La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() REGISTRAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Dum deruliĝis tiuj okazaĵoj sur la placo, la sekretario, lia edzino kaj liaj infanoj surgenuiĝis en la loĝejo antaŭ sia altaro kun la pentraĵo de Dipatrino kaj nombris nervoze la perlojn je la rozarioj, kiujn ili tenis pie kaj plenaj de timo en siaj ŝvitantaj manoj, dum ili petegis arde dezirante Sanktan Virgulinon, ke ŝi protektu ilin kontraŭ la kolero de la salvajes, de la sovaĝuloj. Ili ĵurpromesis al Dipatrino, ke ili faros pian pilgrimadon al Tila, krome ili promesis dudek pesojn da kontanta mono kaj po unu peso dekdu kandelojn.
Dipatrina Virgulino pro tio havis komprenon al siaj piaj adeptoj kaj aldonis sian parton, ke la indiĝenoj rapide kaj trankvile foriĝu, post kiam ili konvinkiĝis pri tio, ke la ofica bastono estis transdonita en la ĝustajn manojn.
La indiĝenoj pro tiu afero neniam intencis respondecigi la sekretarion. Li ne estis ano de ilia nacio kaj tial ankaŭ ne submetita al la moroj kaj kutimoj de ilia popolo. Estis ilia plano forlasi la placon, tuj post la atingo de la celo. Kaj ili agis laŭ sia plano sen konsidero, ĉu don Abelardo kaj lia edzino preĝante nombris la globetojn de rozario ĉu ne. Kun la persona favoro de Sankta Dipatrino ilia nacia kunveno havis nenion komunan.
Tamen don Abelardo kaj lia edzino imagis, ke ili nur al Dipatrino kaj al la piaj preĝoformuladoj kaj al materiaj ĵurpromesoj povas danki, ke la indiĝenoj ne okupiĝis pri la sekretario, sed tiel kondutis kvazaŭ tiu tute ne estus en la mondo.
Don Abelardo kaj lia edzino kompreneble ne entreprenis la ĵure promesitan pilgriman vojaĝon, tio, home rigardate, estas komprenebla, ĉar tiu pilgrima vojaĝo estis interplektita kun multaj maloportunaĵoj kaj eĉ kun pli da kostoj. Ili ankaŭ ne oferis la promesitajn dudek pesojn, same kompreneble tial, ĉar kelkajn tagojn poste araba komercisto aperis en la loko, kiu elmetis diversajn belajn robojn, el kiuj unu robo tiom plaĉis al la edzino de la sekretario, ke ŝi klarigis, ke ŝi eĉ pretus morti por la posedo de la robo. Por povi aĉeti ĝin, necesis kunuzi ankaŭ tiujn dudek pesojn. Krome la bildo de Dipatrino devis kontentiĝi en la loĝoĉambro de la sekretario per kutima lampa petrolo, je kiu la geedzoj eĉ plu ŝparis, ĉar la edzino de la sekretario uzis nur tute mincajn meĉojn, kiuj drivis sur ladodisko en petrolo, kaj el kiuj dekdu pecoj kostis dek centavojn.
Rimarko:
salvajes = sovaĝuloj.
Ankoraŭ je la sama tago sukcesis al la sekretario ricevi telefonan konekton kun Jovel. Tio estis ĉirkaŭ tagmezo.
Sed la garnizona komandanto mem ankoraŭ ne atingeblis, ĉar estis la novjara tago, kaj ĉiun novjaran tagon antaŭas, kiel estas konate, silvestra vespero. Je tiu silvestra vespero partoprenis ankaŭ la garnizona komandanto, li tiel sukcese partoprenis, ke li povis demandi nur je la kvina posttagmeze sian adjutanton, kio intertempe eble okazis ie aliloke.
Pro la bonega telefonlinio, kiu kiel kutime sur la tero treniĝis, la telefonparolado alvenis nur kripligita kaj dishakita, en la deĵorĉambron de la komandejo. La sekretario ne havis rektan linion al la komendejo. La interparolado estis perita helpe de telefoncentraloj. Ĉiu peranto pludonis buŝe la raporton. Kaj ĉiu periganto sentis sin rajtigita kaj devigita akcepti kaj pludoni la interparoladon laŭ sia kaprico, laŭ sia temperamento, sia inventa talento kaj sia aŭdokapablo.
Tial alvenis la raporto en la deĵorĉambron de la komandejo tiel, ke kvindek mil indiĝenoj en Pebvil estas en tute flamiĝinta ribelo kontraŭ la registaro, kaj ke ili murdis la kacikon kaj la sekretarion de la centra komunumo kaj ties familianojn.
En la cuartel, en la kazerno, ĉeestis nur la gardistoj, ĉar la soldatoj sekve de la novjara festo havis la permeson forlasi la kazernon kaj ne estis revenontaj antaŭ la deka vespere, kaj konsiderinda parto de ili sufiĉe zigzagema.
La komandanto por la novjara tago havis jam aliajn planojn. Li ankaŭ ne volis nenecese eksciti la pacan urbon ŝanceliĝantan en la noktorevo, kio okazus, se li kunblovus per mobilizaj signaloj la soldatojn, kiuj en ĉiuj eblaj anguletoj kaj anguloj ĝojis kun siaj damoj, ke denove komenciĝis nova jaro.
Li estis plifortigita pri sia neŭtrala konduto, kiam malfrue posttagmeze la telefoninterparolado estis korektita per redemandoj kaj montriĝis, ke la indiĝenoj ĉiuj formigris kaj, ke nur la nacia estro, la jefe de la indiĝenoj estis murdigita, dum la sekretario, meksikano, vivas kaj persone telefonis.
La komandanto tial ordonis, ke sekvamatene kapitano kun tridek kavaleristoj ekrajdu al Pebvil, por ekscii rekte en la loko, kio fakte okazis kaj ĉu estas kaŭzo por sendi pli grandan grupon kaj tie kampadi por certa tempo.
Rimarko:
cuartel = kazerno.
Estis je la posttagmezo de la sekva tago, kiam don Gabriel alvenis Pebvil-on, li tiutempe rastis la sendependajn vilaĝojn de la indiĝenoj por aĉeti laboristojn por la monterioj.
