La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() REGISTRAROAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La prizorgado de la kaptito kostis nenion, nek al don Gabriel nek al la komunumo. La edzino de la kaptito devis havigi kaj alporti la manĝon al li. Kaj se li ne havus edzinon, jen devus prizorgi lin lia patrino aŭ liaj fratoj aŭ kiu ajn parenco.
Kun pacienco, kiu neniam laciĝis kaj neniam lamiĝis, sen vorto de riproĉo, venis la edzino trifoje ĉiutage kun siaj infanoj al la prizono por nutri sian edzon, por doni purajn vestojn al li, por doni al li tabakon kaj por zorgi pri ĉiuj liaj bezonoj kaj plenumi ilin.
De tempo al tempo, se don Gabriel humuris tiel, ke li ellasis lin je la ĝusta tempo, kunsidis la tuta familio antaŭ la pordo de la karcero por kune manĝi. Tiu, kiu el la amikoj de la kaptito havis tempon kaj emon, iris al li, kaŭriĝis antaŭ la prizono kaj interparolis kun li.
Ne regule, sed dum la plimulto de la noktoj, la edzino dormis kun siaj beboj sur petato proksime antaŭ la pordo de la karcero por esti proksima al sia edzo.
Dum lia kaptiteco la edzino faris ĉiujn laborojn necesajn sur la kampoj kaj ĉe la bestoj, kaj se ne sufiĉis ŝia forto aŭ tempo, alvenis ŝiaj fratoj kaj helpis al ŝi.
Ne okazas malofte en eta loko, ke tia formo de aresto daŭras monatojn, se la urbestro aŭ la sekretario decidis, ke la kaptito restadu kelkajn monatojn en aresto, pro puno pro iu delikto.
Narciso, la kaciko de la indiĝenoj, intertempe jam kelkfoje estis en la municipo por priparoli oficajn aferojn kun don Gabriel. Sed ĉe tio la kaptito neniam estis menciita.
Sed tiam li venis iutage, sidiĝis sur la benkon en la ofica ĉambro kaj diris: „Don Gabriel, kion vi faros nun kun Gregorio, kiu mortbatis Aurelion? Ĉu vi volas lin reteni dum vivotempo ĉi tie en la ĉelo?“
Don Mateo ne ĉeestis. Li ĉasis bestojn en la ĝangalo.
Don Gabriel tiris la korkŝtopilon el la inkboteleto, flaris je la inko, denove fermis ĝin kaj diris:„Tion vi scias bone, Narciso, vi estas ĉi tie la presidente kaj scias la leĝojn kaj instrukciojn.“
„Kompreneble mi scias ilin“, respondis Narciso.
„Tiukaze vi ankaŭ scias“, daŭrigis don Gabriel, „ke murdo estas tre malica kaj terura afero. Gregorio certe estos mortkondamnita kaj ekzekutita per fusiloj.“
„Jes, tion mi scias“, respondis Narciso.
„Se li povus pagi cent pesojn aŭ almenaŭ kvindek pesojn da multa“, diris don Gabriel, „tiukaze mi povus liberigi lin.“
„Tiom da mono Gregorio ne havas“, diris Narciso, „kaj tiom da mono li ne havos en sia tuta plua vivo.“
„Mi atendis ĝis nun, Narciso, pro Gregorio, kaj mi ankoraŭ ne telefonis al la registaro. Sed mi nun ne povas atendi plu, ni devos fari ion. Murdo estas tre granda kaj grava afero. Se mi telefonos, venos la soldatoj ĉi tien kaj pafmortigos lin ĉi tie.“
„Jes“, diris la jefe, „tion ili certe faros.“
„Sed mi tamen ne povas lasi foriri lin“, daŭrigis don Gabriel, „tion mi ne rajtas fari, kaj kelkaj pugnoherooj ĉi tie, kiuj ĉiam ebrias, eble pensos, ke tio funkcios ĉiam tiel facile kaj, ke io tia ne havos malicajn sekvojn, kaj tiukaze ni havos ĉi tie eble en ĉiu semajno murdon.“
„Tio povus esti“, koncedis la kaziko.
