La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

Duonhoron de piedirado de Luĉica al la nordo serpentumas inter la montoj ”La nigra rivero” malleviĝante krute al la marbordo. La fluejbordoj altiĝas kun la perakve glatigitaj rokoj. Nelonge for la marbordo sekvas kaskadoj unu post la alia, la fluejo estiĝas pli profunda kaj pli larĝa, kaj fine ĝi falas sur longan sablejon, nomata ”Kolonoj”. La sablejo havas longecon de iaj cent paŝoj. Super la sablejo elstaras rifa roko, kiu etendas sin en la maron kiel alta kabo. Kiam laŭ la rivereto eksturmas akvo, ĝi alrulas teron kaj gruzon sur la platan sablejon, sed la ondoj pelataj el la suda flanko ĉion forviŝas, tuj post la estiĝo de seka sezono. La ondoj, disverŝiĝantaj laŭ la sablejo, rulas sur ĝi ŝtonojn, ŝovas ilin al la kabo, tiras ilin post si dum retiriĝado, kaj la ŝtonoj estiĝas pli kaj pli etaj, ĝis kiam la maro ilin globigas, blankigas kaj glatigas. Ju pli proksime al la maro, des pli la ŝtonglobetoj estas pli etaj. La sablejo malleviĝas laŭgrade en la akvon. Dek paŝetojn for la bordo la akvo atingas ĝis la kolo de homo. La dunoj blankas kvazaŭ neĝo, ili brilas, se la suno al ili kliniĝas. Ankaŭ la marfundo blankas proksime de la bordo, sed iom fore, maldika ŝlimsablo verdas transirante en grizan koloron. La fundo tiam estiĝas tenebroverda pro la musko, kiu ĉirkaŭkreskas la ŝtonojn dikajn kiel homkranioj, kaj pro la maraj plantoj, kiuj moviĝas apenaŭ percepteble kaj kreskas inter tiuj ŝtonoj.

Dum la kvieto, la maro estas tiom trankvila kaj tiom travidebla kaj inerta, ke ĝi aspektas kiel plej pura kristalo, ke oni preskaŭ kredus esti vidanta sekan fundon, se ne videblus hela arĝenta strio, kie la akvo interkisas kun la bordo. Pli fore de la musko, la fundo malaperas, kaj la marvasto tenebriĝas, ĝis ĝi fine konvertiĝas al blua kaj al pli hela koloro, kiu ravigas la okulon, kiu plenigas la bruston per dolĉa sopiro kaj per reva nostalgio. La sablejo ”Kolonoj” etendas sin de la okcidento al la oriento. Ĉe la orienta flanko el la maro montriĝas glata rifo, granda kiel malgranda tablo. Dum alta tajdo, ĝi estas super la maro je unu futo. La rifo estas for de la bordo je tri paŝoj, kaj la ĉirkaŭanta maro atingas al plenkreskinta homo apenaŭ ĝis genuo. Sur tiu ĉi glata roko la virinoj lavas tolaĵon, kiam oni en Luĉica ne havas akvon kaj se la marĉetoj de la riveretoj sekiĝas.

Iun tagon fine de la monato julio la ĉarma Marija, la filino de la maristo Ŝabariĉ, lavis tolaĵon sur ĉi tiu glata roko. La tutan tagon la suno apogas sajn radiojn sur la sablejon eksponitan al ĝi. La brulanta aero vibris super la kalva kaj la ŝtonoriĉa bordo kiel delikata kaj travidebla nebulo. Antaŭ Marija sterniĝis trankvila kaj nemezurebla maro, interkisante kun la ĉielo en malproksimego de la brilanta horizonto. La glata surfaco kvazaŭ estus kunfandita kun la lazura ĉielo. La bordoj de Istrio, la bordoj de la insuloj kaj insuletoj, la krutaĵoj kaj la arbaretoj, la blankaj kirketoj sur la montetoj, la grizaj vilaĝetoj kaj la malhelaj urbetoj kaj unuopaj vilaĝdomoj, ĉio tio duobliĝante spegulis sin kviete kaj rave en la bluaj profundoj.

La suno jam kliniĝis al la okcidento. La ombroj de la klifoj falis al la maro kaj la ombroj de la juniperoj kaj de la montkrestoj longiĝis laŭ la promontoro kiel pintoformaj makuloj, kiel disŝiritaj ĉifonegoj. La oraj radioj, ŝutiĝante tra la interkrutejo, per la rivereto dispartigitaj montoj kaj trans la ravinoj, ardigis la sablon kaj per punca oro surverŝis la belan knabinon. Marija, starante en la akvo, fleksiĝis super la rifon, sur kiu ŝi lavis la tolaĵon.

La klara aero, la brilo de la subiranta suno, la akvoodoro, la odoro de salvioj kaj oleastroj, varma spiro de la varmigitaj rokoj, ĉiu tiu rava beleco de la varma somera tago, ĉio tio ĉirkaŭis la ĉarman, junan kaj sanan knabinon.

La frapoj de ŝia lavbatilo rompadas la grandiozan silenton per reeĥoj en la kanjonoj kaj de sur la rokoj.


Fininte la lavadon, Marija eliris el la maro, singarde irante laŭ la sablejo. La suno jam kaŝiĝis de sur la sablejo. Ŝi komencis kolekti la tolaĵojn, kiujn ŝi sternis sur la ŝtonegoj por sekigi ilin, ŝi ekaŭdis kelkajn ŝtonojn ruliĝantajn en la maron. Ŝi rigardis al la bordo kaj ekvidis homon kiu grimpis sub la klifoj, super la maro mem.

– Antonio, ĉu estas vi? – mirante ekkriis la konsternita Marija.

– Jes, – respondis Antonio.

– Kie vi grimpas? Vi ja freneziĝis! – admonis lin la knabino.

– Ne timu, mi ne falos en la maron.

– Sed kie vi estis?

– Mi fiŝkaptis tie malantaŭ tiu promontoreto. Mi eĉ iom kaptis.

– Ho, kia utilo el fiŝoj! Atentu, ke vi ne trempu vin en la akvon!

Antonio, grimpante, proksimiĝis al la sablejo. En la ombro sub tiuj rifoj ŝajnis al Marija, ke ŝi jen vidas lin, kaj kiam li malaperis, ŝi timis, ke li falus en la maron. Kaj kiam li fine saltis sur la sablon, la knabino demandis lin:

– Kie estas viaj fiŝoj? Vi ja diris, ke vi kaptis kelkajn.

– Ili ne estas logaĵavidaj, – li rediris kaj komencis eligadi la fiŝojn el sub la ĉemizo.

– Ho, sufiĉan nombron da ili vi kaptis! – ĝojis la knabino ridetante.

– Kelkajn, sed via patro koleros; mi jam devus esti hejme.

– Kial, Antonio?

– Li sendis min kolekti brulolignon, sed mi, vidinte tian belan maron, opiniis, ke ne noktiĝos baldaŭ, kaj ke mi povos malsupreniri sub la rokojn por ĉasi por vespermanĝo.

– Kie estas la ligno?

– La faskon mi postlasis ĉe la vojo sur la monto. Mi aŭdis antaŭ ne longe vian lavobatilon, kaj mi venis.

– Venu, Antonio, helpu al mi kolekti la tolaĵojn. Tian soifigan varmegon ni ankoraŭ ne havis.

