La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

X

La orumita kruco sur la preĝeja tegmento, la maljuna hedero sur la duonruinigita murego ĉirkaŭanta Luĉican, ĉiuj fenestroj de la maristaj domoj de la orienta flanko de la urbeto, jam ĉio rebrilis kaj banis sin en la ruĝa suna lumo. La suno ardis brile kaj majeste malantaŭ la blua Velebit. Ekestis gaja dimanĉo. El la kamentuboj leviĝetis grizaj fumoj, ili rampis sur la nigriĝintajn tegmentojn kaj solviĝis en la pura kaj la travidebla matena aero. La silenta Luĉica estis jam vekiĝinta el la dolĉa dormo. Sur la malaltaj fajrejoj jam bolis akvo en kafpotetoj; la maristaj filinoj lavis antaŭ la domoj siajn freŝajn vizaĝojn kaj la plenformajn kubutojn; la maljunuloj rigardantaj tra la fenestroj, preĝis la matenpreĝojn kaj palpis siajn mentonojn por pruviĝi pri la senriproĉa fajna razglatigo, kaj la junaj maristoj plukis plej belajn bukedojn el la fratinaj bazilioj, per kiuj ili ellogos honteman rideton al la ruĝaj lipoj de siaj amatinoj, kiam ili alkroĉos la bukedetojn al la florantaj brustoj.

La sonorigisto Fran stumblis laŭ la stretaj, zorge balaitaj urbaj stratetoj, irante de sia domo en la kampanilon por voki la pian popolon al la frumatena sankta diservo. La maljunulo tusetis, plenigis sian pikilforman nazon per pistita tabako, ternis kaj tostis al si mem: Sanon, Fran! Homoj aŭdante lin, diris: Fran iras en la kampanilon. La sonorigisto survoje renkontis kelkajn homojn, kiuj rakontis al li, ke en Luĉica okazis io, pri kio oni ne konjektus eĉ en sonĝo. Kiam Fran eksciis, ke rabistoj murdis la junan sinjoron de sur la monteto, li fermis la okulojn, li entiris la kolon en inter la ŝultrojn kaj rapide plenigis la naztruojn per la tabako. Gapante konsternite al la homoj, li ternis, skuiĝis kaj murmuris: Ho, Dio kompatu lin! Mi ne povas helpi al li!

Luliĝante sur siaj kurbiĝintaj kruroj, li alvagis fine al la interkrutejo, en la strateton, kie troviĝas la domo de Ŝabariĉ. La pordo estis tute malfermita. Fran etendis sian kolon, por rigardi en la kuirejon, kaj salutinte Jelan kaj Marijan, li ekdeziris bonan matenon al ili kaj elbalbutis:

– Ĉu la kafo estas jam preta? Ĝi bonodoras en la kuirejo!

Eltrinku, eltrinku po unu pelveton, ja kio pli ĝuiga ekzistas en la mondo!… Do oni mortigis lin, mortigis! Certe iuj fremduloj.

Kiaj aĉuloj vagas tra la mondo!

– Fran, pri kio vi parolas? Mortigis, mortigis? – miris Jela.

Fran ternis.

– Sanon, Fran!

– Dio donu, baptanino Jela. Vi do scias nenion?

– Ĵus ni ellitiĝis. Kion alian fari, estas dimanĉo! – respondis Jela.

– He, ankaŭ mi ne sciis; sed nun, irante ĉi tien, en la interkrutejo, oni diris al mi. Baptanino, mi prefere kredus, ke venontjare la kristnasktago estus dum la granda vendredo! Jes, jes, se tio estas vero, fremduloj tion faris.

– Fran, kiu povas kompreni vin?

– Ja, disvastiĝas onidiro, ke rabistoj mortigis la filon de Saletti.

– Pri kio do vi parolas al mi? – Jela mirante krucsignis sin.

Marija paliĝis.

– He, tiel oni diras, – diris la maljunulo movante siajn ŝultrojn.

– Ĉu vero estas tio? Ho, dio kara, kion mi devas aŭdi! Oni mortigis, mortigis!

– Se tio estas vero, li plu ne ekzistas! Cetere, malmultan utilon ni havis de li! – filozofiis Fran svingante permane.

– Fran, ne parolu tiel; Dio punos vin! Ho, dio indulgu lin!

Multajn malĝojojn li faris al mi, multajn larmojn mi verŝis, –  manklakis Jela.

– Kiam, kie oni mortigis lin? – demandis Marija timeme.

– Ĉinokte, ie malantaŭ la domo; sed kiam mi eksonoros?

Baptanino, adiaŭ! – Fran salutis kaj ŝanceliĝe ekiris pluen.

La virinoj venis en la ĉambron al la malsana Antun kaj rakontis al li la novaĵon, kiun ili aŭdis de Fran. La maljuna Ŝabariĉ longe ne ĉesis miri. Post lia longa kapbalancado, li laŭte ekpreĝis por la spirito de Alfredo.

– Marko, ĉu vi vekiĝis jam? – alkriis Jela al sia filo, kiu dormis en la apuda ĉambreto.

– Jes, kion vi volas? – la filo respondis mallaŭte.

Jela kaj Marija eniris en la ĉambron kaj komencis rakonti la malbonan novaĵon. Marko, fleksinte la brakojn sub la kapon rigardis la vizaĝon de sia patrino trankvile kaj sinkoncentre.

– Marko, jam ĉie ekzistas krimuloj! Ankaŭ Fran diris, ke lin ne mortigis niaj homoj, – diris Jela.

– Kiu povas tion scii! Jen, mi ne atendis tian sciigon! –  diris la junulo rigardante al la plafono.

– Vi certe ankaŭ ĉinokte promenis ĝis malfrue; ĉu vi ne aŭdis tumulton aŭ pafadon? – demandis la fratino.

– Mi ne aŭdis.

– Tion faris vojaĝantoj. Ve, tre grava peko certe tio estas!

– flustris Marija.

– Jes, jes, vojaĝantoj, – konfirmis Jela.

– Eble, – ŝultroskuis Marko.

La virinoj eliris el la ĉambro.

La vizaĝo de Marko estis tre pala. Li kutimis legi kaj lerni longe ĝis malfruaj noktaj horoj. Pri liaj eliroj por promeni post la lernado, liaj familianoj ne miris. Ili opinias, ke li eliras el la domo, por spiri freŝan aeron kaj por ripozi post la pena lernado.

