La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Aŭgusto

1-an de aŭgusto 1987

De hieraŭ vespere denove en Prevalje. La plej grandan ĝojon montris Peĉjo, kiu dum la tuta semajno parte brave, parte larmoverŝe atendis, ĝis la pacjo alportus bonbonojn.

Vespere mi tuj daŭrigis sur mia antaŭmilita tajpmaŝino la tradukadon de modernaj slovenaj noveloj en Esperanton.

Momente en la maŝino troviĝas la teksto de mia najbaro Leopold Suhodolaan, kiu, jam kelkajn jarojn morta, eble nun havas pli favoran opinion pri la lingvo, al kiu li ne povis imagi, iam esti tradukota, ol li iam havis …

Hodiaŭa mateno komenciĝis per legado de La junulo de Dostojevski. Jam post la unuaj linioj povus iu, kiu mem skribadas, elpreni por sia uzo bonan instruon.

Post la antaŭtagmeza aĉetumado mi dispute karambolis kun mia edzino, ĉar ŝi opiniis, ke mi devus esti kapabla klare legi ŝiajn pensojn kaj dezirojn el ŝia kranio.

Vespere mi estis tiel elĉerpita pri la disputo, ke mi tuj eniris liton, sen daŭrigi mian tradukan laboron aŭ almenaŭ legadon.

2-an de aŭgusto 1987

Post la artikolo pri Esperanto kaj mencio de mia tiusenca aktivado en Klaŭdiforumo, nun ankaŭ en slovena magazino Teleks aperis dupaĝa intervjuo kun mi sub la titolo "Kiam oni sonĝas en Esperanto". Al la demando, kion diri pri la riproco de kelkaj lingvistoj, ke Esperanto tute ne estas vera lingvo, mi respondis: "Bone, ili estas fakuloj en lingvaj aferoj, kio mi ne estas. Mi do ne emas kun ili polemiki, sed preferas kredi je ilia scienca argumento. Tamen, se ili pri tio pravas, ekestas nova scienca problemo: kiel difini kaj nomi la fenomenon, ke ekz. en Pekino kelkaj miloj da homoj el diversaj mondpartoj produktas iun bruon, de ili nomatan Esperanto, per kiu ili sin tute kontentige reciproke komprenas, kvazaŭ ili uzus normalan veran lingvon?"

3-an de aŭgusto 1987

Mia najbaro en Prevalje, nun profesoro pri 'fundamentoj de marksismo' en la faka mezlernejo en Slovenj Gradec, kiu dum multaj jaroj tre severe riprocis al mi mian negativan sintenon al la komunisma reĝimo, komencis senpage disdonaci ĉiujn siajn librojn de marksismaj aŭtoroj, de la unuarangaj klasikuloj ĝis la groteskgradaj iliaj jugoslaviaj epigonoj. Nun li jam preparas sin por la ebla estonta epoko de demokratio, en kiu li ankaŭ provos akiri reputacion kiel 'batalanto de la unua tago'.

4-an de aŭgusto 1987

Radiostacio raportas, ke la valoro de la usona valuto denove komencis kreski, post kiam la Usona militŝiparo pli serioze prezentiĝas en la pers-araba golfo.

Hieraŭ mi finis la tradukon de Suhodolaan, hodiaŭ mi jam tradukas la kortuŝan novelon de Boris Pahor el Triesto, kiu priskribas la kriman mortigon de la slovena korusestro en Gorica Lojze Bratuo fare de la faŝista milico en la antaŭmilita tempo.

Dostojevski diras en sia romano La junulo: "Se mi estus riĉulo, havanta cent milionojn, mi plej verŝajne sentus apartan ĝuon en tio, ke mi aperus publike en la plej malnova vesto kaj ke oni min opinius la plej povra malriĉulo, kiu apenaŭ ne petas almozon pro malriĉeco, ke oni min forpuŝus kaj malŝategus: por mi estus sufiĉa jam la pura konscio pri mia reala stato."

Ĉu tio ĉi ne estas la bonega elirpunkto por ĉiu fakte malrica, sed religiema homo, kiu cetere aperas kiel almozulo, sed havas la konscion, ke la tuta universo apartenas al li?

Genia estas ankaŭ lia sekva tekstero: "Persona libero, do mia propra, komprenu, estas por mi la unua afero, pri io alia mi ne volas scii.", "Tio signifas, ke vi predikas la pacon de la sata bovino?", " … Povas esti, ke mi persone flegas ankaŭ aliajn ideojn kaj pretas ankaŭ servi al la homaro kaj ke mi eble eĉ fakte servas ĝin, eble dekoble pli ol ĉiuj predikantoj kune, mi nur volas, ke neniu havu la rajton tion de mi postuli, min al tio insiste puŝi."

Do, jam la pritrakto de la temo, kiu regas la romanon Demonoj de la sama aŭtoro.

Jam tiuj ĉi kelkaj linioj al iom saĝa homo sufiĉas por ne freneziĝi faŝisme aŭ komunisme. Tial ankaŭ ne estas enigmo, kial oni ne presas en socialismaj landoj la verkojn de Dostojevski en sufiĉaj eldonkvantoj. Kial oni lin tamen presas en Jugoslavio, parte klarigas la fakto, ke unuflanke la homoj ĉi tie ne legas plu tiom multe kiel en Sovetio, kaj aliflanke, la aŭtoritato en Jugoslavio fariĝis jam pli ĉinika kaj rafina, ĝi povas neglekti eĉ literaturon, kiu subfosas ĝian mentalan bazon.