Don Abelardo rakontis la okazaĵojn tiel arde al li, kiel ili ankoraŭ bolis en lia tuta korpo.
Don Gabriel, kiu pro la negoco penis lerni la grandan arton legi la karakteron de la homoj el iliaj vizaĝoj kaj ilia konduto por sukcesigi sian agadon, provis tuj uzi la jam lernitajn komencajn ĉasterenajn lecionojn de tiu scienco. Kompreneble necesas diri, ke don Gabriel nur supozis uzi novan sciencon, ĉar la vero estis, ke li sufiĉe longe konis don Abelardon por scii kiel li devas trakti lin por trovi la nodon de la vivo, tio estas por li negocoj, kiuj enspezigas monon.
Li diris, kiam don Abelardo jam malŝarĝis sian animon kaj sian korpon per la rakontado: „Mi devas diri, don Abelardo, ke mi admiras vin pro tiu eksterordinara persona kuraĝo, kiun vi montris vidalvide al tridek mil ribelantaj indiĝenoj. Mi supozas, ke la tuta meksika historio ne konas ununuran duan ekzemplon de tia sangofrideco kaj kuraĝo kontraŭ miloj de murdavidaj indiĝenoj. Kiel vi tion realigis, ĝuste en tiu momento, kiam la manoj de la sovaĝuloj ankoraŭ gutis pro la sango de la ekzekutitoj, kiel vi sola, ja tute sola kaj sen revolvero rekte kaj senkaŝe paŝis el la pordo kaj iris sur la placon kaj vokis, ke la amaso ree fariĝu prudenta kaj kiel vi donis al ili sangofride la ordonon, ke ili iru hejmen kaj, ke ili iru en ordo kaj en paco, tio estas admirinda. Mi certe ne kapablus tion. Mi estus rampinta kun mia edzino en la plej malhelan lokon de mia loĝejo kaj farus nenion alian krom surgenui antaŭ Purisima, antaŭ la purega madono.“
Modeste respondis don Abelardo:“Por diri la veron, don Gabriel, la verdad es asi, mi terure timtremis dum kelkaj momentoj, kiam la korpopartoj falis de la verando.“
„Tio estas ja tute memkomprenebla, ke vi estis iom ekscitita“, diris lerte don Gabriel. „Per tio ja montriĝas la aŭtentika heroo, ke li konas la danĝeron. Kaj foje iam timtremi, tio estas la laŭorda rajto de ĉiu heroo; ĉar tiŭkaze, se iu neniam timtremus, li simple ne konus la danĝeron, kaj kiu ne scias ĝuste prijuĝi la danĝeron, neniam povus esti nomata heroo, kiam li estas konfrontata al iu danĝero.“
„Prave, pravigite, don Gabriel“, diris la sekretario, „precize tiel estis pri mi. Sed mi venkis min kaj mi foje montris al la uloj, kion meksikano en tiaj cirkonstancoj kapablas fari. Mi tenis alte la aŭtoritaton. Tion tiuj uloj ankaŭ tuj komprenis, ke ili ne povas ludi kun mi. Tial ili ankaŭ volprete plenumis tiel rapide kaj senreziste mian deziron iri hejmen trankvile kaj en paco.“
Kvazaŭ li jam starus antaŭ la guberniestro, diris don Gabriel: „Mi ja zorgos por tio, ke via kuraĝa ago estos vaste konata.Translasu tion nur tute al mi kaj al mia bona konateco kun la guberniestro kaj la jefe politico, sciigi vian grandiozan konduton al la ĝustaj instancoj. Tia ago, kia via, ne estu forgesita. Ĝi lumu kiel brila ekzemplo pri la kuraĝo de oficisto, kiu troviĝas sur perdita posteno, por ke tio lumu tra la tuta meksika popolo. Tuj kiam mi alvenos en Tukstla, mi parolos kun ĉiuj korespondantoj de la periodicos, de la gazetoj, por ke tiu historio estu publikita. Se tio iam estos legebla en la gazetoj, via ago ne estos forgesita dumeterne. Gazetoj vivadas, eĉ se ĉiuj homoj iom post iom devas mortaĉi. Mi konas ĉiujn tiujn korespondantojn, kaj ili ĉiuj estas komplezemaj al mi.“
Oni ne supozu, ke don Gabriel estis tiom granda ŝtipkapulo, ke li serioze akceptus por si la rakonton, kiun la sekretario kvazaŭ jam varmigis por li. Li estis ja mem sekretario. Li mem sciis plej bone, kiel li kondutus dum tia okazaĵo, kia okazis en Pebvil. Kaj ke iu ajn sekretario, tute egale kiel li aspektis, tute egale, kiel li nomiĝis, egale, kiom ajn da revolveroj li portis zone, egale kiom ajn grandiozajn parolojn li sciis svingoplene disvastigi, en vero estus aginta tiel, kiel asertis don Abelardo, tion eĉ la arkiepiskopo de Meksiko ne povus enflustri sukcese al don Gabriel. Don Gabriel konis sin kaj li konis kelkajn dekojn da sekretarioj, kaj ke li mem aŭ nur unu alia el la dekoj estus escepto, pri tio don Gabriel ne vetus eĉ peson je cent pesoj.
Sed, ĉar li konis sin sufiĉe bone, tial li konis sufiĉe bone ankaŭ don Abelardon.
Kaj li prijuĝis lin ĝuste.
Don Gabriel post tiu interparolado estus ricevinta ĉion de la sekretario, la edzinon de la sekretario, la plej bonan ĉevalon kaj cent indiĝenojn por la monterioj, se don Abelardo povus libere disponi pri ili.
Don Gabriel ne estis en tiu loko por gluti kaj digesti la fanfaronaĵojn de la sekretario kaj laŭdi lin pli ol la nekonatan soldaton kaj fari al li kaŝitajn promesojn pri la prezidanteco de la respubliko, sed li estis tie por aĉeti indiĝenojn por la monterioj. Kaj kion li faris kaj diris, okazis pro tiu celo.
Ĝis tiam li ankoraŭ ne tute klare vidis kiel la indiĝenoj kuros en liajn vaste etenditajn retojn. Sed li jam havis ideon kaj planojn.
