La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XI

Grizaj densaj nuboj, similaj al ondego, kliniĝis super la ro kaj montopintoj, kiuj ĉirkaŭfermas nordoflanke la kaldronegon de Kvarner. Ankaŭ la fiera Uĉka surĉapeligis sian verton per plumbokolora nubaĉo, ankaŭ la trista Osor, ĉe la fora sudo, kaŝis sian vizaĝon kaj ĉirkaŭvolvis sian kapon per malhela nebulo ignorante, ke la intensa burasko razis ĝiajn nudajn ripojn kaj forpelis la molan teron en la malklaran maron.

Sur la pala vintra ĉielo flugis kaj vetkuris grandaj ĉifonitaj pecoj da ombroj kaj kovris de tempo al tempo la feblan sunon, kiu klinis sin al la varma sudo. La nubombroj trenis sin super la marsurfaco, super la oldaj Istriaj regionoj, super la deklivoj kaj la montokrestoj. La suda horizonto estis serena kaj travidebla, sed la oriento, tie super Velebit, ĝi ege survualis sin. La neĝo premis nudajn arbarojn, paŝtejojn kaj herbejojn.

Ju pli proksime al la kliforiĉa bordo, des pli ĝi maldikas, ĉar la maro ĝin mordas, diras la tiea popolo. Nur super la blanka Kraljevica, la neĝo ankaŭ hodiaŭ mole falis. Super la marsurfaco razis burasko, la nordorienta vento, jen pli, jen malpli forte, laŭ la okaza sturmo el sub la nuboj al la ondiĝanta marsurfaco. Ialoke la ondoj ŝaŭmis: ialoke la maro blankis, kvazaŭ la vento forestus, kaj ie tie super la surfaco flugis frida nigra ventoblovo, kiu subite ŝveligis la buntkolorajn velojn de la italaj fiŝistoj, kiuj krozis ene meze de la golfo.

Malmilda estis la vintro. La korpo de Alfredo Saletti jam duonon de la jaro putris en la tombejo de Luĉica, sub trista kaj soleca cipreso.

Estis la lasta karnavala merkredo, simpla labortago, sed Luĉica ĝojis iel eksterorde. En la stretaj stratetoj homoj renkontis kaj atingis unu la alian kaj ĉiuj ĝoje ridis. Multaj el ili estis vestitaj solene, kiel dum Pasko, aŭ dum alia grava festotago.

Ĉio vivanta en Luĉica elkuris sur la straton aŭ en la vojkrutejon, kie troviĝis la domo de Ŝabariĉ. Iuj maristoj ligis sur la manikojn, super la kubutoj, grandajn bukedojn el artefaritaj kaj orumitaj floroj, kaj multaj knabinoj surmetis tian floroj sur siajn hararojn. Do ornamitaj nuptofestantoj!

Sur la ŝoseo, antaŭ Luĉica, promenis la negocisto Stipe kaj la maristo Antun Ŝabariĉ, kiu jam tute resaniĝis post la trimonata malsano. Ili ambaŭ kuntiriĝis en pezajn kaj longajn surtutojn, sed laŭ iliaj ĉapeloj, pantalonoj kaj ŝuoj, oni tuj divenis, ke ili decidis nuptofesti. Ankaŭ aliaj homoj troviĝis sur la ŝoseo, dum kelkaj buboj foriris eĉ al Jelenŝĉica.

– Frosto, frosto, kara Stipe! He, grincetanta neĝo sub la piedoj! – diris la maljuna Ŝabariĉ.

– Ĝi apenaŭ je unu fingro altas. Laŭ mia opinio, la poŝto malfruos hodiaŭ. Vian filon atingis malbela vetero; la burasko kvazaŭ neniam ĉesos! He, mi razis min, kvankam hodiaŭ ne estas sabato, volonte aspekti pli juna, kaj la vento ŝiras miajn vangojn kvazaŭ per razilo. Ĉu vi estas certa, ke Marko venos?

– Li venos, Stipe, ĉial li venos. Li leterskribis al sia fratino, ke li plenumos siajn devojn, por veni ĝustatempe. Ni baldaŭ konvinkiĝos; jam estas la naŭa horo, certe la poŝto jam proksimi ĝas.

– Ja, ne estus dece, se li ne ĉeestus la edziniĝon de sia fratino. Tiel, kiel vi diris…, – Stipe ĉesis subite kaj ekridetis al Antun.

El la suda flanko aŭdiĝis pafado el pistolegoj kaj ĝoja kantado.

Tuj poste ektondris pafoj en Luĉica.

– Ili venas el Jelenŝĉica! – ekkriis Antun.

– Verŝajne ili elvolviĝis supren sur la montokreston, vidinte Luĉican, ili salutis nin. Ho, multe da pulvo pafbrulos hodiaŭ!

– Dio gardu ilin de malbono! Stipe, la pulvo estas diablo, des pli se la junularo ebrietiĝas…

– Vere ili frapegas! Kvazaŭ dum milito!

– Ankaŭ tiuj el la urbo! Ĉu vi ne aŭdas la tondradon? Same, kiel tiam, kiam la imperiestro vizitis Rijekan.

– He! Tio estas miaj pistujoj, – fanfaronis Stipe. – Antun, elkore mi ĝojas, ke vi bone endomigos vian Marijan. Mi scias, oni ne regalos ŝin per luksaĵo, aŭ per ega sinjorineco, sed same kiel ŝi estas estimata, same ŝi estas diligenta kaj lerta.

– Jes, jes, ŝi scipovos labori kaj mastrumi, kontraŭ tio ne riproĉeblas, ĉar laŭ la diraĵo de niaj antaŭuloj, la domo ne apogas sin al la tero, sed al la mastrino.

– Antun, la hodiaŭa tago fariĝu feliĉa por vi. La zorgojn, kiuj trafis vin, ni forgesu! – mansvingis Stipe.

Post nelonge, sturmantaj infanoj kriis: – La nuptanoj! La nuptanoj!

Impona procesio montriĝis el malantaŭ la ŝosekurbiĝo!

