La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() REGISTRAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Don Gabriel vidis sian edzinon, kiu estis envolvita en longan babiladon kun la edzino de don Rafael. Ĉar tiu babilaĉo ne interesis lin, li promenadis sur la placo, esperante, ke li trovos iun, kun kiu li povos babili.
Viroj ekscitiĝas pri trista babilaĉo nur en tiu kazo, se temas pri babilaĉo inter inoj. Sed se viroj renkontiĝas, ili estas centfoje pli babilemaj kaj milfoje pli eltenemaj pri trista babilaĉo ol ses foiraj fiŝvendistinoj. La diferenco estas nur tiu, ke la viro opinias siajn lacigajn babilaĉadojn kiel inteligentajn interparoladojn pri politikaj kaj ekonomiaj demandoj, dum li prijuĝas la salivumadojn de la inoj kiel senenhavan babilaĉadon. Sed rigardate sen antaŭjuĝo, la virobabilaĉado dum horoj estas eĉ ne joton pli valora kaj ideoriĉa ol la klaĉado de la inoj. La interesokampoj estas iom diversaj, sed la celo kaj la rezulto de la babilaĉoj estas tiel similaj kiel Ford-aŭto kaj Dodge-Brother-aŭto.
Ĉe tiu vagado don Gabriel fine venis en la portikon, kie troviĝas la gastejoj. Li certis, ke li renkontos tie komerciston aŭ konatan arriero-n, la gvidanton de pakmula trupo, kun kiu li povus babili dum la sekvaj horoj.
Je tiu tago ne estis multe da vivo en la portiko. Kelkaj indiĝenaj portistoj kaŭris apud siaj ŝarĝoj, fumis dikajn cigarojn kaj observis kiel la faboj kuiriĝis en kaldroneto ĉe la bivakfajro, kiu milde ardis kaj fumis sur la placo antaŭ la portiko.
Du mulportistoj flikadis portoselojn, elŝiris la sekajn herbojn el la remburaĵo, solvis ilin per tiretado kaj ree ŝtopis ilin en la remburaĵon por moligi la selojn. La seloj aspektis nun kiel ŝvelintaj matracoj de fianĉina lito el partopaga magazeno. Se tiuj seloj tiam estis uzataj dum tago, ili ree estis tiel bretformaj, rigidaj kaj ostecaj, plataj kaj ftizaj kiel la matraco de tiu fianĉina lito post la nuptonokto. La muloj kutimiĝis al tiuj rapidaj ŝanĝoj de la moleco de siaj seloj, simile obeante certan bezonon kiel la junaj geedzoj sekvas certan bezonon, kiuj esperas ĉeokaze povi partopagi semajnon pli malfrue, se ili tenas la meblokomerciston en bona humoro, ĉar ili ne plendas ĉe li pro la malbona kvalito de la varo.
Ĉe la fostoj kaj kolonoj de la portiko staradis, pigrumis kaj pigre gapadis kelkaj viroj, indiĝenoj kaj mestizoj, kiuj ŝajne ne sciis, kial ili fakte estas en la mondo. La loko kutimiĝis al tiaj viroj, kiel ĉie en la vasta meksika respubliko kaj en tiu ĉi loko kaj en aliaj lokoj la panoramo ne estus kompleta, se mankus tiuj pigrumantaj junuloj kaj olduloj. Ie ili pasigas la nokton, sed neniu scias kun certeco, kie. Kaj iel ili trovas ĉeokazajn tortiljojn kaj eble eĉ tortiljojn plenŝtopitajn kun fazeoloj kaj akra kapsiko, sed neniu scias, kiam kaj de kiu.
Se iu demandas ilin, kio ili estas, kaj kion ili faras, jen ili diras, ke ili estas mozos, servistoj, kiuj atendas vojaĝantojn por akompani ilin.
Sed, se vojaĝanto foje efektive bezonas iun mozo, ĉar la propra fariĝis malsana, ili postulas tiom altan salajron, ke la vojaĝanto povas ricevi por tio tri tre ekzercitajn kaj spertajn ĉevalservistojn kaj pakportistojn, se li serĉas ilin inter la profesiaj servistoj. Sed la profesiaj pelistoj kaj akompanantaj knaboj ne pigrumas en lokoj, kie okupoj nur hazarde riceveblas. La profesiaj mozos, tuj kiam ili finis komision, iras de hotelo al hotelo, de fonda al fonda por trovi vojaĝantojn, al kiuj ili ofertas siajn servojn. Male la pigrumantaj junuloj atendas je tio, ke vojaĝanto nepre bezonas akompananton, por ke ili mem povu fari la prezojn.
Rimarko:
mozo = servisto, servoknabo, servutulo, stalservutulo, portisto ks.
En tia kazo de bezono pri honesta kaj fidinda ĉevalservisto troviĝis don Ramon Velasquez, kiu balanciĝis en hamako en la portiko. Li estis elpendiginta kruron maldekstre trans la randon de la hamako, kaj la alian kruron dekstre. La manojn li estis kunmetinta post la kapo, kaj nun li gapis vitrece kun vaste malfermitaj okuloj supren al la tegmento, kvazaŭ li volus nombri la tegolojn, kiuj estas disrompitaj.
Li estis jam dum tri tagoj tie en la loko kaj ne povis vojaĝi plu, ĉar li ne havis akompanantan servobubon. Ĝis tien li venis sen servisto. Li esperis, ke li tie povos dungi indiĝenan junulon kun la helpo de la sekretario. Sed li ne sukcesis, ĉar la sekretario ne ĉeestis. Li povis interkonsentiĝi pri la servoprezo kun neniu el la pigrumantaj vagabondoj. Kaj sendepende de la salajro neniu el ili volis malproksimiĝi pli ol du tagojn de la loko kaj de sia bela pigra vivo. Don Ramon estus devinta pagi ne nur la du tagojn de la akompanado, sed ankaŭ la du tagojn, kiujn la servisto sola vojaĝus hejmen.
Preskaŭ li interkonsentiĝis kun unu el la pigrumantaj vaguloj rilate la salajron por la kvar tagoj. Sed kiam ili ekparolis pri la detaloj, la servoknabo volis havi ĉevalon por la rajdado, kiun Don Ramon devus lui en la loko. Sed eĉ tio ne sufiĉis, la servoknabo postulis krome, ke kuniru dua servoknabo, kiu same estu pagenda de Don Ramon, kaj kiu same volis havi ĉevalon; ĉar la unua servoknabo klarigis, ke li ne volas retrorajdi la du tagojn sola al la loko, ĉar sur la vojo estas indiĝenoj, kiuj volonte murdas iun, se troviĝas okazo.
Pro tiaj cirkonstancoj don Ramon fine rezignis pri la intertraktado kun la vagabondoj. Li volis nun atendi la revenon de la sekretario, kiu eble povus havigi fidindan servoknabon al li. Se li ne povus helpi, li atendus ĝis mulokaravano irus sur la sama vojo, kiun li devos uzi.
Promenante en la portiko, don Gabriel aŭdis subite, kiel iu vokas al li: „hombre, don Gabriel, hijo de mi alma, korfrato mia, kion faras tia, kia vi en tiu de Dio damnita kojotoloko?“
Estis don Ramon, kiu, aŭdinte la paŝojn de don Gabriel, turnis la kapon flanken kaj tuj ekkonis la alveninton. Li glitis el la hamako planken kaj iris renkonte al don Gabriel, ĉirkaŭbrakante lin laŭ meksika maniero kaj dirante:„Vin mi tute certe ne atendis ĉi tie. Ĉe Dio, kiun sur la vasta tero oni renkontu ĉi tie, kiu havas civilizitan vizaĝon sub la ĉapelo? Ĉu cigaredon?“
„Gracias! Dankon!“ diris don Gabriel kaj eltiris alumetojn. Tiu, kiu ricevas cigaredon kiel donacon, devas liveri kiel rekompenson alumeton por ne damaĝi la alumetomonopolon de la svedoj kaj por malhelpi, ke la svedoj en la hispana Ameriko eldevigu leĝojn, ke estu punata per prizono almenaŭ dum du jaroj ĉiu, kiu eble provos bruligi sian cigaredon je jam ardetanta alia cigaredo, aŭ, kio estus eĉ pli malica, ekbruligi la cigaredon je ardanta bastoneto, kiu estas tirita el la bivakfajro. Unu aferon la svedaj alumetomonopolistoj jam atingis per lerta propagando, fakte, ke neniam pli ol du viroj ekbruligas je la sama alumeto siajn cigaredojn, ĉar tria viro, kiu eventuale uzas la saman alumeton, je kiu jam du aliaj ekbruligis siajn cigaredojn, dum la resto de sia vivo estas persekutata de seninterrompa malfeliĉo. Li povas liberigi sin el tiu anatemo nur per tio, ke li ŝpinas komploton pri revolucio en latinamerika respubliko, kun la celo, ke oni enmetu por monopolmalamikan prezidanton monopolafablan.
