|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MALBABELA JAROAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vizito de mia profesia kolego el malproksima Argentino. Mi dum tri jaroj estis korektisto en la presejo de Mohorjeva, li estis dum tridek jaroj korektisto ĉe La Prensa en Buenos Aires.
Cetere dum la milito li troviĝis tre proksime de la generalo Rupnik, estro de la Labaka provinco, kiu sub Italoj kaj poste sub la Hitlera okupacio ĝuis iaspecan aŭtonomian statuson.
Nuntempe sinjoro Niko Jeločnik, mia vizitanto, certe estas la plej saĝa kaj tolerema reprezentanto de la slovena politika emigracio. Lia libro La stalinisma revolucio en Slovenio fariĝis ŝatata legaĵo kaj fonto de informoj eĉ por la unuopuloj en la reĝima tendaro.
Mi, nature, volis plej multe aŭdi pri la vivo de Slovenoj kaj aliaj etnoj en tiu etne nekredeble tolerema ŝtato.
Kontraŭe al la situacio en norda Ameriko, kie la hejmuloj tre volonte montras kredon pri sia supereco, en Argentino oni tre alte estimas ĝuste fremdulojn. Bedaŭrinde mia Karintio en tiu ĉi punkto konkuras kun la norda parto de la amerika kontinento.
Li parolis pri kortuŝa okazo dum la intercivitana milito en Slovenio. Li mem vidis, ke post iu lukta renkontiĝo inter la partizana brigado Cankarjeva kaj la hejmdefenda kontraŭkomunista milicaro Domobranci falis unu apud la alia du soldatoj el ambaŭ slovenaj militistaj grupoj. Antaŭ ol ili mortis, ili sukcesis reciproke interpaciĝe manpremi …
Ni ridis pri iom primitivaj reprezentantoj el la kontraŭkomunista tendaro, kiuj supozas komuniston en ĉiu homo, kiu ne plene apartenas al ilia sekto. Mi menciis la anekdoton pri Ernesto Sabato … ĉu strange, ke ili perdis militon?
Mi starigis al li rektan demandon: Se morgaŭ Slovenio fariĝus sendependa demokratia duklando, ĉu Slovenoj el Argentino revenus en sian gepatran landon? Li klare diris emfazan ne. Por ili la vera patrujo fariĝis Argentino, kiu larĝkore ilin akceptis en la jaroj post 1945. Ili forte deziras por Slovenio demokration kaj sendependecon, sed verŝajne nek unu el 8000 da ili revenos por konstante vivi en la lando de siaj geavoj.
"Ni mem komencis morti kiel etna komunumo. El 500 junaj Slovenoj, kiuj en Bonaero finis tiun aŭ alian fakultaton, nur dekkvin plu frekventas slovenan akademian klubon," li raportis kun rezigna voĉo.
Post la vespermanĝo ĉe mi, dum nia veturo al Tinje, kie li loĝas, mi demandis pri lia opinio, ĉu eble provizora slovena delegacio vizitu la lastan tronheredanton de Habsburgoj,
Karlon von Habsburg en Salzburgo en Aŭstrio, por peti lin transpreni almenaŭ moralan patronecon super Slovenio. Li tuj aprobis mian ideon, inkluzive tion, ke Slovenio iam fariĝu sendependa duklando.
La cisterciana abatejo Stiana situas ĉirkaŭ 25 km sude de Labako.
Ĝi festis 850 jarojn de sia ekzisto. En ĝi nun okazas renkonti ĝo de katolikaj kleruloj el Slovenio, Kroatio, Aŭstrio, Italio kaj Hungario. Interese: kiel apudan laboran lingvon oni laŭ mia propono metis Esperanton.
Hieraŭ vespere prezentiĝis la plej impona aro da argumentoj por la internacia lingvo. La tradukado malbonege funkciis . cetere, ne estis prikonsideritaj la lingvoj friula kaj hungara.
Sed la pinto estis, kiam d-rino Pomberger el la centro de UNO en Vieno, staris antaŭ la publiko kaj komencis paroli angle, opiniante, ke ĉiuj ŝin komprenas, estante kleraj homoj.
Post tri kvar frazoj en preskaŭ primitiva angla, iu elpaŝis kun la peto, ke ŝi preferu paroli germanlingve kun postsekva traduko en la italan.