Ĝoja kaj sanaspekta akompanantaro venis el Jelenŝĉica. Tie troviĝis plurjaraĝuloj, junaj maristoj, infanoj kaj knabinetoj, belegaj junulinetoj, kiuj baldaŭ kandidiĝos por fianĉinoj. Tie troviĝis ankaŭ enpensiĝintaj kaj feliĉaj junaj edzinoj, ĉiuj estis serenaj, ĝojaj kaj sanaj kiel kornuso. Mato marŝis kun dignopleno, li salutis la luĉicanojn kaj svingis permane. Antonio paŝis serioze. Ĉiuj primiris lin, la infanoj gapis al li. Hodiaŭ li ne estis hirthara kaj ĉifonvestita, ĉar Mato sufiĉe penis persvadante lin survesti iom pli bonajn robojn el sia ŝranko. Li estis belaspekte kombita, ankaŭ lia barbo estis ordigita. Sur la kapo li havis nigran ĉapelon, iom tro malvastan, sed ĉu oni rimarkos tion? Liaj roboj estis el blua angla tolo. Ordinara marista vestaĵo. Oni dirus: – Vidu lin! – Ankaŭ la knabinoj dirus: – Ja li aspektas eleganta kaj bela, kvazaŭ iu el niaj maristoj!

Antonio pasigis du tagojn en Jelenŝĉica por helpi al Mato kalkblankigi la ĉambretojn en lia domo. Inter la nuptanoj trovi ĝis ankaŭ Pero kaj Menego. La nigrokulaj knabinoj kantis plengorĝe, la maristoj levis siajn brakojn, kaj la pistolegoj tondris unu post la alia. La povraj paseroj kaŭrantaj sub la defluiloj, tremis pro malvarmo kaj pro timo. Ili volus forflugi desur la domoj, kiuj troviĝas apud la ŝoseo, en Luĉican, sur la preĝejan tegmenton, sed ankaŭ tie la ĉielo eĥis pro la pafegoj.

Ankaŭ tie tremis aliaj paseroj kaj rigardis al iaj bestaĉoj, fakte al la pistiloj de Stipe, el kiuj de momento al momento elflugis alten aro da fajreroj, kiuj tondris kaj vibrigis la aeron kaj kiuj ruliĝis sur la placo antaŭ la preĝejo. Sur la domo de Stipe flirtis granda trikoloro. La maristoj diras, ke la franca flago enhavas la samajn kolorojn, pluraj luĉicanoj admiras Stipen, kiu parolis, ke iuj sinjoroj volis malpermesi al li hisi la flagon sur la domo, kaj ke li ĉiun trian vorton ilian hakis per nur unu sia vorto.

– Saluton, Antun! Saluton, Stipe! Bonan tagon!

– Saluton, feliĉon, ĝojon! – ĝojkriis la luĉicanoj.

Antonio spektis sombre la apudstarantojn kaj ekrigardis al la kampanilo, sur kiu ekluliĝis la sonorilo.

– Ĉu Marko alvenis? – demandis Mato.

– Ni atendas lin, – respondis Antun kaj Stipe.

La nuptanaro eniris en la urbon, kaj post ĝi ankaŭ la plenkreskuloj kaj la infanoj.

La poŝtoficisto Miko montriĝis sur la fenestro kaj diris sarkasme al Antun:

– Ili fortrinkos barelon da via vino! Tiom multnombraj ili povus sturmi Luĉican. Jes, barelon da vino!

– Ili fortinku ĝin ĝoje! Sinjoro Miko, ankaŭ por vi restos glaseto; ĉu vi ne venos hodiaŭ al mi?

– Multe da laboro! – li elspiris, ekridetis kaj lekis siajn lipojn.

– Venu posttagmeze gustumi nigran kafon.

– Laŭ la cirkostancoj! – respondis la poŝtoficisto rigardante la montegon.

– Miko, kie postrestis la hodiaŭa poŝto? – demandis Stipe.

– Ĉu vi opinias, ke tie sur la ŝoseo blankas sebo?

– La neĝo altas nur je unu plandumo!

– Ankaŭ la vagonaro kutimas malfruiĝi! – Miko pledis pri la ministerio por komunikado, skuante siajn ŝultrojn.

– Silentu, ĉesu! Ŝajnas al mi, ke ie knaras, – menciis la negocisto aŭskultante.

– Jes, vi pravas! He! La oreloj taŭgas, sed la okuloj, la okuloj!

– Antun plendis.

– Samtia estas mia patro. Ja, eĉ se la virinoj en la kuirejo flustrus plej atente, li povas aŭdi ilin! Kiam liaj okuloj malsanis, kuracistoj donis al li ian verdetan fluaĵon, kaj nun li kapablas vidi tiom, ke li povas frapi la patrinan brakon, se ŝi intencas per vergo bati la katon ĉe la fajrejo. Antun, ni eniru en la domon! Ĉe sinjoro Miko estas varme.

Kiam ili eniris en la ĉambron de la poŝtoficisto, li ekkoleris kaj kriis:

– Ho! Lasu min neĝenata! Ĉu vi ne vidas la paketojn?

– Kiu ĝenas vin? – ŝerce mansvingis Stipe.

– Ĉi tiu ĉambro! Ĉu vi scias, kio ĉi tiu ĉambro estas? Ĉu vi opinias, ke la imperiestra ĉambro similas al publika placo?

Nun ne estas tempo por babilado. Jen, kioma laboro! Nur al Rijeka estas destinataj eĉ du leteroj! Kaj al Pula ankaŭ du. La maristoj, frenezuloj, senĉese skribas kaj skribas! Legu la regulojn fiksitajn sur la pordo.

– Miko, kial, pro diablo, vi koleras! En urboj oni ricevas milojn da leteroj, kaj oni povas kun ĉiu poŝtoficisto interparoli!

– Stipe diris spice.

– Kion vi scias? En urboj! Ĉu en urboj ne ekzistas dekoj, tridekoj, cento da oficistoj en unu poŝtoficejo? Ĉu vi ne vidas, ke en Luĉica ĉio premas miajn ŝultrojn. Ho povra Miko! –  plendis la poŝtoficisto pri si mem, sigelante la leterojn. Tiumomente antaŭ la domon alruliĝis la poŝta kaleŝo.

Antun kaj Stipe eliris sur la ŝoseon.

– Bonan tagon, paĉjo!

– Evidente vi sufiĉe tremis pro la malvarmo!

– Mi alvenis feliĉe! Kiel vi fartas Stipe?

– Bonfartu! Ja descendu el tiu skeletaĵo!

Marko kunprenis la robon, por ke ĝi ne alkroĉiĝu je najlo, kaj elsaltis singarde sur la ŝoseon el la eluzita kaj malfirma ĉaro.

Interkisinte kun la patro kaj la negocisto li diris:

– Ĉu vi opiniis, ke mi ne venos?

– Filĉjo, vi prave faris, ke vi venis hodiaŭ, ĉar sen vi, kiu ĝojigus vian fratinon?

– Pri kio mi okupiĝu en Vieno? Mi vojaĝis senhalte, por atingi ĝustatempe. Do hodiaŭ okazos la geedziĝo?