Don Ramon kaj don Gabriel sidiĝis sur oblikvan kadukan benkon,kiu staris sur la seka argila tero de la portiko.
Rimarko:
hamako = ŝnura reto aŭ tolaĵo, horizontale pendigita per siaj du ekstremaĵoj kaj formanta porteblan liton en kiu oni kuŝas, aŭ sin balancas.
Ambaŭ caballeros estis malnovaj konatoj. Ili jam konis sin kiel knaboj kaj pli poste ofte ĉe sia brutkomerco kaj aliaj negocoj estis de tempo al tempo eĉ dum tagoj en la sama loko kaj en la sama gastejo kaj nenombreble ofte ili renkontiĝis dum vojaĝoj tra la ŝtato, survoje aŭ en foraj ranĉoj.
„Ĉu vi ankoraŭ nun komercas pri brutoj?“ demandis don Gabriel.
„Ne, jam de certa tempo ne plu“, respondis don Ramon. „Nun ja jam ne multe pli enspezeblas per tio. La prezoj estas aĉaj. Mi havas de certa tempo negocon multe pli bonan ĉemane. Pli enspezigan, ĝi estas pli sekura kaj oni havas malpli da perdoj. Estas alia komerco. Mi estas agento por la monterioj, ĉeokaze ankaŭ por la kafoplantejoj. Mi varbas la peonojn, la laboristojn kontrakte. Por ĉiu viro, kiun mi kondukas al Hucutsin kaj tie je la Sankta Festo de la Candelaria transdonas por kontrakto, mi ricevas de la kompanioj tridek orajn purajn pesojn. Sed, se mi kondukas la ulojn eĉ ĝis monterio, mi ricevas por ĉiu el ili kvindek pesojn. Elspezojn mi havas ja nur por mia manĝo, kiam mi vagadas en la bienoj, ranĉoj kaj sendependaj indiĝenaj vilaĝoj por aĉeti virojn.
Perdojn mi havas nur, se iu formortas survoje tra la vepro, aŭ se li tiel lerte forkuras, ke ni ne plu povas kapti lin. Sed tio okazas malofte. Jen brila negoco, mi diras al vi, don Gabriel. Triono, ja eĉ duono de la peonoj formortas dum jaro en kelkaj el la monterioj. Jen oni devas havigi anstataŭulojn. Kaj tial mi havas eterne prosperan negocon dum la tuta jaro. Centfoje pli bonan ol la komerco kun brutoj aŭ kun porkoj aŭ ĉevaloj aŭ muloj.“
Li deskuis la cindron de sia cigaredo kaj atendis, ke don Gabriel diru ion pri si.
Sed don Gabriel revis en pensoj. Li vidis por si leviĝi oran estontecon kaj li pensis uzi tiun okazon ĉi tie por ekscii la detalojn kiamaniere deruliĝas tia negoco. Sed li evitis tuj krude rekte demandi la alian, ĉar li timis, ke don Ramon povus esti konkuranto kaj sendi lin al falsa spuro, se li mem demandus tro evidente. Li pripensis kiel li povus logi la sekreton de la negoca deruliĝo el don Ramon.
Kiam li ne respondis ion kaj daŭrigis la silentadon, don Ramon finfine frapis lin amikece sur genuon kaj diris: „Kaj kion faras vi do, hombre? Ĉu ankoraŭ nun vi komercas pri brutoj aŭ varoj, ĉu?“
„Mi havas postenon“, rediris don Gabriel, „sekretario en Bujvilum.“
„Malbone, amiko, malbonege, tre tre malbona negoco“, diris don Ramon, dum li tordis malŝate la buŝon, „en la indiĝenaj vilaĝoj oni ne povas enspezi laŭordajn pesojn. Ili havas ja nenion. Kaj se ili havas kvindekon, ili tuj aĉetas aguardiente, brandon. Kiel sekretario en tiaj cirkonstancoj kapablu pagi eĉ nur la kostojn?! Mi ja mem estis iam en tia marĉa truo, du jarojn. Amaso da laboro, ĉiam kun la timo, ke iu dorsen pikos per maĉeto miajn intestojn aŭ ke fusiloŝarĝo el kvincent gramoj da dishakitaj plumberoj ŝiros mian kranion for de la ŝultroj; kaj se vi ne devas ĉiam timi ion, vi estas tro bonkora kun tia fibando kaj malsatmortos kun viaj mizere malmultaj pesoj, kiujn vi kapablas honeste elpremegi el via plendinda fatrasa vendejo.“
„Vi pravas, don Ramon“, respondis don Gabriel. „Tiel estas, ĝuste tiel estas. Sed mi havas nenion pli bonan.“
„Kion vi do faras ĉi tie en Cahancu?“
„Mi travojaĝas“, diris don Gabriel. „Mi devas konduki ulon al Jovel, por verdikto. Li iun mortbatis hejme. Mi volis klarigi la aferon en la loko; sed li ne havis monon. Ignori mi ne povas la kazon. Ĝi estas tro grava. Por teni min en la aŭtoritato, mi devas fari ion, alikaze mi havus ĉiun semajnon murdon je la nuko, ĝis okazos, ke eĉ vojaĝantaj komercistoj ne plu estos sekuraj, kaj mi mem ne plu kuraĝos iri el la domo, je la hela tago, kiel tio okazis al la sekretario en Bicocac, ĝis li fine ricevis dum kelkaj semajnoj soldatohelpon. Kun soldatoj en la loko estas same, jen afero por si mem. Pli da ŝtelado kaj krome eternaj kvereladoj kun la inoj. Mi prefere evitas soldatojn, tiom longe, kiom tio eblas. Ili malbonigas la negocon kaj oni havas pli da malpaco kaj maltrankvilo ol kutime.“
„Kiom aĝa estas la viro, kiun vi konduku al Jovel?“ demandis don Ramon.
„Mi supozas, ke dudek ok jarojn.“
„Ĉu forta kaj sana?“
„Kiel virbovo en la kvara jaro“, diris don Gabriel.
„Je kiom vi volis puni enloke lin pro la murdo? Mi celas la sumon de la multa.“
„Por kvindek pesoj mi volonte estus liberiginta lin“, diris don Gabriel, „sed li havis eĉ ne kvin pesojn, kaj neniu espero, ke oni iam ricevos la restaĵon, ne sufiĉe da porkoj kaj ŝafoj kaj la maizo ne havas prezon.“
„Aŭskultu, amiko“, diris don Ramon post mallonga pripenso. „Ĉu vi raportis la kazon, kaj ĉu vi skribis, ke vi kondukos la viron al Jovel por verdikto?“
„Ne, tion mi ne faris“ respondis don Gabriel. „La poŝtsendaĵo ne pli frue estus alveninta ol mi. Ni ne havas regulan poŝttrafikon. Kaj mi povas kunsendi leterojn nur tiam, kiam iu traveturas, aŭ, se iu el niaj homoj, kiu havas sufiĉe da menso, iras al la foiro.“
Don Ramon ree frapis genuon de lia amiko kaj diris: „Mi pensas, ke ni kune povos fari negocon. Vendu la ulon al mi por la multa kaj dek pluajn pesojn por la kostoj, kiujn vi jam havis. Mi sendos la viron kun trupo en monterion. Mi ne perdos ion ĉe tio. Tiujn sesdek pesojn, kiujn mi pagos al vi por la viro, mi ŝarĝos sur lian konton, same tiel, kiel la monterio ŝarĝos la varbomonon, kiun mi ricevas por ĉiu viro, sur ties konton.“
Rimarkoj:
Candelaria = Kandelofesto, Puriĝo de Sankta Virgulino.
monteria = monterio: laborkoncentrejo en la ĝangalo, kie indiĝenoj ofte sub la gvidado de eksterlandanoj dehakas kaj prilaboras permane la mahagonarbojn por povi fortransporti ilin de tie. Tiu laboro ne fareblas per maŝinoj pro la altaj kostoj.
multa = punmono.
