La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


REGISTRARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

I

La malmultaj pesoj, kiujn pruntedonis don Gabriel, revenis al li kun granda sekvantaro. Tiel li havis la eblon pliampleksigi la negocon.

Li havis la devon instrui en lernejo. Tio estis unu el liaj multaj kromoficoj. Sed tiu kromofico facile entrepreneblis, ĉar lia ĉefofico almenaŭ esence estis, ke li ĉeestas.

Instruisto li estis neniam. Li povis legi kaj skribi kaj kalkuli la plej necesan.

Sed sub la diktaturo oni ne rigardis tre valoran, ke la infanoj de la proleta loĝantaro estu instruitaj. Se proletoj havas iom da eduko, ili tuj volas havi eĉ pli da ĝi kaj fariĝos nekontentaj pri la rilatoj, kiujn kreis Dio helpe de la eklezio kaj registaro, kaj kiujn ili deziras konservi.

Instrui la infanojn de la indiĝenoj aŭ instrui la indiĝenojn mem kaj doni edukitecon al ili, oni konsideris kiel pekon kontraŭ la volo de la plej alta Dio. Se estus la volo de la plej alta Dio, ke ĉiuj homoj legu kaj skribu, Dio donus la kapablon al ili tuj ĉe la naskiĝo. La volo de la plej alta Dio surtere estis reprezentata de la eklezio, kiu pro la dia elĉiela inspiro de siaj servistoj sciis tute precize, kion Dio celas, kaj kion li ne celas; ĉar ili havis intiman rilaton al Li kaj al ties unktitaj oficistoj kaj ekzekuciistoj.

La diktaturo nur tial povis teni sin supre, ĉar ili dividis la potencon kun la eklezio kaj donis al ĝi ĉiun koncesion, kiun tiu postulis. Kaj unu el tiuj koncesioj estis, ke la indiĝenoj ne ricevu lernejan edukitecon, ĉar oni konsideris tion kiel la plej belan kristanan ornamon konservadi ties simplaniman infanan kredon.

Sed venis turistoj el fremdaj landoj al Meksiko, kaj gazetskribistoj. Kaj venis homoj, kiuj havis monon kaj volis utilige uzi tiun monon en lando, kie la konkurenco estis malpli brutala kaj malpli detruiga ol en la hejmlando.

La diktatoro deziris, ke la lando estu malfermita por envicigi ĝin en la aron de la alte civilizitaj nacioj. La diktatoro de alte civilizita nacio estas pli agnoskata kaj pli certa pri sia loko en la monda historio ol diktatoro de grego el barbaroj. La meksikanoj laŭ la opinio de ilia diktatoro estis nekapablaj mem malfermi la landon, ĉar ili, kiel li opiniis, ne sciis labori kaj ankaŭ ne volis labori.

Li, la dikatoro, kvankam li mem estis meksikano, faris escepton. Tial li ĉiam denove lasis elekti sin de tiuj, al kiuj li donis la rajton elekti lin, kaj kiuj estis rekompencataj per postenoj kaj oficoj. La komedion de la balotado oni daŭrigis por montri al la civilizitaj landoj, ke Meksiko estas konstitucia respubliko, en kiu la investita kapitalo kaj la koncesioj donitaj al la usonaj bankoj kaj minejaj kompanioj, estas sekuraj.

La diktatoro opiniis sin la plej bona meksikano kaj la ununura meksikano, kiu valoras vivi. Sed por la cetera Meksiko laŭ li estis pli bone, se diluvo inundus ĉiujn ĉi ceterajn meksikanojn dum dudek kvar horoj.

Kiam nova baloto estis komenciĝonta, li starigis solene sian klikon laŭvice en aŭdienco kaj lasis ilin petegi, ke li reakceptu la kandidatecon; laŭ la maniero de pordogardisto en palaco de milionulo, kiu sentas sin tro nobla por akcepti krommonon, sed kiu tre seniluziiĝas, se oni ne metas ĝin en unu el liaj malfermitaj manoj etendataj dorsflanke. Fine, se la kliko kuŝis sur la genuoj antaŭ li, deklaris la diktatoro: „Mi ja ne plu volis fari tion. Mi ĵuris, ke mi rifuzos la kandidatecon. Sed ĉar vi, caballeros, tiel insiste petegas min, mi devas oferi min je plia fojo por la meksika popolo.“

Tiu ĉi okazaĵo legeblis en ĉiuj usonaj gazetoj kaj ĝi pruvis al la mondo, ke Meksikon ne regas despota diktatoro, sed alte evoluita konstitucia sistemo, laŭ la modelo de civilizita kaj moderna respubliko.

La dikatoro oferis sin por sia popolo okfoje laŭ tiu maniero, ĝis elseligis lin longtempa dolorplena revolucio kaj la nedankema meksika popolo lasis morti sian grandan ŝtatestron amariĝintan kaj tristiĝintan en ekzilo en fremda lando. La popolo bone eltenis la malbenojn kaj la pesimismajn komplotojn de tiu ĉi granda suferulo for de la diktatora trono.

La diktatoro rigardis sia plej grava tasko sorĉi bonajn statistikojn en la mondon. Se li ne farus tion, la mondo ja ne ekscius, kia granda ŝtatestro li estas, kaj kiom la meksika popolo devus esti dankema al li, ke li ĉiam denove oferis sin kaj metis sur sin la pezan ŝarĝon de la diktaturo kaj la dornokronon de la prezidanto por esti la unua kaj plej supra servisto de sia amata popolo.

La nenombreble multaj gregoj de banditoj, kiuj svarmis tra la lando,kiuj formiĝis el indiĝenoj, de kiuj oni forprenis la teron por doni ĝin al bienegaj posedantoj, usonaj kompanioj, generaloj kaj al membroj de la aristokrataj klikoj, kaj kiuj estis pliampleksigataj de peonoj, kiuj fuĝis el la tiraneco de la bienegaj posedantoj, de la fera mano de la granda ŝtatestro, estis forigitaj per tio, ke la gazetoj ne rajtis raporti pri ili, je minacata puno de konfisko.

Sed la diktatoro volis ne nur havi la feromanon de granda ŝtatestro, kiu garantias al la lando internan pacon kaj sekurecon, sed li volis havi en la civilizitaj landoj ankaŭ la famon esti la granda moderna edukisto de la meksika popolo.

