La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() REGISTRAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La politika ĉefo en la orienta distrikto estis don Casimiro Azona. Kiel ĉiu jefe politico, tiel ankaŭ don Casimiro unuavice celis nur sian propran prosperon. Li servis al la patrolando, ne favore al la patrolando kaj al ties loĝantoj, sed por enspezi pere de la patrolando je la kostoj de la popolo. Ĉimaniere oni pli agrable laboras kaj antaŭ ĉio oni vivas pli bone. Se oni kiel servisto de la ŝtato ne povas pli enspezi ol estro de taverno, jen vere ne estas kaŭzo, kial oni havu la ambicion meti siajn plej bonajn fortojn en la servon de la nacio.
Unue celinte la sukceson nur por si, li donis sufiĉe da atento al sia familio. Post tio sekvis liaj intimaj amikoj. Tiuj amikoj helpis kapti ŝtatan postenon; kaj li devis konservi ilian favoron, por ke ili lasu sidi lin sur tiu posteno, tiom longe ĝis unu el ili pensos la tempon veninta nun por si mem konkeri la postenon.
Ĉiuj liaj familianoj ĝis la plej malproksima membro estis prizorgataj: nevoj, kuzoj, bofratoj, onkloj, fratoj kaj ties nevoj, kuzoj, bofratroj kaj filoj. Ili restadis en siaj oficoj kiel impostaj administrantoj, urbestroj, poŝtejaj estroj, policaj ĉefoj, pacjuĝistoj tiom longe, kiom li mem povis teni sin en la ofico. Tial ili ĉiuj estis je lia flanko, kion ajn li faris, egale kiom ajn li ŝtelis. Li nur ne rajtis eventuale molesti ilin mem per ekzamenoj, kontroloj kaj per leĝoj, kiam ŝtelis ili. Ĉion, kion ili faris, ĉu laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe, li devis sankcii.
Tiu ĉi maniero de administrado de la ŝtata prospero komenciĝis supre ĉe don Porfirio, iris tiel plu en la ministerioj, tiel estis daŭrigata ĉe la generaloj, ĝi esprimiĝis sammaniere ĉe la guberniestroj de la diversaj federaciaj ŝtatoj kaj estis tiel daŭrigata ĝis la alkaldo de la plej eta komunumo.
La tuton oni nomis en la gazetoj kaj lernejaj libroj: la saĝa kaj bone ordigita organizo de la respubliko.
Ĉar supre estis malmultaj aŭ plej ofte tute neniuj kapabloj, tial oni esperis malsupre ankoraŭ pli malmulte. La loĝantaro ĝojis, ke ĝi rajtas vivi. Kaj se la najbaro neatendite estis murdita, ĉar li ekscitiĝis pri la fuŝmastrumado de la administrado kaj pri tro senindulga ŝtelado kaj subaĉetado, jen liaj plej proksimaj najbaroj kaj amikoj ĝojis, ke tio ĉifoje ne trafis ilin mem. Oni enfosis la murditojn kaj tuj forgesis ilin. Oni rememoris pri ili nur, por ĉeokaze diri: „Kial li ne tenis sian langon en la buŝo?“
Rimarkoj:
alkaldo = vilaĝestro, vilaĝa juĝisto.
don = sinjoro.
Don Casimiro havis amikon, jen don Gabriel Ordunez.
Tiu don Gabriel estis brutkomercisto, sed li malgajnis preskaŭ ĉion, kion li posedis, pro hazardoludoj, kaj tion, kio postrestis, li fordrinkis. Tiam li entreprenis vendejon, ĝis liaj kreditoroj iutage devis fermi ĝin.
Li estis amiko de don Casimiro ekde ilia kuna lerneja tempo. Kaj kiam li iutage lamentis ĉe don Casimiro, kiel malbone li fartas kaj kiel ĉiam persekutas lin la malfeliĉo, diris don Casimiro al li: „Mi atentos, kion mi povos fari por vi.“
Kelkajn semajnojn pli poste, kiam don Casimiro venis dum inspektada vojaĝo tra la distrikto, li ie retrafis don Gabrielon. Don Gabriel memoris lin pri sia malfeliĉo, kaj ĉar don Casimiro havis bonan koron kaj ne povis vidi suferi siajn amikojn, li diris: „Mi ne havas multon por vi. Ĉiu posteno estas okupita. Kaj ĉiuj gluiĝis al la posteno kiel peĉo. Sed mi havas tie malgrandan lokon kun indiĝenoj, Bujvilum. Malicaj uloj estas tie, ili ne lasas subigi sin, ili ribelas kontraŭ ĉio. Se mi sendas soldatojn tien, ni ĉiam forbruligas ĉiujn kabanojn. Sed ni ne povas kapti iun. Ili ĉiam sufiĉe rapide skuas la polvon de la piedoj kaj fuĝas en la ĝangalon, kie ni ne povas eligi ilin. Se ĉio forbruliĝis kaj ni sternis la maizkampojn, ili revenas post certa tempo kaj restarigas sian vilaĝon, kvazaŭ estus okazinta nenio. Kaj tiam ni lasos ilin ree en paco. Impostojn ni ne povas ricevi de ili. Se vi volas iri tien, tiukaze mi faros el vi la lokan sekretarion. Vi malfermos lernejon. Kaj mi donos al vi la solan koncesion vendi brandon. Vi malfermos carcel-on, municipan karceron, bonan prizonon. La ceteran vi ja scias. Do, se vi volas iri tien. Tiun okupon vi povus ricevi. Alian mi momente ne havas por vi.“
Don Gabriel havis tre taŭgan revolveron kaj li estis eksterordinare bona celpafisto. Kaj ĉar la indiĝenoj ne havis revolveron kaj ankaŭ ne povis aĉeti iun, ĉar ili ne havis monon kaj ĉar krome estis severe malpermesite vendi al ili revolverojn aŭ fusilojn, escepte de ĉasfusiloj ŝarĝeblaj tra la buŝo, don Gabrielo akceptis la postenon. Li transprenus ankaŭ la gardadon de bolanta peĉokaldronego en la infero, se oni ofertus la okupon al li. Li tiel profunde sidis en la propra kaĉo, ke ne restis elekto al li. Serĉi elirvojon el sia ekonomia krizo helpe de honorinda laboro, pri tio li rezignis jam antaŭ preskaŭ dudek jaroj. Posteno en la ŝtato ĉiam estas la plej sekura. Oni devas nur malfermi kaj malfermteni la okulojn por rapide kapti tion, kio ie elrigardas videbla je la nazo.
Pri la detaloj de lia nova ofico oni ne devis inici don Gabrielon. Specialaj administradaj leĝoj por tiu loko ne ekzistis. Kaj eĉ, se ili ekzistus, don Gabriel ne devus peni scii ilin aŭ ilin eĉ atenti. Li estis ja amiko de la jefe politico. Li agis laŭ plej bona bontrovo kaj laŭ plej bona plaĉo. Li devis sendi ĉiun monaton raporton al la ĉefo, en kiu li raportis pri la nombro de la naskoj, pri la nombro de la mortokazoj, pri la nombro de la brutaro. Se li estus trudata pafmortigi kelkajn indiĝenojn, li povus raporti tion aŭ ne. Se li sciigis tiajn aferojn, li devis atenti nur, ke li ne forgesu skribi, ke li agis pro necesa memdefendo kaj, ke la pafmortigito publike insultis la guberniestron. Ekzamenado ne okazus, ĉar tio kostus monon. Kaj ĉar oni ne atendas de sekretario, ke li mensogas en raporto, speciale, se li estas amiko de la politika ĉefo kaj de tiu rekomendita por la ofico.
Bujvilum estis sendependa pueblovilaĝo de la indiĝenoj. Ĝi estis priloĝata de la baĥajontekoj, jen tribo de la celtaloj.
