La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() REGISTRAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La granda sufero de don Gabriel estis tiu, ke la lernejo ne enspezigas ion.
En la kuro de la multaj semajnoj, kiujn li jam pasigis tie en la loko, li sukcesis fari diversspecajn negocojn helpe de sia aŭtoritato.
Kromimpostojn por komercistoj, kromimpostojn por brutoj, kiujn la indiĝenoj buĉas en la loko, kromimpostojn por brutaĉetistoj, kromimpostojn por familiaj festoj, kiujn la indiĝenoj de la loko festis por si mem. Monpunojn por importita brando, kiun indiĝenoj portis hejmen, se ili estis en urbo sur la foirplaco kaj poste lasis kapti sin de don Gabriel aŭ, se oni renkontis ilin, dum ili ebriis.
Don Gabriel kiel sekretario ne havis la intencon pasigi sian tutan vivon en tiu de l‘ mondo forgesita loko. Lia tasko estis tiom rapide, kiom eblas, riĉiĝi tie kaj poste aĉeti grandan bienon aŭ malfermi brandofabrikon en iu urbo.
Oni ne tentu kaj mistifiku Dion, kiu havigas oficon al oni. La grandan gracon montritan al viro, kiu ne estas inda paŝi antaŭ la vizaĝon de la plej alta Dio, li eluzis je sia propra bonfarto kaj lerte aplikis sian funton, por ke ĝi fariĝu tuno. Sed don Gabriel estis malriĉa je ideoj, kiuj povus konduki al sukceso.
Sed jen okazis, ke vizitis lin je la ĝusta tempo lia pli juna frato Mateo.
Don Mateo ne tute libervole vizitis lin. Li ne sentis tro da inklino al don Gabriel, kaj ĉu don Gabriel bone fartas aŭ malbone, tio ne multe interesis lin.
Mateo ĉiam havis multe da bonŝancoj. Aŭ por priskribi tion pli precize, ĉar feliĉo apenaŭ difineblas: Li havis la kapablon ĉiam elserĉi nur tiajn amikojn, kiuj povus esti utilaj al li persone.
Pro tiuj rilatoj li tralaboradis sin tra tuta vico de ŝatataj postenoj: poŝteja estro en malgranda loko, kontrolmarkisto, akridokomisaro, buĉbruta inspektisto, foirplaca kontrolisto.
De tiu ĉi lasta posteno li faris grandan salton al unu el la plej strebataj oficoj, kiuj ekzistis sub la diktaturo: Impostinspektisto.
Por neniu ofico, eĉ ne por tiu de lerneja estro aŭ de komisaro de la publika saneca higieno necesis iuj scioj. Analfabetoj povis esti generaloj. Iu, kiu sciis la efikon de ricinoleo kaj kiu certe sciis, ke la plejmulto de la homoj havas la koron sur la maldekstra flanko, povis esti armea kuracisto kaj donis al si la titolon de medicina doktoro. La oficoj ne estis por tio, ke ili servu la popolon, sed ili ekzistis trovi postenon por tiuj, kiuj rigardis Don Porfirion kiel la plej grandan ŝtatestron de la lastaj kvar jarcentoj aŭ por teni plenŝtopitaj la monujojn de tiuj, kiujn oni timis, ĉar ili povus fariĝi maloportunaj al la reganta kliko, ĉar ili estis membroj de tre riĉaj multinfluaj familioj.
Se oni supozis pri impostinspektisto, ke li nun sufiĉe longe havis la oficon por povi meti sufiĉe da mono flanken kaj, se li ne petis eksplicite pri sia eksiĝo post kelkaj klardiraj avertoj por translasi la lokon al alia strebemulo, jen okazis sufiĉe ofte, ke la viro estis tirata en kverelon, kutime je festo, kiam oni trinkis multe. Oni intence ofendis la viron ĝis li elŝiris pro ekscitiĝo la revolveron. Post tio li estis pafmortigita de tiuj kiuj staris prete, ĉar necesis memdefendo. Tiel la posteno fariĝis disponigebla; kaj ne malofte ĝuste tiu, kiu pafis, ricevis tiun postenon. Ĉar ĉiuj, la juĝistoj, la ĉefo de la polico, la urbestro kaj atestantoj, apartenis al la kliko de tiu, kiu ricevu la postenon, tial la murdo estis forgesita post la pompa enterigo de la imposta inspektisto, kiu mortis tiel malbonŝance kaj bedaŭrinde. La nova imposta inspektisto aranĝis grandan bankedon kaj elegantan societan balon.
Imposta administranto ricevis sufiĉe grandan salajron. Sed tiun li rigardis nur kiel krommonon. La enspezoj, pro kiuj la ofico estis tiel avidata, estis de alia speco.
