu, ne kun Vera konsiliĝu...
– Ne, ne sukcesos mi, – decidis li. – Ne eltenos! Se oni decidos konstrui unu domon, dum mi pensas, ke...
– Nenion vi ankoraŭ pri tio pensas, – respondis li al si anstataŭ Barbara. – Tute nenion pensas. Kaj eble, eĉ vere nun unu domo estas pli bona ol dek. Ja kiel la teĥniko progresos en proksimaj jaroj. Se konstrui hodiaŭ, necesas, ke ĝi taŭgu ne morgaŭ, sed postmorgaŭ – jen kiel...
Kaj subite enmiksiĝis la maljuna Oganjan.
– Post la milito al ni estos malfacile, – ekaŭdis li ŝian karakteran voĉon – ŝi ĉiam enmiksiĝadis, kiam al li estis malfacile, sendepende de tio, ĉu ŝi ĉeestis aŭ forestis, ĉiam ŝi faradis al li mallaŭdojn kaj riproĉojn. – Estos malfacile, Vlaĉjeto. Medsanbato ne estas skalo por estonteco, foriri en rokojn ne estas eliro el la situacio...
Kaj Zinaida Mikaelovna Bakunina konsente ekbalancis la grizharan kapon:
– Aŝĥen pravas, Vlaĉjeto, absolute pravas!
– Mi vin ne agnoskas! – diris li al ĉiuj ili tri. – Lasu min koncentri la pensojn. Mi asertas...
La fisorĉistino ree interrompis lin.
– Vi asertas unu aferon, sed intencas fari alian, – diris ŝi per orgojla baso. – Vi, allasante, konsentas kaj iĝas kunfaranto. Ĉu vi deziras bonan malsanulejon?
– Mi estas kuracisto, sed ne konstruisto!
– Sed kio pri Erismann kaj Mudrov? – demandis Oganjan.
– Sed kio pri Pirogov kaj Botkin? – interesiĝis Bakunina.
– Sed kio pri Zaĥarjin, Ostroumov, Filatov, Snegirjov, Korsakov, Sklifosofskij? – per la voĉo de Barbara demandis li sin mem.
– Eble, vi lasos min en kvieto? – deziris li demandi.
La maljunulinoj ja lasis, sed Barbara ne foriradis.
– Vi devas! – diris aŭ, eble, dirus ŝi.
– Kion mi devas? – kriegus li.
Kaj ŝi almetus siajn malgrandajn polmojn, malgrandajn, larĝajn kaj ĉiam varmajn, al la vangoj, kiel ŝi faradis tion, kiam timis liajn bruskaĵojn kaj kiam perpleksiĝadis en konversacio kun li.
– Oni emociiĝas en teatro! – dirus li. – Ĉi tie ne estas viaj artifikoj.
Ĉi tie estas – la afero.
Sed ĉar ŝi neniam serioze timis lin, li aŭdus rideman:
– Ĝuste tiel!
Kaj li longe per grandaj paŝoj iradus tien-reen, memame supozante, ke li pensas mem, dum ĉio jam estus antaŭdecidita per ŝia strange justa, kvankam tute ne potenca menso.
Li ĉirkaŭrigardis.
Li eksentis ioman timon.
La pluvo plu frapadis ie sur la disŝirita tegmento, trablovoj susuris, afereme kveradis kolomboj, kaj Ustimenko, kunpreminte la makzelojn, streĉiĝinte, por ne mensogi al si mem kaj ne fuĝi de si mem, timante kaj kolerante, respondis al si:
– Nu jes, bone, certe, pro ŝi mi revenis ĉi tien, pro ŝi, ja pro kio alia? Sed tamen ĉio ĉi estas finita, tio estos neniam, infanojn oni ne forlasas pro gepatraj trukoj, kaj mi por vi ne estas Hamsun!
Kial – ne Hamsun, li ne sciis, li lin eĉ neniam legis, sed ĉar Vera Nikolajevna ofte laŭdadis Hamsun-on pro ties delikata kompreno de nuancoj – tio estis la vorto, kiun Ustimenko malamis, – do li ankaŭ Hamsun-on ekmalamis kaj nun, forirante el la estonta malsanuleja kvartalo kaj sciante sian sorton ĉi tie, ankoraŭ dufoje kvazaŭ insultis:
– Ne Hamsun!
Per tiu «nehamsuno» li adiaŭis Barbara-n por longe. Certe, ŝi saĝe agis, ke ne renkontis lin. «Alion mi de ŝi ne atendis», – mensogis al si Vladimiro Atanazijeviĉ. Sed li pensis jam ne pri Barbara. Li estis serĉanta konstruiston kaj pensis pri li anticipe severe, sed estime.
Reveno al Unĉansko
La admiralo estis renkontita per pano kaj salo jam en la nova domo, en la «bangalo», kiel esprimis Eŭgeno Rodionoviĉ, forpalpebrumante larmojn kaj dirante konvenan al la okazo, sed ne sen humuro, paroladon. Avo Metodo en gumtola, rigidiĝinta kiel kesto, mantelo, staris malantaŭ la ŝultro de la filo, ĉirkaŭrigardante la enirĉambron kun alkaj kornoj anstataŭ vestohokoj, kun malalta, rostra lustreto, kun artifika starlampo apud mallarĝa trumo. Barbara, alpremiĝinte al la potenca patra brusto, sen honto ŝmacis per la nazo kaj frotis sian vangon je la malmola drapo de la admirala uniformo. La unuaklasano nepo Juĉjo staris larĝe dismetinte la fortikajn krurojn, kuspnaza, kun hartufo, tenis en la etendita mano bukedon da aŭtunaj sepultaj asteroj. Iraida, nur hodiaŭ farbinta la harojn al or-pajla koloro, penis ekvidi sin en la trumo kaj por tio etendadis la kolon, sed senrezulte – malhelpis, kiel ĉiam kaj en ĉio, avo Metodo.
– Nu, jen, – finis Eŭgeno, transdonante al la patro rondan paneton kun salujo, – kaj nun, paĉjo, vi ĉi tie estas mastro kaj ĉefa unusola estro!
Ne ellasante la varman ŝultron de Banjo el la larĝa polmo, la admiralo per la dekstra mano prenis la panon kaj ekiris rekte en la malfermitan pordon de la manĝoĉambro, kie jam estis primetita tablo por la unua malpeza matenmanĝo. Avo Metodo ŝoviĝis post li, sed Eŭgeno lin bonanime, familiare retenis, dirinte, ke la superan veston necesas demeti ĉe la enirejo kaj per tiaj botegoj ne indas kripligi novan pargeton. Kaj entute ne necesas ĉiam eniri tra la ĉefenirejo: ekzistas akcesora enirejo tra la kuirejo, kaj tie estas proksima la ĉambro, donita al plena dispono de la maljunulo.
– Jen en tia direkto, avo, vi agu! – konsilis Eŭgeno kaj facile puŝis la avon al la perono. – Kutimiĝu al nova bela vivo! Por maljunaj estas ĉie ja honor'[1]!
La avo humile obeis: li estis kun bruo revenigita de la ĉielo sur la teron, kaj ne sen amaro Metodo pensis, ke vane li orgojlis dum la vojo en la luksa vagono, sentante sin patro de admiralo...
La kuirejo estis nova, riĉa, hela, per io rememoriginta al la avo la «necesejon» en tiu internacia vagono, en kiu li veturis hodiaŭ kun la filo. Ĉio estis blanka, multe da kranoj kaj multege da brilanta hela metalo. Kaj bruis ĉio same, kiel en la vagona necesejo, sed ne pro moviĝo de trajno, sed pro fritado kaj bolado de diversaj manĝaĵoj, kiuj estis kuirataj, verŝajne, por vespera akcepto de gastoj. Manipuladis ĉi tie osta, hirthara, kun longa vizaĝo kaj rapidaj moviĝoj, nekonata nova kuiristino en blanka malsanuleja kitelo.
– Bonan tagon, – diris la avo kaĵole, – respekton al vi...
– Ĉu la karbon vi alveturigis? – demandis la virino. – Finfine bonvolis...
La avo iomete ofendiĝis, sed, sciante la vivon, ne montris tion – li bonege komprenis, ke nun li en multaj aferoj dependos de favoro de tiu kolera kaj rapida sinjorino...
– Sed ĉu ĉi tie oni per karbo hejtas? – interesiĝis li. – Ne gravas, karbon ni trovos, tamen mi por nia admiralo estas patro, ni kune ĵus per la moskva eksprestrajno venis...
La kuiristino en tiu momento ektiris el la bakujo kuirpleton kun io bakata kaj, forpelinte la avon de sur sia vojo, komencis insulti, ke la bakforno «bruligas» supre kaj «ne prenas» la malsupron.
– Iru, iru for de ĉi tie, avo, – krieme ordonis ŝi, – iru, ne staru, kiel ĉevalo...
La avo malice subridis pri fremda malfeliĉo (li sukcesis rimarki, ke la viandaĵo sur la bakpleto sufiĉe bruliĝis) kaj ekiris serĉi la ĉambron, destinitan por lia loĝado. Komence la maljuna Metodo trafis en banĉambron, kien li apenaŭ traŝoviĝis en sia gumtola mantelo. Tie li ne sen plezuro turnis kranojn kaj kranetojn, tiris anson, tuŝis banhejtilon, palpis ruĝan kaj flavan spongojn, suspiris pri lukso kaj beleco kaj, enrigardinte dum sia serĉa vojo en du murŝrankojn, finfine trovis sian ĉambreton, kie li rekonis proprajn aĵojn – la havaĵon, akumulitan de li dum la longa, laborplena, malfacila vivo: estis tie lia blinforma kuseno, en satena multkolora, por ŝparado en lavado, tego, lia maldika matraco, la kolorpeca litkovrilo, enmetita pro plena triviteco jam post la milito en novan kalikotan ŝelon, staris sur la tableto la razpeniko, kuŝis la forfrotita ĝis najla dikeco, donacita de la filo antaŭ lia forveturo en Hispanion, zolingena razilo, pendis sur vestarko ankaŭ la vestaĵoj – tunikoj de Rodiono, drapaj, trivitaj, same liaj pantalonoj kaj tunikoj kotonaj, kiujn Metodo nomis «duonlanaj». Estis ankaŭ piedvesto en granda kvanto – ĉion ĉi sendadis al la maljunulo Rodiono, kaj tutan tiun riĉaĵon Metodo preskaŭ ne portadis, ĉar li post la milita nutrado kaj amara vivo sub la germanoj estis treege maldika, duoble pli maldika ol la filo, kaj malŝpari monon por rekudrado li hontis, la monajn sendaĵojn de Rodiono li ŝparadis, pasie revante subite ion donaci al la filo – mirindan, senekzemplan kaj nepenseblan, kiel rezonadis li en siaj pensoj...
En la nova ĉambro la maljunulo sidis iom sur la rando de la mallarĝa lito, rigardis en la fenestron, pensis, kiel ekde la printempo li okupiĝos pri legomĝardeno. Li deziris manĝi kaj trinki, precipe li deziris teon, al kiu li alkutimiĝis dum tiuj ĉi tagoj en la «riĉa» vagono, sed iri sen invito li ne kuraĝis, kaj plu sidadis, metinte la pezajn manojn sur la genuojn, ĝibetiĝinte kaj rigardante antaŭ si al piedoj de malnova viena seĝo. Liaj pensoj estis malviglaj, eĉ ne pensoj, sed nur ŝirpecoj – tra dormeto. «Eble, mi kuŝiĝu?» – demandis li sin, sed ektimis, ke, se li kuŝiĝos, li ekdormos, kaj tiam oni lin ne vekos, kaj li ĝis morgaŭ ne trinkos teon...
Ĉi tie, en lia anguleto, kaj des pli kun lia malbona aŭdo, estis tute senbrue. «Sed se ili min maltrankviligi timas, supozas, ke mi post la vojo kuŝiĝis?» – malklare penis sin konsoli la avo, sed ne konsolis: li sentis ofendon al Banjo kaj al la filo; la aliajn, tiujn de Eŭgeĉjo, li tute ne kalkulis, li delonge komprenis, ke li por ili estas nur malagrabla ŝarĝo, kiel estis por la forpasinta Alevtina-Valentena, kiu kvankam pereis, kiel oni rakontas, per heroa morto, tamen dum la vivo multe da sango malbonigis al avo Metodo.
El dormeto li trafis en dormon, falis flanke sur la liton kaj fordormis la ofendojn, ĉar ĉe sia severa aspekto li estis bonanima, kiel eta infano, kaj kiam li longe grumbladis kaj insultadis, tio estis nur pro la aĝo: li iĝis okdektrijara jam en la printempo.
Reĝustiginte la malnovan maristan tunikon kaj lavinte sian vizaĝon per akvo en la banĉambro, la avo komprenis, ke jam estas vespero, kaj direktis sin en la kuirejon al la longvizaĝa kuiristino en espero trinki teon. La kuiristino estis ebrieta, ĉiuj aĵoj ĉe ŝi denove tremegadis kaj faladis, kaj de ŝi la avo eksciis, ke Banjo tuj forveturis al sia eksterurba laboro, eĉ ne matenmanĝis, al la avo venis la generalo mem...
– Admiralo, – ĝustigis Metodo. – Rodiono Metodjeviĉ estas de la mara milita sovetia floto admiralo...
– Ja por ni, virinoj, ĉio egalas. Li venis, la pordon malfermis, kaj vi dormas. Kaj li ordonis ne veki. Ĉu vi manĝos?
– Ĉu la gastoj vesperaj kunvenis? – demandis la avo, ne tuj respondante al la demando.
– Kunvenas.
– Ĉu estroj?
– Ja kiu ilin scias. Por mi ja ne necesas.
– Estroj, – solide konfirmis la avo. – Se Eŭgeĉjo tiajn manĝaĵojn entreprenis friti-kuiri – do por estraro. Li por si mem estas avarulo...
Pro tio, ke la filo estis veninta al li, la humoro de la maljunulo reboniĝis. Li eksidis al la kuireja tablo, manĝis terpomkaĉon kun kukumoj kaj vianda saŭco, trempis panon en haringan pladon, kie ankoraŭ restis saŭco el sunfloroleo kun mustardo, kaj komencis tetrinkadon, konversaciante pri hejmaj temoj kun Paŭla Nazarovna, kiun li tuj komencis nomi familiare – Nazarovna. De li ŝi unuafoje multe kaj detale eksciis pri la familio, kien ŝi dungiĝis servi ekde la hodiaŭa tago.
– La plej venena vipuro en nia kolektivo, – diris la avo, pafante al la kuiristino per siaj pikemaj okuloj, – tio estas, certe, Iraidaĉo. Ŝies paĉjo sama estis, nu, tiu, pro Dia volo, mortis... – la maljunulo superstiĉe trifoje frapis per la pugno la tabloplaton de malsupre. – Nu, tiu estis vipuro pli venena ol la filino. Eĉ bolakvon avaris por homoj. Vi, Nazarovna, ne gapu, atentu, kion mi al vi parolas, vi mem ploros, kiam al ili servos. Mi ilin trae vidas – kiu kia homo estas. Juĉjo, kiel mi lin nomas, Jegoro, estas knabo nemalbona. Dorlotita troe, vere, ĉe ili iam doktoro estis, tiu lin en la pugon ĉiam pro sia honorario kisadis. Vere: levis ili la knabeton sur plej altan pinton. Sed li tamen estas bonkora. Fojfoje kapricas, vi nur lin ne indulgu. Eŭgeno Rodionoviĉ – kiel diri? Vi ne juĝu, ke mi al vi rakontas. Tio, Nazarovna, estas por orientiĝo, por ke vi havu rigardon al la radiko de la afero. Ĉu en armeo vi ne servis?
– Kion vi tian diras? – miris Paŭla.
– Ja nenion: ĉu en la nuna milito servo por vi ne estis?
– Sed aĝo ja mia...
– Ne pri aĝo temas. Pri fideleco al la patrujo temas. Verŝu teon, pli fortan. Sukeron ne ŝutu – mi sukeron ĉiam mordas.
– Ĉu vinon mi verŝu al vi? – interesiĝis Paŭla.
– Neniuokaze! – diris la avo. – Mi ankoraŭ kun gastoj festenos hodiaŭ. Aŭskultu prefere...
Kaj, brue trinkegante teon, li rakontis kun detaloj, ke la ĉefa homo en la familio, certe, estas Barbara Rodionovna – ŝi estas kaj saĝa, kaj bonkora, kaj gaja, kaj bela.
– Kun Eŭgeno ŝi estas jen tiele! – La avo kunmetis siajn nodoplenajn pugnojn unu kontraŭ la alia. – Kaj estis tio dum la tuta vivo. Eŭgeno diras unu, Banjo – alian. Kaj ĝi estas komprenebla...
Tiam avo Metodo longe rezonadis pri la personeco de Eŭgeno. Sufiĉe precize, ne elektante indulgajn esprimojn, montris li la karakterajn trajtojn de la juna Stepanov, kiun ne sukcesis siatempe dece eduki Rodiono Metodjeviĉ, ĉar li prenis por si edzinon kun jam elfarita infano.
– Tial ankaŭ ĉi tie ili, plej probable, Nazarovna, por longa tempo ne kunvivos, – konkludis li la temon pri Eŭgeno. – Ne loĝas du ursoj en unu nestego, ĉu komprenas vi?
Paŭla kapjesis. Aŭskulti la maljunulon por ŝi estis treege interese. Nun necesis kompreni, kiu tamen estas la plej ĉefa kaj por kiu necesas labori, kiun flati, kiun obei sendiskute.
– Kaj vi divenu! – levinte alten la nodoplenan fingron, signife prononcis la maljunulo. – Streĉu la cerbon laŭlonge kaj laŭlarĝe. Cerbumu!
– Ĉu kamarado generalo?
– Admiralo, – ree korektis Metodo. – Kaj ĉu vi scias, kia li estas admiralo?
– Ĉu mara?
– Admiraloj ĉiuj estas maraj. Li estas – Heroo de la Sovetunio.
– Mi aŭdis.
– Kaj pro kio?
– Pro kuraĝo.
– Memkompreneble. Kaj ankoraŭ pro kio?
– La afero estas ne virina, avĉjo. Vi klarigu.
