La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJAŭtoro: Eugen Kumičić |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sur la pitoreska monteto, kiu leviĝas pafdistance okcidente de tenebra Luĉica sub la kalva kruta flanko de griza monto, montriĝas sinjoreca palaco el inter la densaj arboj. La ronda ebena supraĵo de la monteto estas tute ĉirkaŭita de arbaro.
Inter la monteto kaj la monto fendiĝis mistera ravino. Se enpensiĝinta maristo vagus per siaj okuloj, senkonsidere kien li navigus ene de la mirinda golfo, liaj okuloj certe alkroĉiĝus al la blanka palacfronto sur la monteto. Post kiam li rimarkus ĝin, li malfide ĵetus sian rigardon al sia fragila boato; dolorplena nostalgio spasmigus lian bruston, en sia koro li sentus terurtremon, rememorante pri siaj edzino kaj infanoj. Li pensus pri la idilia feliĉo, kiun ĝuas liaj nekonatoj sur la verda monteto, sur la trankvila malvigla loko, sed li povra ne scius, ke apogis sin ĉe unu fenestro juna, malfeliĉa knabino, kiu envias lin pro lia sorto.
Elvira Saletti melankolie enpensiĝis, rigardante al la kalma marebeno, kiu antaŭ ŝi briletis kaj respeguliĝis. Ŝiaj nigrobrunaj okuloj idle vagis laŭ la dezertaj regionoj de la insulo Cres serĉante en ĝiaj laŭtegaj montopintoj la plej izolitajn valojn kaj ravinojn.
La suno pura kaj brila baldaŭ sinkos malantaŭ la altan Uĉkan.
Sur ĝiaj fieraj suproj ekflamis ega fajro. La kalva Velebit kaj iuj altaj pintoj de la insuloj de Kvarner sunumis sin en la lasta ruĝa brilo. Ĉie ĉirkaŭe ĝis la vidatingo, en la tuta golfo, kiu sterniĝas de Kapela ĝis Uĉka kaj de Osor ĝis la karsta montaro super Kraljevica, ĉie interplektiĝas, ĉie interŝanĝiĝas grandegaj ombroj kun longaj fragmentaj makuloj de la suna oro. La orienta montoĉeno de Istrio, leviĝas kaj malleviĝas kvazaŭ giganta ondo, kiu abrupte disigas la okcidentan ĉielon kaj ombrigas la tutan maron kune kun la malgrandaj insuloj, kiuj modeste montriĝas el la maro.
La sufoka julia antaŭvespero finbrulis majeste.
Komforta malvarmeto sterniĝis sur Luĉica. La pensoj de Elvira jam longtempe flugis al la regionoj de la insulo Cres. La izoleco kaj trankvilo de la boskoj, de la deklivoj kaj la ravinoj logis ŝian animon en ilian pitoreskan sinon promesante beaton kaj kompletan sinforgeson. Elvira eksimpatiis la misteran bordon de Cres, ŝi ofte observis ĝin konfidante al ĝi kaj akirante de ĝi senliman konsolon. La knabino ĝojis pri la ekfolii ĝo de la arbaroj tie trans la maro, kaj malĝojo premis ŝin, kiam ili komencis flaviĝi kaj velki. Dum malserenaj vintraj tagoj, vekiĝinte el peza dormo, ŝi kutimis rigardi el sia varma kaj mola lito tra la ŝveliĝintaj vitroj kaj ŝi ofte rimarkis, sur la montosuproj de Cres, neĝon kaj froston, kiu jam plurfoje afliktis ŝian koron.
Elvira turnis sian belegan kapon maldekstren kaj rigardis al la tombejo de Luĉica en la trankvila valo. Apud alta tombomonumento leviĝis alta sola cipreso. Tie kuŝis eterne dormante ŝia bona patrino, kiu lasis ŝin en ĉi tiu malbona mondo, en la tempo, kiam ŝi ankoraŭ estis malgranda knabineto.
La nigraj okuloj de Elvira iom malsekiĝis de larmoj, dum en la ĉambro malantaŭ ŝi subite ekknaris la pordo. La knabino spasme turnis sin kaj rimarkis sian fraton antaŭ si. Alfredo rigardis al ŝi kaj komencis paŝi laŭlonge de la ĉambro.
