La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


REGISTRARO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

I

Don Gabriel postlasis sian edzinon en Jovel, kie ŝi luis domon por tie starigi la novan hejmon. Ŝi ĝojis supermezure pri tio, ke ŝia edzo forlasis sian oficon kiel sekretario kaj, ke ŝi ne devis reiri en la indiĝenan lokon, kie ŝi supozis devi frue morti pro granda soleco. En la urbo ŝi estis denove inter homoj de sia speco. Ŝi laŭdis sian edzon, ke li tiel lerte atentis pri sia ekonomia avantaĝo, kiam ofertiĝis okazo al li partopreni en honesta kaj kristana negoco, ŝi ekkonis, ke ŝia ekonomia estonteco nun fine estas certigita. Tial ŝi aĉetis multajn meblojn, vestaĵojn kaj dommastrumilojn. Oni pruntedonis ĉion volonte al ŝi, kiam la komercistoj aŭdis en kiun sekuran kaj profitigan negocon don Gabriel glitis. Pro rekomendo de don Ramon, don Gabriel tuj ricevis abundan krediton de la prezentantoj de la monterioj, kiuj havis sian ĉefkomandejon en Tabasko. Tiel volonte, kiel la agentoj donis kreditojn al laborfortaj indiĝenoj, tiel volonte la kompanioj kaj ties prezentantoj donis altajn kreditojn al la agentoj. Akceptitaj kreditoj estis pli grandaj garantioj ol skribitaj kontraktoj. Kreditojn oni devis pagi, ne nur indiĝenoj, sed ankaŭ agentoj. Ju pli alta estis la donita kredito, kiun agento havis, des pli forte li penis plenumi ĝeneralajn kaj specialajn dezirojn de la kompanioj.

Don Gabriel estis nun membro en la ĉeno, kiu etendiĝis de la profundoj de la ĝangaloj ĝis la vestoĉambroj de aktorinoj kaj ĝis la konferenca halo de konsilantaro de ministroj. La ĉeno moviĝis, kaj ĉiu ĉenero devis kunmoviĝi, ĉu ĝi volis, ĉu ne.

II

Du semajnojn don Gabriel vojaĝis. Dum tiu tempo li estis postlasinta sian fraton don Mateo kiel vicsekretarion en la loko.

Don Mateo tiujn du semajnojn rigore eluzis. Li volis montri, kiel oni devas regi. Laŭ lia opinio lia frato havis eĉ ne ideon pri tio kiel oni regu.

En la karcero estis ses viroj, kiujn don Mateo pro ties ebrieco arestis, post kiam li vendis al ili sufiĉe da brando, kiam ili jam ebriis. Li punis ĉiun viron per kvin pesoj pro ĝenado de la publika paco. Li atendis nun, ke la arestitoj aŭ iliaj parencoj alportu la monon, por ke ili povu forlasi la prizonon.

Li ne lasis sidi la homojn pigre en la karcero. Li sendis ilin en la vepron, kie ili devis haki lignon, kiun li intencis vendi, tuj kiam troviĝos okazo por tio. La manĝon por la viroj devis alporti ties edzinoj aŭ ties patrinoj.

La kvanto de la kaptitoj, kiujn li arestis dum tiuj ĉi du semajnoj, kreskis fine ĝis dek kvin personoj, sed la ceteraj povis pagi la punmonon. Tio estis kvardek kvin pesoj en la portmonujon de don Mateo. Li sciis regi.

III

Okazis ankoraŭ alia afero.

Kiam don Gabriel alvenis, li trovis sian fraton ĉirkaŭiri kun bandaĝita brako.

„He, kie vi tion kaptis?“ demandis lin don Gabriel.

„Nu, kion vi pensas, Hermanito, kie mi kaptis tion, ĉu?“ li diris. „Unu el viaj ŝafetoj volis mortbati min per maĉeto. Sed mi ankoraŭ sufiĉe rapide povis kapti la baton per mia brako. Jen vi povas vidi, kian murdistobandon vi ĉi tie bredis al vi. Se mi estus tiom longe sekretario ĉi tie kiom vi, mi estus kreinta ordon. Tiukaze io tia ne povus okazi. Tion mi diras al vi, frateto.“

„Kaj kial la ulo volis mortbati vin?“ demandis don Gabriel.

„Pro nenio. Pro tute nenio. Impertinenta kaj ribelema estas tiu pedikohava murdistobando ĉi tie. Jen la tubero en la afero.“

Don Gabriel sciis, ke la homoj ne celas mortbati iun, se ili ne havas gravan kaŭzon. Sed li ne demandis plu. Li konis sian fraton sufiĉe por scii, ke li ricevus precizan respondon neniel.

IV

Kiam la tribestro eksciis, ke don Gabriel revenis, li alvenis por saluti lin. Kaj kiam ambaŭ estis solaj, don Gabriel eksciis la rakonton.

Juna indiĝena knabino, kies gepatroj mortis kaj kiu nun vivis kun siaj geonkloj, venis en la vendejon por aĉeti alumetojn. Ŝi plaĉis al don Mateo, kaj li ordonis al la indiĝena tribestro de la loko, ke tiu knabino venu ĉiutage en la municipon por kuiri por li, ĉar li, don Mateo, laŭaserte ne povis digesti la manĝon, kiun kuiris la kuiristino, kiu laboris por don Gabriel kaj ties edzino endome.

La knabino estis nur du tagojn en la domo, kiam don Mateo jam provis seksperforte ataki ŝin, provinte kapti dum horoj kun tre flatemaj vortoj kaj kun kelkaj silkorubandoj troviĝintaj en la vendejo, komplezemojn de la knabino.

Ĉe la seksperforta atako li ne tute atingis la celon, nur proksimume duone. La knabino kuris kriante el la domo, kun disŝirita jupo.

Indiĝenaj knabinoj estas tiom memretenemaj, ke ili neniam parolas pri tia okazaĵo al iu. Eble nur al ŝia patrino. Sed ĉiu homo en la loko kaj precipe la plej proksimaj familianoj kaj parencoj sciis kaj komprenis tuj, kio okazis, ankaŭ sen tio, ke la knabino devus paroli pri sia honto.

La knabino havis junan amikon, al kiu ŝi estis promesita jam dum du jaroj. La junulo laboris streĉe por kunkolekti la monon por donacoj al la onklo de la knabino kaj por la nupto.

Je la tago, kiam okazis la seksperforta atako, la junulo estis en la vepro por kapti serpentojn, kies eltanitaj haŭtoj estas bone pagataj.

Je la vespero, en tenebro, don Mateo estis irinta antaŭ la pordon. Jen saltis el la nokto du viroj al li, kiuj, hakante per maĉetoj, provis trafi lin. Ĉar li lasis malfermita la pordon, li rapide povis fuĝi en la domon. Kaj tio savis lian vivon. Sed li kaptis du sukajn batojn surbraken.

Kiuj estis la du atakintoj, povis malkaŝi nek li nek don Gabriel. Kaj la junulo kaj la onklo estis en la domo de la kaciko, kaj ĝuste en tiu momento, kiam don Mateo estis vundita. Tio estis tre ruza de ambaŭ. Ĉar la fianĉo kaj la onklo kun certeco estus eksuspektataj, ke ili atakis la oficiston, kiu estis don Mateo tiutempe. Tial ili aperis ĉe la kaciko pro amikeca vizito. La atakon entreprenis membroj de la etna grupo aŭ de la parencaro aŭ amikoj, kiuj ne suspekteblis. La etnaj grupoj kaj parencaroj reciproke bone konas sin. Sed estas komplike, se ne eĉ maleble por homoj ne apartenantaj al la indiĝenoj de la loko, eltrovi kiu apartenas al kiu etna grupo, kaj kiuj junuloj kaj viroj estas fakte sangamikoj.


Rimarko:

cacique = kaciko, indiĝena vilaĝestro, tribestro.