Don Gabriel diris nek jes nek ne. Tial don Ramon supozis, ke li eble havas konsciencriproĉojn pro la vendo de la viro. Li rapidis detrui tiujn malutilajn pensojn en don Gabriel, antaŭ ol ili povus fariĝi danĝeraj por li kaj damaĝi la komercon.
Li diris: „Nu, kio okazos kun la viro en Jovel? Tion mi demandas vin. Li kaptos kvin jarojn aŭ dek en punkoncentrejo. Aŭ li pasigos la tempon en prizono. La prizonon li ne transvivos pli longe ol tri monatojn. Li ne eltenos tion, ĉiutage kaj ĉiunokte sidadi inter fridaj muroj kaj post feraj kurtenoj. Se li ne vidos la ĉielon super si, arbojn kaj herbojn ĉirkaŭ si, li forvelkos dum kelkaj semajnoj pro hejmsopiro. Kontraŭ tio ne estas savo. Pli bone, se oni mortpafus lin. Kaj tiun gracon oni ne cedos al li, ĉar lia murdo estas nur mortbato. Se li meritas punon, li same tiom bone povus pasigi ĝin en monterio, kie lia laboro estas pli utila ol la laboro en prizono aŭ kien ajn li venus. En la monterio li devos streĉe labori. Tio esta ĝusta. Sed li estas eltenema kaj li kutimiĝis al dura laboro. Li estos ĉiam rekte sub la ĉielo kaj li troviĝos inter siaj homoj. Inter ni dirite, don Gabriel, vi vere punpardonus lin, se vi translasus lin al mi.“
Don Gabriel montris mienon tute indiferentan kaj diris: „Mi ne havas intereson pri la viro, kaj mi ne havas kaŭzon punpardoni lin aŭ ne. Kial koncernu min indiano?“
Sed tiumomente li interrompis sin, senintence. Aperis antaŭ li la bildo, kiam li renkontis Gregorion kun edzino kaj infanoj kaŭrantaj ĉe la vojo, en tiu momento, kiam tiu adiaŭis ilin. Lin mem Gregorio neniam suferigis. Li ekhavis senton de kompato. Ne tian kompaton, kian li havus al alia homo, sed kompaton tian, kian li havus al suferanta ĉevalo, kiu rigardas lin kun malĝojaj okuloj kaj kun iomete da espero en ili, ke la homo povus helpi, ĉar Dio ĝin ja ne kompatas.
Estis certe ne la mono, almenaŭ ne en tiu momento, kiun li povus ricevi, kio don Gabriel decidigis akcepti la proponon de don Ramon. Li pripensis la aferon, kaj li konvinkiĝis, ke vere estos pli bone por Gregorio, se li sendos lin ne en la prizonon, sed en monterion. Ĉu li revenus el la prizono aŭ el punkoncentrejo, estis dubinda.
La verdikto povus esti kvin jaroj, aŭ ok, aŭ eĉ dek jaroj. Dependus de tio, en kia humoro troviĝus la juĝisto, ĉu li kverelis matene kun sia edzino, ĉu la matenmanĝo ne gustis al li, ĉu unu el liaj amatinoj, kiujn li vivtenis, faris komplikaĵojn, ĉu li estis ebria en la lasta nokto, ĉu la prezentata indiĝeno plaĉas al li aŭ ĉu li naŭzas lin, ĉu li foje volas meti avertan ekzemplon, ĉu li ekvidis inter la aŭskultantoj en la procesejo lindan knabinon, en kiu li volas veki simpatian aŭ severan aŭ brutalan impreson, tute laŭ tio, kiel li esperas plej bone frapi la atenton de la ina estaĵo pri si mem. De ĉiuj ĉi aferoj, influoj kaj cirkonstancoj dependus, ĉu la indiĝeno Gregorio estus liberigita aŭ ĉu lia puntempo estas du, kvin, dek kvar aŭ dudek jaroj aŭ ĉu oni ekzekutos lin per pafmortigo.
Akuzita indiĝeno ne scias ion pri advokato. Li ne havas monon. Kaj pro la formo, por ke oni povu nomi la ŝtaton civilizita ŝtato antaŭ la mondo, oni donas al la indiĝeno advokaton, kies tasko estas nur unufoje preni la vorton kaj diri: „Mi petas pri mildigaj cirkonstancoj por la akuzito!“ Tiam li prenas siajn paperojn kaj forlasas la ĉambron, por iri al procesdebato, je kiu li enspezas monon, ĉar li devas vivi kaj zorgi pri familio.
Eĉ se don Gabriel ne konsideris ĉiujn ĉi flankajn aferojn en procesdebato kontraŭ nescianta indiĝena samlandano, ĉar li ne zorgis pri tiaj detaloj, li tamen sciis, ke Gregorio en la procesejo starus antaŭ mondo, kiu por li troviĝas sur la alia flanko de ne malkovrita planedo. Male al tio al Gregorio la mondo de la monterio estis tiom proksima, kiom la mondo de lia hejma vilaĝo.
Efektive tio ne postulis longan pripensadon, por konduki don Gabrielon al la konvinko, ke la monterio por Gregorio laŭ la leĝo ja estas maljusteco, sed laŭ la juĝo de la homaj rilatoj, kiujn Gregorio konis kaj kapablis kompreni, tio ofertis solvon, kiun Gregorio preferus, se li havus la rajton elekti kaj povus elekti.
Don Gabriel ne rigardis sin hompersekutanto, tiel, kiel don Ramon ne sentis sin homkomercisto.
Li ordonis alvoki Gregorion.
„Vi ja scias, muchacho“, parolis don Gabriel al li, „kion oni faros kun vi en Jovel. Verŝajne oni mortpafigos vin.“
„Jes, tion mi scias, patroncito.“
„Kaj se oni ne mortpafigos vin“, daŭrigis don Gabriel, „tiukaze oni metos vin en prizonon je dudek jaroj. Jen vi vidos nek la ĉielon nek la sunon kaj krome oni skurĝos vin.“
„Tion mi scias, patrono“, ripetis Gregorio.
„Jen caballero, Gregorio“, don Gabriel mansignis al don Ramon, „li estas preta kunpreni vin al monterio. Tie vi ĉiam estos rekte sub la ĉielo, ĉiam en arbaro. Vi vidos la bestojn kaj la birdojn. Kaj tie vi laboros kun aliaj, kiuj estas indiĝenoj kiel vi, kiuj povos paroli kun vi kaj kun kiuj povos paroli vi. Vi laboros fervore, tiukaze neniu suferigos vin. Vi perlaboros vian punmonon kaj la kontraktmonon. Post tri jaroj vi denove estos libera kaj povos iri hejmen al via mujer kaj al viaj infanoj.“
„Tion mi volonte farus, patroncito“, diris Gregorio.
„Post tri jaroj ĉio estos forgesita en la vilaĝo. Kaj vi vivos tie kiel antaŭe, paceme kaj ĝoje.“
„Jes ja, patroncito“
„Tiukaze vi do konsentas, ke vi iros en monterion, ĉu? Jen, kun tiu ĉi caballero, kun don Ramon?“ demandis don Gabriel.
„Jes, patroncito.‘‘
„Tiukaze mi do zorgos pri tio, ke oni ne metos vin en prizonon. Kaj ni tuj ĉi tie faros la kontrakton“, diris don Gabriel.
Rimarko:
mujer = edzino.
La kontrakto estis pretigita. La ŝuldojn, kiujn Gregorio transprenis sur sian ĉiutagan salajron da du realoj kaj dudek kvin centavoj estis sesdek pesoj, kiujn don Gabriel ricevis por la translaso de la viro. Kvindek pesojn punmono kaj dek pesojn por kostoj. Krome kvindek pesoj, kiujn devos pagi la kompanio al la agento por la laboristo, sumon, kiun oni skribis sur la konton de la laboristo. Fine aldoniĝis dudek kvin pesoj por la kostoj de la stampoj, kiujn la urbestro, la prezidanto de la municipo en Hucutsin enkasigis por ĉiu viro, kaj per kio la kontrakto ricevis sian oficialan ofican konfirmigon. Hucutsin estis la plej proksima loko en la monteria regiono. Pro tiuj dudek kvin pesoj por stampokostoj la urbestro de Hucutsin transprenis la devon rekapti ĉiun viron, kiu forkuras de sia kontraktlaboro kaj por rekonduki lin al la kompanio. Sed la kostojn por la rekaptado kaj rekondukado la laboristo devas transpreni mem kaj notigi kiel ŝuldon en sia ŝuldokonto.
