|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJAŭtoro: Eugen Kumičić |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Se oni iras el Luĉica, dum mateniĝo, al la norda direkto laŭ la ŝtonozaj padoj, kiuj volviĝas super la klifoplena bordo, oni ascendos sur hororaspektan rokaĵon, kaj la suno ĝoje ekbrilos.
Kune kun tiu ĉi rokaĵo, paralele malsupreniĝas ankoraŭ unu super la maron, sed neniu etendas sin en la maron mem, sed ili falas vertikale kvazaŭ per hakilo tranĉitaj, en la tenebran profundan akvon. En la ravino inter tiuj ĉi du rokaĵoj, sed sur la suda flanko de la norda rokaĵo, videblas malnova sola domo, sub kiu fluas rivereto. Ĉirkaŭ la domo elkreskis aro da olivarboj, kaŝtanoj kaj figarboj. Super la tenebrajn riveretnodojn kliniĝas kaŝtanbranĉoj. Sur la suneksponita loko troviĝas iom da kultivata agro, sed se tie ne troviĝus ŝtonbaraĵoj, la torentoj ĉion forlavus ĝisŝtone, kiam peza nubo malŝarĝas sin sur la rokaĵon. La norda rokaĵo ŝirmas la domon kaj la maldensan vitaron kontraŭ la ventegoj, kiuj ruinigus la malnovan tegmenton kaj pereigus junajn fruktoarbojn, kiam dum la kristnaskaj tagoj ventegoj kutime ekfajfas kaj ekfumas. Ene de tiu izolo loĝas la maristo Martin Koĵuliĉ kaj lia filo Joso, amiko de Antonio.
La nokto estis serena. La orienta duono de la golfo Kvarner troviĝis ankoraŭ en nebulo kaj en pala brilo de la luno, kiu jam alproksimiĝis al la Istria montego naĝante trankvile sur la blua ĉiela firmamento. Milda nokta venteto de sur la bordo glitis meze de la golfo, kiu nigris kvazaŭ larĝa strio. Ie tie en la lunlumo rebrilis ondoŝaŭmo. Antonio, grimpante sur la rokoplenaj padoj, venis sur la supron de la rokaĵo, kiu elstaris vid-al-vide de la domo de Koĵuliĉ, kaj, sursaltinte klifon, li ekrigardis al la ravino. Tra la olivbranĉoj montriĝis iom da tegmento, parto de nigriĝinta muro kaj blankaj vitroj de fenestreto.
Li decidis atendi la tagiĝon, kaj sidiĝis sur ŝtonon kaj la brakojn krucigis ĉe sia brusto. Ankoraŭfoje li rigardis al la kontraŭa deklivo por vidi, ĉu lumo videblas en la dometo de la maristo, li entiris sian kapon inter la ŝultrojn, kunpremis sin, rondfleksis sian dorson kaj komencis mute rigardi la maron.
Palaj kaj bluaj ondoj, malrapide moviĝantaj, venadis al la bordo, kie ili lante verŝiĝis plaŭdante kontraŭ la mallumaj klifoj. Antonio aŭskultis la verŝadon kaj rigardis al la malproksimo, al la oriento, de kie li atendis konsoligan lumon. La ombroj de la luno etendiĝis pli kaj pli sur la marebenaĵon, kaj fine ili atingis la insulojn kaj la karstan kalvaĵon de Velebit.
