La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MALBABELA JARO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Februaro

10-an de februaro 1987

Oni raportas, ke jam ĉirkaŭ 140 disidentoj estis liberigitaj el sovetiaj koncentrejoj. La mondo volas vidi en tio signon de iu vera reformemo en la lando de ruĝaj ĉaroj. Povas esti. Ankaŭ la infero reformiĝas. Sed ĉi tie ne temas pri reformoj, sed pri nerekompencita maljusteco.

En Naŝi razgledi mia konatino publikigis iaspecan tuttifrutti pri la tradukado kaj lingva fideleco. Laŭ bona intelektula tradicio ankaŭ ĉi tie ne devis manki primoka deklaro rilate Esperanton. Ŝi komparis ĝin kun plenigita ĉasbesto. Mi ne reagos publike, mi skribos al ŝi privatan leteron.

Mia cefo en la ofico, la afergvidanto d-ro K tre zorgas pri tio, ĉu mi fakte kaj plene eluzas mian labortempon. Malvastanimeco, kian en Slovenio oni verŝajne nenie trovus. Liaj zorgoj, neniam rekte eldiritaj, estas nur ia subtila metodo de konstanta humiligo. Tamen en diaj planoj ankaŭ tio povas havi sian sencon, oni devas nur kompreni la sugeston.

Matene mi skribis oficialan leteron al HEA en Budapeŝto kun la propono de nia eldonejo interŝanĝi libroeldonaĵojn.

Tiel ni eble vendus kelkajn ekzemplerojn de Medjugorje en la orienteŭropa merkato.

Posttagmeze mi devis transpreni en iu vilaĝo en Roo la antikvan bibliotekon, kiun heredis Mohorjeva de iu forpasinta paro.estro. Inter la libroj interesa slovena traduko de du gravaj tekstoj de Kant: Pri la sento de majesto kaj beleco kaj Pri eterna paco. Mi legis ilin antaŭ preskaŭ 20 jaroj. Nun mi povos tralegi tion denove.

14-an de februaro 1987

Mi uzis la hieraŭan tagon en la oficejo por finpretigi la proponon al Mohorjeva, ke ĝi fariĝu ankaŭ la Eldonejo de sankta Hermagoro, do efektive Esperanta eldonejo. Mi vidas la nuran ŝancon por la pluvivo de nia eldonejo en tio, ke ĝi ĉesu esti nur nacia entrepreno. Sed ankaŭ por la propra nacia celo ĝi povos multe pli fari, se ĝi kuraĝos sin malfermi al la tuta mondo per Esperantaj eldonaĵoj. Tamen estas demando, cu la administracio tion komprenos, ja ili havas pri IL nur tiujn antaŭjuĝojn, kiajn subkonscie postlasis en Karintio la Hitlera ideologio.

Hodiaŭ ni veturis hejmen al Prevalje. La veturo estis terure deprima. La nebulo permesis nur dek-metran vidhorizonton el la veturilo.

En Slovenj Gradec mi intertempe vizitis konatulon, kiu klopodas akiri la kapablon de verkado, sed li komencas ĉe la falsa flanko. Li tute ignoras la lingvoscion, sen kiu ne ekzistas literaturo. Certan talenton li verŝajne havas, sed sen profesia sperto ĉio tio ne sufiĉas, eĉ se la ideoj estus geniaj. La profesieco faras el individua telento publikan propraĵon.

Vizito ĉe mia bopatro, ĵus reveninta el la malsanulejo, operaciita je prostato. Li multe suferis, ĉar li la unuan fojon en sia vivo havis problemojn kun malsano kaj restado en la hospitalo.

Por liaj 80 jaroj tamen bona atingo. Pasintaŭtune li ankoraŭ grimpis sur la pomarbojn por kolekti pomojn.

En sia junaĝo li multe legis librojn kaj eĉ montris certan intereson mem ion verki. Sed pro la malvasta humoro de sia edzino, mia bopatrino, li pli kaj pli rezignis pri ĉio spirita kaj atingis la punkton de plena enuo kaj vanteco.