Pro tiu tien-kaj-ĉi tien-parolado don Gabriel ekhavis ideon, kiu ne venis en lian kapon ĝis tiam.
Tiom longe, kiom li jam laboris en tiu loko, li ne havis la okazon foje vojaĝi al Jovel por rigardi, kio okazas en la mondo kaj ĉu eble jam malfermiĝis fendeto, tra kiu li povus rampi al pli bona manĝokripo.
Pro Gregorio nun ofertiĝis okazo vojaĝi al Jovel kaj esti eĉ pagata pro tio per tagsalajroj. Necesis nur, ke li konduku Gregorion kiel punkaptiton al la magistrato, ofica ago, kiu estis krompagenda. Estos pli malkare por la magistrato, se li kondukos la viron mem al la urbo kaj se ne necesos sendi soldatojn por plenumi la ekzekutverdikton aŭ konduki lin al la urbo por tie verdikti lin.
Tiel rapide, kiel tiu bona ideo estis veninta al li, li rapide provis plenumi ĝin.
„Ni ĉi tie tute ne havas la rajton juĝi pri tia grava kazo“, li diris, „nek vi kiel presidente nek mi kiel sekretario. Tio estas afero de la tribunalo. Mi devos konduki lin al Jovel kaj tie transdoni al la aŭtoritatoj. Mi volas diri al vi, Narciso, tio estas multe pli bona por li. La juĝistoj en Jovel eble ne estos tiom severaj al li. Ili verdiktos lin je proksimume tri ĝis kvin jaroj da prizono aŭ je laborista punkolono. Kaj se la tempo estos pasinta, tiam oni liberigos lin kaj li povos reveni ĉi tien al sia parencaro. Sed, se male al tio la soldatoj venos ĉi tien, li povos esperi malmulte. Aŭ ili tuj ĉi tie ekzekutos lin per fusiloj aŭ ili faros tion sur la vojo kaj diros, ke li volis forkuri, kvankam tio ne pravas. Ili simple uzas la leĝon pri fuĝo, la Ley de Fuga.“
Kaj la jefe diris: „Mi pensas, don Gabriel, ke vi pravas. Tio estas la plej bona por li kaj ĝi donos bonan ekzemplon por la pugnoherooj ĉi tie.“
„Tiukaze mi ekiros morgaŭ, Narciso“, diris don Gabriel. Don Mateo anstataŭos min ĉi tie kiel sekretario. Vi ja konsentas tion, ĉu?“
„Jes, mi tute konsentas“, respondis Narciso. „Mi iros al lia familio kaj diros al ili, ke Gregorio morgaŭ estos kondukata al la urbo, al la tribunalo.“
Ĉar estis ilia propra tribestro, kiu klarigis al la loko kaj al la familio de Gregorio, ke ĝi estos certe la plej bona por Gregorio, se oni kondukos lin al la urbo, por ke oni verdiktu lin tie, ĉiu konsentis. Ili ĉiuj sciis tute bone, ke ne eblas fari ion alian, se la registaro havas sekretarion en la loko. Tial, ĉar tie estis la sekretario, kiu prezentis la registaron, ili ne rajtis ordigi la kazon inter si.
La edzino de la kaptito informis sian edzon pri tio, ke li estos forkondukata je la sekva tago. Ankaŭ Narciso ankoraŭ venis al li por diri, ke li trankvile iru kun don Gabriel al Jovel, ĉar tio estos pli bona por li.
Gregorio akceptis tion ŝajne same tiel indiferente kiel li akceptus, se oni dirus al li, ke lia prizontempo finiĝis kaj ke li iru laŭplaĉe sian vojon.
Lia edzino alportis la vespermanĝon kaj ŝi sidis ĝis noktomezo kun la infanoj antaŭ la karcero, de tempo al tempo dormanta, foje vekiĝinta kaj parolanta kelkajn vortojn al sia edzo kaj nutranta la bivakfajron.
Ĉirkaŭ noktomezo ŝi iris al sia kabano por kuiri lian matenmanĝon kaj por prepari lian vojaĝprovianton, kun la helpo de kelkaj najbarinoj. Ĉar estis marŝo ĉirkaŭ kvartaga, kiun li devis entrepreni.