La baĥajontekoj estis tre agemaj indiĝenoj, tre fervoraj agrokulturistoj kaj fervoraj brutbredistoj. Iliaj brutaraj bestoj estis kaproj kaj ŝafoj, krome sufiĉe da porkoj. La porkoj havigis al ili viandon kaj grason. El la vendo de la porkoj al vagadantaj aĉetistoj ili enspezis la monon por aĵoj, kiujn ili mem ne povis produkti, kaj kiujn ili aĉetis en la pli grandaj lokoj de la regiono. Ekzemple maĉetojn, hakilojn, kotonŝtofojn, kudrilojn kaj pinglojn, pulvoron kaj pezajn plumbokugletojn por fusiloj.
El la lano de la ŝafoj iliaj inoj faris kovrilojn, jupojn, ĥorongojn kaj rubandojn. Ĉar tiuj aĵoj estis tre altkvalitaj, ili povis vendi multajn el la memfaritaj aĵoj kiel varojn en la granda urbo Jovel sur la foirplaco. Iliaj varoj ĉiam estis tre dezirataj kaj ili povis fari neniam sufiĉe da ili por kovri la bezonon.
La tero de Bujvilum estas apenaŭ fekunda. Tial la hispanaj kolonialistoj ne tro avide postulis ĝin. Kiam Meksiko fariĝis sendependa, meksikanoj provis eksetli tie. Sed la indiĝenoj bone sciis tiel aĉigi la restadon por la latin-amerikanoj, ke ili ĉiam denove foriris, almenaŭ tiuj, kiuj vivis ankoraŭ. Alikaze la indiĝenoj en sia distrikto certe nur malofte suferigis iun, se ili ne ĵuris pro bonaj kaŭzoj venĝon al iu.
La baĥajontekoj ribelis kontraŭ la registaro kaj kontraŭ individuoj ĉiam nur en tiu kazo, se oni ne lasis ilin en paco en ties distrikto. Preterirantaj vojaĝantoj kaj komercistoj estis sekuraj, se ili restadis nur tagon kaj nokton en la loko. Sed, se ili provis disvastigi sian restadon, la indiĝenoj fariĝis malkonfidemaj, ĉar ili supozis, ke tio povus esti preteksto tie kroĉiĝi kaj setli. Se la nova alveninto post du tagoj estis plu en la loko, oni evidentigis al li, ke lia tempo tie pasis, kaj ke li bone agus, se li pasigus la sekvan nokton en la plej proksima loko.
Se iu tia ne atentis la averton, li eble estis murdita je la sekva mateno, sed tute certe je la tago poste. Liaj varoj aŭ iuj aliaj posedaĵoj troviĝis netuŝitaj en angulo en la cabildo, kie li dormis.
La registaro aŭ pli bone dirate la guberniestro ĉiam denove provis meti sub kontrolo la lokon. Ne ĉar tiu tiom zorgis pri la bonfarto de la indiĝenoj, sed multe pli pro tio, ĉar ili de tiuj fervoraj homoj ne povis enspezi impostojn. Posteno de guberniestro estas sen iu tento, se ne havigeblas impostoj.
Tute sen pagado de impostoj la indiĝenoj tie kompreneble ne estis. Se ili kondukis porkon aŭ kelkajn kaprojn al alia loko por vendi ilin tie sur foirplaco, ili devis pagi sian forirplacan kotizon. Krome la urbestro postulis por ĉiu vendita besto kapmonon, por plenkreskaj kaproj peson kaj por plenkreskaj porkoj du pesojn. Por pli junaj bestoj malpli.
Kiam ili venis kun siaj bestoj tra lokoj ne tiom grandaj, kie ili ne intencis vendi ion, ĉar ne estis aĉetantoj aŭ ĉar la prezoj estis aĉaj, la alkaldo postulis kiel kotizon dudek centavojn por ĉiu besto pelata tra la loko. Nur malofte ili povis preteriri lokojn, ĉar la padoj kondukis ĉiam nur tra lokoj kaj, ĉar padoj ne laŭplaĉe elekteblis pro la vepro aŭ pro rokaj montaroj.
Ankaŭ, se la indiĝenoj intencis vendi siajn faritaĵojn, ili devis pagi foirplacajn kotizojn; kaj se ili ne havis monon, oni forprenis de ili tiom de iliaj varoj, ke la foirplaca kotizo estis pli ol nur kovrita.
Kontraŭ tiuj tributoj la baĥajontekoj ne protestis. Ankaŭ ĉiu alia indiĝeno pagis ilin. Kaj ili jam pro tio ne povis protesti kontraŭ tio, ĉar ili ne posedis potencon en aliaj lokoj.
La guberniestro sendis dudek soldatojn al Bujvilum. Ĉiuj viroj kaj junuloj, kiuj ne sufiĉe rapide fuĝis en la ĝangalon, estis kaptitaj kaj devis konstrui la cabildo-n, la urbodomon. Oni konstruis ĝin, ĉar aliaj konstrumaterialoj ne havigeblis, el argilaj brikoj. Ĝi ricevis grandan ĉambron, kiu fariĝis la oficejo de la sekretario. Ĝi ricevis duan ĉambron, kiu fariĝis la lerneja ĉambro, tria ĉambro servis kiel loĝejo por la sekretario, kaj kvara ĉambro fariĝis carcel, do la prizono.
La prizono estis tre grava. Kiel ĉie surtere. Kun la konstruo de prizono ĉie komenciĝas la organizado de civilizita ŝtato.
Kiam la cabildo estis preta, oni inaŭguris ĝin. La nova sekretario disdonacis kelkajn piroteknikaĵojn, kiuj vespere kun granda kriado estis forbruligataj. Li donacis plu bareleton da brando por inklinigi la indiĝenojn al pacemo. Li faris parolon, en kiu li multe parolis pri la patria kaj pri amor para lapatria, pri amo al la patrujo, kaj li sankte promesis, ke li entreprenos siajn negocojn kun honradeza, kun honorindeco kaj justeco. Tiam parolis la jefe, la estro de la indiĝenoj. Li promesis nome de sia tribo subteni la sekretarion je ĉiuj justaj agoj kun ĉiu sia potenco, por akceli kun ĝojo la prosperon de la loko kaj de ĉiuj indiĝenaj loĝantoj. Al la guberniestro la sekretario sendis mesaĝon, en kiu li raportis pri la bona konkordo, kiu ekzistas inter la indiĝenoj kaj la reprezentanto de la registaro, la sekretario mem. La guberniestro sendis dankmesaĝon kun la solena promeso ĉiam helpi al la loko per sia tuta protekto.
Tiam oni instalis telefondraton, kiu ligis la lokon kun la plej proksima municipalidad, do kun la municipo, la komunuma administrejo, kie troviĝis la garnizono.
La indiĝenoj, kiuj fuĝis kun la familioj en la ĝangalon, revenis kun sia brutaroj kaj komencis kultivi siajn kampojn. Regis paco, konkordo kaj harmonio.
Tuj post instalo de la telefonlineo venis malgranda komisiono sendita de la sanitara oficejo. Oni vakcinis ĉiujn indiĝenojn kaj ili ricevis kelkajn dozojn kun kinino.
Du semajnojn poste la soldatoj enviciĝis antaŭ la municipa sidejo, oni komandis stari ilin en atentopozo, kaj tiam ili surŝultrigis sian fusilon kaj marŝis hejmen en sian garnizonon.
Rimarkoj:
amor para lapatria = amo al la patrujo.
cabildo = urbodomo, municipa sidejo, municipio.
celtaloj = germane: ,Tseltalen‘.
honradeza = honorindeco.
ĥorongo = lankovrilo ĉiam kun enmeza entranĉaĵo por la kapo, uzata kiel mantelo, similas al la sudamerika „ponĉo“.
Jovel = praa indiĝena nomo de San Cristobal, plej ofte uzata de la celtaloj kaj cociloj.
municipalidad = komunuma administrejo patria = patrio, patrolando, hejmlando.
La sekretario ricevis ĉiun monaton dekkvin pesojn kiel salajron de la registaro.
De tio li ne povis vivi kun sia multnombra familio. Sed la registaro ankaŭ tute ne atendis, ke li vivu de tiu salajro.