15-an de februaro 1987

Enkadre de la hodiaŭa meso mi legis la legaĵon pri tio, ke la Sankta Spirito peros al ni ne la saĝecon de tiu ĉi mondo, kiu forpasas, sed la ĉielan saĝecon, kiu montros al ni la trezoron, kiun Dio heredigis por la homoj, kiuj plenumas lian volon.

Post la tagmanĝo mi preskaŭ kure promenis tra la urbo sub pluva nubo. Mi devis traduki la faldfolion kontraŭ la alkoholkonsumo el la germana lingvo por caritas. Stranga ideo: per skribita vorto ataki alkoholismon …

16-an de februaro 1987

Inter la poŝtaĵoj dika pakaĵo el Sovetunio. Apude la sama litova adreso sur bildkarto kun bela manskribo. Sur la vizaĝa flanko la foto de la katedralo en Vilno, nun arta galerio, kvankam la kruco surture restis …

En la teksto Litovino petas ekzempleron de mia libro pri Medjugorje en Esperanto. Kompense ŝi anticipe sendas al mi tri specimenojn de bele aranĝita poezia libro: liriko de Eduardas Mieželaitis kun la titolo Homo. Solidkartone bindita, en bonaspekta preso kaj ekipo, 6000 ekzempleroj. Kortuŝa tiu malproksima intereso pri la problemo de Maria, la Dipatrino.

Mi tuj sendis specimenon kun aparta poŝtkarto, ke ŝi bonvolu konfirmi la ricevon, cetere mi provus tra alia vojo.

Vespere denove riproĉoj de mia edzino, ke mi 'misgvidis' ŝin kaj la tutan familion al tiu ĉi loko, kie ŝi devas vivi en malricaj cirkonstancoj, sen konstanta laboro, dum tiom da virinoj ne scias kiel foruzi sian superfluan monon.

Avido estas komenco de ĉiu peko. Unue la diablo avidis homon en la Edeno sub Dia kontrolo. Poste la unua paro komencis avidi Dion. Kaino avidis Habelon. Nun mia kompatinda edzino stulte avidas la homojn, kies problemojn ŝi tute ne imagas. Dika monujo kaj bone ekipita loĝejo ne estas jam foresto de malfeliĉo. Kontraŭe!

17-an de februaro 1987

Miĉjo sendis al mi la koncepton por Esperanto-propaganda vizitkarto kun 16 reguloj dorsflanke. Al li tre imponas la reguleco, tiel ke li eĉ strekis la liniojn kaj regulojn kvadrate enkadrigis. ĉu influo de lia astronomia profesio, kiu estimas regulecon?

Posttagmeze anoncis sin Mariano Strojan, juna tradukisto el Labako. Li ŝarĝigis sin per relative impona tasko: La perdita paradizo de la Brita klasikulo Milton. Duonon de tiu grandioza, 18-milversa verko li jam tradukis en la slovenan lingvon.

Ni sidis en nia gastejo en Klaŭdiforumo Pri Joklnu kaj parolis pri la lastaj eventoj en Sovetunio. "Kiel komentas la Labakanoj?" mi volis scii. "Neniu kredas al Gorbaĉov," simple, sed klare respondis mia gasto. Diferenco inter la homo en Slovenio, kiu spertis la revolucion, kaj tiu en okcidento, kiu ne travivis ĝin.

Ni konstatis, ke la Sovetianoj ankoraŭ vidas la eksteran mondon kiel tataran danĝeron, kiun estas ende puŝi pli kaj pli foren. La historio ŝanĝas la maskojn, sed ne la vizaĝojn.

19-an de februaro 1987

Vespere la jubilea festo por la poeto Simono Gregoraia. Vetero malbelega. Oni timis malplenan salonon en Modestov dom kaj venigis tien amason da tro junaj lernantoj.