V

„Mi ne supozis“, diris don Gabriel al sia frato, „ke vi povus esti tiel mallerta. Vi ja devus scii sufiĉe bone la homojn kaj ties manieron por eviti tiajn stultaĵojn. Tuŝi la virgulinecon de knabino ĉi tie estas ĉiam malica afero. Indiĝeno respektas tion, ĉar li scias, ke tio alikaze kostus la vivon. Tre ĝoju, ke vi ankoraŭ tiel bone elturniĝis. Mi pensas entute, ke nun estas tempo, ke vi skuu la polvon de la piedoj. Vi ne plu estas sekura ĉi tie, ne en la loko, ne sur la vojoj. Nur ĝuste ankoraŭ en la municipo.“

Don Mateo sidiĝis sur la tablon, svingadis la gambojn kaj diris kun oblikva buŝo: „Tio ankoraŭ mankis al mi, ke vi ĉi tie elĵetos min. Kia bona frato vi estas al mi! Sed egale. Mi povas diri al vi, ke mi jam estas preskaŭ sur la vojo. Antaŭhieraŭ venis ĉi tien don Belisario, la siria komercisto. Li havis bonan sciigon por mi. La polica ĉefo, kun kiu mi ŝanĝis pafojn en Balŭn-Canan, estis transloĝigata al Huixtla, ĉar lia kompadro, kiun li havas tie, fariĝis urbestro. Don Belisario diris ankaŭ al mi, ke la ĉefo pardonas al mi la interpafadon. Li jam delonge ree bone surpiedas. Postmorgaŭ mi foriĝos kaj rajdos malsupren al Balun-Canan. Jen ja nun certe iu posteno fariĝos libera por mi. Eble mi nun mem estos la polica ĉefo. Ni ja fajlos la feron ĝis ĝi konvenos! Nur ne zorgu pri tio!“

„Tiel mi ja ne opiniis tion pri la elĵeto“, diris trankvile don Gabriel. „Vi scias sufiĉe bone, ke mi ne lasas droni mian fraton, se ĝi estas en bezono. Kion mi volis diri, estas nur tio, ke estos pli bone por vi, se vi foriros. Mi aŭdis hodiaŭ sufiĉe pri vi. Vi estas ĉi tie tute ne plu dezirata. Ĉiuj, sen iu escepto, estas sur via spuro. Mi ne scias, kiel vi atingis tion dum nur du semajnoj. Mi ne volas scii. La monon, kiun vi dum mia mallĉeesto ĉi tie elpremis, vi ne devos redoni, prenu ĝin por la vojaĝo.“

Don Mateo laŭte elridis: „Ja, ĉu vi eble pensis, ke mi donos la monon al vi? Se vi tion pensis, vi estas azeno, frateto. La monon mi perlaboris pene kaj streĉe. Se vi tion same tiel farus, kiel mi montris tion al vi, dum la unuaj du semajnoj, jen vi povus aĉeti al vi post du jaroj la plej belan bienon. Sed tiom stulta kiom vi estas naskita, vi ankoraŭ estas nun. Por vi ne estas espero. Tion mi opinias ne malice. Mi diras tion al vi nur, por ke vi fine Don Gabriel ne diris al sia frato ion pri tio, ke li nun fariĝis laborista agento kaj tial havas postenon, al kiu saltus don Mateo kiel virkapro enfermita tri monatojn, kiam ĝi ekvidas la unuan kaprinon en libero. Li ja nun intencis diri tion al li, sed ĉar la interparolado turnis sin al alia flanko, don Gabriel pensis tion pli prudenta diri nenion. Tio povus gvidi don Mateon al ideo, kiu ne estus favora al la nova negoco. Li ne volis nenecese helpi kreskigi maloportunan konkuranton.

VI

Don Mateo je la sekva mateno ne povis forvojaĝi. Li ne havis serviston, kiu akompu lin. Ĉiuj viroj, kiujn don Gabriel vizitis en la loko, trovis iun akcepteblan elturniĝon, kial ili ne povos kuniri, ĉar ili aŭ devos labori en sia milpa, do en sia kampo aŭ, ĉar ili havas laman piedon aŭ ĉar la edzino estas malsana aŭ ĉar ili ion ajn alian ne povus neglekti.

Don Gabriel komprenis, ke neniu volas akompani la fraton. Li promesis duonon de peso kiel tagsalajron por la vojaĝo tien kaj reen. Sed eĉ tio forlogis neniun akompani don Mateon kiel servisto.

Sed posttagmeze venis en la lokon alia araba komercisto, kiu vojaĝis al Achlumal. Vojaĝi de Achlumal ĝis Balŭn-Canan daŭras surĉevale nur du tagojn, kaj survoje estas multaj ranĉoj, bienoj, kortegoj kaj eĉ kelkaj loketoj. Sed la vojo estas soleca ĝis Achlumal.

Tial don Mateo decidis vojaĝi kun tiu komercisto, don Elias, ĝis Achlumal kaj de tie sola plu, sub la kondiĉo, ke li ne ricevos serviston en Achlumal.

Kio nun okazis sur la vojo al Achlumal, eksciis don Gabriel nur kvar jarojn poste, kiam li ĉeokaze renkontiĝis kun tiu komercisto en Yalanchen. Don Gabriel dum tiuj kvar jaroj vivis kun la supozo, ke lia frato ĝustatempe alvenis en Balŭn-Canan, en bona stato. Ke lia frato sciigus sian alvenon letere aŭ telefone, tion don Gabriel ja tute ne atendis. Krome li mem povis foriri kvar semajnojn poste el tiu loko kaj de tiam li vagadis tiom ofte kiel agento, ke facile eblis, ke letero de lia frato, se li efektive estus skribinta ĝin al li, ne atingis la celon.

VII

Don Mateo ekrajdis kun don Elias tre frue matene.

Kvankam la vojo ĝis Hucutsin estis tre senhoma, okazis sur tiu vojo nenio. Ambaŭ vojaĝantoj, kun du pakmuloj de la komercisto, alvenis je la tria tago en la frua posttagmezo en Hucutsin.

La komercisto faris ĉi tie kelkajn negocojn kaj enkasigis monon, kion iuj ŝuldis al li en la loko, ĉar li iam vendis ion al ili. Tial ambaŭ ĉi tie restadis plenan tagon.

Je la sekva tago ili rajdis plu, sur la vojo al Achlumal. La vojo estis senhoma. Ĉe la vojo troviĝis kelkaj grandaj bienoj, kiuj estis tiom grandaj, ke oni devis rajdi de unu mastra domo ĝis alia mastra domo proksimume kvar horojn. Kelkaj pli malgrandaj bienoj, kies posedantoj estis indiĝenoj aŭ mestizoj, troviĝis malproksime de la vojo. Trapasinte la Jatate-riveron kaj rajdante sur malvastaj padoj tra la vepro, la vojaĝantoj rimarkis, ke jen maldekstre de ili kaj jen dekstre rompiĝas branĉoj kvazaŭ tie rampadus io.

Unue ili pensis, ke tiu io estas bovinoj, kiuj vagadas en la vepro, por detiri certajn foliojn de certaj arboj kaj arbustoj, kiujn ili preferis al la drataj herboj de la ebenaĵo. Sed baldaŭ ili eksciis, ke tio, kio vagadas tie, ne povas esti bovinoj aŭ antilopoj.

Ili ekkonvinkiĝis pri tio, ke oni persekutas ilin. Don Elias ektimis. Li pensis, ke homoj el Hucutsin sekvas lin por forpreni la monon, kiun li tie enkasigis. Li volis reiri. Sed don Mateo diris, ke tio ne havas sencon, ĉar en tiu kazo, se oni celas lian monon oni povas ataki ilin same sur retromarŝo, kiel en tiu kazo, se ili rajdas plu tiel kiel antaŭe. Ne estis alia eblo krom rajdi plu.

Ili rajdis unu apud la alia por interparoli survoje. Ambaŭ pakmuloj, kiuj sufiĉe ofte iris la vojon kaj bone sciis ĝin, trotante marŝis antaŭe. Kaj la du rajdistoj sekvis ilin.

Don Mateo parolis ŝajne trankvile plu, sed li rigardis atenteme la vepron sur ambaŭ flankoj kun la espero, ke li foje fine ekvidos tiujn, kiuj tie embuskas ilin.

Li ĉagreniĝis nun, ke li iris kun la komercisto. Li estis konvinkita, ke la banditoj celis nur la monon de la komercisto, sed ke ili tuj, kiam ili estus trovintaj ĝustan lokon por la atako, ne murdus nur la komerciston, sed ankaŭ lin, por forigi atestantojn. Laŭ lia opinio sendube estus estinte pli bone por li rajdi sola. La pakmuloj iris nur paŝante, pro sia ŝarĝo. Tial li ankaŭ ne povus galopi bone por rapide sturmi el tiuj kavaj vojoj, kiuj estis plej danĝeraj, se iu baras tie la vojon al ili.

„Jen“, li vokis subite, interrompante la interparoladon, „jen mi vidis iun el ili. Estas indiĝeno kun ŝrotfusilo.“

Don Elias volis enflustri kuraĝon al si. Li diris kun raŭka voĉo: „Tiukaze ne gravas. Tio estas indiĝenoj de la bieno ĉi tie, ili vage ĉasas. Verŝajne ili sekvas la spuron de antilopo.“

Don Mateo eltiris sian revolveron, prenis la bridilon per la maldekstra mano kaj tenis la revolveron pafprete en la dekstra.

