La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2026 Geo

La Enhavo

Januaro

3-an de januaro 1987

En Tinje mi partoprenis la tradician novjaran renkontiĝon de Slovenaj katolikaj intelektuloj. La ĉijara temo estis Primož

Trubar, kiu en la jaro 1551 publikigis la unuan presitan Slovenan libron. Kio estas Zamenhof por la tuta homaro, tio estas la protestanta superintendento Trubar por la Slovena nacio.

La prelegoj estis meznivelaj, la plej interesa estis tiu de la emerita Karintia protestanta episkopo d-ro Sakrausky, kiu montriĝis eminenta konanto de la Slovena reformacio en la 16-a jarcento kaj ankaŭ de nia aktuala kulturo.

Kun Marija mi iom antaŭ la fino de la aranĝo forveturis al Labako por viziti la grandan ekspozicion pri Jozefo Plečnik, granda arĥitekto, postlasinta bone legeblajn spurojn en Vieno kaj Prago (aranĝo de Hradčani laŭ la invito de la ŝtatestro Masarik) kaj donis sian artan marksignon al Labako en la periodo inter ambaŭ mondmilitoj. Bedaŭrinde la komunista reĝimo post la milito detrue ŝanĝis la vizaĝon de Labako; la plej nobla verko de Pleanik, la cementeriaj konstruaĵoj Oale disfalas pro la neglekta sinteno de la urba administracio.

Nature, ankaŭ tiu ĉi ekspozicio ne ekestis en Labako, sed en Parizo, kaj nur de tie ĝi povis veni al la naskiĝurbo de Pleanik.

En Slovenio oni multe diskutas pri la "evento" okaze de la nuna kristnaska tempo. La cefepiskopo d-ro Ouotar rajtis la unuan fojon post la milito en du minutoj paroli tra la radiostacio de Labako al siaj kredantoj. Ankaŭ la ceteraj programeroj kaj gazetartikoloj iel ĉirkaŭe tuŝis la temon. Eĉ la prezidanto de la Socialista ligo, la iom propraspeca Jozefo Smole publike gratulis al ĉiuj, kiuj "intime flegas la tradicion de la kristnaska festokutimo".

Kelkaj trovas en tio grandan esperon kaj stimulon. Mi bedaŭras, ke la eklezio tiel malkare disvendadas sian 40-jaran ekzilstaton en propra patrujo. La folklorigado de kristnasko ja estas en intereso de reĝimo; apude ĝi tiamaniere akiras en eksterlando la malmultekostan reputacion de "demokratia" sinteno.

Mi kiel kristano cetere ĝojas pri tiu duona paŝo de la reĝimo, sed tiu paŝo estas nur ilia kaj ne koncernas la eklezion kaj la kristanan popolon.

4-an de januaro 1987

Pro frosto la aŭto ne startis. Tiel mi restis hejme por iom ripozi.

Dume mi legis la libron de la Angla fizikisto Paŭlo Davies kun la titolo: La Dio kaj la moderna fiziko. En ĝi li argumentas, ke la hodiaŭa stato de fizikaj esploroj pli proksimigas la homon al Dio ol la religioj mem.

En la televida prezento pri la Aŭstra poeto Teodoro Krammer (1896-1953), kiu antaŭ la nazioj elmigris al Londono kaj multe suferis pro sia malriĉeco kaj posta traktado en la neŭrologia instituto per elektroŝokoj, mi speciale rimarkis la versojn:

Es ist die Wahrheit,
mir hat man nichts getan …

(La vero pura estas, ke ĝuste min neniu mise traktis …)

Mi sentas, ke tio validas ankaŭ por mi. Kvankam mia ĉiutaga pano tamen estas kontentige surŝmirita kaj la apuda teo sufiĉe sukerigita, min doloras similaj aferoj kiel la kompatindan poeton Krammer. La diferenco estas nur, ke la mondo tiam sciis, ke la hitlera reĝimo estas malamika fenomeno por la homaro, dum hodiaŭ tion oni ĝenerale ne scias koncerne komunismon.