(Alfredo venis al Elvira por peti ŝin helpi kaj elpeti favoron de la patro, de la majuna Saletti. Lin jam la urbestro Murelli informis pri la hontindaĵo kaj pri la humiligo de Alfredo. Alfredo tre koleris antaŭ la fratino pro Murelli, nomante lin azeno, same li blasfemis la patron, kiu laŭ lia opinio, ankaŭ malestimindas. Elvira protektis la patron kaj rifuzis helpi al Alfredo, pensante pri la amata Marko kaj pri lia fratino, la bela Marija. Ŝi kaj Alfredo disiĝis kiel malamikoj.)
Elvira mallaŭte singultis…
Ŝia ĉambro estis lukse kaj ŝike aranĝita. Sur la polurita planko estis sternitaj multekostaj tapiŝoj; sur bluetaj vandoj pendis kvar grandaj pentraĵoj en larĝaj orumitaj kadroj. En unu angulo troviĝis estetike trafa, ordinara lito, kaj super ĝi ŝvebis silka baldakeno. La tuta meblaro, la seĝoj, la foteloj, la kurtenoj, estis bluaj, la tuto el silko kaj veluro. En unu ŝranko brilis orumitaj librodorsoj. Super la ŝranko staris du bustoj:
Dante kaj Petrarca. La senmorta Dante rigardis severe al la ploranta Elvira, kiu estis bela samkiel lia Beatrice. Super la piano, en unu duonluma angulo de la ĉambro staris ankoraŭ unu busto. La dika glora maestro Rossini kontente ridetis kaj primiris la aflikton de la knabino, kvazaŭ dirante: Ja, estu petola kiel mia Rosina!
En la ĉambro vastiĝis intensa odoro de diversaj sapoj kaj pudroj; la saniga odoro de la laŭra bosko, de la kverkaro, de la centjaraj tilioj, de la rosmarenoj kaj de la buntkoloraj floroj, plenigis la ĉambron, jen pli intense, jen malpli intense, laŭ la blovo de la vespera venteto, kiu petolis per la altaj silkaj kurtenoj, kvazaŭ sinjoreca infano ludus per vualo de sia lulilo sonĝante pri kareso per la maneto al la vizaĝo de sia patrino.
Elvira ĉesis singulti. Ŝiaj plenformaj ŝultroj ne plu tremetis.
Ŝi enspiris kaj levis sian kapon malrapide kaj apogante sin ŝi restis trankvila. Ŝia vizaĝo estis pala kaj larmemalseka; ŝiaj ruĝaj lipoj ankoraŭ kelktempe tremetis pro la ploro. La lipoj estis malfermitaj; la supra iomete leviĝis kaj malkovris kelkajn malgrandajn blankajn dentetojn. Ŝiaj nigraj kaj larmoplenaj okuloj estis tute malfermitaj, sed ŝi rigardis eĉ ne unu objekton en la ĉambro, sed iun alian mondon, – sian koron. Rigardante tiun ĉi ĉarman ĉastulinon, ĉiuj ŝiaj allogfortoj malaperas, ĉio perdiĝas en belega harmonio, nur la profundaj, brilantaj kaj pensoriĉaj okuloj malfermiĝas kaj obsedas per sia magia rondo, kvazaŭ oni dronus en ŝian karesan rigardon, en la profundojn de ŝia nobla animo.
Elvira ekstaris kaj ekiris al la fenesto. Ŝi estis altstatura kaj svelta. De la seĝo ĝis la fenestro distancis apenaŭ kvin paŝoj, sed ŝia korpo, la ĉarma harmonio de ŝiaj plaĉaj, rondformaj membroj moviĝis noble kaj digne ene de tiu ĉi mallonga distanco.
Ŝi apogis sin al la fenestro kaj rigardis la estiĝantan nokton.
Super Velebit la ĉielo lumis, kaj super la lumo, iom pli al nordo palis belvida stelo. En la arbareto ĉirkaŭ de la domo pepis birdoj serĉantaj tranoktejojn ene de la branĉoj. El Luĉica aŭdeblis diversaj voĉoj kaj ies rido.
Elvira rigardis en la mallumon. El malantaŭ Velebit montri ĝis peco de brila arĝento. La luno leviĝis lante, kaj post ĝia elkoviĝo, ĝia lumo disŝutiĝis super la tutan Kvarner kaj prilumis ankaŭ la karan vizaĝon de Elvira, kiun vualigis tristo kaj ĉagreno. Elvira spiris peze; sub la disflorinta brusto ŝian koron premis amara doloro, io bruligis ŝian animon, kie interkruciĝis amaraj kaj pesimismaj antaŭsentoj, dum la ora lunlumo logis ŝin al ekzotaj mondopartoj…
Iu frapis al la pordo.
