|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MALBABELA JAROAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam mia ĉefo ne konsentas kun mi, li riproĉas, ke mi 'filozofias'.
Kial tiel malbona renomo de filozofio en homaj kapoj?
Ĉu temas pri malamo kontraŭ la vero kaj ĝia postserĉo ĝenerale?
Ĉu temas simple pri subzona nekavalira bato, kiu min silentigu?
En la poŝtkesto nova numero de la revuo Monato. La leteroj de legantoj ne honorigas ĝuste la intelektan nivelon de esperantista legantaro. Kiom da diletantismo kaj simpla mensa primitivismo furoras en Esperantujo!
Iu skribas, ke li ne volas esti Esperantisto, ĉar li evitas ĉiujn -ismojn, do li preferas esti Esperanto-parolanto. Bone, sed ĉu li evitis ankaŭ strangismon? ĉu Esperanto vere estas nur lingvo, kiun oni parolas kiel ajnan alian? ĉu en ĝi ne kaŝiĝas speciala filozofio, kvankam oni ne konscias ĉiam klare pri ĝi?
Kun d-ro Apovnik, kun mia ĉefo kaj kun verkisto Ferk mi tagman ĝis en la gastejo apud la katedralo de Klaŭdiforumo.
Dum ni atendis iom tro longdaŭran surtabligon, ni pritraktis la demandon, ĉu la perspektivoj de la slovena minoritato estas pli grandaj en la urbo, ĉu en vilaĝa provinco. Ili pli kredis je vilaĝoj, mi prefere kredis je la signifo de la urbo, kie la premo ne estas tiel forta pro la anonimeco de la urba vivo.
Kiel spontana konfirmo venis juna kelnerino kaj ŝerce diris al ni en la germana: "Ne parolu ruzaĵojn, ĉar mi ankaŭ la slovenan lingvon bone komprenas … "
Dumoficdeĵore mi por la familia monata revuo Druoina in dom tradukis artikolon de la aŭstradevena Judo, nun loĝanta en Izraelo. Li pritraktas la temon de antisemitismo en nuntempa Aŭstrio. Liaj konkludoj estas konsterne trafaj. Cio dirita pri Judoj en Aŭstrio validas plene ankaŭ por Slovenoj en Karintio.
Posttagmeze la pordo energie malfermiĝis. Tiel malfermas la pordon homo, kiu dum pli ol 25 jaroj vivas en amerika kontinento, en Kanadio. Estis slovena katolika pastro, lazaristo Antonio Zrnec. Specialisto pri la slovena misia episkopo ce Indianoj Baraga, profesinivela fotografo kaj esploristo de sudamerikaj indianaj kulturoj. Kaj, nekredeble, antisemito kaj antinegrulo.
"Ili (Judoj) posedas ĉion en siaj manoj … ", tiel li.
"Bonvolu posedi ankaŭ vi, Ne-Judoj, se vi estas sufiĉe entreprenemaj … ", tiel mi.
"Ili estas mafio … "
"Vi volas diri: Ili estas inter si multe pli solidaraj ol ekzemple ni Slovenoj, kiuj preferas la komunan perdon ol gajnon de unuopuloj … "
"Ili volas detrui ĉion … "
"Ili konstruis fundamenton de nia ĉivilizacio, de nia religio kaj eĉ de nia oponado al la civilizo kaj al la religio … "
Mirinde, ke la katolika sacerdoto vere povas esti tia rasisto, kio esence fremdas al la katolika doktrino. ĉu li ignoras, ke ĉiuj herooj de lia altaro estis Judoj: Jesuo, Virgulino Maria, ciuj 12 apostoloj, eĉ la 13-a, Judaso … Kaj apude li estas honesta kaj bonkora homo, kiu e ne hareton tirus el ies kapo …
Jen la mistero de la homo kaj lia kompatinda stato …
La nova aŭtoŝoseo de Klaŭdiforumo ĝis Triesto laŭpejzaĝe ne estas komparebla kun la belega vojo tra la karsta regiono en Slovenio kun limtransiro ĉe Sežana; sed mi preferas rifuzi belecon por reteni liberecon, kiun oni ĝuas ĉe la aŭstria-itala transirejo kompare kun la jugoslavia-itala.
Sur la malantaŭa benko sidis mia filino Helena, kaj dum la tuta trihora veturo silentis. Tio vekas en mi zorgojn: ĉu al mi, ĉu al ŝi mankas lerto por spontana interparolo? Ni interparolas nur, se ŝi de mi, aŭ mi de ŝi ion deziras. Sed mi volas havi kun ŝi ankaŭ sencelan, senintencan, senutilan kontakton kun iom pli da simpatio kaj kun iom malpli da konkreta intereso.
