La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


REGISTRARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

I

Du tagojn poste je la malfrua posttagmezo don Gabriel atingis la plej grandan indiĝenan lokon, Cahanco.

La loko estas grava placo por ĉiuj mulaj karavanoj, kiuj venas el la sudo kaj el la mezaj distriktoj de la ŝtato. Ĉi tie disiĝas la vojoj al la lokoj en nordo, al tiuj de nordoriento kaj al tiuj de nordokcidento. Tial ĝi estas grava komerca centro kaj foirloko. La karavanoj aĉetas tion, kion ili bezonas por la plua vojaĝo je nutraĵoj kaj anstataŭaĵoj por damaĝitaj portoselaj materialoj. Sufiĉe ofte la karavanoj restadas tie tutan tagon, por ke la bestoj havu bonkvalitan ripozon, por transŝarĝi la varojn laŭ la porta eltenpovo kaj persisto, kiun ĉiu unuopa mulo montris dum la ĝistiama marŝo, antaŭ ol komenciĝos la tre penigaj vojoj. La vundoj de la bestoj kaŭzitaj kaj pro la premado kaj frotado de malbone ekvibriligitaj ŝarĝoj kaj pro profundaj mordoj de grandaj insektoj, tie estas zorge kuracataj. Se tio ne okazus, plenigus sin la vundoj dum la plua marŝo per fingrolongaj vermoj, kiuj vorus beston ankoraŭ vivanta sub la haŭtsurfaco dum nur kelkaj tagoj, ĝis la besto renversiĝus kaj mortus ĉe la vojo.

Cahancu situas sur alta ebenaĵo. Tiun ebenaĵon tute okupas la placo. La indiĝenoj loĝas ĉirkaŭe je la deklivoj de tiu ebenaĵo, kaj ankoraŭ pli supre troviĝas la kampoj kaj agroj de la indiĝenoj.

Neniu indiĝeno loĝas ĉe la placo. Ĉi tie loĝas nur ladinos, meksikanoj.

La placo estas granda ortangulo. La malvastan flankon okupas la disfalanta preĝejo, la alian transan flankon limigas la municipa konstruaĵo, jen la urbodomo, kie loĝas kaj regas la sekretario de la loko. La prezidanto de la komunumo estas indiĝeno, kiu vivas enmeze de sia popolo, tiel, kiel en ĉiuj lokoj kun indiĝena loĝantaro.

Unu el la pli longaj flankoj havas longe etendiĝantan koloniostilan konstruaĵon kun kolonhalo laŭ la tuta longo. Ĉi tie estas la fondas kaj kuirejoj, kie la vojaĝantoj povas manĝi. Tie estas kelkaj senfenestraj ĉambroj, kie staras vakaj litoj. La matracoj konsistas el krucforme kaj transverse ligitaj bovohaŭtaj rimenoj firmligitaj ĉe la flankaj latoj. Sur tiu reto el krudaj rimenoj, je kiuj troviĝas ankoraŭ ĉiuj haroj de la felo, ĉar tiuj rimenoj ne estas tanitaj, kuŝas mato el basto. Tiujn ĉambrojn kaj dormejojn oni ludonas al vojaĝantoj. En ĉiu ĉambro troviĝas kvar ĝis ok el tiaj dormejoj, neniu estas disigita de la aliaj per kurteno aŭ movebla vando.

Plej ofte estas nur vojaĝantinoj, kiuj luprenas liton. Por tiu dormejo oni kalkulas tre malmulte da mono, plej ofte nenion. Ĝi estas kvazaŭ aldonaĵo por la vespermanĝo, kiu kostas ĉiam la saman, egale ĉu oni dormas en dormejo ĉu ne.

Viroj dormas kun maloftaj esceptoj en la liberaera ekstera kolonhalo, kie ili fiksas hamakon aŭ sternas sin sur la plata argila tero, kun mato sub si kaj kovrita kun lankovrilo kaj moskitoreto sur ĝi.

Sed senafliktite dormas ankaŭ sufiĉe ofte inoj tie en la ekstera halo, precipe, se ili vojaĝas kun siaj edzoj, en la haloj estas kutime pli fridete ol en la mucidaj ĉambroj.

Tiu ĉi halo estas ofte tiom plenigita per pakaĵoj, seloj kaj dormantaj homoj, ke apenaŭ restas loko por iradi, kvankam la halo esta tre longa. De tempo al tempo estas pendigitaj eĉ dek hamakoj, en kiuj dormas aŭ viro aŭ ino, kaj sub unu el ili mulpelisto aŭ migranta indiĝeno havas sian dormejon.

Nokte fariĝas neniam tute kviete en tiu halo, tiel, kiel ankaŭ neniam silentiĝas la babilado de iuj iom ebriaj mulpelistoj aŭ de indiĝenoj sur la placo.

Je ĉiu horo en la nokto alvenas vojaĝantoj aŭ karavanoj, aŭ homoj vojaĝas plu, precipe, kiam estas lunlumo. Antaŭ la halo brulas dum la tuta nokto la bivakfajroj de la indiĝenoj kaj de la mulpelistoj, kiuj kuiras sian manĝon mem, ĉar eĉ la malkaraj prezoj de la kuirejo estas ankoraŭ tro altaj por ili. Dum la tuta nokto oni pakas ion en la halo, parolas, insultas sin reciproke, sakras, fumas kaj interkonsiliĝas pri la vojo dum la sekva tago.

La kuirejoj estas ĉe la finaĵo de la halo, ili troviĝas plej proksime al la municipo. Ankaŭ tie oni kuiras dum la tuta nokto kaj paroladas. Kiam la lasta vespermanĝo estis transdonita al vojaĝinto, kiu ĵus alvenis, jam kelkaj homoj ekstaras, kiuj estas vojaĝpretaj kaj demandas pri matenmanĝo.