– Tuj, tuj, – diris Antonio. Lia vizaĝo sereniĝis rigardante la bonan knabinon.

– Mi esperas, ke ni atingos hejmen ĝis la vespera Anĝeluso.

Vi scias, ke mia patrino tuj maltrankviliĝas.

– Ankoraŭ pli frue, Marija! Kiom da irado ni havas de ĉi tie?

– Duonon da horo, aŭ pli. Kiel varmege estas hodiaŭ! Bela vetero, – diris la knabino enpensiĝinta.

– Bela, jes bela. Ankaŭ la maro estas trankvila, tute trankvila, – respondis Antonio mallaŭte kaj iel timeme.

– Kion vi diras?

– Ĉu mi?

– Jes, ion vi diris.

– Ke la maro estas trankvila.

– Hodiaŭ neniu boato rompiĝos, – rimarkis Marija rigardante laŭ la bordo.

– Ankaŭ la boato de Bartoliĉ…

– Ja kiel Mato trafis vian menson? – embarasiĝis Marija.

– Mi ĉiam pensas pri Mato, – rediris Antonio per amara voĉo.

– Ĉu tiel?

Post mallonga paŭzo Antonio demandis ŝin, rigardante suden.

– Ĉu vi… ĉu vi ne pensas?

– Kial vi demandas min pri tio?

– Mato estas bona, jes, bona.

– Mi scias, ke li estas bona, – ŝi rediris ruĝiĝante.

– Dimanĉon li venos ree en Luĉican, se li havos tempon.

– Mi antaŭĝojas pro lia alveno; jes, mi kaj miaj gepatroj, – 

Marija honteme elbuŝigis.

– Jes, jes, vi ĝojas…

– Bonan homon ĉiu deziras.

– Mato estas bona, jes, bona.

– Ĉu vi ne ŝatus vidi lin? sen vi Antonio, li probable ne vivus nun. Vi multon helpis ĉe la akcidento. Mato ofte parolas pri vi.

– Ĉu li parolas pri mi? Hodiaŭ estas ĵaŭdo, li hodiaŭ iras al Rijeka, kaj sabaton li revenos al Jelenŝĉica…

– Kiu diris al vi, ke li hodiaŭ iras al Rijeka? – ekrigardis Marija en liajn okulojn.

– Mi konas lian novan boaton. Jes, sabaton li revenos al Jelenŝĉica, kaj dimanĉon li venos al Luĉica.

– Nu diru al mi, kie vi vidis lian boaton.

– Mi vidis ĝin antaŭ ne longe tie de sur la promontoro, kie mi hakis la brulolignon. La boato glitas laŭborde, kaj ĝi certe baldaŭ eliros el tiu golfeto.

– Ĉu ĝi estas ankoraŭ malproksime? – demandis la knabino ridetante al li.

– Ne estas malproksime, – li rediris per haka voĉo.

– Tiel!…, – Marija elbuŝigis, kaj ŝia frunto malsereniĝis ekrigardinte al la vizaĝo de Antonio.

– Jes, ĝi montriĝos ĉe la promontoro antaŭ ni. Ni atendu ĝis kiam la boato venos ĉi tien.

La knabino ruĝiĝis.

Dum ŝi poste ordigis la tolaĵojn en pakaĵon, Antonio diris al ŝi kun amara kaj nestabila voĉo:

– Ĉu vi aŭdas?

– Kio estas aŭdebla?

– Ĝi ne estas malproksime.

– Antonio, ni iru hejmen.

– Ĉu vi ne aŭdas la remilojn?… Ni atendu, – li diris kun neklara voĉo.

Marija ekrigardis al la malalta kaj longa promontoro, kiu de sude fermas la golfeton, kie troviĝas la sablejo ”Kolonoj”.

La knabino aŭskultis, kaj ŝia vizaĝo sereniĝis. Aŭdiĝis alterna plaŭdado de remiloj. Malantaŭ la pinto de la malalta promontoro jam videblis la masto de la boato. Marija ridetis. La boato proksimiĝis al la ekstremaĵo de la promontoro, kaj la masto kaj la velo malkaŝiĝis pli kaj pli. Fine aperis ankaŭ la nigra ŝipotrunko.

La frunto de Antonio sulkiĝis…

Kvar maristoj, starantaj sur la ferdeko, apogis sin sur longajn remilojn, kiuj kurbiĝis en la fortikaj manoj de la maristoj.

La maristoj jen klinis sin antaŭen kaj etendis sin, kaj jen baŭmante rektiĝis. Po du remiloj ĉiuflanke trempiĝis en la maron kaj ŝmacoŝpruce leviĝis el ĝi. Antaŭ la boato gliteglate sterni ĝis arĝentoblua akvo. Ĉe la pinto de la promontoro la boato turniĝis en la golfeton, kaj pasante sub la klifoj, ĝi baldaŭ alrampis proksime de la sablejo.

Marija ekiris hejmen, sed veninte al la apikaj klifoj, kiuj elstaras el la maro proksime de la sablejo, ŝi apogis sin kun la pezaĵo sur altan ŝtonon. Nun la boato alrampis sub la klifon, sur kiu Marija atendis. Tiu ĉi klifo altas je unu masto.

– Aŭskultu, Menego, al mi ŝajnas, ke tie sur la sablejo estis Marija de Ŝabariĉ, – diris Mato sub la klifo ne vidante la knabinon.

– Se estis ŝi, ŝi ne estas malproksime, – respondis Streha.

– Ne, ŝi ne povas esti malproksime, ĉar de tiu promontoro ni ne remsvingis pli ol kvindekfoje. Min malofte trompas mia okulo; tuj kiam ni venis sub la kabon, mi tuj rekonis ŝin, –  asertas Mato.

– Kaj tiu homo kun ŝi estis certe Antonio, – volis diri Menego.

– Lin ankaŭ mi rekonis! – balancis Streha per sia kapo.

– Ne babilu! Kion vi scias? – Streha malaprobis malestime.

Marija atente aŭskultis tiun ĉi mallongan parolon sur la boato. Arda ruĝo superverŝis ŝian kolon kaj la ĉarman vizaĝon. Ŝia koro batis forte en la brusto. Antonio sidante sur malalta ŝtono, apogis siajn kubutojn sur la genuojn kaj mallevis sian grandan kapon en la polmojn. Liaj okuloj morne rigardis al la pinto de la masto kiu moviĝis super la klifo. Lia vizaĝo aspektis malserena.

La boato lante turnis sin sub la klifo, foriĝis de ĝi je kelkaj remsvingoj kaj ekveturis laŭlonge de la sablejo al la kabo.

Marija rimarkis la frontan parton de la ŝipeto. Sur la ferdeko troviĝis ordigitaj hejtŝtipoj kaj kelkaj kaĝoj plenigitaj per kokidoj.