Posttagmeze letero al Aloizo Rebula, kiu ĵus revenis el Grekio.

Tie li diligente verkis sian taglibron, kiu verŝajne estos tre interesa pro lia bonega kono de la materio kaj de la helena lingvo.

En la korto sidas malantaŭ ligna tablo mia patrino kaj raportas pri sia sanstato. Ciun vorton ŝi elparolas en iom difektita formo. Probable tiamaniere naskiĝis lingva diverseco …

7-an de aŭgusto 1987

Por du tagoj ni interrompis nian feriadon en Prevalje kaj denove veturis al Klaŭdiforumo. Vespere mi havis kunsidon ce Ferk. Ni celebris la naskiĝon de lia filo Rafaelo. Ĉeestis ankaŭ la tradukisto Kersche, ĵurnalisto Gotthardt kaj pentristo Weratschnig.

Ni komencis trinki bonan tradician slovenan vinon cvicek (= miksaĵo de diversaj duonkulturitaj specioj, la bazo estas 'blua frankbero', la vino estas produktita en malsupra Karniolo en Slovenio) kaj apude manĝi sandviĉojn. Ni ŝercis pri la persono, kiu mankis, ni eĉ skribis al li ŝercan leteron kaj perpoŝte sendis al li kelkajn panerojn kun maldika salamfolieto.

Sur la muroj en la loĝejo de Ferk pendas altrangaj pentraĵoj, cefe de Oman. Foje iu el ni simple leviĝis kaj iris spekti la bildojn.

Mi raportis, ke en iu butiko en la urbo mi trovis tajpmaŝinon el la jaro 1910 de la firmao Underwood en plej bona funkcianta stato por 5.000 ŝilingoj. Mi tre ŝatas tajpi sur tiuj malnovaj maŝinoj. Ferk proponis al mi sian dek jarojn aĝan maŝineton por 200 ŝilingoj. Mi tuj aĉetis, ja ĝi bone konvenas por survoja uzo.

9-an de aŭgusto 1987

Kun Johano, iom komika kandidato en literatura sinokupo, kaj kun kapelano de Slovenj Gradec mi en eta 'popola' Fiat 750 suprenveturis al vilaĝeto Sele por tie partopreni meson.

La legaĵo pri la patriarko Abrahamo, kiu supreniris la monton Horeb kaj tie vidis Dion nek en fajro nek en fulmo nek en ŝtormo, sed en flustrado de la malforta vento, tre konvenis al mia vojo. La homaro volas vidi la ĉeeston de Dio en eksterordinaraj kaj fortegaj fenomenoj. Kaj preskaŭ ĉiuj neglektas la kampon de delikato kaj afablo, kie Dio multe pli evidentas.

En la benkoj sidis simplaj kampulaj kaptukoj kaj decapelitaj kalvaĵoj kaj grizharaĵoj. Iliaj preĝaj respondoj estis samaj kiel en pariza Noterdamo aŭ katedralo de Kolonjo. La katolika eklezio faras el tiuj simplaj homoj ĉivitanojn de la tuta mondo. Post la ceremonio Johano kaj mi promenis ĝis la tombo de la iom forgesita slovena verkisto Franc Ksaver Meško (1874-1964). Li deĵoris en multaj lokoj de Karintio kaj estis persekutita fare de kontraŭslovenaj aktivistoj dum la aŭstrohungara imperio kaj speciale eĉ de la nazioj. Post la dua mondmilito li administris la paroĥon de Sele kaj ĉi tie en la edena ĉirkaŭaĵo kaj trankvilo li verkis sian lirikecan prozon.

Sur la ligna krucifikso sur lia tombo estas tabuleto, sur kiu tekstas:

Na grob pa križ lesen mi zasadite,
naj vere, upanja znamenje bo,
in le pogostokrat se nanj ozrite,
naj kaže pot domov vam, gor v nebo!
Ovene roža, sveti križ ostane,
na svetu mine vse, ostane duša,
otroci, le mnogokrat molite zame,
ko grob preraste že zelena ruša.

En provizora traduko tio signifas jenon:

Sur mian tombon mi nur lignan krucon petas,
ĝi estu signo de la kredo kaj espero,
por la eterna gajno saĝe vetas,
kiu ofte alrigardas ĝin kun pi-tenero!
Forvelkas floro, sankta kruco staras,
en mondo pasas ĉio, restas nur animo,
ho, infanoj, vian oftan preĝon mi bezonas,
kiam sur la tomb' jam kreskas herbo.

Oni cetere estimis lian lastan deziron pri simpla ligna krucifikso kun la citita surskribo, kiun li mem poeziis. Sed malantaŭ ĝi oni tamen starigis marmoran tabulon … Elemento kaj monumento de idolanismo sur la katolika tombejo por la katolika sacerdoto kaj verkisto. Oni pli kredas je eterno de la ŝtono ol je la eterno de lia animo …

Hejme mi foliumis tra la almanako de eseoj pri moderna arto. La konata germana poeto Hans Magnus Enzensberger estas reprezentata per la eseeto kun la titolo: La monda lingvo de la moderna poezio.

La titolo, nature, trompas. Li cefe konstatas, kiugrade la poetoj transpaŝas fizike kaj stile la limojn de propra nacio.