Marko kuŝis surdorse. Lian ĉarman vizaĝon kovris malĝojego. Ĉiuj trajtoj de lia vizaĝo aspektis trankvilaj kaj kvietaj.

Liaj okuloj malrapide moviĝis. Li pensis la tutan nokton pri nenio, li ne volis pensi, li ne volis devualigi sin ĉirkaŭvolvitan de la sorto. Nur la figuro de Elvira ŝvebis antaŭ liaj okuloj, sed tamen ie fore en neatingebla alto. Al li ŝajnis, ke li falis en teruran abismon; la spertintaĵo de la lasta nokto malleviĝis sur lin kvazaŭ peza plumba kovrilo el abismo. En sia animo li sentis nemezureblan kaj dezertan malplenon kaj li miris pri sia stoikeco kaj kvieto. Li volus esti malfeliĉa, malĝoja kaj tretita de doloro kaj ĉagreno. Li ĉirkaŭrigardis kaj spektis la bildetojn sur la muroj, ĉio aspektis nova kaj nekonata. En la brusto li eksentis ion, nur momente, sed ĝi ne estis doloro, nek tristo, nek dolĉo, nek ĝojo. La kadavro de Alfredo ŝajnis al li kiel alta kolono prilumita de trista lunlumo. La kolono leviĝis antaŭ lia spirito kaj staris rande de lia ĝisnuna vivo. Kiam en la ĉambron enbrilis la unuaj radioj de la juna suno, en lia cerbo, sen lia volo komenciĝis disvolvadi strangaj pensoj. La tuta pensofluo, kaj la imagado estis malrapida kaj komplika. Elvira montriĝis fore, ŝia vizaĝo brilis, ŝi tuta transformiĝis al suno, kaj li vidis la radiojn de la suno proksimiĝantaj, haltantaj duonvoje, kaj ili ne povis atingi lin, ili ne povis traŝovi sin tra la mallumo, kiu ĉirkaŭis lin, por ke ili varmigu lin kaj revivigu lian koron. Li konsciis, ke li devas esti malfeliĉa, li konsciis, ke li estas malfeliĉa kaj tial li koleris, pro sia nesentema kaj glacia koro. Li dezirus esti milda, se lin torturus nigra malespero kaj se lian koron ŝirus malĝojo.

Marko prenis malgrandan libron, kiu kuŝis sur tableto apud la lito. Li malfermis ĝin, kaj komencis legi la senmortajn strofojn, per kiuj poeto priskribis per grandioza hororo la turmenton kaj suferon de kompatinda popolo. Vortoj, vortoj, vantaj vortoj kaj nenio pli! Marko turnis la foliojn, sed ĉie nekompreneblo, ĉie vanteco, nenio reeĥas en lia koro. Li rememoras, ke multfoje larmoj sturmis en la okulojn dum legado de tiuj ĉi strofoj, kaj li ekpensis pri la pasinteco…

Trista bildo riveliĝis antaŭ lia animo: ĉie nur nuda karsto kaj povra, subpremata kaj malsata popolo. Marko legis: ”Panon, panon, mastro! Delonge ni ne vidis panon!” Li pene suspiris, kvazaŭ krevis lia koro, lia tuta korpo ektremis, la libreto falis el la manoj sur lian bruston, kaj preminte la pugnon li dolore elbuŝigis:

– Elvira!…

Estis la sepa horo. Antaŭ la preĝejo kolektiĝis arego da popolo.

Oni ankoraŭ sonoris por la meso. Ĉiuj interparolis pri la sama afero, pri Alfredo. Iuj rakontis, iuj demandadis, ĉiu sciis pri io, sur ĉies vizaĝo vidiĝis necerta timo kaj zorgo. Virinoj haltas laŭvoje, kapbalancis, manklakis; la maljunulinoj suspiris, kaj aŭskultis la pli junajn. Infanoj intermiksiĝis kun la popolo, ili ŝovis sin inter la maristaron, ili embarase gapis al ili kaj atente aŭskultis ĉiun vorton. Du luĉicanoj rakontis, ke Alfredo estis ebrieta; ke lin vidis iri hejmen du noktaj gardistoj dum malfrua nokto. Antaŭ la preĝejo inter la maristoj troviĝis ankaŭ Mato Bartoliĉ. Antaŭ unu tago, sabaton, kiam li revenis per sia boato el Rijeka al Jelenŝĉica, li eksciis, ke la juna sinjoro Saletti atakis en la montaro lian fianĉinon kun intenco perforte malĉastigi ŝin. En la koro de Mato ekbolis sango, tial frumatene dum la freŝo ekiris al Luĉica, por pridemandi, por inspekti la okazaĵon, kaj por konsoli sian Marijan. Oni sciiĝis ankaŭ en Jelenŝĉica, ke Antonio kaj Joso forprenis pafilojn de la juna Saletti, nenio stranga, la du paroĥoj najbaras unu apud la alia, des pli ĉar la sciiĝo pri malbona okazaĵo rapide disvastiĝas.

Mato aŭskultis la luĉicanojn antaŭ la preĝejo kaj miregis.

Oni bruegis, sed aŭdeblis: – Des pli, ni liberiĝis de li, dio punis lin, jam estis tempo, li ne tentos plu la knabinon, ankaŭ la maljunulo baldaŭ forpasos, miraklo kaj pento, dio kompatu lin…

Inter la popolo ŝteliris ankaŭ du malŝatataj luĉicanoj, por ruze informiĝi, sed al ili ĉiu diris, ke li nenion scias. Amiko de Murelli rimarkis Maton kaj tuj forkuris sur la monteton, kaj post kiam li eniris en la domon de Saletti, la urbestro demandis.

– Kion oni parolas en la urbo?

– Oni divenbabilas kaj klaĉas.

– Sed Marko kaj Antonio?

– Mi ne vidis ilin, sed Mato Bartoliĉ antaŭ nelonge estis ĉe la preĝejo.

– La negocisteto el Jelenŝĉica?

– Jes; li estas la fianĉo de Marija Ŝabariĉ.

– Mi komprenas, komprenas! Vi saĝe faris, sciigante min, ke li estas ĉi tie. Vi reiru en la urbon kaj ne revenu pli frue ol vi ekscios ion pri la duopo, pri Marko kaj Antonio.

La urbestro trovis la maljunan Saletti kaj sciigis lin pri la ĉeesto de Mato en Luĉica.

