La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII: Frosta Dio el maŝino

En nokto inter la 19-a kaj 20-a de aŭgusto 1928 surfalis senprecedenca frosto, neniam registrita de iu ajn malnov-loĝanto. Ĝi venis kaj daŭris du tagnoktojn, atinginte 18 gradojn. La freneziĝinta Moskvo fermis ĉiujn fenestrojn, ĉiujn pordojn. Nur al fino de la tria tagnokto la loĝantaro komprenis, ke la frosto savis la ĉefurbon kaj tiujn senlimajn vastaĵojn, kiujn ĝi posedis kaj sur kiujn falis la terura plago de la jaro 28-a. La ĉevala armeo apud Moĵajsk, perdinta tri kvaronojn de sia personaro, komencis senfortiĝi, kaj la gasaj eskadretoj ne povis haltigi moviĝon de la abomenegaj reptilioj, duonringe de okcidento, sud-okcidento kaj sudo direktiĝantaj al Moskvo.

La frosto mortigis ilin. Du tagnoktojn po 18 gradoj ne eltenis la mavegaj aroj, kaj en la 20-aj datoj de aŭgusto, kiam la frosto malaperis, postlasinte nur humidon kaj fluidaĵojn, postlasinte la malsekecon en la aero, postlasinte la lezitan de la neatendita frosto verdaĵon de arboj, ne plu estis objektoj de kontraŭbatalo. La plago finiĝis. La arbaroj, kampoj, senlimaj marĉoj ankoraŭ estis superŝutitaj per diverskoloraj ovoj, kovritaj per ofte stranga, fremdloka mirinda ornamaĵo, kiun la senspure malaperinta Rokk konfuzis kun koto, sed tiuj ovoj estis tute sendanĝeraj. Ili estis mortaj, ties embrioj senvivis.

La vasthorizontaj vastaĵoj de la tero ankoraŭ longe putris pro sennombraj kadavroj de krokodiloj kaj serpentoj, vivigitaj per la mistera, naskiĝinta en la Hercen-strato en la geniaj okuloj radio, sed ili jam ne estis danĝeraj, la fragilaj kreaĵoj de putrecaj varmegaj tropikaj marĉoj pereis dum du tagoj, postlasinte sur la vastaĵoj de tri gubernioj teruran fetoron, putradon kaj puson.

Estis longaj epidemioj, estis longaj epidemiaj malsanoj pro kadavroj de la rampuloj kaj homoj, kaj longe ankoraŭ vagadis la armeo, sed jam armita ne per gasoj, sed per sapeaĵoj, kerosenaj cisternoj kaj hosoj, purigante la teron. Ĝi purigis, kaj ĉio finiĝis al printempo de la jaro 29-a.

Kaj printempe de la jaro 29-a denove ekdancis, ekbrilis kaj ekkaruselis per lumoj Moskvo, kaj denove kiel antaŭe susuris trafiko de mekanikaj veturiloj, kaj super la helmo de la templo de Kristo pendis, kvazaŭ sur fadeno, luna serpo, kaj surloke de la forbrulinta en aŭgusto de la jaro 28-a duetaĝa instituto oni konstruis novan zoologian palacon, kaj estris ĝin privat-docento Ivanov, sed Persikov ne plu estis. Neniam plu aperadis antaŭ la okuloj de homoj la kurba certiga hoko el la fingro, kaj neniu plu aŭdis la stridan kvakantan voĉon. Pri la radio kaj katastrofo de la jaro 28-a ankoraŭ longe parolis kaj skribis la tuta mondo, sed poste la nomo de Profesoro Vladimir Ipatjeviĉ Persikov kovriĝis per nebulo kaj estingiĝis, samkiel estingiĝis mem ruĝa radio, malkovrita de li en la aprila nokto. Oni ne sukcesis denove ricevi tiun radion, kvankam fojfoje la rafineca ĝentlemano, kaj nun ordinara profesoro, Pjotr Stepanoviĉ Ivanov penis. La unuan kameron neniigis la furioza homamaso en la nokto de murdo de Persikov. Tri kameroj forbrulis en la nikolska sovĥozo "Ruĝa Radio" en la unua batalo de la eskadreto kontraŭ la rampuloj, kaj oni ne sukcesis restarigi ilin. Malgraŭ simpleco de kombino de glacoj kun respegulataj lumfaskoj, oni ne sukcesis fari ĝin la duan fojn, spite al la penoj de Ivanov. Verŝajne, por tio estis bezonata io specifa, krom la scio, io, kion posedis en la mondo nur sola homo – la mortinta Profesoro Vladimir Ipatjeviĉ Persikov.

Moskvo, 1924, oktobro


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.