La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESPERANTA-GERMANA FRAZLIBRO

Aŭtoro: R. Anton

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIII.

Aĝo. Korpaj ecoj.
Alter. Körperliche Eigenschaften.

Kian aĝon vi havas?
Wie alt sind Sie?

Laŭ via opinio, kian aĝon mi havas?
Für wie alt halten Sie mich?

Vi kredeble havas dudek ok ĝis tridek jarojn.
Sie werden vielleicht 28 bis 30 Jahre alt sein.

Vi bone divenis. Mi havas dudek naŭ jarojn.
Sie haben gut geraten. Ich bin 29 Jahre alt.

Mi baldaŭ estos tridekjara.
Ich werde bald 30 Jahre alt sein.

Mia frato komencas sian deksesan jaron.
Mein Bruder geht ins sechzehnte Jahr.

Via frato estas do multe pli juna ol vi.
Ihr Bruder ist also viel jünger als Sie.

Li estas dektri jarojn pli juna ol mi.
Er ist 13 Jahre jünger als ich.

Mia patrino estas pli maljuna ol mia patro; ŝi estas sesdekjara, mia patro estas nur kvindek ok-jara.
Meine Mutter ist älter als mein Vater; sie ist 60 Jahre alt, mein Vater ist erst 58.

Sinjorino via patrino ŝajnas pli juna ol ŝi estas, dum sinjoro via patro ŝajnas pli maljuna.
Ihrer Frau Mutter sieht man ihr Alter nicht an, während Ihr Herr Vater älter aussieht, als er ist.

Kiam vi naskiĝis?
Wann sind Sie geboren?

La dudek trian de Aŭgusto mil okcent sesdek ok.
Am 23. August 1868.

Ĉu vi konas Sinjoron S.?
Kennen Sie Herrn S.?

Mi konas lin nur per la vido.
Ich kenne ihn nur vom Sehen.

Kiel li estas (aspektas)?
Wie sieht er aus?

Ĉu li estas alt- aŭ malaltkreska?
Ist er von hoher oder kleiner Gestalt?

Ĉu li havas blondajn aŭ nigrajn harojn?
Hat er blondes oder schwarzes Haar?

Kia estas la koloro de liaj okuloj?
Was für eine Farbe haben seine Augen?

Li havas mezan staturon, estas larĝaŝultra kaj iom dika, havas brunajn harojn kaj bluajn okulojn.
Er ist von mittlerer Gestalt, breitschultrig und etwas stark (dick), hat braunes Haar und blaue Augen.

Ĉu li portas barbon?
Trägt er einen Bart?

Jes, li portas plenbarbon.
Ja, er trägt einen Vollbart.

Mia frato havas malgrandan liphararon kaj mia patro portas vangharojn.
Mein Bruder hat einen kleinen Schnurrbart, und mein Vater trägt einen Backenbart.

Ĉu via frato similas vin?
Ist Ihnen Ihr Bruder ähnlich?

Li tre similas min, sed ankoraŭ pli mian pli junan fraton.
Er ist mir sehr ähnlich, aber noch mehr meinem jüngeren Bruder.

Li ne estas tiel granda kiel mi, sed li estas pli dika.
Er ist nicht so groß wie ich, aber er ist dicker.

Mi estas iom miopa.
Ich bin ein wenig kurzsichtig.

Kiam oni estas miopa oni devas porti okulvitrojn aŭ nazumon.
Wenn man kurzsichtig ist, muss man eine Brille oder einen Kneifer tragen.

Estas bela viro. Kia domaĝo ke li iom lamas!
Das ist ein schöner Mann. Wie schade, dass er etwas hinkt!

Kompatindulo! Li estas surdmuta (blinda).
Der arme Mann! Er ist taubstumm (blind).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.