– Mato, kiu li estas? – demandis la maljuna nobelo.

– Iu negocisteto el Jelenŝĉica, tiu kies boato rompiĝis ĉivintre.

– Se ĝi ne rompiĝus, vi ne havus la oran kruceton.

– Dank’ al vi, sen via rekomendo…, – ekridetis dolĉe la urbestro riverence.

– Sed kian signifon havas ĉi tiu negocisteto?

– Li fianĉinigis la fratinon de Marko; li estas eksplodema kaj aroganta. Sinjoro, je honesto mia, mi vetus, ke li pura ne…

– Ĉu vi opinias?

– Sendube! Li eksciis en Jelenŝĉica pri la pafiloj, kaj venis ĉinokte por venĝi. Jes, li certe…

– Ankaŭ lin oni devas postsekvi! La tutan triopon ni katenigos.

Unu el ili certe estis. Ĉu pri io vi eksciis?

– Ĝis nun nenion.

– Estus bone kapti ilin tuj.

– Tio estus malfacila! – ridetis la urbestro pretekstante.

– Kial?

– Kiu kaptu ilin? La magistrata servisto foriris al Volosko, kaj eĉ se li estus ĉi tie, li utilus malmulte. La luĉicanoj ne volus eĉ tuŝi Markon, eĉ se oni al ili minacus per morto; se la imperiestro mem venus por ordoni ligi Markon, ili ne obeus lin.

– Do, nenia eblo?

– Nenia, sinjoro! Ni devos esti paciencaj ĝis la alveno de la ĝendarmoj, – la urbestro ŝultroskuis.

En la preĝejo dum la frua diservo regis senriproĉa silento.

La maljuna pastro legis pli mallaŭte ol ordinare; lia voĉo tremis, kaj kiam li turnis sin al la popolo, liaj okuloj vagis sencele super la kapoj de la luĉicanoj. Ŝajnis al la homoj, ke pezaĵo falis super Luĉica; obskuraj antaŭsentoj interkruciĝis en iliaj animoj, ĉiuj sentis pezon en siaj koroj, dum la oraj sunradioj ĝoje kaj senzorge eniris en la preĝejon kaj kviete rebrilis super la kapoj, sur la buntkoloraj roboj, sur la blankaj muroj kaj sur malgrandaj altaroj.

Post la diservo, Mato Bartoliĉ iris al Ŝabariĉanoj. La malgranda familio ariĝis en la ĉambro ĉirkaŭ la lito de la malsana Antun. Mato eniris en la ĉambron, kaj Marija honteme malsupren klinis sian ĉarman kapon.

– Bonan matenon, homoj! – salutis la fianĉo.

– Dio donu, Mato, – ili respondis.

– Antun, kiel vi fartas?

– Pli bone, bone, – diris kontente la maljuna maristo.

– Ĉu vi eksciis pri la okazaĵo? – demandis Jela.

– Jes! Ĉu vere okazis tio, pri kio oni parolas?

– Ni ne scias detale, – diris Jela.

– Kiel vi fartas, sinjoro Marko? Kaj vi, Marija?

– Bone! – respondis samtempe la gefratoj.

– Vere mi konsterniĝis aŭdinte antaŭ la preĝejo pri la mortigo de la sinjoro.

– Mato, kiam vi venis en Luĉican, – demandis Marko.

– Iom pli frue ol oni finsonoris por anonci la meson.

– Nigra dimanĉo tagiĝis! – lamentis Jela.

– Kial? – demandis Mato surprizite.

– Ho, tiu neatendita morto! De kiam mi vivas, io simila ankoraŭ ne okazis en Luĉica.

– Ho, kara Jela, Dio ne rekompencas ĉiusabate! Mia koro afliktiĝis, kiam mi eksciis, ke la mortinto atakis Marijan en la montaro.

– Antonio kaj Joso forprenis la pafilojn de li kaj de Luka. Li finis siajn vivotagojn, sed nur Dio scias, kiam kaj kiel ni finos la niajn. Ni lasu lin en paco! – diris Antun, levante sian dekstran manon alten kaj mallevante ĝin kaduke sur la litkovrilon.

– Marija, vi certe multe ploris! Forgesu kaj pardonu al li, –  diris Mato rigardante en ŝiajn nigrajn okulojn.

– Kian utilon de la plorado? – ekridetis malĝoje la knabino al li.

– Aŭskultu al mi, pli utilus priparoli aliajn aferojn. La ulo pereis, la mondo ne pereos pro tio. Estus damaĝo, se pereus bona kaj ĉasta homo, aŭ patro de multnobraj infanoj, sed ne estus racie priplori tian ulon. La luĉicanoj sufiĉe suferis de tiu domo; ni scias kia estas lia patro, kaj certe la filo estus eĉ pli malbona, – diris Marko rigardante tra la fenestro en la maron.

– Filĉjo, vi pravas! Li mortis laŭ la antaŭdestino, ĉiu aliel, neniu scias kiel aŭ kiam! – diris Jela.

(Antun fariĝis pli bonsana. Ĉesis la zorgo de Marko, pro la ebla morto de la patro. En ilia domo Mato kun la familianoj de Ŝabariĉ konversaciis pri la mortigo de Alfredo. Tie ĉeestis Stipe kaj ankaŭ la gaja kaj kantema Tomo. La kunvenintoj fine konkludis; se Antonio mortigis Alfredon, li nenial rabis lin, sed nepre tion faris la servistoj de Alfredo, liaj partneroj.
Dum kortuŝa momento, Marko konfide diris al Stipe pri lia amo al Elvira. Stipe demandis Markon, ĉu li scias. kie troviĝas Antonio, kiu malaperis post la murdo. Post kiam Marko sincere asertis, ke la restadejo de Antonio ne estas konata al li.
Stipe konsolis kaj kuraĝigis Markon, por ke li timu neniun, ĉar li ne spertos malagrablaĵojn. Samtempe venis en Luĉican la tribunala komisiono. La komisiono eniris en la ĉambron de la urbestro por esplori pri la murdo. Marko Ŝabariĉ, Mato Bartoliĉ, kaj Antonio Marola estas kulpigitaj de Murelli pro la murdo. Li ĉefe menciis la monujon.)

– Mi petas, sinjoro urbestro, diru, kie troviĝas la menciitaj homoj, – demandis la juĝisto.

