La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII

En la malgranda kaj modesta ĉambreto, sur la sama lito, sur kiu la sveninta Mato malfermis siajn okulojn, por plene ĝui la ĉarmon de Marija, nun kuŝas la maljuna Antun, ŝia povra patro. La marista familio estas serioze maltrankviligita, ĉar ĝia estro danĝere malsanas.

La malsanulon ofte vizitas la paroĥestro, Stipe kaj aliaj bonaj homoj. Jam pasis du tagoj, depost kiam la nobelo intencis malĉastigi lian filinon kaj makuligi lian honestan nomon.

Tiu malfeliĉo terure batis lin. La singultado de Marija kaj la ĝemplorado de Jela ankoraŭ pli malfortigis la jam senpovan mariston. La negocisto Stipe, por konsoli la amikon kaj la baptopatron, instigis lin kaj riproĉis promesante al li, ke li mem iros al tribunalo, eĉ se necese al la imperiestro mem, por akuzi la sinjoron sur la monteto. Antun plenfide rigardis al la okuloj de Stipe tuŝante sian mallongan grizan barbon, kiu elkreskis sur lia pala kaj malfreŝa vizaĝo dum tiu mallonga tempo de lia senpovo.

Venis gaja sabato. Brila matena suno apogis siajn radiojn al la fronto de la domo de Antun. Estas la naŭa horo. En la ĉambro regas milda duonlumo, kvazaŭ dum krepusko. Marija atente balais la plankon, poste ŝi fermis la malnovajn ŝutrotabulojn sur la fenestroj, por ke la lumo ne ĝenu la okulojn de ŝia patro. En la brilaj radioj, kiuj oblikve eniris en la ĉambron tra la truetoj de la malfirmaj ŝutroj, vibris kaj miksiĝis kirlita polvo, kiu ne estis videbla ĉie en la grizeta kaj iomete roza aero en la ĉambro, sed nur ene de tiuj rektaj sunstrioj.

Ĉar la truetoj estis plejnombre rondaj, ŝajnas, kvazaŭ oni surŝutis kelkajn diversgrandajn orajn monerojn sur la plankon kaj sur la liton. Tiuj oraj makuloj malrapide movis sin, malgrandi ĝis, vastiĝis, iuloke malaperis kaj reaperis brile aliloke.

Ili longiĝis kaj rampis sur la litkovrilon, sur la kusenon kaj sur la magrajn kaj nigriĝintajn manojn de la malsanulo.

– Marko, ĉu Stipe foriris al Rijeka? – demandis la patro per febla voĉo.

– Li ne foriris; mi jam parolis kun li hodiaŭ, li diris, ke li iros post du aŭ tri tagoj, – respondis Marko legante libron kaj rigardante la vizaĝon de la patro.

– Ne estus bone prokrasti tiujn aferojn. Kiam Antonio prenis la pafilojn de tiu krimulo? Ho ve, mia menso forlasas min!

– Antaŭ hieraŭ, paĉjo!

– Ĉu vi ne povas iri al la tribunalo?

– Kial? Ja vi scias, ke mi estas ege malfavorata de tiuj sinjoroj.

– Kial do, kara filĉjo?… Jes, jes, mi scias, ke tiuj sinjoroj malamas vin; pri ĉio kulpas la gazeto, la mensogoj, senditaj perpoŝte, mi mem ne scias de kie. Ho, kiel mi deziras determini nin fine, nur se Dio donus sanon.

– Jes, kara paĉjo, vi pravas!

– Sed kial vi zorgas pro aliaj, kara filĉjo? Sciu, dum mia tuta vivo mi spertis nur malbonon post malbono!

– Ĝuste pro tio ni devas klopodi plibonigi la staton de nia popolo.

– Filĉjo, mi ne estas tiel saĝa kiel vi; mi estas maristo! Mi ne studis tiom da jaroj kiel vi, sed multon en la mondo mi vidis…

– Ĉu en la tuta mondo estas ĉie same kiel ĉe ni?

– Kiom mi scias, ne estas; ili estas propravolaj homoj, ili estas propraj mastroj en siaj hejmoj.

– Ja kial ni same do ne mastras niajn hejmojn.

– Neniam, filĉjo!… Ĉu vi memoras, kiel via patrino ploris kaj kriegis timante, ke oni rekrutos vin; antaŭ kvar jaroj, ĉu vi memoras? He, mi vidis, kiam mi iam estis en Marsejlo, kiamaniere francoj volonte aliĝis al la militservo. Kvazaŭ ili irus nuptofesti! Ne, niaj najbarinoj ne kredus al mi, se mi tion rakontus al ili!

– Ankaŭ ni estas vilkoraj, kara paĉjo! Ja vi konas la odon el la dalmata libro.

– Jes, jes, de Kaĉiĉ, en dalmata boato stiristo ne vakas, same ankaŭ la libro de Kaĉiĉ. Sed auskultu, Marko! Oni diras, ke unu juĝisto devenas el Dalmatio; se li apartenas al ni, eble vi povus ion fari ĉe li.

– Mi konas lin; li ne apartenas al ni! – Marko svingis permane.