Je la sesa sekvamatene don Gabriel kaj lia edzino estis vojaĝpretaj. Li sidis sur ĉevalo, dum lia edzino rajdis maljunan mulon, sed sekure irantan; dua mulo portis la pakaĵojn por la vojaĝo.
Gregorio helpis pretigi la bestojn por la marŝo. Antaŭ sunleviĝo li estis ellasita el la karcero por kunlabori. Dum la vojaĝo estos lia tasko servi kiel servisto.
Li iris en sian kabanon kaj alportis sian pakaĵon kun la nutraĵoj por la marŝo, sian petaton kaj sian truigitan lankovrilon. Li iris sen kontrolado kaj forestis dum horo.
Se li havus la intencon fuĝi tio estus facila afero, tiel, kiel li eĉ pli facile povus fuĝi poste survoje.
Sed kiam li jam havigis siajn aĵojn, li revenis al la municipo. Estis lia sorto, ke li devis mortbati Aŭrelion. Tiel, kiel li apenaŭ povis fari ion kontraŭ tio, tiel li apenaŭ povis reteni la pluan deruliĝon de sia sorto, kiu sendis lin por la verdikto en la urbon. Kian utilon havus forkuri, se la sorto tenis preta alian sorton por li? Li povis fuĝi de don Gabriel kaj de siaj juĝistoj kaj de la soldatoj, sed neniam li povus fuĝi de sia sorto.
Kaj eĉ, se li ne estus fatalisto kaj senrezista subjekto de la destino, kien li forkuru? Ĉu en alian lokon, kie oni ne parolas lian lingvon? Tie li estus fremdulo, ne akceptata en la komunumo kaj se li tamen setlus tie, neniu akceptus lin kiel amikon. La misfido kun ĉiu tago fariĝus pli granda al li. Li kulpus, ke beboj mortas, ke la maizo ne kreskas, ke la ŝafoj ne naskas idojn kaj, ke la rivereto de la loko ŝangas sian iradon.
Poste iutage oni bruligus lian kabanon kaj disstamfus lian maizkampon. Kaj se li tamen restadus tie plu, li kaj lia familio iutage estus murditaj.
Li povus konduki sian edzinon kaj siajn infanojn en la ĝangalon por setli tie. Sed lia komunuma sento estis tiel profunda, ke longe li ne povus vivi en la ĝangalo. Li malfortiĝus kaj malsaniĝus sen sia parencaro. Li devus reiri al sia popolo. Pli frue aŭ pli malfrue. Kaj se lia parencaro mortkondamnus lin kaj lin ekzekutus, li estus kontenta anime, kaj li estus en ekvilibro kun la harmonio de sia vivmedio, li estus profunde dankema enkore, ke li rajtas morti interne de sia popolo. En la ĝangalo li povus vivi kiel besto, sed nur en la komuneco kun sia parencaro li estis estaĵo, kiu konscias pri sia homeco.
Li povus fuĝi en malproksiman urbon, kie neniu konas lin, kie neniu okupiĝas pri li. Sed jam sur la vojo li trovus multajn homojn, kiuj konas lin. Oni demandus lin: “Kien, amiko mia? Kaj kial?“ Li kapablas mensogi pri kutimaj aferoj de sia malvasta vivo. Sed lerte mensogi pri komplikaj aferoj kaj en vivmedio nekutima kaj al fremdaj homoj, kiuj suspekteme rigardas lin, tion li ne povas. Li embarasiĝus kaj vekus eĉ pli grandan suspektemon kaj en la sekva loko la instancoj arestus lin.
Aŭ li lerte ŝtelirus sur vepropadoj al la urbo, evitus ĉiun ne-indiĝenon en vasta cirklo, tranoktus nur en la vepro, malproksime de la padoj.
Li atingus la urbon. Sed li ne parolis eĉ unu vorton el la hispana. En la urbo ne estus laboro, kiun li povus fari. Ĉio estus fremda al li, la lingvo, kutimoj, la vivmanieroj, la homoj. Almozpeti li ne povus. Li ne scius kiel vivteni sin en urbo almenaŭ mizere, eĉ se oni ne havas laboron. En la urbo ne kreskas plantoj kaj fruktoj, kiujn li povus preni kaj satiĝi kiel en la ĝangalo aŭ en la vepro. Li povus trovi laboron kiel helpanto ĉe la ĉaristoj aŭ ĉe la mulpelistoj. Sed li ne scius kiel proksimiĝi al ili. Kaj eĉ tiuj homoj, se ili ne komprenus vorton de lia lingvo, estus suspektemaj kaj rifuzemaj.