Ankaŭ al mi oni nenion faris, krom ke oni mian tutan vivon direktis en ekzilon, kie mi eĉ la statuson de ekzilinto ne povas ĝui, ja oni ne forpelis min police, sed nur malrekte helpe de rafinitaj metodoj de la sekretpolica agado kontraŭ ĉiuj liberpensaj homoj.

Tamen, mi ne ĝemu; la vera aŭtoro de niaj vivnoveloj estas kaj restas la granda artisto, la fantaziplena verkisto, la Dio mem. Kaj ne decas al la romanfiguroj riproci al la verkisto …

5-an de januaro 1987

Nur post unu duonmonato mi ricevis la leteron de mia amiko Rebula el Triesto. La Itala poŝtfunkciado plej klare pruvas, kio estas perdita okaze de la disfalo de Aŭstra imperio …

Aloizo en sia letero analizas la 13-an numeron de Celovoki Zvon. Laŭvice, en siaj preskaŭ Grekaj, malfacile legeblaj literoj.

Tia amanto de la antikva Greka lingvo li kiel gimnaziano komencis traduki Tiel parolis Zaratustro de Nietzsche el la Germana al la malnovgreka … Humanisma sporto, okazinta dum la bataloj de la II-a mondmilito …

Li atentigas min pri la eraro en mia kontribuo pri la loko, kie Boetio estis ĝismorte enkarcerigita: ne en Romo, kiel mi erare skribis, sed en Pavia, kiel ĝustas.

Pri la novaj okazaĵoj en Sovetunio kaj Cinio li restas malentuziasma kaj li ne vidas ian perspektivpromeson. Verŝajne li pravas. Komunismo probable ne povas esti forigita evoluproceze, sed nur laŭ la sama maniero, kiel ĝi aperis. Sed la diferenco estas, ke la forton por "fari revolucion" kontraŭ tiuj profesiaj revolucioj havas nur Dio mem.

En Francio la striko ĝeneraliĝas, kion instigas CGF, la komunisma sindikato. ĉu simila plano kiel antaŭtempe en Britio?

10-an de januaro 1987

Helena sidis, pli trafe dirite kaŭris, sur la malantaŭa benko, pliparte dormante; mi stiris la aŭton dum longa distanco Klaŭdiforumo, Triesto. La trafiko ne estis densa, la januara suno kun certa astrofizika fiero brilis el sia vintra pozicio, la veturilo trankvile glitis, kvazaŭ ne sur la kontaktsupraĵo inter la radoj kaj la firma stratbetono, sed inter la anĝelaj flugiloj kaj ia transmonda beata aero …

Tamen, ĉe la Itala dogana budo io ŝajne komplikiĝis. Mi estis pridemandita, ĉu mi parolas Itale. Un poco, un poco … mi respondis, ankoraŭ opiniante, ke lia demando ne malicas.

Poste sekvis la demandoj, pri kiuj mi ne estis alkutimiĝinta eĉ sur la limo al la komunisma Jugoslavio. Se mi ne havus aranĝitan horon ĉe la Triesta radiostacio, mi dankus al ilia afablo kaj revenus Aŭstrion. Do, mi devis engluti kaj per regita voĉo respondi, ke mi veturas al Triesto pro mia privata vizito.

Fine ni povis daŭrigi la vojon kun iom maldolĉa humoro, ke eble iom da faŝisma sinteno postvivis le milite venkitan faŝismon de Musolini.

Je la 11-a horo ni jam troviĝis antaŭ la blokdomo de mia amiko Aloizo. La veturo dume ŝanĝis sian vizaĝon, ni nur kun iom da peno povis preni el la aŭto miajn donacojn kaj sur iom glata tereno surpaŝi la sojlon.

Aloizo ankoraŭ ne estis hejme post la operacio de la prostato; li ĝuste en tiu ĉi sabato unuafoje denove komencis instrui.

Kvazaŭ li ne povus kredi, ke la antikva Greka kaj Latina lingvoj pluvivos en la lernejaj klasoj ankaŭ post lia emeritiĝo.

Sed io tamen estas vera: el la buŝoj de aliaj kolegoj ambaŭ historiaj lingvoj sonos ordinare, el ia pure profesia distanco, dum el lia buŝo ekparolas jen la aŭtenta malnova Greko, jen la aŭtenta Romiano.

