La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

Impona estas la orienta bordo de Istrio. La alta montara ĉeno leviĝas el la blua maro, en kiu ĝi spegulas sin, ondante per siaj kalvaj kapoj, laŭlonge de Preluka kaj gaja Volosko ĝis la tenebra urbeto Plomin. Laŭ la krutejo de la montarĉeno disvolviĝis kaj viciĝis multe da rokoj kaj montetoj. La glata imperiestra ŝoseo trenas sin jen apud la maro mem, kaj jen ĝi levas sin super la ravinojn, sub kiuj ĝi ne povus pasi, sen elĉizi la pasejon tra duraj rokoj. Tiu ĉi ŝoseo tuŝanta plurajn urbetojn kaj vilaĝojn, alserpentumis ankaŭ al Luĉica. Antaŭ Luĉica ĝi larĝiĝis, kaj tiel en Luĉica ĝi estigis ĉefan placon. Se oni rigardas suden, ankaŭ tie la sama ŝoseo blankas precipe ĉe la kurbejoj apud la montoj, tiam ĝi malaperas en la ravinojn de la riveretoj. Ĝi kondukas ĝis Jelenŝĉica nur kurbiĝante.

La paroĥo de Luĉica konsistas el pluraj malgrandaj vilaĝoj, vilaĝetoj kaj domoj unuopaj, soldomoj. La loĝantoj de tiuj gajaj vilaĝetoj vizitadas al la urbo Luĉica nur dimanĉe kaj festotage, por preĝi al bona Dio, por aŭdi antaŭ la urbestra domo pri deziroj kaj ordonoj de altranga sinjoraro de diversaj kompetentecoj, kaj fine por ion aĉeti en la butiko de la negocisto Stipe.

En Luĉica estas du pastroj: la paroĥestro kaj ankoraŭ unu maljuna. Tiu kvankam emerito kaj oldaĝa, tamen ĉiudimanĉe servas la malgrandan meson frumatene. La paroĥestro servas la grandan kantatan meson kun prediko. Al tiu okazo kutimis eksonori jam je la naŭa horo, kaj finsonori nur je la deka.

Unue ekklakas la malgranda sonorilo, kiu ĉeflanke fendiĝis.

Ĝia sono estas malagrabla; kvazaŭ el rompita poto. La luĉicanoj ofte interparolas pri tiu sonorilo, kaj ĉiam revenas al konkludo, ke ĝi ankoraŭ taŭgas por Luĉica. Post la malgranda sonorilo, eksonas la meza. La sono de ĉi tiu sonorilo ŝajnas al la luĉicanoj tre malgaja, probable pro tio, ĉar ĝi estas funebra sonorilo, kiu ofte anoncas, ke iu el ili ekiris longan vojon.

La maljuna Fran penige sonoris, kaj kiam infanoj alkuris antaŭ la turon kriante: ”Fran, la sinjoro paroĥestro jam estas en sakristio!”, li prenis ambaŭ ŝnurojn, de la granda kaj la malgranda sonorilo kune, kaj tirante ĉiujn tri sonorilojn samtempe, li avertis la popolon rapidi en la preĝejon.

Iun dimanĉon sonoris la meza sonorilo. La suno jam suprensaltis alten. Ega varmego ŝoviĝis en la golfon de Kvarner.

Sufoka aero vibris super la griza ŝtonaro kaj ŝtonbaraĵoj, super la arbaretoj kaj super la flaviĝinta herbaro. Sur la ĉielo vidiĝis eĉ ne unu nubfloketo, nur super la suda horizonto leviĝis super la maro longaj helaj nebuloj kvazaŭ tuloj. La maro estis blanka. Meze de la golfo, en la larĝa fluo, rebrilis suna oro, kaj ene de tiu ĉi oro rampis, svarmis juveloj.

Laŭ la ŝoseo, kondukanta al Luĉica, de la sudo kaj la nordo, homamaso rapidis al la granda meso. La homoj iris ope. Sur montdeklivo videblas deko, iom fore eniras la valeton kvino, kaj sur alia monteto aperas denove kelkaj aroj. Ekzistas ankaŭ unuopuloj, tiuj estas kurbiĝintaj maljunulinoj, kiujn la pli junaj atingis, salutis kaj postlasis. Laŭ la ŝoseo blankis la ĉemizmanikoj de gajaj vilaĝaninoj. Buntkolorajn silkajn kaptukojn ili surmetis super siaj ruĝecaj kaj sanaspektaj vizaĝoj por ŝirmi sin de la suno. La knabinoj ne iras solaj; kune enmiksiĝis junaj maristoj. Ili devestis siajn jakojn kaj transmetis ilin surŝultren. La ĉapelojn ili ŝovis nuken. Ŝercante kaj koleretigante la knabinojn, ili viŝis ŝviton de sur siaj vizaĝoj per blankaj tukoj, kiujn ili tenis en siaj manoj tuttempe. La knabinoj de tempo al tempo ekridis, revenĝante sammaniere, riproĉante la petolemajn maristojn, ili koleretis pro ili, ne pro la diroj, sed se iu pinĉus ĉe plenforma kubuto, kaj nur tiam, se ili eksentus doloron ĉe la freŝa kaj sana karno pinĉita.

Tiu tuta popolo estas gaja, senzorga kaj kontenta. Ja kial ne esti tia! Ili dum tiuj ses pasintaj labortagoj sufiĉe penis kaj ŝvitis, kaj hodiaŭ ili iom ripozos, iom kantos en la preĝejo, ili aŭskultos la predikon de la sinjoro paroĥestro, kiu estas vera patro al ĉiu, ĉiuj lin estimas kaj amas, kiu multfoje ĝislarme kortuŝis ilin, kiu predikas tiel bele kaj kore, jes, tiel bele, kiel neniu pastro, nek en Jelenŝĉica, nek en Lovran, nek en Plomin.

Nur posttagmeze, post la beno! La bonaj virinoj eksidos en ombron antaŭ la domo de najbarino, ili interparolos pri rikolto, pri vino, pri enamiĝintaj gefianĉoj, pri malsana baptanino, pri reveninta maristo, ili pridemandos ankaŭ, pri kio leterskribas la soldatoj de sur la imperiestraj ŝipoj kaj pri centoj da aliaj aferoj. Dum krepuskobeata freŝeco, kiam la freŝaj ombroj kovras la kvietan diecan maron, juna maristo surmetas sian jakon ŝultren, li plukas bukedeton da fratina bazilio, kaj ekiras kantante en foran vilaĝeton al sia karulino, kiu atendos lin ĝoja kun rideto, ne povante sufiĉe ĝui rigardante lian junan kaj altan staturon vestita en puraj festovestaĵoj.

Li, por montri sian horloĝon je arĝenta ĉeneto, elpoŝigos ĝin kaj diros al sia amata trezoro, ke jam estas malfrue, ke baldaŭ li devas hejmen iri. Sed ankaŭ pasintfoje li diris la samon, tamen jam duonnokto pasis, kiam li surpremis lastan kison al la ardaj kaj ruĝaj lipoj de sia trezoro…

Ankoraŭ sonoras la meza sonorilo… La homoj rigardadas la sunon kaj diras: ”Franina baldaŭ finsonoros! Ho, kiel varme estos en la preĝejo! Ĉio, ĉio finbrulos sub tia suno!”