– Nu, konsentite, Stipe ekiru! Li estas estimata kaj honesta kaj li ne timas tiujn, kun kiuj ni ne povas konversacii! Ja, povraj ni estas! En multaj lokoj, kiujn mi vizitis, eĉ en Londono mem, oni parolas la saman lingvon, kaj riĉuloj kaj malriĉuloj.

Nu, kial mi babilas. Pri tiuj aferoj vi scias pli ol mi! Nu, kie troviĝas la oldunjo kaj Marija?

– Ili foriris en la ĝardenon; ili revenos baldaŭ. – Paĉjo, mi devas iri en la poŝtoficejon.

– Iru, filĉjo, alportu la mensogojn! – la patro afable ekridetis.

Marko eliris kaj ekster la domo trovis Antonion, kiu sidante sur la tero plektis grandan vergokorbon.

– He, Antonio, kion vi plektas?

– Nason.

– Ĉu vi baldaŭ finos?

– Baldaŭ.

– Aŭdu, Antonio! Ne decas, ke vi ne konfidas min.

– Kial ne?

– Mi tre petis vin diri sincere al mi, kial vi ĉinokte venis en la arbareton. Kredu al mi, ni abrupte ektimis, ŝi kaj mi.

– Pro mi?… Parolu pli mallaŭte!

– Kompreneble! Pripensu, je la unua horo post la noktomezo!

Ni renkontiĝas tie jam du jarojn, neniu iam trovis nin!

– Se mi ne estus veninta, la servistoj trovus vin.

– Ĉu vi opinias, ke ili ekflaris ion?

– Kion?

– Ke mi renkontiĝas kun ŝi.

– Ili ne ekflaris.

– Antonio, mi ne komprenas vin!

– Ne utilus kompreni, se tiel ne estus.

– Diru al mi ion ajn, mi vane cerbumas!

– Jes, mi diros ”ion ajn”: de nun, kiam ajn vi intencos renkonti ĝi kun ŝi, vi anoncu vin al mi.

– Por anonci min al vi ĉiufoje? Mi anonciĝos, tamen diru, kial?

– Jes, por gardobservi.

– Ĉu ili antaŭsentas ion; ĉu ili rimarkis vin, kiam vi portis leterojn?

– Ili ne rimarkis.

– Antonio, parolu, mi petas!… Ĉio tie okazanta rilatas al mi.

– Al mi tio rilatas eĉ pli.

– Parolu!

– Iun vesperon, estis jam malfrue, mi aŭdis konversacion inter la juna nobelo kaj la servistoj…

– Kion vi aŭdis? – Marko demandis paliĝinte.

– Li dungis ilin por mortigi min, – stoike flustris Antonio.

– Kion? – Marko skuiĝis retroire je unu paŝo.

– Jes, por ke ili mortigu min. De tiam mi iris ĉiun nokton, ankaŭ se mi ne portis leteron, en la arbareton antaŭ la domo, kaj tiel mi aŭdis ĉiujn iliajn planojn.

– Sed, ĉu vi ion aŭdis pri mi?

– Ne.

– Mi ne komprenas, kial ili mortigus vin.

– Ĉar mi ĝenas lin en liaj intencoj pri via fratino.

– Mi ĉion komprenas! Jes, ĉion…

– Probable.

– Antonio!

– Ĉe Stipe mi hieraŭ trovis Lovron, la koĉeron, ĝuste kiam li ŝanĝis multvaloran monbileton kontraŭ pluraj malplivaloraj.

Stipe donis al li cent forintojn, kaj mi diris, ke mi scias la devenon de tiu ĉi mono. Li tion certe diris al Luka, kaj ambaŭ suspektas, ke iu aŭdis ilin marĉandi pri mia kapo. Mi opinias, ke ili tial ĉinokte krozis ĉirkaŭ la domo.

– Jes tial certe! Ili krozis por vidi, ĉu iu trenas sin ĉirkaŭ la domo.

– Ili devas ne ekscii, ke mi aŭdis ilin.

– Kial?

– Ili postsekvus min, kaj kiu portus viajn leterojn?

– Vi pravas! Jen, mi ne pensis pri tio! Antonio, dankon!

Sed, kion vi intencas nun?

– Gardi mian haŭton kaj ne pekigi mian animon. Se ili fripone atakos min, mi defendos min per tiu ĉi tranĉilo. Mi devas ne akuzi ilin, ĉar mi ne havas atestantojn, eĉ se mi havus, mi ne farus tion, ĉar tiam oni ekscius, kiel mi aŭdis iliajn interparolojn kaj kial mi iris tien. Se mi akuzus ilin, mi devus ne porti viajn leterojn, kaj ŝi tiam plorus…, – Antonio ne findiris, ĉar li rimarkis la komunuman serviston Tompiĉon, kiu alvenis laŭ la streta strateto. La iranta Tompiĉ ne iris samrapide, li kutimis iom kuri, kaj poste iri pli malrapide. Tia estas lia kutima irado.

– Bonan matenon, Miro! Kia novaĵo, – Marko salutis kaj demandis Tompiĉon.

– Bonan matenon, bonan matenon, sinjoro! Kiel vi dormis?

Min ĉi tien sendis la sinjoro urbestro; lia edzino diris, ke mi kuru, kuru, sed mi flugis, vi ja vidas, ke mi paroli ne povas, – Miro siblis kaj mallerte svingis sian kapon kaj kunpremis la palpebrojn.

