La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


REGISTRARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

Don Gabriel estis en sia oficeja ĉambro kaj transtavoligis la instrukciojn kaj leterojn, mane glatigis ilin, surmetis supre ŝtonon kiel pezigilon, malfermis la inkboteleton, flaris je ĝi, skuis ĝin, denove fermis ĝin per la korkŝtopilo, levis la plumon, forgratis la ruston je sia hararo, metis la plumingon denove apud la inkboteleton, blovis la polvon de la tablo kaj paŝis sur la sojlon de la pordo por fumi cigaredon.

Kiam li hazarde rigardis transen, tien, kie la pado el la ĝangalo kondukas al la loko, li rimarkis, ke granda trupo de indiĝenoj almarŝis kaj volis krucumi la vastan placon de la municipo, por atingi la padon, kiu kondukas al Hucutsino.

Du viroj, meksikanoj, ambaŭ kun peza revolvero en la zono, gvidis la trupon. Ili sidis sur ĉevaloj.

Ili komandis, ke tie sur la vasta placo ĉiuj haltu kaj iom ripozu, por atendi tiujn, kiuj ankoraŭ sekvos.

Ĉiu indiĝeno portis pezan pakaĵon kun siaj lankovrilo, nutraĵoj kaj vestoj.

Ambaŭ ladinoj rajdis antaŭ la portikon de la municipo. Ili deseliĝis kaj iris renkonte al don Gabriel.

„Buenos dias“, salutis unu el ili. „Ĉu vi estas la sekretario ĉi tie?“

„Jes“, konfirmis don Gabriel, „Pase! Envenu!“

„Ĉu vi havas komitekon?“ demandis unu el ili.

„Sufiĉe da“, diris don Gabriel.

„Tiukaze plenigu al ni la botelojn“, petis la meksikano.

„Kaj unu glaseton ni tuj ĉi tie trinkos. Unu komitekon por vi, señor secretario.“

„Dankon“, diris don Gabriel. „Sidiĝu por momento, mi havas la brandon en mia butiko. Se vi aŭ la homoj, kiujn vi havas ĉi tie, ion bezonas por la vojo, mia tienda, mia vendejo estas la ununura en la loko; dum la sekvaj ok leŭgoj, kiujn vi volas marŝi ankoraŭ hodiaŭ, vi ne trovos vendejon.“

Kiam li venis kun la boteloj al la butiko li trovis sian edzinon kaj Mateo jam fervore vendantaj tabakfoliojn, cigaredojn, kamforpecetojn, salon, akran kapsikon kaj bastŝnuregojn.

Proksimume dudek el la migrantaj homoj ĉirkaŭstaris en dense kunigita grupo ĉe la malsuprenigita klapo, kiu estis la butika tablo.

Don Gabriel plenigis la botelojn de la du viroj kaj verŝis komitekon en tri glasetojn.

Li revenis en la oficejan ĉambron. Ili ĉiuj diris: „Salud!“ kaj haste verŝis la komitekon gorĝen.

„ Bueno“, diris la viroj kaj ŝovis sian korpozonon supren, gestante tiel, ke ili estas vojaĝpretaj. „Vamonos, ni ekiru. Longa fortoraba vojo estas antaŭ ni.“

Ĝuste, kiam ili malligis siajn bestojn de la fostoj de la portiko, venis Mateo ĉirkaŭ angulon de la domo.

Sur la vasta placo fariĝis vigle inter la indiĝenoj. Ili levis siajn pakaĵojn kaj komencis ekmarŝi, unu post la alia.

„Kiom da homoj vi havas ĉi tie ĉe vi?“ demandis Mateo la virojn, kiuj ĵus volis meti la piedojn en la piedingojn.

„Okdek“, respondis unu el ili kaj sidiĝis sur la selon.

„Ĉu vi moviĝas al la kafplantejoj?“ demandis Mateo.

„Jes, en la distrikton Soconusco.“

„Vi ja ne tiel simple povas formarŝi de ĉi tie, caballeros“, diris don Mateo, tre proksimiĝante al la ĉevaloj.

„Como?“ demandis la viro. „Kiel vi opinias tion, señor?“

„Tion vi ja scias. Vi devas pagi ĉi tie la pasaĝermonon por la homoj“, diris don Mateo, „dudek centavojn por ĉiu viro.“

„Kial pasaĝermonon?“ demandis la viro. „Mi pagis jam la tutan kontraktimposton.“

„La kontraktimposto nin ĉi tie ne koncernas“, diris don Mateo. „Ĉi tie por la loko ni devas enkasigi pasaĝermonon, vojmonon. Tio estas loka ordono. Tion vi ja devus scii kiel laboristagentoj, caballeros. Tion vi ja ne mem pagos. Vi kalkulos tion sur la kontojn de viaj homoj, kiel kontraktimposton kaj kiel varbokomisiojn. Tio al vi ja certe povas esti indiferenta. Sed ni havas ĉi tie la rajton malhelpi la ekmarŝon de la homoj, se la pasaĝermono ne estas pagita.“

Ambaŭ agentoj sciis, ke la loko ne havas la rajton enkasigi la pasaĝermonon, ĉar nek pontoj nek marĉopado troviĝas en la regiono de la loko, kiun la loko devus teni en ordo. Sed ili sciis ankaŭ, ke tio ne kondukos ilin eĉ paŝon plu, se ili ne pagus la pasaĝermonon. Kun siaj okdek viroj ili facile povus eldevigi la tramarŝon. Sed ili ŝarĝus la malamikecon de la sekretario sur sin. Kaj tia malamikeco estas ĝenanta. Ili estis ne nur varbaj agentoj por indiĝenoj, por kafoplantistoj, sed ili ankaŭ estis brutaĉetistoj kaj brutvendistoj, felkomercistoj kaj ĉeokaze ili devis transporti varojn sur mularo. Sur vojaĝoj al la plej grava ŝipostacio de la Grijalva-rivero por la transŝargado de varoj Bujvilum ĉirkaŭireblis nur kun perdo de tri tagoj da vojaĝtempo. Kompreneble povus okazi, ke ili ne devus vojaĝi dum la sekvaj tri jaroj tra tiu loko; sed same tiel bone eblus, ke ili jam post du monatoj denove devus trairi tie. Tio dependus de iliaj negocoj. Havi la sekretarion kiel malamikon en iu loko, kiun oni devas trapasi sur vojaĝoj aŭ pro negocoj, aŭ ankaŭ nur konsideri lin malafabla, povis fariĝi tre multekosta. Ĉiu, kiu tie vojaĝas, ĉu komercisto aŭ ne komercisto, ĉiam dependas de la bonvolemo de la lokaj sekretarioj. La loka sekretario estas la ununura neindiĝeno en la loko kaj li estas la aŭtoritato, kiu povas doni al oni protekton aŭ rifuzi ĝin.

La agentoj pagis la dek ses pesojn por povi trapasi la lokon.

Ili volis havi kvitancon. Sed Mateo diris: „Ni ankoraŭ ne ricevis la novajn formularojn, sed vi ja ne bezonas kvitancojn, caballeros, ni ne postulas la monon dufoje por la sama trupo.“

Kiam la transporto estis ekster vidodistanco, diris don Mateo al sia frato: „Ĉu vi vidis kiel oni faras tion? Vi lasus tramarŝi la ulojn ĉi tie sen diri eĉ vorton. Ĉion, kio venas ĉi tien en vian lokon, oni devas senplumigi, kvazaŭ elvringi, alie vi neniam sukcesos. Kiam la homoj revenas kaj iras hejmen de la plantejoj, tiam ili ĉiuj marŝas solaj, sen agentoj. Tiam vi ree forprenos de ili dudek centavojn por ĉiu animo. Tiam ili havos sian salajron enpoŝe. Ili ja ne scias kion fari kun tio. Kaj fervore kroĉu komitekojn al ili. Ne zorgu pri tio, ke la du agentoj plendos pri vi pro maljusta tarifo. Neniukaze ili plendos tiom longe, kiom vi estas ĉi tie sekretario. Kaj se vi ne plu estos sekretario, jen tio povas esti indiferenta al vi. Kaj tiam ili delonge estos forgesintaj tion, kaj ili ankaŭ neniam scias, ĉu vi ne kaptis gravan postenon ie aliloke. Ili ja ne mem pagas tion. Devas pagi tion la muchachos. Kaj tiuj ne povas kontroli ĝin per kalkulado, ĉar ties kontoj estas tro ampleksaj.“


Rimarkoj:

como? = Kiel?

leŭgo (legua) = mezurunuo de distancoj, surtere ĉirkaŭ 4,5 km-ojn.

portiko = kolonhalo.

II

En la loko estis nupto. La juna edzo havis la kutiman devon regali per brando kaj siajn proprajn amikojn kaj la amikojn de ambaŭ familioj, kiuj kunvenas pro tiu nupto. Li aĉetis la brandon jam kelkajn semajnojn antaŭe en Jovel, kie li ricevis ĝin multoble pli malkare ol vendadis ĝin don Gabriel. La bareleto sekrete estis kontrabandita en la lokon, kaj don Gabriel eksciis nenion pri tio.