Antonion ĉirkaŭis mallumo. Li denove rigardis orienten; liaj okuloj estis tute malfermitaj, lia dorso estiĝis rondforma, li tuta fleksiĝis. Lin ekkaptis timego; ŝajnis al li, ke ies kapo leviĝis el sub la eĝoj de la klifoj, kaj, ke iu kliniĝas kaj kurbiĝas inter la ŝtonegoj kaj klifoj, kiuj elstaras antaŭ li en la mallumo sur la soleca rokaĵo. Li surprizege rigardis kaj pro hororo krucosignis sin, sed vane, ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas iun ĝemanta raŭke kaj dolore, ke iu suspiras ie ĉirkaŭe inter la klifoj kaj la piceoj. Li turnus sin, se li povus, por rigardi en la ravinon, ke li vidu, ĉu en la marista domo jam lumas, sed li kvazaŭ ŝtoniĝis, hororo atakis lin, terurtremoj kaptis lian korpon. Li ektremis tuta, ĉar ŝajne io flirtis, io ĉirkaŭflugis, kaj kiam li eksentis ies varman elspiron sur sia nuko, ies misteran tuŝon sur sia dorso, li rapide saltis de sur la ŝtono, ekkaŭris sur la teron, lia hararo hirtiĝis, li kaŝis sian vizaĝon, li komplete kunvolvis sin. Nun Antonio estis vera bulo el homa karno, en kiu tremas ĉiu vejneto, en kiu spasmas ĉiu nervo. La sango muĝis en liaj oreloj, la tenacajn fingrojn li enpikis en sian krispan hararon, ĉar iu vekriis tie surstrande sub la rokdeklivo, ĉar sur la ŝtonaro ĉirkaŭ li iaj malklaraj estaĵoj akrigis tranĉilojn.
Li sentis gutojn de tepida sango sur siaj manoj, li viŝis la manojn ĉe sia ĉifonita pantalono, li krucosignis sin kaj pensis pri la kliforando. Li volus ekstari kaj alkuri al la rando, por ĵeti sin en la malvarman maron, por forgesi ĉion en la akvo, ke ĉesu la teruraj turmentoj, sed sur la malluma strando inter la rokoj transverŝis sin akvo, ĝi verŝiĝis lante, kvazaŭ gluglante en ekmovita kadavro. Antonio provis ekstari, sed li ne povis eĉ moviĝi, io katenigis lin al la granda ŝtono, antaŭ kiu li volviĝis. Li rigardis al la maro kaj li tuta ektremis. El la blua surfaco elmontris sin du blankaj brakoj. Antonio pene ekstaris, preninte sian koron, li apogis siajn nigrajn kaj grandajn okulojn al la brakoj. Nun ankaŭ kapo montriĝis el la maro. La frunto estis frakasita kaj pala; la disbatitaj lipoj ridetis al li.
Antonio rigardis konsternite al la konata vizaĝo. La brakoj svingis kun sangigita tranĉilo, lavis ĝin en la maro, kaj svingis denove. Ĝ akra eĝo ekbrilis pure kaj hele, tiam ili forĵetis ĝin al la deklivo. La tranĉilo eksiblis tra la malluma aero, kaj frapinte kontraŭ la ŝtonaro sur la deklivo, ĝi ektintis kaj komplete dispeciĝis. Antonio kaŝpremis sin sub la roko…
Post kiam li malfermis la okulojn, li rimarkis la serenan ĉielon oriente. Li ekstaris, rigardis al la ravino, kaj vidinte lumon en la domo de la maristo, li ekkuris malsupren laŭ la deklivo. Transpasinte la trabon, la ponton sur la rivereto, li paŝis pli malrapide al la oblikva kampo al la domo. Kiam li proksimiĝis al la fenestro de la teretaĝa dometo, sur lian vizaĝon falis flamolumo tra fumigitaj vitroj. En la fumplena kuirejo, ĉe malalta fajrejo sidis griza kaj magra homo ĵetante sekajn branĉojn en la fajron. La branĉetoj kraketis kaj klakadis kaj la flamoj flagris alten kaj lekis la nigran feran ujon, kiu pendis je longaj ĉenoj. Ankaŭ la vizaĝon de la maljunulo prilumis la arda flamo.
Antonio ekfrapis kontraŭ la vitro, dum la maljunulo skuiĝis kaj tute malferminte siajn okulojn, li ekrigardis al la fenestro demandante:
– Kiu dia kreitaĵo?
– Martin, estas mi!
– Antonio, ĉu via voĉo estas tio?