La kulpo, se ĝi ekzistas, verŝajne troviĝas miaflanke.
Ankaŭ mi tre malfacile kontaktis kun mia patro. Bedaŭrinde la preskaŭ sola okazo de nia komunikado en mia infanaĝo estis konflikto … Ni Karintianoj flegas amon kaj estimon distance; en fizika proksimo ni prefere praktikas embarasan malvarmon kaj silenton.
Post kiam niaj valizoj estis metitaj en la vestiblo de mia amiko Aloizo en Opaine super Triesto, ni iris partopreni la diservon en la kapelo de Marianumo (tiel nomiĝas la studentaj hejmoj de katolikaj seminaristoj), kiun por kvin partoprenintoj celebris mia antisemita konatulo T. Zrnec el Toronto. Estis la unua vendredo en la monato kaj ni festis la tagon de s. Koro de nia majstro Jesuo. Tiamaniere mi havis eblecon ne interrompi la serion de naŭ sinsekvaj unuaj vendredoj kun komunio laŭ la tradicio kaj profetaĵo de s. Alcoque. Dankon al vi, Sinjoro, por via graco!
La societo ĉe profesoro Rebula estis en vigla diskuto pri diversaj temoj: ek de la laŭdiraj aperoj de Maria en Sovetio, ĝis la plej novaj politikaj ŝercoj el la skandalojn kaj teruraĵojn plena Jugoslavio. Sur la teleroj ankoraŭ rembrandecaj ostoj de la tagmanĝa fiŝo, en la glaso hejma ruĝa vino, iaspeca merloto el karsta ĉirkaŭaĵo.
Venis sinjorino Anita Altheer, mia esperanta amikino el randekliva tereno de la vilaĝo Opaine. ŝi venis transpreni mian filinon, ĉar ili du hodiaŭ kune veturos al la Trilanda Esperanto-konferenco en Udino. Por unu horo ankaŭ mi iris kun ili al ŝia bela domo. Tie jam troviĝis, tute hazarde, iu esperantisto el Svisujo. Mi demandis al li kelkajn detalojn pri la svisa lingvopolitiko, kiu ĝis certa grado estas modela por la tuta mondo.
La unuan prelegon dum nia slovena simpozio Draga faris d-ro Rudolph M. Sussel sub la titolo God bless Slovenia!
La preleganto estas redaktoro de slovene kaj angle redaktita gazeto en Klevelando en Usono: Ameriška domovina. Li prezentis la situacion de la slovenaj elmigrintoj en Usono post tri generacioj. Li, kvankam ano de la jam tria en Usono naskiĝinta generacio, surprize por ni, parolis perfektan slovenan lingvon.
Imponis lia, amerike tipa, estimo de faktoj, de realo. Li klare diris, ke li mem unue estas Amerikano kaj nur en dua vico ido de slovena popolo. Nature, ke miaj al tia sinteno ne jam alkutimiĝintaj oreloj unue doloris, sed tiel efektive estas.
Oni devas submetiĝi al la vero, eĉ se malplaca!
Tamen estis pripensinda lia sugesto, ke amerikaj Slovenoj en iu estonta decida momento povus fariĝi advokatoj de la slovena nacia intereso ĉe la la grandpotenco Usono.
Hodiaŭ matene mi vekis la preleganton el Argentino d-ron Andreon Fink. Ni partoprenis la diservon, kiun denove celebris A. Zrnec. Mi legis legaĵon kaj psalmon.
La bongusta tagmanĝo okazis por nia rondo ĉe Rebula.
Gulaŝo kun pastaĵo, salato, deserto, glaciaĵo, kavo, vino, interparolo de teologio ĝis satanologio, kies specialisto pli kaj pli fariĝas Aloizo … Ĉeestis ankaŭ la simpatia preleganto d-ro Fink el Bonaero. Kvankam naskiĝinta en Argentino kaj fininta tieajn lernejojn kaj studadon, lia slovena lingvo estas komplete ĝusta kaj se ajna spuro de fremda akcento.
Je la 16-a horo komenciĝis lia 'danĝera' prelego sub la titolo:
Kun la poeto Prešeren sub la (steloj de la) suda kruco.
Kulturo, eĉ certa poezio en liaj prelegaj frazoj, bonega, unuaranga produkto. Politiko, filozofio kaj teologio tamen amatoreca, kvankam la aŭtoro prelegas internacian juron en sia universitato en Bonaero.
