La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() REGISTRAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiel tio ofte okazas en tiu ĉiu mondo, kie kara Dio gvidas ĉiujn sortojn de la homoj nur por ilia plej granda bono kaj neniam agas erare, tiel ankaŭ en tiu ĉi kazo Fortuno estis ĉiam sur la flanko de don Gabriel, dum la senkulpuloj kaj ŝarĝatoj de ĉiuj plagoj devis elteni ĉiun malfeliĉon, kiu brue ĵetiĝis kiam ajn de kie ajn kaj per kio ajn sur ilin. Jen saĝa destino de la plej alta Dio, kiun neniu homo surtere rajtas kritiki. Ju pli malkomprenebla estas okazo por la homo des pli certas, ke Dio kun sia granda saĝo kaj kun sia eterna neesplorebla homamo uzas tiun nekompreneblan okazon por realigi iujn nur al Li mem konatajn celojn ie en spiralnebulo de la universo.
Pro tiuj tiel bone prezentitaj kaŭzoj okazis, ke don Gabriel estis tiom persekutata de la bonŝanco, ke li ne povis eviti ĝin. Pasis apenaŭ tago, je kiu li ne sukcecis ligi plian viron per kontrakto. Kaj kun ĉiu plia unuopa viro, kiun li kaptis, pligrandiĝis lia posedo je dudek kvin ĝis sesdek pesoj.
Li ne tuj prenis kun si la virojn, kiujn li devigis kontrakte. Tiukaze li estus devinta kunvenigi ilin en ĉiuj bienoj kaj konduki tra ĉiuj lokoj.
Tuj kiam li ligis iun en kontrakto, li respondecigis la lokan sekretarion aŭ la bienulon aŭ la polican ĉefon por la ĝustatempa kaj sekura alveno de la viro je la tago de la Calendaria-sanktulofesto en Hucutsin, kie ĉiuj varbitaj viroj estis kolektataj, por ke ili estu ekmarŝigataj de tie de la limloko de la civilizacio al la monterioj.
La lokaj sekretarioj, la lokaj prefektoj, bienuloj aŭ policaj ĉefoj ricevis de la agentoj la monon por la ŝuldoj aŭ por la monpunoj, je kies sumo la viro estis transprenita por forlabori la ŝuldon en monterio.
La varboagento estis sufiĉe lerta por neniam tuj elpagi la plenan sumon al la kreditoroj de la ŝuldohava indiĝeno. Nur proksimume kvarono de la sumo tuj estis pagata. Tio ebligis al la agentoj labori kun pli malgrandaj sumoj. La resto de la ŝuldosumo estis pagata de la agentoj al la kreditoroj de la indiĝenoj nur tiukaze, se la varbitaj laboristoj alvenis en monterio. Tiam la agentoj ricevis la ĉekojn de la monterio, kiujn ili elaĉetis en Jovel aŭ en Tukstla, kaj tiam ili havis sufiĉe da mono por pagi la restsumojn de la transprenitaj ŝuldoj por la varbitaj indiĝenoj.
Tiel apenaŭ estis danĝero por la agentoj, ke ili perdos sian monon; kaj okazis nur tre malofte, ke ne alvenis unu el la varbitaj indiĝenoj. Tio okazis nur en tiu kazo, se li mortis en la tempo inter la varbado kaj la tago de la Candelaria-festo. Se viro rifuzis pro iu kaŭzo forlasi ĝustatempe la hejman lokon por povi alveni je certa tempo en Hucutsin, li estis punata pro kontraktrompo, la plej granda delikto, kiun indiĝena laboristo povis krimi sub la diktaturo de don Porfirio. Indiĝeno, kiu murdis iun popolanon, do alian indiĝenon, validis kiel malpli puninda ol indiĝeno, kiu rompis kontrakton.
Ĉu indiĝeno en Meksiko aŭ ie alie sur la usona kontinento vivis aŭ ne, tio ne estis grava. Ili sufiĉe plimultiĝis, eĉ se dum tio formortis kvar kvinonoj de la infanoj antaŭ ol ili havis dekdu jarojn. Grave, tute grave, male al tio, estis, ke la fremdaj kompanioj, kiuj ekspluatis la riĉon de la lando havis ĉiam sufiĉe da laboristoj. Tion oni eksplicite garantiis al ili per la koncesioj kaj licencoj.
Kontraktrompo fare de indiĝena laboristo estis ŝtatperfido. Tial oni punis strikojn per morto, ĉar tio estis kontraktrompo antaŭ kunveninta laboristaro kaj kun ĝi. Indiĝeno, kiu rompis la kontrakton, malpliigis la eksporton. La malpliigita eksporto malbonigis la financan ekvilibron de la lando kun aliaj landoj. Per tio la patrio estas enmanigata al la eksterlando mem, kiu ĉiam estas la malamiko, ĉar ĝi estas ja eksterlando. Kaj tial kontraktrompo de la indiĝena proleto estas ŝtatperfido.
Do, se indiĝeno en kontrakto ne forlasis la hejman lokon ĝustatempe, jen la polico aŭ soldatoj kaptis lin. La kostojn por la kaptado oni skribis kiel debeton sur lian konton. Se li tre bonŝancis per tio, ke Dio prenis lin sub sian protekton, li ricevis nur kvindek senkompatajn skurĝobatojn. Se li faris problemojn ĉe la kaptado, li ricevis ducent kvindek batojn, kaj se Sankta Virgulino tute forlasis lin kaj ne plu volis scii ion pri li, jen kvincent batojn.
Tiel ŝajnas nenecese detale klarigi, kial la agentoj neniam afliktiĝis pri tio, ke la varbitaj viroj dum la antaŭlegado de la listoj ne ĉeestas je la lasta posttagmezo antaŭ la tago de la ĝenerala ekmarŝo en la ĝangalon. Se iu ne venis, jen en naŭdek naŭ el cent kazoj estis supozeble, ke li estas aŭ morta aŭ, ke li perdis gambon aŭ brakon kaj fariĝis nevalora pro tio por la monterio kaj tiel ankaŭ por la patrio.
Don Gabriel tiom bonŝancis, ke li ĵus venis je la ĝusta tempo al Pebvil, kie bona predo kuris en lian neston.
Pebvil estis loko, tiel sendependa kaj tiel memstara, ke don Gabriel neniam pensis ricevi tie eĉ ununuran viron.
Al la loko apartenis proksimume dekkvin mil sendependaj indiĝenoj, kiuj distribuiĝis sur vasta tereno kaj havis en Pebvil sian ĉeflokon. Tie estis municipo kaj preĝejo. En tiu municipo la sekretario loĝis kaj havis sian oficon. La pueblosetlejo, la federativa komunumo de la puebloparencaroj estis gvidata de indiĝena jefe.
Fiaskiĝis ĉiuj provoj de la hispanoj forigi la pueblokomunumon kaj disdividi ĝin en privatajn kaj ŝtatajn bienojn dum la tri jarcentoj de la hispana regado. La pueblokomunumo estis tro forta. Tie, kie unuopaj grupoj kaj parencaroj ne povis rezisti, ili retiriĝis ien. Kiam la soldatoj retiriĝis kaj kiam bienulo eksetlis, oni murdis aŭ forpelis lin. La hispanoj rezignis pri tio subigi la pueblokomunumon. La hispanaj guberniestroj, kiujn bone konsilis komercistoj kaj metiistoj de hispana deveno, fine konvinkiĝis, ke estas pli utile al ĉiuj negocoj kaj por paca kaj sukcesa komerco kaj trafiko, se oni agnoskas la sendependecon de la pueblokomunumo kaj vivas kun la popolo en konkordo, se oni aĉetas ties produktojn kaj vendas por tio aliajn varojn al ili. Ambaŭ, kaj la indiĝena pueblosetlejo kaj ankaŭ la granda meksika loko, kiu plej proksimis al tiu pueblokomunumo kaj tial estis la centrala foirplaco por la pueblosetlejo, prosperis bonege ĉe tiu paca reciproka respektado. Duono de la komerco de la meksika urbo havis ja rilaton al tiu pueblosetlejo.
Pebvil estis la federativa nomo por kvar triboj, kiuj ĉiuj parolis la saman lingvon, ĉiuj havis la samajn morojn kaj tradiciojn kaj same vestis sin kaj tiom interamikiĝis, ke viroj el iu tribo en ĉiu alia el la ceteraj triboj povis geedziĝi, se plaĉas al ili knabino el alia tribo kaj la svatantodoto al la patro respondecas al iliaj ekonomiaj kapabloj.
La placo, kie troviĝis la preĝejo kaj la municipo, kaj kie loĝis pli ol tridek familioj, ricevis la federativan nomon Pebvil, laŭ kies nomo estis nomata la tuta nacio. Tiu ĉi loko estis la politika mezpunkto de la nacio. Tie la parencaroj venis al la jarfesto kaj tien sendis la unuopaj triboj kaj parencaroj siajn elektitajn virojn al la interkonsiliĝoj.
Ekde tiu politika centra loko grupiĝis la diversaj triboj aŭ barrios laŭ kvar direktoj. Plej ofte loĝis kune en grupoj nur tri ĝis dek familioj. La sekva grupo loĝis laŭ tio, kiel tion permesis la tereno kaj la fekundeco de la agroj, ĉiudirekte tricent ĝis pli ol mil paŝojn malproksime de la sekva grupo.
Ĉiuj ĉi grupoj el tri aŭ kvar familioj formis laŭ tio, ĉu ili troviĝis interne de la norda, orienta, suda aŭ okcidenta limigita tereno, barrio-n norde, sude, oriente kaj okcidente. Ĉiu barrio havis sian praan indiĝenan nomon. Sed sub la influo de la katolika religio kaj por ke Satano povu praktiki malpli da potenco kaj fiaĵoj, oni antaŭmetis al ĉiu praa indiĝena nomo pian nomon. Tiel unu el la barrios havis la nomon San Andres, la alia San Marco, la sekva San Pedro, kaj la kvara San Miguel. Ĉiu unuopa el tiuj kvartaloj havis jarfoiron, grandan feston, kiam la sankta patrono de la loko, do San Marco aŭ San Pedro havis sian festtagon en la kalendaro.
Ĉiu bario aŭ ĉiu tribo aŭ kvartalo posedis de praaj tempoj sian propran metion, kiu de ĉiuj aliaj triboj estis respektata. Neniam tribo provis ekokupiĝi pri la metio de alia tribo. Unu el la triboj produktis potojn kaj aliajn argilajn varojn, la dua produktis ĉapelojn, la tria korbojn kaj petatojn kaj la lasta lanokovrilojn. Neniu tribo el la nacio produktis sian propran ĉapelon. Estis kutimo kaj moro aĉeti la ĉapelon de tiu tribo, kiu havis la praan privilegion produkti ĉapelojn. Tiel ankaŭ neniu ino en la nacio uzis poton, kiu ne estis produktita de tiu tribo, kiu posedis la privilegian rajton produkti la potojn kaj pelvojn por la popolaj kunuloj. Kaj tion oni faris tiel, spite al tio, ke ĉiu indiĝeno estas kapabla mem fari al si ĉapelon, sin mem povus plekti petaton sin mem povus formi kaj baki argilan kuirejan ilaron.
Ĉe la indiĝenoj, kiuj vivas sendepende, estas preskaŭ tiom da regadaj formoj, kiom estas nacioj kaj lingvoj. Estas kacikoj aŭ jefes, kiuj estas elektataj je vivtempo, kun la limigo, ke ili estas eksigeblaj, se ili montras sin nekapablaj en sia ofico; ekzistas kacikoj, kiuj ne estas elektataj sed kiuj supreniĝas iom post iom de pli subaj rangoj; estas regentecoj, kiuj ne konsistas el unu tribestro, sed el kvar viroj kun samaj rajtoj kaj devoj; estas kacikoj, kies ofica tempo daŭras kvar jarojn, kaj ekzistas tiaj, kies ofica tempo daŭras nur jaron; estas nacioj, kie viro, kiu iam estis kaciko, neniam denove elekteblas dum sia tuta plua vivo en tiun oficon, eĉ se li estus kiom ajn kapabla; male en aliaj nacioj homo denove elekteblas, se intertempe enofocis almenaŭ du aŭ tri aŭ kvar aŭ eĉ pli da aliaj kacikoj, de kiam li estis la lastan fojon mem kaciko. En kelkaj nacioj neniam elekteblas viro, kies patro iam estis kaciko. Kiom ajn diversaj estas ĉiuj ĉi formoj, ili tamen ĉiuj laŭbaze estas sen escepto de respublika kaj demokrata naturo.
En Pebvil tiam validis ankoraŭ alia sistemo. Oni certe povus rekonduki ĝin, se oni sukcese esplorus tion, ĝis tiu tago, kiam en tiu regionon alvenis la nacioj dum la serĉado de nova tero, kiuj tiam estis setlontaj tie kaj tiam dekomence kun kvar triboj okupis tiujn kvar terpecojn, kiujn ili ankoraŭ nun priloĝas. Pro utileco kaj pro pli bona defendoforto kontraŭ la nacioj en la najbareco formis la kvar triboj federacion, en kiu ĉiu parencaro konservis sian sendependecon.
Por akcepti kaj la rajtojn kaj la apartaĵojn de ĉiu unuopa tribo, kaj ankaŭ por konservi la unuecon kaj forton de la federacio, la viroj en la konsilio de la nacioj decidis la sekvan: La nacia kaciko en ĉiu jaro estu denove elektenda. Tiu, kiu iam estis kaciko ne fariĝu kaciko je dua fojo. La ofica tempo daŭru jaron. En ĉiu jaro alia tribo elektu la nacian kacikon. Nur membroj de la tribo, kiu en la aktuala jaro disponigas la nacian kacikon, rajtu esti elektata. La enofica kaciko dum sia ofica tempo ekloĝas en la centra loko de la nacioj, kie oni asignas al li fekundan terpecon, kiun li rajtu kultivi kun sia familio. Salajron por sia ofico li ne ricevu. Por eraroj de sia administrado li respondecu al ĉiuj senditoj de la kvar triboj de la nacio.
La ceremonio de la enoficigo de la nova tribestro okazis en rimarkinda maniero.
Je la sesa tago, post kiam la suno leviĝis denove en sia kuro, laŭ nia kalendaro je la dudeksepa aŭ dudekoka de decembro, okazis la festo de la enoficigo.
