|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MALBABELA JAROAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Negoca veturo al Labako. Unue la eldonejo Mladinska knjiga, kie mi kun la redaktoro Marko Uroia pritraktis la detalaĵojn por la Slovena eldono de la noveloj Malsata ŝtono de Tagoro, kiun mi tradukis parte el Esperanto, parte el la Angla.
Ni parolis, nature, ankaŭ pri du eksplodaj aferoj en la hodiaŭa momento de Slovenio: pri la apero de iaspeca Slovena nacia programo kaj postulo por la sendependo de Slovena respubliko en Nova revija, kaj la trovo, ke la afiŝo por celebri la "naskiĝjaron" de la jam antaŭ sep jaroj formortinta jugoslavia oligarĥo Tito, estas plena kopio de nazia afiŝo el la jaro 1936. Estas memorinde, ke ĉiuj ideologiaj komisionoj agnoskis la afiŝon kiel plej oportunan, kaj nur en la lasta momento iu malkovris la veron pri la nazia origino. Nature, neniu rekonos, ke ĉio rezultiĝas el la profunda ideologia kaj spirita parenceco de ambaŭ totalismaj sistemoj.
Ni iris trinki kafon. ĵus antaŭ la frandejo de Supermarket kiel elsub la tero subite aperis Ronjo. Ni nur ŝerce parolis pri la hazardo, ĉar ĝi tio ne estas, do ni iris kafumi triope. Ni iom parolis pri ŝia nova okupo. Post kelkaj monatoj ŝi vojaĝos al Usono, kie ŝi ricevis por du jaroj la postenon de lektoro de la slovena lingvo en la universitato Yale. Post kvin jaroj da Parizo tio ŝajnas jam ĝuste Dia donaco.
Ne mankis ankaŭ mia vizito ĉe Andreo kaj Antonio. Andreo montris al mi novan, belegan eldonon de Petrarko, kiun li tradukis. Antonio, kontraŭe, demonstris al mi sian komputilon, sur kiu li mem kompostis sian filozofian libron por Slovenska matica pri la problemo de libereco ĉe Hegelo kaj Markso.
Estis bona lia komputilo, sed eĉ pli bonaj estis liaj kuiritaj hejmecaj kolbasoj kun hejma ruĝa vino.
El Labako nova sensacio: la afiŝo estas duoble neoriginala.
Ankaŭ la germanaj nazioj ŝtelis. La originalo devenas el Sovetio el la tempo de la oktobra revolucio.
Kiel simetrie kunligiĝas la girlando de totalismo: Moskvo . Berlino, Belgrado …
Hejme mi korektas la provkopiojn por la 14-a numero de CZ. Dume mi legas la ĵus alvenintan faman eldonon de Nova revija. Malgraŭ ĉiu ĝia politika gloro en ĝi ankaŭ tre provinceca artikolo pri la rolo de la katolika eklezio en Slovenio. Nature, el la plumo de kontraŭ-katoliko.
Kiom da kondolencaj kartoj mi en la proksima tempo devos ankoraŭ sendi? Antaŭ kelkaj tagoj pendigis sin la filo de mia amiko V. Blažič en Labako; tre talentita juna reĝisoro.
Hieraŭ oni enterigis en Labako la edzinon de mia forpasinta amiko Edvardo Kocbek, Zdravka. Ŝi ĉiam kun tia afablo akceptis min, ĉe ŝi mi trinkis la plej fortan kafon en Labako.
Mi enkalkulos ambaŭ en mian preĝserion, la solan rimedon kontraŭ la detrua efiko de morto.
Jam dum kelkaj semajnoj mi estas koresponda partoprenanto de la perpoŝta trijara verkista lernejo en Hamburgo "IFS". Mi ricevis la unuan dujaran kompleton de ses studkajeroj kaj ses skribaj taskoj por literaturado, fare de instruistoj en la lerneja teamo.
Eble mi lasis min trompi, ja la prezo estas relative alta, entute 24.000 ŝilingoj. Sed mi ne havas alternativon, se mi volas vere ekregi la germanan lingvon en suverena skriba formo.