Dume ni estis altnivele gastigitaj de du hejmaj feinoj: de la edzino de Aloizo kaj de ŝia fratino el Celeo, veninta ŝin helpi pro la malsano de la geedza paro Rebula.

Mi intertempe telefonis al sinjorino Anita, ĉu ŝi povus tranoktigi mian filinon, ĉar en la hejmo de Rebula nun ne estas sufiĉa loko por ni ambaŭ. Ni interkonsentis tiel, ke ni tri: profesoro Rebula, Helena kaj mi vespere iru al ili vespermanĝi, kaj Helena poste restu tie ĝis la sekvonta tago.

Dum tiu tempo jam venis Aloizo kun sia gaja gastema rido.

Ni tuj eksidis en lia kabinedo por pridiskuti la kulturajn eventojn de la lasta tempo kaj precipe tiujn, kiuj rilatas nian revuon Celovŝki Zvon. Lia edzino, sinjorino Zora, klopode portadis post li diversajn plektitaĵojn, por ke li ne malvarmumu.

Ŝi ankaŭ postulis de li, ke li dum horo aŭ du ekkuŝu. "Mi poreterne kuŝos tie … " li montris per sia fingro al la supozita cielo. Jes, mi tiumomente pripensis; oni per certa medicina disciplino povas forpuŝi la momenton de plena malfortiĝo kaj morto por kelka tempo. Sed kiom povas valori tiu pure kvanteca gajno, se ĝi estas impostigita per la disciplino de ripozado kaj nenormala vivmaniero?

Baldaŭ post la tagmanĝo ni eniris aŭtobuson ĝis la Triesta centro. Pli kaj pli neĝ-pluvis. Aldone blovis ventego, kiu multobligis la malvarmon, kiu per si mem ne estis pli ol -1°C.

En la slovena redaktejo de la Triesta radiostacio mi devis surbendigi kvar dekminutajn tekstojn pri diversaj literaturaĵoj.

Mi elektis la Leterojn al Lucilio de Seneko; la novelaron Malsata ŝtono de Tagoro, kiun mi ĵus tradukis el Esperanto en slovenan lingvon, aldoninte aliajn 6 novelojn el la angla lingvo. Ĉiokaze mi pritraktis ankaŭ la specifaĵojn de Esperanto kiel pontlingvo de tradukoj. Sekvis La kristaneco aŭ Eŭropo de Novalis, kiun mi kun aliaj filozofiaj fragmentoj tradukas por eldono ĉe Slovenska matica en Labako. Kaj fine: trarigardo tra la Esperanta liriko, el kiu mi tradukis erojn por tiu ci okazo.

La aero en la studio estis tre seka pro la varmigilkorpoj, do mi devis tre peni por tralegi ĉion, ĉar mia gorĝo ekscitiĝis de la seka aero.

Post la komuna capuccino en societo kun la redaktorino ni suriris tramon, la faman Triestan deklivan tramon, kaj ni veturis ĝis la stacio Bane, kie jam atendis min la deĵore afabla sinjorino Anita.

Estis kelke da lingvoj, en kiuj okazis nia vespermanĝa simpozieto: en la slovena, Esperanta, itala, germana kaj franca.

Estis pli da diversaj lingvoj ol da diversaj opinioj. La temo estis religia, nature. La ĉefaj elirpunktoj de niaj ĉefaj du protagonistoj:

Aloizo kun sia pozo de greka soldat-filozofo kaj la edzo de sinjorino Anita kun la trankvila pozo de budhana adepto, estis la konvinko pri la konstanta moral-religia evoluo kaj plibonigeblo de la homaro, kaj la ĝuste kontraŭa ideo ĉe Aloizo.

Eble Aloizo tro ofte mezuras la rezultojn de la homa evoluo laŭ la postrestaĵoj kaj konsekvencoj sur tiu ĉi mondo. La sanktuloj leviĝas al Dio, la pekoj restas surtere. Eble sinjoro Altherr tro abstrakte fidas al ia "se" kiel ĝenerala kondiĉo por ĉiaspeca konvertiĝo.

