La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MI RESPONSAS PRI ĈIO

Aŭtoro: Jurij German

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvina

Hipokrata ĵuro

Ustimenko estis vokita por la dekkvara horo, sed eĉ je la deksesa la multe fama sekretario de Zolotuĥin – referendario Golubev – Vladimiron Atanazijeviĉ-on ne rimarkadis. Li ĉiam fosadis en poŝto, dismetadis paperojn al paperujoj kaj konversaciadis telefone. Je la deksesa kaj dek Ustimenko leviĝis de sia artleda sofo kaj sen specialaj ceremonioj malfermis la pordon kaj eniris al Zinovio Simonoviĉ. Zolotuĥin estis sidanta super monto da paperoj, sed ne leganta ilin. Nur alirinte pli proksime al la grandega skribotablo, Ustimenko distingis, ke la okuloj de Zolotuĥin estas fermitaj kaj, apoginte sin per la peza mano, li dormas. Lia vizaĝo eĉ en dormo estis tiel elturmentita kaj malgaja, ke Vladimiro Atanazijeviĉ nevole retropaŝis, sed faris tion mallerte: per la bastono li puŝis la fotelon, kaj fariĝis bruo, pro kiu Zolotuĥin vekiĝis.

Dum kelkaj momentoj li estis nenion komprenanta, poste viŝis per la polmo la vizaĝon kaj, sen ajna devigita afableco, severe ordonis:

– Eksidu, doktoro.

Ustimenko eksidis.

Zolotuĥin ĵetis rigardon al la montriloj de grandega horloĝo, kiu staris en la angulo, ekfumis, enspiris la fumon kaj mallerte pardonpetis:

– Mi prokrastis, pardonu. Du noktoj sen dormo, mia edzino tute konfuziĝis.

Vladimiro Atanazijeviĉ ne demandis – kial: li divenis.

– Nu, do mi aŭskultas vin, – penante vigligi sin per cigareda fumo, diris Zolotuĥin.

Ustimenko diskrete, tute dece, en nemultaj, sed sufiĉe fortaj vortoj rakontis ĉiujn siajn konstruajn embarasojn kaj eĉ malfeliĉojn. Zolotuĥin, desegnante per krajono en sia notlibreto kurbojn, interesiĝis, «kion necesas fari?»

– Donu finfine homojn en sufiĉa kvanto.

– Kaj ĉu ne deziras vi, karulo, ankaŭ viandon? – per frazo de Gogol, sed sen ajna humuro demandis Zolotuĥin.

– Mi deziras, ke, ekzemple, fortoj de kvalifikitaj militkaptitoj ne estu malŝparataj tiel sensence kaj senutile, kiel ili estas malŝparataj nun, – penante interkapti la forirantan de li pezan rigardon de Zolotuĥin, abrupte kaj eĉ bruske diris Ustimenko. – Mi bone scias, ke specialistoj – vaporduktistoj, inteligentaj farbistoj, tegmentistoj, masonistoj, betonistoj, ladistoj – kaj eĉ plej alte kvalifikitaj...

– Ne mi tion responsas, – interrompis Zolotuĥin. – Ne mia komando. Mi ankaŭ mem kun multe pli granda utilo distribuus ilin inter la objektoj. Tial ŝanĝu la temon. Kaj, tamen, vi, mi aŭdis, pri tiu temo al altaj instancoj turniĝis?

Kun miro Ustimenko pensis – de kie povis aŭdi Zolotuĥin, sed nenion demandis:

– Bone, mi ŝanĝos temon. Donu, kamarado Zolotuĥin, konstruistojn senprokraste, prenu almenaŭ de la ĉiovendejo, de...

– La ĉiovendejon ni eĉ sen tio kontraŭ la plano fuŝis, – diris Zolotuĥin konfide, – entute fuŝo post fuŝo...

– Fuŝo post fuŝo, – ne respondante al la konfideco, sed tuj atake akuzante, kolere ekparolis Ustimenko, – estas tial, ke ĉe ni en Unĉansko oni decidis, pro granda saĝo, ĉi tie, sur la placo Puzirjov, disvolvi tian ensemblon, por per ĝi fermi ĉiujn detruojn de la milito. Ne fermos vi, karaj kamaradoj, neniu tion sukcesos. Kaj la plej ĉefa estas tio, ke detruojn restarigi estas pli malkare kaj simple, ol fermi ilin per la ĉiovendejo kun kolonoj, per la Palaco de kulturo kun kolonoj kaj per la plenumkomitatejo kun kolonoj.

– Ĉu vi supozas, ke mi pensis alie? – kun stranga subrido diris Zolotuĥin. – Jen strangulo, vere, strangulo! Aŭ vi ion elflaris?

– Kiel – elflaris?

– Tiel, ke ĝuste en tiu demando kamarado Zolotuĥin ricevis mallaŭdon. Kaj, certe, agnoskis siajn erarojn, malutilajn erarojn. Ĉar nia Unĉansko devas aspekti monumente. Ĉu vi komprenas?

– Ne! – respondis Ustimenko. – Tio ja estas stulta!

– Kaj frisoj, kaj pilastroj, kaj arkitravoj por vi ne konvenas?

– Ne konvenas!

– Simpleco vin kontentigas? Ŝparemo? Kaj vi opinias, ke ensemblo, dio ĝin prenu, povas por la unua postmilita tempo tute ne esti, kaj io povas ankaŭ ne «konformi», gravas nur la homojn disloĝigi, kiuj trairis tian militegon, nur estu tegmento super la kapo, kaj malsanulejoj por malsanuloj, kaj iel-tiela stadiono por komenco, kaj jam poste, kiam estos tempo...

Io milda, laca, hejmeca kaj ne estre moka, sed simple gaja aperis en la peza vizaĝo de Zolotuĥin, li ridis nelonge, ankoraŭ ĵetis rigardon al la horloĝo kaj subite per oficiala voĉo konkludis:

– Ni opiniu la demandon elĉerpita. Ni havas ĝeneralan planon, kiun ŝanĝi mi ne havas potencon, kaj eĉ neniu nun, verŝajne, havas. Eĉ tia organismo, kiel vi, kamarado Ustimenko...

El sub la pezaj palpebroj li atente rigardis al Vladimiro Atanazijeviĉ kaj subite, denove ŝanĝinte la tonon, demandis:

– Sed kial vi estas tia?

– Kia? – miris Ustimenko.

– Tia, ke de kamarado Losoj venis informo: ĉefkuracisto Ustimenko rajtigilon pri loĝejo rezignis en kategoria formo. Ĉu malbonas por vi la loĝejo? Tri ĉambroj, la domo de specialistoj, varmega akvo estos, lifto, sur la frontono, kiel vi ŝatas, kolonoj estas faritaj. Ne tro monumentaj, sed tamen ne sen kolonoj. Al multaj plaĉas. Kaj kamarado Ustimenko, vidu, rifuzis.

Vladimiro Atanazijeviĉ tute iomete ruĝiĝis – sur la vangostoj, sed Zolotuĥin tion rimarkis.

– Ĉu kapricas vi, kamarado Ustimenko?

– Ne.

– Sed kio estas tiam, se ne kapricoj?

– Mi esperas poste loĝi ĉe la malsanulejo.

– Ja tie entute trankvilo ne estos.

– Se la afero estas bone aranĝita, tiam ĝuste tie estos trankvilo. Tamen, estas tia tradicio – malnova kaj nemalbona: la ĉefa doktoro loĝas ĉe la malsanulejo.

– Ĉu tio estis Hipokrato, kiu tiel ĵuris?

– Kiel al tio rilatas Hipokrato?

– Kiel al tio rilatas kamarado Hipokrato?

Zolotuĥin elprenis el la tabla tirkesto libron, malfermis ĝin, foliumis, prononcis kun suspiro:

– Tiel, ke mi hodiaŭ nur medicinistojn kaj sciencistojn legadas, ĉiam penas per la propra menso kompreni – kiel povas sana junulo subite sen milito morti. El biblioteko mi prenis – eble, en la antikva Helenujo estis doktoroj pli saĝaj ol ni?

Li malfermis la titolpaĝon, legis: «Traduko de profesoro Rudnev», ankoraŭ suspiris kaj sciigis:

– Aliflanke, da konsola kaj vigliga estas treege multe. En proksimaj, oni skribas, jardekoj tiu afero estos finita. Kaj post iaj kvarcent jaroj la homaro atingos praktikan senmortecon...

Vladimiro Atanazijeviĉ silentis. «Kaj por kio li sin ankoraŭ per libroj kaj broŝuroj turmentas?» – pensis li.

Zolotuĥin forpuŝis Hipokraton, peze suspiris kaj denove ekfumis, fine elturmentita de sia malfeliĉo, rompita, fleksita homo. Ili silentis iom. Kaj poste Ustimenko demandis Zolotuĥin-on pri la filo. Li neniam hezitadis, kiam kaj pri kio eblas aŭ ne eblas paroli. Hipokraton Zinovio Simonoviĉ, kompreneble, legis pro la filo, kaj Ustimenko demandis, kiel statas liaj aferoj.

– Ja mi jam vian Stepanov-on demandis, – rigardante flanken, diris Zolotuĥin. – Li al mi rekomendis ĝuste al profesoro Ŝilov esperi. Grandega aŭtoritato, kaj ĝuste en tiu tereno...

Ustimenko firme kunpremis la makzelojn. Ne, li ne estis kontraŭ aŭtoritatoj. Li simple estis por Bogoslovskij.

– Kion do diri pri Saĉjo, – malfacile elparolis Zolotuĥin. – Pri Saĉjo nun nenio direblas. Malbonas tie la afero, kamarado Ustimenko, tute malbonas. La edzinon hodiaŭ mi ree tien direktis, mi ne scias, kiel ŝi ĝisveturos, ŝi senfortiĝis, ja li sola ĉe ni restis...

– Vi al mi rakontu tion, kion vi scias, ja mi estas kuracisto.

– Oni lin operaciis...

Ustimenko silentis. Profunda sulko kuŝiĝis inter liaj brovoj.

– Nu? – finfine demandis li.

– Nenia «nu» povas esti. Ĉio trakreskis. Oni kudrofermis reen.

– Ĉu tumoro? Por mi gravas detaloj. Kia?

– Ja certe, oni tion kudrofermis, kion ne povis forigi.

– Kaj kiu operaciis? Ĉu Ŝilov?

– Ja kiu alia. Ĝenerale, pri tiu ĉi demando ni finis. Kiajn vi, kamarado Ustimenko, ankoraŭ havas aferojn? Ĉu vi deziras pri via loĝejo kun mi konversacii?

– Pri mia – ne deziras. – Kaj komprenante la doloron de Zolotuĥin kaj subite incitiĝinte pri tiu ĉi lia demando, Ustimenko diris: – Sed pri aliaj kuracistoj – deziras. Cetere, mian rajtigilon mi rezignis, aliginte al ĝi deklaron, ke la loĝejo estu donita kiel komuna apartamento por la malsanuleja personaro, kaj por kiu nome, ni mem decidos.

– Kiuj estas «ni»?

– Ni supozu, mi!

Iliaj rigardoj interkruciĝis: la defia de Ustimenko kaj la moke malgaja de Zolotuĥin. Sed Vladimiro Atanazijeviĉ jam ne povis halti.

– Ĉu vi supozas, – diris li, – ke kamarado Losoj pli bone scias, kiu devas unuavice ricevi loĝejon? Aŭ vi pli bone scias? Sed kial, propre, vi tiel supozas? Ĉu ne tial, ke estas subkomprenate: ricevos la rajtigilon Ustimenko kaj kvietiĝos kun sia persisto? Li ĝeniĝos. Sed ne, mi ne ĝeniĝos. Ja tian mi havas pezan karakteron, jam en foraj tempoj oni diradis al mi, ke mi estas kaj rigoristo, kaj turmentanto, tian mi malbenitan karakteron havas, kamarado Zolotuĥin, ke neniaj fortoj pacigos min kaj kun viaj arkitekturaj ensembloj, kaj kun kolonoj, kaj kun monumenteco, same kiel ne pacigos kun la speciala kliniko de la malsanulejo, kiun oni al mi rekomendas konstrui...

– Kaj vi ĝis nun ne konsentis? – demandis Zolotuĥin.

– Ne konsentis kaj neniam konsentos.

– Sed kial?

– Unue, tial, ke specialan malsanulejeton vi jam havas. Kaj ĝi vin tute bone priservas. Kaj due, tial ke ni havas nur unusolan Kremlon kaj la kremla malsanulejo estas sola. Ne povas esti «filioj» de la Kremlo, tio estas sakrilegia – ĉu vere ne estas komprenebla mia penso? Ja se iri pluen, tiam ankaŭ en distrikta malsanulejo same necesos krei «specialan» ĉambron, se ĝis logika absurdo paŝi laŭ tiu vojo...

Zolotuĥin rigardis al li atente.

– Nu-nu, – diris li kun scivolemo, – kial do malbonas speciala malsanulejo? Klarigu.

Ustimenko klarigis: se la edzino de sekretario de distrikta komitato akuŝas en la distrikta akuŝejo – la sekretario vole-nevole scias, kia tie estas ordo, kiel statas afero pri littolaĵo, per kio oni nutras, ĉu estas varme, hele, ĉu bonas aŭ ne la doktoroj kun flegistinoj kaj brankardistinoj. Kaj kial do, jen demando, kial filino de, ekzemple, vicprezidanto de plenumkomitato devas kuraciĝi kaj kuŝi en speciala infana ĉambro de speciala malsanulejo, kvankam ŝia malsano estas bagatela, dum filino de alia homo, ne alfiksita al la speciala malsanulejo, grave malsanas en malfacilaj kondiĉoj, kiujn Zinovio Simonoviĉ ial opinias normalaj. Ĉi tie konvene estas rememori pri Vladimir Iljiĉ Lenin post la vundo kaj pri tio, en kiun malsanulejon oni lin alveturigis por radiografado kaj kiel li estis maltrankvila, ke iu pro li estas ĝenata...

– Ĉu tio estas – vi min instruas, ĉu? – alpremiĝinte per la brusto al la tablo, demandis Zolotuĥin.

– Sed kial vi tiel maltrankviliĝas, se mi eĉ rememorigas al vi tion, kion vi forgesis? – interesiĝis Ustimenko. – Ja medicino estas mia specialeco, ne via. Kial do vi ne aŭskultu specialiston?

– Ĉu vi tiel la tutan vivon travivis? – neatendite demandis Zolotuĥin.

Ustimenko subridis. Lia momenta, fluganta rideto tute konfuzis Zinovion Simonoviĉ-on.

– Ankoraŭ ne travivis. Mi ankoraŭ vivos iom.

– Mi sama kiel vi estis, Vladimiro Atanazijeviĉ, – amare prononcis Zolotuĥin. – Sed jen la vivo min subpremis. En tio gravas ne timi, – afereme rimarkis li, – la ĉefa estas ne timi. Vi ankaŭ plu ne timu, ne timu, ke vi bonan lokon por vi ne varmigos.

– Kaj mi ja ne timas.

– Ĉu nenion kaj neniun?

– Verŝajne, jes, – ne hastante, diris Ustimenko, ankoraŭ pensis kaj aldonis: – Ne, tamen, okazas – timas. Malĝuste agi.

– Malĝuste en kiu senco?

– Nu, kontraŭ la afero, kontraŭ la laboro, sekve, kontraŭ la konscienco. Krome, mia karaktero estas peza, iam estadas tro postulema. Eĉ tiujn, kiuj ne kulpas, okazas, mi riproĉas. Nun, vere, malpli ofte, antaŭe mi pli malbona estis, ĉiujn juĝadis...

– Kaj vin mem?

Vladimiro Atanazijeviĉ ree donacis al Zolotuĥin sian flugantan rideton:

– Min mem pli severe ol aliajn.

– Bone, mankas tempo, – kvazaŭ koleriĝinte al si pro tiu «sentimentala» konversacio, diris Zolotuĥin. – Nun prenu notlibreton, enskribu, kie kaj kian laborforton vi dungos... Mi kun Salov interkonsentos, helpos al vi...

Sed Ustimenko elprenis nenian notlibreton.

– Jen prenu de la tablo folion, – bonkore diris Zolotuĥin. – Iomete tie, iomete ĉi tie – trovos ni iom post iom por vi laborforton. Kvalifikon mi ne garantias, sed via konstruado ne haltos definitive. Ili poiomete daŭrigos. Iom post iom vi moviĝos de la mortopunkto, eĉ Moskvo ne tuj estis konstruita. Skribu...

– Por kio? – demandis Ustimenko.

– Kiel do por kio? Ĉu vi esperas memorfiksi?

– Lasu! – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Nenion mi esperas. Sed po kvin pigruloj de konstruaj kontoroj almozpeti – tio estas ridinda, vere. Ne, tiel, Zinovio Simonoviĉ, nia afero ne iros.

Kaj li leviĝis, glitinte sur la pargeto per la vundita kruro kaj turmente ruĝiĝinte pro tio, ke tio rezultis kompatinde afekte, – jen kia suferinta kriplulo sin montras.

– Do, ĉu vi ne bezonas? – kun subrido demandis Zolotuĥin. – Vi mem estas tiom saĝa, ke eĉ konsilojn ne bezonas? Nu, iru, iru do. Sed mi ja rememorigos: mi donis al vi konstruistojn, sed vi ne prenis. Tial, kara doktoro, ni demandos. Vin demandos, kiel ajn vi elturniĝu. Kaj vi ne evitos, ĉu vi komprenas? Vi vin ne pravigos. Nu, iru, kaj ne revenu – nenion plu vi de mi ricevos...

Tiel estis Ustimenko elpelita el la grandega hela kabineto. Eliris li de Zolotuĥin, neniom timigita, eĉ ne ĉagrenita, sed koncentrita – kion do li faru plu? Certe, li povus ankaŭ ofendiĝi, kaj, ŝajne, ofendiĝis nur iomete, sed sufiĉe rapide li ĉion de si deskuis, koncentriĝinte, kiel ŝakisto, pri kombinaĵoj, kiuj povus esti plenumitaj por ricevo de bone organizitaj konstruistoj. Pri rilato al si de kamarado Zolotuĥin kaj pri ŝanĝoj de la vizaĝesprimo de Zinovio Simonoviĉ li neniom pensis, kaj eĉ ne rimarkis ilin bone – li ja neniam rimarkadis, kiel rilatas al li estroj. Jam tute proksime de la malfeliĉa malsanuleja kvartalo rememoriĝis al Ustimenko la interparolo pri la filo de Zolotuĥin, kaj li iomete sulkiĝis pro la babilema Eŭgeĉjo kaj riproĉis sin pri nesufiĉa insistemo, sed kun tio jam nenio estis farebla: ĉu decas al Bogoslovskij konkurenci kun Ŝilov mem? Tamen ĉu bonas la singardema sistemo de neenmiksiĝo?

Ĵus enirinte en sian kabineton kaj ankoraŭ ne demetinte la palton, li ekaŭdis zumadon de la telefono kaj prenis la parolilon. La referendario Golubev ĝentile informis lin, ke li konektas kun kamarado Zolotuĥin.

– Ustimenko? – demandis Zolotuĥin kolere. – Ĉe mi estas Salov. Mi lin al vi sendos pri konstruistoj. Elŝiru lian animon, li havas ordonojn. Ĉu klaras?

La voĉo de Zolotuĥin estis kvankam malafabla, sed ne kolera, ne tiu, per kiu li ĵus elpelis lin – «iru kaj ne revenu, nenion plu de mi vi ricevos».

– «Grandan dankon al vi» – tiel necesas diri, – aŭdis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Aŭ via Hipokrato pri tio ne instruis? Jen antaŭ mi lia libro kuŝas kun la ĵuro: «Pure kaj senpeke mi pasigos mian vivon kaj mian arton». Ĉu tiel?

– Mi ne memoras, Zinovio Simonoviĉ, – respondis Ustimenko, – ni antaŭlonge tion studis, jam en la juneco.

– Kaj ĉu nun vi estas maljunulo?

– Al tio iras la afero.

– Bone, laboru!

Lia voĉo ree iĝis kolera – verŝajne, li kutimiĝis, ke oni lin dankas. 

Triope

– Vi, Regler, povas min ne plu viziti, – diris Bogoslovskij, lavante la manojn en la barako de la militkaptitoj. – Vi estas praktike sana. Vi tute taŭgas por reveno al la patrujo kaj elpaŝo en mitingo de studentoj, veteranoj de la milito. Vi krios «heil, Sieg heil, hoch» kaj rakontos pri kruelaĵoj, kiujn faris la rusoj rilate al vi, militkaptitoj.

Dum tiuj monatoj de konstanta komunikado kun germanoj Bogoslovskij tiom spertiĝis pri la lingvo, ke parolis preskaŭ sen paŭzoj. Rudi al lia parolo nenion respondis, sed, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ intencis foriri, diris:

– Mi elpaŝos en gazetaro kaj rakontos, kiel vi... havante mem tian malfeliĉon, savis al mi la vivon.

– Vi mensogas! – malgaje subridis Bogoslovskij. – Rozkolora mensogo! Nenio tia estos. Tie, kien vi forveturos, estas pli profite, pli singarde, pli oportune vivi kiel veterano de la milito kaj suferinto pro la milito, ol simple kiel honesta homo. Vi, estonta kolego, ektimis ekde la juneco. Same vi ankaŭ mortos.

– Mi elpaŝos! – ne tro certe ripetis Rudi.

– Kaj denove vi mensogas! – ne donante la manon al Regler, diris Bogoslovskij. – Tio estos kontraŭ la fluo. Kaj por kio vi, diligenta knabo, naĝu kontraŭ? Kaj ankaŭ via Otto von Voss ankoraŭ leviĝos, montros al vi, estonta medicinisto, kiel malhonorigi lin.

– Mi – sen familinomo, – apenaŭ aŭdeble balbutis Rudi.

Bogoslovskij subridis kaj foriris. Ĉe la pordego de la barakaro lin interkaptis la leŭtenanteto, diris, ke en la kancelarion venis kolonelo Ŝtub, atendas tie Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on, kaj se tiu ne hastas...

Bogoslovskij ne hastis. La mallongkrura Ŝtub, rulante per la lipoj la cigaredingon, estis iranta el angulo en angulon tra la hele prilumita ĉambro, kiam la maljuna doktoro malfermis la pordon.

