La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SURPRIZITAJ NUPTOFESTANTOJ

Aŭtoro: Eugen Kumičić

©2026 Geo

La Enhavo

II

Unu horon post la ŝiprompiĝo la paroĥestro venis en la domon de la maristo Ŝabariĉ konfesigi kaj komunii la vunditan Bartoliĉ. La paroĥestron akompanis multaj luĉicanoj.

La ĉambreto, en kiu kuŝis la povra mastro de la rompita barko, pleniĝis de la popolo. Maton oni metis sur altan liton, kiu okupis preskaŭ la duonon de la ĉambreto. Li kuŝis iom levita kaj li spiris malfacile. Jela Ŝabariĉ kaj ŝia filino Marija zorge ellavis, purigis kaj bandaĝis la teruran vundon sur la kapo de la malsanulo.

La pastro preĝis longe, rigardante al la tristeca lito, kaj kiam li finis preĝi, li ordonis al la virinoj, ke ili tuj anoncigu al li, se Bartoliĉ rekonsciiĝos kaj povos paroli. Ĉiuj ĉeestantoj opiniis, ke Mato ne resaniĝos pro la grava vundo kiun faris la granda ŝtono, kiam oni levadis lin el la krutejo Sadriŝĉe.

– Ĉu vi sciigis Jelenŝĉicon pri la malfeliĉo? Se estas destinite al li translokiĝi en la eternon, estus bone, ke iu lia venu ĉi tien. Eble ili povus trovi lin ankoraŭ vivan, – diris la paro ĥestro forirante.

– Jes sinjoro, ni sciigis. Jen, ĵus antaŭ nelonge ni sendis la malgrandan Johanĉjon kun letero. La knabo estas lerta piediranto; post du horoj tuta Jelenŝĉica ekploros, – rediris la maljuna Jela al la peroĥestro.

– Bone, Jela, bone! No, kiu skribis la leteron? Bona Dio, mildigu afliktdoloron al la maljunaj gepatroj de tiu ĉi malfeliĉa junulo, – suspiris la paroĥestro.

– Terura malfeliĉo trafis ilin! Stipe, nia bona Stipe, konas la patron de Mato. Li skribis la leteron; kion alian ni povis, li devis sciigi la veron! – ŝi klakis per la manoj.

– Ĉu iun vorton li elparolis de kiam li estas en la lito?

– Ne, bona sinjoro.

– Li estas grave vundita, sed se la cerbo ne estas difektita, li tamen povus resaniĝi. Ni Dion konfidu! – diris la pastro, ekrigardante al la ĉielo kun konfidenca mieno.

– Ĉio estas en diaj manoj! Kiam ni lavis kaj purigis la vundon, li dolore ekĝemis kelkfoje. Ni vokis lian nomon, metadis vinagron sub lian nazon, frotis liajn tempiojn; sed li eĉ okulon ne malfermis, – diris Jela.

– Diru al ni, sinjoro, ĉu vere li ne mortos? – demandis Marija la paroĥestron mallaŭte.

– Ja, kiu tion povus scii, kara infano! Prizorgu lin, Dio rekompencos al vi! Jela, mi sendos al vi iom da bovaĵo; iom da supo ne damaĝos lin. Kiel dirite, mi petas, sendu iun por sciigi min, se li rekonsciiĝos, – diris la paroĥestro, kaj salutis la ĉirkaŭstarantojn, forirante el la domo.


La maristoj longe konversaciis, kaj fine ili ĉiuj eliris el la domo, postlasante en ĝi nur Jelan kaj Marijan. La maljuna Jela ekiris en la ĉambron al Marija por vidi, kiel fartas la malsanulo.

Reveninte en la kuirejon, ŝi batis per vergo grandan nigran katon, kiu sterniĝis sur la varmaj brikoj ĉe la fajrujo.

Jela surmetis kelkajn dikajn ŝtipojn sur la fajron kaj klopodis prepari ian tagmanĝon. La eniro en la ĉambron, kie kuŝas la malsanulo, situas ĉe la kuirejo. La pordo estas duonfermita.

La patrino kaj la filino mallaŭte konversaciis kaj atentis, ĉu Mato ekmovos sin aŭ ekparolos ion. La malfacila spirado de la vundito interrompadis la silenton, kiu estiĝis, kiam la virinoj ĉesis paroli. Ĉi tiu modesta maristdometo situis fronte al la maro. Kun frunto blanka. En la fenestroj verdis maĵurano kaj bazilio. La floroj estas de Marija. Ŝi vartis kaj priverŝadis ilin kaj per ili ŝi ornamis sian bruston ĉiudimanĉe kiam ŝi iris al la ĉefmeso. Bildoj de diaj sanktuloj pendas sur blankaj kaj kelkloke sur flaviĝintaj vandoj en la ĉambreto. Super la lito ruĝas en flava kadro sankta Nikolao, la patrono de la maristoj.