Tompiĉ estis plurjara viro. Lia korpo estis longa, la kruroj mallongaj, la ŝultroj mallarĝaj kaj ekterordinare mallevitaj.

– Miro, kiu donis ĉi tiun longan jakon al vi? Mi vetus, ke ĝi ne dolorpremas vin sub la akseloj? – Marko ekŝercis sindevige.

– Ĝin donis al mi la sinjoro urbestro. He, estus pli bone, ke ĝi estus iom larĝa! – respondis Miro, gladante ĝin ĉiuflanke permane, kvazaŭ oni lavus ĝin per sapo.

La urbestro ampleksis je tri tiaj Miroj.

– Pro kio Murelli sendis vin ĉi tien? – demandis Marko.

– Li sendis min, ja vi scias! Jes, mi estis hejme; mi razis min, la sinjoro urbestro alvokis min, kaj lia edzino, la sinjorino Anastazija, sendis min ĉi tien, jes, pro la pafiloj…

– Kiaj pafiloj? Miro, vi frenezas!

– Fre… fre… frenezas! Mi frenezas! Pete, sinjoro Marko, aliaj, aliaj frenezas, ne mi! He, ĉu vi havas cigaron? Jes, pafiloj!

La sorĉistino sendis min! Antonio, iru, iru al la urbestro.

– Mi venos! – respondis Antonio plektante la nason.

– Sciu, tuj! Li sakros al mi, se vi ne venos. Li ordonis, ke vi tuj venu kaj kunportu la pafilojn. Ne timu, Murelli ne estas malbona!

– Jes, tuj! Antaŭ la lasta juĝotago! – promesis Antonio.

– Bone, bone! Nenia malbono okazos al vi. Sinjoro Marko, dio donu sanon al vi, adiaŭ! Mi foriras. Memoru, la pafilojn, – salutis Miro kaj foriĝis saltetante.

– Antonio, vi ne iros al la urbestro!

– Mi ne iros.

– Hodiaŭ mi iros tien sur la monteton.

– Mi aŭdis tion ĉi nokte, kiam vi disiĝis de ŝi.

– Sed, kien vi?

– Mi zorgos, ke iu surprize ne trovu vin.

– Antonio, mi ne scias, kiel danki al vi!

– Je la dekunua?

– Jes, je la dekunua.

– Mi atendos vin.

– Antonio, adiaŭ!

– Feliĉon!

Post kelkaj momentoj Marko venis antaŭ la domon de la negocisto Stipe, kiu inspektis grandajn barelojn en la korto, sur kiujn la laboristoj batis ringegojn.

– Ho, Marko! Bonan matenon! – Stipe mansvingis al li.

– Vi ĉiam laboras!

– Ne ĉiu ĝuas kiel vi! Sed, kien vi ekiris?

– Venu kun mi! Mi iras al poŝtoficejo.

– Ĉu vi atendas letereton el Vieno?

– Stipe, vi estas bonhumora.

– Ja, kial ne esti tia? Kie do estas pli bele en la mondo ol en Luĉica? Paco, riĉa popolo, honesta kaj justa sinjoraro sur la monteto; kial aspiri pli? Marko, ĉu vere estas tiel?

– Jes, jes! – suspiris la junulo.

– Atedu iom, ke ni iru kune.

Post kiam ili alpromenis sur la ŝoseon, ili haltis antaŭ domo, kie en teretaĝo troviĝis la poŝtoficejo. En eta ĉambreto maljuna poŝtoficisto preparis, kunligis kaj sigelis tri aŭ kvar leterojn. De sur la ŝoseo oni facile povis vidi lian enpensiĝintan kapon, ĉar la fenestro estis tute malfermita.

– Bonan tagon, sinjoro Miko, ĉu venis iu poŝto? – demandis Stipe.

– Lasu min nun! Kial pro diablo vi ĝenas min? – ekkoleris la poŝtoficisto. – Ĉu vi ne vidas, ke mi havas multe da laboro?

Bonan tagon! Jes, unu poŝto pasis, tiu el Pazin, kaj nun ĝisknaros unu el Rijeka, – li diris rigardante tra la okulvitroj la horloĝon pendantan sur la muro. La horloĝo surhavis nur unu montrilon, eĉ tiun rompitan.

– Miko, vi estas strangnatura! Pro kiu diablo vi koleras? – 

Stipe diras ŝerce.

– Senzorgaj vi estas! Vi ankoraŭ ne spertis la guston de la imperiestra pankrusto. Se mi faros ion malkorekte, ĉu vi pagos kvincent monerojn pro tio? Nu, kiom signifas por vi la kvincent moneroj! Sed ankoraŭ tricent naŭdek naŭ foje tiom egalas mia tutjara salajro!

– Ĉu venis letero el la direkto de Pazin?

– Unu; sed pli multaj venos el Rijeka, – diris la poŝtoficisto malgaje.

Ĉimomente aŭdiĝis grincetado kaj knarado de malgranda poŝta ĉaro. Pasis ioma tempo, kaj antaŭ la poŝtoficejo haltis magra ĉevalo, tute ornamita per kverkaj branĉoj por ke muŝoj ne mordu ĝin. Se oni petus ciganojn ŝteli ĝin, ili indignus pro ĝia arogo. De sur kvazaŭ rakita ĉaro saltis sur la ŝoseon la postiljono Janez, li salutis la sinjorojn de Luĉica, malfermis la malfirman keston, kaj eltirinte el ĝi flavan ledan tekon li portis ĝin en la domon.

