La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


REGISTRARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11

I

Indiĝena grupo migris survoje.

Ili venis el siaj hejmaj regionoj norde de la ŝtato. Ili troviĝis sur la marŝo al la vilaĝoj kaj setlejoj de la fekunda tero en la suda oriento de la ŝtato.

Ili ne venis por serĉi novajn terpecojn kaj akiri ilin, kvankam ili certe bezonis bonajn agrojn kaj tial ĉiam deziris ilin. Ilia hejma tero estis magra kaj ŝtoneca montara regiono, kiu prilaboreblis nur kun grandaj penoj, se ĝi donu nutraĵojn. Sed en la sudo la terpecoj estis ne nur multekostaj, sed ankaŭ en la posedo de meksikanoj kaj de bonstataj kafoplantistoj kaj farmistoj, homoj, kiuj bezonis la terposedojn por si mem kaj volis reteni ilin por si mem, tiel, kiel la indiĝenoj el la nordo devis reteni siajn terpecojn por si mem.

La migrantaj indiĝenoj serĉis junajn bonajn mulojn, kiuj estis bredataj sur la grandaj kaj malgrandaj farmoj sude. Ili aĉetis la mulojn, kiam ili estis ankoraŭ tiom junaj, ke ili ĵus komencis serĉi sian nutraĵon mem kaj jam dekutimiĝis de siaj patrinoj. Tiutempe la bestoj estas plej malmultekostaj. Kaj nur por eble plej malkaraj prezoj la indiĝenoj kapablis aĉeti ilin, se ili volis kunpreni kelkajn bestojn kun si hejmen. Mono estis ja raraĵo por ili. Ili tiurilate ne tre malsimilis al la plimulto de aliaj homoj, kiuj ne estas indiĝenoj.

Tiuj junaj muloj ne aĉeteblis tiel simple kiel tio eble ŝajnas.

La simplaj farmistoj kaj setlistoj kaj tiom pli la posedantoj de grandaj haciendoj vendis la junajn mulojn nur malvolonte, ĉar ili havis la intencon mem plenkreskigi la bestojn. Estis nur la etfarmistoj, kaj inter ili plej ofte indiĝenoj, kiuj ĉeokaze vendis junan beston, se ili urĝe bezonis kontantan monon. Juna mulo kompreneble enspezigis dekfoje, ofte eĉ dudekfoje pli da mono ol grasa porko.

La aĉetemaj indiĝenoj vagadis foje dum tuta semajno de unu ranĉo al alia sen povi aĉeti eĉ nur unu beston. Aŭ la postulita prezo estis pli alta ol ili povis elspezi por la besto aŭ la posedanto ne volis vendi ĝin aŭ ili tute ne renkontis beston.

Foje okazis ankaŭ, ke ili restadis tri aŭ kvar tagojn en ranĉo, kie estis besto aŭ eĉ pluraj bestoj, kiujn ili volonte aĉetus, tiukaze la posedantoj ne povis decidiĝi pri vendo.

Oni tiukaze intertraktis kaj interparolis kvar tagojn de la unua matenradio ĝis la nokto. Kaj je la vespero de la kvara tago la aĉetistoj eble atingis ne pli ol en la unua horo de sia alveno, kaj tial la kvar tagoj estis perditaj.

La posedanto parte volis vendi kaj parte ne. Certajn fojojn okazis, ke je la sekva mateno, kiam la indiĝenoj finfine volis migri plu, la posedanto en la nokto decidiĝis pri la vendo. Kaj nun komenciĝis la marĉando pri la prezoj, kiu daŭris denove tri aŭ eĉ kvar tagojn.

Ofte la indiĝenoj bonŝancis. Ili renkontis junan belan beston, kiu ŝajne estis nevendebla. Sed dum ili pigre vagadis en la ranĉo kaj hezitigis la formarŝon, venis komercisto, kiu elmetis kaj ofertis siajn varojn en la ranĉo.

Li havis belajn vest- kaj ĉemizŝtofojn, brodaĵojn kaj puntojn, elegantajn lakŝuojn, superbajn buntajn silkajn rubandojn, grandajn briletantajn orelringojn, jen mirinde bele cizelitan puncitan kartoĉozonon, jen poluritajn revolverajn kartoĉojn kaj ŝtalan ĉasistan tranĉilon, paron da grandaj ŝtalbluaj kaj arĝentizitaj spronoj, ĉiukaze ĉiujn aĵojn, kiuj faris la ranĉiston profunde malgaja, sed eĉ centfoje pli lian edzinon, ĉar ili ne estas milionuloj por povi aĉeti ĉion tion per unu fojo.

Sed tiam la ranĉero vidis stari la indiĝenojn, kiuj volis aĉeti junan mulon kaj ankaŭ kunportis la kontantan monon por tuj pagi la junan mulon, kaj tiumomente la ranĉero vidis ankaŭ sian edzinon, kiu alridis lin tiel, kiel ŝi alridis lin nur antaŭ ol ŝi edziniĝis al li. Kaj ŝi iris renkonte al li kaj karese nestigis sin je lia brako. Tridek minutojn poste la indiĝenoj estis la posedantoj de la juna bela mulo kaj tri horojn poste la komercisto estis jam la posedanto de la mono, kiun la indiĝenoj pagis al la ranĉisto por la mulo.

Milfoje pli da mono eniĝas la cirkuladon pro hazardo ol pro neceso.

Centojn da kilometroj en ĉiu direkto de tiu regiono vagadis la indiĝenoj por aĉeti junajn mulojn. Ili estis ofte dum monatoj survoje kiel migrantoj antaŭ ol ili kunhavis tiom da bestoj, kiom ili povis aĉeti per sia mono. Ili ne pli frue iris hejmen ol tiam, kiam ili jam elspezis sian tutan monon por junaj muloj.

Se besto estis aĉetita, la ĝistiama posedanto skribis al ili la vendokontrakton, en kiu estis notita la brulmarko de la besto, la koloro, la precipaj rekoniloj kaj la pagita prezo. Poste la indiĝenoj iris al la presidente de la municipo, al kies administra regiono apartenis la ranĉo. Tie ili pagis la impoŝton por la aĉeta kontrakto, pagis la municipan kotizon por la vendo de bestoj kaj la presidente konfirmis por tio al ili la aĉetkontrakton per stampilo kaj subskribo.

La indiĝenoj tuj kun si forkondukis ĉiun beston aĉetitan kaj ne postlasis ĝin, kiel tio foje okazas, ankoraŭ kelkajn semajnojn sur paŝtejo, kie ĝi estis naskita.

Ili estis tre memgardemaj homoj, kiuj fidis neniun, kiu ne estis el ilia tribo, pli ol ĝis la distanco, kie ili ankoraŭ povis reteni lin je brako. Ne pro instinkto ili estis tiel malfidemaj, sed ili fariĝis tiel, kaj iliaj gepatroj instruis tion al ili pro gravaj malbonaj spertoj.

La bestoj de nun devis partopreni en la marŝo. Ili plej ofte ne volis ekiri, ĉar ili ne kutimiĝis pri tio troti sen siaj patrinoj. Postulis specialan penon kaj multajn lertajn trukojn por instigi la bestojn al memirado. Oni ĉiam devis gardi ilin por malhelpi ties eskapon kaj ilian rapidan retrogalopon al la patrino.

Se la nombro de la aĉetitaj bestoj fariĝis granda tiel, ke formiĝis gregeto, fariĝis ĉiutage pli facile kunteni la bestojn kaj antaŭenigi ilin. La junaj bestoj tiukaze baldaŭ perdis la memoron pri la hejma ranĉo kaj komencis senti sin tute bonfartaj en la societo de siaj sortokunuloj. Ĉu besto eskapis aŭ kapricis, ĉu ĝi hufobatis aŭ mordis iun, la indiĝenoj tamen neniam malpacienciĝis. Ili ne batis la bestojn kaj ne puŝis ilin. Juna knabino ne povas trakti bovideton pli karese ol la indiĝenoj traktis siajn bestojn.

Ĉiu indiĝeno devis porti grandan pakaĵon, en kiu li kunportis la plej necesajn aĵojn por la longa migrado. En tranoktejoj kaj gastejoj ili ne povis loĝi. Por tio ilia mono ne sufiĉis. Ili aŭ kampadis ĉe la voĵo aŭ ili dormis en la portiko de ranĉo, en kies kortego ili tenis sian bivakfajron vigla dum la tuta nokto.

Egale, kiom grandaj kaj pezaj estis la pakaĵoj, kiujn ĉiu unuopulo portis, neniu indiĝeno iam ekhavis la ideon dum la longaj kaj lacigaj tagmarŝoj ŝarĝi junan mulon eĉ per pakaĵeto. La bestoj marŝis libere kaj sen devoj, ne molestataj de iu ajn laboro.

Per tiu ĉi detenado de la bestoj for de laboro kaj for de devigoj komenciĝis jam certa trejnado de la bestoj.

Oni apenaŭ povas imagi al si pli bonajn trejnistojn de muloj ol tiuj indiĝenoj.

Ili havis tiom da pacienco, indulgon kaj bonkorecon por tiuj junaj bestoj, kiom Dio en la ĉielo ne kapablas disponigi al la plagataj homoj surtere, ĉar Dio devas puni kaj krude punbati la homojn per malsanoj, per pestoj, per tertremoj kaj militoj.

Se la indiĝenoj finfine alvenis kun sia grego de junaj muloj en sian hejman regionon, ili unue ekzamenis la hufojn por kuraci rompiĝemajn kaj vundfrotitajn partojn. Samtempe oni kuracis vundojn, kiuj devenis de insektoj aŭ de la gratado per dornaj arbustoj.

Tiutempe por la bestoj komenciĝis paradiza vivo.

Tage kaj nokte ili estis sur la paŝtejoj, kie ili povis petole vagadi laŭplaĉe. Ĉiusemajne ili ricevis manplenon da maizo por kutimiĝi al ĝi. Ili ricevis salon kaj oni purigis ilin de enmordiĝintaj iksodoj.

Ĉe kelkaj triboj la bestoj estis aĉetitaj per la komuna mono el la komunumo. Kaj ĉe la vendo de la bestoj ĉiuj komunumaj anoj ricevis la saman parton de la tuta sumo. Ĉe aliaj triboj la bestoj estis aĉetataj de la mono de individuoj kaj ili estis plu la propraĵo de tiu, kiu aĉetis la beston per sia mono. Sed la bestoj de la viroj, kiuj posedis la bestojn, estis komune flegataj kaj trejnataj.

Kiam la bestoj fine atingis la aĝon de du jaroj, komenciĝis la efektiva trejnado de la bestoj, kiu donis al ili la plenan valoron.

