La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I

En la paroĥa preĝejo de Luĉica la maljuna pastro don Jure Ratkoviĉ legis mallaŭtan diservon. Al li respondadis malforta, malsupren fleksita maljunuleto, la pedelo Fran. Estis antaŭkristnaska sezono. Forta vento, furioza tempesto muĝis kaj knaris ĉirkaŭ la preĝejo. La pastro kaj la pedelo rigardis al la vitroj de la altaj fenestroj apud la altaro, kiuj tremis kaj skuiĝis pro la vento. Jam tagiĝis. La palaj flamoj de la vakskandeloj sur la altaro senĉese tremetas. Frosta aero cirkulas en la malgranda preĝejo, kaj humida malvarmo leviĝadas de sur la pavimita, frotita planko. En la preĝejo troviĝas kelkaj kriptoj, kaj sur ĝiaj ŝtonaj kovriloj estas ĉizitaj mortintokranioj kaj sub ili longecaj fort-artikaj ostoj. Ĉi tiuj ostoj certe prezentas brakojn de mortinto. La piedoj de piaj Luĉicanoj forfrotis ankaŭ la ŝtonajn kovrilojn kaj la ĉizitajn kraniojn kaj la ostojn.

Al la meso venis kelkaj virinoj kiuj surgenuis sen ordo en la nigriĝintaj kaj vermotruaj benkoj. Iom for de la virinoj en unu angulo genuis maljunulo, envolvita en varman kaj longan vintran surtuton. La alta kolumo de la mantelo, en kiun la tuta homo sintiriĝis, estis levita. Nur la verto de la griza kapo videblis. Li mallevis ĝin sur la brakojn, kiujn li metis sur la benkon antaŭ si, ŝovinte unu manon en vastan manikon de la alia.

Jam pasis kelkaj minutoj depost kiam la sonorilo ektintis signante la komencon de la meso, la pastro jam kelkfoje turnis sin ĉe la altaro, kaj tiam virino haste eniris la preĝejon. La maljunulino ne fermis la pordon tuj post si, la malvarma frapo de la vento envadis la preĝejon kaj trafis la kalvan pikilforman kapon de la maljuna sonorigisto.

– Baptanino, ĉu vi hejme ne havas pordon? Ĉu decas veni en la preĝejon nun? Estas jam la epistola momento! – ekmurmuris la sonorigisto, turnante sin al la virino kiu forgesis fermi la pordon.

– Fran, mallaŭte, mallaŭte! La pastro flustrante admonis la sonorigiston.

Ankaŭ la maljunulo en la dika mantelo koleris pro la virino kaj murmurante skuis sian kapon.

Kiam la ventobruo ĉesis, aŭdeblis mallaŭta legado de la pastro, la flustrado de la preĝantaj maljunulinoj kaj la lanta trenado de la vasta sonorigista piedvesto el dika ŝtofo. Ili estas iaspecaj pantofloj.

La meso finiĝis, kaj la frosta aero forpelis la homojn el la preĝejo, kaj do ili pli rapide ol kutime disiĝis malaperante en la etaj kurbaj stratoj.

Kiam la pastro venis en la sakristion, li senvestis sin kaj spirblovinte en la manojn, diris:

– Malvarme, malvarme kara Fran!

– Kion fari kontraŭ tio, sinjoro! Nenio stranga, ja Kristnasko estos post kelkaj tagoj. Ĉio en sia propra tempo! – kuraĝigis sin la maljunuleto vagante tra la sakristio.

– Fran, mi dirus, ke vi iomete tremas!

– Mi… mi, sinjoro? Ĝis kiam la benita akvo en la aspergilo ne glaciiĝas, ĝis tiam Fran vintron ne konas! Alispecan vintron mi trasuferis en Odesa, – mansvingis Fran kaj eklulis sin sur siaj kruroj.

– He, ho! sesdek jaroj estas jam for! Tiam alia sango fluis en viaj vejnoj.

– Sinjoro, vi ne konas malbonon! – ekskuis la ŝultrojn la sonorigisto, rememorante pri siaj junaĝaj jaroj, kiujn li travivis surmare.

– Nu, nu, Fran, ankaŭ mi iom trasuferis! – asertis la pastro kaj tuj daŭrigis: – Hodiaŭ la maljuna Tomo povas doni al vi du glasetojn da brando…

– Bona homo! He, facile al li!

– Ĉu Tomo ĉeestis la meson? Mi eksciis, ke li iom malsanas.

– Kio damaĝas lin? Li tenacas kiel vera siliko! Ŝajnas ke li estas almenaŭ dek jarojn pli juna ol mi. Jes, jes vera siliko! Ja mi konjektas, ke nin ne forpelos mortigulo; oni devos mortigi nin per maleo. Se mi tiel bonfartus kiel Tomo, mi ĝisvivus la centan jaron! – findiris Fran spirblovante en siajn manojn.

La paroĥestro poste foriris hejmen, dum la pedelo ferminte la pordojn, fortrenis sin malantaŭ la preĝejon por vidi, kiel aspektas la maro.

Sur la orienta bordo de Istrio, sur alta klifo, sur tenaca roko, kiu el la maro vertikale leviĝas, ariĝis ĝis ĉirkaŭ kvindek domoj de la urbeto Luĉica. La urbeto situas super la maro kvarcent futojn alte. Ĝia bordo ravigas ĉies okulon per sia sovaĝa kaj trista beleco. Ĝi tuta estas kruta, nur kelkloke alirebla.

