|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJAŭtoro: Eugen Kumičić |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La maljuna nobelo Saletti estis tre severa, ŝparema kaj riĉaĵavida homo. En lia domo oni ne ŝiris panon senlabore.
Ĉiuj servistoj ĉiam estis okupitaj per senĉesa laboro, krom Lovro kaj Luko, kiuj, per preteksto kutimis vagi en Luĉican, por ekscii ion pri Marija de Ŝabariĉ. La servistoj senĉese spionis la junan knabinon, klopodante sciiĝi, kie ŝi iras; singarde kaj ruze ili demandadis bonintencajn homojn en espero, ke ili tamen ion priflaros, per kio ili povus trankviligi sian mastron. Ili tutkorpe sentis jukon pro granda kaj blinda senpacienco, tial ili plej baldaŭ intencis plenumi la teruran taskon, kaj akiri la promesitan premion.
Alfredo tute ne dubis pri la plenumo de la intenco, ĉar li plene fidis la lerton kaj fidelon de siaj servistoj. Ĉu li, Alfredo Saletti, jes, Saletti, la nobelo, riĉa kaj sciplena, multon spertinta, ĉu li, kiu triumfis tiomajn gravajn venkojn eksterlande, ĉu nun li elprovu ŝancokonspiron en tiu bagatela entrepreno?
Tiuj pensoj ŝajnis ridindaj por Alfredo, kaj se ili enkapiĝus al iu alia, ili aspektus eĉ malsaĝaj.
(La servistoj Luka kaj Lovro ĉiun vesperon kuniĝadis kun Alfredo por raporti pri la plenumo de la farendaj taskoj. La malsukcesintaj servistoj ne povis fieri, sed Alfredo instigis ilin pli kaj pli. Liajn pensojn insidis Antonio. Iun tagon li rememoris pri evento el sia knabaĝo. La krompatrino de Antonio venis kun povra kaj ĉifonita Antonio al la maljuna Saletti petante helpon, montrante lin. La maljuna Saletti forpelis ŝin el sia domo, kaj la etan Antonion li forpuŝis per piedo kontraŭ lian dorson, ke li falis sur Alfredon, kiu tie ludis. La furioza Alfredo prenis bastonon kaj frapis la kapon de Antonio, ke li eksangis.
Alfredo sopiris amon kaj belan Marijan. Li samtempe konsideris pri Antonio, kiu ĝenis liajn intencojn kaj, kiun li ĉiamaniere devis forigi. Siajn pagservulojn li urĝigis fari la taskon baldaŭ, senkonsidere pri la konsekvencoj. Intertempe Luka ŝance renkontis Jelan. Ŝi estis reveninta el la montaro, kie ŝi rikoltis, ŝanceliris portante kunligaĵon de hordeo ĝis la montopiedo kaj tie ŝi intencis ripozi. Luka aliris komencante interparolon. Li sciiĝis, ke ŝia Marija la venontan matenon ekiros al la montaro por alporti la restantan pezaĵon de la hordeo. Luka adiaŭis Jelan kaj forkuris al Alfredo. Jam nokti ĝis. Antaŭ la palaco de Saletti Alfredo kaj Luka faris diablecajn planojn por la venonta tago sen konjekto, ke Antonio ilin aŭskultas. Li kaŭris ĉe la muro, atendante okazon por transdoni leteron de Marko al Elvira. Li tiel aŭdis la tutan teruran planon de Alfredo, kiu promesis allogan premion, se la krimago sukcesos senrimarke. Antonio sukcesis transdoni la leteron de Marko al Elvira kaj rapide forkuris al sia amiko…)
Nur duono da horo pasis ankoraŭ, kaj de sur alta promontoro disvastiĝis basa voĉo laŭ la marebenaĵo kaj ĝi fine reeĥis sub la klifoj de la mallumaj golfetoj.
– Antonio, ĉu vi estas tie? – revokis malklare nokta fiŝkaptisto el sub la klifoj.
– Jen mi estas ĉi tie super ”La Kolonoj”. Remu!
Antonio surgrimpis la kabon, sub kiu troviĝas la sablejo nomata ”La Kolonoj”, por de tie alkrii al la amiko Joso, kiu kutimis tie fiŝkapti. Antonio nun komencis malsupreniri al la maro, permane firme sin tenante kaj atentante kien meti la piedon, jen unu, jen la alian. Kiam li atingis la maron, li sidiĝis sur rokon, lavita kaj ĉirkaŭmordita per ondoj, li ekrigardis al la malluma golfeto, de kiu aŭdiĝis la remilplaŭdado. La boato de Joso rampis laŭ la glata akvosurfaco al la kabo. Ambaŭflanke de la boato plaŭdis po unu remilo. La barko kun siaj remiloj aspektis en la mallumo kiel granda, nigra kaj ekzotika birdo, kiu malvigle dormeme ŝancelas super la trankvila maro, trempante en ĝin la ekstremaĵojn de siaj pezaj flugiloj.
– Antonio, kie vi estas? – Joso ekkriis, kaj direktis sin sub la kabon, ĉar li en la mallumo ne rimarkis sian amikon.
– Jen mi ĉi tie! Ankoraŭ dufoje vi remsvingu. Tiel rekte, atentu ke vi ne frapu kontraŭ la rokon!
La boateto albordiĝis kisinte la bordon per sia pruo, ĝin gratis la rokaĵo kaj la boato skuiĝis retroen pro tia malsensiva kaj obtuza kiso. Ĉimomente Antonio ensaltis en ĝin kaj ĝi tiel intense ekluliĝis, ke la marakvo elŝprucis el sub la pufa boattrunko.
– Antonio, atentu! Mia boato ne estas draŝejo! Preskaŭ ni renversiĝis.
– Ĉu vi kaptis iom?
– Ho, ho, du, tri funtojn. Mi jam opiniis, ke vi ne venos ĉinokte, – Joso diris tranaze.
– Kien ni iros nun?
– Jen prenu la remilon! Ni iru al ”la ripozejo” kie mi ĝis nun estis. Ĉe tiu klifo, vi scias, oni nomas ĝin, precipe la infanoj,
”La kokino”. Tie ankaŭ salvelinoj troviĝas.
