|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MALBABELA JAROAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sovetunio kapablas fari politikon. Ili invitas Aŭstrojn partopreni la estontan kosman flugon, en la momento, kiam Usono perdas la simpatiojn pro la (cetere parte meritaj) riproĉoj al Waldheim.
Hodiaŭ eĉ aŭdiĝis la diskuto de iu centralkomitatano, ke la orientiĝo de la sovetia ekstera politiko ne estu plu eksporto de revolucio, sed la zorgado pri propraj problemoj …
Tamen eĉ la slovena gazetaro multe pli saĝe pritraktas la reformojn de Gorbaĉov ol ekzemple la aŭstra. Tiel Danilo Slivnik, koresponda ĵurnalisto el Moskvo, inter alie skribas:
"Pro tio ne estas mire, se la tuta ĝis nun konata socialismo svarmas je plej strangaj kompromisoj kaj, ke ĉiuj ĝisnunaj reformprogramoj ĝisvivis la saman sorton. La afero estas jam esence ridinda, ja oni simple ne povas plukredi, kiom malmulte da fantazio troviĝas ĉe la reformistoj de la socialismo.
Ili sencese hezitas ĉe la elektoj, kiuj ne estas veraj elektoj; ili donas la memstarecon (al la direktoroj, firmaoj), kiu ne estas vera memstareco; ili pledas por kreemo kaj iniciatemo, kiu ne rajtas superigi la plafonon de la partia kaj ŝtata kreemo kaj iniciatemo; ili multe parolas pri la estonteco, kiu ne estas vera estonteco."
Mi jam dum tri tagoj tajpas la kompostaĵon por la broŝuro okaze de la Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz. Hieraŭ mi donis intervjuon por la slovena magazino Teleks. Kio povus esti farita, se ekzistus dek kleraj esperantistoj, agantaj sisteme kaj inteligente?
Anonciĝis belvetera tago. Mi devis veturi al Bistrica v Rožu por fari intervjuon kun la slovena deputito en la aŭstria parlamento, en junaĝo poeto, nun profesia tradukisto kaj politikisto Karel Smolle. Miaflanke eldonejestro Kattnig.
La granda domo de la deputito kaj lia edzino, kuracisto, deekstere ne montriĝis kiel pruvo de delikata gusto. Poste tamen evidentis, ke la domon ne konstruis nur la sufiĉe bona gusto, sed ankaŭ certa ŝtatpensa prudento.
Kvankam la deputito estis inter tiuj, kiuj antaŭ jaroj min akre kalumniis, kvazaŭ mi estus agento de la jugoslava sekreta polico (en psikologio konata fenomeno, ke al la efektiva viktimo oni emas prijuĝi ecojn kaj agojn de la persekutisto …), mi ne montris emocion, sed trankvile kaj kun afabla humoro starigis miajn demandojn, al kiuj li sufiĉe sprite respondis.
Fine mi lin demandis, ĉu li estus preta, post kiam li jam parolis en la viena parlamento en la slovena, kroata, ĉeĥa kaj hungara lingvoj, okaze de 100-jariĝo de Esperanto, diri kelkajn frazojn ankaŭ en la internacia lingvo. Li senhezite promesis fari tion. ĉe bona okazo li gratulos al la Esperantomovado en Aŭstrio.
Post la farita laboro li montris al ni sian domon. La ideo estis, ke inter du familioj: la juna de la deputito, kaj la maljuna de la gepatroj de lia edzino, troviĝu ne nur bona ebleco komuniki, sed ankaŭ certa barilo por povi vivi sian apartan, senĝenan vivon. Kiam estas dezirata kontakto, tiu ĉi aŭ alia partnero devas malsupreniri unu ŝtuparon kaj supreniri la alian. Bonega modelo por federaciaj ŝtatoj …
Kiam ni ĵus volis adiaŭi, eksonoris ĉe li telefono. Du liaj nepinoj ĝismorte karambolis sur iu proksima strato.