– Jes, hodiaŭ. Ho, kiom Marija ĝojos pri via alveno! – ĝojkrias Stipe.

– Por diri veron mi rapidis, Vieno estas jam enuiga, ankaŭ la libroj tedas min.

– Marko, ĉu vi ree iros al Vieno?

– Ne, Stipe. Kiel vi fartas, kara amiko?

– He, bone, sed nun ni iru hejmen – Ni iru, ni iru, ja vi scias, ke ili atendas nin! – aldonis la patro.

Ili ekiris. Marko iom ektimis kaj paliĝis post kiam li turnis sin al la monteto, kie blankis inter la senfoliaj arboj la fronto de la sinjora domo…

– Marko, ŝajnas al mi, ke viaj vangoj malfreŝiĝis. Ja kopreneble, vi tro lernis! Ja, malfacilaj aferoj estas tiuj viaj ekzamenoj.

Kioma tempo pasis post kiam ni la lastan fojon vidis nin?

… Atendu iom, laŭ la mia, jam kvardeko da tagoj. Jes, jes, tiom; memoru vian venon al Triesto el Vieno.

– Ĉu ankoraŭ oni estas parolantaj pri nia proceso?

– Ho, kial ne? Grandan damaĝon ĝi kaŭzis al mi, – plendis la negocisto.

– Kio okazas pri Antonio? Ĉu ankoraŭ li estas silentema?

– Li strange kondutas, same kiel antaŭe, kiel vera strangulo!

– respondis la patro.

– Li povra, tamen li suferis en malliberejo dum kvar monatoj, – Marko kompatis lin.

– La krimulo sur la monteto, ankaŭ nun suferigas la popolon.

He, se ekzistus justeco ĉi-monde, li ne ĝuus spektante la sunon aŭ la lunon, sed liaj ostoj putrus en karcero. Eble eĉ hodiaŭ vivus la edzino de Koĵuliĉ, se li ne estus afliktinta ŝin.

Kion fari? Riĉulo monpufa ĉies inklinon ĝuas, eĉ se li la sunon deprenus de sur la ĉielo, tamen troviĝus uloj dirantaj, ke li estas bonanima homo!

– Stipe, ne koleru. Ni devas esti kontentaj pri la afero finita tiamaniere! Marko skuis siajn ŝultrojn.

– La proceso ja ne povis finiĝi pli kontentige! – mansvingis la patro.

– En la momento, kiam lin forpelis la ĝendarmoj el Luĉica, mi tuj konsciis, ke la asizo deklaros lian senkulpecon kaj la tribunalo forigos la akuzon, – asertis Marko.

– Ĉu vi memoras pri la advokato, kiu korekte pledis pri lia afero? Oni diris al mi, ke li estas la plej lerta advokato en la tuta Istrio, – mansvingis Stipe kaj li ekfajfis ĉe la fino de la frazo.

– Sed, kiomaj homoj el vi iris al Triesto? – demandis Antun.

– Ho, eĉ pli ol dekkvin; ja ĉiujn mi povus mencii rememorante, – Stipe frapis sian frunton per la mano.

– Jes preskaŭ dekkvin, – konfirmis Marko.

– Por diri sincere, mi kontente rigardis la juĝistojn kaj la tuton de la ĉeestinta sinjoraro, – denove komencis paroli Stipe.

He, saĝaj homoj! Sed, ĉu vi scias kiun mi plej rigardis? La nigretan juĝiston, kiu demandadis nin. Bela viro! Oni tuj konvinki ĝas pri lia saĝeco laŭ la aspekto de lia vizaĝo! Ankaŭ la sinjorinojn super ni, ankaŭ ilin mi rigardis. La tutan tagon ili sidis tie, kvazaŭ ili ne havas aliajn zorgojn. He, riĉuloj povas permesi al si senlaborecon! La sinjorinoj senĉese rigardis Antonion kaj la filinon de Saletti, kaj ili enmane havis vitrojn kiel en teatro, kvazaŭ binoklojn. Antun, mia koro vere doloris, kiam mi vidis la filinon de Saletti tiel trista kaj morna.

– Ŝi povra ne kulpas, ke ŝia patro estas fripono, – Antun rimarkis kaj preskaŭ timeme ekrigardis al la filo, kiu enpensi ĝis.

– Kiam la advokato de Antonio parolis, vere, – daŭrigis Stipe, – mi ploris… Honoron al nia paroĥestro, sed tiel li ne scipovas.

– Stipe, ĉu vi opinias, ke la advokato tiel parolis por pledi pri Antonio? – demandis Marko.

– Kompreneble! – ekmiris Stipe.

– Tio estas metio; li parolis tiel por honorigi sin, – ekridetis Marko.

– Vi sinjoroj, vi ĉiuj similas unu al la alia! – rimarkis Antun bonintence.

– Tamen, senkonsidere al tio, mi ploris. Ĉiu vorto de la advokato meritis orumigon! Tiel la tuta Triesto eksciis, kiu estas Antonio kaj kiu estas la maljuna Saletti! Ĉion la advokato diris kaj malkovris. Nu, kion li nombris? Jes, ke homoj estas malhonestaj, senkoraj, ke la leĝoj ne valoras, kaj post tiam pri infanoj sen gepatroj, pri familia feliĉo, pri malfeliĉuloj, pri malbenaĵo, pri indulgo, sed kial mi babilas? Mi diras denove: mi ploris!

– Stipe, malbone kaj senorde tiu ĉi mondo kondutas! –  suspiris Antun. – Ho, kiajn servistojn dungas Saletti! Ŝtelistoj kaj friponoj! He, oni vane ne diras: La tero ligis paradizon ĵure…

– Ke sekretoj monden elmergiĝas pure, – Stipe finis la proverbon kaj daŭrigis: – Jes, friponoj! Nun ili havas sufiĉan tempon por mediti, kiel savi sian animon. Ho, kiel perfekte ili pariĝis, la friponoj, Lovro, Luka! Sako trovis sakflikaĵon. Sed tri jaroj en karcero ne sufiĉas por tiaj friponoj.

– Luka kaj Lovro estas do kondamnitaj je tri jaroj de severa malliberejo? – demandis Marko enpensiĝinte.

– Se mi estus juĝinta, ili balanciĝus je pendumilo! Friponoj!

– koleris Stipe. – Ĉu vi ne aŭdis ilian pledon? Sed la atestantoj ĉion refutis! La mono de Murelli kaj la mono, kiun mi ŝanĝis al la koĉero? Pri ĉio la juĝistoj eksciis kaj la sinjoroj…

– Asizo, – helpis Marko.

