La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESPERANTA-GERMANA FRAZLIBRO

Aŭtoro: R. Anton

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VII.

Malsaneco.
Krankheit.

Vi ne havas bonan mienon; (vi havas vere malbonan mienon), kara amiko.
Sie sehen nicht gut aus (Sie sehen wirklich schlecht aus), lieber Freund.

Mi estas iom pala, ĉu ne?
Ich sehe etwas blass aus, nicht?

Tre pala! Ŝajnas, ke vi ne fartas tre bone.
Sehr blass! Sie scheinen sich nicht ganz wohl zu fühlen.

Via lango estas iom kovrita.
Ihre Zunge ist etwas belegt.

Mi sentas min tute nebone. (Mi estas malsana, malsaneta).
Ich befinde mich gar nicht wohl. (Ich bin krank, etwas unwohl.)

Ho, mi bedaŭras! Mi jam tion pensis. Kio estas al vi?
Oh! das tut mir leid. Ich dachte es mir. Was fehlt Ihnen?

Mi malvarmumis.
Ich bin erkältet.

Nenia miro, ĉe tia vetero!
Kein Wunder bei solchem Wetter!

Min kaptis forta nazkataro.
Ich habe mir einen starken Katarrh (Schnupfen) geholt.

Vi estas tre raŭka.
Sie sind sehr heiser.

Mi havas kapdoloron (mia kapo terure doloras).
Ich habe Kopfschmerz (ich habe fürchterliche Kopfschmerzen).

Espereble vi ne serioze malsaniĝis.
Hoffentlich haben Sie sich nicht eine ernstliche Krankheit zugezogen.

Ĉu vi havas febron?
Haben Sie Fieber?

Vi estos prava alvoki la kuraciston.
Sie werden gut tun, den Arzt holen zu lassen.

Mi jam konsultis la kuraciston.
Ich habe schon den Arzt zu Rate gezogen.

Li kredeble diris al vi, ke vi restu en ĉambro (en lito)?
Er hat Ihnen wohl gesagt, Sie möchten das Zimmer (Bett) hüten?

Ĝuste. Li ankaŭ malpermesis al mi fumi.
Ganz recht. Auch hat er mir das Rauchen verboten.

Vi devas akurate sekvi liajn ordonojn, por ke vi baldaŭ resaniĝu.
Sie müssen seine Vorschriften genau befolgen, damit Sie bald wieder gesund werden.

Mi deziras al vi baldaŭan kaj plenan resaniĝon.
Ich wünsche Ihnen baldige und völlige Genesung.

Estas al mi malbone (mi estas vomema).
Es ist mir übel.

Donu al mi, mi petas, glason da akvo; tio faros al mi bonon.
Geben Sie mir, bitte, ein Glas Wasser, das wird mir gut tun.

Tio ne estas danĝera, ĝi baldaŭ pasos.
Das ist nicht schlimm, das wird bald vorübergehen.

Ĉu estas al vi pli bone nun?
Ist es Ihnen jetzt besser?

Jes, iom, dankon.
Ja, ein wenig, danke.

Ni iru en la freŝan aeron, tio tute resanigos vin. Oni sufokas tie ĉi.
Gehen wir an die frische Luft, das wird Sie vollständig wiederherstellen. Hier erstickt man.

Mi havas dentdolorojn.
Ich habe Zahnschmerzen.

Haben Sie oft Zahnschmerzen?
Ĉu vi ofte havas dentdolorojn?

Feliĉe ne.
Glücklicherweise nicht.

Ĉu vi multe suferas?
Haben Sie große Schmerzen?

Se mi estus vi, mi igus eltiri la malbonan denton.
An Ihrer Stelle würde ich mir den schlechten Zahn ausziehen lassen.

Mia piedo (mano) doloras, mi ne povas marŝi (skribi).
Ich habe Schmerzen am Fuß (an der Hand), ich kann nicht laufen (schreiben).

Ĉu vi distordis vian piedon?
Haben Sie sich den Fuß verstaucht?

Ne, estas rompo.
Nein, es ist ein Bruch.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.