Kiam ili jam rajdis proksimume cent paŝojn plu, don Mateo rigardis rapide dekstren kaj vokis: „Ekstaru, cabron, filo de putino! Elvenu de tie aŭ mi ekpafos!“

La movado en la densa folio- kaj branĉokirliĝado de la vepro finiĝis en la sama momento.

Don Mateo pafis rapide trifoje sinsekve en la torditan verdon de la vepro, kiu moviĝis.

„Mi pensas, ke mi ekkonis ulon el ili“, li diris ne laŭte.„Li estas unu el la junaj viroj en Bujvilum. Mi rekonis lin je la ĉapelo. Damnite, tiu filo de hundo, mi ne povis vidi lian vizaĝon! Eble mi trafis lin.“

Li deseliĝis kaj iris renkonte al la loko, kien li pafis. Li ŝovis la branĉojn flanken, sed vidis nenion krom tio, ke tie efektive iu staras; ĉar de la arbustaĵo ĵus estis derompitaj branĉoj, antaŭ tiom mallonga tempo, ke ili eĉ moviĝis ankoraŭ.

Antaŭ ol li denove surseliĝis, li firmtiris la selorimenojn, elpuŝis la tri vakajn kartoĉojn de la revolvero kaj ŝarĝis tri novajn.

Dum li ankoraŭ okupiĝis pri la revolvero, li vidis je la maldekstra flanko en la vepro denove movon kaj li vokis laŭte: „Ĝuste, Don Elias, jen viroj de Bujvilum, mi konas ilin ambaŭ.“

Li tuj pafis kvarfoje en tiu direkto, poste li ekiris por rigardi, ĉu li trafis iun.

Li malrapidiĝis dum tio, ĉar li pli profunde enpenetris en la vepron, ĉiam kun la revolvero en la mano.

Don Elias intertempe rajdis plu, ĉar li devis sekvi siajn pakmulojn, por ke ili eble eĉ ne eskapu kaj perdiĝos ie kaj tiam defrotos la pakaĵojn kaj forĵetos ilin, kaj li tial perdus kaj la varojn kaj la mulojn. Li estis certa, ke don Mateo postsekvos lin; ĉar li ja sciis la vojon kaj kutimiĝis pri la vojaĝado en la vepro.

Kiam don Elias posttagmeze atingis bienon, li haltis por atendi.

Fariĝis pli malfrue kaj lastfine nokto.

Don Elias malŝarĝis siajn mulojn kaj restadis dum la nokto en la bieno, ĉiam esperante, ke don Mateo ankoraŭ alvenos. La bienulo diris: „Nur ne afliktiĝu pri don Mateo, don Elias. Tiu ne pereos. Kio okazis, mi povas diri al vi, pro la pafado lia ĉevalo sovaĝiĝis kaj fuĝis. Verŝajne ĝi retrogalopis ĝis Bujvilum. Kompreneble don Mateo serĉas ĝin. Li volas perdi nek sian ĉevalon nek sian selon. Tio estas klara. Li tranoktos tie en malgranda ranĉo, li ja ne plu estas infano.“

„Sed jen ja la muchachos, la indiĝenoj“, don Elias kontraŭdiris.

„Fantomoj“ diris la bienulo, denove verŝante komitekon en la glasetojn. „La muchachos neniun suferigas. Ili ĉiuj estas bonuloj. Mi vivas ja ĉi tie kvindek jarojn. En paco. Mi rajdas sole tra la vepro, mi ne scias kiom malproksimen, kaj mi ne scias, kien ajn.“

„Sed Don Mateo ja ankoraŭ vokis al mi, ke li konas la virojn. Ke ili venis el Bujvilum“, diris don Elias.

La bienulo ridis eĉ pli forte: „Nur pro tio vi ja jam devas ekkoni, Don Elias, ke tio ne estas ĝusta.Vi ja ne pensas tute serioze, ke de tie ses junaj viroj forkuras tri aŭ kvar tagojn de sia vilaĝo por sekvi don Mateon. Tion ili ne farus. Se ili efektive persekutus lin, tiukaze ili embuskus ĉe la vojo, marŝhoron ekstere de sia vilaĝo. Ili evitas ĉiun superfluan marŝon.“

Sed don Elias ne trankviliĝis pro tio. Li restis ankoraŭ la tutan sekvan tagon sur la bieno kaj la bienulo sendis tri peonojn sur la vojon por kontrole rigardigi ĝin, ĉu ili trovos spuron de don Mateo.

La peonoj vespere revenis.

Ili diris, ke ili trovis pro la spuroj de la ĉevaloj la lokon, kie deseliĝis don Mateo; ĉar apud la multaj spuroj de la staranta ĉevalo, ili vidis ankaŭ la spurojn de la boteloj de don Mateo. Ankaŭ la vepron ili traserĉis tiuloke; sed ili rimarkis nenion krom tio, ke kelkaj indiĝenoj kun sandaloj sur la piedoj stamfadis tie. Fine ili ankoraŭ tre bone observis, ke la spuroj de la ĉevalo retrokondukis al Hucutsin.

„Tiukaze neniu zorgo pri tio necesas“, diris la bienulo. „Tio estas viroj, kiuj tie ĉasadis en la vepro. Estas tiel, kiel mi diris al vi, la ĉevalo pro la pafoj eskapis kaj don Mateo persekutis ĝin. Povos eĉ okazi al li, ke la ĉevalo retrogalopos ĝis Bujvilum, kie ĝi estis dum la lastaj semajnoj sur paŝtejo. Kaj se don Mateo volas regajni sian ĉevalon kun la selo, ne restos alia eblo al li ol lui en Hucutsin ĉevalon kaj retrorajdi ĝis Bujvilum. Estas pridubinde, ĉu li denove uzos tiun ĉi vojon. Se li volas vojaĝi de Bujvilum ĝis Balŭn-Canan, li havos ankoraŭ du aliajn vojajn eblojn, ne nur tiun ĉi vojon. Tial vi povus atendi lin dum longa tempo ĉi tie, se vi volus atendi lin. Ĉu vi ankoraŭ akceptas plian glaseton da komiteko, Don Elias?“

Ĉar nun ĉio tio estis sufiĉe komprenebla al don Elias, li ne plu afliktiĝis pri la plua foresto de don Mateo. Tiaj okazaĵoj kiel ĉi tiu, ke ĉevalo forkuras kaj dum tagvojaĝoj retrogalopas al sia paŝtejo aŭ eĉ erare retroviĝas sur fremda paŝtejo, kie ĝi renkontas simpatiajn kunulojn. Kaj la rajdisto estas devigita retroiri sur la vojo, sen siaj akompanantoj, kiuj antaŭrajdas sur ĉevaloj, ĉar ili supozas, ke li sekvos ilin, efektive tio tiom ofte okazas, ke oni ne povas kulpigi don Elias, ke li tute trankviliĝis pro la parolado de la bienulo. Kiam li fine alvenis en Balŭn-Canan, atendis lin multnombraj negocoj kaj zorgoj, tiel, ke li forgesis tute pensi plu pri la ebla sorto de don Mateo. Ĉion ĉi li rememoris denove, kiam li rekontis kvar jarojn poste don Gabrielon, kiu diris al li, ke li ne scias, kie estas lia frato.

VIII

Don Mateo nenie denove aperis, kaj neniam plu iu aŭdis ion pri lia sorto kaj li mem. Ankaŭ lian ĉevalon oni neniam trovis nek en Bujvilum nek sur alia paŝtejo. Se ĝi ie estus trovita kun la selo sur la dorso, la trovinto eble estus raportinta pri tio al najbaro. Sed la ĉevalo eble denukigis la selon, post kiam la zonorimeno estis trafrotita. Krome ankaŭ eblas, ke la ĉevalo preteriris solan malgrandan ranĉon. La ranĉisto akceptis la beston kaj atendis kelkajn semajnojn. Li fine liberigis la beston kaj ĝi serĉis ie paŝtejon, dum la ranĉisto konservis la selon kaj la bridaĵon plu. Kiam neniu demandis pro ĝi, li kutimiĝis pri la uzado de la selo kaj fine forgesis tute, ke ĝi povus aparteni al iu alia. Ĉar li estis tre malproksima de iu urbo, li havis ĉiam sufiĉe da senkulpigoj prisilenti la trovaĵon; ĉar li ne estis devigita entrepreni longan vojaĝon al la plej proksima instanco por raporti pri la trovo. Ankaŭ la brulmarko de la besto ŝanĝeblas kun granda lerteco. Kaj tion, kion Dio sendas al pia kristano tiel afable kiel volonte rigardatan donon en la domon, oni ne malestimu. Ĉar tio estus peko.