La bestoj, kiuj havis speciale belan koloron, kiuj montris belan kaj agrablan aspekton kaj promesis fariĝi bonegaj kurantoj, estis dresataj por fariĝi rajdomuloj. La ceteraj fariĝis pakmuloj.

Oni kutimigis la bestojn per senfina pacienco vadi tra tenaca ŝlimo. Tiu tenaca ŝlimo de tiu regiono estis la hororo kaj eble eĉ la inkubo de la muloj. La bestoj timis profunde sinki en la ŝlimon, ĉar deglitis la tero sub ili. Ili timis, ke ili ne plu povos eltiri sin aŭ, ke ili rompos siajn krurojn, se ili provos eltiri ilin. La profunda sinkado de la bestoj en la ŝlimon kaj la rompo de kruroj okazas efektive sufiĉe ofte, kaj la rajdisto, kiu ne povas desalti sufiĉe rapide kaj kapti branĉon aŭ ŝtonon, ofte endanĝeriĝas forsinki kun la bestoj. Tial la bestoj timas tiun terure kaĉan ŝlimon pli ol ŝtonplenajn kaj rompiĝemajn vojojn tra ravinoj kaj tra transpasejoj. Kutimigi la bestojn pri la ŝlimo kaj instrui ilin, ke la ŝlimo sube plej ofte havas firman ter- aŭ rokotavolon, kiu gardas la bestojn kontraŭ la trosinkado, estas unu el la plej komplikaj taskoj de la indiĝenoj trejnantaj mulojn.

Oni dresis la bestojn ĉiam iri rekte antaŭen, aŭ en grupoj aŭ solaj, kiam ili portas rajdiston aŭ ŝarĝon. Oni instruis ilin halti, se la balanco de la ŝarĝo transŝoviĝis aŭ, se la rimenoj loziĝis kaj deglitis la ŝarĝo. Oni kutimigis ilin halti post voko kaj iri plu post komando.

Por bonaj rajdomuloj la indiĝenoj enspezis ofte, kiam la bestoj post tri jaroj estis ofertataj al vendo en la kafoplantejoj, la dekoblon de la prezo, kiun ili komence pagis por la besto. Ŝarĝmuloj bone trejnitaj enspezigis la sesopon aŭ okopon de la mono, kiu unue estis pagita por besto.

En ŝtato, kie ekzistas nek fervojo nek bonaj stratoj, kiuj ebligas aŭtomobilan – aŭ eĉ nur ĉaran trafikon – estas ĉiam kaj seninterrompe la bezono je bonaj muloj, kaj ĉiam la prezoj por altkvalitaj rajdomuloj kaj ŝarĝmuloj estas tre altaj.

Ĉar bone flegataj kaj ne seninterrompe trostreĉite uzataj muloj kapablas labori dudek aŭ eĉ dudek-kvin jarojn, tial altkvalita mulo por la posedanto neniam estas tro kare aĉetita, kiom ajn alta la prezo eble estas, ĉar bone flegata besto sekve de la multaj frajtoj de tiuj regionoj ebligas al sia posedanto grandajn gajnojn. Mulo estas multe pli forta, pli eltenema kaj pli rezistokapabla kontraŭ malsanoj kaj la klimato ol la plej bona ĉevalo. Bona araba purrasa ĉevalo mortaĉas en tiuj regionoj post du monatoj kaj tie tial estas senvalora, kiom ajn alte ĝi eble estas taksata ie aliloke.

La indiĝenoj havis en tiu negoco de la trejnado de muloj nur tiukaze perdojn, se la bestoj mortis tro frue aŭ estis atakitaj de pumo, aŭ se ili ricevis aĉajn tumorojn sekve de serpentomurdoj kaj insektaj pikoj, aŭ – kaj ankaŭ tio okazis – ĉar la bestoj ne reagis al iu ajn pacience lerta trejnado aŭ tial, ĉar ili pro iuj kaŭzoj ne plenkreskiĝis ĝis la kutima plena forto de tia besto.

Tiu bredado de muloj ofertis al la indiĝenoj, kiuj loĝis en sendependaj komunumoj sur tre magra tero, vivon elteneblan, kiu kontentigis kaj feliĉigis ilin. La indiĝeno en la kunvivo kun bestoj kaj en la proksimeco de floroj trovas tian profundan vivkontentiĝon, kia ĝi de ne- indiĝeno apenaŭ estas komprenebla kaj sentebla.

Krom la muloj tiuj indiĝenoj bredis ŝafojn, kies lanon ili per teksado ŝanĝis en kovrilojn, krome en rubandojn, kiujn la indiĝeninoj en aliaj regionoj plektis en sian hararon.

Tiu negoco pri la teksado de lano helpis al la homoj ekonomie transvivi la longan tempon, en kiu la muloj estis plenkreskiĝantaj kaj trejnataj.

En kelkaj aliaj komunumoj de la sama regiono, kie estis trovataj la necesaj palmoj, la homoj plektis en la longa intertempo ĉapelojn kaj petatojn. Kaj en aliaj lokoj, kie troviĝis argila tero, la viroj produktis potojn kaj pelvojn kaj ludilojn por indiĝenaj infanoj.

Eĉ ne unu el ili pigris, tute egale, ĉu li estis tribestro aŭ kaciko aŭ nur kutima membro de sia komunumo. Ĉar laŭ la imagoj de ilia raso pigrado estis malmorala kaj kontraŭ la moro de la popolo.

II

Tia grupo de indiĝenoj, kiu en la sudo volis aĉeti junajn mulojn, estis tiu, kiuj migris sur mallarĝa vepropado.

Ili iris samtakte rapide trotante. Ĉiuj estis nudapiedaj. Siajn sandalojn, kiujn ili uzis nur por ŝtonecaj vojoj kaj por tiaj padoj, kiaj estis kovrataj de forrompitaj dornaj kaj pikilhavaj branĉoj, ili portis kunligite supre sur siaj pakaĵoj. Ledo por sandaloj estis sufiĉe multekosta. Tial la sandaloj devis esti konservataj ĉiam, kiam la vojo iel ebligis tion. Sur la glitigaj kaj krutaj vepropadoj oni efektive pli bone iris kaj pli simple grimpis per nudaj piedoj.

La viroj estis preskaŭ nudaj, la blankajn kotonajn pantalonojn ili ruligis alten ĝis la lasta triono de la femuroj. Tiel ne necesis restado, se oni devis vadi tra rojoj kaj riveroj. Kaj la ŝtofo ne tiel rapide aĉiĝis pro la ardanta suno, se ĝi ne estis elmetata al la suno je ĉiuj flankoj samtempe. La supraj korpopartoj de la viroj estis tute nudaj.

Ili portis sian pezan pakaĵon kun la portobendo metita trans la frunton sur la nuda dorso. La pakaĵo estis premita kontraŭ zorgeme kunfaldita kapreola felo aŭ kontraŭ felo de kapro. Tiel ili zorge traktis siajn blankajn kotonjakojn, kiuj estus tuj trafrotitaj de tiuj pezaj pakaĵoj dum nur unu marŝotago.

Mallonga vorto, kiun laŭte vokis la plej maljuna kaj plej sperta viro de grupo, kiu bone konis la vojon, ĉar li jam ofte iris ĝin, instigis la virojn troti ankoraŭ iom pli rapide. La pakaĵojn, el kiuj ĉiu certe pezis ĉirkaŭ kvardek kilogramojn, la homoj ŝajne apenaŭ atentis.

La suno estis malleviĝanta.

La viroj volis atingi la carretera, la federacian straton, sur kiu veturis la ĉaroj, antaŭ la komenco de la malhelo. Tuj kiam la suno forestis, en la vepro ekregis tenebro. Kaj eĉ indiĝenoj rezignas nokte migri tra la vepro, se ĝi ne estas tre proksima al ilia hejmloko, kie ili konas ĉiun ŝtonon kaj ĉiun arbuston.

Male al tio sur la ĉarostrato ankoraŭ nokte eblas sufiĉe bone migri, se la ĉielo estas plena de steloj.

Ili sukcesis atingi la straton kun la lasta brileto de la finiĝanta tago. Tie ili ripozis dum certa tempo, sidiĝante sur la randon de la vasta strato sen demeti la pakaĵojn dum tio. Ili nur retrokliniĝis por la ripozado tiom, ke la pakaĵo ekkuŝis surtere.

Rapide, post duono de horo, ili estis en Niba, kie ili ĉirkaŭ tridek paŝojn antaŭ la preĝejo komencis ekbruligi sian bivakfajron sur la vasta herbokovrita placo kaj kuiris vespermanĝon.


Rimarko:

carretera = ĉarostrato.

III

Sur la transa flanko de la placo, pli proksime al la municipo, tuj apud la pramaljuna giganta arbo, kiu staris ankoraŭ en la mezo de la placo ekde la malnovaj indiĝenaj tempoj, kampadis trankvile karavano el ĉaroj. La ĉaroj post kunveturigo estis envicigitaj.

La bovoj, pezaj kaj grandegaj kiel junaj elefantoj, estis eljungitaj kaj dise kuŝis ripozemaj kaj bonfartaj, remaĉantaj kaj gustumantaj la kvieton, sur la placo.

La ĉaristoj kaŭris ĉe siaj bivakfajroj. Ili jam finis la kuiradon kaj manĝadon. Ili kunsidis nun fumante kaj lace kune babilante, kontentaj, ke ili ĉifoje ne devis ripari radorompojn kaj displitiĝojn de timonoj.

Kiel aŭtentikaj ĉaristoj ili tamen ne povis lasi de tio jam nun denove paroli pri la laboro de la sekva tago, kaj pri la marĉaj distancoj, kiujn ili devos venki morgaŭ, kaj kiu el la ĉaroj ĉe tio eble povus disrompiĝi.

Tiel la ĉaristoj ofte faris sian laboron, laŭ ilia opinio jam sufiĉe duran, duoble pli streĉa kaj acidiga, ĉar ili ĉiufoje jam antaŭe parolis pri ĝi, kaj eĉ en dormoj sonĝis pri la laboro.

Jen la komuna sorto de ĉiuj proletoj. Ĉar ili havas tiom malmulte da sperto pri tio okupi siajn pensojn per aliaj kaj pli belaj aferoj, tial ili okupiĝas vekiĝinte kaj dum la dormo pri la malfacilaĵoj de sia laboro kaj pri la bezonoj de sia vivo. Kaj tial ili povas liberiĝi de siaj laboro kaj bezonoj eĉ ne je dimanĉo, ĉar ili jam dimanĉe frue komencas pensi pri la sekva lundo kaj timi kaj teruriĝi pri la sobra kaj frida lundo.

La estro de la karavano ordonis, ke ili ekiru tuj post noktomezo por tute eluzi la fruan matenhorojn; ĉar la sekvan tagon atendeblos klara, senventa kaj tial tre varmega tago, kun svarmoj de sovaĝaj murdantaj muŝoj.