Estas interesa sociologiaĵo, ke la malgrandaj komunumoj, kiel la slovena en Argentino (8.000), fermiĝas en certa historia, ideologia kaj eĉ lingva konservujo, kiun oni ne rajtas plu tuŝi, eĉ speciale ne malfermi kaj kontroli. Io simila okazis verŝajne kun Buroj en la suda Afriko, kiuj konservis ĝis hodiaŭ la tiaman eksegezon de la Sankta skribo kaj ankaŭ la tiaman nederlandan lingvon, kiam ili forlasis Nederlandon kaj konkeris la terenon de la nuna Suda Afriko.
Speciala signo de tia grupo estas la konvinko pri propra plena senkulpo rilate al la okazaĵoj, kiuj kaŭzis forlason de patrujo.
Vespere ni iris, invititaj de la loka slovena kultura societo, en la gastejon apud la preĝejo. Ni okupis longan tablon en la ĝardena parto. ĉirkaŭ ni abunda verda kreskaiaro, super ni la stelplena firmamento. Komence de la tablo sidis oficiro de la iama slovena hejmdefenda milicaro (domobranci), kiu dum la milito luktis kontraŭ la partizanaj trupoj, gviditaj ekskluzive de la komunista partio, d-ro Habjan el Kanadio; kaj apud li la iama politika komisaro de iu partizana brigado verkisto Vlado Habjan el Labako. Tiu lasta sin ironie prezentis kiel la lasta fidela bolŝeviko en Slovenio … Kaj samtempe tiu kurioza paro de intermilitaj kontraŭuloj nun estis la plej proksima amika paro …
La 'fidela bolŝeviko', lia profesio estas historio kaj literatura verkado, riproĉis al profesoro Rebula: "Vi kristanoj havas strangan malfidon al via Dio. Vi kredas, ke eĉ la haro ne falas desur viaj kapoj sen Lia volo; sed vi ne povas kredi, ke ankaŭ la bolŝevisma sistemo, kiu daŭras jam dum 70 jaroj, povus esti efektivigo de la Dia volo!" Ni cetere laŭte ridis al tiu kurioza kaj afabla bolŝeviko, sed en la profundo mi sentis, ke li pravas …
Post la vespermanĝo kaj longa diskutŝercado la homoj komencis disiri. Mi invitis Andreon el Bonaero, ke ni iru en iun apartan ejon por pridiskuti lian hodiaŭan prelegon. Ni plenigis niajn glasojn kun iu amara senalkohola trinkaĵo, ĉar la gorĝo post tiom da vinkonsumo fariĝis soifa.
"La reprezentantoj de iu tiranio povus validi por ni kiel frenezuloj, sed tamen … Kaj nun ni staras antaŭ la elekto: cu batali kaj argumenti serioze kontraŭ ili, ĉu konduti laŭ la maniero, kiel procedas la kuracistoj en frenezulejoj … En la unua kazo la venko tre verŝajne povus denove esti flanke de la frenezuloj, ja iliaj maskloj estas ordinare pli fortaj kaj ilia konscienco ne konas bremsojn. Sed en la dua kazo tamen ekzistas ia minimuma ebleco, ke iam iu frenezulo resaniĝus kaj post certa tempo iu alia same. Do estas pli saĝe ne riproci al akvo, ke ĝi estas humida, ja tio estas en ĝia naturo. Pli saĝe estas konduki tiun akvon al la muelila rado, kiu akcelu ion utilan … " mi rakontis al la viro el malproksima kontinento.
.ajne li komprenis, kion mi volis diri. Sed restas diferenco inter la du kontinentoj …
Kvankam mi diskutis kun Andreo ĝis la 2-ahoro, mi ĝustatempe leviĝis por partopreni diservon kaj mi eĉ vekis Andreon.
Post la matenmanĝa kafo en la hoteleto, en kiu ni tranoktis, mi tuj troviĝis en la prelega salono, kie okazis ankaŭ la meso. Kuncelebris tri sacerdotoj: la ĉefa celebranto estis d-ro J. Zdešar el Munkeno, kie li pastras inter slovenaj elmigrintoj en Bavario.
Estis iel kortuŝa situacio. En la unua vico sidis dum la liturgio kune: la iama komunista komisaro de partizana brigado Vlado Habjan kaj la iama oficiro de la kontraŭstara milicaro domobranci d-ro Johano Habjan. La unua el Labako, kie li verkas historiajn librojn, la dua el Toronto, kie li vivas sian vivon de ekzilito. Ne nur, ke ili kune partoprenis diservon, ili dum la tuta tempo formis amikan paron, al kiu neniam mankis interesa komunika temo.
