La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kelkaj rimarkoj de la aŭtoro

Ĉar la taglibra beletro ne jam estas firme ankrita en la tradicio kaj konscio de legantoj en nia spirita kaj por aliaj eble virtuala Esperantujo, ne povas damaĝi, se mi diras kelkajn vortojn enkonduke al mia dua taglibro, aperanta en Esperanto kiel mia paralela literatura lingvo.

Unuflanke la taglibro estas la plej 'natura' formo de beletra esprimiĝo. Ĝi ne havas formalajn, konstruajn kaj intrigajn pretendojn. Tial multaj ĝin en la senco de propra literatura ĝenro subtaksas. Aliflanke, ĝi havas avantaĝon kaj allogon de aŭtento, de spontaneo, se oni ĝin notas sincere kaj senspekulacie, nature.

La risko, kiun eniras ĉiu aŭtoro, publikiganta siajn taglibrajn notojn, troviĝas ne nur en malkovro de lia privata kaj foje ec intima eta mondo, sed precipe, ke literature ne tro spertaj aŭ eĉ iom naivaj legantoj (ho, eĉ kelkaj recenzistoj!) tro fikse portretas en sia fantazio la imagon kaj karakteron de la aŭtoro laŭ tio, kion ili legis en lia taglibro. Por la aŭtoro multaj aferoj, kiujn li honeste notis, havis validon eble nur pormomente, probable la valido estis nur efemera, sed kelkiu bonkora naivulo simple identigas la legitan frazon kun la aŭtoro, senlige, kiom da tempo jam pasis inter la momento de notado kaj momento de legado. Tiel mi per unu okulo amuziĝis kaj per la alia preskaŭ triste ploris, kiam mi post la apero de mia unua taglibro Jen la sablo el mia klepsidro, ĉe iu recenzisto legis, ke mi estas bigoto. Li tion konkludis ne el komparo inter miaj vortoj kaj miaj agoj, ja li min ne konis kaj do tiun komparon ne povis tiri. Simple, ĉar mi menciis kelkloke nociojn el religia kampo, foje raportis pri mia religia praktiko ktp. la carma fanatikulo de la ateisma religio tion jam komprenis kiel bigotado. Mi per tio ne volas diri aŭ eĉ pruvi, ke mi ne estas bigoto. Eble aŭ eĉ verŝajne mi tio estas. Nur: la simpatia simplulo de la alia riverflanko tion ne povas scii, ĉar li min ne konas, kaj eĉ se li tion scius kaj en sia prijuĝo pravus, tio ne estas temo de serioza recenzo. Oni ne recenzas aŭtorojn kaj ilian moralon, sed librojn kaj ilian kvaliton! Oni povas esti granda bigoto kaj ĉiuaspekta kanajlo kaj fabriki literaturajn perlojn. Inverse, oni povas esti perfekta karakterulo kaj tamen fabriki rubaĵon. Kiel jam trafe diris E. T. A. Hoffmann en sia brila romano Mondperceptoj de la kato Muro: "Bonaj homoj, aĉaj muzikistoj!"

Por iomete afable helpi al tiuj, kiuj ne jam bone lernis distingi inter la aŭtoro kaj ties produktoj, mi ĉi tie provas informi pri kelkaj aferoj.

Inter la ekesto de tiuj ĉi taglibraj notoj kaj ilia kompostado kaj redaktado pasis pli ol dek jaroj. Por kelkaj homoj tio ne signifas multe, sed por mi tio estas grandega diferenco, nature, mi en tiu ĉi tempo ne ŝanĝis mian bazan karakteron, pensmanieron, agmanieron, konduton ktp. Sed mi intertempe multon lernis kaj mi nun per aliaj okuloj rigardas la mondon kaj min mem, ol mi tion faris en la tempo, kiam tiu ĉi taglibra notaro estiĝis.