– Kiu estas?
– Estimata fraŭlino, bonvolu al vespermanĝo, – vokis la servisto.
Elvira suspiris kaj trairinte kelkajn ĉambrojn, ŝi venis en la manĝoĉambron.
– Bonan vesperon, kara paĉjo! – la knabino salutis mallaŭte.
Marino Saletti jam sidis ĉe la tablo kaj atendis siajn infanojn.
Por plirapidigi la tempon, li legis gazeton. Super la okuloj li havis verdan vizieron kontraŭ la lumo. Ĝi estas ligita al lia kapo. Saletti legis tra okulvitroj. Post kiam Elvira salutis lin, li skuis sian kapon al ŝi. La maljuna Saletti aĝis ĉirkaŭ sesdek jarojn. Li havis densan grizan, tonditan barbon.
– Kie vi troviĝis, Elvira? – la patro demandis per raŭka voĉo, palpante sian mentonon kiun kovris mallongaj pikaj haroj kvazaŭ robobroso.
– Mi estis en mia ĉambro, – respondis la knabino rigardante time al la malhela vizaĝo de la patro.
– Kie estas Alfredo? – ekmurmuris Saletti sorbante la supon kaj rigardante la teleron, super kiun li klinis sian dikan, tute rondecan kapon.
– Mi ne scias, kara paĉjo, antaŭ nelonge…
– La ”karan” restigu por la postaj tempoj!
– Antaŭ nelonge li estis ĉe mi, – daŭrigis Elvira.
– Pri kio li parolis? – demandis la patro kolere.
– Kiel, paĉjo?
– Ĉu li nenion parolis pri mi?
– Jes, li petis min, ke mi diru al vi, ke vi ne riproĉu lin, – diris Elvira aŭdace.
– Mi ne riproĉas lin, sed li hontigis min! – ekkriis Saletti levinte la kapon tiom, ke sur lian pufforman kaj nigran vizaĝon falis la lumo de la lumigilo, kiu pendis super la tablo.
La nobelo metis viŝtukon al la kolumo de la ĉemizo, kaj sterninte ĝin ĉe la brusto, li apogis sin sur la tablon. Lia granda kapo eniĝis inter la larĝajn leviĝintajn ŝultrojn.
De la kapo ŝutiĝis aro da skvamoj sur malnovan bluverdan jaketon el orleano, ĉe lia nuko pufiĝis dika faldo de grasaĵo, kiu moviĝis kaj ondis laŭ la maĉado de la fortikaj makzeloj.
La manĝoĉambro estis tre vasta, kaj ĝin tutan ne povis lumigi la lumigilo pendanta super la tablo. En la anguloj de la ĉambro estis vera duonlumo. La altaj ŝrankoj vicigitaj apud la vando, estis plenaj de ĉiaspecaj manĝilaroj kaj arĝentaĵoj. Sur la muroj pendis ankaŭ kelkaj pentraĵoj, sed kion ili prezentis estas malfacile kompreni, ĉar ili estis tiel alte fiksitaj, ke sur ilin ne povis fali lumo de la lumigilo ŝirmata per verda ŝildo.
– Kie estas la sentaŭgulo? – demandis la nobelo, – ĉu li ne vespermanĝos?
– Ĉu vi volas, ke mi sonorvoku la serviston por trovi lin? – demandis Elvira mallaŭte.
– Sonorigu! – diris Saletti furioze kaj li malplenigis la glason da vino unuglute.
La nobelo manĝis rapide kaj avide; li terure dentmuelis kaj maĉis frititan kokidon prenante unu pecon post la alia per siaj dikaj, ŝvelintaj manoj, vilaj eĉ sur la fingroj mem.
– Trovu la junan sinjoron; diru al li, ke ni estas ĉetable, – ordonis Saletti al Luka, kiu enkuris en la salonon.
– Mi jam sciigis al la sinjoro, ke la vespermanĝo estas surtable, – Luka elbuŝigis humile.
– Azeno, eliru!
Luka eliris kaŝe el la ĉambro ĉirkaŭrigardante time.
