La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2026 Geo

La Enhavo

Majo

2-an de majo 1987

Kun tuta familio hejme en Prevalje. Dumtage vizitoj ĉe la parencoj de mia edzino kaj ĉe konatuloj, vespere legado de belega Hungara romano La ora homo de Mario Jokai. Dumnokte tajpado sur mia malnova, preskaŭ antikva tajpmaŝino. Mi tajpas la novelon de Rebula, Je la horo de malplej longaj ombroj, kiu priskribas la miton pri Adamo kaj Eva. Mi tradukas rekte en la maŝinon, eble inspirata de tiuj antikvaj ŝtalaj klavoj kun vitraj literkovriletoj …

Ĉiuj tri tagoj mirinde samaj. La hodiaŭa diservo min irigis al la altebenaĵo kun la preĝejeto de st. Barbara, desur kiu oni bele spektas la tutan valon.

Mia maljuna instruistino, kiun mi preskaŭ ĉiam vizitas por kvarono aŭ duono da horo, eltondis por mi la gazetraporton pri stranga okazintaĵo en Maribor. La antaŭmilitaj komunistoj aranĝis sian jubilean kunsidon. Iu lerneja klaso estis invitita prizorgi la porokazan kulturan programon. Ne estas je dispono multaj konvenaj tekstoj, ja bonaj literaturistoj ne emas prikanti komunistan diktaturon. Do ili prenis ion el Servisto Bartolomeo kaj lia rajto de Ivan Cankar (cetere tradukita en Esperanton de F. Modrijan), farante el tio recitadon. Oni devas ĉe tio rimarki, ke la komunistoj mem alproprigis por sia uzo tiun ĉi literaturan perlon, ĉiam formulante, ke temas pri la plej bela lirikigo de la Komunista manifesto de Marx kaj Engels …

Sed ve: en tiu ĉi literatura peco tamen multfoje aperas la por komunistoj tabua vorto "Dio" kaj eĉ iaspeca variaĵo de Patronia. Nun, meze de la recitado la prezidanto de la Mariboraj komunistoj Rafael Razpet paŝis al la mikrofono kaj interrompis la programon per la vortoj: "Mi ne trovas konvenajn vortojn por protesti kontraŭ tiu ĉi evidenta provoko!"

Oni sin povus regali per iomete da ironio. Eble la mencio de Dio ne estis la cefa motivo por tiu impertinenta konduto kontraŭ la junaj homoj kaj kontraŭ la literaturaj klasikuloj.

Povas esti, ke la komunista estro subkonscie sentis, ke nuntempe la afero situas inverse: ke la kristanoj kaj aliaj nepartianoj estas veraj servistoj, kiuj pli kaj pli postulas sian rajton; kaj ke la sinjoroj komunistoj estas la veraj novaj mastroj kaj ekspluatantoj … Kaj, ke la afero estu eĉ pli komika, la nomo de la fanatikulo estas ege kristaneca. Rafaelo estas nomo de unu el la cefaj anĝeloj, kaj "razpet" signifas "krucumita".

Jen, Rafaelo de s. Kruco …

La edzino en sia senmotiva kolero proklamis al mi, ke en la familio neniu min ŝatas, eĉ ne eta Peĉjo. Kvankam li daŭre vokas post mi: Oči, oči (paĉjo)

Mi ne povas partopreni en tiu aŭkcio de sentimentoj kaj kvazaŭsentimentoj. Post unu aŭ du semajnoj ŝi verŝajne denove ĵuros, kiel ŝi min amas, sed foje suferas pro siaj malfortaj nervoj. Mi ne povas observi, kiaj estas miaj nervoj. Mi devas, simple, funkcii, ke la familio iel povu plu elteni.

22-an de majo 1987

Antaŭ ol la aŭstria kanceliero d-ro Vranitzky flugis al Usono, li promesis, ke li ne staros antaŭ Schultz kaj Reagan kiel gracpetanto, sed kiel reprezentanto de la suverena kaj egalrajta respubliko Aŭstrio.