– Jes, la asizo, ne estas strange, ke Antonio promenas libere, dum Luka kaj Lovro putras en la friskejo.

– Ja, Stipe, mi preskaŭ forgesis gratuli al vi.

– Pro kio, kara Marko?

– Ĉu ne estas vi nia urbestro?

– Gratuli? Pro la okuloj viaj, ne ŝercu pri mi! Jes, jes, mi estas urbestro, sed tio kaŭzas al mi multajn zorgojn! – Stipe svingis per ambaŭ manoj.

– Nun fine ni havos ordon en la komunumo.

– Jes, ni havos, sed nun, unue ni devas solidigi la magistratan kason, ĉar ĝi ege malpeziĝis dum la regado de Murelli, –  respondis Stipe per morna voĉo.

– La kason? – miris Marko?

– Jes, jes, la kason, se tiel nomiĝas malplena ŝranko.

– Ĉu Murelli multon defraŭdis?

– Ja diru, forŝtelis! – Ĉirkaŭ tri milojn…

– Fripono!

– Krimulo, ŝtelisto! Jes, fripono, li prirabis nin ĝis la nuda haŭto. Oni eksciis ĉion, sed kia utilo: la stalo restu fermita post la forfuĝinta bovino.

– Kie Murelli nun troviĝas?

– Diablo forprenu lin! Kiu scius kien li forvagis? La kruceto kaj niaj tri miloj zorgigis lin plene, sed li eltiros sin el ĉiaspeca malbonaĵo! Marko, ĉu vi konas la faktojn de la mondo? He, facilaj aferoj por tiaj krimuloj, sed malfacilaj por honestuloj!

Marko, kie honestulo nestas, malĉastulo tuj ĉeestas! Jes, jes, malfacilaj tempoj ekestis kaj oni ne povas vidi ilian finon! Mi detale konas nian popolon, ĝi ne prudentiĝos ĝis severa malfavoro igos ĝin konduti racie, ĝis tegmento falos sur ĝian verton, aŭ ĝis oni forpelos ĝian idaron al kortobarilo ke ili kaŭre kunpremiĝu kaj malsatiĝintaj la buŝojn malfermu! Senpova povra popolo! Ĝi ne scipovas liberiĝi el sub la sinjoraro! El neniu flanko ĝi ricevas helpon, neniu instruas ĝin iri la ĝustan vojon, ĉar nuda kvazaŭ fingro ĝi suferas plian kaj plian laŭplaĉan prirabon. Amiko Marko, ni esperu, ke la aferoj pliboni ĝos, ke la suno varmigos ankaŭ nian malriĉularon!

– Sed kiel la luĉicanoj kondutis, dum la foriro de Murelli?

– Mi bedaŭras, ke vi forestis el la hejmo! Murelli dum la foriro ne esperis tielan pritrakton de la luĉicanoj! Multe de tumulto, rikanado kaj bruo akompanis la fuĝantan sentaŭgulon.

Mi opiniis, ke li ne sukcesos forporti sian kapon viva.

Jen, ni atingis la domon. Mi baldaŭ venos al vi, iujn farendaĵojn mi devas fini. Ĉu ni ne eniros en la preĝejon? Jam oni sonorigas dum duono de la horo. He, ni flanken metos niajn zorgojn dum la hodiaŭa tago! – ĝoje kriis Stipe.

– Mi ĝuis promeni iom, por etendi miajn krurojn post la vojaĝo, ili ja rigidiĝis sur la ĉareto. Stipe, ni vidu nin baldaŭ!

– Marko mansvinge salutis lin.

– Ne permesu, ke ni devos atendi vin! – ekkriis Antun post li!

Stipe ne rediris, sed haste paŝante al sia domo li levis ambaŭ brakojn kaj svingis, kvazaŭ dirante: Mi venos, mi venos!

Stipe venis en la domon, por dekanti vinon en du vinujojn destinitajn por la nuptofestantoj.

La patro kaj la filo portantaj po unu kofreton, ekiris pluen laŭ la mallarĝaj stratetoj kaj salutadis la homojn, kiujn ili renkontadis dumvoje.

La nuptofestantoj plenigis la domon de Ŝabariĉ, eĉ antaŭ ĝi ariĝis multe da popolo. Marija invitis al la nuptofesto siajn amikinojn, kamaradinojn kaj najbarinojn. La junaj knabinoj kortuŝe rigardis kaj spektis la belan edziniĝontinon, ili admiris ŝiajn robojn, la florkronon, ŝiajn fingroringojn. Marija estas tre enpensiĝinta, kaj aspektis kvazaŭ malĝoja, sed ene de ŝiaj nigraj kaj eksterordinare brilantaj okuloj kaŝe brulis dolĉa ardaĵo, ene de ŝia ĉarma pupilo de tempo al tempo ekbrilis lumradio de trankvila kaj nemezurebla feliĉo.

Jela havis sufiĉe da laboro pri la ampleksa fajrejo, sur kiu digne staris grandaj potoj, laŭvice unu apud la alia. La maljunulino ligis grandan viŝtukon je la zono; grandaj ŝvitgutoj elŝoviĝis sur ŝia sulkiĝinta frunto, ŝi profunde spiris kaj koleris pro la virkato kaj pro iuj najbarinoj, kiuj helpis al ŝi kuiri.

En la malgranda kuirejo estis ĉio ordigita, lavita kaj purigita; la tuta dometo aspektis eksterordinare solene. Marija plendis al sia patrino zorgante, ke Marko eble ne venos, ĉar pasis jam la tempo kiam la poŝta kaleŝo kutime venas al Luĉica. La patrino kaj Mato konsolis ŝin, kiam bubo alkuris, haste spiranta anoncis, ke Marko ĵus venis. Marija ekĝojis, ŝia vizaĝo sereni ĝis, ŝiaj lipoj ĝoje ekridetis; ja ŝi petoliĝis kaj maltrankviliĝis pli ol iam ajn antaŭe. La koro de Mato degelis pro feliĉo, ĉiuj liaj sentoj speguliĝis en la okuloj, kiuj tenere karesis la vizaĝon de Marija per daŭraj rigardoj. Jela miris pro sia filino kaj per avertaj ridetoj ŝi riproĉis pro ŝia troa ĝojo, kiu ne konvenas, ĉar ŝi nun foriras el la naskiĝdomo, for de sia patrino, kun kiu ŝi vivis nur feliĉe kaj bonorde. La maljunulino okupis sin ĉe la potoj, ŝi suspiris kaj pensis: – Ho, Dio kara, mi edukis ilin, mi penis multe por kreskigi ilin, kaj nun ili lasas min en mia maljuna aĝo. Jam hodiaŭ Marija ennestiĝos aliloke, kaj Marko estas sinjoro, ankaŭ li ne enuos ĉi tie en Luĉica.