Tiun famon li atingis helpe de la statistikoj pri la granda kvanto de vilaĝaj lernejoj, kiujn li fondis por prizorgi la indiĝenojn, la peonojn, tiel kiel ankaŭ la tutan proletaron de la meksika popolo per moderna edukiteco.

Lando, kiu havas multajn lernejojn, estas tre estimata de la civilizitaj nacioj, kaj ĝi estas favora loko por logi fremdan kapitalon kaj por investi ĝin tie.

La lernejoj en la grandaj urboj estis tute samrangaj al la lernejoj en Usono. Tiaj ili devis esti. Ĉar tien venis turistoj, bankieroj kaj gazetskribistoj, kiuj estis invititaj viziti tiujn lernejojn.

Sed turistoj, bankieroj kaj gazetskribistoj ne iris en la forajn vilaĝojn de la indiĝenoj kaj de la rura proletaro. Al ili oni antaŭmontris la statistikojn pri la multaj vilaĝaj lernejoj, kiujn la diktatoro jam fondis. Per tio kontentiĝis la fremdaj vizitantoj. Ili konkludis el la malmultaj modelaj lernejoj en la grandaj urboj la altkvalitecon de la lernejoj en la vilaĝoj. Ili timis la streĉajn vojaĝojn en la internon de la lando kaj ricevis siajn sciojn el bele aranĝitaj modelaj skribaĵoj en la ekspediciaj ĉambroj de la ministerio pri edukado.

La Escuela Rural, la rura lernejo en Bujvilum, kies instruisto estis don Gabriel, apartenis al tiuj lernejoj, kiujn fondis la granda ŝtatestro kaj edukanto de la meksika popolo, kaj ĝi brilis en la statistikoj kiel indiĝena lernejo kun cent dudek lernantoj.

Tiu rura lernejo en Bujvilum estis same gvidata kiel ĉiuj ruraj lernejoj de la respubliko.

Ĝi efektive havis cent dudek lernantojn el la vira genro. La statistiko ne mensogis.

II

Don Gabriel demandis la tribestron Narciso: „Kiom da knaboj estas ĉi tie en Bujvilum kaj en la setlejoj apartenantaj al la loko?“

„Mi ordonos nombri ilin“, diris Narciso.

Kelkajn tagojn pli poste li revenis kun la respondo: „Estas cent dudek aŭ eĉ kelkaj pli da.“

„Ili ĉiuj devos veni ĉi tien en la lernejon“, ordonis don Gabriel.

La tribestro zorgis, ke la ordono laŭvice atingu ĉiun.

Je la sekva lundo venis ĉirkaŭ tridek knaboj en la lernejon. La plej multaj el ili estis nudaj.

Don Gabriel surskribis ĉiujn nomojn. Al tiuj, kiuj ne sciis sian nomon, ĉar ili neniam aŭdis iun, li donis nomon.

Marde venis denove pli ol tridek knaboj en la lernejon. Duono el ili estis nova, ĉar ili lunde ne ĉeestis. El la tridek knaboj, kiuj ĉeestis je la pasinta tago, duono ne venis plu, ĉar don Gabriel, kiu ne sciis, kion fari kun la knaboj, tradraŝis tri knabojn por almenaŭ fari ion kaj por montri al ili, por kio taŭgas lernejo. La patroj de la knaboj ne konsentis pri tio kaj malpermesis al siaj filoj denove iri en la lernejon, ĉar ili ne deziris, ke la sekretario batu la knabojn, nur tial, ĉar tiuj kvazaŭ lude interbatalis sur la placo antaŭ la cabildo, antaŭ la municipo.

Don Gabriel denove tradraŝis kelkajn knabojn, ĉar li estis ja instruisto.

Sekvatage denove duono el la knaboj forestis. Ili preferis labori kun siaj patroj sur la kampoj anstataŭ lasi bati sin en la lernejo.

Sed alvenis ĉirkaŭ deko da novaj knaboj, kiuj nek lunde nek marde ĉeestis tie.

En la kuro de du semajnoj ĉiu el la cent dudek knaboj almenaŭ unufoje estis en la lernejo.

Don Gabriel raportis al la registaro, ke li havas cent dudek lernantojn, kies nomojn li indikis en listo. La lernejo eniris en la statistikon kaj tie faris bonan impreson.

Ĉar don Gabriel ĉiutage havis lernantojn, li devis instrui.

La lernantoj alvenis je la sesa matene, kiel estis ordonite de li. Aŭ pli ĝuste dirate, la infanoj alvenis tuj post sunleviĝo, ĉar nek don Gabriel, nek iu alia en la loko havis horloĝon.

Sed je la sesa don Gabriel ankoraŭ ne ellitiĝis. Nur lia edzino jam ellitiĝis, kaj la lito ankoraŭ estis varma.

Je la sepa kaj duono li ricevis sian kafon.

Tiam li paŝis sur la sojlon de la pordo kaj vokis transen al la placo antaŭ la lerneja pordo: „Ĉu vi ĉiuj ĉeestas, muchachos?“

„Jes, sinjoro profesor, ni estas ĉiuj ĉi tie“, kriis la knaboj.

„Mi tuj venos. Ne tro bruu“, vokis don Gabriel.

La knaboj dum iom da tempo sidis sur la herbejo kiel musetoj.

Kiam don Gabriel denove troviĝis en la domo kaj faris tie nenion krom kvereli kun sia edzino, ĉar li ne sciis kion celi kaj kion fari, la junuloj denove ĉasadis kaj kvazaŭ ŝerce interbatalis. Post duono de horo don Gabriel ree paŝis sojlen de la pordo, ĉagreniĝinte sekve de kutima kverelo kun sia edzino kaj tial li kriis koleriĝinte: „Kanajloj, ĉu mi ne ordonis al vi, ke vi kondutu trankvile?“

Li kaptis knabon kaj vangofrapis lin.

La knabo kriis kaj diris plorante: „Tion mi diros al mia patro, ke vi vangofrapis min.“

Li forkuris kaj ne revenis dum tiu tago.

Sed intertempe aperis kelkaj novaj alvenintoj.