Sed, starante antaŭ la mikrofonoj flanke de Schultz en Vaŝingtono, li preferis demonstri sian scion de la Angla ol la suverenecon kaj egalrajtecon de Aŭstrio ankaŭ sur la lingva kampo. Se li jam ne volis paroli en sia gepatra lingvo aŭ en la ceteraj lingvoj, parolataj en Aŭstrio, kiel slovena, kroata, ĉeĥa aŭ hungara, li almenaŭ povus paroli france, por montri la neŭtralecon de la lando, de li reprezentata.

Sed la sama homtipo, kiu ekstere genuas antaŭ la pli granda lingvo, hejme genuigas la uzantojn de la malpli forta lingvo …

El Labako venis Viki Blažič kaj Milan Apih. Ili alportis kelkajn novaĵojn el la politika situacio en Slovenio. Ankaŭ post la plenumkunsido de Jugoslaviaj komunistoj restis ia "status quo". Verŝajne la reago de Okcidento al la minacoj de la ĉefministro Mikulio ne favoras por puĉo de bolŝevismaj dogmatikuloj.

Ni priparolis ankaŭ la temon: ĉu jam venis la tempo fondi en Slovenio almenaŭ subleĝajn politikajn partiojn. Mi diris, ke oni ĉiam postulu nur la ĝeneralan rajton de asociiĝo, la partioj estas en tio aŭtomate enkluditaj. Se oni tuj parolus pri la fondo de partioj aŭ se oni eĉ provus tion aranĝi, la potenculoj ricevus bonan pretekston por ĉesigi la proceson de laŭŝtupa liberaliĝo, kiu almenaŭ en Slovenio malgraŭ ĉio funkcias, kiel ajn malrapide jam tio okazas kaj sub kiaj kondiĉoj …

Viki dume tajpis sur mia maŝino leteron por sia amiko en eksterlando. Poste ni iris trinki kafon al la gastejo Pri Joklnu.

Milan komencis paroli pri bezono de konspiro. Li proponis, ke ni eble elpensu kaŝnomojn, ke mi ricevadu poŝton al iu malpli suspekta nomo ktp. Mi diris, ke ĉio tio estas naivaĵoj por la moderna teknika stato en la sekreta ŝtata polico. Mi proponis, ke oni ĉion laboru, publikigu kaj parolu supozante, ke tio en la sama momento estas plene registrita en la polica aparato. Cetere: kion ni volas prikaŝi? ĉu nian strebadon por demokratio, por la civila socio? Ni povas ja tre simple malkomuti kaj malutiligi la tutan multekostegan kaj komplikan aparaton de la sekreta ŝtata polico, se ni simple malferme kaj publike diras la veron. Ne havi sekretojn, estas la plej bone gardata kaj plej efika sekreto.

Sed Milan, kvankam forlasinta la vicojn de la regantaj kompartianoj, ne cesis esti subhaŭte tradicia bolŝevika konspirulo.

Ni komencis ŝerci pri tio. Milan ne ŝparis ŝercojn pri si mem.

24-an de majo 1987

En la semajna amasa gazeto Die ganze Woche (La tuta semajno) aperis ampleksa dupaĝa artikolo pri la centjariĝo de Esperanto elsub la plumo de la ĵurnalistino Ingrid Edelbacher.

La faktoj estas prezentitaj iel proksimume, stranga estas ankaŭ la aserto, ke Esperanto ne sukcesis en sia antaŭa plano tial, ĉar Eŭropo ne estas plu centra regiono de la mondo, kaj kune kun tio falis ankaŭ Esperanto, kiu baziĝas sur la eŭropaj lingvoj kaj kulturo.

Se tio estus vero, ankaŭ la Angla devus perdi sian rolon. La vera kaŭzo estas simple tio, ke la plej multaj homoj ankoraŭ ne akiris la senton de tuthomara aparteno. La majoritato de la homoj vivas ankoraŭ en stato de nure triba aparteno kaj konscio. Nur en la plej evoluitaj nacioj ekzistas ia ĝenerale akceptita nacia konscio kun kelkaj ĝermoj de internaciismo.