Samtempe interesas min ankaŭ la metia scio, kiu ĉiam mankas, ja de iam jam furoras en la literatura mondo la fama antaŭjuĝo, ke la verkistoj naskiĝas kaj sian metion ne povas studi. Tio ĉiam denove rezultiĝas en acaj manuskriptoj, kiuj bombadas la eldonejojn kaj redakciojn.
Sed en certa senco tiklas min ankaŭ la deziro, neniam plene adiaŭi la lernejajn benkojn, lernejan aktujon, forgesitajn hejmtaskojn …
Hodiaŭ posttagmeze mi komencis mian novan invadon al la ĉielo: laŭ la promesoj de Jesuo al s. M. Alcoque, ke tiuj, kiuj komuniiĝas je la unua vendredo sinsekve dum naŭ monatoj, ne mortos en lia malfavoro kaj sen la sakramentoj. Hodiaŭ mi en la preĝejo de kapucinoj fine de la Bahnhofstrase en Klaŭdiforumo komuniiĝis la naŭan fojon en tiu sinsekvo.
Mi iel sentas, ke venas paŝalpaŝe la tempo sence enkrampigi la vivon. Mi ne timas la Dian juĝon kiel oni timas la policon aŭ ŝtatan juĝejon. Mi timas, ke oni apenaŭ ekkonos la eblecojn, kio estas vere plenumebla en la homa haŭto.
En Tinje prezentita la poezia libreto de Milka Hartman en germana eldono, de Mohorjeva.
Bedaŭrinde ĉio akompanata de tiel sengusta kvazaŭpopola muzikgrupo, ke mi kolere foriris sen partopreni la komunan bufedon post la ceremonia parto.
Eble ŝia plej impresiva poemo estas tiu pri la plendo de maljuna servistino. Mi provas ĝin traduki en Esperanton, kvankam ĝi originalas en la slovena dialekto de Podjuna, kaj estis tradukita al la responda germana dialekto.
Nur, ke vi venu, la blanka mort'
kun la ruĝa tuket',
ke vi prenu min antaŭ la pask',
ke mi ne frapu sur alia mastra pord'.
Ĉijare ne venis la blanka mort',
kvankam mi mian tornistron preparis,
mi al la nova mastro ekmarŝis,
tio jen estas servista sort'.
Tiel staras afero en nia mond',
mi devas senĉese vagadi;
por mi ne ekzistas la vera hejm'
probable mi devus ĉielon invadi …
Mi komencis legi la 57-an numeron de Nova revija el Labako, kiu levis tiom da polvo en Slovenio kaj eĉ en Aŭstria gazetaro.
Jam en la unua artikolo de la slovena filozofo Tino Hribar (disciplo de Heidegger) mi devis kompati la staton de la nuna slovena intelektularo. Li skribas:
"Se antaŭ jaroj disvastiĝis la timo, ke la teknologio en la transpaŝo de la naciaj limoj kaj lingvaj limoj elpuŝos kaj forigos ankaŭ la naciojn kaj iliajn idiomojn, nun pli kaj pli klare montriĝas, ke estas tute ebla ĝuste la kontraŭa evoluo. El la vidpunkto de teknologio, ekzemple de la komputora procedado de naturaj lingvoj, estas ĉiuj lingvoj egalaj, do egalrajtaj; la lingvoj cetere diferencas laŭ la konstruo, sed la solvo de ilia komplikeco estas la teknika problemo, do teknike solvebla. Sur la teknika nivelo la tiel nomataj 'mondlingvoj' ne havas ian ajn privilegion antaŭ la lingvoj de la malgrandaj nacioj … "
" … Pro la novaĵoj, portataj de la postindustria teknologio, la ideo de Kant pri la homo kiel mondcivitano (Weltburger) komencas realiĝi laŭ tute speciala maniero. Ne tra la kunfandiĝo de lingvoj kaj pereo de nacioj, sed trans la diferencigo de la nacioj kaj posteniĝo de la koncernaj lingvoj, sed per la malfermado de la limoj, per la konstituado de la monda civitana socio kaj monda informa sistemo."
En la sublinia rimarko li citas la projekton EUROTRA, komputora sistemo de tradukado por kvin lingvoj.