– Pro kuraĝo, Nazarovna, sed ankaŭ pro saĝo. Li saĝe militis. Malmultajn homojn li pereigis, sed al la malamiko faris damaĝon kaj malvenkon. Donis li fajron al la fricoj, kamarado admiralo Stepanov, oni eĉ lin en bultenoj de la supera ĉefkomandanto gratulis, kaj laŭnome – R. M., tio estas Rodiono Metodjeviĉ. Mi mem aŭdis jam post la forpelo el ĉi tie de la invadintoj, provizore okupaciintaj nian teritorion.
– Sed la mastro de tiu ĉi domo ja estas Eŭgeno Rodionoviĉ?
– Ĉu Eŭgeĉjo? Eŭgeĉjo eĉ por sia Iraida ne estas estro. Li, Rodiono Metodjeviĉ, kaj Barbara.
– Kaj ĉu Barbara Rodionovna estas senedza?
– Jes, – kun suspiro prononcis Metodo, – senedza.
– Ĉu divorcinta?
– Stultaĵojn vi diras. Kiu tian virinon povas forlasi en divorco? Ne divorcinta. Sola, kaj fino...
– Diru, avĉjo, mi ja al neniu...
– Sed tian, kion al neniu, mi neniam rakontos, – diris la avo, viŝante la tean ŝviton per vazara viŝtuko. – Mi tion rakontas, kion mi rekte al ili plurfoje diradis. Tie ĉi mi ne sekretojn elbabilas kaj ne klaĉojn, sed por via kaj nia utilo, por ke via pafado estu nek tro longa, nek tro mallonga. Por ke vi la servon komprenu...
Kaj rimarkinte, kaj Paŭla intencas verŝi en sian glaseton ankoraŭ iom da «vino», kiel ŝi nomis vodkon, konsilis:
– Tro frue ne ebriiĝu. Rodiono Metodjeviĉ tion terure ne eltenas. Tio estas kalkulata kiel serva tempo. Kiam vi iros sur la bordon en forpermeson – ripozu, sed tiel ĉi – neniuokaze...
– Sur kian tian bordon? – ektimis Paŭla.
Sed avo Metodo ne respondis, duan fojon komencis almanĝi post kvar glasoj da teo.
La kamiono definitive ne venis por preni ŝin. Certe, la damnita Jakovec veturigis «nigran varon» – li eĉ ne ĝeniĝis rakontadi pri tio: pri siaj enspezoj, pri tio, kiel li «ŝakras kromlaboraĵojn», – nu, atendu do, efelidhava sentaŭgulo kun hartufo! Bone, ŝi aranĝos por li gajan konversacion, li scios, kiel trompi Barbara-n Rodionovna-n Stepanova-n. Ja ĵuris li per Dio, ke ne pli poste ol je la sesa horo li «nepre» estos apud la Domo de kolĥozano.
Tamen, pro ĉiuj ĉi minacoj al Jakovec al ŝi ja ne iĝis pli facile. Ŝi laciĝis, malsekiĝis, ŝi deziris kuŝiĝi, deziris varmiĝi pro tuta tiu ĉi tiom longa tago. Kaj eble, eĉ plori. Ĉirkaŭ tri fojojn dum tiuj ĉi jaroj ŝin kovradis tiela ondo: ĉio ŝajnis terura, senelira, mizera – kaj la pasinteco, kaj la estonteco, kaj la nuna tago. Ĉio imagiĝadis havanta nenian sencon. Ankaŭ hodiaŭ venis sama ondo.
– La afero estas aĉega! – diris ŝi al si per minaca tono.
Sed ŝiaj lipoj tremis. Se eĉ Jakovec ŝin perfidis – do, ŝi eniris en senelirejon, do, al ĉiu estas klare, kiel ŝi malfortiĝis kaj subfalis dum tiuj ĉi tagoj de atendado. Kaj por kio? Ĉu por vidi lin el la taksio kaj plori, kiel super freŝa tombo? Pereu li, tiu Ustimenko, kial tiu amara doloro alligiĝis al ŝi por la tuta vivo, ja eĉ en libroj ne eblas legi pri tia malfeliĉo! Ĉie oni diras, ke la tempo estas la plej bona kuracisto, sed por ŝi estas ju pli longe, des pli malbone. Kaj jam tute malbone estas hodiaŭ. Jen, ŝi atendas, promenas kun sendependa aspekto, kvazaŭ spiras aeron...
Estis la oka horo, kiam ŝi postulis la «geologian» ĉambron sur la dua etaĝo. Ĝi ĉiam estis pagata de ilia ekspedicio, sendepende de tio, ĉu okupadis ĝin geologoj aŭ ne. Ĉi tie eblis dormi, varmiĝi, ĉi tien oni altrenadis havaĵon, alveturigadis poŝton en tiun ĉi malgrandan ĉambreton kun du litoj, trans turniĝo de la rozkolora koridoro, dua pordo dekstre.
– Ŝlosilon de la dek sepa, – diris ŝi per vigla tono al Anna Paŭlovna, la deĵorantino. – Jakovec nia damnita ne alveturis, mi devos nokti...
Ŝia voĉo estis eĉ pli vigla, ol indis, kun sonoro.
– Ne sukcesos vi, Banjeto, nokti, – respondis la dika kaj rufa Simoĉkina. – Por eksterlandano oni likvidis vian numeron, por profesoro.
– Kion tio signifas – likvidis?
– Tion, ke ne por ĉiam, sed provizore. Alveturis hodiaŭ estro el la regiona sanprotekta departemento kaj alportis paperon persone de kamarado Losoj. Mi sciis, ke malagrablaĵoj estos, jen, bonvolu, la papero. Sinjoro iu Hebeisen, Paul Hebeisen...
– Sed la ĉambro ja estas nia?
– Via, kara, via, sed kamarado Losoj ĝuste ĝin sub numero enskribis. Dek sep. Lia afero, certe, estas virkoka – kokerikis, kaj poste eĉ ne tagiĝu, sed al ni estas donita ordono.
– Kaj mi kien iru?
– Kaj vi, kara, estas lokano. Al amikino vi iros, vesperon pasigos.
Barbara ne respondis. En la vestiblon, odorantan je desinfektaĵo, eniris tri fortikegaj viroj kun kanto, ili kantis obstine, per la voĉoj montrante, ke oni nun neniel kontraŭu al ili.
– Jen akoraŭ malfeliĉo, – diris Simoĉkina, – vendis ili finfine la virporkon.
Kaj la viroj kantis:
|
Kio estis poste, mi ne scias, Nur memoras lipojn en silent', Nur la vortojn, kiujn emocie... |
– Ĉu vi freneziĝis, civitanoj? – kriis el trans sia bariero Simoĉkina.
– Fratinjo, vi nin ne ĉikanu, – kriis la plej juna viro. – Memoru, fratinjo, la batalajn tagojn!
Kaj li ekmuĝis, globiginte la okulojn, stultajn kaj bonkorajn, kiel ĉe bovido:
En vespera danco karnavala...[2]
La viroj trairis apud Barbara, sataj, fortikegaj, tintante per medaloj. La lasta portis kun si vodkon – du duonlitrajn botelojn.
– Ĉu tuj al la polico telefoni aŭ atendi? – demandis sin mem Simoĉkina. – Aĥ, se la deĵoro finiĝus!
Ŝia deĵoro pli aŭ malpli frue finiĝos, sed Barbara? Kion faru ŝi? Ĉu iru en la novan palaceton kaj sidu tie kun mizera rideto en atendo de Vera Nikolajevna Veresova – la Vlaĉja laŭleĝa edzino? Ne, vi ne ĝisatendos!
– Eble, tiu burĝaĉo nefinbuĉita transiros en komunan ĉambron? – demandis Barbara.
– Kaj la papero de kamarado Losoj?
– Fajfis mi pri ĉiuj paperoj. Kie estas dirite, ke burĝo estas homo, kaj mi iru for. Ne ekzistas tia leĝo.
– Ja li estas ne nur burĝo, – rimarkis Simoĉkina. – Li ja ankaŭ estas profesoro.
– Profesoro fiodora! Mi iros persvadi, kaj se ne sukcesos – vi min en la komunan loĝigu, al knabinoj, en la deknaŭan...
Kaj ŝi ekiris al la ŝtuparo. Renkonte al ŝi el la dua etaĝo aŭdiĝis kantado:
Sparko saltis tuj kvazaŭ signalo...
– Eniru! – diris oni trans la pordo, kiam ŝi frapis.
Hebeisen – ŝi aŭdis tiun familinomon de Eŭgeno. «Via freneza Ustimenko trenas kun si ankaŭ iun aŭstron! – diris Eŭgeĉjo hodiaŭ matene. – Ĉu vi imagas? Por mi en Unĉansko kun ĉiuj miaj aferoj mankas nur eksterlanda specialisto, kiu bezonas kakaon kaj ŝinkomleton!»
Sed la eksterlanda specialisto evidentiĝis ne el tiuj, kiujn timis Eŭgeno. Hebeisen, ĝibetiĝinte kaj kovrinte la krurojn per la litkovrilo, sidis sur tiu lito, sur kiu ordinare dormadis Barbara, – apud la fenestro, kaj antaŭ li sur ŝranketo staris soldata aluminia trinkpoto, el kiu li estis trinkanta malfortan teon, almanĝante per soja bombono. Sur la vizaĝo de la aŭstro estis kulpe nekomprena esprimo, kaj dum la tuta tempo, kiam Barbara komprenigadis al li sian peton, li kapjesadis kaj konsentadis.
– Ĉu por vi ĉio estas klara? – demandis ŝi.
– Jes. Tre! – diris li ĝentile. – Mi bone komprenas rusa.
Li estis en diligente flikita ĉemizo kaj en surĵetita sur la ostajn ŝultrojn malnova tuniko – ial marista.
«Vlada kitelo, – pensis Barbara. – Kaj tiu maljunulo estas Vlada. Li lin ĉi tien instalis, kaj mi elpelas! Kaj kial elpelas? Ĉar li ne rezistas?»
– Eble, vi iom zidi? – demandis Hebeisen. – Iomete zidi – dum mi prepariĝas?
Io en li estis kaj fiera, kaj humila, kaj ĝentila, kaj ŝtala, kaj en liaj maljunaj okuloj, duonfermitaj per la malhelaj palpebroj, kaj en turniĝo de la kapo, kaj en la maldikaj, ironie ridetantaj lipoj, kaj eĉ en la voĉo – raŭketa kaj samtempe malmilda, kvazaŭ li longe komandadis kaj nur antaŭnelonge moderigis sin kaj reduktis en si kaj forton, kaj potencemon.
– Ĉu vi ĉi tie estas en oficvojaĝo?
– Iomete, – respondis li, elprenante el la ŝranketo siajn aĵojn – aĵojn de mizerulo. – Mi ne scias, kiel diri? Longa tempo ne estas vivo en trankvilo. Estas oficvojaĝo. Tiel.
– Ĉu vi estas doktoro?
– Tiel. Arzt der Toten. Doktoro de mortintoj.
– Ĉu patologo?
– Tiel.
– Ĉu militkaptito?
– Ne, ne tiel. Estis en hitlera koncentrejo. Kiel tion diri? Arestito. Multe jaroj.
– Dum multaj jaroj.
– Tiel. Multaj. Sed tre antaŭlonge mi estis militkaptito de la rusa armeo. Mi kapitulacis en Galicio – la trarompo de Brusilov[3], ĉu vi ne memori?
– Mi legis.
– Certe, memori vi ne povas.
– Ĉu vi estis en Rusio?
– Ĉi tie mi estis, Unĉansko. Hospitalo «Aeroplano». Sinjoro Vojceĥovskij faris por aŭstroj. Ĉi tie mi edziĝis. Mia edzino estis Gala. Rusa. Gala Ponarjova. Nun ŝi ne estas. Nazioj...
Kaj elstariginte antaŭen la montrofingron de la dekstra mano, li montris, kiel nazioj mortpafis lian edzinon. Per la sama fingro li montris, ke li estas sola, sola en la tuta mondo.
– Mi estas tia, – diris li, – ganz allein in der Welt. Tute. Kaj neniu pli.
Barbara silentis. Tion ja ŝi scipovis – silenti kaj aŭskulti, silenti kaj kompreni, silenti kaj kunsenti. Al ŝi ĉiuj ĉiam ĉion rakontadis, kaj ne estis homo, kiu bedaŭrus pri tio, ke li malfermis la animon antaŭ Barbara Stepanova.
– Necezus fari tiel! – diris Hebeisen kaj per la sama longa fingro montris, kiel necesis pafi en sian tempion.
– Kial? – demandis ŝi.
– Vakuo! – diris la aŭstro kaj metis la manon sur sian koron. – Vakuo! – ripetis li, frapinte sin al la frunto. – Ne estas por kio vivi!
– Lasu! – diris Barbara. – Kion signifas «ne estas»? Kaj scienco?
Hebeisen silentis iom. Al li subite iĝis malvarme, li surĵetis sur la ŝultrojn la litkovrilon. Kaj, dum li estis surĵetanta, Barbara subite pensis, ke li similas al birdo, al grandega, iam forta, sentima birdo. «Ĉasfalko», – rememoris ŝi ion legitan, «ekvidinta falko» – tiel oni skribis en la foraj tempoj pri ĉasbirdo, ekvidinta lupon en stepo. «Kiel, verŝajne, li malamas!» – pensis ŝi.
– Ĉu vi scias, kio estis sur Morzinplatz en Wien? – demandis li.
– Ne.
– Sur Morzinplatz en Wien estis «Metropol». En ĝi estis gestapo. En la gestapo estis grupo «Betman», prenis mi...
– Prenis vin?
– Tiel. Min. Kaj mian sciencon labori por ili. Ĉu vi aŭdis ilia scienco?
– Jes, – kapjesis Barbara, – la tuta mondo aŭdis.
– Ankoraŭ ne ĉio. Ankoraŭ tute malmulte. Ankoraŭ estos multe ridinde aferoj. Kiel diri – forta rido?
– Ridego?
– Jes. Ili tie ridego. Sed min ne murdis, mi estas neceza. Oni min malrapide murdis multe jaroj. Kaj mi mortis. Sed ĉio estas tiel, unter anderem. Mi estas viva, sed vakuo. Ĉu eblas eliri el koncentrejo kaj fari vizaĝo, ke nenio estis? Ekzekutisto – ne estis? Gasumaĵo – ne estis? Todbuch – libro de mortoj – ne estis? Ŝmiro el homa graso – ne estis? Selekto – ne estis? Ruĝa kruco sur tegmento kremaciejo – ne estis? Ne, neeble. Ende! Por ĉiam restis la pejzaĝo – la koncentrejo, nur sola pejzaĝo. Kaj sola sonoro, kiel estis tie. Kaj unu penso, kiel estis tie. Kaj nenia scienco!
– Stultaĵo! – ekkriis Barbara, mem ne kredante al si. – Sensencaĵo! Se vi estas sciencisto, tiam vi plu estos tiu. Vi ne rajtas kunmeti la manojn. Eĉ por fini ĉion ĉi, vi devas resti sciencisto. Vi devas koncentri la volon...
– Ili mortigis la volo, – diris Hebeisen. – Ili forhakis la volo. Amputo de volo. Amputo de forto. Amputo! Tiel! Mi diris al mia amiko doktoro Ustimenko ĉio ĉi, sed li, kiel vi, ne kredas!
– Kaj prave! – konsentis Barbara. – Prave!
Ŝi sciis, ke li mencios Ustimenkon. Eble, ŝi eĉ atendis tion. Sed nun ŝi subite perpleksiĝis, kaj Hebeisen ekvidis laŭ ŝiaj okuloj, ke ŝi kvazaŭ ĉesis aŭskulti.
– Mi estas tre babilulo, – diris li, – parolulo, tiel? Parolisto?
– Kaj de kie vi konas doktoron Ustimenko?
La aŭstro jam pakis sian havaĵon de mizerulo en malnovan uniforman ĉemizon kaj nun estis diligente kaj lerte liganta la pakaĵon per ŝnureto.
Laŭ liaj vortoj, okazis, ke post multaj vagadoj li trafis al doktoro Bogoslovskij, kiu legis liajn malnovajn laboraĵojn pri histologio. Ili rememoris la «Aeroplanon». Bogoslovskij informis general-doktoron en Vieno. La general-doktoro venis en la rusan hospitalon, kie estis kuracata Hebeisen, kaj diris al tiu, ke li estas ties disĉiplo. Generalo, ŝajne, Anuĥin.
– Ĉu Aĥutin? – demandis Banjo.
– Tre bela, – diris Hebeisen. – Vizaĝo el miniaturoj dek oka jarcent'. Li subskribis al mi sia libro, klasika libro militkampa kirurgio. Tiu libro estas ĉe doktoro Ustimenko.
– Kaj tiu Ustimenko, ĉu li estas forte fama? – demandis Barbara.
Li ĵetis al ŝi rapidan rigardon.
– Mi ne scias, – kun rideto diris la aŭstro, – ne scias. Sed li estas... kiel tion diri... miro...
– Eble, vi sidiĝos, – ree interrompis lin Barbara. – Kaj entute, vi ne devas transloĝiĝi. Mi aranĝos min. Vi ne koleru pri mi – simple mi pensis: oni loĝigis iun burĝon nefinbuĉitan...
– Nefinbuĉita – tiel, – diris li, kvazaŭ meditante, – sed mi nun unua fojo estis unu en ĉambro dum ĉiuj jaroj post la Anschluss. Unu fojo.
– Mi komprenas, – kapjesis Barbara, – pardonu min.
– Ne, ne gravas, mi rezonis... aŭ kiel tio? Pensis.
Ili sidis unu kontraŭ la alia sur la litoj. Al la vitroj estis batantaj oblikvaj strioj de aŭtuna pluvo, elektra lampo sen kloŝo estis prilumanta iliajn malgajajn, palajn vizaĝojn, proksime sur la sama etaĝo furiozis la samaj viroj:
|
Malluma nokt', nur la kugloj fajfadas en ŝtorm', Super stepo nur vagas la vent', brilas steloj en foro...[4] |
– Ĉu ni plu tiel sidos? – demandis Barbara.
– Sed kiel? – ektimis Hebeisen.