Post la aliaj ankaŭ mi estis invitita diri salutajn vortojn. Mi dankis elkore al ĉiuj, kiuj jam parolis, ja la ĵus prezentita lingva kaj tradukaĥaoso konfirmis mian esperantismon pli ol iu ajn brila argumento teoria. Mi diris, ke esperantistoj deioras en la preteco, ĉiam peri kaj servi al la interkompreno inter diversaj etnoj. La samon mi ripetis en Esperanto, slovena kaj germana lingvoj.
Okaze de la vespermanĝo mi parolis kun iu Hungaro, kiu jam dum 30 jaroj vivas en Aŭstrio. Li kontraŭstaris mian proponon asertite, ke la rolon de la IL jam bone rolas la angla kaj ke nun nur hazarde tio ne funkciis tre bone. Mi respondis, ke eĉ se tio estus vera, pri kio mi cetere tre dubas, restus la demando de justeco. Li diris, ke laŭ li rilate lingvojn ne ekzistas morala problemo. En la privilegio por angla li ne vidas ion kontraŭmoralan.
Mi nur poste komprenis lian starpunkton, kiam li konfesis, ke liaj infanoj komprenas e ne unu vorton de lia gepatra, hungara lingvo …
La prelego de sinjorino Dolores Baŭer devus okazi jam hieraŭ, sed ŝi venis el Vieno tro malfrue kaj oni decidis enprogramigi la aferon por hodiaŭ.
Ŝi jam multon diras per sia elstara persona apero. Oni ricevas impreson, ke kontraŭ ŝia integreco ne ekzistas rimedo ŝancela aŭ kontraŭstara.
Svelta, altstatura, jam grizhara, sed memkonscia, ŝi parolis sian prelegon, kiun mi, kiam mi ĝin hejme tradukis slovenlingven, ne povis tiel ĝui kiel nun. Ŝia radiofonie trejnita voĉo enmetis pli da sencoplenaj komoj kaj pensstreketojn ol ilin proponus nura gramatika scio.
Ŝi pritraktis la historian eklezion, kiu ligiĝis kun la politika povo kaj tiel rezignis pri la evangelia principo de la neŭzo de perforto.
D-ro Gabrovec, kiu sidis apud mi, en la diskuto korektis ŝian iom tro rigoran starpunkton pri la organiza strukturo de la eklezio. Li emfazis, ke en Slovenio la komunistoj detruis ĉiujn demokratiajn strukturojn kaj relative memstara kaj netuŝita restis nur la eklezio. Laŭ li do oni nepre bezonas tiun strukturon por tiel almenaŭ interne de ĝi povi artikuli niajn naciajn kaj civilajn konceptojn kaj postulojn.
La diservo okazis en la signo de la babela puno. Dum la peteldiroj, okazintaj en kvin lingvoj, sed ne en la Internacia, mi mian peton silente diris en mia interno kaj formulis ĝin esperantlingve.
Kortuŝa estis la ĉiokaza legaĵo antaŭ la evangelio: ĝi tuŝis la fundamentan ŝtonon, kiun la masonistoj demetis kaj rifuzis uzi, sed tamen sur ĝi konstruiĝas la Krista reĝlando. Sendube sur la lingva nivelo Esperanto estas tiaspeca neglektita ŝtono …
Dum la tagmanĝo, kiel lerte priservis nin iu pli aĝa viro, kiu verŝajne estis emerita gimnazia profesoro, dedicanta nun sian tempon al la monaka familio, mi sidis apud du reprezentantoj el Kroatio. La virino, Katica, estas lingva reviziisto kaj redaktoro en la katolika eldonejo Krščanska sadašnjost, do mia profesia kolegino. Belvizaĝa virino kun okuloj, kiuj anoncis bonkorecon, havanta humuron. Ni parolis pri la situacio en Kroatio. La viro diris, ke preskaŭ ĉiu Kroato deziras sendependecon de la kroata ŝtato, sed nun tio ne jam estas ebla. Kun la regantaj komunistoj oni devas ludi ruzan ŝakpartion, ce kiu la potenculo retenu la impreson, ke li havas perspektivon, kvankam li paŝon post paŝo perdas la figurojn.
Iom stranga tiu ĉi pentristo kun slovena nomo kaj germana lingvo; kun profesia labordisciplino kaj nula talento. Li foje venas en nian oficejon, evidente nur ĉe ni iome konsiderata, komprenata kaj tre singarde konsultata.