Apollinaire, verkisto en franca lingvo, naskiĝis en Romo al patrino el Helsinki, rus-pole devena; la poeto de Sicilio Turko Hikmet verkis ruse en Moskvo, la Usonano Pound verkis en Italio, la Ciliano Neruda verkis en Jakarto, Madrido, Parizo kaj Moskvo; la Greko Kavafis naskiĝis en Konstantinopolo, edukiĝis en Anglio kaj vivis en Egiptio.

Tamen eĉ tia intelektulo venas al konkludo, kiun mi vidas falsa. En la 8-a capitro de sia eseo li rezonas jene:

"Kun la fieraĉo de ĉefaj urboj malaperas la aĉiga signifo de la vorto 'provinco'. Ĝia kontraŭa signifo ne estas plu Parizo, sed la universaleco kiel la alia flanko kaj kompletigo. La aparteco, digno de la provinco, tiamaniere perdis sian reakcian rigidon, limigitan hejmecon de la nacia muzeo, kaj tiamaniere akiris siajn rajtojn. Ĝi ne malaperis en la ĝeneraleco de poezia mondlingvo, sed nur konsistigas ĝian vivoplenon. Tiel la skribata lingvo vivas el la parolata vorto de la dialekto, nome, lingua franca de la moderna poezio ne estas malplena enueco kiel ia lirika Esperanto. Ĝi parolas en multaj lingvoj. Ĝia senco ne estas la standardigo aŭ la plej malgranda komuna denominatoro, sed ĝuste kontraŭe."

Kiom la unuaj linioj de Enzensberger trafe pravas, tiom la sekvaj, kiuj koncernas lingvon, malĝoje absurdas. La t.n. monda poezio estas monda nur pere de tradukoj. Kaj ĉiu traduko kiel ia semantika kribrilo tralasas nur tion, kio estas komuna por la origina kaj cela lingvoj. Do tio, kion nia poeto timas rilate Esperanton, jam mil kaj milfoje okazis en ĉiu ebla poezia traduko. Nur en lia privata fikcio la komuna lingvo estas "la plej malgranda denominatoro".

Ankaŭ Enzensberger verkas en iu speciala 'denominatoro', en la komuna literatura germana lingvo, kiu rilatas al germanaj dialektoj ĝuste tiel, kiel Esperanto al la naciaj literaturaj lingvoj.

10-an de aŭgusto 1987

Por plej simplaj bezonoj la jugoslavia administra sistemo postulas tiom da komplikaj vojoj, ke oni perdas pli da nervoj kaj energio en tiu burokrata labirinto ol en la realigo de la negoco mem. Ni nur volas ŝanĝi tegmenton, kies tegoloj jam tre difekti ĝis. En Aŭstrio afero de unuminuta telefona interparolo; en Jugoslavio aferoj de horoj kaj tagoj …

Posttagmeze veturo al Mežica; mia edzino al sia frato, mi al olda sinjorino Pavla por transdoni al ŝi kopion de la verko The Paradise Lost (La perdita Paradizo) de brita klasikulo Milton.

Ŝi, admirinda loka sorĉistino kaj efektive la sola vera intelektulo en la tuta valo, opinias, ke tio estas la sola granda verko, kiun ŝi ankoraŭ ne legis, do ŝi tre feliĉiĝis pro la ricevo de tiu manuskripto.

Ŝi havas iomete kuriozan filozofion. Tiun ĉi mondon laŭ ŝi ne kreis Dio, sed grupo da geniaj superhomoj. La mondo, kia ĝi estas, montras la homan dimension kaj ne la Dian, precipe el morala vidpunkto, ŝi asertas.

Kaj nun ŝi volas per sia literatura viva verko detrui tiun ĉi koncepton de la ekzistanta mondo.

Mi modeste diris, ke ŝi postulas tiamaniere de Dio nenion alian ol, ke li anstataŭ mondon kreu denove sin mem. Nur Dio estas perfekta, ĉio alia havas mankojn. Oni do ne povas logike riproĉi al Dio, ke li ne kreis perfektan mondon. Alia ne eblas, nur la variaĵoj de la malperfekto povas esti diversaj …

Ŝi diris, ke mi ĉiam pretas per iu respondo detrui ŝian koncepton.

Interese, ke ĉe diletantoj, eĉ se altrangaj kaj talentitaj, kiel sinjorino Pavla, tiel ofte aperas stranga kaj iel eksterordinara ambicio: renversi ĉion ekzistantan kaj kvazaŭ Dio krei novan universon.

11-an de aŭgusto 1987

Kun Pečnik diskuto pri T. Mann kaj pri kelkaj aliaj literaturaj demandoj. Ni tuŝis ankaŭ interesan temon de la malbono.

Kiel mia konatino sinjorino Pavla, en esenco ĉiu homo laŭ propra maniero riproĉas al Dio la fakton, ke li anstataŭ sin mem kreis nur la neperfektan mondon, kiu almenaŭ enhavas la metafizikan fondon de malbono, sian ontologian malperfektecon.

Ĉiu ankaŭ elpensas por si certan filozofion aŭ pseŭdofilozofion, kiu pravigas Dion aŭ realon, ke ĝi estas, kia ĝi estas.

Sen tia teodiceo oni simple ne povus vivi. Homoj kiel Nietzsche elpensas al si imagon, ke ili apartenas al elito aŭ eĉ escepta kasto. Sed la mondo kun la cetera homaro estas subnivela kaj malica kaj per sia malbono konstante minacas nian "superhomon". Al tia, eble tamen iom komika sinteno apartenas granda nombro da personoj, esence pli granda ol oni povus kredi, eĉ pli granda ol tiaj homoj mem kredas.