Li bezonis plu nur la alvenon de la soldatoj por povi komenci la laboron. Li esperis, ke la majoro kaj la coronel, la kolonelo, kiu alkondukis la soldatojn, estos alirebla al bonaj proponoj. Ankaŭ koloneloj estas homoj, kaj ankaŭ ili havas eterne monbezonojn. Kiu bezonas monon, tiu kutime ne tre zorgas sin pri la sorto de aliaj homoj, se tiuj sortoj iel ne interligeblas kun la solvo de la propraj financaj problemoj. Se tiuj sortoj eĉ rilatas al homoj, kiuj estas indianoj, kaj tial propre ne povas pretendi esti rigardataj plenrajtaj kiel homoj kaj traktataj kiel tiaj, jen la konscienco ne interesiĝas pri tio, ĉu tiuj estaĵoj havas sortojn ĉu ne.
Rimarkoj:
coronel = kolonelo.
la verdad es asi = por diri la veron.
periodico = gazeto.
Purisima = Purega Madono.
Don Gabriel kaj don Abelardo ĝuste matenmanĝis, kiam alvenis la taĉmento de kavaleristoj kun kapitano Primero kiel komandanto antaŭ la municipo.
La taĉmento por la rajdado tien prenis al si sufiĉe da tempo. La kapitano survoje haltigis kelkajn horojn por entrepreni ekskurseton al proksima ranĉo, ĉar tie vivas ranĉisto, kiu havas tre lindan nevinon, kiu ĝuste vizitis lin.
La kapitano havis la kutiman inteligentecon de oficiroj. Pro tiu inteligento li diris al si, ke la indiĝenoj povas atendi kaj, ke li renkontos ilin ankaŭ tiukaze, se li alvenos post du tagoj. La indiĝenoj ne forkuras, ĉar ili amas sian teron. Kontraŭe al tio ne estis tiel sekure, ĉu la nevino ankoraŭ morgaŭ ĉeestos, ĉar ŝi loĝas en Tapachula kaj povus esti, ke ŝi ne tiom longe estus plilongigonta sian tiean ĉeestadon.
La kapitano estis ne nur inteligenta, sed ankaŭ prudenta en surteraj aferoj, kiuj ne havas multan komunecon kun la kondukado de milito kaj kun la dresado de soldatoj. Li ricevis por la danĝera ekspedicio altajn tagsalajrojn, militpagon. Aliaj popoloj ofte militas kontraŭ siaj najbaroj por povi koncedi kaj pagi militsalajrojn al siaj oficiroj. Meksiko havas tiun avantaĝon nur en tre limigita mezuro. Tial militistaj ribeloj kaj indiĝenaj ribeloj devas helpi por povi pagi al la generaloj kaj al la ceteraj militistaj rangoj militsalajrojn. Se oficiroj ne povas ricevi ĉeokaze militsalajron aŭ se tiuj altigitaj salajroj ne estas almenaŭ daŭre bonŝance atingeblaj kun la helpo de kriantaj gazetartikoloj, tiukaze ili fariĝos acidaj kiel vinagro kaj eble eĉ enmiksiĝos per krudaj manoj en la politikon.
Oni tial ne enviu la kapitanon, ke li atentis pri sia avantaĝo kaj provis daŭrigi la ekspedicion kiel eble plej longatempe. Eĉ kvaronojn de tagoj oni pagis kiel tutajn tagojn. Se Pebvil ne havus telefonon, kiu ĉeokaze efektive foje serioze emis labori, la kapitano verŝajne farus grandan cirklon antaŭ ol li atingus la cellokon. Kaj li motivus la grandan cirklon per tio, ke li raportus, ke li devis plurfoje batali kontraŭ la indiĝenoj antaŭ ol li povis gajni la aliron al la loko.
Estas tute ne tiom malofte, kiom oni eble pensas en Gronlando, ke oficiroj liveras batalojn kontraŭ ribelaj indiĝenoj kaj banditogregoj, en kiuj ĉe tiu okazo multaj maŝinpafiloj kaj la aldona municio fariĝas la predo de la indiĝenoj aŭ de la banditoj, ĉar ŝanceliĝemas la milita bonŝanco. Sed la ĝeneralojn tiu ŝanceliĝanta kaj mistifika milita bonŝanco ne trafas, ĉar je la tago post la batalo alvenos la bandita gvidanto kaj pagos al la generalo konsiderindan sumeton por la konkeritaj maŝinpafiloj. La banditogvidanto aŭ la tribestro de la ribelemaj indiĝenoj scias ŝati la valoron de maŝinfusiloj. Krome donas la generalo al li kelkajn tagojn antaŭe la precizan informon, kiom la bandita estro devos pagi por la maŝinfusiloj, kiujn li konkeros en la batalo.
Paroli pri perfido de la patrio kaj pri disipo de ŝtata propraĵo estas malsprita en tia kazo, ĉar temas en tiu kazo nur pri etaj negocoj. Sur la batalkampoj en Eŭropo, kie oni batalas pri honoro kaj ŝtata konservado, laŭ la supozo de la ekscitemaj ordinaraj civitanoj, tiuj negocoj estas nur pli ampleksaj. Jen la diferenco. Kaj nur en tre fuŝitaj kazoj la ordinaraj civitanoj ekscias, se magnatoj vendas al fremdaj potencoj nafton, karbon, submarŝipojn, kanonojn, militŝipojn kaj kirasplatojn por tankoj je duono pli malkare ol al la propra amata patrolando. La ago de meksika generalo aspektas nur tial fia, ĉar ĝi estas honeste kaj tute malkaŝe praktikata kaj ĉar ĝi deruliĝas laŭ sumetoj, kiujn civitano ankoraŭ komprenas. Nur se la negocoj komenciĝas kun cent milionoj de dolaroj, konsistas la eblo, ja la certo, ke oni pretekstas ŝtatajn kaŭzojn por eviti ekzamenojn kaj procesojn. Ĉar tuj, se temas pri ŝtataj interesoj, oni ekskludas la publikon; kaj ĉar ĉiuj partoprenantoj sidas ĉe la sama manĝotrogo, inklude de la juĝistoj de la plej supra ŝtattribunalo, oni ne elbabilas ion. Oni ne forgesu en tia kazo, ke en tiaj negocoj kiuj komenciĝas je sumo, kiu ne estas pli malalta ol cent milionoj da dolaroj, funtoj aŭ markoj, nur tiaj personoj povas partopreni, kiuj rajtas laŭplaĉe premi je la sonorilbutono de la registaro.