Ĉiuj rasoj kaj profesioj kolektiĝas en la halo: usonaj inĝenieroj, svedaj geologoj, arabaj komercistoj, hispanaj komercagentoj, meksikaj arkeologoj, negroj, judoj el Pollando, ĉinaj kontrabandistoj de opio, indiĝenaj ŝarĝportistoj, eskapintaj punkaptitoj kaj murdistoj fuĝantaj. Sed ĉiuj, kiom ajn eble estis tie, estis pacemaj kaj societemaj. Tiu, kiu nokte hazarde estis tretata sur la kapon de iu, kiu devas ekvojaĝi, aŭ kiu ricevas fortan puŝon en flankon, tiel, ke ĝi bluiĝas, sakras por iom da tempo kaj la kaŭzanto senkulpigas sin ĝentile kun multaj vortoj. La indulga suferanto, frotanta la dolorigan korpoparton, respondas ankoraŭ pli ĝentile: „Ne gravas, sinjoro mia, mi ĉiam volonte estas je via dispono por servi al vi!“ Sed la paco kaj la konkordo per tio ne estas ĝenataj; ĉar ĉiu scias, ke neniu havas la intencon molesti alian.

Ĉe la transa flanko de la placo estas vicigitaj la butikoj kaj magazenoj.

Tiuj tielnomataj komercaj domoj estas pajlokabanoj kaj lignobarakoj. Ĉiu unuopa komerca domo vekas la impreson, ke ĝi tuj renversiĝos, kaj ĝi kun certo renversiĝus, se ĝi ne estus tenata de la najbara konstruaĵo, kiu same tiom kompatinde atendas la sekvan ventopuŝon, por ke ĝi fine povu adiaŭi sin de la kruela mondo. Kvankam tiuj magazenoj konsistas nur el tabuloj, latoj, staketoj, ĉifonoj, pajlofaskoj, palmfolioj, kartonaĵoj, laderoj, drataj pecoj, vakaj gazolinoskatoloj kaj skatoloj por petrolo, feloj, matoj kaj restaĵoj de vermboritaj kestoj, ili tamen aspektas tiel, kvazaŭ ili jam ekzistis, kiam Noa ĵus ricevis la komisionon konstrui arkeon.

Kelkaj el tiuj magazenoj havas nur varojn kun la valoro de tri pesoj entute. Sed la posedantoj ŝajne vivtenas sin de tio. Ĉiu magazeno vendas preskaŭ tute la saman, kion vendas ankaŭ la najbara magazeno. La posedantoj de la magazenoj estas plej ofte inoj. Kie estas iliaj edzoj, tion oni ne scias, kaj ankaŭ eĉ ne unu el la inoj sciis, kie troviĝas la edzo. Kaj malofte iu scis diri, kial la edzo perdiĝis. Sed por daŭra memorigo ĉiu viro postlasis al sia edzino certan kvanton da infanoj, por ke ili ĉiutempe povu pruvi, ke ili unufoje aŭ eĉ kelkajn fojojn havis edzon.

Tiuj magazenoj ne estas fermitaj konstruaĵoj. Precize rigardate kaj, se oni ne lasas hipnotigi sin de la nomo tienda aŭ butiko, sed esploras la aferon ĝisfunde, do se oni kvazaŭ rigardas la ĉemizon sur la korpo, tiukaze oni ekkonas, ke tiuj butikoj estas nur tabuloj, kiuj kuŝas sur kestoj aŭ stabloj por formi vendotablon. Post tia butika tablo estas krude faritaj fakoj, en kiujn oni metas, ŝtopas kaj ĵetas la varojn sen iu ordo aŭ disdivido, kaj kie ili dum jardekoj atendas aĉetonton.

Tiu ĉi tablo kaj la bretaro kun fakoj havas tegmenton el ĉiaj aĵoj, per kiuj oni povas fari en la kazo de bezono tegmenton por io, se oni havas nek asfaltkartonon nek tegmentajn tegolojn. Maldekstre kaj dekstre de la butika tablo estas starigitaj vandoj el ĉiuj eblaj grandoj kaj ĉiuj specoj de ligno el kiu ajn deveno kaj el ĉiu ajn pensebla origina uzo, por alludi, kie finiĝas la magazeno de magazenposedantino, kaj kie komenciĝas tiu de la najbarino.

De la fantazia tegmentaro pendas malsupren ĉiuj iel vendeblaj varoj: ŝnuregoj, zonoj, fortikaj bendoj, kandeloj, kafokaldronetoj, lanternoj, mulpelistaj vipoj, spronoj, sandaloj, lakŝuoj por damoj, retikuloj el basto, retikuloj el ledo, ŝrotpafiloj, fajrofariloj konsistantaj el ŝtalo, fajroŝtono kaj meĉo, bildoj de sanktuloj, flamruĝaj grandaj koltukoj, gigantaj pajloĉapeloj, maĉetoj, kotonĉemizoj kaj roboj por balo.

Sur la tablo estas pesilo, kiu estas ĝustigita tiel, ke la aĉetanto neniam povas konstati, ĉu oni ĝuste pesas aŭ ne. Plej ofte ankaŭ la vendisto ne povas diri tion precize. Sed la pesilo estis deviga laŭ instrukcio, kaj tial ĝi staras tie.

Sur la tabloj staras boteloj kun biero, limonado kaj soda akvo; krome tie kuŝas bananoj, oranĝoj, citronoj, bakvaroj, kakaofaboj, kukurbaj kernoj. En glasoj kaj boteloj troviĝas allogaj bombonoj.

Vespere oni iluminas tiujn butikojn. Ĉiu butiko havas alian iliuminaĵon. Petrollampojn, acetilenlanternojn, oleolampetojn, gazolinolampojn oni vidas en grandaj kaj modernaj butikoj. La pli malgrandaj havas kandelojn, kaj la ankoraŭ pli etaj havas iluminajn kenotranĉetaĵojn.

Antaŭ la butikoj estas starigita vico de indiĝenaj kuirejoj, kiuj havas nek tegmenton, nek tablojn, nek seĝojn. Ĉiu, kiu volas manĝi, kaŭriĝas sur la teron aŭ staras ĉe la eta kuirejo. La klientoj estas plej ofte migraj indiĝenoj aŭ karavanpelistoj, kiuj estas tro lacaj mem kuiri. Tiuj kuirejoj laboras dum la tuta nokto. La indiĝenaj kuiristinoj kaŭras ĉe siaj etaj ladaj forneloj kaj dormas; sed tuj, kiam iu ekstaras ĉe la forneto, la inoj jam vekiĝas, kaj sen tio, ke la gasto diras ion, la ino flamigas la fajron per blovado kaj ĵetas kelkajn sekajn tortiljojn por rostado aŭ varmigo sur la rondan ladan pleton super la fajro. La kafo estas ĉiam preta, ĉar la kafokruĉeto staras proksime de la fajro.