– Ja vi rimarkeble lamas, – diris Ŝtub, – el la koridoro aŭdeblas. Ĉu operacii kun tia kruro estas malfacile?

– Ne tro. Mi jam kutimiĝis. La ventro pli malhelpas.

– Jes, mi aŭdis. Ĉu baldaŭ la medicino tiun fiaĵon venkos?

– Eĉ se baldaŭ, por ni, kiuj trafis en tiun ĉi historion, hodiaŭ ne estas pli facile. Tamen, mi persone pensas, ke unu dekono de la penoj, direktitaj al tia milito, kiel la ĵusa, tute sufiĉus por fini ĉiujn ajn kancerojn. Kaj kiel vi vivas?

– Iel-tiel.

– Ĉu vi militis?

– En iu maniero, – kun mallonga subrido, mirinde beliganta lian malbelan vizaĝon, respondis Ŝtub. – Iomete.

– Kaj kiel do via vidkapablo?

– Ĝi malhelpis. Vi jen kion faru, – turniĝis Ŝtub al la leŭtenanto, – mi petas, komplezu nin – alportu po glaso da teo. Se eblas, pli fortan.

La leŭtenanteto ekiris organizi teon.

– Via Ustimenko skribis al la CK, – diris Ŝtub, – mi intencis al vi en la malsanulejon veturi el ĉi tie, sed eksciis, ke vi estas ĉi tie. Ĉu tio estas via komuna ideo – pri la militkaptitoj?

– Verŝajne, eĉ pli multe mia, – prepariĝante defendi sian ĉefkuraciston kontraŭ nesciata danĝero, respondis Bogoslovskij. – Kaj tio, ke skribis li sola...

– Ĉu vi scias, kion li skribis?

Nikolao Eŭgenjeviĉ grakĝemis: certe, li ne sciis, kion tie skribaĉis tiu furiozulo.

– Nu, ĝenerale, – balbutis li, – konkrete ni ne...

– Bone skribis via Ustimenko, – diris Ŝtub. – Bone kaj saĝe. Kuraĝe. Certe, estis obĵetoj, sed lia ideo estis subtenita. Speciale, nia regiono subtenis, al ni unuaj oni konsilis okupiĝi pri tio. Mi ĉi tie kunvenigis kamaradojn, kaj ni la decidon redaktis ĝuste koncerne de via malsanuleja kvartalo. Ni pensas plene la militkaptitojn al via objekto direkti. Ili kaj troviĝas apude, kaj estas specialistoj, kaj ili mem ja, diabloj, detruis per siaj bombardadoj kaj bombadoj...

– Zolotuĥin rifuzos, – diris Bogoslovskij.

– Por kio do li rifuzu, se li antaŭ sia forveturo mem ĝuste pri tio okupiĝis...

– Okupiĝi eblas malsame.

– Pozitive okupiĝis, se vin tio kontentigas. Kaj forveturis li ne al Soĉio, sed al la filo, vi scias, por kio.

La leŭtenanteto alportis sur profunda telero du glasojn da teo kaj du sojajn bombonojn, verŝajne siajn proprajn. Ŝtub dankis, kaŝe subridinte pri la regalo, eltrinkis unuglute sian glason kaj demandis:

– Ĉu ni veturu?

– Kien?

– Al via ĉefo.

– Por kio al li veturi, se li estas en la malsanulejo.

– Ĉu li loĝas tie?

– Kial loĝas? Laboras. Kaj li estas el tiuj, kiuj se ie laboras, tiam tie ankaŭ loĝas, kaj hejme nur dormas, kaj eĉ tio ne ĉiam.

– Ĉu tia pozitiva kamarado?

– Kaj vi ne suspektu, kamarado Ŝtub. Aŭ laŭ via posteno oni devas ĉiujn suspekti?

Ŝtub demetis de sur najlo la trivitan ledan raglanon, surmetis ĝin sur la larĝajn ŝultrojn kaj, kvazaŭ ne aŭdinte la demandon de Bogoslovskij, interesiĝis:

– Vi en kiaj rilatoj kun Postnikov estis, kun tiu loka doktoro?

– En la plej bonaj. Mi opinias lin ankaŭ ĝis nun modela homo kaj kuracisto, – eĉ kun ioma defio respondis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Kaj neniajn fiajn onidirojn mi kredas kaj neniam kredos.

– Ĉu Ustimenko Postnikov-on same konis?

– Lia disĉiplo.

Sur kraketanta neĝo ili ĝisiris la kirurgian klinikon, leviĝis sur la duan etaĝon, frapis al la pordo de Vladimiro Atanazijeviĉ. Tiu estis mallerte klakanta per abako: lin turmentis kahelaj platoj por tegado – ĉiam ne konformadis la ciferoj. Ŝtub viŝis la okulvitrojn. Ustimenko, aŭskultante Bogoslovskij-on, korektatan de Ŝtub, komencis eĉ rideti knabece larĝe – lia solideco ankaŭ ĝis nun estis malbona: laŭ la vizaĝo de Vladimiro Atanazijeviĉ ĉiam estis videbla, kiam li koleras, kiam ĝojas, kaj kiam feliĉas.

Nun li estis feliĉa.

Unue, ekzistas vero sur la tero, Moskvo atentis lian energian leteron – nun disvolviĝos la konstruado de la malsanulejo, kiel decas al tia gvida objekto. Kaj due, venis depeŝo de Mitjaŝin.

– De kia tia Mitjaŝin? – demandis Bogoslovskij.

Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ indignis.

De Mitjaŝin, de tiu Mitjaŝin, kiu kune kun Aŝĥen Ovanesovna estis lia garantianto, kiam li partianiĝis, de la homo, pri kiu Ustimenko sciis, ke ĝuste sur li, sur lia kvieta kaj trankvila certeco tenas sin la medsanbato, hodiaŭ venis telegramo: «Konsentas petas transkontigi transloĝigan monon elveturas al konstanta loĝado kun kvar familianoj esperas al tolereblaj loĝaj kondiĉoj».

La telegramo kuŝis sur la tablo, Ustimenko etendis ĝin al Ŝtub.

– Ĉu profesoro? – demandis Aŭgusto Janoviĉ.

– Pli ol! – diris Ustimenko. – Akademiano en sia afero.

– Ĉu terapeŭto?

– Li per mallarĝa specialeco sin ne limigas.

– Kion tio signifas?

– Milita helpkuracisto. Kun grandega sperto. Bonega mastrumanto. Li por mi staras kiel muro kaj turo...

Ŝtub plu turnadis la telegramon en la fingroj.

– Nu, kaj mi kiel al tio rilatas? – demandis li.

– Tiel, ke dufoje en kunsido de la buroo de la regiona komitato, kiam estis levataj niaj demandoj, vi la konstruadon subtenis. Kaj brikojn ni ricevis per via helpo, tio estis via ideo, ĉu vi memoras – kun barĝoj?

– Do, la «tolereblaj loĝaj kondiĉoj» – tio estas al mi adresita?

– Jes, – sen ĝeniĝo konfesis Ustimenko. – Vidu, mi al Mitjaŝin, kiel Ivano Aleksandroviĉ Ĥlestakov, skribis, ke ĉio estas. Nun mi ne havas revenan vojon. Tial mi turnas min al vi, kiel al membro de la buroo de la regiona komitato. Kaj jen ankaŭ Nikolao Eŭgenjeviĉ vin delonge konas, diras: vi malsanulejajn aferojn komprenas...

Kolonelo Ŝtub kaŝis la telegramon en la flankan poŝon kaj diris sekete:

– Nu, mi ne tro komprenas, sed taskon tian al mi kamarado Zolotuĥin donis.

– Ĉu kontroli nin? – interesiĝis Ustimenko.

Ŝtub ne respondis, nur subridis malmilde.

– Ĉi tie oni pri vi plendis, kamarado Ustimenko, ke vi vian specialan karton-rajtigilon pri nutraĵo – ĝuste vian, donitan al vi, kiel al la ĉefkuracisto, – irigis, se tiel diri, ronde: al ĉiu kuracisto por certa tempo. Tio estis taksita kiel filantropeco, kiel almozo, kiel sistemo de nutrado de «siaj» homoj, kiel rompo de la instalita ordo...

La voĉo de Ŝtub estis trankvila, iomete abomenanta.

– Estis uzitaj fortaj esprimoj.

Li silentis iom, kvazaŭ serĉante vortojn, suspiris kaj diris:

– Nun la respektiva organizaĵo plenumis ordonon de kamarado Zolotuĥin, trovis por via malsanulejo ses specialajn kartojn. Tial la rondo, kiun priservis via karto, tre mallarĝiĝis. Kaj eble, vi vian specialan karton lasos por via familio?

– Kaj Mitjaŝin? – demandis Ustimenko.

– Ja al vi oni plu veturas kaj ankoraŭ plu veturados...

– Nepre.

– Bone, kamaradoj, ni trovos solvon, – diris Bogoslovskij. – Ankaŭ vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, tute nepolitike kondutas. Necesas ekstari, ĝentile riverenci, esprimi dankon de la malsanuleja kolektivo pro la amika zorgo, sed anstataŭ tio vi kiel kun tranĉilo al la gorĝo – kaj Mitjaŝin? Vi pri li, Aŭgusto Janoviĉ, mi petas, ne koleru, li ekde la frua juneco tia estis, tiu kamarado ĉefkuracisto.

Kaj interesiĝis:

– Kaj pro kio, vere, oni al la malsanulejo tiel bonkoriĝis? Jen tute nenio, kaj jen nun samtempe ses kartoj? Per kio tiu ĉi sorĉa transformiĝo klarigeblas?

Ŝtub pensis pri la «informo» de Gorbanjuk, kiu sciigis la estraron pri la «sistemo de almozoj kaj nutrado», sed nenion diris, kaj anstataŭe sen ajnaj antaŭvortoj demandis pri Postnikov kaj pri liaj rilatoj kun Ĵovtjak. Bogoslovskij kaj Ustimenko interŝanĝis rigardojn. Aŭgusto Janoviĉ interkaptis ilian maltrankvilan rigardon kaj kun mallonga suspiro eksplikis la aferon, tio estas tiujn cirkonstancojn, kiuj kondukis lin al penso pri plena senkulpeco de Postnikov. Restis ankoraŭ enigmoj, kiujn necesas solvi, kaj Bogoslovskij kun Ustimenko devas en tio helpi.

La konversacio komence iris malvigle, poste pli arde. El la neekzisto per talento de Nikolao Eŭgenjeviĉ subite reaperis Ĵovtjak kun la parfumita kalvo, ekparolis per velura voĉo, komencis respektinde elpaŝi, glatumi malsanulojn kaj suferantojn per la dika polmo, proklami siajn teruretajn veraĵojn pri tio, ke por kio ja riski la statistikon, operaciante neoperacieblan? «Li ankaŭ hejme, inter proksimuloj kaj parencoj bonorde forpasus, – kun furiozo en la voĉo citis Bogoslovskij la faman eldiron de Ĵovtjak, – kaj vi al mi plusajn rezultojn al la minusaj ŝanĝas!»

Ŝtub aŭskultadis, fumadis, kun abomeno ridetadis: Ĵovtjak, la perfidulo, la urbestro-murdisto, la lakeo de la komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck, subite reviviĝis antaŭ li kaj potence direktis la sorton de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, – tiu ja ankaŭ artikolojn anstataŭ Genadio Tarasoviĉ verkadis, por ke Ĵovtjak nur subskribu, kaj operaciadis anstataŭ li, kaj kuracadis, kaj resanigadis.

– Amo ne estas trudebla! – rememoris Ustimenko la frazon de Postnikov apud la armea komisariato, kiam ili renkontiĝis en tiuj malfacilaj minutoj. – Vi ne povas imagi, kamarado kolonelo, en kia li tiam estis stato – Ivano Demetrijeviĉ. Mi, certe, kulpas, tre kulpas, ke mi ne kuntrenis lin perforte. Li irus, sed, verŝajne, li pensis, ke al li oni ial ne kredas...

– Ha, kial silenti, – subite per decida, sed ne rakontanta voĉo interrompis Bogoslovskij, – pli malbone ne estos, mi eldiros miajn konsiderojn. Mi supozas, kamarado Ŝtub, ke rolis unu cirkonstanco, ne reflektita en dokumentoj. Ivano Demetrijeviĉ estis en la blanka armeo, kaj Ĵovtjak, probable, tion sciis.

– Kiel kiu li tie estis? – malmilde demandis Ŝtub.

– Certe, kiel kuracisto...

Ŝtub laŭ sia maniero iradis el angulo en angulon, aŭskultadis atente, fojfoje redemandadis, fojfoje ne konsentadis – klarigadis por si bildojn de la nekonata al li vivo pli detale. Liaj okuloj ne estis videblaj, briletadis la dikaj okulvitroj, kaj pro tio al Ustimenko estis malfacile rakonti tiujn detalojn, kiuj interesis, nesciate kial, Aŭguston Janoviĉ-on.

– Ĉu povis Postnikov mortigi Ĵovtjak-on? – interesiĝis Ŝtub.

– Mortigi? – miris Bogoslovskij.

Li silentis iom kaj decidis:

– Tute povis.

– Kial vi tiel supozas?

Denove ĉio rekomenciĝis. Ŝtub estis skrupula homo.

– Tamen, la vivo plenas je ĉiaj neatenditaĵoj, – lace prononcis Ŝtub. – Jen ĉi tie estis ĉe via, se mi ne eraras, onklino, Aglaja Petrovna, terura malamiko librotenisto Averjanov...

– Mi scias, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ, – la onklino rakontis, li ŝin ne perfidis, kvankam tute povus perfidi al la gestapanoj...

– Sed ĉu vi Aglaja-n Petrovna-n post tiuj eventoj vidis? – miregis la neniam miranta Ŝtub. – Tio estas ekstreme grava. Kie, kiam, kiel – rakontu detale...

– Nu, tio estas longa afero, – respondis Ustimenko.

– Ni ne prokrastu, ni tion ne rajtas, – diris Ŝtub.

Li eksidis antaŭ Vladimiro Atanazijeviĉ, la seĝo knaris sub lia fortika korpo. Bogoslovskij iris al la sofo, apogiĝis al la dorso.

– Nun estas malfacile restarigi en la memoro, – komencis Ustimenko, – sed pri Postnikov ŝi tute certe rakontis, ke li pafis al la germanoj. Kaj pri Alevtina Andrejevna – la unua edzino de admiralo Stepanov...

Ŝtub petis paperon, komencis meti sur ĝin siajn algebrajn signojn. La tempo iris, tiktakadis la horloĝo, la malsanulejo tute kvietiĝis, Aŭgusto Janoviĉ plu skribadis notojn. Lia vizaĝo kvazaŭ glatiĝis, nur la puran frunton super la okulvitroj fojfoje por momento tratranĉadis akra sulko.

– Jen kiel, – neatendite diris Ŝtub, – vidu, kiel rezultas...

– Indas malpli suspekti, – de sur sia sofo akre prononcis Bogoslovskij. – Mi la unĉanskan popolon, vidu, trae konas. Kaj al mi tiuj fiaĵoj, pri kiuj oni ĉi tie klaĉas...

– Bone, tion ni sukcesos poste, – forsvingis Ŝtub.

Li pensis iom kaj petis Ustimenko-n:

– Devos vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉion en detaloj skribi. Mi komprenas, tio estas malfacila, mi komprenas – pasis nemalmulta tempo, mi komprenas – vi estas okupita, sed ĉi tie estas afero ekstreme serioza. Kaj, vidu...

Li iom prokrastis:

– Vidu, subite – kio ajn en la mondo povas okazi, – eble, via onklino, Agaja Petrovna, estas viva...

– Viva? Tiam kie do ŝi estas? – ekkriis Ustimenko.

– Sed tion mi jam ne scias. Ankoraŭ ne ĉiuj en la patrujon revenis, ĉio povas esti... Nu, bone, rakontu plu, kion vi memoras!

Memoris Ustimenko ankoraŭ nemalmulte kaj rakontadis nun kun ĉiuj detaloj proksimume ĝis la dekunua horo. Ĝis tiu tempo ĉiuj ili tute elturmentiĝis: en sia rakonto Ustimenko devis rememori kaj la pereon de Ksenia Nikolajevna Bogoslovskaja kaj de la filino Sanjo – la onklino ankaŭ tion sciis detale.

– Nu, bone, dankon, – prononcis Ŝtub, leviĝante kaj metante en la internan poŝon de la tuniko la paperojn kun skribaĵoj. – Do, vi ne forgesos, ĉu?

En la trofea «Opel» Ŝtub eksidis apud la ŝoforo, frostosente kuntiriĝis kaj diris:

– Baldaŭ, Tereŝĉenko, nia malsanulejo estos unuaklasa. Se vi intencas malsani – atendu iom. Retenu vin.

– Mi ĝenerale estas sana, – respondis Tereŝĉenko, – senvitaminozo ekzistas, sed tio estas ekskluzive rezulto de la milito. Se la nutradon plifortigi...

Tiun plendon Ŝtub lasis preter la oreloj. Tereŝĉenko tre ŝatis plendi, sed Ŝtub scipovis ne aŭdi.

– Kaj kien ni veturas? – demandis Aŭgusto Janoviĉ.

– Ŝajne misvojiĝis, – respondis Tereŝĉenko. – Se aldoni por mi specialan karton pluse al mia laborista...

– Necesos retroveturi, – diris Ŝtub. – Tie antaŭe estas sakstrato, ĉu vi ne vidas?

Ili revenis al la kirurgiejo. Ĉi tie, sub malrapide falanta neĝo, aperis antaŭ la lumĵetiloj mem de la aŭto la granda figuro de Bogoslovskij.

– Eksidu, ni veturigos! – proponis Ŝtub. – Kien vi iras en tia malfrua tempo?

– Jen, oni vokis, – diris li, engrimpante en la aŭtomobilon, – al la riveristoj, operacii. Tien oni Salov-on alveturigis.

– Ĉu io serioza?

– Apenaŭ, li estas hipokondria homo, sed postulas nepre min. Se mi rifuzos – li ofendiĝos...

– Nu, kaj diablo lin prenu! – feroce diris Ŝtub. – Vi ja ne estas knabo.

– Ne knabo, sed ankaŭ li estas gravulo. Nun ili marmoron ricevis, kaj ni por kuirejoj ĝin nepre bezonas: por diskarnigaj tabloj, ĉu vi scias? Se mi montros delikatecon – estos marmoro por la malsanulejo, se mi montros malmildecon – li nenion donos...

Ŝtub mallaŭte ekridis, rememoris la nigraravinan «aeroplanon», la junecon, sian oficvojaĝon pri la «afero de d-ro Bogoslovskij».

– Kio estas ridinda? – demandis Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Mi jen hieraŭ veturis – operaciis, mi ne diros, kiun. Bagatela operacio, helpkuracistoj en malnovaj tempoj ĝin facilege plenumadis. Kaj zinkitan ladon mi ricevis, tio estas, certe, ne ladon, sed rezolucion...

– Aŭskultu, Tereŝĉenko, – diris Ŝtub, – kiu povus esti ĉe ni pri zinkita lado?

– Ja Kodjura, – diris Tereŝĉenko, – tiu fripono, kamarado kolonelo! Sed ne kaptebla...

– Ĉu Kodjura? – demandis Ŝtub.

– Kuracista sekreto, – respondis Bogoslovskij. – Kaj cetere li donis al mi la ladon absolute laŭleĝe, sed ne donadis kontraŭleĝe. Avaradis kaj asertadis, ke ni al tiuj fondusaj konstrumaterialoj ne rilatas...

La aŭtomobilo haltis ĉe la malsanulejo de riveristoj. Ŝtub premis la manon al Bogoslovskij, Nikolao Eŭgenjeviĉ eniris en la malaltan, malhelan vestiblon kaj tuj komprenis, ke okazis eraro, ili ne komprenis telefone, ke ne necesas veturigi Salov-on el ĉi tie al li, ke li alveturos mem, kaj forveturigis la malsanulon en la kirurgiejon al Ustimenko...

– Ĉu ia aŭteto ĉe vi ne troveblas? – demandis li de tre beleta, forte parfumita flegistino. – Mi, vidu, estas lama...

Kaj li almontris sian dikan kruron.

Aŭto, certe, ne estis.

Tiam li telefonis al Ustimenko kaj diris, ke li «tuj» estos en sia kirurgiejo, Salov ne koleru.

Iris li dum ĉirkaŭ horo, kaj proksime de la kvartalo, kiel komenciĝis alveturaj kavoj, falis, kaj tiel mallerte, ke li longe tenis sian kapon – tie staris furioza bruo.

«Ĉu maljuneco? – pensis Bogoslovskij kaj per la fingroj palpis, ĉu ĉiuj dentoj estas sendifektaj. – Verŝajne, mi maljuniĝas...»

Salov estis kuŝanta pura, rozkolora sur la rulbrankardo, turnadis la fingrojn antaŭ si. Ekvidinte la elturmentitan doktoron kaj spertinte momentan senton de ĝeniĝo, li tordis sian grasan, nerazitan vizaĝon kaj rakontis, kiajn li sentas suferojn ekde tiu momento mem, kiam «manĝis peklitajn fungojn». «Ne por ses tabloj mi el vi marmoron prenos, sed por dek du!» – pensis Bogoslovskij kaj ekiris lavi la manojn. Kaj dum li lavis, ĝispensis ĝis la fino: «Per nekontanta pago fine de la sekva jaro. La riveristoj marmoron ne havas, sed ili ricevis germanajn elektrajn viandmuelilojn. Mi interŝanĝos al la marmoro. Kaj kun la regiona malsanulejo mi faros kombinon – necesas rigardi, kion ili havas».

– Ĉu estas dolore, kamarado profesoro? – demandis Salov.

– Estus dolore, se ni same al iuj malsanuloj rilatus, kiel tiuj malsanuloj al niaj embarasoj kaj bezonoj, – per anticipe preparita frazo respondis la ruza Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Estus tre dolore...

Salov rideris sur la operacia tablo tiel, kvazaŭ oni lin tiklus.

– Marmoron ni bezonos, – diris Bogoslovskij. – Ĝi estas ne fondusa, por kuirejaj diskarnigaj tabloj.

– Ni faros! – haste respondis Salov.

– Por dudek tri tabloj! – pafis Bogoslovskij kaj mem iomete ektimis...

– Eĉ por cent! – preta al ĉio, diris Salov. – Ankoraŭ krudferajn tubojn mi al vi alĵetos, hieraŭ Ustimenko pri ili kverelis...