Jam videblis duono de la boato. Ĉe la masto sur la ferdeko kuŝis kelkaj meleagroj. Ili estis kunligitaj duope. Inter la meleagroj kuŝis unu bovido, kaj iom fore ankoraŭ kelkaj kaĝoj da kokidoj kaj kokinoj. Ĉiu besto plendis kaj lamentis per siaspeca voĉo. Sed jen ankaŭ la kapoj de la maristoj, jen la nigra kaj la krispohara kapo de Mato! La tuta barko jam malkaŝi ĝis. La koro de Marija vibris pro ĝojo. Mato staris sur la poŭpo. Li apogis sin al la remilo, direktis per la stirilo ŝovante ĝin dekstren aŭ maldekstren, laŭbezone. Mato ekrigardis al la bordo, li rimarkis Marijan, li remetis la remilon en la barkon kaj ekkriis:

– He, hoj! Menego, Streha, ŝija, ŝija! Tio signifas: veturu reen!

– Ho, he karulino ora! Mi sciis, ke vi ne estas malproksime.

Vi observas nin, kaj eĉ: ”Bonŝancon!” vi ne diras! Kiel, kiel estas, Marija? – ĝoje demandis ŝin Mato.

– Varme, Mato, varme! – respondis Marija ridetante al li.

– Jes, vere, surmare samkiel surborde! – aldonis Streha, viŝante la ŝviton de sur la frunto per la mandorso.

– Vi, karulino, malfrue rehejmiĝos. Marija, jen rigardu ĉi tiun maron, ho, kvazaŭ oleo!

– Mato, vi laciĝos remante ĝis Rijeka, se ne ekblovos, –  rediris Marija.

– Ekblovos poste, kiam malvarmiĝos, – elspiris Menego.

– Marija, kion vi faris sur la sablejo? – demandis ŝin la mastro Mato.

– Mi lavis. Pro granda seksezono, en la riveretoj akvo ne troveblas, – plendis la knabino.

– Palumbo eĉ guton ne trovus! – kapklinis Streha.

– Marija, mi rekonis vin de tiu promontoro.

– Mi sciis, Mato, ke vi veturas.

– Tiel do?

– Jes, Antonio rimarkis vin.

Che nuovo, kia novaĵo, Antonio? Ĉu fiŝoj troveblas? –  demandis lin Mato.

– Ĉiujn mi povus baki surventre, – respondis Antonio bruske.

– Ĉu la dentoj doloras vin, ke tian acidan mienon vi montras?

– ŝercis Streha.

– Remu, remu, Rijeka estas malproksime! – Antonio montris la maron al ili.

– Kiel estas hejme? Marija, ĉu alvenis via frato el Vieno? –  daŭrigis Mato.

– Li venos post kelkaj tagoj.

– Tiu Vieno, oni diras, estas grandioza urbo! – eksvingis Streha per la manoj.

– Kion vi scias! En la mondo ekzistas pli grandaj kaj pli belaj urboj. Kion ja vi vidis? Vi ne vojaĝis pli fore ol al Rijeka aŭ Pula! – asertis Menego.

– He, rakontojn mi aŭdis! – respondis Streha iom kolere.

– Marija, se la vetero konvenos, postmorgaŭ mi venos al Luĉica. He, Menego, Pero! enmarigu la remilojn! Kial, pro diablo, vi babilas? Voga! Remu! Streĉu! Marija, adiaŭ! – krietis la juna mastro, la ĉarma Mato.

– Feliĉon, feliĉon! – ekkriis Marija rigardante al la boato, kiu ektangis kaj moviĝis per la unua forta remstreĉo.

– Adiaŭ, karulino! Salutu viajn familianojn! Se Dio permesos, ni baldaŭ vidos nin, – kriis Mato.

– Feliĉon! feliĉon! – ekdeziris al li la knabino.

Iom poste la boato komencis kaŝiĝi post la kabon, sed antaŭ ol ĝi malaperis, Mato turnis sin al la klifo kaj eksvingis permane al la knabino. La sulko, kiu nigris sur la trankvila kaj blanka surfaco, kaj ankaŭ la larĝaj kaj unu de la alia egale distancitaj ŝaŭmcirkloj, kie estis la remiloj enmergitaj, markis la vojon, kie la boato pasis.

Marija enpense rigardis al la maro kaj al la sulko kiu fine trankviliĝis kaj senmoviĝis. La suno ankoraŭ origis la montojn de la insulo Cres kaj ĝiajn verdajn kverkajn arbaretojn.

La ruino de la antikva monaĥejo sur la sama insulo, sur la mistera Porozina, estis ardigita per oraj radioj, kaj la fenestroj de la malgranda kirketo de Sankta Antonio, kiu leviĝas apud la monaĥejo spegulis kvazaŭ flava flamo. Giganta ombro de la Istria montaro jam kovris la trankvilan maron.

La brusto de Marija lante moviĝis supren kaj malsupren, ŝia koro batis trankvile, kaj malantaŭ la promontoro, el la silenta golfo, oni aŭdis obtuzajn plaŭdojn de la remiloj, oni aŭdis ĝojkrietojn. La montara aero komencis malleviĝi sur la maron, movante per la varmego sekigitajn salviojn kaj zumante inter la pingloj de la juniperoj. Malgrandaj ondetoj vibris kaj nigrigis la marom ĉe la sablejo. La malprofunda fundo ŝajnis luliĝi. La leĝeraj blovetoj de ĉi tiu vespera venteto svingiĝis al la vasta maro, sed ili malaperis iom for la bordo.

Antonio sidis kaŭre sur ŝtono. Liaj okuloj estis malklaraj kaj angoraspektaj.

Liaj nigraj okuloj gapis al la maro mute kaj dolore, kaj la spirado de Marija ŝajnas al li veni el sub la grizaj klifegoj. Ankaŭ li volus elspiri, sed lian koron ĉirkaŭvolvis serpento, kiu premis ĝin kaj turmentis, nu ĝi ne povis frakasi tiun venenitan koron. La granda maro sternis sin antaŭ li, kaj li bedaŭris, ke Marija ne troviĝis en ĝ profundo. Li volus salti en la akvon de sur la klifo, por kuniĝi kun ŝi. Tie sube, inter la mola musko li forte brakumus ŝin, neniu tion vidus, nek ŝi, nek tiu… tiu Mato…

– Antonio, ni iru hejmen, – fine diris Marija, ekrigardinte al la kabo, malantaŭ kiu la boato kaŝiĝis.

– Jes.

Irante laŭ la kruta vojeto, ili pli kaj pli foriĝadis de la maro.

Ie ĉe la duono de la vojo, Marija apogis sin kun la pezaĵo sur la malaltan ŝtonomuron. Rimarkinte grandan faskon de la bruloligno, ŝi demandis mallaŭte:

– Aŭskultu, vi ŝarĝis vin tro; ĉu via pezaĵo ne pezas tro?

– Ne, – diris Antonio rigardante al la tero.

Ĉiuj vejnoj sur lia nigreta vizaĝo pufiĝis.

– Se almenaŭ vi kunportis iun malnovan sakon, por ke la ligno ne premvundu viajn ŝultrojn.

– Ni iru, ni iru! – li rediris kun malklara voĉo kaj piednuda ekmarŝis laŭ la abraziita ŝtonaro.

Tiel grimpante ili krepuske atingis la imperiestran ŝoseon.

Tie ili ambaŭ apogiĝis al malalta muro, por denove ripozi. Ĝis la hejmo ili devis piediri ankoraŭ preskaŭ duonon da horo.

Marija viŝante la ŝviton de sur sia frunto, rimarkis viron vestitan laŭ la sinjora vestmodo. La homo malrapide promenis laŭvoje al Luĉica, kaj ludis kun eta blanka hundo, devigante ĝin transsaltadi palison.