– Kial via Ustimenko vin ne invitis, – diris ŝi per intence malagrabla voĉo. – Li mem en riĉa domo festenas, tie estas luksa regalo, kaj vi ĉi tie – teon kun bombono. Kie do estas gastamo! Tio estas ne laŭ la rusa maniero, ĉe ni tiel ne decas! Jen, kielas!
– Ustimenko estas tre bona, – preskaŭ koleriĝis la aŭstro. – Li vokis. Mi mem ne akceptis invito. Mi ne havas aspekto vesto... Eĉ tio... Ustimenko...
Ŝi mem sciis, ke la tuniko estas de Ustimenko. Kaj la mono, probable, estas de Vlado. Kaj la zorgo estas de Vlado, li enjungiĝis, kaj nun li veturigu, trenu!
– Kaj per kio vi vivas? – demandis ŝi rekte. Ŝi ĉiam ĉion demandadis rekte. Kaj nun ŝi devis scii, kia iĝis «sinjoro Ustimenko». – Per kia mono?
– Per lia mono, – kun malforta rideto respondis Hebeisen. – Li estas tia homo, vi ne scii! Tute malriĉa, sed kiel Rockefeller. Mi, certe, jes, redonos, ĉi tie estas sub... kiel tio... por vojo...
– Kaj ĉu la bileton li al vi aĉetis?
– Ĉu vi konas li? – demandis Hebeisen, kvazaŭ diveninte, en kio estas la afero.
– Mia nomo estas Nonna, – diris Barbara. – Ĉe okazo transdonu saluton de Nonna. Ĉu vi memoros? – En sonoj de sia voĉo ŝi ree ekaŭdis larmojn kaj denove pensis per la algluiĝintaj vortoj: la afero estas aĉega! – Ni renkontiĝis iam en la infaneco, en sama infanvartejo...
La viroj tute apude ekmuĝis pri tio, ke «la batalant' malkuraĝon ne havas en kor'», kaj tuj aŭdiĝis bruo de ferumitaj botoj – finfine venis la polico.
– Do, estos tiel, – diris Barbara. – Mi tuj en vendejon iros, aĉetos por vi kaj mi nutraĵeton...
– Nutraŝeton? – kun peno ripetis la aŭstro.
– Kaj ŝnapson, – diris ŝi. – Ni vespermanĝos. Mi estas tre malsata. Tre malzata, – ripetis ŝi kun lia akĉento. – Ĉu vi min kompreni? Poste mi foriros fine por dormi, kaj post tio mi forveturos...
Al la rufa kaj dika Simoĉkina ŝi diris, ke tiu instalu ŝin nokti en la deknaŭan al la knabinoj kaj tuj «faru» por la akademiano-kontraŭfaŝisto meblaron – almenaŭ tablon kaj decajn seĝojn, kaj ankaŭ tapiŝon.
– Kion vi diras? – ekkriis Anna Paŭlovna. – Ĉu mi naskos al li la tapiŝon?
– El la kabineto de la direktoro alportu, – farinte terurajn okulojn, ordonis Barbara, – aŭ de Losoj mem. Se vi ne faros – grandaj malagrablaĵoj povas rezulti. Ĝis enprizonigo. Mi vin amike avertas. Kaj ĉio estu farita flustre, por ke neniaj krioj estu.
– Sed ja ili sendu lin en la hotelon...
– Kaj tio jam estas ne nia afero, – tute mistere diris Barbara, – tion decidas estroj pli altaj ol mi kaj vi. Eble, iu ne devas scii, kia ĉe ni kamarado-sinjoro-sir-mister-monsieur gastas...
Kaj, konservante sur la vizaĝo la misteran esprimon, Barbara transiris la straton kaj komencis kvitancigi pagojn en la komerca nutraĵvendejo, al kiu la loĝantoj de Unĉansko rilatis plie kiel al muzeo, ol kiel al venda punkto, kaj venadis ĉi tien ne tiom por aĉetoj, kiom por ekskursoj, pririgardante la prezojn kaj respekte grakante.
– Kaviaron... ducent... tricent gramojn, – estis diranta Barbara, al kiu pro ŝia skalo oni same rigardis, kiel al eksponaĵo. – Ĉu vi kvitancis? Da fumaĵita kolbaso tambova kilogramon. Ŝinkon...
Malgraŭ tio, ke ŝia atako al la vendejo daŭris ĉirkaŭ dudek minutojn, la ĉambron simple ne eblis rekoni. Eĉ fikuson Simoĉkina altrenis al la «akademiano» por lia persona dispono, kaj germana tapiŝo estis, kaj du foteloj el la loĝejo de la eksa germana militkomandanto de Unĉansko barono zu Stackelberg und Waldeck, kaj karafo kun akvo, kaj glasoj.
– Saluteton! – diris Barbara. – Ni tuj hakmanĝos kaviaron per kulero.
Per la mentono ŝi estis subtenanta bastonpanon.
– Ĉu venos ankoraŭ gastoj? – demandis Hebeisen. – Ĉu tre multe?
– Da gastoj estas du – vi kaj mi, – diris Barbara, demetante sian, kiel esprimadis Eŭgeno, «knaban paltetaĉon». – Sed mi diros paroladon nome kaj komisie. Vi eksidu, mi petas, ne demonstru antaŭ mi vian ĝentlemanecon, vi havas lacan aspekton. Nu jen, ni eksidis, kaj bone...
Ŝi nepre bezonis paroladi, babiladi, ion faradi. Ŝi dismetis la almanĝaĵojn sur paperojn, pli bele, kiel ŝi scipovis, verŝis vodkon en la glasojn – tre multe por la aŭstro kaj nur sur la fundo por si – kaj diris la promesitan toston:
– Jen kio, kamarado Hebeisen, vi nur ne pensu, ke via fama Ustimenko estas unika fenomeno. Da tiaj ni havas amase. Ĉu vi komprenas la esprimon – amase? Rusio estas Ustimenkoj, kaj la cetero – kraĉi kaj disfroti – estas ne tipa. Ĉu klaras la popola esprimo – ne tipa? Ĉe ni ne ekzistas tiaj, ke sur la lipoj estas mielo, kaj en la koro – glacio, kaj se ankoraŭ ekzistas, do tio estas rompopecoj de la frakasita pasinteco, ni kontraŭ tio luktas kaj tiun aferon ni likvidos...
La aŭstro tusis kaj deziris ion diri, sed ŝi frapetis per la glaso al la tablo:
– Ne interrompu, mi dekliniĝos de la temo, mi sen plano ne scipovas paroli. Kaj se pri gastamo estas malpli bone, se iu avaras, tiam la familio estas granda, ses infanoj, infanoj bezonas multajn nutraĵojn, manĝi deziras. Ni, sovetianoj, havas malfermitajn animojn. Jen en la Okcidento estas postkuro al kapitalo, diversaj tiaj Krupp-oj von Bolen, kaj al kio tio kondukas? Sed ni ĉiam venkos, ĉiam, ĉar ni ne por si, kaj ĉe ni, se por si, tiam tio estas tre hontinda...
– Fraŭlino ploras, – diris la aŭstro, – fraŭlino havas malfeliĉo...
– Tio estas tial, ke la afero estas aĉega, – diris responde sian hodiaŭan stultaĵon Barbara, – en tiu senco, ke ne en Ustimenko estas la esenco de la demando. Ni havas tian sencon kaj principon, ni alie neniel povas, kaj tiu tutmonda kulakaro, kiu pro tio pri ni ridas, tutegale estas parazitoj kaj fiuloj. Kaj pri Ustimenko ekzistas ankoraŭ tiaj, kiuj ridas, sed tio ne eblas...
Larmoj subite verŝiĝis el ŝiaj okuloj kaj ekfluis laŭ la vangoj. Ŝi skuis la kapon, kvazaŭ forskuante tiujn larmojn, kaj demandis tute mallaŭte:
– Stulta tosto, ĉu?
– Tre bona, – diris la aŭstro, per malgrandaj glutoj, en ia stranga maniero trinkante vodkon, – mi komprenis vi, fraŭlin'...
Ne eltrinkinte sian vodkon, ŝi demetis la glason flanken, viŝis la vizaĝon kaj enpensiĝis. La aŭstro malgaje rigardis al ŝi, la maljuna, senplumigita sed tamen «ekvidinta falko» – tiel ŝi pri li pensis. Ĉu varmiĝos lia animo aŭ ne? Ĉu laŭfortan ŝarĝon prenis sur sin Ustimenko? Kaj se vere, vakuo? Tiam kiel? Ho, ili prefere silentu nun, nur li komprenu nenion demandi de ŝi kaj ne konsoli ŝin...
Ja silenti li scipovis. Li eĉ okupiĝis pri afero – denove malpakis sian havaĵon de mizerulo, diligente malpakis kaj kaŝis la ŝnureton. Kaj malŝparis por tio tempon pli ol dekoble ol estis necese. Kaj nur ekaŭdinte, ke ŝi komencis mastrumi malantaŭ lia dorso, li turniĝis al la tablo.
– Bitte! – diris Barbara nekonvene. – Ni daŭrigu nian festenon. Do, tiele: kaviaron la rusoj hakmanĝas per kuleroj, – diris ŝi, – sed ĉar kulero mankas, mi ĉi tie pankruston oportunan detranĉis. Bonvolu manĝi!
Finfine li ridetis. Kaj kian saĝan, bonkoran rideton li havis, tiu doktoro de mortintoj.
– Al ni ĉi tie en la butiko oni porciojn eldonas, – mensogis Barbara, por igi la aŭstron manĝi la kaviaron. – Abunde varigas kuponojn, speciale por ni, geologoj. Vi manĝu, ne ĝeniĝu, mi tie en la ekspedicio alian porcion havas, ĉion ĉi mi ne bezonas, kuraĝe manĝu...
Li plu rigardis al ŝi ridetante.
– Mi petas, – diris Barbara. – Vous comprenez, monsieur Hebeisen? Ĉi vi estas Paul? Kaj kia estas via patronomo?
– Gerhard.
– Do, Paŭlo Gerhardoviĉ?
– Ustimenko tiel parolas.
– Ja mi ne demandas, kiel via Ustimenko parolas. Mi mem deziras paroli.
– Parolu Paŭlo Gerhardoviĉ. Kaj vi kiel parolas?
– Kaj mi parolas Barbara Rodionovna, – forgesinte pri sia mensogo, respondis ŝi.
– Ĉu Nonna-Barbara?
– Nonna, – koleriĝis ŝi, – Barbara estas patronomo. Kaj la ŝinkon manĝu. Mi tuj teon infuzos en la karafo, ĉi tie estas boligilo.
La karafo en ŝiaj manoj krevis, ĉiam ŝi forgesadis, kiel necesas trakti frakaseblajn aĵojn. Ŝi devis pagi tridek rublojn. Nun al ŝi restis naŭ ĝis salajro post du semajnoj. Tamen, ŝi ofte faradis ŝuldojn.
– Nu, do, – diris Barbara, reveninte kun lada bolkruĉo, – ni trinku teon, dispelu enuon. Do kiu estas tiu Ustimenko? Kiel vi kun li konatiĝis? Kaj kial vi eĉ vorton sen li ne diras?
Eŭgeno Rodionoviĉ invitis multajn gastojn, sed li estis firme certa, ke ĉiuj venos, ĉar pri la heroa maljunulo Stepanov en Unĉansko estis bone informita ĉiu. Li estis sola devenanta el ĉi tie kaj vere fama militmaristo, la eldono de libreto pri li en la urbo kaj la regiono estis disvendita momente, kaj eĉ la mistera kaj, kiel multaj flustris, suspektinda malapero dum la milito de lia bela, kun iomete strabaj nigraj okuloj, kvazaŭa partizanino, Aglaja Petrovna influis nek la renkonton de la emeritiĝinta admiralo, nek rilaton al lia nomo flanke de eĉ tiaj malmildaj kaj spertintaj malfeliĉon homoj, kiel la unua sekretario de la regiona partia komitato Zinovio Simonoviĉ Zolotuĥin, kiu, interalie, pro tiu okazo unuafoje vizitis sian estron de la regiona kaj urba sanprotektado Eŭgenon Rodionoviĉ-on en ties hejmo.
– Nu, kiel, kamarado admiralo?! – fiksrigardante en la akrevidajn kaj ankoraŭ plu helajn okulojn de la maristo, en la okulojn de mara observisto, kaj firme premante lian fortan manon per la sia, ne malpli forta, interesiĝis Zolotuĥin. – Kiel vin renkontis Unĉansko? Ĉu vi ne ofendiĝas? Kia estas la loĝejo? Ĉu konvena? Vi ne plendu pri nia malriĉeco, ni ĉi tie estas orfoj, la regiono, vi mem scias, estas ne el speciale gravaj, ni produktas nenion, pri kio eblus fanfaroni. La vundojn ni kuracas, dume ni estas vivtenatoj.
La granda, kvazaŭ elhakita, iomete kruda, ne polurita kaj malglata vizaĝo de Zolotuĥin per io tuj plaĉis al Stepanov, eble per sincereco de la rigardo, malhela kaj profunda, eble per profundaj kaj novaj faltoj, forte trastrekintaj la sekajn vangojn kaj la altan frunton, kaj eble ankaŭ per la grizaj haroj, abunde, subite kaj malegale aperintaj en la malalte tonditaj krispaj densaj haroj. Tiajn grizajn harojn la admiralo estimis kaj vidadis ilin multe dum la militaj jaroj: foriradis submarino en vojaĝon kun juna komandanto, kaj revenadis – kaj la kamaradoj subite rimarkadis, ke la komandanto estas tute grizhara, grizhara speciale, subite. Iuj subridadis, dirante, ke tia hargriziĝo estas elpensita de versistoj aŭ okazas pro malbona funkciado de la nutrokanalo, sed Stepanov sciis la veron kaj estimis homojn, venkintajn la malamikon en batalo, kiu tiel kostis al ili. Estis klare, ke la vivo ne estis facila por Zolotuĥin, kaj vere, baldaŭ evidentiĝis lia terura malfeliĉo. Evidentiĝis ĝi jam post la veno de Ustimenko, ĉe kies apero la admiralo rapide, per kutima movo metis sub la langon grajnon da nitroglicerino.
Dum tiuj jaroj, pasintaj post la karmemoraj konversacioj sur la ŝipo en ĉeesto de Amiraĝibi, de la ĉarma Elisbaro Ŝabanoviĉ, Vlaĉjo ŝanĝiĝis draste, kiel ŝanĝiĝas homoj dum milito en tiu okazo, se iro de militaj jaroj influas ne nur ilian aĝon, ilian fizikan vivon, sed ankaŭ la moralan, se la milito devigas ilin plene apliki la spiritan esencon kaj restas ne nur rememoro, kovrita de lirika nebulo, kaj eĉ tute ne rememoro, sed multlabora epoko, elirinte el kiu la homo iĝas ĝis siaj lastaj tagoj hardita, firma, trankvila kaj eĉ saĝa, ĉar vidis li, kiel oni diras en la Oriento, «la okulojn de aglo».
Tiajn homojn, travivintajn kelkajn vivojn dum la milito, plurfoje renkontadis la admiralo kaj, sciante la militan sorton de la nevo, treege ekĝojis, ekvidinte Ustimenkon, kiu nun estis iranta al li kun sia sinĝeneme timida kaj feliĉa duonrideto, peze kaj mallerte lamante.
«Kiel ili vundis al mi la doktoron, fiuloj! – kun doloro pensis Stepanov, rememorinte la leteron de Barbara. – Ja ankaŭ la manojn ili kripligis al kirurgo, kiel li nun laboros!»
Ili interbrakumiĝis krude, kun krako – Vlaĉjo, en malnova, gladita kaj sekpurigita blua tuniko, kaj Rodiono Metodjeviĉ, en uniformo kun ankoraŭ ne demetitaj epoletoj. Ili brakumiĝis por longe, kaj ili ambaŭ en tiu momento, ĉiu en sia maniero, kun angoro kaj teruro pensis ne unu pri la alia, sed pri Aglaja, pri Aglaja Petrovna, pri onklino Aglaja. Sed paroli pri tio estis neeble, tio estas – ĝuste nun paroli, kaj ili parolis unu pri la alia, pri la sano, pri la hargrizo, pri la Vlaĉja filino, pri lia edzino.
– Konatigu nin! – montrante viglecon, kun afekta rideto petis la admiralo. – Iel-tiel ni ja estas, kvankam malproksimaj, tamen parencoj...
– Ja vi ŝajne, mi aŭdis, estas konataj, – plu feliĉe rigardante al la senfine amata de li homo, diris Ustimenko. – Vera estis ĉe vi, Rodiono Metodjeviĉ, sur la ŝipo, ion petis por mi...
Tiam ili aliris al Vera Nikolajevna: en nigra robo, kun nudigitaj brakoj kaj ŝultroj, kun malgranda broĉeto ĉe la gorĝo, kun flagranta, mistere serĉanta kaj malplena samtempe rigardo, Vera Nikolajevna estis ĉi tie ne nur simple bela, sed senmezure bela, iomete eĉ kun maldeco kaj ia dampita, sinĝenema, sed tamen defio. «Ho vi! – kvazaŭ estis diranta tuta ŝia aspekto. – Zizeloj! Vi trovis, kiujn inviti. Ja mi kun vi, kruduloj, mortos pro griza enuo. Tamen jen, admiru min, eble iu troviĝos inda, ne serioze, certe, sed provizore, por pasigo de tempo, por gajo...»