– Ĉi tie en Luĉica. Mi havas fidelulojn, kiuj atentis ĉiun ilian paŝon hodiaŭ. Jes, pri unu de ili mi ne scias, pri Antonio Marola. Li estas vera kanajlo! Ĉe li ni sendube trovos la monujon de Alfredo. Mi petas, sinjoro juĝisto, ĉu vi konis la kompatintan Alfredon Saletti?

– Laŭvide.

– Kiam oni mortigis lin? – demandis unu kuracisto.

– Ĉinokte, sinjoro doktoro, ĉinokte.

– Ĉu li havas pliajn vundojn surkorpe? – la kuracisto demandis denove.

– Nur unu, jes, nur unu. Kredu al mi, sinjoroj, kredu al mi, la mortinto estis bonanima homo. Samkiel lia afliktita patro.

Ĉi tiu povra popolo amegis lin, kiel propran patron, kiel sian fraton.

– Sinjoro urbestro, vi estas tre molkora, – rimarkis unu kuracisto enpensiĝinte.

– Mia koro krevas pro doloro, konsciante, kiom la luĉicanoj perdis per tiu ĉi malfeliĉo. Sub la tuta ĉielo ne ekzistis pli granda altruisto ol li.

– Mi petas vin, kara urbestro, kie loĝas la suspektatoj, ĉu en la urbo aŭ en la ĉirkaŭaĵo? – la juĝisto interrompis lian parolon.

– En la urbo. Mi esperas, ke ni facile kaptos ilin.

La juĝisto enpensiĝis kaj petis la urbestron por sendi la magistratan serviston kun ĝendarmoj por serĉi la suspektitojn.

La ĝendarmoj ekiris al la Ŝabariĉanoj, dum la juĝisto, la kuracistoj kaj la skribisto ekiris al la nobelo Saletti.

Dum la traktado en la domo de la sinjoro urbestro, Mato Bartoliĉ konversaciis kun la familio de Antun Ŝabariĉ. La tempo pasis rapide, ĉar en Luĉica okazis multaj eventoj de post ilia pasinta disiĝo. Ilia amika kaj elkora interparolo fluis senobstakle, sed tamen ili ne ĝojis tiel, kiel dimanĉon, kiam Mato svatis la knabinon. Eksterordinara trankvilo sur la vizaĝo de Marko zorgigis ĉiujn.

Marija rigardis jen la fraton, jen la fianĉon. Ĉiu ŝia rideto estis morna kaj eldevigita. Jela, sidante sur malalta seĝeto, apogis la kubutojn kontraŭ la genuojn kaj per la manoj subtenis la kapon. Antun duonsidiĝis sur la liton.

– Mato, restu ĉe ni ankoraŭ momenton; ja, ne krepuskiĝas; mi vidas la insulon Cres tra la fenestro. La tago daŭros ankoraŭ du horojn, – diris Antun.

– Mi ne iros ankoraŭ; ĉar mi alvenis kun miaj amikoj, mi ankaŭ reiros kun ili, – akceptas Mato, kiu alvenis el Jelenŝĉica kun du kamparanoj.

– Ĉu vi diris al ili, por ke ili anonciĝu, post ilia fino de la negoco? – demandis Jela.

– Jes, kara Jela, jes. Ili atendos min ĉe Stipe; ili ofertas sian vinon.

– Ne estas ankoraŭ malfrue, – ekridetis Marija melankolie kaj honteme.

– Mi havas lertajn krurojn. Mi rapidas kvazaŭ vento, –  fanfaronis Mato. – Sed jen, Marko, kial vi tiel enpensiĝis? Ĉu hodiaŭ vi ellitiĝis sur la maldekstran piedon? Ĉar vi aspektas malĝoja, ankaŭ ni ne povas ĝoji. Kial vi senĉese cerbumas? Vi ne riproĉos al mi; mi ne scias, kiaj estas viaj dikaj libroj, mi scias nur pri remilo kaj velo.

– Nenia zorgo, kara Mato! Kredu al mi, nenia zorgo, – respondis Marko evitante la rigardon de la fratino.

– Ja, kien enŝovis sin Antonio? Jam la tutan tagon li forestas el la hejmo, – miris Jela.

– He, fiŝkaptistoj. Ja, ne zorgu pri li. Ĉu vi ne konas lian strangan konduton? – diris Marko.

– Marko, mi timas…, – diris Marija.

– Ja silentu, mi petas, kion vi timas? – la frato riproĉis ŝin.

– Kiu eniris en la kuirejon? – flustris Jela kaj rigardis al la vizaĝoj, aŭdinte pezajn kaj nekonatajn paŝojn.

Marko rapide ekstaris. Iu frapetis sur la pordon, kiu duone malfermiĝis. Miro Tompiĉ, la magistrata servisto, etendis sian kapon en la kuirejon, kaj post kiam li rimarkis Maton kaj Markon, nenion dirinte li eltiris sian kapon kaj diris al iu en la kuirejo: – Ili estas ene.

Du ĝendarmoj kun bajonetoj sur pafiloj eniris. Ĉiuj en la ĉambro ektremis, ĉiuj ŝtoniĝis krom Marko, kiu demandis la ĝendarmojn:

– Bonvolu, sinjoroj?

– Ĉu ĉi tiu? – unu ĝendarmo demandis la magistratan serviston.

– Jes, tiu ĉi, kaj tiu alia, – respondis la servisto montrante per sia tremanta mano al Mato.

La ĝendarmoj ekrigardis grave kaj kapjesis unu al la alia.

Alirinte ĉiu al po unu el la junuloj, el poŝoj ili eligis katenojn en daŭro de palpebrumo kaj trankvile diris:

– Viajn manojn!

– Ho, Dio! – Marija kaj Jela ekkriis.

La malsana Antun, mallevinte sian kapon sur la kusenon, ekĝemis kaj svenis.

– Kio? – Marko nun paliĝis.

– Mi petas, ni ne volas ŝercon. La manojn ĉi tien! – ordonis la ĝendarmo.

– Mi volas scii, kial vi volas katenigi miajn brakojn? –  trankvile demandis Marko.

– Aliaj homoj tion diros al vi; ni plenumas nian servon! –  ekblekis la ĝendarmo.

– Se estos bezonate iri kun vi, ne necesas ligi nin. Ni volonte obeas; ĉu ne, Mato?