Li estis ja sekretario de loko, en kiu loĝas fervoraj kaj agemaj indiĝenoj.
Krome ankaŭ neniu atendis de guberniestro aŭ de polica ĉefo aŭ de urbestro aŭ de impostoficisto, ke li vivu de sia salajro. Ankaŭ la politika ĉefo de la distrikto ne pensis pri tio, ke li vivu de sia salajro.
La sekretario devis nun mem provi atingi bonan enspezon. La politika ĉefo atendis de li, ke li transdonu konsiderindan parton de siaj enspezoj, tiel kiel ankaŭ polica ĉefo postulas, ke ĉiuj policistoj, kiuj troviĝas sub lia komando, donu al li sufiĉe el siaj kromenspezoj, por ke li povu lasi ilin en la ofico. Kiel ili atingas siajn kromenspezojn, ne estas afero lia. Ili ja ĉiuj denaske havas kapon por pensi, kaj li donis al ĉiu bonan revolveron kaj ekipis ilin kun abunda aŭtoritato.
Kaj la sekretario laboras kaj laboras por ricevi siajn enspezojn kaj por kontentigi la dezirojn de la politika ĉefo, kiu skribas ĉiun duan semajnon al li, ke li denove bezonas consideracion, do kroman konsideraĵon, kaj kial ĝi ne venas.
Laŭ la maniero kiel laboras la sekretario, pasas ses monatoj aŭ dek aŭ eĉ dekok en kvieto.
Tiam iumatene li trovas mortpikita sian plej bonan bovinon. Unu semajnon poste lian lastan bovinon. Tiam lia ĉevalo havas sukan maĉetvundon je kruro. Tiam iutage la telefonkablo estas tratranĉita. Li laŭiras la telefonkablon por trovi la damaĝon. Je loko de la vojo, kie la vepro estas tre densa, li trovas novan belan ruĝan lanrubandon. Li kliniĝas por levi ĝin, kaj maĉeto preterrapidegas lian kapon en la distanco de harolarĝo. Li ne plu kuraĝas eliri de la municipo. Telefoni li ne povas. Iuvespere li staras, fumante cigaredon en la portico de la municipo, por rigardi pro la vetero. Kiam li volas reiri kaj ĝuste intencas fermi la pordon, krakas pafo. Peza plumbokuglo traboras lian ĉapelon kaj alia batiĝas en la pordon.
La municipo staras cent paŝojn for de la plej proksima kabano de la vilaĝo.
Je la sekva mateno li kaj ties familio surseliĝas ĉevale kaj foriras por reveni neniam. Neniu venas por adiaŭi de li.
La vilaĝo estas kvazaŭ morta. Sed li scias, ke post la bambuaj bastonoj de la kabanoj cent okuloj rigardas lian foriron.
Se li ne foriras, li estos du aŭ tri aŭ dek tagojn pli poste morta viro.
Kelkajn semajnojn poste venas la soldatoj. La jefe politico dum tri monatoj ne ricevis raporton kaj tial li komandis la soldatojn al la loko.
La soldatoj traserĉis la kabanojn. Ili ne trovas homojn hejme. Ankaŭ la kuirilaron oni forportis.
Ili forbrulas ĉiujn domojn. La municipan konstruaĵon kun la rompmalfermita prizono ili lasas stari.
Sian marŝprovianton ili formanĝis. Kaj ĉar ili trovas en neniu kabano eĉ nur sekan tortiljon, ili formarŝas.
Post kelkaj monatoj la guberniestro ree decidas meti la lokon sub kontrolon kaj impostdevon de la registaro. La politika ĉefo havas amikon, al kiu li devas doni oficon, ĉar la amikon ĉiam persekutas malbonŝancoj kaj li eterne troviĝas en bezono de mono.
La soldatoj alvenas kaj tuj kunvenigas la novan sekretarion kun ties familio. Sed la nova sekretario ne havas loĝejon. La municipon oni forbruligis. Kie ĝi iam staris, kreskas drate duraj herboj kaj ĝermanta vepro.
La vilaĝon oni rekonstruis. La maizokampoj verde kreskas. Sed eĉ ne unu homo estas en la vilaĝo. Neniu kapro, neniu ŝafo. Neniu kuirilaro estas en la kabanoj.
La ĝangalo estas profunda, malhela kaj minacanta. Ĝi ne havas padojn. Ĝi havas marĉojn, jaguarojn, serpentojn kaj moskitojn.
La serĝento, kiu gvidas la soldatojn, estas indiĝeno. Li scias, kio estas ĝangalo kaj vepro. Li eĉ ne pensas pri tio kapti indiĝenojn el la ĝangalo por rekonstrui la municipon.
Sed la vilaĝon oni rekonstruis. La maiz- kaj fazeolkampoj kreskas verde kaj promesoplene. Impostaj enspezoj kvazaŭ jam mansalutas.
La politika ĉefo, kiu ĉiam estas en bezono de mono kaj, kiu tial faris el sia amiko la plej novan sekretarion, ne povas lasi la vilaĝon en paco. Li bezonas la monon, kiu elvringeblas, se la sekretario estas kapabla pri sia posteno.
Li sendas mesaĝon al alia sendependa indiĝena vilaĝo, kiu troviĝas pli proksime al la garnizono. Kaj li komandas al la indiĝena jefe de tiu vilaĝo sendi de tiu vilaĝo dudek virojn, kiuj tie, sen tio, ke ili ricevos pagon por sia laboro, sen tio, ke ili ricevos manĝon por tio, devos rekonstrui la municipon, ĉar la nova sekretario bezonas oficejon, loĝejon, telefonlineon kaj prizonon.
Oni inaŭguras la cabildon. La indiĝenoj revenas el la ĝangalo. Oni forbruligas petardojn kaj faras parolojn pri la patria. La soldatoj surŝultrigas siajn fusilojn kaj formarŝas.
Post dek monatoj aŭ dekdu monatoj flugas iutage maĉeto ankoraŭ je harolarĝo preter la kapon de la nova sekretario.
La vilaĝon oni forbruligas. Tiam ree kreskas drate duraj herboj je tiu loko, kie staris la nova municipa konstruaĵo kun la nova prizono. Kaj tiam la soldatoj revenas.
Tiel tio okazas de cent jaroj. Ĝi ripetiĝas kiel la karaj jarsezonoj. Ĉu okazas revolucioj kaj militribeloj aŭ ne. Ĉu oni murdas prezidantojn aŭ ĉu ili iras al Eŭropo pro sankonsideroj, por ke oni ne murdu ilin.
Kaj ĉio ĉi ne ripetiĝas pro tio, ĉar la sendependaj indiĝenoj estas barbaroj kaj ribeluloj kaj murdistoj aŭ ĉar ili ne povas envicigi sin en la organizadon de juste administrata ŝtato, sed ĝi okazas tial, ĉar guberniestroj kaj politikaj ĉefoj kaj aliaj oficistoj eterne estas en bezono de mono, ĉar ili ludas, fanfaronas kun pompo, jen armeo de parazitoj, kiuj nomas sin amikoj kaj parencoj, por ke oni indulgu kaj subtenu ilin, kaj ĉar ili havas trifoje pli da inoj ol ili povas nutri, vesti kaj ornami per juveloj.
La eklezion la baĥajontekoj sufiĉe frutempe detenis de la nuko. Ĝi ne damaĝis al ili, ĉar ili faris kun la unuaj fiaj pastroj kaj monaĥoj same tiel, kiel ili faris tion kun la sekretarioj. Al indiĝenoj oni ne devas konsili ion aŭ marteli bibliajn diraĵojn en iliajn kapojn. Ili ankaŭ ne bezonas komunistajn kaj socialistajn partiprogramojn.
Rimarkoj:
cabildo = urbodomo, municipa sidejo.
concideración = konsidero, respekto.
patria = patrujo, patrolando.
pórtico = kolonhalo.