Por pasigo de tempo kaj por gajo, kompreneble, troviĝis tuj Eŭgeno Rodionoviĉ, kiu ekparolis eĉ kun aspiracio, kun modulado kaj iaj fojfoje leporaj pepoj en la voĉo. La fama donĵuano el la formortanta specio de ravitaj kaj sentimentalaj fantaziuloj, scipovantaj ankaŭ en maturaj jaroj enamiĝi subite, sublime kaj iugrade furioze, kvankam tute platone, la juna Stepanov ĝustigis la kornajn, trofe-devenajn okulvitrojn, faris «hm!» kaj reale, forgesinte pri ĉiuj planitaj por la hodiaŭa vespero aferoj kaj aferetoj, okupiĝis pri Vera Nikolajevna kaj ties gajigo. Iraida strabis al la edzo, skuis la ĉenetojn kaj brelokojn, pasio al kiuj en ŝi atingis nun la apogeon, kaj komprenis, ke Eŭgeĉjo el la ludo pri akcepto de gastoj definitive eliris. «Ne gravas, li amuziĝu, – pensis ŝi. – Prefere antaŭ la okuloj, ol sub preteksto de kunsidoj kaj konsiliĝoj. Ja kion li, povrulo, povas kalkuli de tia acerba belo? (Iraida ŝatis vortojn kiel „acerba“). Ili nur turniĝos proksime, ludos per negranda mono!» Kaj ŝi mem okupiĝis pri la gastoj, kiuj komencis venadi subite tiel dense, kiel okazas en teatro kelkajn minutojn antaŭ la komenco. Oscedas kaj babilas inter si la vestistoj, supozante, ke la kultura aranĝo estas nuligita, sed subite malfermiĝas samtempe ĉiuj enirpordoj kaj amase envenas spektantoj...
Samtempe venis la sanprotektado – la gvidantaj specialistoj de la regiono: por tiuj la plej interesa estis, kompreneble, Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, kolonelo, pri kiu oni kaj skribis en ĵurnaloj, kaj paroladis inter si. Oni lin rimarkis tuj, lin oni salutadis, iam eĉ trodolĉe, komprenante, ke ne por malgrandaj aferoj venis tia kamarado en Unĉanskon. Por tiaj ankaŭ en Moskvo estas nemalbone, tiaj ankaŭ en ĵurnala kroniko ofte estas menciataj: «la delegacion estras d-ro Ustimenko», «sur la perono la delegacion renkontis reprezentanto de la ministerio k-do Ustimenko»...
Vladimiro Atanazijeviĉ salutadis ĉiujn egale sekete, montrante al neniu specialan intereson. Ne el tiuj li estis, kiuj per du manoj premas la etenditan manon ĉe konatiĝo, ne el tiuj, kiuj malsame salutas estrojn kaj subulojn, ne el tiuj, kiuj diras, konatiĝante: «Mi tre ĝojas!»
La ĉefkirurgo de la urba sanprotekta departemento – or-denta, kun buldoga makzelo, kun tiu decidema kaj fortvola vizaĝesprimo, kiu estas karaktera ĝuste por homoj senvolaj kaj tute nedecidemaj, eĉ timigitaj, – prezentinte sin docento Neĉitajlo, prenis Ustimenkon sub la brako kaj ŝire tiris en angulon, kie li tuj komencis timigi Vladimiron Atanazijeviĉ-on per la loka situacio, en kiu decidan potencon kaptis unu, tute konforma al sia posteno, «damo», ĉe kiu ĉio estas, «hm-hm, ege malstabila, malcerta, hm-hm, kie ni estas ege, simple maldece dependaj...»
El la fortaj tiroj kaj skuoj de la ĉefkirurgo Ustimenko trafis rekte antaŭ la «helajn okulojn» de Inna Matejevna Gorbanjuk, «nia personara fako» – prezentis ŝin Eŭgeno al Vladimiro Atanazijeviĉ. La okuloj de Inna vere estis «helaj», kiaj okazas ĉe katoj, kun senmovaj, kvazaŭ vertikalaj pupiloj, kio estis donanta al ŝia rigardo distrite misteran esprimon. Ŝi estis bela, laŭ la loka nivelo vestita eĉ rafinite, kombita en specifa maniero, kun elmetita apud la tempio griza hartufo, – ĝenerale, al homoj, kiuj ordinare estras personarajn fakojn, ŝi neniom similis.
– Finfine ni vin ĝisatendis, – diris ŝi, firme premante lian manon per sia malvarma kaj mallarĝa polmo. – Morgaŭ, mi esperas, vi venos al mi, kaj ni okupiĝos pri dismeto de fortoj en la estonta malsanulejo. Vi devas esti tuj orientita...
– Mi en tiu demando ordinare orientiĝas mem, – diris Ustimenko, – tiel por mi estas pli oportune...
Neĉitajlo retrorigardis al ili, Eŭgeno averte levis la brovojn.
– Kun tio vi, Eŭgeno Rodionoviĉ, devos paciĝi, – diris Ustimenko. – Mia karaktero post nia juneco ne pliboniĝis...
– Jen, vere, karaktero, – intencis ŝerci Stepanov, sed Iraida vokis lin renkonti ankoraŭ gastojn, kaj Ustimenko restis duope kun Inna.
Ŝi ekrigardis al li kun facila subrido.
– Kia ajn estu via karaktero, – diris ŝi, – labori ni devos kune. Mi ĉi tie okupiĝas pri personaro...
– En mia mastrumaĵo «pri personaro», kiel vi bonvolas esprimi, okupiĝas mi – kaj neniu alia, – iom pli trankvile, ol necesis, prononcis Ustimenko, – kaj neniajn enmiksiĝojn en mian aferon mi toleros, des pli ke mi ekde la juneco ne komprenadis, por kio en tute civila medicino necesas personaraj fakoj. Mi komprenas kaj povas kompreni ilian destinon en milita industrio, sed en malsanulejo?
Li eksilentis, koleriĝinte pri sia tute sennecesa, kvankam retenita flamiĝemo.
– Kun tempo, mi pensas, vi komprenos.
– Mi neniam tion komprenos. Tio estas sennecesa malŝparo de ŝtata mono.
– Al tiu demando la ŝtato rilatas alie, ol vi, – facile ridetis kamaradino Gorbanjuk. – Ŝpari en tiaj plej gravaj terenoj, kiel personaro, estas malprofite. Tamen, ni havas pri tiu demando establiĝintan, firman, komunan opinion, kontraŭ kiu oni ne disputas... eĉ kiam havas pri tiu afero sian vidpunkton. Ja kiom da homoj – tiom da vidpunktoj... Ĉiuj pensas malsame...
Ustimenko ne konsentis.
– Ĉu vere tiel malsame, – diris li. – Se io estas nigra, tiam ĝi estas nigra, pri tio oni ne disputas, sed por kio vi el via kabineto bezonas dismeti miajn kamaradojn en laboro, mi ne povas kompreni. Ja mi multe pli bone vidas. Mi scias, kiun mi bezonas kaj por kio. Kaj vi ne scias. Tio estas, vi scias ĝenerale, la «temon» vi konas, sed miajn malsanulejajn bezonojn de kie vi scias?
– Se mi estas sur mia loko, mi ĉion scias!
– Ĉu en la dosiera senco? Aŭ vi estas tia ĉiokomprenanta sinjoro dio? Konsentu – tio estas plena mistiko, ke ĝuste ĉe vi, trans via pordo, oni povas determini, kiu kuracisto al mi konvenas, kaj kiu al mi ne taŭgas. Ne mi tion, laŭ vi, devas decidi, sed vi. Tamen laboros ja kun Ikso aŭ Ipsilono mi, sed ne vi. Ne, mi sur via loko tian responson sur min preni ne kuraĝus...
Inna Matejevna facile almordis la lipeton: malprave li iris tiele rekte, li povus esti pli ĝentila.
– La aferojn, prefere, ni ĉi tie ne diskutu, – diris ŝi per moke estra tono, – ni ja estas gastoj, ĉu? Kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ, kiam por vi estos pli oportune, vi al mi venos, kaj tie ni klarigos ĉiujn niajn reciprokajn pretendojn...
Ustimenko respondis firme kaj ĝentile:
– Ne, Inna Matejevna, mi al vi ne venos.
– Kial do? Vi certe havas seriozajn aferojn por mi. Vi, kiel mi aŭdis, iun eĉ eksterlandan civitanon al vi alveturigis, eble eĉ el Germanio, kaj la personara fako ja...
– Hebeisen estas aŭstro, – interrompis Ustimenko, – li estis rekomendita al mi de mia malnova kamarado, kiu lin resanigis post neniiga koncentrejo...
Nun interrompis lin Gorbanjuk:
– Kaj ĉu vi pri ĉiu homo, kiu ial trafis al neniiga koncentrejo, estas certa?
– Sed kion vi volas diri? – rozkoloriĝante pro indigno, demandis Ustimenko. – Tio estas elstara patologo, kiu por ni estas trovaĵo kaj pro kiu mi...
– Do vi tamen venu!
– Ne. Mi ne venos. La personaro estas mia afero. Mi jam kun multaj homoj komunikiĝis letere, kaj ili ĝuste al mi alveturos, sed ne en vian personaran fakon...
– Do, vi insistas pri tio, ke ni tute ne necesas?
– Mi supozas, ke ne necesas. Kaj se vi deziras scii mian opinion pli precize, do jen: treege strange aspektas en nia sistemo de sanprotektado ŝildeto «eniro malpermesita». Tio estas malmulte alloga. Dum, ekzemple, en radioterapio aŭ laboratorio tio ankoraŭ estas komprenebla, sed en via establaĵo...
– Ĉu establaĵo? – miregis Gorbanjuk. – Ĉu vi povas tiel diri? Sed komprenu do...
– Mi ne deziras, – tute koleriĝis Vladimiro Atanazijeviĉ, – mi ne deziras kompreni kaj ne komprenas, kial vi subite devas al mi iun rekomendi aŭ malrekomendi. Tiam vi mem estu ĉefkuracisto, kaj anstataŭ tiaj, kiel ni, instalu superrigardantojn, kiel estis en la pasinta jarcento. Kia do mi estas ĉefkuracisto, se eĉ la personaro estos ne de mi elektita, sed de vi? Jen, ekzemple, Bogoslovskij, kiu al mi veturas...
– Kaj kio – Bogoslovskij? – akre demandis Gorbanjuk. – Ja li, se mia memoro estas ĝusta, estis amiko de iu elĵetito Postnikov? – Ŝi transiris al flustro. – Malnovloĝantoj scias...
– En iu grado ankaŭ mi estas disĉiplo de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, – tute ne per flustro, sed eĉ pli laŭte, ol indis, tranĉis Ustimenko. – En tiu grado, en kiu li donis al mi sian atenton. Kaj al onidiroj pri li mi kredi ne deziras...
Tiam Gorbanjuk eĉ iomete ektimis: partopreni tiajn konversaciojn ŝi ankoraŭ neniam havis okazon.
– Nu, tion vi jam troigis, – pene ridetante, prononcis ŝi, – ĉu povas esti tiaj eraroj?
– Ĉio povas esti, – grumblis li.
– Sed tamen mi kaj vi renkontiĝos, – diris ŝi, kvazaŭ pardonante al li la tutan konversacion. – Renkontiĝos kaj babilos. Eble, ankaŭ viajn konsiderojn...
– Ja miaj konsideroj estas simplaj, – gaje diris li. – Mi delonge pri ili parolas: uzi la personaran fakon por medicina statistiko. Kuracistoj vi ĉiuj tie, plej ofte, estas groŝaj, sed kalkulmaŝinojn turni vi povos. Kaj da homoj ĉe vi sufiĉas, kaj da laborlokoj, kaj nia medicina statistiko estas en terura stato. Kaj vi estus ne ĉe malsanulejoj, sed per si mem, neniu vin premus. Bona ideo? Ĉu?
Gorbanjuk iomete kuntiriĝis kaj ĉesis rideti.
– Ĉe komunismo, eble, ĝuste tiel iĝos, – diris ŝi, – sed dume estas iom tro frue. Mi pensas, ke vi mem tion kun tempo konscios kaj komprenos erarecon kaj eĉ malutilecon de viaj opinioj. Mi tamen esperas, ke ni intervidiĝos...
– Mi estas obstina! – diris li. – Kaj avaras labortempon.
– Ĉu tion eblas kompreni kiel deklaron de milito?
– Ĉu vi min timigas?
– Ne, – trankvile diris ŝi, – kaj eĉ ne ŝercas. Ordo estas ordo. Vi devas veni al mi kaj entute venadi al mi, kiam mi tion opinios necesa.
– Nu, kaj mi ĉion ĉi tute ne opinias necesa, – respondis Ustimenko. – Tiel mi kaj vi interkonsentu. Vi havas vian ordon, kaj mi la mian.
– En nia lando estas unu ordo.
– Tiel estas el via vidpunkto. Sed al mi labori ne malhelpu, tion mi jam tute serioze al vi diras...
Kaj, facile balancinte la kapon al Inna Matejevna, kvazaŭ adiaŭante ŝin, li turnis sin al la ĉefterapeŭto Mesjakov, kiu tre nervozis, aŭskultante la interparolon de Ustimenko kun Gorbanjuk. La ĉefterapeŭto havis iajn sian galajn aferojn kun loka homeopato Vnukov, kiun li deziris aljuĝigi al prizono. Vladimiro Atanazijeviĉ eksentis kordoloron, kaj tiam lin savis Zolotuĥin kaj, sidiginte vespermanĝi apud si, rapide demandis:
– Ĉu vi ne koleras, ke mi vin fortiris de la edzino? Mi volus iomete konversacii kun vi...
La gastoj plene okupis la tablon: kaj regionkomitataj, kaj plenumkomitataj, kaj medicinaj, kaj provizistaj. Ankoraŭ oni ne levis la unuan glaseton, kiam la admiralo rimarkis, ke la avo ree mankas ĉe la tablo.
– Kio pri la paĉjo do? – demandis li de Iraida.
Tiu, kliniĝinte super la pure razita, malhele sunbruna, fortika kolo de la admiralo, diris nelaŭte, ke la avo en la lastaj jaroj iomete sovaĝiĝis kaj al la komuna tablo, des pli kun gastoj, ellogi lin estas malfacile. La admiralo kunpremis la makzelojn – Alevtina-Valentena rememoriĝis al li, – leviĝis kaj tra ankoraŭ nekutimaj koridoretoj momente trafis al la kuirejo. Kiel aleno, dolore pikis en lian koron la aspekto de tiu soleca, hunda, forlasita maljuneco: suĉas memfaritan cigaredon inter malpura vazaro, manĝorestaĵoj, sub egalmezura frapado de saltanta kovrilo sur bolkruĉo, rigardas blinde en la muron la maljunulo Stepanov – «la radiko de la tuta Stepanov-a gento», – kial?
Preskaŭ kolere (li ĉiam koleris, kiam doloris la animo) la admiralo bojis:
– Kial vi, patro? Ĉu vi ne scias, ke la gastoj vin atendas?
La maljunulo tremeris, ekĝojis, leviĝante, iomete glitis per la galoŝoj, en kiuj li estis piedvestita, eĉ pli ekĝojis, rimarkinte, ke Paŭla aŭdas la vortojn de la filo, ekhastis:
– Ja por mi ankaŭ ĉi tie, Rodiono Metodjeviĉ, ne blovas, mi ankaŭ ĉi tie jen de la damo ne estas ofendita, por kio zorgi?
Sed tamen li kaj surmetis la ŝuojn, kaj ŝanĝis la tuniketon, kaj la barbeton kombis, kaj tiele, metinte la manon sub la randon de la tuniko super la meza butono, facile levinte la kapon, – iomete kiel virkoko, iom pli kiel Bonaparto – eniris post la filo, kiu sur la sojlo tralasis la patron antaŭen, en la bruan manĝoĉambron, kie neniu estis komprenanta, kial ne okazis la unua tosto.
– Jen patro mia, – de la pordo, per densa voĉo prezentis Stepanov. – Mi petas ŝati kaj estimi: Metodo Elizejeviĉ, de tiu ĉi gubernio malnovloĝanto kaj terkulturisto. De multaj militoj soldato, plurfoje vundita kaj kontuzita, la milita specialeco – artileriisto, pli ĝuste – armea branĉo.
La avo plu prokrastis la unuan glaseton – ekiris ĉirkaŭ la tablo, ŝovante al ĉiuj la manon kaj aldirante kun riverenco sian ĉiaman:
– Stjapanov, Stjapanov, Stjapanov...
Etendis li la manon ankaŭ al Vladimiro Atanazijeviĉ, sed subite konfuziĝis, alte ekkriis:
– Vlaĉjeto! Alveturis! Aj, tiel vian dipatrinon...
– Nu-nu, paĉjo, – subridante, interrompis la patron la admiralo, – vi prefere silentu, ĉar via leksikono estas kota...
Zolotuĥin ne sen plezuro mansalutis la maljunulon: al li ĉiam pli kaj pli plaĉis tiu parto de la familio de Eŭgeno Rodionoviĉ, – kaj daŭrigis la konversacion kun Ustimenko:
– Do, mi aŭskultas vin, Vladimiro Atanazijeviĉ.
Ustimenko silentis iom. Tio, kion li povis diri, elaŭskultinte Zolotuĥin-on, estis malfacile direbla. Kiam la sola filo – des pli tia, kia li, evidente, estis, juĝante laŭ la vortoj de la patro, – malsanas je tiu malsano en dudektri-jara aĝo, – kia estas la prognozo?
– Onkologio estas por mi malproksima afero, – prononcis li, ne hastante kaj rigardante en la streĉitajn, malhelajn, profundajn okulojn de Zolotuĥin. – Kaj ankaŭ la militkampa kirurgio, vi mem komprenas, Zinovio Simonoviĉ, iom fortiris niajn laborulojn for de tiu malfacila problemo. Sed mi havis instruiston, elstaran doktoron, kies nomon, ŝajne, nun ĉi tie eĉ prononci ne eblas...
– Kiu do estas tio? – rapide kaj subite morne demandis Zolotuĥin.
– Postnikov Ivano Demetrijeviĉ, – sen ajna ĝeno daŭrigis Ustimenko. – Min eĉ jam hodiaŭ oni sukcesis averti, sed mi ne kredas kaj kredi ne deziras. Do, Ivano Demetrijeviĉ – elstara onkologo – per tiaj vortoj nelonge antaŭ la milito esprimis. «Certe, – diris li, – laringologio – tio estas kaj sinusitoj, kaj anginoj, kaj adenoiditoj, kaj inflamo de la meza orelo, kaj eĉ mirakloj kun likvido de surdeco per forigo de cerumena ŝtopaĵo, – tute ne nepre necesas onkologio. Sed kial mi elektis onkologion? Tial, ke nazkataron, ekzemple, oni kuracas dum sep tagoj, sed dum sep tagoj nazkataro ankaŭ sen kuracado ĉesas. Tial eblas diri, ke nazkataro estas praktike nekuracebla. Kio koncernas la kanceran malsanon, do mia statistiko, – diris Postnikov, – estas se ne optimisma, do almenaŭ esperiga, kaj mi povas deklari response – la kancera malsano estas kuracebla...»