La butikoj ne estas fermeblaj. Tio ankaŭ ne multe helpus, se oni fermus ilin, ĉar la tuta magazeno konsistas nur el kunnajlitaj kestotabuloj, latoj, sakoj, feloj, malfermŝiritaj pakkartonoj kaj bastomatoj. Tial sufiĉus softa, tre softa piedtreto por eniri la butikon por rompŝtelo. La seruro estus nur lukso.

Sed tiel kiel ĉe la malgrandaj indiĝenaj kuirejoj, kiuj estas pli malgrandaj ol la pupoĉambro de eŭropa filino, tiel ankaŭ en la varobutikoj ne estas konstatebla fino de la negocaj horoj. Oni povas aĉeti dum la tuta nokto ion en la butikoj. Oni devas nur voki la negocistinon.

Kiam la mondana trafiko de la loko komenciĝas preskaŭ halti, ĉirkaŭ la deka vespere kaj, se jam nur en la butikoj por vendo de brando,estas videbla ankoraŭ iom da negoca movado, ĉar la mulpelistoj aĉetas la trinkaĵojn por la nokto, tiam la posedantino de la butiko komencas formeti la aĵojn de sur la tablo aŭ de sur la stablo, kiun ŝi kutime nomas tablo. Ĉion, kio kuŝas sur ĝi, oni pakas sub la tablon aŭ stivas tion tie, kie ankoraŭ troviĝas libera anguleto aŭ vaka kesto.

Kelkaj el la butikoj metas kelkajn tabulojn sur la tablon tiel, ke ili supre trovas apogon ĉe la fragmita tegmento. Per tio ili signalas, ke ili fermis la butikon kaj ke oni plu povas ricevi la bezonatan nur tra malantaŭa pordo aŭ la flankpordo. Tiu malantaŭa aŭ flanka pordo estas dum la negoca tago ŝiraĵo de sakotolo kaj dum la nokto estas du aŭ tri apogitaj vermboritaj tabuloj.

Se la butika tablo estas malplena, tiel, ke neniu, kiu ŝtelistmaniere preteriras en la malhelo de la nokto, povas kunpreni ion, la butika posedantino kun siaj infanoj kaj helpservistinoj starigas ion por si mem en la eta konstruaĵo, pri kio oni povas nek diri nek vidi, el kio ĝi konsistas, kaj kiel ĝi ekestis. Sed la posedantino nomas ĝin tamen la cama, la lito. La plej etan infanon ŝi kunprenas en la liton al si. La ceterajn infanojn oni rulas en kovrilojn kaj metas sur kestojn, sakojn, matojn, tabulojn kaj disiĝantajn matracojn. La servistinoj, du aŭ tri, same rampas en iun angulon por povi dormi iel en la butiko. De tempo al tempo servistino mem havas bebon aŭ pli grandan infanon.

La pli aĝaj infanoj de la butikoposedantino dormas sur la vendotablo kaj gardas tiel la butikon kontraŭ raboj aŭ rompŝteloj.

La moskitoretoj fine estas fermtiritaj, kaj la tuta butiko ripozas kaj antaŭpreparas sin por la streĉa laboro de la sekva tago.

La ejo inter la butika tablo kaj la kaduka vando, kiu fermas la butikon kontraŭ la vepron, servas ne nur kiel komerca ĉambro kaj dormejo, sed samtempe ankaŭ kiel kuirejo, salono, akceptejo por vizitantoj, manĝoĉambro kaj kiel festohalo por bruemaj renkontiĝoj, se la ino festas sian sanktulan tagon.

Tiuj butikoj, kiaj ajn aĉaj, mizeraj kaj primitivaj, kiuj tamen ĉiam okupas laborĝojajn homojn, plenumas gravan taskon en la loko. Sed ne eble tiun, kiel oni emas supozi, do provizi la vojaĝantojn kaj karavanojn per nepre necesaj aĵoj por ties longa kaj streĉa vojaĝo. Tio okazas nur krome. Ilia plej grava tasko estas havigi enspezojn al la loka sekretario. Ĉiu butiko, kiom ajn malgranda kaj aĉe aspektanta kaj ĉiu eta kuirejo, kiu en la loko volas vendi tortiljojn kaj frijoles, do fazeolojn, kaj ĉiu indiĝeno, kiu sur la tero sternas bananojn kaj oranĝojn por vendi ilin al preterirantaj mulpelistoj, devas pagi impostojn, kaj la impostojn oni transdonas al la loka sekretario.

La loka sekretario faras kalkuladojn pri la impostoj nome de la registaro de la federacia ŝtato. Tiuj kalkuladoj estas tre komplikaj kaj eksterordinare detalemaj kaj devige pedantaj pro la multaj malgrandaj kaj tre etaj butikoj. Kelkaj estas tiom etaj, ke ili devas pagi nur du centavojn kiel ĉiutagan imposton. Tio estas la indiĝenaj etkomercistoj, kiuj disvastigas sur la tero kelkajn mem rikoltitajn oranĝojn, cepojn aŭ akran kapsikon kaj kaŭriĝas malantaŭ ĉio ĉi kaj atendas ĝis fine iu alvenos, kiu pensas, ke li ĉi tie ĉe la indiĝenoj ricevos ion kiel donacon.

La ununura viro surtere, kiu ĉe la impostkalkulada negoco de la loko nome de la ŝtato precize scias de kie venas la impostoj kaj kiom oni kalkuladis, estas la loka sekretario. Ĉar li ja ne estas altlerneje edukita ekonomo, neniu atendas de li, ke li trovas la fadenon en tiuj kalkuladoj. Kaj ĉar la impostadministrantoj trovas en tiu kaoso eĉ multe malpli la fadenon kaj ĝuste pro tio, ĉar ili estas altlerneje studintaj kalkulistoj, kaj ĉar finfine nur la loka sekretario sole povas difini kiel la imposta alto devas esti fiksata por ĉiu negoceto en sia loko laŭ la enspezoj de la butikoj, kaj ĉar neniu matematikisto kapablas kontroli tiun kaoson de dekalkuloj, rabatoj, altigoj, specialtarifoj kaj brandolicencoj, kiujn la loka sekretario laŭ la propra juĝo difinas, solvas kaj dismembrigas, tial la posteno kiel sekretario por tiu vigla trapasa loko estas tre pretendata.