Okazis de tempo al tempo, ke Bujvilum kvin jarojn kaj pli longe ne ricevis sekretarion. La loko havis la bonŝancon, se ĝi estis forgesita. Kaj oni forgesis la lokon plej facile, se la plej supraj regantoj interrilatis malamike.
Nova guberniestro estis elektita. Li asertis havi la plimulton. Sed lia kontraŭkandidato, kiu malvenkis, asertis kaj pruvis, ke okazis gravaj balotaj fraŭdoj, kaj ke tiukaze, se tiuj fraŭdoj ne okazus, estus li la guberniestro.
Ankaŭ la kontraŭkandidato pro tio ekagis en sia guberniestra ofico kaj starigis sian registaron en alia urbo de la federacia ŝtato. Li hastis ennestigi rapide ĉiujn siajn amikojn, por ke ili subtenu lin.
La oficiale elektita guberniestro faris la samon por havi grandan sekvantaron. La plej bona kaj plej sekura sekvantaro estas ĉiam tiu, kiu kiel sekvantaro enspezas monon.
Sed ĉar inter tiuj du guberniestroj ne ekestis unueco, ankaŭ la pli frua guberniestro pro patriotaj kaŭzoj sentis sin devigita plu restadi en la ofico.
La federacia registaro, kiu ne volis esti neagema en tiu kverelo, por ke ĝi ne perdu la kontrolon pri la ŝtato, ordonis provizoran guberniestron, kiu samtempe komencis sian oficon.
Estas ja tiel, ke ekzistas en Meksiko ĉiam du registaroj, la civila kaj la militista. Ĉiu federacia ŝtato havas du regantojn, la guberniestron kaj la jefe de la operaciones militares. Tiu jefe estas la militista ĉefo de la federaciaj trupoj, kiuj troviĝas en garnizonoj de la ŝtato.Ĉar tiu generalo estis respondecigita de la federacia registaro por la publika paco en la ŝtato, li sentis sin devigita nun same instali provizoran guberniestron, ĉar li rifuzis konfidi la alian kaj per tio al la militista protekto de la provizora guberniestro, kiu estis nomumita de la federacia registaro.
Tiel okazis, ke en la ŝtato samtempe enoficis kvin guberniestroj, kiuj ĉiuj batalis unu kontraŭ la aliaj, ĉar neniu el ili volis cedi. Ĉiu havis longan vicon da amikoj kaj parencoj, kaj ĉiu el ili atentis pri tio bone eluzi la tempon de sia regado, por ne esti molestata de iuj monzorgoj dum la tuta plua vivo.
Ĉiuj substrekis tion, ke ilin instigis pura kaj malegoisma amo al la patrio.
Similaj bataloj okazis de tempo al tempo ankaŭ inter la ĉefoj politikaj. Kaj tiuj tempoj, estis tiuj, kiam la indiĝenoj de sendependaj vilaĝoj troviĝantaj en foraj regionoj, havis pacon; ĉar estas tiel jam ĉe la hundoj: Se oni batalas pri la ŝinko, oni lasas la ostojn por la unua en paco. La ostoj estos en la vico, se la decido pri la ŝinko estas farita.
Sub la diktatoro don Porfirio la decido pri la ŝinko estis farita. Li havis ĝin kaj senhaste dispartigis ĝin inter la longa kaj grasa vosto de siaj parencoj kaj amikoj, kiuj suĉis je lia felo.
Tiuj, kiuj estis tro foraj de li, por ke ili povu damaĝi aŭ utili al li dispartigi la ŝinkojn, devis kontentigi sin pri la ostoj.
Kaj ostoj estis ĉie en la vasta lando. Ĉiu, kiu laboris, ĉiu, kiu produktis ion, kiu perlaboris ion, estis osto, kiun ronĝi ĝis la medolo ĉiu rigardis sia tasko, kiu havis postenon. Kaj de ekstere kaj de interne rigardate, oni akiris la impreson, ke havi postenon signifas nenion alian krom havi okazon pliriĉigi sin.
Laŭleĝan persekutadon oni devis timi nur tiukaze, se leviĝis la suspekto, ke la enhavanto de posteno malafable interrilatas kun la dikaturo kaj eble eĉ grakas pri demokratio, ĝenerala balotrajto kaj pri la malpermeso de la reelekto de elektita prezidanto. Tio estis la ununura krimo, pri kiu oficisto povis kulpigi sin. Pri ĉiuj aliaj krimoj kaj fuŝmastrumadoj li mem juĝis. Kie diktatoro supre sidas sur la ranga eskalo, tie sidas sur ĉiuj rangaj rungoj de la eskalo same nur diktatoroj. La diferenco estas nur tiu, ke la plej granda parto de ili sidas pli sube sur la eskalo ol la aliaj.
Tiuj, kiuj sidis iom pli sube estis la kapitalistoj, la fabrikistoj, la posedantoj de haciendoj, la minkompanioj, la posedantoj de plantejoj, la bienuloj.
Rimarko:
jefe de la operaciones militares = la militista ĉefo.
Don Gabriel ja ne plu estis bebo. Li sciis kio okazis al la sekretarioj en la sendependaj pueblaj vilaĝoj. Centoj de ekzemploj estis konataj al li tiel, kiel al ĉiuj homoj en la federacia ŝtato.
Sed li sciis ankaŭ, same pro centoj da ekzemploj, kiom povas enspezi sekretario en tia indiĝena komunumo, se li estas lerta rilate la postenon.
Kaj tio decidigis lin kun jubilo akcepti la postenon ofertatan al li.
Kiel ĉiuj sekretarioj faris tion, tiel ankaŭ li intencis ronĝi la trovitan oston tiom rapide, kiom tio iel ankoraŭ decas, por poste skui same rapide la polvon de la piedoj. Por foriĝi ankoraŭ en tiu momento, kiam la indiĝenoj ankoraŭ ne implikiĝis tute firme en sovaĝan koleron.
La indiĝenoj certe ne estis malicaj laŭ karaktero. Ili estis pacemaj, se oni lasis ilin en paco. Ili ne estis militemaj. Ili estis pacemaj agrokulturistoj. Kaj agrokulturistoj ĉie estas pacemaj laŭ karaktero, se oni ne molestas ilin sur ties tereno. Ili ne havas alian deziron krom pace kultivi siajn kampojn, konservi sian familion, plenkreskigi siajn infanojn kaj ĝui trankvilan maljunecon. Agrikulturo malpermesas militistan sintenon. Kampoj kaj gregoj aĉiĝas, se oni devas troviĝi sur pado de militiro. Kaj se parto de ili ĉe militmarŝoj detruas la kampojn de siaj najbaroj, jen la najbaroj, al kiuj oni dezertigis la kampojn, estas devigitaj pro instinkto de memkonservo morgaŭ invadi la kampojn de siaj atakintoj. Aventuremo ne naskas agrokulturistojn. Aventuremo kaj militista spirito naskiĝas nur tiukaze, se la propra tero ne plu nutras la agrokulturiston.
Don Gabriel konis la lokon Bujvilum kaj li konis la baĥajontekojn. Kiel brutkomercisto li sufiĉe ofte havis rilatojn kun ili, kaj li ĉiam sufiĉe sukcese kun ili negocis.
Ĉar li sciis, ke la homoj estas pacemaj laŭ karaktero, tial li ankaŭ ne timis iri al ili kiel sekretario.
Tri jarojn la baĥajontekoj ne havis sekretarion. La lasta sekretario mortis en la lito pro febro aŭ pro stomaka tordiĝo. Ĉiukaze li mortis pro natura kaŭzo. Li certe ne havis la tempon troigi la aferon tiom ĝis plumbokugloj fajfus preter lian kapon por averti lin, ke nun estas veninta la tempo por mem foriĝi kaj kun la tuta familio. Ankoraŭ kelkajn monatojn lia edzino restadis tie sola kun la infanoj kaj prizorgis la negocajn aferojn. Kiam ŝi elvendis sian tienda, sian vendejon, ŝi revenis al sia hejmlanda loko Shcuchuitz.
