La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2026 Geo

La Enhavo

Aprilo

4-an de aprilo 1987

La repaciĝa diservo de la papo en Santiago de Cilio transformi ĝis parte al batalo inter la policistaro kaj militema junularo.

Mi ne povas kredi, ke la homoj, kiuj eĉ dum diservo ne povas sin deteni de perforto kontraŭ la polico, vere serĉas demokration kaj ne nur eblecon de propra diktaturo. Pinoĉeto certe estas diktatoro, sed nur amatoreca kompare kun tiuj, kiuj volas lin anstataŭigi. Dum la vizito de la papo li ekzemple promesis la eklaboron de opoziciaj partioj. Kiu komunisma reĝimo promesas la samon? Ili diros, ke Pinoĉeto ne plenumos sian promeson, sekve ili prefere mem ion tian ne promesu …

Nur malmultaj hodiaŭaj libroj legiĝas streĉe kaj kun veka intereso. Sed la gramatika libro de Rikardo Ŝulco: Pledo por la unueca lingvo povas esti ĝue legata kiel streĉa aventura romano.

Li en multaj punktoj malfermas okulojn. Li pruvas, ke ni preskaŭ ĉiuj estas parte kaŝaj idistoj kaj ne ĉiusence veraj esperantistoj.

Posttagmeze mi kompilis du tajpitajn paĝojn pri la vivo de la pentristo Jozefo Tisnikar por la katalogo, aperonta okaze de lia ekspozicio en Klaŭdiforumo. Post tio mi tradukis la enkondukan tekston de Marjorie Boulton por la slovena eldono de ŝia prizamenhofa biografio. Bone, ke Britino diras al Slovenoj, ke la angla lingvo ne povas validi kiel aŭtente internacia.

5-an de aprilo 1987

En Labako la kunsido de la redakta komitato de CZ. Loĝejo de Andreo. De la muro rigardas tri abstraktaj bildoj de Veselka Oorli; sur la tablo niaj konkretaj paperoj kaj konkreta kafo.

La plej tikla temo: mia intervjuo kun la malagrabla kaj, kontraŭ ĉiuj faktoj, por komunismo entuziasma slovena verkisto en Karintio Johano Messner. Mi pledis por la vastanima kriterio de intereseco, la ceteraj lasis sin ofendi de iom stultaj asertoj en la teksto. Ĉiuj argumentis kontraŭ mi kaj la decido estis: ne. Mi senvorte akceptis la rezulton. Kion fari, se oni timas la vortojn …

La vespermanĝo estis pli larĝanima: ia italspeca farunaĵo kun muelitaj stekoj, verda salato, bona kamparana vino.

Sed je unu temo ni tute ne trovis solvon: oni ne povas trovi Slovenon, kiu pritraktus la najbarecon kun la Kroata popolo – kaj inverse. La tuta slovena popolo finfine fariĝis iaspeca enfant terrible enkadre de Jugoslavio, kvankam la tuta ŝtato kolonialisme ekspluatas ĝin.

Ni tuŝis ankaŭ la lastan numeron de Nova revija, de la fama 57-a numero. Sed ilia vojo ne estas nia vojo. Ili povas kaj devas esti en sia kritiko pli akraj, ja ili ĉefe apartenas al la familioj, kies gepatroj faris nian landon katastrofan. Ili devas detrui, ni devos konstrui. Ili pritraktas la regantan "marksismon" ankoraŭ iel serioze, ni jam ironie preteriras ĝin.

9-an de aprilo 1987

Kun la manskribo en aktujo mi frue matene veturis al Maribor.

Unue la traduko de la enkondukaj vortoj de M. Boulton por la slovena eldono de Zamenhof, la kreinto de Esperanto, due mia akompana teksto sur 16 tajpitaj paĝoj. La tajpadon mi finis nur je la dua horo frumatene …

Sur la doganejo oni min demandis pri kunportataj varoj.

Mi deklaris la kafon. Poste oni ordonis al mi malfermi la valizujon de mia veturilo.