– Ĉu vi Joso havas iom da logfiŝoj por ”grasumi” la maron?
– Mi ne havas kaj ili ne estas bezonataj, ĉar la fiŝoj hokavidi ĝis kvazaŭ ili karesmon fastis. Ĉie nurnuraj glutaviduloj!
Ho, kia utilo de la fiŝoj, se ni ne havas trinkaĵon?
– Baldaŭ ni havos vinon; la vinberoj jam moliĝas.
– Mi ja deziras ĝin. Se donos Dio, post la dekanto, mi trinkos propravole, ke mi stumble ruliĝos antaŭ la kelo.
– Ebriiĝo estas peko!
– Nu kelkiam, kiel sur la foirejo pasintjare diris la viro vendanta tolojn el Karlovac.
– Kion li diris?
– He, memorkapablan kapon mi havas! Domaĝo, ke mi ne vizitadis lernejojn! La viro diris, ke ne estas hontinde, se oni ebriiĝas ĉiun vlaĥan (fremdulan) jaron!
– Diablaĵo! Kion ja signifas por vi, tiu ĉi vlaĥa jaro?
– He, pri tio ankaŭ mi ne scias! Antonio, ne remu plu! Jen, ĉi tie ni enĵetos la fiŝkaptilojn.
– Ĉu ni ne mallevos la ankron?
– Vi certe opinias; tiun ĉi truan ŝtonpecon? – diris Joso ridante.
Vere li ne havis ankron, sed li havis ligitan grandan ŝtonblokon je longa eluzita ŝnurego.
– Malrapide mallevu la ŝtonon, por ne fortimigi la fiŝojn, – konsilis Antonio.
Post kiam ili ankriĝis, aŭ pli korekte, ŝtonankriĝis, Joso demandis:
– Antonio, ĉu vi havas bruligilon? Mi deziras iom prifumigi mian nazon.
– Mi havas kelkajn alumetojn; jen prenu!
Joso streĉis sin trans la boateto kaj etendis sian longan brakon, prenis la alumetujon kaj ekbruligis la pipon. La alumeto ekflamis kaj prilumis la malnovan, abraziitan fiŝ-boaton, la magran kaj flavecan vizaĝon de Joso, lian tordan buŝon, la hokoidan nazon kaj iom da blua kaj kvieta maro.
– Joso, antaŭ la tagiĝo, do baldaŭ, ni surbordigos la boaton, sur la sablejon de ”La Kolonoj”.
– Kial? – miris Joso tenante perdente la mallongan fumingon de la pipo.
– Ĉu vi konas tiun sinjoron?
– Ĉu tiun de sur la monto super Luĉica?
– Jes tiun…
– Diru nu, Antonio!
– Morgaŭ matene Marija de Ŝabariĉ ekiros monten por alporti kunligaĵon da hordeo.
– Feliĉon al ŝi! Ŝi portu ĝin senfine! Ŝi plenigu la tutan domon per ĝi!
– La sinjoro kaj lia servisto Luka… ĉu vi konas lin?
– Jes, jes.
– Ili postsekvos ŝin monten.
– Ili nu iru! Kiel vi ja parolas? Kvazaŭ vin pikis mara erinaco.
– La sinjoro intencas malĉastigi ŝin.
– Malĉastigi?
– Jes, malĉastigi; kiel alimaniere diri?
– Malĉastigi?
– Kanajlo! Ni dronigu lin! Joso krakodiris skuiĝante ke la boato eklulis.
– Ĉu vi ekiros do kun mi?
– Kompreneble, volonte, kvazaŭ nuptofesti! Ja mi mortbatos lin!
– La maljuna Saletti vendis aŭkcie la havaĵon de via patro.
– Li estas kanajlo! Ja li aĉetis ĝin, sur ĝi mia patro servutas.
Jes, mi mem ne scias kiamaniere li trompis kaj prirabis nin!
Sperta ruzulo li estas! Tombo elĵetu liajn ostojn! Ho, ts! Antonio io hokiĝis, – diris Joso kaj komencis tiri la fadenon en la boaton.
Joso jen tiras, jen iom lasas, kaj li retiras, malrapide kaj atente por ne interrompi la fadenojn. Fine sur la supraĵon ekplaŭdis granda kaj larĝa salvelino. Joso levis la fiŝon en la boaton, li kunpremis ĝin per siaj genuoj, eltiris la hokon el ĝia buŝo, kaj ĵetinte ĝin al la fundo de la boato, li diris serioze:
– Ĝi pezas ses funtojn minimume! Deca manĝopeco surtable eĉ de nia sinjoro paroĥestro ĝi estus!
En la silento de la malluma golfeto nun aŭdiĝis la saltado de la fiŝo sur la malfirmaj bretetoj kiuj tegis la boatfundon.
Post la trankviliĝo de la fiŝo, en la golfeto ree ekregis la sama rigida silento, kiun interrompas de temp’ al tempo kvieta levo kaj mallevo de la akvo, kiu dormeme verŝis sin kaj ensorbiĝis en la fragilan kaj porozan markremon, per kiu garniĝis la rokaĵo ĝuste ĉe la marsurfaco. Aŭskultante la mallaŭtan marsufloron kaj la dampan, mildan kluk-klukadon de la akvo, oni opinius, ke ankaŭ la klifegoj suspiras en la mallumo, ke ankaŭ ili vivas, ke ankaŭ ili ĝuas la markisadon, la karesan petoladon kun la densa kaj longa musko. La glata marblua ebeno lante ŝveliĝas kaj leviĝas kvazaŭ dolĉe dormiĝinta marfeino, sonĝanta pri grandaj kaj brilaj steloj, kiuj respeguliĝas de sur la ĉielvolbo en la misteraj marprofundoj, kiuj flagretas ĉirkaŭ ŝia orhara kapo.
– Joso, ankoraŭfoje ni enĵetos la fiŝkaptilojn, kaj poste ni iros al la sablejo. Vidu, tie malantaŭ la montoj jam la ĉielo heliĝas.
En kavo io ekflirtis.
– La palumboj jam vekiĝas, – ektremis Joso, kaj daŭrigis:
– He, estas ankoraŭ nokto! La manoj jukas vin…
– Kial, Joso?