Kaj kiam Salov ekdormis sub narkozo, Bogoslovskij subite rememoris, ke li eĉ vorton ne diris pri vitro. Post la operacio Salov estos, probable, pli avara... Tamen, marmoro kaj tuboj jam estas: siajn promesojn li scipovas plenumi...

Lavinte sin post la operacio, apenaŭ paŝante pro laco, Bogoslovskij malrapide ekiris en la kabineton, kie estis lia loĝejo. Ustimenko, plene malferminte la fenestron en la malvarman, neĝan, malhelan nokton, estis skribanta ĉe la tablo, surĵetinte sur la ŝultrojn sian flotan palton. Nikolao Eŭgenjeviĉ, kolere snufante, ke Vladimiro frostigis la ĉambron, sternis por si sur la sofo kaj, demetenate kun grakĝemo la boton, demandis:

– Kion vi skribas?

– Ja por Ŝtub mi skribas, – rapide respondis Ustimenko. – Ne eblas ja tion prokrasti. Kion vi pri li pensas, pri Ŝtub?

– Nemalbona, konvena. Estis iam. Kaj kia li estas nun – mi ne scias. Eble, ankoraŭ prenos nin – min kaj vin – kaj sidigos en malliberejon, tion neniu scias...

Ustimenko subridis, volvis siajn foliojn tube kaj ekstaris.

– Bone, kuŝiĝu, – diris li, – mi iros hejmen skribi.

Li lerte enŝovis la brakojn en la manikojn de la flota palto, demetis de la najlo la kaskedon, prenis la bastonon kaj ankoraŭ staris iomete, pensante pri io kaj severe kuntirante la brovojn. Poste balancis la kapon kaj foriris. 

«Mi ne forgesos!»

Rodiono Metodjeviĉ vekiĝadis plej frue en la hejmo, eĉ pli frue ol la avo Metodo, varmigadis akvon per memfarita elektra spiralo, longe akrigadis per rimeno malnovan, forakrigitan razilon kaj pedante, skrupule razadis la sekajn vangojn, malkontente sulkiĝante kaj maljunulece, kiel la patro, grakĝemante. Poste, eltrinkinte glason da forta teo kun sukerpeco almorde, li eksidadis skribi vican leteron, skribitan en la kapo nokte.

Sed nun ĉiuj tiuj fortaj, gravaj, precizaj vortoj, per kiuj li pensis nokte, ŝajnis bagateloj, nenion valora, nekonvinka, histeria «dama» galimatio. Nu kaj vere, kion li povis skribi? Ke li kredas al Aglaja Petrovna kaj kredos al ŝi ĝis la morto? Ke se ne kredi al ŝi, tiam eblas kredi al neniu? Ke li scias pri ŝia esto en la gestapo kaj pri tio, kion ŝi tie spertis – horon post horo, tagon post tago? Ke li finfine meritis rajton almenaŭ pri respondo – ĉu vivas lia edzino aŭ ne, ĉu ŝi pereis en la milito aŭ troviĝas en malliberejo, kaj se troviĝas en malliberejo, tiam kie, kiel ŝin serĉi, kiel ŝin vidi almenaŭ por kompreni, pri kio ŝi estas akuzata!

Rodiono Metodjeviĉ bone memoris la tridek sepan kaj la tridek okan jarojn, tiun tempon, kiam kvazaŭ intence estis ekstermataj homoj en la flotoj – de la Amura milita ŝiparo ĝis la Balta floto. Sed nun li sciis, ke la faŝista spiona servo – iliaj fiuloj – organizis tutan vicon da aferoj tiel, ke la sovetiaj organoj de ŝtata sekureco preskaŭ ne povis malimpliki la provokojn, iniciatitajn «en la transa flanko», kaj viktimoj de tiuj provokoj iĝis centoj, se ne miloj da militestroj, inter kiuj estis ankaŭ elstaraj. Eĉ ĉe la «aliancano» Churchill li legis pri tio, kiel estis ekstermataj kadroj de sovetiaj militaj specialistoj.

Tiel estis, Stepanov bone sciis la iron de la eventoj, certe, tiujn eventojn li neniom aprobis kaj teruriĝis pro ili, sed silentis, kiel silentis multaj. Jam en la fino de la milito li eksciis en hazarda konversacio, ke ankaŭ lia kanto estis finita, savis Stepanov-on tiam la lando Hispanio. Dum li tie estis, pri li oni forgesis, kaj kiam li revenis – enprizonigi estis ĝene, oni ree prokrastis. Poste estis enprizonigita kaj pafekzekutita iu belulo, kiu kalumniis tutan grupon da militaj maristoj, – tiel Stepanov restis viva.

Ĉio ĉi estis, «havis lokon», kiel pensis Rodiono Metodjeviĉ, sed ne povis aperi ree post tia milito, kiel ĉi tiu, kie la popolo montris sin vere popolo-heroo, kie estis farataj mirakloj de ĉiutaga heroeco, kie al la tuta homaro estis pruvite, ke la sovetiaj homoj estas unuecaj, firmaj spirite, ke ĝuste ili, kaj neniu alia, finis la faŝismon kaj levis la standardon de venko super la Reichstag. Do pro kio oni suspektas, tenas en iaj misteraj, sekretaj malliberejoj homojn, kulpajn nur pri tio, ke ili ne evakuiĝis en sekurajn forojn, sed agis laŭ siaj tutaj fortoj en la milito, en kiu, kiel ĉiuj scias, ekzistas ne nur solaj venkoj, sed ankaŭ malvenkoj, kaj malfeliĉaj, malsimplaj cirkonstancoj, kaj amaraj misoj? Certe, perfiduloj devas esti severe punitaj, tamen ĝuste ili, perfiduloj, sed ne fidelaj, honestaj, puraj homoj...

Rodiono Metodjeviĉ skribadis, sed konvenajn leterojn skribi li ne sukcesadis. Enuaj, polvaj, kancelariaj parolturnoj, kiel: «deirante de ĉio supre listigita», aŭ «surbaze de la indikitaj de mi faktoj», aŭ ankoraŭ «kaj tial mi opinias ebla konvinke peti» – esprimadis nek liajn pensojn, nek liajn sentojn, kaj singardemo, enradikiĝinta en li dum la jaroj de la amasaj arestoj, kondukis al tio, ke li timis per ajna akra vorto malutili ne al si (pri si ja li ne pensis, la plej gravan – la servon – oni jam de li forprenis), – li timis malutili al Aglaja Petrovna, se ŝi estas viva. Kaj pri tio, ke ŝi estas viva, li kredis, kvankam eĉ al si mem timis pri tio konfesi.

Li skribadis ĉien.

Kaj al li respondadis neniu.

La leteroj kvazaŭ faladis en abismon.

Kaj neniaj aldonaj sekurigaj rimedoj, kiel: «al tiu kaj tiu persone», «registrita», «valora», neniaj hontindaj vortoj sur la koverto kiel «vivgrava», «kvaran fojon», ekspedadreso kun vortoj «de Heroo de la Sovetunio» – ĉio ĉi al nenio helpis.

Al li oni ne respondadis.

Tamen, unu letero venis.

La letero estis de la ŝipestro Amiraĝibi Elisbaro Ŝabanoviĉ.

Pri Aglaja Petrovna Amiraĝibi sciis nenion, li skribis nur pri si kaj pri sia malgaja vivo. Li estas malsana. Oni lin kuracas. «Per iks-radioj».

Stepanov relegis, tenante la leteron en distanco de etendita mano: «Per iks-radioj». «Kiel eblas kuraci per radioj?» – kolere miris Rodiono Metodjeviĉ.

Publike, en la poŝtejo, li ĝeniĝadis surmeti la okulvitrojn, eĉ lasadis ilin hejme en la ujo. Kaj hejme li relegis trian fojon.

Ĉio estis ĝusta, Amiraĝibi estas kuracata per radioaktiva kobalto, ĉe li estas io malbona en la gorĝo – tiel, almenaŭ, komprenis Rodiono Metodjeviĉ. Kaj ankoraŭ li komprenis, ke la maljuna Amiraĝibi dezirus ricevi konsilon de sia «juna amiko», «simpatia doktoro Ustimenko, kun kiu mi kune manĝis kaĉon en unu gaja baleto».

Sur la koverto li metis rezolucion: «al k-do Ustimenko V. A.» kaj pensis pri tio, ke vespere li vizitos Vlaĉjon.

Kaj krome leteroj ne estis.

Lunjo en la poŝtejo – li jam sciis, ke ŝi estas Lunjo kaj ke ŝia panjo mortis, kaj la paĉjo heroe pereis ĉe Stalingrado, – tiu diafane pala Lunjo multfoje donadis al li diversajn malsimplajn poŝtajn konsilojn pri korespondaĵoj «kun sciigo», pri ĉiaj specoj de pagitaj respondoj. Li plenumadis ĉion precize kaj sen ajna espero pri sukceso.

La letero de Amiraĝibi ŝajnis al Lunjo tiu letero, kiun estis atendanta Stepanov. Kaj kiam en la sekva tago li diris, ke tio estis tute ne tiu letero, Lunjo subite konsilis:

– Necesas al vi veturi en Moskvon.

Ŝi ne sciis, pri kio li skribas, sed kredis, ke, se homo mem veturos en Moskvon, ĉio ordiĝos.

– Ĉu en Moskvon? – neniom miris Stepanov.

Li ankaŭ mem delonge pensis pri tio, kaj Lunjo nur konfirmis liajn pensojn.

– Ŝajne, tio estas prava! – prononcis Rodiono Metodjeviĉ.

Kaj deklaris hejme pri sia decido.

– Mi ne vidas praktikan sencon, – diris Eŭgeĉjo, viŝante la okulvitrojn per intenskolora ŝamo. – Vi taŭzos viajn nervojn ĝisfunde kaj nenion atingos. Ĉu post tiaj kataklismoj eblas trovi unu homon?

Li parolis maltrankvile, kaj Rodiono Metodjeviĉ nur silente strabis al li. Solida, laŭmode vestita, modere korpulenta, ĉiam ŝtate zorgigita, Eŭgeno Rodionoviĉ ankoraŭ iomete staris, pensante kaj balanciĝante de la kalkanumoj sur la piedpintojn, mungis sin en grandan poŝtukon kaj, ordoninte, ke oni lin ne distru, ekiris en la kabineton, kiel ĉiam, dormi post tagmanĝo. Poste respektoplena Paŭla alportadis tien tason da natura kafo, kaj Eŭgeno eksidadis al la skribotablo. Certe, se ne okazadis kunsido. Tamen, en la lasta tempo li ellernis dikti siajn «verkojn» al stenografistino. Li aranĝis grandan sliparon, en kiun li eltondadis diversajn, laŭ lia esprimo, «materialojn», aŭ «krudaĵon», kaj tiujn eltondaĵojn antaŭ veno de la stenografistino li dismetadis sur la divano, kiel kartojn en paciencludo...

Kiam la pordo post Eŭgeĉjo fermiĝis, Rodiono Metodjeviĉ aliris al la bufedo, verŝis por si duonglason da konjako kaj eltrinkis unuglute. Pensis iom kaj ankoraŭ verŝis. Iraida observis lin kun maltrankvilo.

– Ne timu, alkoholulo mi ne iĝos, – diris Stepanov, – la jaroj pasis, malfrue. Sed tamen...

– Eĉ se Rodiono Metodjeviĉ drinkas, do ĉe lia pensio tio estas permesebla, – tusinte en la pugnon, elmalproksime diris avo Metodo. – Ĉe ni en la japana milito estis subkolonelo, iu barono Drizen, tiu jamajkan rumon elsuĉadis po tri boteloj dum tago. Sed la rango ja estis mizera – nur subkolonelo...

– Paĉjo, ni drinku! – proponis Stepanov.

– Mi ne estas kontraŭ, – diris la avo, alirante al la bufedo pro ĝentileco per etaj paŝoj, – mi ĉiam povas drinki, kaj kun sobra menso resti. Kaj ke Rodiono Metodjeviĉ decidis veturi al Moskvo – tio estas prava...

– Ne forveturu, a-avĉjo! – petis Juĉjo. Li tre alligiĝis al Rodiono Metodjeviĉ, longe promenadis kun li kaj fanfaronis pri lia Ora Stelo en sia lernejo tiel, ke Eŭgeno foje estis tien vokita. – Ne forveturu, mi petas!

Iraida diris, ke la veturo kaj vizitado de instancoj povas voki nur tute nenecesan atenton al la persono de Rodiono Metodjeviĉ. Ustimenko, al kiu venis Stepanov poste vespere, diris, ke li nepre veturus, ke en tio eĉ ne indas heziti, kaj Vera Nikolajevna, kiu estis iel strange ekscitita, subite ruĝiĝinte, petis la edzon:

– Vlaĉjeto, skribu al Cvetkov. Ĉe liaj konatecoj kaj ebloj li ĉion atingos...

Ustimenko ĵetis rapidan rigardon al la edzino kaj ne respondis, kaj Vera, turniĝinte al Rodiono Metodjeviĉ, diris ĉu ŝerce, ĉu kolere:

– Via kara Vlaĉjeto tiun homon ne eltenas. Al li nun estas malagrable, ke mi nomis Konstantenon Georgijeviĉ-on, sed kredu, kredu, Konstanteno Georgijeviĉ ĉion ekscios kaj ĉion faros. Li multon povas kaj, ĉefe, ne timos. Min Vladimiro pro iuj kaŭzoj ne aŭskultos, sed vi, Rodiono Metodjeviĉ, al li ordonu – li skribos.

Ustimenko obeis – skribis. Vera diris, ke ŝi kun Luba akompanos Rodionon Metodjeviĉ-on, la vespero estas bonega, kaj ili hodiaŭ ankoraŭ tute ne spiris aeron. Kaj Stepanov subite, senintence, rimarkis, kiel Vera palpebrumis al Luba, kiel knabino.

Vlaĉjo voĉlegis al Stepanov sian leteron. Ĝi estis rekta kaj senkaŝa, sen ajnaj ĉirkaŭaĵoj kaj aludoj, eĉ iom malĝentileta, kiel ĉiam, kiam Vladimiro Atanazijeviĉ petis ion. Ili sidis en la kuirĉambro duope, Vera kaj Luba ŝlosis sin en la ĉambro. Kaj kiam ili eliris el tie, Stepanov komprenis: tempas iri – la fratinoj deziris «spiri», kiel diris Vera. Kaj Stepanov ankoraŭ estis rezonanta kun Ustimenko. Luba silentis, rigardis al Rodiono Metodjeviĉ per larĝe malfermitaj, flagrantaj, kiel ĉe la fratino, okuloj. Ŝajnis, ke ankaŭ ilia vangruĝo estis sama – malbrila, kaj ankaŭ scipovo esprimi per rigardo silentan kaj bonkoran kompaton, kaj ŝajne, ankaŭ kunsentemo pri aliula malfeliĉo.

– Ĉi tie, eble, io en proksima tempo klariĝos, – komencis Vladimiro Atanazijeviĉ. Li tre deziris rakonti al Stepanov pri la vespera interparolo kun Ŝtub, sed li subite ektimis, ke li nur esperigos Rodionon Metodjeviĉ-on kaj maltrankviligos lin. Kaj li ne finis.

– Kio klariĝos? – demandis Stepanov.

– Ja pri ĉi-tieaj partizanaj aferoj. Tiam ankaŭ Aglaja-n Petrovna-n estos pli facile serĉi. Tamen, veturo al Moskvo nenion malhelpos...

Stepanov elprenis el la poŝo la leteron de Amiraĝibi.

Ustimenko tralegis atente, lia frunto sulkiĝis.

– Bone, pri tio mi kun Nikolao Eŭgenjeviĉ konsiliĝos, – diris li, – vi estu trankvila, jam morgaŭ li pripensos...

Nina Leopoldovna, forprenante de la tablo la tean vazaron, subite enmiksiĝis kaj demandis:

– Kaj kio, propre, okazis al via edzino?

Stepanov ne respondis.

– Lasu, panjo, – diris Luba. – Ĉiam vi, vere...

– Mi diras pri tio, ke okazas ajnaj miskomprenoj, – per monduma tono, kiel ŝi ludis en teatraĵo de Dumas, ekparolis Nina Leopoldovna. – Ĉe ni, mi memoras, en decembro de la kvardek dua jaro al unu nia kamarado, bona kamarado, okazis malagrablaĵo: nia supera kasisto, vi lin, Lubanjo, memoras, talenta aktoro, iomete kiel bonvivanto, li bone ludis en la «Potenco de obskuro», nu ankoraŭ kiel nobla patro por melodramoj. Do li forlasis en apudurba vagono – jen stultuleto – kvar kilogramojn da butero. En tiuj tempoj! Ĉu vi imagas? Koŝmaro kaj teruro. Sed forto de kolektivo estas tia, ke ni lin defendis...

– Mia edzino buteron ne ŝtelis! – diris Stepanov.

– Brave! – malvarme diris Vera kaj prenis Stepanov-on ĉe la brako. – Foriri, tuj foriri!

– Ĉu vi ne promenos, Vladimiro? – demandis la admiralo.

Vlaĉjo skuis la kapon: li jam estis metanta sur la tablon sian trivitan skribmaŝinon.

– Ni revenos ne baldaŭ, – sonore sciigis Vera al Vladimiro Atanazijeviĉ. – Eble, ni ankoraŭ filmon spektos... Lubanjo postulas.

Li akompanis ilin per malgaja rigardo, pendigis sur vestarkon la malnovan tunikon, alŝovis pli proksime glason kun sensukera teo. Kaj pensis triste: «Kial, propre, ĉio ĉi, kune prenita, nomiĝas familio?»

Sur la strato Vera kaj Luba abolis sian decidon akompani la admiralon. Ili nun ektimis, ke ili ne trafos en la kinejon, kaj ree al Stepanov ŝajnis, ke ili iel strange interridas, interrigardas kaj ion ne findiras.

– Sukceson! – diris Rodiono Metodjeviĉ, militsalutinte.

Se li ion ne komprenadis, li ĝeniĝadis. Tiel ĝeniĝis li nun, kaj eksentis faciliĝon, turninte sin post la angulon de la Malnova skvaro.

– Uf! – diris Vera, kiam paŝoj de la admiralo silentiĝis. – Vidu, li kvazaŭ ion scias.

Kaj demandis:

– Ĉu vi min riproĉas?

– Ĉu vi estas el tiuj homoj, kiuj faras fiaĵojn kaj ankoraŭ deziras, ke oni ploru pri ili? – demandis Luba. – Ho, gardu vin, rakontos mi ĉion al via edzo.

– Vi ne kuraĝos!

– Sed se?

– Ne malbonigu al mi la humoron! – petis Vera. – Ja nenio okazos, ĉio ĉi antaŭlonge estas finita. Ni gajos, ridos, manĝos, dancos. Ja povas konserviĝi homaj rilatoj? Li pro mi ĉi tien alveturis...

– Ĉu freneza amo? – seke interesiĝis Luba.

– Ne juĝu, fratineto, – petis Vera. – Kiam vi ĝisvivos – komprenos.

– Apenaŭ. Kaj se mi komprenos – mi foriros.

– Ĉu de tia, kiel Vlaĉjo?

– De ajna.

– Sed kion do mi faru, se mi vere amas Ustimenkon?! Amas, malgraŭ tio, ke li ne realiĝis tia, kia mi vidis lin en mia imago. Ne, vi devas kompreni...

– Sed se mi ne deziras kompreni?

Ĝuste en tiu ĉi tempo Rodiono Metodjeviĉ eniris en sian ĉambron kaj ekvidis Barbara-n, kiu estis fumanta, kuŝante sur lia lito. Ŝi estis en malnova skia pantalono, ŝiaj rondaj okuloj rigardis malgaje, lace kaj karese. Stepanov simple forgesis, ke li sendis al ŝi telegramon – petis alveturi, konsiliĝi.

– Ĉu vi manĝis? – demandis li en la malnova maniero kaj same en la malnova maniero, kiel tiam, kiam ŝi estis tute malgranda kaj loĝis ĉe li sur la ŝipo, kisis ambaŭ ŝiajn manojn al la larĝaj polmoj. – Ĉu vi manĝis, filinjo?

– Ĉu vi ĉe Vlado estis? – demandis ŝi.

– Estis.

– Ĉu estas vere, ke li havas nur unu ĉambron?

– Ŝajne, – respondis la admiralo. – Ni en la kuirĉambro sidis.

– Kaj ĉu la kuirĉambro estas komuna?

– Ĝenerale ili iom dense loĝas. Tie estas ankoraŭ fratino, kiom mi komprenis, de lia edzino – Lubov Nikolajevna. Same bela virino. Kaj la patrino – parolas per ventra voĉo, kiel vetroparolisto. La filino jam dormis...

– Per kio do oni vin regalis?

Tio tamen estis tortura turmento. Ĉiam ŝi tiel, kun enua vizaĝo, pridemandadis lin pri Ustimenko, kaj li sentis, kiel batas ŝia koreto, kompatinda, soleca, stulta, laca pro tiu longa, absurda, neebla amo, tia malkonvena por lia Banjeto, – ŝi ja tutegale estas pli bona ol ĉiuj, pli saĝa, pli anima, pli simpla, pli klara; ne ekzistas aliaj, kiel Barbara, jen embaraso!

– Forgesu vi finfine pri li! – per admirala voĉo ordonis Stepanov. – Finita estas tio! Liberiĝu!

– Mi ne forgesos! – firme rigardante per siaj rondaj brunaj, plu ankoraŭ neplenaĝaj okuloj en la okulojn de la patro, kun malrapida subrido respondis Barbara. – Kaj ne kriu al mi, kiel al via supera ferdeko. Mi estas via filino, sed ne artilerio de ĉefa kalibro.

– Forgesu, filineto, – ektiminte, ke ŝi ofendiĝos, subite per maljunulina voĉo ripetis li. – Ni trovos por vi fianĉon, jen, ĉu vi deziras, mi el Moskvo alveturigos?

– Fianĉojn oni en la staplon multnombre liveris, – kiel en la infaneco, tenante la manon de la patro je la fingroj per du manoj, diris Banjo. – Tamen mi, paĉjo, ne estas fianĉino.

– Ĉu vi monaĥiniĝos?