La ŝlosila vorto, pli prave, la ŝlosila vortparo, kiu signas tian sintenon, estas: "suferi damaĝon". Tamen, se oni iomete turnas tiujn du laŭ ĝenerala opinio tro simplajn vortojn por esti turnindaj en la rotacio de la logiko, oni baldaŭ konstatas, ke la ligo de tiuj vortoj ne eltenas kritikon.

Damaĝo estas fenomeno, kiun oni ne povas suferi nun.

Damaĝo estas perdo, sed ne perdo de io ajn. Damaĝo estas perdo de io, kio esence apartenas al la homo. Kaj esence apartenas al la homo nur lia ligo kun sia origino, kun Dio. El tiu vidpunkto damaĝo neniam venas al ni en formo de tia aŭ alia maljustaĵo aŭ perforta forrabo. Ĝi ne venas en formo de sufero, sed prefere en la formo de malmultekosta ĝuo aŭ ec triviala riĉiĝo. Tiun esencan damaĝon, kaj nur ĝi estas vera damaĝo, libere elektas ĉiu por si mem. Damaĝo al la homo ne okazas, ĝi estas de la homo elektita kaj mem kaŭzita.

Kontraŭe, la sufero neniam alportas perdon aŭ veran dama ĝon. Sufero estas la plej intensa akumulo de la anima potenco.

Sufero produktas la plej fajnan kaj plej efikan energion, per kies helpo oni nur povas kreski en sia spirita vivo.

Same kiel la frotado inter la homa laborilo kaj la prilaborita objekto aŭ kruda materialo kaŭzas penon, foje eĉ suferon, kiu post la atingo de rezulto pligrandigas la ĝuon kaj kontentiĝon, tiel ankaŭ sufero, kiu aperas dum la "frotado" inter la homa korpo kaj animo, renkontiĝe kun la fizika kaj spirita realoj, ebligas la homan spiritan realiĝon kaj finfine aperos kiel fonto de plej profunda ĝojo kaj feliĉo.

Ĝuste suferante oni subtrakas de la damaĝokonto, samkiel tra la banala ĝuado oni al ĝi adicias. Inter sufero kaj dama ĝo ne estas paralela ligo. ĉi tie estas la punkto, kie la popola saĝo komplete eraras!

Vespere televida raporto: pli ol 100 delfenoj sur la atlantika bordo en Usono faris suicidon. Fiŝkaptistoj provis fari ĉion kontraŭ la malĝoja fenomeno, sed sensukcese. La delfenoj nepre surbordiĝis por, morti. La biologiaj kialoj ne jam estas konataj. Sed spirite oni ilin facile komprenas … Kiel mi ilin envias!

Fakulo pri alta modo en Parizo kaj profesorino pri franca lingvo dum televida dissendo diris, ke Parizo en lastaj jaroj fariĝis polica fortikaĵo: sur ĉiu grava angulo staras policistoj kun maŝinpistoloj …

Kio fariĝis el vi, Parizo, iama lumo de la libero? Ĉu vi transformiĝas en plej fermitan provincon? Sed: tiel pereas la gloro …

12-an de aŭgusto 1987

Fine venis la transporto de tegoloj por nia tegmento. Por kovri la plej malnovan domon en la vilaĝo.

Povas esti, ke ni ankoraŭ tre bezonos tiun ĉi malnovan domon, kiun mia patro akiris je stranga prezo: li kiel 26-jara edziĝis kun la mastrino, tiam 73-jara … Ago, hodiaŭ nekomprenebla, sed iel natura en la tempo, kiam nur tia geedziĝo levis la dependan serviston al la sendependa rango de mastro, kvankam mastro de tre malgranda bieno kaj domo.

Nature, li ne estis plene akceptita en la klubo de grandbienuloj.

Ankaŭ la t.n. socialisma sistemo multe pardonis al sufiĉe riĉaj najbaroj, sed ĝi senkompate multe postulis de li, la plej malgranda. Revolucioj ŝanĝas la mastrojn, sed ne la mastradon …

13-an de aŭgusto 1987

Anstataŭ vizito, unupaĝa letero al Aloizo, kiu ferias en Loka.

Ĝis nun mi havas certe pli ol 300 leterojn de tiu interesa verkisto, profesoro kaj kavalira amiko. Cetere la kulturo de korespondado bedaŭrinde formortas eĉ ĉe verkistoj.

La oficiala junulara organizaĵo en Slovenio laŭ sia lasta decido rezignis por la mandato por federacia junulara prezidio.

Ĉar la reprezentantoj de aliaj respublikoj ne akceptis la kandidaton de Slovenio. Li insistas je slovenaj naciaj rajtoj kontraŭ la centralizaj tendencoj en Jugoslavio. Bone, la gefraŭloj el Slovenio montris iomete da karaktero kaj simple foriris. Tio estas la komenca ago en la dispartigo de la federacia junulara organizaĵo. La samo pasintjare okazis ĉe verkistoj. Kiamiam la samo verŝajne okazos ankaŭ en pli gravaj institucioj de tiu malfeliĉa kontraŭnatura ŝtata organismo.