Aŭskultinte kvar jarojn poste pri la sorto de sia frato, don Gabriel ne plu funebris pri li. Pasis tro da tempo por verŝi ankoraŭ larmojn pro tio. Li ankaŭ ne penis rasti la lokon en la vepro, kie don Mateo laste estis vidata, por povi entombigi sian fraton laŭ kristana maniero. Li sciis, ke tio estus tute vana post tiom longa tempo serĉi sukcese la kadavron. Se li estas enterigita, kio tre certe supozeblas, por ke ne hundoj, kiuj ĉasas kun sia mastro, povu ekflari la spuron aŭ vulturoj perfidu la lokon, super tiu terpeco estis kreskinta sufiĉe da arbustoj, por ke restu eĉ ne eta espero trovi la mortulon.

Eble eĉ vojaĝi al Bujvilum kaj tie enketi kiuj viroj je tiu tago ne estis en la loko, kiuj do suspektindus pri tio, ke ili persekutis don Mateon, estus eĉ pli desperiga ol serĉi la kadavron. Ke la viroj sekvis don Mateon dum tiom longa distanco por eviti murdi lin en la sama distrikto, pruvis ja sufiĉe, ke ili agis tre lerte kaj tre pripenseme por plenumi sian ekzekucian punverdikton. Eĉ se ili hazarde estus ekviditaj de ranĉisto sur tiu vojo, kie okazis la atako, ili estus sekuraj kontraŭ ĉiu malkovro, ĉar ili tiom malproksime de sia hejmloko estis tute nekonataj.

Krome, kiun tio helpus, se oni malkovrus la virojn post tiom multe da tempo? Don Mateo ne revekiĝus pro tio, ĉu la viroj estus mortpafitaj ĉu ne.

Tial ankaŭ don Gabriel facile trankviliĝis pri la perdo de sia frato kaj honoris lian memoron per tio, ke li lasis legi por la savo de la animo de l‘ malaperinto meson por dek ok pesoj en la katedralo de Jovel. Tiel don Gabriel abunde plenumis sian devon al sia frato.

IX

Kiam don Mateo je tiu mateno estis forrajdinta de Bujvilum, don Gabriel iris al la prizono, malfermis ĝin kaj liberigis la ulojn, kiujn don Mateo tie retenis kiel arestitojn. Li demandis ilin, kial la frato enprizonigis ilin.

Ĉiu diris la saman, ke li estis iom ebria, sed ne tre, kaj ke li mortbatis neniun en la loko kaj vundis neniun per maĉeto.

Kiam don Gabriel jam tre zorgeme konvinkiĝis pri tio, ke neniu el la arestitoj estus kapabla pagi eĉ nur peson da punmono, ĉar ili havis malfekundajn agrojn kaj grandajn familiojn, li okupis ilin en la domo kun la kunpakado de la malmultaj havaĵoj, kiujn li kaj lia edzino kunportis tien, kiam li komencis labori en la ofico. Tiam li ordonis, ke ili kiel puno por sia delikto, kaj por ke ili ne devu pagi punmonon, surpaku la aĵojn kaj portu ilin al Jovel.

Tio kostus konsiderindan sumeton al don Gabriel, se li devus transporti la aĵojn sur luprenitaj muloj dum kvin aŭ ses tagoj, kiujn daŭras tiaj transportoj. Tiel la arestitaj indiĝenoj multe pli ebligis profiton ol se ĉiu el ili pagus kvin pesojn da multa.

Li laŭdis sin por tiu negoco tre rajtigite.

Poste li ordigis sian impostan finkalkuladon. Li faris tion tiel bonege, ke por la registaro elvenis nur favora donaceto. Krom tio ankoraŭ necesis rekompenco por la jefe politico. Ties enspezoj fontis grandparte el tio, ke la sekretario kaj la oficistoj kiujn li nomumis, tiel prikalkulis impostojn kaj aliajn enspezojn, ke ĉiam elvenis konsiderinda procentaĵo por li kaj la sekretario. Tio estas ja la kaŭzo, kial li nomumas siajn amikojn kaj parencojn kiel oficistojn, kiam li mem ekhavas honoratan postenon.

La politikan ĉefon don Gabriel devis varmteni kiel nekuiritan ovon. Tial li ensorĉis la finkalkulojn kun la registaraj impostoficejoj tiel lerte, ke la jefe politico enspezis multe pli ol la registaro. Li translasis glatigi la aferon kun la oficejoj de la registaro al la jefe politico. Ĉar nenio estus postkontrolata, ĉar tio farus nur superfluan laboron, kaj ĉar oni havigus al si ĉiuflanke nur malamikojn.

Don Gabriel kalkuladis favore al la jefe politico konsiderindan sumon por inspektaj vojaĝoj, kiujn la ĉefo laŭskribe ofte faris al Bujvilum. Efektive li estis dum la ofica tempo de don Gabriel nur unufoje en la loko, ĉar li timis la manĝon kaj la ratojn en la etaj ranĉoj, kie li devis tranokti. Li vojaĝis tiel, ke li tranoktis ĉiam nur en la grandaj riĉaj bienoj, kaj se la okazo estis precipe bona, li restadis eĉ plurajn tagojn en la grandsinjora domo de bienulo kaj raportis tamen, ke li entreprenis kvar tagajn vojaĝojn kaj alvenis poste je la kvina tago al tiu bieno. Kion li intencis raporti rilate al la regionoj, kiujn li laŭsaserte vizitis, li lasis rakonti al si de bienuloj aŭ de brutkomercistoj, kiujn li trovis sur la vojoj. Kiam la jefe politico ricevis la mirinde belan finkalkuladon de don Gabriel, li trovis ĝin tiel bone aranĝita laŭ sia plaĉo, ke don Gabriel rajtis krei vastajn limojn de la regiono por siaj varbadoj de indiĝenoj, antaŭ ol li devos timi, ke la jefe politico enmiksiĝos por ekparoli pri leĝoj kaj la konstitucio.

Li ja ne parolus pri leĝoj kaj la konstitucio kun la intenco, ke estu protektataj la konstituciaj rajtoj de la indiĝenoj, kiuj estis plenrajtaj ŝtatcivitanoj kiel li mem, sed li ĵetus la kaptoŝnurojn de la leĝoj nur kun la intenco fari komplikaĵojn al la varboagentoj, por ke ili havu la okazon liberigi sin de tiuj malfacilaĵoj pere de kelkaj monsumetoj. Se agentoj de laboristoj tiom bone perlaboras monon, ke ili povas aĉeti dum malmultaj jaroj grandajn bienojn kaj vivas sur ili kiel eŭropaj dukoj, kial tiukaze ankaŭ la jefe politico kaj aliaj oficistoj ne kunenspezu iom? Ili devis ja plenumi la streĉigan komplikan kaj nredankatan taskon cementi la fundamentojn de ordigita kaj sukcesa negoco, tiun de la ŝtato, kaj konservi ĝin kontraŭ skuado.

X

Se oni estas justa, oni ne povas diri pri don Gabriel, ke li eble estis neglektema. Li estis fervora kaj diligenta viro, pri kiu la ŝtato kaj la eklezio povas fieri. Ĝis tiam mankis nur ĉiam la ĝustaj okazoj, por konstruadi je fundamentoj. Se oni ne havas vendejon kaj neniujn varojn, jen helpas malmulte, ke oni estas bona komercisto. Certa bazo devas ekzisti, por ke oni povu komenci.