– Mi petas, kara paĉjo, mi ion dirus, sed mi timas, ke vi koleros.
Viŝante per la tuko siajn grandajn lipojn, la nobelo ekgrumblis :
– Evitu min, ne tentu min!
– Sed, kara paĉjo!
– Mi ne volas aŭdi eĉ unu vorton!
– Alfredo estas juna, pardonu lin…
– Vi defendas la frenezulon? Silentu!
– Paĉjo, riproĉu lin, devigu lin promesi ne fari tion plu…
– Ĉio vanas! Li neniam taŭgos! Li disipos ĉion, kion mi pene akiris. Li estas ne nur kanajlo, sed eĉ malĉastulo. Bastardoj, trovitoj lin hontigis! Ĉu li estas nobelo? Ĉu li estas mia filo?
– Paĉjo, trankviliĝu, mi petas, trankviliĝu!
– Mi ne povas elteni tiun honton! Ankaŭ la aliaj estis junaj, sed ne…, – Saletti ne findiris, sed li forglutis la vorton surverŝante ĝin per glaso da vino.
Tiumomente en la ĉambron eniris Alfredo. Ne elbuŝiĝinte eĉ vorton, li sidiĝis sur sian lokon. En la salono ekregis silento.
La vizaĝo de Alfredo estis malserena kaj trista. La maljunulo manĝis kaj glutis eĉ pli haste ol antaŭe. La koro de Elvira batis eĉ pli intense, la tomba silento en la salono premis ŝian bruston. Ĉiu engluto kroĉiĝis en la gorĝo. Fine ŝi lasis la manĝaĵon, ne sciante kion fari, ŝi komencis rigardi la pentraĵojn, kiuj pendis sur la muro kontraŭ ŝi. Rigardante rigide la bildon de sia patrino, kiu melankolie ridetis al ŝi el la duonlumo, ŝi eksentis larmojn sur la palpebroj. La knabino penis dampi la ploron, por ne kolerigi la patron, sed ne povis deteni sin, ĉar ŝia koro ŝiriĝis pro tristo. Konsciante, ke ŝi ne povos supervenki la sentojn, ŝi ekstaris kaj iris en angulon de la granda ĉambro, kaj sidiĝinte sur ledan divanon, ŝi laŭte eksingultis.
Kiam la maljuna Saletti aŭdis la singultadon de Elvira, liaj manoj komencis tremi. Rigardante furioze la filon, li elfoteliĝis, ĵetis la viŝtukon sur la tablon kaj komencis promeni en la salono per grandaj paŝoj. La nobelo estis malaltstatura kaj kun ekterorde larĝa dorso. Lia pantalono estis mallonga, ĝis maleoloj, ĉar li rapide iris, li saltadis, kvazaŭ elasta bulo. La krurumoj de la vasta pantalono ŝanceliĝis super la grandaj ŝuoj.
– Tio devas jam ĉesi en mia domo! Ĉi tie mi mastras! Ĉu vi aŭdas? Se tio ne plaĉas al vi, bonvolu foriri! – ekkriis la patro, haltinte antaŭ la filo.
– Lasu min! Mi ne estas bubaĉo, aŭ iu el viaj servistoj! – mansvingis Alfredo.
– Hontu! Nur bubaĉo? Vera malĉastulo vi estas! Vi meritas ke mi mortpafu vin.
– Finu jam! Ankaŭ en miaj vejnoj fluas sango! – ekkriis Alfredo.
– Malfeliĉulo, ne hontigu mian nomon, ne ridigu min antaŭ tiu popolaĉo, inter kiu ni vivas! Ĉu vi forgesis, kiu estas via patro? Ĉu vi opinias, ke vi estas filo de maristo?
– Ne deliru!
– Alfredo, gardu vin, por ke mi ne strangolu vin! Ĉu vi volas, ke ili batu vin?
– Vi freneziĝis!
– Silentu friponaĉo! – ekkriegis la nobelo.
– Paĉjo, trankviliĝu, mi petegas vin! – petis Elvira singultante.
Alfredo ekstaris kaj eliris el la ĉambro. La patro, tenante pistolon enmane, akompanis lin ĝisporde kun sangeca rigardo.
Elvira singultis genuanta ĉe la piedoj de la patro.
– Elvira stariĝu kaj iru en vian ĉambron!
– Paĉjo, pardonu al Alfredo; kompatu pro miaj larmoj!