Mi kaj mia Antun restos solaj kvazaŭ du arbotrunkoj ĉirkaŭbrulitaj surkampe!

Marija moviĝis endome, ŝi pudore ridetis al la nuptofestantoj, ŝi spektis jen tion, jen ĉi tion, kaj rememorinte pri tiom de la plaĉaj objektoj dum la pasintaj tagoj, la verdanta bazilio tenere karesata per ŝiaj okuloj kortuŝis ŝin grave. Tristo vualis ŝian vizaĝon, dolora rideto montriĝis sur ŝiaj ruĝaj lipoj.

Iranta enĉambre ŝi haltis antaŭ fenestro kaj rigardis al la maro. La vitroj malklariĝis pro ŝia elspiro. Ŝi perfingre skribis la nomon de sia trezoro…

Mato staris post ŝi, sana, ĝoja, bonstata kaj beata, sed ne en sinkopo, kun sanganta kapo, kiel…

Starante post ŝi, li rigardis ŝian skribadon kaj ĉirkaŭpremis tenere ŝian sveltan zonon. Ŝi turnis sin, ekrigardis en liajn okulojn kaj ekflustras: – Mato! – kaj kelkaj grajnoformaj larmeroj ekglitis laŭ ŝia ĉarma vizaĝo.

– Marija, kion signifas ĉi tiuj larmoj?

– Mato, mi memoras pri la survitra skribo de via nomo pasintan vintron, rememoru, kiam vi sur la lito…

– Karulino mia, ne pensu plu pri tio!

– Mi ne pensos, Mato, – la knabino ekridetis konfide kaj milde ekrigardis en liajn okulojn.

Antun kaj lia filo Marko stumble eniris la kuirejon. Jela brakumis la filon singultante feliĉa. Marija kaj Mato kuris el la ĉambro. Ili brakumis kaj kisis sin. Marija apogis sian kapon sur la bruston de la frato, kaj ŝi metis sian dekstran brakon ĉirkaŭ lia kolo kaj ekploris.

– Franjo kara, kial vi ploras?

– Marko, mi jam opiniis, ke vi ne venos.

– Ĉu mi ne skribis el Vieno al vi, ke mi venos, se iel ajn mi povos. Certe promesi mi ne povis, ĉar nur antaŭ tri tagoj mi plenumis la ekzamenojn.

– Mi konjektis, kara filĉjo, pri via alveno, ke vi pliĝojigu nin.

– Sed, kara panjo, kial ne ĝoji?

– Nu, kiel ĝoji sen vi? Kion oni opinius, se vi ne venus? Jes, oni dirus, ke vi hontas pri ni, vi estas sinjoro, ke vi forgesos nin, ke vi ne bezonas nin plu.

– Ne parolu tiel! Kial vi ĉagrenas pro klaĉemaj langoj? – 

Antun riproĉis la edzinon.

– Vi pravas, Antun, riproĉu mian baptaninon! Ja, kiel aspektus la aferoj, se ni atentus pri la najbaraj babiladoj, – diris ŝerce najbarino.

– Marko, ĉu vi ne reiros al Vieno plu? – diris la patrino per peza spiro el sia brusto.

– Mi finis la studadon, sciu; nu kiel diri tion? Mi fariĝis kuracisto, doktoro.

– Ekde nun neniu mortos en la tuta mondo! – alridetis la patrino.

– Panjo, ne kolerigu lin! – petas Marija.

– Panjo, ne obeu Marijan! Elŝutu la zorgojn el via koro, por tiel plifaciligi la vivon! – ŝercis la juna kuracisto.

– Filĉjo, mi iĝus beata, se vi estus obeinta min!

– Mi obeinta vin!… Jes, jes, mi komprenas!

– Se vi estus estiĝinta pastro … jes, pastro, pastro!

– Kial, pro diablo vi ĉagreniĝas! Dio pardonu al mi! Vi, oldunjo trankviliĝu jam! Marko, ne priatentu ŝian parolon! –  ŝerce diris Antun, kaj sekve la nuptanoj ekridis.

– Se Marko estus obeinta min, la luĉicanoj ne spertintus pli da ĝojo ol vidi hodiaŭ kiel frato nuptocelebras al sia fratino!

– Kiel vi fartas, kara Mato? – demandis Marko metinte siajn manojn sur liajn ŝultrojn.

– Bone… bone, – respondis la edziĝonto ridetante.

– Kaj vi, Antonio? – donu vian manon!

– Jen! – Antonio etendis sian dekstran brakon rapide kaj li rigardis al la okuloj de Marko.

– Vere, bela vi estas hodiaŭ! Apenaŭ oni povas rekoni vin en tiuj vestaĵoj! – Marko ĝojis pro li.

Antonio, skuis siajn ŝultrojn seninterese kaj eliris el la domo.

– Strangulo! – Marko balancis sian kapon, kaj frapinte per polmo al polmo, li daŭrigis: – Nun ek en la ĉambron por ordigi min iom. Ĉu ni baldaŭ ekiros en la preĝejon?

– Jes, jes, – kapjesis maljunulino.

Marko kaj Marija eniris en ĉambreton, en kiu ne troviĝis la nuptanoj. Estante tiel solaj, la frato prenis la fratinon je la ŝultroj, ekrigardis serioze al ŝiaj okuloj kaj demandis ŝin mallaŭte:

– Kiam vi ricevis mian leteron?

– Antaŭhieraŭ.

– Ĉu vi trovis en ĝi ankaŭ la alian por…?

Marija kapjesis.

– Kiam vi sendis ĝin al ŝi?

– Antonio troviĝis du tagojn en Jelenŝĉica.

Marko enpensiĝis. Lia frunto malsereniĝis.

– Hieraŭ matene mi vidis Elviran, – flustris Marija.

– Tiel do?… Marija, mi petas vin, parolu!

– Vian leteron mi ne povis transdoni al ŝi, ĉar mi ne havis ĝin ĉe mi.

– Kion vi faris do tiam?

– Kiam ni eliris el la preĝejo, mi flustris al ŝi: Fraŭlino, mi havas leteron destinitan al vi. Antonio ne estas en Luĉica, atendu por ĝi morgaŭ nokte, malantaŭ la domo. Ankaŭ Marko probable venos el Vieno morgaŭ.