La rokan deklivon sekvas kalva klifo, mistera plantaro intime verdas ĝis la posta promontoro, kiu etendas sin en la maron kvazaŭ malglata langego. Malantaŭ la promontoro malfermiĝas malviva golfo, kaj sub la grandegaj krutaĵoj blankas fajna sablo sur la malprofunda strando. El la tenebra maro, malantaŭ la interrokaĵo leviĝas teruraj striitaj elstarantaj klifoj kaj malglataj ŝtontraboj, sur kiuj kaŭras korvoj kaj grizaj kolomboj. Ĝuste super la marnivelo gapas mallumaj aperturoj de humidaj kavernoj al la golfeto. Dumtajde la akvo transverŝas sin muĝe bruante. Fore de la maro verdas maloftaj arbaretoj; malaltaj piceoj videbletas el inter la gruzo kaj ŝtonaro. Inter la ŝtonbaraĵoj ŝovas sin el la ŝtonaro unuopaj olivarboj, ie-ie ankaŭ ope. La flavaj riveretoj, trafosintaj al si flueojn inter la rokoj de la kalvaj klifoj, krute malsupreniĝas en la maron, dividante unu rokon de la alia, kiuj aspektas kvazaŭ nigraj fortikaĵoj, se oni nokte observas ilin de sur la maro. Ĉiu rivereto dumsomere senakviĝas.

La bordo de Luĉica aspektas grandioze kaj tristece. Se oni admiras ĝin, sidante fore en barko, oni ne povas perokule sufiĉe ĝui pro la teruraj klifegoj. La grizaj kaj akraj krutaĵoj ne povas la koron ĝojigi, nek vigligi, nek mildigi. Se oni rigardas ilin dum ili kviete en la maro speguliĝas, la animo trankvilas, la koro batas pli lante, dolĉaj kaj sensonaj sentoj enfluas la bruston, kaj la okulrigardo malleviĝas laŭ la krutaĵoj al la ravaj profundoj, kie rebrilas la lazura ĉielvolbo. La maro prezentas sin kiel nemezurebla senfino, samkiel la ĉielo mem.

Observante la tenebrajn ŝtontrabojn kaj rokojn, kiel ili longi ĝas kaj malaperas en la senfinon sub la nigra barketo, la penso mergiĝas pli kaj pli profunden, ĝis kiam ĝi subite ĉesas animtreme… La fiŝo klupeo ekplaŭdis sur la kvieta supraĵo, oni ektremetas, la spirito kursvingiĝas en la malvarmajn profundojn, timo ekokupas la koron, ĉar oni opinias, ke ĉio ĉirkaŭa estas sorĉita ĝiseterne, ke nenie ekzistas vivo. La okulo ankoraŭ vagas en la bluaj profundoj; sed kiam oni rimarkas aron da mevoj, kaj kiam oni aŭdas super la kapo susuron de la flugiloj, ilian ĉirpon, oni ekobservas la ĉielon sekvante la flugon de la liberaj mevoj, oni enluliĝas en sentimentalajn pensojn…

Spirante tiun prispicitan kaj salecan odoron de la marakvo, oni pensas tute pri nenio…

Ĉe la norda flanko de la urbo Luĉica staras la malnova paro ĥa preĝejo inter la maristaj domoj kaj la duone ruiniĝinta murego, kiu estas for de la preĝejo je kvino da paŝoj. Ĉi tiu, per hedero ĉirkaŭkreskita murego, per kiu en la antikvaj tempoj estis ĉirkaŭbarita tuta Luĉica, nun leviĝas nur ĉe la norda flanko. En la fendiĝinta murego troviĝas pluraj breĉoj kaj truoj, kie la tempesto grincas kiel serpento en fendaĵo. Se oni ŝovas la kapon en iun de tiuj breĉoj, oni povas vidi preskaŭ la tutan golfon de Rijeka kaj la ŝtonozajn kaj per tempesto razitajn montojn, kiuj etendas sin de Uĉka ĝis Senj.

La sonorigisto Fran, lulante sin sur la feblaj kaj kurbaj kruroj, venis ĝis tiuj breĉoj; sed enŝovinte sian pikilforman kapon en iun el ili, li tuj retiris ĝin. La malvarma kaj furioza frapo de la vento fermigis liajn okulojn. Muĝante kaj fajfante la tempesto ĵetadas sablon kaj polvon de sur la rando de la murego. Ĝi roras tra la mallarĝaj breĉoj kaj ululas tra la truoj. Ĝi tremigas kaj skuigas la oldan hederon kaj kirlas la balaaĵon en la anguloj de malvasta strateto. La sonorigisto, tenante sian bluan nazon, klopodas ĵeti rigardon al la maro. Li volas vidi, ĉu malfeliĉe boato en la golfo troviĝas; sed la vento akre pikas la vizaĝon kaj senkompate frapas la palpebrojn. Jen li enŝovas la kapon en la truon, jen li haste eltiras ĝin. La razitaj kaj sulkigitaj vangoj nigriĝis violkolore pro la malvarmo; la mallarĝaj lipoj, turnitaj en la buŝon trans la sendenta makzelo kuntiriĝis eĉ pli, kaj la elstaranta mentono etendas sin en la venton kvazaŭ intencanta trahaki kaj malfortigi ĝin. La sonorigisto havas longan kolon, kaj kiam li entiras ĝin inter siajn ŝultrojn, la olda nigriĝinta haŭto faldiĝas kaj sulkiĝas kiel ĉe la kolo de testudo, kiam ĝi retiras la kapon sub sian kirason.

La suno jam iomete leviĝis super la insulon Krk. La oraj strioj disverŝiĝas super la kirlantan akvon kiu fumas kaj blankas kiel delikata neĝo, fluganta sagorapide super la ondoj.

Nur ie-ie vidiĝas ŝaŭmantaj ondegoj ruliĝantaj al la bordo de Istrio.

La sonorigisto rerigardas al la maro kunpremante siajn palpebrojn. Nun ŝajnis aperi io en la fumo de la furiozaj ondoj; sed tio ne estis blanka sed iom pli griza, kiel tolo, kiel malseka velo. Fran ankoraŭ pli streĉis siajn larmajn okulojn al la malgranda velo kaj io nigriĝis en la mara kremo. Tio estas boato, tio estas ĝia trunko, tio estas ĝiaj nigraj flankoj, kiuj montras sin leviĝantaj sur la ondoj, kiuj malaperas en salajn verdecajn abismojn. La sonorigisto kompatas la malfeliĉulojn en la barko. Ja kie ili povas savi sin, kie ili povas albordiĝi sub tiaj egaj klifoj?