Ĉe la kapkuseno pendas vitra ujeto kun sanktigita akvo.

Al granda najlo apud la akvo estas alligita fasko da velkiĝintaj olivbranĉetoj, kiujn oni brulos dum tondrado aŭ hajlo. La sankta kaj odora fumo havas potencon forpeli nigrajn kaj grizajn nubojn, ĉiujn sorĉistinojn kaj malbonajn spiritojn kiuj svarmas en iliaj sinoj. Sanktigitaj olivbranĉetoj estas uzataj de virinoj en Luĉica ankaŭ por aliaj intencoj. La maljuna Jela resanigis plurfoje sian Marijan, dum ŝia infanaĝo, kiam malbona okulo de najbarino damaĝis, pro envio, ĉar Marija estis bela kaj fortstatura knabineto. Kontraŭ sorĉo ne ekzistas pli efika kuracilo ol olivfumo.

En la ĉambreto estas ĉio pura, kaj ĉiu objekto staras sur sia loko. Grandaj kestoj estas vicigitaj laŭlonge de la vando, ŝranko brilas inter la fenestroj, kaj sur ĝi ruĝflavas pomoj en malgrandaj tasoj. La odoro de la pomoj disvastiĝas tra la ĉambreto.

Sur la ŝranko estas granda horloĝo tegita per oro sub sonorilforma vitro. Super la ŝranko estas enbatitaj en la vandon du kejloj, sur kiuj estas malgranda breteto, kaj sur ĝi granda ŝipo, du futojn longa. La ŝipo havas tri mastojn, la veloj flaviĝis. Sur la poŭpo estas hisita flago el papero, sed per sia koloro ĝi prezentas neniun standardon en la mondo. Ĝi estas verko de la ĉarma Marija.

La brakoj de Mato kuŝas trankvile apud la korpo, kiu etendi ĝis sub la violkolora kovrilo. Lia kapo estas pansita per blankaj tukoj sub kiuj montras sin nigra hararo. La supra parto de la frunto estas blanka kvazaŭ neĝo, kaj la malsupra varias al pli nigra koloro. Kontraŭ la lito sidas Marija kaj de tempo al tempo ekrigardas al la vizaĝo de Mato. La okuloj estas fermitaj, kaj la longaj nigraj palpebroj malsupreniĝis al la iom ŝvelinta blua haŭto sub la okuloj. Mallonga nigra barbo ĉirkaŭrandas lian vizaĝon, sur kiu luktas la morto kun la vivo.

Super la dolore tordita lipo nigras bela kaj supla liphararo. La supra vico de la blankaj kaj fortikaj dentoj brilas inter la palaj lipoj, kiuj de tempo al tempo iomete ektremas.

– Ĉu li moviĝas? Ĉu li spiras pli facile? – demandis la patrino el la kuirejo.

– Ne, li kuŝas trankvile.

– Ho, povra junulo!

– Ne timu, panjo, vi vidos, ke li resaniĝos.

– Dio plenumu vian esperon!

– Ni scias nenion; sed mi konjektas, io parolas en mia koro, ke li ne mortos.

– Estus domaĝo, se pereus tiel tenaca kaj bela junulo!

Marija ekrigardis la doloran vizaĝon de Mato, kaj pensis: la patrino prave diras, ŝi ekparolis laŭte:

– Jes, jes, li ne mortos, li havas firman konstitucion, nun mi rimarkis, kiel fortikajn brakojn li havas.

– Nia baptano Stipe rakontis al mi… for vi olda cindrulino, ŝic; ŝic! – koleris Jela pro la kato, – jes, li rakontis al mi, ke Mato estas bona kaj prudenta junulo.

– Ankaŭ mi aŭdis, kiam Stipe rakontis.

– Ve, malseka estas lia vestaĵo, kvazaŭ la tutan nokton li kuŝis en marprofundo. Ja, kiel ne, apud tia vento. Multege da maro transverŝiĝis trans la boato! – lamentis Jela, pendigante la veston sur la fulgecajn kejlojn super la fajrejo. Mi timas ke la vesto sekiĝos antaŭ, ol li povos restariĝi.

– Jes, tiel estos, kara Marija.

– Ke almenaŭ la kuracisto venu ĝustatempe, por ne riproĉi al ni, ke ni ne faris ĉion eblan.

– Aĥ, la kuracisto ne zorgas pri malriĉuloj! La sinjoroj, kara mia, ĉiuj egalas! Kredu al mi, Marija, mi estas pli aĝa, kredu al mi, malfeliĉo por ni, se ni bezonos rilati kun ili. Kia utilo de kuracisto? Se destinite, Dio scias, kial destinite!