Estas tipe, kiel facilkredemaj estas la kabinedaj filozofoj al la probablaj eblecoj de la tekniko. Marx kredis, ke la "evoluo de la produktivaj povoj" ŝanĝos la sociajn sistemojn kaj forigos la ekspluatadon. Kaj T. Hribar nun, kiam li mem ridas pri Marx, faras la saman eraron.
Ĉiu dekjara knabo povus klarigi al li, ke ĝuste en la komputora tekniko kaŝiĝas la plej fatala superregado de la angla lingvo. Kvankam la strukturo de la angla mem ne estas ideala por la komputora tekniko, tamen ĝi tie regas pro la nura fakto, ke la komputoroj en la nuna formo naskiĝis en la angle parolanta mondparto.
Sed la ĉefa riproĉo estas politika. La tuta artikolo de T. Hribar pledas por vera demokratio kaj suvereneco de Slovena popolo. Bone. Sed oni ne povas paroli pri vera demokratio kaj samtempe limigi la interhomajn kontaktojn al la maŝina tradukado, kiu estos tro multekosta, kaj finfine ĉiam tro primitiva.
Ĉu la malfeliĉa aŭtoro havas ideon pri tio, kion signifos: en kontakto kun alilingvano dependi de la kapricoj, kiajn enhavas la tradukmaniero de komputilo?
En Slovenio kaj tuta Jugoslavio bolas. Precipe pro la enhavo de Nova revija, en kiu estas formulita dubo pri la valoro kaj justo de la revolucio, kaj postulo pri la povo, ke la slovena popolo fine decidu pri si mem. En ambaŭ Jugoslaviaj ŝtatoj: en la antaŭmilita reĝlando kaj en la postmilita federacia respubliko nur po kelkaj personoj "decidis" laŭdire en la nomo de la Slovena popolo, sed la popolo mem neniam. En la sudaj respublikoj estas organizitaj diversaj kunsidoj, kie oni "akre kondamnas" la "provokojn" en Slovenio. Laŭdire jam priparoliĝas la "propono", ke la sudaj respublikoj "frate helpu" al la "sanaj fortoj" (= stalinismaj komunistoj) en Slovenio.
La dua tiklaĵo estas la de nazia regno kopiita afiŝo por la ciujara junulara festo okaze de la naskiĝtago de la formortinta diktatoro Tito.
Bedaŭrinde oni forgesas, ke preskaŭ la tuta politika sistemo en Jugoslavio (kaj en la orienteŭropaj landoj eĉ pli) estas kopio, falsaĵo de la Hitlera regno. Nur kelkaj komunaj ecoj: malpermeso de opozicio, ŝajnaj balotoj kun kandidatoj el la nura permesita partio, nur ŝtata kaj partie kontrolata sindikato por laboristoj, agado kontraŭ la eklezio kaj derangigo de kredantoj, nuligo aŭ minimumigo de la gazetara libero, malpermeso de asociiĝado de homoj laŭ propraj interesoj, persekutado de intelektuloj kaj artistoj, speciale de verkistoj, indoktrinado de infanoj kaj eduka fremdigo de infanoj disde la gepatroj, koncentrejaj kampoj por politikaj kontraŭuloj ktp..
La listo ne estas kompleta, ĝi nur ilustras, kiel similaj kaj parencaj efektive estas la faŝisma, nazia kaj leninisma ŝtat-(mal)ordoj. Tion volis ironie demonstri ankaŭ la slovenaj junuloj, proponintaj tiun ĉi provokan afiŝon.
Hieraŭ mi dum la tuta tago, temis pri sabato, tradukis la lastan novelon de Tagoro el la kolekto La malsata ŝtono. Tiu ci lasta estas en la angla. Mi certagrade ŝvitis sercante la ĝustan signifon en tiu malpreciza lingvo.
En la radia iurnalo mi aŭdis, ke la CK de KPSU deklaras plian proceson de malfermiĝo kaj demokratiĝo en la lando.