Tuj kiam li jam finis sian raporton, kaj kiam la finkalkulado pri la impostoj ŝajne tiom pravis, ke por ĉiu kontroloficisto, kiom ajn inteligenta li estus, estus komplike eltrovi, kie troviĝas la tuberoj en la afero favore al la raportinto, li tuj komencis vivigi la futurriĉan merkaton malfermiĝintan al li, kaj kun varoj kaj kun klientoj. Estas la eco de granda komercisto, kapti kaj eluzi la bonŝancojn, tuj kiam ili ofertiĝas. Studi ilin oni povas pli malfrue, se oni jam havas la monon en la kaso. Detale esplori, ĉu okazis eraroj, maljustaj agoj aŭ brutalaj aferoj ĉe la komerco, kaj eble eĉ penti ilin, estas ĉiam pli bone tiutempe, kiam la ŝafoj de la negoco estas jam tonditaj. Tiutempe aperanta honto aŭ ronĝanta pento ne plu kostos monon. Honto kaj pento lasas bridi sin kaj endormigi per dek kandeloj, kiujn oni bruligas antaŭ la bildo de Sankta Virgulino. Kaj ĉar ja pro naturo ĉiuj homoj estas malfortaj, se temas pri la karno, tial la afero kun la señor cura, la bona viro, kiu zorgas pri la animoj, facile aranĝeblas. La sinjoro pastro diras jam en la ĝusta tempo, kiom kostas la lavado de la animo. Ne estas peko, kiu ne pardoneblas, se oni penas iri al tiu, kiu pro unktado intimiĝis kun la ĉielaj potencoj kaj kiu precize scias, kion Dio en ĉiu speciala kazo pensas kaj faras.

XI

Don Gabriel ordonis voki la tribestron en la municipon.

Li plenigis glaseton kaj tiam ankoraŭ pluan.

„Jes ja, mi nun foriras de ĉi tie, don Narciso“, diris don Gabriel.

„Tio estas tre bedaŭrinda, don Gabriel“, diris la kaciko. „Ni bone kunlaboris.“

„Ĝuste, ĝuste“, respondis don Gabriel, „ne ĉiuj sekretarioj estas tiel bonaj viroj kiel mi, kaj ne ĉiuj havas tian bonan kaj bonintencan koron por la kompatindaj indiĝenoj kiel mi. Trinku ankoraŭ pluan, don Narciso.“

Gracias“, diris la tribestro hispanlingve.

„Bele kaj bone kaj bone kaj bele“ daŭrigis don Gabriel sian paroladon. „Sed kio fariĝas nun el la mono, kiun ĉi tie en la loko tiom da homoj plu ŝuldas al mi? Tion mi volus scii.“

Pripenseme respondis la tribestro: „Tio malfacile direblas, don Gabriel.“

„Vi konsentos kun mi, don Narciso, ke mi ne povas perdi tiom da mono. Ŝuldo estas ŝuldo. Pri la multnombraj punmonoj, kiujn oni ŝuldas al mi, mi ja tute ne volas paroli, aŭ tamen. Mi ja volas paroli ankaŭ pri tio. Mi volas montri nun al vi, jefe, kian bonan koron mi havas kaj kiel pasie mi kunsentas kun la povraj nesciantaj indiĝenoj. Mi donacos ĉiujn punmonojn al la homoj.“

„Tio la virojn tre ĝojigos“, diris post tio la tribestro.

„Tio estas tre nobla ago de vi, don Gabriel. Tio ĉiujn vilaĝanojn amikigos al vi poreterne.“

Ĝuste tiun amikecon bezonis don Gabriel. Ĝi donis al li la antaŭtakton por la melodio, kiun li deziris ludi.

„Sed la ceteraj ŝuldoj estas kontanta mono, sonanta pura mono el mia monujo. Tion mi ne povas fordonaci.“

„Tion vi certe ne povas, don Gabriel“, konfirmis la tribestro al li.

„Vi ja konas ĉiujn virojn ĉi tie, kiuj havas ŝuldojn je mi, don Narciso.“

Don Gabriel eltiris sian kajereton kaj legis la nomojn kaj la ŝuldosumojn por ĉiu nomo.

Atinginte la finon de la listo, li diris: „Kiu el ili povos pagi la ŝuldojn al mi? Neniu. Ankaŭ neniu el la garantiuloj povos pagi. Ĉe kelkaj estas kvar aŭ kvin rikoltoj. Mi faros nun bonan kaj justan proponon, don Narciso. Vi elserĉos al mi ses fortajn junajn virojn. Amikojn aŭ filojn aŭ nevojn aŭ aliajn parencojn de la ŝuldantoj kaj garantiuloj. Tiuj ses junaj viroj kolektiĝos je si la tutajn ŝuldojn. La muchachos povas prikalkuli tion kun siaj familioj. Ni prenos tiajn ulojn, kiuj volonte volas geedziĝi, kaj kiuj ne kunhavas la monon por povi fari al la patro de la fianĉino la necesajn nuptodonacojn kaj por povi pagi la geedziĝon. Mi havas certan amikon, honestan kaj bonan homon, tiu caballero havas koron por la kompatindaj indiĝenoj, lia koro estas kiel pura brilanta stelaro en la ĉielo. Nur ankoraŭ multe pli bonkora. Tiu caballero bezonas fervorajn virojn, kiu scias bone labori.“

„Ja eble ne por la monterioj, ĉu?“ diris la tribestro maltrankvile.

„Tute ne, don Narciso“, diris rifuzante don Gabriel, kvazaŭ oni volis ofendi lin. „Ne, por la monterioj la homoj ne estus je dispono. Mia amiko, ĝuste tiu caballero, pri kiu mi parolis, bezonas laboristojn por bieno. Komprenu, don Narciso, la caballero aĉetis bienon de la ŝtato. Malkare. Sed la bieno estas nova. Ĝi estas nun nur ĝangalo. Tial li povis aĉeti ĝin tiom malkare. El la ĝangalo oni nun devas senarbigi malgrandan areon por la bieno. La bienisto tie volas planti kafon aŭ kakaajn arbojn kaj kompreneble ankaŭ maizon.“

„Do, kafovalon, kafoplantejon“, diris don Narciso, malŝarĝite elspirante.

„Ĝuste, ĝuste tiel estas. Vi bone divenis tion, don Narciso.“

„Jes, se la junaj viroj iru al kafoplantejo“, diris la tribestro, „tiukaze estas io alia. Tiukaze ne estos tiom malfacile ricevi la virojn. Tion mi povas rekomendi al la viroj.“

„Tial mi tion ja kun vi volis priparoli, don Narciso“, diris don Gabriel. „Vi kiel jefe havas ĉi tie la voĉon ĉe la familioj. Se vi ordonas tion, tiukaze la viroj ekiros. Vi devas konsenti, ke tio estas la plej bona, mi volas diri, la ununura elirvojo por la loko, por ke mi ricevu mian monon. La junaj viroj transprenos la ŝuldojn kaj la kostojn por la kontrakto kompreneble krome, tion vi ja scias. Ili forlaboros la ŝuldojn sur la nova bieno kaj ili tute bone povos perlabori iom da mono. Se ili tiam revenos kaj intencos geedziĝi, ili havos ankoraŭ sufiĉe da mono por aĉeti ŝafojn kaj kaprinojn. La junaj viroj ricevos kvardek centavojn ĉiutage. Se ili fervore laboros, eĉ kvindek centavojn. Pensu foje, duonon de peso ĉiun tagon. Tio estas en unu jaro cent kaj okdek belaj kaj puraj duraj pesoj.“

„Multe da mono por junaj viroj, kiuj volas edziĝi. Tion mi devas diri“, respondis la tribestro.

„Tio estas vera monto de mono, opiniias mi, don Narciso. Trinku ankoraŭfoje copita-n. Kaj nun rakontu tion al la homoj. Vi scias la nomojn de tiuj, kiuj ŝuldas sumon al mi, kaj kiom da mono. Kaj vi povas elkalkuli tion trankvile kun la viroj, kiom da ŝuldoj ĉiu el la junaj viroj volas transpreni. Post jaro, aŭ ni eble diru post jaro kaj ses monatoj la viroj ĉiuj povos esti denove ĉi tie kaj tiam ni festos en unu semajno tuj du nuptojn, kaj neniu havos ŝuldojn kaj ĉiu viro en la vilaĝo ĉi tie povos vendi sian maizon kaj siajn porkojn kaj sian lanon al kiu ajn li volas kaj je kia ajn prezo li ŝatas vendi ilin. Kaj tion mi volas diri aldone, ke la viroj, kiuj volas vendi siajn porkojn kaj sian lanon kaj kion ajn ili krome havas, jam povas vendi libere, kiam la viroj ĉiuj ĵus estos alvenintaj en la nova bieno, ĉar la ŝuldoj tiam ja estos transprenitaj.“

„Tio estas ĝusta“, diris la tribestro. „Mi nun ekiros kaj interkonsiliĝos kun la viroj kaj informos pri tio, kion vi proponis.“

„Bone, don Narciso“, respondis don Gabriel.