Tamen nenio helpas. Li en sia malheleca kapo de longe kovis ideon, ke la landaj politikaj klikoj ne permesas al li prosperi, kvankam oni al li ebligis en unu jaro malfermi tri ekspoziciojn.
La publiko venas kaj rigardas, sed nek miras nek aĉetas.
Bone, sed ĉi tie temas pri malklera homo, kiun la naturo aŭ Dio ne pridonacis per multaj kapacitoj. Sed kion diri pri mia amiko, kiu lekcias en la universitato, ekscelente tradukas el itala, franca, hispana kaj portugala lingvoj, kiu verkas brilajn studojn kaj eseojn pri diversaj literaturaj kaj filozofiaj temoj . kaj tio al li ne sufiĉas, sed li volas validi ankaŭ kiel bona, prefere elstara slovena romanverkisto. kaj ĉar ne nur la publiko, sed ankaŭ lia propra konscio diras, ke tio ne funkcias bone, suferas lia tuta naturo, speciale lia digesta kaj nerva sistemoj.
Ĉu estas vere tiel malfacile kompreni, ke ne gravas la speco, sed la majstreco? Pli valoras perfekta traduko ol kripla originalaĵo.
Raportoj el la mondo kaj patrujo, ĝuste laŭ la naturo de ili ambaŭ:
– en Tibeto fortaj protestoj kontraŭ la ĉinaj okupantoj, kelkaj mortigitoj; – en Jugoslavio la ŝtata federacia administraro kaj oficiularo ne ricevis la ĉimonatan salajron, ĉar la kaso de la ŝtata aparato tute malpleniĝis. Tiel almenaŭ la reganta klaso iel spertas la efikojn de ilia propra altrudita sistemo. Iom demagogie aŭdiĝas la informo, ke ankaŭ la registarestro Mikulio ne ricevis salajron …
Por Družina in dom mi komencis verki artikolon pri la katolika intelektula renkontiĝo en Stiana. Mi titolis ĝin: La akademianoj en mezepoko kaj en la atomepoko. Mi komparis la pozicion de la tiama klerulo en Eŭropo kaj tiun de la nuntempa lia kolego. Dum la unua uzis la saman latinan lingvon en Prago aŭ Salamanko, la nuntempa ne povas rekte komuniki siajn pensojn al sia plej proksima najbaro trans la limo.
Antaŭ la fino de la hodiaŭa ofica deĵortempo mi interparolis kun mia ĉefo pri tio, kian influon havas la okazaĵoj en Slovenio kaj Jugoslavio al nia laboro. Povas sekvi du aferoj: aŭ la okazaĵoj malfermos por ni relative grandan tutslovenan libromerkaton, aŭ ili plene ĝin fermos. Do, ni devas serĉi en la direkto de slovena suvereneco. Nia domo povus fariĝi la centra servo por ĉiuj minoritatoj en Aŭstrio. Speciale bone estus fari proponon al Judoj en Aŭstrio, ke ankaŭ ili utiligu la saman sistemon.
Jam antaŭ noktmezo radiostacio informas pri la atenco al la landestro Leopoldo Wagner. Okazis jubilea festo de abiturientekzamenitoj de antaŭ 50 jaroj. Unu el la iamaj klaskolegoj, certa sinjoro Rieser, laŭprofesie instruisto, jam delonge kverelinta kun Wagner pro la nesatigitaj postenaj ambicioj, dum la festo en Volkskeller akompanis la landestron al necesejo kaj subite ekpafis en lian ventron du kuglojn el sia pistolo.
Bonŝance oni tuj hospitaligis la vunditon kaj lin operaciis.
Devas esti strange malsana tiu aŭstria animo, ke oni pretas pafi al sia klaskolego pro ambicioj en profesio, kiu ĝuste devus esti eduke ekzempla.
Mi ne scias, ĉu havas tiu ĉi atenco spiritan rilaton kun la fakto, ke la landestro Wagner ĵus en lastaj tagoj akre atakis instruistinon Gertraŭde Langer, kiu eldonis novan legolibron por la elementaj lernejoj kaj en la karintia himno ellasis la kvaran strofon, kiu prikantas la verŝitan sangon kontraŭ Slovenoj dum la plebiscita tempo 1918-1922. La strofo ne estas origina, sed aldonita en la jaro 1932 kaj jam multaj ĝin ignoris, car ĝi ne stimulas la repaciĝon de ambaŭ popoloj en la lando. Sed sinjoro Wagner minacis, ke li forigos la libron el lerneja uzo, se la ellasita sangoavida strofo ne estos aldonata …
La atenculo al la landestro Wagner ne estis nur instruisto, sed eĉ havis propran artan galerion. Denove pruvo, kiel malgrandan influon finfine havas la kulturo al la homa konduto.