La subranga kapitaneto de tiu ekspedicia taĉmento rigardis sin jam sur bona vojo, se li povis enspezi cent pesojn je rando de vojo. Se generalo kondukus la taĉmenton, jen don Gabriel verŝajne ne povus fari negocon pro la balotsistemo de la indiĝenoj.
La kapitano ordonis deseliĝon kaj transdonis la komandon al la serĝento Primero.
Don Abelardo kaj don Gabriel jam elvenis kaj salutis la oficiron.
La sinjoroj reciproke skuis forte la manojn. Ĉe tio jam ĉiu pensis, kiom li povus enspezi per la alia kaj pro la alia je certa maniero.
Indiĝena domservistino alportis kukurban pelvon kun akvo. Kaj la kapitano forlavis la polvon de si.
Poste li sekvis la inviton de don Abelardo por partopreni je la ĵus komenciĝinta matenmanĝo.
Tio estis tre bonvena al don Gabriel, ĉar dum manĝado, kaj precipe ĉe bona manĝo, negocoj pli glate deruliĝas ol en sekaj cirkonstancoj.
La caballeros ankaŭ tuj komencis veni al la kerno de la afero por ne disipi tempon per paroloj, kiuj enspezigas nenion.
„La loko ĉi tie ŝajne kvazaŭ formortis“, diris la kapitano.
„Vi pravas, kapitano“, respondis don Abelardo. „La viroj ĉiuj forkuris. Estas nur la inoj ĉi tie kaj la infanoj.“
„Ĉu vi scias, kiu mortbatis la indiĝenan estron kaj ties familion?“ demandis la oficisto.
„Ne, tion mi ne scias“, diris don Abelardo, „mi vidis de la pordo proksimiĝi la murdistojn. Sed ili kuris tiel rapide kaj tiom kunigitaj, ke mi ne ekkonis vizaĝojn. Ili ne portis ĉapelojn. Kaj ĉar la ĉapeloj estas la ununura signo, je kiu oni ekkonas la tribon, al kiu apartenas indiĝeno, mi eĉ ne povus diri kun certo, de kie venis la viroj. Mi estas konvinkita, ke la murdistoj ne apartenis al tiu ĉi nacio, sed, ke ili estis vokitaj ĉi tien nur por plenumi la ekzekuton. Tion la eminentuloj de la nacio faris kun intenco por deflankigi ĉiun suspekton de la nacio kaj por tiel malhelpi, ke tiel entrepreneblas laŭleĝa punekspedicio kontraŭ la nacio. Sed malleĝe ni ne povas entrepeni ion kontraŭ la nacio. Se ni respondecigus la nacion laŭ iu maniero sen scii certe, ke la murdistoj apartenas al la nacio, aŭ, ke la nacio dungis ilin, tiukaze ni agus neleĝe, kion povas pravigi nek mi nek vi nek la sinjoro guberniestro antaŭ la registaro.“
„Jen mi vere ne scias, kion fari ĉi tie“, diris la oficisto. „Min oni komandis ĉi tien, por ke mi kreu pacon kaj ordon. Sed estas eĉ ne unu viro ĉi tie renkontebla. La nova jefe laŭleĝe estas senkulpa, ĉar ni ne povas pruvi, ke li dungis la murdistojn; ni ankaŭ ne havas rimedon por havigi tian pruvon. Tute male, ni devas agnoski la novan jefe kiel pravigitan estron de la nacio, ĉu plaĉas al ni ĉu ne. Se ni ne rekonos lin, la homoj elektos lin denove kaj denove.“
„Tio ĉio estas prava, kapitano“, diris la sekretario. „Sed ni ne povas lasi la okazaĵon por si mem, ĉar ĝi estas ĝenado de la publika paco. Pro la aŭtoritato vi devas entrepreni ion por malkaŝi al la nacio, ke ili ne povas fari tion, kio plaĉas al ili kaj,ke oni devas obei la dekretojn kaj instrukciojn de la registaro.“
„Bueno“, diris la kapitano. „Muy bien, muy mucho bien. Pero, pero – jes, sed kion vi opinias, kion mi faru en tiu kazo?“
„Tion mi mem ne scias precize“, respondis la sekretario. „Se kelkaj viroj estus ĉi tie en la loko, jen ni povus ĉaskapti ilin kaj mortpafi kvazaŭ averte. Tio ĉiam havas efikon kaj ĝi montras al la nacio, ke regas ni kaj, ke havas ni la potencon sukcesigi la postulon de la registaro.“
„Mi troviĝas en aĉa situo“, diris la oficisto. „Mi devas skribi raporton al la ‚jefe de las operaciones militares‘, al la militista ĉefo de la ŝtato. Kaj tial mi devas fari ion ĉi tie. Mi ne povas formarŝi kaj raporti, ke mi trovis la lokon en paco kaj, ke mi faris nenion krom kampadigi miajn soldatojn ĉi tie kelkajn tagojn kaj poste ekmarŝigis ilin. Tio tre facile povas kosti al mi gravan admonon. Se vi nur povus diri al mi, kion mi faru. Vi konas la nacion kaj vi scias kiel oni instruu al ili la potencon de la registaro. Formarŝi sen fari ion ĉi tie, tio ridindigus nin. Jen la indiĝenoj supozus, ke ili estas la mastroj ĉi tie. Tion ni ne povas permesi.“
Nun don Gabriel enmiksiĝis: „Eble vi atendu tagon aŭ du tagojn, kapitano. Iafoje io tute per si mem rezultiĝas, se oni fidas al la tempo.“
„Tio estas bona“, diris la oficiro, „ni atendu foje, kio okazos hodiaŭ dum la tago aŭ morgaŭ.“
Post la matenmanĝo la kapitano provis ricevi konekton al la garnizono por havigi al si instrukciojn.