En Slovenj Gradec mi aĉetis du librojn de M. Rožanc: la romanon Evangelij po Marku (La evangelio laŭ Marko) kaj liajn eseojn Evropa (Eŭropo). Almenaŭ la titoloj de la ĉapitroj en la dua libro promesas interesan enhavon: Eseo pri la mezepoko, eseo pri la protestantismo, pri Paskalo, pri Dostojevski, pri Unamuno kaj senmorteco de la animo, …

Nuntempe estas moderne paroli pri Eŭropo. Tamen multaj ignoras, ke la hodiaŭa Eŭropo cetere komune produktas kaj distribuas varojn, eĉ komune aranĝas pentristajn ekspoziciojn kaj muzikajn koncertojn. Mankas detalo: la modernaj Eŭropanoj ĝenerale ne povas kompreni unu la alian. Kaj ĝenerale oni pli emas aĉe filozofiumi pri la "muziko kiel la komuna lingvo" ol agnoski la problemon en ĝia plena profundo kaj seriozo. Bedaŭrinde ankaŭ en la libro de Rooanc tiu ĉi grava temo ne meritas eĉ linion. Vere grandaj perspektivoj de la surd-muta Eŭropo …

Ĉu mi legis gazete, ĉu mi aŭdis radie, memorindas la vortoj de Polo Wladislaw Bartoszewski: "Tre indas esti honesta!"

16-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ posttagmeze Kopeinig kunprenis ĝis nia hejmo la geedzan paron Apih el Labako. En akompano iu slovena viro el Argentino.

Ni diskutis pri la lastaj okazintaĵoj en Slovenio. Temas ĉefe pri interŝanĝo de leteroj inter M. Apih, T. Kermaŭner kaj serbaj intelektuloj en Belgrado. Stariĝis la demando: nacionalismo, ĉu ĝi estas nepre negativa? Apih pledas por pozitiva kompreno de tiu ĉi nocio. Mi opinias iomete same. Negativa estas la nacia ŝovinismo, kiu tute diferencas de la nacionalismo mem. Bedaŭrinde multaj esperantistoj kopias la denuncon de tiu ĉi esprimo fare de mensoga bolŝevika 'internaciismo'.

En fina efekto ili mem montriĝas kiel elstaraj ŝovinismoj.

Grandaj nacioj al la malgrandaj ĉiam predikis sennaciecon.

Sed tuŝu iliajn naciajn imperiojn kaj vi ricevos aŭtentan respondon …

Preĝejo hodiaŭ plenis da homoj, kvankam ĵus hieraŭ estis la festo de epifanio. Ekstere du lignaj palisoj kun surskribo AVE MARIA, interne tumulto da floroj kaj florgirlandoj, pendantaj sub la volboj. Antaŭ la konfesejo longa kaj pacienca vico de kredantoj, atendintaj pekkonfesadon.

Dum la ceremonio mi pensis pri mia samvilaĝano Z. V. kiu kuŝas en hospitalo, verŝajne neniam plu revenonta hejmen.

Laŭ multaj indicoj li estis tiu 'fakulo', kiu helpis al la sekreta polico instali en mia domo subaŭskultajn instrumentojn. La lastan pruvon mi ne havas, sed ankaŭ mi ne bezonas ĝin. La tuta mondo bonvolu subaŭskulti, kiel mi revas pri iom pli bonkora kaj saĝa mondo. Sed kial vi, mia kompatinda najbaro, ne instalis viajn ruzajn aparatojn iom pli profunde, ke vi iom post iom aŭdu la sonojn de la elementoj, kiuj diras alian veron ol la supraĵa babilado de la eksteraj formoj?

Posttagmeze mi kun la edzino kaj niaj du filetoj veturis al iu proksima bieno en montara tereno, kie ferias sinjoro Apih.

La kampula familio vivas grandparte de turismo, mi ne tuj sciis, ke ĝi vivtenas sin ankaŭ helpe de iu malpli ĉasta okupo.

Poste mi eksciis, ke ili kunlaboras kun la sekreta polico kaj denuncas siajn proprajn gastojn …

Ni sidis sur la benkoj malantaŭ longa ligna tablo sub vastkrona tilio. Mi redonis al Apih liajn gazetartikolojn kaj iom ilin komentis. Lia kaj mia edzinoj veturigis Pecjon dum mallonga promeno en freŝa aero. Simĉjo trovis sian plezuron, kondukante la afablan hundeton de niaj gastigantoj. Sur la tablo jam troviĝis kampara hejma trancaĵo kaj bonega sekala pano kun kruco da hejma cidro. Ni diskutis pri nia eterna "kion fari", ŝerce parafrazita laŭ la fama broŝurtitolo "Cto zdjelatj?" de Lenin. Li laŭ sia intenco certe fariĝis sincera demokrato, sed en prefero de metodoj li restis pura bolŝeviko.

Li ĉiam volas flegi certan konspiron, kvankam tute sensence.

Mi ne sukcesis pruvi al li, ke ĉiu elemento de konspiro nur nutras la polican kaj partian maŝinon.

Dum ni tiel disputetis, alvenis aŭtomobilo. Mia edzino, kiu ĵus revenis, puŝis min kubute: "Jen la konfidento, taskigita por vi … " Fakte el la veturilo elrampis viro, kiu apud sia profesio laboras ankaŭ kiel konfidento de la ŝtata sekretpolico.

Mi neniam al li montris, ke mi konas lian kromprofesion. Li kun afabla mieno salutsvingis al mi, mi same afable resendis saluton. Li eksidis kun siaj du kamaradoj ĉe alia tablo. Ĉu hazardo?