– Jes ni obeas. Ni ne estas krimuloj, vi ligas nin, ni volonte obeas; ĉu ne?

Marija prenis liajn manojn, kaj singulte petis:

– Mato, obeu la ĝendarmojn; faru laŭ ilia volo. Vi estas senkulpa same kiel Marko.

– Ne ŝercu! La manojn ĉi tien! – tondre kriis la ĝendarmo.

– Ne faru tion, se vi estas baptitaj! Ili ne estas rabistoj! Li estas mia filo, kaj li estas Mato! Homoj, indulgu al mi, al povra virino! – petas Jela grincante kaj prenante la manojn de la ĝendarmoj, kiuj forigis ŝin.

Jela kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj, apogis sin al la lito kaj malesperante ekploregis:

– Antun! Antun! Ho, honto! Mi povra!

Antun ne respondis. La virino, vidinte lin pala kaj sveninta, ŝi konsterniĝis kaj ekkriis:

– Ili mortigis mian edzon! Marija, donu vinagron! Ho, nigra tago!

La ĝendarmoj ligis la junulojn kaj ekkriis:

– Ni iru!

– Marko, Mato! Ho, Dio, kion ni pekis, – la virinoj kriegis, malesperis kaj klakis permane.

– Panjo, Marija, trankviliĝu! Ni estos liberaj baldaŭ.

– Ne ploru! Mi ne scias, kial ili ligis min, – kriis Mato rigardante al la embarasiĝinta vizaĝo de Marija.

La ĝendarmoj puŝis la junulojn el la ĉambro. Marko kompate rigardas ilin kaj hake diris:

– Mi petas trakti nin konvene! Vidu, ni obeas al vi.

Post kelkaj momentoj la luĉicanoj ŝtoniĝis, vidinte la katenitajn junulojn. Dum la ĝendarmoj pelis ilin antaŭ si tra la urbaj stratetoj, el ĉiuj flankoj aŭdiĝis grincetado de pordoj kaj fenestrumoj. La homoj etendis la kapojn el siaj domoj, ili klinis sin al la fenestroj kaj ne povis kredi al siaj okuloj. Iom da bubaĉaro iris silente post Mato kaj Marko gapante al la brilaj bajonetoj sur la fusiloj.

Jela kaj Marija plorantaj kaj veantaj frotis Antunon kaj malsekigis liajn tempiojn, por rekonsciigi lin. La povraj virinoj tremis tutkorpe pro ploro kaj doloro.

La maljuna Saletti promenis rapidpaŝe en sia ĉambro. Liaj okuloj estis pli ruĝaj ol ordinare. Liaj vangoj spasmiĝis. En lia domo, en la teretaĝo kuracistoj tranĉis la kadavron de lia filo.

La maljunulo promenis, dum Elvira sidis sur divano. Per blanka tuko ŝi premis siajn okulojn. Ŝi ĉesis plori, sed ŝiaj sinjorecaj ŝultroj tremis pro mallaŭta singultado.

– Elvira, ne malĝojigu min! Mi petas vin, ĉesu singulti!…

Ho, mi ne povas plu, – suspiris Saletti kaj mallevis sin kolapse sur la apogseĝon.

– Paĉjo, vi ne scias, kiom malfeliĉa mi estas!… Povra Alfredo!

– Kara mia infano, mi petas vin, trankviliĝu! Mi petas vin; mi ne povas rigardi viajn larmojn.

(Post ioma silento la maljuna Saletti ekscite diris al la filino, ke estas strange ĉar oni ne anoncas al li, ĉu oni kaptis Maton, Antonion kaj Markon, la onidirajn murdintojn de lia filo, de Alfredo. Kiam Elvira eksciis, ke oni arestos ankaŭ Markon, ŝi komencas petegi, ke li tion ne faru, kredigante lin, ke Marko estas senkulpa. Por pruvi tion, ŝi konfesis al la patro, ke ŝi tiun nokton konversaciis kun Marko en la arbareto kaj ke ŝi senlime amas lin de sia frua junaĝo. Saletti indignis pro la filino. Li minacis, ke li mortigos ŝin, nur se ŝi mencios vorton pri Marko)

Elvira leviĝis rapide kaj ekstaris. Rigardante kuraĝe al la patro, ŝi elbuŝigis:

– Li estas nek fripono nek brutulo! Marko estas ĉio mia, kion mi havas, la plej kara en la tuta mondo. Paĉjo, mi amas lin de kiam mi konas lin, mi amas lin tutanime. La trivialajn antaŭjuĝojn mi ignoras. Mi estos lia aŭ nenies! Marko estas senkulpa! Paĉjo, Dio estas super ĉio, ne pekigu vian animon.

Saletti prenis sian grizan hararon per ambaŭ manoj kaj eliris el la ĉambro suspirante: – Mia filino! Mia Elvira!

La knabino, rigardante post li, enpensiĝis dummomente.

Laŭ ŝia vizaĝo io ekfulmis, ŝi ektremis kaj forkuris en sian ĉambron. Ĉirkaŭvolvinte sian kapon per granda vualo, ŝi surmetis koltukon kaj eliris el la domo. Irante tra la arbareto, laŭ soleca vojeto, ŝi direktiĝis al Luĉica. La paroĥestro Jure Ratkoviĉ estis ŝia spirita patro. Ŝi ege adoris kaj ŝatis lin. Konvinki ĝinta, ke ŝia patro ne korfavoros, ŝi tuj rememoris pri la bona pastro, ĉar ŝi konsciis, ke li povas helpi al ŝi per bona konsilo. Dum ŝia irado tra Luĉica, oni mirante rigardis post ŝi kompate, ĉar ŝi estis favorata de la popolo pro ŝia bona kaj afabla koro. Elvira venis antaŭ la loĝejon de la paroĥestro kaj tie ŝi trovis la sonorigiston Fran. La maljunulo ŝovis sian tutan maldekstran brakon en longan boton de la paroĥestro, kaj apoginte sin kontraŭ la malalta muro, li lante trenis broson, blovante ofte en la ledon, por ke ĝi estu kiel eble plej brila. Rimarkinte Elviran, li eltiris la brakon el la boto, glatumis sian nazon per la mandorso de la brako kaj streĉinte la kolon, li ekgrumblis:

– La sinjoro ne estas hejme.

– Kien li foriris?

– Al la Ŝabariĉanoj, por konsoli ilin. Mi admonis lin ne iri, sed li neniam obeas min. La virinoj ĉiam ploras.