La karavano, ĉiu unuopa ĉaro, estis ĝisplafone plenigita per frajtaĵoj, kiuj estis transportataj de la fervojstacio en la internon de la lando. Tiu karavano apartenis al don Laŭreano, al tre bonstata frajtentreprenisto kaj estimata komercista agento de la federacia ŝtato.

La estro de la karavano, al kiu lia mastro konfidis tiun tre valoran karavanon, estis Andreo Ugaldo, celtala indiĝeno havanta ĉirkaŭ dudek jarojn. Sana forta juna viro, bronze bruna je la korpo, kun forta nigra faskeca hararo sur la kapo. Li servadis al don Laŭreano dum pli ol kvin jaroj kiel ĉaristo.

Andreo havis ĉe si junan knabinon, sian edzinon Estrellita, sian Steleton. Ŝi estis el lia raso kaj el lia nacio kaj parolis kiel li kiel gepatran lingvon la celtalan.

IV

Forĵetinte la restaĵon de la fumita cigaredo, Andreo intencis sterni sin por dormi. Sub ĉaro li jam preparis molan kuŝejon por Estrellita. Por si mem li elmetis petaton apud ŝi.

Sed ĉar li estis respondeca pri la bonfarto de la karavano de sia mastro, kaj ĉar lia mastro nun pagis por tiu respondeco dudekunu pesojn da salajro ĉiumonate, Andreo, antaŭ ol li sternis sin, ankoraŭfoje iradis sur la placo por rigardi ĉu la junaj viroj dormas ĉe siaj ĉaroj, por ke oni ne ŝtelu ion dum la nokto. Kaj li observis la bovojn, ĉu ili estas trankvilaj kaj montras eble la emon nokte eskapi kaj dezertigi la maizokampetojn de la malgrandaj farmistoj aŭ eĉ vagi eĉ plu flanken kaj perdiĝi en la vepro.

Andreo, akompanate de Steleto, ĉirkaŭirante leĝere la vastan placon por nombri la bovojn kaj konstati, ĉu ili ĉiuj estas komplete proksimaj, venis al la bivakjafro, kie kaŭras la grupo de la indiĝenoj, kiuj marŝas en la sudajn regionojn por aĉeti junajn mulojn.

Ankaŭ la indiĝenoj jam manĝis. Kelkaj kuŝis longe etendiĝinte kun la piedoj antaŭ la fajro. Aliaj sidis ĉirkaŭe kaj fumis kaj babilis.

Andreo kaptis kelkajn vortojn kaj li aŭdis, ke ili parolas lian gepatran lingvon.

„Buenas noches“ li vokis al ili. „Ĉu vi estas hejme en la regiono de Bachajon Celtal?“, li demandis en la celtala.

„Jes, ni tie en tiu distrikto havas nian pueblon, nian setlejon“, respondis unu el ili. „Sed ni ne loĝas proksime de BachajĜn. Ni loĝas iom malproksime de ĝi, pli proksime al la granda ĝangalo.“

„Mi estas el la bieno Lumbojvil“, Andreo nun prezentis sin. „Kaj jen, Estrellita, mia edzino, kiu estas kun mi, ankaŭ ŝi estas el tiu regiono, sed pli proksime sur la vojo al Tsimajovel.“

Estrellita staris du paŝojn pli malantaŭe.

Ne estas la kutimo de indiĝeninoj rapide iri en la proksimon de siaj edzoj kaj enmiksiĝi iel en ties Tie, kie ŝi haltis, ŝi restadis starante. Sed estis kompreneble, ke ŝi montris sin scivola por iom ekscii pri sia hejmlando, eĉ, se ŝin ŝajne nenio plu ligis kun ŝia hejmlando. Ŝia tuta hejmlando jam fariĝis Andreo.

Ke ŝi volis ekscii ion, estis antaŭ ĉio pro la novaĵoj. De kiam ŝi forkuris de la hejma bieno por eskapi la fiaĵojn de la bienula filo, ŝi neniam plu eksciis ion el tiu regiono kaj neniun el tiu regiono ie ajn renkontis. „Kien vi iras sur via vojo?“ demandis Andreo, kiu kaŭriĝis ĉe la bivakfajro kaj bruligis novan cigaredon per ardetanta branĉeto, kiun li tiris el la fajro.

„Ni survojas por aĉeti junajn mulojn“, diris unu el la viroj.

„Muloj estas ĉi tie tre tre multekostaj“, klarigis Andreo.

La tate, la plej aĝa viro kaj la gvidanto el la indiĝenoj ridis: „Tiom stultaj vi certe ne konsideras nin, ŝafido mia, ke ni aĉetas la mulojn ĉi tie, ĉu? Mi jam kvarfoje faris tiun negocon, de kiam mi perlaboris la unuan kontantan monon en kafoplantejo de usonano en Soconusco, kie mi povis aĉeti la unuajn du mulojn, per kiuj mi komencis la negocon. Ne, muchacito, ni iras malsupren ĝis la fervojstacio, kaj poste ankoraŭ plu, ĝis la lagunoj ĉe la bordo de la maro, kie loĝas la pescadores, la fiŝistoj. Tiam ni ĉiam migros tra ĉiuj distriktoj proksime de la fervojo. Tie oni ne bezonas mulojn, sciu tion, knabeto mia. Ĉar tie, kie estas la fervojo, ĉio estas transportata per la fervojo. Sed tio estas la ĝusta grasa regiono por ni, ĉar tie la homoj havas ofte junajn mulojn, sed ili volas vendi la junajn bestojn plej prefere tuj tiam, kiam ili ĵus elrampis el la patrino. Nu, komprenu, la homoj ĉe la fervojo ĉiam kaj eterne bezonas monon, ĉar denove kaj denove ili vidas ion, kion ili volas aĉeti kaj havi, ĉu ili bezonas tion ĉu ne. Kaj tio estas tre bona por ni, ĉar aliokaze estus tre malfacile aĉeti sufiĉe da junaj bestoj, por ke la longaj marŝoj indu la penon.“

„Ĉu vi venis survoje al Lumbojvil?“ demandis Andreo.

„Ni tie tranoktis“, diris unu el la viroj, dum li vigligis la fajron.

„Ĉu vi ne diris, ke vi estas el Lumbojvil?“ demandis Lazaro, atente rigardante al Andreo.

„Jes, tio mi estas“, konfirmis Andreo. „Mi estas el Lumbojvil, mia familio ankoraŭ loĝas tie, mi almenaŭ pensas tion.“

Li jam elaŭdis de tiu demando, ke Lazaro estas preta rakonti certajn novaĵojn, kiuj povus interesi lin.

Lazaro prenis flamiĝintan branĉon el la fajro kaj prilumis per tio pli proksime la vizaĝon de Andreo.

„Nun mi rekonas vin“, diris Lazaro, „vi estas filo de Criserio, kiu tie vivas en la bieno, la filo de Criserio Ugaldo.“

„Tio estas mia patro. Vi pravas. Kiel li fartas? Kaj kiel la patrino kaj ĉiuj en la domo?“ demandis Andreo.

Lazaro ne respondis. Li evitis la demandon per tio, ke li pripenseme distaŭzis tabakfoliojn, enmane rulumis ilin kaj elserĉis kovrofolion kaj poste malrapide kaj atentoplene formis cigaron, kiu, kiam ĝi estis pretiĝita, havis longon de dekdu coloj kaj larĝis du da ili.

Andreo ekhavis strangan senton ie en si, kiam li vidis la cigaron. Li estis nun jam dek jarojn for de la hejma regiono. En tiu tempo li estis tute meksikanigita, li parolis bone la hispanan, kun la stranga, ne bele sonanta dialekto, kiel ĝi estas parolata en tiuj foraj sudaj ŝtatoj de la respubliko. Ke tiu dialekto ne bele sonis kaj ĝenerale kripligis la belsonan hispanan, kiu estas parolata kutime en Meksiko, Andreo kompreneble ne povis scii, ĉar li havis ĝis tiam neniun okazon kompari tiun dialekton kun la hispana en la centraj ŝtatoj aŭ eĉ en Durango. En tiuj dek jaroj li lernis tamen ne nur la hispanan kaj la legadon kaj skribadon kaj iom da aritmetiko, sed li ankaŭ kutimiĝis pri la vivo de la ladinoj. Li mem kompreneble ne povis vivi laŭ tiuj kutimoj, ĉar li vivis la mizeran kaj duran vivon de la ĉaristoj, kiuj ĉiam troviĝas kun siaj karavanoj sur la ŝtataj vojoj forlasitaj de Dio kaj de la inĝenieroj. Kaj li kutimiĝis pri la cigaroj, kiuj estis ofertataj en la tiendas de la urboj, cigaroj kun formo kaj grandeco, kiel ĝi estas konata ĉie en la mondo. Li mem kompreneble ne povis aĉeti cigarojn por si mem. Ili estis tro multekostaj por li. Li devis fumi la plej malkarajn cigaredojn, kiujn li rulumis mem. Kiam li nun vidis antaŭ si la gigantan cigaron, lia hejmlando tiel klare aperis antaŭ liaj internaj okuloj, ke li pensis vidi sian patron antaŭ si, kun tia impresa cigaro inter la fingroj. Rilate la fumadon kaj formadon de la cigaroj, la baĥajontekoj transprenis la pramalnovajn kutimojn de la caribe-indiĝenoj eble jam antaŭ du mil jaroj. Kaj la patro de Andreo fumis nur cigarojn de tiu grando, kiujn li rulumis por si mem, tiel, kiel ĉiuj viroj de lia popolo el tiu regiono.

Dum Lazaro nun kun granda sindediĉo rulumis sian cigaron, kaj tion faris kun mieno kvazaŭ li ne aŭdus la demandon de Andreo, diris alia indiĝeno, Emilio: „Ankaŭ mi konas vian patron Criserio, ankaŭ vian patrinon kaj ĉiujn viajn familianojn. Antaŭ du jaroj mi aĉetis de ili kvin porketojn. Sed mi devis pagi la monon por tio al la bienulo, ĉar via patro estas ŝuldanto de li. Mi tamen donis sekrete peson al via patro, kion la bienulo ne vidis, alie li eĉ tiun peson volus havi. Tiu, via bienulo, estas maliculo, chingarse a el y su matricula, damne kaj malbenite! Kiel li nomiĝas? Jes, don Arnulfo. Jes ja, tiel li nomiĝas, don Arnulfo. Li devus havi la nomon Lupo Avido.“

„Ĉe ni en Pueblo ni diras, ke don Arnulfo certe havas jaguaron kiel patron“, diris Lazaro.

„Kaj stinkantan kojoton kiel patrinon“, interdiris Emilio.