Don Ramon prenis sian liston, enskribis la nomon Gregorio, la lokon el kiu li devenis, la garantianton don Gabriel kaj la sumon, per kiu komenciĝis la konto.
Gregorio subskribis per kelkaj inkomakulaj strioj apud sian nomon. Per tio li devigis sin repagi cent tridek kvin pesojn. Ĉe sia salajro da dudek kvin centavoj ĉiutage, tio signifis laboron dum kvincent kvardek tagoj. Ĉiun ĉemizon, kiun li devis aĉeti dum sia kontraktempo el la tienda de la kompanio, ĉiun tabakpakaĵeton, ĉiun bastĉapelon, ĉiun kovrilon oni notis kiel novan ŝuldon sur nova konto, tiom longe, kiom la malnova konto ne estis libera de ŝuldoj. Se la ŝuldoj de la unua konto post kvincent kvardek tagoj estis pagitaj per laboro, komenciĝis la laborado por la ŝuldoj de la nova konto, kiu pro necesaj aĉetoj, kiujn la viro faris dum la kvincent kvardek tagoj, estis pli altaj ol tiuj de la unua konto, kiuj estis skribitaj en la kontrakton. La laboristo ne rajtis forlasi la monterion, tiom longe, kiom li havis eĉ nur dek centavojn da ŝuldo ĉe la kompanio.
Tiel la indiĝeno Gregorio pro la granda bonkoreco kaj kompato de siaj inteligente superaj kaj bone katolikaj kuncivitanoj kaj kunhomoj estis konservata de la prizono, kiun aliaj de ties kristanaj kunhomoj estis konstruintaj kaj tenis pretaj por li. La espero revidi sian edzinon, siajn infanojn, sian patrinon, siajn amikojn kaj sian hejmlokon plenumiĝos, precize kalkulite, post dumil sescent tridek kvar jaroj, sub la kondiĉo, ke li aĉetas en la tienda de la kompanio ne pli ol li nepre bezonas, kaj se estus eĉ nur sandalrimeno.
La plej proksimaj ĝojigaj okazaĵoj, kiujn elgustumis don Ramon kaj don Gabriel, estis, ke don Ramon por sia plua vojaĝo nun havis fidindan serviston, kiu kostis nur iom por la manĝo al li kaj, ke don Gabriel enpoŝe havis sesdekpesan ĉekon de kompanio, kiun li povis uzi por iu pago en ĉiu magazeno en Jovel sen dekalkulado.
La sesdek pesoj, sumo, kiun don Gabriel dum la du lastaj jaroj eĉ ne unufoje havis iam enpoŝe, faris lin ambicia. En siaj plej bonaj tempoj kiel brutkomercisto li enspezis por ĉiu kapo ne tiom, kiom ĉe tiu plenumo de kompato al indiĝeno.
Don Ramon ne konservis sciatajn sekretojn pri negocoj al sia malnova amiko don Gabriel. Li rakontis al li ĉiujn detalojn kaj trukojn, kiuj estas uzendaj, se oni volas enspezi monon. Nepre evitenda estis nur senkaŝa homrabo, kaj ankaŭ tiu nur kun la limigo, ke la rabo ne okazu tiel, ke oni povu pruvi ĝin kiel rabon. La meksika civitano estas libera kaj sendependa. Sklaveco estas severe malpermesita kaj severe punata. Neniun meksikan civitanon, ĉu kreolon, ĉu mestizon, ĉu indiĝenon oni rajtas okupi kiel sklavon aŭ vendi kiel sklavon.
Sed ŝuldodevigo ne estas sklavigo. La homo, ĉiu homo estas libera fari ŝuldojn aŭ ne fari ŝuldojn; kaj se ili estis eldevigitaj per mortminaco aŭ torturado, ili estis senvalidaj laŭ la leĝo. Se alte civilizita lando kiel Britlando ankoraŭ uzas enprizonigon pro ŝuldo kaj senpardone praktikas ĝin, se aliaj alte civilizitaj landoj permesas transskribitan prizonpunon pro ŝuldo per enprizonigo de homo, kiu rifuzis ĵuri deklaron pri senposedo, jen ne ekzistas kaŭzo nomi Meksikon necivilizita lando, se la diktaturo agnoskas ŝuldodevigojn kaj ties pagon subtenas per ŝtata potenco. Kiu faris ŝuldon, tiu devas pagi ĝin. Tio estas bona malnova roma juro, estimata de ĉiu nacio, kiu nomas sin civilizita. Kiu ne povas pagi la ŝuldon, kiun li faris, devas pagi ĝin per tio, kion li posedas. Se li posedas nenion alian krom sia laborforto, li do devas pagi la ŝuldon per sia laborforto. La proleto, kiu supozas, ke li ne povas vivi sen modernaj nuksomebloj kaj tial pagas ilin partopage, ne devas miri, se lia libera movebleco estas limigata kaj se li fariĝas sklavigita. Neniu devigas la indiĝenojn ebriigi sin, bruligi piroteknikaĵojn por sanktuloj, aĉeti al sia edzino vitroperlajn kolĉenojn kaj brilajn orelringojn.
„Kaj krome, se oni rigardas ĉion en ĉio“, diris don Ramon, klarigante la laŭleĝecon kaj kristanecon de sia negoco, „la monterioj kaj la kafoplantejoj devas havi laboristojn, se la prospero de la meksika lando estu akcelata kaj la respubliko estimata, honorata kaj respektata inter la civilizitaj nacioj surtere. Nur streĉa laboro, nelacigebla kaj eltenema laboro povas antaŭenigi nian ŝatatan respublikon. Tion diris ankaŭ jam nia prezidanto don Porfirio en sia novjara publika proklamado al la meksika popolo.“
„Jes, tio estas prava“, konfirmis don Gabriel, „tion li diris centfoje. Kaj tio estas la pura kaj neŝminkita vero.“
„Ĝuste, amiko mia“, diris don Ramon, “brutkomerco estas multe pli kruela kaj pli senkompata. Tion mi sufiĉe ofte spertis. Jen bela ĉevalo, pia kiel ŝafo, kutimigita al bonkora traktado kaj je afablaj vortoj. Kaj jen venas la aĉetisto, kruda brutala ulo, pri kiu estas konata, ke li traktas siajn bestojn kruelege. Li palpas la ĉevalon. La besto instinkte sentas sub la palpantaj manoj de la aĉetisto la brutalecon de la viro. Ĝi tremas kaj ekŝvitas. Sed ĝi ne estas demandata, ĉu ĝi volas iri al tiu aĉetisto, ĉu ne. La vendisto bezonas monon kaj devas vendi la ĉevalon. Mi ne povas demandi la mulojn kaj ĉevalojn, ĉu ili volas iri al tiu viro, ĉu ne. Tio estus ridinda. Sed mi demandas ĉiun peonon, ĉu li volas iri en la monterion, ĉu ne. Kaj ĉu ni ne demandis Gregorion, ĉu li prefere iros en prizonon, ĉu en monterion? Ni demandis lin. Kaj kion li respondis?“
„Ke li preferas iri en monterion“, diris don Gabriel.
„Prave“, konfirmis don Ramon. „Kaj notu, kara amiko, tia estas tiu negoco.La negoco estas efektive honesta. Neniu estas devigata al io. Sed oni devas akcepti ja ankaŭ tion, ke la ŝuldoj, kiujn iu faris, estas pagendaj. La grava ĉe la afero de la negoco estas konvinki la homojn pri tio, ke ili devas pagi siajn ŝuldojn kaj, ke ili tie trovas okazon povi pagi siajn ŝuldojn.“
Don Gabriel ne komprenis malrapide. Li komprenis, ke ĉe tiu negoco estas enspezebla multe da mono, facile kaj sen risko pri perdoj. Li ne opiniis sin pli stulta ol don Ramon kaj li estis konvinkita, ke li povos entrepreni tiun negocon same tiel sukcese kiel don Ramon mem.