Krom la impostoj aldoniĝas monpunoj, por kiuj la sekretario laŭ plaĉo donas kvitancojn aŭ ne. Kaj ankaŭ tion, kio estas punenda, li ordonas mem. Neniu povas kraĉi en lian supon. Li estas la aŭtoritato, li havas revolveron kaj kvar indiĝenajn policanojn kun ŝrotfusiloj kaj maĉetoj.


Rimarko:

fonda = gastejo kun manĝejo.

II

Alveninte don Gabriel tuj rajdis al la cabildo por saluti la sekretarion. Li havis la intencon pasigi la nokton en la municipo, ĉar tio donas la okazon al li paroli kun la sekretario pri negocaj aferoj. Tia konferenco okazis tiel, ke du lokaj sekretarioj, kiuj renkontiĝis ie, interŝanĝis konsilojn, je kia maniero iliaj enspezoj plialtigeblus. Ili distingiĝas pri tio neniel de la animpaŝtistoj, kiuj same iafoje faris konferencojn en siaj distriktoj, malpli kun la intenco paroli pri la savo de la animoj de siaj ŝafoj ol multe pli kaj ofte eĉ eksluzive pri tio, kiel la ofico aranĝeblas pli enspeziga kun lerta eluzado de ĉiuj ofertiĝantaj okazoj.

Kiel en ĉiuj lokoj de tiu speco, tiel ankaŭ tie la sekretario kontraŭ la kutima pago donis al la vojaĝantoj de pli alta rango je deziro kaj se estis spaco, nutraĵojn kaj tranoktejon. Tiu hotelrajto estis parto de liaj enspezoj. Estis la sola negoco en la loko, kiu ne pagis impostojn. Aŭtokrataj reĝoj ĉie estas liberaj de impostoj. Pere de tiu gastejo la sekretario kompreneble fariĝis sufiĉe grava konkuranto por la ceteraj fondas, kiuj faris siajn negocojn en la longa portiko de la konstruaĵo. Ĝuste tiuj vojaĝantoj, kiuj bone pagis, nur tiukaze venis al la fondas en la longa konstruaĵo, se la sekretario havis tro multe da gastoj kaj ne povis akcepti pliajn.

Li perlaboris ne nur je la manĝoj, kiujn li donis al la vojaĝantoj, sed ankaŭ je la maizo kaj alia, kion la bestoj de la vojaĝantoj, fakte la ĉevaloj kaj muloj, bezonis kaj krome je la manĝo por la servoknaboj de la vojaĝantoj.

Krome li havis brandovendejon, kiu ofte honorige estis vizitata de ĉiuj vojaĝantoj loĝantaj ĉe li, pro kio de la aliaj vendejoj en la loko, kiuj devis pagi altajn tarifojn por la brandolicenco, estis forprenataj multaj klientoj.

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, li posedis krome en la municipo butikon, kie li ofertis la samajn specojn de varoj, kiujn vendis la inoj en la barakoj kaj kabanoj por tiel trovi vivtenon por si mem kaj siaj familioj.

Sed estu foje dirate ĉi tie, ke li neniam uzis sian postenon kaj aŭtoritaton kiel loka sekretario por oficiale favorigi tiujn vojaĝantojn aŭ loĝantojn, kiuj tranoktis ĉe li aŭ aĉetis ion ĉe li.Tio multe atribuis al tio, ke la negocistoj de la loko ne plendis pri la konkurenco ĉe la registaro, sed kontentiĝis pri tiuj rilatoj.

Tiaj plendoj en ĉiu kazo havas pli da malavantaĝoj ol avantaĝoj. La plendantoj devas sciigi siajn nomojn. La sekretario ekscias tiujn nomojn, kaj li havas la potencon tiom ĉikani kaj skuadi la portantojn de tiuj nomoj, ke ili pentas dum jaroj, ke ili unufoje plendis pri io.

Tamen ekzistas sufiĉe da bravuloj, kiuj plendas. Sed ekzistas pli el tiuj, kiuj neniel defendas sin kontraŭ la maljustecoj kaj arbitroj de la sekretario.

Tial inter la sekretario kaj la ladinoj en la loko, la meksikanoj, ekzistas ĉiama akra malamikeco. Tiu malamikeco ne estas publika. Vidalvide la vizaĝoj montras ŝajnan konkordon. Sed en la fono estas nenio alia krom malamo.

III

Don Rafael Sariol, la sekretario de la loko ne estis hejme. Lia edzino akceptis la alvenantojn. Ŝi estis precipe helpema kaj amikema al la edzino de don Gabriel; ĉar ŝi sciis el propra sperto, kion signifas tia tiom longa vojaĝo kun mulo kaj sur nedireble aĉa vojo por ino. Kvankam la meksikaj inoj vivantaj en foraj ranĉoj kaj haciendoj, estas pli fortikaj kaj pli eltenemaj dum longaj vojaĝoj ol kruda rezista maljuna teŭtona rabkavaliro. Sed eĉ, se ili kapablas el glaso verŝi gorĝen per unu fojo kvaronlitron da akra tekilo, sen eĉ tiki per brovhareto dum tio, tiuj longaj vojaĝoj tamen estas efektivaj torturadoj pro la eterne stumblantaj, saltantaj kaj falemaj muloj kaj ĉevaloj. Estas jam torturoj por viro, sed eĉ multe pli por ino. Kaj tiom pli por ino, kiu jam plurfoje naskis infanon en foraj ranĉoj, kie la ununura kuracista helpo, kiun ŝi povas ricevi, estas tiu de maljuna indiĝenino.

La vojoj estas tiaj, ke eĉ sperta maljuna mulo, eĉ se ĝi volus, ne povus paŝi laŭ sia ĉiam trankvila irmaniero.