Lazaro pretigis fine sian cigaron tiel, ke ĝi ŝajne trovis lian plaĉon kaj agnoskon. Li lekadis ĝin de ĉiuj flankoj kun la karesemo de aŭtentika ĝuanto, kaj li ŝmacis per la lipoj kvazaŭ li ne volus fumi la cigaron, sed lante manĝi.

Post certa tempo fine ekbruliginte la cigaron kaj farinte ankaŭ tion kun sufiĉe da sindonemo, li blovis kelkajn grandajn fumonubojn longe antaŭ sin, remetante ĉe tio la kapon malantaŭen, kaj kunpinĉinte la okulojn por ĝuante gustumi ĉiun momenton de la ĝuo.

Fuminte kelkajn spirtirojn, li rigardis Andreon longe kaj raste vagadigis sian rigardon laŭ la juna viro, kvazaŭ li volus taksi ties valoron.

Andreo rigardis en la fajron.

Li sciis jam nun el ĉiuj siaj sentoj, ke en la patra domo io ne estas tiel, kiel li esperis tion.

Sed li ne urĝis la aliajn, ĉar li sciis, ke la homoj de lia popolo diras tion, kio estas direnda, kiam ili rigardas la tempon kiel la ĝustatempan por tio. Ili ne estas babilaĉuloj kiuj pepas siajn vortojn jam tiam, kiam penso komencas formi sin en ili.

„Kiom da mono vi do enspezas ĉi tie ĉe la ĉaroj?“ demandis nun Lazaro.

„Sepdek centavojn ĉiutage. Kaj la porciojn por la manĝo“, respondis Andreo.

„Ĉu ankaŭ via edzino ĉi tie perlaboras monon?“

„Ne“, respondis Andreo. „Mi aĉetas por ŝi ĉion, kion ŝi bezonas, de mia mono. Sed ŝi estas tiel facile kontentigebla kiel birdeto, ŝi ne bezonas multon.“

„Sepdek centavojn ĉiutage“, ripetis Lazaro malrapide, kvazaŭ li volus kompari tiun valoron kun alia valoro, kiun li havis en la pensoj. „Sepdek centavojn. Tio estas didamnite malmulte. Tiel vi ne povas tiri vian patron el la kaĉo. Ĉe l‘ diablo! Por tio necesas pli ol cent aŭ mi ne scias kiom da pliaj pesoj!“

Andreo ekteruriĝis. Li pene glutadis, kaj li ne povis malfermi la buŝon. Liaj lipoj konvulsie kuntiriĝis.

Lazaro ŝovis kelkaj branĉojn pli profunden en la bivakfajron. Li firme kunpinĉis la okulojn, ĉar ondo de verda fumo blovis sur lian vizaĝon.

Estrellita en la dorso de Andreo kaŭriĝis kvin paŝojn for de li sur la tero, ĉar ŝi sentis, ke la interparolado de la viroj daŭros pli longe ol li supozis dum la unua saluto.

Neniu el la viroj atentis ŝin aŭ vokis al ŝi, ke ŝi venu pli proksimen al la fajro. Tio okazis ne pro iu misatento pri la ino, sed simple tial, ĉar ĉiu pensis, ke ŝi ja povas sidiĝi laŭplaĉe apud sia edzo ĉe la fajro, se ŝi sentas la deziron pri tio.


Rimarkoj:

Bachajon Celtal = regiono en Meksiko, kie oni parolas la celtalan, indiĝenan lingvon.

Buenas noches = Bonan vesperon! Bonan nokton!

Caribe-indiĝenoj (ĉe Traven: „Carribe-Indianer“) = verŝajne estas la karibaj indiĝenoj.

tienda = butiko, vendejo.

V

Andreo turnis sin dum la antaŭa interparolado plurajn fojojn al sia Steleto kaj kapjesis ridante al ŝi por tiel sciigi al ŝi, ke li ne forgesas ŝin.

Nun, dum sia profunda teruriteco, kiam lia buŝo ŝajne perdis la kapablon formi vortojn, li turnis sin al Estrellita. Li faris tion nekonscie kaj sen sia volo, kvazaŭ li atendus konfirmon de ŝi pri tio, kion li ĵus aŭdis, kaj kvazaŭ tie, nur pere de ŝi troveblus la savo el la doloriga turmento, kiun li sentis en tiu minuto.

La viroj ĉe la bivakfajro ne parolis laŭte. Tiel Estrellita ne povis formi kuntekston el la paroloj, ĉar ŝi kaptis ĉiam nur vorterojn, sen intence aŭskulti.

Kiam Andreo nun turniĝis al ŝi, ŝi iom kapjesis kaj ridis al li.

Jen okazis io stranga en la animo de Andreo.

Li vidis sian Steleton ne nur kvin paŝojn for de si, sed en tiom longa distanco, kvazaŭ ŝi sidus sur la transa bordo de maro. Kaj kun tia stranga iluzio de la vidosenso en lia koro samtempe leviĝis la certo, ke li perdis sian Steleton.

Kiel nun povus helpi Sankta Virgulino kaj Sankta Antonio Andreon dum ties mizero?! Kion farus por li la eklezio kaj Lia Moŝto, la papo de Romo?! Ili lasus lin sola dum ties doloro!

Li skuis la kolon, kvazaŭ li devus glutadi tro pene. Tiam li profunde enspiris kaj demandis: „Kion vi volas diri per tio, hombre,ke mi devos helpi al mia patro?!“

Lazaro dum certa tempo ne deflankigis sian rigardon de la bivakfajro. Poste li levis la ŝultrojn. Li rigardis siajn vojkamaradojn. Kiam li vidis, ke ili ĉiuj rigardas al la fajro, ke kelkaj pikadas en ĝi, ke aliaj postŝovas lignon kaj ĉiuj ŝajne okupiĝas pri io por eviti, ke Andreo parolu al iu persone kaj povu demandi lin, Lazaro fariĝis nur des pli necerta. Li kondutis kvazaŭ li ĉiumomente volus ekdiri ion, li tenis sian cigaron proksime al ardanta lignokarbeto, kvankam la cigaro ne bezonis denovan ekbruligadon kaj – diris nenion.

Poste Emilio parolis krude kaj bruske:„Kiun sencon havus, tiel katpiedi ĉirkaŭ la respondon? Nia kulpo tio ne estas, ke ni trafis vin ĉi tie. Ni ne serĉis vin. Vi mem renkonte venis en nian vojon. Ni ne havas la komision sciigi vin pri io.“

„Kompreneble ne“, diris Andreo. „Kompreneble vi ne havas komision. Sed estas ja mia patro, pri kiu temas. Kaj mi tiom da jaroj nenion aŭdis pri li.“

Kvazaŭ indiferente diris nun Emilio: „Estas tiel, don Arnulfo, la bienulo de via patro vendis vian patron en monterion. Al agento. Mi pensas, ke li nomiĝas don Gabriel.“

Certe dum kelkaj minutoj Andreo restadis sidanta kvazaŭ li estus paralizita.

Kiam liaj pensoj denove komencis labori normale, estis la unua, kion li pensis, ke li kuros plej rapide hejmen kaj murdos don Arnulfon.

Sed tiu penso perdiĝis rapide, ĉar klariĝis al li, ankoraŭ dum la ekesto de la penso, ke murdo ne estus puno por don Arnulfo, kaj ke li per tia ago ne povus helpi al la patro, sed, ke ties situo per tio fariĝus eĉ pli malesperiga.

Li ne ekkris, kiam konsciiĝis al li pecon post peco la grava mizero de sia patro.

Apenaŭ aŭdeble por la viroj, kiuj sidis ĉe li, li diris denove kaj denove: „En la monterion vendita, mian patron. Mian patron vendita en la monterion, ĉar mi ne estis hejme por helpi al li pagi ties ŝuldojn.“

Dum nun liaj pensoj pasie svarmadis konfuze, li memoris la tagon, kiam li vidis sian patron je lasta fojo. Estis tiu tago, kiam lia patro aĉetis petaton al li, do bastmaton, kaj lanokovrilon, por ke li ne frostotremu ĉe la mastro, al kiu li servas, kiu ne pagas salajron al li, kiu donas al li nur la magran manĝon, kaj kiu normale havus la devon aĉeti la petaton kaj lanokvorilon por li, ĉar Andreo havis ĉe li ja nur loĝejon kaj nutradon kaj ĉar lia patrono estis lia servomastro. Sed estis lia povra patro, kiu aĉetis tiujn aĵojn por li, ĉar li ne povis vidi kiel suferas lia filo. Al la servomastro estis egale, ĉu la knabo aŭ frostotremas aŭ malsaniĝas aŭ mortas. Estis ja centoj de tiaj indiĝenaj knaboj, kiuj kostas nenion kaj al kiuj oni ne pagas salajron kaj al kiuj oni transŝovas iom da manĝo por ties laboro kiel al la hundoj de la domo. Lia patro kiel peono devis preni la petaton kaj la lankovrilon sur sian ŝuldokonton ĉe tiu bienulo, ĉe kiu li servis, per kio lia aktuala ŝuldo plialtiĝis konsiderinde.

Kiam Andreo tiam adiaŭis sian patron por reiri al sia servo, lia patro diris nenion, neniu ploro montris sin sur liaj okuloj. Sed li rigardis sian forirontan filon, kiel li ankoraŭ neniam rigardis lin. La tuta profunda amo, kiun la patro havis por sia filo, kaj kiun li hontis esprimi, tiel, kiel ĉiu indiĝeno, estis videbla en la okuloj de la patro, kiam li rigardis la filon dum la adiaŭado. Estis timida alta estimo por sia filo, kiun sentas indiĝeno, kaj kiu estas ligita kun la mistero, ke por la patro la knabo estas ĉenero en la ĉeno de la generacioj, kiu etendiĝas de eterneco ĝis eterneco, kiel portantoj kaj generuloj de la familia karaktero, kaj ke li, la maljuniĝanta viro plijuniĝas, kaj scias, ke li vivos post sia morto plu en sia filo. Nur indiĝeno, lante kaj heziteme rilate siajn vortojn kaj malvolema pri la esprimado de siaj sentoj, kapablas meti tutan religion kaj vivfilozofion en sian rigardon, kaj nur indiĝeno ĉiam kapablas legi ĝuste tiun rigardon kaj ĉiam komprenas ĝin, kaj antaŭ la rigardo kaj post ĝi.

Tiun rigardon de sia patro, kiun Andreo neniam forgesis kaj portis en si kiel eterne sonantan hejmlandan kanton, li havis nun antaŭ siaj okuloj.

Ŝajnis al li, kvazaŭ tiu rigardo de lia patro troviĝas en la ardetanta fajro, kie ĝi ardas en ĉiu karboligno. Ŝajnis al li, kvazaŭ la rigardo troviĝas en la vizaĝoj de la viroj, kie ĝi heliĝas kaj malheliĝas, tiel, kiel la fajro ekflamiĝas kaj malflamiĝas. Kaj ŝajnis al li, kvazaŭ la rigardo de lia patro eĉ lumas el la tenebro, kiu ŝarĝas la vastan placon kiel revata stelo.