– Iru, Elvira, iru… Lasu min, mi devas esti sola, mi devas…
Foriru, kara filinjo, mi petas, iru…
Elvira rigardis la patron per siaj larmoplenaj okuloj kaj foriris el la ĉambro kun malsupren klinita kapo.
La maljuna Saletti kuŝiĝis en grandan brakseĝon kaj ĉirkaŭpreninte sian kapon per ambaŭ manoj, li gapis al la pistolo, kiun li lasis sur la seĝo. Grandaj gutoj de ŝvito glitis sur la perpleksa vizaĝo. La malsupra malfirma lipo, meze kvazaŭ distranĉita, pendiĝis kaj renversiĝis, kaj tiel malkovris la fortikajn, nigriĝintajn dentojn. La vortoj de Alfredo firmiĝis en lia kapo; lia cerbo ŝiriĝis. La nobelo eksentis sin senforta kaj foriris en sian dormoĉambron. Etendinte sin sur divano, li kovris la vizaĝon per siaj vilaj brakoj. Li klopodis pensi, sed ne povis, ĉar la vortoj de la filo senĉese alrampis, trapikante lian cerbon kirlante en ĝi. Saletti tremis: la ĉemizo gluiĝis al lia malvarma ŝvito surdorse, en lia kapo muĝis, la ĉambro rondiris ĉirkaŭ li, kaj antaŭ liaj okuloj ŝvebis la ploranta juna marista virino kaj…
La saman vesperon ĉirkaŭ la dekunua, Elvira promenis antaŭ la domo. La nokto estis trankvila kaj serena. La plena luno naĝis kviete en la mezo de la firmamento; la milda nokta venteto reve cirkulis tra arĝenta aero kaj kaĵole susuris tra la folioj de la tilioj.
Elvira suferis pro terura malĝojo, ŝia koro plenplenis de doloro kaj spleno. Ŝia animo amis Markon per nemezurebla ardo; ŝi vivis kaj suspiris nur pro li. Sen Marko ŝia vivo aspektis trista kaj vana, samkiel la soleca cipreso ĉe la tombo de ŝia patrino en la lunlume vualita valo. Marko estis ŝia ĝojo, ŝia arda suno, en lia brakumo ŝi forgesis ĉian doloron kaj malbonon, kiu ĉirkaŭis ŝin.
Elvira rimarkis Markon en sia dekkvina jaraĝo; ŝi sopiris al li kaj aspiris lin ĝis kiam ankaŭ li enamiĝis al ŝi. Ŝia patro sendis ŝin al Milano, en faman inan edukejon, sed ŝi kutimis ĉiujare veni al Luĉica kaj tie ŝi pasigis po du monatojn de sia ferio. Ok jarojn ŝi studis en Milano, kie la instruistoj admiris ŝin pro diligento kaj intelekto. En la deksesa jaro ŝi verkis poemgirlandon, kiun Italujo verve gratulis. Nun, en la deknaŭa, ŝia plej ŝatata libro estis la senmorta poemaro de Dante.
La povra knabino ofte komparis la suferojn en la infero de Dante, kun siaj, kaj ŝi ĉiam konvinkiĝis, ke ŝiaj estas pli teruraj kaj hororplenaj. Kiomfoje ŝi jam klinis sian kapon senforta super la poemo pri Ugolina!
Elvira kaj Marko jam du jarojn sekrete ĝuis reciprokan amon, ili arde sopiris unu pri la alia, iliaj vizaĝoj brulis en dolĉaj brakumoj kaj varmaj liptuŝoj, kaj ĉiufoje, kiam ili pensis pri la estonto, ilia sango frostis kordolore…
Antonio, la fidela Antonio, nur li sola sciis pri ilia sekreta amo. Ili tute konfidis al li, ĉar se oni eĉ tranĉus lin, li ne malkaŝus la sekreton.
Elvira preskaŭ ĉiuvespere eliris promeni en la ĝardeno ĉirkaŭ la domo kaj ĝui freŝan noktan aeron. Ŝi ofte plendis antaŭ la patro, ke ŝi ne povas en la lito fermi siajn okulojn, kaj tial ŝi devas iom promeni por laciĝi, por povi endormiĝi. Ŝia patro, samkiel la servistaro, tute ne konjektis, ke Elvira renkonti ĝas kun la ĉarma Marko, kiun ŝi amis per sia tuta ĉasta virgulina animo, kiel iam la unuaj kristanaj martirinoj amis sian konfesion.