La ceremonio nun tute adaptiĝis al nia kalendaro, tiel, ke ĝi nun ĉiam okazas je la unua de januaro.
Frumatene je la sesa almarŝas la tuta tribo sur placon antaŭ la municipon, kiu en la nova jaro disponigas la tribestron. Kaj la nova tribestro venas kun la aliaj. Ĉiuj anoj de la aliaj tri barioj mem decidas ĉu ili same volas partopreni en la festo.
Kelkaj viroj kuras al la preĝejo kaj sonorigas la sonorilojn. Pastro ne estas en la loko. Li nur unufoje en la jaro faras la tre penigan vojaĝon en tiun izolitan lokon de alta roka montara regiono por haste praktiki meson, por bapti infanojn, por beni geedziĝojn, kiuj daŭras jam kvindek jarojn kaj tempe kaj peke ĝue, por aspergi tombojn kun baptoakvo, kies preciza situo ne plu konstateblas, por doni al ĉiuj ŝafetoj, ĉu al homaj, ĉu al lanaj, la apostolan kaj sole multefektan benon kaj por enkasigi la monon por la baptado, por la meso, por la benado, por la foruzo de baptoakvo kaj por la pardono de la kontentigitaj voluptaj ĝuoj sur nebaptitaj kaj nebenitaj geedzaj tabulaj kuŝejoj. Je la festo de la enoficigo de la nova tribestro señor cura ne aperas, ĉar je tiu tago, la novjara tago, aranĝeblas pli enspeziga la servo en la vitejo de la plej alta Dio en la preĝejo de pli granda loko en la federacia ŝtato.
Dum nun por la ofica transdono sonoras la sonoriloj, oni bruligas piroteknikaĵojn. Oni faras muzikon, dancas kaj ĝoje bruadas.
La novelektita tribestro estas prezentata antaŭ la kvartalo de la municipo de la plej preferataj viroj de sia tribo, de la eksiĝinta tribestro kaj de ties konsilantoj. Kun tiu prezento la kontrolo de la balotaj dokumentoj estas finita.
La eksiĝinta tribestro faras parolon en indiĝena lingvo, kiu estas metita en poezian formon, kaj eble jam tre malnova.
La nova tribestro respondas ĝin modeste kaj ĝentile. Ankaŭ lia parolo okazas en la indiĝena lingvo, kaj ankaŭ li uzas malnovajn rimojn, kiuj estas antaŭviditaj por tiu agado verŝajne jam de mil aŭ eĉ pli da jaroj.
Post kiam fine estas transdonita kun multaj ceremonioj la ofica bastono, oni alportas seĝon.
Tiu seĝo estas malalta, ĝi estas farita el basteca ligno kaj aspektas kiel plektaĵo. Sed la sidloko estas eltranĉita laŭ la grando de la postaĵo.
Sub ridado kaj gajaj ŝercoj kaj frivolaj diroj de la ĉeestantaj viroj, kiuj amase partoprenas la ceremonion, la nova tribestro nun ŝovas sian blankan kotonpantalon parte malsupren kaj sidigas sin kun la nevestita pugo en la truon de la seĝo.
Li portas la ebonan bastonon kun la arĝenta kuglo, la ofican bastonon, per la dekstra brako kaj li sidas nun inda sur la seĝo, la vizaĝon turnatan al ĉiuj viroj de la nacioj, kiuj staras antaŭ li.
Li sidas nun tie tiel serioza kaj majesta kvazaŭ li volus komenci sian unuan solenan ofican agadon.
La ŝercado kaj ridado de la ĉirkaŭstarantaj viroj nun dum certa tempo silentiĝas. Ili vekas la impreson, kvazaŭ ili ĉiuj volas aŭskulti devote al la unuaj gravaj vortoj de sia nova tribestro.
Sed nun alvenas tri viroj, kiuj estis senditaj al tiu festo de tiu tribo, kiu devos elekti la kacikon en la sekva jaro.
Tiuj viroj portas argilan poton, en kies flankoj estas boritaj multaj trablovotruoj. La poto estas plenigita per ardantaj lignokarboj, kiuj sekve de tiuj trablovaj truoj vigle ardadas.
Helpe de rimita parolo en indiĝena lingvo la viro klarigas nun, kio estas la celo de la ago, kiun li entreprenos tuj.
Kiam li estos fininta sian parolon, li metas la poton kun la ardanta lignokarbo sub la nevestitan postaĵon de la nova tribestro.
En la parolo la viro diris, ke tiu fajro sub la postaĵo de la tribestro, kiu inde sidas sur sia ofica seĝo, memoru lin pri tio, ke li ne sidas sur tiu seĝo por ripozi, sed por labori por la popolo, li restu plu vivanta, eĉ se li sidos sur la ofica seĝo; krome li ne forgesu, kiu metis la fajron sub la postaĵon. Tiu tribo submetis la fajron al li, kiu disponigos en la sekva jaro la tribestron. Kaj tio okazis, por ke oni memorigu lin jam hodiaŭ pri tio, ke li ne firmgluiĝu sur la seĝo, ke li devos transdoni tiun oficon, tuj kiam lia tempo estos finita, por malhelpi vivolongan regadon kaj diktaturon, kiuj damaĝus al la prospero de popolo. Sed, se li tamen volus firmgluiĝi, tiukaze oni metus sub lian postaĵon fajron, kiu estus sufiĉe granda kaj eltenema, por ke nek de li nek de la seĝo ankoraŭ postrestos io.
Tuj kiam la poto kun la ardantaj lignokarboj estas submetita, oni diras rimitajn sentencojn fare de viro el ĉiu tribo, ĉu fare de viro el la tribo, kies elektito nun eksiĝas, ĉu fare de viro el la tribo, kiu elektas sian jefe en la sekva jaro, ĉu fare de viro el la tribo de la ĵus elektita kaciko.
Tiom longe, kiom la diroj ne estos finitaj, la nova tribestro ne rajtas leviĝi de sia seĝo.
Dependas de lia ŝatateco aŭ de lia malŝateco kiel popolkunulo, ĉu la viroj, kiuj diras tiujn sentencojn kantadas malrapide kaj pripenseme aŭ kun tia rapideco, kiel tio ankoraŭ iel eblas por ne tute evidente malkaŝi la intencon. Se al la viro, kiu laste diras sian diron, ŝajnas kvazaŭ la du viroj parolintaj antaŭ li, tro rapide parolis, jen li povas sufiĉe amplekse korekti la troigitan rapidecon per hezitemo en sia parolo.
La tribestro, kiom ajn li sentas, per neniu mieno evidentigas, kiom proksima estas la ardo al li.
Tute male. Se la sentencoj ĉiuj estas diritaj, li ne tuj eksaltas, ĝoĵigite pri tio, ke la varmego nun jam pasis, sed li restadas ankoraŭ dum sufiĉe longa tempo sur la sidloko, por alludi ke li ne intencas forkuri de la doloroj, kiujn la ofico eble tenos preta por li. Sufiĉe ofte li tiam ankoraŭ faras eĉ ŝercojn. Kaj tio altigas la amuzon de la viroj, kiuj observas lin kaj kiuj, tiom avide atendas pri tio, ke li montru signon de malagrablo, por povi ridi pri li.
Sed ju pli gajaj estas liaj ŝercoj kaj ju pli longe li restas sur la sidloko des pli li gajnas la respekton kaj konfidon de la viroj.
Per siaj ŝercoj li penas direkti la ridindecon al aliaj viroj. Li diras al iu: „Malfortulo, vi ja ne havas pulmon, kiel vi volas plidikigi supon de via edzino, se vi estas tro malforta ĉi tie flamigi la fajron sub mia postaĵo tiel, ke mi foje fariĝu varma sub la truo. He, vi, Elizeo, venu ĉi tien kaj forskrapu la glaciaĵon, kiu kroĉiĝis sur mia nudaĵo.“
La karboj nun efektive sufiĉe elbruladas.
Malrapide leviĝas la tribestro. Sed la glaciaĵo, pri kiu li parolis, ne estas tiom sendanĝera. La haŭto estigis nun grandajn blazojn sur la pugo, kaj je pluraj lokoj estas sufiĉe da bruligita krusto, kiun oni povas flari ankoraŭ sufiĉe malproksime.
Amiko proksimiĝas, kaj frotas lian postaĵon per oleo, kaj tiam surmetas postaĵen bandaĝon kun pistitaj folioj, dum alia enverŝas por li grandan glason da tekilo.
Dum semajnoj la nova tribestro ne forgesas, kion li havis sub sia seĝo. Tio helpas al li konsiderinde en la komenco de lia ofica tempo gvidi la oficon tiel, kiel oni atendis tion la nacio dum lia elekto.
En preskaŭ ĉiuj kazoj sufiĉe da cikatroj restis sur tiu korpoparto, tiel, ke li ne nur povas pruvi ĝis lia plej granda aĝo per nedetruebla dokumento, ke li havis iam la honoron esti tribestro en sia nacio, sed ankaŭ, ke li ne pensas elektigi sin dum dua fojo en tiun oficon, kontraŭ la moroj de sia popolo .
Al la proletaro serioze konsilindus uzi tiujn bone elprovitajn indiĝenajn balotmetodojn, precipe al la oficistoj de siaj sindikataj kaj politikaj organizoj. Ne nur en Ruslando, kie tio estas plej necesa, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj eŭropaj landoj, kie Marks kaj Lenin estas deklaritaj kolonosanktuloj, sukcesus batalantaj proletoj kun pli granda certeco, se ili metus al siaj gvidantoj ĉiujare fortan fajron sub la postaĵon. Neniu gvidanto estas neanstataŭigebla. Kaj ju pli ofte novaj gvidantoj estas metitaj sur ardan seĝon, des pli vivanta restos la movado. Nur ne estu hezitema, proleto. Kaj tute ne sentimentala.
Rimarko:
barrio = urboparto, kvartalo ktp.
Diktaturo supre faras diktaturojn malsupre neeviteblaj. Don Porfirio reelektigis sin ĉiun kvaran jaron, kiam finiĝis lia ofica tempo kiel prezidanto. La kliko, kiu sub lia regenteco fariĝis pli kaj pli grasa, elektis lin. Kiu sub lia regado ne fariĝis grasa, ne havis balotrajton. Al li mankis, kiam li estis elektita la unuan fojon, la fajropoto sub la postaĵo por memorigi lin pri tio, ke surtere ekzistas eĉ ne unu homo, kiu kapablas gvidi la vivon de popolo, ĉar ĉiu deka viro en ĉiu popolo kapablas regi. Ne estas io mistera je la regado. Estas multe pli komplike konstrui uzeblan maŝinon ol regi popolon, se la maŝino estas uzeble preta kaj moviĝas. La regadon oni deklaras kiel profunde misteran arton ne tial, ĉar ĝi estas tia, sed por fortimigi revoluciulojn kaj ne montri al la simplaj subuloj, kiom malmulte oni devas kapabli kaj kiom pli malmulte oni devas scii por povi regi. Kiom da ŝtipkapuloj kaj idiotoj regis popolojn pace kaj benoplene dum kvindek jaroj!
Don Porfirio opiniis sin la plej bona kaj plej granda kaj plej inteligenta ŝtatestro surtere. Tial li opiniis tion tute memkomprenebla, ke li ĉiam denove estis elektita. Kaj ĉar estis tiel supre, oni tiel imitis tion sube. La guberniestroj, urbestroj, policaj ĉefoj, ministroj kaj inĝenieroj restis en la ofico ĝis kiam la morto savis la popolon de ili. Disfalo pro cerba paralizo aŭ idiotismo aŭ infanecismo ne estis evidentaj kaŭzoj por eksigi ilin. Ili estus postulantaj pensiojn. Por la financoj de la ŝtato estis pli bone lasi la sinjorojn en la ofico ĝis la entombigo ol pagi salajron al du personoj, al la pensiulo kaj al la aktuala oficisto.
En Pebvil la sekretario estis don Abelardo, kaj don Amalio estis la kaciko de la indiĝenoj. Li estis dum la aktuala jaro la elektita jefo de la kvartala tribo San Andres.
Jefe Amalio estis drinkemulo, lia alia eraro estis, ke li lasis facile influi sin de don Abelardo. Don Abelardo sciis, kiel fine tiri iom post iom la kacikon sur sian flankon. Li promesis al li, ke tiukaze, se Amalio bone laboros kun la registaro, li instigos la guberniestron de la ŝtato asigni al li grandan pecon da tero, kiun oni forprenus de haciendo, kiu okcidente limigas la terenon de la indiĝena nacio.
La sekretario tiel faris tre lertan proponon. Li sciis, ke la jefe de la indiĝenoj ne perfidus aŭ ne vendus sian popolon. Sed, se la tribestro per sia bona kunlaboro kun la registaro gajnus aldone fekundan grandan pecon da nova tero por la nacio, jen tio okazus favore al la nacio. Li transloĝiĝus al la nova terpeco kun sia familio, kaj per tio la terpeco, kiun li havis antaŭe, fariĝus libera por nova familio.
Don Abelardo konsilis al la kaciko ne rakonti ion pri tiu propono al la tribo, por ke li ne incitu nenecesan ekscitiĝon; ĉar, se eble okazos, ke la guberniestro asignos alian pecon da tero al li, eventuale oriente de la regiono, la popolo pensus, ke ĝi estas trompita, ĉar ĝi ja certis pri tio, ke la nova terpeco troviĝas en okcidento. Tio kondukus nur al longa babilado kaj intertraktado, kiu servus al neniu. Kvankam la kaŭzo, kiun la sekretario nomis, vere ne tre klare estis ellaborita kaj ligiĝis nur tre loze kun la propono, la kaciko tamen supozis, ke la sekretario pravas, se li konsilas ne raporti pri la propono al la popolkunuloj.
La jefe laŭ la volo de la sekretario bone laboru kun la registaro. Sed per tio la sekretario celis, ke la indiĝeno bone laboru kun li, ĉar li estis ja la registaro tie. Almenaŭ li rigardis sin mem kiel registaron.
Se proletoj bone kunlaboras kun la kapitalistoj kaj la burĝaj partioj, tiukaze tio signifas eĉ jam de cent jaroj, ke la proletoj devas pagi la kostojn por la bona kunlaboro. Tiel estas ankaŭ rilate al la indiĝenoj. Se ili bone laboras kun la oficistoj, jen ilia felo estos en al vico.