– Kion diri?… Marija estas bela knabino…
– Vi do ŝatus draŝi la sinjoron? – demandis nun Antonio per necerta voĉo.
– Ĉu vi ankaŭ?
– Mi ne scias, sed se li povus li neniigus min.
– Kian utilon li havus el tio?
– Joso, ili estas malbonaj homoj.
– Mi jam diris, dronigi lin!
– Jen, mia tranĉilo! Mi akrigis ĝin; se ili atakos min, mi disŝiros iliajn ventrojn!
– Ĉu tiel? Tranĉ! Kaj la intestojn eksteren! – montris Joso svinganta permane laŭlonge de la ventro de Antonio, de la umbiliko ĝis la brusto.
– Joso, mi opinias ke oni rajtas defendi sin.
– Kompreneble, oni rajtas, kaj laŭleĝe kaj laŭjuste. Ankaŭ imperiestroj defendas sin, se iu atakas ilin.
– He, tie temas pri armeoj.
– Defendanta sin, oni kondutas kiel armeo! Ĉu vi vere timas tiujn fiulojn?
– Jes, liaj servistoj intencas mortigi min.
– Li havas multajn servistojn?
– Lovro kaj Luka.
– Kiu tion diris al vi? Ne kredu, Antonio! Nu, eĉ se deko da tiaj atakus vin, al ĉiuj vi frakasus iliajn kraniojn!
– Neniun mi timas, sed kiel mi defendos min, se ili sturme atakus min nepretan?
– Se estas vero, kion mi aŭdas, Antonio estu singarda! Nu, kial ili intencas mortigi vin? Kiam vi akiris malfavoron de ili?
– Mi ne scias, Joso…
– Atenton! Vi rakontis al mi antaŭ tri aŭ kvar tagoj, ke vi faligis tiun kanajlon, kaj por revenĝi, li ordonis al siaj servistoj, ke ili murdu vin.
– Jes, jes, tiel iel…
– Sed, ĉu ne konvenus pli, ke ni superruzu ilin?
– Kiel?
– Se ili estus mortintaj, ili neniel povos mortigi vin…
– Joso, mi ne volas peki fatale. En tiu ĉi mondo mi ne vivas bone; kaj mi deziras, ke en la alia estu al mi pli bone.
– He, mi ne saĝumus tiel, ĉar ili ne estas honestaj homoj!
– Baptitaj ili estas, samkiel ni! Joso, mi ne volas, krom se ili devigos min. Homa sango ne estas hunda. Dio scias, ke mi ne prisoifas ilian sangon, kaj li juĝos al ĉiu.
– Ĝuste bonege vi hakparolas! Tiel ne scipovas eĉ nia paro ĥestro! Antonio, vi estas admirenda homo!
– Aŭskultu, Joso! – Antonio diris post ioma silento, – permesu, ke mi demandu vin pri io: Ĉu vi memoras vian patrinon?
– Ne precize; mi ne plenumis la duan jaron, kiam ŝi mortis…
Ĉu vi, Antonio, aŭdas birdflirtadon en la mallumaj rokokavoj?
– Joso demandis mallaŭte kaj krucosignis sin.
– Ĉu via patro estis en Luĉica, kiam la patrino mortis?
– Ne estis; nu, kial vi demandas min pri tio? Ĉu vi ne aŭdas, ke la birdoj pli intense flirtas kaj blekas? Vere, Antonio, ĉiun fojon, kiam dumnokte mi fiŝkaptas ĉi tie kaj kiam mi memore pensas pri la forpasinta patrino, la birdoj moviĝas kaj translokiĝas ĉirkaŭ la rokokavo, kvazaŭ ili ĉirpante kaj siblante plendas. Nu, diru, kial vi demandas min pri tio?
– Kial… kial? – mi ne scias…
– Mia patro estis surmare kiam la patrinon oni entombigis.
Tion mi klare rememoras, ĉar post la patrina forpaso, min prenis la onklino…
– La onklino Kata?
– Jes, Kata, ĉe kiu ni vivis kelkajn jarojn ĝis kiam la patro revenis de sur la maro.
– Sed kial mi troviĝis ĉe via onklino?…
– Antonio, kial vi timiĝis? Via voĉo sonas kvazaŭ ĝi venas el tombo.
– Via onklino tre karesis min; kiel mi atingis en ŝian domon?
– Jes, ŝi tre amis vin. Mi neniam forgesos la tagon, kiam ŝi alportis vin…
– El… el Triesto…
Super la golfeto, sub la mallumaj klifoj, traflugis strigego senflirte, ĝi terure kaj revenĝe eksiblis kaj malaperis en la mallumon.
– Jes, el Triesto. Ĉu vi forgesis pri nia ludado antaŭ la domo de la onklino, sur la ŝtonaj ŝtupoj?
– Poste la aliaj infanoj primokis min, ke mi estas bastardo.
– Ne zorgu pro tio! Ja ankaŭ mi estus kvazaŭ ne havanta patrinon.
– Almenaŭ la patron vi havas.
– Sed, se li estus droninta?
Antonio kaj Joso eksilentis rigardante al la fiŝkaptiloj. Tuta horo jam pasis.
Super la orientaj montoj la noktaj vualoj delikatiĝis kaj ŝiriĝis. La ĉielo nubokrispiĝis. La norda brizo descendis desur la montaro de Kastav al la maro kaj nigrigis ĝian surfacon meze de la golfo.
– Joso, ni kunvolvu la fiŝkaptilojn! Jen, jam tagiĝas.
– Laŭ via deziro.
La fiŝistoj ordigis la fiŝkaptilojn, ili enmanigis la remilojn, fiksigis ilin ĉe la ŝanceligitaj kejloj, kaj la barko eklulis kiel kukurbo kaj faris sulkon ĉirkaŭ la kabo. Kiam ili venis al la sablejo ili per sia tuta potenco kurbigis la malnovajn remilojn.
La fiŝboato eksvingiĝis kiel sur sebo, ĝi gratis per sia fundo la ŝlimon kaj ĝi firme puŝiĝis sur la malaltan dunon.
– Eĉ duonon de ĝi ni alsabligis sur la senakvan sablon, – ĝojkriis Joso.