11-an de januaro 1987

Partopreno ĉe la slovena diservo en la preĝejo de Opaine. Ne malpli da homoj ol ĉe la pli frua Itala meso. Bela kantado, sed terure longa kaj komplikaca prediko. Estas certa malvirto de multaj sacerdotoj, volantaj en sia parolo esti pli ampleksaj kaj pli saĝaj ol la Dia vorto mem. Tio multe pli ĝenas ol se la infanoj laŭte krias kaj maldiscipline kondutas en la preĝejo.

Pro la ventego, nomata burja, kiu furoris tra la stratoj, mi apenaŭ sukcesis veni hejmen al Aloizo. Dum la virinoj finpreparis la tagmanĝon, ni eksidis en lia kabinedo kaj pridiskutis la restintajn demandojn koncerne nian revuon. Li faris intervjuon kun la prezidanto de Secretariatus pro non credentibus (La sekretario por la nekredantoj) kardinalo Poupard en Vatikano. Aloizo starigis la demandojn en la Itala kaj la kardinalo respondis en la Franca. Inter alie Aloizo provoke demandis lin, ĉu havas sencon dialogi kun "marksismo" en Orienta Eŭropo, kio antaŭ nelonge okazis en Budapeŝto, ja ili ne parolas el iu profunda propra konvinko, sed nur el sia cinika pozicio de regopovo. Kardinalo Poupard respondis, ke la senco de tiaj eventoj eble por la homoj en la Okcidento ne ekzistas . sed ili tre gravas por miloj da kristanoj en orientEŭropaj landoj, ja ili ankaŭ tiamaniere akiras multe da memfido kaj eĉ certa renomo interne de la propra socio.

La saman argumenton uzis Aloizo kontraŭ mia riproco al la eklezia estraro en Labako, ke ĝi asistis la zorge limigitan "sociigan" publikan rekonon de la kristnaska festo en Slovenio fare de la komunista reĝimo, kiu tian "kristnaskon" nun sufiĉe forte bezonas pro siaj malfacilaĵoj en ekonomio kaj la postuloj de la juna generacio. Povas esti, ke lia argumento pravas. Povas esti, ke mi ne bezonas tian duonan agnoskon, sed multaj frustritaj kristanoj profitas tamen ankaŭ de tia duona aŭ eĉ nur era solvo.

Plenigita kokido kun la itala pastaĵo, du specoj de salato, bona hejma vino el la ĉirkaŭa tereno, jen la adiaŭa tagmanĝo, al kiu antaŭpreĝis Aloizo. ĉe la familio de Anita ni preĝis silente, pli spirito profunde; ĉi tie oni preĝas iom suprairapide, laŭ la malbona katolika kutimo. En tiu senco oni povas ankoraŭ iomete lerni de protestantoj kaj aliaj reformitoj.

Mi iom timis, kiamaniere en tia ventego kun neĝado kaj glita strato ni povos forveturi. Fakte: kiam mi enkofrigis la skatolegon da oranĝoj, donacitaj de sinjorino Zora, mi ne povis enŝovi la ŝlosilon en la seruron de la aŭtopordo. Ĉio estis glacigita. Mi devis reiri por peti varmegan akvon. Mi verŝis la bolantan akvon en la termobotelon. Efektive mi tuj sukcesis puŝi mian ŝlosilon en la degeliĝintan trueton de la seruro. Sed ve, la pordo estis tiel alfrostita al la kadro, ke mi ne povis ĝin malfermi. Nur kun fortega tiro mi sukcesis, sed la klinko preskaŭ restis en mia mano. Dume la ventego tiel forte furoris, ke mi kaj Helena apenaŭ povis stari apud la veturilo.

Fine ni sidiĝis en la aŭton, sed nova minaco aperis. La seruro iel difektiĝis kaj mi ne sukcesis fermi la pordon. Mi devis eliri kaj sub la terura ventego dum dek minutoj sorĉi je la seruro por fine, kun tute nigraj fingroj, fermi la pordon. Post preskaŭ kvin horoj da tikla stirado ni fine troviĝis hejme sen akcidento, eĉ sen malvarmumo.