Ne estas hazardo. Sinjorino Apih raportis per mallaŭta voĉo, ke tiu viro jam en la antaŭa tago kontaktis ilin. Iaman kolonelon de la ŝtata polico oni ne lasas senkontrole ie en la provinca montaro. Precipe ne, se tiu kolonelo kaj antaŭmilita komunisto nuntempe estas unu el la plej akraj batalantoj por la demokratio kaj por la rajtoj de sia popolo je sendependeco.

Montriĝis, ke ne nur tiu iom naiva viro, sed ankaŭ la kamparano mem kunlaboras kun la reĝima polico. ĉu li cetere ricevus tiel konvenajn kreditojn por konstrui novajn turismajn kapacitojn? Due, lia familio situas sur apudlima tereno.

Apud la limo oni povas ekzisti kiel prospera kampulo nur en la paralela konfidenta rolo.

Dum M. Apih iom reve parolis pri sia konspiro, ni estis detale observitaj kaj eble subaŭskultitaj de ĉiuj flankoj …

17-an de aŭgusto 1987

Surprize agrabla poŝto, atendinta min en la kesto en Klaŭdiforumo.

Afabla letero de Kris Long. Li ricevis informon pri mi de mia ukrajna fratino Olga. Kiel mallongaj la distancoj foje en Esperantujo …

Hieraŭ vespere intendento de la aŭstra televido intevjuis la polan profesoron pri historio en la katolika universitato en Munkeno Wladislaw Bartuszewski, kiu kiel katolika aktivisto gvidis la kontraŭnazian grupon en Varsovio, estis enkarzerigita en Oswiecim, kaj estis post la milito denove dum multaj jaroj malliberigita en komunismaj karceroj.

Tamen la interesa profesoro el ĉio spertita eltiras nur optimisman sintenon. Interesaj liaj avertoj al Aŭstrio kaj okcidenta mondo ĝenerale. Sian optimismon li starigas sur sian katolikan kredon, tamen li ankaŭ agnoskas, ke ekzistas optimismo ankaŭ ĉe homoj senreligiaj. Ilin li eĉ pli admiras. Sinteno tre proksima al mia.

Li finis diskuton per frazo, en kiu li resumis sian tutan perceptadon.

Li diris en la germana kun slave malmolaj konsonantoj kaj vastaj vokaloj: "Es lohnt sich sehr, anstandig zu sein!" (Esti honesta ricevos rekompencon.)

Tion ĉi mi notas, aŭskultante samtempe la kantadon de Leonard Cohen, granda kanada kantisto. En akompano de lia kantado mi antaŭ jaroj tradukis Sadhana, eble la plej instruan libron de Tagoro, en slovenan lingvon.

18-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ mortis la lasta nurenberga nazia kondamnito Rudolf Hess, la anstataŭanto de Hitler. En sia 93.jara aĝo li elektis la samtipan morton kiel lia iama mastro: li pendigis sin je elektra kablo. La mano de Dio estas longa, cetere malrapida, sed neevitebla.

En eldonejon venis advokato el Labako. Li venas regule kvar, kvin fojojn jare, sidiĝas dum duona horo kun mi kaj diskutas pri politikaj novaĵoj el Slovenio kaj el Belgrado. Li havas bonajn rilatojn kun kelkaj gvidaj politikistoj kaj scias la ciaman temperaturon en la politika scenejo.

Proksimume unu triono da maljunaj komunistoj en Slovenio ankoraŭ obstine subtenas la belgradan centralisman reĝimon kaj neŝanĝeblajn stalinismajn metodojn. Ceteraj opinias, kiel iu el ili al mia konatulo sin esprimis, ke eblas nur du vojoj: ĉu tuta Jugoslavio decidiĝu sin turni al Eŭropo, ĉu tion devos fari Slovenio sola …

D-ro Dvorak telefonis el Ulmo. Nia sankta eklezio ĵetas lin el la ofico, ĉar tro multaj ne ŝatas lian seriozan porlaikan religian agadon kaj kulturajn postulojn, sed preferas profanan amuzon kaj facilan societan distron. En Slovenio li nenie ricevus okupon pro sia fidela katolika sinteno; en Germanio ne, car li ne estas gazetare interesa enmigranto el orienta lando.

Kiamaniere helpi al li? Restas mia foje sola helpaparato: rozario kun siaj globaj nukleoj, kiuj en la manoj de malpotenca kredanto foje komencas evolui fortegan nuklean energion de transcenda speco … Tamen mi provos telefoni al slovena eksministro pri kulturo, ke li laŭ sia trovo kaj povo intervenu por la malfeliĉa intelektulo, kiu doktoriĝis en Prago pri ĉeĥaj lingvo kaj beletro, sed ne estis inda fariĝi en propra universitato en Labako eĉ adjunkto en la slavistika kaj bo.emistika fako …

19-an de aŭgusto 1987

Antaŭ pli ol 70 jaroj en preskaŭ duona Eŭropo estis solene celebrita la naskiĝtago de lia imperiestra moŝto Karlo Habsburgo von Lothringen. Kaj hieraŭ estus la kompatinda Karlo, se li ankoraŭ vivus, 100 jarojn aĝa.

En la televida dissendo Club 2 sidis interesa rondeto da homoj, kiuj iel rilatas al la familio, kiu dum tiel longa periodo formis aŭ almenaŭ kunformis la politikan vizaĝon de centra Eŭropo.

Inter aliaj sidis ankaŭ la filino de d-ro Otto von Habsburg, la deputito de Bavario en Eŭropa parlamento, cetere filo de la lasta imperiestro Karlo. El ĉiu aspekto ŝi efikis plej simple kaj afable sinregante. Kvankam kelkiu senkompate akre atakis la epokon de monarkio kaj la karakteron de la lasta imperiestro.