– Ĝia fundo memoros ĉi tiun alsabligon!
Ili elĵetis sur la sablon kelkajn mallongajn kaj malsekajn bretetojn, kiuj kovradis la fundon de la boato. Kiam ili mem elsaltis surborden, ili metis la mukajn bretetojn antaŭ la boaton, kaj preninte ĝin ĉiu ĉe sia flanko ili tiris la boaton sur la bretetoj je kvin paŝoj for de la maro. Tion fininte, ili prenis la bretetojn, la remilojn, la fiŝojn kaj la ankroŝnuregon, kaj ĉion ĉi ili kaŝis en groton for de la sablejo. Se ili restigus la remilojn sur la boato, certe Joso poste ne povus trovi ĝin sur la sama loko, ĉar la infanoj kiuj kutimas ĉiutage venadi al la maro, enmarigus ĝin por amuziĝi remante sub la klifegoj.
La fiŝistoj tiam ekiris al la montaro. Antonio silente marŝis antaŭ sia amiko. Joso, svingante per la manoj, mezuris longajn paŝojn kaj spiregis ŝvitante. Lia maldekstra kruro estis nefleksebla, kaj la dekstra etendiĝis flanken el la genuo, kvazaŭ ĝi rompiĝus ĉe la artiko. Dum ĉiu paŝo, lia magra kaj alta korpo, – la plej alta en la tuta Luĉica, – kliniĝis super la dekstran kokson, dum la malrekta kruro duoncirklis antaŭen paŝanta.
Belega tago estiĝos. En la valetoj brizis freŝa matena venteto, kiu milde karesis la vizaĝojn de la fiŝistoj, ankaŭ iliajn nudigitajn brustojn ŝovante sin en la sinojn de iliaj ruĝaj flikitaj ĉemizoj. La montokrestoj kaj la foraj insuloj jam plene distingiĝis. La juna ĉarma lumo ĉie ŝveliĝis, kreskis, trapenetris la ombrojn, ĉie dispersis ilin. Tiu ĉi konsoliga lumo, la pura kaj milda aero, la naturo, kiu vekiĝis el plifortiga dormo, la leĝera odoro, kiun oni sorbas volupteme, la grandioza tagnaski ĝo ege impresis la nervojn, la koron kaj la animon de, –
Antonio…
– Kien do ni grimpas? – koleretis Joso.
– Ni jam iris longan distancon de la maro. Nun ni trahakos trans tiu ĉi monto, kaj jen ni ĉe la valeto de Ŝabariĉ! Marija venos sendube.
– Ni kaŝos nin post ŝtonmuro. La hodiaŭan tagon Saletti memoros! – minacis Joso.
– Vi devas fari nenion, krom se mi diros. Ili havos pafilojn.
Pa… Pafilojn!? – konsterniĝis Joso kaj haltis ekstarante sur la rekta kruro, dum la alia restis levita.
– Jes, pafilojn! Vi jam timas, vi tiom ŝajnigis vin kuraĝa en la boato.
– Mi ja ne volas sperti la pafilefikon ĉe mia korpo.
– Tial ni devas nin gardi.
Antonio kaj Joso kvazaŭ ne laciĝis irante laŭ la krutaj padoj.
Fine ili ĝislamis al la kampo de Ŝabariĉ. Tiu ĉi kampero troviĝas sub kruta elstaraĵo de la plej alta monto. Ĝi estas eta kaldrono, kiaj multnombre troviĝas en la karsta regiono. La kampo havas diametron je cent paŝoj, kiun ĉirkaŭas alta ŝtona muro. En la mezo de la kampo troviĝas aro da hordeogarboj.
Tie estas garboj en kvanto de du kunligaĵoj. Joso kaj Antonio kaŝis sin apud la muro ekster la kampo, en la fosaĵon protektanta kontraŭ torento tiun ĉi malgrandan havaĵon de Ŝabariĉ. Ili sidiĝis, kaj en malproksimo sub la montaro disvasti ĝadis la matena saluto al la patrino dia. La fiŝistoj demetis siajn ĉapojn, krucsignis sin, kaj fininte la preĝon, Joso diris:
– Hodiaŭ Fran fruiĝis.
– Silentu aŭ parolu pli mallaŭte; Marija ne malfruos.
– Ni aŭdos ŝin tuj post kiam ŝi venos sur la kampon.
– Jes, ŝi kutime kantas.
– Bela knabino ŝi estas, sed diru, ĉu estas malvarme al vi?
– Ne.
– Mi vere tremas pro malvarmo. Sciu, en la montaro ni troviĝas; ĉi tie ĉiam estas malvarme, verdire, mi ŝvitiĝis laŭvoje.
Rigardu, la tuta ĉemizo ĉifoniĝis. Mi havis kudrilon, sed mi perdis ĝin. Ĉu vi havas monon? Mi aĉetus ĉemizon ĉe Stipe.
– Mi ne havas, sed Stipe kreditos vin. Li estas bona homo.
– Mi ne ŝatas ŝuldojn, ĉar mi hontas, – diris Joso kaj glatumis sian longan kolon.
– Silentu, mi aŭdas ies paŝojn.
La fiŝistoj kurbfleksiĝis sub la muron. El la monto trans la kampo vere aŭdiĝis leĝeraj piedbatoj.
– Ĉu ŝi estas? – ekflustris Joso.
– Mi opinias; sinjoroj havas ŝuojn, dum ŝiaj opankoj ne klakas kontraŭ la ŝtonoj.
– La amikoj eksilentis, rigardante unu la alian vizaĝe. Tiumomente super la kampeto ekkantis mallaŭta virina voĉo:
”Mara haste la maron alpaŝas”.
– Ŝi! – Antonio elbuŝigis kaj ruĝiĝis.
– Antonio, kion ni faros?
– Nenion, silentu! Ni atendu, ĝis kiam ŝi descendos en la kampon, – diris Antonio kaj iom leviĝis por vidi, kie ŝi estas.
– Kial ŝi hezitas sur la monto?
– Ŝi staras sur ŝtono, – respondis Antonio kaj li ampleksis ŝian gracian staturon per siaj grandaj okuloj.