– Panjo, ne parolu tiel!

– Kuracisto estas homo, kiel ni ĉiuj, kia helpo de ili! Mi scias pri grandan nombron da homoj, kiujn ili sendis en la tombon!

– Vi ne pravas, kara panjo! Mi kaj vi ne vizitis lernejon, ni nenion scias, sed kuracistoj lernas pri ĉiaĵoj en grandaj urboj, ili ankaŭ mortintajn homojn sekcas kaj distranĉas.

– Hontinda ago, ĉu ili ne abomenas homan korpon! Marija, ne parolu al mi pri tio, ĉar mi tuj rememoras mian Markon!

Sufiĉe mi penis pri li, multfoje mi persvadis lin, ke la pastra profesio estas la plej utila kaj la plej bela en tiu ĉi mondo.

Jes, vanas paroli aŭ peti, la gefiloj ne taŭgas, kiel iam antaŭe!

Se li estus obeinta min, mi certe savus mian spiriton, sed tiele, Dio scias kien sankta Miĥaelo dum la juĝtago pelos min. Ne estus malkomforte por Marko, se li mencius kelkiam ankaŭ mian nomon dum nigra meso! Ho, gefiloj! Li ne volis obei min, kaj jen li nun en Vieno tranĉas mortintajn homojn!

Kia lernejo? Mi miras, kial la imperiestro permesas tion en sia loko. Certe la tuta urbo malbonodoras! Ĉu ne estus pli bone por li, se li estus paroĥestro ĉi tie en Luĉica? Kiu el ni pli bone vivas, ol la sinjoro paroĥestro? Pastro, paroĥestro! Ho, kara Marija! Nur turni sin du, tri foje ĉe la altaro, kelkfoje diri:

Sinjoro estu kun vi! Kaj jen enpoŝiĝo de kelkaj dekoj da moneroj, konforme al la speco de la sankta meso. Aldone tion, ankaŭ entombigoj, geedziĝoj, baptoj kaj alio! Ili ricevas ankaŭ salajron de la imperiestro, Dio donu ĉian bonon al li, jes, jes salajron; ja kiu alia raportus al la imperiestro, se ne paroĥestro, kiom da homoj naskiĝis, por esti soldatoj sur liaj ŝipoj?

Bone mi scias, ke la ŝoseo-inspektisto Zvane alportas al la paroĥestro salajron ĉiumonate el la imperiestra kaso.

– Ĉiuj ne povas esti pastroj kaj episkopoj, – flustre Marija diris el la ĉambro. La knabino, rigardanta al la pala kaj bela vizaĝo, aŭdis nur kelkajn vortojn de sia patrino.

– Vi pravas, kara mia, sed nia Marko facile povis atingi tion. Lia voĉo konvenas al pastro, ja, la tuta preĝejo reeĥus dum la ĉefa meso. Predikoj ankaŭ. Ĉiuj luĉicanoj suspire plorus en la preĝejo!

– Kiel vi parolas pri tio? Kiu diris al vi, ke la episkopo ĝuste lin sendus al Luĉica?

– Kial ne, karnjo!? Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj luĉicanoj peticius al la episkopo, por sendi lin al ili? Ja ankaŭ Marica de Tomo, la patrino de Stipe, ploris eksciinta, ke Marko ne estos pastro.

Jela daŭre parolis pri sia filo Marko, kiu lernis medicinon en Vieno, kaj pri liaj kapabloj, kiuj farus el li la unuan Istrian pastron. Marija ne aŭskultis ŝin plu, ĉar ŝi rigardadis al la dolora kaj suferoplena vizaĝo de la maristo.

– Marija, kial vi ekmutis?

– Kion vi deziras, panjo? – flustris la knabino.

– Kiel li nun fartas? Ho ve, la vesto neniam sekiĝos ĉe tia fajro!

– Panjo, parolu pli mallaŭte. Al mi ŝajnas, ke li spiras pli facile.

– Povra junulo.

– Jes, jes, pli trankvile li spiras. Ankaŭ la vizaĝo iom revivi ĝas. Mi esperas ke li baldaŭ ekparolos.

– Bone, bone, karnjo mia; sed ŝanĝu ankaŭ la malsekigaĵon sur lia kapo.

– Ĉu la patro venos baldaŭ?

– Mi ne scias, Marija.

– Ĉu vi scias kien li foriris?

– Li iris vidi, kiel fartas la aliaj du savitoj. Granda malbono trafis ilin! Venontfoje ili atentos pli! Nu, kia utilo? Kiu povas kontraŭi tian venton? – la virinoj eksilentis.