Li ricevis konsiderindan procentparton el ĉiuj enspezitaj impostoj. Tion la dikaturo tiel ordonis, por ke la impostadministrantoj havu intereson je la negoco kaj, por ke oni elvringu ĝis trans la lasta limo el la komercistoj ĉion, kio iel ajn elvringeblas de ili. Antaŭ ol entreprenema fabrikisto povis teksigi mil metrojn da kotonlana ŝtofo, li devis jam pagi la valoron de dudek kvinmil metroj je licencaj kotizoj kaj impostoj. La registaro ne havis intereson pri tio, ke meksikanoj starigu propran industrion en la propra lando. Estis pli oportune enspezi altajn doganojn por la importo de varoj el fremdaj landoj kaj konservi al si la bonvolon de usonaj, francaj kaj anglaj eksportaj firmaoj, por pruvi per altaj importkvantoj, ke la dikaturo kreis oran eraon.
Ligita al la ofico de imposta administranto estis ankoraŭ aliaj grandaj enspezoj.
Kiel supre en la registaro estis nur diktatoroj, estis ankaŭ malsupre en ĉiuj oficoj nur diktatoroj. La imposta administranto havis la rajton fiksigi la alton de la impostoj por ĉiu komerca branĉo kaj por ĉiu metio kaj por ĉiu alia enspezo. Tio por si mem rajtigeblis. En tia granda lando la impostaltoj ne reguleblas per leĝoj. En la distriktoj, kiuj malproksimis de fervojoj kaj stratoj, la transportkostoj estis pli altaj, en aliaj distriktoj la prezoj por nutraĵoj estis altaj, en aliaj ili estis malaltaj, en iu loko la salajroj kaj ĝeneralaj negocaj kromkostoj estis malaltaj kaj en alia loko altaj.
Se la impostregularo de la ŝtato ordonis, ke brandofabriko laŭ la proksimuma fabrikata kvanto devas pagi ducent pesojn da impostoj ĉiumonate, la imposta administranto fiksis tiun imposton pro kiu ajn kaŭzo je kvarcent pesoj. Tiam la fabrikisto vizitis lin. La fabrikisto ĵuris, ke li ne povas pagi tian imposton. La vizito finiĝis per tio, ke li donis al la imposta administranto mil pesojn, pro ties konsidero, kaj la imposta administranto pro tio fiksis la imposton nur je ducent kvindek pesoj ĉiumonate. En tiu kazo li eĉ havigis al si bonan reputacion, ĉar li favore al la ŝtato elvringis kvindek pesojn pli en ĉiu monato ol propre kutime estis pagende.
La fabrikisto helpe de leĝoj kompreneble povis kontesti la altan imposton. Sed unue li devis pagi la fiksitan imposton por jaro aŭ eĉ pli da tempo, ĉar pasis nenombreble multaj monatoj antaŭ ol la plej supra impostoficejo decidis ion. Eĉ, se la impostoficejo decidis je lia favoro, tamen daŭrus ankoraŭ jaron aŭ eĉ pli longe antaŭ ol li rericevus la monon tro multe pagitan. Ĉar la fabrikanto devus pagi ĉiujn kostojn de la arbitracia procedo, kaj li je la lokoj, kie oni faris la decidojn, devus pagi advokatojn, la kostoj vorus la plej grandan parton de la tro multe pagitaj impostmonoj, tiel, ke tiu sumo, kiu fine retrovus la vojon en liajn manojn, apenaŭ indus la penon kunpreni ĝin.
Kutime aldone estis tiel, ke fabrikanto pagis malpli da impostoj ol li fakte estis devigita pagi. Kaj ĉe la arbitracia procedo tio malkaŝiĝus, ĉar oni farus postkontrolon.
Pro tiuj kaŭzoj estis ĉiam la plej simpla afero por ĉiu imposta paganto interkonsentiĝi kun la imposta inspektisto kaj doni al li okazon enspezi ion. Tio estis ĉiam pli malmultekosta kaj pli sekura.
Tial estis facile kompreneble, kial la ofico de imposta inspektisto estis tiom dezirata kaj kial kanditato por tiu ofico ne hezitis helpi transigi en la alian mondon la ĝistiaman enhavanton de la posteno, se tiu je fiksita tempo ne libervole volis retiriĝi.
Estis nur tre eta urbeto, en kiu don Mateo kun la helpo de multinfluaj amikoj ricevis tiun impostan postenon. Sed por li, kiu havis krome nenion, eĉ tiu eta posteno estis sufiĉe bona por kontentigi lin. Tiel, kiel por don Gabriel la posteno kiel loka sekretario, kiom ajn eta ĝi estis, donis la okazon ree bone surpiediĝi.