Jen kuŝas gigantaj arboj transverse de la vojo, derompitaj en la lasta aŭ antaŭlasta uragano, dikaj metron aŭ eĉ metron kaj duonon. La mulo saltas, ĉar ĝi devas salti. Krome la rajdobesto sinkas en profundajn ellavitajn truojn kaj fosaĵojn aŭ ĝi firmkroĉiĝas piede inter surteraj arboradikoj. Tiam venas profunda kruta deklivo kaj la besto malsupreniĝas je ĝi tiel, ke la postaj kruroj troviĝas preskaŭ vertikale super la kapo. Tiam ĝi devas transsalti larĝan fosaĵon. La postaj kruroj pendiĝas post la salto rande de la abismo. La rajdistino ne scias dum kelkaj hastaj sekundoj, ĉu la besto kapablos posttiri la postajn krurojn aŭ ĉu ĝi glitas malsupren kun la ino sur la dorso en la fosaĵon, kiu, pli precize dirate, estas dudek metrojn profunda abismo, kun la rezulto, ke la ino glitas sub la beston, se ambaŭ, ino kaj mulo post la falo alvenas sube sur la grundo de la abismo. Tiel tio okazas dum la tuta vojo, sed kun eĉ pli vigligaj ĉeokazaj danĝeraj malhelpaĵoj. Kaj tiel tio funkcias plu dum la vojaĝo ses, sep, dekdu tagojn. Ĉiutage de la sesa matene ĝis la kvara aŭ kvina posttagmeze. Ĉio ĉi estus ankoraŭ sufiĉe eltenebla, se la ino rajtus sidi sur la mulo aŭ la ĉevalo, kiel ĝi estas plej komforte al ŝi je tia tiom longa kaj streĉa vojaĝo. Sed la moroj ne permesas al ŝi ĝui komforton, kiu eksplicite ne estas permesita en la mora kodekso de la meksika ino. Ŝi ne rajtas rajdi en viroselo, eĉ multe malpli laŭ la maniero de viro. Ŝi sidas en la selo, eĉ sur tiuj torturplenaj longaj vojaĝoj tra vepro, ĝangalo kaj marĉoj, same tiel kiel la hispanaj nobelinoj rajdis dum ĉaso, kiam imperiestro Karlo V. ricevis la unuan mesaĝon, ke li ricevis kun la konkero de Meksiko novan provincon. Ja kiel ŝi povus sidi alie en la selo! Kiel ŝi rajtu tion! Kion la mondo pensu kaj diru pri ŝi, se ŝi estus renkontata sur la vojo de la inoj de honorindaj ranĉistoj sidanta sur la mulo maldece kaj malĉastege kiel protestanta gringino, kiu kredas nek al sanktuloj nek al la Senpeka Koncipiĝo de Maria! Nu, kaj kion la sinjoro cura diru, se li aŭdus tion aŭ eĉ vidus ŝin tia! Neniu moro ekzistas, kiu ne alportas malkomforton.

Kaj ĉar la edzino de don Gabriel dece kaj ĉaste rajdis, la edzino de don Rafael sciis kiel ŝi devas akcepti sian gastinon por mildigi la durecon de tia vojaĝo.

Kiam ili pli poste ĉiuj sidis ĉe la manĝo, rakontis la edzino de don Rafael pri la deruliĝo de la negoco, kiun la edzo ĵus tiam estis plenuminta, kaj kiu estis la kaŭzo de lia vojaĝo.

Ĉar neniu alia ĉe la manĝo ĉeestis, ŝi ja tute libere rajtis paroli, kiel ŝi emfazis tion dum la enkonduko de sia rakonto; ĉar don Gabriel ja same estis sekretario. Kaj tiel la rakonto restis interne de la kliko.


Rimarko:

cura = pastro.

IV

Sur la publika placo proksime de la preĝejo, kie malvasta vojo kondukis malsupren en la indiĝenan lokon, ekentreprenis armilforĝisto sian metiejon. Li estis mestizo.

La metia armilforĝejo estis kabaneto malfermita al ĉiuj flankoj, kun ses fostoj, kiujn oni pelis per batoj en la teron, kaj sur tiuj estis palmtegmento.

Tie troviĝis malgranda movebla forĝfajreja instalaĵo. Krome tie estis ankoraŭ amboseto, kiu eble estis sufiĉe granda por servi al horloĝofaristo. Kaj al arboŝtumpo, kiu putris en la tero, estis fiksita vajceto. Jen la armila forĝejo.

Ĉu la viro, al kiu apartenis tiu kanonfabriko, efektive estis armilforĝisto, oni ne povis konstati. Li same verŝajne povus esti tanisto aŭ peltisto. Sed neniu demandis lin pri la atesto pri sukcese finita metia lernotempo.

Kie ne troviĝas konkuranto, kaj kie oni ne scias tion pli bone, tie korvo akcepteblas tiel bone kiel pavo aŭ kiel najtingalo. Kaj ĉar la plej proksima sekva armilforĝisto loĝis kvardek mejlojn malproksime kaj simile estis nur armilforĝisto, ĉar la ŝnurfarejo ne indis la penon, tial la armilforĝisto tie havis sufiĉe da laboro. Ĉiuj indiĝenoj, kies buŝe ŝarĝendaj pafiloj havis defekton kaj pafis malantaŭen, devis iri al tiu viro. Li surmetis novajn pafkapojn, enmetis novajn ĉanojn, instalis novajn risortojn en la kulaso, marteladis la ĉanojn tiom longe, ĝis ili ree uzeblis kaj li elboris plenŝtopitajn kaj rustiĝintajn fusiltubojn. La viro ne devis laboradi ĝis renversiĝo. Li prenis al si sufiĉe da tempo. Laboron, kiun li facile povus fari dum kvin minutoj, li lerte plilongigis ĝis tagduono.

Indiĝena kliento sidis pacience apud li kaj atendis same pacience, se la forĝisto interrompis sian laboron por manĝi ie kaj du horojn restadis ĉe sia manĝo. Ju pli da tempo li uzis por la laboro, des pli komplika ĝi ŝajnis al la kliento, kaj des pli volonte pretis pagi la indiĝena kliento al la armilforĝisto peson por la laboro, se ĝi senprobleme estus farebla nur por dankvorto aŭ por dek centavoj.