Interese, ke plej pozitive esprimiĝis pri la Habsburgoj, krom s-ino Kovacs, kiu kiel historiisto zorgas pri la beatiga proceso por Karlo, la juna, sed brile klera hungara historiisto el Budapeŝto. Li menciis kelkajn kialojn por la plej nova ondo de nostalgio pri Habsburgoj. Ekzemple la senperspektivon ce la juna generacio en ĉiuj tiuj orient-Eŭropaj ŝtatoj, kiuj heredis la teritoriojn de la iama monarkio. Poste la fakton, ke ĉio, kio okazis en Eŭropo post la disfalo de la habsburga regno, estis senkompare pli malbona.

Oni tre forte kontraŭargumentis la koncepton, ke la dinastio estas donacita de speciala Dia graco. Kvazaŭ tio estus eksterdemokratia fenomeno. Kaj ĵus en tiu ĉi falsa opinio trovi ĝas la plej granda danĝero por demokratioj. Se ĉio estas nur en homaj manoj, baldaŭ nenio plu troviĝos en homaj manoj, sed en la manoj de la malpura potenco. Monarkia principo garantias, ke almenaŭ pri unu kolono de la aŭtoritata povo ne povas laŭplace manipuli la koruptema homa volo kaj intrigo, sed naskiĝa 'hazardo', en kiu povas manifestiĝi la Dia graco.

21-an de aŭgusto 1987

La Aŭstra zoologo Konrad Lorenz, kiu multe esploris konduton de bestoj, diris al iu brita ĵurnalisto: "Artistoj kaj sciencistoj estas la plej feliĉaj homoj en la mondo, ĉar ili estas pagataj por sia hobio."

Parte li pravas. Nur, la pintan rangon de feliĉo mi prefere atribuus al la homoj, kiuj bone plenumis sian ĉiutagan devon, kvankam en tre malfavoraj ĉirkonstancoj.

Tamen oni povas diri, ke la artistoj kaj la sciencistoj havas certan privilegion en sia vivo: ili ŝatas sian okupon. Sed tiu privilegio estas kutime impostigita per alta grado de homa envio, ignoro kaj kontraŭracieco. Ĉiuokaze, mi dankas Dion, ke li donis al mi emon kaj iometan kapablon labori per la malpeza laborilo, traduka kaj skribista plumo. Ĝis miaj lastaj fortoj, eble jam duone paralizita, mi ankoraŭ verŝajne povos labori per tiu simpla instrumento, kiu tiel konvenas al mia ne tro premata forta mano. Dum multaj miaj samgeneraciuloj jam delonge enuos pro la forlaso de sia profesia laboro, mi eĉ pli vigle ol nun povos labori sur mia kampo de duona skribtabla kvadratmetro.

Vespere mi prenis la kapon de mia edzino en ambaŭ manojn kaj kisis ŝin kiel deksesjara fraŭlo sian knabinon en iu kaŝa rendevua loko. Estas iom nekutime, enamiĝi al propra edzino, sed io tia ŝajne okazas. ĉirkaŭ la kamparana domo, kie mi travivis mian infana ĝon, ludas nun niaj malgrandaj knaboj Simĉjo kaj Peĉjo. Mateo kolektas uzitan paperon por ion salajri, Helena legas la romanon Egiptano Sinuĥe de la eminenta finna verkisto Mika Waltari. Kaj mi kaŝe amindumas kun mia propra edzino, al kiu la jaroj kaj suferoj surmetis specialan ĉarmon kaj belecon.

Mi en la pensoj dankis Dion, kiu verŝajne aranĝis tiun karesan intrigon inter ni, premiante tiel ŝian firman fidelon kaj obstinon. En la profunda momento ŝi eldiris la timon, ĉu tiom da feliĉo apartenas al la vivanta homa estaĵo, ĉu ĝi ne enkondukas novan, pli grandan malfeliĉon.

23-an de aŭgusto 1987

La Slovaka-aŭstra filmo Die tausendjährige Biene (La miljara abelo) de la reĝisoro Juraj Jakubisko laŭ la romano de la solvaka aŭtoro Peter Jaroo belege prezentis la finon de la pasinta jarcento kaj la finan ĉapitron de la duobla monarkio. Kvankam la politiko de la imperia registaro enhavis multajn malraciajn elementojn, tio estis nenio kompare al la teruro, kiun alportis la faŝisma kaj poste komunisma epoko.

24-an de aŭgusto 1987

En la gazeto Delo el Labako troviĝas akra kritiko kontraŭ la konduto de la makedona milico, kiu marŝis kontraŭ la simpla popolo en la vilaĝo Vecevo proksime al Struga, fama pro siaj tradiciaj poeziaj vesperoj. Dum la senkulpaj poetoj el la tuta mondo recitis siajn poeziaĵojn, nur kelkajn kilometrojn fore la milico sturmis kontraŭ virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Eĉ antaŭ suĉuloj ili ne havis kompaton, ili ĝissange batis ankaŭ ilin per specialaj elektroŝargaj bastonoj. Kaj finfine la makedonaj gazetoj akuzis la slovenan gazetaron, kial ĝi tiel detale informis pri tiuj okazintaĵoj, kiel normale faras la okcidenta ĵurnalismo kaj kio estas kontraŭ la decidoj de la komunista partio …

El Vilniuso mi ricevis kelkajn numerojn de Horizonto de sovetia Litovio. Nature, ene troviĝis blinda propagando por la aparteno de "liberigita Litovio" al Sovetio. Sed tamen troviĝas ene ankaŭ kelkaj tre seriozaj kaj sufiĉe altnivelaj kontribuoj.