Kaj tiam iutage revizio anonciĝis, sed mankis al don Mateo pli ol tri mil pesoj en la kaso.
Li provis pruntepreni la monon de diversaj personoj, sed tio malsukcesis. Venis en lian kapon stranga elirvojo. Tia elirvojo, kvankam stranga, tamen ofte kaj ankaŭ aliloke estas uzata.
Don Mateo forrajdis al malproksime situanta loko, kiu troviĝis en lia imposta distrikto, por tie kolekti impostojn. Je la dua tago post tio li revenis sen ĉevalo, taŭzita kaj ĉifonita kaj kun vundita brako pro pafo. Li iris al la polica ĉefo kaj klarigis, ke lin rabe atakis je la hejmiro banditoj, kiuj forprenis la tutan monon, kiun li havis ĉe si, pli ol tri mil pesojn.
Lia ĉevalo retroviĝis en la nokto sur lia paŝtejo, per si mem, kun sangomakuloj sur la selo.
Ĉe la revizio la kaso tamen ne estis en ordo. Li ne estis sufiĉe prudenta por povi lerte kamufli, ke tiuj tri mil pesoj rabatake forprenitaj de li, kaj kiujn li antaŭe laŭdire enkasigis en tiu loko, ne estas identaj kun la tri mil pesoj, kiuj mankis en la ĉefa kaso. Sed la reviziaj oficistoj, kiuj komprenis preskaŭ nenion pri librotenado kaj ankaŭ nur tial fariĝis reviziaj oficistoj, ĉar ili havu postenon kaj alian ne povis okupi, ne trovis la fadenon en la afero por klare pruvi la defraŭdon al don Mateo. Ili kontentiĝis per la aserto, ke la rabitaj tri mil pesoj estis la samaj tri mil pesoj, kiuj mankis en la ĉefa kaso.
Ĉar unu el tiuj reviziaj oficistoj havis amikon, al kiu li devis montri sin dankema, kaj al kiu li jam delonge promesis oficon, li uzis la okazon por proponi al don Mateo libervole eksiĝi de la posteno.
Don Mateo sufiĉe bone komprenis la konsilon kaj li petis pri la eksiĝo.
Ekde tiu tempo li ne havis okupon. Li vagadis en Balŭn-Canan, havis kverelojn kun inoj, provis kelkajn negocojn pri la vendado de domoj kaj ranĉoj, komercis kun ĉevaloj kaj muloj kaj subtenis siajn amikojn en la batalo pri oficoj en la komunuma administrejo kaj en la distrikto, ĉiam esperante, ke tiukaze, se iu el liaj amikoj ekoficistos, ankaŭ por li ree posteneto devus esti havigebla.
Pro drasta kverelo pri la nova kandidateco por la prezidanteco de la komunuma administrejo, ekokazis pafadoj inter la klikoj; kaj don Mateo malbonŝancis per tio, ke li brulmarkis la dekstran kruron de la polica ĉefo apartenanta al la alia partio por la nova kandidato, per kuglo el kvardek-kvin-kalibra pistolo. Sed la plej granda malfeliĉo estis, ke, kvankam ĉiuj aliaj kugloj interpafitaj en tiu kverelo, ne identigeblis rilate la originan pafinton, la polica ĉefo sciis kun certo, kiu brulmarkis lin per la kvardekkvin-kalibra kuglo. Kaj ĉar la partio de la polica ĉefo tiumomente havis la potencon, al don Mateo ne restis io alia krom pretiĝi por vojaĝo interne dum horoduono, tiam ankoraŭ en la sama nokto li sidis sur ĉevalo, kovrata de siaj amikoj endorse, kaj survojiĝis al Gvatemalo.
Ĝis la lago de Tsiscao la vojo estas ja bona, sur la meksika flanko ĝi estas sesdek kilometrojn longa, por la persekutantoj same tiom, kiom por la persekutato. Sed post la lagoj komenciĝas diodamnita ĝangala vojo ĝis la unua loko en Gvatemalo.
Estis tiu ĝangalo, kiun don Mateo timis.
Ĉar ĉiu, kiu en tiuj distriktoj faris stultaĵon kaj devas fuĝi pro tio, rajdas al Gvatemalo, kie oni nek persekutas nek transdonas lin al juraj instancoj de Meksiko, pro aferoj, kiujn li deliktis tie, tial la polica ĉefo supozis, ke Mateo tute certe iros al Gvatemalo, kaj ĉar tiu sufiĉe antaŭis distance, la persekutantoj post du horoj rezignis pri plua persekuto.
La persekutantoj havis la komision, ke ili voku lin, kiam ili ekvidos lin, kaj se li ne haltos tuj pafmortigu lin. Don Mateo konis la ulojn. Li sciis, ke ili pafmortigus lin ankaŭ tiukaze, se li haltus post la voko, kaj tiam eĉ des pli certe.