La prelego post la diservo vekis grandan intereson. D-ro Bruno Korooak, franciskana patro kaj teologia profesoro de Urbaniana kaj Antonianum el Romo, prelegis pri eskatologiaj demandoj. Li diris multon surprize novan, inter alie ankaŭ, ke la opinio pri la eterna daŭro de la infero estas laŭ Sankta skribo senbaza.
Li starigis tezon, ke homa 'mio' tuj post la morto venas antaŭ la tribunalon de J. Kristo. Li helpas al tiu persono en sama momento trarigardi sian vivon el morala vidpunkto.
Post pozitiva prijuĝo la persono ricevas novan 'spiritan korpon' kaj eniras ĉielon. Post eventuala negativa prijuĝo la subjekto de koncerna persono denove reiras la mortan korpon kaj kun ĝi iom post iom disfalas al nenio.
Tiu ĉi tezo ŝokis multajn kredantojn, ĉar kelkaj eĉ pli firme ol je ĉielo kredas je eterna infero. Tamen al mi la teorio ŝajnas almenaŭ el la filozofia vidpunkto neriproĉebla. Estas, verdire, malfacile kompreni, ke povus ekzisti du paralelaj eternoj: la bona kaj la malbona. Same estas malfacile kredi, ke la senfina kompato de Dio kongruus kun la eterna puno por pekoj, kiuj tamen estis tempe limigitaj.
Diskuto preskaŭ ne okazis, ĉar pelis nin la vokoj de kuiristoj, kiuj ekstere preparis skoltan tagmanĝon: bonegan gulaŝon kun pastaĵo, salaton kaj fruktojn laŭelekte.
Ĉe longa tablo ni trinkis kafon kaj iomete ŝerce, iomete serioze diskutis. Komencis blovi la karsta vento, kiu povas baldaŭ fariĝi ventego, nomata burja.
La lasta, posttagmeza prelego de d-ro Andreo Capuder okazis en salonego, kvankam ĝuste tiu ĉi prelegtempo ĉiam estis tiel alloga en ekstero. Bedaŭrinde ne temis pri vera prelego, sed pri literatura eseo en bona franca stilo. Furoris Danto,
Bergsono, Kierkegaard ktp. La temo: La vojo de Slovenoj al Kanaano.
Nia ronda tablo ĉe Aloizo vespere ne estis tiel sukcesa, ĉar troviĝis inter ni iu juristo, kiu iel primitive kondutis. Ec Andreo kondutis malbone. Li sentis grandan bezonon respondi mian komplimenton pri lia prelego per superfluaj vortoj:
"Mankis nur, ke iu diru ion en Esperanto … " Mi ŝercmiene jesis por eviti plian diskuton tiudirekte, sed li volis ankoraŭ 'argumenti' pri sia sinteno: "Mi ne povas serioze trakti la lingvon, en kiu oni diras 'la libro' … "
La profesoron de la itala kaj franca lingvoj mi ne volis demandi, kiel oni diras en la itala al la radio, al la mano (ĝuste same: la radio, la mano …); la iaman frekventinton de la klasika gimnazio en Labako mi ne volis memorigi pri la maskulinaj finaĵoj ĉe multaj femininaj substantivoj kaj inverse. Mi eĉ ne volis lin, slovenan verkiston, memorigi pri la banala fakto, ke en nia gepatra lingvo oni same kombinas la femininforman montropronomon, kiu efektive rolas kiel artikolo,
'ta' kun la maskulinforma substantivo, ekzemple 'clovek', kio donas 'ta clovek' (tiu ĉi homo). Prefere Dio sendu sian anĝelon, komisiitan por common sense …
Akcidentis mia iama filmkameristo en Prevalje, Danilo Pisnik.
Ni kune faris kelkajn duonprofesiajn filmojn kaj eĉ planis fondi propran filmentreprenon. La realo frue nin korektis.
Malfrue vespere li iris sur tre danĝera tereno kaj pro densa nebulo falis en abismon de 150 metroj. En momento li estis morta, sed restis tie kuŝanta dum tri tagoj, ĉar neniu sciis lian vojon. Hodiaŭ estis planita lia enterigo ĉe s. Barbara.
Ĉar lia edzino pro sia pedagogia profesio apartenas al la komunista partio, ankaŭ la enterigo ne povis esti laŭ religia rito, sed laŭ la propra rito de partianoj. Muziko, pagata komunuma parolisto, kiu ne sciis emfazi ion pli saĝan ol, ke "li estis aktiva en la sociaj kaj politikaj organizaĵoj", eĉ tio kontraŭfakte, kaj funebra procesio ĝis la niĉo en la duonronda muro, kien oni metis la urnon kun lia cindro.