Sed tamen li povus bonŝance ricevi laboron, la plej streĉan, la plej duran, la plej kotan, la plej mizerigan, kie li devus esti je dispono dum dudek kvar horoj en tago kaj ricevus nur malabundan manĝon kiel salajron. Laboristo, kiu ne postulas salajron ankaŭ en Meksiko estas bonvenigata homo. Li estas ŝatata kaj validas kiel ĝentileco, se li postulas por sia laboro nenion pli ol favoran kapjesadon de sia mastro.
Sed eĉ tia rifuĝo ne savus lin. La sopiro al lia edzino kaj al liaj infanoj fariĝus iutage tiom forta, ke li devus reiri al ili sen konsidero pri tio, kio okazas al li.
Li ne eltenus vivi disigite de ili.
Sekve, egale kion ajn li farus, li kaptiĝus en la maŝo kaj ne povus fuĝi. En multaj rilatoj li ne tre diferencas de la eŭropa proleto, kies sindonemo al sia familio, al sia elektita loĝloko kaj al sia amikara rondo estas la fonto de multaj el ties ekonomiaj mizeroj kaj de ties ekonomia dependeco.
Gregorio prenis sian pakaĵon kaj ekmarŝis antaŭen.
Lia edzino kun la infanoj jam antaŭe iris sur la vojo longan distancon, por tie, kie la pado kondukas en la ĝangalon, adiaŭi lin.
Kaj tie kaŭris la edzino kun sia bebo je la mamo, atendante sian edzon. La ceteraj infanoj iris en ŝia proksimeco.
La edzino, kaŭriĝante laŭ indiĝena maniero sur la tero, silente ploradis por si mem, ĉe tio balanciĝante kun sia supra korpoparto laŭ ritmo, kiu certe harmoniis kun la doloriga movado en ŝia animo. Ŝi premadis sian bebon al si, karesadis ĝin, kaj ĉiufoje denove iom liberigis ĝin laŭ la sama ritmo. Estis kvazaŭ la tuta doloro havis rilaton nur al la etulo. Je la infano ŝi montris sian korpan sentadon, kiun ŝi ne volis montri vidalvide kun sia edzo, eble eĉ ne povis montri.
La rilato de indiĝeno al sia edzino kaj tiu de indiĝenino al sia edzo estas tiel intima, kiel ajn povas esti amrilato iam.
Sed laŭaspekte ĝi estas kruda. Efektive tiom kruda, ke oni kiel eŭropano estas ŝokita pri tiu kruda sinteno, ĉar oni sentas ĝuste pro tiu kruda sinteno nur des pli la intimecon de la sentoj de tiuj homoj. Neeldireblaj sentoj enkoraj ĉe ĉiuj homoj estas similaj kaj de ĉiuj homoj simile perceptataj. La intimeco de iliaj sentoj estas tiom profunda, tiom aŭtentika – ĉar tiom primitiva – tiom vehementa kaj tiom vera, ke mankas al tiuj homoj ĉia kapablo hipokriti tiajn sentojn, kaj por eviti ankaŭ la plej etan signon de la ŝajno, ke spureto de hipokriteco povus ŝteliĝi en la montratan aspekton de iliaj sentoj, ili montras eksteren tiun krudan sintenon. Tiu kruda sinteno ne estas masko, kiun ili tenas antaŭ si por kaŝi malantaŭ ĝi siajn verajn sentojn, sed ĝi estas natura protekto kontraŭ impetega kaj ruiniga eksplodo de sentoj. Ne reteni siajn sentojn kun krudeco povus konduki facile al tio, ke iliaj sentoj estas fordone elmetataj al la tuta mondo, tiel, ke ili ridindigas sin antaŭ ĉiuj najbaroj kun la malĝojiga rezulto, ke iliaj plej profundaj sentoj estas malkarigitaj kaj, ke restanta doloriga honto de iliaj sentoj rabas la nuancon de ĉasteco, kiu neniam estingiĝas ĉe ili, kiom ajn aĝaj ili fariĝas.