La polica ĉefo estis lia plej akra malamiko. Parte pro certa ino kaj parte, ĉar estis konate, ke don Mateo mem havis la esperon fariĝi polica ĉefo, en tiu kazo, se lia kliko transprenos la rudron. En tiu kazo la polica ĉefo devus forlasi la urbon; ĉar Mateo trovus kaŭzon pro memdefendo forigi lin.
Don Mateo timis la longan solecan rajdadon tra la ĝangalo. Li sentis ankaŭ, ke lia ĉevalo eklaciĝas. Tial li ŝanĝis sian planon.
Post dudek-kilometra rajdado li deturniĝis de la vojo, turnis sin al nordo, ĉirkaŭiris San Antonion kaj Las Margaritas, ripozis en Santa Helena, vojaĝis plu alten al Santa Rita, ĉirkaŭiris Hucutsin, kie li estis konata, kaj kie troviĝis telefona konekto, kaj alvenis post kvintaga rajdado al sia frato en Bujvilum.
Tie li estis preskaŭ tiel sekura kiel en Gvatemalo.
Li estis nun en alia distrikto, li povus kaŝi sin, se iu eventuale venus kiel vojaĝanto en la lokon, kiu konas lin kaj neniu ekhavus la ideon serĉi lin tie, ĉar ĉiuj supozis lin en Gvatemalo.
Post tri monatoj la krurvundo de la polica ĉefo bone estos kuracita, cikatriĝinta kaj forgesita. Don Mateo tiam povus reveni, repaciĝi kun la polica ĉefo, dum certa tempo eviti ĉiujn kverelojn kaj atendi ĝis la propra kliko sidos ĉe la manĝotrogo.
En Meksiko oni estas tre vastkora pri tiaj aferoj. Kiu ne estas kaptita, kiam la sango ankoraŭ tro bolas, povas esti certa pri sia paco, se la vundo estos cikatriĝinta, ĝis li iam denove falos en kaptilon.
Don Gabriel ne tre ŝatis sian fraton Mateo. Mateo estis kverelema kaj ĉiam volis esti prava, li fanfaronis eterne pri siaj pli bonaj scioj, pri siaj pli grandaj kapabloj, sian pli aĝan fraton daŭre humiligante kaj kritikante pri ĉio, kion ajn li faris.
„Mi povas tre helpi al vi rilate viajn negocojn“, diris don Mateo.
„Jes“, respondis don Gabriel. „Sed tiurilate ne multe da helpo eblas. Mi ne havas ion por fari. La tutan laboron de jaro mi povas plenumi dum dekdu horoj sen streĉi min ĉe tio.“
„Kiom da mono vi enspezas helpe de la lernejo?“ demandis Mateo.
„Nenion“, diris Gabriel, „tion mi faras simple krome por fari almenaŭ ion. Tio faras ankaŭ bonan impreson en la raporto kaj, se iu eventuale venas en la lokon. Tio estas inkludita en miajn dek kvin pesojn, kiujn mi ricevas ĉiun monaton kiel sekretario.“
Don Mateo ridis supere: „Mi neniam supozis vin tre ruza, Gabucho, sed ne tiom stulta. La lernejo povas enspezigi pli ol tridek kaj eĉ kvindek pesojn dum ĉiu monato al vi.“
„La familioj pagas nenion por la instruado.“
Mateo diris: „Tion mi povas imagi, sed ekzistas ja leĝo, ke la infanoj devas frekventi la lernejon ĉiutage. Kaj se ili ne venas, vi havas la rajton puni la patrojn per peso aŭ per tri pesoj.“
„Tio pravas“, konfirmis don Gabriel. „Pri tio mi neniam pensis.“
Ĉar ĉiutage nur tridek lernantoj venis en la lernejon, kaj naŭdek mankis, tial tio estus ĉiutage naŭdek pesoj da enspezo. Li rapide elkalkulis tion.
„Por ne fari tion komence tiom severe“, klarigis don Mateo, „vi ja ne devas puni ilin per peso, sed nur per du realoj, do per dudek kvin centavoj por ĉiu forestinto.“
„Tio estas bonega ideo“, diris don Gabriel.
Rimarkoj:
ayuntamiento = komunuma (urba) konsilantaro.
Gabucho = Gabĉjo.
Li rapide sekvis la konsilon de sia frato. Ankoraŭ en la sama posttagmezo li lasis deklari en la loko, ke li por morgaŭ devas kunvoki kunsidon de la ayuntamiento, de la loka administrado por klarigi gravajn demandojn, kaj li petis ke la kaciko kaj la konsilantoj ĉeestu.