Mankis la kristana 'amen', kiu laŭ iu natura homa sento fermas eĉ tiel malĝojan ĉapitron kiel la enterigo.
Dum mia amiko ion aranĝis en proksima loko post la ceremonio, mi preĝis por la mortinta kolego. Eble ĝuste tiu ĉi pagana enterigo iniciatis pli da preĝado ol tio okazus dum ordinara kristana enterigo.
Demisiis la vicprezidanto de Jugoslavio Hamdija Pozderac, ŝirminto de ekonomiaj krimoj en Bosnia entrepreno Agrokomerc.
Tamen io komencis sin movi en tiu ŝtato.
Dum oficdeĵora tempo telefonis iu redaktoro de la radiostacio Klaŭdiforumo. Li demandis, ĉu mi parolas Esperanton.
Post mia "wohl" (jes) li proponis intervjuon por la germanlingva programo. Mi avertis lin pri mia malperfekta germana lingvo, sed li tiris, ke tio ne estas problemo. Poste mi ŝerce diris, ke mia akcenta prononco kaj erara gramatiko eĉ speciale pruvas, kiel bezonata estas simpla internacia lingvo. Li ridis kaj konfirmis la aranĝon.
El Slovenio venis intelektulo, kiu min regule informas pri la politika stato en tiu lando kaj Jugoslavio entute. Hodiaŭ li raportis pri la unua postmilita amasa renkontiĝo de iamaj kristanaj socialistoj, omaĝe al la mortotago de ilia fondinto dro Johano Evangelisto Krek, kiu mortis en la jaro 1917. Ĉeestis ĉirkaŭ 3000 homoj, regis entuziasmo. Bedaŭrinde mi ne sentas min ia ajn socialisto, ankaŭ ne kristana, ke mi povus kune ĝui ilian sukceson. La reĝimo troviĝas en tia embaraso, ke ĝi eĉ toleras tiun etan kaj tre kontrolatan opozicion.
Ni daŭrigis paroli pri la ebla estonto en Slovenio. Usono apenaŭ tolerus disiĝon de Jugoslavio, kvankam oni nur tiamaniere povus eviti Libanon sur la balkana duoninsulo.
Mi demandis, kion li opinias pri la varianto, ke iu provizora slovena delegacio proponu al la heredanto de la Habsburga dinastio, Karlo, filo de la Eŭropa deputito Oto, ke li transprenu almenaŭ la honoran protekton super Slovenio, ja nur Slovenoj kaj Hungaroj neniam deklare kaj leĝe sin eksigis elsub la dinastio de Habsburgoj.
Li kun intereso aŭskultis kaj promesis la enketadon en Labako.
Posttagmeze mi iris premi mian jam de longe menditan komputilon. Nun povas komenciĝi nia eta eldona entrepreno.
Papo Johano Paŭlo II-a en Usono, kun trafaj vortoj, ke Kristo estas samtempe Koreano, Italo, Indiano ktp.
Kaj en la sama tempero la sovetia ministro pri eksteraj aferoj Ŝevardnadze kontaktas kun sia usona kolego Schulz pri la forigo de atomrakedoj de certa atingodistanco. Laŭ la mistera mesaĝo el Fatimo ne tre bona signo; eĉ ne laŭ la mistera antaŭdiro en Apokalipso.
En la hodiaŭa poŝtaĵo amika letero de mia nova fratino el Francio. Ŝi invitas min helpi en sia lukto kontraŭ la sennaciismo en Francio. Ŝi ankaŭ promesas kontribui al nia revuo Celovoki Zvon: kulturajn interesaĵojn el Ukrajnio.
Posttagmeze venis ĵurnalisto de ORF Karintio, por intervjui min, okaze de centjariĝo de Esperanto por la germanlingva programo. Estis juna viro, scianta ĝuste nenion pri la temo. Denove montriĝis, ke nula scio pli bonas ol iometa supraia kono. La portantoj de plej stultaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto estas kutime la kvinlecionuloj. Li starigis simplajn demandojn kaj ankaŭ mi respondis tre simple. Ne nur el la amo al malkomplikado, sed ankaŭ pro la banala fakto, ke la germana ne estas mia gepatra lingvo, kio havas siajn sekvojn …
Al la 'eterna' demando, kial Esperanto ĝis nun ne sukcesis, ĝenerale kaj speciale en Karintio, mi tre simple respondis: ĝenerale tial, ĉar ankaŭ la humanismo en baza senco ankoraŭ ne sukcesis; kaj speciale en Karintio tial, ĉar ĝuste en tiu ĉi belega lando restis la spirita heredaĵo de Adolfo Hitler, kvankam li perdis militon, tre konservita.