Oni diris al li, ke la generalo ordonis, ke li agu laŭ propra bontrovo kaj, ke li revenu tuj, kiam li estos certa, ke similaj okazaĵoj ne ripetiĝos plu.
Tiel la kapitano, juna viro, estis ŝarĝita per la plena respondeco kaj la generalo restis sen kulpo.
La caballeros ekde tiam pasigis la tempon per kartludado kaj drinkado.
La sekretario komisiis la anojn de la loko alporti provianton por la soldatoj.
Baldaŭ venis la inoj kun ovoj, kokinetoj, tortiljoj kaj fazeoloj.
La sekretario pagis kelkajn centavojn. Tiom malmulte, ke tio ne suferigis lin. Li jam sciis kiel li prikalkulos kun gajno tiujn eldonojn por la provianto de la soldatoj. La baza principo de la vivo estas, ke oni preterlasu neniun okazon enspezi ion. Okazoj ne havas alian taskon.
Ĉirkaŭ la kvara posttagmeze fine venis okazo, kiu helpis al ĉiuj tri sinjoroj turni sin la malfacilaĵoj, kiujn havis ĉiu el la triopo.
Dekkvar indiĝenoj, anoj de la nacio, proksimiĝis trans la placon por veni hejmen al sia barrio, kiu troviĝis oriente de la centrala loko.
Ili estis en Balun Canan pro la kristnaska foiro, kie ili vendis felojn, porketojn, petatojn kaj lanon kaj aĉetis varojn por la enspezoj, kiujn ili bezonis en sia dommastrumado kaj por la laboro sur la kampoj.
Pri la aferoj, kiuj okazis je la novjara tago, ili estis tute senkulpaj, ĉar ili ja ne troviĝis en la loko. Ili ankaŭ ne sciis ion pri tiuj okazintaĵoj, alie ili tute certe ne estus marŝintaj tute senkaŝe trans la placon. Kaj tute evidente ili survoje renkontis neniun, kiu avertis ilin ne tuŝi la centralan lokon. Ili iris trans la altaĵojn, ĉar tio estis la plej mallonga vojo al la municipo. Se ili estus irintaj alian vojon, ili sufiĉe frue estus vidintaj kampadi tie la soldatojn.
La ĉeesto de soldatoj estas ĉiam suspektiga. Ĉie surtere. Kaj ĉu oni estas civilizita eŭropano, ĉu parte civilizita indiĝeno, oni en ambaŭ okazoj instinkte evitas iri sur vojo, sur kiu iras soldatoj, kaj oni agas bone tiel.
Tute speciale en Meksiko ĉiu estas memgardema rilate al soldatoj. En Meksiko ne estas deviga militservo. Sed en revolucioj kaj militistaj ribeloj okazas milfoje, ke senkulpa viro, kiu iras trankvile sian vojon, estas kaptita de soldatoj kaj devige enigata en trupon por batali pro io, kio ĵus plaĉas al Fortuno pri li, aŭ por la federacia registaro aŭ por ribelema generalo aŭ por la gvidanto de granda banditogrego. Se li falas en batalo en la manojn de la kontraŭulo, oni aŭ pafmortigas lin pro perfido aŭ oni envicigas lin en la trupon de la kontraŭulo por esti pafmortigita ĉe nova ŝanĝo de la batala bonŝanco de la antaŭa trupo pro perfido kaj dizerto. Se tiu varbado povas okazi eĉ al meksikanoj kaj sufiĉe ofte al fremduloj, al usonanoj aŭ al britlandanoj, tiukaze tiom pli al indiĝeno, kiu estas rigardata kiel senmastra homa feĉo de ĉiu, kiu renkontas lin.
Sed kiam la indiĝenoj survoje transiris la altaĵon, ili estis tuj tiom proksimaj al la starigita gardulo, ke ili ne plu povis retiriĝi. Tio levus la suspekton de la gardulo kaj li tuj pafus al la indiĝenoj. Kaj ĉar la soldatoj havis ĉevalojn, oni rapide kaptus ĉiujn indiĝenojn.
Tial la viroj iris trankvile sian vojon en la direkto al la municipo. Ĉar ili pace proksimiĝis al la municipo, la soldatoj lasis preterpasi la homojn trankvile sen aresti ilin kaj konduki ilin al sia ĉefo.
La kaŭzo, kial la viroj ne elektis la vojon trans la centralan lokon, estis ne nur sole tiu, ke la vojo havis la plej malgrandan distancon al ilia barrio, sed ankaŭ ĉar kelkaj viroj devis plenumi negocan aferon ĉe la sekretario.
Unu el ili kunportis leterojn de poŝtejo. Alia devis sciigi mesaĝon de komercisto al la sekretario. Kroma viro ricevis de la sekretario la komision aĉeti por li en Balŭn-Canan kelkajn aĵojn, kiujn li nun volis transdoni. Kaj la plimulto de la homoj volis uzi la okazon por ankoraŭ ĝustatempe pagi ion pagendan al la sekretario, kion ili tiumomente povis fari, ricevintaj en Balŭn-Canan kontantan monon por siaj produktoj.
Sed ĉiuj havis la intencon ripozi en la ombro de la municipo, kirladi sian posolon, fumi cigaredon kaj eble aĉeti glaseton da komiteko de la sekretario. De la municipo ili havis ja ankoraŭ marŝon trihoran antaŭ si.
La caballeros starigis tablon en la portiko de la municipo. Tie ili sidis kaj ludis kartojn, dum la botelo kun komiteko staris sur benketo en facile atingebla proksimeco.
La indiĝenoj proksimiĝis. Ili deĵetis siajn pezajn pakajojn kaj iris proksime al la fostoj de la portiko, kie ili ĝentile restadis starante por atendi ĝis la sekretario trovos ĝin konvena paroli al ili kaj demandi, kion ili celas.
Ili salutis lin kaj ambaŭ aliajn sinjorojn, ĉiufoje metante platan manon al sia kapo, kaj tiam kliniĝante etendis la platan manon al ĉiu salutato.
La sekretario diris al ambaŭ kunludantoj: „Con su permiso, caballeros“, li ekstaris kaj iris renkonte al la viroj.
Li invitis ilin veni en la laborĉambron por fini la komisiojn.