La edzino de Smolle ĉesis ludi fortepianon. Ni simple eldiris nian kondolencon kaj sen granda adiaŭa ceremonio foriris.
Survoje en aŭto mi preĝis silente rozarion por la animoj de la akcidentintaj knabinoj.
Marija ŝoforis, mi paroladis pri diverso.
En Graz ni lasis la aŭton subvoje al la Turo de Graz kaj supreniris por tagmanĝi en la restoracio. Mi manĝis plenigitan bovidan bruston kaj trinkis miksaĵon de cidro kaj mineralakvo.
Eminenta rigardo sururben kaj al ĉirkaŭaĵo. Super la renovigitaj ruĝaj tegmentoj de la malnova urbokerno kaj super la mildaj vinberejoj en la ĉirkaŭaj montetoj.
Monumentoj, menciantaj Turkojn kaj Francojn el Napoleona tempo. Memortabulo, mencianta la Malsupran Stirion (nun provinco en Slovenio), el kiu estis forpelitaj germane parolantaj loĝantoj. La oficiala Slovenio skandaliĝas pri tiu ĉi tabulo, sed min ĝi ne ĝenas, ja ĝi raportas pri veraj fieventoj, por kiuj mi ne vidas senkulpigan motivon …
Vespere inaŭguro de la jubilea konferenco de Esperanto en la salonego de la Karlo-Franciska universitato. Malantaŭ la prezida tablo granda blankmarmora statuo de la imperiestro Francisko Jozefo (Habsburgo). ĉe mikrofono jen ĉiam por ĉiu servo preta d-ro Perko, jen tiu kaj alia reprezentanto de iu lando kun siaj salutvortoj. Inter ili: Estono el Danlando, Ukrainano el Francio … ĉiu kun sia prava riproĉo kaj akuzo kontraŭ la sovetia okupacio.
Sekve prelego de d-ro Ivo Lapenna. La jaroj, akumulitaj en lia organismo, demonstras sian forton, kvankam la profesoro kiel junulo estis jugoslavia ĉampiono en kurado je 200 m. Lia kerna filozofio pravas, sed eble ĝenas lia ripeta emfazado de la propraj meritoj.
La 'interkona vespermanĝo' en la studenta restoracio ne okazis sur kontentiga nivelo. Tamen renkontiĝo kun s-ino Emilia Lapenna, kiun aranĝis por mi afabla prof. Gruio, sacerdoto kaj latinprofesoro el Djakovo (Kroatio) forgesigis neprofesian prizorgon.
La meso en Esperanto estas hodiaŭ la sola kompleta katolika aranĝo, se la greka vorto katholikos ankoraŭ havas iom da sia origina senco. Ni fizike kaj simbole transpaŝis pli ol 60 ŝtupojn en la 'Stiegenkirche', ŝtupara preĝejo. La hostio estis bakita el plenvalora faruno, do brunkolora. La prediko trafis nian temaron kaj la kvintesencon de la legaĵo: pri la semoj, kiuj perdiĝas kaj nur kelkaj el ili donas fruktojn.
Kelkajn cent metrojn for de tiu preĝejo troviĝas jam delonge 'Esperantoplatz'. La urbaj aŭtoritatoj igis ĝin bele renovigi por la hodiaŭa starigo de la monumento 'La Espero' de la skulptisto Jesper Neergaard el Danujo. Ludis la polica orĥestro de la urbo Graz: nian 'La Espero' kaj la belan aŭstrian himnon de Mozart kun teksto de Pavla von Preradovic.
Post kiam d-ro Perko esprimis ĉiujn konvenajn dankeldirojn, ekoratoris d-ro Lapenna. Unu certa frazo impresigis min forte: "Ĉiuj parolas nur pri la paco, sed neniu preskaŭ pri la libero. Temas pri du homaj valoroj, kiuj kondiĉigas kaj subtenas sin reciproke. Ili neniel estas en kontraŭdiro. Sed, se mi iam devus elekti inter la paco sub maljusteco kaj tiranio, kaj libereco, eĉ se en ĉirkonstancoj de milita interbatalo, almenaŭ mi persone elektus liberecon kaj preferus vivi en milito, sed kiel libera homo!"