Poste la loko postrestis sen sekretario, ĉar la politika ĉefo ne trovis taŭgan viron, kiu volis iri tien. Kaj ĉar tiuj, kiuj volis iri tien, ne kapablis paroli celtale eĉ unu vorton.
Kiel ĉiu sekretario, tiel ankaŭ don Gabriel venis kun kelkaj soldatoj; en tiu ĉi kazo ne por esti protektata, sed ĉar tio estis la ununura dokumento, kiun la indiĝenoj povas legi kaj kiu signifas, ke don Gabriel estas la nova kaj laŭleĝe nomumita sekretario, kiu havas la taskon tie prezenti la registaron.
La indiĝenoj, kiuj kiel ĉiam, kiam soldatoj proksimiĝis al la loko, sekve ankaŭ ĉifoje fuĝis en la ĝangalon, revenis tre rapide, kiam ili vidis, ke la soldatoj paceme kunstarigis siajn fusilojn antaŭ la cabildo, la municipo, ke ili ekbruligis siajn bivakfajrojn kaj post la kuirado sternis sin por dormi sen iri en la vilaĝon kaj traserĉi la kabanojn.
Kiam kelkaj indiĝenoj kiel skoltoj revenis en la vilaĝon, la soldatoj aĉetis de ili kokinojn kaj ovojn kaj pagis kun ĝusta mono sen ŝteli ion. Post la aĉetado la indiĝenoj denove iris al sia kampadejo por kuiri vespere.
Je la sekva mateno don Gabriel hisis sur alta paliso antaŭ la municipo la landoflagon, la soldatoj staris en atentopozo, kaj la trumpetisto blovis la flagosignalojn.
Tiam la soldatoj formarŝis.
Je la vespero don Gabriel malhisis la flagon kaj ekbruligis kelkajn piroteknikaĵojn.
Brandon li ne devis eldoni, ĉar tiuj viroj, kiuj jam revenis en la vilaĝon, ne eliris el siaj kabanoj.
Ankoraŭ je la sama vespero kelkaj junaj viroj iris en la ĝangalon por diri al la homoj, ke la soldatoj formarŝis kaj, ke nur la nuevo sekretario kun sia edzino postrestas en la municipo.
Matene el ĉiuj kabanoj leviĝis la fumo de pacaj fornelaj fajroj.
Iom post iom la viroj venis al la municipa konstruaĵo kaj la jefe de la indiĝenoj, la tribestro, enkondukis ilin ĉe la nova sekretario kaj prezentis siajn delegados, siajn elektitajn konsilistojn.
Kiam ili vidis, ke don Gabriel intertempe jam malfermis sian vendejon, ili tuj komencis aĉeti. Iom pli poste venis ankaŭ jam la inoj kaj infanoj kaj aĉetis salon, pinglojn kaj kudrilojn, dolĉaĵojn, tabakon kaj kafon.
La municipo starigita nur el maldikaj stangetoj priĵetitaj per argilo kaj kovrata per palmtegmento, estis en mizera stato.
Sen tio, ke don Gabriel diris eĉ nur vorton, venis la viroj posttagmeze kaj komencis ripari la domon kaj speciale la likantan tegmenton. Ili ankaŭ anstataŭis la parte putriĝintan pordon de la prizono per nova stabila latisa lignopordo.
„Por ke la murdistoj kaj krimuloj ne povu forkuri“, diris la jefe, kiam liaj viroj alportis la novan pordon.
Don Gabriel donis al ĉiu viro, kiu estis laborinta je la municipo, glaseton plenan de brando. La jefe ne akceptis ĝin. Li diris, ke li ne trinkas aguardiente, brandon.
Je la vespero diris don Gabriel al sia edzino: „Kara, la viejo, la maljuna kaciko, ne trinkas. Tio estas suspektiga por mi.“
„Ankaŭ li ja trinkos“, optimisme diris la edzino. „Li estus la unua, kiun mi konas, kiu ne trinkas brandon. Ofertu la brandon al li, se li estas sola kun vi.“
Rimarkoj:
aguardiente = brando.
cacique = indiĝena tribestro, kaciko.
delegado = prezentanto, parolisto.
nuevo = nova.
pueblo = puebloindiĝeno.
tienda = vendejo, butiko.
viejo = la maljuna ĉefo.
Pro la enspezoj el la vendejo don Gabriel ne povis riĉiĝi. La vendejo ja ne estis granda. Ĝi estis anguleto en la loĝoĉambro. De tie oni iam rompis fenestron tra la argilan vandon. Tiu fenestro malfermeblis per stabila lignopeco. Malsupre de la breto troviĝis du bantoj el basto, kiuj firme estis ligitaj je la vando per speco de lignofostetoj, tiel, ke tiu breto faldeblis supren aŭ malsupren. Se ĝi estis malsuprenfaldita, jen la malfermaĵo en la vando malfermis laŭ fenestro. Sub la breton oni nun metis du stangojn, kies supraj finaĵoj estis tenataj de elkavigitaj truoj en la larĝa breto, por ke ili ne renversiĝu. Se la breto estis faldita malsupren kaj apogis sin sur tiuj stangoj, tiukaze la breto estis la vendeja tablo kaj la vendejo estis malferma. Se la breto estis suprenfaldita, jen la vendejo estis fermita. Kiu volis aĉeti ion, restadis ekstere de la domo antaŭ la fenestro kaj atendis tiom longe pacience kaj sen voki ion aŭ klaki la manojn ĝis don Gabriel kaj lia edzino ĉeokaze rimarkis, ke ,iu estas en la vendejo‘, kiel oni dirus tion ie aliloke.
Krome la vendejo apenaŭ havis varojn. Neniu donis ion je kredito al don Gabriel, eĉ ne peceton, eĉ tiam ne, kiam li diris, ke li estas nomumita sekretario. Li povis eldoni por la aĉeto de varoj nur ĝuste tiom da mono, kiom li havis monon kontantan. Ne estis multe. Kelkajn pliajn pesojn, kiujn li povis pruntepreni de siaj amikoj kaj de parencoj de sia edzino, estis foruzitaj por la domo kaj la vojaĝo.
Nur bareleton da brando li ricevis kredite, je tre altigita prezo kaj kontraŭ dumonata lombarda kvitanco pagebla je la lasta tago de la dua monato, sen precipa prezentado aŭ pagopostula letero. Sed la fabrikisto de la aguardiente, de la brando, certigis al li, ke tiukaze, se li pagos la krediton ĝis la lasta ebla pagotago, li ricevos estontece la fajran akvon por la kutima komerca prezo kontraŭ lombarda kvitanco unumonata . La edzino de don Gabriel devis subskribi kiel garantianto.
Brando en Meksiko ne vendeblas kredite al indiĝenoj. En malgrandaj lokoj kun pura indiĝena loĝantaro oni tute ne rajtas vendi brandon.
Sed don Gabriel ricevis ja de la jefe politico specialan licencon por la vendo de brando. Kaj kiel la guberniestro por la ŝtato aŭ kiel politika ĉefo por lia distrikto, li povis nuligi leĝojn aŭ dekreti leĝojn laŭ plaĉo kaj saĝo.
Landaj leĝoj estas ja tute bonaj. Sed ĉiam necesas oficistoj, kiuj respektigas la leĝojn de la lando. Kaj tiuj oficistoj, kiuj havas potencon kaj aŭtoritaton respektigi leĝojn de la federacia ŝtato, estas en sia distrikto de kompetento sufiĉe fortaj por interpreti leĝojn, por ŝanĝi ilin, por nuligi leĝojn aŭ por por akrigi ilin, tute kiel plaĉas al ili. Alikaze diktaturo ja ne havus sencon, kaj oni povus kontentiĝi per demokratio aŭ per herediga monarkio. Certa diferenco ja devas esti rimarkebla. Kaj la diktatoro, kiu staras supre sur la pinto, ne povus daŭrigi sian diktaturon sen bonaj amikoj, kiuj sube havas aŭtoritaton kaj potencon.