La prelego de profesoro Mahnia serioza kaj densa, postula ec por la plenaĝuloj ĉi tie en Karintio. La infanaro ne povis sekvi, ne eltenis kaj komencis sensence ridi. Mi sentis humiligon kaj ofendon, kvazaŭ mi mem prelegus. Por tiuj ĉi senspiritaj junaj homoj estas tute egale, ĉu ili restas plu Slovenoj aŭ ne. Nacia etoso havas sian sencon nur, se ĝi portas en si iun specialan spiritan sintenon, cetere tio estas nur la vakua ŝelo de blinda naciismo.

21-an de februaro 1987

La hieraŭ-hodiaŭa nokto estis por mi malgranda aventuro.

Profesoro Mahnia insistis, ke li estu en la sama nokto en Labako, kvankam la vetero estis terura kaj la veturo ekstreme danĝera. Nova pruvo, ke oni povas intense okupiĝi pri humanismaj aferoj, eĉ pri religiaj, kiel nia profesoro, kaj tamen esti blinde egoisma, sen iu ajn konsidero pri la problemoj kaj eĉ minacoj de aliaj homoj. Eble iu krimulo dirus:,

Bone, mi tranoktos hodiaŭ ĉi tie kaj morgaŭ revenos hejmen . sed nia bonkora katolika profesoro tion ne faris.

Ĉar mi vidis, ke ne estas eblo eviti tiun strangan transporton de la profesoro, kiu sentas la kormolecon de la poezio de Gregoraĵa, sed praktikas la kordurecon rilate al la organizanto Johano Merkač, mi proponis al Johano, lin akompani, ke li ne troviĝu sola kaj senhelpa dum la vintra nokto sur la transmonta vojo sur Karavankmontoj.

Dum certa tempo niaj radoj bone kaptis la ŝosean supraĵon.

Poste ni devis munti la radĉenojn. Sed meze de iu kurbi ĝia deklivo ankaŭ tio ne helpis plu. Meze de la strato jam oblikve staris du aŭtobusoj sen granda ŝanco veturi pluen.

Sed tie troviĝis ankaŭ grupo da gastlaboristoj el jugoslavia sudo, kiuj tuj venis nin helpi. Ankaŭ la profesoro kaj mi eliris; mi sidis sur la kovrilo antaŭe, por ke la radoj pli firme tuŝu la stratsurfacon, aliaj puŝis. La radoj komencis kunkapti. Mi diris al Johano, ke li senĝene veturu sola ĝis la doganejo supre, ni ja venos piede. Li fakte sukcesis. Tiuokaze min ekregis iom malica ideo, ke mi almenaŭ iomete punu la sinjoron profesoron por lia senkonsidera obstino. Mi komencis iri tiel rapide, kiel mia fizika stato permesis. Mi devis konstati, ke mia kuniranto ne estas sen certa fizika trejno. Li tenis la paŝon kun mi, nur lia spirado denuncis, ke li ne havis facilan ekzercon.

Fine mi denove troviĝis en la veturilo de Johano kaj descende, sur la Slovenia flanko, ni veturis multe pli facile. Ni komencis diskuti pri niaj kulturaj kutimaĵoj. ekzemple pri la ĉijara Prešeren-premio, kiun ricevis la verkisto Paŭlo Zidar, ankaŭ kunlaboranto de Mohorjeva kaj mia preskaŭ amika konatulo. Ni iom ace parolis pri lia ĉiama hipoĥondrio kaj cetera stranginklino. La profesoro diris, ke Zidar estis lia lernanto en la gimnazio kaj ke li bone konas la profundan kaŭzon de lia konduto.