16-an de januaro 1987

En Ĉinio falis la ĝenerala sekretario de la ĉina kompartio. Tio povus signifi la finon de reformoj en tiu interesa lando. Sed la komentariisto de ORF asertas, ke tio kongruas kun la ĉina tradicio. Kiam la ĉina imperiestro havis pro siaj projektoj malfacilaĵojn kun siaj provincaj estroj, li ĉiam oferis sian kancelieron.

Nun ŝajne okazis la samo. Deng Xhiao Ping oferis sian dekstran manon, ĝeneralan sekretarion, por povi plu efektivigi la reformojn. Ni esperu, ke d-ro Portisch pravas …

17-an de januaro 1987

Aŭdas, ke iu komponisto en Usono, kie alie, komponis simfonion por tri polvosuciloj, por unu polurmaŝino por pargeto, por orgeno kaj orkestro. Anstataŭ dirigenta bastono servos signalpistolo …

Vespere mi veturis, kun nuraj 40 km/h averaĝe pro la neĝo surstrate, al la vilaĝo Leoe/Lesach ĉe St. Jakobo en la valo Roo. Oni festos la 95-an naskiĝtagon de kamparano kaj slovena popola poeto Antonio Gabrielo. Samtempe estos prezentata lia poemlibro, ĵus aperinta ĉe Mohorjeva kaj redaktita kaj komentita de mi.

En la granda salono de la gastejo kunvenis pli ol 50 homoj, preskaŭ ĉiuj parencoj de la omaĝata oldulo. Ĉeestis ankaŭ la loka kantĥoro, kiu komencis la programon per Slovenaj popolaj kantoj. Sekvis la parolo de iu vilaĝano, bone konanta ciujn tradiciojn. En simpatia dialekto li skizis la vivon de la celebrata poeto. Post tio mi komentis lian poezion, trovante en ĝi unu el lastaj aŭtentaj rimvoĉoj de la popolo. Mi tion laŭte ne diris, sed estas fakto, ke la popolo pli kaj pli ĉesas ekzisti, anstataŭata de aliaj kategorioj, kiuj kulture ne povas esti same produktivaj. Bedaŭrinde precipe la popolo anstataŭiĝas per la t.n. kanajlaro, kiu cetere volas esti vidata kaj agnoskata kiel vera popolo, sed ne havas eĉ unu kvaliton de ĝi.

Post mi parolis d-ro Feinig, klarigante, ankaŭ en bela slovena dialekto de Rož la signifon de hejmaj kaj vilaĝaj nomoj en la ĉirkaŭo.

Maldekstre de mi sidis la moderna Karintia poeto Gustavo Januo, kies poemoj aperis ankaŭ en la Germana lingvo, tradukitaj de Petro Handke; kontraŭ mi sidis la vilaĝestro Gressel kun sia edzino, kiu prezentis por mi interesan ekzemplon de karintia nacia sindromo. Kun ni li glate parolis en la slovena lingvo, en bela loka dialekto, laŭ kiu ĉiu supozus, ke temas pri ano de la slovena popolgrupo. Tamen la impreso trompas. La sama vilaĝestro, kiu en nia slovena societo tiel hejmece babiladas, okaze de la kristnaska festo malpermesis la starigon de la slovena bondezira surskribo apud la germana.

Kiam la vilaĝanoj tion mem faris, li sendis dumnokte la ĝendarmojn demonti kaj forporti la surskriban tabulon. Tio okazis pasintjare. Pro akra kritiko en slovenaj gazetoj li ĉijare solvis tiun gordan nodon tiamaniere, ke estis starigita nek la germana nek la slovena surskribo. Sed oni ne pripensu, ke li sentas sin iel ajn kulpa pri tio ĉi. Li elefanthaŭte ridas plu kaj klarigas, ke la partioj en la komunumo tiel decidis kaj li devas nur efektivigi la konkludojn de la politikaj partioj. Tia estas la larĝeco de karintia demokratio en la etna specifo. Kaj la gaja vilaĝestro, nun plenumanta la volon de la partioj, afable ridis kaj slovendialekte babilis kun ni ĝis ni antaŭ la noktomezo komencis disiri al niaj hejmoj.