– Jes.
– Kie estas Joso?
– Mi ne scias.
– Ĉu vi ne kaptis fiŝojn kun li?
– Ne. Malfermu!
– Jen, tuj, tuj!
La majunulo turnis ŝlosilon en la seruro, kaj kiam post longa tempo li sukcesis malfermi, li plendis:
– He, se la ferpeco en la seruro forglitas, la ŝlosilo ne povas kroĉi ĝin. Kio okazas al vi, Antonio? Vi do ne kaptadis fiŝojn ĉinokte?
– Mi ne kaptadis.
– Ja via vizaĝo aspektas kvazaŭ oni eltirus vin el toloblankigujo!
– rimarkis la maristo, balancante per sia kapo. – Sidiĝu, Antonio, sidiĝu, – li daŭrigis, – sed kia feliĉo aŭ malfeliĉo pelas vin ĉi tien? He, kia vetero estas ekstere? He, bela, bela! Mi rekonas ĝin laŭ la fumo; jen ĝi plenigis la domon! Jes, jes, la vento blovas de sur la bordo. Hieraŭ vespere la suno subiris en serenaĵon. Plej konvene por navigi orienten! Sed la akvo neniel volas ekboli. Mi volus ekfumi pipon, sed ne antaŭ ol iome trinki, ne ĉe malplena stomako. Antonio, unu kulero da kafo estas bona substanco por sendormigi sin kaj purigi la gorĝon.
– Kie estas Joso? – Antonio demandas gapante al la fajro.
– Li foriris fiŝkapti. He, li baldaŭ venos! Kia rabio atakis vin, Antonio? Aŭskultu, kial vi rigardas min tiel strange? Vi aspektas kvazaŭ falinta de sur mastosupro al la ferdeko!
– Martin! – Antonio elbuŝigis malklare.
– Kio! – ektimis la maristo kaj elŝovis siajn okulojn al li.
– Mi devas ne iri al Luĉica.
– Kio, vi devas ne iri?
– Jes, mi devas ne iri al Luĉica.
– Kiu malpermesas al vi?
– Aŭskultu, Martin…
– Ant… Antonio!
– Vi kaŝos min en via domo.
– Ĉu kaŝi, kaŝi?
– Jes, en via domo.
– En mia domo! Ho, al diablo ankaŭ kafo! Jen, mi stulte bruligis min! Kion, kion vi diris? Kaŝi?
– Jes, mi devas ne plu iri al Luĉica.
– Ĉu vi, ĉu vi devas ne iri?
– Tie oni kaptus min kaj oni transdonus min al ĝendarmoj.
– Kial al ĝendarmoj!?
– Jes, sciu, Alfredon…
– Salettin?
– Mi ĉinokte lin…
– Antonio!
– Li estas mortinta probable.
– Li mortinta! Ĉu vi lin?
– Jes.
– Mortigis?
– Jes, mi mortigis lin.
– Ĉu vian fraton! – Ekkriis la maristo, kaj liaj okuloj ekbrilis.
Antonio ŝtoniĝis elŝovinte siajn okulojn al la maljunulo.
– Ĉu… Fraton?… Li estis mia…?
– Jes, li estis via frato, – flustris la maristo, kaj lia kapo kolapsis brusten.
– Mi estas trovito, – elbuŝigis Antonio malklare.
– Jes, trovito, jes, filo de Saletti… Ho, mia povra edzino! – ekĝemis la maristo kovrinte sian vizaĝon per la manoj.
– Edzino! Frato!… Frato!… Saletti!… Via edzino… edzino!
– Mi ne konis ŝin.
– Vian patrinon!… Ne, ne, vi ne konis ŝin; ŝi mortis naskinte vin, dek tagojn poste, jes, dek tagojn. Ho, povra ino!
– Via edzino!… Saletti!… Jes, jes, la koĉero de Saletti, jes, li rakontis, jes, mi aŭskultis…
– Pri kio, kie li rakontis?