– Kie troviĝas la domo de la Ŝabariĉanoj? – demandis Elvira preskaŭ mallaŭte.

– Kio? Pli laŭte! – atentigis la surdeta sonorigisto, ĉirkaŭante la orelon permane.

– Kie loĝas la Ŝabariĉanoj, – Elvira ripetis pli laŭte.

– Jen, mi opiniis, ke vi loĝas en Luĉica, la filino de la sinjoro sur la monteto; vi tute similas al li!

– Jes, mi loĝas en Luĉica; jes, la filino de Saletti.

– Ankaŭ mi tion diras! Kompreneble, vi estas! Mi bone konas vin! Ĉiun fojon, kiam mi elŝutas la nigrajn krejcerojn el almozkolektujo sur la benkon en la sakristio, mi tuj scias, ke la blankaj estas la viaj, la sesoj. He, he! La almozo plej granda prebendo! Kiel do vi ne scias, kie estas la domo de la Ŝabariĉanoj?

Elvira ruĝiĝis sub la nigra vualo.

– Atendu iom, mi montros al vi, – proponis la sonoristo kaj forportis la botojn en la domon.

– Ĉu la domo estas malproksime? – demandis Elvira kiam ili ekiris.

– Tie supre. Kio ja povas en Luĉica esti malproksime? En Marsejlo mi vidis placon, sur kiu povus danci tri niaj Luĉicaj!

He, kiam tio estis! Momenton, Fran, momenton! Jes, jam kvindek jaroj pasis de tiam. La Ŝabariĉanoj estas bonaj homoj, kvietaj. Jela oron valoras, sed domaĝe, ke Marko ne iĝis pastro.

Eĉ via patro ne pli ĝuas ol la sinjoro pastro. Jes, eĉ via patro pli ne ĝuas! Jen mi, mi estas eĉ ne kapelano, kaj kio mankus al mi, se miaj kruroj taŭgus? Krejceron post la krejcero, kaj fine tiel guto post la guto, ekestas forinto! Domaĝo, la eterna domaĝo pri Marko! Do ankaŭ vi… ankaŭ vi konsolos ilin? Vi vidos nur larmojn kaj ploron. Kompatinduloj! Eĉ satano mem tian ideon ne elpensus! La ĝendarmoj do elcerbumis, ke Marko mortigis vian fraton! Dio pardonu al mi! He, oni preskaŭ furiozfrenezis. Tial, ĉar ilia mano neniam tuŝis la benitan akvon. He, he, mi interparolos kun la maljuna Tomo; li diros al mi pri la kaŭzo de tiu ĉi misharmonio. Ĉu vi ne konas Tomon? Bona homo! Sed vi… vi ne kutimas trinki brandon, dumvintre po unu glaseto, sciu, antaŭ enlitiĝo. Jes, mi bedaŭras, ke tio okazis en via domo. Dio indulgu la spiriton de via frato, sed por diri la veron, li ne vivis ĝuste laŭ la diaj ordonoj. He, ankaŭ mi estis juna, sed ĝeni kaj tuŝi honestajn fraŭlinojn! Jen, ni atingis, vidu la pordon, tie troviĝas la Ŝabariĉanoj.

Elvira dankis al la sonorigisto, kaj paŝinte ankoraŭ kelkfoje, ŝi surtretis la sojlon de modesta marista domo. Tie ŝi iom haltis, kaj tiam elspirinte, eniris en la kuirejon. Ŝi frapetis la pordon kaj aŭdis kelkajn samtempajn voĉojn: Eniru! sed kvazaŭ ŝtoniĝinta ŝi restis antaŭ la pordo de la ĉambro. Nun Stipe malfermis la pordon de interne. Ĉiuj embarasiĝis, vidinte la ĉarman palan knabinon antaŭ la pordo.

– Fraŭlino! – ekkriis la paroĥestro ĝoje, kaj veninte al ŝi, li prenis ŝin je la mano kaj akompanis ŝin al unu seĝo. Elvira sidiĝis kaj per siaj manoj kovris la vizaĝon. En la ĉambro ekestis silento. La maljuna Ŝabariĉ jam rekonsciiĝis. Ĉi tie ĉeestis ankaŭ la paroĥestro, Stipe, Jela kaj Marija. La virinoj ploris.

La ĉambro pleniĝis de ĝuiga krepusko. Marija rigardis la blankajn manojn de Elvira. La vizaĝo de la paroĥestro sereni ĝis.

– Fraŭlino Elvira, vi mem bezonas konsolon, sed evidente vi alvenis por konsoli aliajn. Bona fraŭlino, kun agrablo en mia koro mi salutas vin en tiu ĉi trista kaj modesta marista dometo. Feliĉan tempon vi alportis! Estu konsoliga anĝelo por tiuj ĉi homoj, estu matenkrepusko de feliĉo kaj de dia beno! Parolu, kara fraŭlino, malpliigu la doloron al tiu ĉi afliktita familio…

Elvira mallaŭte singultis…

Ŝia sekreta kaj sankta amo estis konata al la paroĥestro.

– Fraŭlino, trankviliĝu, fidu Dion, vi scias, ke li estas bona.

– Sinjoro paroĥestro, helpu al mi! Diru, kion fari…

Jela konsterne kaj time rigardis ŝin.

– Fraŭlino, mi aŭskultas vin kaj mi esperas, ke mi helpos al vi per mia konsilo, – elbuŝigis la paroĥestro konsolige kaj prenis ŝin je ŝiaj varmaj manoj.

– Li estas senkulpa, li parolis kun mi, kiam mian fraton…

– Ho, dank’ al bona Dio! – ekkriis la paroĥestro ĝoje, kaj li levis siajn manojn kaj okulojn al la ĉielo. – Jela, Antun, Marija trankviliĝu! Marko estas libera!

– Marko! – ektremis tri voĉoj.

– Jes, li parolis kun mi, kiam mia malfeliĉa Alfredo pereis.

– Kun vi! Kun ŝi! – remiris la tri voĉoj.

– Ĉu vi ne scias, kiu faris la krimon? – demandis Stipe.

– Mi ne scias, – flustris Elvira.

– Ĉu vi konjektas, ke Mato Bartoliĉ ne kulpas? – instigis Stipe.

– Mato?… Kiu li estas?… Jes, mi scias, mi scias, mi kredas, ke li ne kulpas, – respondis Elvira kaj tenere rigardis Marijan per siaj larmaj okuloj.