La Sankta Spirito mem povus inspiri al estiminda maljuna profesoro tiujn ĉi same saĝajn, kiel ankaŭ nepopularajn vortojn.
Speciale konvene, ke li diris tiujn ĉi vortojn en la aŭstria medio, kie pli kaj pli aŭdiĝas la trompa pepado de prosovetiaj 'kolomboj', predikantaj la pacon je ajna prezo, plej ofte je kosto de bazaj homaj liberecoj kaj homa digno.
El la malnova historio estas konata la nocio 'Pax Romana'.
Tamen eĉ tiu ne estis en tia grado la paco de tomboj kiel la paco, kiun en tiu ĉi jarcento proponis du parencaj sistemoj, la nazia kaj la bolŝevisma.
Dankon al vi, kara profesoro, por tiuj ĉi dignaj vortoj, kiujn la moderna facilanima mondo ne akompanos per forta aplaŭdo!
Profesoro Regulo Perez kaj C. Gacond pro nekonataj kaŭzoj ne venis. ĉu temas pri la bedaŭrinda akompana ombro de neprofesieco en Esperantujo?
Tiom pli kontentiga la prezento de la ĉarma bonkora sorĉistino d-rino Marjorie Boulton. En la koridoro mi salutis ŝin kaj min prezentis kiel tradukiston de ŝia enkonduka teksto por la slovena eldono de ŝia libro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Ŝi diris: "Ou, jees … " kvazaŭ ŝi dirus angle kaj ne esperantlingve. Mi ne volis tedi kaj okupi la maljunan damon, kies literaturon mi tiom ĝuis kaj eĉ traduke ekspluatis por slovenaj bezonoj en nia eldonejo.
Komence iom ĝenis ŝia voĉo, kiu en alta pozicio fariĝis kvazaŭ histerieta. Sed la enhavo, la proverba brita sprito, kiu ce ŝi ne nur proverbis, baldaŭ forgesigis la ĝenajn trajtojn de ŝia voĉo kaj forta angla akcento. Povas esti, ke ŝia prezento pli poeziis, kvankam eldirita prozlingve, ol kelkaj eroj de la pritraktita poezio mem …
Ŝi ne demonstris ian intelektulan strebon, kvankam elstara intelektulo ne nur en Esperantujo, sed en Britio mem. Unu el la grandaj trajtoj de Esperanto estas, ke ĝi stimulas klarecon kaj noblan simplecon kontraŭ la egoisme intelektulaca hermetismo en la komunikado, kiun mi ĉiutage spertas en miaj pleje uzataj lingvoj, la germana kaj la slovena. Sub tiu gladiga influo oni eĉ en la propra nacia lingvo emas fariĝi pli kaj pli 'Esperantisto', do homo, kiu antaŭ ĉio volas ion klare kaj komprenige diri kaj ne imponi al certa klano da kulturaj cirkharlekenoj …
Post la prezento de ĉiuj tri akademioj, kiuj hodiaŭ traktas, cu cefe, ĉu sporade uzas Esperanton, kortuŝis la aklamacio de d-ro Lapenna pri la sorto de Internacia Jura Revuo.
Tamen al mi pli imponas la de li dramatigita fakto, ke la fake elstara revuo aperas nur en la eldonkvanto de 100 ekzempleroj kaj havas nur 70 abonantojn en la tuta mondo, ol se ĝi havus 70.000 da ili. La dua cifero atestus pri bonaj financaj rimedoj kaj bona famo ĉe la legantaro. Sed la unua fakto atestas pri la miraklaj fortoj en Esperantujo. ĉu ne estas impone: eldoni preskaŭ luksan revuon kun sia kompleta scienca aparato por nur 70 homoj, el kiuj la revuon abonis el sincera faka kaj kultura intereso eble la duono de tiu ĉi nombro, kaj la duan duonon konsistigas bonintencaj solidaruloj?