Por sukcesigi tiun severan punregulon, li denove bezonis, tiel, kiel pri la brutovendo, la indiĝenan tribestron.
Je la sekva mateno venis la jefe kaj liaj konsilantoj al la municipo. Don Gabriel petis ilin sidiĝi sur la benko.
Ĉeestis ankaŭ don Mateo, kaj don Gabriel diris koncize: „Tio estas mia frato, kiu venis viziti min.“
Don Gabriel tuj komencis turni sin al la esenca punkto. Li ŝovis parton de la presitaj ordonoj kuŝantaj sur la tablo al si, kaptis arbitre iun el ili kaj komencis paroli: „Jen nova ordono ricevita de la registaro.“
La tribestro kaj ties tri akompanantoj rigardis sin reciproke, sed sen montri suspektigan mienon. Pro spertoj ili sciis, ke ĉiam, kiam venas nova ordono de la registaro, tio signifas: Pagado per mono aŭ liverado de nepagataj helplaboruloj por la konstruado de strato en malproksima regiono, kiu havas eĉ ne la plej etan signifon por la loko mem.
La ordono, kiun don Gabriel tenis en mano, estis instrukcio por ke la sekretarioj regule kontrolu la telefonlineon per laŭirado, ligite kun vico de reguloj kiel forigeblas perturboj de pli simpla maniero fare de la sekretarioj mem per riparoj por teni la telefonlineon en ordo.
Nek don Gabriel nek iu alia sekretario en la federacia ŝtato iam penis atenti tiun instrukcion kaj iri laŭ la telefonlineoj. La registaro, kiu sendis tiun kaj similajn instrukciojn al la sekretarioj eĉ tute ne atendis, ke tia instrukcio estu atentata. Ĉiuj tiaj ordonoj estis donitaj nur tial, por ke iu, kiu havas postenon kaj, pri kiu oni ne scias kiel okupi lin alie, estu konfidata per la grava tasko elpensi tiujn ordonojn kaj skribi ilin dum monatoj plenaj de streĉa laboro. Tiuj ordonoj plenumis ankoraŭ alian celon: Ĉe la disdonado de la preslaboroj por tiuj instrukcioj iu, kiu havis iom pli altan rangon, povis enspezi monon per tio, ke li interkonsentiĝis kun la presisto kiel estu presataj la kalkuloj kaj la kvitancoj.
Don Gabriel alte mantenis tiun instrukcion kaj tiam enmanigis ĝin al la jefe.
Nek la tribestro nek iu el la konsilantoj povis legi. Sed en la instrukcio estis kelkaj desegnoj, kiuj klarigu, kiel oni devas interligi disŝiritajn elektrajn lineojn kaj kiel la drato estu fiksita sur la vitraj izoliloj por eviti induktojn sur la mastoj kaj por atingi bonan izoladon.
Sur tiujn desegnojn montris don Gabriel kaj diris ĉe tio: „Ĉi tie legeblas, ke la registaro postulas, ke mi ĉiam raportu helpe de la telefono al la registaro, se oni ne faras en la loko tion, kion ordonas la registaro.“
Tion la indiĝenoj komprenis, ĉar ili vidis ja la desegnojn de la telefona lineo.
„La registaro ĉi tie postulas en tiu ordono“, parolis don Gabriel plu, „ke ĉiu knabo de la loko ĉiutage devas veni en la lernejon, krom sabate kaj dimanĉe, ĉar ne okazas lerneja instruado en tiuj du tagoj en la tuta respubliko.
Kaj la registaro ordonas, ke la patro de ĉiu knabo, kiu ne venas en la lernejon, devas pagi por ĉiu lerneja tago, kiun malĉeestas knabo, unu peson kiel punon al la sekretario de la loko.“
La indiĝenoj ne diris eĉ vorton. Ili nur plurfoje kapjesis kaj rigardis al sia tribestro, kiu kapjesis same.