Pasis tempo, kiu ŝajnis al li nenombrebla kaj eterna.

Poste li fine elspiris kaj turnis sin al Estrellita.

Sed li ne vidis ŝin, kvankam ŝi tie kaŭris kaj atendis lin. Li vidis anstataŭ ŝin nur la rigardon de sia patro, kiu estingis ĉion, kio estis krome por li sur la mondo, kaj kiu okupis lian internon kiel funebranta suno.

VI

Li ekstaris, kun plumpa gesto.

Li diris: „Mi devas rigardi miajn ĉarojn. Ni finos la kampadon tuj post noktomezo. Mi ne havas tagon aldoneblan. Havu feliĉon sur via vojo, amigos.“

Li etendis al ĉiu la salutmanojn. Kiel ajn ili faris tion, ili tuŝis nur la pintojn de la fingroj ĉe la etendado de la salutmanoj. Kaj en tiun tuŝadon de la fingroj metis la viroj, tiel kiel ĉiu alia viro el ilia raso, pli da sincero el iliaj aŭtentikaj sentoj ol faras tion aliaj homoj, kiuj ĉe la mansaluto kvazaŭ skuas la brakojn el siaj artikoj, ĉar ili ĉiam devas timi, ke la alia aliokaze dubus pri la bonkoreco kaj sincero de la saluto.

Estrellita ekstaris, kiam ŝi vidis, ke Andreo adiaŭis la virojn.

Andreo iris renkonte al ŝi, karesis ŝian hararon kaj diris: „Ni ekiru, Steleto, ni devas tre frue ekmarŝi.“


Rimarko:

amigos = amikoj.

VII

En la fruaj matenaj horoj la ĉaristoj devis streĉe labori.

Vojdistanco de pli ol tri kilometroj, kie la ĝangalo etendiĝis ĝis proksime de la vojo, estis kovrata de profunda ŝlimo. Unu flanko de la vojo estis alta rokovando, el kiu fontis ĉiun dudekan paŝon akvo, kiu tenadis moligita la vojon, kiu estis kovrata per putriĝantaj folioj, per putriĝemaj branĉoj kaj branĉetoj kaj per la kalkopolvo de la rokovandoj, kiu falis kiel sablo pecon post peco sur la vojon. Je lokoj, kie la vojo estis profunda, la ĝangala rojo inundadis post kelkaj tagoj la vojon tiom forte, ke la akvo ne forfluis flanken, sed laŭ la vojo, tiel eĉ ankoraŭ pli marĉigante kaj pli profundigante la ŝliman vojon. La gigantaj ĝangalaj arboj kovris per siaj kronoj la vojon tiel dense, ke la suno ne povis trapenetri ilin por tute elsekigi la vojon eĉ nur unufoje.

Tial tiu vojdistanco tiom streĉis la ĉaristojn, ke ili ne povis pensi eĉ nur dum minuto pri io alia ol pri tio, kiel ili tie elvenos sen radorompiĝoj, sen deglitado de ĉaroj kaj de bovoj.

Ĉirkaŭ la naŭa matene ili tiam tamen atingis la pli bonan parton de la vojo, kiu nun ĝis Jovel estis libera kaj bona ŝoseo. Kio sur tiu vojo validis kiel bonkvalita, en aliaj landoj, kie oficistoj uzis la monon ceditan kaj transdonitan efektive por la ŝosekonstruado kaj ne metis ĝin en la proprajn poŝojn, tamen estus rigardata kiel sufiĉe aĉa vojo, tiel, ke oni supozus, ke ĝi estas la lasta vojparto antaŭ la eniro en la inferon. Sed tie tiaj aĉaj vojpartoj validis tiom, ke oni elmontris ilin kiel ekzemplon por aludi la enloĝantojn de la federacia ŝtato, kiel aspektas bone flegata aŭtoŝoseo proksime de Detrojto. Kompreneble tiu tielnomata bonkvalita vojdistanco estis ankoraŭ tiom fora de bonkvalita aŭtoŝoseo kiel eksprestrajna lokomotivo diferencas de laste produktita serio de bovoĉaroj. Sed sen tiuj ekzemploj oni ne kapablus klarigi al la homoj en la lando, ke ekzistas ie aliloke surtere – kie nur duono de la ŝosekonstruada mono restadas en la poŝoj de oficistoj kaj inĝenieroj – reto el stratoj, kiuj kune havas la longon de dekmiloj da kilometroj, sur kiuj oni povas veturi tiel facile, ke oni povus transporti neenpakitajn tetasojn sur ili sen disrompi eĉ nur unu tason. Tiujn modelajn ekzemplojn de bonkvalitaj vojpartoj sur tiu ĉi ŝtata ŝoseo ne konstruis la guberniestroj, sed la naturo. Sed la guberniestroj rigardis tion sia propra merito. Ili ebenigis tiujn vojojn pere de indiĝenoj, kiuj devigite kaj senpage faris la laboron kaj ili kalkuladis tiun parton de la vojo poste al la popolo tiom multekoste, kvazaŭ la ŝoseo estus rompita el roko.

Kiam la karavano jam delonge trairis la moligitan vojon kaj la suno komencis tiel flame radii malsupren, ke la bovoj, sekve de la varmego kaj la ekssvarmado de la mordantaj muŝegoj, ne plu kapablis labori, Andreo ordonis ripozan paŭzon.

La viroj eljungis la bovojn, ekbruligis bivakfajrojn kaj kuiris sian manĝon. Ili haste faris tion, ĉar ili estis lacaj kaj dormemaj.

Fariĝis neelteneble varmege; ĉar estis ĉirkaŭ tagmezo kaj la suno tiam staris krute super ili.

Kaj ĉiuj bezonis trankvilon kaj dormon.

VIII

La kampadejo troviĝis sur ne tre granda, sed bone kreskanta herbejo.

Tiu terpeco havis proksimume la formon de triangulo.

La vojo de Jovel tien tuŝis la kampadejon je unu angulo. La vojo tiam etendiĝis laŭ la maldekstra flanko de la triangulo kaj forlasis la duan angulon por preteriri monton. Tiun vojon sekvis la ĉaroj, ĉar la monto estis tro kruta kaj la pado trans la monton tro malvasta kaj tro roka.

La sekva flanko de la triangulo estis la suba linio de kruta altaĵo prikreskata de tuberaj arboj kaj arbustoj.

La angulo, kiu troviĝis transflanke de la unua angulo, kie la vojo de Jovel tuŝis la triangulon, estis la komenco de malvasta pado, kiu krute serpentumis sur la surfaco de la monto ĝis supre. Rajdisto-kaj mulokaravanoj ne marŝis sur la granda duoncirklo ĉirkaŭ la monton, sed grimpis sur tiu pado trans tre ŝton- kaj rulŝtonetan branĉan etendaĵon de tiu monto, ĝis ili atingis proksimume post horo kvincent metrojn antaŭ malgranda sukerplantaĵo denove la grandan vojon.

La tria flanko de tiu triangula paŝtejo kliniĝis al speco de deklivo.

Tiu deklivo estis paŝtejo prikreskata per Sacaton-herbo, per arbustoj, arbustaĵoj kaj malbone kreskintaj usonaj piceoj.

Preskaŭ malsupre de tiu deklivo serpentumis rojo tra densa vepro. Estis parte la sama rojo, kiu supre sur la paŝtejo krucis la vojon kondukantan ekde Jovel. Kaj pro la klara trinkebla akvo de la rojo, taŭgis tiu supra paŝtejo kiel bonega kampadejo.

Sur la alia flanko de la rojo perdiĝis la deklivo en la granda vepro.


Rimarko:

sacaton = tufa speco de kruda herbo.

IX

Tiu malgranda kampadejo estis por Estrellita unu el la plej belaj memoroj el ŝia ĝistiama vivo.

Estis je la unua vojaĝo, kiun Andreo kaj ŝi, Estrellita, faris kune.

Post kiam li kondukis ŝin antaŭ kelkaj semajnoj kun jarfoiraj komercistoj kaj ties varoj supren, okazis dum la reveno de karavaneto rekondukata de Andreo de sanktula festo en Balŭn-Canan, ke li trovis Estrellitan. Kaj ekde tiu vespero ŝi estis ĉe li.

Ĝis supren al Jovel vivis la knabino en ĉiama timo, ke ŝia pli frua mastro aŭ ties filo trovos kaj rekondukos ŝin. Sed kiam ŝi jam estis transe de Jovel kaj venis al tute fremda regiono, perdiĝis ŝia timo tute. Ŝi tiam tute fordonis sin al sia sento, kiun ŝi portis en sia koro pri Andreo ekde la unuaj vortoj, kiujn li diris al ŝi.

Tiu loko tie estis la unua kampadejo en ilia vojaĝo, kie ŝi sentis sin sekura kontraŭ ĉiu ajn persekuto, kie ŝi unuafoje libere elspiris kiel juna besto en la arbaro, kiu fuĝis el sia kaĝo kaj kiu priflaras la konfidajn herbojn kaj arbustojn en kvieta beateco, ĉar ĝi retrovis malnovajn, bonajn kaj intimajn amikojn.

Tie en la kampadejo Andreo instruis al ŝi skribi la unuan vorton, Estrellita, jen la nomo, kiun ŝi ricevis de li.

Sed ŝi ja tie ne atingis pli rilate al sia skribado ol pene povi pentri la malgrandan vokalon ,e‘.

Tiam ili ambaŭ kune sidis ĉe la deklivo, ĉe la rojo, je loko, kiu estis lasata libera de la densa arbustaĵo, nur ĝuste tiom vasta, ke ambaŭ povis sidi unu apud la alia.

Li tiris surpresitan papereton el ĉemizopoŝo.

Estis simpla poemo de nur kelkaj linioj, kiun li ie trovis, li ne plu sciis precize kie. Ĝi plaĉis al li tiom, ĉar ĝi estis tiel simpla, ĉar ĝi tiel kare sonis pro siaj vortoj, kaj ĉar li tuj tute komprenis ĝin rilate ties tutan enhavon kaj povis postsenti ĝin.

Atenteme li elŝiris ĝin el la ŝiraĵo de surpresita papero, kiun li levis ie sur la vojo. La papereto estis jam sufiĉe flaviĝinta kaj saturita de ŝvito pro la longatempa portado en lia ĉemiza poŝo.

Li disfaldis ĝin zorgeme kaj antaŭlegis ĝin al Steleto:

„Bluaj floroj ĉe la vojoj; ruĝaj floroj ĉe l’ figkakt’; estas lig’ al vi, Prieta; de kiam mi rigardis vin je l’ unua vidkontakt’“

Li legis tion hispane.