Kiam la tribestro atingis jam la pordon, diris don Gabriel: „Aŭskultu, don Narciso, ni ĉi tie ĉiam estis bonaj amikoj, mi havas ĉi tie ankoraŭ konsiderindan restaĵon de la brando. Eble estas tridek litroj, kiuj postrestos. Post malmultaj tagoj mi foriros. Mi ne pensas, ke mi vendos en tiu ĉi tempo la tutan brandon. Se mi bonŝancos eble tri aŭ kvar litrojn el la tuto. La restaĵon mi donos al vi kiel donacon de amikeco. Ĝin vi povos vendi ĉi tie. Mi ne pensas, ke nova sekretario venos tre baldaŭ. Kaj tiom longe, kiom ne estos sekretario ĉi tie, vi povos vendi tiom da brando ĉi tie kiom vi volas.“

Ĉu Narciso ĝojis pri la dono aŭ ne, tion li ne montris, nek per gesto nek per vorto, kiuj esprimas, kion li pensas efektive. Li diris nur koncize: „Gracias!“ Kaj li diris tion kun la sama simpla ĝentileco, kvazaŭ li volus danki, ĉar oni ofertis seĝon al li por eksidi.


Rimarko:

copita = glaseto por brando, ekz. por komiteko aŭ por ĉerizbrando.

XII

Simile al multaj naturaj homoj, kiuj scias nek legi nek skribi kaj des pli ne scias ion pri pli altaj potencokalkuloj kaj la grafika emocia kurbiĝo en diserigita dramo de Ŝekspiro, la tribestro havis jenan grandan prudenton, kiu estas grava en la vivo: Rapide rigardi en la animon de homo kaj tuj ekkompreni kial li agas tiel aŭ tiel.

Don Gabriel en la malmultaj tagoj, kiujn li ankoraŭ restadis tie, ne povis vendi la brandon, kiun li ankoraŭ havis en la deponejo. Se li povus vendi ĝin, li ne fordonacus la brandon. Kunpreni la restantan brandon, li ne povis, ĉar li devis transporti sufiĉe da aliaj aĵoj. Ne restis al li alia elekto krom foriri de tie. Kaj ĉar li devis fordoni la brandon, li eĉ pli utile povis uzi ĝin por tiel subaĉeti la tribestron.

La tribestro ekhavis nur pro tiu provita subaĉeto la supozon, ke en la proponoj de la sekretario estas elmetita iu hoko, per kiu li volas surhokigi ion.

Sed kiom ajn Narciso pensadis pri tio, li tamen ne povis trovi la trukon. Per senarbigo de areo gajni bienon el la ĝangalo kaj fari el tio kafoplantejon, estis honesta laboro, kiu iam havos finon. Krome tia nova bieno, precipe, se la mastro estas agrabla kaj afabla patrono, eble taŭgus akcepti junajn indiĝenajn parojn kiel peonojn kaj oferti al ili vivon, kiu, eĉ se ĝi estas plena de laboro kaj mallibera, tamen promesas pli da vivsekureco ol la ne tre fekunda tero de la sendependa loko. Se la familioj pliiĝis tro, la tero, kiu estis asignata al la unuopaj familioj, fariĝis pli kaj pli malgranda. Kaj ĉar la komuna lando jam per si mem estis ne tre fekunda kaj eĉ mizeriga – pro tio ĝi kiel komuna lando estis ja konservata – tial la vivo de la familio je la loko kun la ekesto de ĉiu nova familio fariĝis pli kaj pli aĉa.

Sur nova bieno la traktado de la peonoj estas ĉiam pli bona ol sur bieno, kiu jam ekzistas plurajn jarcentojn. La bienulo volas kreskigi la nombron de la familioj, kiujn la peonoj disponigas al li. Li allogas ilin el sendpendaj vilaĝoj kaj ili rajtas elserĉi mem siajn agrojn el la pralando. Se tio ne kontraŭas al la planoj ĉe la finkonstruado de la bieno, li lasas al ili tutan liberon ĉe la elekto de tiuj lokoj en la ĝangalo, kiujn ili volas ŝanĝi en agrojn. Tiu virgeca ĝangalolando estas treege fekunda kaj donas al la familioj, kiuj prilaboras ĝin, tre riĉajn rikoltojn.

La bienulo donas al ili, por kateni novajn familiojn al si, konstrumaterialon por iliaj kabanoj, li donas al ili malmultekoste junajn porkidojn kaj junajn kaprinojn kaj ŝafojn. Li donas al ili malmultekostajn kontantajn antaŭpagojn kaj faras ĝin facila por ili forlabori la antaŭpagojn. Tio rapide diskoniĝas en la sendependaj vilaĝoj kaj la bienulo havas baldaŭ pli da familioj en la bieno ol li intencis loĝigi. Tuj kiam li havas pli da ofertoj de familioj ol li bezonas, kaj tuj kiam la pli frue setlintaj peonoj kun la pli novaj peonoj jam komencis parenciĝi kaj boparenciĝi kaj komencas ŝati la teron, kiun ili pene kultivis el areo de la ĝangalo kaj kiam fariĝis malfacile disiĝi de ĝi, la bienulo komencas eluzi la peonojn simile tiel, kiel la peonoj estas eluzataj en pramalnovaj bienoj.

Validas ĉi tie la samaj leĝoj de la malrapida mizerigo kaj sklavigo de la proletaro kiel en la industrio de ĉiuj civilizitaj landoj.

Se branĉo de la industrio, kiu sekve de nova eltrovaĵo promesas eksterordinarajn profitojn, estas ekkonstruata, oni ofertas nekutime altajn salajrojn al la laboristoj kaj la plej allogajn salajrojn pagatajn laŭ laborintenso por ensuĉi laboristojn el ĉiuj tavoloj de la proletaro, eĉ el la agrikultura proletaro, kaj por disvolvi la novan industrian branĉon plej rapide kiel eble plej alten. Se la disvolviĝo fine sukcesis, la industria branĉo estas jam tro satigita per laboristoj. Sed la alfluo de novaj laboristoj iras plu kaj premos la jam establiĝintan stokon de laboristoj tiom, ke de tiam la plej bonaj laborkondiĉoj malboniĝas ĝis la sklavigo de ĉiuj, kiuj tie estis kaptitaj kaj kiuj ne plu povos reiri en siajn originajn profesiojn, ĉar tiuj pli fruaj profesioj ŝanĝiĝis, aŭ estas okupitaj de aliaj laboristoj, kiuj troviĝis range sur pli malalta ekonomia ŝtupo.

Simile estas ĉe la konstruado de nova bieno. La unuaj kvin jaroj estas tre fekundaj rikoltaj jaroj por la peono, en ĉiu maniero. Ĝui tiujn unuajn kvin jarojn forlogas multajn sendependajn indiĝenojn fariĝi peono en nova bieno. Ili alvenas kun la espero, ke ili ja ĉiam povos foriri, se la kondiĉoj kaj la traktado pli malboniĝos. Sed, se tiuj favoraj kondiĉoj komencas fariĝi malfavoraj kaj neelteneblaj, ili ne plu povos foriri. Aŭ ili havas tiam jam tiom da ŝuldoj, ke ili libere ne povos foriri, aŭ ili intertempe jam tiom kunkreskis kun la nova hejmlando, ke ili pro parencaj kaj aliaj sentimentalaj kaŭzoj ne plu estas sendependaj rilate siajn agojn.

XIII

Estis bonega truko, kiun don Gabriel tie uzis por komenci sian negocon. La tribestro ja ne povis scii, ke temas pri diablaĵo, kiun don Gabriel entreprenis. Li fidis al la vortoj de don Gabriel, ĉar li pensis, ke oficisto, sekretario de la loko, kiun li tiam jam konis pli longe ol jaron, ne povas esti tiel bestaĉa, ke li parolas pri la starigo de bieno, dum li celas monterion. Iu misfido povas esti kiom ajn granda, sed ĝi tamen trovas iam limon, kie pro nuraj homaj kaŭzoj oni rajtas supozi, ke la fido al kunhomo neniel trompeblas, ĉar ja ĉiu homo havas koron kaj animon kaj kunsenton al sia homa frato. Por indiĝeno, kiu vivas en la naturo, kun la naturo, kiu inter siaj popolaj kunuloj metas ĉiujn siajn agojn kaj negocojn sur la bazon de pura konfido, kie neniuj paperoj povas esti skribitaj kaj stampitaj, ĉar neniu povus legi ilin, estas certa limo, kie la misfido fariĝas malforta, multe pli malvasta ol ĉe homoj, kiuj vivas enmeze de la civilizacio, kie oni ĉiun transprenitan monsumon sen tiko de brovo kontestas kaj ĵure malagnoskas, se ne antaŭmontreblas kvitanco. Tial por la tribestro estis la supozo nepensebla, eĉ ne dum sekundo, ke don Gabriel, kiun li vidis tie antaŭ si kaj kiun li rigardis amiko kaj honesta oficisto, kapablas trompi lin tiel fie sen montri klare ekkoneblan signon de honto en sia vizaĝo.