Kvankam mi daŭre restas religia homo, mia religieco en la lastaj dek jaroj multe ŝanĝiĝis. Mi ne forlasis mian tradician katolikan eklezion kaj instruon, ĉar mi trovas, ke malgraŭ ĉiuj malpuraĵoj sub tiu ĉi 2000-jara tegmento, starigita super la muroj, konstruitaj de niaj judaj fratoj mil jarojn pli frue, ĉi tie mi trovis plej multe da preteco helpi alian homon, akcepti lian malsamecon kaj rezigni pri taliona principo 'okulo kontraŭ okulo'. La eklezia komunumo, al kiu mi apartenas, ne diferenciĝas de la cetera mondo en kanajlaĵoj, foje eĉ ekstremaj banditaĵoj. Sed ĝi, laŭ miaj spertoj kaj informoj, distingi ĝas en pintoj de homa boneco, kian reprezentis ekzemple la pasintjare mortinta patrino Terezia el Kalikato. Tamen mi nuntempe perceptas religion multe pli loze kaj liberpense ol mi tion faris siatempe. Dogmoj kaj eklezia disciplino, speciale eĉ la eklezia juro (por mi en la senco de Kristo vere perversa fenomeno) ne interesas min multe. Mi estas kristano kaj katoliko, ĉar mi vivas en limigita mondo. Sed Dio estas nek kristano nek katoliko. Li ne demandas pri religia aparteno, li demandas pri aparteno de niaj koroj: ĉu ni solidariĝas kun la prirabita kaj batita vojaĝanto, marŝinta el Jerusalemo al Jeri.o kaj procedas kiel Samariano (Lk 10, 25-38) aŭ ni solidari ĝas kun la tiamaj, kaj nuntempaj, klerikuloj kaj popolgvidantoj, kiuj ignoris la prirabitan kaj batitan homon kaj rigardis siajn gravajn negocojn. Mi ne scias, ĉu ĉiuj punktoj de la kristana kredo post nia morto montriĝos pravaj. Sed tio ne gravas. Dion ne interesas nia teologio, sed nia korinklino.

La fascino de la kristana religio por mi estas ĝuste, ke oni la tutan kristanan kredon povas resumi per du frazetoj: unu ordona kaj unu malpermesa. Jesuo ordonis ami sin mem kaj sian proksimulon, kaj proksimulo ne estas tiu, kiu proksimas al mi fizike, gente, kulture, lingve aŭ religie, sed ke li aŭ ŝi momente bezonas mian helpon kaj mi povas helpi, kaj Jesuo malpermesis juĝi kaj kondamni. Oni povas forgesi ĉiujn dogmojn kaj neglekti ĉiujn ritojn kaj eĉ abunde peki, sed se oni almenaŭ klopodas sekvi tiujn du normojn, oni tamen finis sian 'ekzamenon' pozitive. Aliflanke oni povas esti granda fakulo en teologio, oni povas akribie sekvi ĉiujn ritajn, disciplinajn kaj jurajn preskribojn, oni eĉ povas vivi laŭ moralaj postuloj kaj neniam peki, sed kun ŝtona koro en sia brusto oni la 'ekzamenon' ne faras pozitive. Mia privata 'teologio' estas tre simpla: Se Dio ne estas malpli bona ol mi, mi ne havas kialon timi …