Ĉu ne estas io home grandeca en tiu ĉi lukso, kian ne povus toleri iu ajn nacia lingvo en normalaj ĉirkonstancoj … ĉu ne evidentiĝas en tiu ĉi fenomeno la ekzisto de iu nuklea kultura energio, kiu povas ignori eĉ la nombron, kvanton, amason?
Mi foje devis prelegi al tre malmultnombra publiko. Al la organizantoj, kiuj bedaŭris tiun fakton kaj petis mian komprenon kaj pardonon, mi kutimis diri: "Ne zorgu! La nombro de aŭskultantoj por la esenca celo de la prelego tute ne gravas. Dio parolis dum certa tempo, eble temis pri jarcentoj, al unu sola homo, Adamo … ĉu mi estu pli malpacienca rilate publikon?"
Post tiu ĉi punkto, en la paŭzo, mi proponis al d-ro de Zilah, ke la anoj de FAT iel konvenu, almenaŭ por kune trinki kafon. En tiu momento li prezentis min al juna paro el la sama loko en Francio, el Metz. Kiam la juna, dolce ĉarma virino kun infane virga vizaĝo, kun io anĝela en si, aŭdis mian nomon, ŝi en surpriza ekscito diris: "Vi do estas tiu … mi legis ciujn viajn kontribuaĵojn en Simpozio, Horizonto kaj Etnismo."
Mi senvorte gapis al tiu fea vizaĝo, konsumante la vokalojn desur ŝiaj lipoj, kiuj povis esti nur orientslavaj. Sed ŝi ŝparis la ĉefan surprizeksplodon por la fino: "Mi tamen konfidu al vi, ke mi, sub la pseŭdonimo, kiu ĉiam ŝanĝiĝas, verkis tiun recenzon pri la Sonetkrono de Preoeren en La Gazeto."
"Do vi venas el Ukrainio?" mi konsterne demandis, kvazaŭ ni havus okazon paroli kun iu nedifinebla estaĵo el la astrala mondo. Ŝi jesis per la blondhara kapeto, kiun oni modelis laŭ la saĝaj spiritoj, kiuj ne aliancis kun la lumonportintaj ribeluloj enĉiele … Mi komencis ridi: "Imagu, sinjorino, mi opiniis, ke tiun recenzon skribis maljuna blankbarba ukrajna profesoro, kiu dum la tempo de Lenino elmigris en Francion … kaj jen antaŭ mi damo en plej ĉarma apero … " Ankaŭ ŝi ridis; ŝiaj ukrajnaj vokaloj memorigis min pri mia parenceco.
En mi io diris flustre:,Jen via fratino, vi trovis ŝin. El la lando, kie antaŭ pli ol jarmilo vivis verŝajne la tuta praslava popolo …
Sed mi tion ne kuraĝis al ŝi diri. Nur poste, kiam mi donacis al ŝi mian libron pri Medjugorje, mi enskribis la dedicon:
"Mi dankas Dion, ke li hieraŭ donis al mi fratinon el la lando, kie verŝajne iam vivis ankaŭ prauloj de mia popolo … "
Dum la 'filozofia' kunveno sub la kolonoj de nova universitata instituto mi iomete babilis pri la malriĉo de filozofia literaturo en Esperanto. Ni venis al konkludo, ke nepras eldoni mezampleksan filozofian leksikonon en la internacia lingvo.
Prizorgos de Zilah.
Fine mi ekmarŝis al iu iom pli distanca salonego por ĝui la kulturan programon. Programon donis la poetoj Baldur Ragnarsson el Islando kaj Marjorie Boulton el Britio, ĉio enkadrigita per la kantado de la slovena okteto Suha el Karintio.