Estis varme ĉi-tage. La ĉevalo ŝvitis pro malforteco. Rimarkinte tufon da herboj rande de la ŝoseo ĝi tiris la ĉareton post si kaj komencis mordi kaj maĉi la herbojn. Dume la poŝtoficisto elŝutis la leterojn el la sako. Li atente nombris ilin kaj rigardis ĉu iu estas destinita al Luĉica. Tra la fenestro li etendis sian kapon anoncante per indiferenta voĉo al la sinjoroj atendantaj sur la ŝoseo:

– Neniu!

– La tuta mondo forgesis pri Luĉica! – ekridetis Marko.

– Ni ne fordonu nin! Morgaŭ certe venos io, – Stipe konsolis sin. – Mi esperas… ho, jen ili! Trafspeca kompanio! – li flustris post kiam li rimarkis la urbestron kaj Alfredon de Saletti iom fore sur la ŝoseo.

– Stipe ni foriru! Mi ne volas renkonti ilin, – Marko ekiris paliĝinte vizaĝe.

– Ili opinios, ke ni timas ilin!

– Ni foriru, Stipe! Ili estas abomenindaj, kaj vi konas la impertinentecon kaj malĝentilecon de Saletti. Ni kverelos certe, sed nun ne estas oportuna tempo.

– Se ni estos devigitaj pugnobati, ni rompos iliajn nazojn!

– Stipe, mi terure ekscitiĝis.

– Trankviliĝu, ne kondutu kiel infano. Jen, kvazaŭ du kanajloj!

Jes, ili destiniĝis ĉi tien.

Ĵus atingis Alfredo kaj Murelli.

– Bonan tagon, sinjoro Stipe! Bonan tagon, sinjoroj! – afable salutis la rondforma urbestro kaj eniris en la domon.

Stipe kaj Alfredo intersalutis nur geste, per ioma levo de siaj ĉapeloj.

– Kiam vi, sinjoro Stipe, iros al Rijeka? – demandis la nobelo per varia voĉo.

– Ĉu vi ion deziras? – diris Stipe abrupte.

– Jes, mi bezonus la librojn, kiujn mi donis al vi antaŭ du semajnoj. Mi petas vin, demandu la librobindiston, ĉu ili estas jam riparitaj. Mi ne scias lian nomon. Mi petas vin, diru al mi la nomon de la librobindisto, por ke mi skribu al li, aŭ vi alportu al mi la librojn, – diras la nobelo spektante sian bastonon. Li estis tre perpleksita.

Marko turnis sin al la maro.

– Por ke vi legu dum tiu belega vetero! – sarkasme ekkriis Stipe. – Kiom ni scias, vi emas ĉasi, – li diris firme rigardante al liaj okuloj.

– Mi komprenas vin! Estus pli bone por vi, ke vi ne ŝercu!

– Mi ne ŝercas. Oni diras, ke ĉi-jare multiĝis leporoj, ili damaĝas surkampe, kaj mi opinias, ke oni dankos al vi, se vi pafus tiujn ĉasbestojn. Se vi ne posedas pafilojn, mi povas pruntedoni unu al vi.

– Vi estas impertinenta negoculo! – ekflamis Alfredo.

– Kanajlo! – la negocisto dentogrincis.

Alfredo rigidiĝis. Ĉi-momonte el la domo haste eliris la dika urbestro, la poŝtoficisto kaj lia edzino.

– Ĉe la juĝejo oni ekscios, kiu estas impertinenta aŭ krimulo!

– elbuŝigis Marko obtuze.

– Fripono, vi jam meritas pendumilon! – ekkriis Stipe.

– Notu, vi brutulo, kiu staras antaŭ vi! – elbuŝigis nun Alfredo per ridinda digno.

– Sinjoro Alfredo! – pacigis la urbestro.

– Brutulo mi ne estas! Via avo alvagis piednuda ĉi tien. Ankaŭ vi estus nuda, se vi ne ŝteladus kaj trompadus! – rabiis la negocisto.

Tiuj vortoj trafis Alfredon malfeliĉige.

– Stipe, lasu tiun arogantulon! – mansvingis Marko malestime.

Alfredo svingiĝis al li intencante frapi la vizaĝon, sed la negocisto forpuŝis lin per sia tuta forto for de la amiko.

Marko ektremis, minacsigne mansvingis kaj ekkriegis:

– Kanajlo!

La urbestro prenis la nobelon subbrake kaj elirigis lin perforte kun si.

Luĉica malpaciĝis denove, post kiam disvastiĝis la sciigo pri la kverelo antaŭ la poŝtoficejo. Ĉiuj pri ĉio riproĉegis al la sinjora palaco sur la monteto…

La saman posttagmezon Elvira ploris nedeteneble, aŭskultante la patron kaj la fraton kverelantajn kaj sakrantajn en la najbara ĉambro.

– Kial vi rilatas kun la brutuloj? Kia do nobelo vi estas? Vi surstrate disputas kun maristaj filoj kaj negoculoj? – kriis la maljuna Saletti.