Intelekto ne necesis. En la distrikto, kiun li konis, estis miloj de peonoj kun ŝuldoj kaj sendependaj indiĝenoj. Jam en sia loko li konis pli ol dek homojn, kiuj havis sufiĉe da ŝuldoj ĉe li, tial li estis rajtigita enkasigi tiujn ŝuldojn je ĉiu nur iel pensebla maniero, kiun la leĝo ne malpermesas eksplicite. Oferti al la homoj kontrakton por monterio por liberigi ilin de ŝuldo, ne estis neleĝe. Male, la registaro volonte vidis, ke ŝuldoj estu pagataj. Kaj la registaro eĉ multe pli atentis pri tio, ke la kompanioj, kiuj havas licencojn kaj koncesiojn kaj pagas por tio altajn sumojn, ĉiam estu bone provizitaj per laboristoj, por ke oni povu produkti kaj eksporti ion. Ju pli grandaj la eksportoj estis, des pli bone statis la financoj de la lando, kaj tiom pli alte statis la kursvaloro de ties mono kaj de ties ŝtataj monpruntedonoj en la mondomerkatoj en Nov-Jorko kaj Londono. Havigi al la monterioj kaj kafoplantejoj laboristojn kaj ĉiam havigi novajn al ili, estis tial tre patriota ago, samranga al la glorriĉa agado mizere elsangi por la honoro de la patrolando por esti certa pri la paradizo kaj ĉiuj enĉielaj ĝojoj.
Kaj don Gabriel kaj don Ramon tuj estus eltirintaj la revolveron, kaj al tiu, kiu dubas pri ilia patriotismo, krake pafintaj kuglon aŭ tuj ses kuglojn en la intestojn. La amata patrolando superu ĉion. Damaĝas al la indiĝeno neniel, se tiu iom kontribuas per sia laboro en la monterio pri tio prosperigi la agnoskon, la famon kaj la financan aĉetoforton de la patrolando, al kiu li devas danki sian vivon, sian tegmenton sur la kapo kaj sian naciecon. Ja kio estus la homo, eĉ la senscianta povra indiĝeno, se li estus sen patrolando, sen ŝtataneco, sen la rajto nomi sin ano de la plej nobla, plej kuraĝa kaj plej fama nacio? Li estus nenio. Vermo, pulo, pediko, ŝanceliĝanta fragmito, kiun disrompas ĉiu ŝtormo. Li estus perdita en la vasta universo, polvero, tien kaj tien blovata laŭ la plaĉo de ĉiu venteto.
El tiu priplorinda ekzisto de polvero savi kaj levi indiĝenon en staton de individuo, doni al li la eblon partopreni ĉe la bonfarto de la ŝtato kaj kunlaborigi lin je la stabileco de ties financa sekureco interne de la internaciaj borsaj haloj, estis laŭdinda ago, je kiu eĉ la eklezio devas havi sian plaĉon. Ĉar ankaŭ la eklezio perdas monon, se suferas la ĝeneralaj negocoj.
Kion la indiano, plena de pedikoj, havas en sia vilaĝo? Nenion. Kaj kion li faras por la prosperigo de la honoro de l‘ ŝtato? Ankoraŭ eĉ malpli. Li pagas nek impostojn nek similan. Ne kalkulante kompreneble la altajn impostojn, kiujn li pagas por ĉiu gluto da brando, kiun li trinkas; por ĉiu cigaredo, kiun li fumas; por ĉiu peco da lanŝtofo, kiun li aĉetas. Sed tiujn impostojn oni metas nenecese, ĉar jam la komercisto devas pagi altajn impostojn, kiujn li aldonas al la prezoj.
Sed li havas la devon fari pli por la ŝtato ol nur ĝuste per la ĉirkaŭvojo de persona ĝuado transdoni impostojn al la ŝtato.
Tiun devon li plej bone povas plenumi per tio, ke li metas ĉiujn siajn fortojn ĝis la lasta elspiro en la sanktan kaj honorplenan servon de la produktada evoluo por la eksporto.
Komerci brutojn estas egoisma. Sed disponigi indiĝenon por tio, ke li fariĝu grava elemento por konkurenckapabla produktiva forto de la ŝtato, estas patriota ago. Kun la neskuebla konvinko en la koro agi patriote, oni povas esti nek maljusta nek kruela, nek oni povas detrui familiajn ligojn, nek rabi al individuo ĉion tion, kio estas por li la esenco de lia vivocelo. Ĉiun fiagon oni povas senkulpigi antaŭ si mem kaj antaŭ la tuta mondo kaj eĉ sanktigi ĝin, se oni trovas la ĝustan formulon.
Don Ramon estis trovinta la ĝustan formulon. Pli precize dirate, li trovis ĝin en la paroladoj de la granda don Porfirio kaj li knedis ĝin por la propra uzo.
Ĉe sia havigado de laboristoj por la monterioj kaj kafplantejoj li devis, se li volis fari negocojn kaj kontentigi siajn komisiistojn, praktiki ĉiajn krimojn, kiajn praktikeblis. Falsigoj de la kontoj de indiĝenoj estis la plej etaj deliktoj, kiujn li praktikis por devigi homojn en la kontrakton.
De tempo al tempo li estis donacema kaj disdonis sufiĉe da brando en loko, kie la sekretario havis la ununuran brandovendejon. Tiel la sekretario enspezis monon kaj lia koro pro la enspezoj vaste malfermiĝis.
Se sufiĉe da brando estis enverŝita, kelkaj indiĝenoj ekkverelemis. Don Ramon sukcesis inciti la kverelon per artifikoj kaj ruzaĵoj. La kverelo sovaĝiĝis kaj ŝanĝiĝis en sangajn pugnobatalojn. Se sufiĉe da viroj estis envolvitaj en tiujn pugnobatalojn, ofte pliampleksigitajn per mortbatoj, tiukaze ĉiuj viroj estis arestitaj. Je la sekva mateno ricevis ĉiu kvindek aŭ okdek pesojn da punmono de la sekretario sur la nukon. Don Ramon pagis la punsumojn al la sekretario kaj la viroj ekhavis altan ŝuldosumon, kiu ŝarĝis ilin. La sekretario konfirmis la kontraktojn kaj don Ramon havis per unu atako dek kvin aŭ dudek virojn por la monterioj. Tiun, kiu ne akceptis la kontrakton, la sekretario kulpigis, ke li faris la mortbaton. Li havis la elekton esti kondukata antaŭ juĝiston aŭ iri kun don Ramon en monterion. Tia homo ĉiam preferis monterion.
Ne ĉiam li sukcesis kvereligi la virojn. Aŭ ili estis pli pacemaj ol plaĉis al la agentoj, aŭ, kaj tio ofte okazis, la edzinoj kaj patrinoj de la viroj provis kun ĉiuj nur iel eblaj logiloj kaj influoj la virojn, se tiuj ebriis, kunpreni en la hejmajn kabanojn. Se la viroj jam estis en siaj hejmoj, estis facile por la inoj, movi ilin per karesoj aŭ energia kaptado tiel, ke ili sternu sin por eldormi sian ebriecon.
Se ili jam dormis, ili kutime ne plu leviĝis ĝis ili estis sobraj.
Sed de tempo al tempo la agentoj bonŝancis instigi la virojn, se ili iom ebriis, akcepti monon kiel antaŭpagon por la kontrakto. Se ili akceptis la antaŭpagon kaj nomis sian garantiulon, jen la kontrakto estis valida kaj la agentoj havis la viron en la maŝo.
Ĉe aliaj okazoj la agentoj uzis la ĉeeston de vagantaj komercistoj por forlogi la homojn aĉeti varojn, por kiuj ili bezonis monon. La agentoj estis pli ol nur pretegaj antaŭpagi al la homoj ĉiun sumon por la kontrakto.
Kun la helpo de koruptaj kaj monavidaj sekretarioj kaj de aliaj oficistoj ofte estis encirkligita kaj kaptita tuta trupo de indiĝenoj, kiu vojaĝis tra la loko por ien iri al foirplaco aŭ al festo de sanktulo. Oni tiukaze kulpigis ilin, ke ili havas infektan malsanon aŭ, ke oni ne vakcinis ilin, aŭ, ke ili venis el loko, kiu troviĝas pro brutepidemio aŭ pro variolo en kvaranteno. La homoj ne sciis, kio okazis kaj kiel okazis. Sed, se ili lastfine vekiĝis el tiu tumulto, ili troviĝis kiel peonoj en monterio, el kiu ili ne povis fuĝi.