La indiĝenoj transdonis la leterojn kaj la menditajn varojn, kaj tiuj, kiuj devis pagi ŝuldon al la sekretario,
Dum tiu tempo don Gabriel kaj la oficiro estis solaj en la portiko.
Ili disetendis pro enuo siajn membrojn, rigardis trans la placon, enverŝis novan komitekon kaj ekbruligis cigardeon por si.
Ili leĝere leviĝis, tretadis per la piedoj sur la planko por movi la piedojn kaj ree sidiĝis.
Tiam don Gabriel komencis paroli: „Aŭskultu, kapitano, jen bonega eblo por vi por fari ion. La okazo, kiu nun kaj ĉi tie ofertiĝas, ne revenos. Se vi kun via taĉmento iros en la barrios, vi trovos eĉ ne unu viron. Tio disvastiĝas kiel kanonpafo en la tuta nacio, ke vi, kapitano, kun via taĉmento marŝas al ĉiuj kvartaloj por tie elkonduki homojn kaj puni ilin. La plej bona, kion vi povas fari, kaj la sola eblo estas, ke vi arestos ĉi tiujn dek kvar indiĝenojn kaj kondukos ilin kiel kaptitojn al la garnizono.Translasu tion tiam al la generalo aŭ al la tribunalo, kion ili faros kun la kaptitoj. Sed vi tiukaze almenaŭ ne tute vane venis ĉi tien por krei pacon.“
„MaraviUoso“, vokis la kapitano. „Tio estas bonega ideo de vi, don Gabriel, caray. Nenio estas pli bona en la mondo ol tio. Vi pravas, mi translasos tion al la generalo, kion li volas fari kun la homoj. Kaj mian haŭton sekve povos grati neniu. Mi divenas, ke vi iam estis bona sekretario. Vi scias kiel trakti tiajn aferojn.“
La kapitano alvokis la serĝenton kaj ordonis al li, ke li arestu la homojn, tuj kiam ili ĉiuj estos ree kune, kaj se ili estos finintaj siajn negocojn kun la sekretario.
Oni metis la dekkvar indiĝenojn en la karceron, kiu havis sufiĉe da spaco por enloĝigi maloportune kvar personojn.
Rimarko:
caray = fulmotondro!
La tago finiĝis kaj la cabbaleros kunsidis ĉe la vespermanĝo.
Jen diris don Gabriel, kiam la teleroj estis forportitaj de indiĝena knabineto: „Oni povas fari kun la kaptitoj ankoraŭ ion alian, kapitano.“
Don Gabriel antaŭ la vespermanĝo, kiam la kapitano okazigis la vesperparadon kaj elserĉis la gardistojn por la nokto, jam priparolis ĉion kun don Abelardo, kio estos necesa, kaj li ricevis ties konsenton sen tio, ke la kapitano sciis ion pri tio.
„Kion vi opinias, don Gabriel“,demandis la kapitano, „kion mi faru kun la prisoneros, kun la prizonuloj?“
„Kunpreni la homojn“, klarigis don Gabriel, „tio povus havigi malfacilaĵojn. Ili survoje eble forkurus. Povus okazi, ke la tuta nacio atakos vian taĉmenton por liberigi la homojn, kaj tiam nek vi nek iu el viaj soldatoj restos vivanta.“
„Eble tio pravas“, respondis la oficiro pripenseme.
„Kaj kion oni faros kun la homoj en Jovel? Nenion“, respondis don Gabriel al si mem. „Oni liberigos ilin, ĉar ili povas pruvi, ke dum la ribelo ili ne estis en la loko. Ili estis en Balŭn-Canan, pri tio ne ekzistas dubo. Jen la tuta peno ĉi tie do estus vana. Mi nun konsilas, ke vi tuj mem verdiktu la kaptitojn ĉi tie.“
„Sed mi ne havas la rajton mortpafi ilin“, la kapitano interdiris.
„Ĝuste tial“, diris don Gabriel, „ĝuste tial, ĉar vi ne havas la rajton pafmorti la homojn, tial vi povas fari ion alian, kio estas same tiel efika. Punu la kaptitojn per sufiĉe alta monsumo. Ĉar la homoj apartenas al la nacio, kiu ĉi tie faris la masakron aŭ ordonis ĝin, la nacio transprenos la monsumon. Ĉiu unuopulo de la nacio devas kontribui sian parton por transpreni la monpunon de tiuj homoj. Per tio ĉiu el la nacio estos trafita kaj la nacio lernos, ke ĝi ne povas ludadi kun la registaro.“
„Tio estas ĝusta“, opiniis la oficiro. „Kion opinias vi pri tio, don Abelardo? Vi estas ja ĉi tie la sekretario kaj viaj vortoj ja gravas pri tio.“
„Mi havas la opinion“, respondis la sekretario, „ke la propono de don Gabriel estas la plej bona, kiu eblas en tiu ĉi kazo. Per monpuno oni trafas la homojn pli forte ol per pafmortigo aŭ prizono. Pafmortigo aŭ prizono tute ne impresas ilin, tio estas sen efiko. Mi scias tion pro sperto. Kaj mi pensas, ke mi ĉi tie estas sufiĉe longe sekretario por scii, kiel oni traktu la homojn por devigi ilin al agnosko de la registaro.“
„Se vi havas tiun opinion, don Abelardo“, diris pri tio la kapitano, „tiukaze mi povas ekagi. Al mi oni ordonis, ke mi interkonsiliĝu kun vi pri taŭgaj punoj kaj preventaj striktaj reguloj pri estontecaj ribeloj kaj sekvu al viaj proponoj tiom longe, kiom ili estas akordigeblaj kun mia militista ekspedicio.“
„Bone do“, diris nun don Gabriel. „Pri la principo ni do interkonsentiĝis. Ĉu ni nun povos paroli pri la detaloj? Mi proponas, ke por ĉiu prizonulo estu fiksata monpuno je cent kvindek pesoj. Sed ni ĉiuj devas vivi. Ankaŭ vi, kapitano. Ni diru do, ke vi ricevu po kvindek pesojn el ĉiuj cent kvindek pesoj, kiujn ni ne metos en la kalkulon. Tio restas ĉi tie inter ni, caballeros. Kvindek pesoj restu por ni ambaŭ, por don Abelardo kaj por mi. Kaj kvindek pesojn por ĉiu viro vi kunprenu al via ĉefo, al la generalo. Ni ĉi tie skribos sur ĉiun punkvitancon kvindek pesojn.