Post iom da tempo la knaboj denove ŝerce kvereletis kaj batalis inter si por vidi, kiu plej longe povas stari sur la kapo sen renversiĝo. Don Gabriel sidis nun ĉe la matenmanĝo kaj diris al sia edzino: „Ankaŭ tiuj ĉi damnitaj filoj de putinoj, la tielnomataj fazeoloj ne estas kuiritaj ĝis moleco. Ĉe l‘ damnito sur la kruco! Caray, fulmotondro! Se vi ne povas kuiri, vi ne estu edziniĝinta! Ankaŭ via patrino ne estas pli bona ol vi, ŝi havas nenion, scias nenion kaj disipas la tutan monon de don Manuel. Kiom mi bedaŭras la kompatindan viron, ke li estas via patro! La tortiljoj estas fridaj kaj gustas kiel pajlo. Mi metis ja la kuleron en belan kaĉon! Kial Dio tiom kruele punis min, ke mi aranĝiĝis kun via familio! Via frato Sixto estas nur veproŝtelisto. Li ne lasas en paco eĉ unu knabinon. Mi tuj blindiĝos, se ili ne iutage starigos lin antaŭ policajn fusilojn.“

„Lasu mian familion en paco, fripono, nur tion mi diras al vi“, kriis la edzino. „Via familio koniĝis en la tuta mondo. Antaŭe nenion kaj poste eĉ malpli, kaj pli da ŝuldoj ol laŭsoj. Se mi estus nur obeinta mian bonan kompatindan patrinon, ŝi ekde la unua tago avertis min kontraŭ vi. Kaj kiom ŝi pravis, Dios en el cielo, Dio en la ĉielo scias, kiom ŝi pravas. Via patrino al mia patrino eĉ ne de malantaŭe povas kisi la kotŝmiritan ĉemizon. Prefere mi estu penduminta min ol akcepti vin, trompisto!“

Post tio la ino sidiĝis en angulo kaj komencis ploregi kiel torento de akvofalo.

Don Gabriel, klake ĵetis la mantenatajn tortiljon kolere sur la tabloplaton, saltis al la pordo, kaptis bastonon kaj ĵetis ĝin kun forto inter la grego de la lude luktantaj knaboj.

„Hundobrutaro“, li kriis, „ĉu mi ne ducentfoje diris al vi, ke vi ne kriu tiom? Ĉiujn mi laŭvice traktos per pugnoj, ratoj stinkantaj. Mi tuj venos.“

Denove kelkaj knaboj same kriante kuris transen al la vilaĝo. Sed la kuraĝuloj restis kaj sidiĝis denove kviete sur la herbejon, kie ili kaŭris kiel timigitaj tervermoj, kiuj forgesis, el kiu truo ili rampis kaj tiam plu nur esperis, ke nigra cikonio trovu kaj beke piku ilin kaj tiel liberigu ilin de la turmentoj.

Denove venis kelkaj novaj knaboj. Ili kunportis siajn hundojn, ĉar ili de ili ne povis disiĝi, kaj la hundoj ne de ili.


Rimarkoj:

caray = fulmotondro.

muchachos = knaboj, junuloj.

profesoro = instruisto, helpinstruisto ktp.

III

Intertempe estis jam la deka.

Don Gabriel iris en sian oficejon por rigardi, ĉu tie io okazis.

Nenio okazis. Ĉio estis tiel, kiel li postlasis ĝin vespere. Kelkaj paperoj kaj leteroj estis surtavoligitaj. Kelkaj estis pikitaj sur najlojn batitajn en argilan muron.

Ja ne povis okazi io en lia oficejo, ĉar liaj registaraj negocoj ĉi tie deruliĝis nur tre malrapide.

Li ĉirkaŭrigardis, ĉu li ne povus fari ion, ĉar li ja estis la loka sekretario. Sed kiom ajn li ĉirkaŭrigardadis kaj turniĝadis tien kaj tien, li trovis nenion, kio necesigus lian registaran agadon.

Li surtavoligis ree kaj ree la leterojn kaj foliojn kaj presitajn dekretojn kaj instrukciojn kuŝantajn sur la tablo. Li jam centfoje legis ĉiun paperan pecon kaj ĉiun notfolion kaj zorgis pri nenio, kio legeblis en la presitaj instrukcioj de la registaro. Li bezonus skribiston, sed li havis neniun. Li ankaŭ ne scius, kion doni al la skribisto por skribado, ĉar nenio estis skribenda. Li estus donus la li la presitajn deklarojn por kopiado por okupi lin.

Kiam li jam plurfoje transtavoligis ĉiujn notfoliojn kaj paperojn, li denove metis ilin tiel, kiel ili kuŝis antaŭe, li glatigis ilin, ŝovis ilin en angulon de la tablo kaj aranĝis ilin per sia manplato tiel, ke ili formis unu angulon kun la eĝoj de la tabla angulo. Kaj tiam li frapetis kun la manplato sur la notfoliojn kaj paperojn kvazaŭ li timus, ke la leterfolioj eble ne tiel kuŝados plu laŭ tiu aranĝo.

Tiam li levis la inkboteleton, skuis ĝin, eltiris la korkon, flaris ĝin, skuadis ĝin denove kaj refermis la boteleton per la korko kaj metis ĝin al ties loko. Nun li prenis la plumingon, rigardadis la rustiĝintan pinton de la plumo kaj gratadis ĝin tiom longe je sia hararo ĝis ĝi estis pura kaj tiam li metis la plumingon laŭ bela ordo apud la boteleton.

La oficeja ĉambro havis nur krudan tablon, du same krudajn kaj tre rigidajn seĝojn kaj du longajn benkojn, kiuj staris antaŭ argila muro.

Li rigardis transen al la benkoj kaj bedaŭris, ke sidis tie neniuj arestitoj aŭ kverelantoj, pri kies sorto kaj punoj li povus intertrakti.

Nun li paŝis antaŭ la pordon, rigardis transen al la vilaĝo kaj levis tiam manon por vidi el kiu direkto blovas la vento.

Li iris ĝis la angulo de la domo, de kie li povis vidi la junulojn, kiuj troviĝis antaŭ la pordo de la lerneja ĉambro kaj gakadis kiel anseroj.

La eniro al la lerneja ĉambro troviĝis post la angulo je la alia muro de la loka municipo.