– Ja mi jam diris al vi, ke mi hazarde renkontis ilin.

– Ne mensogu!

– Mi ne mensogas. Se mi evitus ilin, ili opinius, ke mi estas malkuraĝulo!

– Maltaŭgulo, vi kompromitis min!

– Ne riproĉu min! Kian pekon mi do faris?

– La tribunalo decidos pri tio. Hontindaĵo, hontindaĵo! La filon de Saletti akuzas maristoj! Hontu, Alfredo. Ankaŭ mi spertis la junaĝon. Malsaĝulo, vera senkapa muŝo vi estas!


– Ĉiu afero estas rebonigebla.

– Ankaŭ la fraton de la knabino vi insultis!

– Mi tute ne intencis, sed li kaj la negocisto incitis min.

– Ho, ili eksentos, kia estas la maljuna Saletti! Vi tamen estas mia posteulo, mia filo, mia sola filo. Jes, tiuj abomeninduloj devas estimi vin!… Kia miraklo! Ili protestas, rabias, ĉar vi ekdeziris junulinaĉon!

– Kial do vi riproĉis min tiome? Ĉu ne pli konvenas pace konversacii.

– Ega azenaĉo vi estas! Pri kio konversacii… La aferon oni devas kaŝi, sed oni bezonas tempon. Ili akuzos sendube; ili jam jubilas pri nia kompromitiĝo. Ho, ne ekzistas alia solvo krom malsukcesigi iliajn intencojn. Mi trovos atestantojn, kvin, dek, cent! Ja vi scias, ke mi tiun popolaĉon tute submetis.

– Malfacile; ĉi tiuj stultuloj ne volos atesti; sed, pri kio atesti?

– He! Facila afero pri tio! Ili atestu laŭ mia volo, aŭ ilia propraĵo aŭkciiĝos! Ĵurigitaj ili asertos, ke ili vidis, kiam la bastardo, jes, la bastardo atakis vin… kaj forprenis vian pafilon dum ĉaso, kaj neniu junulino estis ie proksime.

– Patro, mi ne kredas, ke niaj servutuloj false ĵuros, ĉar vi scias…

– Ili ĵuros tiel! Ĉie ekzistas raciaj homoj.

– Se ni klopodos, mi komplete eltiriĝos el tiu ĉi koto.

– Jen, plej konvenus, ke vi foriru eksterlanden, dume mi kaj Murelli prokrastigos la aferon, kiel eble plej longtempe. Se estus necese, vi leterskribos el eksterlando, ke vi malsaniĝis, kaj vi ne povas reveni en la patrolandon.

– Sed, se la juĝistaro ne kredos?

– Vi aldonos en la leteron eĉ dekon da atestiloj de kuracistoj.

– Ĉu vi ŝatus, ke mi iru en Francujon?

– Laŭ via propra volo! Ju pli foren, des pli bone.

– Bone, al Parizo mi iros. Tio utilos al mi; mi ekkonos iom pli de la mondo. Mi scias, kara paĉjo, ke vi estas bona. Kelkfoje vi estas eksplodema, kaj via sango tro rapide ekbolas, sed tio estas heredaĵo. Aŭskultu, ni paciĝu!

– Fripono!… Ne disipu tro. Oni devas ŝpari eksterlande, –  li diris rigardante en liajn okulojn etendante sian manon al li.

– Almenaŭ tricent forintojn monate, – proponis Alfredo.

– Bone, do tricent, eĉ ne unu moneron pli.

– Mi foriras?

– Kiel eble plej baldaŭ. Morgaŭ. Vi devas ne atendi la akuzon.

– Bone; morgaŭ!

– Alfredo eliris el la ĉambro. Lia vizaĝo respegulis ĝojon.

La maljuna Saletti rigardanta post li kaj kapbalancanta, enfoteliĝis, disvolvis iun larĝan gazeton antaŭ si kaj eklegis.

Li kovris sin preskaŭ tuta per la gazeto; nur la kruroj sub la genuoj videblis, kaj duono de la dikaj kaj vilaj fingroj surrande de la gazeto.

La juna nobelo eniris haste la ĉambron de sia fratino ridetante kaj tordante siajn dikajn nigrajn lipharojn. Sidante sur la divano Elvira kaŝis sian vizaĝon inter la molaj bluaj velurkusenoj.

– Elvira, kio okazas denove?… Vi ploras?

– Lasu min, vi malfeliĉigulo! – elflustris Elvira dolore.

Alfredo ektimis kaj rigardis ŝin mirante.

– Elvira, trankviliĝu… Mi foriros morgaŭ.

La knabino elbuŝigis eĉ ne vorton. Alfredo kapklinis, ŝultroskuis kaj enpensiĝinta silente eliris el la ĉambro…

Dum la vespermanĝo oni malmulte parolis.


Post la vespermanĝo Alfredo foriris al la urbestro Murelli, por ĝojigi sin ĉe glaso da vino. Al la patro kaj al la fratino li diris, ke li iros dormi. Murelli elkore ĝojis, vidante la junan nobelon.