– En antaŭaj tempoj – nepre. Kaj iĝus ne simpla monaĥino, sed asketa, aŭ kiel tio nomiĝis. Kaj poste lia grafa moŝto Vlaĉjo Ustimenko ĵetiĝus antaŭ mi sur la genuojn sur malvarmaj ŝtonaj platoj de severa monaĥeja preĝejo. Kaj en mia mano estas kandelo, kaj mi mem estas tia maldika-maldikega...

– Nu? – ne sen scivolemo demandis la admiralo.

– Kaj ĉio. Kaj poste mi kuŝus en ĉerko, kaj monaĥinoj super mi kompate kantus. Kaj grafo Ustimenko, diablo lin prenu, mortpafus sin el longa pistolo.

– Ĉu vi ĵus ĉion ĉi elpensis?

– Kaj ĉu vi deziras – mi lin murdos, – brilante per la okuloj, proponis Barbara. – Ĉu vi havas revolveron? Etendos tiele la manon – kaj bac-bac-bac!

– Ĉu vi malamas lin?

– Ne, amas, – kun suspiro diris Barbara. – Baldaŭ mi tute maljuniĝos, sed plu amos.

– Aŭskultu, sed kion vi en li finfine trovis? – subite eksplodis Stepanov. – Ke li lamiĝis en la milito? Do ni ankaŭ laman trovos, ne granda estas detalo. Ĉu vi kompatas? Ja ne estis tiel?

Barbara eksidis sur la lito, korektis la harojn, tiris sin, poste diris:

– Bone, paĉjo, vi ja min ne por tiu konversacio per depeŝo vokis. Kiajn vi havas novaĵojn? Ni parolu, poste iru en restoracion, mi deziras kun vi danci. Vi ne pensu – mi alivestiĝos...

– En restoracion? – miris la admiralo.

– Jes ja. Je mia konto, mi perlaboris sovaĝan monon. Kaj krome mi deziras, ke oni pri ni pensu: kia vi estas maljuna amindumanto kaj kian damon altrenis. Konsideru – mi kapricos kaj afektos.

– Afektu! – diris la admiralo. – Kaj mi vin per vergo frapos.

– Regalo estos luksa, – daŭrigis Barbara. – Plej multekostaj almanĝaĵoj. Vinoj, vodkoj, konjakoj, kakao, kafo, lakto...

Ŝi subite kisis al la patro la manon, kion ŝi faradis unufoje dum tri jaroj, diris, ke Eŭgeĉjo jam rakontis al ŝi la planojn de la patro pri la veturo kaj ke ŝi opinias – veturi necesas senprokraste. Stepanov kviete ridetis: ja li konis sian filinon...

– Da mono mi havas diable abunde, – daŭrigis Barbara, – ĝi por vi utilos, ne ŝajnigu vin milionulo...

Stepanov plu ridetis: jen por kio ŝi estis kondukanta lin en restoracion, por ke li vidu, kiel ŝi disipas monon.

– Kaj ĉu ŝtrumpojn vi por vi aĉetis, monaĥino? – demandis Rodiono Metodjeviĉ. – Aŭ vi plu farbas la krurojn?

– Ĉu Eŭgeĉjo klaĉis? – rapide demandis ŝi.

Kaj ordonis al li vestiĝi, raziĝi, alŝraŭbi la Oran Stelon kaj ĝenerale «konformi».

– Mi same penos! – diris ŝi ial minace.

Ĉu li ŝin tro amis, ĉu li iĝis maljuna kaj sentimentala, sed ial, kiam ŝi venis en lian ĉambron «preta tute», laŭ ŝiaj vortoj, li eĉ rozkoloriĝis pro fiero: kian li havas filinon, kia estas lia Barbara, kiom ŝi pli bonas ol ĉiuj kune prenitaj «belegulinoj», kiel tiu Vera Nikolajevna, kiu sian belon portas kaj al ĉiuj montras, – belon ĉiam saman, neniam festan, aĥ, ne indas paroli!.. Kaj per mallaŭta voĉo, memkontenta kaj eĉ rulanta, Rodiono Metodjeviĉ ĝoje diris:

– Nu, do, turniĝu, turniĝu, montru vin, filineto!

Ŝi klakis per la ŝaltilo, por ke la patro vidu kaj la fasonon de la kostumo, kaj kiel ŝi aranĝis la harojn, kaj kiel ŝi rekte kaj feliĉe rigardas al li – same kontenta pri si, pri la elpensita diboĉo. «Rigardu, paĉjo, ĉu nemalbonas via filino?» Kaj li, certe, rigardis, pririgardis, fiksrigardis al ŝia kvieta, moke bonkora, saĝa rigardo, al la peza nodo de la tute ne moda nun hararanĝo (kaj kiam ŝi sukcesis kreskigi la harojn!) kaj al tiu amara, momente glitinta apud ŝiaj lipoj esprimo, kiun li plurfoje rimarkadis post la milito kaj kiun ne povis pardoni al Ustimenko, kaj al tuta ŝia speciala, specifa al ŝi, ĉiama malfermiteco. «Jen mi estas tia, homoj, mi tuta estas ĉi tie, amu min, mi vin amas!» Tia, ankoraŭ malgranda, ŝi iradis en Kronŝtadto, tia estis sur la ŝipo, tia ŝi elkreskis...

– Kaj ankoraŭ saketo estos, – diris Barbara. – Iraida nun ĝin ankoraŭ per broso purigas – deziris alproprigi, sed kun mi oni tiel ne ŝercu, kio estas mia – tio estas mia, vi min konas!

– Kaj ĉu peltmantelon vi havas kontraŭ frosto?

– Da peltmanteloj mi havas superabunde, – mensogis Barbara, – kiom ajn, tri aŭ kvar. Mi entute, paĉjo, ekskluzive vestiĝas. Sed ili ĉiuj estas ne retajloritaj, ĉe la peltisto. Mi ja ŝatas modajn aĵojn, ne povas postiĝi. Por vi mi surmetos la peltmantelon de Iraido – ĝi estas ŝike kudrita. Ĉu vi deziras, paĉjo, drinki?

– Drinki eblas!

– Drinki ĉiam eblas, – diris avo Metodo. – Se bone, ĝustamezure. Sed se kun skandalo, tiam plej bone sin deteni.

– Mi, avo, kun skandalo drinkos, – diris Barbara, kisinte Metodon. – Mi ŝatas, se drinki, tiam bati, per tranĉilo iun tranĉi, ĉu vere, paĉjo?

– Ĉesu vi, – petis la admiralo, donante al la filino la peltmantelon en la antaŭĉambro. – Eĉ aŭskulti estas ridinde!

Avo Metodo gratis la dorson je la pordofosto kaj interesiĝis:

– Kien ja vi, geknaboj?

– En restoracion! – sciigis Barbara. – Ni, geologoj, ĉu vi scias, kiel drinkas? Per litroj! Pereinta popolo!

– Al restoracioj iras, – koleriĝis la avo, plu gratante sin je la pordofosto. – Ĉu vi vidis? Tie ja estas freneza kosto, nepensebla rabo. Per la sama mono mi por vi hejme kaj galantinon donos, kaj haringon kun cepo, kaj fritaĵon, kaj vodko estas – eĉ droni eblas, ĝis la oreloj.

– Sed ni, avo, deziras en restoracion! – diris Barbara. – Kaj vi al ni ne obstaklu!

– Ekhavu unue propran peltmantelon! – senpripense diris la avo.

Barbara ĵetis al li minacan rigardon, li fermis sian buŝon per la mano. Juĉjo petis same preni lin en restoracion, sed Iraida jam demetis lian piedveston por nokto, kaj li paciĝis kun sia sorto.

– Eble, ankaŭ ni iom poste aliros! – promesis Eŭgeno. – Se Ira havos humoron.

– Vi iros je via propra konto, Eŭgeĉjeto, – diris Barbara. – Kaj ĉar vi tion malŝategas, do Ira ne havos humoron. Ni iru, paĉjo. Kaj memorfiksu – mi estas via damo. Unu rigardo flanken, kaj mi, farinte al vi scenon, foriros en nokton.

Tiu sama Gubin

Li ne sukcesis tralabori eĉ horon, kiam venis Gubin – laŭ sia kutimo sen telefona averto, kvazaŭ estis tago. Ebrieta, gaja, glata, oportune kaj bone vestita, kiel oni tion nomas – «prizorgita». Ĉiam li venadis ĝuste tia – kaj hejmen, kaj en la malsanulejon, kaj al kunsido de prezidio de la plenumkomitato.

– Necesas via subskribo, – diris li kaj etendis al Ustimenko sian sangokoloran fontoplumon kun ora plumo. – Prenu mian grifelon kaj metu vian markon. Vi povas ne legi – ĉio estas alta, eleganta kaj monumenta. Gubin posedas stilon.

Tio estis tiu sama Boĉjo Gubin, kun kiu li iam, diablo scias kiel antaŭlonge, veturis por fungokolektado, tiu Gubin, kiu enamiĝis al Barbara, kaj poste subite aperis en la moderna gazetaro. «Bor. Gubin» – legadis Ustimenko dum ĉiuj ĉi longaj jaroj kaj ĉiufoje miradis: ĉu vere tio estas tiu sama Boriso?

– Imagu, tiu sama, – kun suspiro konfirmis Gubin, kiam ili renkontiĝis en Unĉansko post la milito. – Iomete kalviĝis, molaĉiĝis, sed tiu sama. Certe, al iu la milito estas duonpatrino, sed al iu propra patrino...

Kaj li kun signifo ĵetis rigardon al la ordena rubando kun ne tiom malmultaj signoj sur la trivita tuniko de Ustimenko.

Pri Barbara li sciis pli, ol Ustimenko. Kaj sciis iel mirinde skrupule. Li memoris eĉ la familinomon de tiu militisto – Kozirev – kaj foje eĉ drinkis kun li vodkon en la restoracio de la gastejo «Moskvo»...

– Por kio do vi tion bezonis? – simplanime miris Ustimenko.

– «Mi deziras ĉion scii»! – per titolo de revuo respondis Boriso Emanueloviĉ. – Mi estas scivolema, kaj krome la profesio devigas.

Vladimiro Atanazijeviĉ ekrigardis rekte en la okulojn de Gubin per sia tranĉanta el sub la vilaj okulharoj, preskaŭ ĉiam severa rigardo. Iam Barbara diris, ke per la okuloj kontraŭ malamikaj al li okuloj li, verŝajne, elbatas fajrerojn. Sed nun fajrero ne aperis: en la juneco bonkoraj, nun la okuloj de Gubin iĝis simple senesprimaj. Io en ili malaperis, sed ankaŭ io nova aperis. Ĉu nedifiniteco?

– Ĉu la profesio de ĵurnalisto devigas fosi en tiaj aferoj? – demandis Ustimenko dum ilia unua renkontiĝo. – Tion mi ne sciis.

– En kiaj do «tiaj»? – same per demando respondis B. Gubin. – Barbara Rodionovna por mi signifas nemezureble pli, ol vi povas supozi...

Ustimenko ŝultrolevis. Li malamis konversaciojn pri tiaspecaj temoj. Kaj kiel povis lin interesi tio, al kio aludis Gubin? «Nebulaj aludoj al nebulaĵoj», – kiel ŝatis diri Bogoslovskij.

Sed tamen Ustimenko havis malagrablan senton, kaj ĝuste tion, verŝajne, celis Gubin.

Poste Boris interesiĝis, ĉu Vlaĉjo renkontis lian nomon en gazetaro.

– Renkontis! – seke respondis Ustimenko.

– Kaj kiel?

– Bele vi skribas, – subridis Vladimiro Atanazijeviĉ. – Ĝis larmoj. Antaŭnelonge mi legis: «Kaj la plejsanktejo de Bogoslovskij estas la operaciejo».

– Vi memorfiksis! – miris Gubin.

– Ni ĉiuj memorfiksis, – daŭrigis Ustimenko. – Kaj ne nur tion. Jen ankoraŭ: «Opiniata antaŭe senespera malsanulo S. revenis al la vivo, al ĝojo de krea laboro, al kantado de birdoj, al gaja bruo de vento, al feliĉo de kreado. La miraklisto en blanka kitelo estis Bogoslovskij». Ĉu tiel?

– Proksimume tiel, – kolere rozkoloriĝante, diris Gubin. – Kaj kio? La stilo de la tempo!

– Tamen Salov neniam estis senespera, – klarigis Ustimenko, – kaj kio koncernas «kreadon», do li estas simple normala provizisto.

Tia estis ilia unua konversacio. Kaj poste Gubin skribaĉis ion ekstreme rozan pri iro de la konstruado de malsanulejaj domoj, elpensis neekzistantan gruistinon Lunjon Ĵirko kaj jam tute malutile mensogis pri la limdatoj, kiam la novaj domoj «gastame malfermegos siajn pordojn renkonte...»

Denove okazis treege malagrabla interparolo.

– Aŭskultu, – diris al Gubin Ustimenko, – mi, certe, ne estas verkisto, sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke pri malsanulejo estas stulte skribi «gastame malfermegos siajn pordojn». Kiaj gastoj estas en malsanulejo? Kaj nenia Lunjo ĉe ni estis, ne dirante eĉ pri gruoj...

Tiele, paŝon post paŝo, pli ĝuste linion post linio, Ustimenko «dishakis» la tutan eseon de B. Gubin. Tamen, kvankam sen Lunjo, la eseo aperis. La «Unĉanska laboristo» ĝin presis. La ĉefa heroino nun estis Katinjo Zakadiĉnaja, pri kiu Gubin skribis, ke ŝi havas «petolajn, kun ridetema ruzo okulojn», ke ŝi plenas de «aŭdacaj revoj» kaj eĉ «sonoras, kiel streĉita kordo». Estis ankaŭ vortoj – «varme kaj kompate», «malgajeta sulko», «homa komforto de la blankaj muroj», «ĉiusekundaj bataloj por homaj vivoj»...

Kaj certe, komandadis ĉion V. A. Ustimenko kun «profunde enkaviĝintaj, lacaj kaj pensantaj okuloj», «homeca homo», «modesta kaj nerimarkebla, sed neanstataŭigebla».

– Nu, kiel? – demandis Gubin.

– Malutile vi skribas, – diris Ustimenko. – Ni havas du termometrojn, kaj vi priskribis diablo scias kion!

– Malsaĝulo vi estas pro Kristo, – subridis Gubin. – Mi ja vin levas. Nun, kun tiu ĉi paperaĵo, – li frapis al la eseo per la polmo, – vi povas postuli kion ajn, eĉ de Zolotuĥin mem. Ĉiuj pordoj antaŭ vi malfermiĝos.

Plej mirinda estis tio, ke la sentimentala kuiraĵo de Gubin plaĉis al ĉiuj, speciale al Vera, kiu eĉ ploretis super la eseo, en kiu estis glorigataj la «bonkoraj kaj saĝaj» manoj de Bogoslovskij. Nikolao Eŭgenjeviĉ mem en tiu eseo «dufoje dum tago», kaj iam eĉ «trifoje kaj kvarfoje», kvazaŭ mortadis kaj reviviĝadis kune kun ĉiuj tiuj, kiujn li operaciadis kaj, sekve, «revenigadis en la bruan kaj brilantan vivon».

– Jen kion la fiverkisto skribaĉis! – indignis Ustimenko. – Kio okazus al Nikolao Eŭgenjeviĉ, se li vere kun sia sano ankoraŭ laŭ Gubin kaj mortadus kaj reviviĝadus pro ĉiu hernio aŭ apendicektomio.

– Ĉiu kirurgo mortadas kaj reviviĝadas, – diris Vera Nikolajevna. – Tiu procezo estas subkonscia, mi konsentas, sed se vi operacias...

– Kaj vi same mortadis kaj reviviĝadis? – abrupte turniĝinte al la edzino, demandis Ustimenko. – Ĉu? Kaj Lubov Nikolajevna?

Ŝi ne respondis: estis malfacile respondi al li, kiam li rigardis tiel – rekte kaj postuleme. Luba malgaje ridetis.

– Plej mirinde estas, ke ĝuste kuracistoj de via speco ŝatas tielan mensogaĵon, – diris li penseme. – Kiel tion klarigi?

Vera Nikolajevna demandis:

– Kion do vi de li deziras?

– Li skribu pri termometroj, – grumblis Ustimenko. – Estas interese, kiel li mortadus kaj reviviĝadus sen termometroj. Ĵurnalistiko devas helpi, sed ne ekstazi en admiroj, des pli histeriaj...

– Vi ĉiam ĉion vidas en nigra koloro, Vlaĉjeto, – karese diris ŝi kaj ŝovis la nazon al romano, sed tuj, koleriĝinte, aldonis: – Tio estas elementa – tiuj artikoloj, tio, kion Boriso Emanueloviĉ nomas «eseo», – estas pri vi, pri via ĉiutaga, konstanta heroeco. Vi estas heroo! Estas glorataj viaj penoj, viaj faroj, via energio, kaj vi kapricas...

Gubin estadis ankaŭ en ilia hejmo – lin invitadis Vera Nikolajevna. Ne sen miro aŭskultis Ustimenko, kiel Gubin kantas kantojn, akompanante sin per gitaro, ne sen miro rigardis, kiel vigle li kisas la manojn al la belulinoj kaj evitas kisi la manon al la maljunulino, ne sen timida respekto observis, kiel Boĉjo Gubin per glasoj drinkas vodkon. Li scipovis ankaŭ rakonti ion konvenan por okazo, ridigi, scipovis ankaŭ ion kortuŝan prezenti tiel, ke la aŭskultantoj enpensiĝadis kaj diradis:

– Jes, mirinde...

– La homo laŭ sia naturo estas bona...

– Prave diris Gorjkij: «La homo estas naskita por feliĉo, kiel birdo por flugo...»

Sed Gubin ankaŭ ĉi tie trovadis, kion diri kaj neniun ofendi, sed ankaŭ montri sin:

– Estas mirinde, kiel ĉiuj tiun ĉi frazon atribuas al Gorjkij. Vere, tio estas vortoj tute en la maniero de Gorjkij. Sed verkis ilin Korolenko – strange, ĉu ne?

Okazadis, ke li legadis versaĵojn, plej probable – de sia produktado. Ustimenko notadis mense, ke ĉiuj ili estas tre longaj. Kaj ankoraŭ li rimarkadis, ke tie, inter priskriboj de tio, kiel ĉio ĉirkaŭe estas bonega, kaŝiĝis tute neniu penso. Tiun sian observon li foje kun karaktera por li detrua mallerteco eldiris, pli ĝuste diraĉis. Sed Gubin neniom ofendiĝis.

– Vi, mia amiko, en poezio neniam komprenadis ion ajn, – diris Gubin, – jam en niaj lernejaj jaroj vi pri arto estis absolute surda kaj blinda. Tiele, infano mia...

– Kaj ĉu tiu via aŭtoro, kiu verkas tiajn versojn, – ĉu li komprenas? – demandis Luba per sonora voĉo. – Ĉu vi estas certa?

Vera puŝis la fratinon per la kubuto kaj proponis al la gastoj drinki je poezio, kaj Boriso, danke balancinte la kapon, kvazaŭ li mem estis la poezio, forte ekkantis malnovan romancon:

Aĥ, forlasu vi min,
Ne plu amu vi min,
Vi, esperoj, vi, revoj nebulaj!
Mi ne havas plu vin,
Ne dividas mi vin –
Min ĉirkaŭas nur solaj fremduloj...

Luba rigardis al Gubin atente, mallarĝiginte la okulojn, kaj en profundo de ŝiaj pupiloj tremis koleraj, eĉ furiozaj fajretoj, kaj Ustimenko subite pensis, ke la fratino de lia edzino tute ĉion komprenas kaj, verŝajne, estas lia aliancano en la vivo.

La gitaro eligadis malaltajn, ĝemantajn sonojn, la gastoj fascinite aŭskultis:

Min turmentis vivpik',
Ankaŭ estis amik',
Sed por longe nin oni disigis...

Luba subite rideksplodis, fermis la buŝon per la mano kaj ŝajnigis, ke misglutis.

Adiaŭante, Gubin, mildigita de vodko, de atento de la gastoj kaj de tio, ke li hodiaŭ estis «la unua knabo en la vilaĝo», diris al Ustimenko konfide:

– Jen kio, Voĉjo: en proksimaj tagoj mi elpaŝos en la «Unĉanska laboristo» rilate de malfermo de via malsanulejo. Por eviti miskomprenojn necesos konformigi anticipe nomojn de avanuloj kaj ĉion tian ceteran.

– Vi prefere silentu, – kun enuo en la voĉo petis Ustimenko. – Ni ne laŭdojn nun bezonas, sed aferan artikolon pri ĉiuj embarasoj kaj malfacilaĵoj.

– Ni de sur monto pli bone vidas, ol vi, – respondis Boriso. – Ĉu vi memoras Gorjkij-on – pri vidpunkto kaj sidpunkto. Do ni havas vidpunkton...

Jen ĝuste tiun ĉi «vidpunkton» devis hodiaŭ subskribi Ustimenko per la sangruĝa fontoplumo de k-do Bor. Gubin.

Subskribi ne legante Vladimiro Atanazijeviĉ ne scipovis. Kaj li komencis legi. La artikolo estis ordinara. Li legadis, kaj Gubin eksidis sur la randon de la fornelo kaj malfermis botelon da vodko, kiu, kiel evidentiĝis, estis en lia poŝo. Kaj kolbaso estis.

– Gluton da vodko kaj pecon da kolbaso, – diris li, eltrinkante el la botela gorĝo. – Pro la venanta Nova jaro...

– Kaj kial la malsanulejo estas «donaco al la laborantoj de nia urbo»? – subite demandis Ustimenko. – Kiu al ili donacas?

– Kamarado Stalino! – bonguste maĉante la malmolan kolbason, respondis Gubin. – Tie poste ĉio estas «proporcie», al ĉiu la sian.

– Ĉu Stalino? – miris Ustimenko. – Ĉu li aliajn aferojn ne havas, krom al ni malsanulejon donaci?

– Stultulo vi estas, – suspiris Gubin. – Stultuleto! Ekzistas oficiala stilo: ekzemple, kiam en la Unua de majo estas bona vetero, tiam ni, ĵurnalistoj, skribas: «Ŝajnis, la naturo mem komprenis» kaj tiel plu. Kaj kiam estas malbona vetero, tiam ni nepre skribas: «Malgraŭ tio, ke la vetero... miloj da laboruloj». Ĉu vi komprenis?