Okazis, ke komercisto aŭ meksika ranĉisto ie sur la vojo estis murdita kaj prirabita. Aŭ la ago efektive okazis aŭ oni lanĉis onidiron, ke la ago okazis kvankam neniu povis diri kun certo, kiu laŭdire estas la murdito, do la laŭdire murdita komercisto, kiel li nomiĝas, kie li loĝas kaj kiu serĉas lin.
Sed sur la vojoj uzataj de sendependaj indiĝenoj, kuŝis aĵoj, kiuj laŭdire apartenis al la prirabito. La indiĝenoj prenis la aĵojn, ĉar ili supozis, ke ili estas aĵoj sen posedanto. En la sekva loko oni kaptis kaj ekzamenis ilin. La aĵoj estis trovitaj ĉe unuopuloj. Kaj la tutan trupon inklude de la inoj kaj infanoj oni akuzis pri rabmurdo kaj por ilin puni, oni transdonis ilin al agento, kiu kondukis la trupon en monterion.
Iu tratranĉis la telefonkablojn kaj ŝtelis kelkajn metrojn de la drato. La vilaĝo de sendependaj indiĝenoj, kiu estis plej proksima al la loko, kie oni damaĝis la telefonkablojn, estis enfermita de soldatoj. Oni kaptis ĉiujn virojn, tri aŭ kvar el ili oni pendumis je arbobranĉo sur la placo en la loko kaj du dekojn da sanaj kaj fortaj viroj oni sendis punkaŭze en monterion. Kiu tratranĉis la telefonkablojn, ĉu eble estis pro bonaj kaŭzoj eĉ agento aŭ unu el ties kunlaborantoj, tion oni ekzamenis neniam. Oni kulpigis indiĝenojn kaj kun tia kulpigo la esplorprocedo estis finita.
Por uzeblaj laboristoj oni pagis sufiĉe altajn proviziojn, tiel ke verŝajne indis la penon delikti ĉiun krimon por varbi laboristojn por la kompanioj.
Kompreneble okazis, ke la agentoj agis tro sovaĝe, tiel, ke eĉ meksikaj bienuloj plendis al la registaro pri la brutaleco de la agentoj. Ĉeokaze estis humaneco, kiu instigis la bienulojn atentigi la registaron pri la misstatoj. Sed pli precize rigardate, la bienuloj kaj la aliaj posedantoj de grandaj latifundioj ne tre interesiĝis pri la sorto de sendependaj indiĝenoj. La sendependaj indiĝenoj kaj ties lokoj estis kontraŭaj al la interesoj de la latifundiistoj. Kelkaj familioj de la peonoj, kiuj apartenis kiel senmovebla posedo al la bieno, kaj kiuj formis la laboristan kernon de la bieno kaj tiel havis por la bieno monvaloron kiel la brutaroj, povus ekhavi la ideon forlasi la bienon, tuj kiam ili estis sen ŝuldoj, kaj aliĝi al sendependa indiĝena komunumo. Tiel la bienuloj perdus siajn laboristojn.
Tial estis avantaĝe por la bonstato de la bienuloj, se la sendependaj indiĝenoj ne trovis tro da ĝojo je sia sendependeco. La peonoj de bieno estis varbeblaj de la agentoj nur kun permeso de la bienulo. Pro tiuj kaŭzoj la peonoj de bieno estis pli protektataj kaj pli sekuraj kontraŭ varboagentoj ol la sendependaj indiĝenoj.
Sed jen alia certa intereso, kiun la latifundistoj havis por ĉeokaze plendi al la registaro kontraŭ nerajtigita kaj perforta varbado de indiĝenoj por la monterioj.
Ĉar tiukaze, se oni traktis la sendependajn indiĝenojn tro brutale kaj tro maljuste fare de senkompataj agentoj kaj monavidaj suboficistoj, jen la indiĝenoj forlasis siajn vilaĝojn, kunrotiĝis, kaŝis sin en ĝangalo kaj vepro kaj formis rabistobandojn, kiuj malsekurigis ĉiujn vojojn kaj eĉ ne plu respektis la posedon je brutoj aŭ domoj de la bienoj. La damaĝo, kiu ekestis, antaŭ ol la registaro povis sendi soldatojn, estis tiom granda, ke la bienuloj havis sufiĉe da kaŭzoj ne permesi al la varboagentoj sen kontraŭo tro nelimigitajn agojn. Se lastfine anonciĝis tro da plendoj kaj se okazis varboj de laboristoj, kiuj havis la karakteron de krimoj, kaj se okazis eĉ, ke iel aperis sciigoj en usonaj gazetoj, kiuj raportis pri barbaraj laborkondiĉoj en Meksiko, kun eksplicitaj ekzemploj, jen oni arestis kelkajn agentojn kaj kondukis ilin al tribunalo.
La defendo de la agentoj limiĝis ĉiam nur je unu punkto: patriotismo. Ĉion, kion ili faris, ne okazis pro negocaj kialoj, multe malpli pro monavido, sed pro pura nefalsita patriotismo.
Tio facile pruveblis. Don Porfirio, la prezidanto de la meksika respubliko kontraŭ multe da mono donis licencojn al fremdaj kompanioj por eluzi la riĉon de la lando je tre dezirataj altvaloraj lignospecoj. Ju pli oni eluzis tiujn naturriĉaĵojn de la lando des pli alta kaj des pli bona fariĝis la kredito de la lando sur la internacia merkato. Tial estis alte patriota ago alirebligi tiujn riĉaĵojn al la cetera mondo. Sed la kompanioj ne povis ekspluati tiujn riĉojn, se ili ne havis manojn por la laboro. Sen laboristoj ankaŭ la plej bonaj licencoj estis senvaloraj kaj la riĉo de la lando putriĝus en foraj ĝangaloj kaj praarbaroj. Havigi laboristojn tiel fariĝis patriota ago. Se la laboristoj ne venis libervole, oni devis havigi ilin perforte por prosperigi la bonfarton de la lando. Tio estis ilia devo kiel ŝtatcivitanoj, tiel, kiel estas la devo de ŝtatcivitanoj marŝi en la muĝantajn faŭkojn de sovaĝiĝintaj kanonoj, se ordonas tion la registaro de la ŝtato. La individuo ne havas propran rajton je sia vivo. Multe malpli je sia laborforto, se la ŝtato alie juĝas pri tio ol la individuo.
Tian logikon neniu juĝisto povus nei. La juĝisto estis dungito de la ŝtato kaj li dankis sian ekziston kiel juĝisto, sian altan socian rangon kaj sian estontecan karieron al la lando kaj al ties bonfarto.
La procesdebato, al kiu neniam perfortita indiĝeno estis invitita kiel atestanto, ĉar indiĝeno kiel atestanto estis nefidinda kaj ĉar li havis nur la rajton kiel akuzito aperi en proceso antaŭ la juĝisto. La proceso finiĝis tiel, ke la juĝisto dankis al la akuzita agento en la nomo de la lando por la streĉa malafabla laboro, kiun tiuj agentoj devas fari por prosperigi la bonfarton kaj la riĉon de la lando. La indiĝeno krome havis ja nenion, kion li povus oferi al la ŝtato. Do estis nun lia de Dio ordonita devo, ja memkomprenebla devo, servi al la grando kaj la famo de la lando per tio, ke li laboras en monterio.
Kompreneble oni ĉiam diris al la agentoj, ke ili ne estu tro ekstremaj rilate al siaj varboj de laboristoj, kaj ke ili respektu la personajn rajtojn de la indiĝeno en deca formo, ĉar ankaŭ la indiĝeno estas homo kaj baptita katoliko kiel ĉiuj aliaj.
La agentoj promesis fari tion kaj ili promesis tion kun la ĵura aserto, ke ili neniam praktikis maljustecon, sed ke ĉio okazas laŭjuste kaj laŭleĝe, tiel, kiel oni povas ĉiutempe konvinkiĝi el la libroj, el la kontoj kaj el transkalkuladoj de la kontoj.