Pro la ofertita donaco de la postrestinta brando la tribestro kompreneble ne tute povis trankviliĝi. Sed li ne povis senti la subaĉetadon. Nur en tiu kazo, se li sentus la subaĉetadon, li scius, ke la negoco havas trukan hokon.

Dum li iris al la vilaĝo por paroli kun la viroj, li devis pensi seninterrompe pri la donacita brando. Sed li ne povis neglekti la simplan klarigon, kiu ŝajnis al li tute komprenebla, ke don Gabriel donacis la brandon nur tial al li, ĉar li ne volis fortransporti ĝin kaj ĉar li pro pura zorgemo prefere postlasas ĝin en la konservado de la tribestro ol en la manoj de iu ajn viro en la vilaĝo. Don Gabriel povis disdoni la brandon inter la viroj. Sed ili ebriiĝus kaj eble eĉ okazus katastrofo en la vilaĝo. Kaj ĉar don Gabriel ne disdonis la brandon, sed donis ĝin al la tribestro por konservado, por ke li agu kun ĝi laŭ sia plej bona bontrovo, supozis la tribestro, ke don Gabriel estas en vero amiko de la vilaĝo, ĉar li volis malhelpi, ke okazu malbono en la vilaĝo, kiu eventuale kondukus al aĉaj sekvoj por multaj familianoj.

Pro la diverseco de la animaj karakteroj de siaj rasoj, pro la diverseco de la rilatoj kaj medioj, en kiuj ambaŭ plenkreskiĝis, kaj don Gabriel kaj la kaciko, ĉiu el ili rigardis la donacon de la brando en alia maniero ol ĝi estis celita.

Don Gabriel celis ĝin kiel subaĉeton por pli bone ŝmiri la negocon, kaj li pensis, ke la tribestro same akceptus ĝin kiel subaĉeton.

La tribestro supozis, ke ĝi estis donita al li kvazaŭ al la respondeculo de sia popolo kaj kiel amikeca dono por la loko, eble kiel amikeca adiaŭa donaco. Tial don Narciso ne pensis pri tio simple rifuzi la donon.

XIV

La tribestro rakontis al la kunvokitaj viroj de la loko la proponon de la sekretario en tiu maniero, kiel li komprenis kaj memortenis ĝin. Li estis al la viroj tiel honesta kiel patro al siaj infanoj. Li diris, ke en tiu kazo ofertiĝas favora okazo por junaj familioj, almenaŭ dum la sekvaj kvin aŭ ok jaroj havi pli bonan vivon ol la hejma loko povus ebligi al ili. La bonaj terpecoj ĉiam estas je dispono al la pli maljunaj familioj, kiuj devas nutri pli grandan nombron de buŝoj, dum la nove aldoniĝantaj junaj familioj laŭ malnova moro kaj bone elprovita deveno devas kontentiĝi pri tio, kio postrestas. Pri tio ne ekestas kvereloj; ĉar ĉiu rigardas tion ne nur justa, sed kiel solan launaturan elirvojon. Kaj ĉar en la rilatoj, kiel ili estis, tio estis la ununura elirvojo, tial ĝi ankaŭ estis justa.

Ĉiuj viroj, kiuj tie interkonsiliĝis pri la propono de la sekretario ne povis ekkoni ion, kio estas nedeca. Estis en ordo kaj justa, ke la sekretario repostulis la monon, kiun li luis. Iel oni devos doni ĝin al li, se li postulas ĝin. Tion jesis ankaŭ la garantiuloj, kiuj por parenco aŭ amiko ĉe la sekretario estis transprenintaj la garantion. Ili urĝis la ŝuldantojn, ke tiuj pagu siajn ŝuldojn. Ja neniu iun devigis fari ŝuldojn. Ke la origine malaltaj ŝuldoj pro la strangaj interezokalkuladoj de don Gabriel elkreskiĝis al konsiderinda sumo, la indiĝenoj ne rigardis kiel fiagon de la kreditoro. Estis sufiĉe konate al ili, ke al neniu homo, plej malverŝajne al indiĝeno estas pruntata ankaŭ nur peson kun malalta interezo, se la garantio de la sekureco por la pruntita mono estas tiel vente dubema, ke la kreditoro ĉiam estas en danĝero perdi la pruntitan monon. Kvincentprocentaj interezoj sub tiaj ŝanceliĝemaj financaj sekurecoj, kiel ilin povas oferti indiĝeno, sekve estas certe milda kaj justa procentaĵo.

Kiu volas havi rangon en konsilio devas koni kaj kompreni la rilatojn, kiuj ĉirkaŭas lin. Belsonaj alte flugaj paroloj pri ĝeneralaj kaj praeternaj kaj neskueblaj homrajtoj nur ridindigas ĉiun en konsilio, ĉar ankaŭ la plej bela parolo akordigeblas aŭ tute ne aŭ nur per akrobata kunpremo kaj knedado kun la ekzistantaj faktoj kaj kun la frida sobreco de la ĉiutaga vivo.

Tion eĉ simpla indiĝeno akceptas. Kaj tiu foje pli bone ol kelkaj civilizitaj proletoj, kiuj pensas, ke tuj la tuta mondo banos sin en brilaj sunradioj, tuj kiam ĉiuj homoj samtempe fidos pri la sole feliĉiga programo, kiu tiel bele lumas sur la papero kaj kiu elvokas ekflamiĝantan entuziasmon, se ĝi estas prelegata kun emfazo en nokta kunsido de laciĝintaj, malsataj kaj ĉifonitaj proletoj.

La interkonsiliĝantaj viroj venis al la rezulto, ke la propono de don Gabriel estas la ununura, kiu ofertas solvon de la konfuzita situacio, kiu laŭ ili estis kreita pro tio, ke la sekretario devos forlasi la lokon kaj tial devos enkasigi ĉiujn nepagitajn ŝuldojn. Neniu povas postuli de li, ke li donacu la ŝuldon. Tion ankaŭ neniu atendas. La postulo de la sekretario por ĉiuj ekzistis laŭrajte. Ĉiu, egale, ĉu li estis unu el la ŝuldantoj aŭ ne, agnoskis tion. Ne estis eble diri ion kontraŭ tio, ke la sekretario tiam postulis la monon. Li neniam devige urĝis sian monon aŭ siajn varojn al iu. Kiam la ŝuldantoj bezonis la monon aŭ iujn varojn, ili estis tre ĝojaj, ke oni pruntis ion al ili. Ili tial do ne havis la rajton esti malkontentaj, ĉar la mono estas repagenda. Des malpli, ĉar la lasta tago de la repago por ĉiu ŝuldo jam delonge estis pasinta.

La viroj interkonsentiĝis pri tio, kiuj viroj el ili transprenu la dispartigitajn ŝuldojn. Sed ne necesis eble eĉ minaci la junulojn per la potenco de la parencaro, por ke ili akceptu la kontrakton de don Gabriel. Pluraj junaj viroj, kiuj ne ricevis ŝuldodevon, ĉar en ties familioj aŭ ne estis maljuna viro kun ŝuldoj aŭ ĉar la knabino, kiun ili elektis kiel edzinon, same ne havis proksiman parencanon, kiu havis ŝuldojn, venis libervole por ricevi kontrakton, tuj kiam ili aŭdis, ke temas pri laboro en nova konstruenda bieno. Ili ekkonis tiukaze eblon perlabori monon dum malpli longa tempo kaj pli rapide atingi propran hejmon, ol se ili restadus plu en la loko.

Dudek fortajn sanajn kaj junajn virojn ricevis don Gabriel per unu fojo el la loko. Lia negoco komenciĝis bone. Li apenaŭ povis atendi tion vidi la okulojn, kiujn don Ramon montrus, se li estos alveninta kun tiu predo en Hucutsin.

XV

Kiam ili ekkonis kelkajn monatojn pli poste, kien ili iris, la viroj protestis kontraŭ la kontraktoj.