La poeziaĵoj de M. Boulton cetere ne estis aparte profundaj, sed tamen amuzaj kaj prezentitaj laŭ la ĉarma sorĉistina maniero de la poetino. Kontraŭe la nobla s-ro Ragnarsson efikis kompare al sia brita kolegino iom tro solena. Tamen liaj poemoj eniris la korojn, parte ankaŭ pro la elstare klara kaj bela prononco fare de la aŭtoro.
La okteto Suha denove surprizis per sia profesia nivelo. Mi sidis inter mia deĵusmomenta fratino Olga kaj deĵore malfeliĉa amikino Zdenka. En la lasta estas pli da entuziasmo, kiu povus foje fariĝi ankaŭ blinda. En Olga troviĝas certa sinrega rezervemo al ĉio, kia decas al anoj de grandaj nacioj …
Post la aranĝo d-ro Lapenna kaj lia edzino en koridoro duete kantis dalmatian popolan kanton "Ne estas masto … " en Esperanto. Estas evidente, ke lia voĉo estas trejnata kaj edukata ankaŭ muzike.
Hotelo Rosen tre proksime al la universitato havas avantaĝon de tre bonaj matenmanĝoj. Mi ĉiumatene antaŭ la 7-a horo preterire frapis sur la pordo de Zdenka por ŝin veki. Min vekis radioricevilo. Surtabligis ĉarma fraŭlino, kiu nove kaj denove proponis bongustan kafon.
Zdenka helpis al mi per ŝnuro ligi pakaĵon de miaj broŝuroj.
Mi kunportis 60 da ili, sed mi devos esti tre bonŝanca, se oni vendos 20.
Kun plena ŝarĝo mi iris aŭskulti la lastajn prelegojn antaŭ la reiro al Karintio. Prelegis Ragnarsson pri poezio. Neergaard pri scienco, de Zilah pri filozofio kaj Maŝer pri institucioj. Plej solida Ragnarsson, plej vigla kaj interesa de Zilah, plej tempe kaj teme disciplinita Maŝer.
Tuj post la prelegoj mi adiaŭis de ĉiuj al mi proksimaj kaj foriris kun Zdenka al stacidomo. Ŝia trajno al Maribor forveturos post mia al Klaŭdiforumo, kies tempo estis jam proksima.
Verkisto Ferk, nun por kelkaj monatoj mia kolego en la eldonejo, raportis pri nesukcesa aranĝo. Li promesis iri kun profino Andrea Z. en kinosalonon, sed pro io neantaŭvidita li ne povas. Temas pri filmo de la konata brita dramaturgo Peter Brook. Mi tuj proponis, ke mi lin anstataŭu. Mi vokis al Andrea.
En granda surprizo kaj kun ekscito ŝi akceptis mian proponon.
Ŝi venis min preni per sia aŭto.
La filmo nur komenciĝis bone, poste bedaŭrinde fariĝis tipe amerika psikanaliza kaj naiva prezento de esotera progreso de certa junulo en Armenio. Andrea dum la projekcio multe ŝercis pri la enhavo, ŝi nepre ne toleras ekspluatadon de mistikaj temoj, kion bedaŭrinde komencis fari en beletro jam Hesse.
Ni adiaŭis kun duone ŝerca mankiso, dankesprimo por bela vespero kun tiu interesa kaj iom soleca fraŭlino.
Antaŭtagmeze mi veturis al Struga por vidi mian komputilon.
