La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJAŭtoro: Eugen Kumičić |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La urbestro Ermano Murelli okupiĝis iom longe en sia oficejo, foliumante kaj rigardante diversajn aktojn. Jam estis malfrue; pasis jam kompleta horo post kiam Alfredo foriris hejmen ĝoja kaj kontenta palpante la poŝon, en kiu trovi ĝis la mono, la kvincent forintoj. La urbestro legis ankaŭ liajn leterojn same ridetante kaj karesante sian rondan kaj ruĝan vizaĝon. La malgranda ĉambreto estis plena de fumo.
Sur la tablo ankoraŭ ruĝis iom da vino en botelo. Murelli, tenante cigaron per siaj dentoj, iom flanken, supren, klinis sian kapon al la dekstra ŝultro, fermis sian dekstran okulon, por tiel eviti fumon, li spektis la subskribon de Alfredo sur la obligacio. Ankaŭ li trinkis sufiĉe de la saniga vino, ke ruĝis liaj vangoj kaj oreloj, kiuj estis vilaj interne. Ridetante super la subskribo de la nobelo, li trinketis, ŝmacis, lekis siajn lipojn kaj rigardis al la flamo de la sebkandelo, kies meĉo fumegis.
La urbestro ekrigardis la polvumitan horloĝon sur la muro. La dua horo. Iom poste li ekstaras, fermis la tirkestojn, preninte la sebkandelon, ekiris al sia dormoĉambro, sed rimarkinte sur la muro malgrandan kadron, li haltis antaŭ ĝi, levis la kandelon kaj komencis legi la unuajn vortojn, presitajn sur bela papero en la kadro. Tiu bela kaj glata papero estis dekreto, per kiu la aŭtoritatoj anoncis, ke li estis honorita per ora kruceto pro granda ofero okaze de la konata ŝiporompiĝo. La urbestro ekridetis pri la granda sigelo de la dekreto, kontente kapjesis, ekbalancis, paŝante kelkpaŝe li eniris silente en la dormoĉambron.
(Kvankam Murelli klopodis eniri en la ĉambron kiel eble plej silente, tamen li vekis la edzinon Anastazijan kaj la filinon Idan en la najbara ĉambro. Anastazija antaŭ iom da tempo brue ronkis. Murelli singarde eniris, tamen ŝi vekiĝis. Ŝi persiste demandadis lin kaj ŝi eksciis, ke li pruntedonis al Alfredo 500 forintojn. Ekestis kverelego inter la geedzoj. Dum ilia plej verva kverelo iu frapetis ĉe la dompordo. Murelli eltiris sin el la lito kaj konstatis, ke antaŭ la pordo staras Luka, la servisto de Saletti. Li venis por sciigi al li, ke Alfredo estas murdita, kaj ke Saletti petas lin veni al li. Post kiam Anastazija aŭdis pri tio, ŝi komencis lamenti pri la 500 forintoj, riproĉante al la edzo, ke li pereigis la tutan domon, – ŝin kaj la filinon, – kaj minacante, ke ŝi mortigos lin, se li ne revenos de la maljuna Saletti kun la pruntitaj kvincent forintoj.)
La urbestro senĉese krucsignis sin paŝante kun Luka el Luĉica.
– Ĉion, do ĉion oni rabis de li?
– Jes, ĉion, ĉar nenion ni trovis, ni priserĉis ĉiujn liajn poŝojn, sciu, antaŭ la ĉeestanta patro, antaŭ la maljuna sinjoro.
– Kie oni murdis lin?
– Sur la ŝoseo, malantaŭ la domo.
– Neeble! Luka, vi frenezas! Alfredo mortinta, ne, neeble!
– Ni iru, vi konvinkiĝos; vi vidos lin.
– Vi mensogas, Luka! Sur la ŝoseo, malantaŭ la arbareto!
Ne, neeble.
– Iu viro anoncis al la maljuna sinjoro, ke lia filo kuŝas en la sango.
– Kiu viro?
– Neniu scias; Ni ĉiuj dormis tiam.