– Kiu estas tiu sinjoro? – Marija demandis Antonion.

– Kie?

– Tie, jen, survoje, li iras al ni. Ŝajnas al mi konata.

– Jes, estas li! – rediris Antonio kaj montris per fingro al granda domo, kiu blankis inter la arbotrunkoj sur unu monteto proksime de Luĉica.

– Ĉu estas li maljuna aŭ juna? – daŭrigis Marija, ĉar ŝi vidis lin nur momente sur la vojo, kiu kurbiĝas ĝuste tie.

– La juna…ĉu vi ne konas lin?

– Mi konas lin, mi vidis lin nur dum momento, – respondis Marija, kaj ŝia frunto malsereniĝis. Post ioma paŭzo ŝi flustris ripete: – Ankaŭ mia frato venos baldaŭ el Vieno.

– Jes, Marko venos.

– La studado nun finiĝas.

– La studado?

Marija kaj Antonio ekiris nun al Luĉica. Ili marŝis haste kaj aŭskultis la paŝbatojn de la juna viro, kiu fine atingis ilin.

Proksimiĝinte al Marija, li salutis ŝin per afabla voĉo:

– Bonan vesperon, belega knabino! Jen, vi ŝvitas, karulino, sub tiu pezaĵo. Kiel bela vi estas… bela Marija; vi nomiĝas tiel, ĉu?

– Jes, mi nomiĝas tiel.

– Sed vi eĉ ne resalutis al mi!

– Marija, baldaŭ noktiĝos; ni iru pli rapide! – Antonio admonis ŝin.

– Ne hastu tiom! Sed, jen, ankaŭ vin mi konas; jes ankaŭ vin! Vi estas Antonio… Antonio, – la sinjoro silabumis, glatante sian vangon per la mano.

– Nature, vi konas min! – Antonio respondis kolere, irante kelkajn paŝojn antaŭ Marija.

– Nu, belega Marija, kiel vi fartas? – la sinjoro ekflustris, rigardante al ŝia vizaĝo per siaj nigraj kaj grandaj okuloj.

– Mi bone, – respondis la knabino.

– Sed, bone, bone! Jes, jes, mi sciiĝis, ke negocisto el Jelenŝĉica venas ĉi tien…

– Oni klaĉas pri ĉiaĵoj, – Marija diris mallaŭte.

– Tiel, tiel! Ĉu nuptofesto baldaŭ okazos?

Marija ruĝiĝis dirante nenion.

– Vere, do vere! He, se ĉiuj sonoriloj sonoras, do io okazas!

Sen ŝerco, mi hieraŭ eksciis pri tio, – diris la sinjoro kaj levinte sian ĉapelon li viŝis per silka tuko sian altan frunton.

– Eĉ se tio estus vero? – ekflustris Marija.

– Mi bedaŭras, ke Luĉica perdus la plej belan knabinon, –  li daŭrigis kaj ekpalpis ŝian vangon per sia forta mano.

Marija retiriĝis sub la pezaĵo kaj saltis foren je du paŝoj.

– Jen, mi ne sciis, ke mi estas tioma timigulo! Nu kial vi timas min? Ĉu estas mia kulpo, ke vi estas tiom kara kaj ĉarma?

– Lasu min, ni ne konvenas unu al alia! Vi devus honti, jes, honti…

– Mi, honti? Pro kio?

– Jes, vi estas sinjoro…

– Ĉu tio gravas?

– Mi neniun malbonon faris al vi iam ajn. Mi iras laŭ mia vojo, vi iru laŭ la via.

– Vi, ke vi ne faris malbonon al mi? Vi faris, karulino, vi faris! Vi vundis mian koron por ĉiam! – li flustris, por ke lin ne aŭdu Antonio.

– Pri via koro mi ne zorgas!

– Jes, kara Marija, de kiam vi kreskis, mia okulo ĉiam postsekvas vin! Mi neniel povas sufiĉe ĝurigardi vin!

– Evitu min, vi frenezetulo! Lasu min libera! Pro vi mi eĉ el la domo ne povas eliradi.

– Estu kvieta, karulino! Mi forlasos vin, sed vi devas akcepti tiun ĉi malgrandan skatoleton. Tio pruvas, ke mi pensis pri vi ankaŭ en Vieno.

– Kion mi faris al vi! Lasu min, foriĝu for mi!

– Marija, rigardu, jen, rigardu, kiel belaj tiuj ĉi ringoj estas.

Prenu ilin, karulino, prenu; neniu scios.

– Ho, panjo mia! – Marija suspiris, ne sciante, kion fari kaj kiel liberigi sin de la tentulo.

– Marija, kara Marija, kial vi tiel traktas min? Kvietiĝu, vi belega knabino! Neniun kialon vi havas timi min.

– Ĉu vi Dion ne timas?

– Se vi plenumos mian peton, ĉio estos bonorde kun vi!

Aŭdu min, karulino, – li diris kaj prenis ŝian manon, – aŭdu min, venu morgaŭ…

Marija eltiris sian manon el lia, forpuŝis lin kaj ekkriis:

– Antonio, atendu min, Antonio, haltu!


La vizaĝo de Antonio ardiĝis per nigra ruĝo, kaj nenion demandante pri la evento kun Marija, li saltis al tiu sinjoro, prenis lin ĉe la gorĝo per unu mano, kaj per la alia batis tiel forte lian bruston, ke li tuj falis sur la ŝoseon.

(Alfredo Saletti estis konsternita. Rekonsciiĝinte el la unua embaraso, li tuj ekpensis pri venĝo. La filo de la riĉulo, procentegulo kaj sangsuĉulo de la honesta ĉemara popolo, – de la maljuna Saletti, li opiniis, ke li rajtas fari ĉion volatan. Venĝo okupis ĉimomente lian animon kaj pensojn.)

Dum Alfredo cerbumis en arbareto kiel venĝi al Antonio, ĉe la fajrejo sidis la maljuna Ŝabariĉ fumante el malgranda pipeto kaj rigardante al la svarmantaj muŝoj sur la vandoj kaj sur la fulgonigra breto. La kuirejo estis lumigita malintense.

Sur la fajrejo flagris kelkaj ŝtipoj. La flamolumo falis sur la maristan sulkigitan vizaĝon kaj sur liajn magrajn brakojn.

Jela, lia edzino, bakis sur la ardaĵo kvar fiŝojn, ŝmirante ilin per granda meleagra plumo, kiun ŝi trempis en ujeton kun oleo. La fiŝetoj ĉirpetis kaj fumis, kaj tra la kuirejo vastiĝis odoro de la oleo kaj eliris tra la malfermita pordo en la mallar ĝan strateton.

– Atentu, oldunjo, ke la fiŝoj ne brulu! – Antun admonis la edzinon. – Ja kion diri, ke ankoraŭ Marija ne venas, nek Antonio?

– Ili estas probable proksime. Marija havis multe da tolaĵo.

Ni estas malmultaj en la hejmo, sed tamen granda kvanto ariĝas. Antonio kunprenis ankaŭ hokfiŝkaptilojn, kaj li certe sinokupis per fiŝkaptado.

– Kion fari pri la fiŝoj?

– Mi kuiris iom da terpomoj. Ja, jes, anstataŭ fumi, ĉu vi ne povus senŝeligi kaj distranĉi ilin?