Ĉar atendeblis, ke kelkaj el ili ebriiĝos, la juna indiĝeno aĉetis ankaŭ dek litrojn da brando de don Gabriel, por konservi la ŝajnon, ke la tuta brando, kiu estos trinkita en la nupto devenis el la tienda de la sekretario.

„Vi povas havi pli da ĝi“, diris don Gabriel al li, „ankaŭ, se vi nun ne povas pagi. Mi pruntedonos volonte al vi.“

Sed la junulo respondis, ke li pensas, ke dek litroj sufiĉos.

Estas certe nature ĉe indiĝeno, ke li rapide kaj facile estas influata de brando, speciale de tiuj, kiuj estas vendataj al indiĝenoj. Multaj indiĝenoj sub la influo de brando perdas ĉiun kontrolon de sia agado. Ĉiu homo, kiu konas indiĝenojn, scias tion. Kaj se oni ne scias tion, oni pli rapide ekscios tion ol ĉeokaze estos agrabla al oni.

Du tagojn kaj noktojn oni dancis laŭ la muziko de akordiono kaj de du gitaroj.

La junuloj ne trinkis multe. Sed la iometo de tio, kion ili trinkis, perdiĝis kiel efiko de nelacigebla dancado, per trinkado de grandaj kvantoj da kafo kaj per eĉ multe pli grandaj kvantoj da akvo. La junuloj sen escepto havis ankaŭ la decidan deziron fari bonan impreson al la junulinoj ĝenerale kaj speciale por certa junulino. La indiĝena junulino taksas la sobrecon de viro pli alte ol korpan agrablan aspekton. Tiun takson de junulo jam instruis la patrino al ili. La junulaj indiĝenoj scias tion, kaj ili scias ankaŭ, ke tiukaze, se ili ne havas sobran karakteron, ili eble tamen povos ricevi inon, sed ke ili ricevus apenaŭ tiun junulinon kiel edzinon, kiun ili volonte volus havi. Kiel ankaŭ ĉe aliaj rasoj la karaktero de viro kiel tiu de ino nur tiam fariĝos malsekura kaj deflankiĝos de la origine montrita aŭ ŝajnigita, se laŭŝajne ne plu estas necese havi bonegan karakteron, kaj tio okazas ĉiufoje laŭ obstino kaj forto de la hipokriteco aŭ du jarojn pli poste aŭ dek jarojn post tio. Multaj geedzoj kapablas reciproke ŝajnigi dum dudek jaroj karakterojn, kiujn neniu el ambaŭ vere posedas kaj povas okazi kaj okazas efektive de tempo al tempo, ke daŭra ŝajnigo de la karaktero fariĝis tiom kutima, ke la hipokrita karaktero preskaŭ fariĝas la reala. Preskaŭ. Sed neniam tute. Tial ofte okazas strangaĵoj post dudekkvinjara geedzeco ĉe tiu aŭ ĉe ĉi tiu aŭ tuj ĉe ambaŭ, kiujn neniam tiel atendis en tiu tiom harmonia komuneco.

Estas la edziĝintaj viroj prizorgataj kun inoj kaj infanoj, kiuj en seniluziigita mondo trovas en la brando la lastan fuĝejon. Se eĉ alte civilizitaj homoj ne scias kaj ne povas klarigi, kial ili verŝas ĉampanon, viskion kaj konjakon en sin, post kiam la dezirego forgesi sin aŭ estigi ekzalton delonge estas satigitaj, oni povas atendi tion de indiĝeno eĉ multe malpli. Estas vana peno voli klarigi tion. Oni plej bone adaptiĝas al la situacio, se oni akceptas la fakton, ke ekzistas senbridaj drinkuloj inter ili, kutimaj trinkuloj, kontraŭalkoholuloj kaj ĉeokazaj drinkuloj.

Estis la senbridaj drinkuloj kaj la ĉekoazaj drinkuloj, kiuj uzis tiun nupton kiel senkulpigon por longa ebrieco.

Estis tri viroj, kiuj venis post la dormo frue matene ankoraŭ lacaj pro longa ebriego al la vendejo de don Gabriel kaj postulis pli da brando. Ĉe la nupto ili ne plu ricevis brandon, ĉar la nupto dum la longa postfestado etendiĝis nur sur la malvastan rondon de ambaŭ familioj.

Ili kunportis malplenajn litrobotelojn kaj havis monon. Don Gabriel ne volis vendi aguardiente al ili, ne tial, ĉar li eble ne volis fari la negocon, sed ĉar li sciis, ke li povus havi pro troa ebrieco de la uloj sufiĉe da malfacilaĵoj.

Don Mateo proksimiĝis kaj diris: „Kial koncernas vin, kiom la homoj volas trinki?! Vi ja ne estas ilia saneca konsilisto. Vi devas zorgi ja nur pri tio, ĉu ili povas pagi kaj ĉu ili sufiĉe taŭgas, por ke vi pruntu monon al ili.“

Don Gabriel donis la brandon al ili.

Du horojn pli poste li aŭdis sovaĝan kriadon el la loko, kaj indiĝenino kuris kun sia bebo sur la brakoj al la municipo kaj kriis: „Li mortbatis mian fraton kaj fortranĉas la kapon de li.“

Don Gabriel kaj don Mateo kuris transen en la lokon, kie ili vidis kelkajn virojn interne de baraĵo de korteto, malantaŭ kabano. La viroj penis ĵeti sur la teron Gregorion, unu el la triopo, al kiuj matene estis vendita la brando.

Gregorio forte batadis ĉiudirekte per maĉeto, de kiu gutis sango. Apogite al la argila muro de la kabano troviĝis la kadavro de junulo, kiu havis proksimume dekok jarojn. La vizaĝo estis dishakita je diversaj lokoj kaj la korpo fendigita kun profundaj vundoj.

La viroj, el kiuj la plimulto ankoraŭ mem grave ebriis, provis atingi la furiozanton per stangoj, por renversi lin per batoj. Sed ili ne kuraĝis tre proksimiĝi al li, ĉar ili timis, ke Gregorio povus trafi ilin per la ĵetita maĉeto.

La indiĝena tribestro alvenis, ĉar li aŭdis la kriadon. Sed ankaŭ li ankoraŭ estis ebria kaj rigardis ĉiujn laŭvice kun vitrecaj okuloj, sen kompreni, kio tie estis okazinta. Don Gabriel komisiis knabon, kiu staradis tie, rapide kuri al la edzino en la municipon kaj alporti la lazon de la selo. La knabo post kelkaj minutoj revenis. Don Gabriel sukcesis post kelkaj provoj, ŝtelirinte ĉirkaŭ la kabanon, kapti Gregorion el la dorsa flanko, li ĵetis la lazon sur la viron kaj renversis lin. Kiam Gregorio falis, kelkaj el la indiĝenoj alsaltis, ligis lin kiel pakedon per la lazo, tiel, ke la viro ne plu povis moviĝi. Tiam ili pene portis lin transen al la municipo, kaj metis lin en la prizonon. Nun jam tute sen forto, li komencis ekdormi kaj tradormi sian ebrion. Sur la loko antaŭ la municipo estis ankoraŭ ses viroj, kiuj tie kriadis kaj kriaĉis kaj ne sciis, kion fari kun si.

Don Mateo diris, ke estas plej bone, ankaŭ tiujn junulojn meti en la prizonon, por ke ili ne faru eĉ pliajn fiaĵojn.

Don Gabriel vokis al si kelkajn virojn, kiuj ŝajne estis sobraj, kaj kun ilia helpo li sukcesis aresti tiujn ulojn.

Ĉiuj inoj en la loko, kaj ĉiuj viroj, kiuj estis sobraj, diris, ke estas ĝuste, ke don Gabriel metis la ebriulojn en la prizonon, por eviti, ke okazu ankoraŭ plia mortbato.

Ĉiujn homojn, precipe la inojn, ekobsedis histeria timo. Kvar inoj kun siaj infanoj kuris al la municipo, ĉar ili serĉis tie rifuĝejon pro siaj ebriaj edzoj aŭ fratoj kaj ili pasigis la tutan tagon en la lerneja ĉambro. Kaj unu el la inoj venis kriante al don Gabriel, petegante lin, ke li metu ŝian edzon en la karceron, ĉar li volas mortbati ŝin kaj iliajn infanojn. Don Gabriel ordonis altreni la viron, metis lin en la karceron kaj la ino iris kun siaj infanoj hejmen.

Meze de la antaŭtagmezo estis ree tute trankvile en la loko. La ebriiĝintoj ĉiuj ŝajne dormis, kaj la ceterajn oni vidis en la kampoj ĉe ilia laboro.

III

La prizono estis tre malgranda loko. Sardinoj ne povas kuŝi pli dense kunmetitaj en siaj skatoloj ol ĉiloke tiuj surtavoligitaj kaptitoj.

Antaŭ tagmezo venis ties edzinoj por alporti manĝon. Sed neniu el la prizonuloj vekiĝis.

Vespere la edzinoj revenis kaj ŝovis al siaj edzoj la manĝon tra la latisa krado de la peza ligna pordo. Tiam ili bruligis bivakfajron antaŭ la pordo por la nokto, por ke ĝi donu varmon al la kaptitoj.