– Komprenis. Kaj kiam estas proceso kontraŭ malica spiono, tiam vi skribas – «kurantaj okuloj»?

– A ha. Kaj skribas: «Infanoj donacis vivajn florojn», ĉe tio, ke ni bonege komprenas, ke la artefaritajn neniu stultulo donacos. Kaj papero por tio malŝpariĝas. Multe da papero, se kalkuli.

– Kaj kun papero estas malfacilaĵoj, – diris Ustimenko. – Ĝis tio, ke ni ne havas, sur kio malsanhistoriojn skribi.

Gubin drinkis ankoraŭ kaj rimarkeble ebriiĝis. Nun Ustimenko komprenis, ke li ankaŭ venis ĉi tien jam ebrieta.

– Drinku! – petis Boĉjo kaj per larĝa gesto etendis al Ustimenko la botelon. – Almenaŭ gluton!

Sed Ustimenko ne drinkis kaj la artikolon redonis ne subskribinte.

– Nu, kaj diablo vin prenu! – subite laciĝis Gubin. – Ni ankaŭ sen via subskribo publikigos: ni komprenas – vi modestas. Silentu! – kriis li. – Mi tiajn strangulojn vidis, ne komprenas ili tion, ke modesteco estas ne pozitiva kvalito, sed simple malkuraĝeco. Silentu, silentu, mi scias, mi ĉion, frato, scias.

Kaj proponis:

– Ĉu vi deziras, mi el vi bombonon faros por la tuta mondo? Bakos broŝureton pri via vivo. Kaj pri tio, kiel vi diris, ke «en la milito la ĉefa estas – kuracisto-organizanto, kaj la milito ankoraŭ ne finiĝis, kaj tial mi iros al la plej malfacila – al posteno de ĉefkuracisto»...

Ustimenko kredis kaj ne kredis al siaj oreloj. Tiun pigorovan frazon li diris nur al unu homo – al Vera Nikolajevna.

– Mi skribos, ke vi kaj mi estas lernejaj amikoj, – fumante per cigaredo al la vizaĝo mem de Ustimenko, preskaŭ kuŝante sur la fornelo, parolis Gubin. – Jes, jen tiele, rekte! Kaj donos bildojn de la milito: panoramo, milita juneco, jaroj de matureco en frontoj... Ho panjo, kiel mi tion prezentos! Certe, kun aldonaj bildoj, kun revenoj al la fora pasinteco, tiun okazon apud la stacio. Infana amo estos, eĉ versaĵoj. Kaj tio, kiel vi forveturis al la periferio, sed ŝi – ne. Kiel Barbara vin perfidis. Ja kun tuta nia al ŝi plej bona rilato – ŝi perfidis! Necesas nomi la aferojn per siaj nomoj, necesas meti punktojn super «i». La bedaŭrinda fakto de perfido de la ideo okazis...

– Ŝtopiĝu! – subite furioziĝinte, diris Ustimenko. – Kia povis esti perfido? Mi estas stultulo, idioto, kreteno, ĉu vi komprenas? – kriis li kaj subite eksentis sur si trankvile malvarman, esplorantan rigardon de Gubin. – Mi estas stultulo! – jam aŭtomate ripetis li. – Kaj neniun interesas...

Ĝuste tio ĉi estis malvero. Ĝuste Gubin-on tio interesis. Li simple provokis Ustimenkon al tiu stulta eksplodo. Kontrolis – por siaj interesoj. Kaj Ustimenko kaptiĝis. Sed retreti nun jam ne indis. Se tiel, tiam li sciu la veron. Kaj per obtuza, senesprima voĉo Ustimenko prononcis:

– Pri ĉio kulpas mi. Mi – de tiu tempo.

– Kaj ĉu nun vi estas alia? – akre interesiĝis Gubin.

– Tio, verŝajne, tute neniun koncernas.

– Bone, – konsentis Boriso. – Ne koncernas, do ne koncernas, Barbara-n en nia libreto ni ne tuŝos, se vi ĉion pardonis. Ni okupiĝos pri medicino. Medicino, kiel tuteca, ĉion prenanta pasio. Pasio de mizerikordo...

– Estos nenia «nia» libreto, – sulkiĝante, nelaŭte respondis Ustimenko. – Ne indas, Boĉjo, bredi tiun trivialaĵon. Vi sen tio havas pri kio skribi, en ĉiu numero vi aperas, ja mi ankaŭ viajn pseŭdonimojn konas: Ruriko Udalcov estas vi, kaj Romano Sediĥ – same vi...

Gubin subridis.

– Stulte, – diris li, – stulte, Vlaĉjo, kaj malŝpare – mi tiel formulus. Pli bone, ol mi, via sincera amiko kaj delonga adoranto, neniu pri vi skribos. Ni ja estas provinco. Boriso Galin el Moskvo ne alveturos. Kaj Marietta Ŝaginjan ne faros pri vi libron. Vane vi orgojlas, ĉar mi povas ja maldecidi – ĉe ni herooj abundas, «heroo estas ĉiu» – tiel, ŝajne, oni kantas en kanto? Kaj mi estas postulata – melkistinoj venas vice, inventistoj, lertuloj, multaj...

– Skribu, skribu, – rapide prononcis Ustimenko. – Pri kio vi deziras skribu, nur, laŭeble, lasu nin ĉi tie en kvieto. Vi al ni, Gubin, malhelpas. Pro bonaj, verŝajne, intencoj, sed malhelpas. Al ĉiu afero mensogo malhelpas. Kaj via mensogo por ni estas kiel akra tranĉilo. Mi pensas, tamen, same kiel por ĉiuj, kiuj sur si spertas elprovojn de via grifelo...

– Sed ĉu vi dezirus, ke la tuta ĵurnalo konsistu el negativaj materialoj? – interesiĝis Gubin-Udalcov-Sediĥ. – Ĉu vi dezirus, ke la gazetaro de niaj malamikoj uzu nian gazetaron por sia kontraŭrevolucia propagando?

Pro tiu neatendita atako Ustimenko eĉ konsterniĝis. Dum kelkaj sekundoj li silentis, poste larĝe ridetis kaj povis nur la manojn disetendi:

– Nu, vi diris!

– Kion «vi diris»? Vi respondu!

Sed respondi Vladimiro Atanazijeviĉ ne sukcesis. Super lia faldolito trans la ŝirmilo eksonoris la telefono. Ustimenko prenis la parolilon kaj longe aŭskultis silente, Gubin glutis el la botelo, deŝiris per la dentoj pecon de la kolbaso.

– Mi povas tuj alveturi, Zinovio Simonoviĉ, – diris Ustimenko, – kaj por doktoro Bogoslovskij necesas sendi iun en la malsanulejon, li tie loĝas.

– Ĉu io okazis? – interesiĝis Gubin kun plena buŝo.

Ustimenko ne respondis. Li estis parolanta en la telefonon:

– Bone, la ŝoforo unue veturu al mi, kaj Bogoslovskij dum tiu tempo prepariĝos, li jam dormas, verŝajne...

– Nun vi havos embarasojn, – avertis Gubin. – Mi kun tia persono ne ligiĝus. Ĉu vi imagas, kiel estos, se la knabo ĉi tie kadavriĝos? Ja vi iĝos kulpaj...

Ne respondante al la babilado de ebriiĝinta Gubin, Ustimenko formetis sian valoregan skribmaŝinon, enrigardis al dormanta Natanjo, avertis Nina-n Leopoldovna-n, ke li revenos malfrue, kaj surmetis la flotan palton.

– Prenu de mi monon por palto, – petis Gubin. – Ja mi ilin ne scias kien malŝpari. Je dio, Voĉjo! Ni ja estas malfremdaj homoj...

– Per kio do ni estas «malfremdaj»?

Gubin ŝajnigis, ke ne distingis.

Ili eliris kune. Boriso, certe, bone konis ankaŭ la ŝoforon de Zolotuĥin – tiom bone, ke eĉ eksidis apud li, sur la loko de Zolotuĥin, kaj ĉion momente eksciis pri la filo. Kaj Ustimenko penis ne aŭskulti – tio similis al legado de fremda letero, kiam oni tiele pridemandas ŝoforon.

Diversaj pelmeloj

– Mi ĵetos sur viajn manojn mian elegantan kaj aroman peltmantelon, kaj vi lerte kaj eĉ gracie subkaptu! – ordonis Barbara, kiam ili eniris en la vestiblon de la hotelo, kiu nun ial nomiĝis «Volgo». – Mi petas, paĉjo! Vi ja legis Stanjukoviĉ-on[40], vi memoras, kiel tie ĉio estas bela. Kaj vi eĉ povas enspiri odoron de varma pelto... Ĉu klaras?

– Klaras! – obeeme kaj gaje respondis Rodiono Metodjeviĉ. – Tamen mi estas ne midŝipmano, filinjo, mi estas «minaca admiralo»...

Dikventra vestisto malalte riverencis al ili el trans sia septo:

– Bonan al vi vesperon, saluton, kamarado generalo! Permesu, kamarado generalo, vian palton. Permesu, kamarado generalo, la mantelon akcepti de la damo, estu tia kompleza...

Stepanov kolere strabis al la vestisto: kiel maljuna homo ne povas distingi admiralon de generalo? Kaj certe, li forgesis pri la peltmantelo, kiel ĝin necesis subkapti. Li entute ĉiam iomete konfuziĝadis en restoracioj, timidiĝadis pro muziko, pro flatema impertinenteco de kelneroj, pro sia konstanta soleco inter drinkantaj kaj dancantaj homoj. Kaj malestimis sin pro tio, ke li ne povis, ne scipovis sidi ĉe tablo kiel frekventulo, metinte unu kruron sur la alian, ne scipovis diri per abrupta voĉo: «Kial la vodko estas varma?», ne scipovis demandi, oscedante: «Kaj diru al mi, oĉjo, ĉu via sturgaĵo estas freŝa?»

– Prenu min ĉe la brako! – ordonis Barbara.

Kaj mallarĝigis la okulojn, kvazaŭ ŝi estus miopa.

– Kial vi? – demandis li, rigardante al ŝia vizaĝo.

– Mi tian en filmo vidis, – nelaŭte respondis Banjo. – Kaj ne faru troajn demandojn. La peltmantelon vi jam preterlasis, ĉu?

– Preterlasis! – kulpe diris la admiralo.

– Mi nun afektos, – avertis Barbara. – Tio necesas, alie kelneroj ne estimos. Nur vi ne danku tro frue, ĉu vi aŭdas, paĉjo? Krome, mi vin nomos per la antaŭnomo kaj patronomo, por ke ili pensu, ke vi estas mia «kaĵolulo».

– Kio? – timigite demandis la admiralo.

– Tio estas nova vorto. Slango. Kiel «flirtulo».

Ili haltis ĉe la enirejo, atendante hastantan renkonte al ili ĉefkelneron en nigra vesto, kun vizaĝo kaj hararo de ĉion fordrinkinta violonisto kaj kun tiu esprimo de degna ĉioscio, per kiu ŝatas paradi maljuniĝantaj donĵuanoj.

– Eble, ni pli maldekstre iru, trans la kolonojn, – per familiare konfida tono prononcis la ĉefkelnero, – tie estos pli kviete...

– Tie, verŝajne, estas blovo, – plu montrante per la okuloj kinaktorinon, diris Banjo. – Ne, mi petas, vi por ni «faru» kie estas pli varme...

«De kie ŝi prenis tiun provizistan vorton?» – miris la admiralo.

– Pli varme kaj pli komforte, – daŭrigis Barbara kaj subite tute embarasis Stepanov-on, nominte lin Rodiono. – Montru, Rodiono, almenaŭ iomete da energio, – levinte unu broveton kaj rigardante al la patro per ridanta rigardo, diris Barbara, – aŭ ĉi tie vi estas «tute ne heroo»?

Malakceptinte tri «tute maltaŭgajn – blovas, malvarmas, el la kuirejo odoras» tablojn, Barbara finfine kvietiĝis kaj, kolektinte ĉirkaŭ si la ĉefkelneron kaj du kelnerojn, komencis atente mendi drinkaĵon kaj almanĝaĵon. Kaj la maljunaj kelneroj interŝanĝadis rigardojn – jen kia nun estas junularo, jen kiel ŝi senmonigas sian naivan maristeton-maljunuleton, jen donas!

– Rodĉjo, vi, certe, drinkos vodkon? – demandis ŝi la patron.

Tiu ŝultrolevis.

– Sed vi ne ebriiĝos, kiel ĉiam? – metinte la larĝan polmon sur la manradikon de Stepanov, petis Barbara. – Vi ja komprenas, vi estas kun enamiĝinta al vi juna virino!

La kelneroj ĝentile silentis, Stepanov eligis mallongan siblon.

– Ne ofendiĝu, mia grizhara, mia bela! – per brusta voĉo, ĝuante senhelpecon de la patro, diris ŝi. – Kiel mi deziras, Rodĉjo, belan vivon...

Rodiono Metodjeviĉ komencis malrapide purpuriĝi. Kia «Rodĉjo»?!

Sed al Barbara mem subite ĉio tedis, kaj ŝi komencis mendi – kaj salmon, kaj tranĉaĵon, kaj fungojn marinitajn, kaj haringon, kaj buteron, kaj salaton. La kelneroj skribadis, la ĉefkelnero respektoplene balancadis la kapon, ili eĉ kompatis la maljunan mariston, konsiderante nunajn komercajn prezojn. Brulas la maljunulo per arda fajro!

– Ne gravas, – ekkriis Barbara, kiam la tuta mendo «malnete» estis skribita. – En la vivo ni vivas nur unufoje.

– Kie vi tion ellernis? – demandis la admiralo, kiam la kelneroj foriris.

– Mi ne scias, paĉjo, – malgaje diris Barbara. – Mi ĉiam pensadis, ke Vlado iam min kondukos en restoracion kaj mi dancos kun li.

– Ĉu vi ĉesos? – demandis Stepanov.

– Ne.

– Ĉu neniam?

– Kiam mi mortos.

La admiralo forturniĝis – li ne povis vidi ŝin tia. Kio estas tiu malfeliĉo? Kiel liberigi ŝin de tiu aflikto? Kaj tuj li eksentis, kiel reviviĝis ie en lia brusto la konstanta doloro, la malfeliĉo, kiu neniam forlasadis lin, kaŝiĝante nur por iaj horoj, sed kaŝiĝante en li mem. Kaj al Aglaja li respondis per la vortoj de Barbara: «Kiam mi mortos».

– Gaje ni vivas! – suspiris li.

– Jen atendu: ni ebriiĝos – mi ankoraŭ ploraĉos, – promesis Barbara. – Kun mi al vi, karulo maristeto, estos treege gaje. Ni iru danci...

– Ĉu mi sukcesos?

– Vi nur ne malkuraĝu. Tio estas ne pli timinda, ol mara batalo.

Ili dancis iomete, Stepanov kondukis la filinon certe, bele, malnovmode elegante.

– Ho, ankoraŭ estas pulvo en pulvujoj[41]! – diris Barbara. – Maljunulo-maljunuleto, sed danci ne mallernis.

Per malgaja rigardo ŝi pririgardadis la restoracion «Volgo» – la eksan «Grand-hotelon». Longa vico de verdaj kolonoj estis apoganta la plafonon, sur kiu estis montritaj per sukoplena peniko de pentristo fruktoj, legomoj, grapoloj, garboj, stakoj sur fono de ĝardenoj kaj plugokampoj, el trans kiuj estis leviĝanta la suno. En la centron de la suno estis enŝraŭbita kuprokolora hoko, sur kiu pendis grandega lustro. Ses malpli grandaj lustroj estis brilantaj kaj glimantaj per kristalvitraj pendaĵoj apud la kolonoj el verda ŝtono, fama en Unĉansko.

– Roza kaj verda, – diris Barbara. – Belega kombino. Eĉ la stomako doloras. Kaj estas tre interese – kiom kostas tia lustro?

– La centra – cent okdek mil, – ne sed fiero klarigis la ĉefkelnero kaj faris vizaĝon de diboĉulo. – Kial ĝeniĝi – la mono ja estas ŝtata.

Li plenigis por Barbara kaj Stepanov glasetojn, kronforme dismetis amelitajn telertuketojn:

– Mi petas manĝi.

Barbara nun estis pririgardanta la murojn kun pejzaĝoj de estonta Unĉansko, tia, kian ĝin imagis arkitekto.

– Treege majeste! – diris ŝi finfine. – En la stilo de la lustro!

– Ĉesu, Banjeto, – petis Stepanov.

– Kaj ĉu vi scias, kio okazas en la regiono? – demandis ŝi kolere. – Vi, paĉjo, de ŝipo en balon[42] venis: finis militi – kaj en palaceton. Kaj palaceto tiu, interalie, kara mia paĉjo...

– Kio? – maltrankvile demandis li.

– Lasu! – forsvingis Barbara. – Poste iam. Alie mi...

Ne findirinte, ŝi prenis glaseton, levis ĝin, rigardis tra ĝi al la lumo kaj, gajigante sin laŭforte, proklamis toston:

– Nu, mia ĉiam juna, kara mia kunulo! Je nia vere eterna amo!

Li ĵetis atentan rigardon al la filino – ĉu ŝi ploros? Sed ŝi estis ridetanta al li – lia Barbeto, ne tia, kiel hodiaŭ, sed tiu, antaŭlonga, kun disetenditaj manoj, en nova robo, kun banto, nodita per liaj mallertaj en tiu metio fingroj, lavita, lumanta. Kaj, rigardante al ŝi, malgaje ridetanta, li rememoris, kiel ŝi scipovis lumi: kaj la vangoj, kaj la lipoj, kaj la okuloj – ĉio lumadis, ĉio esprimadis admiron, feliĉon de ekzisto. Ĉu tio neniam revenos? Ĉu nur per duonrideto limiĝos tuta ŝia estonteco? Kaj por kio ĝi tiam?

– Banjeto! – vokis li.

Sed ŝi ne aŭdis – pensis. Pensis kaj maĉis salmon kun pano, forgesinte pri la diboĉo, pri la restoracio, pri la salatoj kaj diversaj kaviaroj. Kion ŝi trafis, tion ŝi manĝis, ja por ŝi ĉiam estis tutegale, kion manĝi.

– Ĉu vi enuas? – demandis Rodiono Metodjeviĉ.

– Enuas? – miris ŝi. Kaj deklaris: – Eŭgeĉjeto nia. Rigardu, venis tamen...

Eŭgeno Rodionoviĉ malrapide alkuris, salutis, viŝis la humidan vizaĝon per aroma poŝtuko, diris, ke li ne trudos al ili sian ĉeeston, ĉi tie estas konatoj, tia ioma «pelmelo». Kaj ree, turmentiĝante, eksuspiris.

– Ja eksidu, drinku! – ordonis la admiralo.

Eŭgeĉjo klarigis: tuj kiam ili foriris, telefonis generalo Cvetkov el Moskvo, nun leviĝanta stelo, ĉi tie li estas hazarde (li emfazis eĉ kun fajfo en la voĉo la hazardecon, sed ne intencitecon de la apero ĉi tie de iu Cvetkov), tie estas negranda kompanio, jen li, Eŭgeĉjo, trafis al ĝi. Kaj li per la pufa mano svingis ien tien, kie «hazarde» estis generalo Cvetkov.

– Ja vi ne fintu, – morniĝis subite Rodiono Metodjeviĉ. – Ni vin eĉ ne vokas, por ni mem ĉi tie estas nemalbone.

– Mi ne fintas. Mi neniom fintas, – sufiĉe kolere respondis Eŭgeno. – Tio, certe, estas ne mia afero, sed mi estas en stulta situacio...

Li ĝustigis la kravaton, turnis la satan kolon, poste trinkis mineralakvon kaj subite diris:

– Ĉi tie, paĉjo, generalo Cvetkov hazarde renkontis Vera-n Nikolajevna-n kaj Lubov-on Nikolajevna-n. Ili ĉi tie vespermanĝas, vidu. Kaj ankoraŭ terapeŭto Koft el la Ĉefa departemento. Sed la situacio estas tia...

– Kia? – rigardante kun klinita kapo, kiel bovo, demandis la admiralo. – Kia tia situacio?

– Mi fajfas, – vigle kaj eĉ falsete interrompis Eŭgeno, – mi absolute fajfas, sed ŝi min petis, ke tiu temo vian Ustimenkon ne atingu.

– Kio-o? – ekkriis Rodiono Metodjeviĉ. – Kion tio signifas? Ja kio mi estas, ĉu bazara inaĉo?

Kaj tiam ili ambaŭ – kaj la patro kaj la frato – ekvidis la vizaĝon de Barbara. Ŝi sidis senmove, trinketante el granda pokalo mineralakvon kaj fiksrigardante en la mezon de la halo, tien, kie oni dancis. Ŝia vizaĝo estis tute blanka, nenion esprimanta, sed kun ia amara, subite aperinta sulko inter la brovoj, amara kaj ne infana, sed ankoraŭ ne plenaĝula, kvazaŭ ŝi estis transpaŝanta nun iun sojlon aŭ leviĝanta sur iun malfacilan ŝtupon.

– Kion vi? – rapide demandis ŝin la patro.

– Nenion. Triviale! – kun malespero en la voĉo diris ŝi. – Mi sciis, ke ŝi estas triviala, jam kiam Eŭgeĉjo ŝin al mi sur strato montris en oktobro, la deksepan de oktobro, mi komprenis – ŝi estas bela, mirinda, sed triviala! Ĉio estas triviala, – kun sufero en la voĉo elparolis ŝi, – terure triviala. Ja trompi lin estas triviale. Lin oni ne rajtas trompi...

– Pardonu, kara Banjo, sed vi havas filistran, malnovan rigardon al la aferoj, – signife interrompis Eŭgeno. – Vera Nikolajevna kaj Cvetkov estas batalaj kamaradoj. Ilin kunligas frontaj rememoroj. Ili batalis en malamika malfronto...

Barbara rigardis al Eŭgeno kaj aŭskultis. Sed li subite konfuziĝis kaj perdis sian signifan kaj solidan tonon.

– Kreteno, – diris Barbara, – vi ja mem avertis, ke Ustimenko nenion devas scii.

– Aĥ, ja ne mia tio estas afero, finfine! – per mizera tono ekkriis Eŭgeĉjo. – Jen mi trafis en kaĉon...