De la angulo li vokis: „Ahora, muchachos, escuela“.

La knaboj enviciĝis antaŭ la lernejo en linio.

,Atencion, atentu!“ li komandis.

Kelkaj knaboj, kiuj lernis tion en antaŭaj tagoj, kriis sovaĝe: „Buenos dias señor profesor! Bonan matenon, sinjoro instruisto!“

Don Gabriel ekzercis nun por la unua dum duono de horo la atencion, la starigadon de la knaboj en vico kaj la ĝojokriadon: „Bonan matenon, señor profesor!“ tuj kiam li sufiĉe proksimiĝis al la lerneja pordo por aludi, ke nun komenciĝis la lernejo.

Li devis ekzerci tion ĉiutage denove, ĉar venis ĉiun tagon novaj knaboj, kiuj ne sciis la reglamenton. Don Gabriel rigardis tiun ekzercon „Atentu!“ kiel la plej gravan lekcion, kiun li povas instrui al la knaboj. Kostis al lia cerbo la plej malmultan laboron, kaj tiu tiel malgranda cerba agado havis rapidan kaj videblan sukceson, kiu ne montriĝus tiom rapide ĉe la dresada parkerigo de la alfabeto.

Tiu atencion estus samtempe tute bonega prezentado por oficistoj, se tiuj eventuale en inspektaj vojaĝoj venus en la lokon. Inter ili eble eĉ la jefe politico en propra persono.

Se iu el tiuj caballeros tie alvenus, li komandus salti la knabojn antaŭ la lernejo. Li vokus: „Atentu!“ Kaj la señor jefe politico ĝojus pri tiu bone oleita mekanismo. Li sentus sin flatata kaj samtempe li ekkkonus, ke la knaboj estas bone edukitaj kaj agnoskas lian aŭtoritaton. Se la mekanismo je komando tiom bone funkcias, la diktatoro ne devas timi, ke la junuloj, kiam ili fariĝos iam viroj, eventuale ribelos kaj postulos rajtojn. Se oni dresadas tion dum la juneco tiel bone, vokas la diktatoro aŭ la arcepiskopo nur laŭte „atencion“, kaj ĉiuj forgesas tuj, ke ili propre venis por postuli rajtojn kaj liberojn.

La knabojn la saltado al la atentopozo kaj la enviciĝo en rekta linio kaj la kriado multe pli ĝojigis ol la trankvila sidado.

Estis samtempe bona komenco por la lernado de la hispana lingvo. La knaboj sciis nur la lingvon de siaj indiĝenaj gepatroj. Kaj ĉar la celtaloj ne havas la vorton „Atentu!“ en sia lingvo, tial ĉi tie tuj komenciĝis la unua konatiĝo al la lingvo de la respubliko.

Ĉion, kion don Gabriel volis instrui al la infanoj, li devis unue klarigi al ili en ties propra lingvo. Li parolis la idiomon de la indiĝenoj nur malbone, ja tre malbone. Homoj, kiuj estus malpli ĝentilaj kaj malpli taktoplenaj ol estis la indiĝenoj, ridus ĉe ĉiu frazo tiom, ke la korpo tordiĝus pro kramfoj. Des pli infanoj. Sed la infanoj estis tiel bone edukitaj de siaj propraj gepatroj, ke ili ne ridindigus plenkreskulon, eĉ se li balbutus aŭ havus oblikvan dikan nazon.

Kiam la infanoj sufiĉe forte povis kriadi „Buenos dias, señor profesor!“ ili lernis meti anstataŭ la vortoj señor profesor la vorton caballero. Oni instruis al ili, ke ili ĉiam devas krii ,caballero‘, se la matena saluto ne celas la instruiston. ,Caballero‘ estas ĉiam ĝusta. Oni povis uzi ĝin eĉ ĉe eklezia sinjoro pri kies titolo don Gabriel, ne povis klariĝi.


Rimarko:

Ahora, muchachos, escuela = Ek, knaboj, al la lernejo!

IV

La lerneja ĉambro ne havis fenestron, tiel kiel ĉiuj aliaj ĉambroj de la municipo ne havis fenestron. Estis nur la pordo, kiun eblis malfermi tiel, kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj de la domo, se necesis heligi la ĉambron per ekstera lumo.

En la vilaĝoj kaj urbetoj en Meksiko neniu domo, ĉu loĝa domo aŭ ofica domo, havas fenestrojn, en la urboj de mezgrandaj urboj la plimulto de la domoj estas sen fenestro; kaj eĉ en la ĉefurboj de la lando oni trovas milojn de senfenestraj domoj, precipe en la kvartaloj de la proletaro. Nokte oni firme riglas kaj fermbaras la pordojn kaj la homoj dormas kiel en tomba kelo. Se oni vivas dum pli da tempo en Meksiko, oni kutimiĝas tiom pri tio, ke oni tute forgesas, ke domoj povas havi ankaŭ fenestrojn. La klimato permesas lasi la pordon malfermita dum la tuta jaro, kaj oni tial tute ne sentas la bezonon pri fenestroj.

La planko en la lernejo konsistis el firme stamfita tero, kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj de la municipo. La tegmento estis tegmento nur el palmoj.

La mebloj de la lerneja ĉambro konsistis el tre malgranda kruda eta tablo kaj seĝo, kiuj montris jam spurojn de la vetero. Ekzistis por la infanoj nek benkoj nek tabloj. La infanoj devis stari aŭ ili kaŭriĝis sur la tero.

Sur la eta tablo kuŝis la ununura libro, kiun posedis la lernejo. Ĝi havis la titolon: „Kion devas scii ranĉisto, kiu volas teni sana sian brutaron?“ La libron verŝajne antaŭa sekretario, kiu tie havis sian oficon, postlasis pro neatentemo. Ĝi estis ŝirita en pecojn kaj certe jam servis al la infanoj de pluraj lokaj sekretarioj kiel ludilo. Krome tie ankoraŭ troviĝis aĉe aspektanta kaj trivita eta libro, kiun oni ne povis nomi libreton ankaŭ tial, ĉar tute mankis la dua duono. La mankantaj folioj certe estis donitaj al travojaĝanta ofica persono, kiu ne kutimiĝis uzi elŝiritajn herbotufojn por privataj celoj. Tiu libro aspektis mizere ankaŭ tial, ĉar la randojn de la postrestintaj folioj prironĝis blatoj kaj musoj. La titolo estis „Populara astronomio“.