La viroj ankoraŭ tiam estis ebriaj. Al la inoj ŝajnis pli sekure havi la edzojn ankoraŭ en la karcero. Neniu el ili iris al don Gabriel por peti lin, ke li ellasu la edzon. El pli fruaj travivaĵoj kaj spertoj ili sciis ankaŭ, ke tiukaze, se la edzoj enprizonis en foirplaca urbo pro ebrio, ili ne tiel facile sukcesos eliri el tiu prizono, kiel ili envenis en ĝin. Super la pordo de tiaj prizonoj en la etaj lokoj de la federacia ŝtato legeblis sentencoj por memoro, kiujn policistoj kaj gardistoj elpensis kaj poste skribis per kreto super la pordojn. „Gardu vin enveni ĉi tien, frateto, ĉar neniu scias, kiam vi denove eliros.“ „Facile malfermiĝas la pordo por tiuj, kiuj envenas; sed la ŝlosilo malfacile troveblas por tiuj, kiuj deziras eliri.“ „Restadu ekstere, amiko, fidu al mi, al tiu, kiu enestis; se vi envenos ĉi tien, vi restados ĉi tie ne malpli longe ol jaron.“ „Tiu, kiu enfermas vin, frateto, sidas antaŭ la pordo; sed tiu, kiu ellasos vin, loĝas milojn da mejloj for de ĉi tie.“


Rimarkoj:

aguardiente = speco de brando.

tienda = vendejo, butiko.

IV

Je la sekva mateno la inoj tuj venis ĉe sunleviĝo kaj kaŭrigis sin, kun siaj beboj sur la sino, antaŭ la prizonon kaj parolis kun siaj edzoj. La kafokruĉojn ili starigis apud la bivakfajro, kiu ardetis antaŭ la pordo la tutan nokton.

Indiĝenoj nokte sentiĝas malagrable, se ĉe iliaj piedoj bivakfajro ne brulas aŭ almenaŭ bruletas. Per longa bastono, kiun ino donis tra la krado al ili, ili nutris la fajron per postŝovado de pliaj bastonegoj, por ke ĝi ne estingiĝu, tuj se iu el ili foje vekiĝis el sia ebrio kaj rekonsciiĝis dum certaj sekundoj.

Don Gabriel, dum li ĉeestis, ankoraŭ ne havis okazon meti iun en la prizonon. Estis multaj kvereloj en la loko, sed neniu el la kverelantoj iris al li, por ke li pacigu tiujn kverelojn. Ĉio estis regulita kaj perita de ilia propra kaciko. Don Gabriel ne havis la rajton en la loko mem enmiksiĝi en la aferojn de la loĝantoj. Tio estis la afero de la propra jefe de la homoj. Neniu kiam ajn venis al li, se regis malkonkordo pri kamparaj distribuoj aŭ pri kverelo pri la rajto je ĉasita besto, aŭ se estis malklaraĵoj pri tio, ĉu kaprino estas tiu de Tomaso aŭ tiu de Panfilo, al kiu apartenas ĉirkaŭvaganta kaprido, aŭ ĉu Elias rajtigite akuzis Linon, ke li provas forlogi de li knabinon, kiun li intencas edzinigi.

Ĉion ĉi reordigis ilia tribestro Narciso je ĉies kontento.

Don Gabriel rajtis nur en tute difinitaj kazoj mem enmiksiĝi kiel prezentanto de la registaro. Tia kazo ekestis, se la publika paco de la federacia lando kaj de liaj loĝantoj, kiuj senpere ne apartenis al la indiĝena loko, estis minacata.

Al tiu ŝtata intereso apartenis la gravaj krimoj kiel ekzemple murdo, stratrabado, grava rabo interne de la loko, ĉiuj rabatakoj sur vojoj, ĝenoj de la paco sur tereno, kiu apartenas al ĉiuj, kaj pro tio al la ŝtato. Kiel ŝtata tereno estis rigardata la municipo kaj la vasta placo de la municipo. Jen la lokoj, kie ĉiu ŝtatcivitano havis rajton je senĝena ekzistado. Kion la indiĝenoj faris interne de sia loko, kaj kio ne tuŝis iun alian ŝtatanon, tio estis ilia propra afero. Sed ankaŭ tiukaze don Gabriel havis la rajton kaj la devon enmiksiĝi, se li estis vokata. Kiam la inoj de la loko ne sciis elirvojon kiel gardi sin kontraŭ la propraj ebriaj edzoj, kiam la propra tribestro ne kapablis superforti la murdiston kaj trankviligi la ceterajn virojn kaj malhelpi malbonon, ĉar li mem estis grave ebria, ili iris al don Gabriel, ĉar li estis ilia lasta kaj sola savo.

Estis facile por la junaj viroj de la loko, kiuj ne ebriis, reordigi ĉion. Sed estas kontraŭ la indiĝenaj moroj, ke filoj aŭ junuloj ordonu al siaj patroj kaj la pli maljunaj viroj de sia komunumo aŭ eĉ sukcesigu per perforto tiujn ordonojn. Neniu firmligas sian patron per ŝnuro aŭ ĵetas lin teren, se la patro pro sia sensenca ebrio volas mortbati la patrinon. La filo povas nur provi sekurigi la patrinon, kaj se li ne sukcesas, tiukaze li ricevas la mortigan maĉetan baton por sia patrino. La ebria patro kun la maĉeto enmane per voko postulas de la filo, ke li venu al li. Kaj la filo sekvas laŭvorte, kaj eĉ sen levi por defendo brakon kontraŭ sia patro, li lasas mortbati sin de li. Se li timas, ke la patro povus mortbati lin pro kolero kaj sensenceco, jen li ĝustatempe flankeniĝas; sed, se la voĉo de la patro atingas lin, aŭ heroldo de la patro trovas lin, tiukaze li iras el sia garda kaŝejo.

Pro tiuj kaŭzoj, kiuj havas la radikon en la moroj de la indiĝenoj, okazis, ke oni vokis don Gabrielon, por ke li helpu.

Kaj ankaŭ pro aliaj kaŭzoj oni alvokis sekretarion por ĉeokaze solvi eĉ internajn kverelojn kaj malklaraĵojn pri privataj aferoj.

Estis kazoj, pri kiuj la tribestro pro prudento ne decidis ion, ĉar li sciis, ke la decido rezultigus daŭran malamikecon ne nur al viro, sed eĉ al tuta familio. Kaŭzoj estis multaj, kial lia juĝo ekestigis malamikecon. Li lasis decidi tiukaze sian sekretarion. La sekretario estis rigardata kiel senpartia, ĉar li aŭ ties familio aŭ unu el liaj amikoj pro la juĝo ne estis favorigebla; ĉar li estis laŭ posedo kaj laŭ siaj familiaj rilatoj kaj siaj amikecaj rondoj ekstere de la komunumo.

Estis tiaj kazoj, kiuj neeviteble ekestis el la moroj, el la karaktero kaj la ekonomiaj kaj parencaj rilatoj de la indiĝenoj, kiuj donis al la sekretarioj potencon kaj aŭtoritaton, kiuj en la manoj de koruptaj oficistoj kondukis al senkompata ekspluato kaj al la plena sklavigo de sendependaj indiĝenaj komunumoj.


Rimarko:

kaciko = cacique = indiĝena tribestro.

V

Kiel ĉiuj oficistoj sub la diktaturo Don Gabriel rigardis oficon kiel rimedon por pliriĉigi sin. De la infaneco la meksikanoj sub tiu regada sistemo vidis nenion alian. Ili ne lernis ion alian. Kaj ili ne aŭdis ion alian. Oni ne diris pri oficisto, ke li havas streĉan kaj tre respondecan postenon, sed oni diris, ke la viro havas siajn ŝafojn en la stalo, tiel, ke li nur ankoraŭ devos tondi ilin, ĉar li estas ja la guberniestro.

Kaj ekde la juneco don Gabriel lernis, ke eĉ la plej eta ofico devas rezultigi riĉajn enspezojn, kiuj estu multoble pli grandaj ol la salajro.

La diktatoro don Porfirio mirigis la mondon per tio, ke li povis prezenti post mallonga tempo bone reordigite la tute runigitan ŝtatan buĝeton de la respubliko Meksiko, kaj tiel, ke la ŝtata trezoro de la lando kreskis tiom, ke ĝi devis fari enviaj ĉiujn ceterajn landojn. La statistikoj montris tion kaj pruvis, ke granda ŝtatestro levis la meksikan popolon en civilizacian alton kaj ekonomian floron, kiujn oni supozis neeblaj. Li kapablis teni la kostojn por la ŝtato ridinde malaltaj. Tio estis tre facila.

La salajroj por la oficistoj estis en multaj kazoj tiel malaltaj, ke povus vivi apenaŭ muso de ili. Kaj se guberniestro aŭ polica ĉefo, jefe politico aŭ juĝisto volis vivi tiel, kiel tio decas al lia rango, li devis havi kromajn enspezojn. Ke li uzis la vastegajn kompetentojn de sia ofico por ekstreme pliampleksigi la kromenspezojn, sekvis kvazaŭ per si mem el tio. La ŝtata trezoro fariĝis pli kaj pli granda, la ŝuldoj de la lando ŝajne ĉiam pli malmultaj, sed la povreco de la popolo, la senscieco, la koruptado, la politika spionado kaj la abismiga maljusteco fariĝis pli kaj pli detruigaj.