Jen Gregorio sur la vojo proksimiĝis, kun balanciĝanta paŝado, sufiĉe kliniĝinte sub la ŝarĝo de sia pakaĵo.
Ĉar li ne rigardis supren, sed pro la fortika portobendo, kiu premiĝis al lia frunto, rondrigardis ĝuste nur kelkajn paŝojn sen povi rigardi vaste maldekstren aŭ dekstren, li ne rimarkis sian edzinon.
Kiam li estis jam nur tri paŝojn for de ŝi kaj rektiĝis por pli bone distribui la ŝarĝon, li ekrigardis sian edzinon sidantan sur la pado.
„Huj!“ li vokis rapide.
Li miris, ke li vidas ŝin tie.
Li haltis, sed nur parte turnis sin al ŝi, kvazaŭ li volus alludi, ke li ne havas la intencon halti au eĉ restadi.
La edzino tenis alte sian bebon, kvazaŭ ŝi volus ĝin transdoni al li, por ke li ankoraŭfoje vidu ĝin.
Ŝia mamo estis nuda. Ŝi rimarkis tion kaj palpante provis butonumi la jaketon, sed ne fermis ĝin, ĉar ŝi faris tion tro haste pro sia emociiĝo.
Ŝi nun surgenue iom rektiĝis, ankoraŭ nun tenante sian bebon al sia edzo. Tiam ŝi komencis krii kiel besto. Ŝia nelavita vizaĝo, ŝvelinta pro la larmado en la nokto, tordiĝis al nerekoneblaĵo, kiu havis plu nur la formon de vaste malfermata blue ruĝa buŝo kun fortaj dentoj. Ŝiaj nigraj okuloj estis du mincaj linioj, el kiuj premiĝis grandaj ploroj. Ŝia forta nigra hararo estis taŭzita kaj permane trafosita kaj vile dishirtiĝis en ĉiuj direktoj kiel la sveltaj branĉetoj de konfuze aspektanta nereordigebla arbedo en la ĝangalo. Ŝia malgranda nelonga nazo estis larĝa kaj la naztruoj jam per si mem sanige vastaj, aperis kiel kavernaj irejoj al la misteroj de nekonata mondo, kiu komenciĝis post la brune ruĝa veterbatita haŭto de ŝia vizaĝo.
Kun longe daŭrigataj torentoj de krioj ŝi eligadis la veon de indiĝena ino en la senkompatan medion, en kiun la homo estas metata, kaj je sia eterna mizeriga malavantaĝo provizita kun korpaj kaj animaj sentoj, pli priplendinda ol obtuzigita besto, kiu estas enviinda pro tio, ke ĝi ne havas sentojn rilate al la estonteco.
Estis ŝia funebra krio pri morta infano, pri ŝia morta patrino, pri ŝia morta edzo. Neniu devis diri tion al ŝi, ŝi jam sciis tion, ke ŝia edzo estas forprenata de ŝi por reveni neniam. Tiel, kiel ŝafo, kiun kondukas la brutkomercisto el la loko, li neniam revenos. Besto, kiu kapablas paroli kaj ridi, sed kiu ne havis animon laŭ la opinio de tiuj, kiuj estis liaj juĝistoj kaj kiuj regis ĝin. Kota, plena de pedikoj, katolike baptita, sed tamen pagano, malpli edukita ol hundo, avida je brando, kun ebone duraj laborkutimigitaj manoj, kun hararo trafrotita sur la kapo de la krudaj portorimenoj pro pezaj ŝarĝoj, tiel trafrotita kaj kalva kiel la premaĵoj sur la dorso de ŝarĝmulo. Cifero en la buĉdomo de la kapriculoj, kiuj regis la landon kaj la indiĝenan rason.