Samtempe en Moskvo kunsidas la unuiĝo de sovetiaj ĵurnalistoj, al kiu oni instruas la novan, pli demokratian manieron de raportado kaj komentado. Estas siamaniere kompatinda afero, ke eĉ la demokration, kia ajn jam ĝi tie povas esti, oni devas altrudi diktatorece …
La ministro por internaj aferoj en Aŭstrio Karlo Blecha hieraŭ laŭ iu tro rapida maniero vizitis jugoslaviajn funkciulojn, kun kiuj li renkontiĝis en Labako. Laŭdire temis pri problemoj de sekureco. ĉu fakte temas pri intenco perforte fini la demokratiiĝon en Slovenio fare de la centra potenco en Belgrado . kaj pri tio oni volis informi la najbaran ŝtaton Aŭstrio?
Hodiaŭ en Labako la sepataga postmorta diservo por sinjorino Zdravka Kocbek, vidvino de la slovena verkisto Edvardo Kocbek; nia Solienicin kaj nia Boll. Ni estis bonaj amikoj; ŝi fidele gardis la memoron pri la forpasinta viktimo de la komunista reĝimo. Ŝi kuiris la plej bongustan kafon en Labako kaj montris sian gasteman karakteron je ĉiu okazo.
Ĉar mi ne povis ĉeesti ŝian entombigon, mi decidis partopreni la diservon je ŝia memoro kaj animbono. Sed pro la lasttempaj eventoj en Slovenio mi kun iom premita koro forlasis la aŭstran teritorion kaj transveturis la limon sur Karavankoj.
En Labako mi unue vizitis la verkiston kaj tradukiston d-ron Capuder, kunredaktoron de nia revuo CZ. Li estas iom kaprica homo. Al Nova revija, kiu en sia 57-a numero vere levis la polvon de la slovena kaj tutjugoslavia politika tablo, lia sinteno estas apriore negativa kun la eldiro, ke temas nur pri la t.n. kortega opozicio, ne nur tolerata, sed kaŝe eĉ spronata fare de la reĝimo mem, kvankam poste tiu sama reĝimo pro la postuloj de Belgrado devas surscenigi la opereton de kondamno.
En la kerno tio parte veras, sed oni tamen devas agnoski, ke neniu alia sur tiu ekstera, registrebla tavolo, faris pli aŭ pli bone. En la kondiĉoj de totalismo ankaŭ la kortega opozicio bonvenas.
En la dua punkto, kie ni tute disiras, li pledas, post tiomtempa kaĝo de nacioj, por la pludaŭro de Jugoslavio. Lia slogano estas, ke eĉ la plej malbona Jugoslavio estas multe pli bona ekzistmaniero ol ia sendependa Slovenio. Liaj argumentoj estas "danĝero flanke de najbaraj ŝtatoj, kiel Italujo, Aŭstrujo kaj Hungarujo". Mi kontraŭe opinias, ke ĝuste tiuj, por la Slovena nacio en si fakte iom malamikaj ŝtatoj, tamen salutus la solidan kaj fidindan najbaron, kia estus la sendependa kaj demokratia ŝtato Slovenio. Jugoslavio, kia ĝi estas, estas ĉiama neeksplodita bombo, do alte riska faktoro en la eŭropa politika medio. Cetere: mia unua postulo ne estas disigi Jugoslavion, tion ĝi kaŭzas mem, sed efektivigi la fundamentan rajton de ĉiu nacio, do ankaŭ de la slovena, libere decidi pri sia politika kaj cetera vivmaniero. Kaj se la plimulto de Slovenoj en iu libera vocdonado elektos Jugoslavion, mi certe bedaŭros, sed mi plene respektos la decidon de la popolo.
Tamen, per unu litro da bona Stiria vino li iom kompensis sian sintenon kaj ni adiaŭis en bona humoro.
Mia dua vizitcelo estis d-ro Bučar, kiu en la lastaj tagoj fariĝis la centra celtabulo de la reĝima kondamno. Li publikigis libron kun la titolo La tempo kaj la vero, en kiu li ĝisfunde detruis ĉiujn trompaĵojn kaj iluziaĵojn pri la t.n. "memmastruma socialismo", kiun projektis la fifama slovena stalinisto Edvardo Kardelj. La libro aperis nur en 1.000 ekzempleroj kaj estis en kelkaj tagoj disvendita, kvankam ĝin akompanis plena silento kaj ignoro fare de la amaskomunikiloj.