La gvidanto de la tibeta popolo Dalajlamo el sia ekzilo en Bharato vokis sian popolon al senperforta rezisto kontraŭ la cina okupacia militistaro kaj polico. Espereble la metodo de Gandhi pli kaj pli fariĝos normala metodo de civila malobeo kaj rezisto kontraŭ ĉia perforta politika povo.
Ion similan baldaŭ bezonos la nacioj en Jugoslavio. Radiostacio ius raportas, ke tiu malbonŝanca ŝtato troviĝas sojle de la decida krizo. Generaloj minacas per puĉo, kvazaŭ dekoj da jam okazintaj puĉoj ne montrus klare, ke militistoj ne estas samtempe bonaj juraj, ekonomiaj kaj socialaj administrantoj.
Vespere mi reiris la oficejon por ordigi la korespondencon de Celovški Zvon. Interesaj leteroj de miaj korespondentoj kaj de mi mem jam konsistigus dikan libron, en kiu oni povus rekonstrui parton de la slovena kultura kaj politika epoko en la lastaj kvin jaroj.
Sed kion fari, se la reĝimo en Jugoslavio subite falus kaj la limoj fermiĝus? Nia eldonejo devus ĉesi sian laboron. Mi troviĝus sen dungo surstrate. Sed estu kiel volas esti. En Diaj planoj nenio perdiĝas, nenio detruiĝas.
Verkistino el Slovenio vokis telefone, ĉar ŝi volas, ke ŝia libro aperu en germana traduko. Mi provis forigi ŝiajn iluziojn, sed tamen mi promesis fari mian eblon.
Subite malfermis la pordon en nia redaktejo d-ro Bučar, veninta kun sia artikolo por CZ. La temo: 200 jaroj de la usona konstitucio, sub la aspekto de aktualaj konstituciaj problemoj en Slovenio.
Li raportis al mi, ke jam estis decidita la tago por la milita puco en Jugoslavio: la 22-a de septembro; sed en la urĝa kunsido sur la insulo Brioni la pucistoj rezignis pri sia plano. Verŝajne mankis subteno el Moskvo. La linio de Gorbacov ne preferas tiajn novajn problemojn rande de lia imperio.
D-ro Bučar parolis ankaŭ pri la diskuto kun serbaj verkistoj.
Bedaŭrinde la intelektuloj el Serbio ankoraŭ ne komprenas la postulojn kaj rajtojn de Slovenoj. Tamen ankaŭ ili ne kredas plu pri daŭra ekzisto de Jugoslavio.
Posttagmeze enterigo de la 95-jara slovena popola poeto en Karintio Antonio Gabriel. En nia eldonejo aperis lia poemkolekto kun mia enkonduka teksto, kiun li ankoraŭ ĝisvivis pasintvintre. Strange: kelkaj aŭtoroj, kiuj aperigas ĉe ni siajn librojn, baldaŭ poste mortas …
El Litovio denove letero pri aperigo de mia broŝuro pri Medjugorje en la litova traduko. Admirindaj Litovoj …
Nur nun mi povis legi la leteron de Ronjo, en kiu ŝi raportas pri sia nova komenco en Usono. Ŝia manskribo sveltas kaj linias kiel anĝela iro. Interese: mi sonĝis pri ŝi la 22-an de septembro, la poŝta stampo sur ŝia letero datiĝas per 26-a de septembro. ĉu ŝi ricevis mian leteron precize la 22-an, aŭ ŝi tiam komencis skribi sian? Estas malfacile teni moralan ekvilibron inter la geedza amo al la edzino kaj spirita amo al mia amikino, kiun mi neniam fizike tuŝis. Tamen mi daŭre sentas nian spiritan kontakton, kiu ignoras tempon kaj spacon.
Hejme en Prevalje dum dutaga feriado mi manĝis hejmajn vinberojn. Grandeco nordeŭrope eta, sed la gusto sudeŭrope dolĉa.
