La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2026 Geo

La Enhavo

XII

Du tagojn post la edziniĝo de Marija en Luĉican venis la komisiono por inspekti la kadavron de la maljuna Saletti.

La kuracistoj sekcis la vundon, tra kiu elĉerpiĝis la sango el la koro de la nobelo, kaj vidinte la mortinton antaŭ si, la komisiono registris en la protokolo, ke tiu sola vundo kaŭzis la morton. La ĝendarmoj serĉis Antonion ĉie, sed vane.

Malmultaj homoj akompanis Salettin al la tombejo. Neĝo ŝute faladis dum la enterigo. Sub la soleca cipreso faŭke malfermi ĝis profunda fosaĵo, kaj apud ĝi, sur la grasa argila tero, staris nigra portilo. La neĝo blankis sur la paroĥestro, sur la homoj, sur la kapo kaj la ŝultroj de la juna knabino, kiu klini ĝis super la ĉerkon kaj apogis sian vizaĝon sur la ĉerkokovrilon.

Apud la knabino staris Marko Ŝabariĉ kaj rigardis la kirlantajn neĝflokojn super la malfermita tombo, kie ili trankvili ĝintaj descendis laŭ ĝia vakaĵo al la mola fundo, kie ili tuj malaperis, kiam ili falis sur la malsekan teron…

Dum la paroĥestro preĝis super la mortinto, iuj buboj vagis laŭ la tombejo por nombri la krucojn, kiuj elstaris el la neĝo. Rimarkinte ion strangan sub unu neĝa araĵo, inter du tombmontetoj, ili ektimis kaj kuris al homoj por diri, ke homo kuŝas tie sub la neĝo. La homoj ekmiris, ili ekiris kun la buboj al la loko, ili forigis la neĝon kaj konsterniĝis.

Antonio!

Ĉe unu lia flanko la neĝo estis sangemakulita. Kiam la paroĥestro eksciis, ke Antonion oni trovis mortinta, li plenpulme elspiris, li ekrigardis la malserenan ĉielon kaj petis la homojn meti la trovitan korpon en ĉerkon, kiu estis en la tombeja dometo. Nun la homoj komencis ĵeti teron per ŝoveliloj sur la tombon de la nobelo. La knabino mallevis sian kapon sur la ŝultron de Marko, ŝi tremis pro plorado kaj aflikto.

Dum oni fosis alian kavon proksime de Saletti, ĉe la kontraŭa flanko de la cipreso, la paroĥestro preĝis kun la aliaj en la malgranda kirketo por la spirito de Antonio. Iu kamparano tombofosanto konjektis, ke probable Antonio intencis iri al Martin Koĵuliĉ laŭ la vojeto apud la tombejo, sed li kolapsis kaj konscia, ke li ne povos iri pluen, li trenis sin ĝis la tombomonteto, kie li finis siajn malĝojajn tagojn… La sama tombofosanto asertas, ke sub la tombmonteton estis enterigita la trovito, kiu dronis okaze de la ŝiprompiĝo sub Luĉica.

Marko viŝis la vizaĝon de Antonio, li sekigis kaj ordigis lian nigran hararon kaj inspektis la vundon sub la ŝultro, super la koro. Forviŝinte la koagulitan sangon de sur lia larĝa brusto, li rigardis mute kaj dolore al la palaj vangoj, al la kunpremitaj bluetaj lipoj kaj al la rigidiĝintaj kaj vaste malfermitaj okuloj.

Ardaj kaj abundaj larmoj glitis gute laŭ la vizaĝo de Marko, post kiam li mallevis la pezan kaj malvarman dekstran manon de sia fidela Antonio.

Kiam post ioma tempo la ŝnuregoj gratis la tristajn bretojn, kaj sur ilin tondre falis la unuaj terbuloj. En la soleca cipreso eksusuris la vento, ĝi ekbalancis la branĉojn kaj deskuis iom da neĝo sur la ĉerkon de Antonio. En la tombon mallevis po unu bulon da tero ankaŭ la paroĥestro, Marko kaj Elvira, fratino de la mortinto. www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-096-1


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.