En la 57-a numero de Nova revija li publikigis fakte la cefan artikolon, en kiu li pruvas, ke la tuta postmilita ekzisto de Jugoslavio baziĝas sur mallegitimeco. Lia postulo estas, ke la slovena popolo povu libere kiel ĉiu tribo en Afriko aŭ Oceanio elekti sian politikan formon kaj realigi sian sendependecon.
Profesoro Buaar timas, ke en baldaŭa tempo povos okazi esenca ŝanĝo en la direkto de politika frostiĝo kaj retroiro. La rezulto plej verŝajne estos, ke oni persekutos kaj arestos almenaŭ la ĉefajn kapojn de opozicio. Se li devos iun tagon fuĝi . kien? Li restos sen unu sola mondvalida monero kaj sen iu ajn povo por sia prizorgo. Mi proponis, ke oni sercu eblecojn en Usono, ja li antaŭ jaroj estis tie kiel stipendiito de la Eisenhower-fonduso. Li ankoraŭ bone regas la Anglan kaj li eble tamen trovus ian portempan postenon en iu Amerika universitato.
Mi ankaŭ proponis, ke oni organizu la tradukon de lia libro en la anglan, kio pligrandigus lian reputacion kaj eblon travivi.
Kun tiaj zorgoj devas batali akademiano, kiu momente estas la unua cerbo de la politiksistema filozofio en tuta Jugoslavio.
Ne helpas al li, ke li dum la milito estis partizana komandanto, kiu eĉ kiel la unua transprenis de germana oficiro la povon en Klaŭdiforumo maje 1945 …
Poste ni kune iris al la granda kulturaranĝa konstruaĵo Cankarjev dom, kie okazis politika diskuto pri la ŝanĝoj de konstitucio, organizita de la Verkista asocio de Slovenio. Se la de reĝimo proponitaj ŝanĝoj efektiviĝus, Slovenio perdus ec tiun eron de sia memstaro, kiun ĝi nun posedas. Precipe danĝera estos la komisiigo de la sekreta polico al la tutjugoslavia nivelo. Laŭ la nova ordigo povos, ekzemple, la ŝtatakuzisto en Belgrado aresti iun intelektulon, kiu malagrablas al la reĝimo, ankaŭ en Labako. Tio estas la stato de la antaŭmilita reĝa diktaturo SHS (Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj).
Mi bedaŭrinde ne povis resti pli ol unu horon, mi povis nur koridore babili kun kelkaj redaktoroj de Nova revija, kiuj tie kunvenis. Ĉiuj timas ian stalinisman kaj serbcentrisman puĉon.
En la bela preĝejo de ursulinaj monaŜinoj mi eksidis en iu benko meze de la navo. Venis ambaŭ filoj de Zdravka kun siaj familioj. La liturgio estis bela, kvankam la pastro dum la prediko iom tro babilemis.
Dum la komunio, kiam mi retroiris de la altaro, mi en la vico de atendantoj al la sankta pano de Kristo konsterniĝinte ekvidis mian fatalan amikinon Ronjon. Ni nur perokule dece ekridetis reciproke kaj preteriris nin.
Post la diservo antaŭ la pordego jam atendis min d-ro Sedej kun sia edzino, kaj Ronjo. Al ŝi mi parolis kaj kondutis en iel ironia tono por tiel protekti mian integron kontraŭ mia profunda platoneska rilato. Sed ŝi devis baldaŭ foriri pro lecionoj de la franca, kiujn ŝi donas al iu privata lernanto. Tiel mi veturis post ŝia teatre malvarma manpremo al la hejmo de d-ro Sedej.
Ĉe d-ro Sedej ni restis kune ĉirkaŭ la feste manĝaiŝarĝita tablo ĝis la 23-a horo, kiam mi fine decidis forveturi. Vidinte dum nia tuta tempo junan policanon promeni preter tiuj envicaj domoj, mi al mia koncerna demando ricevis la respondon, ke en la proksimo havas sian domon funkciulo de la slovena Kompartio Andreo Marinc. Same tiel estas deiore gardataj miloj el la reganta nomenklaturo. ĉe tio mi menciis grandan Svedan ĉefministron Olof Palme, kiu preferis morton ol akcepti la privilegion de polica gardado kaj izolo de la propra popolo. Nur la maljustuloj havas motivon sin lasi gardi antaŭ la popolo.