Krome staris sur la eta tablo inkuja boteleto kun densiĝinta kaj krustiĝinta inko. Apud ĝi kuŝis plumingo kun rustigita plumo. Maldekstre de ĝi troviĝis kelkaj folioj de blanka papero.

La infanoj havis nek ardezajn tabulojn nek skribpaperon.

Ĉiu generalo en la lando, ĉiu guberniestro kaj ĉiu ŝtatsekretario subtenis ne malpli ol ses inojn. Multaj pli ol dudek inojn. La kvanto de iliaj haciendoj kaj bienoj kreskis ĉiujare. Kaj en ĉiu jaro plialtiĝis la kvanto de iliaj ludomoj kaj luataj vilaoj en la ĉefurboj. Dek du procentoj el la ina genro de la lando estis registritaj prostituitinoj. De la ceteraj inoj la duono de tiuj, kiuj loĝis en urboj, ne estis registritaj, sed ili devis fari la saman kiel la registritaj inoj por vivteni sin kaj siajn infanojn kaj siajn gepatrojn. Ilian klientaron ili trovis inter la generaloj kaj koloneloj de la armeo, inter la altaj oficistoj de la lando kaj inter tiuj, kiuj investis fremdan kapitalon en la lando por malfermi ĝin por la beno de la popolo. Pro tridek jaroj de diktaturo, jen la sekvo de tiu ora erao sub la diktaturo, kiu kapablis subigi fieran popolon tiom, ke en la plej favoraj cirkonstancoj partoprenis tri procentoj de la popolo je la politikaj balotoj, ĉar oni komandis ilin tien por konservi la ŝajnon de civilizita kaj konstitucie regata lando. Estis eĉ tiel, ke por ĉiuj homoj estis pli grava la elekto de la karnavala reĝino kaj de la klaŭnreĝo por la procesio en la nokto antaŭ la granda festo, tial ĉe tiuj karnavalaj elektoj estis donite dudekfoje pli da voĉoj ol ĉe baloto de meksika prezidanto.

La rurajn lernejojn vizitis laŭ la statistikoj multaj vizitantoj por malkaŝi al la mondo, ke Meksiko kunmarŝas en la unua vico de la civilizitaj popoloj. Sed la lernejoj havis nek benkojn nek tablojn nek ardezajn tabulojn nek krajonojn nek inkon nek plumojn nek librojn nek skribpaperon nek profesie trejnitajn instruistojn. Tion oni ne menciis en la statistikoj. Tion ankaŭ neniu postulis, ke oni menciu tion. Tial ja ankaŭ estas pli facile mensogi kaj trompi kun statistikoj ol sen statistikoj en ĉiuj branĉoj de la homa agado. Nur necesas forlasi el la statistikoj ĉion, kio povus malaltigi la valoron de la statistiko. Se spite al tiom da lernejoj kaj tiom da frekventoj okdek kvin procentoj de la popolo povis nek legi nek skribi post tridek jaroj da diktaturo, jen kulpis tion ne la diktaturo. Per funeloj oni ne povas plenigi cerbojn. Se la infanoj ne lernas, tiukaze estas ilia propra kulpo, tio pruvas nur kiom necesas konservi la dikaturon de la registaro kaj la potencon de la eklezio, post konsidero de la malkapablo de la indiĝenoj lerni ion, havigi sciojn al si kaj regi sin mem.

V

Malantaŭ la eta tablo en la lerneja ĉambro estis najlitaj du bretoj el malnovaj kestoj je la argila muro.

Don Gabriel prenis pecon da kreto kaj skribis sur la breton la literon A kaj diris: „Tio estas A. Kio tio estas?“

La infanoj ĉiuj samtempe kriis: „A.“

Tiam li skribis la literon B kaj diris: „Tio estas B. Kio tio estas?“

La infanoj kriis: „Jen Booo!“

Kiam li venis ĝis la litero H, li sentis sin lacigita kaj diris: „Nun estas paŭzo. Vi ludu sur la placo. Sed ne interbatalu, ĉar tiukaze mi batos vin per la fazeolstango, etaj cochinos, porkoj, kiuj vi estas. Kio vi estas?“

„Cochinos“, kriis la infanoj ĥore, „porkoj“.

„Almenaŭ tion vi jam scias“, li diris.

Li iris en sian loĝoĉambron kaj engorĝigis brandon. Tiam li iris en la kuirejon kaj repaciĝis kun sia edzino. Ĉar li dormis kun ŝi en la sama lito kaj pensis pri la nokto, li trovis tion pli saniga, ĉiam sufiĉe frutempe akordiĝi kun sia edzino. Antaŭ sunsubiro oni ĉiam konkordu, precipe kun sia edzino, se oni ne havas alian je dispono. Sed la sunsubiro laŭ tempo ankoraŭ tute ne proksimis. Kaj antaŭ ol la tago pasis, li ankoraŭ kvarfoje terure kverelis kun sia edzino, sed ree kaj ree li paciĝis kun ŝi. Ĉar la lasta repaciĝo okazis, kiam li estingis la kandelon, li ne plu havis tempon kvinan fojon kvereli kun ŝi kaj tial la repaciĝo daŭris ĝis matene, kiam ĝi, tamen ankoraŭ antaŭ la matenmanĝo estis interrompita por povi komenci la novan tagon kun geedzaj ĝojoj. Se geedzoj ne havus tiajn ĉiutagajn gravajn batalojn, ili ne estus elteneblaj, kaj oni devus eltrovi ion pli bonan, ĉar la vivo de viro estas batalo. Kaj la vivo de edzino estas kontraŭatako kun subteno de artilerio en bone kovrataj pozicioj, en la dorso kaj kun ĉiam pretaj rezervoj.

Post horo don Gabriel rekomencis la instruadon. Li komencis kun ,atencion!‘ kaj la tradraŝado de du knaboj, kiuj kaptiĝis reciproke en la hararo kaj batalis unu kontraŭ la alia. La knaboj kuris plorante hejmen por diri tion al la patro.