Diskuto kun mia samgeneraciano J. J. pri aktualaĵoj. Li diris, ke li malgraŭ ĉio okazanta en Jugoslavio restas laŭ sia percepto komunisto. Mi respondis, ke ĝuste tiajn karakterojn mi ege ŝatas. Nun fariĝis afero de morala integro, resti sur la ferdeko de la dronanta ŝipo … Titanic ne enhavas hazarde la literojn, kiuj konsistigas la nomon de la jugoslavia diktatoro, kiu direktis la stirilon de la jugoslavia ŝipego precize en la centron de la glacia monto!
Mi finlegis la kuriozan romanon de Izidor Cankar el la jaro 1916: S poti (De survoje). Kvankam liaj literaturaj metirimedoj estas mirinde fajnaj kaj distingaj, min iel ĝenas la dekadenca etoso, kiu cetere regis en tiu finjarcenta tempo.
Reveninte al Klaŭdiforumo mi devis interrompi la vojon kaj trinki fortan kafon, ĉar mi cetere malantaŭ la stirilo endormiĝus kaj kaŭzus akcidenton.
En la dilemo, ĉu spekti la filmon de Elia Kazan Baby Doll je 23.30, ĉu traduki filozofiajn sentencojn de Novalis, mi preferis en mia malforto la klasikaĵon de Kazan.
Hieraŭ oni malfermis la ekspozicion pri Slovenoj en Venecia provinco en Italio, kiuj alie ol en Triesto, ne estas ŝtate rekonita minoritato. Nek en unu lernejo ili lernas sian gepatran lingvon, kvankam ĝuste iliaj avoj en 1866 dum plebiscito decidis aparteni al reĝlando Italio kaj eksiĝi elsub Aŭstria imperio.
La honorario por tio estis: tuja komenco de sistemeca italigo.
La gazetaro en Karintio provas per ĉiuj rimedoj konvinki siajn legantojn, ke la atenco kontraŭ la landestro Wagner ne estas politike motivita. Tamen: apenaŭ ekzistas iu nepolitika elemento en tiu ĉi bedaŭrinda okazintaĵo. La atenculo ja volis protesti kontraŭ la partieca disponigado de la postenoj en la lando, ĉu do tio ne koncernas politikon?
Mi proponis al kolego Ferk, ke li uzu la temon de la atenco por romano en slovena lingvo. Li diris, ke li jam havas alian temon kaj tiun ĉi ne volas tuŝi. La afero ne lasis min ripozi.
Mi jam komencis kolekti materialojn. Povas esti, ke mi mem tion faros. La bazan strukturon mi jam vidas en mia kapo.
Meva Maron en sia letero el Bracknell raportas pri fervoro, kun kiu iu ĝisosta anglikano legis mian broŝuron pri Medjugorje kaj ne permesis sin ĝeni eĉ de miaj certaloke katastrofaj lingvaj eraroj, kaŭzitaj de troa hasto en la pretigo.
Dum mia skribado de tiuj ĉi linioj, kiun sekvos tradukado de Novalis kaj eble daŭrigado de mia romano, sur la tablo staras ĉarma kruceto kun teo, provizita de ĉitronsuko. En mia nazo sentiĝas la unuaj anoncoj de malvarmumo, kiun regule provokas la tro varma oficejo.
Hieraŭ mi ricevis malvarmumon. Tamen mi iris viziti J. M. kiun samtempe vizitis nia komuna konatulo el Labako. Ni diskutis pri la metodoj de katolika kunlaboro sur la tuta slovena lingva tereno translime. Pli kaj pli montriĝas letargio.
Preskaŭ ĉiu volas aranĝi ion propran, sed finfine ĉiuj restas sen publiko. Ec la jezuitoj en Labako preferis fondi propran revuon ol kunlabori kun la jam ekzistantaj, kiel nia CZ. Ekzistas fortaj ambicioj pri internacia kunlaboro, sed neniu pensas pri tio, ke oni unue devas solvi la lingvan problemon. La kutima efekto estas, ke la germana lingvo fariĝas lingua franca, kvankam kripligita ĝis apenaŭrekonebleco.
Mi proponis, ke oni unue levu la demandon pri la homo kiel universala estaĵo. Sen ia sana ekvilibro inter la individueca kaj universala homa identecoj oni ankaŭ apenaŭ povas elteni kaj reteni sian naciecon kiel unu el la plej persekutataj identecoj.
Mi skribis leteron al s-ro Rene Boll, filo de la mortinta germana verkisto. Mi proponis, ke li en sia eldonejo eldonu la novelaron de Kocbek en la germana. Tradukis la novelojn kolego Ferk. En bonan germanan.