La komuniko inter la komputilo kaj mia elektronika skribmaŝino ankoraŭ ne funkciis perfekte. Mi tiucele ankaŭ aĉetis turklingvan tajpradon, ĉar ĝi enhavas la supersignon ', '; cetere ne memstaran, sed super la litero 'g'; se oni forfajlas la bazan literon, restas la bezonata supersigno por miaj esperantlingvaj tekstoj …
Posttagmeze mi forveturis hejmen al Prevalje. La familio troviĝis en bona kaj gaja stato. La plej malgranda, Pecjo, min plej favore salutis. Mi en maniero, kiun mi ĝis nun ne konis, eksopiris pri mia edzino. Mi dekovris, ke mi malgraŭ ĉio ŝin ŝajne amas. Ni eble evitus niajn plej akrajn kverelojn, se ni jam dekomence flegus pli da toleremo en ĉiu senco. Ni ĉirkaŭprenis nin kvazaŭ deksesjaraj amindumantoj. La dujara Peĉjo tenis ŝian robon kaj iom mire rigardis, dum ni avide kisis nin reciproke.
La unuan fojon post la revolucio okazis amasa demonstracio de krimeaj Tataroj en Moskvo. Kiel Jugoslavio, ankaŭ Sovetunio plej malfacile faros sian ekzamenon pri la nacia demando.
La kvazaŭmarksisma dogmo, ke la interetnaj antagonismoj apartenas sole al la 'burĝa socio' ne helpas multe.
Eble mi trovis okupon por la poeto kaj galeriisto P. P. Wipplinger el Vieno. Mia konatulo A. el Slovenio instalas en granda palaco meze de Vieno imponan slovenan kulturcentron, kies grava parto estos arta galerio. A. nepre bezonas kunlaboranton kun perfekta scio de la germana kaj kun sufiĉe da kontaktoj en Aŭstrio kaj en Slovenio. Mi aranĝis por ili komunan tagmanĝon kaj baldaŭ foriris, lasinte ilin solaj por diskreta interparolo …
Tuj poste eksonoris en mia loĝejo telefono. Estis agrabla virina voĉo. "Sprechen Sie Esperanto?" (Ĉu vi parolas Esperanton?)
Mi mire jesis. La voĉo petis min por interparolo; ĝis morgaŭ ŝi, ĵurnalistino, devas prepari artikolon por la gazeto Karntner Tageszeitung (eldonata de socialistoj). Mi diris:
"Venu post la dua posttagmeze, mi troviĝas tuj trans la strato de vi … ", opiniante mian oficejon ĉe Mohorjeva.
Posttagmeze mi preparis bonan turkmaniere kuiritan kafon por la ĵurnalistino, sed mi vane atendis. Du horojn post tio mi nur komencis pensi, ke "tuj trans la strato" por ŝi povus signifi ion alian ol por mi. Mi tuj vokis al la redaktejo de ŝia gazeto. jes: ŝi opiniis mian loĝejon, mi opiniis mian oficejon … Ĉiuokaze bona elirpunkto por diskuto pri la fame klara internacia lingvo …
Ŝi, nekomplika virino, komencis per demando, pro kiu motivo mi okupiĝas pri Esperanto. Mi respondis, ke tio por mi ne estas ia nobla hobio, sed tre serioza morala afero, parto de mia vivfilozofio.
Dum nia agrabla intervjuo, ŝi ne povis sufiĉe laŭdi mian turkan kafon, ŝi klarigis al mi la vojon, kiamaniere ŝi trovis mian telefonnumeron. Unue ŝi demandis pri la temo universitatan profesoron d-ron Pohl en la lingvistika instituto de la klaŭdiforuma universitato. Li honeste diris al ŝi, ke li cetere la aferon pozitive taksas, sed mem ne fakulas pri tio. Li proponis kontakti min. Sed ĉar li ne rememoris precize mian nomon, li sugestis, ke ŝi iru al stacidomo, kie pendas tabulo 'Esperanto-servo' kun mia adreso kaj telefonnumero. Tiel ŝi atingis min.
Post ŝia foriro mi devis atendi fotiston. Estis profesiulo, kaj ni ordigis ĉion en kelkaj minutoj. Estas plezure labori kun profesiaj, fake kompetentaj homoj.
Homo estas homo, min inkluzive. Do mi jam frue matene aĉetis la gazeton por vidi rezulton de la hieraŭa interparolo.