Don Gabriel sciis, ke li havas tiun oficon por pliriĉigi sin, kaj ke li ne havas ĝin por akceli la bonfarton de la indiĝena loko kaj de ties loĝantaro. Mankis al li nur lerto kaj sperto por vringi el la ofico ĉion, kio elvringeblas.

Li ne estus eltrovinta, ke gajneblas pro la transporttrupo de indiĝenaj laboristoj dekses pesoj por li, se lia frato Mateo ne estus montrinta tion al li. Don Mateo akiris amason da prosperigaj spertoj en la rilato kun multaj oficistoj. Sed li havis ne nur spertojn, sed ankaŭ tion, kio pli validas por ofico: li posedis la fantazion kaj la talentojn de eltrovinto.

„Se la ofico ne donas enspezon“, li diris ĉiutage dekfoje al don Gabriel, „tiukaze vi devas fari ĝin enspeziga.“

VI

Je tiu mateno, kiam ili sidis ĉe la matenmanĝo, diris don Mateo: „Nun vi ja fine havas grasan porkon en la stalo, Gabĉjo. Kaj krome melkeblan bovinon.“

Don Gabriel ĉesis maĉi kaj diris: „Ĉu mi? Ĉu ankaŭ vi ankoraŭ estas ebria? Porko kaj melkebla bovino, ĉu? Como? Kiel vi opinias tion?“

„Pri vi oni povas diri: Perlojn ĵetitajn antaŭ la porkojn, hombre“, respondis don Mateo. „Ja viro de muloj kaj klarinetoj! Ĉu vi tute serioze estas tiom fermnajlita per tabulo antaŭkape, ke vi ne vidas la monton de pesoj, se ĝi kuŝas antaŭ vi? La karcero estas plena de viroj, kiuj volas eliri, kaj vi sidas ĉi tie kaj ne havas kusenon sub la postaĵo. Mi supozas eĉ, ke vi lasos flugi la grasan meleagron el la fingroj kaj ĝojos pri tio kiel ĝi ekflugos kaj poste vepren, kaj vi ellasos ĉiujn ulojn ĉi tie el la kaverno, kie ili sidas tiel mole. Tiom da bonŝanco, ke ili ĉiuj mem eniris, ke vi eĉ ne vokis iun. Oni kondukis ĉiun el ili libervole al vi.“

„Sed mi ja ne povos reteni ilin eterne ĉi tie en la karcero“, diris don Gabriel, „mi devos ellasi ilin hodiaŭ, alikaze ili frakasos al mi la tutan domon.“

„Nur ne timu tion“, rediris don Mateo, „tion ili ne faros. Tiuj scias, ke tiukaze almarŝos la soldatoj, kaj ke tiuj forbrulos ties domojn.“

Don Gabriel volis ion respondi, sed tio ne eblis, ĉar li aŭdis, ke kelkaj viroj estis antaŭ la pordo de la oficejo, kiuj tie interparolas kaj evidente atendas lin.

Li surmetis la ĉapelon, fermtiris la zonon de la revolvero kaj iris ĉirkaŭ la angulon de la domo en la portikon, kie la viroj staris antaŭ la fermita pordo. Don Mateo, same surmetinte la revolveran zonon, sekvis lin.

„Bonan matenon!“ diris don Gabriel.

La viroj salutis same.

Don Gabriel malfermis la pordon, iris al sia tablo, transtavoligis la instrukciojn kaj leterojn, senkorkigis la inkboteleton, flaradis ĝin, refermis ĝin per la korko kaj gratadis la plumingon je sia hararo tiom longe, ĝis ĝi estis pura.

La viroj sidiĝis sur la benkon. Don Mateo sidiĝis sur la saman benkon kaj rulumis cigaredon.

Tiam unu el la viroj komencis paroli: „Mi estas la frato de Isidro, kiu sidas en la karcero. Jen, la frato de la edzino de Isidro. Kaj tiu estas duonfrato de la edzino de Isidro. Kaj tiu tie transe estas la frato de la patro de Isidro.“

„Kial Isidro estas en la prizono?“ demandis don Gabriel. Li ne sciis, kiu el siaj prizonuloj estas Isidro, ĉar li konis neniun el la kaptitaj viroj laŭ nomo.

„Isidro estas la viro, kiu nur ebriis kaj tiom kriis, sed li ne opinias tion tiel“, diris la frato. „Ni deziras nun, ke vi ellasu lin. Li estas nun sobra, kaj se li ne iros al sia maizo, li havos malbonan rikolton.“

Don Gabriel ekstaris kaj diris: „En ordo, vi tuj povos havi lin.“ Li volis ekiri kaj liberigi Isidron el la karcero.

„Atendu“, diris tiumomente don Mateo, „vi ja devas unue diri, kiom da multa, da punmono li devos pagi.

La indiĝenoj komprenis la hispanan nur iom, sed ili komprenis pri kio temas. Ili komprenis ankoraŭ pli bone, ke don Mateo malhelpis la senkostan enliberigon de Isidro.

Ili kutimiĝis pri tio, ke multa estas kroĉata al ili, se oni metas ilin pro iu kaŭzo en prizonon, plej ofte pro ebrio en loko, kie ili vizitis la foirplacon. Se ili ne havis monon, kaj neniu el iliaj parencoj aŭ amikoj akompanantaj ilin pagis la punmonon por ili, oni retenis ilin dum semajno aŭ pli longtempe en prizono, kaj ili devis labori sur la vojoj aŭ la stratoj aŭ en la parkoj de la urbo.

Sed ĉi tie ili estis en sia propra loko kaj Isidro krimis nenion alian krom tio kriadi kaj rifuzi iri trankvile al sia kabano.

„La multa por Isidro estas dek pesoj“, diris don Mateo, „tuj kiam li pagos la dek pesojn, li povos foriri.“

„De kie Isidro prenu la dek pesojn?“ demandis la frato de Isidro. „Li ne havas dek pesojn, sed grandan familion.

Dek pesojn, ĉu? Tio estas ja preskaŭ la valoro de du tute dikaj porkoj, se la prezoj estas bonaj. Se la prezoj estas tiel aĉaj kiel tiam, kiam la komercistoj estis la lastan fojon en la loko, jen eble estas eĉ tri porkoj.“

„Gabriel“, vokis don Mateo, „ĉu tio ne legeblas tie en la instrukcio, dek pesojn da multa por ebrieco kaj bruado kaj minacado?“

Don Gabriel levis presitan folion kaj diris: „Jes, tio legeblas ĉi tie, ordonita de la registaro.“

„Tiukaze ni ne povas ŝanĝi tion“, diris don Mateo, „tio estas do laŭ la leĝo.“

Intertempe don Gabriel havis tempon ekkompreni, ke ĉi tie malfermiĝis nova fonto de mono, pri kiu li jam pli frue iam pensis, sed kiun li timis ekbori.

Sed estis tiel bonege, ke la loĝantoj de la loko estis en dilemo, tial ili pro memprotekto devis subteni la sekretarion ĉe la arestigo de la ebriiĝintoj. Povis okazi, ke tiu aŭ alia mortbatas iun aŭ ekbruligas domon. Tiu murdo, se ĝi okazus, facile povus veki la murdavidon de alia, kiu perdis la kontrolon pri siaj agoj.

Certe don Gabriel estus liberiginta ĉiujn prizonulojn sen dekalkuli monon, dum li estis sola. Ne, ĉar li eble konsciiĝis, ke li portas kunkulpon ĉe la okazaĵoj pro la vendo de la brando aŭ ĉar li sentis en si homan komprenon pri la malfortoj de la indiĝenoj, sed pro praktikaj kaŭzoj.

Parte li timis. Li sciis la sorton de kelkaj aliaj sekretarioj. Aliparte o li ne volis tiel subite, sed iom post iom malfermi ĉiujn fontojn, kiuj ekzistas. Li certe ne estis tiel ŝtipkapula kiel lia frato supozis lin. Esence li eble estis pli inteligenta ol lia frato Mateo, ĉiukaze li estis pli diplomata.

Por Mateo estis facile bruske agi tie kaj ludi la fortan kuraĝan viron. Li ne estis respondeca. Ĉion li povis transŝovi al la sekretario. Mateo ankaŭ pli rapide povis forlasi la lokon ol Gabriel, kiu havis edzinon kaj kelkajn havaĵojn, kiujn li ne volis perdi.

Ĉu Mateo intence volis tiri lin en malfacilan situon, ne estis evidenta. Gabriel certe sciis, ke Mateo ne tre frate sentas al li. Tamen li ne supozis, ke Mateo povus esti tiel diabla, konscie tiri lin en danĝeron. Mateo sopiris tiun oficon, tio estis certa. Ke li celis ankaŭ la edzinon de don Gabriel, tio apenaŭ estis verŝajna.

Sed bone eblis, ke don Mateo ludis volonte. Se li ne povis ludi per mono, jen li ludis per la sorto de aliaj, por vidi, kiel ili finiĝos kaj por ĝoji pri tio, ke ĝuste li estis la mekanisto en la fono.

VII

Ĉu estis tiel aŭ ĉu tiel, don Gabriel glitis en situacion, en kiu li tiom firmpinĉiĝis, ke li ne vidis fendon, tra kiu li povus fuĝi.