La maljuna Fran nun fortrenis sin, haste lulante, al Tomo Bariloviĉ, al la riĉa negocisto, por sciigi, kion li vidis surmare, kaj por trinki glaseton da brando. La domo de la negocisto staras proksime de la preĝejo.

La maljuna Tomo, sidante apud la fajrejo sur malalta benketo, varmigas siajn manojn ĉe la granda flamo, kiu alten krakas inter du aŭ tri grandaj potoj. La plenpufaj, glataj kaj ruĝaj vangoj malverigas la fakton, ke la maljunulon premas sepdeko da jaroj. Lia edzino Tonka, maljunulino kun malgranda kaj rekta staturo, aranĝas potojn ĉirkaŭ la fajro kaj koleras pro la fumo en la kuirejo.

– Bonan matenon! – ekmurmuris la sonorigisto, balanciĝinte en la kuirejon. Lia buŝo moviĝis kvazaŭ maĉanta ion.

– Burasko, burasko, kara Fran! Verdire, mi ĉinokte sentis malvarmon je du litkovriloj pli ol hieraŭ. Oldulinjo, donu al li glaseton da brando; ĉu vi ne vidas, ke li komplete kuntiriĝis pro la malvarmo? – diris Tomo al sia edzino.

– Mi estas sufiĉe maljuna, sed tia tempesto ankoraŭ ne muĝis, nek tondris en la kamentubo kiel nun. Al diablo, ĉi fumo; ĝi elmordos miajn okulojn! Fran ĉu vi ŝatus sekan figon antaŭ la brando; ni havas ilin, dankon al Dio, ankoraŭ du plenajn kestojn, – fanfaronis Tonka.

– Vi havas ĉion, ĉion, kara baptanjo, sed kia utilo de figoj, ĉar mi ne havas dentojn, – plendis Fran, montrante perfingre sian sendentan makzelon.

– Maljunaj, jes maljunaj ni estas jam, kara Fran! – kapjesas Tonka.

– Kiom ajn ni estas maljunaj, tian tempeston ni ne travivis ankoraŭ. Ĝi tiel disflamis, ke la maro bolas, ĝi tondras kaj tremas, kvazaŭ ĝi detruos la kampanilon. Ĵus mi venis el depost la kirko; io malbona okazas, velo vidiĝas en la maro.

– Ĉu, pro Dio! Dum tia vetero! – miras Tomo.

– Ho diaj homoj, ĉu ili havas prudenton! Ja, ĉu estas saĝe eliri el haveno dum tia vetero! – lamentas Tonka, frotante siajn okulojn pro la fumo.

– Certe ili estis kaptitaj surmare. Malbono, ho malbono trafis ilin! – balbutas la sonorigisto.

– Ve al ĉiu, kiu hodiaŭ ne estas sub sia tegmento! – vespiras Tonka.

– Fran, vi certe trompiĝis, tio nur ŝajnis al vi, – rimarkis Tomo.

– Kunprenu la lornon, baptano, kaj ni ekiru, ke vi konvinki ĝu, – rediris Fran, rigardante la manojn de la baptanino, kiu portas botelon kun la brando.

– Mi ja diris, mi jam vespere diris, kiam komencis muĝi, ke la tempesto ne pasos sen akcidento. Dio scias, kion signifas ĉi tiu vento!

– Rakontis al mi la Italo, kiu riparas malnovajn ombrelojn en la kabano ĉe la kirko, ke rabistoj ie super Bakar, tie malantaŭ la montaro, mortigis kelkajn homojn. He, kiu vagas ĉirkaŭ la mondo, tiu scias ĉiaĵojn! – murmuras Fran.

– Jes pro tio venis la tempesto! Nu prenu nun, Fran tenu, varmigu vian koron. Kion alie? Ni maljunaj estas, maljunaj, – Tonka balancis sian kapon.

La sonorigisto prenis la glaseton de la brando en sian magran kaj kvazaŭ malnova vakso flavan manon, viŝis la buŝon per la mandorso de la alia, ekridetis al la glaseto, ekpalpebrumis kaj fortrinkis; kaj luliĝinte tutkorpe, skuante la kapon, eldiris trans la makzelo.

– Kvazaŭ fajro!

– Ĝi estas antaŭpasintjara, Fran! Pli bona ne ekzistas de Pula ĝis Rijeka! – laŭdas sin Tomo malsuprenirinte de sur la kameno.

En tiu momento haste venis al la sojlo de la kuirejo junulo stature malalta kaj tenaca.

– Kio okazis, Antonio? – demandas Tomo la junulon.

– Barko surmare, – respondis Antonio basvoĉe, daŭre starante sur la sojlo kaj kructenante fortajn brakojn antaŭ la larĝa dekoltita brusto.

– Ĉu vi, Antonio, ŝatus iom da brando? – proponis al li Tomo.

– Ne. Barko estas surmare, – li svingis per sia iom granda kapo, de kiu montriĝis nigra kaj vila hararo el sub la marista malpura ĉapo.

Ŝajnas, kvazaŭ la granda kapo premas la mallongan, tenacan kolon. La vestaĵo de Antonio estas ĉifonita, ie eĉ fliko flikon kovras. Estas furioza malvarmo, sed li kvazaŭ ne sentas ĝin, ĉar la pantalono sur unu gambo estas kuspita ĝisgenue.

Pro la malvarmo kaj la vento lia suro ruĝiĝis surkrure. La karno ĉi tie estas firma, kvazaŭ silika.

Tonka, ekrigardante al lia nigreca vizaĝo kaj lia mallonga vila barbo, diris:

– Antonio, varmigu vin iom ĉe la fajro.