La uloj ja ne scias, kiom grandan sumon ili subskribas kaj la generalo neniam havos la okazon pridemandi la ulojn. Li ne enmiksiĝas pri bagateloj tiaj, kiaj estas la pridemandado de indiĝenoj, kiuj ne regas la hispanan. Krome ni tiujn virojn tuj forigos el la vilaĝo, tiom malproksimen, ke neniu povos pridemandi ilin.“
„Kiel forigi ?“ demandis la oficiro.
„Mi simple kunprenos ilin al la monterioj, kie ili povos forlabori la monpunojn. Antaŭ ol ili revenos de tie, la garnizono en Jovel dekfoje estos ŝanĝinta la garnizonan komandanton.“
Don Gabriel kapablis klarigi tion tiel bone, ke la kapitano lernis rigardi ĝin kiel la plej bonan solvon de la komplika tasko de la punekspedicio.
La oficiro ne estis fripono, li estis nur en eterna bezono de mono, tio estis la malavantaĝo de lia vivo. Mono estis al li same tiel bonvena kiel al ĉiu alia homo, kiu havas pli elspezojn ol enspezojn.
Kiel vere bona kaj taŭga oficiro li konis la karakterajn ecojn de siaj superuloj bonege. Bonega sciado kaj ĝusta karaktera prijuĝado de superuloj helpas certe al pli da subuloj transsalti rangoŝtupojn kaj por ricevi privilegiajn postenojn en la armeo, en la ministerioj kaj en la ambasadorejoj ol iuj aliaj scioj kaj konoj, eble eĉ la profunda scio de militistaj sciencoj. Koni siajn superulojn bone kaj juĝi ilin bone, estas centfoje pli grava por rapida rangaltigo de oficiro ol admirinda kuraĝo antaŭ la malamiko aŭ la aŭdaca konkero de kirasita fortikaĵo. Oficiroj, kiuj havas fajnajn antenojn por siaj generaloj, tute ne havas okazon konkeri fortikaĵojn aŭ remparojn, ĉar ili proksimiĝas ne sufiĉe al la malamiko. Ili estas pro siaj specialaj konoj multe pli gravaj malproksime de la fronto. Kaj ĉar milito estas ja negoco kiel ĉiu alia, tial en tiu afero ne kaŝiĝas io, kion oni povus deklari kiel malindan agon de oficiro. Tiom pli, ĉar ĉiuj armeoj surtere havas la saman opinion pri tio, kio estas necesa por povi diri pri viro, ke li estas bonega oficiro.
Ĉar la kapitano tre bone konis sian generalon, li konis ankaŭ ties vivbezonojn. Kaj faciligi al sia generalo la vivbezonojn, tio estis lia devo kiel subulo.
Al la generalo kvindek pesoj dekkvarfoje estas multe pli bonvenaj ol dekkvar pedikohavaj indiĝenoj, kiuj estis konduktaj al li kiel prizonuloj.
La kapitano certe konsciis, ke la komandanto publike laŭdos lin, ĉar li finis la punekspedicion tiel efike kaj taktoplene.
La ŝtatkason oni kompreneble ne forgesis ĉe tiu banka transakcio. Indiĝenoj pro publika ĝenado de la ordo kaj pro endanĝerigo de la publika paco en lando estis ŝarĝitaj per monpunoj.
Ĉe la jarfina kalkulado de ŝtatbuĝeto poste aperis la monpunoj:
Dek kvar indiĝenoj, habitantes del Districto Pebvil, pro ĝenado de la ĝenerala paco punitaj per 1,50 pesoj.
La publiko, tiel kiel precipe la raportistoj de la grandaj usonaj gazetoj ne povis skribi, ke la povraj indiĝenoj en Meksiko estas punataj severe, se ili estas verdiktataj pro tia grava delikto, kiel estas la ĝenado de la ĝenerala paco, nur per pagado de unu kaj duono de pesoj. Registaro, kiu punas ribelemajn indiĝenojn tiel milde, akiras al si la reputacion, ke oni povas nomi ĝin alte civilizita kaj justa registaro, ĉar ĝi havas komprenon kaj kompaton kun la povra homa frato, nomata indiĝeno.
La kapitano, pri kiu oni pensis ĉe la kalkulado de monpuno tiel bone antaŭzorgeme, ne penis pensadi pri eraro en la kalkulo.
Tiu eraro estis negrava. Ĝi signifis nur, ke la nacio ne ricevis okazon dispartigi la punon de la dek kvar senkulpaj viroj inter la popolkunuloj. Ĉu la nacio faris tion aŭ ne, ne havis influon al la sorto de la dek kvar kaptitoj. Tiuj dek kvar viroj estis forkondukataj de don Gabriel al la monterioj, kie ili devis forlabori siajn monpunojn kaj la kostojn de la agento.
Por don Gabriel nur sole tio estis grava, ke li ricevis dek kvar centprocente sanajn, junajn kaj ursofortajn virojn por la monterioj.
Oni prezentis la kaptitojn je la sekva tago.
La kapitano klarigis al ili, kun la helpo de don Gabriel kaj de don Abelardo, kiu interpretis, ke ĉiu el ili estas verdiktita pro la murdigo de la indiĝena jefe kaj de lia familio per cent kvindek pesoj da punmono kaj, ke ili, ĉar ili ne posedas la monon, devas sekvi don Gabrielon kiel kontraktlaboristoj en la monteriojn. Oni minacis ilin, ke tiukaze, se ili forkuros, ne nur ili mem estos mortpafitaj, sed ankaŭ iliaj filoj kaj iliaj patroj.
Agnoskinte la kontraktojn kiel laŭrajtajn, la dek kvar indiĝenoj ricevis nun la permeson iri en siajn kvartalojn, por adiaui siajn familiojn kaj teni sin pretaj por tiu tago, je kiu ili devos komenci la marŝon al la monterioj.