– Donu ilin ĉi tien, Jela, donu.

– Sed antaŭ tio, elprenu la pipon el la buŝo. Ho, diaj viroj!

Vi ĉiam nur ŝatas fumon sub viaj nazoj! Antun, pli bone estus enmeti tiujn monerojn en la preĝejan almozoskatolon, ol elspezi ilin por tiu seka foliaro! Jes, jes, tio pli utilos al via spirito!

Ja, viaj koro kaj pulmo finbrulos!

– Ne brulos, se ne brulis ĝis nun. Sed donu la pelvon kun la terpomoj ĉi tien, – diris la maristo, kaj preninte la pelvon inter siajn genuojn, li komencis senŝeligi la terpomojn.

– Vi do vidis la boaton de Mato? – diris Jela post ioma paŭzo.

– Jes, mi vidis ĝin veturi apud la bordo. He, Mato estas laborema, nu kial esti alia! Jes, kiel vera vermo! Ja, ĉiam laboranta!

Mi vetus je ĉi tiuj terpomoj kaj je ĉi tiuj fiŝoj, ke li jam forgesis la akcidenton okazintan pasintvintre.

– Kiam oni alportis lin povran en nian domon, mi ne kredis pri lia resaniĝo. Dio tion volis! – Jela svingis per siaj manoj.

– Li asertas, ke lin neniam doloras la korpoparto kiu estis frapita.

– Lia cerbo iom skuiĝis. Jes, jes, maljunulo, en nia mondo estas tiel! Ĉio, ĉio estas destinita! Tiu malfeliĉo eble alportis feliĉon en nian hejmon. Mi scias, ke nia Marija ne svatiĝos en Luĉica. En nia hejmo ne estas same kiel estis antaŭe, kiam nia Marko foriris en Vienon. Oni nuntempe strebas al mono, sed ni, oldulo mia, ne havas ĝin; jes, jes, ni ne havas ĝin! – Jela suspiris kaj daŭrigis: – Nur sendi kaj sendi, ĉiufoje skribas Marko, jen por tio, jen por tio, ja kiel ni povas havigi ĝin tiome?

Malbonaj tempoj estiĝis, malmulte da vino, la oleo mankas, ĉion, kion ni priŝparis, foriris kun Marko en Vienon.

– Ne lamentu, Jela! Marko finstudos, kaj li utilos al ni.

– He, he, se infanoj estus tiaj, kiel iam antaŭe estis! Marko estas sinjoro, sed ni, kiuj ni estas? Povruloj, malriĉuloj! Se Dio estus doninta al mi ankoraŭ unu filon, tiu ne spertus tiujn altajn studojn!

– Jela, turnu la fiŝojn. Do vi opinias, ke Mato svatos nian Marijan?

– Kion vi volas, ke mi diru al vi? – Jela skue movis per siaj ŝultroj. – Mi dirus ke io koviĝos el tio. Ja kiom foje Mato kutimis veni al Luĉica, antaŭ la rompiĝo de lia boato? Nun ne pasas dekkvin tagoj sen lia vizito al ni. Taŭgan kaj honestan bofilon Dio donus al ni! Feliĉan baldaŭan fianĉiĝon! Kompreneble, mi ŝatus, ke mia filino restu en nia hejmo, nu, ne estas Jelenŝĉica trans Karlovac! – Jela findiris kaj renversis la fiŝojn sur grandan pladon.

En tiu momento io falegis antaŭ la domo. Antonio faligis la pezaĵon de sur sia ŝultro. Marija, senŝarĝinte sin antaŭ la pordo, silente eniris en la kuirejon kun teren klinita kapo.

– Nu kial vi, karulino mia, malfruis? Ĉu vi ankaŭ sekigis la tolaĵojn sur la sablejo? – demandis la patrino.

– Jes, panjo, mi sekigis ĝin, por ne porti ĝin malseka supren, – respondis Marija rearanĝante la veston ĉe sia sino.

– Nu, ni sidiĝu nun, ke la fiŝoj ne malvarmiĝu. Marija, vi certe malsatiĝis kaj laciĝis, – diris la patro verŝante oleon sur la terpomojn kiu fumis en la pelvo.

– Kie estas Antonio? – nun diras Jela.

– Ni kune venis; certe li estas antaŭ la domo, – diris la knabino kun malfirma voĉo.

La maljuna Ŝabariĉ alvokis Antonion, kiu eniris senvorte, rigardante embarasite laŭ la kuirejo.

Ĉiuj sidiĝis kaj komencis manĝi. Kiam Jela rimarkis ke ŝia Marija silentas kaj estas iel embarasita, ŝi zorgeme demandis:

– Marija, mi rigardas vin kaj observas, kial vi tiel mutiĝis, kial vi estas tiel deprimita kaj trista?

La patro observis la filinon okuloblikve kaj kvazaŭ li ektimus.

Marija apogis sian maldekstran kubuton kontraŭ la tablo, kaj mallevinte la kapon en la manon, ŝi rigardis la patrinon. Ŝiaj lipoj spasmis ploroprete, ŝi ion elbuŝigis, sed la vortoj sufokiĝis en la gorĝo, grandaj larmeroj komencis ruliĝi laŭ la kara vizaĝo kaj guti sur la maldelikatan tablotukon.

– Karulino, doloro mia, ja kial vi ploras, ja kiaj malbonaĵoj vin atakis? – demandis la timanta patrino kun miro.

Ĉar Marija ne respondis, la patro demandis Antonion:

– Aŭskultu, vi estis kun ŝi, ne turmentu nin, diru kial ŝi ploras?

– Jes, mi estis kun ŝi, ŝi ploras… ĉiu plorus. Jes, jen, tiele mi lin! – diris Antonio raŭke, etendinte rapide sian dekstran manon al Ŝabariĉ kaj kunpreminte la pugnon konvulsie. El liaj nigraj, profundaj okuloj fulmobrilis viva flamo, lia frunto malsereniĝis, la brovoj spasme tremetis.

– Panjo! – elspiris Marija kaj per la manoj kovris la okulojn kaj la larmorositan vizaĝon.

– Marija, mia kara ido, diru, pro Dio, kio okazis al vi? – 

Jela ekĝemis.

– Mi ne scias kion fari plu; li ĉiam ĝenas min, – singultis la knabino.

– Vin ĝenas, kiu, Marija? Diru al via patrino.

– Karulino, ne ploru, diru al ni, kia malbono trafis vin. Marija, ne kondutu infanece, parolu! – elbuŝigis la pala kaj timigita patro.

Marija komencis paroli, ke Alfredo kelkan tempon jam tentas ŝin kaj ke ŝi tion ne volis diri, por ne malĝojigi ilin. La maljunuloj paraliziĝis kvazaŭ ŝtoniĝintaj pro timo kaj amara malĝojo. Kiam Antun koncentriĝis, li ekkriis kunpreminte la pugnon:

– Ho, rusto, kanajlo! Vi ekkonos, kiu estas Antun Ŝabariĉ!

– Mia zorgo! – ekkriis la dentogrincanta Antonio.

– Diaj homoj, gardu vin de malbono! – eklamentis Jela.

– Li falegis sur la ŝoseon kvazaŭ sako, kiam mi frapis lin.