Koncerne mian mondpercepton kaj filozofiajn starpunktojn mi ne cesis esti preferanto de libero. Tio signifas, ke mi daŭre kontraŭstaras ĉiujn totalismajn sistemojn kaj antropologiojn, kiel la faŝisma, naziisma kaj komunisma. La lastan mi sur propra haŭto spertis, tial mi por ĝin rifuzi eĉ ne bezonas havi bonajn filozofiajn argumentojn, mia sperto sufiĉas. Tamen mi nuntempe pli distinge ol antaŭ dek jaroj komparas tiujn ĉi diversajn sistemojn. Por mi ne estas egale, ĉu iu volis homojn savi kaj feliĉigi kaj por tio uzis malkonvenan rimedon kaj metodon de violento kaj maltoleremo, kiel faris komunismo, aŭ se iu jam dekomence volis homojn ekstermi kaj malfeliĉigi, kiel tion faris naziismo. Estas vero, ke komunismo statistike mortigis proksimume 4-oble pli da homojn ol naziismo Hitlera, kiel oni povas legi en impresiga 830-paĝa libro de Stephane Courtois La nigra libro pri komunismo. Tamen: sur la nivelo de mondpercepto naziismo estas krimo jam en la kapo, dum komunismo krimas poste, kiam la ideo el la kapo fluas en manojn, kiuj la ideon realigu. Komunismo estas sekularizita speco de kristana religio, kiu malpacience volis instali la Dian regnon (senklasan socion) per ĉiuj rimedoj, sen konsideri moralan skrupulon. Sed tion ili lernis ĝuste de ni kristanoj, kies religia sekto ili efektive estas: la celo konsekras la rimedojn! Tial mi nun klare malakceptas komunismon kiel sistemon kun certaj dogmoj, multe pli rigoraj ol tiuj de la eklezio, kaj speciale, kiel sistemon de certaj praktikoj kaj metodoj. Tamen mi al (ne tro multaj) sinceraj komunistoj atribuas honestan intencon kaj rekonas, ke en iu senco ilia afero baldaŭ denove fariĝos aktuala. Mi vidas la perspektivon de la homaro en sintezo de kristana spirita direktiĝo kaj baza komunisma ideo. Finfine la samon en sia sociinstruo jam kelkfoje predikis ankaŭ la nuna papo Johano Paŭlo II-a. La cefa problemo kaj eraro de Marx estis, laŭ mia trovo, ke li kontraŭstaris ĝuste tion, kio estas la baza kondico, ke socialismo kaj komunismo ne estu terora koncentrejo, sed humanisma ĝardeno, kiun ĉiu pura homa animo alsopiras. Komunismo sen religio, sen la spirita dimensio estas nepre teroro; kristanismo sen vivpraktika realiĝo en la senco de komunismo estas nepre nur aro da dogmoj kaj preskriboj. La homaro atendas aventuron de la granda sintezo. Mi pledas por ĝi, kredante, ke same la kapitalisma, kiel ankaŭ la bolŝevisma trajnoj veturas en la direkto de abismo. La diferenco estas nur, ke en la unua kaj dua klasoj de la kapitalismaj vagonoj oni povas komforte veturi kaj bone manĝi kaj trinki en la restoracia vagono, dum en la bolŝevisma oni veturas en brutvagonoj kun minimuma kaj ekstreme malkomforta vivbazo.

Sed la fino estas la sama.

Restas la tria temaro el mia taglibro: problemo de nacio, naciismo, traktado de minoritatoj kaj malgrandaj lingvoj, demando pri ŝtata sendependeco ksm.

Mi nun kiel antaŭe opinias, ke ĉiu popolo sur sia teritorio havas rajton fondi propran ŝtaton. Nur, tion ĝi devas fari tiel, ke neniu, kiu tie vivas, perdos de siaj rajtoj kaj valoroj. Mi kredas, ke la bazo por fondi ŝtaton estas la volo, vivi sub pli bona leĝo ol ĝi ĝis tiam ekzistis, kaj ne privilegii certan grupon de la loĝantaro, kiel religian, ideologian, etnan aŭ rasan.

En tiu senco ĉiu nacia ŝtato, kiu sur sia konstitucia nivelo proklamas la ŝtaton afero de certa nacio, dum aliaj povas en bona okazo ricevi certajn rajtojn kaj protekton, por mi ne estas akceptebla. En tiu senco mi ne estas feliĉa, ke la nova slovena ŝtato, al kies estiĝo ankaŭ mi kontribuis mian modestan parton, ne sekvas tiun ĉi idealon, sed komprenas sin same, kiel Francio, Britio, Italio ktp. kiel ŝtato de certa etno, slovena, dum por aliaj (Hungaroj, Italoj) estas rezervitaj apartaj minoritataj rajtoj. Bone, mi devas agnoski, ke tiuj du etnaj grupoj ĝuas en Slovenio rajtojn, pri kiuj ekzemple Slovenoj en Italio povus nur sonĝi. Bedaŭrinde Slovenio ne jam kontentige solvis la problemon de Germanoj (ĉirkaŭ mil), de Romaoj kaj de Sudslavoj, kiuj venis en Slovenion, kiam ĝi estis parto de Jugoslavio. Mia prefero estas, ke ne la sloveneco kiel nun aŭ jugoslaveco kiel antaŭe aŭ aŭstreco kiel antaŭ la unua mondmilito, estu la centra karakterizilo de la ŝtato, sed ke tio estu la pli bona kaj pli konsekvence ekzekutita leĝo, egale valida por ĉiuj. Se mi do unuflanke rekonas la rajton de ĉiu popolo fondi propran ŝtaton, mi aliflanke deziras, ke tiu ŝtato ne estu religie, nacie aŭ lingve ekskluziva. En tiu senco mi sekvas la ideon de Zamenhof, kiu postulis egalecon por ĉiuj loĝantoj de certa ŝtato, senkonsidere ilian specifon. Kompreneble: se mi aŭskultas la prelegon de iu ĉeĥa samideano, en kiu li tuj post la sendependiĝo denuncis Slovenojn kiel faŝistojn kaj naciistojn, mi devas bedaŭri certan mankon de inteligento kaj honesto. La sama sinjoro tamen ne estas preta rezigni pri sia propra, ĉeĥa ŝtato kaj sin mem tial ne tenas naciisma faŝisto. Same mi devas ridi, kiam mi aŭdas 'kosmopolitajn' konsilojn de kelkaj Francoj aŭ Britoj, kies registaroj francigis kaj angligis tutajn popolojn kaj eĉ en sonĝoj ne estus pretaj rezigni pri sia elstare nacia ŝtato, ke naciaj problemoj nuntempe efektive ne ekzistas plu kaj ke Slovenoj, Kroatoj,