Don Gabriel vendis je la dua tago kvar plenigitajn glasetojn da brando, je la tria tago nur unu glaseton kun brando. Je la kvara tago neniun. Je la kvina tago du glaseton kun brando, je la sesa tago, je dimanĉo, neniun glaseton kun brando.
Je tiu tago vespere don Gabriel diris al sia edzino: „Se mi ne donas krediton, mi vendos la brandobarelon eĉ ne post kvar monatoj, kaj kiu pagu post ses semajnoj mian lombardan kvitancon, tion mi ne scias.“
„Kompreneble vi devas doni kreditojn. Tonto, ŝtipkapulo“, respondis la edzino. „La knaboj ja pagos, kiam ili vendas porkojn aŭ maizon aŭ lanon.“
Dum semajno don Gabriel enspezis peson kaj tridek centavojn. El la vendejo kaj el la vendo de la brando.
Malsatmorti li ja ne povis, li kunportis por si kokinojn kaj kvar porketojn.
La homoj en la vilaĝo ne estis malafablaj al li. Iutage iu alportis kokinon kiel donacon, alitage alia kapridon kaj tagon poste plia buŝelon plenan de maizo, sekvatage iu alia grandan staŭdon plenan de ore flavaj bananoj.
La jefe de la indiĝenoj donis al li ĝardenon kaj kampon de la komunuma tero. La tribestro ankaŭ tuj sendis junulojn, kiuj kultivis ilin por li.
Sed tion, kion don Gabriel bezonis, tio estis mono.
Maizon, kokinojn, ovojn oni ne povas suramasigi, se oni ne estas ekipita por pogranda komerco kaj ne proksima al trafiklinio.
Sed por kio li havis la potencon en la loko?
Se oni havas la potencon, oni devas uzi ĝin. Oni devas uzi ĝin rapide, antaŭ ol oni perdas la potencon.
Du arabaj komercistoj venis dum sia vojaĝo al la loko. Por vendoj ili havis diversajn utilaĵojn kaj bonan kvanton de superfluaĵoj: alumetojn, fadenojn por brodado en ĉiuj koloroj, kotonŝtofojn kun surpresitaĵoj, butonojn, buntajn hararkombilojn el celuloido, hararpinglojn, kudrilojn, blankan ĉemizotolon, tranĉilojn, kulerojn, bunte pripentritajn tasojn el emajlo, prajmojn, vitroperlojn, trembriletantajn orelringojn kaj fingringojn, karbacidan natronon, kininon, sanktulajn bildetojn kun spegulo sur la dorsa flanko, buntajn silkorubandojn kaj tvirnojn.
La indiĝeno ne estas multe alia laŭ karaktero kiel ĉiuj ceteraj homoj. La inoj ŝatas buntajn rubandojn kaj trembriletantajn kolĉenetojn kaj briletantajn orelringojn. Kaj apud la gravaj aĵoj necesaj por la vestoj kaj la dommastrumado, ili, kiel ĉiuj aliaj inoj surtere, ĉiam inklinas aĉeti senfine multajn aĵojn, kiuj aŭ ĝojigas ilin aŭ donas kontenton al ili aŭ por distingi sin iel de aliaj inoj, aŭ por tiri pli grandan atenton de sia edzo aŭ de sia elektito al si. Kiel ĉie, ankaŭ tie la edzino instigas la edzon per ridado, afableco aŭ per ploroj aŭ ĉagreniteco permesi aĉeti al ŝi tion, kion ŝi volonte volas havi. Kaj kiel kutimas ankaŭ aliloke, la viro aĉetas sufiĉe da diversaj aĵoj, kiuj per si mem estas malmulte utilaj, sed pri kiuj li scias aŭ supozas scii, ke ili ĝojigos lian edzinon aŭ faras la koron de lia elektita ino pli facile alirebla por ties pretendoj.
La komercistoj, kiuj kun siaj muloj ŝarĝitaj kun pakaĵo vagadas tra la vilaĝoj de la indiĝenoj, scias pro longa sperto, kiel oni devas negoci. Kion ili ne havas ĉe si, ili ne povas vendi. Sed tion, kion ili portas kun si, tion ili scias vendi por bonaj prezoj, ĉu indiĝeno bezonas tion ĉu ne. Kiel al ĉiuj aliaj bonaj komercistoj estis ankaŭ al ili tute egale, ĉu la vendaĵoj estas utilaj aŭ aĉaj, por ili gravis nur, ke la aĵoj vendeblas kaj permesas bonan enspezon.
Vojaĝantaj komercistoj, kiuj alvenas en loko por vendi siajn varojn, iras unue al la alkaldo, al la vilaĝestro, por prezenti sin al li. Estas formo de ĝentileco. La alkaldo demandas de tempo al tempo pro la licencoj kaj pro la impostkvitancoj kaj li diras al ili, ke ili ne rajtas vendi brandon.
Ambaŭ sirianoj ankaŭ tie unue iris al don Gabriel. Kvankam li ne estis alkaldo, ĉar la presidente tie estis la jefe, elektita de la indiĝenoj. Sed la komercistoj rigardis la sekretarion kiel la veran aŭtoritaton, kaj don Gabriel certe tre ĉagreniĝus pri tio, se ili ne agus tiel.
Kiam ili vidis, ke li havas komercon kun brando, ili ĉiuj unue akceptis tian glaseton en rondo, en kiun ili inkludis lin mem, por pligrandigi la pagon. Tiam ili demandis lin, ĉu ili rajtas tranokti en la municipo kaj manĝi ĉe li. Tio denove ebligis enspezon al don Gabriel.
Ambaŭ komercistoj pagis pli ol sufiĉe por la tarifo de la federacia ŝtato, kaj ili pagis la tarifon por la lando Meksiko, ili pagis sian imposton por la municipalidad, la komunuman administrejon, en kiu ili loĝas. Ili pagis krome specialan licencon por vagadaj komercistoj.
Don Gabriel ne kontrolis iliajn licencojn kaj impostkvitancojn. Estis por li sen intereso, kion aliaj enspezis pere de la komercistoj.
Kiam la copitas estis eltrinkitaj, li tuj proksimiĝis al la kerno de la afero: „Ĉi tie speciala komunuma imposto pagendas; ĉiutage peso por ĉiu komercisto.“
„Tamen“, unu el la araboj kontraŭdiris: „Ni pagis nian municipalidad-tarifon ja jam en Jovel.“
„Tion, kion vi friponoj pagas en Jovel,min ĉi tie tute ne interesas“, diris don Gabriel koncize. „Vi volas ĉi tie negoci en la loko, kaj tiukaze vi do devas pagi impostojn. Se vi ne pagos, mi ankaŭ ne donos al vi permeson elmeti viajn varojn ĉi tie aŭ iri en la kabanojn de la homoj, kaj post horo vi devos forlasi la lokon.“
„Tio estas ja maljusteco“, diris la alia el la komercistoj.
Respondis don Gabriel: „Mi estas ĉi tie la sekretario, kaj mi scias, ĉu ĉi tie en la loko impostoj pagendas aŭ ne.“
La araboj pagis la imposton.
„Kvitancon mi ne devas skribi al vi“, li diris, kiam li ricevis la monon. „Mi estas ja ĉi tie en la loko, kaj en alia loko neniu demandos vin pro kvitanco de ĉi tie.“
Tiel ili ne havis pruvon por plendi ĉe instanco. La plendo ne havus precipan sukceson ankaŭ tiukaze, se ili povus antaŭmeti kvitancon. Diktatoroj kaj la armeo ne akceptas plendojn kaj la rajton plendi. Kaj kiu brue tumultas, estos pafmortigita, ĉar li ĝenas la trankvilon kaj ridindigas la aŭtoritaton.
Sed don Gabriel ne lasas gliti la predon tra la fingroj. Se oni havas fiŝon je hoko, oni devas firmteni ĝin.