La fajna polvo sur la blanka ŝoseo estas kvazaŭ ardigita; la polvita ruĝa papavo en la fosaĵo apud la ŝoseo fleksiĝas pro la terura varmego, la ora spikaro tute ne luliĝas. Ne ekzistas laŭbo, krom malsolida ombro de malofta olivarbo, kiu tuberoriĉa kreskas sub la muro de la ŝoseo. La homoj tra palpebroj rigardadas al la maro tra la ebeno de la tremetanta lumo, kompatante la ŝipetojn, kiuj rigidiĝis en la blanka kvieto. Iliaj veloj pendas senmove kaj splene respeguliĝante precize sub la nigra renversita trunko.

Franina ankoraŭ ne prenis la ŝnuron de la granda sonorilo, sed la homoj jam rapidas kaj rapidas. Ju pli proksime al la urbeto, des pli la aroj de la homoj pligrandiĝas kaj kunfandi ĝas. La malhela Luĉica jen montriĝas kaj jen rekaŝiĝas malantaŭ la monteto, kiam ili malaperas en la valeton, kie malsupren fluas profunda rivereto al la maro. La fluejo estas seka, la ruĝa tero en ĝi fendetiĝis pro la varmego. Ne ekzistas akvo eĉ por palumbo. Oni reeltordas sin sur la deklivon de la monto, kaj jen urbeto staranta antaŭ ili. Ŝajnas, ke la kampanilo balanciĝas tra la vibranta aero. Sur la muregoj, detruiĝantaj, verdas maljuna hedero, la ora kruco sur la preĝejo gaje rebrilas.

La domo de Stipe blankas, la vitroj de ĝiaj fenestroj flamas de sunradioj.

Kiam la homoj proksimiĝis al la urbeto, la knabinoj haltis iomete ĉe vojkurbiĝo. Ĉi tie ili malligis bluan grandan tukon, kiun ili portis enmane, kaj sub la suno ekbrilis malgrandaj ŝuetoj, kiuj difektiĝus dum longa vojo. Tiam ili iom malligas siajn opankojn, kaj dum ili surpiedigas siajn ŝuetojn, iuj pli kuraĝaj maristoj turniĝus, se ili ne hontus pro ĉeesto de pliaĝulo, jes, ili turniĝus por admiri blankan ŝtrumpon kaj eĉ pli plenforman kruron.

Kiam ĉiuj aroj proksimiĝis al Luĉica, atingis ilin laste belstatura ĉarma junulo. Lia vizaĝo estis ruĝa kaj ŝvitanta, kaj el liaj okuloj ardis ĝojo, rigardante la gajan kaj allogan amason.

– Bonan matenon, homoj! – salutis la junulo.

– Halo, Mato! Bonan matenon! Kiel estas? – ĝojkriis tenaca junulo kun brulanta vizaĝo.

– Varme, mi fandiĝos.

– Supozeble vi havas gravan aferon en Luĉica, aŭ vi iun plezure vizitas, ĉar vi ekiris el Jelenŝĉica dum tia varmego, –  pikis lin gaja knabino.

– He, kiu scius! Eble ambaŭ aferoj! – svingis Mato senzorge.

– Nenio stranga! – ĝojkriis maristo.

– Estu gajaj, kaj ni ŝercu ankaŭ venontjare! – rediris Mato.

– Ja, pro animo mia, ne ekzistas pli bela en Jelenŝĉica! Jes, jes, ŝi estas bela kaj ĉarma, sed tio ne estas plej grava! Ŝi estas bona, laborema kaj kvieta, kaj tio plej gravas ĉe virino, kiu onidire povas alĝustigi eĉ plej malĝentilan krudulon, – filozofiis maljuna maristo, kies profundaj haŭtsulkoj etendiĝis laŭ lia frunto, kaj kuniĝis ĉe la mezo super la tuberoida nazo.

– Ankaŭ ŝia patrino! Ne ekzistis pli bela junulino ol ŝi! Jes, jes, pomo ne falas for de sia pomujo. Ho, multon pekus tiu, kiu ion malbonan dirus kontraŭ Jela Ŝabariĉ! Ne ekzistas pli honesta virino en Luĉica ol ŝi estas. Jes, jes, neniam aŭdiĝis, ke la najbarinoj blasfemus ŝin. Ŝi ne estas babilema muelilo por senĉese klakadi antaŭ alies sojlo! – elspiris maljunulino, frotante sian vizaĝon, plenan kun profundaj sulkoj, per sia magra mandorso, je kiu pendis rozario.

– Ĉu vi, Mato, scias, ke hieraŭ venis la frato de Marija el Vieno? – demandis lin maristo.

– Ja, kiel, mi sciu, mi nur hodiaŭ matene venis el Rijeka.

– Ho, pro hundopiedo, kiel ĉarma junulo! Vere ni ĉiuj multe bedaŭras, ke li ne estiĝos sacerdoto. Ni havus junan paroĥestron. Sed sciu, mi ne dirus, ke la nuna paroĥestro ne estas la vera anstataŭanto de Dio en la preĝejo kaj ekster ĝi. Nu, kion ni povas, li jam sufiĉan neĝon posedas ĉi tie, – diras maljuna maristo, malkovrinte sian kalvan kapon kaj montrante ĝin kvazaŭ la lunlumon briligus la nuna suno.

– Jes, bona, bona homo estas nia paroĥestro, sed ankaŭ nia, nu, kiel diri? Jes ankaŭ nia estas bona paŝtisto, sed ŝajnas al mi, kion mi scias? Jes, mi dirus tamen, ke li tro foriĝas de la popolo; jes, tiel, tiel! Jes, mi dirus ke tio ne estas bone! La pastro estu pastro nur en la preĝejo, sed ekster ĝi li estu ankaŭ simpla homo, simile al ni ĉiuj. Li vivas kune kun ni, li konas ĉiujn niajn zorgojn, kaj, kredu al mi, li povus multfoje helpi al ni. Ho juna mi estas, sed mi rimarkas, ke malbonaj tempoj ekestis, – kapjesis Mato.

– Prave vi parolas! Tia diro estas ĝusta! La pastroj kiuj konstante gapas en librojn, tiuj nur taŭgas, mia Mato, por grandaj urboj, sed por ni taŭgus iu kiu komprenas nin. La episkopo devus sendi al ni paroĥestron, filon de fosisto! – asertis maljuna maristo, frapante per la mandorso de la dekstra al la polmo de la maldekstra mano.

– Ĉu vi, Mato, ĵaŭdon posttagmeze veturis sub niaj klifoj al Rijeka? – demandis juna maristo.

– Jes; ho ve, sufiĉe ni remis tiutage! Neniu bloveto de ia ajn vento!

– Ĉu la boato bone navigatas? Ĝi estas pli bela ol la antaŭa, – aldiris la maristo.