Falis unu mia iluzio pli: ke inter la esperantistoj ne troviĝas nacia ŝovinismo.
Esperanto-grupo de la fervoja societo en iu karintia urbeto petis min por gvidi kursojn en Vilako kaj en Klaŭdiforumo.
Mia kontakta persono devus esti d-ro T. sub kies Germana ortografio kaŝiĝas slovena familia nomo. ĉar mi devis pritrakti kelkajn detalojn, mi skribis al li afablan leteron, en kiu mi starigis nur unu kondiĉon, ĉe kiu mi ne faras kompromison: la surskriboj sur la afiŝoj por la kursvarbado estu dulingvaj, ĉar ni troviĝas en dulingva teritorio. Mi menciis ankaŭ la fakton, ke nun la germana lingvo estas preskaŭ same minacata kiel la slovena. Kompare al la ĉina, angla, hispana kaj rusa, ĉiuj ceteraj lingvoj iamaniere estas minoritataj, kiel Esperanto mem.
Hodiaŭ venis lia respondo. Unue surprizis min la fakto, ke li skribas germane kaj ne en Esperanto. Li refutas mian deziron pri dulingvaj surskriboj per du "argumentoj". La unua: la minoritata problemo ne ŝarĝu la aferon de Esperanto. La dua: por varbado oni uzu la lingvon, kiun ĉiuj komprenas, kvankam . jes, tiel!, kelkiuj enmigris al Karintio kun la itala, hungara aŭ slovena gepatraj lingvoj … Argumento, inda de la nazia tradicio en Karintio.
Kvazaŭ Esperanto ne naskiĝus speciale en minoritata medio, kiu per si estas la plej bona motivo ellerni la komunan lingvon.
La plej terura estas la ŝajnargumento, ke en Karintio nur kelkaj enmigrintoj parolas hejme la negermanajn lingvojn; kvazaŭ ne vivus ĉi tie dum pli ol 1200 jaroj la slovena popolo, kiu eĉ fondis ĉi tie la sendependan ŝtaton Karantanujon, surbaze de kiu elkreskis la hodiaŭa sendependa respubliko Aŭstrio.
Por ne forlasi la decan konduton mi prefereis tute ne respondi al d-ro T.
En la stacidomo de Klaŭdiforumo okazas ekspozicio pri 150 jaroj de Aŭstraj fervojoj. Enkadre de la impona ekspozicio troviĝas ankaŭ angulo por la Esperanto-movado inter fervojistoj kaj pri Esperanto ĝenerale.
Mi devas deiori, ĉar Marteno vojaĝis al Maribor por viziti nian amikinon Zdenka, kuŝanta post sia karambolo en la hospitalo.
Interese estas observi la konduton de la preterirantaj homoj.
Plimultaj estas enkaĝigitaj de la nepovo spontane kaj glate komuniki. Ili ofte nur tre singarde preteriras la benkon kun la ekspoziciitaj revuoj kaj varbfolioj. El mil homoj eble nur dek interesiĝas kaj komencas demandi, pri kio temas.
Kion la homoj fakte timas, ke ili ne volas riski iomete da infana scivolo por trafoliumi revuojn? Povas esti, ke ili havas malbonajn spertojn kun la varbe proponitaj aferoj. Aŭ ili timas iun ajn alproksimiĝon al la afero nekonata. Aŭ ili en principo bone scias la ordonon de ilia konscio, se ĝi ricevus klaran informon: Ekagu kune! Tiun danĝeron, ke ilia konscio komencos persekuti ilin, se ili ne sekvos ĝin obee, la homoj volas eviti jam de komence. Kategoria imperativo de Kant' …
Interese ankaŭ priaŭskulti, kion la homoj demandas, se ili jam investas tiun kuraĝon.
Preskaŭ ĉiuj demandas en la senco de la kvanto: kiel disvastigita estas Esperanto, kiom da homoj ĝin parolas? Neniu interesiĝas, ĉu ĝi pli bone solvas la komunikan problemon; cu ĝi signifas pli justan solvon? Kie restas la kvalite orientita spiriteca homo?