Konfuziĝinte sub mallonga kaj tranĉanta rigardo de la patro, li rapide, per kulero, formanĝis kaviaron, kvazaŭ distrite, klarigis: «Alie kelnero ŝtelos» – kaj forkuris, promesinte ankoraŭ veni al la parencoj. Kaj Rodiono Metodjeviĉ verŝis por si vodkon pli multe kaj eltrinkis unuglute, kiel li ofte faradis lastatempe.

– Ili ja ĉe Vlaĉjo sidis, kun li, kiam vi tie estis, ĉu? – per malvarma, indiferenta tono demandis Barbara.

– Kiu?

– Tiu generalo!

– Nenia generalo tie estis.

– Do, ili mem ĉi tien altreniĝis?

– Vi ĉesu prefere, – petis Stepanov.

– Ne, mi bezonas scii.

– Ili ekiris promeni, kaj en kinejon, – kolere prononcis la admiralo, – nu, kaj poste, eble, hazarde...

– Ĉu hazarde? Jen tiele eliris el la hejmo kaj hazarde renkontis Cvetkov-on?

Stepanov metis la polmon sur la ŝultron de la filino.

– Ne gravas, – diris ŝi, – tio tuj ĉesos. Verŝajne, mi estas komencanta histeriulino. Kaj hommalamantino. Vi verŝu, flirtulo, al via damo glaseton.

– Sed ĉu ne sufiĉas?

– Interalie, paĉjeto, mi estas jam plenaĝa kaj eĉ maljuna. Kaj dum la milito kutimiĝis al plej fortaj drinkaĵoj. Se vi ne scias, tiam sciu!

Sur ŝia pala vizaĝo aperis ia nova, kolere venka esprimo. Kiam ili denove ekiris danci, Barbara ekvidis Eŭgenon: fiksinte buŝtukon sur la amelita kolumo, li estis singarde kaj atente manĝanta grandan kokan viandbulon – sola ĉe la tablo. «Do, tiuj ĉiuj dancas», – decidis Barbara kaj tuj ekvidis la solan ĉi tie, en la halo, medicinan generalon – belulon kun disflugantaj brovoj, kun grizetaj tempioj kaj ironie karesa rideto. Vera-n Nikolajevna-n ŝi same ekvidis por momento kaj tuj forkondukis la rigardon, por nenion elmontri el tio kaŝa kaj malfacila, kio estis sur ŝia koro. Poste ŝi ekvidis ankoraŭ paron. Verŝajne, tio estis tiu profesoro Koft, medicina kolonelo kun ronda, akvomelona ventreto, kun glate razita rozkolora kranio, kun delektiĝanta vizaĝo de maljuna grasa knabo, kiu dancis, tenante antaŭ si ĉe la talio per du ruĝaj manoj-pinĉiloj, elŝoviĝintaj el la amelitaj manumoj, tre similan al Vera Nikolajevna, sed pli junan, pli freŝan kaj intenskoloran Luba-n.

– Ni trairu preter Eŭgeĉjo, trairu, – petis per interrompiĝanta, laca voĉo Barbara la patron, – paĉjo, ni trairu...

– Nur ne huliganu! – avertis Rodiono Metodjeviĉ.

Eŭgeĉjo la viandbulon jam finmanĝis kaj nun, ŝovinte la fingrojn kun panpeceto en brilantan saŭcujon kaj kunmetinte la lipojn tube, estis prepariĝanta enmeti profunde en la buŝon tion, kion li treege abomene nomadis «bongustaĵo».

– Aŭskultu, Rodĉjo, – diris Barbara, bremsinte apud la dorso de la frato. – Rodĉjo, se vi min amas, kaj vi ja min tre amas, batu tiun ulon...

Eŭgeno retrorigardis – lia vango estis pufa, li ĵus metis en la buŝegon sian «bongustaĵon» kaj estis maĉanta, farinte malklarajn okulojn.

– Mi petegas, sen stultaĵoj! – kun ŝmaca sono glutinte la «bongustaĵon», petis li. – Kiel, finfine, tio rilatas al vi?

– Mi estas por sana sovetia familio! – pli laŭte, ol indis, diris Barbara. – Mi estas kontraŭ adultaĉoj!

Iuj militistoj turnis al ŝi la kapojn. Kaj iu virino etendis la longan, vejnan, pudritan kolon, por ekvidi la «skandalon».

– Ni iru, iru! – diris Rodiono Metodjeviĉ.

– Atendu, oficireto! – Barbara estis iun prezentanta, kiun – ŝi mem ne estis komprenanta. Sed eble, komprenanta. Verŝajne, ŝi estis prezentanta tiajn, kiel Vera, tiaj ili ŝajnis al ŝi – trosenĝenaj kaj triviale stultaj. – Atendu! Ja tio sidas kandidato de sciencoj. Vidu, kia grasa! Bonas esti edzino de tia ulo, ĉu? Lin eblas eĉ al profesoroj ellernigi, ĉu vere?

Ŝia kapo iomete turniĝis kaj doloris la tempioj.

– Kaj pelmelo nepre estos! – diris ŝi. – Mi ekvidos Vlaĉjon kaj rakontos, kion vi al mi rakontis, kiel vi regaliĝis je la konto de generalo Cvetkov kun Vlaĉja edzino. Aŭ anoniman leteron mi skribos...

Ŝia voĉo rompiĝis, Eŭgeno, globiginte la okulojn, rigardis al ŝi kun timo.

– Ne timu, ne nun! – diris ŝi. – Sed anoniman leteron mi skribos... Aŭ mi faru skandalon ĉi-minute?

La muziko eksilentis, finiĝis, tuj iĝis aŭdeble, kiel hurlas apud tiu ĉi tablo ventolilo, kaj Banjo kun Stepanov foriris. Eŭgeno, streĉite ridetante, leviĝis renkonte al Vera Nikolajevna kaj Cvetkov, diris, finmaĉante:

– Mi deziris vin kun mia fratino konatigi, sed pensis – ĉu estas konvene?

– Aŭskultu, ja ŝi estas tre ĉarma! – Cvetkov verŝis por si konjakon, almordis sukeron, demandis: – Ĉu tio estas la pasio de Vladimiro? Ĉarma, sed el roman' ne mia[43]... Jen tiu ĉi alsorĉis min, peka idino...

Kaj preskaŭ malĝentile metinte sur la ŝultron de Vera la grandegan manon, li facile kunpremis ĝin. Nur nun Cvetkov ebriiĝis, kaj Eŭgeno tuj komprenis tion.

– Nu, kamarado generalo, do kiel? – interesiĝis li. – Vi komprenu, ni ĉi tie estas provincanoj, al arbostumpo preĝas...

– Ĉiuj hodiaŭ al arbostumpo preĝas, – mistere kaj kolere diris Cvetkov. Kaj subite demandis: – Vereto-katineto, ĉu al vi ne ŝajnas, ke via regiona sanprotekta departemento fronte similas al ideale freŝa hepato?

– Ĉesu, Konstanteno Georgijeviĉ! – teruriĝis Vera. – Nia Eŭgeno Rodionoviĉ estas tre ĉarma. Li simple havas misfunkcion en metabolismo.

– Neniajn misfunkciojn mi havas, – iomete ofendiĝis Eŭgeĉjo. – Mi ŝatas manĝi – ĉu tio estas malbona?

Revenis Luba kaj Koft. La kolonelo estis aĉetanta al la damoj ĉokoladon ĉe ĉareto, kiun veturigadis tra la restoracio langvora junulino sur terure, nekredeble dikaj kruroj. Cvetkov verŝis por si ankoraŭ konjakon, kaj por Vera kaj Luba – frostigitan ĉampanon.

– En la pasintaj tempoj mi ne ebriiĝadis, sed nun mi moliĝas post dua botelo! – diris li. – Ĉu al vi verŝi, hepato?

– Aŭskultu! – modere koleriĝis Eŭgeno.

– Ĉit! – ordonis Cvetkov. – Konjakon, ĉampanon, vodkon?

– Nu, konjakon! – obeeme konsentis Eŭgeno.

– Brave! – diris Cvetkov. – Mi ŝatas tiun ulon pro la manieroj. Tuj videblas, ke li estas brava inter ŝafoj. Ĉu vi estas brava, kamarado urbosanprotekto?

Eŭgeno Rodionoviĉ evitis rektan respondon. Li prononcis kun digno:

– Mi laboras laŭmezure de la fortoj kaj kapabloj.

Sed Cvetkov lin ne aŭskultis. Li subite ekvidis Luba-n kaj miris:

– Vi kial, fiera Luba, tiom mornas? Ĉu la maljuna pekulo Koft ion al si permesis? Konsideru, Lubov Nikolajevna, la kolonelo estas terura homo. Lin oni amis, sed li – neniam. Koft, konfesu, ĉu vi havas feran koron de malvarma deloganto?

Cvetkov ŝovis la cigaredstumpon en glaciaĵon kaj diris al Luba, kliniĝinte super la tablo:

– Noblesse oblige. Se mi ne leviĝus en mian nunan staton – forkondukus mi vian fratinon de la sankta monaĥo Vladimiro ĉu vi scias kun kia bruo? Sed nun – «ne elŝoviĝu, la stato devigas».

– Por mi tio estas neinteresa, – kun malamo en la voĉo diris Luba. – Absolute neinteresa.

Cvetkov subite ekridegis.

– Aĥ, jen kio! – diris li. – Mi komprenis! Vi ne estas aliancano, vi estas malamiko! Sed mi estas grandanima. Mi estas malavara kaj bonkora!

Li ebriiĝadis ĉiam pli kaj pli forte. Koft rigardis al sia patrono kun maltrankvilo.

– Lubov Nikolajevna, – komencis li, – estas en embaraso. Ŝi rakontis al mi la tutan historion. Ŝin necesas liberigi de la antaŭa laboro, kaj ŝi devas ricevi nomumon al Unĉansko.

– Genosse Koft! – diris Cvetkov. – Ĉio, kion deziras Vera Nikolajevna, por mi estas leĝo. Mi estas profunde kulpa antaŭ ŝi...

– Sed Lubov Nikolajevna dezirus, ke ĉi tien estu transpostenigita iu kuracisto el la Armena SSR, iu Vagarŝako Sainjan, – ĉu tiel, Lubov Nikolajevna?

Luba silente kapjesis. Ŝiaj okuloj estis koleraj, kaj ŝi rigardis flanken – preter Eŭgeĉjo.

– Urbosanprotekto, enskribu, – ordonis Cvetkov. – Ĉu vin, Luba, al la riveristoj?

– Sed tio estas ne en mia potenco, – solide prononcis Eŭgeno. – Niaj kondiĉoj...

– Vi ricevos depeŝon, – altrinkante konjakon per ĉampano, promesis Cvetkov. – Plene laŭforman. Herr Professor Koft, ĉu al vi estas klare?

Koft klinis la brilantan kalvon tiel, ke ĝi ekbrilis per ĉiuj lumoj de la lustro.

– Li nenion forgesas, tiu tiel nomata doktoro de sciencoj, – diris Cvetkov, – pro tio ni lin tenas. Kamarado Hepatov, ĉu vi min komprenas?

– Mia familinomo estas Stepanov! – rememorigis Eŭgeno.

– Sed laŭ mi Hepatov!

Ĉio ĉi estis sufiĉe ofenda, sed Eŭgeno toleris. Li scipovis kompreni grandan estron, kiam tiu, tieldire, petolas kaj estas sub vaporoj. Li ĉagreniĝis nur tial, ke Vera Nikolajevna kaj Luba vidis, kiel traktas lin Cvetkov. Sed ili ja ne povas ne kompreni, ke li toleras por ili mem kaj ankoraŭ por tiu sia malnova amiko Ustimenko?

Ĝenerale, la hepato kaj la posta Hepatov – estis ne tiom ofenda. Pli malbone sentis sin Eŭgeno, kiam li estis sendita por taksio. «Kaptu aŭton!» Sed, aliflanke, ja generalo ĉi tie estas Konstanteno Georgijeviĉ, dum li estas nurnure majoro de rezervo. Kaj ne profesoro. Kaj ne estonta akademiano.

Sur la strato kirlis malbona vetero. La okulvitrojn de Eŭgeno tuj ŝtopis malseka neĝo, li preskaŭ falis kaj, por fino de ĉiuj malfeliĉoj, trafis al Barbara kaj la patro, kiuj, certe, divenis, ke oni lin sendis por kapti taksion. Li ne kontraŭis al ili, eĉ petis cedi la vicon.

– Spit! – diris Barbara.

– Sed tie ja estas damoj! – indignis Eŭgeno.

– Ankaŭ ĉi tie estas damoj kaj maljunuloj.

– Nu, nu! – minace diris Stepanov.

– Silentu, paĉjeto. Kaj ĉu vi scias kion? Ni persvadu Eŭgeĉjon, ke li almenaŭ penu pagi pro si. Ĉu, Eŭgeno? Faru geston, animan movon, mi petas! Nu, kial vi snufas?

Kaj kiam ili forveturis, li atendis ankoraŭ longe kaj finfine ektrenis sin hejmen perpiede; tra la urbo kuradis malgrandaj aŭtomobiletoj DKW – li kun sia korpulenteco kiel ankoraŭ kvina pasaĝero tien simple ne enŝoviĝis.

Kaj lin oni eĉ ne adiaŭis.

«Ha, kial do! – grumbleme pensis Eŭgeno. – Ne por mi mem ja mi penis. Ne, ne eblas esti bonkora!»

Kaŭze de ĉevalo

Estas malgaje, kiam je grava malsano ekmalsanas junulo, plena de fortoj kaj en la tempo de disfloro de ĉiuj plej bonaj kvalitoj de sia animo, sed eĉ pli malgaje estas, kiam la ekmalsaninto apartenas al familio de «granda homo», kia nomiĝis en Unĉansko Zinovio Simonoviĉ Zolotuĥin. Tiam la mezsaĝa regulo pri tio, kiomfoje oni devas mezuri, antaŭ ol tranĉi[44], transformiĝas el tajlora slogano en timigilon de singardemaj hometoj, kiuj eĉ mezuri ne kuraĝas, ne nur tranĉi, kaj forigas tian malsanulon kiel eble plej malproksimen, ŝajnigante sin nesciantoj, nur por liberiĝi de responso pri tio, kio iam nomiĝis «dia volo» kaj ĉe malgaja fino estis punata eble nur per eklezia pentofaro...

Saĉjo Zolotuĥin, ekmalsaninte, antaŭ ĉio trafis en la manojn de kandidato de sciencoj Neĉitajlo, kiu, necesas diri, tute ne estis sentalenta kuracisto. Male, en la antaŭmilitaj kaj militaj jaroj oni eĉ paroladis pri li en kelkaj kirurgiaj rondoj kun estimo. Bojante al la flankoj tiutempe, dentomontrante kaj bruskante al pigruloj kaj nesciemuloj, Aleksandro Samueloviĉ eltrenadis diversajn homojn el tie, el kie, laŭ la malnovaj kanonoj, neniu devus reveni en la vantan mondon de homaj pasioj. Malmobilizita en la kvardek kvara jaro pro grava kontuzo, la doktoro kun buldogsimila fizionomio iomete resaniĝis kaj, ankoraŭ plu balbutante post la kontuzo, sed vigle kaj energie ekpaŝis tra la vivo, purigante per la potenca brusto de denaska luktisto vojon al tri debilaj kuracistaĉoj, inteligentoj kaj saĝuloj, kiuj penis lukti kontraŭ io – ankoraŭ, certe, en eksperimento – per sia originala maniero de kemia terapio. Havis ili ankaŭ aĉan laboratorieton, havis ankaŭ kobajojn en mizera kvanto. Havis eĉ heroaĵon, ĉar unu el la debilaj kuracistaĉoj – Berta – injektadis al si kelkajn ingrediencojn kaj preskaŭ mortis, sed tiam okazis alta instituta revizio, kaj ĉar en la laboratorieto almenaŭ io estis farata, dum en la instituto, ĉe kiu ekzistis la laboratorio, estis farata tute nenio, do por pruvo de propra agado oni tiel batis al la laboratorieto, ke la kuracistaĉoj, laŭ esprimo de Berta, simple «disŝpruciĝis» tra la tuta Sovetunio, kaj Neĉitajlo rekonsciiĝis jam en Unĉansko – por longe, se ne por ĉiam, timigita, kun oficiale aprobita moknomo – «obskuranto de kirurgio»...

Batado, kiel estas ĝuste sciate el vico de konvinkaj historiaj ekzemploj, neniam kontribuis disvolvon de sciencoj. Tamen, multaj potenculoj de tiu ĉi scienca mondo ial diradis al la ĵetiĝanta kaj ploranta Berta kaj ŝiaj asistantoj, ke «lukto nur hardas junan scienciston». Berta kontraŭ lukto neniom obĵetis, ŝi nur petis redoni al ŝi la kobajojn kaj tiun ilaron, sen kiu pri lukto ne eblis eĉ paroli. La grandaĝaj kaj kvietegaj saĝuloj, al kiuj ŝi sin turnadis, al tiuj ŝiaj krioj nur disetendadis la manojn kaj lamente balancadis la kapojn en akademiaj vertoĉapoj. Tio jam estas administra afero – klarigadis ili al ŝi.

Baldaŭ la laboratorieton oni plene forgesis, en ĝia ejo aranĝis komfortan kabineton por ĝia persekutanto – la substituanto de direktoro de la instituto, kaj Berta mem «trovis laboron» de bibliotekistino, ĵurinte al si «neniam kaj nenien enmiksiĝi», speciale post kiam ŝi aŭdis, ke oni ŝin egaligis al tiuj «elĵetitoj», kiuj kaŝe okupiĝadis pri malpermesita tiam kibernetiko.

Tamen la «direktita» al Unĉansko buldogvizaĝa Neĉitajlo ne cedis. Li havis iajn frontajn konatecojn kaj amikecojn, inter ili estis sufiĉe famaj nomoj. La leteron, skribitan de la «obskuranto de kirurgio», ili diskutis inter si, la plej akrajn formulojn «risortigis», plenajn titolojn kaj familinomojn de la persekutantoj kaj mallaŭdantoj anstataŭigis per la komencaj literoj kaj en tia aspekto subskribis la leteron per siaj nomoj kaj helpe de unu el siaj kamaradinoj, konatino de la edzino de influhava persono – enmanigis.

Tiam sekvis la dua kaj fina bato. Estis respondite al la peticiintoj per papero, en kiu eĉ la supera klero mem de Berta estis pridubata, kaj ŝiaj kuracistoj, kune kun Neĉitajlo, estis titolataj «resanigistoj», «memreklamistoj», inventantoj de «panaceo en la maniero de eterna motoro» k. t. p. Estis ankaŭ skribite kaj subskribite per meze famaj familinomoj pri tio, ke «al neniu estas permesite eksperimenti per sano de sovetia homo»...

Kopio de tiu fina kaj nekasaciebla verdikto estis sendita, memkompreneble, ankaŭ en Unĉanskon – al k-do Stepanov E. R. – cele de finbato al Neĉitajlo...

Ĝuste en tiuj tagoj mem oni vokis la timigitan Aleksandron Samueloviĉ-on ekzameni Saĉjon Zolotuĥin-on. Avertita de same nemalmulte timiĝinta Eŭgeĉjo pri tio, ke pri li ekzistas letero de ekstreme akra enhavo, Neĉitajlo eksplodis kaj permesis al si rimarki, ke la ĉefa persekutanto de la laboratorieto – koresponda membro kaj generalo, doktoro kaj laŭreato – tute nenion komprenas en la afero, kiun li juĝas kaj malaprobas...

– Kion vi tian diras? – ekpalpebrumis Eŭgeno.

– Tion, ke ĉio al mi damne tedegis! – ekstarante, prononcis Neĉitajlo.

Tia li ekiris en la loĝejon de Zolotuĥin-oj.

Sed sur la vojo, glitante per la galoŝoj en aŭtuna koto, sub grakado de kornikoj kaj trama knarado, li subite rigidiĝis por momento pro timo. Se Saĉjo ne estus Zolotuĥin aŭ se Zinovio Simonoviĉ Zolotuĥin ne estus tiu, kiu li estis elektita, Neĉitajlo ne dubus pri tio, kion li devas fari kiel kuracisto-kirurgo.

Nu, kaj se subite, neatendite – okazas ja diversaj malagrablaj surprizoj? Tiam kiel?

Kaj tiam sur la vojo Aleksandro Samueloviĉ pensis, ke li havas kaj la filinon Manjon, kaj la filon Koĉjon, kaj la edzinon Irina-n Sergejevna-n, kaj la bopatrinon... Kaj ke, sekve, se okazos eraro, io neantaŭvidita, tiam li, jam definitiva «obskuranto de kirurgio», pereos fine, senelire, ĉar ne rajtas li nun operacii filon de «granda homo», li estas «sub suspekto», li rajtas nenion tian, kion rajtas meza, normala kuracisto.

– Vi ĉiuj al mi tedegis! – ripetis la doktoro sur la strato.

La kuracista konsiliĝo konfirmis nedifinitecon de lia vidpunkto, kaj tiam Saĉjon oni veturigis en «singardan» malsanulejeton, faman per la plej malalta cifero de mortokvanto. La ĉefo de tiu malsanulejeto estis iu onkologo, pri kiu sarkasmuloj klaĉis, ke li konfesas la ŝercon de Nikolao Ivanoviĉ Pirogov kiel devizon en sia praktika agado. «Por famiĝi kiel sukcesa operacianto de kanceraj tumoroj, mi povas nur rekomendi operacii falsajn kancerojn», – spritis ie Pirogov. Tio, kompreneble, estis ŝerco, kaj tre gala. Falsajn kancerojn ĉi tie oni ne operaciadis.

Sed aliajn ŝercojn – oni ŝercadis.

Mirinde, kiel delikate kaj eĉ artisme oni scipovis ĉi tie ĝustatempe liberiĝi de malsanulo, por ke la malsanhistorion ne fini per malgaja rezulto, sed enskribi «elhospitaligita» – ja mortos la malsanulo hejme, tio la statistikon neniom influos!

Kaj la estraro eĉ ne sen talento scipovis entute ne enhospitaligi malfacilajn malsanulojn, ne dirante eĉ pri nekuraceblaj, tio estas tiaj, rilate al kiuj ĉiuj konataj metodoj de kuracado evidentiĝis neefikaj. Certe, ĉi tie operacii malfacilajn malsanulojn oni ĉiel evitadis sub plej humana, kompreneble, slogano – «por eviti troajn suferojn».