„Mi ĉi tie ne ricevas salajron“, li diris. „Mia salajro estas, ke mi havas la rajton ĉi tie vendi varojn kaj brandon en vendejo. Vi vendas la samon, kion mi havas ĉi tie en mia vendejo, kaj se vi vendos ion, tion ne povos vendi mi.. Vi ĉiuj devas pagi al mi unu peson da konkurenctarifo por ĉiu tago, sed ĉiu el vi minimume du pesojn, por ke mi povu iom elbalancigi mian damaĝon.“
La du komercistoj pagis ankaŭ tiun monon.
Estas ĉie tiel, se pakaĵeto da cigaredoj estas imposte ŝarĝita per duono de cendo, la komercisto pagas la pakaĵeton ne je duono de cendo pli multekoste, sed je kvin cendoj.
„Por rondigi la sumon“, kiel li tiukaze diras. Li klarigas la novan prezon helpe de la nova imposto.
Ĉi tie ĉiuj varoj de la komercistoj altiĝis tuj je kvindek procentoj. La indiĝenoj, kiuj devis pagi, ĉar ili bezonis la novajn varojn, pagis. Don Gabriel, kies tasko estis protekti kiel sekretario la indiĝenojn kontraŭ uzurado kaj ekspluatado, ne povis diri ion kontraŭ la uzuraj prezoj, ĉar li ja kiel aŭtoritato donis la komercpermeson al la komercistoj en la loko.
Don Gabriel estis komplezema kaj bonkora. Kiam li vidis, ke pluraj el la indiĝenoj volas aĉeti ĉemizojn, ŝtofojn kaj aliajn necesajn aĵojn, sed ne havas monon por tio, li ofertis al ili krediton, tute libervole.
„Vi volas, ke mi pruntu tri pesojn al vi, Hipolito, ĉu?“ li demandis.
„Jes, don Gabriel, mi ne havas ĉemizon, kaj mia mujer diras, ke ni bezonas kelkajn metrojn da ŝtofo.“
„Mi volonte donos tri pesojn al vi“, diris don Gabriel, „sed kiu estos via garantianto?“
„Mia frato Eleoso.“
„Venigu lin ĉi tien.“
„Ĉi tie mi estas“, diris Eleoso.
„Vi garantios por Hipolito, ĉu?“ demandis don Gabriel. „Kompreneble, li estas ja mia frato.“
„Kiam vi vendos viajn du porkojn, Hipolito?“ demandis don Gabriel.
„Post kvin semajnoj, don Gabriel. Mi jam parolis kun don Roberto. Li estas la komercisto, kiu ofte venas ĉi tien por aĉeti porkojn kaj kaprojn.“
„Tiukaze vi donos al mi post kvin semajnoj kvin pesojn, Hipolito, ĉu?“ kalkulis don Gabriel.
„Kompreneble mi tiam donos al vi kvin pesojn“, diris Hipolito.
„Vi garantias por la kvin pesoj dum kvin semajnoj,
Eleoso, ĉu?“ diris don Gabriel. „Kaj por ĉiu plua semajno plian peson, ĉu?“
„Kompreneble mi transprenos la garantion por mia frato“, diris Eleoso.
„Bone, jen prenu la tri pesojn“, diris don Gabriel, donante la monon al Hipolito, kiu tuj aĉetis ŝtofon por ĉemizoj.
Don Gabriel pruntis la tutan kontantan monon el la domo al la indiĝenoj, kiuj volis aĉeti ion de la komercistoj. Kaj ĉar la homoj tiel rapide ricevis monon, ili aĉetis ĝis la lasta centavo.
Rimarko:
mujer = edzino.
Kelkajn semajnojn poste alvenis brutkomercistoj.
„Vi volas ĉi tie aĉeti brutojn, ĉu?“ demandis don Gabriel, post kiam ili trinkis plurajn glasetojn kun brando en rondo.
„Jes, ni venas ĉi tien regule“, ili diris, „ ni havas ĉi tie malnovan klientaron.“
„Vi ja konas la ĉi tie-an lokan imposton, ĉu?“ demandis don Gabriel.
„Ni pagas niajn impostojn en nia loĝloko, kaj la komunuman imposton en la buĉejo.“
„Tio min ĉi tie ne interesas, kion vi pagas ie aliloke“, diris don Gabriel. „Por ĉiu porko, kiun vi aĉetos ĉi tie, vi devos pagi ĉe mi unu kaj duonon da pesoj kiel imposton. Por ĉiu ŝafo unu peson kaj por ĉiu kapro okdek centavojn. Se vi ne pagos, mi ne povos doni komercan permeson al vi kaj mi ne donos ĉi tie la permeson al la loĝantoj, ke ili rajtas vendi ion al vi.“
La komercistoj nun jam tiom longe estis survojaj, kaj ili volis konservi la klientaron de la loko al si. La prezo, kiun la indiĝenoj ricevas por siaj bestoj, estis multe malpli alta ol ili atendis, ĉar la komercistoj devis malsupremmarĉandi la imposton de la aĉetprezo, por ankoraŭ fari negocon.
La indiĝenoj ne volis vendi ion por tiuj prezoj kaj diris, ke ili tiukaze mem pelos la bestojn al Jovel, kie ili certe ricevos pagon laŭ la bonaj malnovaj prezoj.
La komercistoj ekĉagreniĝis kaj volis aĉeti nenion kaj ĉirkaŭrigardi en aliaj lokoj. Sed, se ili aĉetus nenion, don Gabriel ne povus postuli la impostojn.
Don Gabriel je plia fojo ne lasis forgliti la fiŝon kaptitan de la hoko.
Li venigis la tribestron de la indiĝenoj.
Ĉiam, kiam don Gabriel volis eldevigi ion de la indiĝenoj, pri kio li timis, ke tio povus konduki al akraj kontraŭdiroj kaj necesigi longajn klarigajn parolojn, li lasis decidi la rekonatan aŭtoritaton de la indiĝenoj, ilian propran tribestron. En tiu ĉi kazo li fariĝis mem nur la modesta sekretario, kiu staras sub la aŭtoritato de la prezidanto de la loko, ĉar la efektiva estro de la komunumo ĉiam estis indiĝeno, membro de la tribo, kiu loĝas en la loko de jarcentoj. Tiu loka estro ĉiujare estis elektita de la indiĝenoj; ĉiujare alia el la rekonataj kaj plej kapablaj viroj de la tribo. La sekretario estis nur la reprezentanto de la registaro, kiu certigadis la komunikadon de la loko kun la registaro, ĉar la indiĝenoj ne sciis legi kaj skribi. Li ne havis rajton dekreti ion aŭ ordoni ion sen konsento de la indiĝena ĉefo.
Tiel tio legeblis en la leĝo. Kaj la leĝo estis tiel kreata ne pro amo al la indiĝenoj kaj ne pro respekto pri ties laŭnaturaj rajtoj, sed ĉar ĝi estis la ununura eblo kiel registaro povas vivi kun la memstaraj indiĝenoj en paco. Militiraj ekspedicioj estis multekostaj. Kaj se la soldatoj sukcesis detrui la vilaĝojn de la indiĝenoj, la indiĝenoj fariĝis senhejmlandaj, formis bandojn kaj vagadis kiel rabistoj, rompŝtelistoj kaj murdistoj en la regionoj de la meksikaj ranĉoj kaj vilaĝoj, ĉar ili forbruligis haciendojn kaj tutajn lokojn, ĉar ili buĉis ĉiun bruton renkontatan, ĉar ili forbruligis ĉiujn kultivitajn kampojn, ĉar ili detruis telefonlineojn kaj pontojn, ĉar ili fortrenis ĉiujn ĉevalojn kaj mulojn trovitajn sur paŝtejoj, estigante tiom da damaĝoj, ke la registaro rapidis interkonsenti pacon kun la bandoj. La indiĝenoj tute ne montris emon vagadi en bandoj. Ili prefere restadis trankvile en siaj vilaĝoj ĉirkaŭataj de siaj familioj por kultivi la kampojn kaj por bredi siajn brutojn. Ne nur la registaro, sed eĉ la tuta lando havis nur avantaĝojn, se, la indiĝenoj estis lasataj en paco.