Kun la helpo de la kaciko, kiu ne estis sufiĉe inteligenta ĉiam sufiĉe frutempe ekkoni la taktikon de la sekretario, kaj kiu ankaŭ ne povis rezisti la brandon, se li vidis ĝin antaŭ si, ĉar lia karaktero jam pro naturo estis malforta, eblis, ke la sekretario atingos grandajn sukcesojn sur la tereno de la regado.
Li zorgis, ke la guberniestro, la landa kaj la federacia registaroj sufiĉe havu de la fruktoj de la regado, ĉar ja estis tiel, ju pli li fordonis al tiuj institucioj, des pli neniu pensis pri tio konsideri liajn oficajn negocojn el pli proksima distanco.
Ĉe la guberniestro oni plendis seninterrompe pri la senrespekta administrado de la nacio fare de la sekretario: okazis plendoj pri maljustaj impostoj, plendoj pri konfiskoj de brutoj aŭ kampofruktoj, kiujn la indiĝenoj ne povis porti al la foirplacoj, kiel necesus, ĉar ilin antaŭe forprenis la sekretario kiel pagojn por impostoj aŭ monpunoj, pri kies ekzisto la indiĝenoj eksciis ion nur tiam, kiam jam okazis la konfiskoj. Tutaj trupoj de viroj estis komanditaj malproksimen por labori devige je stratoj kaj publikaj domoj sen ricevi por tio salajron kaj manĝon. La salajroj pagendaj por la laboro de la indiĝenoj kaj aperantaj en kalkuloj de la ŝtato aŭ de la federacia registaro kaj ankaŭ aperantaj en la buĝetoj, por ke oni pagu ilin pere de la impostoj de la popolo, estis disdividitaj inter la guberniestro, la gvidanta registara inĝeniero kaj la sekretario, kiu disponigis la laboristojn. La indiĝenojn, kiuj faris la laboron, oni konsolis per tio, ke oni diris, ke ili ĝoju, ke la registaro lasas vivi ilin kaj iliajn familiojn, kaj ke ili havas nek rajton nek pretendon pri kio ajn sur tiu ĉi Tero, ĉar neniu vokis ilin veni al tiu ĉi Tero.
Se en meksika urbo fabrikisto bezonis homojn aŭ komercisto veturanta kun siaj varoj tra kamparoj volis ŝpari la elspezojn por muloj, tiukaze li sendis heroldon al la sekretario, kiu komandis al li la necesan kvanton da viroj je la sekva mateno al la pordo, por la fabrikisto la laboristojn kaj por la komercisto la virojn, kiuj transprenis la laboron de la transportmuloj. La sekretario ricevis la salajrojn por la homoj, kiujn li sendis, dum la indiĝeno, libera civitano de la respubliko devis kunpreni eĉ la manĝon por si.
Ĉiujn ĉi aferojn la sekretario ne povis sole entrepreni. Li ne havis la komandorajton pri la sendependaj indiĝenoj. La komandopovo estis la rajto de la kaciko. Nur la kaciko rajtis senpere komandi siajn popolajn kunulojn.
Tio estis tre lerta de la registaro, ĉar tiukaze, se la registaro estus komandinta la naciojn, pli da soldatoj estus necesaj por sufoki la ribelojn de la indiĝenoj ol la registaro kapablus pagi al la militministerio.
La sekretario ĉiam havis instrukciojn de certa speco ĉemane, per kiuj li pruvis, ke la nacioj devas disponigi tiom kaj tiom da viroj por publikaj laboroj, ĉar la registaro respektas ja la komunuman teron de la nacioj kaj ne konfiskas ĝin kaj permesas al la indiĝenoj migri sur la vojoj de la ŝtato, permesas al ili transporti kaj konduki siajn kampajn fruktojn kaj sian bruton al la foirplaco, permesas al ili pagi tie por ĉiu vendo la impostojn kaj ne malpermesas al ili festi festojn en ilia loko kaj donas al ili la liberon trinki brandon, se ili pagas ĝin kaj ne pensas pri tio malpermesi al ili la fiŝ-kaj ĉasrajton interne de la regiono.
Ĉiuj ĉi rajtoj, kiujn la indiĝeno kompreneble posedis jam mem, tiom longe, kiom ekzistas la amerika kontinento, ĉiutage denove devis esti pagataj kaj konfirmataj de la registaro. Se ne estus tiel, oni ne bezonus registaron.
La indiĝena jefe ne povis fari ion alian krom obei la instrukciojn kaj ordonojn de la registaro kaj tiel obei ilin, kiel la sekretario kapabla legi kaj skribi ŝatis kompreni kaj interpreti la leĝojn. Se la kaciko estus rifuzinta agnoski la leĝojn de la registaro, tiukaze la registaro povus nei, ke li estas la jefe de sia nacio.
La indiĝenoj havis sufiĉe ofte tre inteligentajn kaj talente dotitajn virojn kiel tribestrojn, viroj, kiuj estis tiaj bonaj diplomatoj, ke ili, sen malkaŝe ribeli kontraŭ la registaro, estis tiom ŝparemaj rilate al laborfortoj kaj mono, kiujn ili disponigis al la registaro, ke ilia nacio prosperis kaj pli bonfartiĝis dum ties ofica tempo, kiam do ne praktikeblis kruda ekspluatado aŭ maljustecoj al la popolkunuloj.
Bonaj diplomatoj la kacikoj devis esti. Ili ĉiam devis teni la ekvilibron inter tri partioj: la registaro, la sekretario kaj la propra popolo. Se oni foje efektive volas paroli pri regada arto, jen la jefe de granda sendependa indiĝena nacio en tiuj rilatoj devis havi dekoble pli da diplomataj kaj regaj kapabloj ol la viro, kiu troviĝis je la supro de la meksika respubliko. La eraroj de tribestro de siaj popolkunuloj ne estis indulgataj. Oni respondecigis lin por ĉiu misago. Li havis la devon regi inter la tri partioj tiel, ke lia popolo ne nur ne estu disfrotata, sed ke ĝi kresku, kaj ke ne eblu eĉ ununura riproĉo al li, ke li ne sufiĉe atentis tion aŭ tion ĉi rilate la avantaĝojn de sia popolo. Se li devis rifuzi postulojn de la registaro, li denove ne rajtis troigi tion; ĉar alikaze okazus, ke oni metus batalionon da soldatoj en la centran pueblosetlejon, kaj tiukaze oni prirabus la naciojn dum malmultaj monatoj tiel, ke nek ŝafo, nek kapro estus plu renkontebla sur la paŝtejoj. Se oni lokigas foje soldatojn en indiĝenan pueblon, ili pagas por nenio, kion ili konsumas aŭ disipas nur pro plezuro.
La uzadon de la soldatoj la jefe simile respondecas antaŭ sia popolo, ĉar li ne malhelpis tion antaŭe.
Estas home rigardate klarigeble, ke don Abelardo, ĉar li trovis tian obeeman kaj malmulte inteligentan jefe kiel Amalion, provis per ĉiuj siaj fortoj teni tiun jefe tiom longe en la ofico, ĝis kiam li mem sufiĉe estos plenŝtopinta sian sakon por povi rezigni fine pri la posteno.
La plendoj ĉe la registaro plioftiĝis. La oficistoj komisiitaj pri la traktado de la plendoj, ĉar ja temis pri civilizita ŝtato, kie oni rajtas plendi je la propra amuzo, havis bonan rilaton kun la sekretario, ĉar li ĉiam enspezigis ilin, al li oni fidis, ĉar li estis ja la sekretario. Li deklaris, ke la plendoj estas idiotaj mensogoj, laŭ li la homoj estis eternaj grumbluloj, nenio estas ĝusta kaj bona por ili, kaj se oni akceptus aŭskulti la plendojn, tiukaze li prefere rezignus esti ankoraŭ dum pli da tempo la sekretario. Kaj la registaro ne trovus iun alian, kiu estus preta transpreni la oficon.
Prudenta kiel li estis, li akceptis kelkajn negravajn plendojn. Ĉar ili estis negravaj, li laŭjure agnoskis ilin. Li promesis forigi la kaŭzojn de tiuj plendoj. Tiel la registaro ekkonis, kian bonegan reprezentanton ĝi havis en tiu pueblosetlejo.
Don Abelardo plena de energio komencis labori je la konservado de la jefe, kun kiu li povas labori tiel sukcese.
Li timis tiun viron, kiu, kiel li aŭdis, havis la plej bonajn ŝancojn esti elektita kiel tribestro de la nacioj. Li konis lin kiel sobran, tre ruzan kaj tre obstinan homon, kun kiu oni sukcesas pri preskaŭ nenio el tio, kion bezonas la sekretario entute.
La aktuala jefe faris sin sufiĉe nepopulara ĉe sia popolo. La tuta nacio atendis la tagon, ĝis nova viro ekloĝos en la municipo. Kaj ĝuste tial, ĉar la viro, kiu havis en sia kvartalo la plej bonan ŝancon por la elekto, estis la decida malo de don Amalio, tial estis preskaŭ certa, ke oni elektos lin. Oni farus tion jam por ĉagreni la sekretarion, ĉar ĉiu infano sciis, ke li malamas neniun viron tiom, kiom tiun, kies elekto ŝajne estis certa.
Don Abelardo skribis longan raporton al la guberniestro, en kiu li detale verkis pri la balotsistemo, kiu en Pebvil estas uzata. Li skribis tute malkaŝe, ke tiu balotsistemo estas stultaĵo, ĉar tuj kiam iu jefe kutimiĝis al la laboro, kaj ĵus volis komenci el ĵus gajnita sperto fari servon, kiu alportos fruktojn, li devos jam forlasi la oficon, ĉar nova jefe estas elektota.
Estis nenio nova, kion diris la sekretario, la saman oni diras de miloj da jaroj. Estas la kaŭzo, kial ekzistas heredaj reĝoj, kial ekzistas eterne reelektitaj landoprezidantoj kaj deputitoj kaj kial estas diktatoroj. Ankaŭ la oficistoj en la laboristaj organizoj, kiuj ne volas forlasi la fotelon, kiam ilia tempo jam dekfoje estas veninta, sin apogas je tiu opinio.
La guberniestron la raporto profunde impresis. Li akceptis, ke tie ekzistas sistemo, kiu ne estas favora al trankvila kaj konservativa regado. Povus okazi, ke tia sistemo trovas imitadon. Kaj se oni havus ĉiujare novan ŝtatprezidanton kaj novan guberniestron, tiukaze la popolo povus eĉ supozi, ke iu ajn povus regadi, ĉar dum dudek jaroj estis dudek regentoj, kaj ĉiuj kapablis regi. Sekve regado ŝajne ne estas tiom komplika kiel oni provas enflustri tion al la regatoj.
Krome la guberniestro same estis viro, kiu je daŭro volis restadi en la ofico, ĉar ĝi estis oportuna kaj signifis por li la plej bonan negocon.
Kaj ankaŭ tute supre je la pinto de la meksika popolo staris viro, kiu ne volis forlasi la fotelon, kiom ajn oni skuadis kaj puŝadis je tiu foteleto.
Ĉar don Porfirio volis sidi sur ĝi dum sia tuta vivo kaj ĉar ankaŭ la guberniestro intencis sidi sur ĝi dum sia tuta vivo, klarigis la guberniestro, ke la sistemo en Pebvil estas stulta, kaj ke tio pruvas, ke temas pri la sistemo de indiĝenoj, kiuj ankoraŭ profunde troviĝas en la barbara tempo.
Li ordonis per dekretoj, ke la aktuala ĉefo don Amalio aŭ denove estu elektenda, se la nacioj spite tion supozas, ke ili nepre devas elekti, aŭ li restadu en la ofico pro sia antaŭa elekto.
Don Abelardo antaŭlegis la dekreton en la ĉeesto de don Amalio kaj de kelkaj indiĝenaj viroj, kiuj hazarde ĉeestis en la municipo.
Estis ne bone ekkonebla ĉu la dekreto estis bonvenigata de la jefe aŭ ne.
Li diris: „Se tio estas la ordono de la registaro, jen ni devas akcepti tion.“
„Neniu demando do“, interdiris don Abelardo, „orden es orden, ordono estas ordono. Jam neniu intertraktado pri tio eblas. Vi, don Amalio, estos plujefe, decidite!“
La ceteraj indiĝenoj, kiuj ĉeestis, diris nenion. Ili aŭskultis trankvile, sen moviĝi aŭ tordi vizaĝon. Estis novembro, kiam tio okazis.
Je la lasta tago de la dua semajno, post kiam tiu dekreto venis, alvenis iumatene delegitaro de viroj el San Miguel en la municipon por interparoli kun la sekretario.
San Miguel estis la bario, kiu elektos en la sekva jaro la kacikon.
Navidad, la viro kies elekto kiel tribestro por la sekva jaro estis certa, ne troviĝis en tiu delegitaro.
Ĉiuj viroj de la delegitaro, sepopo, estis laŭ la aspekto kutimaj simplaj indiĝenoj. Malgrandaj kamparanoj. Ili portis sandalojn je la nudaj piedoj. Ili havis spick and span blanklavitajn lankotonajn ĉemizojn kaj pantalonojn . Tiuj vestaĵoj estis ĉe kelkaj el ili tiom ofte flikitaj, ke ŝajne eĉ ne unu peco de la origina ŝtofo postrestis, el kiu tiuj vestoj estis faritaj. Sur la supra duono de la korpo ĉiu el ili havis surĵetintan ĥorongon, kiu estis farita el griza lano, kun franĝoj je ambaŭ finaĵoj. La pantalonon ili suprenruligis laŭ la maniero de sia nacio super la genuojn, tiel, ke la fortikaj gambojoj okulfrape montriĝis. La gamboj aspektis kvazaŭ elnoĉitaj el malnova dura bruna ligno, kiel oni vidas tion de tempo al tempo je lignaj skulpturoj, kiuj aĝas kvincent jarojn.
Enirante en la laboroficejon de la municipo, la viroj demetis la ĉapelon. Ĉiu el ili paŝis antaŭ la sekretarion, diris sian nomon kaj tuŝis per fingropintoj manon de la sekretario, kliniĝis profunde kaj tiam repaŝis en la grupon. Don Abelardo ofertis cigaredojn. Ĉiu prenis cigaredon kaj komencis fumi ĝin. Tiam la sekretario demandis, ĉu ili volas sidiĝi sur la benkon. Ili respondis, ke ili prefere staros plu.