– Granda estas la tempesto, la barko frakasiĝos, – rediris la junulo.

– Kiu povus tion scii? – la sonorigisto skuis siajn ŝultrojn.

– Jes, ĝi frakasiĝos! ree diris Antonio, kaj liaj okuloj ekbrilis.

La okuloj estas grandaj, nigraj kaj brilaj.

Tomo kaj Antonio nun ekiris al la malnova murego, kie ili renkontis kelkajn maristojn, traktantaj pri la sorto de la barko.

Tomo preninte unue inter la genuojn la baskojn de la larĝa kaj longa palto, por ke la vento ne faldu ilin, metis en unu breĉon de la murego flavan lornon, rimarkis la barkon kaj spektante ĝin diris al la aliaj:

– Ili pereis, pereis! Ŝajnas, ke ĝi estas Istria barko, jes, de nia bordo. Ĝi estas malgranda kutro. Ĝi havas nur parton de velo, nu jen, jen, la barko turniĝas al ĉiuj direktoj; certe la stirilo rompiĝis. Jes, ili pereis. La vento kaj la ondoj laŭplaĉe portas la barkon; sed aŭdu, homoj, al mi ŝajnas, ke ili tro malrapide moviĝas. Mi vetus, ke ili trenas, ke ili elklusas la ankron post si de sur la poŭpo.

– Eble neniu troviĝas en la barko. La forteco de la maro, la ondoj eble forportis ilin de sur la ferdeko, – rimarkis fosisto.

– Ankaŭ tio estas ebla, sed necerte estas tiel, – kapbalancis maristo.

– Homoj, ne babilu, pri sensencaĵoj! Ĉu vi opinias, ke mi vane fordonis tri orajn frankojn por mia lorno? Ja mi vidas ilin, kvazaŭ sur mia manplato. Jes, jes, kvaropo ariĝis sur la poŭpo.

– Ho povraj, ho zorgoplenaj homoj! – lamentis maljunulino – Vi povis, baptanino, resti hejme, ĉe ŝpinilo, – ekgrumblis Tomo.

– Ankaŭ mi vidas, ke ili tro malrapide moviĝas malgraŭ tia potenco de la vento. Certe ili havas ankron post la poŭpo. Ili ĵetis ĝin esperante, ke la vento ĉesos, kaj por veni ĝisborde antaŭ la tagiĝo, – asertis Antun Ŝabariĉ, maljuna ŝipano.

– Mi diras, ke sur la barko ne troviĝas taŭga maristo. Kiu ne taŭgas por la maro, li paŝtu siajn kaprojn hejme. Se ili havus iom da prudento, ili levus la ankron, aŭ eĉ pli, ili detranĉus la ŝnuron kaj direktiĝus per tia malgranda velo, sub la bordon de Cres. Tie estas malpli intensa maro kaj malplia vento, – koleris Tomo.

– He, facile al ni ĉi tie! – kapbalancis Antun Ŝabariĉ.

– Se ili povus veni sub ĉi tiun kabon, por ŝirmi sin en la golfeto, ĉar se ili ruliĝus al la sama direkto, ili venus ien sub la urbon, kaj tie eĉ muso ne savus sin, se iu troviĝas en la barko, – konkludis la maljuna Tomo.

La homamaso ariĝadis malantaŭ la kirko. La boato, malgranda kutro kun unu masto, alproksimiĝante la bordon, ĝuste pasis la longecan rifan promontoron Ŝipak kaj la malgrandan golfon sub ĉi tiu promontoro. En la golfeto la maro estis pli kvieta. La homoj divenadis, kien la boato venus, se tiel pelata per la vento kaj per la grandegaj ondoj.

– Se ili ne foriĝos for de la bordo, ili frakasiĝos ĉe Sadriŝĉe, se miaj okuloj ne perfidas min, – diris Antun Ŝabariĉ.

– Tie ili ne saviĝos; nu ni faru ion. Ni iru sur la klifojn, ni kunprenu kelkajn ŝnuregojn, kaj ek, ni savu ilin se eble, –  ekkriis la negocisto Stipe, filo de la maljuna Tomo.

– Mi iras serĉi ŝnuregojn, – diris Antonio kaj forkuris kriante:

– Helpon, homoj helpon! Boato, la boato rompiĝos!

– Anoncu al la pastro, ke li venu al la kabo. Li benos la mizerulojn, li rekomendos iliajn spiritojn al la Dio, se Dio ne kompatos savi iliajn vivojn, – parolis Tomo kun ĉagrena voĉo, viŝante la larmojn de la okuloj.

La tuta urbeto maltrankviliĝis, la dompordoj malfermiĝadis, la homoj intervokadis sin, kuniĝadis kaj kuris portante longajn ŝnurojn sur altajn klifojn, kiuj altiĝas super la ravineto Sadriŝĉe. Ĉi tiu krutejo, ĉi tiu kaldrono, vastiĝas iom sude de la loko Luĉica, granda kvazaŭ ronda halo, kaj malfermita ĝuste al la tempesto, al la nordorienta vento, tiel ke ĝi ricevas rekte la ondojn, kiuj venas en ĝin kun tiu vento. Ĉe tri flankoj de la ravino la rokoj leviĝas vertikale el la maro. Ĉe ĝiaj randoj la klifoj estas pli altaj ol la hororaspekta, super la maron elstaranta roko en la mezo.

Jam estis la oka horo. La tago estis serena, la ĉielo travidebla.

Nur super la nordorienta montaro de Kvarner kirliĝas grizaj nuboj. La malsupraj finoj de tiuj nuboj pendas kvazaŭ disŝiritaj purpuraj ĉifonegoj, origitaj per la ruĝo de la sunradioj.

La maristoj luĉicanoj disŝutiĝis laŭ la rokoj super la ravino de Sadriŝĉe.

