La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro II: Kolora spiraleto

Do, la profesoro lumigis la globon kaj ĉirkaŭrigardis. Li enŝaltis reflektilon sur longa eksperimenta tablo, surmetis blankan kitelon, klakis per iuj instrumentoj sur la tablo…

Multaj el 30 miloj da mekanikaj veturiloj, trafikantaj en la jaro 28-a en Moskvo, trakuradis la Hercen-straton, susurante sur glataj pavimeroj, kaj post ĉiu minuto kun bruo kaj grinco glitadis de la Hercen-strato al la Moĥovaja-strato tramo de la 16, 22, 48 aŭ 53-a itineroj. Ĝi jetadis en la glacojn de la kabineto rebrilojn de diverskoloraj lumoj, kaj fore kaj alte estis videbla nebula, pala duonluna serpo apud la malserena kaj masiva ĉapo de la templo de Kristo.

Sed nek ĝi, nek bruo de la printempa Moskvo iomgrade atentigis Profesoron Persikov. Li sidis sur helica tripieda tabureto kaj per la bruniĝintaj pro tabako fingroj turnadis ĝustigan ŝraŭbon de bonega Zeiss-mikroskopo, en kiu estis enmetita ordinara nekolorigita preparaĵo de freŝaj ameboj. En tiu momento, kiam Persikov estis ŝanĝanta pligrandigon de 5 ĝis 10 miloj, la pordo duone malfermiĝis, montriĝis akrapinta barbeto, leda antaŭtuko, kaj la asistanto vokis:

– Vladimir Ipatjeviĉ, mi metis la krispon, ĉu vi ne deziras rigardi?

Persikov vigle glitis desur la tabureto, lasinte la ĝustig-ŝraŭbon duonvoje, kaj, malrapide turnante cigaredon en la manoj, trairis en la kabineton de la asistanto. Tie, sur la vitra tablo, rano, duonasfiksiiĝinta kaj svenanta pro teruro kaj doloro, estis sternita sur korka stativo, kaj ĝia diafana glimeca tripo estis elmetita el la sanganta ventro sub mikroskopon.

– Tre bone, – diris Persikov kaj aligis la okulon al okulario de la mikroskopo.

Evidente, eblis elrigardi ion ekstreme interesan en la krispo de la rano, kie, videblaj kvazaŭ sur manplato, laŭ riveroj de angioj vigle cirkulis vivantaj globuloj. Persikov forgesis pri siaj ameboj kaj dum horo kaj duono alterne kun Ivanov rigardis tra la lenso de la mikroskopo. Ĉe tio ambaŭ sciencistoj interŝanĝadis per viglaj, sed nekompreneblaj por ordinaruloj vortoj.

Finfine Persikov deflankiĝis de la mikroskopo, dirinte:

– La sango koaguliĝas, bedaŭrinde.

La rano pene movetis la kapon, kaj en ĝiaj malviviĝantaj okuloj klare vidiĝis la vortoj: "Kanajloj vi estas, jen kio…"

Malstreĉante la rigidiĝintajn krurojn, Persikov leviĝis, revenis en sian kabineton, oscedis, frotis per la fingroj la konstante inflamiĝantajn palpebrojn kaj, eksidinte sur la tabureton, enrigardis en la mikroskopon, la fingrojn li metis sur la ĝustigŝraŭbon kaj jam estis turnonta ĝin, sed ne turnis. Per la dekstra okulo Persikov vidis duondiafanan blankan diskon kaj en ĝi malklarajn palajn amebojn, kaj meze de la disko situis kolora spiraleto, simila al virina buklo. Tian spiraleton kaj Persikov mem, kaj centoj da liaj lernantoj vidis multfoje, sed neniu interesiĝis pri ĝi, ĉar ne estis bezono pri tio. La kolora fasketo da lum-radioj nur malhelpis la observadon kaj montris, ke la preparaĵo ne estas en la fokuso. Tial oni kutime senkompate forviŝis ĝin per unu turno de la ŝraŭbo, prilumigante la spacon per homogena blanka lumo. La longaj fingroj de la zoologo jam firmkontakte ekkuŝis sur la kapon de la ŝraŭbo, sed subite ektremis kaj deglitis. Tion kaŭzis la dekstra okulo de Persikov, ĝi subite atentstreĉiĝis, ekmiregis, eĉ pleniĝis per alarmo. Ne sentalenta ordinarulo sidis ĉe la mikroskopo por la plago de la respubliko. Ne, sidis Profesoro Persikov! La tuta lia vivo, liaj revoj koncentriĝis en la dekstra okulo. Ĉirkaŭ kvin minutojn en ŝtona silento la supera estaĵo observis la malsuperan, turmentante kaj streĉante la okulon super la preparaĵo, situanta ekster la fokuso. Ĉio silentis ĉirkaŭe. Pankrat jam ekdormis en sia ĉambro en la vestiblo, kaj nur foje en malproksimo muzikece kaj milde ektintis vitroj en ŝrankoj – tio Ivanov, forironte, ŝlosis sian kabineton. Post li ĝemsonis la enira pordo. Jam poste aŭdiĝis la profesora voĉo. Ne estis klare, kiun li demandis:

– Kio ĝi estas? Mi nenion komprenas…

Malfrua kamiono traveturis la Hercen-straton, skuinte la malnovajn murojn de la instituto. Plata vitra taseto kun pinĉiloj ektintis sur la tablo. La profesoro paliĝis kaj levis la manojn super la mikroskopo, kvazaŭ la patrino super la infano, al kiu minacas danĝero. Nun ne plu temis eĉ pri tio, ke Persikov ekturnu la ŝraŭbon, ho ne, li jam timis, ke iu flanka forto povas elpuŝi el la rigardkampo tion, kion li ekvidis.