Ankoraŭfoje mi renkontos lin! – diris Antonio minacante kaj svingante per sia fortika dekstra mano.

– Kiu falegis? – demandis la konfuzita Jela.

– Li, la juna; jes, kvazaŭ sako.

– Antonio, kion vi faris? – Jela svingis kaj klakis per siaj manoj, kaj daŭrigis suspirante: – Ho, povra mi! Kion ni povas kontraŭ ili! Fatala malĝojiga tago hodiaŭ trafis nin! Se almenaŭ mia Marko estus hejme; kio helpus nin? Malfeliĉo trafis nian hejmon! Ne, ne, nur Dio povas helpi al ni!

– Ĉu, ke tiu kanajlo tentu mian filinon! Prave vi faris, Antonio!

Ja per fusilo mi pafus lin kiel rabian hundaĉon!

– Antun, ĉu vi Dion ne timas? Ja ankaŭ li estas baptita! Ni gardu nin de tiu familio surmonte, vi mem scias, ke jam la tuta Luĉica sufiĉe suferis pro ili. Malbone por ĉiu, kiu havas rilaton kun la maljuna Saletti! Kia patro, tia filo. Trankviliĝu, kara Antun, al Dio preĝu, por ke la malbona spirito ne devojigu vin. Ni devas ne peki, ĉar se Dio tuŝus lin perfingre, lia orgojlo…, – Jela ne findiris, ĉar ŝia edzo interrompis ŝian parolon.

– Ne kriaĉu, edzino! Vi ne ekkonis la mondon! Se oni pekas pervorte, oni tamen ne vendis al diablo sian spiriton. Mi diris, ke mi mortpafus lin, sed tamen mi ankoraŭ ne pafis al li! Marija, filino mia, trankviliĝu, ne ploru! Jes, jes! Tiaj estas la sinjoroj! Ĉion tiuj friponoj forrabis, konfiskis, senhaŭtigis nin, kaj nun ili volas ankoraŭ profani nian sangon. Malbono, malbono por ni, ĉar ni ne estas mastroj en niaj domoj. Ili alvagis ĉi tien malsataj kaj ĉifonvestitaj, kaj nun ili estras super ni; por ili ŝvitas niaj povraj fosistoj, ĉion kio valoras en Luĉica ili forrabis trompe kaj ruze. Kion ni povas kontraŭ ili? Dio ne pagas ĉiusabate, kaj la imperiestro estas malproksime, li ne konas niajn suferojn!

– Ĉu justo ne ekzistas en la mondo? Antun, pri niaj turmentoj ni sciigos la sinjoron paroĥestron kaj Stipen, ili helpos al ni, ili diros kion fari, – kapjesis Jela.

– Mia zorgo! – premdiris Antonio tradente.

– Viro, pripensu, kion vi parolas! – Jela riproĉis lin. – Vi estas povra orfo, kaj li eminenta sinjoro. Trankviliĝu, Antonio, vi ne povas helpi al ni. Alfredo invitos ĝendarmojn, ili katenigos vin kaj forpelos en kelkarceron.

– En karceron!… Ili forpelu! – Antonio aldonis malklare, kaj rigardante al Marija li paliĝis.

– Jes, en karceron, kie vi pereos pro malsato kaj malvarmo.

Kaj vi, Marija, obeu vian patrinon; evitu la avidulon kaj fidu Dion. Ankaŭ lia patro estis tia, jes, la maljuna Saletti. Ĉar ili jam ĉion forrabis, almenaŭ nun ni povus vivi libere, sed jes, pro ilia petolemo ili faras ĉion ajn!

– Vi pravas, oldunjo! Tiaj vortoj taŭgas! Ho, friponoj! He ankaŭ ilin frapus la fina tempero! Ili rabis ĉion de ni. Se mi ne estus tiom peninta surmare, hodiaŭ mi ne havus eĉ sekan panpecon! – Antun permane frapis la tablon.

– Kaj nun, kiam mi pasas apud niaj vitlaŭboj, forprenitaj per la friponaĵo de Saletti, ankoraŭ nun min la koro doloras, – plendis Jela.

– Atendu, ke mi diru! Mia mortinta patro prunteprenis de Saletti kvindek forintoj, jes, kvindek. Estiĝis plagaj jaroj, la ŝuldo kreskis kaj kreskis, mi ĵuras per mia animo, ke tiujn vitojn mi ne donus eĉ kontraŭ mil forintoj. Tiam mi estis juna, mi forestis de la hejmo. Jes, mi ne eraras, la patro ŝuldis tiujn kvindek forintoj dum kvin jaroj, kaj tiam li malbenis,

Dio pardonu, kaj la advokatojn kaj la justecon. Sed kion povas fari la plej bona kaj la plej justa juĝisto kontraŭ tiaj kanajloj?

– Marija, trankviliĝu kaj obeu vian patrinon! – la maljunulino konsolis sian solan filinon, karesante ŝian frunton.

– Panjo, mi pli ŝatus renkonti diablon, ol lin.

– Jes, ido mia, evitu lin, kaj se li proksimiĝos al vi, nur silentu, ne respondadu al li. Marija, vi vidos, li lasos vin en paco.

Forviŝu nun la larmojn, kaj ni kuŝiĝu. Kia utilo de lamentado?

Multaj laboroj atendas la morgaŭon, ni fruiĝi devas.

Antonio ekstaris kaj enpoŝigis du hokfadenojn.

– Sed, kien vi? – Jela demandis lin.

– Kapti fiŝojn; morgaŭ estos vendredo.

Kiam Antonio surpaŝis la domsojlon, li dummomente atendis kaj rigardis al la malluma mallarĝa strateto. Li surhavis bluan tolan pantalonon kaj ruĝan flikitan ĉemizon. Lia dorso okupis preskaŭ la tutan spacon de la mallarĝa pordo.

La lumo de olelumigilo faladis sur la malnovan, kelkloke truigitan pajlan ĉapelon de Antonio, sur lian fortikan nukon, sur la ĉifonitan vestaĵon kaj sur la firmajn nudajn piedojn.

La familio Ŝabariĉ samtempe spektis la grandajn ŝultrojn de Antonio. Sur la flikoj de la ĉemizo ankoraŭ troviĝis pecetoj de la sekaj lignoŝeloj defalintaj de sur la alportitaj brullignoj.

La nigra hararo, la pajla ĉapelo, kaj la ruĝa ĉemizo malaperis en la mallumo. La familianoj interrigardis sin. Jela suspekte balancis la kapon, konjektante grandan malfeliĉon.

Jam pasis ĉirkaŭ tri horoj post kiam la lastaj sunradioj malaperis de sur la ŝtonoza montaro de Velebit. La nokto estis malluma. La blua ĉielo ŝutiĝis per grandaj steloj. Sur malalta plata monteto, kiu kaŝas sin en la mallumo proksime de Luĉica, brilas vico da lumigitaj fenestroj de la granda domo.

Antaŭ tiu ĉi sinjoreca domo sterniĝas vasta ebenaĵo, kiun enkadrigas muro homstature alta. Sub la muro kruta deklivo malleviĝas ĝis la montopiedo, ĉirkaŭ kiu kurbiĝas la imperiestra ŝoseo. De la muro ĝis la ŝoseo mem, laŭ tiu krutejo, elkreskis densa kverka arbaro.