Sur la rifo elstaranta de la kalva kabo malantaŭ Luĉica ariĝis kelkaj virinoj, maljunuloj kaj pli aĝaj infanoj. La vento, muĝante inter la klifoj, kuspadis la robojn ĉirkaŭ la korpojn kaj skuis la malaltajn kaj maldensajn juniperojn. La infanoj klakante per dentoj, tremante pro la malvarmo, mute rigardis la boaton. La pastro vestita kiel por sepulto, tenis en la mano malgrandan krucifikson, kaj liaj palaj lipoj lante moviĝis, flustris ardan preĝon.

La ĉagreno, kiu reflektiĝis sur la vizaĝoj de tiuj homoj, estis pli intensa ol la horora neniigo, etendiĝanta sur la maro.

Kun larmoplenaj okuloj la homoj rigardis al la marsupraĵo, kiu antaŭ ili bolis, kaj la preĝo estiĝis pli arda, vidante ĉie ŝaŭmon, fumon, furiozon, morton. Ĉe la suda horizonto interkisis sin la maro kun la ĉielo. La malkvietaj ondoj baŭmas ĉi tie, ili altiĝas al la kvieta kaj malvarma ĉielo.

La barko ŝoviĝas al la bordo, ĉiuj okuloj estas direktitaj al ĝi. La kolosaj ondoj ĵetas ĝin sur siajn pintojn, lavas ĝian ferdekon, transverŝas sin tra ĝin, faligas ĝin en la konfuzajn kaj verdecajn akvovalojn. Ĉirkaŭ la barko la maro bolas, la akvo kirliĝas, ĉie volviĝas fumo, ĉie disigita ŝaŭmo, muĝado, krakado, furioza horora neniigado.

La homoj ne ŝiras for siajn okulojn de la malfeliĉa barko, kiun la ondoj alpelis sub la klifojn. Ĉiuj klinas sin de super la rokoj, kaj la barko troviĝas sube, kvazaŭ en abismo. Kvar homoj troviĝas en ĝi; la povruloj tenas sin je la rompita floso, por ke la ondoj ne forportu ilin de sur la ferdeko, por ke la ondoj ne transverŝu ilin en la profundon. Kiam la barko restas sur la ondo, la suno eklekas ĝian lavitan ferdekon kaj ekbrilas ĉe ĝia nigra trunko.

Fine jen la mizeruloj en la golfeto. La pastro krucsignas la barkon per la krucifikso, li benas ĝin per la sankta akvo, aspergante la abismon. La larmoj tremetas sur lia pala vizaĝo.

La homoj mallaŭte singultas. La kompatindaj ŝipanoj sur la barko ankoraŭ estas vivaj, sed antaŭ ili elstaras al la ĉielo nigri ĝintaj klifoj, kiuj rebatas la tondradon de la ondoj per infera rikanado kaj horora rorado.

Meze de la golfeto el la maro montras sin rifo, grandeta kiel fiŝista barko. Inter la rifo kaj la nigriĝinta kaj ĉirkaŭmordita klifbazo la maro estas malprofunda, ĝis homa talio. La rifo estas for de la bordo je dekkvino de paŝoj. En la krutejo la maro impetas muĝante, sturmas la klifon hurlante, ĝi frakasi ĝas per krakego, retiriĝas la surfo, ĝi impetas, klakas, kapriolas, tondras, bolas, ŝaŭmas, sonoras, veas kaj knaras.

Granda ondo enŝovis la barkon inter la rifon kaj la bordon, sur tiun malprofundaĵon. La barko per la masto frapis la elstarantan klifon, la masto rompiĝis kaj falis en la maron kune kun la velo. Kiam la ondo retiriĝis de sur la malprofundaĵo, ĝi kuntiris la barkon, kiu per la flanko frapis la rifon. Ĉimomente la maristoj elsaltis sur la rifon. La barko rompiĝis kaj dum momento malaperis frakasita en la ondoj. La homoj super la klifoj respiris, vidinte tiujn povrulojn sur la rifo, je kiu ili gluiĝis kiel hirudoj. Sur la klifoj oni intervokas sin, ordonas, oni mallevas la ŝnuregojn en la ravinon. Nun oni povas vidi la malfeliĉajn ŝipanojn kaj la rifon, sed nun ĉio malaperas en la ŝaŭmo, kiam ondo superverŝas ilin. La vento svingas la ŝnuregojn, unu venis al la rifo. Unu ŝipano kaptis ĝin kaj enŝovis sin en la pretan kaptilon, kiu premis lin sub la akseloj.

Tiuj sur la klifego, kie estas la pastro, signalis svingante per manoj al la aliaj, kiuj estas super la krutejo, ke ili tiru la ŝnuregon.

La luĉicanoj komencis levi la malfeliĉulon, kaj la homoj ekkriis: – Unu estas savita! Unu estas savita!

La luĉicanoj haŭlas la ŝnuron, sed ili ne vidas la homon, kiu ligis sin per ĝi, ĉar li pendas super la maro sub la elstaranta roko, nur ili sentas ion pezan je la ŝnuro. La maristoj tiras kaj tiras, Antonio estas plej proksima al la rando de la klifego, la muskoloj sveliĝis, la okuloj brilas, per siaj fortaj kruroj li apogis sin al la rokoj, la tendenoj en li krakas. La ŝnuro movis kelkajn ŝtonojn, tiuj ruliĝis, kaj unu frapis la kapon de la ŝipano, kiu pendis sub la klifo. Kiam ili eltiris lin, la verto estis trafendita, la vizaĝo sangmakulita. Oni unue opiniis, ke li estas jam mortinta; sed kiam oni rimarkis, ke li spiras, kvaropo lin levis kaj forportis lin en la urbeton, en la domon, kiu estis plej proksima, kaj ĝi estis la domo de la maristo Antun Ŝabariĉ.