La urbestro havis bonegan vinon. La amikoj trinkis kaj ŝercis ĝis malfrue nokte, tre longtempe. Alfredo rakontis ĉiaĵojn pri Parizo. La edzino kaj la filino de la urbestro fiere aŭskultis kaj admiris lin, kaj post kiam la oscedado intensiĝis, ili foriris dormi.

Alfredo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj tiam vigle alrigardis la urbestron al la okuloj. La nobelo ion diris, sed li, la urbestro, dolĉe ekridetis, kaj komprenis aŭ ne komprenis tiun gravan rigardon.

– Multon vi disipas! Vi kolerigos vian patron, – flustris la urbestro.

– Murelli!

– Kiom?

– Kvincent.

– Granda sumo. Mi ne havas…

– Tss! Eĉ ne vorton! Murelli!

– Granda sumo! Vi jam ŝuldas al mi trimil kvarcent tri forintojn.

– En Parizo mi multe bezonos. Mi ne volas kolerigi la patron.

– Mi kredas, sed kvincent! Kvincent!

– Murelli!

– Tss! Por ke ne aŭdu la diablino.

– Via edzino?

– Jes, mia edzino; sed kiom vi pliigus super tiuj kvincent?

– Proponu.

– Sinjoro! Neniam! Neniam! Ĉu vi ne traktas min kiel amikon?

Mia konscienco estis ĉiam senmakula. Se mi povas, mi helpos al vi, kiel amiko. He, se mi havus mian propran monon, estus facile! Mi devas peni! Kredu, mi ne ricevas sufiĉe eĉ por la tabako. Ja, kiom Maletti donas al mi? Du pocentojn!

– Maletti? Ĉu la urbestro en Jelenŝĉica?

– Jes, mi negocas per lia mono. Ek diru, kiom vi superdonos al li.

– Kvincent.

– Dum kiom da jaroj?

– Dum tri.

– Alloga monsumo, sed li koleros; sciu, ne estas sekure…

– Kial ne estas sekure?

– Ho, mi ne intencis ofendi vin.

– Kvincent, eĉ ne unu moneron pli!

– El kio vi intencas redoni tiun ĉi sumon?

– La propraĵo de Saletti valoras…

– Mi scias, milionon! Sed, se vi mortus pli frue ol via patro?

– Ha, ha, ha!

– Ĉio povas okazi! Post tri jaroj vi redonos al mi mil forintojn, ĉu jes?

– Jes! Se mi bezonos en Parizo?

– Probable! Vi skribu al mi!

La interkonsenton ili surmetis sub skriboplumon. La urbestro nombris al la nobelo kvincent forintojn. Ili poste longe trinketis kaj ŝercis, fidele, amike ĝis malfrua nokto, ĝis tre malfrua…

Jam noktomezo batis sur la kampanilo de Luĉica. En neniu domo oni vidis lumon, krom ĉe la urbestro. Sur la fenestroj de pluraj maristaj domoj rebrilis kvieta lunlumo.

Malantaŭ la domo de Saletti, en la arbareto, flustris du viroj.

– Ĉu la juna sinjoro estas jam en la hejmo? – demandis Lovro.

– Mi opinias, ke ne. Sed kion signifas la rapida decido vojaĝi? – diris Luka.

– Al mi plaĉas lia foriro. Ni facile perlaboris kelkajn dekojn da monbiletoj.

– Ho ili povus kaŭzi al ni kapdoloron! Mi supozas, ke Antonio ĉi tie ĉirkaŭiras, kaj probable li kaŝe aŭskultis nin.

– Ankaŭ mi opinias tiel; ĉu alimaniere li povus scii, de kiu mi ricevis la centvaloran monbileton, kiun mi ŝanĝis ĉe la negocisto.

– Li nur diris, ke li scias la devenon de la tioma mono, sed li ne diris al vi, ke ilin donis la juna sinjoro mem.

– Parolu pli mallaŭte! Aŭskultu, ĉu io susuras?

– Mi aŭdas nenion, – respondis Luka.

– Eĉ se ni trovus lin, diru, kion fari tiam?

– Nenion; mi nur volas konvinkiĝi, ĉu vere li ĉi tie rampas.

– Tio certe estis Antonio, – ekflustris Lovro.

– Kiu? Kie?

– Rememoru, vi hieraŭ rakontis al mi, ke vi antaŭ kelka tempo vidis, ke iu de sur la ŝoseo kaŝis sin en la arbaro.

– Jes, mi vidis homon antaŭ mi sur la ŝoseo, sed li malaperis de antaŭ miaj okuloj. La homo havis la staturon de Antonio; sed, de tiam pasis jam longa tempo, pli ol duona jaro.

– Ni ekiru, Luka, ĉirkaŭ la domon kaj tra la arbareto ĝis nia ŝoseo. Atentu pri la branĉoj!

La servistoj komencis ĉirkaŭiri tra la arbareto irante unu post la alia, aŭskultante, mansvingante kaj trarigardante ĉiun anguleton. Ĉiu portis pezan bastonon.

Dum ili rampiris ĉe unu flanko, Marko kaj Elvira konversaciis ĉe la alia en la kutima loko, en la laŭbo.