– Lovro, jes, li rakontis, ke la maljuna sinjoro nokte vizitadis iun virinon, ke li havas filon kun ŝi…
– Ho, malfeliĉa virino!… Jes, tiel estas. Antonio, aŭskultu min! Mi forestis de la hejmo dum kvin jaroj, mi navigis. Kiam mi ekiris velŝipe el Triesto, Joso ĵus naskiĝis. Jes, kvin jarojn mi forestis de mia hejmo!… Saletti rimarkis mian edzinon, ŝi estis juna kaj bela, la fripono tentis ŝin kaj perfortis, ĝis malĉastigo. Kiel ŝi ja povis defendi sin en tiu ĉi izolo?… Mia malfeliĉa Marica! Antonio, jam pasis tridek jaroj de tiam, pro ŝi mi ankoraŭ nun sentas kordoloron, kvankam ŝiaj ostoj jam putriĝis en la tombo! – ĝemis la griza maristo.
– Mi estas trovito… trovito…
– Pri via naskiĝo neniu sciis, krom ŝia onklino Kata.
– La maljuna Kata, ŝi sciis?
– Jes, la maljuna Kata ĉion sciis. Mia edzino refortiĝis post tri aŭ kvar tagoj post la nasko, sed Kata, por kaŝi la hontigon, prenis vin iun nokton kaj forportis vin en Trieston. Ŝi metis vin en fenestron de la orfejo.
– En fenestron de la orfejo?… Jes, jes, la trovito…
– Jes, en fenestron. Sed, Antonio, aŭskultu! Por ke ŝi povu repreni vin el la orfejo, ŝi pendigis ringeton ĉirkaŭ vian kolon.
Kiam Kata revenis el Triesto en tiun ĉi povran dometon, ŝi trovis mian edzinon mortonta. Marica mortis post kelkaj tagoj…
– Per tranĉilo, jes, per tranĉilo, tiel, – Antonio elpremis la vortojn kaj etendis sian dekstran brakon al la flamoj.
– Oni enterigis Marican kaj diris: Ŝi mortis same kiel ni ĉiuj mortos!
– Kiam mi enŝovis la tranĉilon en lin, ŝajnis al mi, ke mi ion distranĉis en li…
– Kata prenis la etan Joson en sian hejmon, kaj pro la ĵuro al mia edzino, ke ankaŭ vin ŝi kunprenos, ŝi foriris al Triesto, por pridemandi pri vi, menciante pri la signo, kiun vi surhavis ĉirkaŭ la kolo…
– Jes, mi murdis, mi murdis…
– Oni trovis kaj donis vin al Kata, kiu alportis vin ĉi tien.
La luĉicanoj kredis kaj ankoraŭ kredas, ke vi estas trovito, ke oni ne scias pri viaj patro kaj patrino. Antonio, vi scias, ke pluraj niaj virinoj venigis ĉi tien alies infanojn, edukis ilin, kaj fine ekamis ilin kiel siajn proprajn. Kiam Kata prenis vin el la orfejo, vi ĵus plenigis la unuan jaraĝon. Vi vivis kune kun mia Joso en la domo de Kata, ĝis kiam mi rehejmiĝis, kaj poste, kiam Kata mortis…
– Alfredo mia frato!… Joso mia frato…
Antonio ploris.
La maristo proksimiĝis al li, prenis lian manon kaj diris ĝemante:
– Antonio, trankviliĝu! Jes, tiel estis, neŝanĝeble, filĉjo, nealiigeble!
Vi estas bona homo, vi jam sufiĉe trasuferis ĉi-monde, eble ankoraŭ tiom, kaj kiam vi kuŝiĝos en la tombon, vi egalos la imperiestron mem. Filĉjo, mi helpus al vi, se mi povus.
Nun vi scias, kiu vi estas, vi restu ĉe ni, ni kune laboros kaj ŝiros la panon ĉiutagan.
Antonio rigardis la mariston per larmantaj okuloj. Sur lia vizaĝo sterniĝis dolora kaj trista mieno.