Marija, restariĝinte mallaŭte, proksimiĝis al la lito kaj apogis sin al ĝi ĉe la piedoj de Mato. Ŝi mallevis sian belan kapon en la polmon de sia dekstra mano kaj sinkis en melankoliajn pensojn.

Marija surhavis nigran jupon, kun pezaj kaj densaj faldoj, kiu falis laŭ ŝia svelta kaj plenforma korpo. Sur ŝia ĉarma viza ĝo vidiĝis melankolia konsterniĝo kaj dolora angoro. Amaro enverŝiĝis en ŝian animon. Granda tristeco krispigis la tutaĵon de vejnetoj super la profundaj okuloj, akra doloro premis ŝiajn nigrajn brovojn, dolĉa kaj indulgema kompato verŝi ĝis laŭ ŝia tuta korpo. La nigra kaj glate kombita hararo prezentis modestan kaj subtilan ĉarmon de ŝia malserena frunto.

La brilaj okuloj de Marija, evidente konsternitaj, ripozis sur la suferplena vizaĝo de la vundita junulo. La knabino longtempe karesis lin per siaj mildaj rigardoj, observante kaj rigardante jen la frunton, jen la buŝon, kaj jen la fermitajn okulojn de la malsanulo. Kiam ŝi eksentis larmojn sur siaj palpebroj, ŝi venis al la fenestro kaj rigardis al la maro, kiu ankoraŭ ŝaŭmis. La vento iom malintensiĝis, kaj la nebulo super la maro kelkie disŝiriĝis. Nun estis eble vidi la verdajn kaj konfuzajn ondojn kaj ilian salan akvon, kiu flugis kiel nebulo trans la ondanta surfaco. Marija, starante proksime ĉe la vitro kaj malklariginte ĝin per sia elspiro, viŝis ĝin kaj denove rigardis al la maro. Kiam la vitro denove malklariĝis, ŝi perfingre surskribis: Mato.

Marija lernis legi kaj skribi de la bona maljuna paroĥestro.

Spektante tra la larmoj, per kiuj la okuloj estis surverŝitaj, la malaperiĝintajn literojn de sur la vitro, ŝi ekaŭdis ĝemspiron el la lito. Ŝi haste turnis sin kaj ekiris al la malsanulo. Mato denove suspiris kaj malferminte duone siajn okulojn, movis la manon.

– Ĉu vi ion deziras? – Marija ekflustris timeme, dum ŝian vizaĝon traflugis ĝojo.

Mato pli malfermis la okulojn, ekrigardis suferante la knabinon kaj peze elspiris.

– Panjo, panjo! – Marija ekvokis mallaŭte.

– Kio okazis, mia kara?

– Venu ĉi tien, li konsciiĝis.

– Jen mi, – diris Jela enkuranta en la ĉambron.

Ekpreninta la manon de Mato, ŝi palpis la pulson, kaj ne povinta trovi ĝin, ŝi ekbalbutis.

– Ja kie tio okazos? Ĉu li ion diris, ĉu li moviĝis en la lito?

– Li malfermis la okulojn.

Jela kapskuante demandis dube:

– Aŭskultu min, kara junulo, ĉu vi ŝatus iom da supo? Unu aŭ du kuleroj ne malutilos al vi. Ĉu vi aŭdas! Ĉu vi fartas iom pli bone? Parolu, kompatinda, diru al ni kion ajn vi volas, kiel se vi estus en via propra domo.

– Panjo, li ne povas aŭdi vin, – elbuŝigis la knabino per dolorsenta voĉo. La virinoj eksilentis. Sur la vizaĝo de Marija estis videbla angoro. La malsanulo moviĝis, leĝere ektremis, suspiris kaj tute malfermis la okulojn. Konsternita li ekrigardis la virinojn, volis diri ion, sed lia vorto perdiĝis en la gorĝo, nur febla kaj nekomprenebla voĉo eliris el lia buŝo.

Marija prenis lian dekstran manon, kliniĝis super la lito kaj super lia vizaĝo kaj demandis lin:

– Kiel vi fartas?

Mato rondpromenis okule tra la ĉambro, rigardis la patrinon kaj ŝian filinon, kaj kunpremis la palpebrojn malrapide.

– Ne timu, kara! Vi frapiĝis; nenia malbono, konfidu Dion!

– Jela konsolis lin.

– Panjo, li ne povas aŭdi vin, – suspiris la knabino ripete.

Mato ekrigardis al Marija kaj ekridetis al ŝi kun apenaŭ rimarkebla dolora rideto.

– Kiel vi fartas? – Marija denove demandis kaj kompate rigardis lian vizaĝon.

– Aŭdu min, kara amiko, obeu min kaj akceptu kuleron da supo.

Mato kapneis.

Marija kaj Jela kompreninte ekrigardis unu la alian: – Li ne mortos.