Dum la dua mondmilito, rakontis la profesoro, Zidar frekventis la duan aŭ la trian klason de elementa lernejo, en kiu samtempe troviĝis la posteno de la Germana sekreta ŝtatpolico (Gestapo). Foje la adeptoj de la partizanaj trupoj el la ĉirkaŭaj arbaroj donis al juna Zidar tornistron kun nekonata enhavo, ke li ĝin simple lasu en la lernejo. Li, nature, ne sciis, ke en la tornistro troviĝas tempobombo. Fakte ĝi eksplodis kaj krom kelkaj Germanaj policistoj mortigis ankaŭ 20 el liaj kunlernantoj. Tiamaniere la partizanoj "liberigis" sian patrolandon.

La terura okazintaĵo lasis sian signon sur la psiko de posta verkisto. Povas esti, ke ĝuste la psika efiko de tiu krima eksplodo detruis la masivan pordegon, kiu fermas la spacon de libera fantazio en la homa menso, je kiu tiom riĉas ĝuste la prozo de Paŭlo Zidar …

Iom antaŭ la 7-a horo matene jam sonoris la telefono. Nia filino Helena venis min voki. Nia amikino Maria sciigas, ke en la radia disaŭdigo de ORF enkadre de la matena radioĵurnalo, estos parolate en kaj pri Esperanto.

Mi tuj dankeme faris mian matenan tualeton kaj komencis serci la stacion. La politikaj raportoj jam komenciĝis.

La parolisto efektive anoncis la temon, 100 jaroj de la lingvo, "kiu volis fariĝi internacia".

La komenco estis bona. Fragmente parolis en Esperanto amiko Herbert. Sed la du lastaj asertoj kaj konkludoj estis intelekte katastrofaj. Tiu ĉi mondo ankoraŭ daŭre kredas nur je forto kaj reputacio. La internan veron ĝi pretervidas kaj neglektas. La samaj homoj, kiuj devigas la Slovenan minoritaton forlasi la gepatran lingvon, estas tuj pretaj, mem subjungi ĝi favore al la pli potenca lingvo, kiel ekzemple la angla.

Jam en la sama tago mi skribis al la redakcio de ORF jenan leteron:

Al la redakcio de ORF,

I-a programo, Vieno

La afero: Repliko al la radiodissendo pri Esperanto, 22-an de februaro 1987.

Estimataj gesinjoroj en la redakcio!

Laŭ bonŝanca hazardo mi aŭskultis vian frumatenan tagraportan radiodissendon, en kiu unu temo estis ankaŭ la centjariĝo de la Internacia lingvo Esperanto. Mi trovis la pritrakton vigla kaj alloga, ankaŭ sufiĉe objektiva. Ne ĝenis min la fakto, ke ne temis pri unuflanka propagando, sed efektiviĝis la demokratia principo de "pro et contra". Kion mi bedaŭras, estas la esenca malekvilibro de ambaŭ rigardpunktoj. Dum la pozitiva flanko estis sufiĉe kompetenta kaj informriĉa, la kontraŭstara estis tre eksmoda kaj fore de la faktoj kaj de la logiko.

Oni povus starigi al mi la demandon: Kial vi kiel mem esperantisto faras problemojn el tio, se la kontraŭuloj de Esperanto ne eldiris pli trafajn vortojn kaj ne uzis konvinkajn argumentojn; tio ja ĝuste utilas al via afero, do estas sensence protesti.

Eble tiel konkludus samideano, por kiu Esperanto estas nur ia pli nobla hobio, sed ne plu. Por mi tiu ĉi lingvo estas kompleta morala kaj filozofia sinteno. Bone filozofias nur tiu, kiu serĉas signifajn kaj argumentajn kontraŭantojn kaj senĉese lernas de ili. Ankaŭ Esperanto ĝis nun restus sur la nivelo de sia naskiĝo, se ne ekzistus konstante homoj, kiuj kontraŭargumentis ĝin.

Ĝuste la manko de sufiĉe povaj kaj logike konvinkaj kontestantoj multe kulpas, se nia lingvo ankoraŭ ne naskis sian "Ŝekspiron". Tamen estu prikonsiderite: kiom oni ŝuldas al la skismo de "Ido" por la leksika evoluo de Esperanto, kaj por la nekredebla 100-jara fidelo al la lingva fundamento ankaŭ …

Du asertoj, la unua citita kaj la dua memforĝita, diskreditis la tutan flankon de metodike cetere nepra kontestado.