Zolotuĥin silentis.
– Pri kiu vi diras? – enŝoviĝinte inter li kaj Ustimenko, interesiĝis Eŭgeno Rodionoviĉ.
– Pri Postnikov, – tranĉis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ĉu vi memoras nian Postnikov-on?
Eŭgeno, kompreneble, ne memoris. Kaj eĉ time ne memoris.
– Bone, – finfine suspiris Zolotuĥin. – Sed en la instituto, kie mia Saĉjo troviĝas, al ni oni nenion diras. Nek tien nek ĉi tien. Kaj mi mem tute implikiĝis inter libroj. Mi ĉion legas pri kancero, la kapo tute nebuliĝis.
– Kaj vi ĉesu! – konsilis Ustimenko. – Vi vian Aleksandron ĉi tien veturigu el la kliniko. Al mi en proksimaj tagoj bonega doktoro alveturos, ĉi-tiea malnovloĝanto – Bogoslovskij Nikolao Eŭgenjeviĉ. Lin tute eblas fidi. Kiel via Saĉjo subjektive sin sentas?
– Ja li ridas! – ekkriis Zolotuĥin. – Ne kredas! Mi, diras, la militon trairis, kia tia povas esti kancero en mia aĝo? Ridas kaj petas iri hejmen. Ja li estas al ekzamenoj absolute preta...
Zolotuĥin verŝis por si seninterrompe du glasetojn da vodko, eltrinkis, ne rigardante al Ustimenko, kaj aldonis:
– La pli aĝa, Nikolao, en la kvardek kvara en aviado frakasiĝis. Tial li estas ĉe ni la sola. Ĉu vi imagas – kion sentas la patrino?
– Veturigu! – decide diris Ustimenko. Kaj intence renkontiĝinte per la okuloj kun Zolotuĥin, aldonis: – Tuj veturigu, ne prokrastu! Prokrasti ne indas. Sed ankaŭ opinii, ke ĉio estas en plena ordo, mi same ne konsilas. Ĉu vi komprenas?
– Mi komprenas, – kun preteco respondis Zolotuĥin. – Mi komprenas. Mi, eble, tuj telefonos al la edzino, senprokraste. Ĉu? El ĉi tie mi telefonos...
Li eliris el post la tablo – fortika, larĝŝultra, peza, sur lian lokon transsidiĝis Rodiono Metodjeviĉ, demandis flustre, streĉiĝinte:
– Pri onklino Aglaja – ĉu nenio?
– Nenio, absolute, – respondis Ustimenko.
– Kiel vi opinias – ĉu ŝi pereis?
– Mi ne povas tion imagi.
– Nesesas ĉi tie esplori, serĉi spurojn. Eble, iu ion scias?
– Eŭgeno diras – li serĉis.
– Tiu trovos, certe! – kun incitiĝo grumblis la admiralo. – Ĉi tie ni mem devas sen paŭzoj...
Ĉe la tablo oni jam tiel bruis, ke estis malfacile interparoli. Iu platvizaĝa, malfortiĝinta pro alkoholo, komencis brue rezoni pri sia malamo al la germana popolo, estis aŭdeble, kiel li indignadis pri vivo de militkaptitoj en Unĉansko kaj alvokadis ne nutri la germanaĉojn. Stepanov, subite bruniĝinte en la vizaĝo, demandis:
– Kaj ĉu vi dum la milito en Taŝkento estis?
– Ne, en Novosibirsko! – kriis la platvizaĝulo.
– Tio videblas. La akumulita en vi furiozo estas ne realigita, – kun malŝata subrido prononcis Rodiono Metodjeviĉ. – Ĉu vi konsentas?
Eŭgeĉjo subite elvokis Ustimenkon en la enirĉambron. Evidentiĝis, ke li aŭdis la telefonan interparolon de Zolotuĥin kun la edzino kaj furioziĝis.
– Ĉu vi simple freneziĝis? – demandadis li Ustimenkon. – Ĉu vi komprenas, kio estas tio? Por kio ni bezonas tiun responson? La sola filo! Se ili ne operacias, se ilia kuracista konsiliĝo ne kuraĝas, se...
– Eŭgeĉjeto, kamarado Stepanov, – malvarme prononcis Ustimenko, – ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. Vi ja neniam estis kuracisto, vi estas ŝakristo de medicino kaj per ĝi nutriĝas...
Stepanov ekplendis, kiel en la malproksimaj, ankoraŭ antaŭmilitaj tempoj:
– Mi al viaj ofendoj...
– Silentu. Ofendi vin neniu intencas. Sed ŝoviĝi en malpuraj galoŝoj al mi en la kuracan aferon mi ne permesos...
– Kuracan, – plu plende ĝemadis Eŭgeĉjo, – sed Postnikov ĉi tie kiel rilatas? Inna-n Matejevna-n vi ofendis, kaj ŝi estas vidvino de granda generalo, ŝi havas grandegajn ligojn, kion vi al ŝi diris? Ŝi deklaris – kun via Ustimenko kunlabori tute ne eblas. Vlaĉjeto, mi petas vin, ne kalkulu al tio, ke anarkio estas patrino de ordo, ĉe ni ĉi tie ĉio estas bone aranĝita, ne ŝancelu nian ordon...
– Mi ŝancelos! – diris Ustimenko.
– Ĉesu, Vlaĉjeto, mi ne ŝatas eĉ ŝercojn tiajn. Postnikov estis fiulo, tion ĉiuj scias, kaj vi nun Zolotuĥin-on misorientas...
– Zolotuĥin ne estas knabo...
– Ĉu al Inna vi same pri Postnikov diris?
– Oj, Eŭgeĉjeto, foriru, – petis Ustimenko, – alie ni interbatiĝos. Mi, kiel ĉiuj invalidoj, estas psike malstabila. Jen mi ekskuiĝos...
– Ĉu ni ne povus kunlabori? – malgaje demandis Eŭgeno. – Ja mi postulas nenion specialan, mi simple petas: almenaŭ por aspekto, por aliuloj, vi devas min estimi. Mi estas gvidanta funkciulo, mi estas membro de la regiona plenumkomitato, de vico da komisionoj, oni min estimas en la urbo, kaj vi komencos vian humuron kaj ŝercojn; Vlaĉjo, mi petas...
– Humuro ne estos, – kun suspiro respondis Ustimenko.
Stepanov interesiĝis timeme:
– Kaj kio estos?
– Batalo, kiel ĉiam, kontraŭ vi, ĝis manbatalo. Ĝis oni vin elpostenigos.
– Stultulo! – indigniĝis kaj ofendiĝis Eŭgeno. – Ja mi estas bonkora kaj afabla ulo. Ĉiuj medicinaj laboruloj estas firme por mi. Kaj la estraro kontentas pri mi. Vi demandu Zolotuĥin-on mem, Losoj-on, membrojn de la buroo. Nu, kial vi rigardas al mi, kiel vampiro?
– Mi, Eŭgeĉjo, iros hejmen, – diris Ustimenko, – laciĝis mi ial hodiaŭ, kaj vi Vera-n akompanu, ŝi ankoraŭ sidos. Ĉu vi akompanos?
– Sen demandoj! – ekkriis Eŭgeno. – Certe, kun plezuro...
– Nu, ĝis! – milite salutis Ustimenko.
«Li neniom ŝanĝiĝis, – malgaje kunmetinte la lipojn, pensis Eŭgeno, – neniom. Eble, eĉ pli netolerema iĝis, nun, eble, li tute forte premados. Kaj kial tiu malfeliĉo al mi, por kio mi ilin ĉiujn ĉi tien altrenis, oni responsigos min – kulpigos, ke li al mi estas io kiel parenco. Sed kia li, al diablo, estas parenco? Ĉu Aglaja? Ja ne bezonas mi ĉiujn ĉi malhelajn parencojn!»
Al li iĝis sufoke kaj varmege, li kalkulis al si la pulson, kion li, vere, faradis kun granda lerteco, poste malfermis la pordon kaj iom staris sub aŭtuna vento, sub pluveto, profunde kaj kolere spirante. Ne, certe, necesis influi al la prudenta elemento en la familio de Vladimiro, al lia edzino. Tiaj ĉion komprenas. Tiaj devas kompreni!
Kaj, kolere palpebrumante sub la okulvitroj, plena de serioza decidemo amike kaj kore, sed severe konversacii kun Vera Nikolajevna, li revenis al la dolĉa pirogo, al likvoro, al vinoj kaj al la belulino Veresova.
En la sama tempo en vespero, tamen ne aŭtuna vespero, sed, kiel oni diradis ĉi tie – «velursezona», Luba Gabaj, vicfratino de Vera Nikolajevna Veresova, estis iranta en blanka banurbo, sub mallaŭte susurantaj palmoj, al kamarado Romanjuk, al kiu ŝi dufoje skribis kaj kiu finfine vokis ŝin hodiaŭ el la malsanulejo por la dudek unua horo per telefonaĵo.
La vespero estis sufoke humida, pro longa veturo en la kargujo de skuema, kadukiĝinta dum la milito kamiono, Luba laciĝis, ŝi deziris lavi sin kaj kuŝi, sed ŝi nenion tian povis permesi al si, ĉar ŝi jam estis malfruiĝanta, kaj la interparolo, kiu atendis ŝin, estis decida, vive grava, definitiva.
«Mi al vi montros – pro loĝaj kondiĉoj, – mokimitante en la menso kamaradon Romanjuk kaj ardigante sin por la estonta interparolo, pensis Luba. – Mi al vi hodiaŭ ĉion klarigos, vi scios, kiel ŝerci pri miaj malfeliĉoj!»
Ŝi subite rememoris, kiel dum la lasta renkontiĝo kamarado Romanjuk, scipovanta mirigi la konversacianton per neatendita citaĵo, diris al ŝi responde al ŝiaj plendoj: «Kiaj okulegoj – flamo sen pardono, kaj mia koro ne estas ŝtono!» Kaj ŝi rememoris, kiel ŝi ne trovis, kion respondi. Ne gravas, hodiaŭ ŝi al ĉio respondos!
Malgraŭ tio, ke la milito finiĝis tiel antaŭnelonge, sur la breĉetitaj per bomboj kaj obusaj splitoj trotuaroj svarmis jam multaj ripozantoj en helaj pantalonoj kaj ripozantinoj en intenskoloraj roboj, blovorkestro ludis en kazino super la maro malrapidan kaj multsignifan valson, kaj estis strange pensi, ke ĉi tie kuraciĝadis faŝistaj oficiroj kaj oficistoj, kaj sur la plaĝoj sunbruniĝadis germanaj putinoj – «ĉokoladistinoj», kaj de sur la rokoj, pendantaj super la urbo, fajfadis kugloj de partizanaj mitraletoj.
«Aĥ, ja pri kio mi?» – koleriĝis pri siaj pensoj Luba Gabaj kaj montris la pasporton al postdorma enirej-gardisto en la vestiblo de tiu palaceto, en kiu nun lokiĝis ĉiuj regantaj institucioj de la distrikta centro. La gardisto, odoranta je haringo, atente pririgardis la fotaĵon de Luba, poste ŝin mem, poste ankoraŭfoje la fotaĵon.
– Ĉu vi eble min ankaŭ priserĉos? – kolere interesiĝis Luba.
– Parolu pli! – minacis la gardisto.
En krevinta spegulo sur la ŝtupara placeto Luba ekvidis sin kaj miris, kiel ŝi estas bela, malgraŭ ĉiuj turmentoj de la hodiaŭa tago: kaj la okuloj brilas, kaj la vangojn kovras rozkolora sunbruno, kaj la paliĝintaj sub la suno haroj brilas kupre. «Neniam Sainjan vidis min tia, – subite malgaje pensis ŝi. – Dum ĉiuj tiuj jaroj mi estis malbelulino. Ĉu min la kolero beligas?»
En la akceptejo sur la muroj estis naĝantaj abomenegaj akvofeinoj, faritaj el kolora mozaiko, same kiel fiŝoj, grandokulaj lacertoj kaj algoj, inter kiuj estis pasanta la vivo de tiuj dikaj kaj vostaj knabinoj.
Kaj skribmaŝino estis tamburanta ĉi tie, kaj la vizitantoj sidis sub la akvofeinoj kaj algoj, atendante akcepton, kaj la lokaj laborantoj tumultis kun aferema aspekto, kun paperoj kaj dosieroj – inter la muroj, montrantaj la subakvan regnon.
Kamarado Romanjuk en forte trivita armea tuniko kun tri vicoj da ordena rubando, grizhara, kalveta, dika kaj elturmentita, tamen ne sen galanteco leviĝis renkonte al Luba, premis per sia dika, karna manego ŝian manon kaj diris per morne subpremita baso:
– Nu kion mi kun vi faru, kamaradino Gabaj? Kiu al mi alian kuraciston donos? Kiel mi al la homoj klarigu?
Ŝi silentis, rigardante en lian bonkoran, dikan, malfeliĉan vizaĝon per severa rigardo.
– Do, tiel, – viŝante la kolon per poŝtuko kaj ne sciante, evidente, kiel aliri al tiu «demando», pro kiu estis vokita Gabaj, komencis Romanjuk, – do, tiele, mia kara belulino. Invitis mi lin, dum tutaj du horoj mi kun li suferis. Li same kiel vi – sidas, silentas. Estas pala, la okulojn turnas kaj eĉ ne unu vorton diras. Mi al li deklaras: «Raĥimo, ĉu vi komprenas, kien vi iras, kien vi turniĝas?» Deklaras: «Vi al mi la sektoron nudigas, la laboron pereigas». Imagu, kamaradino Gabaj, li palpebrumas. Eniris en tiu tempo Sergio Andrejeviĉ...
– Kiu estas tio – Sergio Andrejeviĉ? – per glata voĉo interesiĝis Luba.
– Kiel – kiu? Kamarado Karavajev!
Sed Luba ankaŭ Karavajev-on ne konis. Tamen, pri tio ŝi silentis.
– Kaj li eĉ Sergion Andrejeviĉ-on ne aŭskultis, – daŭrigis Romanjuk. – Eĉ neniom aŭskultis. Mi, li diras, ŝin amas, kaj vi, diras, amon kompreni ne povas. Mi, diras, tutegale mian familion forlasos, ili al mi iĝis osto en la gorĝo kun siaj postrestaĵoj, ili al mi per sia psikologio estas fremdaj. Mi, diras, en miaj sentoj ne estas libera, mia amo estas pli forta ol mi. Mi, certe, kun Sergio Andrejeviĉ rekomendis al li ekregi sin – sed vane! Ĉe li, vidu, la bremsaj centroj paneis. Tiam kamarado Karavajev eĉ altigis la tonon: ni, diras, al vi viajn bremsajn centrojn tiel riparos, ke vi vin mem ne rekonos...
Romanjuk trinkis akvon kaj diris pete:
– Ignoru, kamaradino Gabaj!
– Kiel do? – interesiĝis Luba.
– Ignoru filistrajn klaĉojn – mi vin konvinke petas.
– Mi ne ignoros! – diris Luba. – Mi ne povas labori tie, kie oni opinias min putino, rompinta familion. Oni min instruis, ke kuracisto devas esti modela homo...
– Ja diablo lin manĝu, ĉu ni vin ne konas? – eksplodinte, kriis Romanjuk. – Ni ja scias, ke vi ne kulpas! Ni estas informitaj. Sed pro la afero mi petas, ja vi aranĝis la laboron bonege, mi petas kamaradece: ne forlasu la malsanulejon. Mi konvinke petas, kaj Sergio Andrejeviĉ petas...
Pro la nekutimaj vortoj kaj ĝeneco kamarado Romanjuk ree abunde ŝvitis. Luba respondis al li eĉ ne unu vorton, ŝiaj okuloj brilis per malbonkora lumo. Ja la kompatinda Romanjuk eĉ ne esperis pri respondo. Li nur deziris, ke ĉio ĉi solviĝu. Kaj forpermesi la kuraciston el la sektoro li ne povis, kaj restigi ŝin ĉi tie perforte ne indis. Kion poste postuli de Raĥimo? Li ŝin mortpafos, kaj fino.
– Ĉu vi ĉion diris? – demandis Luba.
Romanjuk senvorte dismovis la manojn.
– Min tiuj «paraj» pasioj jam ĝenegis, – per streĉite trankvila voĉo diris Luba. – Ĉu vi komprenas, kamarado Romanjuk? Mi ne estas malkuraĝulino, nek histeriulino, sed kiam oni al mi ĉiutage minacas per pistolo...
– La pafarmilon li fordonis, – haste interrompis Romanjuk, – ni kategorie starigis la demandon...
– Per tranĉilo li minacos, jam okazis, li svingadis, – subite laciĝinte, diris Luba, – sed ne en tio estas la afero. Fia ĉio ĉi estas, ĉu vi ne komprenas? Hodiaŭ matene li venis ĉe mateniĝo, la malsanulojn vekis, la flegistinon timigis. Mi dum pli ol monato en mia ĉambro ne noktas, loĝas senhejme – jen ĉe la akuŝistino, jen ĉe la helpkuracistino, jen en la kuracista ĉambro, eĉ en la vindejo mi dormis. Li vagas sub la fenestroj, per la dentoj grincas, siajn spektaklojn al ĉiuj demonstras, ja estas hontinde! Aŭ ploregas por la tuta korto...
– Sed mi ja, mi kion povas fari?
– Forpermesu min. Ja tio estas nek laboro, nek vivo.
– Forpermesi mi ne povas.
– Tiam mi mem forveturos.
– Ĉu fuĝos? – malgaje demandis li. – Kaj la malsanuloj?
– Mi forveturos, – obstine kaj furioze diris ŝi. – Forveturos. Tiel ne eblas.
– Sed ni ne lasos!
– Sen via permeso mi forveturos. Estas honto por la tuta distrikto. Vi vian Raĥimon venki ne povas, kaj kiel estas al mi? Ĉiuj al mi ripetas, ke li havas fortan senton, sed kiu scias miajn sentojn? Al mi ĉi tien devis alveturi doktoro Sainjan, kaj mi nuligis. Via furioza idioto murdus lin, li min avertis, ke murdos. Por kio mi ĉion ĉi bezonas? Des pli, kamarado Romanjuk, se vi memoras, veninte ĉi tien, mi al vi skribis pri doktoro Sainjan, sed vi deklaris, ke ĉi tie estas reĝima zono...
