La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Junio

5-an de junio 1987

Ĝis la lasta tago mi kalkulis je la hodiaŭa unua vendredo en la monato, de kiuj mi volas naŭfoje honorigi la koron de Jesuo pere de komuniado. Estis promesite al Ch. Labouree, ke ĉiuj, kiuj plenumos tiun ĉi pladon, mortos kun la helpo de Kristo.

Vere interese, kiaj obstakloj akumuliĝas kontraŭ la plenumo de tiuj naŭ sinsekvaj partoprenoj ĉe la komunio honore al la Jesua koro. Mi simple dumtage forgesis, ke mi tuj post la ofica laboro je la 17-a horo devus iri al la preĝejo. Sed feliĉe mi poste tamen rememoris kaj komencis en la tuta urbo serĉi, kie okazas diservo post tiu tempo. Fine mi trovis la preĝejon, kie cetere la parola parto jam pasis, sed la ĉefa, eŭkaristia parto restis je mia dispono. Mi certe ne povis pekkonfesi, sed en tiu momento tio ne gravis. Tiel mi sukcesis jam la kvaran fojon sinsekve plenumi mian intencon.

13-an de junio 1987

Mia edzino kaj mi veturis al Kotlje por partopreni en restoracio, situanta apud la mineralakva fonto, la kunvenon de niaj iamaj kunlernantoj okaze de la 20-jariĝo ekde la abiturienta ekzameno. Mi estis la sola fraŭlo en la klaso; kun mia edzino mi ĉiam akre kverelis, eĉ por unu momento ne pripensinta la eblecon, ke ni iam havos ion komunan. Sed, ĉu ni nun malpli kverelas?

Du mezaĝaj virinoj sidis ekstere apud la ĝardena tablo kaj nin ridete observis, kiam ni tuj volis eniri restoracion. Unu el ili estis jam plene grizhara. Ni ne povis supozi, ke temas pri du samklasaninoj … Nur la aliaj fariĝis maljuna, se ili de longa tempa distanco ne estas vidataj; sed mem oni restas ĉiam same juna, same infana …

Baldaŭ ni estis preskaŭ plennombraj. La gastoj, niaj profesoroj, evidente malfruis. Mi eksidis apud delikate aspektanta virineto, kun kiu mi en la lerneja tempo tre amike rilatis, car ŝi estis bona amikino de mia lernejtempa simpatio … Sed anstataŭ diri al mi kelkajn informojn pri sia dumtempa kaj hodiaŭa vivo, ŝi, false opiniinta, ke mi ege bezonas ian subgustan amuzon, komencis paroli al mi maldecajn kaj krudajn "ŝercojn", rilatantajn plejparte al la seksa instinkto. Ŝiaj buĉistaĉaj vortoj ne kongruis al la kadro de ŝia milda vizaĝo kaj belaj blondaj haroj, kvankam ne plu tiel belaj, kiel iam, estinte longaj ĝis la zono …

Alsidis ĉe mi unu post la alia la ceteraj "knabinoj", ili parolis pli saĝe kaj milde, kvankam sur iliaj vizaĝoj speguliĝis pli fortaj batoj de la vivo. Iu vivas en Germanio en Munkeno; alia gvidas propran modan butikon en Labako, la tria jam dufoje ŝanĝis sian geedzecan partneron, la kvara ĝismorte karambolis kun piediranto surstrate … La karieroj de bono kaj de malbono; de sano kaj malsano; de la akuŝoj kaj abortoj.

Post tio venis tri profesoroj. La unua, nuntempe jam doktoro pri ekonomia statistiko, nur ĝenerale salutis kaj okupis la frontan lokon. Homo de sukceso, de memadmiro kaj certa cinikismo.

Du aliaj, la tiama klasestro, kaj profesoro pri la Slovena lingvo, proponis la manon al ĉiu kaj okupis la flankajn lokojn proksime de mi. Kvankam ankaŭ al ili ne mankas ia grado de memadmiro, ili almenaŭ estis disponiĝemaj por la gelernantaro.

Profesoro pri geografio kaj historio, nia klasestro, plendis pro la hodiaŭa generacio kaj ĝia malaktivemo. Li ne povas kompreni, ke la akumulatoroj de la oficiala "dialektika materialismo" baldaŭ malpleniĝos. La homaj generacioj jam sekvas unu la alian de miliono da jaroj, do ili ne povas esence ŝanĝiĝi en 20 jaroj. Sed mi ne volis en tiu soleneta momento ĝeni lian blindan kredon je leninisma paradigmo. Se la faktoj ne sukcesas persvadi lin, kion faru mi?

La alia, profesoro pri la slovena lingvo, kiu multe asistis ĉe miaj unuaj literaturaj provoj, plendis pri la fakto, pri vere trista fakto, ke "la aliaj pensas alimaniere ol mi, foje eĉ nur pro tio, ke tio estu alimaniere … " Ankaŭ lian koncepton mi en tiu ĉi momento ne volis aflikti kaj mi simple kapjesis. Cetere mi intencis al li afable konsili, ke li komencu pensi laŭ la maniero de la aliaj, kaj la ĝena diferenco pereos, sed tio ne konvenis por tiu okazo, kaj ankaŭ ne helpus multe, sed nur plikompletigus la plendtrezoron de mia bona profesoro.