– Ĉion tiel vi diris al ŝi?

– Jes, rapide. Mi iris apud ŝi kelkajn paŝojn.

– Ĉu ŝi komprenis viajn vortojn?

– Sendube; ŝi kapjesis al mi.

– Ĉu ŝi kapjesis?

– Jes, kvazaŭ dirante: Bone, mi komprenas!

– Ĉu vi ofte renkontas ŝin.

– Tre malofte. Oni diras, ke ŝia patro atente gardas ŝin.

– Kiom de la leteroj vi transdonis al ŝi?

– Ja mi reskribis al vi; du.

– Antonio do transdonis nur unu.

– Jes, unu.

– Ĉu iu alia rimarkis, vian transdonon de la letero al ŝi aŭ la ŝian al vi?

– Neniu alia, mi opinias!

– Kiel Antonio kondutas?

– Depost nia alveno el Triesto, li elparolis apenaŭ cent vortojn.

– Marija, vi estas feliĉa!

– Mi ne estas pro vi…

– Kara franjo, baldaŭ vi ekgenuos antaŭ la altaro!

Marko brakumis ŝin, kaj mallevis sian kapon sur ŝian ŝultron…

El la kuirejo aŭdiĝis la voĉo de Stipe.

– La baptopatro venis, – flustris Marija.

– Marija, Marko, Mato, nuptanoj, sinjoro parohestro trovi ĝas jam en la preĝejo! – kriis Stipe.

La gefratoj eliris el la ĉambreto. Multnombra nuptanaro!

Antaŭ la domo oni ĝojkriis, kantis kaj ĝojis. Mato ridetis; Pero kaj Menego, liaj maristoj, rilatas kun ruĝa vino, kiu kvazaŭ ridetas el grandaj boteloj sur la tablo.

– Menego, kiam vi edziĝos? Kiam ni nuptofestos ĉe vi? – 

Stipe demandis la mariston.

– Sufiĉan tempon oni havas ĝis tiam; la inaro ne mankos!

– respondis Pero al li.

– Ek en la preĝejon! Ĝoje! – ekkriis Stipe.

– Ĝojon! Ĝojon! – kriis la nuptanoj.

Jela aspergis la geedziĝontojn per benita akvo, ŝi malĝoje ekrigardis la filon Marko, ŝi suspiris kaj forviŝis siajn larmojn.

La nuptanaro eliris el la domo, la homkolono ekiris al la preĝejo laŭ la malgranda strateto. Antaŭ la preĝejo kolektiĝis homamaso. Ĉies okuloj direktiĝis al Marija kaj Mato. La nuptanoj eniris en la templon de Dio. Antonio eniris lasta. En la preĝejo regis silento, nur de tempo al tempo la vento skuis la altajn fenestrojn. La paroĥestro benis la sanktan ligon kaj demandis la junajn geedzojn…

Antonio staris rigida malantaŭ la preĝeja pordo. Post kiam li aŭdis la respondojn de Marija al la demandoj de la paroĥestro, li skuiĝis, li mallevis siajn brakojn apud la korpon, li eksentis mallumon antaŭ siaj okuloj, kaj lia kapo kolapsis brusten… Senfortigita, kun fendita koro, li kaŝe eliris el la preĝejo.

Iom poste la nov-geedzoj montriĝis sur la sojlo de la preĝejo. Pafiloj tondris, pistolegoj krakis, la malnovaj pistiloj tremigis la preĝejon. La verda hedero tremis sur la duone ruiniĝinta murego, infanoj kriegis surbrake de siaj patrinoj, kaj paseroj freneziĝis pro timo, aŭdace ili elflugis el sub la tegoloj por disiĝi en la arbustoj diskutonte pri la puno kiu trafis ilin. La nuptofestantoj laŭte bruegis en la stretaj stratetoj, tra la tuta Luĉica oni aŭdis nur ĝojan jubiladon kaj popolkantojn.

Antaŭ la preĝejo daŭre ruliĝis la pistiloj de Stipe, ankoraŭ la ĉielo tremis pro la ega tondrado, dum en la plej vasta ĉambro en la domo de Stipe oni jam dancis tradiciajn popoldancojn.

La planko knaris, la vizaĝoj ruĝis, la maristoj dancis, kantis kaj klakis permane kun ekkrioj al la knabinoj: Turniĝu, kara, tiel, tiel! Ho, ĝoje, suno mia! Frapu, frapu, pomo ruĝa!

Plue, plue, tiel, tiel! La maristoj kantis dancante, ili instigis siajn amantinojn, ili kuraĝigis ilin per dolĉaj vortoj, ja oni ĝuas rigardante tiujn fortikajn, ĝojajn kaj fierajn gejunulojn, tiujn ornamitajn nuptofestantojn, tiujn lertajn maristajn filinojn, sveltajn, fleksajn, kies ĉiu vejneto vibris, kiuj afable ridetis al siaj kundancantoj turniĝante ĉirkaŭ ili.

Dum la dancado de la nuptofestantoj, Marko en sia ĉambreto skribis sur blanka papero. Fininte la skribadon, li faldis ĝin, sigelis kaj ekiris serĉi sian fidelan Antonion. Li demandis kaj demandis pri li, sed neniu vidis lin. Fine knabo diris, ke li vidis Antonion malantaŭ la preĝejo, ĉe la malnova muro.

Marko ekiris al la murrestaĵoj kaj li rimarkis Antonion, kiu mergis sian kapon en unu de la murfendaĵoj, de kie videblis la tuta golfo. Kiam li proksimiĝis al li, li frapetis lin ĉe lia ŝultro.

Antonio surpriziĝis, li eltiris sian kapon el la fendaĵo kaj timigita ekrigardis al li.

– Antonio…

– Mi aŭskultas.

– Kion vi faras ĉi tie?

– Nenion; mi rigardas al la maro, – li diris abrupte.

– Kiuj malbonaĵoj insidas vin? Via vizaĝo aspektas kvazaŭ oni eltiris vin el tombo!

– El tombo? – Antonio ekgrumblis mallaŭte.

– Jes, jes… Antonio, metu ĉi tiun leteron en poŝon. Mi anoncas al ŝi, ke mi venis hodiaŭ en Luĉican kaj mi volas konversacii kun ŝi morgaŭ. Ĉinokte iru sur la monteton kaj transdonu la leteron al ŝi.

– Vana vojaĝo.

– Kial?

– Strange! Ĉu ni ne distrumpetis ĉie, ke vi amas ŝin?

– Kia do konsekvenco de tio?

– Ŝia patro gardas ŝin. Ŝi ne scias, ke mi venos.