En ĉio cetera la malsanulejeto estis modela: en la gastoĉambroj staris mola meblo en blankaj tegoj, fikusoj kaj palmoj ĝojigadis okulojn en ĉiu sezono per la ĉiamverda foliaro, la radio funkciis bone, la gvidantaj specialistoj paroladis kun parencoj ĝentile, kaj la ĉefo ŝatis en la «kvinminutaj konsiliĝoj» ripetadi la faman eldiron pri tio, ke «se malsanulo post interparolo kun kuracisto ne sentas faciliĝon, tiam...» Tiam la ĉefo malaprobe subridadis.

El tiu populara kaj solida malsanulejeto Aleksandro Zolotuĥin post la provo forigi la tumoron, kompreneble, estis «ĝustatempe» elhospitaligita. Ĉiuj vortoj pri tio, ke li troviĝas en bona stato kaj nun li devas nur resaniĝi, estis al Saĉjo diritaj. Sankte kredante al la antikva eldiro: «Medicino resanigas malofte, faciligas ofte kaj konsolas ĉiam», – la ĉefo de la kliniko, malrapide kaj signife eligante orajn vortojn, degnis Aleksandron por adiaŭo per longa konversacio kaj, tute ne rimarkante la mokajn okulojn de la junulo, en humura tono rakontis al li ian galimation pri lia bonega sano. Tre probable, Saĉjo kredus – juneco estas kredema pri bonaj informoj, sed la tuta malfeliĉo estis en tio, ke la kliniko vivis per sia, sendependa de deziroj de la ĉefo, vivo, tie oni ĉion sciis, kaj ankaŭ Saĉjo sciis kaj sian verdikton, kaj tion, ke la operacion al li oni «ne faris», sed nur kudrofermis lin, kaj ĉio ĉi kune havas sciencan nomon «medicina deontologio» – scienco pri traktado de malsanuloj.

Al la patrino la singardema profesoro diris preskaŭ nenion. Al la patro, kiam tiu alveturis por preni la filon, la ĉefo aludis, ke estis plenumita ĉio tio, kion povas fari la moderna medicino, sed ke fari ĝi povas ankoraŭ tre malmulte. La konversacio okazis, certe, inter kvar okuloj, la formuloj estis plej proksimumaj, kaj la ĝeneralan sencon de la interparolo eblis formuli per malnovaj vortoj «esperu al Dio», esprimante pli moderne – «tenu vin firme».

Neĉitajlo havis kun la ĉefo apartan interparolon – «inter ni». La ĉefo rigardis en malproksiman foron kaj penseme, sed firme kelkfoje ripetis la familinomon de fama doktoro Ŝilov.

– Kaj kio Ŝilov? – malpacience kaj ne tro ĝentile en proksimume tria fojo interesiĝis Neĉitajlo. – Ja ekzistas ankaŭ aliaj bonegaj doktoroj.

La ĉefo mezuris la impertinentan Neĉitajlon per glacia rigardo (tiu rigardo sub nomo de «varma», «radia», eĉ «animvarmiganta» plurfoje estis menciata en diversaj verkoj kaj estis montrita sur tolbildo, sur kiu fama pentristo eternigis la ĉefon kun ĉiuj ordenoj) kaj, mezurinte, kun suspiro diris:

– Jes, vi pravas. Zolotuĥin-on ekzamenis ankoraŭ Konjkov, kaj Zakoldajev, kaj eĉ la «avo» mem.

Nominte la «avon» «avo», la ĉefo kvazaŭ proksimigis la impertinentan provincanon Neĉitajlon al si preskaŭ en la sekvantaron, aludinte al li, ke la konversacio estas tute konfida.

– Kaj kion ili ĉiuj diris?

– Ja kiu al Ŝilov kontraŭdiros? Ja li ĉi tie estas en sia tereno aŭtoritato numero unu.

– Sed ĉu ili – ekzamenis? – ekkriis Aleksandro Samueloviĉ. – Ĉu mem ekzamenis?

– Ili estis konsilantoj, – ŝultrolevinte, diris la ĉefo. – Kaj Konjkov operaciis mem persone.

– Sed Konjkov-on kreskigis Ŝilov mem, – rimarkis Neĉitajlo, – tion ĉiuj ni scias.

– Do, tiele, kolego, – leviĝante el post sia grandega skribotablo kaj komprenigante per tio, ke la konversacio estas finita, diris la ĉefo. – Mi deziras al vi ĉion bonan kaj, certe, sanon...

Dum preskaŭ tuta vojo reen, al Unĉansko, Neĉitajlo trastaris en la koridoro de la vagono, sufoka kaj varmega. La patro en la kupeo ŝakludis kun la filo. Nadeĵda Lvovna ĉiam regaladis Saĉjon per iaj plantagoj, varmigadis por li sur alkoholbrulilo kokinon, subite ploradis en la malvarma, trafrostigita platformo. Neĉitajlo gutadis por ŝi valerianon, frotadis la manojn, flustradis insultojn...

Kaj nun ili alveturis en Unĉanskon kaj estis atendantaj.

Kion?

Kion novan povas al ili diri tiu dika, lama, snufanta, ne tro edukita vilaĝa resanigisto post tuta tiu «stelaro», kiu kuracadis Saĉjon en la fama kliniko?

Aŭ Ustimenko? Ĉu li subite faris grandan malkovron en onkologio kaj nun ĝin sukcese elprovos?

– Aleksandro Samueloviĉ, ĉu glason da teo? – demandis Zolotuĥin.

Neĉitajlo verŝis en sian glason kuleron da konjako, metis sukeron kaj submetis la glason sub la kranon de la samovaro. Ili alveturis el la stacidomo antaŭ pli ol du horoj, sed li plu ne povis varmiĝi. Aŭ tio estas simple febro?

– Saĉjo, ĉu al vi teon verŝi? – en alian ĉambron, en duonmallumon, kie la filo estis babilanta kun la patrino, kriis Zolotuĥin. – Ĉu vi deziras?

Al li ĉiam tremeradis la mentono. Zolotuĥin sentis tion kaj ne povis sin reteni. La damnita tremerado komenciĝis de la malsanulejo, de la ĉambro, kie li ekvidis la filon, nerekoneble ŝanĝiĝintan dum tiu ĉi unusola monato. Tramilitinte du militojn, Zinovio Simonoviĉ nemalmulte vidis kaj, vizitante en medsanbatoj kaj hospitaloj tiujn siajn amikojn, kiuj estis mortontaj, kiel al li ŝajnis, neniam eraris. Li ellernis senerare determini tiun kvietan, nepriskribeblan per homaj vortoj stampon, tiun kvazaŭ limigitan ekzistotempon ĉi tie. Kaj tiun ĉi limigitan tempon li ekvidis antaŭhieraŭ en la vizaĝo de sia sola dudektri-jaraĝa filo. Li ekvidis, ke Saĉjo foriros. Kaj malgraŭ tio, ke Zolotuĥin ĉiam ripetadis al si – «mi ne permesos, ne permesos», – li komprenis: ĉi tie nenion eblas fari, la knabo foriras, per nenia potenco lin eblas reteni!

– Kial ili tiel longe veturas? – ne sen incitiĝo demandis Zolotuĥin. – Jam pasis horo post kiam Ĥlopĉikov al ili ekveturis.

– Sed la vojo? – demandis Neĉitajlo kolere. – Ĉu vi al la malsanulejo penis alveturi? Kavo sur kavo.

– Ne nur ĉe la malsanulejo la vojo estas disbatita. La tuta urbo estas kripligita de la milito.

– Pri la malsanulejaj alveturaj vojoj indus okupiĝi unuavice.

– Ĉiu tiel pri sia diras!

– Ĝi estas ne mia, – dentomontris Neĉitajlo. – Ĝi estas nia!

Zolotuĥin ĵetis kaŝe rigardon al la doktoro. Ili ambaŭ estis nerazitaj post la vojo, lacaj, nesatdormintaj. Kaj pro tio, ke ili ĉiam gajigadis Saĉjon, tute elturmentitaj.

– Necesus al Bogoslovskij telefoni, ke li eliru sur la Aleksandran straton. Tio estus pli rapide, – pensis Zolotuĥin laŭte. – Kaj Ĥlopĉikov ne devos turniĝi.

– Ne gravas, turniĝu via Ĥlopĉikov, – ree ekkoleris Neĉitajlo. – Bogoslovskij, interalie, estas invalido, apenaŭ iradas. Sed loĝejon li ĝis nun ne ricevis, kiel dum milito dormas – en la kuracista ĉambro...

«Probable, ne indis pri tio nun paroli, – pensis Neĉitajlo, sed tuj decidis: – Ĝuste nun indas. Pri ni oni pensas, nur kiam ni estas necesaj. Kaj neniam, se ĉiuj estas sanaj».

Kaj Zolotuĥin pensis alie.

«Ĉiam ĉiuj ion bezonas, – suspiris li. – Eĉ en tiu tempo ili ne povas forgesi, ke mi estas decida instanco. Kaj ilin ne interesas, ke se mi donus loĝejon al Bogoslovskij ekstervice – klaĉuloj ŝrikos: „Jen, la filo estas malsana, do li kaĵolas kuracistojn. Ĉiuj ili estas tiaj!“»

Estis aŭdeble, kiel Ĥlopĉikov per sia ŝlosilo malfermis la enirpordon – la fidela Ĥlopĉikov, la proksima al la familio Ĥlopĉikov, la anime amanta Ĥlopĉikov, en kiom da familioj li estis fidela kaj proksima?

«Kiaj pensoj rampas en mian kapon?» – subite pensis Zolotuĥin, leviĝante renkonte al Bogoslovskij kaj Ustimenko kaj ree malkonvene demandante sin: «Ĉu ili vere ĝis nun ne povas civilajn kostumojn akiri? Aŭ tio same estas aludoj kaj intenca maskerado?»

La patrino eliris, mallarĝigante la okulojn, el la duonmalhela ĉambro, ĵetis suspektantan rigardon al la maljuna kamparano Bogoslovskij, al Ustimenko kun lia fermita vizaĝo – ne tiaj estis tiuj, ĉefurbaj, prizorgitaj, en amelita subvesto, veraj profesoroj. Kaj tiuj ĉi ankoraŭ estas ambaŭ lamaj, «kiel en opereto», – kun mallaŭta suspiro juĝis ilin Nadeĵda Lvovna. Kaj iomete konfuziĝis pro la vorto «opereto».

– Ĉu teon post malvarmo? – demandis ŝi per oficiala voĉo.

La doktoroj rifuzis tetrinki.

Neĉitajlo dismetis antaŭ ili siajn eltiraĵojn – li sidis tie, en la kliniko, super la malsanhistorio, sidis tiel funde, ke pri li oni eĉ diris, kvazaŭ li estas «el la prokurorejo»; li sidis, fosis kaj skribis. Diligente ili tie kondukis sian skribaĵon, aĥ kiel diligente, skrupule, eĉ kun iaj venkaj intonacioj. Kaj Saĉjon ili elhospitaligis ne kiel venkitoj, sed kiel kvazaŭ venkintoj, – aĥ, bravuloj, aĥ, ruzuloj, aĥ, rikoltantoj de bonaĵoj en tiu ĉi peka mondo...

– Do, ĉu ni iru? – demandis, kun peno leviĝante, tute kaduka antaŭ nokto Nikolao Eŭgenjeviĉ. – Ĉu vi konatiĝis kun la skribaĵoj, Vladimiro Atanazijeviĉ?

– Jes, ni iru! – ekstaris Ustimenko, penante ne gliti ankaŭ sur tiu ĉi pargeto, kiel li glitis tie, en la oficejo de Zolotuĥin.

Zinovio Simonoviĉ dispremis cigaredon en la cindrujo kaj tralasis la du doktorojn antaŭen. Neĉitajlo, kiel hejma kuracisto kaj «malfremda», komence ektrenis sin malantaŭe, sed Ustimenko lin same tralasis antaŭen, antaŭ si, – li subite ekkompatis tiun pelatan doktoron kun kulpa esprimo de petolinta buldogo.

Sur larĝa lito, en la malkomforta, preskaŭ malvarma dormoĉambro, tuta superŝutita per gazetoj kaj libroj, estis kuŝanta kaj al io ridetanta Saĉjo Zolotuĥin. Ili tuj renkontiĝis per la okuloj, Ustimenko kaj la junulo, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ eĉ retiriĝis je duonpaŝo – tiel terure klare li subite rememoris alian junan vizaĝon, antaŭlonge, en la Nordo, tiam, kiam li unuafoje ekvidis tiun, poste amaran, neelteneblan perdaĵon – tiun junulon, kiu kun ridinda, pasera fiereco ne diris, sed prononcis, ke li estas Lionel Richard Charles Gray, la kvina grafo Neville.

Ne, ili ne estis tiom similaj. Saĉjo Zolotuĥin estis ruso, kun serpaj brovoj, kun larĝaj vangostoj, kun ia mildeco de trajtoj de la slava vizaĝo, kun helaj, rufetaj, malpezaj haroj, kun jam sukcesinta flaviĝi pro la malsanulejo kaj la malsano haŭto. Ne, ne per la vizaĝoj rememorigis ili al Ustimenko unu la alian, sed per esprimo, per interna stato, per malobeemo kaj kuraĝo – per tio, kio distingas elstarajn personojn disde homoj, timantaj ne nur la proksiman sojlon, sed eĉ la malsanon mem – nazkataron, vundon, kontuzon, tuson, sangon. Li eĉ vorton ne diris kun tiu Saĉjo, ankoraŭ eĉ lian voĉon ne aŭdis, sed jam komprenis laŭ sola esprimo de liaj okuloj – ruza, moka kaj kulpe kolera, ke tiu junulo estas saĝa, pensas memstare, scipovas kaj teni sin kaj, se necesas, reteni...

– Paĉjo, – subite diris Saĉjo base, – plenumu mian peton. Ĉu povas mi paroli kun la doktoroj sen vi?

– Sed... kial? – ne retenante potencemon en sia voĉo, demandis Zolotuĥin. – Ja mi same estas informita pri la cirkonstancoj...

Saĉjo rapide glitis per rigardo al la doktoroj, kvazaŭ postulante de ili defendon, kaj prononcis subite per alia – decidema tono de plenaĝa viro, des pli militinta, tio estas – komandinta:

– Ne, paĉjo, mi nepre bezonas nur kun la doktoroj...

– Strange, Saĉjo. Ja mi same estas homo ne malklera, komprenis viajn cirkonstancojn...

– Certe, – haste konsentis Aleksandro, – sed tiam vi parolos mem, dum mi bezonas, ke mi mem sen ajna gvidado kaj suflorado. Kaj vi ankoraŭ emociiĝos, – aldonis li milde, – kaj por vi sufiĉas maltrankvilo...

– Knabinaj kapricoj, – suspiris la patro kaj ne foriris.

– Kaj se mi ne petos, sed postulos? – subite diris Saĉjo firme kaj eĉ kun fero en la voĉo. – Ja poste vi parolos kiom ajn, sed nun mi bezonas sole kun ili!

– Ĉu vi vidis? – demandis la pliaĝulo kaj sendezire foriris, ferminte post si la pordon.

La pli juna Zolotuĥin aŭskultis la forajn paŝojn de la patro, silentis iom, poste leviĝis sur la kubuto kaj, skuiĝinte, ekparolis:

– Eble, por vi ĉion ĉi estas ĝene aŭskulti laŭ via etiko kaj kuracistaj reguloj, – mi ne scias, sed tamen, mi petas, ĉar la afero temas, bele esprimante, pri homa vivo, ke vi min elaŭskultu. Ĉu vi komprenas, kia afero? Mi jen grandan tempon pasigis en la onkologia kliniko, kaj ni en nia ĉambro plurfoje ridis, ke ĉe ni ne estas eĉ unu onkologia malsanulo. Nin, kvazaŭ infanojn, oni ĉiam konsoladis per kukoj, kiel «por ajna okazo», «estas simile», «se subite!». Mi komprenas, ni komprenis – humaneco, sed ni tiamaniere estis eligitaj el la ludo. Oni min ne operacias – kaj bone, por kio operacii, se mi nenion «tian» havas. Mi ja eĉ opinion propran ne havas. Nu kaj jen fojfoje, ĉu vi scias, flanke vi ekscias pri najbaro, ke li jam estas neoperaciebla. Jam! Tio estas, kun ĉiuj ĉi sloganoj pri moderna diagnoziko, eĉ ĉe ĝusta diagnozo, oni prokrastas. Vi min pardonu, sed mi tro multe kaj tro ofte pri tio pensadis – ne rilate al mi mem, kiom valoras mi? – mikrobo en la vivo de la Universo, – sed se jam morti pro tiu ĉi aĉaĵo, tiam kun bruo. Kun bruego! Ja oni min pro troa singardemo ne operaciis ĝustatempe, mi pri tio eksciis hazarde, pli ĝuste eĉ subaŭskultis aŭ preskaŭ subaŭskultis. Kaj subaŭskultis, ke nun oni operacios, sed jam tutegale estas malfrue, la tempo estas perdita, kaj ree pro troa singardemo! Certe, oni min operaciis, eĉ elhospitaligis hejmen, sed mi ja scias – por kio! Elhospitaligis por morti...

– Aŭskultu! – interrompis Bogoslovskij.

– Por kio aŭskulti, se mi al neniu kredas kaj ne plu kredos, – kun kolera, nekonvena al li rideto diris Saĉjo. – Tamen, tio estas malvero, ke al neniu. Vi min pardonu – mi malŝparas vian tempon. Sed eble ankaŭ al vi estas ne tiom senutile foje aŭdi tion, kion pensas malsanulo. Ne profesoro, ne akademiano, sed ordinara malsanulo. Ĉu mi povas?

– Mi petas! – morne respondis Bogoslovskij.

– Al unu homo mi tie kredis dum tiu longa tempo. Li same estis onkologo, profesoro Ŝĉukin. Rapida, abrupta, li havis ne nian specialecon, laringologo – pri kancero de gorĝo kaj ceteraj tiaj ĝojoj. Jen li estis laboranto! Vi, doktoroj, ne komprenas: malsanuloj en viaj klinikoj kaj hospitaloj ĉion scias. Ĉiel okazas: amintrigo kun flegistino, kun brankardistino, unu pri alia aŭdis, alia en kabineton malĝustatempe eniris, – ĉio estas sciata, kun detaloj. Ni tiel ankaŭ pri Ŝĉukin tutan historion eksciis. Li nekuraceblajn operaciadis, ĉu vi komprenas? Asertante, ke se el cent kondamnitoj dek postvivos, – li estas prava. Kaj lin formanĝis niaj famuloj! Rapide formanĝis, kun bruo elpelis. Elpelis pro statistiko, ĉar por kio ili, eĉ pro savo de homoj, malbonigu al si la statistikon? Ili ja sukcese luktas kontraŭ kanceraj malsanoj, ekskluzive sukcese. Ne, mi nun, post ĉio tie, en la kliniko, neniel povas kredi. Kaj se ili almenaŭ trompadus nin, malsanulojn, funde, serioze, sed ja, ĉu vi scias, – subridis Saĉjo, – fuŝe, ne por la malsanuloj, sed por ilia propra trankvilo. Do mi por tio petis vin elaŭskulti min, ke vi sciu: tiel ne plu eblas en via scienco, ne eblas pro troa singardemo, kamaradoj profesoroj...

– Ĉi tie profesoroj, bedaŭrinde, ne ekzistas, – diris Ustimenko, – ĉi tie estas kuracistoj...

– Kiel? – iomete konfuziĝis Saĉjo. – Sed mia patro...

– Via patro, – interrompis Bogoslovskij, – vin konsoli per ni, verŝajne, deziris, ke ni kvazaŭ ne ĉiuj ĉi tie estas sovaĝuloj. Tio estas vero, ne ĉiuj, sed eĉ unu profesoro ne estas inter ni. Ne ofendiĝu, pardonu...

– Nu, kia sensencaĵo! – apenaŭ rimarkeble ruĝiĝis Aleksandro. – Tion mi, certe, konfuzis. Ni parolu ankoraŭ pri la ĉefa, la plej grava. Mi deziras kaj postulas, postulas, ke tiu ĉi mia kazo, post ĉio, kompreneble, post la natura fino, – mi deziras, ke tiu ĉi kazo estu de vi uzita. Mi estas biologo, ankoraŭ komencanta, studento, sed min scienca vero interesas, ne spekulativeco, ne kvieta kaj pura vivo en scienco, sed la vero. Kaj jen post mia morto, – trankvile aŭ ekstere trankvile elparolis Saĉjo, – mi dezirus, ke ne plene, certe, ne por venĝo, sed por scienco, kun komencaj literoj de mia nomo, la tuta historio estu detale rakontita. Ja ne eblas sur ni, malsanuloj, konstrui vian trankvilon!

– Sed kial ne eblas? – fiksrigardante al la Saĉja vizaĝo, demandis Bogoslovskij.

– Kiel – kial?

– Kaj se, vere, via kazo estas ne tia?

– Sed permesu, – eĉ jam ofendiĝis Saĉjo. – Ja ili min operaciis kaj kudrofermis. Tie estas komisuroj!

– Sed ĉu min interesas viaj komisuroj?

– Kiel do tiel – ne interesas?

– Ja tiel – ne interesas! Mi estas certa, ke vi ĉion konfuzis kaj stulte timiĝis pro klaĉoj kaj onidiroj. Eĉ strange estis por mi vin, Aleksandro Zinovijeviĉ, pardonu, aŭskulti. Mi aŭskultis atente, vi nervoze eldiris, mi komprenas, sed troe. Laŭ plej novaj informoj de anglo Davis, ĝuste en via aĝo la danĝero estas minimuma, – neatendite por Ustimenko mensogis Bogoslovskij. – Ĉu vi aŭdis tion?

– Davis? Kia Davis? – miris Saĉjo.

– Kaj se vi estas jam tia klera-klerega biologo kaj en ĉio kompetentas, tiam Gustavon Berton Davis-on vi koni devas, – kun kolero, verŝajne, pri si mem, ke li tiele fundamente mensogas, diris Bogoslovskij. – Grandega aŭtoritato en onkologio, prezidanto de internacia asocio. Ĉu vi ne konas?

Saĉjo ŝultrolevis.

– Mi unuafoje aŭdas.

– Jen, unuafoje, avinaj neforgesuminoj, sepultu min apud rivereto, sub dolĉa sonoro de akvostrioj...