La suno, la juna matena suno, jam ŝutis siajn orruĝajn radiojn laŭ la montara regiono. La svelta staturo de Marija pitoreske reliefiĝis sur la blua ĉielo banante sin en tiuj brilaj radioj. La knabino ŝajnis al Antonio pli alta ol ŝi vere estis. Ŝi rigardis la maron. Ŝiaj okuloj vagis laŭ la trankvila marsupraĵo kaj la verdaj bordoj de la malproksimaj insuloj, serĉante etajn kaj kvietajn velojn. Ŝi melankolie ekridetis al la maro, ŝi ĉirkaŭrigardis la naskiĝregionon kaj observis la fumon leviĝanta maldiligente super la vilaĝaj dometoj. Tiam ŝi aŭdis magran bovineton, kiu muĝis ie sub monto, ankaŭ la malsatajn ŝafojn, kiuj blekis ĉe la kruta flanko de Luĉica. La naztruoj de Marija vastiĝis, la brusto ŝveliĝis spirante la puran aeron, tra kiu solviĝis la odoro de salvio kaj piceo kaj la odoro de la mola tero. La griza ŝtonaro, la rokoj homalte altaj helis kaj rebrilis pro la abunda nokta roso, ili kvazaŭ ŝajnus vekiĝi por ĉerpi la varmon de vivodonaj radioj de la potenca suno. En la maldensa herbaro ĉio viva rampis kaj svarmis, ĉio susuris inter la koroniloj kaj piceoj, ĉio viglis kaj spiris, la tuta naturo ekvivis. Super Marija en la klara aero griza alaŭdo ŝvebis kaj ĝoje pepis; super la montego flugis aglo, svingante kaj susurante per grandaj flugiloj, kaj pli supre sur la ĉiela firmamento, trankvile naĝis orumitaj nuboflokoj.
Jam tagiĝis.
Antonio ne demetis siajn okulojn for la knabino prilumita de la suno, dum Joso pensis pri la pafilo de Saletti kaj permane li palpis sub la flikita ĉemizo sur la brusto. Li gladis permane sian ruĝan kaj magran bruston, li palpis siajn ripojn, kiujn oni povis nombri facile sub la mizera haŭto. Joso kapbalancis pensante, kiel li fartus, se ie aŭ tie plumbo inter liaj ripoj traflugus, li streĉis sian kolon, malfacile englutis salivon, kaj lia eksterordinare granda adampomo en la gorĝo eksaltis, ĝi ŝreĉis la haŭton kiel ĉe meleagro, kiun oni grasigas por kristnaskaj festoj per juglandoj aŭ per maiza polento. Joso tiam rigardis siajn magrajn krurojn, kiuj longiĝis antaŭ li sur la tero kaj trans la fosaĵo. Lia vizaĝo sereniĝis, la grizaj okuloj ĝoje palpebrumis pensante, ke ankaŭ la difektita kruro taŭgus, se necesus forkuri.
– Ts, ts! Ĉu Marija jam descendas? – demandis Joso, sed ĉar li ne aŭdis respondon, li ektiris la eluzitan krurumon de la pantalono de sia amiko.
Antonio rigardante al Marija, mansvingis al li por silenti, sed iom poste li kaŭrfleksiĝis sub la muron kaj metis la montrofingron al la lipoj.
– Ĉu ŝi venas? Antonio, vi paliĝis, kvazaŭ en vi ne ekzistus eĉ guteto da sango, – ekgrumblis Joso tra sia hokforma kaj dekstren flankita nazo.
– Mallaŭte! Iu descendas en la kampon.
– Kiu? Ĉu Saletti? – Joso ekgapis.
– Ne. Ŝi. Silentu!
Marija iranta malsupren al la kaldrono, kantis tutgorĝe. La koro de Antonio batis rapide. Marija malfermis la provizoran pordon, eniris en la kampon kaj komencis meti la ŝarĝon sur la portotukon, kiun ŝi etendis sur la stoplejon. Joso kaj Antonio ekrigardis unu la alian sub la muro ekster la kampo kaj aŭskultis ŝian sonorantan voĉon.
Post kiam la knabino pretigis la ŝarĝon, ŝi sidiĝis sur la teron kaj traŝovis la kapon tra la portotukon, ŝi surmetis la pezaĵon surŝultren, kaj ĵus intencante leviĝi ŝi ektremis kiam ŝi rimarkis du homojn, kiuj montriĝis super la kampo.
– Jen ili! Joso silentu!
– Eble ili ne havas pafilojn! – Joso malfermis la buŝon kiel murenfiŝo.
– Mallaŭte! Ili iras al la kampo.
– Antonio, leviĝu por vidi la pafilojn.
– Ts! Ili jam alproksimiĝis al la kampo.
– Ili pafos al ni kiel al leporoj!
– Ne tremu! Vi timas!
– Mi?
La amikoj eksilentis, por aŭskulti, kio okazos.
Marija kvazaŭ ŝtoniĝis kiam ŝi ekvidis Alfredon kaj Lukan, kaj ŝi eĉ ne povis pensi kion fari, sed restis tiel ligita en la ŝarĝo kaj apogita al ĝi. La nobelo kaj lia servisto embuske atendis la konvenan momenton rande de la kaldrono, kaj tiam ili rapide descendis en la kampon, kie ili apogis la pafilojn al la muro, kiu tute ĉirkaŭis la kampon, kaj kuris al la knabino pli frue ol ŝi povos liberiĝi el la pezaĵo.
– Bonan matenon, ĉarma Marija! He, ho, vi kutimas fruiĝi!
– Diris Alfredo kaj karesis ŝian vangon.
La knabino diris nenion, sed intencis leviĝi kun la pezaĵo.
Luka retrotiris la pezaĵon, kaj premis ĝin al la tero. La knabino ektremis kaj ekkriis:
– Ho, patrino mia!
– Marija, mi ekiris ĉasi kaj kredu al mi, ke mi ne esperis, ke mi trovos vin ĉi tie.
– Lasu min libera!
– Marija, hodiaŭ vi devas ion konsoligan diri al mi! Mi ne volas preterlasi ĉi tiun unikan ŝancon. Ni solaj estas ĉi tie, neniu vidas kaj aŭdas nin, li estas mia servisto, kial vi timas?
– diris Alfredo kun tremanta voĉo.