Aperis kvin novaj alvenintoj en la lernejo, tiel, ke la perdo ne estis granda. Sed la kvanto de la knaboj restis la sama, ĉar tri knaboj en la paŭzo iris al siaj kabanoj kaj ne revenis.

Don Gabriel ne zorgis pro tio. Li havis nur la devon deklari la lernejon kaj instrui en la lernejo.

Li montris nun al la litero A: „Kio tio estas?“

„Estas F“, kriis la knaboj plimulte, dume du inter ili ekkverelis, ĉu estas D aŭ ne.

Don Gabriel malesperiĝinte kapneis kaj diris: „Tio malĝustas, estas A.“

„Estas A“, kriis la knaboj.

„Kio tio estas?“ li demandis kaj montris la literon B.

„Jen H“, kriis kelkaj, dum kelkaj vokis: „Jen Eeee.“

Don Gabriel malesperiĝis eĉ pli, li ekkonis kiel malfacile oni faras ĝin al instruisto en la vivo, kaj li diris: „Vi, kapridoj, tion lernos dum via vivo neniam. Tio tute ne havas sencon. En viajn indianajn kraniojn oni povas marteli ĝin nur per hakilo.“

Li skribis nun la literon I sur la tabulon.

„Tio estas la litero I. Ĉiuj postparolu tion.“

„Tio estas Iiii, ĉiuj postparolu tion“, kriis la knaboj bonhumore.

„Ĉe la diablo“, li kriis kolere, „vi diru nur I, nenion pli.“

„Iiiii“, kriis la infanoj.

La infanoj staris proksime de la eta tablo.

Don Gabriel pentris nun la literon J sur la tabulon.

Jen unu el la knaboj vokis: „Mi scias, ke tio estas kapro, kiu estas firmligita. Kaj mia patro diris al mi, ke mi nun devas veni hejmen kaj observi la kaprojn, ili ĉiam iras en „Vi restados plu ĉi tie“, diris don Gabriel. La knabo komencis plori.

„Iru en la inferon“, kriis don Gabriel. „Sed morgaŭ vi ree estos en la lernejo, aŭ mi draŝos al vi la fazeolstangon sur la dorson.“

La junulo forkuris kaj don Gabriel diris: „Tio estas ĥota.“ Li prononcis ĝin hispane.

„Tio estas ĥotooa\“ la knaboj ĥore vokis.

„Nu, tion vi ja tamen ne lernos. Kial mi ankoraŭ pli longe turmentu min ĉi tie kaj disŝiru mian pulmon pro vi\“ diris don Gabriel.

„Ni nun lernos ion alian. Atentu! Mi estas meksikano, Viva Mexico, Viva arriba!“

La knaboj postkriis ĝin kaj don Gabriel diris: „Tion vi nun scias, kaj memoru tion bone.“

Sed kion tio signifas, la infanoj ne sciis; ĉar don Gabriel ne penis klarigi tion al la knaboj en ties propra lingvo.

Tiu voko ,Viva Mexico!‘ kondukis lin al nova ideo rilate tion, kion li instruu al la knaboj.

Iun instruplanon li ne havis. Eĉ multe malpli imagon pri tio, kiel oni instruu infanojn.

Li skribis la literojn sur tabulon kaj parolis la liternomojn. Se la infanoj memortenos tion, ili estos lernintaj la legadon; kaj se ili ne memortenos tion, ne estis kulpo lia. Li plenumis sian devon kiel instruisto, ĉar li diris al ili, kiujn nomojn havas la literoj. Li ankaŭ ne sciis, kio fareblus plu. Li jam atingis la finon de siaj kapabloj kiel instruisto.

Sed la , Viva Mexico!‘ estis kvazaŭ inspiro. Li vidis tute precize, kiel li daŭrigos sian instruan agadon.

„Bone atentu, muchachos“, li diris, „mi ĉi tie antaŭkantos ion al vi. Kaj vi postkantos tion.“

Li poste komencis kanti la nacian himnon. Li kantis la melodion tiel neprecize, ke same tiel bone povus esti fokstroto. Kiam li atingis la trian linion, li eltrovis, ke li ne scias pluajn vortojn. Tial li kontentiĝis per tio, ke li ripetis plurfoje la unuajn du liniojn kaj postulis de la infanoj, ke ili postkantu tiujn vortojn. Ili kvazaŭ regurdis ilin sen kompreni ties sencon, ĉar ĝi estis ja hispana kanto.

Don Gabriel rigardis tion bonega rimedo por plenumi esencan taskon de la lerneja instruado: Instrui al la indiĝenaj infanoj la lingvon de la lando.

Kiam la infanoj parole jam regurdis tiujn du liniojn pli ol dekfoje kaj tamen ne precize direblis, se oni nur supraĵe aŭdis tion, ĉu la knaboj parolas la hispanan aŭ la hindustanan, sed, ĉar tamen oni povus persvadi iun, ke tio estas la hispana, don Gabriel kontentiĝis per tiu sukceso.

Li atendis novan inspiron pri tio, kion li faru. Kaj jen li ekhavis la penson, ke li bone povus uzi la infanojn por kapti pli bonan postenon en la ŝtato.

Tiel li ekhavis la ideon instrui al la infanoj ankaŭ la ĵuron Li sciis, ke neniu oficisto, kiu en inspektada vojaĝo vizitus la lokon, kiam ajn penus kontroli en la lernejo, ĉu la infanoj lernas legi kaj skribi. Tia ekzamenado nur ŝtreĉus la fortojn kaj ĝi estus enua. Oficistoj ne volis, ke oni enuigu ilin.

Sed bonegan impreson li atingus, se li ordonus stari la knabojn en atentopozo kaj ili vokus en la hispana ,Bonan matenon, caballero!‘ Kaj se ili kantus parkere kelkajn liniojn el la nacia himno, se ili eĉ povus deklami la ĵuron sub la flago, kompreneble hispanlingve, la inspektanta oficisto konsciiĝus, ke don Gabriel estas viro por pli bona posteno, eble eĉ la ĝusta viro por okupenda posteno kiel impostkolektisto.

Tiel don Gabriel pliampleksigis la instruadon kaj preĝadis la ĵuron sub la flago. Sed li ankaŭ en tiu kazo ne rememoris multon. Jam la dua frazo fariĝis tiel necerta, ke li rezignis pri tio kaj kontentiĝis per tio instrui la unuan frazon kaj ripetigi la du liniojn de la nacia himno, kiujn li sciis kun certo.