Oni komencis surtabligi la vespermanĝon, kaj en la angulo oni komencis ludi duonsovaĝan muzikaĉon en la laŭtgrado, kiu jam endanĝerigis la oniajn aŭskultorganojn. Ni ne povis plu interparoli, eĉ en la najbara distanco la vortoj ne estis plu aŭdeblaj. Mi petis la kelneron, ke oni eble plimallaŭtigu la bruegon, tamen tiu moderna diaĵo ne lasas sin alparoli, sed atakas pluen.

Ne atendinte la finan kafon ni du adiaŭis. Ne havis multan sencon resti en tiu muzikaĉa turmentejo. Bonŝance ni disponis pri komprenebla motivo: ni devis prizorgi niajn kvar infanojn, el kiuj unu ne ankoraŭ du jarojn aĝa …

Ĝis la revido post kvin jaroj, okaze de la 25-jariĝo. Eble ankaŭ ĝis reaŭdo, se tiam hazarde almodiĝos pli afabla kaj delikata muziko en normala laŭtgrado …

20-an de junio 1987

Okaze de la hodiaŭa televida dissendo Nachtstudio (Nokta diskutprogramo) parolis la antaŭmilita germana komunistino s-ino Margarete Buber-Neumann.

Ŝi rememoris pri siaj du malliberejoj: unue en Sovjetunia koncentrejo en Siberio, poste en la nazia koncentrejo en Rawensbrück.

Laŭ la interkonsento inter la nazia Germanio kaj bolŝevika Sovjetunio estis multaj germanaj komunistoj, kiuj fuĝis de Hitler, al la "bonŝanca lando" de Stalin, senkompate repatriigitaj kaj, nature, ĵetitaj en la naziajn koncentrejojn.

Bela estis ŝia konfeso, ke la germanaj komunistoj simple ne volis informiĝi pri la malhela flanko de la Soveta sistemo. Oni povis rekoni la veron en ĉiu numero de la socialdemokratiaj gazetoj. Sed laŭ la trovo de Stalin, la socialdemokratianoj estis pli danĝeraj ol la nazioj, kaj tiuj, la unuaj, estis de li nomitaj "socialfaŝistoj". Unuafoje ŝi mem kaptis la veron, vidinte sur la placo de Moskvo la malsatiĝintajn vizaĝojn de infanoj.

Kortuŝaj ŝiaj klarigoj por la pasinto, kaj malespereble, konsiloj por la estonto, kiamaniere oni povis travivi la inferon de la bolŝevika aŭ nazia koncentrejo. La ŝancojn havis homoj, kiuj sciis ĝoji, ridi, amuzi aliajn, helpi al aliaj, esti optimismaj.

La homo, kiu eksidis malfeliĉa en la angulo, estis jam kondamnita por morti.

22-an de junio 1987

La slovena kultura societo en Klaŭdiforumo organizis la unuan el antaŭviditaj programoj: la prezenton de la konataj literaturistoj aŭ aliaj interesaj eminentuloj.

La hodiaŭa gasto estis profesoro Aloizo Rebula, gimnazia profesoro pri la klasikaj lingvoj kaj eminenta Slovena verkisto en Triesto. Ankaŭ tradukisto de la epistoloj de sankta Paŭlo kaj Apokalipso de sankta Johano en la Nova testamento kaj de Makabeaj libroj en la Malnova testamento.

Mi preparis 34 demandojn, dividitaj en tri blokojn: 1. pri lia juneco kaj privata vivo, nacia aparteno kaj minoritata problemo en Julio-Veneta lando, speciale en Triesta regiono; 2. lia verkista laboro kaj sinteno al artoj; 3. lia katolikismo; 4. lia homa percepto ĝenerale, filozofio, kulturo …

Li tre discipline, en telegrafa stilo trafe kaj sprite en malpli ol unu horo respondis al la demandoj. Inter la blokoj iu fraŭlino, gimnazianino en la Slovena gimnazio, devene el Toronto, bele legis la sekvencojn el la verkaro de profesoro Rebula.

Fine ankaŭ la publiko, konsistanta el ĉirkaŭ 30 personoj, starigis siajn demandojn.

El ĉiuj respondoj sentiĝis la spirito de plena fidelo al propra etno kaj Eklezio kaj granda skeptiko rilate al propra kaj cetera verkado. La nocio 'literaturo' aŭ 'verkisto' impresigas lin je nula grado. El la nuntempa literaturo li estimas preskaŭ nur la Rusan, ĉar naskiĝinta el granda sufero de tieaj aŭtoroj.

Aparte acida li estis kontraŭ kelkaj facilanimaj aŭtoroj kiel ekz. Alberto Moravia en Italujo kaj similaj, kiuj serĉas, laŭ li, en la literaturo ian malplenan kuriozaĵon, anstataŭ lasi vervi la vivon mem, kia ĝi estas, asertante, ke post la tempo de seksaj paroj, "venis la epoko de la knabo" …

Post la bongusta bufedo ni tri, Aloizo, Marija kaj mi iris al la hejmo de Johano M. por tie fini ĉion per bona kafo, ĝentile proponita de Milica.

Interese estis aŭdi anekdoton pri la poeto Župančič. Antaŭ la milito iu Franca literatursciencisto eldonis ampleksan Francan libron pri Župančič. Jam sur la kovrilo li metis surskribon, ke Slovenoj nur laŭ la postulo de tradicio honoras Preoernon kiel la plej gravan slovenan poeton, fakte tio estas Župančič. La libro, nature, estis sendita ankaŭ al la pritraktita poeto. Sed tuj, kiam li tralegis la troigajn vortojn sur la kovrilo de tiu franca libro, li fermis kaj neniam plu legis ĝin.

Aliaj tempoj, aliaj moroj …


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.