– Ĝi glitas kvazaŭ per sebo ŝmirita, – fieris Mato.

– Ĉu vi ankoraŭ kelkfoje rememoras pri la akcidento, kiu trafis vin la pasintan vintron? – demandis lin junulino rigardanta lian ĉarman vizaĝon.

– Kia utilo estus de tio? Pli konvenas forgesi tiajn malagrablaĵojn!

– diris Mato kaj svingis permane.

– Certe vi nun pli atentas; ĉu vi ne timas la maron? – redemandis la junulino.

– Kial timi! Oni ne dronas ĉiutage!

Mato estis diranta tion, dum Fran prenis ĉiujn tri ŝnurojn.

– Sinjoro paroĥestro jam estas en la sakristio; ĝustatempe ni alvenis, – diris maristo.

Post momento ili iris en la urbeton. Mato ekiris tra la malgrandaj sratetoj, kaj li alpaŝis sur la sojlon de la domo de Ŝabariĉ.

Tie li haltis kaj ĵetis sian rigardon al la kuirejo. Neniu estis ene. Sur la fajrejo bolis en kelkaj potoj. La kato sternis sin meze de la planko, sur granda orkolora makulo, kiu falis en la kuirejon tra la malfermita fenestro. En la kuirejo estis ĉio pura kaj ordigita, kvazaŭ la Ŝabariĉanoj iun atendus.

– He, homoj! Ĉu neniu estas en la domo? – ekkriis Mato.

La junulo eniris en la kuirejon, kaj kiam post ioma atendo neniu respondis al li, li denove kuraĝe ekkriis:

– Homoj, Dio donu sanon! He, ĉu vi ĉiuj foriris en la preĝejon?

En la ĉambro iu moviĝis, la pordo malrapide malfermiĝis, kaj la ĉarma Marija, vestita festotage, pudore elflustris:

– Ho, Mato!

Kaŝrigardante al liaj nigraj okuloj, ŝi ekridetis paradize, kaj ruĝiĝinte ŝi mallevis sian belegan kapon.

– Bonan matenon, Marija!

– Feliĉodona ĝi estiĝu!

– Ĉu la viaj estas en la preĝejo? Kiel vi fartas, karulino? –  demandis Mato, okupita rigardante ŝian beatan vizaĝon.

– Ho, ne estas malbone, ne! Jes, mi estas sola; ĵus la niaj foriris al la diservo. Mi jam estis ĉe la frua meso ĉi matene.

– Ankaŭ mi same en Jelenŝĉica. Ho, kia varmego! Mi ja rostiĝis dumvoje!

– Formetu vian jakon, eniru en la ĉambron, – proponis la knabino.

Mato obeis. Li forĵetis sian jakon kaj la ĉapelon sur la liton kaj eksidis ĉe la fenestro.

– Ĉu vi scias, ke mia frato alvenis hieraŭ?

– Tion la homoj dumvoje diris al mi. Ho, mi ĝuste ŝatus ekkoni lin! Se li similas al vi, Marija, tiam li estas tre…

– Nu, kial vi ne findiras?

– Pro kio vi ruĝiĝas? Vi komprenis min, Marija…

– Mato!

– Ja, rigardu al mia vizaĝo, sed ne al la planko!

– Vi do ne konas mian fraton?

– Jes kaj ne; Du Luĉicanoj vizitas altajn studojn, jes du; ŝajnas al mi, ke mi jam ie vidis ilin. Mi opinias, ke via frato estas tiu altstatura kaj forta sinjoro kun nigra, krispa hararo.

– Jes, tiu estas li, sed tiu alia estas…

– Kiu?… Jes, jes, tiu riĉa…

– Vi konas ankaŭ lin?

– Jes, mi konas; sed via vizaĝo iom malsereniĝis…

– Ĉu mia?

– Jes, via… Marija, kiom mi memoras pri via frato, li tute similas al vi. Jes, mi konas lin nur laŭvide, ja vi scias, ke mi ne estis ofte en Luĉica…

Marija eksentis ardan ruĝon.

Karulino, sidiĝu ĉi tie apud mi, jen tiel, nun estas bone!…

Jes, kara mia, mi ne venadis ofte al Luĉica antaŭe. Sed nun, depost la rompiĝo de mia boato lastan vintron, mi ekkonis bonajn homojn… Jen, la lito, sur kiu mi preskaŭ mortis…

– Ho, Mato, ne permesu al mi rememori tiujn tagojn!

– Karulino, nek patrino nek fratino, se mi havus ŝin, flegus min tiel pacience kiel vi…

– Marija, aŭskultu al mi! Se ne okazus tiu malfeliĉo…

La tuta korpo de la knabino ekskuis. Mato prenis ŝian manon.

Kaj lia, kaj ŝia, ambaŭ manoj tremetis.

– Marija…

La knabinon trafluis eksterordinaraj skusentoj. Per siaj nigraj brilaj okuloj ŝi ĉarme kaj intime ekkaresis la belan kaj vervan vizaĝon de Mato.

– Kara Marija, ja, kion diri? Vi mem scias, jes, karulino, vi certe scias; mi venas ĉi tien en vian domon, mi dezirus, sed vi…

– Mato!

– Jes, karulino, mi tute hontas, ĉar mi ankoraŭ nenion diris al vi!

La knabino premis lian manon apenaŭ senteble.

– Trezoro mia, estas malfacile, sed tion diri al vi, mi devas, ĉar jam tempas: jes, Marija mi venadas al Luĉica nur pro vi…

Marija verve rigardis al liaj okuloj. La vortoj de Mato dolĉe dormigis ŝian koron; torento da amdoloro kunfluis en ŝian animon. Tremetis la malsekaj lipoj, kaj en ŝian karan vizaĝon abrupte enfluis sango, febre ardigante ĝin, vastiĝante tra la plenforma kolo ĝis la luksoaspekta brusto, kiu dolore ŝveliĝis pro la fortaj korbatoj.

– Karulino amata, mi devas diri, ja, mia koro krevas, mi mem ne scias pro kio; jes, Marija, sciu, ke vi estas pli kara al mi ol la suno kaj mia sano. Marija, kiel vivi sen vi? Jes, kara mia ununura, se vi ne ŝatus min kiel edzon, mi bedaŭrus, ke mi ne dronis, mi dezirus…

– Mato, ĉu vi ne timas Dion? – elspiris la knabino, kaj ŝiaj jam malsekaj okuloj pleniĝis per abundaj larmoj. Ŝi ektremis tuta. Laŭ ŝia vizaĝo traflugis brilo.

Mato tenere altiris ŝin al si, li ĉirkaŭzonis per sia dekstra brako ŝian fleksosveltan korpon.

– Marija, estu mia edzino!

– Mato!

– Ĉu vi ne simpatias min?

– Jes… vin, – suspiris la knabino rigardante al li, ŝi sinkis sur liaj genuoj en dolĉa senzorgo.

Mato fleksis ŝin al sia brusto, metis la manojn sur ŝia arda frunto, klinis ŝian kapon iom nuken kaj kisis ŝin al la varmaj ŝvelaj lipoj.