20-an de januaro 1987

Nia grupeto kuniĝis por la biblia kurso. La unuan referaĵon devis havi mi. La celo estas: laŭpaŝe plene tralegi la sanktan Skribon kaj povi klarigi la malfacilajn lokojn. Mi devis pristudi la aferojn el Genezo, la kreon de l' universo kaj de la homo.

Precipe du librojn mi utile uzis: la libron Dio kaj la moderna fiziko de la juna Brita atomfizikisto Davies. Li asertas, ke hodiaŭ ĝuste la plej pintaj fizikaj rekonoj pli proksimigas la homon al Dio ol la religioj mem. La dua li bro estis La Biblio konfirmas la mondpercepton de la naturscienco de la Nederlanda sciencisto Claeys.

Kiel nerespondeblan problemon mi difinis la demandon:

– Kial Dio kreas, riskante tiel ankaŭ la falimenton, aŭ: kial io ekzistas kaj ne plene malekzistas, kiel formulis la problemon jam la greka filozofio.

Pli ol tiu ĉi studhoro estis por mi grava la 'flanka produkto' de okupiĝo pri la kreo-problemoj. Subite, leginte la scenarion de la plej verŝajna ekesto de la universo kaj de ĝia ebla fino, mi ricevis ideon: verki romanon, kiu okazus en la dua oscilo, kiam la universo cesus disvastiĝi kaj komencus kuntiri ĝi. En tiu okazo ĉiuj agoj kaj procezoj pasus retrograde: la homoj naskiĝus grizharaj el la tomboj kaj mortus reirintaj al la patrinaj sinoj; ili ne lernus, sed sisteme forgesadus; la potencon havus la suculoj, kiuj jam atendas la morton en la patrinaj uteroj. Tial la vivo ne estas komplika kaj malfeliĉa, ĉar grava estas nur la sufiĉa kvanto da lakto, dolĉaĵoj kaj ludiloj.

Sur la nacieca problemaro okazus, ke malgrandaj nacioj disvastigus sian terenon; la socio pli kaj pli rezignus pri teknikaj elpensaĵoj, trovintaj ilin superfluaj. Per tia literatura artifiko oni povus satire kaj ankaŭ filozofie profunde pritrakti la nuntempan socion. La ĝuste elpensita lingvo por tia literaturaĵo montriĝas Esperanto, precipe pro sia prefikso mal, ja preskaŭ ĉio okazus en maltempo kaj en malordo.

21-an de januaro 1987

Bonega la filmo Celeste pri la lastaj jaroj de la granda franca verkisto Marcel Proust. Bedaŭrinde mi ne notis la nomon de la reĝisoro; kion mi ne notas, tuj vaporiĝas en mia memoraparato.

Oni devas sin demandi, ĉu literaturo valoras tian kapricplenan kaj turmentoplenan vivon. La literaturo mem certe ne.

Sed en la literatura vivo sin banas koncernaj animoj kaj fariĝas tra la kapricaj turmentoj pli kaj pli rafinitaj.

En la literatura aldono de la taggazeto Delo el Labako mi legis la kalumniaĵon de Francisko Bohanec pri la lasta libro de Aloizo, Vrt bogov (La ĝardeno de dioj), la taglibro pri liaj voja ĝoj en Usono kaj Kanado.

Bohanec lasas sin mizere dungi ĉe la plej stalinismaj rondoj ene de la nuna reĝimo. Li prezentas Aloizon kiel instigadon de la sangoverŝa kontraŭstalinisma ribelo de Slovenoj dum la dua mondmilito. Komike, ke la ekstremaj reprezentantoj de la kontraŭkomunismaj batalintoj same akuzas la verkiston Rebula pri kooperado kun la komunista reĝimo en Slovenio. Denova demonstro de la franca proverbo, ke la ekstremoj sin tuŝas. Mi devas tuj skribi al Aloizo, ke tute ne indas ion respondi. Kun la dungitaj langoj oni nepre ne diskutu!

Povas esti, ke tiaj malicaj birdoj antaŭdiras novan vintron en Slovenio, en kiu denove frostiĝos ĉiuj partaj liberecoj, ekflorintaj dum kelkaj lastaj jaroj. Tre verŝajne dependas de la situacio en Kremlo, kiel staras pri Gorbaĉov. Sed finfine decidos la fingro de Dio mem …


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.