Ĉiuj kunhavis maĉetojn kaj tri el ili portis ŝrotpafilojn. La kutimajn hispanajn fusilojn, ŝarĝeblaj nur tra la buŝo.
Sed ili lasis la armilojn ekstere en la portiko de la municipo. Du viroj, kiuj venis kun ili, kaŭris sur la stamfita teroplanko en la portiko, fumis kaj babilis. La hundoj, kiuj antaŭe sekvis la virojn de la delegitaro, nun persekutis sin reciproke sur la placo antaŭ la municipo kaj kverelis kaj ludis kun la hundoj el la loko.
Rimarko:
spick and span (angle) = ege pura.
Post kiam la homoj kolektiĝintaj en la oficejo, dum kelke da tempo fumis, demandis la sekretario: „Que puedo hacerle? Kion mi povas fari por vi?“
Jen unu el la indiĝenoj paŝis antaŭen. Li nomiĝis Tomaso kaj estis la elektita parolanto de la delegitaro.
„Ni aŭdis, ke estis farita dekreto de la registaro por nia comarca, la loĝtereno de nia nacio.“
„Tio estas ĝusta“, diris don Abelardo, la sekretario.
„Ni havas la rajton scii, kion signifas tiu dekreto.“
„Tiun rajton vi havas“, respondis la sekretario. „La dekreto de la guberniestro en Tukstla difinas, ke la balotsistemo, kiun vi uzas en via nacio, estas nuligita.“
„Nek la guberniestro“, diris al tio Tomaso, „nek la federacia registaro de la respubliko Meksiko povas forigi la balotsistemon validan por nia comarca sen peti antaŭe nian konsenton. Niaj moroj validas nur por ni. Ni devigas nek la latinojn, la meksikanojn, nek iun indiĝenan nacion akcepti niajn morojn kaj kutimojn. Tial ni permesas al neniu, eĉ se estus la prezidanto de la respubliko, devigi al ni morojn kaj kutimojn, kies utilecon ni ne elprovis, kaj je kies uzo ni ne vidas avantaĝon por nia popolo. Ni ne malemas esplori la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de nova balotordo kaj elprovi ties utilecon. Sed ni ne povas kaj ne volas koncedi, ke la registaro enmiksiĝu en niajn rajtojn, kiuj celas nur nian comarca.“
Tomaso parolis tion ne per unu elspiro kaj ne glate. Li parolis lante kaj tre pripenseme. Li parolis en neperfekta hispana lingvo. Iafoje li diris la frazon unue en la indiĝena lingvo, por klarigi la penson, kiun li volis esprimi, al si mem kaj por aŭdigi la diritan al siaj kunuloj en la delegitaro, el kiuj nur du personoj parolis la hispanan.
La sekretario komprenis la indiĝenan, kiu estis parolata en Pebvil, kvankam li mem povis paroli ĝin nur kun peno.
Li sidis post la tablo, metis unu gambon sur la alian kaj aŭskultis trankvile. En tiu momento li bruligis novan cigaredon kaj prezentadis la tabakon en la rondo, sed neniu el la viroj akceptis ĝin.
„Tio estas dekreto de la registaro“, li diris fine, „mi ne povas fari ion kontraŭ tio. Mi ne ordonis la dekreton.“
La viroj sciis pro longa sperto, ke neniu ordono estas farata, plej malmulte dekreto rilate la indiĝenan nacion, sen tio, ke oni demandis la sekretarion pri lia konsilo kaj pri lia juĝo. La sekretario estas la peranto inter la indiĝena nacio, kie li estas enoficigita kiel sekretario, kaj la registaro. Ordono estas farata aŭ malofte aŭ neniam, se la sekretario vivanta en la indiĝena nacio kaj konanta ties morojn, kutimojn kaj apartajn rajtojn, emojn kaj malemojn, ne konsentas aŭ eĉ avertas kontraŭ ĝi.
Kaj ĉar tio estis konata al la viroj, ili juĝis la vortojn de la sekretario laŭ tio, kion ili valoris.
Ili ne diris, ke li povis malhelpi tian dekreton, se li estus celinta tion. Ili ne kritikis liajn agojn aŭ iujn de la registaro.
Tomaso, la parolisto, diris: „Ni venis por diri al vi, ke ni ne agnoskas la dekreton, kaj ke ni rigardas ĝin ne ekzistanta. Ni elektas niajn jefes kiel ni faris tion ĝis nun. Kaj por nia nacio estas nur tiu la kaciko, kiun elektis ni. Kun jefe, kiun ni ne elektis aŭ kiu estas ekster ofico por ni, ni ne intertraktas. Ĉu vi aŭ via registaro povos atingi ion kontraŭ aŭ en nia nacio kun la helpo de viro, kiun ni ne akceptas kiel nian jefe, tion vi ja baldaŭ ekscios, don Abelardo."
„La dekreto celas nenion, kio iel malavantaĝus por la granda kaj nobla nacio de Pebvil“, diris nun la sekretario. „Amalio estas bonega jefe. Li spertis kaj lernis multon ĉe la laboro kun mi ĉi tie en la municipo. Nova tribestro devas lerni tion denove antaŭ ol li komprenus ĉion kaj vere utilus al vi.“
Pri tio diris Tomaso: „Ĉu Amalio estus bona aŭ malbona jefe por ni, tion decidi ne estas nia tasko, kaj tial ni ankaŭ ne estas ĉi tie. Supozite, ke li estus bonega jefe, la plej bona, kiun ni havis de jardekoj, tiukaze tio ne estus kaŭzo ŝanĝi niajn pramalnovajn kutimojn en unu tago kaj nur je lia favoro. Povas facile okazi, ke la sekva jefe ne estos tiom bona, kiom Amalio, sed eĉ tiukaze ni ne povus liberiĝi de li, eĉ se ni volus liberigi nin de li.
„La respubliko Meksiko estas milfoje pli granda ol Pebvil“, diris don Abelardo. „Kaj en tiu granda respubliko Meksiko don Porfirio nun jam dudek tri jarojn estas la jefe. Li estis denove kaj denove elektita. Tio montriĝis kiel tre taŭga. Jaron post jaro li fariĝis pli riĉa pri spertoj kaj li povis uzi tiujn spertojn je la bonfarto de la respubliko. Ankaŭ la guberniestro ĉi tie en tiu ĉi federacia ŝtato, kiel la guberniestroj en la ceteraj federaciaj ŝtatoj de Meksiko denove kaj denove estas elektataj.“
Tomaso atendis ĝentile certan tempon por doni okazon al la sekretario ankoraŭ aldoni ion.
Sed kiam don Abelardo silentis, diris la indiĝeno: „Tio estas certe ĝusta kaj bona kaj certe necesa por la ladinoj, sed tial ĝi ankoraŭ tute ne devas esti sufiĉe bona por ni, ĉar ni estas tsotsiloj. Ankaŭ ni vivis jarmilojn, kaj ni ne pereis, kvankam ni havis aliajn kutimojn, aliajn regadajn sistemojn ol la ladinoj. Kaj ĉar ni ja vivas kaj prosperis dum jarmiloj sub niaj kutimoj sen bezono de la ladinoj kaj sen peti ties konsilojn kaj sen akcepti ties morojn kaj sen voki ilin en nian landon, tial ni estas certaj, ke niaj kutimoj ne estas malpli bonaj ol tiuj de la ladinoj. Ni vivis dum jarmiloj tiel, kiel ni trovis tion ĝusta kaj bona, kaj ni tial gajnis la konvinkon, ke ni povos vivi sub niaj sistemoj kaj moroj pluajn jarmilojn sen forputro aŭ sen pereo. Ni ekkonis pro senfine longa sperto, ke estas beno por nia popolo ĉiujare elekti novan jefe, kaj en ĉiu jaro preni la kandidaton por la ofico de jefe el alia bario, kaj neniam reelekti viron, kiu jam iam estis jefe. Se ni estus en longa milito, kie ni bezonas la plej spertan militiston kiel jefe aŭ se ni estus en longa popolmigrado al novaj regionoj, tiukaze certe estus rekomendinde lasi la plej spertan viron dum pli longa tempo en la ofico. Sed laŭ la tradicio de nia popolo ni neniam ŝanĝis nian balotordon, eĉ ne en eksterordinaraj tempoj. Neniam en nia longa historio jefe estis dum pli longa tempo ol dum jaro en la ofico. Se mankis spertoj kaj konoj al nova jefe, li trovis ĉiutempe helpon, konsilojn kaj subtenon ĉe pli fruaj tribestroj, kiuj havis pli da spertoj ol li. Ĉar estas neniu viro en nia popolo, ĉu jefe aŭ ne, ĉu li estis jefe, aŭ ĉu li iam estos jefe, kiu ne metus siajn konojn kaj ĉiujn siajn spertojn en la servon de nia nacio, se la popolo bezonas lian konsilon kaj lian helpon. Tial ni neniam havis reĝojn kaj neniam diktaturojn kaj neniam despotojn. Ĉiu viro, ankaŭ la plej simpla povas fariĝi jefe dum jaro, se li ricevas aŭ gajnas la konfidon de la plenkreskaj viroj de sia bario. Ni ofte havis certan jefe, kiu estis tiel prudenta kaj tiel diligenta, ke ĉiu en la popolo estus certe volonte akceptinta tion, se li pli longe restadus en la ofico por por povi plene evoluigi siajn planojn, tion mi scias el rakonto de mia abuelo, de mia avo. Sed plej ofte okazis la stranga afero, ke la sekva jefe estis ankoraŭ eĉ pli prudenta kaj pli bona ol la estinta, kaj ties sekvinto ankoraŭ eĉ pli bona ol la antaŭa. Ĉar ĉiu, kiu sekvis, lernis kiel popolano de la pli fruaj jefes, kaj ĉiu nova jefe strebas fervore por superi la viron, kiu estis antaŭ li en la ofico kaj kiu ricevis multajn laŭdojn pri la laboro kaj povo, por tiel ricevi eĉ pli da laŭdoj. Ju pli ofte nova viro kiel jefe elekteblas des pli da popolanoj povas fariĝi jefe. Kaj ju pli da popolanoj fariĝas jefe des pli da viroj lernas kiel oni regu. Ju pli da viroj spertas tion des pli bonajn konsilojn ili povas doni. Nia strebado estas, ke ĉiu unuopa popolano almenaŭ unufoje estu jefe. Tiukaze la popolano malpli ofte kritikas, sed por tio ili pli bone interkonsiliĝas. Ili formas unuecon aŭ parlamenton de regentoj. Viroj, kiuj estis jefes, ne kritikas tiom rapide kaj ne tiel facilanime kiel aliaj. Ili estas pli bonaj popolanoj, ĉar ili lernis kiom grave estas obei en necesaj kazoj, se io estu kreenda por la bonfarto de la nacio. Sed la plej grava afero estas tiu, ke ĉiu unuopulo enmondigas almenaŭ unu novan ideon, kiun havis neniu alia homo antaŭ li. Tiel ĉiu nova jefe enkondukas en la administradon de nia popolo ideon, kiun oni povas elprovi kaj pri kiu montriĝos, ĉu ĝi estas utila aŭ malutila. Ĉiu homo pensas, ke li povas fari ĉion pli bone ol alia, se li unufoje povus esti en la ofico. Ni donas al ĉiuj el niaj popolanoj tiun okazon por montri, ĉu ili povas plibonigi ion. Ĉiu, kiu eksiĝas de la ofico, tiam lernis, ke maizo devas esti kuirita aŭ rostita, se oni volas manĝi kaj digesti ĝin. Tio estas ĉio, kion mi devas diri komisie de mia popolo kaj, kial mi venis ĉi tien. Ni ne kritikas la registarajn sistemojn de la ladinoj. Sed ni donas al neniu surtere, kiu ne apartenas al nia popolo, la rajton ŝanĝi niajn morojn kaj kutimojn laŭ ties bontrovo. Se la registaro kapablas konvinki nin, ke nia sistemo estas malavantaĝa al ni, ni pripensos kaj interkonsiliĝos kaj fine faros tion, kion ni rigardas kiel la plej bonan. La granda malavantaĝo, kiu estas en tiu sistemo, kiun la registaro ordonis al ni estas tiu: Se viro, kiu estis elektita kiel jefe, seniluziigas la konfidon de siaj balotintoj, kaj ne tio estas, kion la popolo atendis de li, tiukaze li aŭ ne aŭ nur kun granda peno povas esti forigita el la ofico. Se li estas eĉ fripono, al kiu validas personaj avantaĝoj pli ol tiuj de la popolo aŭ, se li estas viro, kiu estas vanta, regema, egoista, gloravida, tiukaze li provos restadi plu en la ofico pere de intrigoj kaj per spirita venenigo de grandaj popolpartoj. Tio devas konduki al koruptado, al malpaco kaj al ribeloj interne de la popolo. Sed ni volas vivi en paco, inter ni kaj kun ĉiuj niaj najbaroj, ĉar ni lernis dum jarmiloj, ke nur paco kaj konkordo estas prosperigaj por la homoj.“
Rimarkoj:
bario = tribo aŭ kvartalo en pueblosetlejo.
tsotsilo = ano de indiĝena tribo en Meksiko, ekz. en Ĉiapaso.
Ne estas supozeble, ke la sekretario komprenis, kion la indiĝeno diris kaj, kion li opiniis. Parte estis tial, ĉar li ne vere aŭskultis lin. Por li la dekreto estis valida, kaj por li la pedikohavaj indiĝenoj ne havis la rajton kritiki la dekreton. Ili estis sklavoj sen influo. Tial ili devis obei kaj fari tion, kion la diktatoroj opiniis taŭga ordoni al ili. Parte lia nekomprenado de la parolisto havis la kaŭzon, ke la indiĝeno parolis pri mondo kaj vivsinteno, kiuj estis tiom malproksimaj de li, de la sekretario, kiel la notoj de la signaloj, kiuj vokas al la Lasta Juĝo.
Sed unu aferon la sekretario komprenis. Tomaso tre bone aranĝis sian parolon. La punkton, pri kiu temis en tiu precipa kazo unuavice, kaj kiu de la sekretario estis uzata kiel decida kaŭzo atingi tiun dekreton, metis Tomaso lerte kaj bone pripensite al la fino de sia parolado.
