La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ESPERANTA-GERMANA FRAZLIBROAŭtoro: R. Anton |
©2023 Geo |
Kioma horo estas?
Wieviel Uhr ist es?
Kioman horon montras via poŝhorloĝo?
Wieviel Uhr ist es bei Ihnen (an Ihrer Taschenuhr)?
Pardonu Sinjoro, ĉu vi povus diri al mi la horon?
Entschuldigen Sie, könnten Sie mir wohl sagen, wieviel Uhr es ist?
Mi tre bedaŭras, mi ne havas poŝhorloĝon kun mi.
Ich bedaure sehr, ich habe keine Uhr bei mir.
Mia poŝhorloĝo ne iras plu, (ĝi haltis); mi forgesis ĝin streĉi.
Meine Uhr geht nicht mehr (sie steht); ich habe vergessen, sie aufzuziehen.
Mia horloĝo trofruas je kvin minutoj (malfruas je kvin minutoj).
Meine Uhr geht 5 Minuten vor (geht 5 Minuten nach).
Permesu, ke mi reguligu mian horloĝon laŭ la via.
Gestatten Sie, dass ich meine Uhr nach der Ihrigen stelle.
Estas la kvina (horo).
Es ist um 5.
Estas la tria precize.
Es ist genau 3 Uhr.
Estas ĝuste duono de la sepa (la sesa kaj duono).
Es ist gerade (genau) ½ 7.
Estas kvarono de la tria (kvarono post la dua).
Es ist ¼ 3.
Estas tri kvaronoj de la sepa (tri kvaronoj post la sesa).
Es ist ¾ 7 (¼ vor 7).
Estas ok minutoj post la naŭa.
Es ist 8 Minuten nach 9.
Ĉu vi scias, ĉu jam eksonoris la deka horo?
Wissen Sie, ob es schon 10 Uhr geschlagen hat?
Ĵus eksonoris la deka.
Es hat soeben 10 Uhr geschlagen.
Tuj eksonoros la deka.
Es wird gleich 10 schlagen.
Jam estas post la deka.
Es ist nach 10 (10 vorbei).
Estas tagmezo (noktomezo).
Es ist 12 Uhr mittags (12 Uhr nachts).
Mi kredis, ke estas pli malfrue.
Ich glaubte, es sei später.
Ĉu jam estas tiel malfrue?
Es ist schon so spät?
Je kioma horo li alvenis?
Um wieviel Uhr ist er angekommen?
Je tri kvaronoj de la sesa (je la kvina, 45 minutoj).
Um ¾ 6. (¼ vor 6.)
Kiu dato estas hodiaŭ?
Der wievielte ist heute?
Kiun daton ni havas?
Den wievielten haben wir?
Hodiaŭ estas la sepa (ni havas la sepan).
Heute ist der siebente (wir haben den siebenten).
Kiu tago estas hodiaŭ?
Was für ein Tag ist heute?
Hodiaŭ estas lundo, ne, mardo.
Heute ist Montag, nein, Dienstag.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.