La floranta korpo de Marija tremetis en lia brakumo. Ŝi apogis sian kapon al lia fortika ŝultro kaj ambaŭ silentis …

– Marija, vi do amas min? – ekdemandis Mato per tremraŭka voĉo.

La knabino levis sian kapon, ŝi rigardis al li tra la larmoj, ŝi dolĉe ekridetis kaj elbuŝigis mallaŭte:

– Jes, mi ĉiam pensas pri vi.

Mato kisis ŝian karan vizaĝon kaj verve brakumis ŝin…

La feliĉuloj ektremis kaj embarasitaj ekrigardis al la pordo de la kuirejo.

Ili ekaŭdis mornan kaj basan suspiron, kvazaŭ oni disŝirus ies koron per malakra tranĉilo, kaj ĝi mortante ekĝemis.

– Kiu estis en la kuirejo? – demandis Mato.

– Mi ne scias. Ĉu vi ne aŭdis paŝbatojn?

– Mi aŭdis. Ŝajnas al mi, ke iu ekĝemis kaj dentogrincis, kaj tiam elkuris el la kuirejo.

– Eble estis Antonio, – Marija diris mallaŭte kaj timeme.

– Antonio!?

– Jes, Antonio. Li estas vera strangulo; multfoje mia sango glaciiĝas en la koro, dum li rigardas min iel malserene kaj kolere, sed mi scias, ke li estas bona kiel pano.

– Li kaŝe aŭskultis nin… Mirindega konduto.

– La povrulo!

– Ĉu ne, ke li estas trovito?

– Jes, la trovito.

– Mi kompatas, ke li neniun parencon havas en la tuta mondo.

– Li havas nin, ni zorgas pri li kiel pri nia familiano. Nu ni ne kulpas, ke li estas tiel ĉifonita kaj hirta; ni proponas vane al li pli bonan vestaĵon, sed li neniel volas preni ĝin. Antonio estas bonanima; li saltus eĉ en la maron pro mi aŭ pro mia frato Marko.

– Sed kie estas via frato, Marija?

– Certe surstrate antaŭ la poŝtoficejo. Tagmeze li certe venos.

Ankaŭ la meso tiam finiĝos.

– Marija, hodiaŭ mi devas ion diri al viaj gepatroj, ja ankaŭ vi tion deziras?

– Mato, ne diru! – Marija rapidis subtile por defendi sin.

– Ja, kiel ni povas geedziĝi sen scio de la viaj?

– Jes, sed…

– Nu, kio okazas kun vi, Marija? Ĉu vi ne volas, ke mi parolu kun via patro?

– Parolu, sed sen mia ĉeesto, – ekridetis la knabino kaj ŝiaj okuloj malklariĝis.

– Nu, estu tiel! Ho, Marija, vi ne konjektas kiom mi estas feliĉa! Ĉu vi volos iri al Jelenŝĉica?

La knabino riproĉis lin per ĝoja rigardo, kvazaŭ dirante: Ja, kial vi eĉ demandas min?

Tiam ili ekstaris, ili alproksimiĝis al la malfermita fenestro.

Marija brakumis la kolon de Mato kaj apogis sian kapon sur lian ŝultron. Nenion parolantaj ili rigardis al la blua maro. La suna oro transverŝis sin sur la trankvilan surfacon, sur la rokan bordon, laŭ la maĵoranoj kaj bazilioj sur la fenestro kaj laŭ iliaj ĉarmaj kapoj.

– Kara Marija, rigardu la maron! Jes vi, karulino mia, se ĝi estus ĉiam tiel trankvila, mi nun ne starus apud vi, – sufloris Mato karesante ŝian nigran kaj delikatan hararon.

– Tio estas vero, Mato, – ekridetis la knabino kaj pli firme ĉirkaŭbrakis lin, timante, ke ŝi povus perdi lin.

Ĉimomente aŭdiĝis el la kuirejo:

– Ho ve, kiam ni hodiaŭ tagmanĝos? Kien ŝi, pro Dio, foriris?

La fajro tute estingiĝis!

Marija ekrigardis Maton kaj dampe elbuŝigis:

– Ho, mi forgesis pri la tagmanĝo! Ho ve, kion la patrino diros?

– Marija, Marija, ja kie vi estas, ho, neniam mizera estu, kie vi estas, – vokis Jela.

Mato kaj la knabino montriĝis ĉe la pordo. Jela surpriziĝis.

– Jen ni! Mi kulpas pri ĉio!

– Ho, vi estas ĉi tie!? Sed kiam vi venis? Ve, mia fajro! Marija, kial vi ne zorgis iom? Ho, juneco, juneco!

La vangoj de Marija ardis; ŝi ne sciis, kien rigardi.

– Mi zorgis, sed la lignoj ne taŭgas, – diris la knabino embarasite.

– Kial vi eksplikas! Ke la lignoj ne taŭgas? Ili estas sekaj, kiel miaj ostoj. Sed, kiel vi, Mato, fartas? Ho, kiel varme estis en la preĝejo! Estas domaĝe, ke vi ne estis ĉe la sankta meso! La sinjoro paroĥestro diris al ni multajn belajn vortojn, kaj li ĉiam parolas kaj klarigas; kaj, ĉu vi opinias, ke la homoj estos pro tio iom pli bonaj? Jen, eĉ ne en unu poto bolas akvo!

Mato, ĉu vi jam vidis mian filon? Jes, jes, hieraŭ vespere li venis. Ankaŭ pri vi ni esperis. Ho, pafilo ne mortigu lin!

– Kiun, Jela? – demandis Mato.

– Mian filon, mian Markon.

– Ja kial?

– Mi ĉiam bedaŭros, ke li ne estas nia paroĥestro. Jes, ankaŭ vin ni atendis, kaj pro tio ni prenis ankaŭ iom da bona viando, kaj nun jen, ĉio ankoraŭ estas kruda. Kion ni povas nun? Iom pacienca vi estu, se vi estas malsata.

– Ho, pri mi estas facile! Unu horon pli- aŭ malpli frue, estas egale, – respondis Mato ridetante.

– Marija, vi estas ruĝa kiel omaro. Mato, Mato, vi ion flustris en ŝian orelon! – diris Jela rigardante al la junulo, kvazaŭ volante diri: Jes, vi opinias, ke vi povas ruzi kontraŭ mi kaj trompi min!

– Ne mi, Jela, eĉ unu vorton mi ne diris.

– He, eĉ se jes! Vi estas juna kaj sana, pro tio vi ne pereigis vian animon!

– Nu, kial ni nun muelas ĉiaĵojn! Vi, Jela, preparu la tagman ĝon por ni, kaj se vi pravas, ke mi ion flustris al Marija, ni parolos pri tio post la tagmanĝo.

– Mato! – riproĉis lin Marija.

– Bone, bele, kvazaŭ ŝtelisto, kiam patrino ne estas hejme!

Tiel do, Mato, tiel? Kaj jen ŝi, tiu ĉi sanktulino! – ŝercis Jela alkoksiginte siajn manojn.

