La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2026 Geo

La Enhavo

Novembro

Dimanĉo, 1-an de novembro 1987

Vizito surtombe de mia patro, okupoj pri nova tegmento sur nia domo, pagado de fakturoj …

Du vizitoj: Lampret el Kolonjo venis min demandi pri la pentristo Tisnikar; studento de teologia fakultato el Maribor venis min peti, ke mi preparu festparoladon okaze de la respublika festotago. Mi rekte respondis, ke mi estas monarkiisto, sekve mi ne povas paroli omaĝe al respubliko. Ec speciale ne, se temas pri tiaspeca respubliko, kia estas Jugoslavio, kiun mi interne ne povas akcepti, sed mi ne volas kontraŭ ĝi agi, ja tion pli sukcese faras ĝiaj gvidantoj.

Ce la tombo de mia patro mi preĝis por la tuta linio de miaj praŭloj ĝis Adamo kaj Eva. feliĉaj ĉiuj, kiuj jam atingis tiun ci benitan lokon, sen ŝarĝi sian konscion per ia kontraŭhoma kruelaĵo.

Lundo, 2-an de novembro 1987

Pečnik montris al mi la komencon de sia nova prozaĵo. Mi rekomendis forlason de troaj adjektivoj, per kiuj oni komentarias, anstataŭ priskribas, kio estas la vera afero de la verkisto.

Davorin klarigis al mi la uzon de mola disko en komputilo.

En la vespera televida programo triminuta raporto pri Esperanto.

Bedaŭrinde oni igis legi tekston el Asterikso al la funebra voĉo de bonkorulo, kiu ne sukcesis superi amatoran nivelon.

Mardo, 3-an de novembro 1987

Post sinjorino Apih kaj ŝia eterna hundo almarŝis per bastono ankaŭ ŝia edzo, sinjoro Apih mem. La plej maljuna slovena komunisto, nuntempe la plej akra kontraŭulo de la komunisma reĝimo. En akompano Blažič, la plej analizpova plumo de la slovena estiĝanta opozicio.

Ni komencis per ordinara demando: Kio okazis, kio ŝajnas okazi en proksima estonto?

En respubliko Serbio jam venkis la stalinisma modelo, simila al Romanio de Ĉaŭŝesku. Ili tiamaniere esperas solvi sian problemon kun Albanoj en Kosovo. ĉu ili provos sammaniere solvi la rilaton kun Slovenio? Apenaŭ kredeble, ja Kosovo ligas ĉiujn iliajn fortojn. Tamen principe ankaŭ tio povas okazi.

Post la tagmanĝo ni iris kafumi en la duone slovenan gastejon Pri Joklnu/Bierjokl. Ni konstatis, ke mankas aliancanoj, ja tuta Eŭropo evoluas en centralisma direkto, kiu ne havas komprenon por etaj nacioj. Eble tamen Bavaroj plej bone povas tion kompreni. Certe ne Francoj kaj Britoj. Sed ĉu oni povas fidi al Germanoj, post tiom da historiaj malfeliĉoj kun ili ekde la 8-a jarcento?

Apih eldonis jam la duan libron de siaj memoraĵoj el la tempo de la antaŭmilita enkanceriĝo. Nun li volas publike demisii el la partio, publikigante samtempe protestan broŝuron kontraŭ la 'perfiduloj de la originaj komunismaj celoj'.

Mi proponis al li, prefere en ironia lingvaĵo danki al la partio, ke ĝi malfermis liajn okulojn antaŭ la iluzioj de komunismo.

Post kelkaj horoj venis advokato el Labako, kiu same demandis, kion fari, 'cto zdjelatj', kiel sin demandis siatempe Lenin, en la nuna situacio. Komunistoj eĉ ŝajnas esti certagrade pretaj proponi iometan kunlaboron kun nekomunistoj, t.e. kristanoj.

Kunlaboru, mi diris, en bonaj aferoj, sed lasu ilin sur la seĝo de la ŝtata povo solaj!

Ni konstatis, ke nia sola objektiva alianco povus esti, paradokse . Sovetio, kiu ne insistas plu ĉe Jugoslavio kaj tre veŝajne apur Hungario bezonus iun neŭtralan kaj demokratie administratan memstaran Slovenion.

Ni fondu, mi diris, societon de amikeco kun Sovetio, kiel tion faris la slovenaj komunistoj en la jaro 1939, kaj en tia societo ni sincere preĝu por la bono de Gorbacov kaj liaj planoj.

La vera ŝlosilo de nia perspektivo kuŝas ne en Belgrado, sed en Moskvo. Li unue ridis, sed poste li kunsentis kun la ideo.

Ĵaŭdo, 5-an de novembro 1987

Venis verkisto V. Habjan el Labako. La iama komunisto kaj partizana komisaro, kiu ĵus verkis biografion pri la slovena episkopo Slomšek … Estas interese aŭdi liajn spritajn komentojn, kiuj ĉefe trafas nin, falsajn kristanojn. Ne malpli bongusta estas lia botelo de blanka vino el slovena Stirio, duklando de niaj vinspecoj.

F I N O


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.