En la jugoslavia parlamento en Belgrado okazis simbola akcidento.
Volis paroli la prezidanto de la ŝtatestraro Lazaro Moisov, Makedono. Post la unuaj frazoj li svenis kaj devis esti prizorgita. Post duona horo li revenis kaj daŭrigis sian paroladon.
La unua parto, la sveno, ĵus okazas sur ĉiuj niveloj; cu okazos ankaŭ la dua parto, la reviviĝo kaj plua prospero, pri tio ekzistas duboj.
En la persa golfo la usona militistaro atakis la persan terolean plategon kaj ĝin detruis. Dominio deklaris al Usono militan staton … Verŝajne li ne havos pli brilan sukceson kiel la ustaŝisma tirano de 'sendependa' Kroatio (1941-1945) Ante Pavelio, kiu, por subteni solidare sian aliancanon Hitler, samtiel proklamis militan staton kontraŭ Usono.
Nia eldonejo ricevis manuskripton kun jena modesta deziro:
" … ke ĝi aperu ne nur en slovena, sed ankaŭ en germana kaj aliaj lingvoj … " La teksto taŭgas eĉ ne por loka eldono en dialekto. Postmorgaŭ diplominĝeniero, la aŭtoro de la sendita geniaĵo, venos persone kontrakti pri sia 'romano'.
Kiamaniere klarigi al li, ke tio ne sufiĉas eĉ por pozitiva abiturienta ekzameno? Naŭze stulta ambicio de diletantoj!
Vespere mi volis demonstri mian komputilon, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne sufiĉe sciis pri ĝi. Miaj plej multaj komandoj estis responditaj per la surskribo: Bad command or fail name. Praktike estas en la ĉiutaga vivo same, nur ke ekster maŝino tion neniu kuraĝas tiel klare diri …
Hieraŭ ripetiĝis en la borso de Novjorko la fama nigra vendredo el la jaro 1927, kvankam hieraŭ estis lundo. Tamen la akcioj eĉ duoble pli perdis sian valoron ol en la katastrofe fama antaŭmilita tempo.
La malbonŝanca pentristo Weratschnig venis al mi por trinki sian kafon. Li ĵus revenis el Sovetio, kien li ekskursis dum ses tagoj. Mi demandis lin, ĉu li ion pentris en Ruslando.
Jes, li pentris, ĉu pejsaĝon aŭ portretojn? Nek la unuan nek la duan. Li pentris pecojn kaj amasojn da terkarbo. Li veturis de Vieno ĝis Petersburgo por tie pentri karbon, kiu tute same amorfas kaj koloras en lia hejma urbo Klaŭdiforumo.
Hieraŭ la franca prezidanto eldiris la veron pri la intencoj de grandaj nacioj. Li pledis por nepra kaj baldaŭa starigo de unuiĝinta Eŭropo, kiu fariĝu, tiel Mitterrand: unu ŝtattereno, unu merkato, unu kulturo kaj unu popolo. Nur, li ne kuraĝis malferme diri, ke tiu nova Eŭropa ŝtato parolu ĝenerale la francan lingvon.
Eŭropo atingos unuecon nur, kiam ĝiaj registaroj forlasos la bonapartisman metodon de ĝia unuigado. Kiam oni akceptos la plurkulturecon kaj plurlingvecon kiel apartan valoron kaj eĉ avantaĝon de la malnova kontinento, tiam propraforte ekestos ankaŭ Unuiĝinta Eŭropo.
Malfrue en nokto rondtabla televida diskuto, gvidita de prof. Lendvai, pri la fenomeno de eŭrokomunismo. La Ĉeĥo Pelikan, aŭstria komunisto Wimmer kaj prof. Francois Bondy, bona konanto de la temo.
Mi pli miris pri la obstina kredo de J. Pelikan, ke la evoluo iras al ia demokratia socialismo. Do ĉiuj katastrofaj spertoj ne helpas malebriigi la homon, inklinan al utopia pensmaniero.
Parole lerta kaj pense ĉinika estis komunisto Wimmer, kiu prijuĝis al vicitanoj de iu jam socialisma lando nur funkcion de interna industria aŭ loka kontrolo. Laŭ li eĉ socialdemokratia partio ne estu ebla. Vana diskuto.