– Nek mi estas sanktulino, nek Mato ŝtelisto estas! Komprenu, panjo! – diris Marija ridante sonore.

– Vi kara Jela scias laŭ vi mem, ke ekzistas aferoj, kiujn oni povas anonci nur kvar-okule.

– Ho, kiel vi Mato estas saĝa kaj sprita! Ĉu vi opinias, ke mi neniam estis juna. Kredu al mi, mi eĉ nun ne kun ĉiu kompareblas.

En nia regiono ne ekzistas plu sango kia tiam, kiam mi estis tiom jaraĝa kiom Marija nun estas. Jes, jes, tiam la knabinoj kvazaŭ estis el siliko. Kiam ili edziniĝis, ili ne velkis jam post duono de jaro. Ĉio, ĉio iel renversiĝis en la mondo. Se nun virino naskas, ŝi bezonas dekkvin tagojn por elvolvi sin el la lito, dum al mi sufiĉis nur du tagoj da postakuŝa ripozo; niaj maristoj kaj la soldataro ĉion venenigis! Ja kiam okazis en tiamaj tempoj en niaj regionoj, ke iu havus flikitan haŭton sur la kolo? Ho, Dio kara, kio fariĝos el tiu ĉi mondo? Neniam, jes…

– Panjo, ni tagmanĝos krepuske! – Marija interrompis ŝian parolon.

– Jes, karulino, vi pravas! Nu, nu, lasu min senĝena nun! –  diris Jela kaj komencis inciti la fajron kaj pli konvene aranĝi la potojn.

En tiu momento en la domon eniris Antun, la patro de Marija, kaj rimarkinte Maton, li salutis lin:

– Ho, Mato! Bonan tagon! Kia bono okazis?

– Malbono ne evitas nin! – Mato respondis ŝerce.

– Malbono!? – Antun ekmiris.

– Jes, ĝuste tiel! La tutan horon pli malfrue vi tagmanĝos hodiaŭ ol kutime.

– Sed ĵus min atakis malforteco.

– Dum vi preĝis al Dio en la preĝejo, Marija interparolis kun mi, kaj dum la konversacio ŝi forgesis pri la potoj.

– Ĉiuj malbonoj forpasu kune kun ĉi tiu, kara Mato. Sed, ĉu vi jam renkontiĝis kun Marko? Nun, ĝuste nun li venos hejmen. Mi renkontis lin sur la ŝoseo, kaj mi diris al li, ke li venu baldaŭ, ĉar mi opiniis, ke la tagmanĝo estas jam preta.

– Li jam iras, mi aŭdas liajn paŝbatojn, – diris Marija.

Kaj vere, antaŭ la domo aŭdiĝis grincetado de sinjorecaj ŝuoj.

Altstatura, ĉarma junulo haste enpaŝis en la kuirejon – Ho, ho! Ŝajnas al mi, ke la tagmanĝo ankoraŭ ne… ho jen! Ĉu estas vi, Mato? Jes, jes, laŭ la priskribo de mia fratino, plejeble estas vi. Kiel vi fartas, kara amiko? Mi prenu vian manon! – Marko salutis la junan mariston.

– Jes, sinjoro, mi estas: Mato Bartoliĉ. Vi jam scias mian nomon.

– Ho jes. Multajn rakontojn mi jam aŭdis pri vi dum tiu mallonga tempo de mia restado hejme, oni diris, ke vi estis atendata hodiaŭ.

– Kion fari? Hodiaŭ estas dimanĉo! Nenio grava estis farenda hejme, kaj mi ekiris laŭ la ŝoseo direkte al Luĉica. Ja en tiu ĉi domo mi sentas min kvazaŭ en mia domo, kaj ne estus dece, se mi ne vizitus viajn gepatrojn kelkatempe.

– Ĉu neniun alian pli? – aldonis Marko ridetante kaj akcentante ĉiun vorton.

Mato ĵetis rigardon al Marija, kaj kiam li rimarkis ŝin ruĝiĝanta, li ruĝiĝis same.

– Marko, vi ĉiam emas paroli vantaĵojn! – riproĉis lin lia patro.

– Ne koncernas vin pro kio Mato vizitas nin! – ekŝercis Marija mallaŭte.

– Marko, hontu iom! Ne koncernu vin pri tio, kio ne rilatas al vi! Vi persiste klopodas inciti Marijan kaj tiklas ŝin senĉese, de kiam vi venis hejmen, – diris Jela ridetante.

– Li ŝercu iom! Bele estas, kiam la sinjoroj estas bonhumoraj, – mansvingis Mato.

– Mato, jen, li baldaŭ fariĝos nia kuracisto, – Antun aplombe fieris, montrante permane al la filo.

– Sinjoro Marko certe ne restos en Luĉica. Ja kion fari ĉi tie? En la tuta Luĉica ne ekzistas pli ol kvin malsanuloj! –  ridetis Mato.

– Ho, kia utilo de li!? – ekkriis Jela kaj afable rigardis al sia filo.

– Aŭskultu, Marko, aŭskultu! Nia panjo ĉiam ion kontraŭas al kuracistoj, – aldonis Marija.

– He, tio estas malnovaj paroloj! Ŝi volus aŭdi min prediki al la luĉicanoj; sed mi ne scius kion! Ĉu mi pravas, kara panjo?

– Filĉjo, vi prave parolas! Mi eĉ mian vidpovon ŝanĝedonus por tio! Sed nun, mi povra maljunulino, kion povas fari?

Se tiel okazis, estu tiel pro la gloro de Dio! Ja, ĉu tiel aŭ aliel, egale mallonge daŭras. Jes, jes, nur ĝis la tombo. Ĉio rapide forpasas; la juneco, la fiereco kaj la sano!

– Nu, nu, oldunjo, formetu tiujn babilojn! Ili estas kvazaŭ antaŭ-pasintjara burasko! Ni hodiaŭ tagmanĝos kiel alta sinjoraro!

Mi malsatiĝis kiel lupo! – plendis la maljuna Antun.

– Envenu la ĉambron, tuj ĝi pretiĝos. Vi, oldulo, alportu vinon; la pli bonan vi prenu.

Antun deprenis de sur la bretaro grandan argilan kruĉon, li levis pordon ĉe la planko, kaj li descendis en la kelon laŭ la kruta rondŝtuparo. El la kelaperturo frapis humida aero odoranta je vino, je peklitaj rapoj kaj saŭrkraŭtoj, je malnovaj vazoj kaj bareloj.

– Terura varmo surpremis nin! Plejbone estus tagmanĝi en la kelo. Kaj nun, ek al la tablo, kara amiko! Jen, ni ankoraŭ ne tagmanĝis kune! – ĝojkriis Marko, kaj preninte la manon de Mato, li pelis lin en la ĉambron.

– Se ne ĝis nun, ek de nun ni pli ofte tagmanĝos! – diris Mato svingante alte per la mano.

Iom poste Marija kaj Jela plenigis la telerojn per la supo, kaj ĉiuj sidiĝis al la tablo. La ruĝa vino gaje respeguliĝis en granda botelo; vaporo de la varma supo leviĝis trankvile al la plafono de la ĉambro. La viroj demetis siajn jakojn.