La povra Mato, rigardante al la virinoj per malklaraj duonestingitaj okuloj, malfacile ekflustris:

– La maristoj?

– Ĉiuj savitaj, ĉiuj! – Marija trompis lin.

– Jes, ĉiuj! – ripetis la patrino.

– Ĉu ĉiuj?

– Trankviliĝu, kara amiko, ne timu, nenia malbono, – konsolis lin Jela.

– Kie mi troviĝas?

– Ĉe Antun Ŝabariĉ, – respondis Marija.

Mato, milde ridetinte al la knabino, elbuŝigis:

– En Luĉica?

– Jes, jes, en Luĉica, – eldiris la virinoj.

– Mia boato? – Mato suspiris.

– Ne pensu nun pri via malfeliĉo, – respondis Jela.

– Jes, ne pensu; ne indas zorgi, gravas, ke vi ĉiuj savis viajn vivojn, – parolis Marija.

– Min doloras…

– Kie doloras? – demandis la virinoj.

– En la kapo.

– Ŝtono vundis vin, oni diras, – flustris Marija, rigardante lin konsolige.

– Ĉu iu povus…, – Mato ne povis findiri.

– Parolu, kara, parolu. Ĉion ni faros laŭ via plaĉo, – Jela instigis lin.

– Pastron… terure al mi…

– Trankviliĝu, trankviliĝu! – Marija petis lin.

– Ho, panjo mia! – Mato ekĝemis.

– Mi tuj iros por alvenigi la pastron, – diris Jela kaj ekiris al la paroĥdomo. Dumvoje ŝi rakontis, ke Mato denove parolas.

La vizaĝo de Mato komencis sereniĝi, kaj en la koro Marija sentis grandan ĝojon. La okuloj de la maristo pleniĝis per febla brilo. Li milde rigardis la knabinon kaj mallaŭte diris:

– Ĉiuj do estas savitaj?

– Jes, ĉiuj, nu ne parolu tro, ankaŭ al vi Dio donos sanon.

– Ho, panjo mia, hieraŭ mi ne konjektis…

– Diru, diru, kion via koro deziras?

– Mi ne konjektis, ke tia malfeliĉo trafos min.

– Dio volis tiel.

– Sed kiu estas vi, bona knabino?

– Mia patro nomiĝas Antun Ŝabariĉ.

– Mi konas lin…Ho ve al mi, ho mia kapo! – ĝemis la kompatinda Mato.

– Estu pacienca iom; ni zorgos alvenigi kuraciston.

– Sed ĉu vi sciigis jam iun en Jelenŝĉica?

– Jes, tuj post la akcidento.

– Vi estas bonaj homoj! – Mato suspiris kaj dankeme kaj karese rigardis al Marija.

Marija diris pudore.

– Kiu ja ne kompatus vin?

– Kie estas miaj maristoj?

– Ĉe niaj najbaroj. Ili estas sanaj; ili nur malvarmumiĝis; ja la tutan nokton vi estis en la akvo.

– Jes, jes, bona knabino.

– Vi sufiĉe suferis ĉi nokte!

– Mi tute ne konjektis…

– Ripozu, kara amiko! – Marija petis, ĉar li parolis kun granda peno.

– Kiel rekompenci al vi?

– Ne parolu tiel! – Marija diris afable.

– Mirakle mi savis mian vivon…


Liaj nigraj okuloj ekbrilis kaj pli malfermiĝis. Perokule li sekvis la karan vizaĝon de la bona Marija. Ĉi tiu ĉarma virgulino ŝajnis al li kiel anĝelo gardanto, kiu venis el la ĉielo al lia kapkuseno por konsoli kaj mildigi lian kordoloron. Spektante la knabinon, li pensis pri morto, sed ĉi momente spasmo skuis lian animon.

En tiu ĉi sama tago dum krepusko Maton vizitis la maljuna paroĥestro, la negocisto Tomo Bariloviĉ kaj lia filo Stipe. La povra Mato povis jam pli facile paroli. Ili konsolis lin kaj kuraĝigis parolante, ke li estas ankoraŭ juna kun fortika konstitucio, kaj ke li, post nelonge, per Dia helpo, ellitiĝos kaj resani ĝos.

Mato kaj Stipe konis unu la alian jam laŭvide. Ili intervidiĝis jam kelkfoje sur la bordo de Rijeka.

La savitaj maristoj ĉiel deziris viziti sian vunditan mastron la saman vesperon, sed tion ne permesis la familianoj, ĉe kiuj ili estis loĝigitaj, zorgante, ke ili tiel ĉifonvestitaj ne malvarmumu.