Amalio, la aktula jefe, en tiu fina parolturno ne estis menciita laŭnome. Sed don Abelardo tuj komprenis, kiun li celis. Kaj tiel bone parolis la indiĝeno, ke tiu fina parolturno estis plena de senkompataj batoj sur la sekretarion sen tio, ke li povus diri, ke oni ofendas lin, aŭ, ke oni kulpigas lin korupti la indiĝenan nacion kaj apartigi ĝin por gajni el tio personajn avantaĝojn.
Li sentis sin tute nekapabla kontraŭi ion al la parolo. Li ne scius kiel komenci la parolon. La parolo de la indiĝeno estis kirasita kun tiuj mil aŭ dekmil jaroj, en kiuj la nacio lernis, verŝajne pro ĉiamaj konfliktoj interne de la popolanoj, kiuj minacis detrui la popolon, ellabori tiun ĉi registaran sistemon kaj uzadi ĝin. Kontraŭ sukcesoj, kiuj havas sian radikon en spertoj el miloj de jaroj oni ne povas batali per paroloj. Sen eĉ havi la kuraĝon por eventuale trovi kontraŭargumentojn, ĉar li estis certa, ke la indiĝeno venkus lin, li diris nur: „Dekreto estas dekreto, Tomaso. Vi devas obei ĝin. Tion vi povas raporti al viaj homoj. Amalio estos plu jefe dum la sekva jaro.
Kaj, ĉu li estos ankoraŭ pliajn jarojn jefe, tion ordonos nova dekreto, tuj kiam la tempo estos veninta por tio.“
„Mi tion laŭvorte raportos al la viroj de Pebvil“, diris Tomaso trankvile. „Mi havas nek la oficon nek komision, respondi al vi, don Abelardo.“
Li iris pli proksime al la tablo.
La sekretario ekstaris, li iris ĉirkaŭ la tablo kaj iom renkonte paŝis al Tomaso.
Tomaso tuŝis la fingropintojn de la mano, kiun la sekretario entendis al li, kaj diris: ,Adios, señor !“ Li tre kliniĝis kaj forlasis la oficejon.
La ceteraj viroj de la delegitaro samtempe adiaŭis lin kaj sekvis sian ĉefan parolanton.
En la portiko ili levis siajn maĉetojn, jetis la ŝrotpafilojn tranŝultren kaj ekmarŝis.
Ili ne parolis kune.
La tuta nacio sciis, ke la delegitaro estas ĉe la sekretario. Sed eĉ ne unu viro el la centra loko, laŭ kies agava ĉirkaŭbarilo la delegitaro nun iris por migri hejmen al sia bario, venis al ili por demandi, kio estas la rezulto de tiu interparolo kun la sekretario.
Oni eble povus supozi, ke tio estis manko de intereso de la indiĝenoj.
Sed en kazo, kiel estis tiu, indiĝeno konas nek viglan nek mankantan intereson. Pri tia demando li tute ne montras individuan intereson.
Kio okazas kaj kio devos okazi, tion li scias; pli li ne devas ekscii.
Sciis ja ĉiu membro de la nacio longe antaŭ ol tiu delegitaro estis kunmetita, ke la intertraktado kun la sekretario en vero ne estis intertraktado, neniu provo trovi kompromison, neniu parlamenta ekvilibrigo de la partioj. La intertraktado kun la sekretario estis la lasta averto. Nenio pli.
Sed militdeklaro ĝi ne estis. La nacio volis havi militon nek kun la registaro nek kun la ladinoj. Ili ne estis tiel stultaj ataki kun maĉetoj kaj ŝrotpafiloj mitralojn kaj montaran artilerion. Tion faras civilizitaj popoloj por ambaŭfkanke perdi du milionojn el siaj plej bonaj viroj kaj sklavigi sin cent jarojn pro la ŝuldoj.
La necivilizitaj indiĝenoj, kiuj kapablis nek legi, nek skribi, kiuj tial do ankaŭ ne tiel facile lasis logi sin al stultaĵoj, eĉ ne pensis pri tio endanĝerigi sian popolon kaj disipi la floron kaj la riĉon de sia popolo tiel, kiel tio okazas en civilizitaj popoloj.
Ili estis popolo de regentoj, havis nek militministerion nek ŝtalkonzernojn nek fabrikistojn de municio.
Kaj ĉar ili estis popolo de regentoj, riĉaj je viroj, kiuj lernis en mallonga regenteco doni bonajn konsilojn kaj ĝuste povi juĝi uzeblan konsilon, tuj, kiam tiu ekaŭdeblas, tial grego da sovaĝiĝintaj kriuloj ne povis peli ilin en konfuziĝon, por ke ili fine ĉiuj iru en la saman kaptilon.
Ili agis kiel barbaraj indiĝenoj, sed ili agis ĝuste, sukcese kaj nerevokeble. Kaj ĝustatempe.
La unua de januaro estis veninta.
La densaj nebuloj de la mateno ŝarĝis ankoraŭ peze la teron, kiu banis sin en roso.
Kiam la tago falis malsupren sur Pebvilon kaj la nebuloj disiĝis kontraŭvole, kiam ili solviĝis kaj forbloviĝis, la suno aperis kvazaŭ per salto sur la dorso de la montoj kaj la vasta placo en Pebvil plenigis sin kun miloj kaj miloj de indiĝenoj.
La amasoj tiel subite ĉeestis, kvazaŭ ili estus kuŝintaj nokte en la vepro kaj kvazaŭ ili atendis nur la sekundobaton, kiam komencas ekbrili la unua glimo de la suno sur montosupro, por plenigi la placon tiel rapide kaj tiel dense per homoj, ke oni povis supozi, ke tiuj miloj de homoj kuŝis inter la herbotigoj kaj en la naturaj sulkoj de la tersurfaco kaj nun leviĝis per unu fojo.
Estis svarmado sur la placo, kiel tio kutime estas nur sur la plej grava jarfesto de la nacio.
Viroj, inoj kaj infanoj kaj hundoj kunis en densaj grupoj kaj vaste are. Ĉiuj estis gajaj kaj bonhumuraj. Jen ridado, jen kriado, babilado, vokado, kantado, muzikado, sur la tuta vasta placo.
Kelkaj parencaroj havis longajn bastonojn kun buntaj tufoj da plumoj sur ili, kiujn ili pikis teren kiel standardojn enmeze de la grupo.
Aliaj parencaroj alvenis kun flagoj, sur kiujn bone kaj malbone estis kudritaj la sanktulo Antonio aŭ Sankta Virgulino.
Inter la amasoj oni vidis ĉie la capitanes, la estrojn kun siaj ĉapeloj, de kiuj flirtis longaj multkoloraj silkorubandoj kiel signo de la indeco de la kapitanoj. Ankaŭ la estroj estis nove elektitaj de ĉiu parencaro en ĉiu jaro. Ili estis la elektitoj kaj delegitoj de sia parencaro aŭ grupo, kiuj prezentis sian parencaron dum la grandaj interkonsiliĝoj, kiujn prezidis la jefe de la nacio. Ĉi tie, ĉe tiu kunveno de la tuta nacio pri eksterordinara afero, ili estis la gvidantoj kaj ordigantoj de siaj grupoj. Tiel ĉiu grupo dum ĉiu minuto havis ligon kun la Centra Konsilio de la nacio. Ĉiuj kapitanoj ricevis en la lasta decida konsilia kunsido siajn ordonojn, kion ili faru kun siaj grupoj dum certaj okazaĵoj kaj je certaj tempoj, kaj kiel kaj kien ili devos konduki siajn parencarojn, se certaj signaloj de la Centra Konsilio estos senditaj.
Don Abelardo, la sekretario, tre miris vidi tiel frue matene la tutan nacion sur la placo, kiu kolektiĝis antaŭ la municipo. Li ne povis klarigi tion al si. Ne estis foirplaca tago kaj ne tago de sanktulo de iu ajn el la kvar barrios.
Li ankoraŭ ne estis du plenajn jarojn ĉi tie, kaj tial li ne konis ĉiujn festojn kaj kaŭzojn por la kunsidoj de la nacio. Tial li trankviliĝis por momento.
Tiam li rememoris, ke la tago estas la unua de januaro kaj li pensis, ke la nacio kunvenis por festi la novan jaron. Ke la indiĝenoj ne festas novan jaron, li ne sciis. Sed li havis nun klarigon kaj foriris por matenmanĝi.
Tiam li retropaŝis en la portikon kaj demandis kelkajn indiĝenojn, kiuj staris proksime kaj interparolis, kio estas la kazo de tiu amasa renkontiĝo.
La demanditoj strange rapide respondis. Ili diris, ke ili venis, ĉar estas la unua de januaro. Per tio don Abelardo kontentiĝis.
Li sendis la policanojn, indiĝenojn el Pebvil, sur la placon, por ke ili zorgu pri ordo.
Dum li ankoraŭ staradis kaj pripensis, kion li povus fari ankoraŭ por vidigi kaj sentigi, ke li estas tie la aŭtoritato, la sonoriloj de preĝejo komencis sonori.
Li rigardis transen al la preĝejo kaj vidis, ke la malalta sonorilturo estis okupata kun aro de junuloj, kiuj sovaĝe svingadis la sonorilradojn en la framoj kun krioj kaj kriaĉado kaj kriĉado.
Jen alvenis el la ĝangalo oriente de la loko aro de indiĝenoj kun gaja muziko. Ili havis tamburojn, timbalojn, flutojn, gitarojn kaj violonojn kaj ludis dancmuzikon.
La homoj portis bastonojn kun floroj kaj buntaj tufoj el plumoj; la preĝejostandardojn de ilia barrio antaŭportis kelkaj junaj viroj, kiuj provis konduti inde.
Je la flagoj la sekretario ekkonis, ke estas la barrio San Miguel, kiu tie alpaŝas kun fermita marŝordo.
Tuj kiam la amasoj sur la placo aŭdis la muzikon de la almarŝanta kvartala tribo, superfortis ilin granda ekscitiĝo. Ili kriis transen al la alvenintoj, kaj junaj viroj en granda kvanto rapide kuris tien por akompani la marŝantojn ĉe la enmarŝo sur la placon.
En la enmarŝanta aro oni ekvidis proksime malantaŭ la flagoj la kapitanojn de la parencoj el la bario. Kaj inter tiuj kapitanoj marŝis Navidad, la viro, kiun la bario San Miguel elektis kiel tribestron.
Navidad mallevis la ĉapelon sen rubandoj, ĉar la surmetado de la rubandoj estis ago en la ceremonio de la enoficigo. Sed li portis transverse sur la brusto du buntajn skarpojn, kiuj distingis lin de la ceteraj viroj kiel elektiton.
La kolono apenaŭ atingis la eksteran randon, kiam Amalio, la jefe, kiu estis en la ofico kaj laŭ dekreto restadu en la ofico, sturme kuris al la municipo, la pordon de la oficeja ĉambro malfermŝiris kaj kriis al la sekretario: „Ili venas, ili venas, me mataron, ili mortigos min.“
„Sensencaĵo, que loco“, diris don Abelardo, „neniu mortigos vin, don Amalio, la registaro vin gardas.“
Dirinte tion, la sekretario ŝajne tamen ne estis tiel trankvila kaj konfidinda kiel li provis esprimi tion per siaj vortoj. Li paliĝis, ŝovadis sian revolveran zonon tiel, ke la revolvero moviĝis pli antaŭen kaj estis apogata de la koksa osto. Li rigardis malsupren de si kaj nombris la revolverajn kartoĉojn, kiujn li estis metinta en sian kartoĉozonon. Li iom trankviliĝis, kiam li konstatis, ke la zono ĝis la lasta hoketingo tute estis okupata per kartoĉoj de la kalibro 45, ĉiuj kernoj estas platigitaj kaj per fajlilo noĉitaj. La platigado de la kernoj havis la celon fari pli terura ĉiun pafon trafintan oston de la trafito, dume la fajlitaj noĉoj sur la plataĵo servis por ke en tiuj noĉoj kolektiĝu koto kaj mikroboj, kiuj eĉ negravan karnovundon faris mortiga, pro la infekto. Tial li portis ĉiujn siajn kartoĉojn ĉiam en la zono, por ke ĉia aĉaĵo kroĉiĝu al ĝi.
Kiam la indiĝena kaciko nun tiel sturmante kuris en la oficejon, kun esprimo de hororo sur la vizaĝo, kiel tio estas malofta ĉe indiĝeno, don Abelardo sciis per unu fojo, kial la dekmiloj de indiĝenoj tie en la loko kolektiĝis. Sed la tutan seriozecon de la situacio li ne ekkonis. Kiel sekretario kaj kiel reprezentanto de la registaro li supozis sin sufiĉe forta povi trankviligi la minancantan situacion sole helpe de sia aŭtoritato.
Sed Amalio, kiu certe pli ĝuste juĝis la seriozecon de la okazaĵoj sur la placo ol la sekretario, ĉar li ja konis la morojn de sia popolo, ne sentis sin sekura en la oficeja ĉambro.
Li paŝis en la portikon kaj rigardis al truo, tra kiu li povus fuĝi.
Sed en vasta duoncirklo staris kaj kuŝis la amasoj de indiĝenoj kiel netrarompebla muro. Ili estis ankoraŭ sufiĉe malproksimaj de la municipo, tiel, ke Amalio ne povis vidi la unuopajn vizaĝojn de la viroj. Sed sen tio, ke li kapablus legi la mienojn de la viroj pro la distanco, li sentis tamen la senkompaton de la amaso turnata al li mem. Estis al li, kvazaŭ la tuta aro havis nur unu okulon, kaj kvazaŭ tiu okulo estus direktata nur al li, tute fikse kaj senkompate.
Jen Abelardo iris al la pordo kaj diris: „Don Amalio, tute ne timu, laŭ dekreto de la registaro kaj laŭ speciala deziro de la registaro vi nepre estu plu en la ofico. Mi nun telefonas al la garnizono, por ke oni tuj sendu skadron de la kavalerio, kun mitraloj. Iru supren en la lernejan ĉambron, jen vi pli sekuros ol ĉi tie malsupre. Intertempe venos la soldatoj.“
Kontraŭ la ordono de la registaro la kaciko ne povis ribeli. Tion oni traktus en lia kazo kiel malobeemon kontraŭ la registaro. Kaj li eble estus enprizonigita dum jaroj. Povus eĉ okazi io pli malica, se juĝisto lian malobeemon kontraŭ precipa dekreto de la guberniestro estus rigardinta kiel provitan ribelon kontraŭ la ŝtata potenco, jen oni pafmortigus lin. La okazon, demeti la oficon, li preterlasis.