Kiam ŝi demandante rigardis lin, ĉar ŝi tiam ne komprenis la hispanan, li tradukis tion en la celtalan por ŝi.

Ŝi diris pri tio: „Tio estas tiel, kvazaŭ kantas birdo en la arbustaĵo, kiam li serĉas inon kaj volas konstrui neston por ĝi.“

„Tion ankaŭ certe tiel opiniis tiu, kiu verkis la kanton“, li diris, strange tuŝita de la natura klarigo, kiun ŝi esprimis pri la linioj.

„Ĉu verkis?“ ŝi demandis. „Kio estas tio?“

Tiumomente li komencis klarigi al ŝi, kio estas la verkado. Por kio ĝi servas, kaj ke per ĝi oni povas sciigi al neĉeestanto ion, kion oni volas diri al tiu.

„Jen mi ja ne devas lerni la skribadon“, ŝi diris simplanime, „ĉar vi ĉiam estos ĉe mi kaj mi ĉiam ĉe vi kaj mi volas paroli kun neniu alia sur la mondo ol nur kun vi, mi povas diri al vi ĉion per mia buŝo kaj ne devas skribi al vi.“

„Tio ja eble estas ĝusta, Steleto“, li diris, kaj li pensis serioze, ke ŝi pravas.

Sed li sentis sin tiel senfine riĉa, pro sia tiom malfacile akirita trezoro de la mizera scio, kiun li posedis, ke li sentis tion dolore ne povi dividi tiujn trezorojn kun sia Steleto. Li ne volis havi ion, kion ŝi ankoraŭ ne havas, ne esti pli riĉa ol ŝi. Li volis sciigi kaj doni al ŝi ĉion, kion li posedas, ĉion havi kun ŝi komune.

Kaj li havis tiun deziron sen scii, ke akiritaj aŭ eksciitaj konoj, kiujn oni sciigas al aliaj homoj nur pro helpopreteco, faras la donanton pli riĉa ol la doninto estis antaŭ la disdivido de siaj trezoroj. La riĉo de la trezoroj de la scio de unuopa homo kreskas laŭ tiu amplekso, laŭ kiu kreskas la edukiteco kaj la scio de ĉiuj homoj, kiuj estas ĉirkaŭ li. La kulturo de la homa socio baziĝas ne sur la giganta scio de unuopaj homoj ĉirkaŭataj de centmiloj da nesciantaj kaj needukitaj homoj, sed vere alta kulturo formiĝas nur per la ĉiama interŝanĝo de ideoj kaj pensoj de centmiloj de homoj, kiuj havas simile altan bazan edukitecon kaj pro tio povas pli facile reciproke komprenigi sin rilate al siaj ideoj kaj pensoj. Ĉar ĉiu unuopa homo, egale de kiu ajn raso aŭ deveno, foje survojigite, kapablas evoluigi pensojn kaj ideojn, kiuj laŭ ties speco vere estas originaj kaj novaj. Tie, kie la formado de la spirito kaj la disciplinado de la inteligenteco estas la privilegio kaj negoco de kasto el profesiaj spiritaj boksistoj, kiuj ladujope aŭ kestope fordonas de siaj trezoroj la varon nur al aliaj privilegiitoj, sekiĝas la fontoj de ĉiam denova fekundigo de la homa spirito, ĉar la privilegiitaj spiritaj akrobatoj rifuzas ideojn, kiuj devenas de neprivilegiitoj, kaj devas rifuzi tiujn ideojn, ĉar ili endanĝerigas ties privilegiojn kaj ties socian Pro sia forta deziro sciigi al ŝi ĉion, kion li sciis, kaj partoprenigi ŝin tute pri ĉio, kion li posedas, serĉis Andreo alian kaŭzon, por komprenigi al sia amatino, kiom grava estas por ŝi skribado, legado kaj kalkulado.

Li diris: „Pripensu, Estrellita, tiun, kiu povas skribi kaj legi, neniu tiel facile povas trompi per kontraktoj, per ŝuldokontoj, per dekretoj de la registaro. Se la peonoj en la bienoj povus legi kaj kalkuli, la bienulo ne povus teni ilin en sklaveco kaj en ŝuldodevigoj kaj vendi ilin laŭplaĉe.“

Ŝi ne komprenis, kial la sciado de tiuj etaj sciencoj povas liberigi peonon, ĉar ŝi ne superrigardis la kunligon. Por povi kompreni tiun interligon, ja ĝuste necesis la sciencoj pri legado, skribado kaj kalkulado, por ekkoni en kiu formo la kalkulado kaj skribado de tiu, kiu komprenas tion, povas esti uzata je la malavantaĝo de tiu, kiu nek povas legi nek kalkuli.

Sed ĉar li diris, ke tio tiel estas, tial ŝi kredis tion sen Ŝi demandis: „Ĉu vi povas skribi?“

„Jes, mi povas skribi. Ĉu vi foje volas vidi kiel oni faras tion?“

Kaj li skribis sur papereton da papero per krajono: „Mi trovis Estrellitan, kiam ŝi estis povra, tute forlasita kaj ne havis eĉ unu amikon en la vasta mondo.“

Ŝi observis lin kun devoto, kiam li lante pentris la literojn paperen, kaj ŝi admiris lin, ke li faris tion tiel lerte. Tio plenigis ŝin per granda ĝojo, ke li, la enhavo de ŝia vivo, estis tiom prudenta, ke li kapablas fari kaj scii ĉion, kio surtere estas konenda kaj scienda. Kiam li antaŭlegis poste la skribitan, ŝi diris: „Tio estas vera, ho, tio estas ja tiel vera kiel la steloj en la ĉielo.“

Kaj ŝi kaptis la manon, per kiu li skribis kaj premis ĝin al sia vizaĝo.

Tiam ŝi diris: „Mi volas skribi al vi je ĉio en la mondo, same tian belan kaj karan, kian vi skribis tion nun al mi.“

Prenu tiun notfolion kaj konservu ĝin“, li diris.

Ŝi kunfaldis la papereton ĝis ĝi fariĝis tute eta, ŝovis ĝin supre en la malfermitan ĉemizon kaj diris: „Mi volas porti ĝin sur mia koro, kiel mi portas en mia koro ĉiujn viajn vortojn.“

„Nu, bone“, li diris ridete, „ankaŭ vi volas skribi ion tian belan al mi, vi diras. En ordo, jen mi volas instrui la skribadon al vi kaj la hispanan samtempe. Jen, atentu, en la celtala idiomo oni ne povas skribi, ĉar ni ne havas literojn. Literojn havas nur la lingvo de la ladinoj. Ili faris tiujn literojn, por ke ili povu skribi kontraktojn kaj leterojn.“

Tiel komenciĝis la lingvoinstruado kaj la instruo de la skribado. Kaj ĝi komenciĝis malsupre sur la eta loko ĉe la rojo. Cent paŝojn malproksime de la ĉaroj kaj viroj, dum la lastaj radioj de la suno kviete estingiĝis.

Ekde tiu tago, kiam tio okazis, Estrellita kun Andreo jam kvarfoje denove estis tie, sur tiu eta paŝtejo, kiam li kondukis karavanojn tien kaj tie kampadis.

Kaj ĉiufoje ili ambaŭ grimpis malsupren al la malvasta libera loko ĉe la rojo, kie ŝi lernis la unuan literon de sia nomo. Kaj ĉiufoje ŝi surgenuiĝis tiuloke kaj premis siajn lipojn al la herbe kovrita tero kiel saluton kaj memoron pri tiu unua vespero, kiun ŝi tie pasigis kun Andreo.

Ĉiam, kiam ŝi aŭskultis pli poste la vorton hejmlando, plektiĝis en ŝia animo kun la imago hejmlando tiu eta peceto da tero.


Rimarko:

nopalo = figokakto.

X

La ĉaristoj jam sternis sin por dormi, parte en la ombro de la arbustoj, parte sub la ĉarojn.

Andreo rigardis ĉirkaŭ si, kaj kiam li trovis, ke ĉio estas en bona ordo, li alvokis Steleton.

Ŝi grimpis kelkajn paŝojn supren sur la monto kaj sidiĝis en la ombron de arbo, kie ŝi okupiĝis pri tio brodi per ruĝa, verda kaj blua lano amason da simplaj figuroj en sian novan blankan lanojaketon por plibeligi la jaketon. Ŝi neniam lernis brodi. Ŝi vidis tion nur unufoje ĉe indiĝenino, kiu sidis antaŭ la pordo de sia kabano, kie la karavano preterveturis kaj devis halti dum kvarono de horo, ĉar la jugorimenoj de bovo estis disŝiritaj. Ŝi provis la brodadon nun mem. Okazis sufiĉe mallerte. La figurojn, kiujn ŝi enbrodis, estis simplaj steletoj, rutoj, kvadratoj, cirkloj kun krucetoj, svastikoj kaj koretoj. Sed ŝi kopiis tiujn figuretojn tiel lerte, interŝanĝis ilin tiel multaspekte kaj uzadis la kolorojn tiel simple laŭnature, ke la jaketo jam dum la ekesto faris la impreson, ke ĝi fariĝos tre bela kaj vere unika je sia speco.

Kiam Andreo vokis ŝin al si, ŝi eksaltis, kunpakis haste siajn aĵojn, portis ilin al la ĉaro kaj iris renkonte al li.

Andreo diris: „ Ni iru malsupren al la rojo, kie ni ĉiam sidis. Ni tie same tiel bone povos ripozi kiel ĉi tie supre ĉe la ĉaroj.“

„Jes ja“, ŝi konsentis ĝoje. „Tie multe pli belas, tie estas neniu polvo de la ŝoseo, kaj ni povas interparoli tute solaj, nur vi kaj mi.“

Ŝi plezure babilis al li, dum ŝi parte saltante, parte grimpante avancis lin.

Laŭ jaroj kaj siaj gestoj ŝi ankoraŭ estis infano. Tamen ŝi laŭ la juĝo de sia raso estis nun jam juna ino.

XI

Nun ili sidis malsupre sur la loko tiom intima al ili.

Estrellita lasis ludi la akvon ĉirkaŭ siaj nudaj, malhele brunaj kaj fortaj piedoj.

Andreo rulumis dikan cigaron. Li faris tion tre pripenseme.