La jefe rulumis sin cigaredon kaj tiam diris lante: „Tion ni ne povas pagi. Por tio ni ne havas monon. Kelkaj el la ĉi-tieaj familiaj patroj havas ses infanojn. Kiel ili pagu ses pesojn ĉiutage, se la knaboj estas sufiĉe grandaj kaj devas kunlabori sur la kampoj, kiam la maizo estas plantata aŭ kiam la knaboj devas restadi ĉe la ŝafogregoj, por ke la junajn bestojn ne kaptu jaguaro?“
„Jes, tio pravas“, diris don Gabriel kompreneme, „sed mi povas fari nenion, mi estas ĉi tie nur la sekretario. La registaro ordonis tion, kaj mi devas fari tion, kion la registaro ordonas aŭ ili metos min en prizonon.“
Nun don Mateo enmiksiĝis en la intertraktadojn: „Ĉie tio estas tiel en la federacia ŝtato. Tiel estas ankaŭ en Balŭn-Canan kaj en Jovel.“
La kaciko rigardis lin kaj diris tre trankvile: „Ĉu vi estas ĉi tie la sekretario?“
Iom konfuzite pro la neatendita demando, diris Mateo: „Kompreneble ne. Sed mi scias, ke ĉie estas tiel.“
La tribestro demandis: „Ĉu vi do kunprenis tiun ordonon ĉi tien?“
„Jes“, malcertigite respondis don Mateo, „mi estis sur la vojo ĉi tien al mia frato, kaj jen la poŝtestro donis la leteron al mi, por ke mi kunprenu ĝin ĉi tien.“
La tribestro leviĝis kaj samtempe ekstaris liaj akompanantoj.
Li diris: „Jen ni ja nun povas foriri, ĉu? Aŭ ĉu ekzistas ankoraŭ plia instrukcio?“
„Ne“, diris don Gabriel, „mi ricevis nur ĉi tiun.“
Je la sekva tago ĉeestis, kiel ĉiam, nur tridek knaboj en la lernejo.
Don Gabriel komencis surskribi la nomojn de tiuj patroj, kies knaboj mankis, por enkasigi de ĉiu la peson.
Sed en tiu kazo li kvazaŭ puŝis kontraŭ vandon, pri kies ekzisto li ne tute konsciiĝis ĝis tiam.
Li havis liston de ĉiuj knaboj en la loko, estis cent kaj dudek da ili. Sed estis plej ofte nomoj, kiujn li mem donis al la knaboj por povi distingi ilin. Nur pri tre malmultaj knaboj li konis la patron, kaj tio estis ĝuste tiuj patroj, kiuj loĝis en la loko. La plimulto de la familioj loĝis vaste dise en la distrikto de la loko. Multaj loĝis profunde en la ĝangalo.
Li ne sciis eblon kiel identigi la nomojn de la patroj, kies knaboj mankis en tiu tago. Li ankaŭ ne sciis rimedon kiel ricevi la nomojn de la patroj, kies knaboj mankos morgaŭ.
Ĉar ankaŭ Mateo en tiu kazo embarasiĝis pri bona konsilo, ili ambaŭ perdis la esperon, ke ili persone iel havos ian gajnon el la lernejo. Tio ne malmulte kontribuis al tio, ke malpliiĝis la intereso de don Gabriel pri la lernejo.
Du semajnojn poste venis la cura, la katolika pastro, en la lokon. La indiĝenoj kun siaj edzinoj kaj infanoj alvenis por kisi la manon de la cura. Por tio li donis sian apostolan benon, kaj per tio li estis je la fino de sia streĉa laboro.
Rimarko:
cura = pastro.
Sed la alveno de la cura riĉe benis ankaŭ la domon de la sekretario, kun beno, kiu havis videblajn formojn.
La edzino de don Gabriel sciigis en la loko, ke ŝi havas nenion en la domo, sed ke ŝi devas oferti ja gastamecon, ĉar la sankta viro certe ne mortu pro malsato. Du horojn poste don Gabriel havis en la domo dek kvar kokinojn, okdek ovojn, ses meleagrinojn, du malgrandajn suĉporkidojn, kvin kapridojn kaj la karnon de du antilopoj.
La sankta viro kompreneble ne povis manĝi ĉion, kaj tio, kio restis, ne pli povrigis don Gabrielon.
Oni prezentis al señor cura la lernejon. Kaj li estis eksterordinare kontenta pri la instrua rezulto.
„Mi scias, señor secretario“, li diris al don Gabriel, „tio estas tre streĉa laboro, kiun vi havas ĉi tie, kaj estas vere bonfartige vidi tian sukceson.“
„Gracias, señor cura“, respondis modeste don Gabriel.