En radioraportoj informo, ke la ĉijaran nobelpremion por literaturo ricevis la juda verkisto el Petersburgo Jozefo Brodski. Povas esti, ke li la premion meritas, sed dedici ĝin al iu ukrajna aŭ blankrusa aŭtoro estus multe pli sencoplene.
En Die ganze Woche komenco de tekstoserio pri Hitler. Portretoj de lia patrino Klara kaj lia patro Aloizo kaj de li mem kiel bebo.
Ĉu mi kondamnu tiun malfeliĉegan homon, havanta mem multajn liajn negativajn trajtojn, kiel: malinklino al sistema serioza laboro, emo reve perdiĝi antaŭ la realo, senĉesaj studadkomencoj, nefinitaj kaj sensukcesaj literaturprojektoj ktp.
Finfine: metu min en similajn ĉirkonstancojn, ĉu la afero vere finiĝus esence pli bone? Jes, mi estas pacema, ĉar mi ne povas konkuri en violento; mi estas amikema, ĉar mi malamikecon ne eltenas. Do, mi ne sentu min justa kaj bona eĉ kompare kun tia malfeliĉulo, kia Hitler …
Malfrue ĝisnokten daŭris la filma klasikaĵo el Usono el la jaro 1941: La virino kun cikatro. Tamen mi ne bedaŭras la perditan dormotempon. Kia profunda psikologio sur tiu elstara vizaĝo de Joan Crawford, kiu kiel sola transiris el la epoko de la sensona en la epokon de la sona filmo.
El Velenje profesoro Rozman. Ni interparolis pri Kocbek, pri lia ekskurso en Sovetion ktp. Mi kuiris bonan turkan kafon.
En radioraportoj furoras pli kaj pli fortaj demonstracioj de studentaro en Vieno kaj en tuta Aŭstrio. Mi jam iomete timis pri la simpozio en la universitata salono. Jam sufiĉis, ke mortis unu el plej salutindaj prelegantoj profesoro Szerdahely. Mi devas preĝi por li.
Helena alportis la plej altan prijuĝon por sia lerneja tasko en la germana.
Hieraŭ matene venis nova decido de la belgrada registaro. Ili sendis al la provinco Kosovo specialan grupon da 380 milicanoj ec kun tankoj. Tio povus esti komenco de la intercivitana milito en Jugoslavio. Serbaj estroj ne komprenas, ke venis la momento de la albana nacio, kaj neniu forto povas bremsi la iron de tiu proceso.
Akriĝis ankaŭ la pli malgranda, sed tiom pli doloriga 'politika' situacio en mia familio. sufiĉis, ke mi menciis mian vojaĝon al Vieno, jam mia edzino fariĝis kiel diable obsedita drako. Mi simple silentis, ĉar mi decidis akcepti interkomunikadon nur sur la nivelo de afableco. Ĉion, kio ne okazas en afabla tono, mi perceptas kiel senenhava bruo. Sed ĝuste tio efikis kiel benzino, verŝita sur ardaĵon. Tamen mi ne cedis.
Povas esti, ke mi ne estas bona homo, sed kanajlo. Bone. Tamen ec tio devas esti mesaĝita al mi en ĝentila maniero, se la alia volas mian respondon …
Hodiaŭ estas la festotago de mia dua patrujo, Aŭstrio. Mi el plena koro deziras al tiu ĉi lando, ke ĝi la belecon de sia naturo kompletigu per grandanimeco de sia popolo kaj precipe de siaj gvidantoj. Aŭstrio povus fariĝi modela kerno de estonta unuiĝinta Eŭropo. Sed unue ĝi devus solvi la problemon de propraj radikoj kaj de sia historia vero.
Ce unu flanko de la fenestra benko ĉigaredo en virina mano, ce la alia la pipo de la vira mano. Mi dormetis kun du pomoj en mia mantela poŝo. Post kvin horoj la itala trajno Remulus atingis Vienon.
Iu studentino iomete neafable klarigis al mi, ke mi staras ĝuste antaŭ la serĉata universitata konstruaĵo. Ĉie afiŝoj por studentaj demonstracioj. Sur la bustoj de la famaj sciencaj famuloj troviĝas kovriloj el plastika filio.
La salonego ne sufiĉe plena por tia evento: anoncitaj nur 100 partoprenantoj; prelegoj ne ĉiuj sur brila nivelo. Plej placis al mi la verkisto kaj psikologo Piron kun sia analizo de 'esperantofobio'.
En la ĉina restoracio, proksime de mia loĝejo, mi bone kaj malmultekoste manĝis. La akcepton ĉe la urbestro mi evitis favore al letero, skribita al Ronjo.