Kiam la cigaro fine ardetis, li diris sen iu ajn enkonduko: „La bienulo vendis mian patron en monterion.“

La knabino perdis ĉiun sangoguton el la vizaĝo. Ŝia buŝo malfermiĝis vaste, tute per si mem. Ŝia buŝo certe dum kelkaj minutoj estis tute malfermita. Poste ŝia buŝa interno fariĝis peza kaj seka. Ŝi profunde enspiris. La enspiro sonis tiel, kvazaŭ susuranta ventbloveto premiĝis en la buŝon. Ŝi haste movis la kapon al ĉiuj direktoj, kvazaŭ ŝi volus ĵeti sian kapon el la kolaj artikoj. Ŝiaj okuloj vaste elkaviĝis kaj fariĝis ruĝemaj, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ la haŭtetoj firmtenantaj ŝiajn okulojn, volus forbruli. Ŝiaj malgrandaj manoj formiĝis en pugnojn kaj ŝi batadis kvazaŭ tamburante sur siajn femurojn. Ŝi elpuŝis retiritan krion, kiu finiĝis kvazaŭ forhakite. Gargaris en ŝia gorĝo. Ŝi balancis la supran korpoparton tien kaj reen, kvazaŭ ĝi estus taŭzata de ŝtormo. Poste ŝi tiris la piedojn el la akvo kaj ŝovis ilin dense al si mem.

Kaj tiumomente la larmoj komencis flui el ŝiaj okuloj tiel, kiel fluetantaj rojetoj.

Sed Andreo aŭdis nek ŝian ploradon nek ŝian plorsingultadon.

XII

Se diras indiĝeno al alia indiĝeno, ke lia patro estas en mizera situacio, tiukaze inter ili ne necesas eĉ nur unu plia vorto. Ĉar tio, kion la filo faros poste, estas tiel neŝanĝebla, estas tiel ekstera de lia volo kiel la morto, kiu povas trafi homon. Tiuj, kiuj devas esprimi siajn sentojn per kontanta mono por scii, ke ili havas sentojn, komandas aŭ komandigas sian dion: „Por ke mi fartu bone, por ke mi vivu longe surtere, por ke mi ĉiam faru bonajn negocojn kaj por ke mi ĉiam diligente kaj abunde enspezu sufiĉe da belaspektaj dolaroj, tial honoru la gepatrojn.“

Ili nur tial ne diras la subpropozicion je la unua loko de la komando, por ke la dolaroj ne tro evidente montriĝu. Ja ankaŭ en nia hebreigita religio neniam estas preĝate pri la eterna ĉiela rekompenco en tiu maniero, ke temas ĉe tiu rekompenco pri kvieta kontenteco post la farita vivlaboro, pri bonfartiga beateco, kiun oni sentas pri tio, ke oni faris konscie kaj intence neniam ion malbonan al estaĵo. Sed oni substrekas emfaze ĉe predikado kaj ĉe la dresado de la religiaj veroj, ke temas rilate la eternan ĉielan rekompencon pri bona sidloko en bonega simfonia koncerto, dum kiu oni havas la rajton porti flugilojn kaj ĉeokaze kunmuziki per saksofono, perkutinstrumentoj kaj liroj. Ĉiam devas esti klara, kion havigas bonaj agoj je kontanta mono aŭ je privilegioj post la morto, kaj ne estu nemenciita, ke la fiĝojo kontraŭ tiuj, kiuj eterne devos rosti kaj rosteti, ankaŭ havas valoron, pro kio utilas infaneca kredo.

La indiĝenoj ne konas dian leĝon, kaj neniam konis iun en la longa historio de sia raso. Sed ili konas surterajn faktojn. Kaj unu el tiuj faktoj estas: Li estas via patro kaj ŝi estas via patrino. Ĉu li honoras ambaŭ homojn aŭ ne, pri tio lia dio ne okupiĝas. Lia sango diras al li, kion li devas fari rilate al tiuj du homoj. Nek necesas promesi dolarojn al li, nek oni devas timigi lin per ardantaj tenajloj.

XIII

„Kiam vi ekiros?“ demandis Estrellita.

„Mi kondukos la ĉarojn supren al Jovel. Hodiaŭ nokte aŭ je la frua mateno ni povos esti tie. Mi havas ŝarĝon da kafo kaj tabako kaj kelkajn milojn da malplenaj boteloj el la bierfarejoj, kiujn ni retransportas. Morgaŭ vespere ni estos sur la hejmvojo. Post tri tagoj mi povos esti kun la ĉaroj ĉe don Laŭreano. Tiam mi foriros tuj, ankoraŭ en la sama nokto por ne veni tro malfrue al mia patro.“

„Mi iros kun vi, karulo mia“, diris Steleto. „Mi ankaŭ iros kun vi en la monterion, mi iros kun vi tien, kien ajn vi iros. Ĝis trans la finon de l‘ mondo. Neniu vojo estus tro longa, neniu vojo tro streĉa, neniu laboro tro dura, se mi povas esti kun vi.“

„Se vi povus fari tion, Estrellita mia“ obĵetis Andreo kun voĉo sufokiĝanta, „tiukaze mi eĉ ne parolus pri tio kun vi. Ni forirus, kaj estus bone, egale kien kaj egale kun kia celo kaj fino. Tion mi ĉion bone pripensis, dum la tuta nokto kaj hodiaŭ dum la tuta vojo. Vi ne povas iri kun mi.

Vi ne povas pro vi, kaj ne pro mi, mi certe neniam pensis, ke mi, kiam ajn, tiom devos suferigi vian koron, kaj tute sen mia kulpo. Kaj multe malpli estas la kulpo de mia povra patro, ke mi vin, kara Steleto mia, devos lasi sola.“

„Vi promesis al mi en la unuaj tagoj, kiam ni nokte sidis sur la herbeja ebenaĵo kaj estis tiom plenaj de ĝojo, ke vi neniam forlasos min. Ĉu vi ne promesis tion al mi?“ demandis Estrellita.

„Tion mi promesis“, konfirmis Andreo. „Vi estas la plej proksima al mi, tuj post mia patro, kaj se ne estus pro mia patro, neniu generalo kaj neniu guberniestro povus disigi vin de mi. Mia patrino neniam povas veni en tian grandan mizeron, kiel estas la mizero, en kiu estas nun mia patro. Mia patro estas nun jam maljuna kaj laca. Li multe laboris. Li apenaŭ transvivus la marŝon al monterio, kaj li certe postrestus ĉe la vojo, kie vulturoj kaj sovaĝaj hundoj vorus lin. Kaj tial vi estas krom mia patro la plej proksima al mi, ĉar via mizero povas fariĝi tiom pli granda ol tiu de mia patro. Sed ĉar mi ne povas permesi, ke via mizero fariĝos pli profunda ol tiu de mia patro, tial mi ne povos preni vin kun mi.“

La junulino ne komprenis, kion li celis.

Ŝi demandis: „Sed, se mi ĉiam estos ĉe vi, kiel mia mizero povus fariĝi pli granda ol ĝi estus,.se vi forlasus min?“

„Mian patron urĝe ŝarĝas mizero. El tiu mizero mi liberigos lin. Estas la plej amara, kiu trafis lin en la vivo. Sed el la mizeroj, kiuj trafus vin, se vi akompanus min, mi ne ne povus liberigi vin. Mi povus nur murdi iun. Sed tiukaze ili murdus min kaj vi estus tamen sola kaj pli sola ol antaŭe.“

„Sed mi mortus tiukaze kun vi“, ŝi diris trankvile.

„Se oni permesos morti al vi, Steleto“, ĝustigis ŝin Andreo. „Kaj“ – li aldonis, „se de vi ankoraŭ tiom postrestos, ke la mortado havos sencon por vi, kaj ke restos al vi sufiĉe da propra volo morti libervole. Via animo kaj via korpo estus disrompitaj.“

Ŝi ne sciis kion diri responde. Formiĝis en ŝi korpa imago pri nekonata timo, kiu ŝajnis al ŝi simila al monstra bestaĉo kun nenombreblaj ungegoj kaj longaj hararkovrataj brakoj, kiuj langumas kiel serpentoj en ĉiuj Ŝi ne povis imagi al si, kiujn specojn de mizeroj Andreo eble celis. Sed ŝi koncedis al li, ĉar li sciis tiom da aferoj. Kaj ĉion, kion li diris, estis ĉiam vera kaj ĝusta.

Pensante pri tio, ŝi fariĝis nur des pli dolorige konscia pri la estonteca perdo.

La trankvila certo per kiu li diris, ke li devos iri sola, sen ŝi, prenis de ŝi ĉiun esperon, ke povus ekzisti alia elirvojo.

Li pripensis tion longe kaj daŭre kaj konsideris ĉiujn eblojn. Nun ŝi memoris pri tio, ke li diris eĉ ne vorton dum la tuta vojo, dum alitempe li havis por ŝi eĉ sur la plej streĉaj vojoj kaj ĉe la plej duraj laboroj, kiam la blasfemiaj sakroj flugis kiel mordomuŝoj tra la aero, ĉeokaze kelkajn afablajn aŭ ŝercantajn vortojn, tuj, se ŝi proksimiĝis al li. Kiam li ekvidis ŝin, ekmortis ankaŭ la plej ŝrikaj insultadoj sur liaj lipoj kaj anstataŭ dirota sakro pro neatendita radorompiĝo je la plej aĉa distanco de la vojo, formis sin sur lia ŝvitanta kaj polvoplena vizaĝo ĝoja ridado, kiun li ĵetis al sia Steleto.

Ĉar lia sperto estis multoble pli ampleksa ol ŝia kaj ĉar ŝi profunde en sia koro sentis, ke li estas kun sia tuta persono unueca kun ŝi, ŝi sciis ankaŭ, ke li jam tute pripensis ĉion de ĉiuj flankoj por trovi eblon reteni ŝin ĉe si.

XIV

La sorto ne estas diskutebla. Por indiĝeno multe pli ol por homo de la eŭropa loĝantaro, kiu troviĝas sub la influo de multnombraj filozofoj, el kiuj li elserĉas tiujn, kiuj ŝajnas al li plej taŭgaj por liaj negocoj aŭ la harmonio de lia vivo. En tia oportuna situacio indiĝeno ne troviĝas. Por li la sorto estas lia vivdestino, kiun li ne povas eviti kaj kontraŭ kiu li tial ankaŭ ne batalas.

Tamen Estrellita kaptis la lastan aludon de espero, kiun ŝi supozis vidi briltremi en sia ekkirliĝinta pensomaro.

„Mi aŭdis“, ŝi diris, „ke de tempo al tempo viroj kunprenas siajn edzinojn en la monteriojn.“

„Jes“, koncedis Andreo, „tion faras kelkaj viroj. Sed plej ofte aŭ ĉiam, se la edzinoj estas junaj kaj agrable aspektas, la viro ne plu revenos, pro sia edzino.“

Andreo sciis, ke Estrellita ne komprenas lin. Li ankaŭ ne povus fari ĝin komprenebla por ŝi, se li havus la intencon. Ĉar por tia kompreno mankis al ŝi grava antaŭkondiĉo. Steleto komprenis la vortojn alie.