Post la surbendigo ni iomete daŭrigis la interparolon pri diversaj temoj, sed ĉefe pri la interetna problemo en Karintio.
Vespere mi provis kelkajn kombinojn sur mia nova laborilo, sur mia komputilo. Sed la maksimuma rezulto estis: "Bad command or file name" (malĝusta komando aŭ datennomo).
Verŝajne la unuan fojon en tiu ĉi jarcento la vetero septembre someras je 30°C. ĉu unu el la signoj, ke la mondo pli kaj pli perdas ekvilibron en ĉiu senco?
La novaj tegoloj finfine troviĝas sur la latoj de nia tegmento en Prevalje. Ladaiisto hodiaŭ kompletigas la aferon per siaj ladpecoj el aluminio. Venis la masonista majstro kaj volis preni sian salajron, kvankam li ne finis sian laboron. ĉar ni ne havis jam sufiĉe da dinaroj, ni proponis, ke li akceptu la reston en ŝilingoj. Li tuj konsentis, sed proponis tiel priraban rilaton, ke la edzino tuj kuris al najbaroj por ŝanĝi la valuton.
Pli ol majstro de sia metio, tiu Bosniano estas majstro de ekspluatado.
Marta koleriĝis pri mia ĉefo, ĉar li sen ŝia aprobo metis ŝian bildon sur la titolpaĝon de nia familia revuo Druoina in dom.
Sed ŝia freŝa, iomete skandinavia vizaĝo malgraŭ ŝia slovena origino, efikas tiel kontentige, ke tio havas prerogativon ankaŭ konsidere de la modelaj rajtoj.
Ŝi devenas el iu konata kaj firma slovena familio. Sed la amo ne agnoskas etnajn diferencojn. Ŝia amiko estas Aŭstro de la germana lingvo. Kaj tio kaŭzis kvazaŭ katastrofon en ŝia familio kaj medio. Bedaŭrinde nek germane nek slovene parolantaj personoj en Karintio ĝis nun evoluigis kontentigan modelon por tiaj okazoj, kiuj ne estas maloftaj. Kiamaniere konservi la etnan kulturon kaj lingvon kaj samtempe esti libera koncerne amon kaj novan familifondon?
Nature, ili ne havas ideon pri tio, kian perfektan servon povus doni en tiu punkto al ili la Internacia lingvo. La modelo estas, ke la komuna familia lingvo ĉe la lingve miksitaj paroj estu Esperanto, kaj patrino aparte heredigu al la infanoj siajn kulturon kaj lingvon, kaj same la patro siajn. Tiamaniere la infanoj aŭtomate edukiĝus en la etoso de plurlingveco kaj plurkultureco, kaj neniu el ambaŭ kulturoj kaj lingvoj devus malaperi aŭ submetiĝi, kio nun normale okazas.
Vokis min s-ro Rader, estro de la blindula esperanta klubo en Klaŭdiforumo. Li dankis al mi, ĉar mi lin proponis al la ĵurnalisto de ORF por radia enketo pri Esperanto. Samtempe li min denove invitis por la kunlaboro en la urba kadro. Mi ripetis, ke mi ĉiam pretas kunlabori, sed mi firme restas ce miaj principoj de etna kaj lingva egalrajto. Al tiuj principoj apartenas, ke ambaŭ lingvoj en la lando devas esti egalrajte traktataj. Interese, ke tio foje ne iras eĉ en la esperantistajn kapojn …
Pasintan nokton mi sonĝis pri Ronjo. Ŝi parolis kun mi sur la korto ĉe mia domo. La enhavon mi forgesis, sed ne la aperon.
Poste venis el koridoro mia edzino kaj vidis nin tie stari kune.
Mi ekfartis terure, kvankam ni nenion maldecan faris.
Hodiaŭ la aŭstra pentristo prof. Ernst Fuchs en la televida dissendo Spiegelbilder (reflektitaj bildoj) prezentis la libron Apokalipso de s. Johano. Li asertis, ke pasintjare plenumiĝis tri antaŭdiroj el tiu fama biblia libro: la akcidento en Ĉernobilo; la purigado de liberecmonumento en Novjorko kaj ankoraŭ io, pri kio mi forgesis.