– Se Dion vi konas, lasu min! – ekkriis Marija kaj denove intencis leviĝi, sed Alfredo repuŝis ŝin, ke ŝi falis sur la ŝarĝon kaj ekkriegis:
– Rabisto!
En tiu momento Antonio kaj Joso transsaltis la muron en la kampon, ĝuste ĉe la loko, kie la pafiloj estis apogitaj. Antonio kaŝe estis rimarkinta la lokon de la pafiloj kaj tiam li kun Joso ŝteliris kliniĝinte apud la ekstera flanko de la muro.
– Haltu! – ektondris Antonio, celante per la pafilo al la nobelo.
Alfredo kaj Luka turnis sin kaj konsterniĝis. Marija alkuris al la trovito, ŝi surgenuiĝis antaŭ li, kaj ĉirkaŭbrakis liajn genuojn, ŝi eksingultis:
– Antonio, Dio pagu al vi!
La nobelo kaj la servisto staris palaj meze de la kampo.
Luka provis fuĝi, sed Joso ekgrakegis:
– Haltu, rabisto, alie mi traboros vin!
– Donu la pafilojn, – petis Luka.
– Silentu, hundaĉo, alie mi pafos! – minacis Joso denove.
Alfredo furioze ekrigardis al Antonio kaj ekpaŝis al la eliro.
– Haltu, ni kune iros en Luĉican! – anonciĝis Antonio raŭke kaj trankvile.
La nobelo rigidiĝis.
– Marija, surmetu la ŝarĝon. Vi ne spertos malbonon dum mi estas viva. Joso, atentu pri Luka!
– Se li ekmoviĝos, precize lian koron mi trafos! He, fiulo, provu fuĝi! Eĉ sankta Luko ne savos vin, ĉar mi … paf!
– Joso, donu la pafilon! Ne frenezu! – Luka insistis afable.
– Ĉu vi volas, ke mi surspicu vin?
La nobelo tremis pro ĉagreno kaj timo, vidante la malbonhumoran mienon de Antonio, kaj lian nigriĝintan kaj malserenan vizaĝon.
Kiam Marija pretiĝis, Antonio ordonis:
– Ek al Luĉica nun!
– La friponoj iru antaŭ ni! – ekkriis Joso.
– Dek paŝojn for, – daŭrigis Antonio.
Unu horon poste, la homoj sur la ŝoseo antaŭ Luĉica miregis.
La humiligita nobelo kaj la timigita servisto marŝis rigardante teren antaŭ Antonio kaj Joso. Iom post ili iris Marija kun la ŝarĝo. La knabino estis ploranta. Iuj virinoj, revenantaj de la frumatena diservo afliktiĝis, vidante la povran knabinon.
Ili kapbalancis, mansvingis kaj iris plu, ĉiu laŭ sia vojo.
Veninte antaŭ la poŝtejon, kiu troviĝas apud la ŝoseo en Luĉica, Antonio diris al la nobelo kaj la servisto:
– Nun vi povas iri kien vi volas.
– Donu la pafilojn, – ekpetis Luka.
– Ne boju, hundaĉo! Mi frakasos vian kapon! – ekminacis Joso.
– Viaj pafiloj ne perdiĝos! – hakdiris Antonio.
– Donu la pafilon! – eksiblis Alfredo tra la dentoj.
– Ne! Danku al Dio, ke vi vivas! Foren, fiulo, pafilon vi ne indas havi. Foriĝu hejmen, salutu vian patron, la friponon, kiu forŝtelis mian hereditaĵon. Komplete vi senhavigis nin!
– Joso, evitu ilin, – trankviligis Antonio.
– Se li elbuŝigos eĉ unu vorton, li plonĝos en sian propran sangon!
Post kiam Luka kaj la nobelo komprenis, ke lia persvado ne sukcesos, ili ekiris hejmen tra la arbaro.
*
La vilaĝaj infanoj iris post Antonio kaj Joso kaj kriis: – Ili havas pafilojn, pafilojn! Antonio marŝis rapide. Li surtiris la ĉapelon super la okulojn; li serioze rigardis la infanojn, kiuj proksimiĝis al li. Joso lamis post li, kliniĝante super la dekstra kokso kaj svingante per la kapo.
– Joso, kien vi portas la pafilojn? – demandis knabo.
– Al Stipe.
– Ĉu vi scias pafi?
– Jes! Mi scias, jen tiel, – li diris kaj levis la pafilon al la okulo.
– Ek, pafu!
– Ne! Bela pafilo! Ĝi apartenas al Luka. Ho, kiel la friponoj tremis!
– La ĝendarmoj enkancerigos vin, ĉar vi ŝtelis la pafilon.
Ankaŭ Antonion ili fermos!
– Ni defendos nin; ni ĉiujn mortigos.
*
La negocisto Stipe, starante ĉe la kaso de sia vendejo, tenis en sia mano allogan faskon da monbiletoj. Antaŭ li sur la benko kuŝis unu centvalora monbileto kaj kelkaj dekvaloraj. Lovro, la kaleŝisto de Saletti, venis al la negocisto por ŝanĝi la centvaloran kontraŭ pluraj malplivaloraj monbiletoj. Jen kaj jen Stipe tuŝis spongeton kaj nombris la monbiletojn por la kaleŝisto. Li nombris, dum en la vendejon haste eniris Joso kaj Antonio. La negocisto konsterniĝis. Lovro turnis sin, kaj kiam li rimarkis la armitajn fiŝistojn, li terure paliĝis.
– Antonio, kies pafiloj tio estas? – demandis Stipe.
– Mi diros post kiam foriros tiu ĉi noktuo el la vendejo, – respondis Antonio kaj montris per la mano al Lovro Palotta.
Tiu ĉi viraĉo, kanajlo, kun longforma kaj razita vizaĝo, kvazaŭ ion maĉanta, ne sciis, kion diri, nek fari.
– Lovro, jen prenu! Nombru ankoraŭfoje; eble mi eraris, – diris Stipe puŝante la dekvalorajn monbiletojn sur la tablo.
– Ho, diablo! De kie vi ekposedis tiun monon? – demandis Antonio.
Lovro malfermis sian grandan buŝon kaj rigardis al la fiŝistoj.