„Vi certe komprenas“, finis don Ramon sian klarigon pri la negoco, „ĝi deruliĝas tute glate, kiel lubrikite. Mi havas preskaŭ la tutan agoliberecon kaj mi havas bonegajn rilatojn kun la guberniestro kaj kun ĉiuj aliaj aŭtoritatoj, kiuj povus fari al mi nedigesteblan salatkaĉon. Ankaŭ la politikaj ĉefoj, la urbestroj de la lokoj kaj la policaj ĉefoj volas vivi. Kaj tion mi forgesas neniam. Kiun valoron havu tia pedikohava indiano! Ĉu tiu vivas aŭ ne vivas, tio ne faras kapdolorojn al la mondo. Sed, ke li laboras, tio estas jam pli grava. Ni okupiĝas ja ankaŭ pri bovoj kaj ĉevaloj nur, se ili laboras; se ili ne uzeblas nek por laboro nek por vendo, tiam ilia ekzisto por ni valoras eĉ ne cendon.“
Don Gabriel pensis, ke li povus fariĝi memstara en tiu negoco kaj tuj dekomence stari sur la propraj piedoj. Sed la longaj klarigoj de don Ramon kondukis lin al la konkludo, ke eble estos pli bone, unue partopreni kiel negoca kompaniano. Povas esti hokoj kaj kaptiloj en la afero, kiujn oni devas detale scii, por fari tiajn negocojn sen forskrapita haŭto.
Li estis sufiĉe lerta por ne lasi gliti el la manoj la okazon, kiu ofertiĝis tiom neatendite.
„Mi pensis pri tio, don Ramon“, li diris, „mi bone pripensadis tion, kiam vi klarigis la negocon al mi, ĉu ne estus pli avantaĝe por vi, se vi akceptus negoca kompaniano? Por tuj veni al la kerno de la afero sen antaŭe longi babili: „Kiel vi pensas pri tio, se ni estontece farus la negocon kune?“
Don Ramon estis tute perpleksa pri la proprono. Sed kiel bona komercisto, kiu li estis, li tuj konsentis, ke tiel ofertiĝus grandaj avantaĝoj, se li akceptus don Gabrielon en la negoco. Don Gabriel sciis regionojn, kiuj estis preskaŭ tute nekonataj al don Ramon. Li estis la amiko de multnombraj aliaj sekretarioj de indiĝenaj lokoj, li havis bonajn rilatojn kun la jefe politico kaj li konis ĉiujn bienulojn de la distriktoj, kie troviĝis bonaj foirplacoj por la aĉetado de indiĝenaj laborfortoj. Pere de don Gabriel kiel kompanianon don Ramon havus la eblon konsiderinde pliampleksigi la negocon.
Ankoraŭ alia afero aldoniĝis, kiu don Ramon instigis rigardi la akcepton de kompaniano per tre afablaj okuloj.
Tio estis la sekva: don Ramon kondukis la varbitajn indiĝenojn nur ĝis Hucutsin, kie li transdonis ilin je la tago de la sanktula festo de la Candeleria al la inspektistoj de la monterioj, post kiam la kontraktoj estis konfirmitaj de la urbestro de Hucutsin. Li transprenis la respondecon por la alveno de la varbitaj viroj nur ĝis tiu ĉi loko kaj ĝis la tago de la Candeleria-festo. Por tio li ricevis por ĉiu paro da sanaj manoj tridek pesojn. Sed, se li kondukus la varbitojn ĝis la monterio, de kiu li ricevis la komisiojn, li ricevus por ĉiu viro kvindek pesojn. Kelkaj kompanioj pagus eĉ sesdek pesojn al li. La laboro de la transporto de la viroj de Hucutsin ĝis la monterioj estis simpla afero, se oni komparis tion kun la vagado en la lando por varbi homojn por la kontrakto.
Sed tiu laboro de la transporto en la ĝangalo estis danĝera kaj laciga. Li nur unufoje transprenis tian transporton. Kiel helpantojn li uzis ladinojn, meksikanojn. Kaj tiuj meksikaj pelistoj estis multekostaj. Ili estis nefidindaj rilate al malobeemo de indiĝenoj en la marŝo. Ili ricevis nur sian fiksan salajron kaj ne tro zorgis pri tio, se homoj fuĝis kaj forkuris. Ili ne lasis tiri sin en batalon pri la predo. Male kun kompaniano tio estus tute alia afero. La kompaniano havus intereson pri la negoco, kaj li tial estus fidinda kaj tage kaj nokte sur posteno, por ke ne perdiĝu viro.
Ĉiu unuopa viro estis multekosta. La agento pagis la ŝuldojn por ili, ebl eĉ donis antaŭpagon al tiu kaj tiu por pli dolĉigi la kontrakton. Al tio aldoniĝis la kontraktaj kostoj ĉe la instancoj en Hucutsin. Ĉeokaze kontanta sumo de cent kvindek pesoj estis fiksita por varbita viro. La rekaptado de viro daŭras semajnojn. Sed povis okazi ankaŭ, ke la viro estis trovita neniam. Aŭ li perdiĝis dum sia fuĝo en la ĝangalo aŭ li atingis vilaĝon aŭ regionon, kie li povis bone kaŝi sin, ĉar li estis inter amikoj de sia popolo kaj evitis ĉiun meksikanon, kiu venis en tiun regionon.
Du viroj en la negoco povas pli bone kaj pli sukcese labori ol sola viro. Dum la varbado ĉiu irus sian propran vojon en la regionojn, kiujn li scias plej bone. Pro tio eblus en pli mallonga tempo varbi pli da homoj. Ankaŭ pli facile aranĝeblus varbi indiĝenojn, ne nur por la monterioj, sed ankaŭ por la kafplantejoj kaj tiel entrepreni la negocon en pli granda amplekso por praktiki ĝin dum la tuta jaro. La monterioj laboras sen interrompo, dume la kafplantejoj bezonas grandajn kvantojn de laboristoj nur en certaj tempoj en ĉiu jaro. Precipe dum la rikoltoj. Tiuj homoj estis dungataj nur por du aŭ tri monatoj; ili migradis post la rikolto aŭ post la elsarkado de la fiherboj de la plantejoj en siajn vilaĝojn. Ili estis pli facile varbeblaj. Kostis ofte preskaŭ neniun laboron mil indiĝenojn ricevi por la kafplantejoj, ĉar multaj centoj da laboristoj, kiuj laboris en la pasinta rikolto en la kafodistriktoj, tuj libervole ofertis sin, kiam venis konata agento en vilaĝon kaj lerte komprenis trakti ilin malavare per brando kaj devigi ilin al antaŭpaĝoj.
Don Ramon rapide pripensis ĉion. Sed kiom ajn rapide li decidiĝis akcepti don Gabrielon kiel kompanianon, li tamen ne forgesis avantaĝojn kaj malavantaĝon pese taksi reciproke unu kontraŭ la alian.
La malavantaĝo estis, ke don Gabriel en la distriktoj, kiujn li rigardis kiel siajn proprajn, povus evolui kiel akra konkuranto, por fari tiam en iu bela tago la tutan negocon sola. Por lasi pagi al si tiun malavantaĝon tuj dekomence tiel bone, ke pli postaj perdoj pro la konkurenco de don Gabriel estos ekvilibritaj, don Ramon metis siajn kondiĉojn.
„Tio vere ne estus aĉa, don Gabriel“, li diris pripenseme. „Ni estas bonaj amikoj kaj certe sufiĉe glate povos labori kune. Sed pripensu, vi fakte estas nur la metia lernanto. Mi devas enkonduki vin en la negocon. Mi starigis la negocon kun multe da peno. Mia kadavra korpo kaptis plurajn pafojn kaj maĉetobatojn kiel daŭran rememoron pri mia lernotempo. Mi povas doni al vi centojn da bonaj konsiloj kaj sciigi al vi bonegajn artifikojn, tiel, ke restos ŝparitaj al vi kelkaj pafoj kaj pikoj. Mi neniam pensis pri tio akcepti kompanianon; ĉar mi povas fari ĉion tion tute bone sola. Jen la pruvo: Mi entreprenas la ŝakradon jam dum pluraj jaroj kun sukceso tiom bona, ke mi ŝparis por malbonaj tempoj beletan monteton da arĝentaj moneraj sikloj.“
„Tion mi akceptas volonte, don Ramon“, diris don Gabriel. Li diris tion kun agnoska tono en sia voĉo, post kiu embuskis la mallaŭta timo, ke don Ramon eble ne favore inklinos al la kompanianeco.