Vespere ekcelenta sveda filmo el la jaro 1967 Elvira Madigan.
Ekipita per la muziko de Mozart, per lia konata sonato sub la sama nomo.
Mi preskaŭ timas endormiĝon. Ĉu Ronjo denove venos? El sia malproksima Ameriko? Ĉu ŝi ion bezonas? Mi petas ŝian anĝelon por ia pli intensa gardado. Sed povas esti, ke ŝi simple skribis al mi leteron. En tiaj okazoj mi kutime ricevas spiritan antaŭpoŝton. Kial ĝuste nia linio tiel perfekte funkcias, kvankam ni ne estas distinitaj unu por la alia? Eĉ bonŝance, ke tiel. Ŝia kapricemo min mortigus, mia malkapablo en la ĉiutaga vivo mortigus ŝin. Dio probable ne eraras en siaj planoj …
Varma kaj informriĉa letero de mia fratino Olga el Joeuf. Ŝi interalie klarigas, kiel Rusoj manipulas la tutan politikan opinion pri ilia ŝajna 1000-jara kristaniĝa jubileo, kiu fakte apartenas ne al Moskvo, sed al Kievo, ne al Rusoj, sed al Ukrainanoj.
En la sama poŝto ankaŭ nova numero de Horizonto. Raportoj kaj referaĵoj pri kaj el la jubilea konferenco en Graz. Apud seriozaj enhavoj bedaŭrinde ankaŭ tre neserioza kulto pri Lapenna, kiu tiom pli ĝenas, kiom pli oni admiras la scion kaj ĉivilan kuraĝon de tiu valorega homo. Ludi stelon estas iom ridinde jam en la granda mondo de eksteraj sukcesoj; sed fari tion en la malgranda virtuala lando Esperantujo, estas oble pli komike!
Jam antaŭtagmeze venis Marteno el Podklošter. Apud kelkaj kutimaj presaĵoj li alportis iom da ĉagreno je mia konto. En lia fervojista grupo oni volis organizi novan esperantokurson.
Kiel kursgvidanto estis proponita mi. Sed mi en la koncerna letero starigis unu solan kondiĉon: mi pretas tion transpreni, se la alvoko al la publiko en suda Karintio estos en ambaŭ landaj lingvoj, en la germana kaj en la slovena. Tio kaŭzis tiel koleran respondon de d-ro Tscheinig (kun slovena nomo, Sic!), kiu malakceptis mian kondiĉon kun la 'argumento', ke oni ne miksu la karintian lingvan problemon en la aferon de Esperanto. Konsterne! Kvazaŭ Esperanto estus io sen rilato kun ĵus tiaj problemoj …
La rezulto estas, ke oni komencis pli kaj pli akre ataki Martenon, kvazaŭ li pledus por la afero de Slovenoj (ne estus granda peko, ja li almenaŭ parte devenas el slovena etno), nur, ĉar li proponis min kaj ĉar li foje diras kelkiun slovenan vorton. Nun la tuta grupo disiris kaj la kulpanto por tiuj ĝisostaj 'esperantistoj' estas mi …
Tamen ankaŭ pli feliĉa novaĵo. Laŭ la propono de mia kolego en la oficejo, verkisto Ferk, mi alparolis junan simplan kamparanon, kiu helpe deĵoras en la oficejo de slovena Nacia konsilantaro, ke li eble ellernu Esperanton kaj komencu sekvi la artikolojn pri la minoritataj aferoj en Etnismo. Li efektive tuj komprenis la ideon kaj decidis aliĝi al la koresponda kurso ĉe Maŝer en Vieno. Mi rememoris pri la evangeliaj simpluloj, al kiuj estis revelaciitaj la misteroj, kiuj por la kleruloj restis prikaŝitaj.
Malantaŭ la stirilo sidas Reginaldo, la ĉefredaktoro de nia revuo. En mia aktujo la tekoj kun la tagordo, proponita enhavo de la venonta numero, protokolo de la lasta kunsido, kaj malmultekosta skribilo. Apude du kvaronkilogramaj pakaĵoj de kafo, tia trezoro por civitanoj en Slovenio. Kaj ĉokoladoj por la tri filinoj de Andreo en Labako.
Malantaŭe sidas Maria kaj Johano. Ni jam solaj iel komencas la temon de la redakta kunsido.
Kiam en Labako ni iras el nia veturilo, la pluvego, akompanata de ŝtorma ventego, preskaŭ forprenas niajn ombrelojn.