Malfrue nokte filma klasikaĵo de Ingmar Bergman: La rideto de la somera nokto. Li iomete imitis la komplikan amintrigon el Sonĝo de la somera nokto de Shakespeare, sed esencaj estas spritaj, foje jam profundaj dialogoj pri amo, pri interhomaj rilatoj. Por la jaro 1955 elstara filmo, kiu ankoraŭ ne eksmodiĝis.

25-an de aŭgusto 1987

Ne tre facila tago. Denove sur mia dorso frakasiĝis la glacio de la rilato inter la eldonisto de CZ Societo de amikoj de la revuo CZ, kaj la posedanto Mohorjeva. Mi devis fari koncepton por la letero de la Societo, sendota al ĉiuj abonantoj en Slovenio, en kiu ni apelacias al ili forigi la barojn por normala transiro de la revuo translimen. Mi, nature, uzis relative fortan kaj spicitan politikan ironion. Sed tio ne placis al mia ĉefo, reprezentanto de Mohorjeva, ĉar la eldonejo esperas grandajn negocojn en Jugoslavio …

Interese, kiugrade kreskas kaj renoviĝas intereso kaj simpatioj por Mussolini en Italio. Oni klarigas kaj pravigas tion per argumentoj, ke tiam oni pli respektis maljunajn homojn, ke regis pli granda disciplino ktp.

Alvenis nova pakaĵo da studmaterialo de la verkista korespondinstituto en Hamburgo, kiun mi de duona jaro partoprenas.

Por mia verkado en slovena lingvo kaj Esperanto tre utilos tiu solida kurso pri verkista metio. En ambaŭ lingvoj abundas talentitaj diletantoj, sed mankas bonaj metiistoj. Nature, oni nur per metia scio ne povas krei arton. Sed almenaŭ solidajn utilajn produktojn oni per tio povas fari. Sed per nura talento oni povas nur fuŝi kaj amatoraĉi. Precipe por slavdevenaj literaturistoj multon povus plibonigi iom pli profesia, metikonscia sinteno, ja ili emas iom tro ekspluati sian proverban 'vastan animon'.

29-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ certaj sanaj malfacilaĵoj, manifestiĝantaj kiel vezikoj sur la membroj kaj sur la ventro. ĉu alergio, ĉu nerva ekscito, cu kormalsano? Se temus pri lasta, mi estus feliĉa. Estas granda privilegio, havi kormalsanon kaj iam, ankoraŭ relative juna, subite estingiĝi. ĉu mi havos tiun feliĉan privilegion?

Vespere filmo de Claŭde Chabroll. Krimrakonto kun profunda psikologia pritrakto.

30-an de aŭgusto 1987

Hieraŭ purigado de subtegmento en nia domo en Prevalje.

Tra la fenestro flugis diversaj objektoj de mia infanaĝo: miaj radioamatoraj konstruaĵoj, partoj de miaj fizika kaj kemia laboratorioj. Post kelkaj tagoj venos laboristoj por renovigi la tegmenton, tial ĉiuj superfluaj kaj polve kovritaj sentimentalaĵoj devas eksteren.

Kverelo inter mia edzino kaj mi pri edukaj problemoj. La infanoj ne emas tro obei ŝiajn postulojn. Mi ne volas toleri tiun letargian hezitadon ĉe plenumado de gepatraj ordonoj.

Infano multe pli facile obeas, se la ordonoj estas klaraj kaj neŝancelaj, se la kontrolo estas regula kaj tuja, se la sekvoj certaj. Tamen, la molaĉa patrina koro …

Skandalo pri nekovritaj kambioj ĉe granda bosnia agra entrepreno Agrokomerc, malantaŭ kiu ŝajne staras la tuta ŝtata nomenklatura pinto, okupas atenton de la publiko, kvazaŭ tio estus io nova kaj neatendita. La tuta komunisma ekonomio baziĝas sur sistema prirabo kaj plej primitiva ekspluatado.

Se skandalo tie ie eksplodas, tio nur signifas, ke certaj homoj estas forstrekitaj el la elito.

La hodiaŭa tagmanĝo: plenigitaj kapsikoj.

Veturo al Slovenj Gradec: vizito ĉe amiko Roman en hospitalo.

Li falis, tro inspirita de alkoholo, sur betona ŝtuparo kaj rompis manon kaj ripon. Kion fari: ni vivas evidente en la larma valo …

31-an de aŭgusto 1987

Lastaj kontroloj antaŭ la presado de CZ. Mi ŝatus havi la privilegion, labori por la revuo kun tia distanco, kian demonstras la viroj en la presejo. Kvazaŭ ili presus afiŝojn por la publika deratizado kaj ne elstaran literaturan revuon.

Hejme mi preparis salaton kun jogurto por la sekvonta tago.

En necesejo mi rimarkis abundan sangadon el mia ridinda korpoparto. Mia plia malsana sekreto, kiu min espereble alproksimigas al laŭeble baldaŭa adiaŭo de tiu ĉi stranga planedo.

Antaŭ enlitiĝo bela filmo de Lee Marvin kun lia ekcelenta kantado: I was born on the wonderstar … Li mortis lastsabate.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.