Don Mateo diris la alton de la punmono kaj kaŭzigis ĝin per instrukcio. Don Gabriel pro tio ne plu povis diri, ke la multa ne nepre estas pagenda. Li devis nun senindulge insisti pri la pagado de la punmono. La ĉefan negocon de sia ofico li ja bazigis per tiuj monpunoj, kiujn li tuj fiksus kaj enkasigus kun senkompata severo ĉe ĉiu iel ajn pravigebla okazo, kiam li estos sufiĉe sekura. Sed por tiu negoco li esperis eduki iom post iom la kacikon de la indiĝenoj, por havi lin kiel subtenanton.

Sed li akceptis, ke tiukaze, se li nun cedus, post kiam Mateo pelis lin en la kaptilon, li bezonus multe da tempo antaŭ ol li povus konvinki la homojn, ke la punmonoj estas necesaj por teni ordon kaj pacon en la loko. Ĉiu defendus sin per tio, ke li enliberigis la plej malicajn pacĝenantojn sen tio, ke ili devis pagi ion, kvankam li estas senkompata ĉe malpli gravaj deliktoj kontraŭ laŭdiraj instrukcioj.

Sed decide estis, ke li timis la mokon de Mateo. Se li nun ne kaptus la okazon, kiel li kaptis ĝin, kiam don Mateo ŝovis la pasaĝermonon de la laborista transporto al li, la moko kaj la sarkasmo de Mateo al li ne plu elteneblus en la sekvaj semajnoj, ĉar li tiukaze laŭdire denove estus lasinta forflugi vepren la meleagrojn, kiujn li tenis tiel perfekte permane. Lia propra edzino, pli atentema pri mono ol li mem, kun ĝojo subtenus ĉiun sarkasmon de Mateo, ĝis li mem akceptus, ke li estas la plej granda klaŭno, kiun Dio grace pridonacis per tio, ke li benis lin per la ofico.

Don Mateo ekstaris kaj flankentiris sian fraton. Li parolis mallaŭte tiel al li, ke la ĉeestantaj indiĝenoj supozis, ke li persvadas lian fraton trakti indulgeme la prizonulojn.

Sed efektive li diris: „hombre, tiel bone kiel ĉifoje vi trafos tion neniam denove, kaj se vi estus pliajn cent jaron la loka sekretario en tiu ĉi loko. Ne lasu preteriri tiun bonŝancon. Oni ne scias, ĉu ĝi eble iam revenos. Vi eĉ ne unu ulon el ili enkarcerigis arbitre. La viroj kaj edzinoj petis vin meti la ebriulojn kaj kriulojn en la prizonon. La kaciko laŭ ilia opinio konfirmis tion, ĉar li diris nenion pri tio. Lia feliĉo estas, ke li estis pli ebria ol ĉiuj ceteraj. Nun vi havas sufiĉe da ili kune ĉi tie, kun la subteno de la tuta loko. Devigu ilin bone pagi por la eliro. De nun tio iros kvazaŭ per si mem. Ĉiun semajnon vi povas aresti du aŭ tri el ili. Troviĝas ĉiam preteksto. Vi povas krei tiom da ordonoj, kiom vi volas. Ili ne povas legi ilin. Se ili ne estos kontentaj pri tio, ili fariĝos koleraj pri la registaro. Tio ne koncernas vin, kaj la registaro estas malproksima. Eĉ, se ili sendos delegacion kaj la guberniestro efektive penus akcepti ilin por kvin minutoj, ili ne povus paroli kun li, ĉar li ne komprenas eĉ vorton de la celtala idiomo. Li demandus ilin pro la nomo, skuus de ĉiu manon, pagus por ili en fonda, do en gastejo, por ĉiu el ili manĝon por duono de peso kaj skribus al vi oficialan leteron por ekscii, kion ili celis. Vi povus respondi al li laŭplaĉe. Li flankenmetus la leteron en ĉiu kazo, ĉar li delonge estus forgesinta la pedikoplenajn indianojn, se li tiam efektive ankoraŭ estus guberniestro kaj ne jam alia okupus lian postenon, kiu tute ne scius ion, sed zorgus nur pri tio, kiom da kromaj tarifoj li povas vringi el la kafoplantistoj, por aŭtomobilstratoj kaj fervojoj, kiuj neniam estos realigitaj.“

Don Gabriel komprenis, ke ĉio estis tiel, kiel lia frato diris. Se li ne volis fuŝi sian oficon por ĉiam, li nun devis ektranĉi la lardon, kiu kuŝis antaŭ li.

Ankaŭ la indiĝenoj sidantaj sur la benko parolis inter si kaj interkonsiliĝis, kion fari.

Kiam don Gabriel kaj don Mateo denove paŝis en la oficejan ĉambron, diris la viro, kiu nomis sin frato de Isidro: „Aŭskultu, sinjoro sekretario, ni volas pagi kvar pesojn kiel punmonon por Isidro, por ke li povu iri hejmen al sia edzino kaj al siaj infanoj.“

Don Mateo ne lasis respondi don Gabrielon. Li diris tuj: „Sed la instrukcio postulas dek pesojn. Sed mi ja ne estas la sekretario. Se don Gabriel povas fari tion por malpli da mono, jen li devos respondeci tion al la registaro.“

„Bone“, diris don Gabriel, „mi ne estas tirano, ne despoto. Ni diru do ok pesojn. Isidro estas malriĉa, kaj li havas grandan familion.“

„Kvin pesojn“, respondis la frato de Isidro. „Kvin pesojn ni ja volas pagi, tiom li povos repagi al ni, se li vendos la kaprojn.“

Post tien kaj ĉi tien- parolado ĉiuj interkonsentiĝis pri ses pesoj kiel punmonon por Isidro. La viroj iris al siaj domoj, kaj la frato de Isidro revenis post kvarono de horo kun ses pesoj.

Don Gabriel ne kvitancis la punmonon.

Sed don Mateo tamen sentis sin instigita konsili al li: „Kvitancojn vi ne devas skribi, neniam. Tiukaze oni neniam povos kontrolkalkuli ion, neniam pruvi ion, eĉ se la indiĝenoĵ ĉi tie fariĝus maltrankvilaj kaj ribelus. Vi ĉiam denove devas konvinki ilin, ke la registaro fiksis tiujn instrukciojn kaj, ke vi estas nur enoficigita oficisto, kiu devas efektivigi la instrukciojn, kaj ke tiukaze, se vi ne efektivigus ilin, vi mem estus metita en prizonon. Cetere, kial tiom da vortoj? Ili eĉ ne postulas kvitancon. Al ili mankas eĉ ideo pri tio. Jen la varo kaj jen la mono. Kaj se oni pruntas ion, tiukaze nur post garantio fare de ilia.“ „Mi volus scii nur tion, kial oni ne jam faris sekretarion el vi“, diris ridante don Gabriel.

„Iras tro malrapide por mi, hombre“, rediris don Mateo, „mi ankaŭ ne havas la trankvilon, kiun havas vi. Mi estus tro rapida, kaj tiam mi havus ilin ĉiujn sur la nuko. La vero, Gabĉjo, mi timas esti tiom sola kun tuta vilaĝo plena de indiĝenoj, el kiuj mi volas gajni monon.“

Don Gabriel forĵetis la cigaredon, tretadis sur ĝin kaj diris: „Tiel tio estas do pri vi, frateto, min vi volas firmnajli ĉi tie kaj vi estas for, kiam ekbrulos!“

„Al vi tio ne okazos, Gabĉjo“, ridante diris don Mateo. „Vi estas tro stulta por tio. Vi povas mieni kiel ŝafo, sed ne mi. Tial vi estas sekura sur tia posteno.“

VIII

Ĉirkaŭ tagmezo ĉiuj kaptitaj indiĝenoj, kiuj ĉeestis, estis liberigitaj el la karcero por po ses pesoj da multa. Parte oni pagis la monon tuj, parte don Gabriel skribe ŝarĝis la monon kiel ŝuldojn sur la enkarcerigitojn kontraŭ garantio fare de du parencoj.

Por la viro, kiu ebrie minacis mortbati sian edzinon kaj siajn infanojn, kaj kies propra edzino petegis la sekretarion, ke li metu la edzon prizonen ĝis li denove sobros, li fiksis dudek pesojn kiel punmonon. Dudek pesoj estis certe tiom, kiom la duono de la maizorikolto de la viro aŭ la duoblo de vendeblaj porkoj, kiujn li havis.

Liaj fratoj kaj onkloj kaj aliaj el lia parencaro venis por agi por li. Post trihora kunsido ĉiuj unuiĝis je dekdu pesoj, kiujn don Gabriel skribe ŝarĝis kiel ŝuldon al la viro. Ĉiuj ĉeestantoj transprenis la garantion, ke la sumo estos pagita interne de ses semajnoj, kun interezo, kiu sumiĝis al tri pesoj.