– Ŝi scias; Marija sciigis al ŝi hieraŭ, ke ŝi atendu vin malantaŭ la domo.

– Ŝi ne venos.

– Mi mem irus, sed kion oni dirus, se mi forestus el la domo hodiaŭ? Mi malĝojigus miajn gepatrojn, ĉar ili divenus, kien mi estus foririnta. Plue, Elvira ne atendas min hodiaŭ, sed morgaŭ ŝi iel aranĝos resti kun mi iom pli longe.

– Malfacile.

– Vi opinias tiel?

– Kiam mi intencis transdoni vian lastan leteron, antaŭ dekkvin tagoj, mi rondiris ĉirkaŭ la domo, por ke ŝi rimarku min, sed vane, eĉ probable la patro min, li, jes li, ŝia…

– La patro.

– Probable, ke li rimarkis min dufoje.

– Sed, kiel vi transdonis la leteron?

– Iun tagon, kiam ŝi iris el la preĝejo, mi antaŭen preteriris ŝin, de fore mi eksvingis per la letero kaj mi kuŝigis ĝin sur la vojon.

– Ĉu ŝi rimarkis ĝin?

– Jes, mi vidis ŝin levinte ĝin.

– Jes, vi pravas, ŝi ja respondis je ĉiu letero.

– Parolu pli mallaŭte.

– Antonio, mia povra Antonio! Kiam ni lastfoje estis en Triesto, mi ne havis tempon demandi vin pri io ajn. Kiel vi pasigis la tempon en la malliberejo?

– Pli bone ol hodiaŭ…

– Mi ne komprenas vin.

– Mi ĉie fartas same, ĉu ĉe nuptofesto, aŭ ĉu en malliberejo.

– Kial vi, homo, tiel parolas? – Marko demandis lin preninte liajn manojn amikece.

– Mi bastardo…

– Ne frenezu!… Antonio, iru do post la sesa horo. Elvira certe venos.

– Malfacile. Li, la maljuna… li gardas.

– Vi ne ŝatas iri sur la monteton.

– Jes, mi ne ŝatas.

– Kial do?

– Ĉar mi devus paroli kun ŝi, – li elŝovis trans sia lango.

– Ĉu vi ja timas Elviran? Antonio, ŝi estas tiel bonkora.

– Jes, bonkora.

– Iru, mi petas vin! Vera turmento trafas min. Vi faros grandan komplezon al mi kaj al ŝi.

– Li… li… gardas…

– Ŝia patro jam dormos tiuhore.

– Mi iros… jes… mi iros.

– Dankon, Antonio! Mi petas vin, estu ĝoja almenaŭ hodiaŭ.

Antonio ektremis. Marko surpriziĝis kaj demandis lin:

– Ja diru al mi, kio okazas kun vi?

– Jes, mi iros, post la deka horo, – li flustris kaj turninte la dorson al Marko li malrapide foriris. Marko, rigardante post li per malĝoja rigardo, suspiris:

– Povra mia Antonio!

Longa vintra nokto enŝoviĝis en la golfon de Kvarner. Tenebraj nuboj vualigis la ĉielon. La vento iom malintensiĝis. El Luĉica aŭdeblis sporada krakado de pistolegoj, ankoraŭ oni aŭdis ululadon de la nupta popolkanto tra la malhela, peza, plumbeca mallumo. En la domo de Ŝabariĉ sidis la nuptanoj ĉe ĝojiga vespermanĝo. Ili plenigis tri ĉambretojn, dum en la kuirejo aparte lokiĝis infanoj, kiuj vete kverelis pri la pli belaj pecoj de la flava viandfritaĵo. Antaŭ ili regaliĝis abundego, pro tio ili hodiaŭ ne bezonas skrapi ostojn per tranĉiloj. La nuptanoj sufiĉe dancis antaŭ kaj post la tagmanĝo, eĉ ĝis la malluma nokto. Kiam la negocisto Stipe frapis permane la malsupraĵon de unu el liaj grandaj bareloj, ĝi malĝoje reeĥis en la supra duono de la duonmalplenigita barelo. Sekve de tio, la okuloj de la plejparta ĉeestantaro brilis kaj la oreloj ruĝis. Sur ĉies vizaĝo flagris ĝojo. La nuptanoj kantis kaj refrenis; rapide viciĝis spritaj tostparoloj. Jen parolas la paroĥestro, jen Marko, kaj Stipe, poste ankaŭ Menego, en kies parolon enplektiĝis tiu de la amiko Pero. La ĝojo kaj la ĝojkrioj daŭris kaj daŭris!

– Marija, mi estas scivolema, kiel vi akomodiĝos en Jelenŝĉica, – flustris Mato.

Marija milde ridetis kaj rigardis malsupren, dum li daŭrigis:

– He, nur du horojn ankoraŭ, kaj ni ekiru el Luĉica. Ho, kiom aspiras nin miaj gepatroj!

– Kial ni irus en tia malbela nokto, – riproĉis al li la juna novedzino milde kaj honteme.

– Ja ni estas junaj, karulino! Je la dua horo post la noktomezo vin brakumos mia patrino ĉe la sojlo de nia domo.

Sen forta vento, malvarmo ne ekzistas. Mi mem intencis ekiri pli frue de ĉi tie. Rigardu, kara mia, rigardu, kiel Stipe elkore ĝojas.

– Sed Marko ne estas bonhumora, – rimarkis Marija kaj ŝi ekridetis melankolie.

– Kie estas Antonio?

– Antaŭ ne longe mi vidis lin en la kuirejo, – Marija elbuŝigis mallaŭte kaj enpensiĝis…

Sur la monteto, antaŭ la domo de Saletti, staris homo meze de senfolia arbaro kaj rigardis al Luĉica, kie sangkolore brilis la fenestroj de nur unu domo. La kampanilo elstaris en la nokta mallumo kvazaŭ giganta fantomo; en kvieta valo rebrilis granda marĉo, dum iom fore, la kirketo en la tombejo.

Densaj kaj pezaj nuboj malleviĝis super la teron, la malluma horizonto premiĝis de ĉiuj flankoj kaj katenis la tristecan vintran noktopejsaĝon kaj la koron de Antonio. Raraj neĝflokoj kirliĝis en la frosta mallumo. La burasko blovis per varia intenseco, dum la nudaj branĉoj de la arbustoj, kiuj mistere elstaris, frapis unu la alian, gratis sin reciproke kaj tremis kvazaŭ olda mortintoskeleto. La vastan, rigidan kaj frostan silenton interrompis raŭka bojado kaj trista ululado de malsataj hundoj, pafilkrakado kaj sekretaj voĉoj, kiuj alflugis el la urbeto.