„Mi multege pli povus atingi rilate al la edukado, se nur la frekventado de la lernejo estus pli regula.“
La sankta viro kapjesis kompreneme kaj frapis sian ventron: „Mi ne scias vere, sed mi supozas, ke mi havas problemojn kun la hepato, jen ĝi sidas, jen, ne ĉi tie“, li kondukis manon de Gabriel al la loko de sia korpo, kiun li celis. „Ankaŭ povas esti la renoj“, li diris plu, .„ne estas tute klare al mi. Sed plej ofte mia digestado estas aĉa. Kaj ankaŭ dormi mi ne povas bone. Ĉu vi havas glaseton kun bona malnova komiteko en la domo, señor secretario?“
„Dankon, dankon, ĝi estas ĝuo. Jes, kompreneble, ankoraŭ pluan; ne, ne, do plenigu, plenigu la glaseton ĝis la rando, mi tuj ne stumblos transstange. Kio koncernas la frekventadon de la lernejo, ne tro atentu tion, kion la registaro diras pri tio. Kion sciu la registaro? La aŭtoritato estas la patro. Tio estas la leĝo de Dio, kaj la sola volo de Dio. Dekomence de l‘ mondo. Kaj se la patro bezonas la knabon por laboro, jen la devo de l‘ knabo estas obei la patron. Tio estas la volo de Dio, kaj ni homoj ne enmiksiĝu en la volon de Dio, kiu scias kaj konas ĉiujn aĵojn kaj aferojn plej bone. Se la infano lernas obei sian patron kaj Dion, kion plu kaj kion pli bonan ni kompatindaj pekuloj povus instrui lin? Vere saĝa estas registaro tia, kia ne kaŭzas malpacon inter la patro kaj la infano. Obeo al la patro estas pli altranga ol obeo al surtera registaro. Lasu veni la infanojn ĉi tien al la lernejo, kiel ili volas, kaj kiam ili volas, ilia patro plej bone scias, kio estas plej bone por la infanoj. Kion bonan ĝi estigu en la mondo, se oni ŝiros la homojn ĉi tie el ties infaneca senkulpo? Plenŝtopi ilin per legado kaj skribado, detrui ilian kontentan vivon kun la vantaj aferoj, kiuj estas nomataj sciado kaj edukiteco. Vantaĵo, vanta fiaĵo tio estas, nenio pli. Al la senkulpuloj kaj sensciuloj la ĉiela regno estas sekurigita. Ĉu ankaŭ al la aliaj, tio estas necerta, ĉar pri tio nenio estas trovebla en la Biblio. Ja kompreneble, mi ankoraŭ tute volonte akceptos pluan glaseton. Ja kompreneble plenan ĝis la rando, tio helpas al mia digesto. Ĝi estas tre malrapida kaj lamas je ĉiuj finaĵoj. Kiel dirite, señor secretario, lasu veni la infanojn al la instruado, kiam kaj kiel ili volas. Malferme dirate, mi estas, kiel ankaŭ la honorinda sinjoro episkopo, kontraŭ ĉiu rura lernejo. Ju pli malmultaj ili estas, des pli bone; neniuj estus eĉ plej bone. Sed tamen mi ja agnoskas, kion vi ĉi tie en tiuj malmultaj monatoj atingis pri la edukado de la infanoj. Estas mirinde, kiom la infanoj jam lernis. Estas granda honoro por vi. Salud! Je via sano! Nu, mi ne scias, ĉu mi ankoraŭ unu glaseton... Bone, sed nur unu pluan, jen la vere lastan. Ĝi estas bonega. Cetere, kiel nun estas la vojo al Tanquinvits? Ĉu tre marĉa? Antaŭ du jaroj mi firmkaptiĝis tie apud la vojo. Ĝis la selo mi troviĝis en ŝlimo, kun mia maljuna mulo.“
„Nun, en tiu ĉi jarsezono“, diris don Gabriel, „la vojo bone rajdeblas. Jen kelkaj lokoj, kie vi prefere bone atentu. Ŝtonoj kovrataj de tero kaj ŝlimo. Intere estas truoj. Prefere vi tie deseliĝu, señor cura. Okazas, ke la muloj profunde sinkas per kruro en truon inter la ŝtonojn kaj la kruroj facile rompiĝas. Sed, se vi deseliĝas, la danĝero estas malpli granda, la besto pli facile povas eltiri sin, se ĝi ne devas porti ŝarĝon.
La pastro pripensis tion dum certa tempo, ekbruligis cigaron kaj diris tiam: „La homoj, kiujn vi havas ĉi tie en via distrikto, estas tre pacema kaj diligenta popoleto. Mi nun jam delonge ĉiujare unufoje venas ĉi tien por bapti ilin. Lasu la homojn tute en paco, ili estas kiel infanoj.