Tie, ĉe la armilforĝisto ĉiam kaŭris dum la tuta longa tago dekoj de indiĝenoj por observi la viron ĉe ties interesa laboro. Pafilo, eĉ se ĝi estas nur pafilo buŝe ŝarĝebla, estas grandioza aĵo en la vivo de tiuj indiĝenoj. Kaj viro, kiu komprenas kuraci la malsanojn de ŝrotfusilo, estas grava kaj eminenta viro, kies laboro meritas admiron.

Okazis ĉe tiu armilforĝisto, ke du komercistoj, kiuj vojaĝis kaj samtempe tranoktis en la loko, ekkverelis. La kaŭzo de la kverelo estis opiniodiferenco pri la kalibro por ĉasfusiloj, kiu plej bone taŭĝas por ĉasi jaguarojn kaj pumojn. Tri kalibroj konsidereblis: la kalibroj dek du, dek ses kaj dudek. Se neniu havas la intencon provoki seriozan kverelon, kaj se ne postrestis malamikeco el pli fruaj kunpuŝiĝoj, kiuj okazis sur forirplacoj, tiukaze oni kutime rapide interkonsentiĝas ĉe tia opinidiferenco pri tio, ke oni povas ĉasi pumon kun ĉiu kalibro, se oni bone trafos ĝin; ĉar tiukaze, se oni ne trafos ĝin, tio eĉ ne joton ŝanĝos je la rezulto, ĉu oni pafis laŭdire granaton dek-du-colan al la pumo, ĉu ne.

Unu el la komercistoj, don Ismael estis arabo, la alia, don Martin, estis meksikano. Ambaŭ ĉiam kverelis, kie ajn ili renkontiĝis. Ĉiu el ili riproĉis la alian, ke li fuŝadas la negocon de la alia, kaj, ke li kondukas la alian en la malsatmorton, ĉar li ĉiam ofertas pli malaltajn prezojn ol oni mem. Kaj ili riproĉis sin reciproke, ke tiukaze, se unu el ili havas ĉe sia stando inon, kiu volas aĉeti silkajn ŝtrumpojn kaj tenas la monon jam en mano, la alia tuj krias: „Sinjorino, jen tiuj aŭtentike francaj ŝtrumpoj, hieraŭ importitaj, mi vendos ilin al vi du realojn malpli koste.“

Tio estis fia. Sed ĉiu el ili faris tion por kolerigi la alian.

Ĉi tie ambaŭ foje ree renkontiĝis. Don Martin venis de Montekristo malsupren, kaj don Ismael venis de Tukstla por vojaĝi al Tumbala.

La demando pri la ĝusta kalibro por tigro estis nur la enkonduko. Sekvis tre baldaŭ la kulpigo de don Ismael, ke la meksikanoj estas tiom stultaj, ke ili tute ne scias, kio estas la diferenco inter mitralo kaj repuŝada kanono. Ambaŭ ne sciis, kio estas repuŝada kanono. Don Ismael ie legis la nocion. Sed don Martin estis ofendita. Li respondis, ke la araboj estas tiom sovaĝaj paganoj, ke ili ne hontas dormi kun porkoj, kameloj, azenoj, infanoj kaj dek inoj en la sama sterko.

Tial respondis don Ismael, ke don Martin ja nur tial vivas plu, ĉar lia patrino, kiam ŝi elĵetis monden ses hundojn kaj tial havis la intencon dronigi ĉiun el ili, pro eraro lasis vivi hundidon, kaj ĝuste tiun kun absceso, ĉar lia patro de la certa malsano, kiun li ja bone konas, je duono estis jam vorita. Kion don Martin diris poste ne ripeteblus tiel „simple kaj mildigite“. Sed ĝi estis tia romantika diro, kia ĝi povas esti, se meksikano, speciale, se li estas migranta komercisto, havas la intencon provoki sian kontraŭulon tiel, ke tiu eltiru la revolveron kaj kvazaŭ senkonscie pafu ses kuglojn.

Don Ismael ne havis sian revolveron ĉe la zono. Li lasis ĝin en la gastejo, ĉar li intencis ja nur komforte promenadi tie. Sed li havis tranĉilon en ingo ĉezone.

Per unu rapida movo li eltiris la tranĉilon. Don Martin simile tiel rapide eltiris la revolveron. Sed lia movo daŭris iomete pli longe, kaj la revolverĉano ne streĉiĝis sufiĉe rapide. Tiel okazis, ke li havis fortan pikon en flanko, antaŭ ol ekpafis la revolvero. La kuglo tondre batiĝis ie kontraŭ la tegmento de la preĝejo. Antaŭ ol li povis pafi duan fojon, don Ismael batis malsupren de don Martin la brakon kun la revolvero. Kaj ties manon, kiu tenis la revolveron, li kaptis tiel kaj tiom tordis, ke la armilo falis teren.

Don Rafael, la sekretario de la loko, staris dum tiu okazaĵo nur proksimume cent paŝojn for de ili, kie li parolis al kelkaj mulpelistoj.

Aŭdinte la pafon, li kuris kun kelkaj saltoj al la armila forĝejo, kie li alvenis ankoraŭ ĝustatempe por malhelpi la reprenon de la revolvero, sur kiun don Ismael metis piedon, fare de don Martin.

Same allogite de la pafo, alkuris la kvar policanoj de la loko.

Ili estis indiĝenoj nudapiedaj, sen ĉapeloj, kun maĉetoj ĉe flanko kaj kun surŝultre pendigitaj malnovaj buŝe ŝarĝataj ŝrotfusiloj.

Vidinte, ke la kverelantoj ne estis indiĝenoj, ili haltis en distanco de kelkaj paŝoj. La indiĝenaj policistoj de malgrandaj lokoj estas tre memgardemaj en siaj oficaj agoj kontraŭ tiuj homoj, kiuj ne apartenas al la propra raso. Se meksikanoj aŭ aliaj caballeros kverelas per pugnoj aŭ eĉ rapidpafas unu al la alia, ili enmiksiĝas nur en tiu kazo, se ili ricevas rektan ordonon de la aŭtoritato de sia loko, de la sekretario, ĉar la caballeros havas sian propran manieron plezuriĝi. Krome la kverelantaj sinjoroj povas esti ja altaj oficistoj, kiuj tuj ordonus enkarcerigi policanon, se tiu miksiĝus en aferojn, kiujn li ne komprenas. Iom alie statas pri indiĝenoj. Ties agojn komprenas la indiĝena policano, kaj se ili bonvoleme ne lasas aresti sin, li donas al ili sukan baton kun la ligna polica bastono sur la kranion.