– Mi scias, kiel li akiris tiun monon! – eksiblis Antonio.
– Jen la kanajlo, li ŝanĝas la centvalorajn! – ekkriis Joso kaj alcelis al la kaleŝisto.
Lovro tute sintiriĝis kaj ŝovis la monbiletojn en la poŝon de la larĝa kaj longa griza jako.
– He, ne ŝanĝas li por si! Lin sendis ĉi tien la juna mastro, – defendis lin Stipe.
– Jes, la juna mastro, – ekbalbutis Lovro.
– Ja kial vi timas? Kia furiozo atakis vin? – miris Stipe pro la kaleŝisto.
– Nu, kie estas tiu via juna mastro? – ekridis Joso kvazaŭ ternante pro nazkataro.
Lovro skuiĝis, eksvingis per la kapo, kaj ekmurmuris:
– Ek serĉu lin!
– Mi jam trovis lin! – ekkriis Joso, kaj streĉis sian kolon.
– Ĉu kelkfoje la juna mastro donas al vi monon? – demandis lin Antonio gravmiene.
Lovron atakis spasmoj. Antonio trapikis lin per sia rigardo.
– Ĉu monon!… Li!… Jes, skurĝobatojn al mia dorso, – ekbalbutis Lovro.
– Antonio! – surprizegiĝis la negocisto.
– Tiu mono fariĝos naŭza por li! – Antonio ekminacis raŭke.
Lovro forŝancelis el la vendejo.
– Antonio, pro konfesio mia, mi ne komprenas viajn dirojn!
Kial do vi atakis lin tiel? Kian kulpoagon li povra faris?
– Nenian!
La perpleksita Stipe skuis siajn ŝultrojn, kaj demandis:
– Kaj la pafiloj?
Antonio rakontis pri ĉio okazinta en la montaro kaj pri kiel li alpelis la nobelon al Luĉica.
– Kie estas Marija? Kaj la friponoj! – kriis la negocisto indigne.
– Ŝi foriris hejmen.
– Ja kial vi alportis la pafilojn ĉi tien? Forportu ilin al la urbestro kaj diru, ke li raportu al la tribunalo.
– La urbestro enkarcerigus nin! – diris Joso tranaze.
– Vi pravas Joso! Mi preskaŭ forgesis! La urbestro estas amiko de Saletti.
– Prave! – Antonio atestis.
– Kiel vi Antonio sciiĝis, ke la friponoj postsekvos Marijan en la montaron? – demandis Stipe.
Antonio, pensante pri Elvira kaj Marko, embarasiĝis iom kaj prisilentis al la negocisto pri la pasintvespera konversacio antaŭ la domo de la nobelo.
– Mi ne sciis certe, ke la sinjoro ekiros post Marija en la montaron, – Antonio devigis sin diri malveron. – Pasintvespere dum vespermanĝo Jela diris al Marija, ke ŝi frumatene iru alporti la faskaron de hordeo, sed mi tuj konjektis, ke Saletti atendos ŝin en la montaro.
– Jes, jes, la kanajlo tentas la knabinon, – koleris la negocisto.
– Mi kaj Joso fiŝkaptadis la tutan nokton; frumatene mi petis lin akompani min. Kiam ni venis sur la deklivon, mi rimarkis, trans la valo, ĉe la montoflanko, Marijan. Iom fore post ŝi iris du viroj; mi tuj divenis ilian intencon!
– Ĉu vere? Vi ne diris al mi pri tio! Ĉu vere vi vidis ilin? – ekmiris Joso.
La lastaj vortoj de Antonio estis veraj. Li ne volis diri al Joso, ke li vidis la virojn kun pafiloj, ĉar li timis, ke Joso forkuros.
– Kiu diris al Saletti, ke Marija iros alporti la hordeon? – demandis Stipe.
– Liaj servistoj postsekvas ŝin ĉie, – respondas Antonio.
– Ve al mi! Se vi Stipe aŭdus la kriadon de Marija! Mi tute teruriĝis! – diris Joso kaj levis buklon da flavaj haroj de sur sia verto por montri pli precize kiel li fartis apud la muro de la kamparo.
– Antonio, vi estas brava junulo!… Povra knabino! Se vi tiel ne agus, hodiaŭ la familio de Ŝabariĉ estus hontigita. Vi savis la honestecon de Marija, kaj vi hontigis la kanajlon, Jen, tiaj aspektas la sinjoroj de Luĉica. Diablo mem elpensus ion pli maldecan! – kriis Stipe.
– Antonio, kial ni ne mortbatis ilin? – kuraĝis Joso.
– Bone ke vi tion ne faris! Nun sufiĉas la hontigo kaj la malestimo, ĝis la tribunala proklamo. Ho, kiaj kanajloj grasi ĝas en niaj regionoj! Ĉu ne sufiĉas, ke ili ekspluatas nian kompatindan popolon, sed ili eĉ volas malĉastigi niajn knabinojn.
Justeco ne ekzistas plu en la mondo! Ili meritis pendumilojn!
Saletti ne volas ekkoni niajn bezonojn; liaj grenujoj estas plenplenaj, liaj monujoj ŝvelkrevas, dum la popolo malsatas!
Kiam regis plagaj jaroj, li dum Kristnasko donadis sakon da maizo kontraŭ tri ujoj da vino, kiujn la servutuloj devis doni dum la tago de sankta Miĥaelo! Ni estas senpovaj, ĉar ni estas malriĉaj! La sinjoroj, deputitoj en Vieno ne defendas nian mizeran popolon, sed ili diskutas pri aferoj, per kiu lingvo oni instruos niajn infanojn. Dumtempe tiaj malĉastuloj, kia estas la maljuna kanajlo super Luĉica, nin ekspluatas kaj hontigas! – furiozis Stipe kaj rapide marŝas tra la vendejo.
Liaj gepatroj provis trankviligi lin, sed vane. Stipe kriis kvazaŭ senracia. Kiam li silentiĝis, li eniris en ĉambreton, kie li kutimis skribi. Li sidiĝis, mallevis la kapon sur la bruston, kaj komencis murmuri.
Antonio kaj Joso lasis la pafilojn en la vendejo, eliris el la domo kaj ekiris al la domo de Ŝabariĉ.