Sur la honoraj dua kaj tria paĝoj etendiĝis la bele aranĝita artikolo pri Esperanto. Mia foto estis iom streĉa, eble ne estis bona solvo, teni la revuon Esperanto antaŭvizaĝe, kvazaŭ mi ĵus legus ĝin, kaj samtempe rigardi, laŭ la postulo de la fotisto, en fotilon.
La artikolo estis bona, escepte de unu linio, kie estis asertite, ke por la kono de Esperanto sufiĉas 500 vortoj …
El radio informo, ke la eksterafera ministro de Izraelo sekrete en Ĝenevo kunsidis kun la jugoslavia ŝtatestro Lazar Mojsov. Eble esperiga informo. Tio povus signifi, ke Jugoslavio en la procezo de malfermiĝo almenaŭ ne povos multe malfrui post la landoj de la varsovia pakto.
Malfrue vespere ripeto de la televida dissendo kun la fama aŭstra-brita filozofo Sir Karl Popper. Jam antaŭ tri jaroj lin intervjuis la tiama intendanto Franz Kreuzer, posta ministro pri mediprotekto.
La motivo por la ripeta dissendo estis la 85-a jubileo de la granda filo de Aŭstrio. Kaj la elirpunkto estis lia fama libro el la jaro 1934 Logik der Forschung (Logiko de esplorado).
Lia samtempulo, sed cefa scienca kontraŭulo estis same aŭstra filozofo ĉarnap. Lia postulo estis la certeco kaj pruveblo de nia kogno, kio havas siajn ĉefajn radikojn ĉe Aristotelo kaj Kartezio.
Kontraŭe Popper insistis pri la malcerteco, neplena pruveblo kaj trompeblo de la homa kogno. La radikoj de tiu ĉi sinteno kreskas de Teogneso, Ksenofano, Sokrato kaj Kanto.
Laŭ li niaj sciencoj progresas en senĉesa farado kaj korektado de eraroj. Homaj sentoj kaj saĝo cetere estis kreitaj por rekoni la veron; sed la vero senpere ne estas kaptebla; ebla estas nur pli malpli bona alproksimiĝo.
Laŭ Popper oni ne akiras la scion ĉiam dekomence; la ĝermoj de la scio estas al ni jam ennaskiĝintaj.
Oni ankaŭ ne ricevas informojn pasive, simple malfermante siajn sensojn, sed pli laŭ la maniero de vespertoj, kiuj emitas al la ĉirkaŭo ultrasonerojn; kaptante eĥon ili nur "vidas" objektojn.
Tio, nature, ne estas pure kapricaj filozofiaĵoj, sed decidaj elirpunktoj por la reganta tipo de socio.
Ankoraŭ nun plej multe regas la socia tipo kun la kartezia paradigmo, ke oni devas kaj povas akiri certan scion kaj fine la veron mem. La eraro estas rigardata kiel krimo aŭ almenaŭ maldezirata fenomeno. Tio igas homojn blufi kvazaŭan kognadon de la vero kaj samtempe tio spronas persekutadon de tiuj, kiuj vidas la veron alimaniere aŭ eĉ impertinentas deklari, ke la vero por ili ne estas kognebla, sed nur alproksimiĝebla.
La kartezia paradigmo subtenas totalisman sintenon, dum la iom pli modesta kaj dubema paradigmo de Popper subtenas toleremon kaj modestecon rilate al la kogna povo de la homa kranio.
Ne estas hazardo, ke ĝuste Sir Karl Popper verkis la libron, kiu plej funde pledas por demokratio kaj malfermeco en la socio. Lia libro Die offene Gesellschaft und ihre Feinde (La aperta socio kaj ĝiaj malamikoj) fariĝas biblio por demokratia pledo kaj argumentado.
Jam dum tri monatoj aŭ pli daŭras mia aĉetado de komputilo.