Pro la murdisto Gregorio ankoraŭ neniu venis. Nur lia edzino regule portis la manĝon al li. Ĉiufoje la edzino kaŭriĝis kun bebo je la mamo kaj kun tri infanoj ĉirkaŭkurantaj ŝin antaŭ la pordo de la karcero kaj tie ŝi restadis ĉiufoje, kiam ŝi venis, tri horojn kaj pli longe. Ŝia edzo ne parolis multe al ŝi, kaj ŝi preskaŭ nenion al li. Ŝi rigardis sia devo kiel edzino esti proksima al sia edzo. De tempo al tempo ŝi ploradis kviete por si mem.

Vespere ŝi venis nur kun sia bebo. Ŝi kunportis por la edzo nigrajn fabojn kaj tortiljojn kaj kruĉeton kun kafo. Ŝi ekbruligis bivakfajron antaŭ la pordo, varmigis la manĝon, ŝovis ĝin tra la pordokrado, rigardis lin dum la manĝado, demandis lin, ĉu li volas havi salon aŭ pli da akvo.

Kiam li jam manĝis, ŝi donis tabakfoliojn al li, kaj li rulumis larĝampleksajn cigarojn por si mem. Li apogis sin kontraŭ la argila muro de la prizono, fumis kaj demandis ĉeokaze pri io certa, kio okazis hejme kaj li koncize ordonis al ŝi laborojn, kiuj farendis, kaj pri kiuj aĵoj kaj pri kiuj bestoj ŝi devas esti atentema.

Poste li sternis sin sur la minca petato kunportita de la edzino, kovris sin per maldika lanokovrilo, kiu havis multajn truojn kaj endormiĝis.

La edzino pacience restadis kaŭranta antaŭ la pordo ĉe la bivakfajro. Ŝi vigligis la fajron per bastono, premis sian bebon kontraŭ la nudan mamon, fumis cigaron, kiun ŝia edzo donis al ŝi, ekdormiĝis sen ŝanĝi sian kaŭrantan pozicion, vekiĝis, kiam la fajro komencis estingiĝi, parolis mallaŭte kaj kareseme al sia etulo, premis ĝin denove al si, postŝovis lignon en la fajron, rebruligis la estingitan cigaron, fumis kelkajn spirtirojn, ree ekdormis kaj vekiĝis, se la fajro komencis estingiĝi. Ilia edzo dormis trankvile kaj softe, neĝenate de konsciencriproĉoj en siaj sonĝoj.

Kiam la nokto ekpaliĝis, la edzino rektiĝis, trotis kun etaj paŝoj al la hejma kabano por prepari la matenmanĝon por la edzo.


Rimarko:

petato = mato.

IX

La pordo de la prizono estis farita el diktavolaj hakitaj tabuloj kunmetitaj sen najloj. La krado konsistis el fortikaj bastonoj vertikalaj kaj horizontalaj, je la kruciĝoj tiom noĉitaj, ke la bastonoj kunkroĉiĝiĝis. La kadrofenestroj estis tiom vastaj, ke la enkarcerigito facile povis trameti sian kapon, se li emis al tio.

La pordo ne havis ŝlosilon. En la pordofoston estis enbatita fera krampo, kiu estis tiom rustiĝinta, ke oni supozis ĝin havi la „rapidiĝantan tuberkulozon“, ĉar ĝi rustiĝis tiom, ke ĝi estis jam tute magra. Se oni estus ŝovinta bastonon en tiun krampon kaj tordus ĝin, ĝi estus elspirinta per facila kraketo sian lastan surteran ĝemon por ne plu esti uzebla je neniu iel utila releviĝo.

Tra transversa stango de la krado, kies fenestreto plej proksimis al la fosto, estis metita ĉeno kun duobla maŝo. Tiu ĉeno apartenis al la sama tuberkuloza familio, al kiu apartenis ankaŭ la krampo. La ĉeneroj estis tiom ronĝitaj kaj detruitaj de rustiĝo, ke oni facile povis disfroti tian ĉeneron per manpremo.

Tra la du ĉenaj finaĵoj kaj la malfermita flanko de la krampo estis metita pendoseruro. Sed la seruro ne funkciis, ĉar ĝi tiom rustiĝis, ke la intera mekanismo ne plu moveblis. Sed ĉu la mekanismo moveblis, ĉu ne, tio estis ekster konsidero; ĉar don Gabriel ja ne havis ŝlosilon al tiu seruro. Kiam li enfermis enkarcerigiton, li premis la riglilon de la seruro nur tiom kunen, kiom la riglilo akceptis tion. Ĉar la mekanismo de la seruro intencis ne plu partopreni en la kuro de la hastiĝanta mondo, la seruro ne klakfermiĝis plu. Se don Gabriel ellasis prizonulon, li simple malfermtiris la riglilon de la seruro.

Li ellasis la prizonulojn kelkajn fojojn ĉiutage dum dek minutoj. Dum tiu tempo don Gabriel iris en la lernejan ĉambron aŭ al sia edzino en la kuirejon. Ĉar li ja sciis, kion faras la prizonulo dum tiuj dek minutoj, nome tion, kion prizonulo devas fari, don Gabriel ne sentis precipan emon observi lin ĉe tio.

Se la prizonulo jam faris la donacon, kiun li ofertis al la tero, li sidiĝis antaŭ la karceran pordon, kie li pacience atendis, ĝis don Gabriel denove aperis, por denove enfermi lin.

Kiel la tuta oficeja konstruaĵo, tiel ankaŭ la muroj de la prizono, kiu okupis angulon en la ofica domo, konsistis nur el sveltaj latbariloj, kiuj amplekse estis surŝmiritaj per argilo. Per kelkaj piedtretoj la muro kaj de ekstere kaj de interne trapuŝeblis sen peno. Kiu ajn viro povus malfermi la ŝlosilon same tiel facile, kiel don Gabriel faris tion. Kaj ĉiu viro en la loko sciis, kiel la ŝlosilo malfermeblas kaj refermeblas.

Kaj tamen, eĉ se la kaptito en tiu prizono devus atendi je la ekzekuto de mortkondamno kelkajn semajnojn, li ne fuĝus kaj neniu de liaj amikoj liberigus lin.

Se la pordo de domo laŭ ordono estas fermita por indiĝeno, kaj eĉ se ĝi estus ligita nur per bastrubando, tiukaze signifis tio por li, ke la prizona pordo estas fermita, eĉ se ĝi malfermeblas nur per kurbigita fingro.

X

Indiĝeno, kiu krimas krimon, provas fuĝi kiel ĉiu alia homo, antaŭ ol oni kaptos lin. Sed, se li foje estas arestita, tiukaze li akceptas sian sorton kun flegmo, kiun eŭropano ne komprenas. Li provas nek fuĝi nek defendi sin. Li ne prezentas sian kriman agon en la plej belaj koloroj kaj li ne serĉas iun pravigon. Se oni petas lin paroli pri la kaŭzoj por lia ago, li nomas kialojn, kiuj per si mem apenaŭ havas rilaton al la ago, laŭ la opinio de tiu, kiu pridemandas lin, kaj laŭ la opinio de neindiĝeno. Okazas, ke li diras: „Mi sentis la bezonon murdi iun, kaj tial mi mortbatis lin.“ Sed plej ofte li tute ne donas klarigon, ĉar li eventuale ne havas klarigon. Aŭ ili tiom profunde estas en sia karaktero, en lia konscio, en siaj sekretaj timoj, en siaj intimaj deziroj, en sia por li mem malklara sinteno al la vivmedio kaj kunmedio, ke li ne havas la inteligenton, ja eĉ ne la kapablon per vortoj kaj klaraj frazoj komprenigi la pelantajn fortojn de sia animo al iu alia homo, kaj des malpli al juĝisto aŭ al polica oficisto. Verŝajne li sentis instinkte, ke neniu alia homo kapablas kompreni lin, eĉ se li seninterrompe parolus dum tagoj.

Kaj ĉar li sentas tion, tial lacigas lin ĉiu vorto, kiun li povus diri je sia defendo. La juĝisto kun sia tuta digno sidas antaŭ li kaj parolas kaj kriadas al li kaj diras, ke li estas spitema, obstinkapa, insida ulo, kiu estas naskita krimulo. La verdikton li toleras tiel, kiel li toleris sian naskon. Li ne penas ŝanĝi ion je tio aŭ ion diri pri tio. Li sentas nur la profundan malŝarĝiĝon de la animo, ke kun la verdikto ties turmento finiĝas, ke oni ne pli longe fosados en li, ke oni ne plu demandos pri klarigoj, kiujn li ne povas oferti, ĉar li ne scias ilin. Li tute akceptas sian sorton. Se estas mortopuno, li staras antaŭ la buŝoj de la fusiloj rektataj al li kun la sama indiferenteco, kun kiu li staris antaŭ siaj juĝistoj kaj li ridas senkaŝe kaj honeste al la soldatoj, kiuj pafas sur lin. Li nek transen portas kun si en la eternan silenton malamon aŭ koleron pri siaj juĝistoj nek pri la soldatoj pafmortigantaj lin. Li eĉ ne sentas, ke okazis maljusteco al li. Eble li pensas, ke estis lia sorto de la komenco de l‘ mondo kaj, ke neniu povas fuĝi de sia sorto kaj neniu homo surtere havas iun kulpon, se la sorto tiel devas deruliĝi kiel ĝi okazas. La observanto de tiu okazaĵo, kiu ne estas indiĝeno, kaj kiu ne scias la karakteron de indiĝeno, interpretas la korskuigan sentimon de la indiĝeno vidalvide kun lia certa morto kiel grandan bravecon. Sed tiu sentimo, tiu alridado de la soldatoj, kiuj rektadas la fusilojn al li, la impreso, kiun li vekas, kvazaŭ temas pri ludo, ĉiuj ĉi aferoj ne havas ion komunan kun braveco. La indiĝeno, foje jam en tiu situacio, estas nek kuraĝa nek malfortema; li estas nur neeldireble flegma. Efektive tiel flegma, ke li staras tute ekstere de ĉiuj surteraj sensoj kaj perceptoj. Kuraĝa estas nur tiu homo, kiu ne estas indiferenta kontraŭ danĝero kaj kiu ne restas indiferenta. En la milito kaj en sangoverŝigaj kvereloj estas tiu homo plej kuraĝa, kiu posedas malplej da interna kulturo kaj kies animo montras la malplej grandan sensivon, la homo, kiu ne havas fantazion kaj kiu laŭ sia esenca karaktero plej proksimas al bovo. Kiu scias la internan, la spiritan valoron de la vivo, tiu estas neniam vere kuraĝa sur tiuj terenoj, kie kutime kuraĝo estas glorata.