– Luka, vi estas senracia! Mi ne kredas al vi!
– La viro vekis la sinjoron, sed la sinjoro ne povis rekoni lin en la mallumo.
– Kie estas nun Alfredo? – insistis la urbestro krucsignante sin.
– En la domo. Li estas tute sangomakulita.
– Kiel oni murdis lin?
– Per tranĉilo. Ankaŭ fraŭlino Elvira ne fartas bone. Kiam la maljuna sinjoro vekis nin, ni kuris tra la ĉambroj, kaj ni trovis ŝin sur la planko apud la fenestro. Ŝi svenis. Ni ĉiuj konsterniĝis, kaj ni kuŝigis ŝin en la liton kvazaŭ mortintan.
Antaŭ ol mi ekiris al vi, la ĉambristinoj kaj aliaj virinoj diris, ke ŝi rekonsciiĝis kaj, ke ne okazos malbono.
– Ĉion do oni prirabis, ankaŭ la ĉenon kaj la horloĝon?
– Ankaŭ la monon, probable, se li havis ĉe si.
– Luka, tia sinjoro, ĉu li ne havus ĉe si multon da mono! Li certe havis plurajn centojn!
– Plurajn centojn?
– Jes, nu, kial vi surpriziĝis?
– Ĉu mi surpriziĝis?… Jes, jes, ŝajnis al mi, ke mi vidis la spiriton de Alfredo.
La urbestro krucosignis sin.
– Ĉu vi do opinias, ke li posedis ĉe si plurajn centojn? – demandis Luka deperpleksiĝinte.
– Jes, mi opinias. Sed ĉu vi estas certa, ke oni rabis lin?
– Mi estas certa, ja antaŭ la ĉeestanta patro, antaŭ ĉiuj domanoj ni traserĉis ĉiujn liajn poŝojn. Jes, antaŭ la patro; ĉiuj estis ĉirkaŭ la kadavro, jes, ĉiuj.
– Sed, kiel vi opinias, kiu murdis lin? Ĉi tie rabistoj ne ekzistas.
– Aŭskultu, sinjoro, en mia kapo ne troviĝas tro da cerbaĵo, tamen mi ne stultas, ŝajnas al mi…
– Diru, Luka, kio ŝajnas?
– Ho, damnindaj virinoj!
– Luka! Ĉu virinoj, virinoj?
– Jes, mi opinias…
– Jes, jes, ankaŭ tio eblas. Ĉi tie en Luĉica friponoj ne ekzistas…
Kiu alia estus? Jes, eble jes. Hieraŭ, kiam Alfredo intencis vangofrapi lin, li ekminacis al Alfredo…
– Sinjoro, ĉu ĝustas, ke mi ne estas sen cerbo? – asertis Luka, kaj liaj okuloj ĝoje ekbrilis, konstantinte, ke la urbestro komprenis lin.
– Se li tion faris, li ne fuĝos, ni eĉ trovos lin ĉe la alia flanko de la mondo.
– Aŭskultu min! Ĉu eble ili ambaŭ faris tion konsentinte inter si?
– Jes, vi pravas. La trovito kaj li. Kiam mi vidis hieraŭ lian minacon, mi tuj opiniis, ke el tiu ilia kverelo ne estiĝos io bona.
Jen, mia antaŭsento plenumiĝis! Ĉion, do ĉion ili forprenis de li?
– Jes, ĉion, kaj la ĉenon, kaj la horloĝon kaj la monon se li havis…Atentu, ĉi tie, iom supre, ĉi tie ili murdis lin. Ankoraŭ videblas sango, – rakontis Luka, kiam ili supreniris laŭ la ŝoseo.
– Kie, kie?
– Ja, jen antaŭ vi! Ĉu vi ne vidas la koagulitan sangon?
La urbestro paliĝis.
– Luka, aŭskultu, ĉu vi traserĉis tie? Ĉi tie, kie ili murdis lin, en la fosaĵo, ie proksime? Sciu, ĉi tie eble troveblus lia monujo…
– Ni serĉos post la tagiĝo, sed mi opinias, ke tiu, kiu murdis lin, ankaŭ la monon forprenis.