Kiel estis savita la unua, tiel estis savitaj ankoraŭ du, sed tiuj ne vundiĝis. Sur la rifo restas ankoraŭ unu. Laŭ la diroj de la savitoj, li estis knabo de dekkvin jaroj. Oni ankaŭ eksciis, ke la barko estis el Jelenŝĉica, kiu situas for de Luĉica je du horoj sude.

La knabo tenis sin longtempe sur la rifo, kaj la vento kvazaŭ ne volis alĵeti la ŝnuregon. Ĉiuj jam perdis la esperon savi lin. Kiam la luĉicanoj demandis, el kiu familio devenas ĉi tiu knabo, la savitoj respondis, ke li en Jelenŝĉica ne havas patron nek patrinon, nek iun ajn el parencaro, ke li estas trovito, alportita el Triesto. Aŭdinte tiujn vortojn, Antonio komencis krii, kiel rabia.

– Mallevigu min sub la klifon, mi firme ligos min. Inter la rifo kaj la bordo la maro estas malprofunda; kiam la ondo retiriĝos, mi saltos sur la rifon, mi kunligos la knabon apud min, kaj kiam mi signalos esti preta, vi levu min.

– Ne, ne frenezu, Antonio! – alkriis multaj. – Ne, vi mortigus vin!

Antonio faris lazon ĉe la fino de la ŝnurego, kaj enŝoviĝinte en ĝin, li malespere ekululis:

– Tenu la ŝnuron, aŭ mi mem ĵetos min sub la klifon.

La maristoj ekprenis la ŝnuron kaj komencis malrapide mallevi lin. Iom poste la ŝnuro ekestis malpeza. Antonio estis jam en la maro. La homoj sur la klifoj miris, preĝis kaj krucsignis. Retiriĝanta ondo retiris Antonion sur la rifon.

Okulmove, li kaptis la knabon je la zono. Liaj okuloj ekbrilis pro nemezurebla ĝojo. Li ekrigardis al la pala kaj timigita viza ĝo de la povrulo, li ĉirkaŭprenis lin firme kaj ekkriis: – 

Tiru!

La maristoj laŭ la signalo de sur la alia klifo komencis levi la duopon. La amaso dankas al Dio, pro la kompato, ke per tia mistera maniero estos savitaj la homaj vivoj, kiuj jam estis en la faŭko de la timinda morto.

– Tiru, tiru! – ĝoje kriis la amaso.

Antonio kaj la knabo balancas je apenaŭ tri klaftoj super la maro, la sango premiĝis en koroj de la homoj sur la klifego.

Ĉiuj ŝtoniĝis. La ŝnuro, jam ĉirkaŭronĝita de la akraj ŝtonoj, derompiĝis kvazaŭ maldika fadeno. La malfeliĉuloj falegis en la maron. Giganta ondo, rompante kaj tondrante envagis en la malprofundan golfeton, kovris ilin kaj superverŝis. La ondego muĝante kaj surfante retiris sin, kaj tiuj de sur la klifo rimarkis homon, kiu etendiĝis ventrokuŝe inter akraj ŝtonoj de la rifo. Tiu estis Antonio. Li ekstaris, rektiĝis dummomente, ĉirkaŭrigardis la golfeton kaj rimarkis sur la kresto de la ondo, kiu ruliĝis al la rifo, du kunmetitajn manojn inter la dispecigita ŝaŭmo. Antonio rapide kuŝiĝis sur la rifon, firmi ĝis sur ĝin, kaj kiam la ondokresto transverŝis lin, li reekstaris.

Li malespera ĉirkaŭrigardis la maron, sed ĉie ŝaŭmo, ĉie klakado, ĉie timinda neniaĵo…

La popolo sur la klifoj genuiĝis. La vento siblas kaj fajfas, frakasiĝante kontraŭ la rokoj kaj skuigante la mallumajn juniperojn.

Sub la serena kaj lazura ĉielo etendiĝas senfina maro.

Laŭ la blanka supraĵo verŝiĝis la suna oro. La pastro preĝas al Dio por la paca spirito de la mortinto. La larmoj malsekigas lian palan kaj ĉagrenomienan vizaĝon. La vento disportas la gutetojn de la sanktigita akvo. La popolo singultante respondadas al la preĝo de la pastro.

Nelonge poste Antonio estis savita, kiam li kaptis la ŝnuron.

La amaso ekiris nun en la urbeton, interparolante pri la barkorompiĝo kaj pri ĉio, kio okazis. Bonaj homoj akceptis en siajn domojn la du savitojn, kaj la grave vundita mastro de la boato troviĝis jam duonhore en la domo de Antun Ŝabariĉ. La vundita Mato Bartoliĉ estis negocisto el Jelenŝĉica. Ĉiun semajnon li, unu aŭ du foje, kutimis veturigi vinon, oleon kaj aliajn artiklojn en Rijekon per sia barko, kiu jen sub la klifo rompiĝis.

Unu horon post la barkorompiĝo, la maljuna Fran sonorigis funebre en la malluma kaj malvarma turo. La malĝoja sono, anoncante la teruran morton de la droninto, perdiĝis kaj malviviĝis en la bruo de la vento.

La maljuna Tonka, trenante sin ĉirkaŭ la fajrujo kaj plorante pro la okazinta akcidento kaj kolerante pro la fumo, parolis lamentante.

– Ho ci maro, malbona maro! Jam sufiĉe ci forglutis, sufiĉe da ostoj blankas en cia fundo! Ja kial kara Dio tiel destinis?

Ho povra knabo! Tiel morti, sen pastro, sen sankta oleo kaj sen krucifikso enmane!

– Ne utilas lamenti! Tiel ĉiam estis; iuj mortas en ondoj, kaj aliaj en lito, – respondis Tomo, ŝia edzo, metinte zorge en sian pipon dikan ardaĵon, kiu saltetis sur lia polmo.

– Jes, jes, ĉiu havas sian destinon! – kapbalancis Tonka. – 

Ja ankaŭ nian, – je tiu ĉi ”nian” oni subkomprenas pri ilia filo Stipe, – ankaŭ nian povus trafi akcidento. Ho, nigra tago, neniam cin ĝisvivu la luĉicanoj!