Se la indiĝeno estas liberigita kaj rajtas foriri sur sia vojo sen plua molesto, li dankas al neniu por tio. Li akceptas la verdikton pri lia senkulpo same tiel flegme kiel la mortverdikton. Por li laŭ lia karaktero tio ne faras diferencon. Restas tamen la certeco al li, ke la kaŭzoj de lia agado ne estis komprenataj kaj ke li neniam povus klarigi ilin. Li sentas la kialojn kaj li certe sentas ilin tute ĝuste en konkordo al sia karaktero kaj al la vivmedio, kiu montras sin antaŭ liaj okuloj. Sed li kapablas klarigi tiujn kialojn nek al si mem en siaj pensoj, nek li povas klarigi ilin eĉ al sia plej bona amiko. Sed la amiko, indiĝeno apartenanata al lia parencaro, el la sama tribo, el la sama vivmedio, plenkreskinta sub la samaj tradicioj kaj moroj kiel li, komprenas lian agadon, komprenas la kaŭzojn; sed ankaŭ li ne povus fari ilin kompreneblaj al iu, kiu ne tiom proksime apartenas al lia raso, tiel, ke li komprenus sen klarigantaj vortoj la kaŭzojn de tia ago.

La civilizita indiĝeno kaj la indiĝenoj de la urboj same tiom malproksimas de la primitiva indiĝeno en la instinkta postsentado de kaŝitaj kaj neklarigeblaj kialoj kaj agoj kiel eŭropano.

Leĝojn oni faras tiel, ke ili adapteblas al la averaĝa nivelo. Leĝoj en nacio de Eŭropo, kiuj estas unuecaj laŭ formo, raso, lingvo kaj religio, historio kaj scio – se tia unueco efektive estus atingebla – proksimiĝas almenaŭ ŝajne al certa ŝminkita justeco. Lerta edukado fare de la ŝtato kaj la eklezio kredigas la homojn, ke ili havas justan leĝosistemon. Tiu fido de la ŝtatcivitanoj necesas, por ke la leĝoj estu akceptataj. Leĝojn, kiujn la plimulto rigardas kiel maljustajn, ne daŭrigeblas por ĉiam. Se oni perforte provas konservi tiujn leĝojn, ili kondukas ĉiam al revolucioj.

Sed kiom ajn bone leĝoj eble estas, en lando kiel Meksiko la ĝeneralaj landaj leĝoj ĉiam nur por malgranda parto de la tuta loĝantaro povas esti justaj leĝoj laŭ efiko. La leĝoj en Meksiko, tiel kiel ĉie, antaŭkondiĉas loĝantaron, kiu laŭ sia eduko, raso, lingvo, tradicioj, moroj kaj ekonomia strukturo estas unueca. Sekve de la uzado de tiuj landaj leĝoj al la tuta loĝantaro sen diferenco kaj sen konsidero de la diverseco rilate la popolan konsiston el multnombraj en ĉiu rilato apartigitaj tavoloj, tiuj leĝoj ebligas nemezureble grandajn maljustecojn sen esti rigadartajkiel maljustecoj laŭ la landaj leĝoj.

La murdo, kiun krimas civilizita meksikano, estas laŭ la leĝo la sama murdo, kiun krimas indiĝeno, kiu tute ne similas rilate al sia animo, al siaj sentoj kaj siaj ekonomiaj vivkondiĉoj al la cvilizita meksikano. La murdo, kiun krimas indiĝeno, radikas en motivoj, kiujn la civilizita meksikano nek scias, nek konas, nek komprenas. La civilizito scias, ke la leĝo gardas la meksikanon, kaj ke ĝi venĝas la meksikanon, se iu praktikis maljustecon al tiu. Male la indiĝeno ne havas tian komprenon pri la leĝo. Se tiu sentas sin ofendita aŭ priŝtelita aŭ malinde traktata, la ekvilibro de liaj sentoj por justeco kaj venĝo ne restabiliĝas per tio, ke juĝisto en malproksima urbo punas tiun viron, kiu praktikis je tiu indiĝeno iun maljustecon per unujara restado en prizono. Eĉ tiukaze indiĝeno ne sentas reatingitan harmonion inter fiago kaj venĝo, se la viro, kiu mortbatis sian filon, ie en la lando por tio estas mortkondamnita kaj pafmortigita.

La caballero povas vivi plu nur tiukaze, se li mortbatis la profanadanton de sia honoro en duelo, aŭ, se li ne povas mortbati lin, li preferas, ke oni lin mem mortbatu. Ne sufiĉas al li, ke juĝisto, kiu rigardas tiun honorprofananadon ĉiutage, punas la ofendinton per monpuno aŭ punas lin per kvarsemajna restado en prizono. Tiu vidpunkto de la caballero estas primitiva.

Eble. Sed tiukaze la ofendo de nacio fare de alia nacio estas same primitiva. Tamen alte civilizitaj popoloj ankoraŭ nun ekmilitas reciproke. Tiom longe, kiom ili faras tion, eksterulo ne povas juĝi la ŝajne nekompreneblan murdon de indiĝeno.

La murdo, kiun krimas indiĝeno en sia komunumo, estas neniam rabmurdo, kiel ajn vaste oni interpretas tiun nocion. La krimo, kiun homo deliktas, kiu scias la kaŭzon, la celon, la valoron kaj efikon de la leĝoj, ne estas la sama krimo, kiun deliktas primitiva indiĝeno. Ja, ĝi estas eĉ ne la sama krimo, kiun malmulte edukita tre streĉe laboranta kaj malbone pagata proleto krimas en civilizita lando.

Borsa trompado estas rabo, ĝi estas poŝoŝtelado. La borsa spekulado estas laŭleĝa, la poŝoŝteladon oni punas. Sed en ambaŭ kazoj malmemgardemaj homoj estas prirabataj de tiu, kiu kaptas la okazon. Spekulado kun kafo kaj greno, pro kiu la produktantoj de tiuj produktoj perdas sian terposedon kaj ĉion kroman, kion ili posedas, sen tio, ke ili povas fari ion kontraŭ tio por malhelpi tiun spekuladon, estas laŭleĝe permesata. Male al tio la ŝtelado de kafosako aŭ de sako kun greno el la stokejo de la spekulanto estas grava rompŝtelo kaj oni severe punas ĝin. Ambaŭ agoj, kaj la spekulado kaj ankaŭ la ŝtelado de sako da kafo estas kaj laŭintence kaj laŭefekte al la koncernatoj tute samaj. Sed antaŭ la leĝo la spekulado validas kiel tute ne riproĉebla kaj leĝe protektata negoco, sed la ŝtelado kiel rabo.

Tiun maljustecon aŭ pli precize dirate, tiun neperfekton de la leĝoj ni koncedas, komprenas kaj kapablas priparoli.

Tiom malmulte kiom la grenproduktanto rigardas sin neprotektata de la leĝo rilate al la rabatakoj de la spekulantoj, tiom malmulte rigardas sin la indiĝeno venĝita pere de leĝo, kies defendanto per neniu vorto, per neniu ideo kapablas, ankaŭ se ĝi volus tion, redoni al li la harmonion de la vivo, kiu estis rompita fare de ago de lia najbaro. La indiĝeno al blankulo, kiu ne havas rilaton al lia vivo, povas pardoni agon, kiun li ne povas pardoni al sia najbaro. Li scias kaj sentas, ke blankulo vivas en alia mondo. Tial li juĝas lin indulge. Sed lian najbaron li juĝas – male al tio – severe kaj juste; ĉar li scias de la najbaro, ke al tiu liaj moroj kaj sentoj estas tiel intimaj kiel al li mem.

Kaj al tia murdo kaj tia murdisto, tiel intime ligita al tia komplika vivmedio, don Gabriel estis elmetita kiel juĝisto pro la kompetentoj de sia ofico.