– Marko?… Mi ne kredas, ke li estas ŝtelisto. Krome, kiu ne bezonas monon?
– Mi ne suspektas pri Marko; sed Antonio…
– Kredeble, ĉar li murdis laŭ ordono de sia mastro. Luka, atendu iomete; ni retroiru kelkajn paŝojn, por iom pli inspekti ĉirkaŭ la sango. Sciu, eble ni trovos la monujon…
Luka konsterniĝis kaj li reiris kun la urbestro, kiu prenis lin je la mano timante, ke li trovinta la monujon ne kaŝu ĝin. Post longtempa vana serĉado ili trapasis la arbareton kaj venis antaŭ la domon.
*
Ĉiuj teretaĝaj fenestroj de la domo de Saletti estas lumigitaj.
Eniris Luka kaj la urbestro. En la vestiblo ariĝis multnombra servistaro, kvazaŭ ĉe miraklo. La pordo de unu vasta ejo estas tute malfermita. La urbestro rigardis en la ĉambron kaj paliĝis.
Sur granda tablo, meze de la ĉambro, kuŝis la korpulenta kadavro de Alfredo, kovrita per blanka tuko. Estis videbla nur unu brako, kiu senmove pendis al la planko, sur kiu estis abunde verŝita akvo. Sub la tuko reliefiĝis la fortikaj membroj de la mortinta korpo. Iom for de la tablo, en unu angulo de la ĉambro, sidis Elvira vestita en negliĝo. La vizaĝon ŝi kaŝis per la manoj kaj mallevis la kapon sur la apogilon de la seĝo.
– Sinjoro, ni iru, bonvolu sur la unuan etaĝon; supre atendas vin la maljuna sinjoro, – diris Luka al la perpleksita urbestro.
– Ni iru, – flustris Murelli kaj sekvis la serviston.
Kiam ili supreniĝis sur la koridoreton en la unua etaĝo,
Luka montris al la maljuna Saletti tra la malfermita pordo de ĉambro. Saletti, sidanta ĉe tablo, tenis sian kapon per manoj, apogita per la kubutoj kontraŭ la tablo.
La urbestro frapetis kaj eniris. Saletti levis malrapide sian grandan kapon, li turnis sin, ekrigardis lin kaj kapskuis. La malhela haŭtkoloro de lia nigreta vizaĝo transiĝis al flaveta; la haŭto sub la okuloj ŝveliĝis eksterordinare. Kiam la urbestro proksimiĝis al li, li montris per sia vila brako seĝon, por eksidi, kaj elbuŝigis per basa, fragmentita voĉo:
– Murdo!
(Sekvis longa traktado pri la rabomurdo kontraŭ Alfredo, ĉe kiu oni trovis nek la horloĝon nek la monon. Oni eldiras opiniojn kaj suspektojn pri ebla rabisto. La maljunaj Saletti kaj Murelli konkludis pere de konvinkado de la servistoj, ke Antonio mortigis Alfredon laŭ ordono de Marko, kiu antaŭ unu tago dum kverelo ĉe la poŝtoficejo furioze ekminacis al li. Oni devas, do, verki raporton pri la murdo, kaj sendi ĝin al Volosko kaj alvoki ĝendarmojn, por aresti Markon kaj Antonion, kaj eĉ ankaŭ Maton en Jelenŝĉica. La konversacio inter la maljunaj Saletti kaj Murelli finiĝis per hipokrita lamentado de Murelli, ke Luĉican trafis gravega malfeliĉo, okaze de la murdo de tiel virta junulo, de la ĉastanima Alfredo.)
Iom poste Saletti kaj la urbestro verkis raporton al la tribunalo.
Jam antaŭ la sunleviĝo, la magistrata servisto Miro Tompiĉ ensinigis la leteron de la urbestro. Miro krucosignis sin en ĉiu rivereto. Li saltetis, iris haste kaj haltadis sur la ŝoseo, kiu kunligas Luĉican kun Volosko.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.