– Sinjoro Marko, vi pardonos, – senkulpigis sin Mato, ĵetinte sian jakon sur la liton.

– Ja, ne zorgu! Jen mi; unu, du, tri, nun estas bone! – elspiris Mato deĵetinte la jakon, la veŝton, la kolumon kaj la brakumojn sur la liton.

Marko denove sidiĝis, allokiĝis, kaj dolĉe ekmanĝis.

– Filĉjo, ĉu vi ne hontas? – riproĉis lin la patrino.

– Kial?

– Ja vi komencis manĝi, sed vi eĉ ne krucosignis vin!

– Jes, vi pravas, panjo, – diris Marko kaj krucosignis sin.

– Sciu, en grandaj urboj oni alkutimiĝas al ĉiaj malbonoj. Jen, en Vieno ne estas tia kutimo.

– Mi ne sciis, ke en Vieno estas senkreduloj, – skuis Jela per siaj ŝultroj.

– Ĉu senkreduloj? – Antun primokis sian edzinon.

– Ja, eĉ pli malbonaj ol senkreduloj! – refutis lin la maljunulino.

Marko tordis supren la manikojn de sia ĉemizo, kaj ne plu aŭskultis la vortojn de sia patrino. Li estis tre ĉarma junulo, ĉirkaŭ dudekkvin-jara. La dekoltita, fortika kaj blankhaŭta kolo super la larĝa brusto, iom pli malhela haŭtkoloro de la sana vizaĝo kaj liaj gajaj nigraj okuloj, ĉio atestis, ke Marko posedas tenacan kaj kiel siliko fortikan kompleksion. Li manĝis, kiel manĝas sanaj kaj malsataj junaj homoj. Li rigardis al la fratino kaj al Mato per siaj brilaj okuloj, kiuj permanente radiis gajan mienon. Li estas eksterordinare ĝoja kaj kontenta en tiu ĉi malgranda ĉambreto, en tiu ĉi modesta marista dometo kiu respeguliĝis en la kalma maro de sur la imponaj klifoj.

– Marko, ĉu vi ŝatus pli de la supo? – Jela demandis sian filon.

– Jes, enverŝu pli, ĉar tian mi ne manĝas ĉiutage en Vieno.

– Sed, kara filĉjo, kiu kredus, ke tie kie vivas nia imperiestro, povas vivi ankaŭ la filo de la maristo Ŝabariĉ, – kapbalancis Jela.

– Sed mi ne manĝas kun la imperiestro! Kredu min: la supo en Vieno estas vera postlavaĵo. Kaj ĉu vi opinias, ke oni tie plenigas poton per rizo kiel ĉe ni? Jes, oni preskaŭ laciĝas kaptante kelkajn grajnojn, kiuj sur ĝi flosas kvazaŭ vermoj.

– Sinjoro Marko, ĉu en Vieno ekzistas pli da domoj ol en Triesto? – demandis Mato.

– Dekoble pli, dekoble!

– Ho, kion ni povra?! Mi naskiĝis en Luĉica kaj mi mortos ĉi tie vidinte nenion krom ĝis Rijeka, – suspirante aldonis Jela.

– Nu, aŭskultu min filĉjo, vi tamen ne vidis ĉion! Mi estis en Londono tri fojojn! Ĝi estas urbego, kara mia! Jes, kiel de ĉi tie ĝis Rijeka, ĉie domoj apud domoj, ĝis senfino, – Antun mansvingis tien kaj reen ĉiudirekten. – Ho, sufiĉan nombron da urboj mi vidis, kvindekon certe!

– Sed aŭskultu, Londra (Londono) estas ĉemara urbo, dum Vieno ne havas marhavenon. Mi ne povus vivi en senmara urbo, – asertis Mato.

– Al ni la sinjoro paroĥestro parolis, ke ekzistas grandaj urboj en la nova mondoparto, nu kiel ĝi nomiĝas? – demandis Marija embarase.

– Ameriko, – instruis ŝin la frato.

– Jes, jes, Meriko, – asertis Jela.

– Ĝi estas granda lando, tiu Ameriko; tie vivas ankaŭ tute nigraj homoj, – rakontis Antun al sia edzino.

– Ve, Dio savu nin kontraŭ ili! – aldonis Jela krucosignante sin.

– Kial vi krucosignas vin, ja ankaŭ ili estas same bonaj kiel ni! – sciigis ŝin Antun trankvile. – La ŝipestro ofte parolis al ni, ke ekzistas landoj, kie tiaj nigraj homoj manĝas nin blankulojn, sed mi ne kredas al tio, ĉar mi scias, ke la sinjoraro ofte ŝerce kredigas povrulojn pri ĉiaĵoj. Kiel vi opinias, Mato?

– Mi ne scias kion diri! – la junulo skuigis la ŝultrojn.

– Enmonde ekzistas ĉiaj malbonaĵoj! – elspiris Jela.

– Ekzistas ankaŭ bonaĵoj, kara panjo! – korektis ŝin Marko.

– Ĉiel, Jela? Iuj penas perkape, aliaj per remiloj. Sed, mi opinias, ke ne estas agrable strabi al libroj, – diris Mato.

– Ja vi falis sur la kapon! Ĉu vi opinias, ke nia Marko ĉiam nur al libroj strabas? – demandas Antun ridetante. – Ĉu vi ne konas ĉiajn amuzojn en grandaj urboj; la muzikojn, la dancadojn, la treatrojn, la …

– La teatrojn, la prezentejojn, – korektis Marko la patron.

– Sed, kio denove estas tiu treatro? – demandis Jela rigardante sian filon, timante, ke tio estas ankaŭ malbono.

– Ja, mi jam dekfoje parolis al vi, ke en Rijeka estas granda domo, – diris Marija. – La pasintan jaron mi mem troviĝis sub ĝia tegmento. Kelkaj homoj parolis antaŭ aliaj aŭskultantoj kiuj sidis en etaj ĉambretoj triope aŭ pli, kvazaŭ teleroj sur la bretoj. Tiuj antaŭe kverelis kaj mortigadis inter si. Ankaŭ malsupre meze de la domo sidis trankvile multaj homoj, nur kelkfoje ili kriis kaj frapadis per polmoj al polmoj.

Marko atente kaj serioze aŭskultis la vortojn de sia fratino.

– Sed, ĉu vi komprenis tiujn homojn, kial ili kverelis? –  demandis Mato. – Kun kiu vi estis en tiu domo?

– La negocisto Stipe kondukis min kun nia najbarino. Mi komprenis eĉ ne unu vorton, ĉar ili parolis itallingve.

– Ja, kial ili ne parolis kroate? – demandis Jela mirante.

– Se ili parolus kroate, ĉiuj rijekanoj komprenus ilin. Mi vizitas Rijekon ĉiusemajne. Mi rilatas kun multnombra popolo, kaj ĉiuj komprenas min parolantan nian lingvon, – eldiris Mato.