La unua, ies citaĵo, diras, ke esperantistoj en neniu kazo havas sian Stratfordon, sian Ŝekspiron, kaj tio devus signifi la decidan mankon de la lingvo, kompare kun la Angla aŭ iu alia domina lingvo. Sur la nivelo de formala logiko oni devas aldoni, ke ankaŭ Germanoj, Francoj, Italoj, Rusoj, Slovenoj ktp. ne havas la fenomenan urbon Stratford kaj poeton egala al Shakespeare. Ĉiu nacia kulturo havas propran signifan fenomenon kaj grandulon de literatura arto. Ankaŭ esperantistoj havas kelkajn siajn grandulojn. Estas vere, ke neniu ĝis nun atingis la grandecon de Shakespeare, sed same vere estas, ke ekzistas centoj da lingvoj kaj kulturoj, kiuj ne disponas ec pri tiaj literaturaj kapacitoj, kiaj tamen troviĝas en Esperantujo.

Laŭ la logiko de la malfeliĉa eldirinto ankaŭ la Angla lingvo mem ekzistas nur ek de la momento, kiam naskiĝis la literaturo de Shakespeare …

Sed la reala vivo estas tia, ke la hodiaŭa Angla generacio havas eble tiom komune kun,ekspiro, kiom la modernaj Grekoj havas komune kun Platono kaj Ajsĥilo. Escepte en ambaŭ kazoj de kelkaj plej kleraj personoj, kiuj speciale okupiĝas pri literaturo. Se vi ne kredas, bonvolu iri kun la tekstoj de,ekspiro al iu ajn publika loko, kie kunvenas junaj Angloj kaj ekzamenu ilin per tiuj teatraĵoj enmane. Sed fiaskas tiusence ne nur la legantara parto, same fiaskas ankaŭ la kreada, verkista parto. Kiel ĉe esperantistoj, ankaŭ ĉe modernaj Anglaj verkistoj vi vane serĉos ion kompareblan kun,ekspiro. Se oni do vendadas la hodiaŭan Anglan lingvon kaj kulturon sub la protektonomo de la granda klasikulo, oni trompas la publikon. Tio estas laŭ mia scio sub puna minaco ankaŭ en Aŭstrujo.

Pri tiu ĉi punkto estu dirite ankaŭ, ke Esperanto tute ne intencas konkuri kun tiu aŭ alia literatura lingvo.

Ĝia funkcio estas malfermi la lingvajn barojn inter la popoloj kaj unuopuloj, esence demokratiigi la tutmondan komunikadon sub la kondiĉo de justeco kaj egaleco. Tiun ĉi rolon Esperanto povus sukcese ludi ankaŭ se en ĝi tute ne ekzistus fenomeno de origina literaturo. Kia literaturo finfine ekzistas en la mansigna, ankaŭ internacia lingvo de la surd-mutaj personoj, kaj tamen ili kontentige komunikas inter si!

La dua aserto, kiu laŭ mia trovo plene preterfaktas, estas tiu, ke la Interna ideo de Zamenhof hodiaŭ realiĝas ĝuste en la Angla lingvo, kiu laŭ la metaforo de la redakcio, hodiaŭ furoras nur kelkajn metrojn for de la Internacia Esperanto-Muzeo en Hofburg.

Se mi estus Vienano, mi ne ŝercus per tiaj komparoj. Ne estas tiom da jaroj, kiam furoris sur la sama loko la Rusa lingvo.

Mi sincere deziras al la Aŭstra popolo, ke tio estis la unua kaj la lasta fojo, sed garantion povas doni nek la svedaj "drakoj" nek la nova ministro pri nacia defendo …

Neniu homo dubas, ke la Angla lingvo nun estas la plej domina lingvo en la mondo. Sed domina ne egalas al internacia.