Li konvinkiĝis, ke tio tute sufiĉus por prezentado de la lernejo. Paroligi la ĵuron sub la flago laŭ la tuta longo kaj kantigi la nacian himnon kun ĉiuj strofoj, tion atendis certe eĉ ne unu oficisto. Male, ili kviete dankus don Gabrielon pro tio, ke li ne turmentis ilin per tio devi aŭskulti la milfoje maĉitan kaĉon laŭ ties tuta senkompata longo en tiu kota vilaĝo. Oni taksus tion eĉ kiel delikatan taktosenton pri li, se li montrus al la oficisto nur ĝuste la ideon de la instruado kaj de la sukceso. Kaj por evidentigi, ke ne okazis tie eble eĉ neglektemo, li antaŭe dirus al la oficisto, ke li volas montri al li per tiuj limigitaj eltiraĵoj, kiamaniere disvolviĝas la instruado, kaj, ke li certe scias, ke la tempo de la señor comisario aŭ de la señor inspector estas tro multekosta por povi atendi de li, ke li aŭskultos dum horoj la parkere diratajn frazojn kaj la regurdadon de la infanoj.

Don Gabriel konis la homojn. Kiam kelkajn monatojn poste impostinspektisto venis en la lokon kaj skribis en sian vojaĝraporton inspektadon de la lernejo por ŝajnigi sian agadon pli ampleksa ol ĝi estis en vero, don Gabriel efektive agis tiel, kiel li elpensis tion. En la vojaĝraporto de la inspektisto al la registaro troviĝis la rimarko: „Mi vizitis kaj inspektis kromofice la lernejon de la loko kaj trovis ĝin tre multpromesa kaj vere kontentiga en ĉiu direkto. Sub la gvidado de la sekretario de la loko, señor Gabriel Ordunez ĉiuj infanoj parolas hispane kaj troviĝas en avancita ŝtupo, kio koncernas la legadon, la skribadon kaj la historion.

La raporto de tiu inspektisto esprimis, kiel ĉiuj tiaj raportoj, la veron. Sub diktaturo aŭ despoto statistikoj kaj raportoj okupas gravan rangon. Ili estas la fasado de la konstruaĵo. Tiuj fasadoj eĉ ne eltenus, se oni gratus nur per fingra ungo je la orumado. Kaj nenie aliloke oficistoj kaj neoficistoj komprenas tiel lerte starigi fasadojn kiel sub diktaturo, en kiu ĉiu, kiu volas vivi kaj vivi sen molesto, antaŭ ĉio devas ŝmiri per gluaĵo sur fasadon tion, kion li faras aŭ parolas, por ke li ne estu eksuspektata ne akcepti la sistemon.

Kiam don Gabriel instruis du aŭ tri semajnojn en la lernejo, li trovis, ke liaj lernantoj neniam kleriĝis pri tio, ĉu la litero, kiu estas pentrita sur la tabulon, estis A aŭ G.

Don Gabriel diris al la knaboj ĉiutage dekfoje, ke ili tamen ne lernos tion, eĉ se ili frekventus la lernejon dum cent jaroj.

La knaboj tion mem komprenis kaj venis en la lernejon nur tiukaze, se ili ne sciis kion fari alian. Je neniu tago ĉeestis pli ol kvarono de la knaboj.

Don Gabriel eltrovis novan lernometodon. Envere li ne eltrovis ĝin, sed li trovis ĝin iam en alia loko, kiam li ankoraŭ estis brutkomercisto kaj volis aĉeti brutojn de la sekretario en tiu loko.

Pri tiu metodo, kiun li vidis tie, rememoris nun don Gabriel, kaj li imitis ĝin kun negrava plibonigo de la patento. Tiu malgrava plibonigo estis fakte lia eltrovo.

Li kunkolektis en sia magazeno neuzeblajn erojn de pakpapero, disŝiritajn papersaketojn kaj blankajn gazetorandojn.

Tiam li skribis per inkoplumingo sur ĉiun el tiuj ŝiraĵoj mallongan frazon: ,La bovino estas bruna kaj havas kvar krurojn. La kaprino havas kornojn kaj voston. La ŝafo estas nigra aŭ blanka kaj havas lanon. La arbo estas alta kaj havas multajn branĉojn. La sekretario estas caballero kaj havas edzinon. La guberniestro regas la ŝtaton honorinde kaj kun saĝo. La prezidanto de la lando estas generalo kaj bona prudenta viro. La meksika respubliko havas faman prezidanton, don Porfirion. La Jefe Politico en nia distrikto estas viro kun honoro kaj estas respektata de ĉiuj. La meksikanoj estas la plej kuraĝaj militistoj surtere kaj noblaj. La suno staras en la ĉielo kaj estas ronda. Mia patro havas agron kaj kaprinojn kaj ŝafojn‘.

Post kiam don Gabriel sur sufiĉe da paperŝiraĵoj skribis po unu el tiuj frazoj, li donis al ĉiu knabo tian surskribitan ŝiraĵon.

Li donis la ŝiraĵon surmanen de knabo tiel, ke la pozicio de la literoj el la okuloj de la knabo estis ĝusta.

Tiam li diris al la knabo: „Tiel vi ĉiam tenu la papereton antaŭ vi, por ke tiu ĉi punkto ĉi tie estas je la dikfingro de via dekstra mano. Tiel, jen, kiel mi montras tion al vi.“

Nun li antaulegis al la knabo la frazon, kiu legeblis sur la papereto, kaj la knabo devis ripeti la frazon tiom ofte, ĝis li povis postparoli ĝin kun certa sekureco.

Sed li klarigis la frazon ne sufiĉe en la indiĝena lingvo. La knabo havis nur etan divenon pri la signifo de la enhavo de ĉiu frazo. Li ne sciis, kiu vorto en la frazo estas ,bovino‘ aŭ ,kaprino‘. La knabo post kelkaj ripetoj povis elgakadi nur tiun frazon, kiu estis antaŭdirita al li, sed li nek vere kaptis la ĝustan sencon nek kaptis la sencon de ĉiu unuopa vorto, ĉar tiuj frazoj estis ja ĉiuj hispanlingvaj.