– Por sinjoroj konvenas la itala lingvo, dum la kroata estas por ni malriĉuloj, – mansvingis Antun.

– Kial? – demandis Marko skuiĝinte malagrable.

– Kiu povus tion scii! La sinjoro paroĥestro diras, ke nia lingvo taŭgas same kiel ĉiu alia, eĉ pli bela ol multaj aliaj, dum la urbestro diras, ke nia lingvo estas por tiuj kiuj paŝtadas kaprinojn, – rediras Antun.

– Kara paĉjo, alportu botelon da vino, kaj forlasu politikon; tiuj aferoj ne koncernas vin.

– Kion li ja scias pri la politiko! – aldonis Jela ridetante.

– Silentu, maljunulino, ne implikiĝu en la virajn aferojn, sed alportu iom da nigra kafo. Ĝi ne malutilos post ĉi tiuj fiŝoj.

Tiel ŝercante kaj parolante, finiĝis la tagmanĝo. Kiam Jela alportis kafon, Marko diris al sia fratino:

– Marija, mi petas, riardu, ĉu mi havas cigaron en la jako.

– Eĉ ne unu vi havas, – respondis la knabino traserĉinte ĉiujn poŝojn de la jako.

– Mi havis kelkajn, sed mi forfumis ilin dumvoje, – plendis Mato, ke li ne povas regali sinjoron Markon.

– Sendu iun al butiko por alporti kelkajn; ja kie estas Antonio?

He, Antonio! – ekvokis Marko.

– Li ne estas hejme, – diris Marija embarase rigardante al Mato.

– Kien li devojiĝis? – demandis Antun.

– De frumatene mi ne vidis lin. Probable li kaptas fiŝojn, –  respondis Jela.

– Mato, vi konas lin? Ho, li estas bonanima homo! – diras Marko.

– Mi konas, sed iel strang-konduta li aspektas.

– Jes, strang-konduta; foje pasas po du tagoj ĝis li elbuŝigas vorton, kaj lastatempe li daŭre estas pli kaj pli malgaja kaj silentema. Dio scias, kio kirliĝas en lia kapo, – diris Jela svingante per sia kapo.

Marija eliris el la domo por aĉeti cigarojn. Ĉiuj en la ĉambreto silentiĝis. Post ioma paŭzo la silenton interrompis Antun, kiu demandis Maton:

– Ĉu vi ekiros hejmen antaŭ la vespero?

– Jes, jes, post ioma friskiĝo, – respondis Mato kaj tiam li ekpensiĝis.

La junulo intencis ion diri, sed li ne povis pro ekcitiĝo, kiu evidente kreskis sur lia vizaĝo.

– La sunvarmego bruligis vin hodiaŭ, – diris Jela, – nu, ni amikiĝis, kaj vi promesis post la akcidento, ke vi kelkiam vizitos nin.

– Mato ne ekirus al Luĉica dum tia varmego, se lian koron ne logus bela junulino en nia loko! Ĉu jes, ke mi trafis? – diris Marko ridetante.

– Iel simile, jes, – elbalbutis Mato, kaj lia bela vizaĝo ruĝiĝis.

– Nu, diru al mi ŝian nomon, kaj mi amike konsilos kaj instruos vin. Nu, Mato, ke ni aŭdu! Se vi deziras, mi svatos por vi kaj mi kun ŝia patro pretigos vian gefianĉiĝon.

– Sinjoro Marko, vi facile parolas, sed mi …! Vi ne oferos multajn paŝojn por trovi tiun, pro kiu mi venadas al Luĉica.

Nu, aŭskultu, kial heziti se ni troviĝas nun ĉe la temo? Vi deziras, ke mi diru, kio premas mian koron…

Ĉiuj eksilentis, dum Mato daŭrigis per necerta voĉo:

– Kara mia amiko Antun, vi…, – sed li ne findiris, ĉar la vorto haltis en la gorĝo.

– Ek, Mato, vi malpeziĝos! – kuraĝigis lin Marko.

– Antun, pardonu al mi, ke mi nomas vin amiko. Mi tiel ne rajtas, ĉar vi povus esti mia bopatro. Vi scias…

– Mato, mi aŭskultas vin, – diris Antun post longa atendo, rigardante tra la fenestro.

– Vere dirite, aŭskultu, mi volus, ke vi donu vian Marijan al mi kiel edzinon. Mi esperas, ke vi ne kontraŭos; mi estas juna, ankaŭ sub propra tegmento, kvankam mi spertis akcidenton ĉi-vintre, tamen mi ne devas vagi ĉirkaŭ alies sojloj.

Mia patrino maljuniĝis kaj malfortiĝis, en la hejmo estas bezonataj junaj muskoloj, kaj via Marija al mia koro alkroĉiĝis.

– Mato, mi vidas, ke vi destiniĝis unu al la alia! Bone, mi ĝojas elkore kaj ĉian feliĉon mi deziras al vi. Vi pridiskutu kun Marija pri tio, kaj se ŝi konsentos, Dio donu, ke tiu ĉi momento estu feliĉiga! – elbuŝigis Antun turninte sin al la maro, por ke iu ne rimarku liajn malklariĝintajn okulojn.

– Mato, kvazaŭ vi ambaŭ naskiĝis unu por la alia! Vi estas junaj kaj sanaj; laboru kaj ŝparu kaj ne mankos pankrusto al vi. Mi ne volas laŭdi min, sed ĉiu patrino estus fiera pri mia Marija. Vi, Mato estas saĝa kaj laborema, iom da havaĵo vi havas, ankaŭ al Marija ni donos iom, kiom ni povas. Ŝi ne foriros el nia domo kvazaŭ orfo, ja ni ne estas malriĉaj kiel preĝejaj musoj! – finis Jela viŝante la larmojn per la antaŭtuko.

Ĉimomente Marija surpaŝis trans la sojlon, portanta cigarojn enmane. Ŝi ekrigardis al la frato kaj li per grava mieno ekridetis al ŝi. La mokrideto de Marko, la silento en la ĉambro kaj embaraso sur la vizaĝoj de ĉiuj, alforĝis ŝin al la sojlo; tiel surprizita ŝi restis tie kun la malsupren klinita kapo.

– Marija, – Jela elbuŝigis, – ĵus ni parolis pri vi.

La ĉarma knabino ruĝiĝis kole kaj la vange ĝis la nigra kaj brila hararo. Ŝi rigardis teren.

– Mato volas, ke vi estu lia edzino, kaj se vi konsentas, ni ankaŭ konsentos, – diris ŝia patro. – Nu, Marija, ne hontu!

Vi ne estas infano plu, venu pli proksimen!

– Panjo! – ekĝemis la knabino, kaj proksimiĝinte al la lito, ŝi apogis sin al ĝi kaj tie kaŝis sian vizaĝon.

Marko saltopaŝis al la fratino, li kaptis ŝian kapon per siaj ambaŭ manoj kaj perforte movigis ŝin for la lito. Marija tiam kaŝis la vizaĝon per siaj manoj, sed Marko forigante ŝiajn manojn ekdemandis:

– Nu, karulino, ĉu vi amas lin aŭ ne?