– Certe, reĝima, ĉi tie necesas registriĝo...
– Por frenezulo Raĥimo ne estas reĝima, sed por bonega doktoro – reĝima, – leviĝante de la seĝo, diris Luba. – Ĝenerale, ĉio estas klara. Vi povas informi la estraron, ke kuracistino Gabaj dizertis...
En ŝia kolera voĉo aŭdiĝis larmoj, sed ŝi ekregis sin kaj, starante antaŭ Romanjuk, aldonis:
– Dizertis, malgraŭ kreitaj por ŝi bonegaj loĝaj kondiĉoj. Vi ja ĉiam pri loĝaj kondiĉoj parolas, kaj Raĥimoj – tio ne estas kondiĉoj. Estas tiel!
Kapadiaŭinte, Luba eliris.
En la telefona stacio oni diris al ŝi, ke Erevanon eblas ricevi aŭ tuj, se ili sukcesos konektiĝi, aŭ morgaŭ, ekde la tagmezo.
– Tuj! – rozkoloriĝnte pro feliĉo, diris ŝi. – Mi petas, kara, tuj.
Konektiĝi ili sukcesis, sed Vagarŝako ne estis hejme. La telefonan parolilon prenis la maljunulino, kaj ŝi devis paroli kun tiu.
– Bonan tagon, Aŝĥen Ovanesovna, – diris Luba. – Mi salutas vin el la bordo de la Nigra maro.
Denove io kondukis ŝin al tiu damnita tono de memcerta kaj senĝena vulgarulino. Ŝi ĉiam tiel paroladis, kiam sentis la ironie malamikan rilaton al si de la fisorĉistino. Kaj la maljunulino Oganjan malamis ŝin pro Vera. Kvankam ŝi eĉ neniam vidis la vizaĝon de Luba, sed malamis ŝin. Tamen, Luba pagis al ŝi per sama mono.
– Kiel vi fartas, Aŝĥen Ovanesovna?
– Ĉu vin tio vere interesas?
– Certe.
– Mi tuj ĉion rakontos al vi.
Kaj la fisorĉistino el la fora Armenio komencis detale rakonti pri sia farto. Kaj pri la pulso, kaj pri la tensio, kaj pri maltrankvila dormo, kaj pri kapdoloroj...
– Ĉu vi min aŭskultas, kara Lunjo?
Al ŝi eĉ ŝajnis, ke la maljunulino hihiis base. Kaj pri tiu malica fisorĉistino Vagarŝako diras, ke ŝi estas miraklo el mirakloj, sed ne maljunulino!
– Ĉu mi daŭrigu, Lunjo?
– Vi, verŝajne, tromanĝas viajn spicajn naciajn manĝaĵojn, – venĝis Luba. – Vi devas manĝi nenion sur rostostango...
Nun eksilentis la maljunulino. Komencis serĉi vortojn. Kial ŝi tiel ĵaluzas la malfeliĉan Vagarŝakon?
– Kaj kion faras nia Sainjan?
Ŝi intence diris «nia» kaj emfazis tiun vorton.
– Ĉu mia Vagarŝako? – demandis la fisorĉistino. – Ĉu mia?
La maljunulino plu estis serĉanta, per kio venĝi al Luba, kaj finfine trovis:
– Eble, eĉ flirtas kun knabinoj.
– Apenaŭ! – kriis Luba en la parolilon. – Li skribis al mi pri atrezio de ezofago ĉe novnaskitoj, tio nun lin tre interesas. Ĉu vi ne scias, ĉu respondis al li Doleckij el Leningrado? Pri frua elspurado de la difekto? Ili tie havas viglan komunikadon – kun Bairov kaj Doleckij...
Kiel tiam ekbalbutis la fisorĉistino! Ŝi ja eĉ ne scias pri atrezio.
– Li devis ricevi de ili informojn de Ledd kaj Leven, ĉu li ricevis? – kriis Luba en la parolilon. – Lin tio tre interesis!
– Li ĉion ricevis, – post paŭzo respondis la maljunulino, – ĉion, kion li bezonas, li ĉiam ricevas. Ĝis revido, kara, saluton al vi el Armenio. Mi transdiros, se ne forgesos, – mia kapo estas tute malbona, kaj al li oni multe telefonas...
– Ne tromanĝu spicaĵojn! – ree konsilis Luba – tiela riĉulino, por kiu tute ne gravis forbabili kun la fisorĉistino tridek du rublojn: la «fulma» interparolo kun malproksima Armenio kostis nemalmulte.
Kaj ĉiuj ĉi malfacilaj rilatoj estis pro Vera.
Aĥ, Vera, Vera, ĉiam certa pri si, ĉiam trankvila, bela, laŭmezure stulta, laŭmezure ruza, estas bone al vi, la pli aĝa fratino! Kaj kial tiel malsame aranĝiĝas la sortoj? Pro tio, ke via patro estis Veresov – pozitiva inĝeniero-fervojisto, kaj mia patro estis Gabaj – ventkapulo, simplulo, la plej bona amiko de la forpasinta Veresov, lia «alia egoo», kiel li ŝatis diri, venigante hejmen Gabaj-on, kiu edziĝis poste al la vidvino de la kamarado nur pro anima boneco. Kaj ili ambaŭ estis Nikolaoj, tiel ke la panjo eĉ ne bezonis kutimiĝi. Ĉio estis bona, eĉ la vicfratinoj vivis, kiel plenaj fratinoj, nur tute ne similis unu al la alia. Ili similis tute per nenio, escepte eble de akreco, kaj Luba estis multe pli danĝera ol Vera. Sufiĉis por Vera komenci, kaj Luba «disvolvadis» ŝian opinion, kaj eĉ iom timigadis. Se Vera asertadis iajn vivajn veraĵojn, tiam Luba kondukadis ilin ĝis limo, ĝis absurdo, ĝis malalta kaj kruela cinikeco. Se Vera serĉadis, kie estas pli bone, tiam Luba fundamentadis tiujn serĉojn de la fratino. Se Vera per facila voĉo klarigadis, ke alie ne eblas vivi, tiam Luba detale diskutadis, kial nome ne eblas vivi, kaj, elirante el tio, predikadis kvazaŭ en la nomo de Vera, kiel necesas vivi. La patrino Nina Leopoldovna pro tiuj eldiroj de la pli juna filino ruĝiĝadis makule, Vera tiradis sin kaj subridadis, la konatoj miradis:
– Kia akra estas la knabino!
– Ŝajne, saĝa estas Gabaj.
– La saĝo estas ia... malicobservema. Ĉe ŝi necesas konduti atente.
– Kaj ŝi kvazaŭ akumulas ĉion por si, akumulas en iun sakon.
– Tiaj estas teruraj kiel maljunaj fraŭlinoj.
– Nu, tiu ĉi ja ne restos senedza.
– Ĉu vere? Ŝi estas tro nepardonema.
Luba vere estis el «nepardonemaj». Pri plej malgrandaj homaj malnoblaĵoj kaj eĉ malfortaĵoj ŝi kvazaŭ havis speciale ekzercitan okulon. Ŝi momente rimarkadis bigotojn kaj hipokritulojn, vidis ilin trae kaj por senmaskigo ne avaris kaj tempon, kaj fortojn. Ne eblis, certe, diri, ke tio faciligis ŝian vivon, sed ĉar Luba estis rare bela, kvankam tute ne prizorgadis sin, kaj ankaŭ tial, ke ŝi heredis de la patro Gabaj ian specialan, facilaniman sentimecon antaŭ tio, kio nomiĝas «malfacilaĵoj de la vivo», – ŝia juneco iris sufiĉe senzorge, sen rimarkindaj komplikiĝoj kaj malfaciliĝoj. Kiam ŝi estis evakuita, kun ŝi energie, kaj iam eĉ minace ofensive flirtadis alveturantaj en ilian urbon komandantoj – forpermesitoj, armeaj reprezentantoj kaj ceteraj. Ŝi manĝadis ilian manĝaĵon, bongustan, abundan, – lardon, ŝinkon el ladvazoj, argentinajn konservaĵojn, omletojn el pulvoro, ladviandon, kompotojn – manĝadis kaj preparadis «invadon». Post la unua konatiĝo kaj aŭskultado de «batalaj epizodoj» ŝi venigadis «gaste» kamaradojn kaj kamaradinojn el la kurso – freneziĝintajn pro malsufiĉa nutrado gemedicinistojn. La patrono, aŭ la armea reprezentanto, aŭ la forpermesito, atendinta en la garnita per delicaĵoj hotela numero sian «cigninon», komence, ekvidinte bandon da studentoj, rigidiĝadis, sed poste prononcadis per interna voĉo «aĥ, pereu ĉio!» kaj festenis kun rabista fajfado, rememorante, kiel li mem same estis studento aŭ kursano, kaj ĝojante pri morala sano kaj pureco de tiu junularo, pri kiu li nur hieraŭ havis tute malaltan opinion. Festeninte kun junularo, li ankaŭ al si mem ŝajnis pli bona, kvankam fojfoje ĵetadis al Luba triste alvokajn rigardojn.
La urbo estis malvarma, venta, kun konstante fajfantaj neĝoblovoj. Kvieta en la paca tempo, ne dorlotita de aktoroj, pentristoj kaj profesoroj, ĝi subite pro volo de la sorto iĝis tiu loko, kien estis direktataj la homoj, «evakuitaj kiel talentuloj».
Sed ankaŭ ĉefurbaj talentuloj, plurfoje dorlotintaj Luba-n per sia kaprica kaj laca atento, faradis al ŝi nenian impreson. Kun sia kaptema kaj sarkasma menso ŝi tuj rimarkadis en ili ridindan kaj afektan, hipokritan kaj bigotan, stultan kaj gravmienan. Parolanta talentulo bezonas aŭskultanton – Luba aŭskulti nek scipovis, nek deziris. Grandega aktoro de tiu tempo, konata por milionoj kaj laŭ kinofilmoj, kaj laŭ teatro, prononcis al Luba monologon kvazaŭ de si mem, sed ŝi divenis, ke tiu monologo estis nur iomete ŝanĝita kompare kun la kinofilmo, kaj proponis al la famulo voĉlegi ĝin en la tutinstituta vespero. La aktoro paŭtis, tamen Luba formanĝis liajn pirogetojn kaj ankoraŭ dufoje venigadis al li siajn kunlernantojn por «paŝtiĝo»...
Eĉ ne unu fojon en tiuj jaroj, eĉ ne por sekundo ŝi enamiĝis al iu, kvankam pro ŝi multaj perdadis la kapon, kaj unu aŭdaca leŭtenanteto – piloto de ĉasaviadilo – preskaŭ iĝis dizertulo, malfruiĝinte en sian trupon je tri tagnoktoj. Kun ĉiuj ŝi estis amika, kvankam mokema, por ĉiuj ŝi estis bona kaj facila kamarado, kvankam ne pardonanta eĉ plej malgrandan fiaĵon, senplende kaj eĉ gaje ŝi scipovis elteni malfacilaĵojn de la milito, ŝi verkadis por la murgazeto de la kurso ridindajn versaĵetojn, ŝi lernis tolereble, kvankam ne komprenadis bone, por kio ŝi iris al medicinistoj, ŝi dormadis firme sur sia pajla maldika matraco ĝis tiu neordinara tago, kiam jam en la kvina lernojaro, en kunsido de la SSS – Studenta Scienca Societo, kiun ŝi vizitadis tial, ke multaj iradis tien, ŝi aŭdis sepminutan raporton de sia samkursano Vagarŝako Sainjan.
Vagarŝakon ŝi konis de nelonge, nur de la nuna lernojaro. Cirkulis onidiroj, ke li en la komenco mem de la milito el la tria lernojaro estis diplomita kiel subkuracisto kaj laboris kiel kirurgo, kaj poste io okazis, kaj li iĝis ĉe ili en la kvina lernojaro, kvankam aĝe li estis tute juna homo, knabo. Pri tiu alta kaj magra studento, ofte ekdormanta en lekcioj de fama per sia stulteco profesoro Jolkin, eĉ la plej akraj langoj diradis, ke li estas geniulo.
La «geniulo» kondutis modeste kaj per nenio distingiĝadis, kaj ĉar Luba supozis, ke tiu speco de homoj devas nepre distingiĝi el ĉiuj ceteraj, tial pri genieco de Sainjan ŝi tute ne kredis. Li eĉ ne spritis, kiel tion faradis aliaj studentoj, kaj kiam oni ekparoladis kun li – li ne nur ruĝiĝadis, sed eĉ intense purpuriĝadis, tiel ke iĝadis ĝene daŭrigi la konversacion.
Oni sciis ankaŭ, ke la studento Sainjan tute ne penigas sin per ajna parkerigado. Li tutsimple neniam studadis en tiu senco, en kiu tiu nocio estis akceptita inter la studentaro. Li ne havis kajerojn, li faradis tute neniajn notojn kaj en la tagoj antaŭ la ekzamenaj sesioj ne iradis kun renversita vizaĝo, kiel ĉiuj aliaj studentoj. Por li sufiĉis duonorele aŭskulti lekcion de ajna instruisto, por scii la esencon de la fako. Tamen, li sciis, eĉ ne aŭskultante. Kaj lernolibrojn kaj specialan literaturon li trarigardadis. Foje Luba aŭdis, kiel li diris:
– Klera homo devas scii rapide trovi en libro tion, kion li bezonas. Ni ne estas instruitaj pri uzado de libroj. Sed en ili estas ĉio...
Li pensis iom kaj korektis sin:
– Ne, ne ĉio. Sed multo.
Tutan sian liberan tempon, kaj li havis ĝin abunde, Sainjan pasigadis en la dissekcejo, kaj kiam la stulta Ivano Ivanoviĉ Jolkin, indigninte pri tio, ke Vagarŝako ree dormetas dum lia lekcio, kriis al li, ke li ne estas Pirogov, Sainjan trankvile respondis:
– Jes, bedaŭrinde. Des pli ni devas labori, kiel laboris li.
– Kiel do? – falsete interesiĝis Jolkin de la katedro.
– Labori en la senco – mediti, pensi...
– Vi ankoraŭ sukcesos – mediti kaj pensi. Dume – lernu.
– Tion, ke akvotubaro kaj kanaletaro estas necesaj kaj utilaj, ni scias delonge, – per tute ne defia, eĉ per malgaja voĉo diris Sainjan. – Sed ni scias ankaŭ, ke eblas ellerni tute ne pensi. Tio estas danĝera.
Kion li deziris per tio diri, multaj ne komprenis.
Ne komprenis ankaŭ Jolkin. Sed streĉiĝis. Li ĉiam streĉiĝadis, kiam ne komprenadis. Kaj ne komprenadis li ofte.
– Kion vi per tio deziras diri? – demandis Jolkin.
– Nur tion, ke oni ne povas iĝi medicinisto, parkeriginte kuirlibron. Mi vidis tian libron – «donacon al junaj mastrumantinoj». Tamen, tio estas longa parolo...
Jolkin tute koleriĝis. Al kio aludas tiu knabo?
– Bone, – diris li. – Ni poste pensos pri viaj problemoj. Sed nun ni lernas...
En la lekciejo oni retenite hihiis. Vagarŝako eĉ ne ridetis. Jolkin, reveninte al sia lekcio, per laŭta voĉo plu regurdadis ĉion, kio estis skribita en la lernolibro, unu el kies aŭtoroj li estis. Kaj, same kiel en la lernolibro, per basaj notoj li emfazadis la kursivon.
– Li havas mirindan memoron, – diris pri Jolkin Vagarŝako. – Li memoras parkere eĉ la propran kursivon.
Poste Vagarŝako Sainjan mistere malaperis. Ŝatantaj sensaciojn studentoj – Steĉjo Kulikov kaj lia amiko Naĥumo – klaĉis, ke Sainjan forveturis al la fronto por plenumo de iu speciale grava, plej sekreta tasko. Ke li jam ricevis rangon de subkolonelo. Kaj sen diserto – de kandidato de sciencoj.
Sed Vagarŝako revenis, kvazaŭ nenio okazis. Evidentiĝis, ke li veturis al la fronto al profesoro Arjev, kiu okupiĝas pri frostvundoj kaj brulvundoj. Dum pli ol jaro ili korespondadis – la famega profesoro kaj la magra studento, kaj finfine Arjev trovis eblon kaj tempon voki al si Vagarŝakon.
– Kio do estis tie? – demandis Kulikov Vagarŝakon.
– Nenio, – malgaje respondis Vagarŝako. – Li estas prava.
– Kaj ĉu vi dubis?
– Iom. Li regalis min per du tagmanĝoj kaj jam en la unua vespero pruvis al mi mian malpravecon. Bona homo – sian liberan tempon li malŝparis por rakonti al mi, ke li komencis same de tiaj interesoj. Finfine li konvinkis min, ke mi estas ne tute senespera kreteno.
Luba aŭdis tiun interparolon, fumante apud la studentoj sur malvarma ŝtupara placeto. Kaj ankoraŭ post monato, post la elpaŝo de Vagarŝako en la SSS, Luba ekiris akompani tiun magran, milde kaj iomete demande ridetantan homon hejmen. Ŝi neniam kaj pro nenio ĝeniĝadis: ja ne atendu ŝi, ĝis li kuraĝos akompani ŝin hejmen. Eblas morti antaŭ ol ĝisatendi de tia homo. Li vivas kaj nenion rimarkas ĉirkaŭe, freneza revulo. Kion li rakontis hodiaŭ en la SSS? Tio estas deliro, freneza, netolerema, insista. «La milito pruvis». Certe, ĝi pruvis neceson de tia medicina teĥniko, sed necesas ĝin ankoraŭ inventi. Kemio, fiziko, malkonekto de la koro, maŝino anstataŭ la reno, artefaritaj sangangioj el novaj materialoj. Herbert Wells, sed ne scienco.
– Sed ĉu mi nomis tion scienco? – aŭdis ŝi lian voĉon, malaltan kaj laringan. – Mia referaĵo nomiĝis, se vi memoras, «Ni revu, kamaradoj medicinistoj!». Aŭ ni plu devas paroli pri Dower-aj pulvoroj kaj salicila natrio? Arjev reĝustigis mian cerbon.