Sed kvankam la registaro koncedis la plenan memadministradon al la indiĝenoj en ĉiuj lokoj, kie la indiĝenoj estis la sola loĝantaro, la leĝo estis tamen nur leĝo laŭ tiu amplekso, laŭ kiu la sekretarioj interpretis kaj uzis tiun leĝon. Estas ĉiam la interpretoj kaj la efikoj de interpretoj de leĝoj, kiuj estigas malbonojn.
Don Gabriel, tion, kion li intencis fari, ne povis fari sen la helpo de la indiĝena ĉefo.
„Komprenu, Narciso“, diris don Gabriel al la indiĝeno, „en tiu kazo la afero estas ja tute evidenta. Tiuj naŭ viroj“, li menciis ilin ĉiujn laŭ la nomo, „pruntis de mi monon, jen tiom da mono, jen eĉ pli. Ili ĉiuj prezentis al mi persone garantianton, kiam mi pruntis la monon al ili. La mono nun pagendas, ĉe kelkaj jam dum semajno. Ili promesis al mi repagi la monon, tuj kiam ili estos vendintaj porkojn aŭ ŝafojn. Nun la komercistoj estas ĉi tie kaj la viroj ne volas vendi ion, ĉar la prezoj ne plaĉas al ili. Sed tio certe ne estas kulpo mia.“
„Ne, certe ne“ diris la jefe.
„La homoj volas vendi la bestojn sur la foirplaco en Jovel“, rakontis don Gabriel plu. „Ĉar ili supozas ricevi tie pli altajn prezojn. Sed, se multe da bestoj estas pelitaj tien, la prezoj estas pli malaltaj ol ĉi tie. Tio kompreneble estas tute egala al mi. Komprenu, don Narciso“, li nun alparolis la indiĝenon eĉ je „don“ por montri al li, ke li rigardas lin samranga al ladino. „Komprenu, se la homoj en Jovel vendas ion, ili eldonas la monon tie kaj eĉ ebriigas sin. Kiel ili tiukaze repagu al mi la monon, kiu estas repagenda jam nun, eĉ kun garantiaĵo?“
Narciso tuj venigis de la kampoj ĉiujn ĉi virojn, kies nomojn don Gabriel diris.
Li demandis ĉiun unuopulon, kiom da mono li ŝuldas al don Gabriel, inklude tion, kion don Gabriel postulis kiel interezon en ĉeesto de la garantianto.
Don Gabriel havis sian notlibreton ĉemane kaj li konfirmis la sumon, kiun memoris tiuj ŝuldantoj sufiĉe bone. Neniu provis falsi la sumon. Tion ili ne faris, ĉar promesvorto estas promesvorto kaj ĉar oni ne rompu promeson.
„Vi ja en ĉeesto de garantianto promesis“, demandis Narciso, „ke vi volas vendi, tuj kiam venos komercistoj en la lokon, porkojn, aŭ kion ajn alian vi havas krome, por repagi la pruntitan monon al don Gabriel, ĉu?“
La viroj klarigis, ke tio estas ĝusta, sed ke la prezoj, kiujn ofertas ĉi tie la komercisto, estas multe pli malaltaj ol li ofertis kaj pagis ilin ĉiufoje antaŭe.
„Tion mi ne povas ŝanĝi“, diris Narciso.
Li turnis sin al la komercisto kaj demandis lin: „Kial la prezoj estas subite tiom malaltaj? De jaroj ili ne estis tiom malaltaj.“
La komercisto cerbumis pri bona respondo. Li turniĝis kaj vidis, ke don Gabriel fikse rigardis lin en la vizaĝon.
La komercisto volis nun diri, ke li devas pagi ĉi tie en la loko tre altan kontribuon por ĉiu bruto kiel komunuman tarifon, kaj ke tio estas la kaŭzo, ĉar li devas pagi pli malmulte por la brutoj, por ankoraŭ povi vendi ilin kun eta gajno al la viandejoj.
Sed don Gabriel ne lasis paroli lin. Li diris: „La impostoj por la bestkomercistoj estas nun tiom alte fiksitaj, ke la brutvendistoj ne plu povas pagi la malnovajn prezojn.“
La komercisto tuj komprenis. Li ne povis ĉagreni la sekretarion, se li volis fari negocojn tie. Sekretario povas tiom malfaciligi la vivon al komercistoj helpe de kiaj ajn pretekstoj, ke la komercisto nek aktuale nek alitempe povus aĉeti eĉ nur unu felon, tiom longe, kiom la sekretario estus en la loko. Kion la komercisto faru, se la sekretario klarigas, ke la brutoj, kiujn la komercisto aĉetis en alia loko, kaj kiujn li kondukas nun kun si, estas infektitaj, kaj ke oni tuj devos mortigi ilin por malhelpi, ke la loko estos infektita. La mortigitaj brutoj de la komercisto tuj forbruligendos, laŭdire por malhelpi disvastigon de la epidemio. Kiel kaj kie la komercisto povus pruvi, ke tiuj brutoj ne malsanis? Don Gabriel ne estus la unua kaj ne la ununura, kiu estus farinta tion kaj similan, se la komercisto aŭ kiu ajn venas en la lokon, ne rekonas la dirojn kaj la aŭtoritaton de la sekretario.
Narciso, la tribestro de la indiĝenoj povis juĝi nur laŭ tio, kion liaj okuloj vidis, kaj kion liaj oreloj aŭdis. La homoj ŝarĝis sin kun ŝuldoj ĉe don Gabriel, ili promesis pagi la ŝuldojn, tuj kiam venos en la lokon komercisto, al kiu ili povos vendi siajn brutojn.
Li akceptis, ke la postulo de don Gabriel ekzistas laŭrajte kaj ĝi ne estis kontestita de iu. Tial li ordonis, ke ĉiuj ĉi viroj, kiuj pagu ŝuldojn al don Gabriel, devos vendi siajn brutojn al tiu komercisto je tiu prezo, kiun li povas pagi laŭ sia bontrovo. Kiu ne havis ŝuldojn ĉe don Gabriel rajtis fari kun siaj brutoj tion, kio plaĉas al li.
Intertempe ĉiuj viroj de la loko kolektiĝis sur la placo antaŭ la municipo; ĉar la hezitemaj intertraktadoj iom post iom daŭris kelkajn horojn.
Ĉiuj viroj, eĉ la ŝuldoŝarĝitoj koncedis, ke ilia tribestro en tiu kazo diris la verdikton tiel, kiel ĝi estas ĝusta. Ĉar neniu sciis kaj ne povis scii, kion intertraktis don Gabriel kun la komercistoj, ili trovis, ke la decido de ilia jefe estas entute justa. Kaj ĉar ne la sekretario, al kiu neniu el ili fidis, estis dirinta la verdikton, sed ilia propra tribestro, tial ili obeis lin libervole kaj la komercistoj ricevis pli da brutoj ol ili atendis.
„Kial do antaŭe la longtempa interparolado pro la malmultaj pesoj, kiujn vi ĉi tie lasos al mi!“ diris don Gabriel vespere al la komercistoj. „Se mi ne sidus tiom atente sur ilia nuko, vi eĉ ne kunprenus forputriĝintan kaprovoston hejmen. Kaj nun, ĉu? Rigardu la rezultojn. En neniu loko vi povis aĉeti tiom, kiom ĉi tie. Jen al vi ja viaj mizeraj pesoj, kiuj defalas ĉe tio por mi, ja nun vere ne povas kaŭzi avaraflikton.“
La ofico, kiu komence aspektis tiel mizere, komencis kreskigi oron sur ĉiu herbotigo.
Rimarko:
ladino = mestizo = ido de blankuloj kaj indiĝenoj, en Ĉiapaso uzate specife por kontrasti indiĝenojn kaj ne-indiĝenojn, do ne nur mestizojn, sed ankaŭ blankulojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.