La nokto estis belega. La luno jam alte leviĝis sur la ĉiela firmamento. Ĉarme fluis ĝia ora brilo laŭ la marebenaĵo. Reviga nokta venteto blovetis varme kaj mole en la vizaĝon de Elvira. La foliaro de la laŭroj tremetis, la rozoj malfermis sian sinon al la tenera roso, la steloj helis lukse, la brusto ŝveliĝis volupte, la revsopiroj tiriĝas tra la koroj, iaĵo am-alloga solvi ĝis tra la aminda aero, kaj la ombro de la alta kaj trista cipreso longiĝis laŭ la etaj montetoj sur la tombejo de Luĉica.

– Pardonu Elvira, mi ne povas plenumi vian deziron. Mi oferus ĉion por via feliĉo, sed mian honoron mi neniam surtretos!

– Kian utilon vi havus, se vi akuzus lin? Marko, ne akuzu, obeu vian Elviran.

– Se vi amas min, vi devas ne postuli tion de mi.

– Ho, mi povra! Ja mi diris jam al vi, ke li morgaŭ foriros eksterlanden. Via fratino baldaŭ edziniĝos, dumtempe oni forgesos ĉion, kio okazis. Marko, aŭskultu min, plenumu mian peton! Pro kio inciti ankoraŭ pli grandan flamon de la malamo? Pardonu al Alfredo, estu nobla, kiel vi ĉiam estis.

Marko, rigardu al mia vizaĝo, ne tiel malserene, ekridetu al mi, indulgu miajn larmojn!

– Elvira, trankviliĝu, ne ploru! Amu min, karulino, sed kun via frato mi…

– Ho, kiel senkompata estas via koro! Mia patro povas al vi… Vi ne konas lin sufiĉe.

– Neniun mi timas! Mia fratino estas ofendita, mia patrino veas, via frato afliktis mian maljunan kaj malsanan patron, la popolo furiozas, dum vi volas, ke mi paciĝu, ke mi forgesu ĉion! Elvira, se mi tion farus, ĉu vi ne hontus antaŭ mi kaj antaŭ mia amo?

– El via koro parolas homa fiero kaj malestiminda venĝemo. Pardonu al li kaj kompatu lin! Marko, ĉu vi ne zorgas pri nia feliĉo, pri nia estonto? Ĉu vi ne povas ian oferon dediĉi al mi?

– Mi povas, sed la honoron neniam!

– Vi deziras venĝi al li; ĉu la venĝemo kongruas kun la honoro?

Marko, estu nobla, estu pli taŭga ol mia frato! Alfredo faris grandan hontigon al via familio, li kondutas impertinente; mi ne protektas lin, mi ne defendas lin, sufiĉe mi preĝas Dion por tiu malfeliĉigulo, sed mia animo suferas pro via senkompato,

Marko. Mi ĉiam opiniis, ke via koro ne konas alion ol noblajn kaj sublimajn sentojn, sed nun mi ekkonas, ke vi okupiĝas pri trivialaj pensoj pri malgrava kaj onidire damaĝita digno.

– Elvira!

– Nu, vi akuzu lin, sed kio poste? Ĉu vi ne antaŭvidas, ke vi per tio malfeliĉigos vin kaj min? Mia patro rabios, li neniam permesos…

– Vi fuĝos el lia domo. Vi promesis al mi!

– Mi promesis… jes, mi promesis. Mi pretas ĉion fari, ĉar nur ene de via brakumo mi povas trovi pacon kaj senzorgon.

Mi centfoje mortigus min, por ke oni kuŝigu min apud vi en la saman tombon! Marko, vi scias, ke mia koro sopiras al vi, sen vi mia vivo havus neniun sencon. Jes, mia dolĉa paradizo, rigardu ĉi tiujn larmojn, jes, vi la nura signifas ĉion por mi en la tuta mondo. Ho, mi povra! – ekploris Elvira.

– Karulinjo, trankviliĝu!


– Estos belega nokto, ĉi tiu arbareto kaŝiĝos en la mallumo, vi atendos min ĉi tie. Mi petegos mian patron, dirante, pri mia amo kaj pri mia tuta korĉagreno. Se li ne indulgos, mi forlasos la domon, kie mi naskiĝis… kie mortis mia patrino…

– Kara Elvira!

– La nokto estos belega, same kiel la nun, kaj se mi revenos ĉi tien, kiam mi brakumos vin por ekiri kun vi, la lunlumo ekflamos…

– Elvira, silente! Mi aŭdas ion… homojn…

Ili eksilentis.

– Iu kuras laŭ la ŝoseo malsupren de la monteto, – ekflustris Elvira.

– Malantaŭ la arbareto?

– Jes. Kiu en la nuna tempo estus ĉi tie?

– Mi ne scias… Probable Antonio, – respondis Marko, alklinante Elviran al sia brusto.

Sur la ŝoseo de Saletti, malantaŭ la arbareto, aŭdiĝis hastaj kaj pezaj paŝbatoj.

Marko kaj Elvira rigidiĝis, aŭdinte ekkrion:

– Bastardo! Kial vi vagas ĉi tie?

– Estas la voĉo de mia frato! – Elvira elbuŝigis.

– Ho ve, kanajlo! – tra la nokta trankvilo disvastiĝis vekrio.

– Pro Dio, kio okazas? – ektremis la knabino.

– Silentu, Elvira!

Denove aŭdiĝis paŝoj de sur la ŝoseo.