Ĝi estis senhava. Mi devis malfermi la motorkovrilon. Klare, nenio. Poste oni min demandis pri la enhavo de mia aktujo.

Mi simple disponigis ĝin al ili. La doganisto vokis la limtransirejan policanon kaj donis al li mian senkulpan manskribon.

Oni prisercis ĝin dum kelka tempo en la oficejo, mi staris ekstere. Poste venis la policisto kaj demandis min, pri kio temas en tiu manskribo. Mi ne eltenis plu. "Mi estus tre kontenta, se vi bonvolus ĝin reteni, la gazetaro sufiĉe volonte raportos pri via malfermata limo," mi diris kun certa kolero en mia voĉo. Tio ne placis al li, kaj li tuj redonis al mi ĉion, svingante per sia mano, ke mi forveturu.

La redaktoro de la eldonejo Obzorja en Maribor ĵus telefonis en germana lingvo al iu kolego en Germanio. Interesa, tiu redaktoro, profesoro Avsenak. Li okupiĝas pri kvalitaj vinoj kaj verkis tre spritan libron je tiu ĉi temo. Li apartenas al la malnova skolo de jam preskaŭ malaperintaj kavaliroj. Anstataŭ kravaton li portas bantkravaton. Li ne povas discipline pritrakti iun temon laŭpunkte.

Apenaŭ ni komencis diskuti pri la libro, eniris iu aca verkisto L.F. kiu neniam vidis unu solan partizanon, sed kuraĝis verki multajn librojn pri ili. Ni supraĵe konas unu la alian. Li tuj komencis fanfaroni, ke li estas invitata al la por komunistoj fama vilaĝo Cebine, kie en la jaro 1937 okazis la fonda 'konferenco' de la Slovena kompartio, kaj kiel li tie, okaze de la memorkunveno, rajtos paroli kiel la tria … S-ro Avsenak ŝerce diris, ke li kantos la "Te Deum … "; kaj ankaŭ mi ne povis resti en silento. Mi en nerimarkebla ironio diris, ke okazas interesa koincido, se la "lasta" konferenco okazos en la sama loko kiel la unua. Povra F. englutis la ofendon kaj provis rideti.

Dume venis ankaŭ la tradukisto de la libro Franc Orimpf.

Ni iris al lia hejmo por tagmanĝi. La dommastrino aparte por mi preparis ian specialan stirian strudlon. Mi bedaŭris, ke la ŝoforado ne permesis al mi plian konsumadon de la bona stiria vino. Ni parolis pri Hesse, kiun li multe tradukis, kaj pri Berdjajev, kiun li multe legas.

Posttagmeze mi transveturis la riveron Drava kaj en la kontraŭa parto de la urbo faris viziton ĉe Zdenka. Ŝi antaŭ nelonge havis fortan karambolon, sed preskaŭ mirakle restis en kontentiga sanstato. Sed ŝi ŝuldas la monon por la aŭto kaj por la postrestita lado ŝi apenaŭ ion ricevos.

17-an de aprilo 1987

Vespere dum la sankta ĵaŭdo, post la religia ceremonio, mi havis bonŝancon rigardi la usonan filmon La amo sen vortoj de la reĝisoro Joseph Sargent, el la jaro 1985. Simpla familia historio pri mutsurdaj gepatroj kaj ĉiuaspekte maturiĝinta filino Margaret, kiu funkcias kiel perilo inter la mutsurda mondo de la gepatroj kaj la cetera mondo. Ŝi konstante tradukis el ilia gestolingvo kaj returnen.

Tre kortuŝa estis la sceno, kiam la preĝejo, plena de mutsurduloj, per gestoj kunkantis la liturgian kantadon. La lingvo de mangestoj vivis en ili eĉ pli intense ol la sonlingvo vivas en 'normalaj' homoj. Kaj tiu lingvo estas plene arte konstruita, do bonega pravigo por nia Esperanto.