Malfrue en la nokto laŭ la ŝoseo iras malalta, fortika viro, singarde observante ĉirkaŭ si. Kvankam estis densa mallumo, tamen tiu viro ne paŝis meze de la blanka ŝoseo, sed laŭrande en plia mallumo sub la arbaro, kiu nigris super la ŝosea remparo kvazaŭ malluma bordo de insulo. Kiam la viro venis al loko kie li transsaltis la fosaĵon, li eniris la arbaron, grimpis tra pteridoj kaj arbedoj ĝis la muro sub la ebenaĵo, sur kiu en la trakvila nokto blankis la sinjoreca palaco.

La viro estis Antonio. Li ne foriris fiŝkapti, kiel li estis dirinta al la Ŝabariĉanoj antaŭ proksimume du horojn, sed li venis antaŭ la domon de Saletti.

Antonio apogis sin, starante sur trunko, per ambaŭ kubutoj kontraŭ la muron, kaj rigardis al la lumigitaj fenestroj. La kverkopintoj lante moviĝis pro la spiro de la nokta brizo. Inter la branĉoj susuris la foliaro. La okuloj de Antonio brilis en la mallumo sub dika kverka branĉo. La fenestroj estis malfermitaj.

En la ĉambroj pendis orumitaj lumigiloj. La brizo ŝvebigis la blankajn altajn kurtenojn. La lumo el la ĉambroj disverŝis sin laŭ la arboverdaĵo. En unu ĉambro brue tintis kordoj, kiujn iu plukis. Kun la kordosono fandiĝis arĝenteca voĉo.

Elvira Saletti kantis, sed ne kiel aliaj junulinoj en Luĉica, ne kiel maristaj filinoj. La voĉo aŭdiĝis jen pli silente, jen pli laŭte, tiam plorsingulte, suspire, kaj tiam, kvazaŭ ŝi kverus.

Antonio aŭskultis kaj miris, li rememoris pri la altsona gorĝo de Marija kaj pri ŝiaj kantetoj, kiujn li komprenis, kiuj tiom ĝuigis la koron. La kantado ĉesis. Sur la malfermita fenestro aperis blanka bildo. Virino. La virino venis al la fenestro pro, – Antonio. Liaj pensoj svarmis, li plej ŝatus foriri, sed li ne devis, ne devis…

Ne sciante kion fari, kaj por forpeli iujn obskurajn pensojn, li komencis nombri la fenestrojn. Estis multaj. Surtere dekdu, meze granda pordo, supre ankaŭ dekdu, kaj ankoraŭ plus unu, dektri, jes dektri. Kaj super la granda dompordo troviĝis unu vitra, ke tie oni povas eliri el ĉambro. Por ne elfali la forĝistoj faris feran kradbarilon. – Granda domo estas tio, – 

Antonio ekpensis, – ankaŭ la episkopa en Triesto similas. – 

Kiam li rememoris pri Triesto, lia frunto malsereniĝis kaj spasmon li eksentis en sia koro…

Li reobservis la domon. Sur la tegmento elstaris supren du vergoj. Ĝiaj pintoj brilis. Nun li opiniis, ke povus esti vero tio, kion la sonorigisto Fran rakontis pri tiuj vergoj. Oni certe trompis Franon dirinte al li, ke en ĉi tiujn palisojn batas la tondroj kaj ke per ili la fulmotondroj en la teron eniras!

Antonio estis pensanta, kiam el la domo elpuŝiĝis viro. Antonio deprenis sian ĉapelon, ke tiu viro ne rimarku lin en la malluma verdaĵo. La viro komencis promeni antaŭ la domo.

Antonio kurbiĝis sub la muro. Nur la supra duono de lia granda kaj taŭza kapo elstaris. Liaj okuloj moviĝis malrapide traborantaj la mallumon kaj rigardsekvante la promenantan viron.

Iom poste aperis alia silueto iom for la domo.

– Kiu estas? – demandis la promenanto.

Antonio skuiĝis rekoninte la voĉon de Alfredo.

– Mi estas, sinjoro, mi, Lovro.

– Kie vi estis? Ts, silentu! Venu ĉi tien, – alvokis lin la juna bienulo.

– Jen mi, sinjoro, kion vi ordonas? Mi trinkigis la ĉevalojn.

– Parolu pli mallaŭte! Mi devas ion diri al vi.

– Bonvolu, sinjoro! Vi scias, ke mi eĉ en la maron saltus pro vi! – ekflustris Lovro, dum io svingiĝis aere. Li estis depreninta sian ĉapelon.

– Venu ĉi tien, al la arbaro, for de la domo, – diris Alfredo, ekirinte laŭ mallarĝa ebenaĵo al Antonio, kiu sin tuta kuntiri ĝis.

– Kie estas Luko? – Alfredo demandis la kaleŝiston Lovron.

– Se vi ordonas, mi serĉos lin.

– Iru, sed singarde. Vi tuj venigu lin ĉi tien.

Kiam iom poste revenis Lovro kun Luko, la nobelo mallaŭte diris al ili:

– Aŭskultu, mi ŝercon ne konas! Ĉu mi povas konfidi al vi?

– Sinjoro!? – la servistoj elbuŝigis samtempe.

– Vi povas helpi al mi pri io…

– Kompreneble, ni povas, – respondis la servistoj mirigitaj.

– Infanoj vi ne estas plu, sufiĉe prudentaj vi estas, sed nur singarde! Mi ne dubas, ke vi sukcesos.

Lovro kaj Luko mansvingis, kvazaŭ dirante: Nia zorgo!

– Prenu, jen tion, kaj poste vi ricevos pli, – promesis la nobelo mallaŭte, enpremante al ĉiu monbileton en la manojn.

La donacitoj ekrigardis unu la alian, palpis la paperojn, kiuj eksusuris en iliaj manoj, kaj metis ilin en siajn poŝojn.

– Nun vi aŭskultu min! Mallaŭte! Mi ne ŝatus, ke iu rimarku nin. Vi, do, estas pretaj plenumi ĉiun mian ordonon?

– Ni estas.

– Vi konas la triestan bastardon, kiu loĝiĝis en domo de maristo?

Antonio ektremis sub la muro. Lia vizaĝo ekflamis kun febra ardo, kunpreminte la dentojn kaj la pugnojn, li streĉis siajn orelojn por ne preterlasi eĉ unu vorton.

– Ni konas, li estas Antonio.

– Granda malbonulo li estas!

– Kanajlo! – blovdiris Lovro.

– Mortigi lin! – ekflustris Luko.

– Vi scias, ke li estas impertinenta kaj aroganta.

– Li ne volas depreni ĉapelon antaŭ vi, – diris Lovro.

– Vi rakontis al ni, ke li iutage minacis al vi per pugno, sen kaŭzo, – ekparolis Luko.

– Jes, tiel estis! Sed aŭskultu! Hodiaŭ krepuske mi renkontis tiun junulinon kaj lin sur la ŝoseo. Kiam mi persvadis la junulinon, li atakis min, kaj batinte min al la brusto, li faligis min.

– Malbonulo! Li batis vin embuske! – diris Lovro.

– Jes, neatendite. Ĉu vi scias nun, kial mi alvokis vin?

Luko kaj Lovro timidaj ekrigardis unu la alian.