Don Ramon en tiu negoco fariĝis bona konanto de homoj. Li lernis surprizi la bienulojn, kiuj ne volis transdoni peonojn, en malfortaj kaj malmulte gardataj flankoj, simple per tio, ke li vagadis sur bieno du aŭ tri tagojn ĝis li tute elesploris la bienulon kaj ĝis li scis sufiĉe bone la rilatojn en kiuj vivis la bienulo kun siaj peonoj, antaŭ ol li transiris al la negoco.
Tre atenteme kaj rapide komprenante ĉiujn aferojn, kiuj koncernas liajn negocojn, li fulmrapide perceptis la necertan timon, kiu embuskis en la tono de don Gabriel.
Kaj li uzis ĝin tuj rigore je sia avantaĝo. Li altigis la provizion, kiun li volis proponi je du pesoj kaj kvindek centavoj je sia favoro.
„Kompreneble“, li diris nun, „se vi vere volas partopreni tiun ĉi negocon kaj volas labori kun mi, nu, en ordo, pro pura elkora sento mi ne facile povas rifuzi ion al bona amiko kia estas vi, don Gabriel. En ordo, muy bien, ni faru la aferon kune. Akceptite, sed vi ja komprenas, ke per tio, ke mi dispartigas la negocon kun vi, mi bezonas certan rekompencon.“
„Kompreneble, kompreneble“, fervore interrompis lin don Gabriel, „tion mi konsentas.Mi ja ne estas stultulo. Tamen, dirate konfide, amigo mio, tiom da mono mi ne havas. En la plej bona kazo mi povus havigi eble ducent, kaj se la vento blovas tre forta, eble ducent kaj kvindek pesojn. Sed tio estas la maksimuma sumo.“
Ankaŭ tiu konfeso falis ĉe don Ramon sur fruktoportan grundon. Li eĉ ne pensis pri tio, ke don Gabriel pagu al li sumon por la eniro en la negocon. Sed li uzis tiun oferton. Nur ne lasu kuŝi ion sur la vojo, se ĝi saltas fakte per si mem en vian poŝon kaj se ĝi aspektas kiel mono.
„Nu, do, mia propono, kiun mi volas fari al vi, estas tiu: Vi pagos al mi cent kvindek pesojn kontante por la eniro en la negocon. Por ĉiu viro, kiun vi havigos, vi donu al mi kiel rekompencon sep pesojn kaj kvindek centavojn. Tiukaze restos por vi tamen ankoraŭ por ĉiu viro dudek du pesoj kaj kvindek. Kaj se ni mem kondukos la ulojn en monterion, restos al vi kvardek du pesoj kaj kvindek centavoj ĝis kvindek du pesoj kaj kvindek. Tio validas por la unua jaro de nia kunlaboro. Por la dua jaro vi donos tiam al mi nur kvin pesojn kiel rekompencon por ĉiu viro. Kaj post la forpaso de la dua jaro ni laboros por la sama provizio, tio estas, ke ĉiu ricevos la plenan provizion por ĉiu viro, kiun ĉiu por si mem havigis. Kaj se ni ie devos labori kune, ĉar ankaŭ tio okazos, ricevos ĉiu duonon de la gajno, egale kiom ajn ĉiu unuope havigis. Ĉu konsentite, don Gabriel?“
„Konsentite“ diris don Gabriel. „Mian promesvorton al via promesvorto.“
„Palabra de honor de caballero. Mian promesvorton al via promesvorto“, rediris don Ramon. “Jen ni ja interkonsentiĝis. Ekde kiam vi povos kunlabori, amigo?“
„Komence de la sekva monato“, diris don Gabriel. „Mi devos nur plenumi ankoraŭ tion kaj tion en Jovel. Tiam mi reiros, rajdos tuj je la sekva tago supren al la distrikta loko kaj transdonos mian oficon al la politika ĉefo. Mi ĉirkaŭrigardos en Jovel pro viro, kiun mi povos rekomendi al la ĉefo. Aŭ mia frato transprenos la oficon, ĝis la ĉefo trovos iun.“
„Interkonsentite, mi konsentas pri ĉio“, diris don Ramon. „La cent kvindek pesojn vi povos doni al mi per du partopagoj. Kvindek pesojn vi tuj donu al mi. Per tio nia kontrakto ekvalidos laŭjure. La mankantajn cent pesojn vi donu al mi komence de la sekva monato. Ni renkontiĝos ĉi tie en Cahancu. Tie ni skizos nian planon. Mi inicos vin en la misterojn. Vi starigos vian ĉefkomandejon en Chiilum, de kie vi rastos radioforme en ĉiuj direktoj ĉiujn bienojn kaj sendependajn vilaĝojn. Mi starigos mian komandejon en Oshchuc. Tuj kiam ni kunhavos cent aŭ cent kaj dudek virojn, ni ekmarŝu. Eble jam kun okdek viroj. Tio estos pli sekura. Tro multe estus pli danĝere. Mi ja donos al vi la ĝustajn „narkotaĵojn“, por ke tio fareblu plej bone. Pri tio vi ne devos zorgi. Nur ne lasu enŝteliĝi sentimentalaĵojn en la negocon. Tion mi konsilas al vi dekomence. Sobre kaj klare. Nur pura komerco. Vi ja sufiĉe longe estis brutkomercisto por scii kiel tio deruliĝas. Se vi volus aŭskulti ĉiun kurbigitan bovidon, kiu blekas pro la bovino, ĉar ĝi ne scias bleki ion alian krome, jen ne estus bovida viando sur la merkato.
La merkato estas tio, pri kio temas, amigo mio. La homoj volas manĝi bovidan viandon kaj ili volas pendigi siajn vestaĉojn en mahagonŝrankojn. Se la monterioj ne ricevas laboristojn, tiukaze ne plu estos bele poluritaj mahagonfonografoj kaj neniuj mahagonaj frizotabloj por la inaĉoj. Se oni pro ĉiu blekanta bovido viŝus la okulojn al si, kion tiukaze meti en la kuirpotojn? Se ni ne farus la negocon kun la monterioj, jen aliaj farus ĝin. La mondo volas esti priservata. Ĝi pagas por tio. Ni ne estas respondecaj por tiu mondo. Ĉiam pensu pri tio, tiukaze vi havos dudek virojn post unu semajno. Ili ja ĉiam gedormas, ĉiun jaron unu infano. Kien do la amasojn? Pli bone, se ni prenos ilin kaj faros kelkajn pesojn el tio ol ke la pesto forportos ilin aŭ, ke ili mortbatos sin reciproke. Mi pensas, ke mi ne devas diri plian al vi. La instancojn vi ĉiam havos je via flanko. Tiuj bezonas impostojn kaj ankoraŭ pli ili bezonas riĉajn kromenspezojn. Tion ili ja ne pagas el siaj poŝoj. Por kio la indiano estas en la mondo? Ili faras nur problemojn al ni. Ili estas naskitaj por labori, bone, ni ebligu al ili la plezuron, por ke ili sciu, por kio ili taŭgas. Ankaŭ al ni ne falas io el la ĉielo en la poŝojn. Vi ja spertos, kiom streĉe ni devos perlabori niajn pesojn“.
Don Gabriel atenteme aŭskultis por ne preteratenti la trukon. Duonon li lernis jam kiel sekretario. La dua duono pli facile lerneblos.
Li akceptis tion, kaj li vidis la grandan brilan estontecon, kiu estas antaŭ li.
Volonte li transdonis la postulitajn kvindek pesojn al don Ramon, kiel la unuan kontribuon en la komunan grandan negocon.
Tiel kostis la akirita Gregorio nun plu nur dek pesojn al don Ramon. Tiel malmultekoste li malofte ricevis sanan, fortan kaj indiĝenojn kutimiĝintajn pri laboro.
Li foriris por aĉeti du buntajn kandelojn ĉe komercistino sur la transa flanko de la placo. Li portis la kandelojn en la preĝejon, metis ilin sur la etan tablon antaŭ la bildo de Sankta Virgulino, ekbruligis ilin, atentis pri tio, ke ili bone brulas, surĝenuiĝis, krucosignis sin, preĝadis pie vicon de „Ora pro nobis“, denove krucosignis sin, kliniĝis trifoje antaŭ la bildo, ekstaris, forlasis la preĝejon kaj konsciis, ke li praktikis pian agon.
Gregorio intertempe estis lavinta la ĉevalon de sia nova mastro kaj ĵetis grandan kvanton da sekaj maizaj folioj antaŭ ĝin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.