Sed sendepende de la ordono de la registaro malpermesis al li la obstineco de sia indiĝena karaktero kaj lia honoro kiel viro cedi en la momento de minacanta danĝero kaj klarigi sin venkita. Per tia konduto li estus tiom malhonorigita en sia parencaro kaj en la nacio, ke li devus forlasi la nacion, se li ne preferus iri en la ĝangalon kaj tie libervole malsatmorti aŭ lasi disŝiri sin de jaguaroj.
El la situacio, en kiu li nun troviĝis, ne eblis fuĝo. Estis nur unu elirvojo prokrasti la okazaĵojn, se la soldatoj venus kaj gardus lin.
En la supra etaĝo de la municipo troviĝis je unu flanko la lerneja ĉambro kaj je la alia flanko hotelĉambro por la oficistoj kaj komercistoj vizitantaj la lokon. Je la orienta flanko de la domo ekstere troviĝis ligna ŝtuparo al la supra etaĝo. La supra etaĝo havis malfermitan verandon ĉirkaŭ la domo. Nek la lernejo, nek la hotelĉambro havis fenestron, la lumo al tiuj ejoj venis tra la pordo.
Amalio forlasis la portikon, iris trans angulon de la domo al la ŝtuparo kaj grimpis supren al la lerneja ĉambro, rigardata de la miloj de homoj, kiuj kuŝis sur la placo.
Eblis, ke la edzino de Amalio samtempe el la malproksimo vidis kiel sia edzo grimpas supren de la ŝtuparo. Instinkte ŝi sentis, ke tial li iris al la plej supra etaĝo, ĉar malsupre li ne plu sentis sin sekura. Pro tio la edzino ekkonis, ke tio estis certe la lasta ago de ŝia edzo, kiun li povis fari ankoraŭ libervola.
Ŝi kuris al la kabano, prenis kruĉon kun akvo, poton kun tamaloj, faskon da fazeoloj envualitajn en bananfoliojn, kunvokis siajn kvin infanojn kaj kuris transen al la municipo.
Sen interparoli kun la sekretario, kiu laboris telefone por ricevi respondon, ŝi tuj kuris al la ŝtuparo, pelis tien la infanojn antaŭ si, firme kuntiris la tukon sur la brusto, en kiu ŝi portis dorsoflanke la bebon, kaptis kaj ŝovis inter la brakojn la kruĉojn kaj la manĝon, kiujn ŝi demetis por certa tempo sur la plej malsupran ŝtupon, ĉar la tuko super la brusto loziĝis pro la rapida kurado, kaj sekvis la infanojn supren en la lernejan ĉambron.
Neniu el la miloj de homoj, inter kiuj la edzino kun siaj infanoj devis tragliti, parolis al ŝi. Neniu haltis ŝin dum la kurado. Kiam ŝi kunpuŝiĝis kun la amasoj tuj formiĝis trairejo por ŝi. Nur ŝi sole eble divenis, ĉu la trairejo eble tiel rapide ekestis, por ke neniu devos tuŝi ŝin aŭ ĉu la trairejo tial tiel rapide formiĝis, ĉar oni volis faciligi la fuĝon al la ino.
La kolono kun la elektita nova tribestro en la aro intertempe ĝoje kaj kun gaja kuraĝo marŝis plu, rekte al la municipo.
La grupo iris senafliktite sur sia vojo, kvazaŭ scius neniu el ili, kio okazas en la municipo. Ĉion tion, kio ĝis nun estis parolata pri la dekreto kaj la restado de Amalio en la ofico, traktis ŝajne neniu serioze, se oni juĝus tion laŭ la konduto de tiu kolono. Ili agis, kvazaŭ ne ekzistus dekreto. Ili avancis tiel, kiel jam de centoj de jaroj antaŭenpaŝis la grupo, kiu ĉiufoje enoficigis la novan tribestron. Ili agis obeante al siaj malnovaj elprovitaj moroj. Kaj ĉar ili ne povis ekkoni aŭ pensi ion en sia agado, kio povus damaĝi al iu, ĉu li apartenas ĉu ne al tiu nacio aŭ al alia nacio aŭ eble eĉ al alia raso. Tial neniu povus konvinki ilin, ke ili tiel entreprenis ribelon aŭ krimis ion aŭ iel alie fiagis aŭ agadis kontraŭleĝe. Ili ne miksiĝis en la politikajn morojn kaj kutimojn de la meksikanoj kaj tial ili ne povis akcepti, ke ili ribelas, nur ĉar ili ne permesas al la meksikanoj, ke tiuj miksiĝu en iliajn politikajn kutimojn, kaj ke oni ŝanĝu ties pramalnovajn balotmetodojn pro pura kaprico kaj kun perforto.
Sen tio, ke estis blovita signalo, sen tio, ke iu svingadis flagon, subite ĉesis kvazaŭ per unu bato la zumado, la bruado, la kriĉado kaj muzikado de la dekmiloj da kolektiĝintaj indiĝenoj. Timoplena premanta silento plenigis la placon. Oni aŭskultis nur de tempo al tempo grakon de bebo, kiu apenaŭ komencinta, falis en la ĝeneralan silenton, ĉar la patrino trankviligis la bebon. Kelkaj hundoj provis boji, sed ili mutiĝis kun subita ekhurleto, ĉar la mastroj evidente per piedbato silentigis ilin.
Nur la kolono kun la nova tribesto plu viglis. Ili marŝis seninterrompe al la celo.
En la kolono oni faris muzikon, parte kantis kaj ĝoje bruis. Tie oni svingadis tien kaj tien la flagojn, kelkajn kun meksikaj koloroj kaj la meksika aglo sur ili, aliajn kun bildoj de Dipatrino kaj kun surkudritaj sanktulaj bildoj, gaje kaj inter alvokaj krioj. Antaŭ la kolono kaj en la flankoj troviĝis viroj kun verdaj skarpoj, kiuj ne marŝis, sed en speco de duondanco saltetis tien kaj tien, gestadis kaj aldone kantis monotone. Kelkaj el tiuj dancistoj havis morne kolerajn maskojn antaŭ siaj vizaĝoj. Maskoj kun la vizaĝo de jaguaro, aliaj kun la vizaĝoj de demonoj, kun grandaj bovokornoj supre surmetitaj. Tiuj ordigantoj de la marŝkolono portis skurĝojn, kiujn ili ŝajne kolere klakigis en la aero.
La kampanta amaso el homoj formis tre vastan trairejon por liberigi la vojon de la kolono de ĉiu malhelpo sen tio, ke la ordigantoj per voko postulis ion de ili.
Estis kutimo, ke la transdono de la ofico okazis en la antaŭa portiko de la municipo; en tiu portiko, tra kiu oni atingis la ofican ĉambron.
La sekretario kompreneble ne havis decidajn vorton aŭ agoaŭtoritaton pri tiu transdono de la ofico, kiu estis de pratempoj la afero de la indiĝenoj mem. Li estis nur spektanto. Lia tuta agado limigis sin pri tio, ke li konstatis, post kiam estis finita la ofictransdono, la nomon de la nova jefe kaj raportis ĝin al la registaro, por ke tiu povu doni sian konfirmon.
Sed ĉifoje la kolono ne marŝis al la antaŭa portiko, sed ĝi marŝis al tiu flanko de la municipo, kie troviĝis la ŝtuparo al la lerneja ĉambro.
En la amaso de la indiĝenoj, kiuj kampadis sur vaste etendiĝanta placo, nun ekkoneblis moviĝo. Granda parto de tiu homamaso kampadis antaŭ la antaŭa portiko. Tiuj aroj transiris nun en la dorso de la amaso al la orienta flanko de la municipo por esti vidalvide al la ceremonio.
Sed la migrado de tiu amasa parto okazis sen bruo kaj sen alvokoj. Kaj ĉar tiu transiĝo de la plimulto de la amaso okazis tiel kviete, la impreso, kiun don Abelardo ricevis, tiom afliktis lin, ke li deprenis sian selon kaj la rimenojn de la fosto kun la intenco fuĝi. Li fermis ĉiujn pordojn kaj riglis ĉiun kun transversa trabo. Li iris al la kuirejo kaj diris al sia edzino, kiu balancis sian plej junan idon sur la genuoj, ke ili pretiĝu, ĉar li pensis, ke estas pli bone, se ili fuĝos, tiom longe, kiom tio eblos ankoraŭ. Li sendis sian dekjaran knabon sur la paŝtejon, por ke li serĉu kaj alkonduku la ĉevalojn.
Don Abelardo observis la okazaĵojn sur la placo tra la fendoj de la pordoj. Li rimarkis nun, ke kelkaj indiĝenaj knaboj atentigis siajn patrojn pri tio, ke lia knabo de la domo kuris al la paŝtejo.
Sed la indiĝenoj tute ne atentis tiun novaĵon. Ili eĉ ne per turnado de la vizaĝo sekvis al tiu direkto, al kiu iliaj ekscititaj knaboj mangestis. El tio konkludis don Abelardo, ke neniu havis iun intereson je lia persono kaj, ke lia familio estas des pli sekura.
Jam dum duono de horo li plurfoje provis ricevi telefonan konekton kun la garnizono en Jovel. Kelkfoje li havis iomete da kontakto. La indiĝenoj do ne distranĉis la telefonlinion. Tiu fakto plifortigis lin pri la opinio, ke la indiĝenoj ne troviĝas en malferma kaj malamika ribelo kontraŭ la registaro.
La telefonlinioj en tiuj malproksimaj regionoj estis en tia stato de sovaĝiĝo, ke oni ne plu demandas tie, ĉu oni troviĝas en civilizita lando ĉu ne. Oni ofte trovis la telefonliniojn en distanco de kilometroj kuŝantajn sur la tero. La telefonlinion oni ne fiksas al specialaj fostoj. Nur en regionoj, kiuj estas puraj urboj, oni starigas specialajn fostojn. Tiuj fostoj estas arboj, kiuj estis dehakitaj en la plej proksima vepro. Ili estas kurbigitaj, oblikvaj kaj torditaj, miskreskintaj, do tiel, kiel arboj kreskas en la vepro. Tiujn arbotrunkojn oni ne senŝeligas. Estus tro da laboro. Oni enbatas ilin tiel, kiel ili estas. Kaj ĉar oni ne senŝeligas ilin aŭ kiel ajn traktas plu, tial ili ofte ekradikiĝas kaj verdiĝas, ofte mankas porcelanaj izoliloj aŭ oni disbatis la porcelanaĵojn, oni tiukaze simple volvas la draton supre ĉirkaŭ la trunkon.
Ĉar la fostoj, tiel neglekte kiel tio eblas, estis enbatitaj, tial duono de ili ĉe la unua forta vintro tuj renversiĝas kaj la drato ekkuŝas sur la tero.
Tie, kie la telefonlinio etendiĝas tra la ĝangalo kaj tra arbara tereno, oni tute ne starigas fostojn, sed la linio simple estas fiksata al la arboj, kun aŭ sen porcelanaj izoliloj, ĉiam laŭ tio, ĉu la provizo de porcelanaj izoliloj sufiĉis aŭ ĉu la flegantoj de la linioj estis bonhumuraj aŭ fihumuraj.
La uraganoj, kiuj de tempo al tempo subite ekestas en la tropikaj zonoj, ofte elradikigas kaj forbalaas eĉ la plej pezajn arbojn. Do ankaŭ arbojn, je kiuj troviĝas telefonlinioj; ĉar la uraganoj kutime ne tre konsideras tion, ĉu la homoj havas telefonon ĉu ne. Eĉ se la arboj ne havas telefonliniojn je siaj trunkoj, sed nur ties branĉoj falas sur aliajn sinkantajn arbojn, ili falas sur linion kaj ŝiras la linion teren aŭ sur malsekan arbustaĵon.
La indiĝenoj, kiuj iras sur certa vojo, renkontas la linion kuŝantan sur la tero, ili povus levi tie kaj tie la linion kaj ree fiksi ĝin provizore je arbo. Ili eble eĉ farus tion, nur pro helpopreteco. Sed, se ĵus alvenas oficisto aŭ milita patrolo sur la vojo, dum indiĝeno faras ion ĉe la linio, tiukaze oni tuj pafmortigas lin je la sama loko, egale kiun senkulpigon li prezentus, ĉar leviĝis la suspekto, ke la indiĝeno volis detrui la telefonlinion. Ĉar ĉiu indiĝeno scias tion, li preteriras en granda cirklo la telefonlinion, kiu falis malsupren.
Sed ankaŭ bienuloj kaj posedantoj de haciendoj sur ĉevaloj pretervagas survoje, edukitaj homoj, kiuj tute precize scias, kiom da valoro havas la telefono por la instancoj kaj en la kazo de malsano por la alvokado de kuracisto, do por ili persone. Sed ili neniam penas deseliĝi de la ĉevalo kaj levi la telefonlinion. Se ili kunhavas servistoknabon, tiukaze ili eble komisias lin, ke li levu la telefonlinion kaj metu ĝin sur la sekvan verdan arbuston ĉe la vojo. Plej ofte ili eĉ ne lasas halti sian servistoknabon, sed ili diras al si: „Kial koncernu la telefonlinio ĝuste min? Mi havas aliajn zorgojn.“
Tial sekretario fakte devas danki al multnombraj hazardoj, kiuj kunpuŝiĝas tre bonŝance, ja devas tiel bonŝance kunpuŝiĝi, se sekretario ekhavas telefonan konekton ĝuste tiam, kiam li bezonas ĝin. Li ricevas la konekton plej ofte nur tiam, kiam la tuta afero, kiun li volis reguli per la telefono, jam estas ordigita pere de heroldo. Ofte sekretario sidas dum la tuta tago ĉe la telefono kaj atendas la favoran momenton, se ĉiuj arboj kaj arbustoj estas oste sekaj kaj neniu terkonekto ĝenas la kontakton. Se sekretario je la frua mateno, kiam la peza roso ŝarĝas arbojn, arbustojn kaj herbojn, atingas telefonan konekton, li rigardas tion kiel tian raran okazaĵon, ke li rakontas tiun okazintaĵon dum la resto de sia vivo kiel la plej grandan miraklon, kiu iam ajn okazis al li.