Ec ni Esperantistoj ignoras, ke ĉiu kultura homo devus lerni ne du, sed tri lingvojn: la gepatran, la internacian kaj la gestan. Ne sufiĉas, ke la aŭdinvalidoj povu komuniki per la gestolingvo inter si mem. Ankaŭ la sanaj homoj devus kapabli komuniki kun la invalidaj en ilia lingvo.

19-an de aprilo 1987

La paskoceremonio hejme, en mia infanaĝa vilaĝo Prevalje, estas io tute alia ol la religiaj ceremonioj en Klaŭdiforumo. Ne nur la amaso da kredantoj, kiuj iras en la impona procesio, sed ankaŭ la kvalito de la eklezia koruso, en kiu kantas eĉ kantistino de la operejo en Maribor, sinjorino Halina el Pollando, kontribuas al la pli aŭtenta travivo de la sankta semajno en la eklezia jaro.

25-an de aprilo 1987

En la oficejo aperis permeso, ke por la eldonejo povas esti acetata elektronika tajpmaŝino. Estas iom strange, ke oni devas tiel ĝoji pri banalaĵo, kiun povas hodiaŭ regali al si la elementlernejanoj.

Sed kvankam eldonado de libroj estas la celo de la tuta entrepreno, oni tamen pritraktas la eldonejon kiel nepran damaĝon. Sed sur tiu ĉi falsa principo baziĝas la tuta nuntempa monda sistemo.

Posttagmeze venis armeo da redaktoroj el la eldonejo Mladinska knjiga el Labako. Ni iris unue al la restoracio Virunum por priparoli la negocaĵojn. Inter ili troviĝis ankaŭ mia traduko de la noveloj de Tagoro: La malsata ŝtono, kiun mi prizorgis duone el la angla kaj duone el la Esperanta fontoj. La libro aperos omaĝe al la centjariĝo de Esperanto.

Post la 'serioza' parto ni veturis unue al la seminaria gimnazio Pleoivec, kie nia pentristo Valentin Oman provizas la preĝejan presbiterion per freskoj laŭ lia speciala maniero kaj tekniko. Returne ni haltis ĉe la t.n. duka trono, sur kiu la iamaj Karintiaj dukoj disdonis feŭdojn kaj prijuĝis la konfliktojn.

En la unua tempo slovenlingve, poste pli kaj pli germanlingve. ĉirkaŭ la trono estas starigita alta fera barilo, sur la informa tabulo en kelkaj lingvoj, nur ne en la slovena, staras ĉio ebla, nur ne la fakto, ke sur tiu ĉi ŝtona trono sidis dum jarcentoj la slovenaj dukoj, demokratie elektitaj de suverenaj Slovenaj kamparanoj, nomitaj 'kosezi'. Bonŝance oni povas trompi, prisilenti kaj mensogi nur en tiu ĉi mondo.

Ĝi ne estas eterna.

Poste ni vizitis la katedralon Gospa sveta, kiun starigis en pli malgranda kaj verŝajne ligna formo la unua misia episkopo de la Karintiaj Slovenoj la st. Modesto, kiu verŝajne devenis el Irlando. En tiu ĉi katedralo okazis ankaŭ la religia parto de la surtroniga ceremonio. Niaj gastoj miris pri la interesa murbildo dekstre de la ĉefa altaro. Antaŭ la dua mondmilito la konata aŭstra pentristo K. Bockl pentris la scenon, sur kiu Jesuo savas Petron, kiu dronas en la lago, ĉar li ne fidis sufiĉe al la vortoj de Jesuo. Sed sur tiu ĉi bildo la kapo de "Petro" estas klare rekoneble la kapo de Lenin. La naiva ideo de la pentristo estis, ke la kristanismo eble savos la ideon de la socialismo. Sed la diferenco estas klare videbla: Petro petis Jesuon, ke li lin savu; la bolŝevikoj dume strebas, ke dronu Jesuo kun siaj disĉiploj …