– Kial vi ne estis mia patro?
– Eĉ se mi ne estas via patro, vi estas al mi kara, kiel mia vera posteulo. Ne ploru, filĉjo, kia utilo?
– Mi estas trovito… Mi al Luĉica devas ne iri plu. Martin, kie mi kaŝu min?
– Ĉi tie en la domo oni trovus vin; atendu, ni pripensos.
Jen, jam tagiĝis iomete. Ne timu, Antonio, oni ne trovos vin…
Aŭskultu, mi aŭdas liajn paŝojn; jes, Joso alvenas.
Joso eniris en la kuirejon, portante korbeton da fiŝoj. Kiam li rimarkis Antonion, li ekkriis:
– De kie vi elmergis? Kial vi ne venis fiŝkapti kune? Paĉjo, jen, sufiĉa kvanto da fiŝoj, ni fritos ilin abunde!
– Joso, silentu! Aŭskultu pri la evento!
– Kio okazas kun vi ambaŭ? Rigardu la fiŝojn; jen, unu vivanta ankoraŭ! He, ili ne menciindas eĉ! Mi haŭlis labrakon, jes, dek funtojn, sed ĝi baraktis tien-reen, la kaptilfadeno streĉi ĝis, mi malstreĉis ĝin, sed tamen ĝi ĉion rompis, forfuĝis, al diablo, kvazaŭ oni metis salon sur la voston, – ridas Joso.
Liaj manoj odoris laŭ la marfiŝoj; sur liaj fingroj gluiĝis kelkaj skvameroj, same sur lia makulita tola ĉapo.
– Joso, kien ni kaŝu Antonion? – demandis la patro.
– Kien kaŝi lin!? – miris Joso streĉante sian longan kaj magran kolon.
– Jes, kaŝu min; mi ne ŝatas ĝendarmojn peli min.
– Kion vi ŝtelis? Ne ŝercu; vi pli emus morti pro malsato, ol ŝteli eĉ fiŝkaptilan hoketon.
– Filĉjo, Antonio nenion ŝtelis.
– Mi defendis min. Se mi ne agus tiel, li plenumus la intencon.
– Mi ne komprenas. Kian intencon.
– Jes, li mortigus min.
– Vi mortigis! – Joso spasme blovis kiel leporo, turnante la kapon.
– Jes, Alfredon, por ke li ne pafu min per pistolo.
– Vi… vi mortigis lin?
– Alfredo donis multan monon al Lovro kaj Luka, por ke ili mortigu min. Ĉinokte mi kaŭris apud la ŝoseo, malantaŭ la domo de Saletti. La servistoj trovis min. Ili havis grandajn bastonojn. Por eviti ilin, mi kuris malsupren de la monteto.
Mi ne timis iliajn bastonojn, sed mian rekonon far ili. Mi estis kuranta, kiam antaŭ mi aperis Alfredo. Li diris, ke mi… estas bastardo. Li etendis pistolon al mi, sed, por savi min, mi salte alproksimiĝis kaj enŝovis tranĉilon en lian bruston.
La triopo eksilentis…
– Se oni serĉos vin, ni diros, ke ni ne vidis vin, – flustris la maljuna fiŝisto.
– Ĉu li ruliĝis sur la ŝoseo, post kiam vi trapikis lin? – demandis Joso timeme.
– Mi ne scias; mi frapis kaj forkuris rapide.
– Ĉu iu vidis? – demandas Martin.
– La servistoj probable.
– Via haŭto eksentos malbonegon, se oni kaptos vin, – Joso skuis la kapon, malfacile englutante salivon.
– Kaŝu min. Joso, iru antaŭvespere al Luĉica por aŭskulti la onidirojn.
– Nu, kiel vi mortigis lin? Tiel, ĉu ne? – demandas Joso kaj etendis sian magran brakon al li.
– Jes, – kapjesis Antonio kaj enpensiĝinte rigardis al la flamoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.