Albanoj, Estonoj, Ukrainoj ktp. prefere rezignu pri la ideo, fondi propran ŝtaton.

Tamen mi ankaŭ ĉi-kampe intertempe lernis. Mi insistas, ke oni respektu la rajtojn de unuopaj nacioj, etnaj kaj lingvaj grupoj, sed samtempe mi konsideras, ke oni devas atenti pri la reala pozicio de la valoroj etna kaj lingva sur la skalo de homaj valoroj. La gepatra lingvo kaj ĝia kulturo estas altaj valoroj, sed ne pli altaj ol la homeco mem. Tio signifas, ke mi ne rekomendas uzi rimedojn por realigi siajn etnolingvajn rajtojn, kiuj detruas la homecon ĝenerale. Mi aprobas la deziron de Kurdoj, fondi propran ŝtaton, sed mi ne aprobas uzi por tiu legitima celo teroron. En tiu senco mi ĝojas, ke Slovenoj dum sia tuta historio (krom kruelaĵoj, kiujn diktis kaj aranĝis komunismo) por siaj politikaj celoj ne uzis teroron.

Nek kontraŭ aŭstro-hungara monarkio nek kontraŭ Reĝlando Jugoslavio nek kontraŭ komunisma Jugoslavio ili eksplodigis unu solan bombeton aŭ elpafis unu solan kuglon. Nur kiam la (formale) jugoslavia, efektive serba armeo post la proklamo de sendependiĝo, bazita sur demokratia plebiscito, ce kiu pli ol 90 % voĉdonis por memstareco, per tankoj kaj aviadiloj atakis la tiaman respublikon Slovenion, la legala slovena teritoria milicaro defendis sian novan ŝtaton kaj post dektaga milito venkis super invadinto. Ke eĉ la oficiroj de la jugoslavia armeo, kiuj tiam militis kontraŭ Slovenio, poste ricevis slovenan ŝtatanecon kaj enkasigas bonajn pensiojn, tio verŝajne mem ridindigas akuzojn pri 'faŝisma naciismo' de Slovenoj nur, ĉar ili ne plu volis vivi en la ŝtato, gvidita laŭ la stilo de Miloŝevio.

Se kelkloke en mia taglibro unuopaj frazoj sonas alisence ol mi nun pensas, tio rezultiĝas el la fakto, ke mi ne adaptis la tiamajn notojn per miaj novaj rekonoj kaj spertoj, sed ke mi lasis la tekston tia, kia ĝi en la tiama tempo estiĝis. La senco de honesta taglibro ne estas pravi en siaj asertoj, sed sincere montri la momentan staton, eĉ kun risko, ke oni post jaroj pri tio gaje ridos. Kredu, kara leganto, ke mi ridas eble plej multe kaj plej bone.

Jes, kion signifas la titolo? La 'malbabela' jaro estas jubileo de la lingvo, kiu nuligas la punon, kiun Dio laŭ la biblia rakonto ekzekutis sur la tiama homaro, kiu en Babelo (Babilono) konstruante la turon volis omaĝi al si mem kaj per sia konstruaĵo atingi la ĉielon. En religia senco Esperanto estas aspekto kaj parto de la pentekosta miraklo, per kiu Dio kompensis sian propran punon.

Klaŭdiforumo, dumpaske 1998


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.