La ino ne konis la rilatojn, kiuj regis ŝian sorton, tiel kiel ankaŭ ŝia edzo ne sciis ilin. Kaj tiel malmulte kiel bovino pensas pri tio forkuri je favora loko ĉe la vojo, pelata de la komercisto tra regiono por alveni fine en vendejo de buĉisto, tiom malmulte ankaŭ la ino pensis pri tio, ke ŝia edzo povus reveni. Ŝi vidis kiel oni forportas brutojn; kaj ĉar ŝi sciis el cent spertoj, ke la grandaj patroncitos, la ĉefĉjoj, kiuj regas kun la revolvero en la zono, ne faras diferencon inter bruto kaj indiĝeno, tial ŝi sciis, ke ŝi vidas ŝian edzon tie la lastan fojon.
En ŝia akre sonanta plendego ne estis kaŝita penso, kiu rilatas egoiste al ŝi mem, kio fariĝu nun el ŝi kaj el ŝiaj infanoj. Tio ne tuŝis ŝin. La infanoj tie estis naskitaj, kaj la infanoj manĝos kaj vivos. La morgaŭo estas fora, kaj kiam ĝi estos veninta, la tablo kovriĝos.
Ŝia plendego kun la plena kvazaŭ erupcia forto de vulkano estis direktata nur de la sorto de ŝia edzo. Ŝia edzo estis por ŝi dum ŝia korsufero nek litkunulo nek prizorganto de la infanoj. Tio ne gravas. Pro tio ŝi ne eligus krion, eble apenaŭ distordus la buŝon.
Sed ŝia edzo estas la patro de la infanoj, kiuj estas ŝia korsango. Al ŝiaj infanoj oni forprenas Dion. Oni detruas la altaron, ĉe kiu ili preĝas. Kaj por ŝi mem la centro de ŝia vivo estas detruita. Ŝia edzo eble estis drinkulo, eble li batis ŝin, eble li lasis labori ŝin ĝis la fino de ŝiaj fortoj; sed spite al ĉio ĉi, li estas la kernpunkto de ŝia estado. Ŝia tuta pensado, agado kaj zorgado kolektiĝis ĉirkaŭ li. Li estis ŝia religio, ŝia mastro, ŝia sola amiko kaj ŝia plej fidela kamarado. Li estis ŝia vera patrujo. Li estis la ununura patrolando, kiun ŝi konis. Kun li kaj pere de li la vivo ĉirkaŭ ŝi estis vivigata. Sen li la mondo disrompiĝos en pecojn. Ne ŝiaj ekonomiaj problemoj estis ligitaj kun li. Tiujn problemojn ŝi kapablis solvi helpe de sia parencaro, eble kun granda peno, sed kun certa sekureco. Estis ŝiaj animaj bezonoj, kiuj fariĝis senenhavaj kaj nebulaj sen li. Tiel kiel senindividuaj homoj fariĝas malplenaj anime, se oni forprenas de ili ties Dion aŭ idolon aŭ sanktulojn.
Ŝi ne plendis pro si mem, ŝi ne kompatis sin mem. Ŝia korŝiriga plendego estis la esprimo de ŝia doloro, preskaŭ de ŝia korpa doloro, ĉar li estis disŝirata parto de ŝia estado, la plej granda parto de ŝia estado kaj de ŝia karaktero, kiu estis detranĉata de ŝi.
Ŝia kriado alvenigis la ĉirkaŭe petolantajn infanojn, kiuj premis sin dense al ŝi kaj komencis plori, kiam ili vidis funebri sian patrinon.
Gregorio, kiu haltis kaj parte turniĝis al ŝi, rigardante ŝin, kvazaŭ ŝi jam ne plu apartenas al li, volis iri plu.
Sed kiam li vidis sian edzinon en tiu sovaĝa malespero, kaj eble eĉ pli pro la baraktanta nuda bebo, kiun lia edzino tenis al li kiel oferdonon, li tre proksimiĝis al ŝi, surgenuiĝis kaj tiris sian kapon el la portobendo.
„Tate, tate“, vokis la infanoj kaj pendigis sin saltante al li. Ilia plorado ĉesis tuj, kiam ili vidis, ke la patrino trankviliĝis, en tiu momento, kiam ŝi havis sian edzon je sia flanko.