Sed la tuthomaran koncepton evoluigis ĉe si nur la plej kleraj kaj malegoismaj unuopuloj, inter kiuj abundas ĝuste esperantistoj.

Sed ĝenerale la artikolo estis relative afabla kaj favora al Esperanto. Eble la origino de kelkaj netrafaj asertoj troviĝas ce la peranto el niaj propraj vicoj, kiu ŝin provizis per faktoj kaj komentarioj.

Aloizo skribas en sia letero el Triesto: "Novica, da se človeštvo pripravlja na križanje človeka s šimpanzom, se mi zdi v bistvu strašnejša, kakor novica o atomski bombi, kacetih in gulagih. Satan je torej sedel kar v biogenetične laboratorije."

(La novaĵo, ke la homaro sin preparas por la kruciĝo de la homo kun ŝimpanzo, ŝajnas al mi esence pli terura ol la novaĵo pri atombombo, koncentrejoj kaj gulagoj. Satano do eksidis rekte en la genetikaj laboratorioj.)

Se mi pli atente alrigardas la malaltajn fruntojn de niaj potenculoj, havuloj kaj deciduloj, mi devas min demandi: ĉu ne superflue?

29-an de majo 1987

Por la mondpolitika scenejo hieraŭ estis gaja tago. La amatora piloto Mathias Rust el Hamburgo estis kun verŝajne iu virino enaere por akiri la lastajn bezonatajn horojn por fariĝi profesia piloto. Sed anstataŭ hejmen, li el Helsinko flugis al Moskvo, trifoje superflugis cirkle la Ruĝan placon kaj tie alteriĝis. Al la preterpasantoj li disdonis aŭtogramojn, kaj la sovetia polico lin fine arestis.

Ironia hazardo estas, ke en la sama tago la sovetiaj celimaj militgardistoj festis sian festotagon, kaj en Pravda eĉ aperis artikolo, laŭ kiu nek unu metro da sovetia teritorio surtere kaj enaere povas eskapi la kontrolon …

Sed en la sama tago per simila sporta aviadilo fuĝflugis la konata kuba generalo Rafael Delpinio Dias, kiu famiĝis dum la t.n. invado de la Golfo de porkoj fare de Usono. Nun li kun tuta familio fuĝis al Florido kaj petis azilon.

31-an de majo 1987

Hieraŭ mi falcis la herbon, kaj por kompenso ni povas uzi la ripozan kabanon proksime al la lago de Vrba. Ĉiujn kvin paŝojn mi devis akrigi la falĉilon, ĉar la herbejo estis de longe neflegita.

En ripozminutoj mi legis la surprize ĉarman malgrandan romanon de F. Werfel Der Abituriententag (La jubilea tago de abiturientekzamenitoj). En kelkaj tagoj mi kaj mia edzino devos same ĉeesti la 20-jariĝon de nia abiturienta ekzameno. Mi estis la sola fraŭlo en la klaso, cetere ĉiuj knabinoj. ĉu post tiom da jaroj eblos ia minimuma fruktodona konversacio, aŭ okazos iel simile kiel en la romano de Werfel?

Interese, kiel saĝe kaj lerte Gorbaĉov eluzis la aventuron de la germana aviadisto Rust. Tuj li forigis la ĉefan homon de la armeo Sokolov kaj ankaŭ la komandanton de la aerfortoj. Sed tiu ĉi evento jam iel demonstras, ke ne temas plu pri la lerteco de Gorbaĉov, sed ankaŭ pri la volo de Alta potenco, kiu probable intencas pri Rusio ion grandan, ion fundamentan.

Povas esti, ke la senkulpa Rust en lasta momento savis la planojn de Gorbacĉov antaŭ la ortodokse leninismaj armeaj ĉefoj …


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.