(Dum la familianoj zorgis pri la vundita Mato, al Luĉica venis liaj gepatroj, kiujn tuj sciigis pri la akcidento de ilia filo la domestro Antun Ŝabariĉ. La emocia kaj karesa renkontiĝo de la gepatroj kun la vundita filo estis larmige kortuŝa. La gepatroj de Mato, kiuj de antaŭe konis la familion Ŝabariĉ, estis feliĉaj, ke ilia filo Mato kuŝas ĝuste en ilia domo. Sekvis paroloj kaj rakontoj pri la akcidento, ĝis la krepusko. Marija adiaŭis la ĉeestantojn, kaj ŝiaj rigardoj renkontiĝis kun la rigardoj de la vundita Mato. La sekvontan tagon Maton vizitis liaj fidelaj maristoj Menego kaj Pero kaj ili decidis, ke ili vespere revenos al Jelenŝĉica, kun la patrino de Mato. Ili pli frue ne povas.)

– Kial? – demandis Mato.

– La estro de ĉi tiu komunumo invitis nin veni al li la hodiaŭan posttagmezon, – respondis Pero.

– Nu iru. Mi scias kial li invitas vin; li volas priserĉi vin kaj poste skribi al la distrikta sidejo, ke la boato rompiĝis en lia komunumo, kaj ke tiuj ĉi bonaj homoj savis viajn vivojn. Diru al li nur la veron, ĉion vi sinsekve diru, – diris al ili ilia mastro.

Pero kaj Menego ekiris al la komunumestro kaj trovis tie en lia kancelario tri virojn el Luĉica. Ili venis por diri, kio okazis sur la klifoj, kaj kiel la Luĉicanoj savis la maristojn. Tiu ĉi triopo estas nurnuraj amikoj, kiujn la komunumestro havas en Luĉica. La urbestro Ermano Murelli antaŭ multaj jaroj eklo ĝis en Luĉica.

Kiam la maristoj venis en la malluman ĉambron, la estro proponis al ili sidlokojn. Pero kaj Menego, time ĉirkaŭobservis, kaj tiam eksidis sur malnovajn kaj malsolidajn seĝojn. En la ĉambro estis multe da disĵetitaj paperoj kaj flaviĝintaj kaj polvigitaj gazetoj. En ĉi tiu malordo sterniĝis la urbestro sur larĝa brakseĝo, kaj li ridetis kaj ridetis al la maristoj, kiuj oblikve rigardis lin, dezirante baldaŭ fini la viziton.

La edzino de la urbestro Anastazija kaj ilia filino Ida alportis sur larĝaj teleroj rompitajn juglandojn kaj tranĉitajn panpecojn kaj du botelojn da ruĝa vino. La urbestro verŝis ĝin en glasojn kaj regalis la homojn.

– Nu, nu, ek, trinku glason da vino, kaj tiam ni ekiros al la laboro!

Li parolis afable, dolĉe kaj ridetante laŭ sia maniero, kiel kutime. Lia vizaĝo estis rondforma kaj ruĝa, mallonga kaj larĝa liphararo movis sin laŭ la supra lipo dum la parolo. La urbestro estis pli juna ol lia edzino Anastazija.

– Kia estas via nomo? – la magra kaj alta Anastazija demandis Menegon.

– Menego Paĉiĉ.

– Kaj vi kara amiko?

– Mi?

– Jes, jes, vi! – ripetis Anastazija, rigardante en lian vizaĝon per siaj malgrandaj okuloj ruĝiĝintaj pro inflamo.

– Mi nomiĝas Pero Streha, – respondis la maristo.

– Vi ambaŭ venas el Jelenŝĉica? – daŭrigis la urbestro.

– Jes, ambaŭ, – la maristoj respondis samtempe.

– Tiel, tiel, sed trinku ankoraŭ unu glaseton. Ida, enverŝu al ili; tian ili ne trinkas ĉiutage! – ridetis Murelli altirante la veŝton super sian grandan ventron, kiu preskaŭ ripozis sur la dikaj kaj mallongaj kruroj.

– Prenu ankaŭ pecon da pano, ne hontu; vi sentu kiel en via hejmo, – instigis ilin la mastrino klopodante, ke ŝia nigrohaŭta kaj iom flaveta vizaĝo estu afabla. Ŝiaj vangoj estis tute sulkigitaj per densaj faldoj, kaj grizaj haroj el du verukoj, kiuj troviĝis inter la faldoj, memorigas pri kota flavonigra flako, el kiu elstaras vostoj de anasoj mergiĝantaj kun la kapoj en akvo, sulketante la surfacon.

– Diru al mi, kara Streha, kiam vi ekiris el Rijeka kaj kie la tempesto atakis vin? Diru al mi ĉion, kiel plej bone vi scias.

– Jes, mi volas, – respondis Menego.

– Nu, diru do vi. Mi demandis la amikon Streha. Nu, ne gravas, – diris la urbestro.