Marija prenis Elviran je la manoj, klinis sin super ŝi kaj eksingultis:

– Ho, bona fraŭlino, vi estas nia anĝelo! Parolu, vi scias, ĉu ne, vi scias, ke mia Mato ne kulpas? Diru, ke la ĝendarmoj lasu lin …

– Kara knabino!… Marija, jen, mi konas vian nomon… Jes, multfoje mi ploris pro vi!… Marija, trankviliĝu, via Mato certe estas senkulpa. Ne timu, karulino mia!

– Mi sciis, ke vi bona estas! – elspiris Marija, volonte surgenui ĝi antaŭ ŝin, sed ŝi brakumis ŝin dirante kun tremanta voĉo: – Ĉi tien, Marija, al mia brusto!

Stipe viŝis siajn larmojn.


– Fraŭlino, ne utilus atendi. Marko…, – la paroĥestro ĉesis, ĉar la pordo malfermiĝis neatendite.

– Antonio! – ekkriis ĉiuj.

– Kie estas Marko? – demandis Antonio sentemperamente.

– Ĉe Murelli, katenita! – respondis Stipe.

– Li estas senkulpa. Alfredon mi mortigis. Ek, oni pendumu min.

– Vi mortigis lin? – ĉiuj konsterniĝis.

– Jes!

– Kie vi estis la tutan tagon? – Stipe demandis lin.

– Ĉe Martin Koĵuliĉ. Ni sendis Joson en Luĉican. Post kiam li vidis, ke la ĝendarmoj kaptis Markon kaj Maton, li kuris hejmen por anonci al mi. Jen mi. Mi ne volas, ke estu aliaj pendumitaj pro mi. Mi estas trovito, – li finis per raŭka voĉo.

Liaj okuloj senĉese fulme moviĝis. Ekrigardinte Marijan, lia frunto malsereniĝis.

– Povra Antonio, kion vi faris, – diris la paroĥestro.

– Mi defendis min. Mi estas trovito, eksteredzecido, bastardo.

Al la pendumilo!

– Antonio! – flustris Marija.

Antonio ektremis pro ŝia voĉo, li ekrigardis al ŝi kaj spasme retropaŝis kvazaŭ timigita leono.

– Ni ekiru! – flustris Elvira.

– Ni ekiru! Marko estas senkulpa! Ni ekiru, por ke Marija ne ploru…, – Antonio elbuŝigis per dampita voĉo.

Antonio prenis Elviran je ŝiaj manoj kaj tiris ŝin post si. La knabino sur la sojlo turnis sin, ĉirkaŭrigardis laŭ la ĉambro, mansvingis al Marija, al Jela kaj al la malsana Antun, kaj ŝi malaperis. Jela rigardis perpleksite post ŝi. Ŝi volis ion diri, sed la vortoj kroĉiĉis kaj ŝtopiĝis en la gorĝo.

La paroĥestro kaj Stipe salutis la Ŝabariĉanojn, kaj ankaŭ ili ekiris al la urbestro. Survoje ili atingis Elviran kaj Antonion.

Dum tiaj okazaĵoj en Luĉica, la komisiono finis sian malagrablan taskon en la domo de Saletti. La kuracistoj zorge inspektis la kadavron de Alfredo. Trarigardinte la lokon de la krimago, kaj post la esploroj, ili ĉion surpaperigis.

Kiam ili revenis en la urbeton, jam krepuskiĝis.

La juĝisto tre surpriziĝis, same la kuracistoj, kiam ili rimarkis Markon Ŝabariĉ, kiu atendis ilin en la koridoro antaŭ la magistrata oficejo, sidante inter la ĝendarmoj kaj la malfeliĉa fianĉo de lia fratino.

La sinjoraro kaj Marko sen vervo intersalutis kapbalancante.

La juĝisto eniris en la oficejon kaj tuj ekagis. Maton hazarde oni komencis priesplori pli frue, kaj iom poste li aŭdis la konatajn voĉojn el la koridoro.

Elvira, la paroĥestro, Stipe kaj Antonio haste eniris en la domon de la urbestro. La knabino alkuris al la junulo kaj suspiris vundite: – Marko! – ŝi ĵetis sin en lian brakumon ĉirkaŭbrakumante lin. La ĝendarmoj mirante interrigardis sin.

La juĝisto malfermis la pordon kaj rimarkinte la paroĥestron kaj Stipen, li manpremis kun ili rigardante al la knabino kaj dirante:

– Estu sanaj, gesinjoroj! Kiel Dio helpas, sinjoro paroĥestro? Kiel vi, Stipe, kiel vi fartas?

– Vere malbone! – respondis la negocisto.

– Malfeliĉo, malfeliĉo! – kapbalancis la paroĥestro.

– Nek la unua, nek la lasta! – respondis la juĝisto karesante sian longan barbon.

(Sekvis esploro de la akuzitoj kaj la suspektitoj. Stipe kaj la paroĥestro atestis la evidentan senkulpecon de Marko kaj Mato okaze de la murdo, dum Antonio malkaŝe konfesis la krimon. Li parolis pri la kaŭzoj, kiuj igis la murdon. Tiun fatalan nokton li nur defendis sian ununuran vivon kontraŭ Alfredo, kiu, renkontinte lin sur la ŝoseo, intencis mortpafi lin per pistolo. Li asertis kaj atestis, ke li ne prirabis la mortigitan Alfredon, sed tion sendube faris liaj servistoj Luka kaj Lovro. Surbaze de tiu ĉi aserto la juĝisto ordonis al la ĝendarmoj kapti la menciitajn servistojn. Ĉimomente en la ĉambron eniris la maljuna Saletti kaj li ekkonfliktis kun Antonio, kiu riproĉis antaŭ ĉiuj, ke li estas lia eksteredza filo kaj frato de la forpasinta Alfredo kaj de la gracila Elvira. Asertante pri tio, li antaŭmetis nerefuteblajn pruvojn. La maljuna Saletti rabiis.
Antonio aliris al Elvira, kaj li surgenuiĝis antaŭ ŝi.)

La krispa kapo de Antonio kolapsis sur la genuojn de Elvira…

Elvira metis siajn blankajn manojn sur lian kapverton. La rozkoloraj ungoj kaj kelkiuj plenformaj fingroj kaŝiĝis en lia nigra abunda kaj krispa hararo.