Ili rigardis tion kiel grandan bonŝancon, ke ili, por ribelo, kiujn ili ne faris, elvenis tiel malkare. Kaj ili dankis por tio kun kliniĝoj al la kapitano, al don Abelardo kaj al don Gabriel.
Meksiko estas civilizita lando. Tial ĝi havas ankaŭ regulatan tribunalan ordon kun pluraj apelaciaj instancoj. Sed pri tio la indiĝenoj sciis nenion. Neniu diris tion al ili. Kaj neniu diris al ili, kiel ili devus trakti tiujn instancojn. Por tio ili bezonus licenciados, advokatojn.
Kaj advokatoj povas fari nenion por nenio, tiel, kiel ankaŭ la advokatoj en aliaj landoj ne povas fari tion. Tion ankaŭ la edzinoj de la licenciados ne permesas.
La nacioj, aŭ pli precize dirate, la gvidantoj de la nacioj, subskribas packontraktojn kaj gravajn militistajn liveradojn. Plenumi tiujn kontraktojn kaj tiujn liverojn, tion oni translasas al tiuj, kiuj ne povas politike influi tiujn kontraktojn, nome al la simplaj laboremaj civitanoj, al la proletaro kaj al la indiĝenoj, kiuj estas senrajta posedaĵo. Tio estas la rekonata sistemo de ĉiuj civilizitaj landoj, ĉu ili situas en Eŭropo, en Azio aŭ en Ameriko .La geografia situo de la landoj estas nur hazarda.
La kapitano ankoraŭ je la sama tago formarŝis kun sia taĉmento. Li bezonis por la remarŝado al la garnizono tri tagojn, ĉar li restadis du tagojn sur la ranĉo, kie linda kaj bone kreskinta nevino de la ranĉisto faris viziton.
Li promesis al la nevino oran brakhorloĝon, se ŝi sola aŭ kun sia onklo venus je unu tago aŭ je du tagoj al Jovel por danci tie kun li en la kazino.
La nevino ne forgesis transpreni la oran horloĝon ĉe li, kiam ŝi troviĝis en la revojaĝo al Tapachula.
Ŝi restadis plenan tagon kaj ankoraŭ pli plenan nokton sola en Jovel. La onklo ne havis tempon restadi dum pli longa tempo en Jovel, ĉar atendis lin grava laboro en lia ranĉo. Tial li konfidis la nevinon al la protekto de edziniĝinta fratino en Jovel.
Ĉar la kapitano ses semajnojn poste edzinigis la nevinon, ne elkreskis plia malbono el la ora brakhorloĝo.
Lia generalo promesis zorgi por tio, ke li estos promociita post du monatoj en al rangon de majoro. Kaj la generalo plenumis sian promeson. Kiam don Gabriel estis certiginta la kontraktojn per garantiuloj kaj kun la aŭtoritato de la sekretario por la dek kvar indiĝenoj, kiuj krucis hazarde lian vojon, li foriris por viziti la bienojn por aĉeti peonojn kun ŝuldoj, kies bienuloj bezonis monon.
Don Gabriel estis senkulpa pri ĉio, kio okazis. Estis la monterioj, kiuj voris kaj digestis centope indiĝenojn, por ke la civilizitaj civitanoj kaj civitaninoj en Usono kaj en Eŭropo povu ricevi mahagonmeblojn kaj la bankieroj kaj industriaj dioj mahagonajn skribotablojn.
La tuno da mahagonligno kostis en la haveno de Nov-Jorko inter sepdek kaj cent dudek dolaroj, laŭ la moviĝoj de la merkato.
Ĉe tiaj prezoj oni ne rajtas trakti tiom skrupule la tielnomatajn homajn rajtojn de indiĝenoj kaj similajn bombastajn frazojn pri la homa kunfrato kaj la respekto de la homa digno. En la ordigataj deruliĝoj de negoco, kiu ebligu gajnon, oni ne pensu pri la pravigiteco aŭ nepravigiteco de alte flugaj diroj kaj pri la ideoj de la plibonigado de l‘ mondo. Tion oni translasu al idealistoj, kiuj estas pagataj uzi tiajn frazojn en filmoj, en kiuj la ploroglandoj devas esti malstreĉitaj, por tintiligi la kasojn.
Azeno estas tiu, kiu havas la potencon kaj ne uzas ĝin je sia avantaĝo. Neniu donas ion al iu, kaj se oni bankrotiĝas en entrepreno, la kreditoroj kraĉas al la vizaĝo de la bankrotiĝinto. Ja ne lasu timigi vin. Kaptu, kiam kaj kie io kapteblas! La balanco estas reordigita en la opero kaj en la Paska diservo,kie oni preĝas pri la releviĝo de la Savonto de l‘ homaro. La eklezio ne volas postresti kun malplenaj manoj. Per konsciencriproĉoj, kiuj propre premsufoku la gorĝon, oni ne povas enspezi dolarojn. Ke dolaroj pluvu de la ĉielo al la tero oni ne atendu. Mankas la ekzemploj por subteni tiajn esperojn. Dolarojn oni devas perlabori per streĉa laboro. Multaj manoj kaj cerboj devas diligente agi antaŭ ol oni povas ensakigi cent dolarojn por unu tuno da mahagono. Kaj se neniu elhakas mahagonon en la praarbaroj de Ameriko kaj neniu flosigas la elhakitan mahagonlignon sur la praarbaraj riveroj, tiukaze ne ekzistas mahagonŝrankoj kaj ornamitaj mahagonkestetoj. Malmultekostan mahagonon kaj samtempe la protekton de senkulpaj indiĝenoj, kiuj estas je miloj la viktimoj en la ĝangaloj favore al la mahagono, oni ne povas havi. Aŭ tio aŭ tio. Aŭ malkara mahagono aŭ respekto de la digno de l‘ indiĝeno. Ambaŭ aferojn samtempe la aktuala cvilizacio de la nunaj vivantaj homoj ne permesas, ĉar la konkurenco, bredita ĝis la ekstremo en la nuntempa civilizacio, ne eltenas tion. Kompaton, jes ja, kun ĝojo kaj kun plena kristana koro, sed la dolaron oni ne rajtas endanĝerigi pro tio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.