Estis nur kelkaj minutoj, kiujn li povis restadi tie. Sed kun ĉiuj sensoj kaj sentoj vivantaj en tiu momento, estis por la ino tiuj hastantaj minutoj samaj al jarcentoj plenaj de travivaĵoj. Eĉ ne unu el tiuj malmultaj minutoj estis prirabata por disipi eĉ nur penson pri la estonteco. Neniu el tiuj minutoj iam revenus; kaj kio en ili ne estis sentata kaj travivata, tion ankaŭ la eterneco ne povus havigi.
Gregorio ne montris tuŝitecon sur sia vizaĝo pri tio, kio okazis en li. Li movis la lipojn kvazaŭ ili estus elsekiĝantaj.
Li prenis la bebon el la etenditaj brakoj de sia edzino, balancis ĝin, tenis la bebon iom sur siaj genuoj, tuŝis karesante per la rondaj brunaj bebaj posttaĵpartoj sian vizaĝon.
Sed li diris eĉ ne vorton. Neniun konsolon, nenion pri malkredebla espero je reveno. Estis lia sorto, ke li estas bruto. Li havis nek la potencon nek la kapablon influi tiun sorton. Kion la patroncitos, la ĉefĉjoj difinis, decidis kaj faris kun ili, tion la indiĝenoj devis akcepti. Nek ilia jesado, nek ilia neado povis ŝanĝi ion je tio. Homamo loĝas malproksime, reciproka homa kompreno troviĝas tre ekstere de la limoj de la mondo, kaj la ĉionscianta kaj justa kreinto de ĉiuj aĵoj restas plu nevidebla kaj plu neesplorebla, por ke liaj pastroj ne perdu la enspezojn el la vitejo.
La edzino plorsingultis mallaŭte por si mem kaj tute proksimiĝis al sia edzo por senti lin.
Kelkajn fojojn ŝi diris: „Gregorio, Gregorio.“Tio estis la solaj vortoj, en kiuj ŝi kapablis esprimi ĉiujn siajn aktualajn sentojn.
Li ne konsilis al ŝi, kion ŝi faru, kiam li estos for. Ŝi ankaŭ ne demandis lin. Tio estis aferoj, kiujn trakti estos sufiĉe da tempo, kiam ili urĝos ŝin.
La infanoj denove komencis petoladi.
La viro kaj la edzino sidis silente kune sen reciproke rigardi sin. Ambaŭ rigardis antaŭ si la malvastan padon, kvazaŭ ili volus kontroli la aĝon de la forviŝitaj hufospuroj de la ĉevaloj kaj muloj tie irintaj.
Estas certe, ke ambaŭ nenion pensis, ke la ĉirkaŭo por ili malaperis, kaj ke ili sentis sin estingitaj el sia konscia estado kiel en profunda dormo.
Sed subite ili estis ŝiritaj el tiu dormo, krude kaj senkompate.
„Hola, Gregorio, antaŭen, antaŭen!“ Don Gabriel proksimiĝis rajdante kun sia edzino.
Lia edzino rajdis antaŭe, la mulo sekvis kaj post ili rajdis don Gabriel.
Kiam li vidis sidi Gregorion ĉe la vojo, li sentis, ke li devas diri ion. Li sciis, ke la indiĝeno spite al sia peza pakaĵo ne nur povis paŝadi tiel rapide kiel la bestoj, sed plej ofte estos antaŭ ili sur la vojo. La indiĝeno grimpas trans krutajn deklivojn kaj rampas transverse de ravinoj, kie la bestoj ne povas iri. Li marŝas la plej mallongan vojon, dume la bestoj de tempo al tempo devas iri longajn ĉirkaŭvojojn. Kaj pro la edzino de don Gabriel, kaj pro la portomulo, paŝis la bestoj malofte pli ol rapide.
„Orita, señor“, respondis Gregorio, „ya me voy; mi jam venas.“
Li rektiĝis dum tiuj vortoj kaj redonis la bebon al sia edzino. Don Gabriel, eĉ sen halti nur dum sekundo, rajdis senzorge plu.