Kial tia malproksima ŝtato kun tia malatento pri la plej simplaj konstrureguloj de telefonlinio entute aranĝas kaj vivtenas telefonlinion, estus tute neimagebla kaj tute ne komprenebla, se oni ne konus la esencan motivon de la melodio. La ŝtato deziras esti rigardata kiel civilizita ŝtato. Tial troviĝas en statistiko de la ŝtato la sciigo, ke la ŝtato havas kelkajn milojn de telefonaj linioj. Ĝi havas tiun dekmilon da telefonlinioj. Ĝi havas eĉ kelkajn centojn da kilometroj pli ol tiujn. Sed uzebla telefonlinio estas nur tiukaze, se iam plaĉas al linio permesi esceptokaze lasi uzi sin.
Don Abelardo esperis la tagmezon, kiam ĉiu roso forsekiĝis kaj ne falis pluvo, ke li eble povus demandi en Jovel, kion li faru kun tiuj dekmiloj da indiĝenoj, kiuj kamapadas sur la placo.
La suno jam leviĝis kaj ĝi apogis sin nun kun sia suba rando sur la dorso de proksima montoĉeno, kiu limigis la altebenaĵon al oriento.
Precize en tiu momento la grupo kun la novelektita tribestro alvenis je la flanko de la municipo apud la ŝtuparo.
La malalta tronseĝo kovrita per krude tanitaj bovofeloj kaj la vasta truo en la mezo estis starigata en sufiĉe granda distanco al la municipo por havi la necesan lokon por la spektantoj.
Indiĝeno alportis la argilan poton kaj flamigis la lignokarbon.
La seĝo, la fajropoto, tiel kiel ĉiuj aliaj aĵoj, kiuj necesis en la ceremonio, estis kunportitaj en la grupo.
La viroj kun la flagoj kaj la la longaj bastonoj, je kiuj troviĝis buntaj tufoj el plumoj, starigis sin en duoncirklo.
La capitanes antaŭenpaŝis, parolis siajn dirojn kaj poste vokis Navidadon, la novan tribestron, ke li paŝu antaŭen.
Navidad paŝis en la duoncirklon.
La capitanes alvokis la virojn kun la ekleziaj standardoj kaj la landoflago.
Navidad surgenuiĝis. Ĉiu standardoportisto paŝis antaŭ la surgenuan Navidad, svingadis la flagon trifoje tien kaj tien.
Tiam Navidad ekkaptis anguleton de la standardo kaj kisis ĝin.
La capitanes post ĉiu kiso faris tri krucosignojn per siaj bastonoj super la kapo de Navidad kaj parolis dum tio mallongan diron.
Kiel ĉiuj diroj parolendaj en la ceremonio, ankaŭ tiuj estis parolataj en indiĝena lingvo.
La diroj, kiuj estis parolataj, kiam oni faris la krucosignojn super Navidad, estis prenitaj el katolikaj ceremonioj aŭ almenaŭ sufiĉe multe miksitaj kun katolikaj preĝoformoj. Ĉar oni aŭdis inter la indiĝenaj vortoj, la vortojn Maria, avemario, pro nobis kaj kelkajn aliajn hebreajn kaj latinajn lingverojn.
Nun la Primero Capitano, la ĉefa ceremoniestro, prezentis sin. Li portis du skarpojn transverse de la brusto kaj li havis buntajn silkorubandojn sur sia ĉapelo. En la dekstra mano li portis longan bastonon, je kiu troviĝis supre dika tufo el longaj buntaj plumoj.
En unu el la diroj, kiujn li parolis kun monotona kvazaŭ kantanta intonacio, li alvokis Amalion, la aktualan tribestron antaŭenpaŝi por esti salutata, por saluti la novan tribestron kaj transdoni al li la ofican bastonon.
La moro postulis, ke tiam aperu, dum la diro estas parolata, la malnova tribestro kun la ofica bastono en sia dekstra mano. Se la diro estus parolita, la nova tribestro devus respondi. Li simile per diroj salutus la unuan estron, tiam la ceterajn estrojn kaj fine ĉiujn virojn, al kiuj li dankus por la honoro, kiun ili montras al li per tio, ke ili vizitas lin ĉe tia granda okazaĵo.
Post tio li salutus la novan tribestron kaj dirus, ke li sentas sin tre honorata povi transdoni sian oficon al tia inda posteulo, kies honorindeco, saĝo, kuraĝo kaj riĉa vivosperto estas tre konata al ĉiu viro en ĉiu barrio de la altvalora nacio. Li aldonus, ke li ne kapablis pro sia malforto plenumi ĉion tion, kion la nacio atendis de li, kvankam li tre penis ĉiam esti justa al ĉiu; sed ke li esperas, ke lia tiom inda kaj respektata posteulo administros multe pli bone kaj multe pli sukcese la oficon transdonatan nun laŭ la moroj de sia popolo, ol li povus fari tion mem.
Post kiam tio estus dirita, la nova tribestro devus paŝi antaŭen kaj surgenuiĝi antaŭ la eksiĝonta jefe. La eksiĝonta tribestro batus tiam kun la bastono trifoje la krucosignon super la kapo de la nova jefe, tiam li transdonus la bastonon kaj la nova jefe kisus ĝin. Tiam la nova jefe prenus la bastonon en la manon, ekstarus kaj paŝus en la lokon, kie la eksiĝonta jefe staras, dume tiu tiumomente haltus en tiu loko, kie la nova jefe staris antaŭe. Tiam la adiaŭanta jefe surgenuiĝus antaŭ la nova jefe. La nova jefe transdonus la bastonon al li kaj la eksiĝonta jefe kisus la bastonon. Tiam la nova jefe farus tri krucosignojn kun la bastono super la eksiĝonta jefe. Tiu ekstarus, donus al la nova jefe la manon kaj tuŝus kun siaj vangoj la vangojn de la nova jefe kaj poste retropaŝus por tute retiriĝi el la ceremonio.
La nova jefe parolus nun siajn dirojn, kiuj enhavus, ke li, tia malforta kaj eraranta homo, ricevis tian malfacilan oficon; promesas, ke li praktikas tiun novan oficon nur por la bonfarto de la popolo, kaj ke li estos justa al ĉiu, sen preferi ĉe tio iun personon.
Se tio estus dirita, komenciĝus la pluaj ceremonioj de la enoficigo.
Rimarko:
Ora pro nobis = Petu por ni! (Alparolado de sanktulo en la latina lingvo).
Sed ĉiuj tiuj ceremonioj, kiuj deruliĝis de multaj jarcentoj je ĉiu novjara tago ĉiam en la sama maniero kaj formo, ĉifoje ne deruliĝis.
Fremdaj potencoj, kiuj interrilatis kun la homoj tie neniel alie ol nur per la frida alproksimiĝo, kiu baziĝas sur tute politika potenco, sentis sin destinitaj ŝanĝi morojn kaj kutimojn laŭ propra bontrovo, por aranĝi la mondon laŭ eŭropa modelo kaj doni al ĝi per tio la vokon, ke tiu mondo estas nun civilizita kaj ke la Ligo de Nacioj ne havas rajton bari al tiu ĉi mondo la eniron al tiu dignoplena institucio, kiu jam je la vespero de la unua tago de sia ekesto havis sklerozon kaj estis metita en ladoĉerkon.
Kiam la estro finparolis sian diron, la amaso sur la placo eskcitiĝis je la una fojo.
Ĉiuj viroj ekstaris, tiel kvazaŭ ili sekvus ordonon. Ĉiuj okuloj turniĝis al la pordo de la lerneja ĉambro supre sur la verando. La pordo restis fermita. La jefe, kiu eksiĝu, ne paŝis antaŭen kun la ofica bastono.
Por tia okazaĵo la ceremoniestroj ne havis pretan rimitan diron. Ĉar tia konduto de eksiĝenda tribestro neniam estis atendita. Tia okazaĵo ankaŭ ne okazus, se la popolo plu povus esti fidela al siaj malnovaj kutimoj, ĝis ĝi mem decidus, ke la novaj ekonomiaj rilatoj devas obei novajn kutimojn.
La capitanes iris nun tute sen ceremonio supren kaj tion ili faris rapide kaj rezolute. Ili frapis laŭte la pordon kaj kriis, ke Amalio elvenu, ĉar ili devas paroli kun li.
Amalio ja akceptis, ke la pordo neniukaze povos plu protekti lin.
Li malfermis kaj elvenis.
Per simplaj kaj ne rimitaj vortoj diris nun la estroj al li, ke ili venis por enoficigi la novan jefe kaj, ke ili insiste petas lin transdoni la ofican bastonon, tiel kiel estas moro kaj kiel ordonas tion lia devo.
Eble Amalio nun estus preta transdoni la bastonon kaj poste trankvile iri hejmen. Sed lia honoro certe ne permesus tion, ke li nun cedas al la viroj, kiuj staras minacante antaŭ li kaj en momento, kiam ĉiu en la nacio dirus, ke li cedis en tiu momento nur pro dentklakada timo al la postuloj, ĉar li vidis, ke la situacio fariĝis danĝera por li kaj la soldatoj ankoraŭ ne estis videblaj.
Li klarigis, ke la guberniestro ordonis dekreton, kaj ke li pro tiu dekreto ankoraŭ estos pluan jaron en la ofico, ĉu tio plaĉas al la nacio ĉu ne. Li aldonis, ke li obeas la registaron kaj ne la nacion, kaj ke li faros tion, kion la guberniestro ordonis al li.
Al tio diris la viroj, ke ili donos du horojn da tempo al li, por ke li trankvile pripensu ĉion, sed ke ili atendos post du horoj, ke li obeos la morojn kaj kutimojn de la nacio, al kiu li dankas sian vivon kaj sian ekziston, kaj kiu honoris lin per tio, ke ĝi elektis lin en la antaŭa jaro kiel sian tribestron. Ili diris plu: „Kion la registaro aŭ la guberniestro faros kontraŭ vi aŭ ni, se ni ne sekvos la dekreton, tion ni unue atendu. Se io okazos flanke de la registaro, tiukaze ni donos nian respondon, tiam estos sufiĉe da tempo por tio. Sed nun kaj en tiu ĉi momento vi devos fari tion, kion la nacio atendas de vi. Kaj tio estas, ke vi devos transdoni vian oficon al la laŭrajte elektikta nova jefe, do al Navidad. Vi ĉion tion pripensu dum tiuj du horoj, kio sekve de via perfido eventuale okazu al la nacio kaj kio okazos. Post du horoj ne plu estos nova pripensa tempo. Tiam ni agos. Kaj tion vi scias. Estas sufiĉe aĉe, ke vi pelis la aferon ĝis tiu ĉi punkto, ke la festo estas fuŝita. Jam nur tio neniam estos forgesita al vi, kvankam ni pretas rigardi tion nur kiel eraron.“
Sen atendi lian respondon, la viroj grimpis la ŝtuparon malsupren kaj iris al sia grupo. La grupo ekkamapadis proksime de la ŝtuparo.
Neniu el la amaso de la indiĝenoj scivole proksimiĝis por ekscii, kion diris don Amalio. Kaj eĉ en tiu grupo neniu parolis pri la interparolado. La viroj fumis, babilis kaj ridis. Oni muzikis. Je multaj lokoj de la placo oni dancis. La infanoj petoladis kriĉante tien kaj tien.
Tuta horo eble pasis, kiam Amalio malsupreniris la ŝtuparon.
La viroj de la grupo plu kaŭris sur la tero.
Ili nur rigardis supren kvazaŭ ili atendus, ke li parolos al ili por sciigi, ke li decidis sin.
Je la fino de la ŝtuparo Amalio haltis. La ofican bastonon li havis en la mano.
Li demandis, ĉu la viroj havas ion kontraŭ tio, ke li iros al la sekretario por paroli kun li.
La capitano klarigis, ke li povas iri tien, kien li volas, ke li estas tute libera paroli kun tiu, al kiu plaĉas al li, kaj kio plaĉas al li, kaj ke ili havos denove intereson je li nur post la fino de la du horoj. Kion li intencos fari dum tiuj du horoj, estis laŭ la estro afero lia, kaj estis ankaŭ lia afero, ke li rajtas interkonsiliĝi kun kiu ajn li volas. Sed oni ne permesos al li forlasi la placon sen transdono de la ofica bastono. Se li volas, li povas transdoni la ofican bastonon sen ĉia ceremonio. Sed transdoni li devos ĝin antaŭ ol li povos forlasi la placon.
Amalio iris al la norda flanko de la municipo kaj frapis al la pordo de la oficeja ĉambro, samtempe vokante, ke li, Amalio, estas ĉe la pordo por paroli kun la sekretario.
Don Abelardo malfermis la pordon je fendeto kaj enlasis Amalion.
„Sinjoro sekretario“, diris Amalio, „mi ne scias, kion fari, la situacio estas tre danĝera, ĉu vi ne pensas, ke estos pli bone, se mi cedos.
La sekretario, kiu de tiu momento, kiam lia knabo sen danĝero rajtis iri al la paŝtejo por rekonduki la ĉevalojn, precize sciis, ke lia felo estos sekura, kaj ke tiukaze, se iu estos la viktimo, ne estos li, sed Amalio, diris: „Don Amalio, tion vi ne rajtas. Vi ne devas cedi al tiuj ribeluloj. Vi estas presidente, vi estas oficisto kaj devas elteni en via posteno. Kiel oficisto vi devas obei la dekreton de la guberniestro. Se vi ne faros tion, oni mortpafos vin pro rezisto kontraŭ ordono de la registaro. Mi ĵus ricevis konekton kun Jovel. La soldatoj, eskadrono de la kavalerio kun tri mitraloj estas jam sur la vojo ĉi tien. Ja ne timu, la tuta meksika registaro subtenas vin kun sia tuta armea forto por vin protekti.“
Paroli pri la tuta armea forto sonis bele kaj svingoplene, estis same tiom lirike kaj cerbokonfuzige kiel la bombasta diro, ke la popolo marŝas kontraŭ la malamiko. Tio sonas laŭte fanfare, se pompas kun grasaj literoj transvere de la unua paĝo sur la ekstraj gazetaj eldonoj. Ankaŭ la firme starantaj kontraŭ-io-kaj ĉio-uloj falas vidalvide al tia bombasta diro glate sur la dorsan spinon, kiu dek du horojn antaŭe fariĝis kaŭĉuko pro oportunaj negocoj kaj tial, pro neatendita kazo, ne plu rompeblas.