Kaj tiam Ustimenko, kiel en la foraj, kiel en la malnovaj jaroj de la Nigraravina «aeroplano», ekvidis sian neprofesoron kaj neakademianon Bogoslovskij en tuta lia mirinda grandeco – Trompiston, Sorĉiston, Mirakliston.

– Ho, tiuj profanoj, – diris li plu per kolera voĉo kaj deĵetis de la junulo la litkovrilon, – ili legas, parolas, subaŭskultas kaj faras al si diagnozon de ĉerka karaktero, kiel en la fama versaĵo...

– Kia versaĵo? – iomete konfuzite interesiĝis Saĉjo.

– Kia forta nuko, – diris Bogoslovskij, palpante Saĉjon kaj dirante tiutempe la epitafon:

Pasant'! Mi vigle paŝis same

Ĉi tie inter ĉerkoj famaj,

Legante skribojn en tombej',

Kiel vi nun la mian legas...

Ĉu vi aludon do komprenas?

Zolotuĥin ridetis per rideto de Lionel Neville, kaj Bogoslovskij tiutempe estis demandanta Ustimenkon kaj Neĉitajlon, farante al ili absurdajn, sensencajn demandojn, la Granda Maljuna Saĝa Resanigisto, scianta ankaŭ laŭ si mem, kio estas vera sufero kaj timo de neeviteble venanta morto.

– Ĉu vi tian pigmentiĝon, kolegoj, ĉe kanceraj malsanoj iam vidis? Ĉu vi observojn de Pirogov en Dorpato memoras? Kaj malesto de konjunktivito, laŭ vi, kolegoj, pri kio atestas? En kiu direkto devas iri via penso?

En neniu direkto iris penso de Neĉitajlo kaj Ustimenko pro tiuj «pigmentiĝo» kaj «konjunktivito», ili eĉ, kiel tio nomiĝas, «akompani» ne povis la Grandan Trompiston. Kaj tiu ankoraŭ rigardis en la okulojn de Saĉjo, ankoraŭ okupiĝis pri lia lango kaj palato, poste ekiris de la gorĝo laŭ la glandoj, kaj, finfine, liaj manoj – du grandegaj, lanugaj polmoj – ekkuŝis sur la ventron, sur la klaran kaj grandan, je kapeto de infano, tumoron.

– Ĉu tiu ĉi? – demandis li, movante kaj kvazaŭ ŝancelante la bazon de la tumoro. – Ĉu ĝi? Donu al ni Dio tian kanceron al ĉiuj kune kaj al ĉiu aparte...

Nur en tiu ĉi momento Ustimenko rimarkis, ke Bogoslovskij tuta kovriĝis per ŝvito kaj ruĝiĝis, – kiam li estis parolanta pri pigmentiĝo kaj konjunktivito, nenio el tio estis, tiam li estis eĉ pala. Eble, tiam li estis Granda Trompisto, prepariĝante al katastrofo, sed nun vere ĉio estas bona? Tiom bona, ke eĉ mensogi ne plu necesas?

– Nu, Vladimiro Atanazijeviĉ, kion vi diros? – iomete elrektiĝinte kaj cedante sian lokon al Ustimeno, prononcis Bogoslovskij. – Kaj vi, Aleksandro Samueloviĉ, kion vi konkludos? Nu, kolegoj, ek!

Nun Bogoslovskij turniĝis tiel, ke Saĉjo ne vidis lian vizaĝon. Kaj Ustimenko rimarkis – Nikolao Eŭgenjeviĉ ne nur brilis, li lumis per ia speciala, karaktera nur por li, ruze fripona, tera, tute ne anĝela, sed tamen pura kaj arda lumo. Tio estis nekomprenebla, kiel tielaj ursaj okuletoj povas tiel lumi, sed ili lumis, kaj tio signifis por Aleksandro nur unu aferon: vivon.

– Komence estis urolitiazo, – malcerte diris Saĉjo. – Nu, kaj kiam oni operaciis...

– Atendu! – ordonis Ustimenko.

Kaj Bogoslovskij, kaj Neĉitajlo rigardis al lia vizaĝo. Ne al la vizaĝo, sed al la aŭskultantaj okuloj, al tiuj tute absorbitaj de la interna laboro okuloj, kiujn havas nur kirurgoj pro Dio.

– Ĉu ĉagon[45] oni donadis? – demandis Neĉitajlo.

– Certe, – respondis Saĉjo. – Sed hematurio plu turmentadis. Mi simple kriadis pro doloro...

– Nu? – demandis Bogoslovskij, fiksrigardante al tiu glata malrapida lumo, kiu estis ekbrilanta en profundo de la pupiloj de Ustimenko. – Nu? Kion vi pensas, Vlaĉjo?

– Ankoraŭ estas bone, ke ili ne hakis per radia kuracado, – diris Vladimiro Atanazijeviĉ. – Verŝajne, ili timis, ke estas lezita la hepato...

La pordo knaris, malfermiĝis.

– Ĉu ni povas eniri? – demandis Nadeĵda Lvovna. – Ni, gemaljunuloj?

Ŝi vere aspektis maljunulino nun – tiu ankoraŭ juna virino. Kaj Zolotuĥin staris malantaŭ ŝia dorso, metinte la manon sur la ŝultron de la edzino, same blanka kaj maljuna, ĝenerale, homo.

– Eniru, – diris Ustimenko, kovrante Saĉjon per la litkovrilo kaj interrigardante kun Neĉitajlo, kiu rapide kaj gaje al li kapjesis, – nun ni vin iomete pridemandos...

– Nu, kio? – rapide demandis la patrino. – Kiel?

Kaj eksilentis, komprenante, ke tutegale al ŝi oni nenion diros nun.

– Tiel, ke ni bezonas biografion de via filo, – streĉite fiksrigardante al la griza, faltoplena vizaĝo de Nadeĵda Lvovna, diris Ustimenko. – Detalan biografion.

Li rimarkis, kiel malpacience kaj eĉ furioze skuis la kapon Zolotuĥin, kaj komprenis, kiom ili ambaŭ estas elturmentitaj, sed paroli kaj esperigi estis ankoraŭ frue. Ankoraŭ iomete frue.

– Ho dio, kia tia biografio? – preskaŭ kun ĝemo diris la patrino, sed, rimarkinte sur si severan rigardon de la filo, ektimis kaj ekhastis: – Tamen, bonvolu, nur vi mem demandu, ĉar mi ne scias, kiajn momentojn mi por vi prilumu...

Sed Ustimenko nenion demandis.

Kaj Bogoslovskij silentis.

Kaj Neĉitajlo mallevis sian buldogsimilan vizaĝon, por ne hasti kaj ne fari sugestan demandon.

Ĉiuj ili tri sciis: faru tian demandon – kaj bagatelo eliros sur la unuan lokon, ŝirmos per si ĉion ceteran, distordos la ĝeneralan bildon.

– Kiel la knabo kreskis, per kio malsanis, kiaj al li okazadis neatenditaĵoj, – diris Ustimenko. – Kaj ne hastu laŭeble.

Interrigardante, korektante unu la alian, konfuzante en detaloj, ili ĉiuj triope, la patrino, la patro kaj Saĉjo, per punktolinio ekkondukis la filon de difterio al skarlatino, de kokluŝo al morbilo, de morbilo al angino – sub ĝentila oscedado de Bogoslovskij.

Ĝuste tiam aperis la ĉevalo.

– Ĉu pri Kolombo vi memoras? – demandis Saĉjo Nadeĵda-n Lvovna-n.

Ŝi ekrigardis al la filo demande.

– Nu, virĉevalo Kolombo, la direktoron de sovĥozo «Proletino» veturigadis, – diris Saĉjo. – Ĉu vi memoras, kiel ĝi min frapis?

– Kien? – vigle demandis Bogoslovskij.

– Ĉu per hufo? – ŝoviĝinte antaŭen, interesiĝis Ustimenko.

Kaj Neĉitajlo eĉ la polmojn frotis unu per la alia, kvazaŭ li en frosto antaŭ telero da varmegaj pelmenoj estis glutonta glaseton da vodko. Kaj la buŝon li iomete malfermis pro emocio.

La patrino kun la filo interrigardis, ekridis. La patro rigardis al ili malmilde.

– La panjo de la patro kaŝis, – diris Saĉjo. – Ja li ĉe ni estas severa, ĉu vi komprenas? Mi kun Nikolao tiam tute neniam trafus al nokta paŝtado, ni ŝin petege persvadis – la panjon. Min la virĉevalo tiam sufiĉe forte en la ventron batis, mi eĉ konscion perdis.

– Ĉu en la ventron? – ekkriis Ustimenko.

– Ĉu vi precize memoras? – ree kliniĝis al Saĉjo Bogoslovskij. – Ĉu vi ne konfuzas?

– Almontru per la mano, kien la virĉevalo batis? – demandis Ustimenko. – Pli precize!

– Ĝuste tien ĉi batis, – morne almontris la lokon de la tumoro Aleksandro. – Ĝuste, mi ja memoras! – Al li ŝajnis, ke tuta lia historio rememorigas la kontuzon de Ivan Iljiĉ el la novelo de Tolstoj[46]. Ĉe Ivan Iljiĉ la morta malsano komenciĝis de kontuzo. Kaj al Saĉjo estis tute nekompreneble, kial tiel gaje vigliĝis la doktoroj.

– Kaj ĉu en la malsanulejo al Ŝilov vi pri tio rakontis?

– Por kio? Ĉu li demandas? Li ja ĉiam mem ĉion scias...

– Atendu, junulo, ne akuzu kun tia hasto, – preskaŭ akre interrompis Saĉjon Bogoslovskij. – Vi mem estas studento-biologo, kritike pensanta persono, vi mem devus helpi al la scienco...

– Sed li ja hastis, tre hastis, – per ekskuza tono prononcis la juna Zolotuĥin. – Li jam tute iranta estis, eĉ sian asistanton insultis, ke ĉi tie estas bildo, «klara al infano»...

– Tiam vi povus diri al la asistanto, – ne cedis Bogoslovskij. – Vi povus vian memamon en la poŝon kaŝi, ni, kuracistoj, ne estas dioj, kara mia, ni ne devas tiun vian ĉevalan kaŭzon anticipe scii...

– Do kio estas ĉe li? – malantaŭe, starante ĉe la piedparto de la lito, malfacile demandis la pli aĝa Zolotuĥin. – Kio?

– Ni ĉiuj tri, – ne haste, kun tuta tiu trankvilo, kiu troviĝis en li por tiu minuto, diris Ustimenko, – ni triope estas certaj, ke tio estas tute ne kancero, ne malignaĵo tute, ĉu vi komprenas, sed hematomo. Tamen, tion multe pli bone klarigos al vi Nikolao Eŭgenjeviĉ...

Tre senbrue estis en la malvarma dormoĉambro, dum Bogoslovskij en detaloj, konformaj al ilia kompreno, klarigadis al la gepatroj kaj al Saĉjo mem la historion de lia malsano kaj de tiu kuracista eraro, de kiu, laŭ liaj vortoj, neniu akademiano estas garantiita...

– Sed vi ja, – interrompis Saĉjo, sed konfuziĝis sub severa rigardo de Bogoslovskij.

– Kio mi ja? Unue, ne mi ja, sed ni ĉiuj. Kaj due, estas feliĉo, ke pro pura hazardo vi hodiaŭ vian severan paĉjon ne ektimis kaj pri la virĉevalo Kolombo rememoris, kamarado biologo. Sed se ne rememorus?

Certe, la elturmentitaj gepatroj kaj ne malpli suferinta Saĉjo ne tuj ekkredis al tiu feliĉo, kiu falis sur lin tute neatendite. Ne tuj kaj ne tute. Tro simpla li estis, Bogoslovskij, post ĉiuj memcertaj kaj tute trankvilaj kaj nekonsterneblaj en sia certeco profesoroj kaj iliaj eĉ pli certaj kaj senpekaj asistantoj. Tro simpla, simila al kamparano, kruda, eĉ oscedadis malĝustatempe kaj purigadis la nazon iel trumpete, defie kaj longe. Kaj Ustimenko konformis al li, sen ajna akademia solideco, ial severe kuntirinta la brovojn, kaj Neĉitajlo – kolera kaj morna.

Kio zorgigas ilin, se ĉio estas tiel bona?

Pri kio ili pensas?

– Jen tiele, – konkludis Nikolao Eŭgenjeviĉ siajn klarigojn, – tiamaniere, juna biologo. Tial ni ne povas akuzi iun ajn, krom nin mem...

Kun tiuj vortoj li leviĝis kaj ekiris en la manĝoĉambron. Ekiris post li ankaŭ Ustimenko kun Neĉitajlo.

– Do, ĉu li resaniĝos? – demandis Nadeĵda Lvovna tuj post kiam ŝi transpaŝis la sojlon.

– Mi supozas kaj eĉ estas certa, ke nepre resaniĝos, – diris Bogoslovskij. – Mi estas konvinkita.

Nadeĵda Lvovna svingis la kapon, por deskui rapide fluantajn larmojn, kaj preskaŭ per forto sidigis la doktorojn al la tablo. Kaj Zinovio Simonoviĉ restis por nelonge kun la filo. Li silentis kaj rigardis al li kaj ne plu vidis tiun morton en la Saĉja vizaĝo, kiu tiel klare imagiĝis al li nur antaŭ duonhoro.

– Simulanto vi estas, Saĉjo, – diris li. – Je dio, simulanto.

Larmoj aperis sur liaj okuloj, li viŝis ilin, ili subite verŝiĝis.

– Nu, paĉjo, kial vi... – ektimis Saĉjo. – Lasu!

– Tio pasos, – diris la pli aĝa Zolotuĥin. – Entute min kaj la patrinon tiu Ŝilov same ĝenis.

– Sed li ja al vi tiel plaĉis.

– Kiu?

– Ja Ŝilov. «Solida, serioza, ne babilas superflue»! – imitis la patron Saĉjo. – Kaj atenta...

– Ĝenerale jes, sed ne en tio estas la afero...

– Kaj ĉu vi scias, en kio?

– En kio?

– En tio, ke multegaj malfeliĉoj de nia vivo estas pro Ŝilov-oj. Multas ili, patro. Ĉie ili estas. Kaj sukcesaj...

La patro ĵetis suspekteman rigardon al la filo, firme viŝis per tualetakvo la vizaĝon antaŭ la spegulo de la edzino, ekvidis siajn inflamiĝintajn, enkaviĝintajn okulojn kaj, elirante al la gastoj, diris al Aleksandro:

– Ĉu vi imagas, kiel ni hodiaŭ ĉiuj dormos? Post tuta tiu ĉi tempo.

Mole paŝante en la peltaj pantofloj, Zolotuĥin malfermis la pordon kaj haltis sur la sojlo, aŭdinte retenatan, sed tamen furiozan voĉon de Bogoslovskij:

– Ĉi tie la afero estas ne en kuracista eraro, kara Aleksandro Samueloviĉ. Kaj se mi ĉe tiu bonega knabo nian medicinon defendadis, do nur tial, ke hontas mi, ĉu vi komprenas, hontas pro tiuj hastuloj, artrajdistoj, enamiĝintaj en sin mem.

Nadeĵda Lvovna en la manĝoĉambro forestis, kaj Zolotuĥin subite sentis sin subaŭskultanta tion, kio nomiĝas «kuracista sekreto». Kaj, ne elpensinte tusi, kion oni ordinare faras en tiaj ĝenaj situacioj, interesiĝis, dense fermante post si la pordon:

– Mi pardonpetas, pri kiuj nome artrajdistoj temas?

Bogoslovskij ĵetis al Zinovio Simonoviĉ koleran rigardon kaj respondis ne al li, sed al siaj doktoroj:

– Pri la artrajdistoj, kiel ilin forpasinta Fjodorov nomadis, pri la artrajdistoj de kirurgio. Li al mi la ventron distranĉis – diablo via Ŝilov, li – malkovranto de novaj vojoj en kirurgio. Li tuta estas en la estonteco, kaj en la nuna tempo por li estas neinterese. Ĉu vi deziras, mi mian ventron montros? Per forto oni min al li trenis, kaj jen mi nun manĝas tiun kaĉon. Kaj nur en la paradiza edeno aŭ en la geheno mi ĝin finmanĝos. Kaj kial? Tial, ke al li, al tiu via Ŝilov, en tiu mia malfeliĉa momento ĝuste nova ideo naskiĝis. Li ja plenas de ideoj kaj pro manko de tempo ĉion sur la homoj elprovas. «Vi, – tion li al mi diras, – estas eksmoda ĝis ridindeco». Mi al li: «Sekvu la modon, profesoro, unue sur ratoj!» Jen li al mi montris raton. Tamen, pardonu min, malĝustatempe mi eksplodis, sed okazas, ke ankaŭ ni, kuracistoj, subiĝas al eksperimentoj, sufiĉe sengajnaj...

– Do, rezulte, Saĉjo mia pravas? – malpeze sidiĝante, demandis Zolotuĥin. – Kial do vi al li la moralinstruon faris?

– Estas frue por li esti prava, – subridis neatendite kaj ruze Bogoslovskij. – Ĉu vere, Vladimiro Atanazijeviĉ? Tiele li ekde la juneco elreviĝos eĉ pri la pulso. Vi atendu, kamarado Zolotuĥin, kiam starigos ni esperinde vian knabon plene sur du piedojn, tiam li meditu pri la esenco de la demando. Kaj dume al li ne kredi je ni estas kontraŭindikite. Mi diras en la senco de la sano. Tie ĉio estis malĝusta, kial do ankaŭ ĉi tie ne povas esti malĝusta? Ĉu?

Nadeĵda Lvovna enportis grandegan ovaĵon, Zolotuĥin verŝis vodkon.

– Je vi, patrino, – diris Bogoslovskij, – kaj neniam forgesu ajnajn ĉevalajn hufojn.

Li verŝis en sin la vodkon, svingis la forkon super marinitaj fungoj, acida brasiko, peklitaj kukumoj, flaris pankruston kaj komencis manĝi la ovaĵon. Nadeĵda Lvovna plu ploradis per kvietaj, rapidaj, feliĉaj larmoj. Ustimenko kaj Neĉitajlo manĝis silente, Zinovio Simonoviĉ verŝadis al si ofte, ĝoje ebriiĝante.

– Kian do vi por la malsanuloj veron havas? – demandis Zolotuĥin.

– Nur tian, kiu al la sano ne malutilas, – respondis Ustimenko. – Ni, Zinovio Simonoviĉ, havas unusolan regulon – ĉiuj meze honestaj laborantoj de medicino: per nenio kaj neniam malutili. Se mensogo helpas – ni mensogos kaj ne ĝeniĝos.

– Kaj por la proksimuloj?

– Se ili ne estas psikopatoj kaj ne histeriuloj?

– Ekzemple, mi kun Nadeĵda Lvovna.

– Nur veron! – diris Ustimenko.

La profunde sidantaj, severaj okuloj de Zolotuĥin subite heliĝis, li etendis al Ustimenko glaseton, por tintigi, kaj proponis:

– Eble, sur tiu bazo ni fine paciĝos, doktoro?

Vladimiro Atanazijeviĉ ne respondis. Bogoslovskij ĵetis al li avertan rigardon: ne indis nun «eksplodi». Sed estis, certe, jam malfrue.

– Kaj se, – malŝate kaj fremde komencis Ustimenko, – se, kamarado Zolotuĥin, ni nenion konsolan povus diri, tiam kiel? Nun estas beno kaj bonaj vortoj, sed en alia okazo, tute de ni ne dependanta, kiel? «Mi parolas, kaj vi enskribu»? Aŭ – «ĉiovendejo estas pli grava ol malsanulejo»?

– Nu, vi troigas, – ektimis subite la «obskuranto de medicino» Neĉitajlo. – Zinovio Simonoviĉ treege multe faras por la sanprotektado...

– Vi prefere silentu! – interrompis Neĉitajlon Bogoslovskij. – Kion signifas «faras»? Kaj kiel li povas ne fari?

Zolotuĥin penis ŝerci:

– Panjo, ĉu ili atakas ĉiuj kune min solan?

– Ja prave, – plu plorsingultante, diris Nadeĵda Lvovna. – Vere! Antaŭ la milito vi ankoraŭ estis homo, sed nun vi prenis al vi manieron al ĉiuj graŭli. Eĉ mi lin komencis timi. Kaj kia stilo ĉe estroj establiĝis – timigi! Ĉiujn li timigas, al ĉiuj piedfrapadas. Mi scias, al li mem la koro doloras, sed esprimo sur la vizaĝo estas tia, kvazaŭ lin nenio interesas. Aŭ maskon li surmetis. Kaj ne videblas Zinovio. Ne Zolotuĥin, sed statuo. Eĉ malfacile...

– Nu, povas esti, – diris Zolotuĥin. – Eĉ tute probable. Mi pardonpetas. Mia laboro estas facila, nenia respondeco, la regiono estas oportuna, sukceso post sukceso, okupiĝu nur pri sanprotektado kaj arto...

Eksidante en la aŭtomobilon, Bogoslovskij diris:

– Do, ankoraŭ vivos Saĉjo kaj vivos!

– Ĉu operacios vi mem?

– La afero estas nekomplika.

Neĉitajlo demandis, kio estis tiuj vortoj pri pigmentiĝo kaj konjunktivito.

– Ja mi tiam rolon ludis, – subridinte, respondis Bogoslovskij. – Ne eblas ja en la transmondon lasi iri en malbona humoro. Kaj mi decidis: mi frakasiĝu, sed elpelu ĉiujn timojn al diablo. Li mortu gaja. Sed nenian latinaĵon, konvenan al la okazo, mi sukcesis rememori. Feliĉe, esence ĉio aranĝiĝis mem. Fortunis al la knabo.

– Fortunis, ke vi estas en Unĉansko, – diris tute moliĝinta Neĉitajlo. – Jen en kio fortunis. Al mi en mia situacio...

– Sed vi forgesu pri la situacio, – severe interrompis Ustimenko. – Ĉiu havas sian situacion, kaj ĉe okazo ĝi povas eĉ farigi fiaĵon. Mi al vi vere diras, Aleksandro Samueloviĉ, forgesu! Alie ni interbatiĝos. Ĉu al vi klaras?

– Klaras, sed ne tre, – grumblis Neĉitajlo. – Tamen, ni poste komprenos!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.