Ie malproksime muĝis ankaŭ la vento; aere io ektremis, ekflirtis, ekĉirpis kaj ekfajfis.

Jam delonge batis la naŭa horo de sur la kampanilo. Antonio streĉis siajn grandajn okulojn en la sangajn fenestrojn en Luĉica. Lian nemezureblan malĝojon, kiu sterniĝis laŭ lia viza ĝo, ĉirkaŭvolvis la malluma nokto. Li rigardis al la fenestroj kun malfacila kaj intensa spirado. Dikaj ŝvitgutoj trapenetris el lia frosta frunto. Venena serpento ĉirkaŭvolvis lian vunditan koron kaj ĝi ĉirkaŭpremis ĝin per siaj malvarmaj kaj feraj ringoj, sed ne povante rompi kaj dispecigi ĝin. Antonio ĝuus en la ĉirkaŭanta nokto, se lia koro ne estus krevinta, se el tiu ĉi povra koro ne estus elverŝiĝinta kaj disiĝinta la naŭza mallumo, kiu plenigis kaj nigrigis ĉiujn spacojn…

Ankoraŭfoje krakis pafilo en Luĉica, ankoraŭ oni povis aŭdi diversajn voĉojn el la marista domo.

La nuptanoj de Ŝabariĉ ĝoje vespermanĝis…

La nuboj pendis super la arbaroj, la horizonto kunpremiĝis, en la nebulo malaperis la kampanilo kaj la kirketo sur la tombejo. La neĝo falis kirle; la flokoj plioftiĝis, kelkaj jam blankiĝis sur la nigra barbo de Antonio kaj sur liaj larĝaj ŝultroj.

La fenestroj ankoraŭ sangis…

Antonio ploris…

Seniluziiĝinta pro doloro, li levis la kapon de sur sia brusto kaj rigardis al la urbeto. Ĉie mallume kvazaŭ en tombo. Li ekiris pluen laŭ la konata pado, kaj kiam li leviĝis sur la montetpinton, li ĉirkaŭiris la kvietan sinjoran palacon kaj li haltis ne fore malantaŭ ĝi, en la bosko. Rigida, silenta estis la ĝardeno de Elvira. La neĝo flugetis sur la laŭron. La padetojn kaj la ebenaj supraĵoj blankiĝis per ĝi. Inter la arbustoj blankas kaj glaciiĝas la skulptaĵoj de la nudaj diinoj.

Antonio rigardis kaj rigardis al la sinjora palaco. Post ioma atendado li ekaŭdis grinceton. En la domo de Saletti, malantaŭe, malfermiĝis la malgranda pordo. Antonio ektremis. El la domo aperis nigra silueto kaj ĝi ekiris, irante haste, al la kaŝejo, kie kutimas interparoli Marko kaj Elvira.

Antonio, konvinkinta, ke tiu estaĵo estas virino, ekiris post ŝi. Post kiam Elvira venis en la kaŝanguleton, ŝi apogis sin kontraŭ la postamenton de skulptaĵo, kiu estis starigita tie. La knabino surhavis komplete nigran vestaĵon. Kiam ŝi rimarkis, ke al ŝi proksimiĝas homo, ŝi ekvokis mallaŭte:

– Antonio!

– Jen letero, – Antonio diris, kiam li paŝis antaŭ ŝin, kaj transdoninte la leteron, li intencis tuj foriri.

– Atendu, mi petas! – Ĉu Marko venis? – flustris la knabino.

– Jes hodiaŭ.

– Li nenion sciigis al mi…

– Legu la leteron…

(Elvira pridemandis Antonion pri la nuptofesto en la domo de Marko Ŝabariĉ, ankaŭ pri la humuro de Marko. Antonio klopodis lasi Elviron sola tuj, pravigante sian maltrankvilan foriron, ke la patro de Elvira ilin trovos interparolantajn ĉi tie. Antonio komprenis tiujn aferojn dum la juĝa priesploro, ke li kaŝe postsekvas ĉiun paŝon de Elvira. Al Antonio ne plaĉis ankaŭ tio, ke Elvira kompatis lin pro lia povra destino, kaj pro malbonaĵoj kaj maljustaĵoj, kiuj trafis lin dum lia vivo pro la kulpo de ŝia patro. Sed Elvira kun sia fratina mildeco ne forlasis lin.)

– Silentu! Mi aŭdas paŝojn, – ekflustris Antonio.

– Ho, Dio!

– Silentu! Homo!

– Tio estas mia patro, – ektimis Elvira kaj ŝi alpremiĝis al Antonio.

– Ha, vi naŭza senhontulino, mi trovis vin! – ekblekis la maljuna Saletti, kaj preninta Elviron per sia maldekstra mano, li tiris ŝin al si, dum li etendis la dekstran al Antonio. Pistolego ekfulmis kaj ekkrakis. Antonio ektreminte, eligis sian tranĉilon el la zono, li saltis sur Saletti kaj per sia tuta forto enŝovis ĝin en lian bruston. La maljunulo balanciĝis kaj renversi ĝis en neĝon. Elvira ekĝemis, svenis kaj falis sur la korpon de la patro. La okuloj de Antonio ekbrilis. Li levis la knabinon surbraken, haste eliris el la ĝardeno, rapidis malsupren de la monteto kaj malaperis en la mallumo…

La nuptofestantoj de Marija finis la vespermanĝon. Marko tostis per elkoraj vortoj, sed kriado en la kuirejo interrompis lian parolon. Ĉiuj miris pro la krioj. Antonio pala haste eniris en la ĉambron, portante Elviran surbrake.

La nuptanoj konsterniĝis kaj ŝtoniĝis.

Antonio kuŝigis Elviran sur la liton, li ekrigardis al Marija,

Mato kaj al Marko, kaj li raŭke kaj seniluziiĝinte elbuŝigis:

– Marko, jen ŝi por vi! Vi ĉiuj estas feliĉaj, nur la trovito estas malbenita!

Marko alsaltis al Elvira, kaj post kiam ŝi malfermis siajn okulojn, li ekkriis:

– Antonio, kion vi faris?

Sed intertempe Antonio malaperis.

Marko forskuis la neĝon de sur Elvira, li ektimis kaj li malesperi ĝinta ekkriis:

– Elvira, vi estas sangigita ĉe la ŝultro!

– Ĝi ne estas mia sango… Probable ĝi estas de Antonio, –  elspiris Elvira, kaj ŝi fermis siajn nigrajn okulojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.