– Silentu, Menego, la sinjoro urbestro demandis min, sed se ĝuste vi deziras paroli, vi povas libere, – diris Streha.

– Estas tute same! – Menego supren movis la ŝultrojn.

– Ĉial, estas same, – la malgranda Streha klinis la kapon gladante ĝin.

– Ek, ek, karaj amikoj, ĉu unu aŭ la alia; ne gravas kiu parolos.

Tio estas egala! – permane svingis la dika urbestro.

– Tion ankaŭ mi diras! – konfirmis Streha.

– Kion vi diras, kara amiko? – demandis Anastazija.

– Li diras, ke li opinias, ke estas same ĉu parolos li aŭ mi, – klarigis Menego.

– Kompreneble, ke estas egale! – ekkoleretis la urbestro.

– Ja, ankaŭ mi tiel diras! – ekkriis samtempe Streha kaj Menego.

Ida, la filino de la urbestro, fraŭlino tridek jarojn aĝa, aldonis per sia sibla voĉo:

– Ja ne implikiĝu en la parolon de la alia!

– Silentu, stultulino! – kolere riproĉis ŝin ŝia patrino. – Se ankaŭ vi komencos, tiam ĝis morgaŭ ni ne venos al la fino.

Ida ofendiĝis. Ruĝiĝinte laŭ sia pala vizaĝo, ŝi ekstaris kaj eliris el la ĉambro lamante. Ida tre similis al sia patrino.

La triopo el Luĉica sidis kaj trankvile fumis, sorbetante la vinon kaj ŝmacante per la buŝoj.

Anastazija koleris, ĉar ŝi vane klopodis fari afablan rideton per siaj magraj lipoj, kiuj malkovris ŝian sendentan makzelon,

La faldoj sur ŝia vizaĝo ondetis. La grizaj haroj de la veruko movis sin kvazaŭ anasvostoj super kota marĉo.

– Nu, parolu jam, ĉu unu aŭ la alia! Parolu do vi! – permane Anastazija svingis al Menego.

– Noktomezo estis kiam ni atingis, – komencis paroli Menego.

– Tiel, jes, ĉirkaŭ noktomezo, – enfalis Streha en la parolon.

– Ni velis pelataj per la vento, sidante ĉe la stirilo, konversaciante kaj fumante.

(Nun la maristoj, – Menego kaj Streha, – daŭrigis sian rakonton pri la ŝiprompiĝo kaj pri la maniero, kiel ilin savis bonaj homoj. La ruza Murelli deziris el tiu akcidento havigi al si ordenon. Li klopodis konvinki la savitojn, ke ili ne estus savitaj, se li ne ordonus al homoj savi la malfeliĉulojn. Ĉi tiujn memglorigojn konfirmis liaj tri viroj, bedaŭrinde luĉicanoj, kiuj servis al li. Finfine oni faris protokolon, kiun Menego kaj Streha atestis per siaj krucsignoj, ĉar ili ne scipovis skribi.)

Iom poste la urbestro gvidis la maristojn al la domsojlo.

Salutinte ankoraŭfoje, li revenis en la ĉambron frotante ĝoje la manojn kaj saltetante.

– Kion vi opinias? – demandis la edzino, streĉante la vangosulkojn, kaj verve rigardante lin al la okuloj.

– Sen dubo, kara Anastazija! – respondis ŝia Ermano, ridetante acide kaj skrabe rigardante al ŝia sulkigita vizaĝo.

La amikoj de la urbestro longtempe trinkis mute, en la kancelario de la komunumo, kaj fumis el mallongaj pipetoj.

La luĉicanoj ne estimis tiujn virojn, kiuj nur ĉiuokaze kapjesadis al Murelli.

– Tiu procentegulo Stipe aŭ eĉ la paroĥestro povus damaĝi al miaj kalkuloj, – flustris Ermano al sia edzino en la orelon.

– Ne babilu, malsaĝulo, sed klopodu, ke tiuj homoj eliru el la domo. Ili fortrinkos la tutan barelon! Kial ili disverŝus nian vinon en nia domo! – Anastazija rediris al li mallaŭte.

La saman tagon vespere ekiris Menego, Streha kaj la patro de Mato al Jelenŝĉica. La patro kisinte la filon, viŝis kelkajn larmogutojn esperante, ke li baldaŭ renkontos lin hejme.

Du tagojn post la ŝiprompiĝo, frumatene, Antonio envenis haste en la domon. Jela, rimarkinte lin, surpriziĝis, kiam ŝi vidis lin tiel ĉifonitan, palan kaj nekombitan.

– Antonio, pro Dio, kie vi estis? Kiuj malbonoj trafis vin?

– Mi trovis la dronintan knabon.

– Kio!?