Sur la kampanilo en Luĉica lante batis la dekunua horo.
Elvira ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken, ekrigardis al la fenestroj kaj vidinte, ke ĉie estas mallume, ŝi kaŝe malaperis malantaŭ la angulon de la domo kaj eniris en la arbareton, kiu sterniĝas sur la montosupro ĝis la ŝoseo, kiun Saletti konstruigis apud sia palaco. Sub la monteto kurbiĝas la imperiestra ŝoseo. La domfronto estas al la maro direktita, kaj antaŭ ĝi, kiel jam konate, etendiĝas malgranda ebenaĵo. Malantaŭ la domo trovi ĝas densa ĝardeno, ĉirkaŭ tricent paŝojn larĝa; post la ĝardeno estas ŝoseo, kiu descendas al la imperiestra ŝoseo, tiam granda ravino, kaj laste ĉefunde troviĝas apika roko.
En la arbareto post la sinjora domo displektiĝas reto de vojetoj, kiuj kurbiĝas kaj kruciĝas multmaniere. Apud la stretaj vojetoj surŝutitaj per blanka sablo, pleje elkreskis densa laŭro, kies branĉoj supre kuniĝas meze de la vojetoj por formi iaspecajn verdajn volbojn. Tiuj misteraj padoj tre similas al longaj koridoroj de antikvaj monaĥejoj. La lunlumo pene traŝoviĝas inter la densan branĉaron; nur ie-ie ĝi lumas sur la blanka sablo, kvazaŭ grandeta ora makulo. Inter la malluma laŭra verdaĵo blankas kelkaj skulptaĵoj. Al tiuj malvarmaj difektitaj grekaj diinoj estas lumigitaj ĉu kapo, ĉu ŝultro, ĉu duono de vizaĝo, rompita nazo, aŭ duono de brusto kaj kruro sur kiu iuj fingroj estas difektitaj.
Ju pli for de la domo, des pli rapide Elvira marŝis. Sub la etaj ŝuoj grincetis blanka sablo. De sur unu padeto al la alia, kaj ŝi fine venis sur la ebenaĵon. Tie la lunlumo surverŝis ŝian belegan korpon. Nun ŝi denove rapidis kaj malaperis en la malluman laŭron. Iom poste ŝi eniris la plej kaŝan lokon de la arbareto kaj abrupte ŝi haltis antaŭ junulo kiu staris indiferente apogita ĉe la piedestalo de unu skulptaĵo.
– Marko! – ekflustris la knabino kaj, klininte sian kapon, ŝi mallevis siajn manojn apud la svelta korpo.
La junulo tenis siajn brakojn krucitajn surbruste, li staris senmove rigardante al la tero.
(Ekestis kortuŝaj scenoj inter Elvira kaj Marko, kiu sincere amis Elviran. Ŝi riproĉas al li, ke li plu ne amas ŝin, ĉar li ne volas pardoni la pekon de ŝia frato Alfredo. Fine, post longtempa diskuto kaj reciproka konvinkado ili interbrakumis sin, kaj tiel brakumitaj ili transiris en estonton. Tiel ili restis ekzaltitaj en sia belega amo, ĝis kiam ilia revado ĉesis pro susuro de branĉo)
– Kio okazas? – Elvira demandis tremante.
– Ĉu vi aŭdis?
– Jes.
La branĉoj denove eksusuris tute proksime. Elvira premiĝis al Marko.
– Ne timu, kara! – diris Marko, dum forta, malalta viro eniris la laŭbon. Liaj nigraj okuloj terure ekbrilis.
– Antonio! – ambaŭ ekmiris.
– Sinjoro, fuĝu! – ekflustris Antonio. – La servistoj povus trovi vin.
– Adiaŭ, kara Elvira! Iru, iru! Adiaŭ!
– Adiaŭ! – flustris Elvira.
– Morgaŭ! Elvira, morgaŭ! Je la sama horo, – diris Marko kaj li foriris kun Antonio.
Elvira deprimita kaj malgaja ekiris lante paŝante al la domo.
Meze de la arbareto ŝin renkontis Luka kaj Lovro, ili humile salutis ŝin mirante, ke ŝi ankoraŭ ne enlitiĝis.
Veninte en sian ĉambron, Elvira peze senvestiĝis kaj endormis en febro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.