– Estus pli bone, ke vi silentu! Kiel povas io tia trafi vian oldan kapon? – riproĉis Tomo sian edzinon, embarasiĝinte pro timo, ke tiu nigra tago tamen povus veni.

– Mi scias kion mi parolas, mi scias! Jam plurfoje mi diris al Stipe, ke li estu singarda kaj ke li ne eliru el la haveno dum tempesto. Kaj kial tiom peni senĉese? Ĉu ni ne havas sufiĉe da ĉio en la domo kaj ĉirkaŭ ĝi? Ja ankaŭ vi sufiĉe trasuferis en via vivo! Ĉu iutage ni ne lasos ĉion? Ĉu ne sufiĉos nur kelkaj terbuloj kaj kvar bretoj?

Ni devas labori, dum ni vivas kaj dum ni povas labori! –  diris Tomo. – Ĉu vi scias ion pri la mondo! Jen, kia saĝo virina!

Vi parolas kaj babilas pri ĉiaĵoj; nu vi alimaniere kaj pli malserene aspektus, se morgaŭan matenon vi ne havus pelveton da varma kafo! Ho, ho! Estas pli facile plori ol droni! –  mansvingis Tomo, sidiĝante ĉe la fajrujo en varma palto.

Ankaŭ mi sufiĉe, dum mia vivo, vartis infanojn kaj zorgis pri la domo kaj ĉirkaŭ ĝi, ja tiu ĉi fumo formordis jam miajn okulojn kaj la vidkapablon!

– Jes, oldunjo, vi estis! Sed rilate al Stipe, lasu lin libera. Li scias bone pri la stirilo kaj pri la velo! – asertis Tomo rigardante en grandan poton, en kiu estis kuirata kontentiga peco da bovaĵo, kiu jam flavigis la bolantan akvon.

La negocisto Stipe, mezurante sakojn de sukero, kafo kaj faruno sur granda pesilo en la vestiblo antaŭ la kuirejo, aŭskultis la interparolon de siaj gepatroj. Stipe estas je ĉirkaŭ kvardek jarojn aĝa. Li preskaŭ ne estis videbla el inter tiuj sakegoj, pro sia malaltstaturo kaj dikeco. Li ridetis kaj evidenti ĝis ke li estas viro kun klara kaj sana menso. La maljuna patro transdonis ĉiujn negocojn al sia filo. Tio estas riĉa familio. Stipe estas vidvo. Levante la sakojn sur la pesilon, li ekŝercis kun la patrino por iom ĝojigi ŝin.

– Kara panjo, nun denove vi havas kaŭzon plori almenaŭ unu monaton longe. Mi scias, vi rememoros ĉiujn maristojn ĝis nun dronintajn. Mi komprenas, vi ploras, ĉar ankaŭ al vi ne mankas ankoraŭ cent jaroj ĝis la momento, kiam la spiro nin perfidos. He, morti oni devas, kara panjo! Sen ŝerco, oni devas foriri en la ombron sub la tilion!

Sur la tombejo en Luĉica estis granda disbranĉiĝinta tilio.

Morti aŭ iri sub la tilion, en Luĉica estas la sama nocio.

– Ho, kara Stipe, vi ŝercas facile, ĉar vi ne scias, ke mi ne povas miajn okulojn fermi, dum nia domo tremas pro tempesto, dum vi forestas el sub nia tegmento! Akcidento okazas, dum oni plej malmulte pensas pri ĝi, kaj pri malfeliĉo oni ne devas preĝi, kutimis diri via forpasinta avo.

– Kion oni fari povas, panjo! La maro kiel la maro! La knabo dronis, li ne ekzistas plu, al li estas bone nun, li finis sian taskon, sed se li vivus plu, li eble suferus pro malvarmo, malsato kaj pro ĉiaj malbonoj.

– Jes, jes, li finis sian vojon; nun li estas en paradizo, –  kapbalancis la maljunulino.

– Des pli bone al li! Mi opinias, ke estas pli bele en la paradizo, inter la sanktuloj kaj anĝeloj, ol sur la malgranda kutro, kie li estis ŝipanaĉo, malsata kaj ĉifonvestita, – ŝercis Stipe.

– Parolu vi, filo, kio ajn plaĉas al vi, sed mi ne volas iri for de ĉi tie, ĉar mi scias, kiel ĉi tie estas; sed kiel estas tie, kie la knabo estas nun, pri tio malmultaj povas ion diri! – svingis Tomo per la kapo.

– Kiel oni diras, tiu knabo havis neniun parencon en Jelenŝĉica.

Ke li estas trovito. Panjo kara, vi scias, ke Antonio estas pli bona ol multaj aliaj; sed jen, oni ne ŝatas rilati kun li. Tiuj orfoj spertis multajn amarecojn! Povra Antonio! Mi satigos kaj trinkigos lin dek tagojn, tuj poste li venos al ni. Kiu pli sindone oferus sin al proksimulo, ol li faris hodiaŭ? – demandis Stipe atentante por precize mezuri la kafsakegon.

Stipe bezonis Antonion jam samtage, kiam rompiĝis la boato de Mato Bartoliĉ. Oni serĉis Antonion dum la tuta posttagmezo, sed vane.

Antonio Marola estas trovito. Ĉirkaŭ tridek jarojn li aĝas.

Malriĉa virino, Kata, alportis lin el Triesto, kiam li aĝis apenaŭ unu jaron. En lia kvina jaro mortis Kata, kaj li restis tutsola en tiu ĉi mondo. Bonaj homoj nutris kaj vestis lin, por ke li ne pereu pro mizero. La vilaĝa infanaro ludis kun Antonio, sed se ili ekdisputis, ili primokis lin, ĉar li estis trovita, kaj ili nomis lin bastardo. Ju pli aĝa li estiĝis, des pli li sintiriĝis for de la aliaj infanoj. Lia plej kara amuzo estis fiŝkaptado.