Sed la indiĝena policano scias ankaŭ, ke caballero ne forkuras, eĉ tiukaze, se li pafmortigis sian kontraŭulon. Caballero ankaŭ ne havas kaŭzon forkuri, caballero estas kuraĝa kaj ĉiam akceptas la konsekvencojn de siaj agoj. Li bone konscias, ke li vivas en Meksiko, kaj ke oni ne faros ion kontraŭ li pro ĉeokaza murdo en malgranda loko kaj, ke li trovos en pli grandaj urboj ĉiam juĝiston, kiu suprize facile konvinkeblos pri tio, ke ne temas pri murdo, sed nur pri memdefendo en kazo de bezono aŭ eĉ pri ofendita honoro.

Indiĝeno ne tiel facile povas elturni sin, se li iam estas kaptita en karcera kaptilo. Tial li provas fuĝi, tiom longe, kiom eblas ankoraŭ.

Don Rafael diris kvazaŭ amikece: „Caballeros, siento mucho, mi tre bedaŭras, sed mi vidas min devigita aresti vin ambaŭ, pro ĝenado de la publika paco. Bonvolu iri kun mi transen al la cabildo. “

Don Martin sentis sin malfortiĝanta pro la tranĉilpiko en la korpo. Tial li devis rezigni pri la kverelo. Kaj ĉar don Ismael ne plu povis rigardi kontraŭanto lin, ankaŭ li trankviliĝis.

Ambaŭ lante iris kun la sekretario al la municipo, sekvata de la indiĝenaj policanoj.

Don Martin, la meksikano loĝis en la municipo, estis do hotelgasto de la sekretario.Kaj don Ismael, la arabo, tranoktis en unu el la gastejoj en la portiko.

„Envenu, caballeros“, diris don Rafael, kiam li antaŭiris la du arestitojn en la grandan sala. La sala estis oficeja ĉambrego, loĝejo, manĝohalo kaj dormejo por la gastoj, ĉio ĉi samtempe. La ejo estis sufiĉe granda por tio, ke dudek gastoj tie samtempe povus tranokti, iafoje eĉ tridek personoj.

La viroj sidiĝis. Don Rafael alportis plenan botelon kun komiteko. Antaŭ ol la procesaj debatoj komenciĝis, oni cirkle transdonadis la botelon dufoje.

La kvar policanoj kaŭris antaŭ la enirejo de la malfermita pordo por havigi la necesan dekoracion al la procesa kunsido, kvankam tute ne libervole siaflanke.

Dum la du rondoj kaj la sekva aldono de plia rondo de la oportune sidantaj buŝgargaristoj, parolis la tri caballeros pri la vetero kaj malbonaj negocoj, pri ĉevalprezoj kaj pri traveturintaj konatoj.Tiam diris don Martin: „Oiga, aŭskultu foje, sinjoro sekretario, ĉu via sinjorino Esposa eble havas iom da pansaĵo ĉemane? Mi supozas, ke mi devos iom ŝtopi la pikvundon.“

„Do, vi havas pikvundon, don Martin, ĉu?“ diris la sekretario. „Lasu min foje ekzameni ĝin.“

Don Martin malfermis la pantalonzonon, ŝirante elprenis ĉemizan parton, kiu estis malseka de la sango, kaj montris la vundon.

Eŭropano, kiu havus tiun pikvundon, apenaŭ mem rigardus ĝin kun mieno de fakulo, sen pensi pri morto, testamento, hospitalo kaj operacio, kaj tiam falus en profundan senkonsciecon.

Sed meksikano pro tia bagatelo ne senkonsciiĝas, des multe malpli li pensas pri morto. Li rigardas la vundon kun granda faka scio, komparas ĝin kun multaj aliaj pik- kaj pafvundoj, kiujn li jam transvivis kaj kiujn li vidis ĉe aliaj, boradas perfingre en la vundo, lasas prijuĝi ĝin de siaj tablokunuloj kaj permesas al ili, por ke ili eble eĉ ne eraru pri la juĝo, ke ankaŭ ili boradu perfingre en la vundo por konstati ties profundon kaj vaston.

Tio tiel okazis ankaŭ en tiu ĉi kazo. Kaj ĉiu el la tri sinjoroj donis sian ekspertizon pri tio, kiom da tempo necesos ĝis la vundo estos kuracita. Pri kuracisto aŭ hospitalo pensis neniu. Tio ankaŭ estus sen utilo, ĉar la plej proksima kuracisto loĝis tiom malproksime, ke la vundo certe estus kuracita antaŭ ol la vundito alvenus ĉe La edzino de la sekretario alportis kotonan lanon kaj bandaĝon. Oni ellavis la vundon, poste enverŝis brandon kaj fine ŝtopis la kotonlanon sur ĝin kaj surmetis la bandaĝon.

Kiam tio estis finita kontentige al ĉiuj, diris don Rafael: „Nun ni devas ekzameni la aferon ĉi tie. Mi havas la devon konduki vin ambaŭ al la distrikta ĉefurbo, por ke la juĝistoj decidu.“

„Kion la juĝistoj en tiu kazo decidu?“ diris don Martin. „Ke mi havas pikvundon de tiu filo de putino, tion neniu juĝisto devas decidi, tion mi scias. Mi havas tion nigre surblanke aŭ pro mi ruĝe surbrune. Kaj ke mi ne devas permesi impertinente diri al mi de tiu abscesotubera turko, ke mia patrino estas dek-centavo-putino, por tio mi ne bezonas juĝiston kaj neniun distriktan ĉefurbon. La pikvundo nun ja jam foje estas en mi, kaj tiun neniu juĝisto povas sorĉforigi.“

„Sed kial tiu seksperfortisto ne diras ankaŭ, kion li, tiu stinkanta kojotosako, diris al mi?“ demandis nun don Ismael. „Mi ne bezonas juĝiston en la distrikta ĉefurbo kaj lian idiotecan bonan konsilon, ke mi ne movu min, se tiu rabmurdisto kaj seksperfortisto eksvingas la revolveron por bori en miajn intestojn ses 45-kalibrajn kuglojn. Kiun utilon havu juĝisto, se mi jam glutis la ses kuglojn kaj ne povas digesti ilin?“