XI

Indiĝeno distingiĝis laŭ la valida koncepto sub la diktaturo de besto nur per tio, ke li povas paroli. Li havis nek homajn rajtojn nek homan animon. Oni devas kompreni la agojn de la oficistoj al la necivilizitaj indiĝenoj laŭ tiu koncepto. Al la meksikanoj plenkreskintaj kaj edukitaj en la spirito de tiu dikaturo, oni ne tro atribuu tiujn agojn por juĝi lian bonecon aŭ malbonecon. En la civilizita Romo estis tute pravigite laŭmore kaj laŭ moralo ĵeti sklavojn aŭ kristanojn antaŭ leonojn kaj ĝoji en la areno pri tiu malegala batalo. Tiel, kiel oni nun rigardas tion tute pravigita, ke la ŝtatoj envicigas homojn kontraŭ ties volo en la armeon, traktas ilin pli-malpli malhumane, perforte rompas ties volon kaj ties liberon kaj sendas ilin kontraŭ ilia volo laŭ ordono de la landa prezidanto en la arenon kontraŭ la armeo de alia lando por tie murdi kaj lasi murdi sin por aferoj, kiuj al la proletoj, kiuj disponigas la grandan plimulton de la arenosklavoj, same tiel indiferentas kiel indiferentas al la sklavoj en la areno la kvanto de la spektantoj kaj la alto de la interkonsentitaj enirpagoj kaj devas esti indiferentaj, ĉar ili ŝanĝas ilian sorton tiom malmulte, kiom ŝanĝas la sorton de la proleto la diferenco, ĉu li elsangadas por Francio aŭ por Britlando. Li batalas por la sorto de la transvivantoj, kiuj vetis pri la fineliro de la batalo en la areno.

La maljusteco, kiun la diktaturo praktikis kontraŭ la indiĝenoj, ne baziĝis sur tio, ke ili rigardis la indiĝenojn kiel parolantajn bestojn, sed sur tio, ke la diktaturo faris nenion por tio levi la indiĝenojn el tiu necivilizita ŝtupo tiom supren, ke ĉiu homo rigardas la indiĝenojn kiel homajn estaĵojn, se eble ankaŭ ne tuj kiel fratojn, sed kiel homajn estaĵojn de la sama speco kaj anima konsisto, kiel la civilizitajn meksikanojn. Tial ankaŭ la maljusteco de la ŝtatoj kaj de ties regantoj ne baziĝas esence je tio, ke ili sendas samlandanojn kontraŭ ties volo same al sklavoj en la arenojn de la militoj, sed je tio, ke ili ne levas siajn samlandanojn sur tian ŝtupon de la civilizacio, ke ili rifuzas lasi misuzi sin kiel senvolan gregon de sklavoj. Tio kompreneble devigus la ŝtatojn pruvi tiom bonajn kaŭzojn por la neceso de milito, ke la samlandanoj libervole defendus sian ŝtaton, kaj ju pli libervole tio okazus, des pli ili rigardus pro sia civiliziteco la decidojn de siaj ŝtatestroj pravigitaj.

XII

Don Gabriel cerbumis, ĉu li eventuale povus elvringi monon el la murdo. Sed nek li nek don Mateo trovis kaŭzon altigi la enspezojn de la sekretario. Ĉu la viro murdis alian indiĝenon aŭ dudek kvar indiĝenojn, tio estis indiferenta al ili. Havi mil indiĝenojn pli aŭ malpli de tiu speco je dispono ne faris diferencon por la ekonomia situacio de Meksiko. Kaj ĉar mil indiĝenoj de tiu speco ne faris diferencon ĉe la personaj enspezoj de guberniestro aŭ de generalo aŭ de imposta administranto, ilia ĉeesto aŭ malĉeesto ne estis pli grava ol la ĉeesto aŭ malĉeesto de mil pliaj ĉasbestoj en la savanoj aŭ en la arbaroj.

La revolucia registaro dudek jarojn post la falo de la diktaturo nombras la indiĝenojn, ĉiun indiĝenon, kiel meksikajn civitanojn, kies rajtoj estas samaj al ĉiu alia civitano, je kies bonfarto la registaro sin sentas devigita, kaj al kiu ĝi asignas terposedon ebligantan rikoltojn, kie ajn ekzistas la bezono. Tie, kie la indiĝenoj agas interne de sia komunumo kaj pro tio ne ekestas konfliktoj kun la rajtoj, la sekureco kaj la vivo de aliaj homoj, kiuj estas ekstere de la sfero de la indiĝenoj, la registaro lasas agi la indiĝenojn tute libere, se temas pri tio intertrakti ties kverelojn. Kaj la registaro nur tiukaze enmiksiĝas, se oni alvokas ilin por decido. Sed bedaŭrinde ankaŭ sub la nova registaro guberniestroj, generaloj kaj aliaj oficistoj en malproksimaj distriktoj ankoraŭ tro ofte mastrumas, verdiktas kaj agas laŭ la sistemo de la porfirismo.

Don Gabriel pensis puni la viron per ŝarĝo da kvindek pesoj. Volonte li estus ricevinta tiujn kvindek pesojn. Sed la indiĝeno ne havis ilin. Ankaŭ post tri jaroj li ne povus kunkolekti ilin, se don Gabriel pruntus al li la sumon kun pluaj kvindek pesoj por la interezoj. Don Gabriel provis tion; sed la viro ne povis havigi garantiulon. Neniu volis garantii por li, ĉar estis tre verŝajne, ke la viro de iu parenco de la murdito estos mortigita pro venĝo. Kaj la garantiulo tiukaze respondecus la sumon.

Sangovenĝon la indiĝeno ne konas, eble escepte de kelkaj malmultaj triboj. Se indiĝeno mortbatas alian, la tuta vilaĝo scias, kial okazis la murdo. Ĉiu scias tute detale la kaŭzojn, la ekeston, la moralajn kaj tradiciajn motivojn. Se oni prijuĝas la murdon laŭ tiuj motivoj pravigita kaj neevitebla, nek la frato nek la patro nek la filo de la murdito persekutos la murdiston. Regas la opinio, ke la mortbatito meritis sian sorton, kaj ke li mem kulpis tion pro sia konduto. Kompreneble povas okazi, ke parenco de la familio, kiu eble pli bone scias la verajn kaŭzojn, ne akceptas la opinion de la vilaĝo kaj li intencas venĝon, kaj venĝos sin tuj kiam troviĝos okazo ĉe kverelo en ebrio aŭ ĉe festo.

Se la ĝenerala opinio de la vilaĝo estas tiu, ke la murdo okazis maljuste, scias tion la murdisto tute per si mem, vekiĝinta el sia ebrieco aŭ trankviliĝinta post sia kolero.

Li prenas sian familion kaj libervole forlasas la vilaĝon. Neniu persekutos lin. Sed, se li ne foriros kaj loĝos plu en la vilaĝo kvazaŭ okazis nenio, oni trovos lin antaŭ ol la luno tute ŝanĝos sian aspekton iam mortbatita en la vepro aŭ sur sia kampo.

Se la opinio estas tiel kaj tiel en la loko, tiel ke unu el la parencaroj klarigas, ke la murdo estas nepravigita, kaj la alia parencaro male pri tio klarigas, ke la kriminto pensis, ke ĝi estas pravigita, aŭ se li estis ebria ĝis senkonscieco aŭ agis tro rapide kaj li pentas tion poste,tiukaze la tribestro konsilas al li forlasi la vilaĝon kaj setli profunde en la ĝangalo. Se li sekvos al tiu konsilo, ĉiuj familoj en la loko estas repacigitaj al li.

Oni povis simple transdoni la murdiston al la kaciko de lia loko. Sed don Gabriel vidis sin en situacio, en kiu li ne povis fari tion.

Li estis vokata de la viroj por meti la murdiston en la prizonon pro la sekureco de la loko, ĉar la murdisto troviĝis en tia ebrieco, ke li minacis mortbati ĉiun, kiu tro proksimiĝos al li.

Se li estus eldoninta lin sen hezito, li perdus parton de sia aŭtoritato. Sed tiun aŭtoritaton li uzis por fari negocojn. Li eble eĉ farus la impreson, ke li timas la murdiston aŭ ties parencaron. Sed timon li ne rajtis montri, se li volas esti plu sekretario kaj elmastrumi kromimpostojn kaj monpunojn el la loko.

Puni la viron per ŝarĝo dekpesa, sumon, kiun li eble ie povus havigi, estus malsaĝa. Povus okazi post tio, ke komercistoj aŭ vojaĝantoj estus rabatakitaj kaj murditaj pro la certo, ke la sekretario per dek pesoj punus kaj forgesus la aferon, dum oni samtempe povus gajni ĉe la rabatako cent pesojn, kiujn la komercisto havas ĉe si. La pensoj de necivilizitaj indiĝenoj, kiel tiuj de la plej multaj civilizitaj homoj, estas sufiĉe strangaj, sed ili havas ĉiam ian elirpunkton, kiu tute bone kompreneblas.

La saman, kion faras ankaŭ ĵuĝistoj kaj policaj inspektoroj en aliaj landoj, kiuj ne precize scias, kion ili faru kun arestito, tion ankaŭ faris don Gabriel tiukaze. Li lasis la viron dum certa tempo trankvile en la karcero, sen diri al li, kion li intencas fari kun li, esperante, ke io okazos, kio entute liberigos lin de la devo decidi ion, aŭ, ke io okazos, kio metos decidon en lian malfermitan manon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.