– Ĉu tion li al vi rakontis?
– Li starigis min antaŭ neceso. Ni ĉi tie lernas laŭ mortintaj lernolibroj, ili tie jam impetis en la estontecon. Ne vane Ivano Ivanoviĉ Jolkin estas same ridinda, kiel ĉarpio. Estas kompreneble, kial ili ne prenas lin al si, malgraŭ ĉiuj liaj rangoj, dum ni pensas pri perspektivoj kaj ebloj, sed ne riskas elŝiriĝi el tio, kio nin ligas ĉe la manoj kaj la piedoj. Certe, malkonekto de la koro kaj ĉarpio estas nekongrueblaj, sed spiritaj fortoj por permesi al ni pensi ekster la antaŭhieraŭa medicina teĥniko al ni ankoraŭ ne sufiĉas...
Li glitstumblis, ŝi subtenis lin sub la brako. Certe, li diris al ŝi nenion novan, ŝin afekciis alio – la certeco kaj kvazaŭ scio de tio, kio okazos en la proksima jardeko. Li parolis pri malkonekto de la koro tiel, kvazaŭ li jam vidis tiun operacion...
– Iel vi arogante parolas! – diris ŝi.
– Ĉu arogante? – miris li. – Ne. Neniom. Mi simple revas pri scienco anstataŭ ŝamanismo. Pri precizaj aparatoj. Sed ni ankoraŭ estas, kiel la unuaj aviadistoj, kiuj ne povis terni, por ke ilia aeroplano ne ŝraŭbfalu. Estis ili, kiuj elpensis froti la nazradikon, por ne terni. Ĉu vi scias, Luba, mi havas onklinon, ŝi estas elstara kirurgo, ŝi estas miraklo, ŝi staras sur la pinto de la moderna kirurgio, sed fojfoje ŝi ploras pro malperfekteco de sia scienco, pro ties proksimumeco, pro la sistemo de divenado, pri kiu estas malfacile aŭ preskaŭ neeble instrui armeon da kuracistoj. Sed ja ŝtata medicino, tia, kiel la nia, ne povas teni sin nur sur elektitoj, sur geniuloj, sur granduloj. Ducent milionoj da loĝantaro ne ĉirkaŭpreneblas per solaj Pirogov-oj, ĉu vere?
En tiu tempo al ili alkroĉiĝis huligano. Tio estis huligano de milita tempo, verŝajne liberigita de militservo, ĉar li alkroĉiĝis nemalproksime de policisto.
Al li tuj ekplaĉis Luba en griza orenburga kaptuko, ruĝvanga, kun brilantaj okuloj. Ili renkontiĝis sur stratkruciĝo sub lanterno, kaj la huligano diris per sata voĉo:
– Ba-ba-ba, mia karulino! Kiom da tempo ni ne intervidiĝis!
Vagarŝako haltis. Lia vizaĝo estis afabla, li vere pensis, ke Luba renkontis konaton. Sed la huligano forte odoris je vodko.
– Vi al mi ne fidelas, – diris la huligano. – Ne fidelas, mia ora.
Luba iris preter li, puŝinte lin per la ŝultro, kaj tiris en mallumon de interstrateto Vagarŝakon. Sed la ebriulo en mallonga peltmantelo kaj kalpako ekpaŝis post ili, knarante per la plandumoj sur la trafrostigita neĝo.
– Karulino, – vokis li, – knabino!
Kaj aldonis maldecan vorton.
Tiam Vagarŝako turniĝis kaj batis lin nesperte, deflanke, sed, probable, dolore, al la vizaĝo. La huligano estis malpli alta, sed nekompareble pli forta, kun grandegaj ŝultroj, virbova kolo, kun malhela, variolmarkita, krudfera vizaĝo. Iomete fleksinte en la kubuto la mallongan brakon, li batis Vagarŝakon de malsupre supren, en la mentonon, kaj tiam Luba, eksplodema laŭ sia naturo, momente furioziĝis. Ne komprenante, kion ŝi faras, ŝi komencis marteli la mallongkolan sentaŭgulon per sia teketo al la sata vizaĝo, per la feraj anguletoj – dekstre kaj maldekstre – kun tia freneza forto, ke la teketo disfalis, kaj la ebriulo, sangokovrita, nenion vidante, paŝis for de la trotuaro, stumblis kaj falegis per la tuta maso sur breĉetitajn betonajn tubojn kaj ekrampis sur ili, penante ekstari, sed glitante sur glacia krusto. Kaj Luba, saltinte sur la tubojn kaj plu nenion konsciante, sed nur plorante pro furiozo, piedbatadis la huliganon per la pintoj de la ŝuoj, piedbatadis, penante bati pli dolore, pli malmole, ĝis kiam ŝin kaptis je la ŝultroj same sangokovrita Vagarŝako.
– Sufiĉas al li, Luba, – diris li, ŝmacante per la nazo, – ne necesas pli...
Kaj, por ŝia teruro, li kliniĝis super la huligano en la eterna pozo de kuracisto super suferanto.
– Voku, mi petas, ambulancon, – ĝentile ordonis Vagarŝako, tenante en la mano la manradikon de la «suferinto». – Li nemalmulte ricevis.
– Ĉu al li – ambulancon?
– Jes, kaj senprokraste!
– Neniam, – plorante diris Luba. – Li mortaĉu! Kion ni faris al li?
– Vi agos, kiel mi diris, – prononcis Vagarŝako seke, kaj Luba subite komprenis, ke ŝi nun ĉiam agos, kiel li diros. – Ĉu vi aŭdas?
– Mi aŭdas! – obeeme respondis ŝi.
Kiam ŝi revenis, ili ree estis interbatantaj. Pli ĝuste, tiu en la kalpako estis batanta Vagarŝakon, kiu nur grakadis kaj forbaradis sin disde la fiulo per la longaj brakoj. Kaj denove Luba enmiksiĝis, kaj la policisto ekfajfis elmalproksime per trafrostiĝinta fajfilo, sed nun Luba-n jam neniu povis haltigi, eĉ la policisto.
– Jen kia knabino, – diris tiu, kiam sukcesis finfine pacigi la ebriulon, – jen batala amikino. Kun tia neniu amindumanto pereos.
– Fiaĵoj ĉe vi okazas, huliganeco, – diris Luba, anhelante.
La policisto ofendiĝis.
– Ĉe ni, interalie, huliganoj estas ekskluzive alveturintaj, – diris li kolere, – ĉe ni propraj huliganoj kaj propra huliganeco estas plene venkitaj. Kaj pri alveturinto tiuj responsu, kiuj lin edukis, paraziton...
Li ankoraŭ longe grumbladis, kaj Vagarŝako ĝentile aŭskultis. El lia nazo plu iris sango.
– Kun ambulanco ĉe ni estas malfacilaĵoj, – iom poste diris la policisto, – la benzina kvoto tro malhelpas.
La ebria huligano denove rekonsciiĝis kaj ree komencis blasfemi.
– Nu, ni iru! – ordonis Luba per tiu voĉo, per kiu edzinoj komandas siajn ebrietajn edzojn. – Ni iru do, vi ja ankoraŭ malvarmumos.
– Necesas atendi ambulancon, – respondis li firme.
Kaj ree Luba kun ĝojo pensis per tiuj vortoj, kiuj iam ŝajnis al ŝi sentimentalaj kaj trodolĉaj: «Kiel vi diras! – pensis ŝi. – Kiel vi diras. Ĉiam – kiel vi diras!»
Li loĝis tre malproksime – en la Novforĝeja antaŭurbo kaj, kiam ili finfine ĝisiris, li miris:
– Kiel strange estas, ke vi min akompanas, sed ne mi vin, ja tiel oni ne faras. Ĉu vere?
En li estis io iomete eksmoda: ekzemple tiu ceremonia ĝentileco, nekutima en la kurso, aŭ sterila pureco en la ĉambreto trans la forno, kie li loĝis, – ĉio, ĝis portreto de kolera fisorĉistino, pendanta super lama seĝo, odoris je io malkutima por Luba, je nova, nesimila al ĉio, al kio ŝi adaptiĝis dum la milito. Kaj la maljuna mastrino kun grizhara nodo sur la nuko, eklamentinta, kiam li diris al ŝi, ke ili interbatiĝis, kaj ŝiaj nepoj, nudpiedaj kaj ruĝaj post lavado en kuvo, kaj «samovaro da teo», kiun la maljunulino, laŭ ŝia esprimo, «ekscitis» por la gastino, – ĉio estis neordinara, nesimila al tiu vivo, per kiu vivis la evakuitaj studentoj, ĉio estis fundamenta kaj «deca», kiel juĝis mense Luba.
– Kiu estas tio? – demandis ŝi pri la fisorĉistino.
– Mia onklino, – diris ŝi. – Pli ĝuste, adopta patrino. Ŝi estas kirurgo, mi al vi diris pri ŝi.
Sperte kaj bele li infuzis teon, tranĉis aristoplenan, malsekan panon, malkovris ladvazon da kondensita lakto.
– La lakton sendis ŝi, – diris Vagarŝako. – Ŝi sendadas tutan sian porcion. Iutempe estis pli facile, aperis ĉe ili tie kuracisto, ili lin nutradis – iu Ustimenko. Kaj poste li estis transpostenigita, kaj ĉio denove estis ĵetita al mi...
– Ĉu Ustimenko? – miris Luba. – Kiel strange. Mia fratino servis kun li. Kaj partizanis kun li – en encirkligo.
– Ĉu same Gabaj?
– Ne, Veresova. Ĉe ni estas sama patrino, sed malsamaj patroj... Kaj ĉu viaj gepatroj estas vivaj?
– Miaj gepatroj pereis, – respondis Sainjan. – Ĉu vi ŝatas fortan teon aŭ malfortan? Aĥ jes, mi ja havas ovan pulvoron, ni tuj faros ovaĵon...
– Ĉu estas vero, ke vi estis kuracisto jam post la tria lernojaro?
– Vero, – ridetinte, respondis li. – Tiujn koŝmarojn mi sonĝas ĝis nun.
– Kial koŝmarojn?
Apoginte la mentonon per la polmoj, ŝi aŭskultis lin ĝis profunda nokto. Kaj li plu ridetadis, rigardante preter ŝi, ĉu mirante pri tiu periodo de sia vivo, ĉu riproĉante sin pro memcerteco kaj aroganteco. Tio estis rakonto de tute plenaĝa junulo, maljuna knabo, dudektrijara saĝulo.
– Mi nenion komprenas! Kiel do tio povis okazi? – demandis ŝi.
– La ĉefkuracisto, la ĉefkirurgo, la ĉefterapeŭto kaj la kaso de la malsanulejo subite forveturis, – diris Vagarŝako kaj ridinde montris per la fingroj sur la tablo, kiel fuĝis la tri ĉefoj. – Kaj la fricojn niaj trupoj ne enlasis en la urbon. Do ni – sep tiaj huliganoj, kiel mi, – restis por la tuta malsanulejo. Kaj vunditojn oni alportas. Bomboj falas. Ni estas en kiteloj. Ni estas doktoroj. Ke ni estas nur huliganoj – neniu scias, kaj ni al neniu diras. Ni faras seriozajn vizaĝojn kaj komandas. Kaj maljunaj flegistinoj nur krucosignas: kio do estos? Mi, certe, nenion timis, kun ranoj mi laboris, kun bestoj same, sed tamen kiam oni alportis homon en ŝoka stato...
– Nu?
– La homo mortis, – malmilde diris Sainjan kaj ekde tiu momento ĉesis rideti. – Tiu homo mortis, sed tiuj, kiuj evakuiĝis, estas vivaj. Tamen, la detalojn poste. Kaj plue la aferoj iris pli bone. Ni malkovradis malkovritajn Amerikojn, tre multe estis da tiuj Amerikoj, mi estis la ĉefa operacianto, kaj kiam ni trovis profesoron, li al ni rakontis, ke ĉiuj ĉi Amerikoj estis malkovritaj ne pli malfrue ol en la lasta kvarono de la pasinta jarcento. Tamen, tio nin ne senkuraĝigis. Ni operaciadis, kaj kuracadis, kaj, certe, legadis. Kaj ĉe ni estis unu flegistino, en sia pasinteco opera kantistino. Ŝi bone, kun esprimo voĉlegadis. Voĉlegadis en la operaciejo, kaj ni laboradis. Ni redemandadis: «Kiel, kiel, Olga Nikolajevna?» – kaj operaciadis tiel, kiel tie estis dirite. Kaj legadis nokte. Kaj manĝadis vulpojn.
– Kiujn manĝadis?
– Vulpojn. La edzo de nia Olga Nikolajevna estis direktoro de mastrumaĵo, en kiu estis bredataj arĝentaj vulpoj. La felojn de la vulpoj li fordonadis laŭ la ordo, kaj ni manĝadis la viandon. Kaj tenis nin sur la piedoj. Malsanulojn kaj vunditojn ni ne riskis manĝigi per vulpoj – pri ili ĉie estis skribite: «Viando de vulpoj estas nemanĝebla». Certe, ĝi estis nemanĝebla, sed ni laboris dum dudek horoj en diurno seninterrompe. Kaj nemalbone laboris...
– Do, vi estas jam vera kirurgo? – demandis Luba.
– En tiu senco, en kiu simio povas esti kirurgo, – diris Vagarŝako. – En tiu senco – jes.
– Sed kial vi ĉesis labori?
– Mi ne ĉesis, – severe respondis Vagarŝako. – Kiam tiu triopo revenis, kaj ili revenis, ĉar la fronto estis deĵetita, – ili diris, ĉu vi scias kion?
– Ne. Mi ne scias, – timigite diris Luba. – Ĉu ion tre malbonan?
– Ili diris, ke ni restis, por ĝisatendi la germanojn. Kaj ke ĉiujn restintojn instruis resti Vagarŝako Sainjan, kio ĉe lia biografio estas tute komprenebla. Tiam al mi venus fino, se ne onklino Aŝĥen.
– Kaj tiuj fiuloj?
– Ĉu vi scias, estas malnova proverbo pri frambo, – diris Vagarŝako. – Se iu iras en arbaron por preni frambon, perdinte la tempon, por li estas unu eliro: kiun li renkontis kun plena korbo, de tiu li deŝutu...
Estis malfrue, kaj la maljunulino kun la nodo sur la nuko, lamentante pri neeldirebla beleco de Luba, kuŝigis ŝin dormi kun la ĵus lavitaj nepoj sur la fornon. Du el ili tuj ŝovis al ŝi siajn nazojn, kiel katidoj, kaj Luba, ekdormante, pensis: «Nur vi! Vi sola sur la tero! Vi kun via demandanta rigardo, kun tio, kiel vi ne scipovas batali kaj batalas! Vi – kun viaj orecaj pupiloj, frostotremanta, ankoraŭ tute knabo. Ho dio, kie tio estis dirita: „Vera viro estas plenaĝa knabo!“ Vi, nur vi!»
La ĵus lavitaj nepoj, satmanĝinte pizan kaĉon kaj ian misteran lokan manĝaĵon de milita tempo sub nomo «jenjutina», ĝuste kiel avertis la maljunulino, tre bruis en dormo, kaj Luba tra malprofunda dormo ĉiam pensadis kaj pensadis siajn tute novajn pensojn kaj ĝis la mateno komprenis, ke ŝi amas en la unua fojo dum la vivo. «Kaj en la lasta, – firme decidis ŝi. – Li al mi sufiĉos por la tuta vivo. Nur li havu neniun. Tamen, se eĉ li havas – mi deprenos. Kaj se ne deprenos – mortos. Mi sen li vivi ne povas, kaj ankaŭ li sen mi pereos».
La nepoj jam degrimpis de la forno. «Ho, eliris al laboro!» – diris al ili la avino, kiam ili ekfrapis per kuleroj, plendante, ke la piza kaĉo bruliĝis. Vagarŝako estis brue lavanta sin ĉe la lavabo – Luba plu kuŝis. Nun al ŝi estis terure, ke ŝi ĉion elpensis, ke neniam li donos al ŝi ajnan atenton, ke la vivo sen li ne estas vivo.
Ĉu ŝi povis tiam supozi, ke la vivo tiel iros?
Ĉu ŝi povis imagi al si, ke ŝi telefonos al Erevano kaj ploros nur tial, ke li ne estas hejme?
Kaj la ĵaluzon de la fisorĉistino!
Nu, per kio ŝi kulpas, ke Oganjan malamas ŝian vicfratinon. Eĉ familinomoj iliaj estas malsamaj – Gabaj kaj Veresova. Aĥ, ĉu eblas ĉion klarigi!
Aĉetinte pirogeton en komerca vendejo, ŝi ekiris al la busa haltejo. Samvojan aŭtomobilon ne eblis ĝisatendi, kaj la buson tutcerte renkontos Raĥimo, kaj ĉio komenciĝos ree. Kaj poste oni ŝin, certe, malestimos pro tio, ke ŝi forlasis sian postenon. Estas interese, ĉu tiuj, kiuj devas estri, kiel kamarado Karavajev, povas almenaŭ imagi al si, kiele estas en tiaj abomenaj peripetioj plenumi sian honoran devon. Oni ordinare skribas, ke Ikso ektimis tion, ke necesas iradi en botoj, aŭ «sopiris» pri teatroj. Nu, kaj sopiris! Ankaŭ sopiri ne estas peko: ĉu bonas teatroj, pri kiuj oni ne povas sopiri, sed la afero ja estas ne en tio. Se pro botoj – juĝu plensevere, sed se pro Raĥimoj – defendu! Ne, kamarado Karavajev kaj kamarado Romanjuk simple ŝajnigos, ke nenia Raĥimo ekzistas entute.
Kaj li, certe, atendis ŝin!
En pitoreska pozo li sidas sur ŝtono, la ĉevalo paŝtiĝas, ronketas. Kaj la malproksima maro bruas, kaj la ora luno lumas – tiel li kutime esprimadis.
– Bonan tagon! – prononcis li, alirante al ŝi kaj jam elmalproksime riverencante – por tio li fleksadis sin en la zono. – Bonan tagon, kara.
– Bonan tagon, – respondis ŝi kun malamo.