Amalion tiu bela frazaĉo pri la tuta armea forto tute ne impresis. La plena armea forto, kiun li konis, estis ne pli granda ol bataliono. Li sciis la distancon de la loko al la garnizono kaj li konis sian popolon. Se interne de dek minutoj la armeo ne aperos sur la placo, jen por li estus tute sen diferenco, ĉu la armea forto de la registaro konsistas nur el ses viroj kaj serĝento aŭ el kvincent mil bone dresitaj soldatoj.
Li hezitis iom kaj volis demandi, ĉu li rajtas restadi en la oficeja ĉambro de la sekretario. Sed la sekretario delonge komprenis, ke tia afableco al gasto povus fariĝi danĝera. Facile bato preteriras la celon, se la batoj okazas en la sama ĉambro. Kaj se batoj zigzage flugadas en la aero, ili kutime ne havas tempon longe pripensi antaŭe, ĉu ili pro hazardo hajlos malsupren sur sekretarion, ĉu ne.
Tial don Abelardo tute ne lasis la okazon al la indiĝeno demandi pri tia gastamikeco. Li diris ĝustatempe: „Estas plej bone por vi, don Amalio, ke vi nun denove iru supren en la lernejan ĉambron. Vi estas ĉi tie en mia oficejo sen viaj delegitoj. Tio facile povus veki la suspekton, ke ni ambaŭ ĉi tie elpensas ion malbonan kontraŭ la nacio. Ion tian oni povus rigardi kiel grandan fiaĵon de vi, kaj kontraŭ mi oni povus meti plendon pri nehonesta ofica agado pro neleĝa prefero de persono. Iru tute trankvile al la lernejo. Okazos nenio al vi. Vi estas sub la plena protekto de la guberniestro.“
La indiĝeno iris al la pordo sen diri ankoraŭ pluan vorton. Don Abelardo ree malfermis la pordon je fendeto, tiel, ke Amalio iel sukcesis ankoraŭ trabaraktiĝi. Tuj, kiam la indiĝeno premis sin eksteren, la sekretario tuj ree fermis la pordon kaj forte riglis ĝin.
Ne afliktis lin, ke li mensogis al la indiĝeno. Ĝis nun li ankoraŭ ne ricevis konekton al Jovel, kaj tial ankaŭ ankoraŭ ne marŝis soldatoj por leĝigi la kapricon de monavida guberniestro per mitraloj.
La malnovaj moroj de la indiĝena nacio estis vaste ekstere de ĉiu vidpunkto de la guberniestro. Kaj tial li supozis, ke dekreto de li povas ŝanĝi la morojn de popolo kvazaŭ dum unu nokto.
Amalio ree iris supren sur la ŝtuparo sen tio, ke iu ajn malhelpis tion, aŭ ke iu pridemandis lin.
Ŝajne atentis lin neniu.
La grupo, kiu malsupre kampadis ĉe la ŝtuparo lasis ĝeni sin neniel. Oni plu babilis, kaj kelkaj junaj viroj gaje muzikis per buŝharmonikoj kaj gitaroj.
Tio faris la impreson, kvazaŭ la homamaso sur la placo fariĝis pli ĝoja. En multaj grupoj komenciĝis la kutimaj dancoj.
Sed tiam, kvazaŭ per unu fojo, la homamaso falis en afliktigan silenton. Ĉiu amuzo estis finita.
Multnombraj grupoj vigliĝis kaj surpakis siajn aĵojn. Oni alvokis la infanojn kaj retenis ilin proksime de la gepatroj. Oni envolvis la bebojn kaj ligis ĉiun sur dorson.
La viroj surmetis siajn pakaĵojn.
Sed ĉiuj ankoraŭ sidis.
Ĉiuj okuloj turniĝis nun al la municipo.
La grupo, kiu venis kun la novelektita tribestro, ekstaris kaj retroiris pli ol dudek paŝojn de la ŝtuparo.
Nun la tri capitanes antaŭenpaŝis kaj iris al la ŝtuparo.
Ili vokis de malsupre laŭte supren: „Amalio, la du horoj pasis. Ni venis por transpreni la ofican bastonon kaj transdoni ĝin al la nova tribestro Navidad. Navidad laŭrajte estas elektita laŭ la moroj de la plenkreskintaj viroj de nia barrio.“
Amalio elpaŝis jam el la lerneja ĉambro kaĵ staris nun ĉe la balustrado de la ŝtuparo. Kiam la estroj jam finparolis, li diris: „La dekreto de la guberniestro ordonas al mi ne transdoni la bastonon, sed reteni ĝin dum plia jaro.“
Nek la capitanes nek iu alia en la grupo respondis ion pri tio.
Sed, kvazaŭ la tuta popolamaso aŭdis ĉiun vorton sur la placo, kiun Amalio diris, nun ĉiuj tiuj dekmil viroj ekstaris.
Estus kiel liberigo el premanta sufokiteco, se la viroj estus kriintaj aŭ kriaĉintaj. Sed ili silentis plu. Nur kelkaj beboj laŭte ploris kaj kelkaj hundoj bojis, vekitaj kaj surpiedigitaj, ektimigite pro la leviĝo de la amaso.
Kaj nun elsaltis ne el la grupo de la komisiitoj, sed el alia grupo, pluraj junaj viroj, kiuj antaŭe kampadis kiel algluitaj tute malantaŭe ĉe la ekstera rando en angulo de la ondanta homamaso.
Ili kuris en densa aro. Tial oni ne povis nombri kiom da ili estas. Eble estis ses viroj, eble dek da.
Parte kiel fuĝantaj kapreoloj, parte kiel atakantaj tigroj, ili jetiĝis kvazaŭ furioze impete atakante antaŭen, ĉirkaŭ la amason de la indiĝenoj al la municipo.
Ili efektive ne kuris antaŭen, sed sagis antaŭen per longaj saltoj. Iliaj korpoj kliniĝis proksime al la tero, dum ili jetiĝis antaŭen.
Ĉiu el ili havis maĉeton ĉemane. Dum la kurado tiuj maĉetoj tre antaŭis la korpojn.
La viroj estis nudapiedaj. La gamboj nudaj ĝis supren al la pugo. Ĉirkaŭ la supra korpoparto pufiĝis flikitaj, sed purlavitaj bluzformaj blankaj ĉemizoj, kiuj estis suprenŝovitaj preskaŭ ĝispuge kaj tie kunnodigitaj.
Tiel dense kunigitaj la kurantoj moviĝis dum sia kvazaŭa ĉasado, ke neniu el la amaso povis ekkoni la vizaĝon de individuo. Sekve de la impeto de iliaj saltegoj kaj saltoj la vizaĝoj de ĉiuj kurantoj estis tute torditaj. Iliaj buŝoj estis vaste malfermitaj, kaj iliaj okuloj estis kunpinĉitaj al strioj. Forta ekscitiĝo formis la fruntojn tiel, ke ekestis fortaj kaj malhelaj haŭtsulketoj. Ilia longa kaj fortika nigra hararo flirtadis ĉirkaŭ iliaj kapoj. Ĉio tio ŝanĝis iliajn vizaĝojn tiom, ke apenaŭ troveblis spuro de iliaj efektivaj vizaĝoj.
Estis nur sekundoj, kiujn ili bezonis por alveni de ilia malproksima randogrupo ĝis la ŝtuparo.
La ŝtuparon ili surgrimpis per du saltoj. Tiam ili estis sur la verando.
Amalio, kiu povis rigardi la amason de sur la verando ĝis la plej malproksimaj grupoj, rimarkis la suprensaltadon de tiuj viroj. Li sciis tuj, kion tio signifas.
Li fuĝis en la lernejan ĉambron, vokis rapidan vorton al siaj edzino kaj infanoj kaj firme fermtiris la pordon.
La pordo havis nur pendoseruron eksteran. De interne ĝi estis tenata per fermtordilo el ligno, kiun oni fiksis tie, por ke vojaĝantoj, kiuj tranoktas en la lerneja ĉambro, ankaŭ de interne provizore povu fermi la pordon.
Du el la viroj ĵetis sin per siaj ŝultroj kontraŭ la pordon. La pordo tuj tiel forte malfermiĝis, ke ĝi estis tirita el siaj Terura ŝrika krio, kiu disŝiris la silenton sur la placo tiel, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la aeron per rapida bato, fajfante elsagis el la lerneja ĉambro en la homamason.
La krio estis elpuŝita de la edzino de Amalio. Estis la sola sono, kiu atingis la homamason sur la placo.
La grupo de la nova tribestro, kiu staris plej proksime al la municipo, aŭdis nur rapidan brueton el la lerneja ĉambro kaj obtuzan faladon de korpoj.
Kvazaŭ dum ono de sekundo staris unu el la viroj ĉe la balustrado de la verando kaj vokis: ,,Ahora!“ kaj ĵetis la ofican bastonon tiel lerte al la unua estro, ke tiu povis kapti ĝin permane sen tio, ke ĝi falis teren.
La grupo de la nova tribestro rigardis tion kiel bonŝancan signon; ĉar ĝi estas hontiga, se la ofica bastono de tribestro ie kaj iam kuŝas sur la tero. La tribestra bastono, kiu estas por la indiĝeno tia inda, ja sankta simbolo kiel por la reĝo de civilizita lando la sceptro, devas ĉiam troviĝi en la manoj de tribestro, kaj kiam la tribestro laboras aŭ kuŝigas sin por dormo, la ofica bastono estas metenda aŭ sur domaltareton antaŭ la bildo de la sanktulo aŭ ligenda per la kaptuko de la indiĝeno aŭ per lia lana sash, la vestozono, kiun li portas dum la tago ĉirkaŭ la koksoj, al la kruco, kiu troviĝas starigita en la kabano de la tribestro.
La viro, kiu kiel fantomo dum kvarono de sekundo staris je la balustrado tuj foriĝis.
Kaj nun flugis el la lerneja ĉambro trans la balustradon de la verando unue la fortranĉita kapo de Amalio, tiam la kapoj de lia edzino kaj la kapoj de liaj infanoj sur la herbejon de la placo. Tuj poste sekvis la dishakitaj korpopartoj de la senkapigitoj.
Ĉio ĉi okazis tiel rapide, ke ĝi devis aspekti kiel kaosa sonĝo por ĉiuj homoj, kiuj estis turnintaj siajn okulojn al la municipo.
Ekde tiu momento, kiam la sturmintaj indiĝenoj venis al la piedo de la ŝtuparo, ĝis tiu momento, kiam la lasta dishakita korpoparto estis ĵetita en granda cirklo trans la balustradon, pasis certe ne pli ol dek sekundoj.
Kaj nun eliris la aliaj viroj. Sed ne estis vere elirado.
Ili saltis en kuna grupo kun unu salto trans la balustradon, ruliĝis kelkajn fojojn sur la herbejo, saltis rande preter la amaso kun siaj grandaj saltoj, kaj antaŭ ol ili kapteblis per okuloj, ili jam foriĝis en la vepro, kiu finiĝis je tiu flanko de la placo.
Ĉiuj viroj en la amaso, kiuj ial ne staris ĝis tiam, tiumomente ekstaris. Ankaŭ la edzinoj. Kelkaj tenis siajn infanojn alte.
Ĉiuj okuloj turniĝis al la nova tribestro.
La capitanes levis lin supren sur siajn ŝultrojn, por ke li estu vidata de ĉiuj anoj de la nacio.
Alte per sia dekstra mano li tenis la ofican bastonon kun la arĝenta bulo sur ĝi kaj kun la nigra silka kvasto sub la bulo volvita ĉirkaŭ la bastono. La nigra silka kvasto estis la signo, ke la bastono ne apartenas al malgranda pueblo aŭ nur al tribeto, sed al granda nacio, kiu konsistas el Kiam Navidad nun svingadis la bastonon kelkfoje tien kaj tien por saluti la virojn de la nacio, leviĝis ununura jubilkrio de dekmiloj da indiĝenoj, viroj, edzinoj kaj infanoj.
Estis la ĝoja venkokrio de popolo, kiu spitis al fremda potenco, kiu volis influi ties sorton. La spitokrio de la indiĝenoj kontraŭ la tiraneco kaj avido de fremda kaj ne bonvena raso.
Rimarkoj:
ahora = (ĉe Traven ,ahoa‘, supozeble skriberaro por la hispana ,ahora‘: nun, de nun).
sash (arabe: shash) estas vesta zono por teni kune robon, kaj kutime ligita ĉirkaŭ la koksojn.
La homamaso, plene konscia pri tio, kio okazos, jam antaŭe surpakis siajn aĵojn. La venkokrio estis ilia lasta ĝenerala agado kiel kuna popolo.
La lasta elspiro de ilia spitokrio, de la ununura nacia kanto, kiun ili konis kaj kapablis kanti, ŝvebis ankoraŭ super la homoj, kiam jam komencis disiri la dekmiloj da homoj.
Ili fariĝis tiumomente denove parencaroj, familioj, grupoj kaj individuoj. Ĉiu havis sian propran vojon, parto el ili havis tre penigan vojon trans krutaj montoj, la aliuloj facilan vojon trans ebenaĵoj. Kaj ĉiu devis iri sian propran vojon sola por povi iri plu senobstakle, ĉiam laŭ la tute propra plaĉo kaj la propra elekto kaj prefero.
La popolamaso tiel rapide disiris kaj solviĝis en erojn kaj disŝiraĵojn kun tia hasto, ke post malpli ol tridek minutoj post la ĝojokrio la vasta kampo kuŝis tiom vaka, kvazaŭ vento forbalais ĉiun objekton kaj ĉiun hometon per unu fojo.
Eĉ ne peco de gazeto plu postrestis por pruvi, ke tie sur la granda placo ekde la unuaj horoj de la tago kampadis homoj por neniu alia celo krom evidentigi, ke ili vivas kaj por sciigi, ke ili, tiom longe kiom ili vivos, defendos tion, kion ili lernis kiel la ĝustan kaj laŭmoran de siaj antaŭuloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.