La domino supozas potencon kaj reputacion, la internacieco supozas egalrajtecon kaj plenan justecon en la rilatoj inter popoloj. Ec se ĉiu homo en la mondo apud sia gepatra lingvo scius ankaŭ la Anglan, la monda lingva problemo ne estus kontentige solvita, ĉar unu granda parto de la mondloĝantaro estus esence privilegiita kaj lingve supereca. La plej bona pruvo por tio troviĝas sur la teritorioj kun lingvaj minoritatoj kiel Karintujo, Burgenlando kaj eĉ Vieno mem. Ja praktike ĉiuj anoj de diversaj minoritatoj en Aŭstrujo perfekte scias ankaŭ la Germanan lingvon, kiu en Aŭstrujo ludas la rolon, kian volas ludi la Angla tutmonde. Kaj tamen neniu minoritato trovas la lingvan problemon en Aŭstrujo solvita.

Konklude mi diru, ke la Angla sur la diplomatia parkedo de Hofburg povas jam en la proksima estonto esti anstataŭota per iu alia domina lingvo, pri kiu ni hodiaŭ ne havas imagon.

La antaŭmilita generacio priridus tiun, kiu volus ĝin konvinki, ke la Franca iam estos forpuŝita profite al la Angla. Sed la domina nacia lingvo ĉiam restas nur domina kaj nacia. La fenomeno de la Zamenhofa iniciato ne estas unue en la 16 reguloj kaj en la internacia vortaro, sed cefe en la kriterio de egalvaloro kaj justeco, el kiuj nur povas naskiĝi daŭra paco.

Tiu Interna ideo kongruas nur kun la neŭtrala lingvo, kiu egale apartenas al ĉiuj. Tiun kriterion plenumas ĝis nun nur Esperanto.

Estimataj! Mi ne proponas al vi fari blindan propagandon por Esperanto, sed trovi la kontestantojn, kiuj meritas intelektan dialogon. Via cetere simpatie aranĝita dissendo ne povis proponi sufiĉan tempospacon. La problemo meritas pli vastan alpaŝon.

Se estas en via koncepto, vi povas tiun ĉi tekston aŭ sencan parton de ĝi uzi en via dissendo, cetere ĝi estu afabla pruvo, ke viaj klopodoj ne disiĝas vane kaj vante en la etero.

Bonvolu ricevi miajn korajn salutojn!

24-an de februaro 1987

Nur hazarde kaj nur por kelkaj momentoj mi sur la radia skalo ankoraŭ kaptis la interparolon kun Jean Hersch, Svisa filozofino el Ĝenevo. Ŝia libro Schwierige Freiheit (La malfacila libero) aperis en Zuriko. Ŝia voĉo ne estis malpli konvinka ol ŝia logiko kaj argumentado. Varma anĝela voĉo, kvankam tiu anĝelo ne estas plu juna virino. La eldiro de ŝi: "Oni en la rolo de filozofo hodiaŭ ne povas resti kontenta en sia ĝardeno, kiel konsilis Voltaire … "

Mi verŝajne neniam scios, ĉu pravis Voltaire aŭ Hersch.

25-an de februaro 1987

Kun mia cefo mi veturis trans la limo al Mežiška dolina en Slovenio por foti la okazaĵojn el la libro de la pastro Stuckler, kiu baldaŭ aperos.

Sur la jugoslavia doganejo oficis juna malĉarma doganistino, kiu turmentis la vojaĝantojn laŭvice. Ankaŭ ĉe ni ŝi ne konis kompaton. De inĝ-o Kattnig ŝi postulis ne nur, ke li montru la monujon, sed ankaŭ, ke li malplenigu ĉiujn siajn poŝojn. Humiliga procedo, kvazaŭ temus pri valora monvaluto kaj ne pri la ridinde malvaloraj dinaroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.