La edzino tuj premis la infanon sovaĝe kaj malesperiĝinte al si, kun tro hastaj kaj konfuzaj movoj de siaj brakoj kaj manoj. Ĉar ŝi ne povis brakumi kaj premi la edzon al si, ĉar tio estus rompo de la indiĝenaj moroj. Sed ĉar ŝi sentis sin urĝata korpe esprimi, kion ŝi sentas en tiu momento, por liberigi sin, ŝi kovris sian infanon per la brakumoj, kiuj en ŝia koro celis la edzon.
Ŝi restadis kauriĝante sur sia loko, ŝi firme kunpremis siajn lipojn kaj rigardis kun grandaj malsekaj okuloj supren al sia edzo, observante ĉiujn liajn movojn de la ekiro, kvazaŭ ŝi volus memorteni tiujn movojn.
Kelkajn fojojn ŝi skuis sovaĝe la kapon, kvazaŭ ŝi volus nenion, ĉar ĝi ne povas esti.
Dum ŝi rigardis sian edzon, dum li surmetis la pakaĵon, ŝi denove kaj denove kaj ekprenis maneton de la bebo, premis ĝin konvulsie per siaj fingroj kaj ŝovis ĝin en sian buŝon, facile, sed tute nekonscie pri sia ago, maĉante kaj suĉante ĝin.
Gregorio jam ordigis sian pakaĵon. Li sidiĝis, metis la portobendon trans la kapon, ĵetigis la supran parton de la korpo kun energia salta movo antaŭen kaj stariĝis dum tio.
Kun la ŝarĝo sur la dorso li turnis sin nun al sia edzino. Li movis manon al ŝi, kaj ili tuŝis nur la antaŭajn membrojn de siaj fingroj reciproke, laŭ la maniero de sia raso, sen premi la manojn.
Sed antaŭ ol ili disigis la manojn unu de la alia, la edzino firme kaptis lian manon, prenis la manon de ŝia edzo kaj kisis ĝin.
Lia vizaĝo fariĝis malserena, kvazaŭ maldika vualo kovrus ĝin. Li premfermis iom la okulojn, singultis unufoje gargare en la gorĝo kaj kaptis kun la maldekstra mano la surfruntan bendon, kvazaŭ li devus skui ĝin tiel, por ke la ŝarĝo estu portebla pli oportune.
Dum la alludo de sekundo li premis manon kontraŭ la lipojn de sia edzino. Tiam li retiris la manon emfaze.
La edzino tenis la bebon al li, kaj li metis siajn fingropintojn sur la hararon de la infano.
Ree ekkontrolante sian voĉon, la edzino vokis: Muchachos, tate foriras.“
La infanoj alvenis. Ĉiu, ankaŭ la plej malgranda, kaptis manon de la patro kaj kisis ĝin. Li tuŝis la kaphararon de ĉiu infano kiel resaluton.
La infanoj retiriĝis kirliĝante.
Li staris dum certa tempo antaŭ sia edzino. Li rigardis ŝin. Ŝi aspektis nelavita, lamente ploranta pro sia mizero. Ŝiaj muskoloj kaj tendenoj kurbiĝis kaj konvulsiĝis pro la sovaĝa rezisto kontraŭ la disŝiranta ribelo de ŝiaj sensoj, kiuj nun fine komencis venki ŝin. La bebo firmkroĉis sin al la nuda mamo. Ŝiaj okuloj forte ŝveliĝintaj kaj inundataj per grandaj kugloformaj gutoj, estis direktataj al li, la nudajn gambojn kun la krustokovritaj nudaj piedoj ŝi etendis antaŭen el la nigra truigita lankitelo, kiu estis ŝia ununura vestaĵo posedata de ŝi surtere. Li rigardis al ŝi, kaj li vidis je ŝi, kiel neniam antaŭe la tutan enkorpiĝon de sia hejmlando kaj de sia mondo. Li vidis tiun mondon je la unua fojo en sia vivo ekesti antaŭ la okuloj kaj jam disfali dum la ekesto. Li malfermis iom la buŝon, kvazaŭ li volus profunde enspiri. Sed antaŭ ol li finis tiun movadon, li firme kunpremis la lipojn.
Tiam li rapide turniĝis kaj foriris sur la vojo sen diri ion pluan, sen retrorigardi, sen halto.
Post dek paŝoj la ĝangalo jam voris lin.
Rimarko:
tate = patro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.