Don Rafael ne miksiĝis en la privatajn aferojn de la du komercistoj. Sed kiam li ekhavis la opinion, ke ambaŭ sufiĉe malŝarĝis sian animon kaj ne plu posedas rezervojn en sia riĉa vortostoko, li diris: „Mi vidas, caballeros, ke vi ne volas uzi juĝiston en la distrikta ĉefurbo. Tiel ni povos reordigi tion ja inter ni. Justicia, la justeco devas esti en la lando. Tion vi konsentos al mi, sinjoroj miaj. Don Ismael, ĉar vi ĉi tie en tiu paca loko tranĉilpikis viron, mi devas puni vin pro grava korpovundigo per cent kaj kvindek pesoj. Kaj pro la ĝenado de la publika paco per kvindek pesoj. Tio sumiĝas al ducent pesoj, kiujn vi devos pagi ĉi tie, aŭ mi devos reteni vin en aresto, ĝis la multa estos pagita.“

Don Ismael volis diri ion kontraŭ tio, sed don Rafael diris: „Unu momenton, mi troviĝas en ofica ago.“

Li turnis sin nun al don Martin: „Vin, sinjoro, mi devas puni per kvindek pesoj, ĉar vi eltiris la revolveron en paca loko sen videbla kaŭzo por pafmortigi alian viron. Kaj ĉar vi, tiel kiel don Ismael, ĝenis la publikan pacon mi devas puni vin per kvindek pesoj. Tio sumiĝas al cent pesoj, kiujn vi devos pagi ĉi tie, aŭ mi devos reteni vin en aresto ĝis la la punpago estos pagita.“

Ĉiuj tri sinjoroj, kaj la sekretario kaj ambaŭ komercistoj sciis, ke tio ne estis la lastaj vortoj en la afero. Nun venis la tempo por apelacioj, kiujn ambaŭ tuj metis. La apelacia juĝisto estis la sama, kiu diris la verdikton. Pro tio la proceduro fariĝis pli simpla kaj la ŝtato ŝparis multajn elspezojn.

La sekretario havis la rajton aresti ambaŭ komercistojn kaj en kazo de bezono perforte treni ilin al la distrikta ĉefurbo. Sed en urĝaj kazoj li ankaŭ rajtis plenumi la aferojn en la loko mem. Ke la afero urĝis, estis nekontestebla. Ambaŭ komercistoj faris negocvojaĝojn. Estus damaĝinta iliajn negocojn, se ili devus iri al la distrikta ĉefurbo por tie atendi tri, eble eĉ ses semajnojn, ĝis komenciĝus la proceso. Kiel ajn ili rigardis la aferon, estis en ĉiu kazo pli malmultekoste kaj pli oportune travadi ĉiujn instancojn tuj tie en la loko. Kio koncernis la punojn mem, ili estis ĉe la laŭorda juĝisto neniel pli malmultekostaj ol ĉe la sekretario. Aldoniĝus la kostoj de la proceduro, kiuj ne estis pli malkaraj.

Kompreneble la sekretario povus tute pretervidi la aferon. Rilate al siaj bonaj amikoj kaj influhavaj oficistoj li ja agus tiel. Sed li devis vivi. Kaj tia bona okazo enkasigi konsiderindan sumon je unu fojo, ne troviĝas ĉiutage.

Sed li estis ankaŭ sufiĉe da diplomato por fari el neniu malamikon. Ĉu li ĉiam estos sekretario tie, tio estis dubinda. Se en iu aĉa tago la impostkaso aŭ la poŝteja kaso aŭ la telegrafa kaso ne plu estus en ordo, tiam la moŝta vivo havus finon. Tiam povus okazi, ke li mem devos vagadi kiel komercisto aŭ kiel brutaĉetisto en la federacia ŝtato, kaj eblus eĉ, ke don Martin tiam ie estos sekretario kaj tiukaze venĝos sin je li. Krome povus okazi, ke li iam bezonos la subtenon de don Ismael.

„Mi ja nun povus lasi foriri vin tute liberaj, caballeros“, li diris, „sed tion mi ne rajtas. Mi estas ĉi tie en ofico. Ĉe la aliaj loĝantoj, kaj eĉ ĉe la indianoj, tio farus tre aĉan impreson, se mi pretervidus la kazon. Mi povus perdi ĉi tie mian tutan aŭtoritaton. Tio ne eblas. Tion vi ja akceptas. Nur kun justeco kaj senpartieco regeblas la mondo.“

Don Martin respondis: „Tio ja ĉio estas tute ĝusta, sed mi ne havas la monon. Kaj ĉi tie en la karcero mi krome ne povas restadi. Mi devos ĝustatempe alveni antaŭ la feria, ĉe la Sanktula Foiro. Alikaze mi ricevos malbonan standon.“

„Mi sidas en la sama kaĉo“, diris don Ismael, „mi ne povas perdi eĉ nur tagon, mi jam sen tio perdis duonon de semajno pro la diodamnita vojo!“

Kiam La apelacia instanco ŝmirita de kelkaj pluaj glasenhavoj da komiteko fine decidis, ke don Martin kiel puno devos pagi dudek pesojn, kaj don Ismael kvindek pesojn. Don Ismael ne povis pagi per kontanta mono, ĉar li bezonis ĝin ĉe la negocoj en la vojaĝo. Li pagis anstataŭ per mono per superflua ĉevalo, kiu, kiel don Ismael certigis, validis cent kaj dudek pesojn.

Don Rafael penis rapide vendi la ĉevalon, ĉar li preferis bonan kontantan monon kompare al bona ĉevalo.

Estis tiu ĉevalo, kiun li, foririnte, intencis vendi, kaj kiu estis la kaŭzo, ke don Gabriel ne renkontis lin en ties hejmo.


Rimarkoj:

feria = foiro, jarfoiro.

mestizo = miksitulo el indiĝenaj kaj blankaj gepatroj, en Ĉiapaso ankaŭ uzata por diferencigi blankulojn de indiĝenoj.

multa = punpago.

realo = dudek kvin centavoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.