Ili estis subskribintaj tion, kio laŭ la vortoj de don Gabriel devus esti legebla en la kontrakto, sed ne ne estis legebla tiel, ĉar alie tio ja ne estus negoco por don Gabriel. Legi scipovis el ili neniu. La sola viro, kiu povis legi, kaj kiun ili konis kiel legulon, estis ilia sekretario, don Gabriel. En tiu kazo ankaŭ iu licenciado, iu advokato, estus povinta antaŭlegi la kontrakton al ili. Sed tiu postulus pagon. Kaj ĉar la kontrakto estis en la manoj de don Gabriel, devis esti vokita li. La advokato, antaŭ ol li komencus legi la kontrakton, unue demandus don Gabrielon, kion li antaŭlegu kaj ĉu don Gabriel pagos pli al li por korekta antaŭlegado de la kontrakto ol la pedikohavaj indiĝenoj, kiuj en la antaŭĉambro de la advokato ne sidis sur seĝoj, sed kaŭris laŭ sia kutimo sur la planko.

La junaj viroj kompreneble ankaŭ povis iri al publika instanco, kie ili povus peti oficiston antaulegi la kontrakton al ili. Sed ĉiam don Gabriel havus la kontrakton. Li irus kun la kontrakto al la oficistoj kaj dirus: ,Como estas, compadre? Kiel vi fartas, korfrato?

Mi havas ĉi tie kelkajn sonorantajn purajn duros por vi. Dek bonajn durajn pesojn. Kion? Kion vi diras?‘

,La muchachos volas scii, kio estas skribita en la kontrakto.‘

,Tion mi ja diris al ili, kiam la antaŭpagoj okazis. Nun, kiam ili jam gargaris la belan monon tra la gorĝo kaj tiel enstomakigis ĝin, ili kompreneble volas eliri el la kontrakto.‘

,Kompreneble, tio ne estas miraklo‘, dirus la oficisto.

,Kion vi do volas, kion mi antaŭlegu? Mi povas fari tion, diru al mi, kiel vi volas havi tion. Kaj se la uloj ĉi tie multe bruos, mi metos ilin ĉiujn en la karceron, kie mi tenos ilin en sekureco, ĝis vi bezonos ilin‘.

Ses viroj provis fuĝi. Estis la jnunuloj, kiuj venis libervole. La ceteraj, kiuj transprenis la ŝuldojn de siaj parencoj kaj de la estontecaj bopatroj, ne provis fuĝi, ĉar tio estus rompo de la konfido al la parencaro, post kiam ili iam Unu el la ses viroj, kiuj fuĝis, estis pafmortigita. Du el ili oni kaptis kaj senkompate skurĝis ilin. Du el ili perdiĝis dum la fuĝo en la ĝangalo. Oni neniam aŭdis denove ion pri ili.

Iu el ili alvenis en la hejmloko. Ĉifonite, sanganta, magriĝinta ĝisskelete, kun lipoj, kiuj rompiĝis de febro. Li rakontis en la loko, kien oni kondukis la virojn.

XVI

Don Narciso ne plu estis tribestro, kiam tio okazis. Intertempe la parencaroj elektis alian jefe.

Kelkaj viroj iuvespere venis en la kabanon de don Narciso por paroli kun li.

Don Narciso sciis, kial la viroj venis, kaj kion ili volas priparoli kun li.

Estis konate al ĉiu viro en la loko, ke don Narciso, kiam li ankoraŭ estis jefe, ricevis barelon kun brando de don Gabriel, de la tiama sekretario. Neniu el la viroj, kiuj tiam parolis kun don Narciso, faris eĉ la plej etan aludon, ke tiu brando estis subaĉeto. Tia suspekto tute ne venis en iliajn kapojn, ĉar la honorindeco de don Narciso ekster ĉiu dubo.

Oni demandis lin nur, ĉu li memoras, ke don Gabriel eĉ nur unufoje donis glaseton da brando al kiu ajn viro de la loko sen intenci ion ĉe tio.

Narciso diris trankvile: „Mi tute ne povas memori pri tia Li ekstaris, ĉirkaŭrigardis en sia domo, kiu estis aĉe lumigata de kelkaj kenaj torĉoj. Li iris al sia plej juna infano, kiu dormis sur petato sur la tero, palpadis ties kapeton, ankoraufoje rigardis ĉirkaŭ si kaj tiam sekvis la virojn al eksteren en la nokton.

Du horojn poste la viroj portis la kadavron de don Narciso en ties domon. Oni mortbatis lin per maĉeto.

Okazis sekve de bedaŭrinda eraro, ekstere sur la kampoj, kiam la viroj volis forbati subkreskaĵon por serĉi kaj kapti junan mulon, kiu evidente perdis la vojon. Ĉiu en la vilaĝo postrakontis tiun ĉi historion. Kaj ĉiu sciis en la vilaĝo, kio kaŝiĝas en la historio.

La edzino kaj la filinoj de don Narciso ekkriis.

Tuj poste la kabano plenigis sin per ĉiuj inoj de la propra parencaro kaj per tiuj de la amikaj parencaroj.

La kadavron oni kuŝigis sur stablon el sveltaj arbetoj. La edzino de Narciso lavis la sangon de lia vizaĝo kaj ellavis la sange kungluitan hararon kaj kombis ĝin.

Oni alportis kenajn torĉojn kaj bruligis ilin.

Poste ĉiuj inoj kaŭris sin sur la teron ĉirkaŭ la kadavro, vualigis siajn kapojn per rebozo, aŭ per jorongo kaj komencis elpuŝi la funebrokriojn.

La viro, kiu sukcesis fuĝi el la monterio ĝis la vilaĝo, mortis kvar tagojn poste. Lia tute elĉerpita korpo ne povis rezisti la sovaĝan febron.

Ambaŭ rajdantaj ĉasistoj postsenditaj de la kompanio por kapti kaj rekonduki la forkurinton, trovis lin surstabligita en la kabano de lia patro. La du monteriaj policanoj postulis, ke la patro kaj la fratoj de la mortinta junulo, ĉar li fuĝis, transprenu ties ŝuldojn. Tiuj rifuzis tion kaj la policanoj klarigis al ili pro tio, ke ili raportos tion al la loka estro de Hucutsin, kiu estas respondeca por la kontrakto kaj krome al la jefe politico. La familio ekscios, kio okazos post tio.

Sekretario, kiu povus helpi al la kaptistoj de la monterio, ne ĉeestis, ĉar la jefe politico ekde la foriro de don Gabriel trovis neniun, kiu ŝajnis al li sufiĉe taŭga por transdoni la oficon al li.


Rimarkoj:

jorongo = ĥorongo, lankovrilo ĉiam kun entranĉaĵo por la kapo en la mezo, uzata kiel mantelo, similas al sudamerika „ponĉo“.

rebozo = tuko.

XVII

La loko restis pli ol du jarojn sen sekretario. Tial putriĝis ankaŭ la pordo de la karcero. Super la oficeja ĉambro de la municipo, kie staris la tablo kun la inkoboteleto kaj kun la plumingo, kiu havis rustiĝintan deformitan plumon, kaj kie kuŝis la fasketoj kun la ordonoj, kiuj temis pri la bonfarto kaj la edukado de la indiĝenoj, trarompis la tegmento malsupren.

Ĉar la indiĝenoj ne riparis la kaputajn tegmenterojn, la tegmentopartoj restis rompite malsupre kaj postŝiris pluajn.

La telefonlineo estis en ordo. Ankaŭ la aparatoj en la oficeja ĉambro ŝajne estis en bona stato, se ili ne estis trafitaj de la falinta tegmento.

Sed estis tie neniu, kiu penis telefoni. Tamen la suno moviĝis plu en la ĉielo. Tamen la maizo kreskis sur la kampoj. Tamen la indiĝeninoj naskis seninterrompe infanojn en la familioj. La viroj en la vilaĝo bone ekzistis por si mem. Eĉ ne al iu el ili iam venis en la kapon la penso, ke la loko troviĝas ja en la ege malĝojiga situacio ne havi sekretarion, kiu estis sendita en la vilaĝon por regi tie. Neniu el ili pensis eĉ nur dum momento pri tio, ke la mondo povus perei kaj la homaro malaperi, se ĝi ne estus regata.

Tial neniu iam havis la ideon, nek la tribestro, nek unu el konsilantoj, sendi serveman raporton al la guberniestro aŭ al la jefe politico kaj memorigi la sinjorojn pri tio, ke tie en la loko mankas sekretario kaj, ke la loko sekve de tio havas neniun rilaton kun la moŝta registaro.

Geronimo, kiu nun estis la tribestro en la loko, diris iutage, kiam la viroj interkonsiliĝis pri la nova disdonado de la komunuma lando inter la novaj familioj: „Mi ja plej prefere dezirus, ke la registaro forgesu nin eterne. Mi diris, kion mi devis diri, fratoj kaj amikoj miaj.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.