– Kia vespero estas mirinda, kia senbrueco fluas...
Ŝi silentis, enviante al tiuj, kiuj veturis pluen en la kaduka buso.
La manon ŝi ne etendis. Ŝi sentis naŭzon, kiam li kisadis ŝian manon.
– Mi telefonis el la sovĥozo, – diris li. – Kamarado Romanjuk al mi klarigis, ke vi jam foriris de li...
– Kaj ĉu li al vi ne klarigis, por kio mi al li veturis?
Ĥamradov silentis. La luna lumo estis hele kaj senkompate prilumanta lian nejunan, ostecan, funebran vizaĝon.
– Ne, – diris li, – klarigoj ne estis. Sed mi... divenas.
– Des pli bone. Mi vin avertis!
Kaj tiam ŝin trafis histeria atako, ŝi ne eltenis. Ŝia gorĝo dolĉe kaj sufoke spasmis, ŝi ekfrapis per la piedoj kaj komencis krii tiel laŭte kaj ne simile al si, kiel kriis neniam en sia vivo. Ŝi kriis pri tio, ke li tuj foriraĉu, ke li lasu ŝin en kvieto, ke li venenis ŝian vivon, elturmentis, faris histeriulino. Ŝin skuis tremo, larmoj fluis sur la vizaĝo, ŝi estis komprenanta, ke ŝi havas abomenan histerian atakon, ŝi sentis honton kaj abomenon, sed ŝi ne povis silentigi sin.
– Mi vin malamas! – kriis ŝi. – Vi estas al mi abomena, mi amas alian homon, kaj en vi eĉ fiero ne ekzistas, nu kial, kial vi al mi alkroĉiĝis, por kio? Foriru, lasu min, foriraĉu, vi ja estas maljunulo, rigardu al vi, trovu al vi maljunulinon kaj edziĝu al ŝi. Vi ne donas al mi vivi, ĉu vi komprenas – vivi, mi devas labori, pensi, ripozi, vi venenis, aĉigis mian laboron, mi malamas pro vi eĉ tiun ĉi maron...
– Lubanjo! – kun dolĉa ĝemo diris li. – Lubanjo, mia trezoro, ne indas tiel, Lubanjo!
Ŝi turniĝis kaj, plorante, ekkuris for de li laŭ ŝtona, brilanta en la luna lumo vojeto. Kaj li kuris post ŝi, forgesinte sian pitoreskan ĉevalon, bela, kvankam grizhara homo, freneziĝinta pro amo, – tiel al li, verŝajne, ĉio ĉi imagiĝis.
– Neniam! – returniĝinte, kriis ŝi. – Ĉu vi aŭdas? Neniam iru post mi. Neniam venu al mi. Mi batos vin, se vi aliros.
Li rigidiĝis sur la loko.
Sed morgaŭ ja li venos?
Ĝuste en tiu ĉi momento apud maljuna poplo ŝi decidis ĉion ĝis la fino. Saluton, kamarado Karavajev kaj kamarado Romanjuk. Ardan saluton! Kio ajn estu, ŝi forveturos. Eĉ salajron ne atendos...
En sia ĉambro ŝi bruligis kerosenan lampon kun krevinta vitro, fermis la pordon per hoko, trinkis abomenan varman akvon. Ŝin plu skuadis tremo. Necesis kolekti la aĵojn, paki en valizon, fari ĉion tion, kion ŝi antaŭlonge pripensis kaj kio ŝajnis tiel simpla. Sed nun tio subite evidentiĝis tute ne simpla, tute ne facila.
Luba gutis en tason valerianon, kvindek gutojn, eltrinkis, iom sidis kviete, kunmetinte la manojn sur la genuoj. Poste ŝi ekdormis sur la seĝo apud la fulganta lampo. Kaj nur je la dua horo de nokto ŝi komencis paki la aĵojn – pli baldaŭ, nu, jam ne plu eblas prokrasti!
Finfine la gastoj disiris. La lastaj foriris Losoj – la prezidanto de la plenumkomitato, homo de malsaneca kaj ĉiam laca aspekto, kaj Salov, estranta en la urbo provizadon, – viro dikamalalta, rozkolora, sata kaj agrabla por unuj en tute sama grado, kiom neeltenebla por aliaj. Tamen, li asertadis, ke alie en lia tereno ne eblas tralabori eĉ tagon.
Losoj iam konis Aglaja-n Petrovna-n kaj nelaŭte diris pri tio al la admiralo. Rodiono Metodjeviĉ rapide ĵetis rigardon al la pala vizaĝo kun kalvaĵoj, suspiris kaj nenion respondis.
– La spuroj ne troveblas, mi timas, – plendis Losoj. – La organizaĵo estis de la faŝistoj plene neniigita. Klaraj informoj mankas nur pri unu homo – Platono Zemskov, ĝibulo, – ĉu vi ne aŭdis?
– Ne aŭdis! – elhakante ie interne de si, kvazaŭ sur ŝtono, tiun nomon, respondis Stepanov. – Ja mi ne estis informita pri ŝiaj partizanaj aferoj. Nu, kaj kio pri tiu Platono, ĉu vi esperas, ke li estas viva?
– Mi pri nenio esperas, – skuinte la mallarĝajn ŝultrojn, diris Losoj. – Li estis homo fizike malforta kaj, certe, nenian faŝistan reprezalion super si postvivus. Sed tamen – ĉio okazas en la mondo, eble, li ne trafis en iliajn manegojn, sed ŝanĝis loĝlokon?
Duope ili staris sur la perono. Salov fajfetadis apud la barilpordo, atendis samvojulon. La pluvo finiĝis, la ĉielo puriĝis, heliĝis, tuj estis leviĝonta la luno. Stepanov iomete akompanis Losoj-on, petis venadi. En la voĉo de tiu homo ŝajnis al li io fundamenta, fidinda, ne vantema. En la sekva fojo eblos, verŝajne, pli detale rememori pri Aglaja Petrovna. Kaj dume li sola ankoraŭ dum duonhoro vagis apud la nova domo, rememorante la vojon el ĉi tie al la strato Bela, al la Rivera, al la eksa Ĉefpreĝeja placo, kie li iradis en la antaŭlonge pasintaj tempoj kun Aglaja kaj kie li aŭskultadis ŝian afablan, karan voĉon.
Leviĝis la luno, li ekfumis, forte enspiris la fumon, iom staris senmove, fiksaŭskultis – kion? Ĉu li esperis aŭdi la voĉon de Aglaja?
Poste, entirinte la kapon en la ŝultrojn, li kvazaŭ fuĝis de si mem – frapfermis la barilpordon, dense fermis la pordon.
En la domo oni ankoraŭ ne dormis: Paŭla kun Iraida estis purigantaj post la gastoj, la avo, kutima al hejmaj laboroj, sed iomete drinkinta, iradis zigzage, portadis vazaron, taksadis laŭte hodiaŭajn malriĉigajn elspezojn.
– Ansero magra en bazaro – ĝis tricent rubloj, – estis diranta la avo. – Kaj hepato? Da hepato estis prenite ne malpli ol tri kilogramoj...
La avo parolis kiel mallaŭtigita laŭtparolilo, – lin neniu aŭskultis. Eŭgeno, akompaninte Vera-n Nikolajevna-n, alivestis sin en striitan, okulŝiran per siaj eŭropaj koloroj piĵamon kaj per speciala mastiko estis treege koncentrite forfrotanta makuletojn sur la lako de la tableto por manlaboro, grumblante dum tio, ke neniu alia, sed nome la impertinentulo Salov, estingadis cigaredstumpojn – tian li havas abomenan kutimon...
La admiralo verŝis por si glason da fruktakvo, eksidis sur la sofon, demandis de Eŭgeno, de kie estas tuta tiu meblaro, kurtenoj, tablotukoj...
– Presita vorto, paĉjo, helpas, – energie enfrotante la mastikon en la lignon, vigle respondis Eŭgeno Rodionoviĉ. – Mi nun iĝis medicina verkisto, en direkto de popularigado de la scienco...
– Ĉu vi proprajn laboraĵojn havas?
– Mi popularigas, – ĵetinte rapidan rigardon al la admiralo, diris Eŭgeno. – Tradukas, se tiel diri, en la simplan lingvaĵon kelkajn malsimplajn por larĝaj popolamasoj aferojn. Ekzemple, ekzistas tia profesoro, ni supozu, R. Li dum multaj jaroj okupiĝas pri frostvundoj kaj brulvundoj. Mi ne neas – li estas elstara kapo! Sed ni, en la regiono, en Unĉansko mem, bezonas broŝureton, vidu, popularan, kompreneblan, kiel kaj per kio kuraci brulvundojn kaj frostvundojn, – vi mem memoras, ni en tiu tereno neniam postiĝis. Do, mi eldonis laŭ materialoj de la profesoro, ni supozu, R., kion en la antaŭparolo mi notis kun danko, referencinte, certe, al liaj laboraĵoj. Mi verkis kaj eldonis libreton – ĝi estos al vi donacita kun subskribo kaj surskribo, – libreton kun bildoj «Kiel kuraci brulvundojn kaj frostvundojn».
– Kaj ĉu tio senpune sukcesis? – kun glitinta subrido demandis la admiralo.
– Kion vi per tio volas diri?
– Ĉu ne batis al vi la muzelon tiu profesoro R.?
– Pro kio do? Ja mi nur lin popularigas. Male, mi al li libreton mian sendis kun danka surskribo en la nomo de unĉanskaj frost- kaj brulvunditoj...
– Lerta! – diris la admiralo. – Lerta vi estas, Eŭgeneto. Kaj ĉu li mem al vi respondis?
– Dume ne! – rapide diris Eŭgeo Rodionoviĉ. – Sed aliaj respondadas. Mi jen pri produktado de vitaminoj per hejmaj rimedoj faris libreton, en tio al mi multe helpis Iraida – tio ja estas la temo de ŝia disertaĵo, ŝi tutan literaturon konas. Eldonis mi ankaŭ libreton «Gardu la koron», plue pri kelkaj infektaj malsanoj...
– Do, ankaŭ pri la koro vi komprenas? – interesiĝis la admiralo. – Fortas vi, tamen! Kaj ĉu stilon vi havas?
– Ja neniu mallaŭdas, – ĉesinte defroti la tableton kaj preninte el vazo bombonon, diris Eŭgeĉjo. – Post la milito la homoj, nature, okupiĝis pri la propra sano. Kaj multaj eĉ ne scias, ke de ili mem dependas preskaŭ ĉio, ke ili mem estas forĝistoj de sia farto...
– Tion vi pri gimnastiko, ĉu? – preskaŭ kunsente interesiĝis Rodiono Metodjeviĉ. – Por ke oni ne fumu? Grasa manĝaĵo – ĉu tiel? Ekzemploj de longvivantaj maljunuloj?
Li leviĝis, malbutonis sur la gorĝo sub la kravato la ĉemizon, malbutonis la butonojn de la uniformo. La malnova, obtuza malamo al Eŭgeĉjo ekdoloris en la brusto, sed tiu nenion rimarkis, lia buŝo estis ŝtopita per la grandega ĉokolada bombono, kiun li penis moligi tuj, sed iel malsukcese – la bombono donis gluecan ŝaŭmon kaj makulis la piĵamon. Per la sama vato, per kiu li estis viŝanta la mastikon, Eŭgeno Rodionoviĉ klopodeme ordigis la roverson, aliris al la patro, brakumis lin je la talio kaj per voĉo, ankoraŭ ĉokolada, prononcis:
– Ne gravas, paĉjo! Ĉio estos bona. Mi komprenas, al vi estas malfacile – milito, perdoj, malfeliĉo, persona malfeliĉo. Sed ie estas dirite, ĉe iu verkisto: «Ni ripozos», ĉu? Vi ripozos, paĉjo, ĉio ordiĝos, ĉio estos o kej. Ĉu vi deziras, ni tuj konjakon drinkos? Vi ja nenion hodiaŭ drinkis, mi rimarkis...
– Ni drinku! – diris la admiralo. Li iom hontis pro la paroksismo de malamo al Eŭgeĉjo.
«Eŭgeno estas tia – kaj nenien de tio eblas fuĝi, – pensis Rodiono Metodjeviĉ. – Kalviĝas jam la homo, kaj forte kalviĝas, nun jam ne eblas reeduki. Kaj infanojn li ŝajne ne manĝas».
Ĉio eksilentis en la domo, la juna Stepanov estingis la superan lumon, la luno priverŝis la vitrojn, lumis la malalta starlampo, sur la tableto staris glasetoj, konjako, tranĉita pomo. Eŭgeĉjo per la dikaj lipoj estis suĉanta cigaredon, malaprobe, kun amareco rakontanta al la vicpatro pri la fratino Barbara.
– Nu, kio estas tio, – estis li diranta preskaŭ plende, – nu kiel tion kompreni? Alveturis ŝi ĉi tien jam dum la milito, mi ĵus malmobiliziĝis, Iraida kun Juĉjo, nature, estis evakuitaj. Havis mi du ĉambrojn en la Rivera strato, naŭ. Kaj estis tie belegaj, paĉjo, de tia varma, profunda griza koloro kurtenoj. Novegaj – rekviziciis mi ilin, mi honeste konfesas, en la nesto de la malamiko. Mirinde komfortaj kurtenoj, glataj – riĉa, ĝenerale, aĵo kaj stila. Nu kaj Barbara venis kun du iaj amikinoj, ŝi ja sola neniam estas. Ili ekposedis la plej bonan ĉambron, altrenis tien ĉiajn branĉojn, kaj kiam mi forveturis en la regionon por semajno, mi revenas – ne plu estas la kurtenoj.
– Ĉu ili vendis? – kun intereso demandis la admiralo.
– Kial vendis? Kudris al si kaj ankaŭ al siaj amikinoj paltojn. Kaj kiam mi eksplodis kaj diris, ke tiuj kurtenoj estas miaj, ŝi ĉu vi scias kion respondis? Ŝi respondis, ke tio estas «reparacioj». Kiel tio al vi plaĉas?
Rodiono Metodjeviĉ ne respondis, lipis la konjakon, almanĝis per la pomo. Sed laŭ lia vizaĝo Eŭgeno komprenis, ke la rakonto «ne efikis» – en la admiralo estis ne pli multe da solideco, ol en lia filino. Eŭgeĉjo reĝustigis per la fingro la okulvitrojn, ofendite snufis kaj diris:
– Kaj en tiu ĉi somero ĉu vi scias kion ŝi elpensis?
– Nu, kion? – karese ridetante al siaj pensoj, demandis la admiralo.
– Ŝi siajn krurojn farbis.
– Ĉu la krurojn?
– Jes. Ja ŝtrumpoj mankis! Tiam ŝi kun la amikino – ŝi havas tian Alja-n, tio estas satano, sed ne knabino, same geologino, – do ili elpensis: trovis ie neforlaveblan germanan farbon kaj per tiu farbo pridesegnis la krurojn – malantaŭe ŝtrumpaj kudrolinioj, kaj sur la tutaj kruroj kvazaŭ tia reto. Rezultis nature, neniel distingeblas, ke la kruroj estas nudaj. Dum tuta dimanĉo ili laboris. Nu kaj poste, kiam aperis normalaj ŝtrumpoj, ne eblis forlavi. Mi, certe, estas la lasta homo, sed ĉu vi kredas, paĉjo, mi dum du tagoj per telefono en Moskvo eksciadis, kio estas tiu farbo kaj kia kontraŭ ĝi, se eblas tiel diri, estas kontraŭveneno. Kaj kiam tiuj frenezulinoj ŝmiris siajn krurojn per la «kontraŭveneno», tiam levis ŝrikon! Ja estas dolore!
– Ho, Barbara, Barbara, – mallaŭte ridante kaj plenigante la glasetojn per la konjako, diris Rodiono Metodjeviĉ. – Ni drinku je ŝi. Ne ekzistas tiaj, kiel ŝi, nenie ekzistas, ŝi estas sola tia...
– Kaj dankon al dio, – grumblis Eŭgeno.
Poste li demandis, kial ŝi tamen tiel fulmorapide forveturis? Ĉu vere timis kun Vladimiro renkontiĝi? Ja ĉio ĉi forpasis por ĉiam, kial do por si kompliki la vivon?
La admiralo kapjesis, paroli pri Barbara kaj Ustimenko li ne povis.
– Kaj Kozirev ŝia – tiu ĉi eksa kolonelo – alveturis foje ĉi tien, – kliniĝinte al la admiralo, sciigis Eŭgeĉjo. – Alveturis, ĝuste. Kiel li paradis; necesas diri, li estas bela, solida viro. Antaŭ ŝi li iradis kvazaŭ sur duonfleksitaj kruroj. Li estas ĉefenergiisto nun ie, ordenajn rubandojn havas pli, ol vi. Laŭreato, en la hotelo ĉi tie luis apartamenton – loĝejon el tri ĉambroj. Speciala aŭtomobilo lin priservis. Dum ses tagoj li atendis ŝin el ekspedicio, kaj en la sepa ŝi alveturis, ili sidis en la bulvardo sur benko dum horo – kaj li forveturis. Senrezulte. Li venis por adiaŭi – la vizaĝo, vidu, estis nigra. Kvazaŭ li brulvundiĝis. Ankoraŭ longe Iraida kun Juĉjo lian ĉokoladon manĝadis. Mallonge dirante, paĉjo, estas rompita la Banja persona vivo, mi tiel pensas...
Rodiono Metodjeviĉ ne respondis.
En sia ĉambro li, lavinte sin kaj surmetinte pantoflojn, faris tion, kion li faradis dum ĉiuj ĉi jaroj ĉiuvespere. Ŝlosinte sin, li elprenis el la trivita paperujo ĉiujn tiujn naŭ leterojn, kiuj konserviĝis de Aglaja dum la milito, surmetis la okulvitrojn kaj malrapide komencis legi tion, kion li jam sciis parkere kaj kio ŝajnis al li ŝi – viva kaj parolanta kun li. Traleginte ĉiujn naŭ leterojn, li plej diligente ilin kunmetis kaj ree kaŝis en la paperujon, malvestis sin, kuŝiĝis, suspiris kaj prepariĝis al longa, kutima sendormeco, kontraŭ kiu jam ne plu helpadis ajnaj pulvoroj, miksturoj kaj tablojdoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.