Ŝajnas, ke ĉe komercaj negocoj oni nepre ne konsideru etnan apartenon, sed nur solidan iron de la aferoj. Mi havas pli kaj pli la impreson, ke ĉe mia firmao temas pri teamo, kiu volas en mallonga tempo sen multa peno laŭeble multe gajni, eĉ neglektante la bazan fakan scion kaj negocan moralon.
En triopo ni malfrue vespere suriris la gastejon Schweizerhaŭs (= svisa domo, speciala tipo de gastejoj, starigitaj kutime sur la bonhorizontaj punktoj) sub la pinto de la monteto Križna gora super la urbo Klaŭdiforumo. La verkisto Ferk, la slovena pastro el Kotmara vas dekano Kassl kaj mi.
Ni vespermanĝis, trinkis bonan ruĝan vinon kaj priparolis aktualaĵojn. La pastro interesiĝis pri nia opinio pri la aktuala problemaro de lerneja sistemo sur la dulingva teritorio en Karintio. Mi opiniis, ke estas malsaĝe postuli malpli ol Aŭstrio mem proponis antaŭ la subskribo de la ŝtata kontrakto kun la aliancaj venkoŝtatoj post la dua mondmilito. Oni do insistu pri konsekvenca sistemo: por Slovenoj slovena lernejo kun la germana kiel la unua fremdlingvo; por Germanoj germana lernejo kun la slovena kiel la unua fremdlingvo. La senracia insisto ĉe la nuntempa kvazaŭdulingva lernejo nur provokas la Germanojn kaj aliflanke tro faciligas al la slovenaj gepatroj la decidon enskribi siajn infanojn en la 'dulingvan' lernejon anstataŭ klare decidi, ĉu sendi al germana ĉu al slovena.
La rezultoj estas dubindaj.
Ankaŭ cetere, mi resumis, la slovenaj organizaĵoj tro provas imiti la modon kaj taktikon de la 'granda' politiko en Vieno.
Tamen la kriterio ĉiam estu unue, kio estas ĝusta kaj prava, kaj nur enkadre de tio oni rajtas elekti taktike pli racian kaj konvenan vojon. La Slovenoj ne havas la potencon de Goljato, do ili ne povas kalkuli pri la forto de siaj brakmuskoloj.
Por la Slovenoj konvenas nur la saĝo de malgranda Davido, akirebla per respekto de vero kaj justeco. Se ni luktas sur la tereno kaj per rimedoj de Goljato, ĉiam venkos Goljato kaj ni perdos. Sed se ni uzos la konsekritajn armilojn de Davido, do se ni obeos la Dian leĝon, venkos la justa afero, kiu espereble (sed ne ĉiam nepre!) troviĝas niaflanke.
Mi demandis la pastron, ĉu li havas konkretan imagon pri la nova tero, pri la homa stato post lia resurekto.
Li ekridis. Li komparis la staton post nia morto kun la transiro el la dudimensia sistemo en la tridimensian. Ĉiuj nunaj limigoj estos forigitaj aŭ suspenditaj.
Ferk komparis ĉion kun belega romano, kies legado ne finiĝos.
Mi opiniis, ke iamaniere ĉiu ricevos la plenumiĝon de siaj plej profundaj dumvivaj revoj. Ec la aferoj, kiuj ĉi tie sin ekskludas, tie plenumiĝos. Tiel ekzemple Germanoj trovos sian transcendan Karintion eble plene germana; kaj Slovenoj trovos la saman landon eble plene slovena … Ni devis ridi pri la senkulpa naiveco de la homaj imagoj pri la alia mondo.
Tiamaniere ni pasigis nian tempon, ĝis kiam venis la kelnero kaj afable diris: "Sperstunde!" (horo de fermiĝo) kaj ni disveturis hejmen. Mankas inter ni tiaj okazoj, ĉiu postkuras siajn negocojn kaj nur malmulte konsideras aliulon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.