– Aŭskultu, Elvira! Sur la ŝoseo troviĝas pluraj homoj. Nun ŝajnas, ke du homoj kuras de sur la monteto… Jen, denove silento; ili verŝajne haltis.

Kelkajn momentojn poste Elvira ekflustris:

– Aŭskultu, nun denove iu kuras, sed supren, sur la monteton.

– Jes, supren… Kio okazis?

– Ili ne estas ankoraŭ for de ni; ili troviĝas en la arbaro. Ili iras al nia domo. Marko, nekutima antaŭsento ekregas mian animon; malbono okazas!

– Mallaŭte, Elvira! Nun ili iras pli malrapide, jen ili trovi ĝas sur tiu pado. Jes, ili iras al la domo.

– Kie, kie? Mi ne vidas ilin; la arbareto estas densa… Jen, ili venis al la lunlumo! Ili kliniĝas kaj fleksiĝas! Marko, ili nun ne estas malproksime… Jen, estas niaj servistoj, ŝajnas al mi… jes, niaj servistoj,Luka kaj Lovro, – flustras Elvira dismetinte la branĉojn de la laŭbo.

– Ĉu vi, Elvira, estas certa, ke tio estis la voĉo de via frato?

– Jes, certa. Sed strange; li diris al ni, al la patro kaj al mi, ke li enlitiĝos… Li verŝajne poste eliris. Jes, tio estis lia voĉo, sed kion signifas tio, ke ni ne aŭdas liajn paŝojn?

– Mi ne scias, – Marko zorgoplene respondis.

– Alfredo renkontiĝis kun Antonio…

– Certe; ja ni aŭdis, ke li atakis lin, dirante al li…

– Jes, ni aŭdis… Marko, mi tremas tuta.

– Elvira, trankviliĝu kaj ekiru hejmen. Morgaŭ ni vidos kio okazis.

– Mi volus, ke la servistoj ne rimarku min.

– La servistoj jam eniris en la domon. Iru, karulino, iru.

Dolĉe dormu, mia bona Elvira. Iru, karulino, iru! Morgaŭ mi denove atendos vin ĉi tie, – Marko diris kun malfirma voĉo kaj kisis ŝin rapide meze de ŝiaj varmaj lipoj.

– Elvira ekiris laŭ mallarĝa pado, dum li rigardis post ŝi, ĝis kiam ŝi malaperis de antaŭ liaj okuloj. Marko sentis ian pezon ĉe la koro. Li enspiris profunde kaj per la mandorso viŝis sian frunton kaj enpensiĝis… Sur la kampanilo en Luĉica batis la dua horo. La junulo vekiĝis el siaj pensoj kaj eliris el la ŝirmejo kaj irinte tra la arbareto, li surpaŝis la ŝoseon, kiu descendis de sur la monteto al la imperiestra ŝoseo. Marko iris malsupren plena de zorgoj.

La ŝoseo estis surŝutita per blanka sablo. Ĉie ĉirkaŭe regis perfekta silento. Marko paŝis lante kaj rigardis al la ĉielo kaj al la arboj surverŝitaj de la lunlumo. Elvira kvazaŭ ŝvebis antaŭ liaj okuloj ene de la mirinda aero… Marko skuiĝis neatendite kaj li haltis. Kelkajn paŝojn fore trans la ŝoseo, en la lunlumo, kuŝas surdorse homo. Marko alproksimiĝis kaj tuta ektremis. Alfredo. Sur la blanka ĉemizo kaj sur la brusto vaporis, pro la luna lumo, sango. La fortikaj kaj blankaj manoj, kiuj falis teren senmovaj, estis sangmakulitaj. Vitrecaj okuloj vaste malfermitaj gapis en la ĉarman nokton. La pala vizaĝo kaj la sangumita buŝo spasme aliformiĝis. Marko metis sian manon sur la frunton de Alfredo kaj li ŝtoniĝis. Ĝi estis malvarma.

– Sinjoro Saletti, ĉu vi aŭdas min? Sinjoro!… Mortinta!

Apud la kadavro sur la ŝoseo kuŝis pistolo. Marko ektremis, malvarma ŝvito surverŝis lian frunton. Li komencis pensi, kion fari. – Jes! – li kapbalancis kaj ekreiris supren sur la supron de la monteto. Li pasis tra la arbareto kaj venis antaŭ la domon de Saletti. La ombro kaŝis la fermitan pordon. Marko prenis sonorilon kaj forte skuis ĝin. Elvira kaj ŝia patro venas al la fenestro, malfermis ĝin kaj ili rimarkis homon antaŭ la domo. Nur Elvira rekonis lin en la ombro. Ŝia ĉambro estas for de la ĉambro de ŝia patro. Rimarkinte Markon ŝi surpriziĝis.

– Kiu sonoras? – ekkriis kolere la maljuna Saletti.

– Sur la ŝoseo, sub la arbareto kuŝas via filo en sango, –  respondis Marko starante ĝuste sub lia fenestro.

– Kio!?

– Vidu, eble mi trompiĝis, eble li ne estas mortinta.

– Kiu vi estas? – demandis raŭke la patro.

Marko estis jam malaperinta de antaŭ la domo. Preterpasinte sub la fenestroj de Elvira, ŝajnis al li, ke iu ekĝemis. Elvira svenis kaj falis planken.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.