La koroj de ĉiuj ĉeestantoj silente batis, ĉiuj estis kortuŝitaj, kelkaj okuloj larmis. La urbestro gapis al la ĉeestantoj el angulo. Antonio genuis antaŭ Elvira. La suno bruligis lian fortikan kolon; sur lia larĝa dorso sur la ruĝa ĉemizo troviĝis fliko sur fliko; malnova blua pantalono estis tordita supren ĝis la tenaca dika suro, liaj nudaj piedoj kelkloke vundiĝis pro la ŝtonaj padoj kaj pro la herbaĉoj.

La silenton en la ĉambro interrompis grumblego de la nobelo.

La maljuna Saletti, tremanta kaj skuanta kvazaŭ leono vundita en la koron, saltis al Elvira, prenis ŝian manon, levis ĝin kaj rabie ekkriis: – Tiu ĉi bastardo mensogas, mensogas!

– li tiris ŝin post si, malfermis la pordon kaj rapide malaperis.

– Mia patro! – elspiras Antonio malespere…

Kiam li poste rakontis pri la ekscio de Martin Koĵuliĉ, ĉiuj en la ĉambro indigniĝis. La saman vesperon oni lasis liberajn Markon kaj Maton. La paroĥestro kaj Stipe garantiis pri ili per siaj havaĵoj kaj vivoj, sed tio ne estis necesa, ĉar la tuta afero klariĝis al la juĝisto kvazaŭ sur polmo.

La sekvontan tagon oni esploris Martinon Koĵuliĉ kaj lian filon Joson kiel atestantojn, sed nur pri la afero de la murdo de Alfredo. Ili ambaŭ atestis, ke Antonio venis al ili kaj ke li rakontis, kiel li mortigis la nobelon. Traserĉinte oni trovis la monujon en unu stalo de Saletti, kaj la brelokon kaj la horlo ĝon oni trovis en la ĉambro de la koĉero. En la monujo oni trovis iom pli ol kvincent forintojn. La urbestro Murelli, ĉeestanta la serĉadon samkiel la maljuna Saletti, vidinte la monon ekriis subite kaj senpripense:

– Tio estas mia mono!

– Kiel? – miris Saletti.

– Jes, mia mono…, – malpaciĝis la urbestro.

– Via mono?… Parolu!

– Antaŭhieraŭ, sabate, mi pruntedonis al Alfredo kvincent…

– Ĉu vi pruntedonis monon al Alfredo? Mi ne kredas!

– Kara sinjoro Saletti, ne koleru, mi petas, sciu, li kiel junulo, li povra deziris Parizon… Ne koleru, li petegis min. Mi montros al vi lian…, – persistis Murelli.

– Kion vi montros al mi?

– Lian ob… obligacion, – ekridetis la urbestro rigardante teren.

Denove Murelli spertis skandalon kaj hontigon. Saletti diris:

– Mi tion ne pagos! – Sed la ĉagrenita urbestro montris la obligacion de Alfredo. La nobelo ne redonis eĉ moneron, sed insultis kaj blasfemis pro lia uzura konduto kaj minacis al li per akuzo. Murelli kvazaŭ frenezis, des pli ĉar la juĝisto konversaciinte kun Stipe kaj la paroĥestro, interparolis ankaŭ pri la ŝiprompiĝo sub Luĉica, kaj pri la meritordeno de Murelli.

Post kiam li eksciis, ke Murelli forestis el Luĉica dum la ŝiprompiĝo, kion li do faru krom miri? La juĝisto diris: – 

Trompo, devojigo kontraŭ la alta instanco! Mi tretos la voston de tiu ĉi vulpo!

Murelli kvazaŭ freneziĝis kaj rabiiĝis. Anastazija ŝiris sian hararon. Ŝia kriado kaj minacado al la edzo, ke ŝi dronigos sin, ke ŝi ĉagrenita saltos en la maron, mildigis iomete lian ĉagrenon kaj doloron. Ŝi tiel dolĉigis liajn amarajn temperojn.

Ida ploris, ŝi riproĉis siajn gepatrojn; vangofrapoj, vangofrapoj kaj denove vangofrapoj. Dum la popolo en Luĉica tondre ridegis.

Lundon posttagmeze ariĝis amaso da popolo sur la ŝoseo antaŭ Luĉica. La sinjoroj, membroj de la komisiono manpremis kun la paroĥestro kaj Stipe kaj sidiĝis en siajn kaleŝojn.

La homoj ne spektis plejparte la kaleŝojn kaj la ĉevalojn, sed la foran monteton, sur kies deklivo kurbiĝis la imperiestra ŝoseo.

– Jen denove! – kriis infanoj. – Jen vidu la brilajn longajn bajonetojn sur la fusiloj! Jes, ili estas, kvinopo; du ĝendarmoj, kaj antaŭ ili la servistoj kaj Antonio. Ili atingos Volosko antaŭ la vespero; ili rapidis. Jen ili denove kaŝiĝos en la riveretravinon.

La kompatinda Antonio! Al mi mia patro diris, ke oni ne pendumos lin, ĉar li, mortigante la sinjoron defendis sin. Mi vidis la sangon sur la ŝoseo; ankoraŭ hieraŭ videblis la postsigno sur la loko, kie li kuŝis. Dumnokte mi timas, ke la sinjoro tirus min el la lito. Ĉi nokte mi dormis kun mia patro.

Jen, kia longa barbo de tiu sinjoro! Jes, li estas juĝisto! Jen, denove videblas la bajonetoj sur la fusiloj!…

La kaleŝoj moviĝis kaj forveturis laŭ la glata ŝoseo. La juĝisto fajrigis cigaron, li sidis duonkuŝe en angulo de la kaleŝo kaj komencis mediti pri la antaŭesploro. Post ioma medito, li konkludis, ke Antonio portis la leterojn, ke li mortigis Alfredon kaj verŝajne la asizo deklaros lin senkulpa. Li estis plue konvinkita, ke la luĉicanoj estaj bonaj homoj, ke Marko kaj Mato estas tute senkulpaj, ke Alfredon rabis la servistoj kaj Murelli estas granda fripono, trompanto kaj uzuristo. Rememorante pri la bonega vino de Stipe, li konkludis en si, ke en sia vivo ĝis nun li ne vidis pli belan knabinon ol Elvira kaj milde ridetante li ekdormis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.