Temoj jam pli interesaj, aŭditorio eĉ malpli plena. Rilate al la aserto, ke Zamenhof kondutis sur la lingva kampo plene demokratie, mi en diskuto rimarkis, ke tio rezultiĝas el lia judaisma spirita heredo, kvankam li estis pli reformulo ol dogma kredanto. Li simple imitis la manieron de Dio, kiu ankaŭ donis nur la semojn, sed igis la homojn kulturi mem. En tio verŝajne troviĝas la respondo al la demando: kiel finfine Esperanto povis relative sukcesi kaj postvivi siajn konkurintojn.
La hieraŭaj prelegoj estis altvaloraj: Piron, Tonkin, Silfer, jen la plej bonaj. Mi ĝis nun subtaksis la intelektan kapaciton de Tonkin. Pli modesta ol Lapenna, sed ne malpli klera. Eble ne tiel renesance vasta, sed tial fake pli preciza. Piron estas persono laŭ mia gusto. Iom simila al mia amiko Rebula en Triesto.
Same fervora por la lingvo, kiun li advokatas. Mi devas kun li paroli.
Hodiaŭ mi leviĝi iom pli frue, por viziti antaŭ la prelegoj la faman vienan preĝejon Votivkirche, kiun iniciatis la malfeliĉa imperiestro de Meksikio Maksimiliano. Unue mi surgenuis en la benko kaj preĝis por kelkaj intencoj: por la sukceso de nia simpozio; por Gorbaĉov, por mia edzino, por Ronjo, por miaj origina kaj nova patrujoj …
Post tio mi paŝis admiri la grandan bildon de Gustave Dore Christus verlasst das Praetorium (Kristo forlasas la tribunalon).
Kvankam Jesuo paŝas en la direkto al la morto sur la kruco, la lumo fariĝas pli kaj pli hela descende sur la ŝtuparo.
En la sama navo, maldekstre kontraŭ la altaro, troviĝas flanka altaro, konsekrita al la Madono de Guadalupo (laŭ la apero de Dipatrino al Indiano Juan Diego en 1532).
Mi forlasis tiun ĉizelitan ŝtonfloron kun profunda sento, ke tamen ĉio troviĝas en bonaj manoj.
En tabakejo mi acetis markojn por miaj forsendaĵoj, kaj specimenon de Die ganze Woche kun la serio pri Hitler.
Mi denove preskaŭ perdiĝis en la granda universitata konstruaĵo.
Novaj prelegoj: Raŝic, Hirmann, Sakaguci … Plej bonan Esperanton parolis d-ro Bach, kiu sin deklaris ne-ano de la movado.
Post tagmanĝo en greka restoracio, kie mi devis aŭskulti kaj mem produkti ŝercojn en serba lingvo, en societo kun pensiita profesorino, kiu skandaliĝis pro tiel larĝa lingvopolitiko en Vojevodino … Tamen ankaŭ ĉiuj esperantistoj ne estas veraj esperantoj.
Por mallonga tempo en la universitata salonego renkontiĝo kun Dorothea, kiu nun studas arthistorion en Vieno. Kun tiu sobra raciulino oni malfacile bone parolas.
Sekvaj prelegoj iel kuriozaj, la plej bona tamen tiu de d-ro Haszpra el Budapeŝto.
Komuna vespermanĝo en la kafejo Landtmann fronte al la majesta Burgtheater. Mi sidis fronte al Perla Martinelli, redaktorino de Literatura foiro, kaj flanke de Claude Piron. Ni manĝis niajn etajn manĝaĵojn kaj diskutis pri lingvaj demandoj.
Ĉu pravas Schulz? Kio plej malfacilas en Esperanto? Kiamaniere skribi personajn kaj geografiajn nomojn?
Post certa tempo Herbert kaj mi okupis la finan parton de la longa tablo kaj priparolis niajn planojn. Kiam mi dekovris al li mian ideon pri romano surbaze de iu kosma teorio, li ravita aklamis, ke mi tuj komencu verki.
Iom post la deka mi jam troviĝis en tramo al stacidomo. En la mano restis iom da panplata varmo de ĉiuj adiaŭintoj; malantaŭ mi restis la terura viena vento, kiu purigas la grandurban atmosferon, sed malsanigas la gastojn, akomodiĝintaj al pli milda mediteranea klimato.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.