La donacoj disdividiĝas; mi por Neva, kiu mirinde skulptas, kvankam ŝi frekventas la lastan gimnazian klason, alportis saketon da ŝelako, kiu estas bezonata en ŝia por la virinoj iom nekutima metio.
Surtabliĝas kafo, disdividiĝas miaj redaktaj tekoj, ĉirkaŭsidiĝas kunredaktoroj. Je mia maldekstro Aloizo, dekstre Reginaldo.
Fronte al li Andreo. Li ĵus klarigas, kion li povas plu manĝi kaj trinki, ja oni trovis en lia korpo diabeton. Kaj li kun tia ĝuo konsumis vinon …
Ni komencis diskuti laŭ nia programo. Mi timis pri unu punkto: kiamaniere mi sukcesos enŝovi artikolon pri Esperanto?
Mi kvazaŭ instinkte trovis ĝustan solvon. ĉar mi havis ĉiujn manuskriptojn kun mi en la teko, mi je ĉiu punkto brue proponis, ke oni nepre legu la manuskripton. Dum du tri punktoj ili tion supraĵe faris, sed poste pli kaj pli rifuzis, ĉar tio lacigis kaj forrabis tempon. La artikolo pri Esperanto trovi ĝis ie en la mezo; mi eĉ obstine proponis ĝin por legado, sed des pli obstine ĉiu rifuzis. Tiamaniere estis unuanime akceptita la artikolo, kiun verŝajne la plej multaj normale malakceptus.
Kion fari: mia sola rimedo estas iom da diplomatio …
Ni ne trovis respondon al la demando: Kion fari pro la fakto, ke la jugoslavia administrado tiel kaprice permesas aŭ ne permesas nian revuon transporti translimen en Jugoslavion.
Kurioze estas, ke la laŭkonstitucie ŝtatkaraktera respubliko Slovenio ne posedas eĉ tiom da suvereneco, ke ĝi povus mem decidi pri la importo de la presaĵoj en la slovena lingvo el eksterlando. Ne, la centralisma potenco en Belgrado tiel malmulte fidas al la kompartio kaj eĉ sekreta polico en Slovenio (kaj same en aliaj ne-serbaj respublikoj), ke ĝi prefere mem decidas pri la afero, kiu havas tipe nacian karakteron.
Kolego Ferk denove faris bonan impreson. Li decidis protesti kontraŭ la maldungo de simpla homo ĉe Narodni svet (Nacia konsilantaro de karintiaj Slovenoj), kiu sekvis pro la kaprico de certa persono, kiu pli kaj pli transprenas la povon en la organizaĵo.
Dum duonhoro vizito de Slovenino el Argentino, kiu volis pagi siajn fakturojn ĉe Mohorjeva por menditaj libroj. Sed ŝi volis uzi okazon kaj ekkoni ankaŭ min. Tre larĝa diskuto ne estis ebla. Preskaŭ ĉiu ŝajnis al ŝi kaŝa komunisto. Mi menciis (ne jam sciante pri ŝiaj malpreferoj) la grandan argentinan verkiston Ernesto Sabato. Ke mi ne menciu! Enkaŭ li estas konspira komunisto, ja li partoprenis demonstraciojn de la patrinoj en Buenos Aires. Kaj, jen lia nepardonebla peko, li edziĝis kun juda damo el Sovetio.
Jam ĉe la matena kafo nia domprizorganto, kiu volas prijuĝi ankaŭ ĉiujn aliajn aferojn, pri kiuj li nenion komprenas, montris sian deioron super nia religia ĝusteco. Li kun granda plezuro komunikis, ke kontraŭ mi protestis slovena sacerdoto el Parizo, ke mi en la nova poŝkalendaro publicis aforismon el la fama kolekto de la leĝoj de Murphŝ: "La homo sen religio estas kiel fiŝo sen biciklo."
Mi ne konas tiun pastron, iaman oficiron el la slovena intercivitana milito, kiu ankaŭ nuntempe suspektas ĉiun samgentanon, kiu malfermas lian pordon. Tamen mi sendos al li adekvatan klarigon, por ke eble li cesu serci pri mia ortodoksio kaj komencu zorgi pri sia propra.
Vicprezidanto de Usono Bush en Varsovio demonstris simpation kun la iama sendependa sindikato Solidarnoŝc. La reĝimo devis senkomente gluti ankaŭ tion. Por tion komenti ili dungis duarangajn ĵurnalistojn.
La gazetoj raportas pri pli kaj pli danĝera situacio en Jugoslavio.
Admiralo Mamula malferme minacis per interveno de la militista flanko. Tio estus la definitiva disiĝo de la plurnacia ŝtato.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.