– Jes, mi trovis lin.

– Kie vi trovis lin?

– La maro elĵetis lin sur la sablon.

– Kaj kion vi tiam faris?

– Mi alportis lin en la tombejon.

Antonio eniris en la ĉambron. Ĉiuj estis surprizitaj. Li rigardis al Marija kaj volis eliri, sed la knabino haltigis lin dirante:

– Kio okazas al vi, Antonio? Ni serĉis vin ĉie.

– Ankaŭ mi serĉis kaj mi trovis lin, – li respondis abrupte.

Post kiam Mato aŭdis, ke la knabo dronis kaj ke Antonio trovis la korpon, liajn okulojn plenigis larmoj, kaj li diris:

– Li dronis do, sed vi ĉiuj diris, ke li foriris al Jelenŝĉica tuj post la ŝiprompiĝo.

– Tro malbone vi fartis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kaj ni ne volis malĝojigi vin, – pretekstis Marija.

Antonio mirigita rigardas al Mato, kvazaŭ kolera, kvazaŭ li envius, ke Mato kuŝas en tiu varma lito kaj ke Marija lin flegas.

La knabino diris al Antonio:

– Aŭskultu, vi ne fartas bone; vi tremas pro malvarmo.

Antonio timeme rigardis ŝin kaj iris en la kuirejon apud la fajrejon, kie jam flagris dikaj ŝtipoj.

Pasis kelkaj horoj kaj la kompleta Luĉica eksciis, ke la kadavro de la droninta trovito estas sur la tombejo. Deko de la vilaĝa infanaro ariĝis ĉirkaŭ la kirketo sur la tombejo. La pli aĝaj ne volis rigardi tra la fenestreto en la mortintejon, sed ili levas la pli junajn sur siajn ŝultrojn. La knaboj indiferente rigardis la mortintan troviton, kiu kuŝis sur la portilo, kaj ili rakontis al la aliaj pri la aspekto de liaj vizaĝo, manoj, kaj pri la aspekto de la rompita frunto.

La trovito estis entombigita.


Post du semajnoj da malsanperiodo Mato komencis ellitiĝi, sed li ne eliris el la ĉambro. Ĉiutage li fariĝis pli kaj pli ĝoja, kaj tiel ankaŭ Marija kaj ŝia patrino. Li parolis, ke li konstruos novan boaton tuj post la resaniĝo kaj ke li ne timas la maron.

Pasis unu monato, kaj Mato tiom plifortiĝis, ke li povis ekiri al Jelenŝĉica. Li sentis malĝojon en sia koro, ĉe la penso, ke li forlasos la domon de Ŝabariĉ kaj la ĉambreton, en kiu li tiom trasuferis kaj en kiu oni regalis lin per la plej atenta amo kaj per neeldirebla oferemo.

Mato ne povis trovi ĝustan vorton kiel danki al Jela kaj Marija, kiam li adiaŭis ilin.

– Kiam vi komplete resaniĝos, vizitu nin. Ne troviĝas Luĉica en alia parto de la mondo, – diris Jela al li.

Ankaŭ la patrino de Mato kaj lia patro Andro, kiuj venis por rehejmigi lin, dankis al la virinoj pro la amo kaj pro ĉiu bono.

Mato rigardante al la nigraj kaj malsekaj okuloj de Marija kaj premante ŝian manon, kiu tiomfoje lavis kaj bandaĝis lian vundon, elbuŝigis kun tremanta voĉo:

– Marija, mi neniam forgesos vin.

La ĉarman junulinon surverŝis ruĝo ĉe la kolo kaj la vizaĝo, kaj ŝi ŝtelmove viŝis larmojn de feliĉo…

Pasis la vintro. Jam kvin monatoj pasis de la boatrompiĝo en Sandriŝĉe. En Luĉica kolektiĝis multaj sinjoroj el proksimaj urbetoj. La urbestro Ermano Murelli festis raran solenaĵon.

Pro lia granda sinoferemo dum tiu boatrompiĝo en Sadriŝĉe, oni premiis lin per ordeno kun ora kruceto.

Sorbetante kafon kaj fumante sufiĉe altprezan cigaron, Isidoro Maletti, la urbestro de Jelenŝĉica, diris al la urbestro de Luĉica:

– Aŭdu, Murelli, ĝi ja estis mirinda spektaklo, la rompiĝo de boato sub viaj klifoj.

– Ankaŭ mi opinias tiel, – respondis Murelli, la urbestro de Luĉica, – ankaŭ mi opinias ke ĝi estis interesa spektaklo.

Kredu al mi, mi bedaŭras, ke en tiu tago mi ne estis en Luĉica.

Nur la sekvantan tagon mi revenis el Triesto, kie mi vizitis miajn parencojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.