Kiam la knabo estis ricevinta la papereton kaj sufiĉe ofte postparolis la enhavon, ĝis li sciis ĝin parkere, la knabo kun sia ŝiraĵo estis lasata sola, kaj lia plua tasko estis nun seninterrompe regurdi la frazon, ĉe tio tenante la papereton antaŭ la okuloj.

Tiam don Gabriel okupiĝis pri la sekva knabo, donis la ŝiraĵon manen de la knabo kaj antaŭdiris al li la frazon, kiu legeblis sur la papereto, ĝis la knabo memortenis ĝin.

Kiam ĉiuj knaboj havis siajn paperetojn, ĉiu laŭte gakadis sian frazon je la sama tempo kun ĉiuj aliaj. Estis sovaĝa pelmelo de kiaj ajn frazoj, kies verkisto kaj produktisto estis don Gabriel.

Don Gabriel foriris por trinki brandon kaj la knaboj kvazaŭ lude interbataladis sur la placo.

La instruado konsistis dum la sekvaj semajnoj nur el tio, ke la infanoj ripetis ĉiutage la du liniojn de la nacia himno, kiujn don Gabriel sciis mem, kaj, ke ili ĉiun tagon kvar aŭ kvin horojn gakadis la frazon legeblan sur la papereto de ĉiu knabo, interrompite de kelkaj paŭzoj por interbataladoj.

En la kuro de la semajno venis ĉiuj, do la cent dudek knaboj, al la lernejo, ĉiu unuopa el ili almenaŭ unufoje kaj ĉiu ricevis certan ŝiraĵon.

Kaj efektive iutage venis Don Casimiro, la jefe politico de la distrikto dum sia inspektista vojaĝo en la lokon.

Starinte en la atentopozicio kaj trumpetante elkriinte la frazon „Buenos dias, caballero!“ la knaboj parolis la du unuajn liniojn de la nacia himno. Ili monotone kaj kvazaŭ kante parolis ilin, sed tiel, ke aŭdeblis neniu simileco kun la ĝusta melodio. Sed don Casimiro ne ĉagreniĝis pri tio. Li ankaŭ ne rimarkis, ke la knaboj ne sciis pliajn liniojn de la himno, ĉar tuj, kiam ili estis regurdintaj la du liniojn, ili kriis: „Mi estas meksikano. Viva Mexico, viva arriba Mexico!“

Don Casimiro gajnis per tio la impreson, ke tie sur tiu tereno estis atingita ĉio, kio iel elvringeblas el indiĝenaj infanoj.

Tiam ĉiu knabo antaŭenpaŝis, tenis sian papereton antaŭ si kaj laŭte kaj gakante antaŭlegis tion, kio legeblis sur la deŝiraĵo.

La jefe politico rigardis kelkajn el la paperetoj kaj sentis kontentiĝon, ke ĉiu knabo vere legis tion, kio legeblis sur la papereto.

Ĉar li trovis don Gabrielon tiel taktoplena ne tiom molesti lin kun la prezento de la infanoj, ankaŭ li estis taktoplena kaj ne provis interŝanĝi reciproke la paperetojn de la infanoj aŭ instigi tiun aŭ tiun infanon legi la papereton de alia knabo. Kaj li ankaŭ ne troigis tiom eĉ alvoki knabon, montri sur certan vorton kaj demandi: ,Kiel tiu ĉi vorto nomiĝas, sub kiu mi ĵus metis mian montrofingron?‘ Li ankaŭ ne demandis knabon: ,Montru al mi sur via folio, kie legeblas la vorto ,maizo.‘

Tiam don Gabriel ordonis al la knaboj nombri de unu ĝis dudek. Kaj fine li demandis: „Kio estas Meksiko?“

La infanoj vokis ĥore: „Meksiko estas libera kaj sendependa respubliko.“

„Kiu staras je la pinto de la meksika respubliko?“ li demandis kaj la infanoj kriis: „Prezidanto.“

„Kiel li nomiĝas, la prezidanto?“ „Generalo don Porfirio“, kriis la knaboj.

Per tio finiĝis la lerneja prezento. Don Casimiro skuis la dekstran manon de don Gabriel kaj diris al li, ke li estas tre kontenta pri la rezulto.

En la raporto Don Casimiro menciis, ke la knaboj de loko sub la gvidado de la sekretario elektita de li mem, pro ties granda kapablo, ĉiuj parolas, skribas kaj legas la hispanan kaj ĉiuj scias la hispanajn numeralojn.

La lernejo troviĝis en la jara statistiko kiel rura lernejo centprocente sukcesa kaj kun la aldona rimarko: aĝokategorio de la jaroj sep ĝis dek kvar, neniuj analfabetoj.

Centoj de indiĝenaj vilaĝoj, kiuj malproksimis okdek ĝis kvarcent kilometrojn for de la plej proksima fervojlinio, ricevis la saman kategorion en la statistiko; ĉar ĉiu jefe politico estis sufiĉe ambicia ne lasi pli altan ranĝon al alia jefe politico. Tian bonegan edukstatistikon eĉ ne Danio povis prezenti, kaj ĝis la plej estontecaj tempoj estis certigita la famo de la diktatoro kiel edukanto de lia popolo kaj kiel varmkora protektanto de la indiĝena raso. La statistikoj estis ja presitaj kun zorgemo sur bela peza papero kaj pompe binditaj kaj poste senditaj al la statistikaj oficejoj de ĉiuj civilizitaj nacioj.

„Kia esperoplena lando!“ diris la usonaj bankieroj. Kaj pruntis bonvoleme milionojn da dolaroj al la usonaj fervojkompanioj, lum-kaj elektrokompanioj, minejaj kompanioj, naftokompanioj, koloniigaj kompanioj kaj kaŭĉukokompanioj por havi sufiĉe frutempe la manojn en tiu ĉi lando, kiu havas tian grandan estontecon, kaj kie la meksikano estis farita tiom senrajta kaj tiel senutila kiel ĉino en Aŭstralio, kaj la indiĝenoj tiel sklavigitaj kiel proletaj negroj en Liberio.


Rimarkoj:

cochino = porko.

comisario = komisiito. inspector = inspektoro.

Viva Mexico, viva arriba! = Vivu Meksiko, vivu ĝi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.