Kiam li superruzis iun fiŝon per delikata hokkaptilo kaj eltiris ĝin el la maro per fajna fibro, liaj nigraj okuloj briletis de ĝojo. Li lerte manipulis per la hokkaptilo, li atente rigardis la nigrajn fadenojn, ĉu orfiŝo, tinuso, salvelino aŭ pagelo ekavidos, por tiel aliĝi la jam kaptitan fiŝeton surborde, kies blanka ventro ŝveliĝis kaj ruĝaj brankoj disiĝis spirante venenan aeron sur la dura klifo. La sunradioj rebrilis ĉe la malsekaj skvamoj de la kalcitranta fiŝo je la hoketo, ĉu pro doloro aŭ timo, kiam Antonio supren tiris ilin. Ili tiam saltetis sur la malmola ŝtono, kaj kiam ili trankviliĝis, ili elspiradis, rememorante pri la ĉarma libero, kiun ili ĝuis en la frida marprofundaĵo.

Antonio tiam kolektis sekajn branĉojn, subtilan onobrikon kaj sekan salvion en arbareto apud la maro, li preparis malkompaktan brulaĵkolekton kaj ekfajriginte ĝin li blovis intense, ke la vangoj ŝvelpufiĝis, la okuloj larmis pro fumo.

Nun la fumo kvietiĝis, la ligno ardiĝis, sur la karbo, kiu palis kontraŭ la arda suno, la fiŝetoj ruĝiĝadis, siblis kaj grilis, kuntiri ĝante kaj fumante. Sur la rifoplena, griza kaj soleca bordo, sub la lumblua ĉielo, en la varma aero, sidante sur rodita kaj eroziita klifo, super la maro mem, speguliĝante en la travidebla kaj blanka akvo, li rapide ŝiris la viandon de sur la fiŝostaro, kun la vizaĝo nigriĝinta kaj la korpo duonnuda, Antonio tenis la fiŝon per unu mano ĉe la kapo, per la alia, ĉe la vosto.

Antonio estis fort- kaj firmstatura. Jam kiel dekjara knabo, li laboris eĉ plej malfacilajn laborojn silente kaj suferante ĉian penon, nur por panpeco aŭ por pelvo da lento. Iĝinte dekdu jara, lin prenis en sian hejmon la maristo Antun Ŝabariĉ.

Krom aliaj laboroj, Antonio zorgis pri la infanoj de Ŝabariĉ: pri la eta Marko kaj pri lia pli juna fratino Marija. Foje li laboris ankaŭ alie, sed plej ofte ĉe la negocisto Stipe.

(Post la akcidento Antonio kvazaŭ malaperis en la teron. Nenie en Luĉica oni povis vidi lin. Dum pluraj horoj li sidis sur la klifo apudborde, li gapis en la maron kaj eĥas la vorto ”trovito”. Li decidis nepre trovi la malfeliĉan knabon. Li kaŭris surborde kaj rigardis la maron, kaj la duan tagon de serĉado aspektis enmare ĉe la plena lunlumo kvazaŭ granda makulo en la akvo.)

Li spasme skuiĝis per la tuta korpo, kaj haltinte dummomente, li rapide ekkuris al la maro. Li rigardis. Homo kuŝis en la akvo. Duono de la korpo estis sur la malprofunda duno. La kapo estis en la maro, kun la vizaĝo turnita al la fundo. Antonio alpaŝis en la maron, li prenis la korpon ĉe la ŝultro, levis kaj trenis ĝin eksteren. Li kuŝigis ĝin duonside. Genuinte li kliniĝis al la kadavro kaj ekrigardis al ĝi. Malsekaj kaj ĉifonitaj vestoj ĉirkaŭtordis la junan korpon. La luno rebrilis ĉe la pala kaj blua vizaĝo. El la nigra senorda hararo gutis akvo.

La genuoj estis nudaj kaj rompitaj; la frunto rompita, duloke.

En la verdetaj truoj blankis la kraniostoj. Ankaŭ la makzelo rompiĝis. Sango ne ekzistis.

Antonio prenis la droninton je la mano. Ĝi estis malseka kaj malvarma. Li lasis ĝin. Tiam li metis sian manon sur la rompitan frunton, li rigardis al la blua lavita vizaĝo, li moviĝis, kaj tiam raŭke kaj dolore elbuŝigis: – Bastardo! – li forŝovis la kadavron…

Poste sidiĝinte apud la kapo de la mortinto, li sinkis en pensadon. Longtempe poste li eksentis malvarman nokton; li rememoris pri la varma ĉambro en la domo de Antun Ŝabariĉ, li rememoris pri lia filino Marija, kiu ĉiam estis tiel bona al li, kaj li ekploris…

Frumatene Antonio prenis la kadavron surbraken kaj ekgrimpis laŭ ŝtonozaj krutaj padoj. Portante la kadavron, li haste marŝis de ŝtono al ŝtono laŭ deklivoj, tra arbaretoj kaj trans riveretoj. Jen li kaŝiĝis de la lunlumo, jen li kaj la mortinto, nur momente estis superverŝitaj de la lunlumo. Finfine li alvagis antaŭ la tombejon de Luĉica. Tie staris ruiniĝinta mortintdometo. Antonio eniris kaj metis la mortinton sur la portilon. Nun li denove ekrigardis al la kadavro. Grandaj larmoj komencis rapide guti laŭ la vangoj. Li falis surgenuen kaj preĝinte laŭte mallongan preĝon li ekstaris kaj denove ekrigardis dolorsente kaj karese al tiu blua vizaĝo. Kisinte la frakasitan kaj malvarman buŝon de la mortinto li eliris el la dometo viŝante la larmojn de sur la nigreca vizaĝo per la mandorso de sia vejnoŝvela mano.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.