– Vi devas kaŝobservi lin, kaj kiam okazo oportunos, ataku, finbatu lin ĝis la sankta oleo (ĝismorte). Atentu, ke neniu vidu vin. Ts! Aŭskultu! Plejbone estus…, – proponis Alfredo, etendinte rapide la manon en la mallumon anstataŭ fini siajn vortojn.

La servistoj ektimis, komprenante la signon.

– Jes, per tranĉilo, se vi renkontos lin sola ie. Luko vi timas?

Mi ne timas, sinjoro, sed kie trovi lin? – ŝanceliĝe respondis la servisto.

– Serĉu lin ie ĉemare. Do, kiel mi diris, unue tranĉilon en la koron, kaj tiam lin kun kelkaj ŝtonoj en sakon, kaj ”plonĝ” en la maron, – instruis ilin la nobelo.

– Luko, kion vi opinias? – timide diris Lovro.

– Vi estas perfiduloj! Ĉu vi faros aŭ ne? Mi ripetas al vi, ke tiu hundaĉo devas morti! Nur singarde, neniu interesiĝos pri li; ja vi scias, ke li estas bastardo.

– Malfacila afero, jes, malfacila! – kapbalancis Luko.

– Ne frenezu! Nenia danĝero por vi. Oni iun tagon diros, ke li malaperis. La popolaĉo divenados, kio okazis kun li, sed kvin tagojn poste, kiu plu pensos pri li?

– Peza tasko! Jes, jes, ankaŭ nia haŭto iom valoras, – Luko komencis marĉandi.

– La sinjoro estas bona, li mem bone scias, ke oni per pendumiloj povus premii nin! – Lovro daŭrigis la opinion de Luko.

– Cent forintojn mi jam donis al ĉiu, ankoraŭ tiom, eble eĉ pli, vi poste ricevos.

– Mi akceptas! – ekflustris Lovro.

– Ankaŭ mi! – decidis Luko.

– Bone, nun mi vidas, ke vi estas homoj! Sed ankoraŭ pli mi laborigos vin. Ĉu vi konas la filinon de la maristo Ŝabariĉ?

– Belega estaĵo! – la servistoj elbuŝigis dampite.

– Al mi plaĉas tiu junulino, ŝi ĉiel devas…

– Mi komprenas, – diris Luko, – sed kiel, kie?

– Vi observu kien sola ŝi iras. Pridemandu.

– Tio estas pli facila ol la unua, – respondis Luko skuante la ŝultrojn.

– Atentu, ke oni ne elflaru viajn intencojn. Mi restos hejme tutajn tri monatojn; sufiĉan tempon vi havas.

– Ni faros laŭ via deziro. He, viaj muskoloj estas tenacaj, sed se necese, ni ligos ŝin, – sufloris Luko.

Antonio skuiĝis, kvazaŭ iu surtretis lian koron.

– Kion, se oni ekscios! Se la junulino akuzus nin? – suspektis Lovro.

– Ne frenezu! Ne estas ŝi tiom stulta! Kredu, ŝi silentos, –  asertis Alfredo.

– Kiu tion povus scii! Ja kie oni povas renkonti ŝin sola? – 

Lovro balancis la kapon.

– Sufiĉaj lokoj ekzistas! En la monto, apud la maro, aŭ ie alie, – Luko svingis per la mano.

– Silentu! Nun sufiĉe! Ne perdu la tempon. Se iu el vi eĉ unu vorton elsiblus, mi mortpafos lin! – minacis nobelo al ili.

– Estos laŭ via deziro, – Luko promesis al li.

– Nun foriĝu de mi, ĉiu laŭ sia vojo. Se vi sciiĝos pri io, vi tuj anoncu al mi.

Iom poste Antonio aŭdis la malproksimiĝantajn paŝbatojn, kiuj grincetis sur la sablo, per kiu estis surŝutitaj la vojetoj sur la ebenejeto antaŭ la domo. Antonio leviĝis malrapide kaj ekrigardis en la mallumon. Ĉimomente Alfredo eniris la domon.

La okuloj de la bastardo ŝutis fajron en la malluman nokton. En lia koro la sango ekbrulis, en lia tuta korpo ĝi ŝanceli ĝis kaj ĉiuj liaj vejnoj pufiĝis, la naztruoj vibris larĝiĝante, liaj dentoj grincetis pro doloro kaj furiozo, la lipoj kuntiriĝis.

Lia fereca mano eligis mallongan maristan tranĉilon el la zono, kaj la akra pinto de tiu ĉi tranĉilo ektremis en la spasme kunpremita pugno kaj pale ekbrilis en la nokta mallumo sub la muro…

Antonio remetis la tranĉilon al la zono, apogis sin kontraŭ la muron kaj direktis siajn rigardojn al unu fenestro de la domo de Saletti. En lia kapo bruis la sango. Rigardante tiun domon, liajn pensojn eksieĝis ideo bruligi ĝin, sed rememorinte pri Marko, pri la frato de Marija… li amare ekridis.

Antonio direktis siajn okulojn al la sama fenestro. En la domo brulis eĉ ne unu kandelo. Subite sur la fenestro ekflirtis io blanka. Antonio surgrimpis la muron kaj ekkuris laŭ la ebenejo al la domo, sub la fenestron.

En la densa nokta mallumo ekblankis ies manoj kaj vizaĝo en la fenestro. La manoj moviĝis, kaj apud la dommuro mallevi ĝis blanka letero, per fadeno ligita. Antonio haste ĝin malligis, kaj tiam ligis sur la saman fadenon alian leteron, kiun li elprenis el sia brusto. Elbuŝiginte neniun vorton, li ekrapidis laŭ la plataĵo, ensaltis en la arbaron kaj malleviĝis laŭ la krutaĵo, sur la ŝoseon. Kiam li post kelka tempo alproksimiĝis al la urbeto Luĉica, li ĉirkaŭiris ĝin, kaj veninte super la maron, sur la randon mem de la grandaj rokoj, li kuŝiĝis surventre teren. Apoginte la kapon per la brakoj, li mute enrigardis al la fronto de la domo de Marija kiu nigris antaŭ li iom for de la maro…

La nokto estas varma, la aero filtrita per la marodoro. La maro verŝadis sin obtuze trans la obskuraj rifoj kaj tra la teruraj kavernoj sub la koroditaj klifegoj. Antonio entiris sin inter du ŝtonojn, kie troviĝis iom pli mola tero, etendis sin kaj ekdormis profunde.

Sur la griza oriento ekflamis plena luno. La granda bulo, ĉirkaŭita de nebulo, pli sangokolora ol ora, leviĝis el malantaŭ Velebit. Leviĝinte je du lancoj sur la ĉielo, ĝi surverŝis la korpon de Antonio per sia brilo. Lia larĝa dorso lante leviĝis kaj malleviĝis. La lunlumo rampis laŭ lia krispa nigra hararo, de sur kiu defalis la pajla ĉapelo, laŭ la plenforma etendita korpo kaj laŭ la vejnoplenaj kaj nudaj piedoj. Lia kapo mallevi ĝis sur la ruĝetan teron, kiun li premis per unu vango. Li dormis kvazaŭ murdita; vidinte la ruĝetan kaj suplan teron trempitan per likva lunlumo, antaŭ lia vizaĝo, kiu treege bruni ĝis, oni ekpensus, ke ĝi eligis sangon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.