Nia lasta stacio estis la kastelo Krnski grad, de kiu postrestis nur la nomo kaj la apuda preĝejo en la karolinga stilo, konstruita en la 8-a jarcento el la ŝtonpecoj de Virunum. Tiel ĝi restis preskaŭ neŝanĝiĝinta ĝis nuntempe, dum la kastelo, konstruita tute el ligno, jam delonge disfalis. Ni iom emocie observis la lokon, el kiu regis niaj mezepokaj dukoj. Estas interese, ke tuj sub la preĝejo, kie staris la fama duka ŝtono, troviĝas subfositaj antikvaĵoj. Dum la Hitlera periodo oni laŭdire elfosis, sed subite ili ĉesis kaj denove subfosis ĉion. Evidente estis trovitaj gravaj pruvoj, kiuj kontestatis la hitlerisman doktrinon.

Baldaŭ post la milito la arealon aĉetis la klaŭdiforuma Historisocieto. En la statutoj de la societo estas ordigite, ke la arealoj ne estas vendeblaj. Tiamaniere la grandgermaniga potenco plene kontrolas la terenon kaj por ĉiam malebligas, ke iu en Slovena aranĝo esploru la subfosaĵojn.

Pripensinda esta la fakto, ke en la mezepoka tempo la preĝejoj estis konstruitaj el ŝtono, sed la kasteloj el modesta kaj efemera ligno …

27-an de aprilo 1987

Du fascinaj libroj de Rikardo Ŝulco: Pledo por la unueca lingvo kaj Nun, was Esperanto betrifft.

Estas vere, ke la proponoj kaj argumentoj de,ulco en la komenco ŝajnas iom ekstremaj kaj ŝokaj. Sed tio nur signifas, ke ni tamen ĝis nun malprofunde boris en la sencon de esperanta lingvistiko.

Jam la pura fakto, ke liaj libroj legiĝas kiel krimromanoj, pruvas, ke temas pri sperta verkisto, kiu regas sian metion.

Regi sian metion, tio jam estas komenco de morala sinteno …

28-an de aprilo 1987

La redaktoro de la Slovena programo ĉe ORF Klaŭdiforumo telefone invitis min al la studio, ke ni surbendigu programeron pri la centjariĝo de Esperanto. Ni disponis pri 5 minutoj.

Tamen estas bone, ke tion faris la redaktoro laŭ propra iniciato.

Hieraŭ mi ricevis el Brazilo la menditan libron de Wiliam Auld: La kulturo kaj Internacia Lingvo. Tre bona libro, sed ĝenas lia "far".

La 'afero Waldheim' fariĝas pli kaj pli stranga. Subite komencis lin defendi la adeptoj de la Socialista partio, kiuj ĝuste lancis la akuzojn kaj la polemikojn pri lia laŭdira aparteno al la krimkulpaj nazioj dum la dua mondmilito. Aliflanke, kiel malbonvena, deklaris lin la ŝtato (Usono), kiu jardeklonge kaŝis kaj protektis la plej ekstremajn kaj klare pruvitajn militajn krimulojn, kiel la Kroaton Artukovio. Kiel do povus esti bonvena gasto Mikaelo Gorbacov, kiu okupas la terenon kaj la popolon de Afganoj, ordonante pogromojn kontraŭ la tiea civila loĝantaro …

Tamen, riproĉinda estas ankaŭ la prezidantkandidato mem. Se li estus vere tia patrioto, kia li ĉiam sin prezentas, li demisius pro la bildo kaj renomo de la respubliko, kaj poste li povus kiel privata persono refuti la akuzojn kaj pruvi sian senkulpon.

Sed la afero estas tia, ke por esti aŭtenta reprezentanto de sia nacio kaj ŝtato, ne estas sufiĉe, esti senkulpa, oni eĉ devas esti morale modela. ĉu estis morale modele: dum la Hitlera regno esti aktiva oficiro de la krima armetrupo kaj eĉ en tiu tempo studi politikajn sciencojn, dum multaj aliaj devis pasigi sian tempon en la koncentrejoj aŭ oferis sian vivon?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.