– Marko, Marko? – Marija petis, sed ŝia voĉo ĝoje tremetis.

– Ĉu jes, aŭ ne?

– Lasu ŝin! – minacetis la patrino.

Mato alpaŝis al la junulino, kaj preninte ŝian manon, li dolĉavoĉe demandis:

– Kara Marija, diru, trankviligu nin ĉiujn, diru al mi, ĉu vi volas iri kun mi al Jelenŝĉica?

Marija diris nenion, sed ŝi tenere svingiĝis al lia brakumo kaj enŝovis sian kapon en lian sinon. La okuloj de Mato ĝoje brilis sentante ŝian varmetan elspiron ĉe lia brakumo. La elspiro hejtis lian rapide pulsantan koron, kiu ne povis trankvili ĝi kaj mildiĝi. El la okuloj de Jela ekŝtormis torento da larmoj, vidante sian filinon en la brakumo de la viro, kiu sinkope malvarma kuŝis en ĉi tiu lito antaŭ ok monatoj.

– Estu feliĉaj! – singultis Jela. – Vi ne ekkonu malbonaĵojn kaj dolorojn! Dio benu vin kaj donu sian gracon por la sano kaj la honesto!

Dum Jela parolis, Marko enverŝis la ruĝan vinon en la glasojn.

Al la ĉarma junulo, kun nudigita brusto, la vizaĝo iom ruĝiĝis kaj la okuloj ĝoje brilvibris sub la densaj brovoj. Marko levis la glason supren, skuis sian ĉarman kapon por tiamaniere alĝustigi la suprajn buklojn de sia nigra hararo, kiu ondi ĝis belaspekte. Li alte tenis la glason, soleneco transverŝiĝis sur la vizaĝo. La larĝa maniko de lia blanka ĉemizo sinkis sub la kubuton, dum lia forta nuda brako, ŝajne, verŝos en ĉi tiun ĉambreton la tutan feliĉon de la vasta universo.

– La glasojn enmanen! – Marko ekkriis, kaj kiam ĉiuj obeis lin, li per sia forta kaj sonora voĉo ekklamis: – Gratulon al Marija kaj Mato!

La glasoj ektintis. La maljuna Antun ridetis kaj viŝis la larmojn de sur sia sulkiĝinta vizaĝo.

– Ke mi kisu vin, franjo kara, – diris Marko kaj surpremis ardan kison unue al la lipoj, kaj poste li kisadis ŝin ĉe la vangoj, ĉe la frunto kaj kie ajn li povis, ĉar la fratino klopodis ŝirmi sin per siaj manoj.

– Marko, kial vi tiel bonhumoriĝis? – demandis lin la patrino.

– Bonhumoriĝis! Ja, en mi bolas cent vivoj! Vidante vin ĉiujn tiel feliĉaj, tio ĉi ĝojigas min.

– Sed, ĉu ankaŭ vi iun serĉis en la vasta mondo? – aldonis Jela. – Ho, vi estas sinjoro, la via vestos sin per pluŝo kaj silko, sed ne en tia ĉi robo! Eĉ pli, ŝi surhavos ĉapeleton, kvazaŭ Bodolinoj (insulaninoj en Venecio). Ankaŭ sunombrelon, por ke ŝin la suno ne bruligu. Ĉu vi venigos ŝin al ni en Luĉican, ke ŝi ellernu de sia bopatrino kiel kreskigi fazeolojn kaj terpomojn?

– Ankoraŭ sufiĉan tempon mi havas por tio, kara panjo, – 

Marko respondis enpensiĝinta.

– Kiam li fariĝos kuracisto, li facile trovos edzinon! Sufiĉe da ili estas troveblaj en la vasta mondo, – rimarkis la patro.


La saman nokton ĉirkaŭ la dekunua horo altstatura viro promenis laŭ la imperiestra ŝoseo, ĝuste apud la deklivo sur kiu la nobelo Saletti konstruis sian domon. La nokta promenanto haltadis kaj aŭskultis ĉu io aŭdeblus el la arbaro, kiu sterniĝas de la ŝoseo ĝis la montopinto. La promenanto haltis kaj turnis sin al la arbaro. Tra la arbustraro traŝoviĝas iu kvazaŭ nutraĵon serĉanta nokta besto. Tuj poste el la arbaro transsaltis la fosaĵon sur la ŝoseon fortika malalta viro.

– Antonio, – flustris Marko, – ĉu ŝi atendas min?

– Jes, ŝi atendas.

– Mi ne vidis vin de hieraŭ, ĉu vi transdonis mian leteron?

– Jes, hieraŭ vespere.

– Ĉu ŝi ne donis leteron por mi?

– Ne.

– Antonio, koran dankon! Preskaŭ unu jaron mi ne vidis ŝin. Sen via helpo mi neniam povus paroli kun ŝi. Dankon! – 

Marko diris kaj prenis lian dekstran manon kaj firme premis ĝin.

– Iru, ŝi atendas. Vi amas ŝin?

– Jes, mi amas. Vi estas feliĉa nescianta la signifon de tiu ĉi vorto.

– Mi!? – Antonio malklare elbuŝigis.

– Jes, vi ne scias…

– Ankaŭ mi estas homo.

– Kompreneble, kiel ĉiu alia.

– Ne, mi ne estas homo; ĉiu ajn libervole povas mortigi min. Mi ne estas homo.

– Ja, kiu do vi estas?

– Aliaj havas gepatrojn. Sed mi ne havas. Oni trovis min, aŭskultu, trovito mi estas, – Antonio elpremis teruran voĉon.

– Kio okazas kun vi hodiaŭ, Antonio? – Marko demandis kaj retiriĝis abrupte unu paŝon. Malkomforto sieĝis lin, vidinte antaŭ si la ekscititajn okulojn de Antonio.

– Ekiru, ŝi atendas vin.

– Silentu, iu venas.

– Neniu iras.

– Antonio, mi iros tien tra la arbareto, dum vi iru ĉirkaŭe, samkiel pasintjare.

– Jes.

– Gardu, ke iu ne surprizu min.

– Mi gardos, sed vi pardonu al mi, – Antonio elbuŝigis per petanta voĉo.

– Pardoni? Pro kio?

– Vi timiĝis pro mi. Pardonu. Min bruldoloras ĉi tie, – li diris kaj metis sian manon ĉe la koron.

– Vi parolos pri tio venontokaze. Ni ekiru!

Ili disiĝis. Marko tragrimpis la arbareton ĝis la muro, kiu ĉirkaŭas la ebenaĵon antaŭ la domo de Saletti. Li transsaltis la muron kaj iris laŭrande de la ebenaĵo en alian arbareton for de la domo je cento da paŝoj. En la arbareto disiĝas la vojetoj kvazaŭ reto. Estas jam noktomezo. Marko iris laŭ streta vojeto kaj subite haltis. Antaŭ li ekblankis io simila al homa vizaĝo. Marko alkuris, li disigis siajn brakojn kaj elflustris: – 

Elvira! – Li altiris brusten la sveltan kaj junan virinon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.