Tiel oni ankaŭ devas trakti ilin. Kaj, se ili de tempo al tempo ebriigas sin, diru nenion. Je la sekva tago ili estos fordormintaj sian ebriecon.“
Don Gabriel ekstaris: „Pardonu, señor cura, mi devas skribi kelkajn leterojn. Mi volis peti vin kunpreni la leterojn al Jovel kaj tie transdoni ilin al la poŝto.“
„La sankta viro ridis: „Daŭros semajnojn aŭ dek tagojn antaŭ ol mi venos al Jovel. Mi vizitas ĉiujn lokojn en la regiono. Mi ne tre rapidas sur mia vojo, mia mulo trotas kiel lama limako. Kaj mi lasas ĝin troti kiel plaĉas al ĝi. La negocoj de Dio estas malrapidaj kaj ne bezonas flugmaŝinon. Ĉu vi iam ajn vidis tian maŝinon? Mi ne kredas je tiaj kaj ankaŭ nenio fariĝos el tio. Oni ne provu plibonigi Dion. Se Dio estus celus tion, ke ni flugadu en la aero, jen li donus flugilojn al ni. Kaj ĉar Li ne donis flugilojn al ni, sed rezervis tiujn por la anĝeloj, Li per tio evidente montris sian volon, kaj ni obeu la volon de Dio. Se viaj leteroj ne tre urĝas, mi volonte kunprenos ilin.“
„La leteroj ne urĝas“, respondis don Gabriel. „Mi sendas ilin nun nur tial, ĉar mi havas okazon por tio.“ „Jes, mi ankoraŭ akceptas pluan glaseton, kompreneble, „diris la cura, mi ne ĉiam trovas tian bonegan komitekon, tian comiteco anejo. Kaj ĝi bonfartigas min. Mia stomako tiukaze ne sentiĝas tia frida. Sed devas esti nun la tute lasta. Kaj poste, kun via bonkora permeso, mi sternos min.“
Rimarkoj:
comiteco anejo = pli longe aĝigita en lignaj bareloj ol simpla komiteko.
komiteko (comiteco) = speco de brando, produktita en Comitan, Chiapas.
gracias = Mi dankas.
Je la sekva tago, kiam la pastro ĵam forrajdis kun sia servisto, diris don Gabriel al sia frato: „Tiu konsilo de vi tute fiaskiĝis. El la lernejo oni povas elvringi nenion. La eklezion mi ne volas havi sur la nuko.“
„Afero via“, respondis don Mateo indiferente, „se vi ĉi tie ne enspezas sufiĉe da mono. Tio min ne koncernas!“
„Mi ĉiam pensis, ke vi estas tre ruza kaj scias ĉion pli bone ol mi“, diris don Gabriel.
Tiu rimarko ronĝis je don Mateo, ĉar li havis nenion por fari kaj nur dependis de sia frato kaj de sia edzino, kiel solan distron. Tial tiuj vortoj pli ĉagrenige gorĝopremis lin ol tio okazus en aliaj cirkonstancoj.
Dekomence li asertis, ke li havis bonajn oficojn nur tial, ĉar li havas pli grandajn kapablojn ol aliaj homoj kaj precipe havas pli da talento ol lia pli aĝa frato.
Estis la kernpunkto de ilia ĉiutaga kverelado, ke Mateo insistis pri tio, ke tiukaze, se li estus tie ses monatojn sekretario, li pli prosperus ol Gabriel kaj dum du jaroj elmastrumadus el tiu ofico almenaŭ kvin mil pesojn por sia propra poŝo.
„Tion mi ja nun volus scii“, diris pro tio don Gabriel, „kiel vi povus elvringi almenaŭ kvin mil pesojn. Eĉ se vi starigus ĉi tie ĉiujn familiojn sur la kapon, eĉ ne tricent pesoj elfalus. La homoj ja simple ne havas ilin. Facile dirite, ke eblas elmastrumadi kvin mil pesojn dum du jaroj! En via loko, kie estis vi, kie troviĝas tri brandofabrikoj, dek aŭ dekkvin trinkejoj, kvardek magazenoj, kvar restoracioj, dudek ĉinoj kun butikoj, kiujn vi povis senplumigi kvazaŭ kokinojn antaŭe kaj malantaŭe kaj supre kaj sube, tio estas alia afero ol ĉi tie.“
„Sed en tiu distrikto mi ne estis sola“, respondis don Mateo por defendi sian opinion. „Jen la urbestro, la urbosekretario, la administranto de la impostmarkoj, la polica ĉefo kun ses viroj, la juĝisto, la delegitoj kaj kvindek pliaj, kiuj ĉiuj kuntiris kaj kunŝiris. Sed ĉi ti vi estas ja sola kaj povas elkulerigi la tutan supon sola.“
„Damne“, vokis don Gabriel, lasu min en paco!“
Li vidis, ke la knaboj sur la placo ŝerce bataletis kaj reciproke ĉasis sin antaŭ la lerneja pordo. Li kaptis kvin el ili kaj tradraŝis ilin.
Tiam li lasis paroli ilin la tekstojn de ties paperetoj. Kiam ĉiuj jam faris tion, li laŭvicigis ilin sur la placo, ekzercis la knabojn pri la ansermarŝo, ĉe kiu ili devis etendi samtempe la brakojn.
Post tio li ordonis ripozigan paŭzon, foriris por trinki glaseton da brando kaj komencis kvereli kun sia edzino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.