En la najbara atendejo de la stacidomo ludas la "Amerika" rockorkestro primitivajn ŝlagrojn eltrans de oceano. Ilia cefa kvalito estas laŭteco de la bruo. Interese, kiel la samaj homoj, kiuj ne povas toleri la publikan aperon de la hejmeca slovena lingvo, tuj sin submetas al tiu primitiva amerika subkulturo.
Sed al la orkestro ne sufiĉas fari la neelteneblan bruon; oni pendigis ankaŭ la usonan flagon, por ke neniu ekhavu dubon, pri kiuspeca primitivaĵo temas. Ne estus sufiĉa loko por la policanoj, se iu pendigus tiamaniere la slovenan nacian flagon … Tia trista estonteco atendas nin ĉiujn en Eŭropo, se ni ne elektos la alte evoluitan kaj neŭtralan lingvan instrumenton …
Antaŭ la vizito en la okcidenta Germanio la estro de la Jugoslavia registaro Mikulio donis intervjuon por la revuo Der Spiegel, en kiu li perdis ĉiun senton pri dececo. Rilate la larĝan ondon de laboristaj strikoj en Jugoslavio li emfazis, ke oni, laŭbezone, uzos ankaŭ la militistan povon.
Fakte la laboristaj maltrankvilaĵoj en lasta momento deŝarĝis la problemon "Slovenio". Se la centralisma registaro en Belgrado povus per milita interveno glate ĉesigi la "demokratian eksperimenton" en Slovenio, oni ne povas la samon fari kontraŭ la tuta laboristaro en la federacia ŝtato.
Eble estus bone traduki ĝin en Esperanton kaj en la slovenan lingvon. La "plej belan amhistorion de la mondo", kiel ĝin deklaris la franca poeto Louis Aragon: Ĝamilja. La aŭtoro estas la modesta Kirgiza agronomia inĝeniero Ĝingis Ajtmatov.
Temas pri la edzino Ĝamilja, en la jaro 1943 en iu kirgiza vilaĝo, kies edzo servas militon en la kontraŭgermana fronto.
Foje revenas de la fronto la soldato Danijar por reakiri sanon.
Li helpas en la vilaĝa kolĥozo prizorgi grejnaron por la bezonoj surfronte. Dume la forpuŝa konduto de Ĝamilja rilate al Danijar transformiĝas al forta ampasio. Fine la paro fuĝas el la vilaĝo, kiun firme regas la tradicio de islamo. La rakonton sprite rakontas la, ankoraŭ knabo, frato de la edzo de Ĝamilja.
Verŝajne Aragon, kies fanatika adepteco al sovetiismo estas konata, en sia emfazo por ĉio, kio tie okazas, en sia prijuĝo troigis, sed la historio tamen estas literature matura kaj kortuŝega.
Al Mateo mi fine devis aĉeti la porkomencantan komputilon Sinclair-Spectrum. Li ĝisŝparis la duonan sumon kaj mi promesis aldoni la reston. Mi cetere ne entuziasmas pri tiuj ludiloj, sed oni ne povas neglekti la solan perspektivon de la mondo, en kiu la nekono de komputilaj traktadoj validos kiel analfabetismo.
El Suda Tirolio venis patro de kapuĉina ordo d-ro Kurt Egger, kiu specialiĝis pri dulingva eduko de la infanoj. Kvankam en lia lando la Germana popolgrupo insistas ĉe izoleca unulingva edukado por siaj infanoj, li reprezentas la pluralisman modelon de du- aŭ eĉ trilingveco.
Tiel li venis prelegi pri siaj spertoj ankaŭ al Klaŭdiforumo en la dulingva slovena-germana vartejo, kiun organizas kaj pagas, nature, Slovenoj mem.
Antaŭ la prelego Johano min prezentis al li dirante, ke mi hejme flegas ian specialan formon de dulingveco, slovena-esperantan.
Li mire ekgapis kaj diris: Das es so was gibt …?
(Ke io tia troviĝas …) Mi mallonge raportis al li pri miaj spertoj tiurilate kaj donis al li la kopion de Tempo kun varbfolio por la senpaga koresponda esperanta kurso en Vieno.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.