Ŝi diris: „Tiukaze mi kompreneble ne volas iri kun vi. Mi tute certe ne volas havi la kulpon, ke vi ne revenos. Mi deziregas, ke vi revenu, tuj kiam vi estos liberiginta vian patron per laboro. Mi certe atendos vin, mi atendos kaj atendos. Ĝis la lasta spirtiro de mia vivo.“

„Jes, Steleto“, li diris pene, „tion mi certe volas, ke vi atendu min. Ankaŭ tion mi pripensis. Sed kie en la mondo vi povus atendi min? En la tuta vasta mondo, kiun mi konas, ne estas por vi, Steleto mia, eta loketo trovebla, kie vi trankvile kaj konfide povus atendi min.“

„Mi atendos en la domo de via patrino“, ŝi diris ĝoja.

Ankaŭ pri tio li kompreneble pensis.

„Tion vi povus, Steleto“, li klarigis al ŝi, „tion vi povus, se mia patrino loĝus tre malproksime kaj aliloke, kaj ne en la bieno. Post malpli ol semajno scius la bienulo, de kie vi fuĝis, ke vi vivas sur la bieno de don Arnulfo. Kaj li tuj rekondukigus vin helpe de la polico. Kaj kion vi pensas, kion lia filo, Jose, pri kiu vi rakontis al mi, farus kun vi? Tion mi ne devas diri al vi.“

Ŝi fermis la okulojn kaj skuiĝis pro naŭzo kaj teruriĝo.

„Tio“, Andreo parolis plu, „estas plua kaŭzo, kial vi ne povas akompani min. La vojo al la monterioj kondukas tra la regionoj, kie la bienuloj estas la plej potencaj viroj kaj kie la oficistoj, la sekretarioj kaj lokaj estroj pafmortigas iun post konciza verdikto por dek pesoj kaj kelkajn glasplenojn da komiteko, se la bienulo volas havi tion tiel. Tion vi scias ja tiel bone kiel mi. Via bienulo ekscios tuj, ke vi estas en la regiono kaj li kaptigos vin el la marŝkolono kaj rekondukos vin. Sendepende de ĉiuj aliaj aferoj, kiuj certe okazos al vi, vi devus labori du jarojn por nenio por pagi la ŝuldojn pro via kaptiĝo. La bienuloj ne ekhavas konsciencriproĉojn pro indiĝeno aŭ eĉ malpli pro malgranda kara indiĝena knabino, kia estas mia Steleto. Ĉu ŝi mortas ĉu ne?! Estas ja tiom da indiĝenoj, tiom multaj, kaj ili estas pli malmultekostaj por bienulo ol junaj bovidoj.“

„Pri tio vi pravas“, diris per kapjeso Estrellita, „vi scias ĉion en la mondo. Kaj estas tiel, kiel vi diras.“

„Kaj nun, Steleto mia“, li parolis mallaŭte, „nun vi obeu al mi lastan fojon kaj faru, kion mi ordonos al vi.“

„Ne la lastan fojon“, rediris la knabino sen lasi finparoli lin, „ne la lastan fojon. Mi ĉiam kaj eterne obeos al vi. Tiom longe, kiom mi vivas, ĉar vi estas mia Sinjoro kaj ĉio.“

Dum certa tempo li estis plu pripensema por detale pripensi ĉiun paŝon, kiun iri li intencis rekomendi al Steleto.

Poste li diris, ĉiun vorton emfazante, por forte memorigi ĝin al la knabino: „Ni iros nun supren al Jovel. Morgaŭ ni estos sur la revojo al Ĉiapaso. En Ĉiapaso mi faros la finkalkulon kun don Laŭreano. Mi havas ankoraŭ tre grandan ŝuldon je li. Estas ĉirkaŭ naŭdek pesoj. Li transskribos ilin al don Arnulfo. Kaj don Arnulfo transkribos ilin al mia konto en la monterio. Mi provos, ke don Laŭreano pruntedonu al mi dek pesojn aldone. Tion li certe faros. Mi bone servis al li dum multaj jaroj kaj neniam faris damaĝon al li. Tiujn dek pesojn mi donos al vi en Ĉiapaso. Vi bone envolvos ilin en vian jupon. Tiam iru kun la karavano, kiun kondukas Aŭrelio malsupren ĝis la trajnostacio. Aŭrelion mi konas bone. Li estas mia amiko. Mi parolos kun li. Li estas bona ulo, kiu vin sekure kaj en bona stato alvenigos malsupren en la stacion. Tiam vi veturu per la trajno al Tonala. Tio kostas nur duonon de peso. Tie vi serĉu al vi bonan servon. Vi povas paroli nun sufiĉe de la hispana, vi sufiĉe bone povas legi kaj skribi. Vi povos enspezi ses aŭ ok pesojn ĉiumonate. Se ne plaĉos al vi post kelke da tempo aŭ oni traktos vin aĉe, jen veturu plu, eble al Huixtla aŭ prefere ĝis Tapachula. Tio estas grandega urbo, kie la servo estas bone pagata. Tie loĝas multaj usonanoj, kiuj traktos knabinon tian kia vin bone kaj bone pagas ŝin. Sed iru neniam en alian urbon ol nur en urbon ĉe la fervojlinio. Tie mi, se mi iutage revenos, povos serĉi vin kaj povos vin trovi. Se vi irus aliloken en la lando, mi certe neniam povus retrovi vin.“

,,No la olvidare ni una palabra“, ŝi diris hispane. „Eĉ ne unu el viaj vortoj mi iam forgesos, kaj mi ĉiam tiel agos, kiel vi diris tion al mi.“

Ŝi parolis tion kiel ĵuron.

XV

Estis du tagojn poste, kiam la karavano reveninta de Jovel, ekkampadis sur la sama malgranda paŝtejo.

La karavano alvenis, kiam la nokto jam komenciĝis.

La bovoj estis prizorgataj kaj la ĉaroj troviĝis en taŭga veturordo.

La vespermanĝo estas finita kaj la ĉaristoj sidis ĉe la bivakfajro, fumante kaj babilante.

Bonifacio ludis sur akordioneto, kiun li aĉetis en Jovel. Pascual akompanis lin per gitaro. Du el la viroj kune dancis.

Tiam la luno leviĝis. Ĝi venis de la altebenaĵo ĉe Jovel. Iom post iom ĝi leviĝis alten en la klaran ĉielon, profunde ruĝa kaj plena kaj tiom granda kaj potence aspektanta kvazaŭ li volus vori la teron per gluto.

Andreo leviĝis de la fajro.

Li iris transen al sia ĉaro.

Tie sidis Steleto sur la kondukista breto, revante aŭ en pensoj, turniĝante siajn plenajn kaj grandajnokulojn al la luno.

Andreo staris dum certa tempo apud ŝi.

Tiam li karesis ŝian hararon, kiun antaŭ la manĝo ŝi trakombis tiel zorgeme, kaj kiu nun longe kaj dense pendis malsupren de ŝi.

„Venu, Yita“, li diris.

Li levis ŝin malsupren de la ĉaro.

Ili iris malantaŭ la ĉaroj por eviti, ke la viroj ĉe la fajro povu vidi, en kiu direkto ili malproksimiĝas.

Kiam ili jam forlasis la paŝtejon, Andreo levis Steleton per siaj brakoj kaj portis ŝin malsupren al la rojo kaj sidigis ŝin en tiun malvastan liberan lokon, kiu estis por ili la unua hejmlando, kiun ili havis komune.

Kiel longaj trembrilaj harfasketoj el oro plenigis la lumo de la luno la rojon.

Antaŭ iliaj okuloj staris la vepro, nigra kaj ne trapenetrebla. Oraj platoj kun disŝiritaj randoj kuŝis sur la vepro, tie, kie kaptis densa kaj kunigita foliaro la lumon de la luno.

Malantaŭ ili kaj apud ili staris al ĉiuj flankoj arbustoj, arbustaĵoj kaj tuberhavaj miskreskintaj arbetoj. Kelkaj el ili plene banataj en la lumo de la luno, aliaj nur tuŝitaj de arĝentaj flagoj, kaj sur aliaj estis fiksitaj oraj ŝildetoj. La ombroj troviĝis distrite en la ore inundata libera loko de la deklivo, kvazaŭ ili estus la postlasitaj spiroj de tiuj arbustoj de la tago.

En ambaŭ hominfanoj, kiuj tie sidis silente, tenante sin permane, vekiĝis la ideo, ke tiu arbustaĵo estas vivanta kaj formas tutan mondon nur por si mem, kun siaj propraj formoj, kun sia speciala karaktero, simile al malbonintence ensorĉitaj hometoj, kiuj ekzistis kaj forpasis, kiuj estis malĝuste naskitaj kaj ne povis aranĝiĝi en pli favora tempo kun la efektiva mondo.

La vepro kantis. La arbustaĵo violonis. La herboj flutis kaj la rojo ludis profunde hoboje.

De la viroj, kiuj sidis supre ĉe la bivakfajro, forbloviĝis malsupren forrompitaj akordoj de luditaj melodioj, kiuj ŝajne venis el tiom malproksima distanco, kvazaŭ ili estus la elspiro de postrestintaj kantoj, kiuj estis kantitaj de aliaj ĉaristoj similmaniere sur la sama paŝtejo kelkajn noktojn antaŭe.

Andreo kaj Estrellita tiom profundiĝis en pensojn, ke ili rigardus ĝin kiel profundan doloron de sia animo, se ili devus paroli. Ambaŭ havis senton, kvazaŭ ĉiu el ili pensas tion kion ankaŭ la alia pensas en tiu momento.

Superfortis ilin dolorige dolĉa urĝo sin reciproke perdi en la alia por gajni sin dum la daŭro de la ekzisto de l’ universo por konservadi sin por eterne esti kunaj en la travivaĵo de sama sento kaj okazaĵo.

Kaj okazis sen ilia volo kaj sen ilia deziro, ke ili ambaŭ proksimiĝis pluan paŝon pli al la ekkono de la esenco de multaj aferoj en la vivo de la homoj.

De la kampadejo kantis la ĉaristoj al ili: ,Amapola del camino“. Ili kantis ĝin kun longaj sonoj kaj plena de melankolio.

Kaj la kanto ĉirkaŭblovis ilin ambaŭ kaj penetris en iliajn ardantajn spirojn, tiel, ke ĝi fariĝis ilia nuptokanto.

„Ne timu, Steleto“, diris Andreo, „estu kuraĝa. Kvankam eĉ centoj de la viroj kaj junaj viroj ne revenas kaj estas forblovataj kaj enterigitaj en la monterioj, mi revenos. Mi revenos al vi, Estrellita mia, kaj se la mondo pro tio devus disrompiĝi en pecojn.“

„Mi atendos vin, ĉiam kaj ĉiam“, diris ŝi.


Rimarko:

Amapola del camino = La papavo de l‘ vojo.

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.