Jela kaj Marija sidis ĉe la fajrejo plorante kaj veante. Marko promenis en la kuirejo. Lia vizaĝo estis pala kaj enpensiĝinta. Post kiam la virinoj rimarkis Antonion kaj Joson, ili laŭte eksingultis. En la ĉambro sur alta lito kuŝis la maljuna Antun. La malfeliĉa maristo rigardis per siaj vitrecaj kaj larmoplenaj okuloj al la fenestroj kaj aŭskultis la singultadon de siaj edzino kaj filino.
– Ho, Dio kara, kian kulpon ni faris! – Jela suspiris klakante per siaj manoj. Mia kulpo, pri ĉio mi kulpas! Ho, povra mi! Nun mi komprenas, kial hieraŭ Luka pridemandadis min pri ĉiaĵoj. Kara mia Marija, doloro mia, ne singultu plu! Vi neniam plu iros sola el la hejmo. Ĉu vere la homoj jam frenezi ĝis? Ho, Dio pardonu al mi! Mi jam ne scias, kion mi parolas!
– Trankviliĝu, panjo! Marija nur ektimis. – Antonio, vi protektis la ĉastecon de nia familio. Diru al ni, kio okazis, – Marko diris kun tremanta voĉo.
– Ĉu Marija ne diris?
– Ŝi diris, sed kie troviĝas la pafiloj.
– Ilin mi donis al Stipe, ĉar li indas esti urbestro.
– Vi nomiĝas Joso, ĉu ne?
– Jes, jes, Joso. Mi bedaŭras, ke ni ne pafmortigis ilin kvazaŭ leporojn.
– Ho, sankta Dio! – ekklakis Jela.
– Panjo, ne timu! – singultis Marija.
– Vi, nobla nobelo! Vi raportos al mi, kian rilaton vi havas kun mia fratino! – ekminacis Marko kaj terure ektremis.
Antonio rigardis lin ridetante, kompate, amare kaj preskaŭ malestime…
– Marko, filĉjo kara, ne impliku vin en aferojn de senkreduloj, por ke plia malbono ne trafu nin! – petis Jela.
Ekestis silento. El la ĉambro aŭdiĝis voĉo de la malsanulo.
– Filo mia, geinfanoj miaj, gardu vin de tiuj pekuloj; ne entombigu min antaŭtempe.
– Antonio, laŭ la rakonto de Marija, vi antaŭ kelkaj tagoj perpugne batis la nobelon; kial vi silentis pri tio? – demandis Marko.
– Ĉu mi silentis? Jela, ĉu mi ne diris ĉion al vi, Jela, la saman vesperon, kiam mi faligis lin sur la ŝoseon?
– Jes, vi diris, – respondis Jela.
– Se mi ekscius pri tio, ne okazus tio ĉi hodiaŭ! – Marko diris amare.
– Ni silentis, por ne malĝojigi vin; ankaŭ al Mato ni ne sciigis, por ke ne okazu plia malbono.
– Vi ne faris bone! Mi estus parolinta kun la nobelo.
– Ĉu vi estus sciigonta Maton en Jelenŝĉica, por veni ĉi tien? – demandis Antonio kun adstringeca kaj malfirma voĉo.
Marija ektremis rigardante lian vizaĝon, trans kiu tiumomente traflugis dolorega mieno.
– Neniel! Kial li venus ĉi tien? Estu mia zorgo kvitiĝi kun Saletti. Mi prudentigos lin baldaŭ! – Marko kriis kolere.
Laŭ lia bela vizaĝo sterniĝis amara zorgo kaj furioza ĉagreno.
– Jes, jes, filĉjo, estus pli konvene, ke Mato ne venu en Luĉican, kial do malĝojigi lin? Plej konvenus, ke ni petu pri konsilo sinjoron paroĥestron kaj Stipen; ili scias kion ni faru kaj al kiu ni turnu nin. Feliĉe, ke ni havas tiajn homojn en Luĉica!
Sinjoro paroĥestro eĉ helpus nekredulon, des pli li helpos nin! Marko, se vi estus pastro, tiaj aferoj ne estus okazintaj al via fratino. Kiu ja kuraĝus eĉ tuŝi fratinon de pastro? Ho, kion ni povruloj rajtas fari, ni malriĉaj fiŝistoj!
La sciigo pri la abomena konduto de Saletti disvastiĝis preskaŭ tuj tra la tuta Luĉica. Preskaŭ ĉiuj kompatis la ĉarman kaj bonan knabinon kaj ŝiajn gepatrojn. La kvieta urbeto abrupte malpaciĝis. La patrinoj zorgoplene rigardis siajn filinojn, surŝutante ilin per bonutilaj konsiloj. Joso vagis longe tra la krutaj urbostratetoj, parolante kaj klaĉante pri Marija, pri la nobelo, pri la montara kampo kaj pri la pafiloj. La virinoj laŭte interparolis trans la stratoj, ili pridemandadis, kalumniis la nobelon, ili manklakis kaj miris pri la braveco de Joso. La infanoj kiuj ĉirkaŭis la fiŝiston, rigardis lin timeme per konsterniĝo, kaj sekvis lin de domo al domo, dum li parolis kaj parolis kvazaŭ li mortigus grandegan armeon. Joso kun roto da buboj venis al la domo de la urbestro, kaj li denove babilis kun scivolemaj najbarinoj.
– Kial vi kriaĉas antaŭ mia domo! – ekblekis Anastazija Murelli de sur la fenestro.
Nun ekestis bruego! Joso en sia heroeca vervo ekkriegis:
– Jen, jen, strigo sur la fenestro!
– Strigo! Gufo! – ekululis la buboj.
– Aĉuloj, ĉifonuloj! Iru hejmen, ke viaj patrinoj fliku viajn pantalonojn! – ekkriis Anastazija ree.
– Turpulino, olda sorĉistino, ciganino! – ŝutiĝis el ĉiuj flankoj.
Iom poste, kiam la tempesto trankviliĝis, la urbestro rigardis la flavan vizaĝon de sia edzino, kaj la harojn kiuj tremetis sur la verukoj, aŭskultante la kriadon, kiu translokiĝis en alian strateton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.