Estis jam profunda blanka mateno kun ora strio, strekuminta la kremkoloran peronon de la instituto, kiam la profesoro forlasis la mikroskopon kaj aliris fenestron sur la rigidiĝintaj piedoj. Li premis per la tremantaj fingroj butonon, kaj nigraj densaj kurtenoj ŝirmis la matenon, kaj en la kabineto reviviĝis la saĝeca sciencista nokto. La flaviĝinta kaj verviĝinta Persikov dismetis la piedojn kaj ekparolis, fiksrigardante la pargeton per la larmantaj okuloj:

– Sed, kiel do tio okazas? Ja tio estas terure!.. Terure, sinjoroj, – ripetis li, turnante sin al bufoj en la terario, sed la bufoj dormis kaj nenion respondis al li.

Li eksilentis, poste aliris la ŝaltilon, levis la kurtenojn, forŝaltis ĉiujn lumojn kaj rigardis en la mikroskopon. Lia vizaĝo streĉiĝis, li kuntiris la fasketozajn flavajn brovojn.

– Uhu, uhu, – murmuris li, – jen ĝi malaperis. Kompreneble. Ko-o-mpreneble, – longtiris li, furioze kaj admire rigardante la mallumiĝintan globon super la kapo, – tio estas simpla.

Kaj li denove mallevis la susurantajn kurtenojn kaj denove lumigis la globon. Li rigardis en la mikroskopon, ĝoje kaj iel rabece grimacis.

– Mi kaptos ĝin, – solene kaj gravmiene diris li, levante la fingron supren, – kaptos. Eble ankaŭ per la suno.

Denove la kurtenoj saltlevigis. La suno jam estis antaŭokule. Jen ĝi superverŝis la murojn de la instituto kaj oblikve ekkuŝis sur la pavimerojn de la Hercen-strato. La profesoro rigardis en la fenestron, cerbumante, kie estos la suno tage. Li estis jen deiranta, jen alproksimiĝanta, iomete dancante, kaj finfine ekkuŝis per la ventro sur la fenestrobreton.

Li komencis gravan kaj misteran laboron. Li ŝirmis la mikroskopon per vitra kloŝo. Super blueta flamo de brulilo li fandis pecon da sigelvakso kaj algluis randojn de la kloŝo al la tablo kaj sur la vaksaj makuloj premsignis sian dikfingron. Li estingis la gasflamon, eliris kaj ŝlosis la pordon de la kabineto per la angla seruro.

En koridoroj de la instituto estis duonlumo. La profesoro atingis la ĉambron de Pankrat kaj longe sensukcese frapis ĝin. Finfine post la pordo aŭdiĝis kvazaŭ grumblo de ĉen-hundo, sputado kaj muĝo, kaj Pankrat en strikolora subpantalono kun ligŝnuretoj sur la maleoloj aperis en luma makulo. Liaj okuloj freneze rigardaĉis la scienciston, li ankoraŭ hurletis tra la dormo.

– Pankrat, – diris la profesoro, rigardante al li super la okulvitroj, – pardonu, ke mi vekis vin. Jen kio, amiko, en mian kabineton morgaŭ ne eniru. Mi lasis tie laboraĵon, kiun ne licas movi. Ĉu vi komprenis?

– U-u-u, ko-ko-komprenis, – respondis Pankrat, nenion kompreninte. Li ŝanceliĝetis kaj muĝis.

– Ne, aŭskultu, vi vekiĝu, Pankrat, – diris la zoologo kaj piketis la ripojn de Pankrat, pro kio sur ties vizaĝo rezultis ektimo kaj ioma grado de ekkonscio en la okuloj. - La kabineton mi ŝlosis, – daŭrigis Persikov, – do ne necesas ordigi ĝin ĝis mia reveno. Ĉu vi komprenis?

– Plenumotas, – traraŭkis Pankrat.

– Nu jen bonege, enlitiĝu.

Pankrat turniĝis, malaperis en la pordo kaj tuje falis sur la liton, kaj la profesoro komencis vesti sin en la vestiblo. Li surmetis grizan someran palton kaj molan ĉapelon, poste, rememorinte pri la bildo en la mikroskopo, fikse ekrigardis siajn galoŝojn kaj rigardis al ili kelkajn sekundojn, kvazaŭ ekvidis tiujn unuan fojon. Poste li surmetis la maldekstran kaj intencis surmeti sur la maldekstran la dekstran, sed tiu ne obeis.

– Kia terura hazardaĵo estas, ke li forvokis min, – diris la sciencisto, – aliokaze mi pretervidus ĝin. Sed kion tio promesas?.. Ja tio promesas diablo scias kion!..

La profesoro ekridetis, duonferme okulumis la galoŝojn kaj la maldekstran demetis, sed la dekstran surmetis.

– Dio mia! Ja eĉ ne eblas imagi ĉiujn postsekvojn… La profesoro malestime piedpuŝis la maldekstran galoŝon, kiu incitis lin, ne dezirante surmetiĝi sur la dekstran, kaj ekiris al la elirejo en sola galoŝo. Li tuje perdis naztukon kaj eliris, frapinte per la peza pordo. Sur la perono li longe serĉis en la poŝoj alumetojn, frapante siajn flankojn, trovis kaj ekiris tra la strato kun nebruligita cigaredo en la buŝo.

Eĉ unu homon ne renkontis la sciencisto ĝis la templo. Tie la profesoro, suprenlevinte la vizaĝon, okulfiksiĝis al la ora helmo. La suno frandeme lekis ĝin de unu flanko.

– Kial do mi antaŭe ne vidis ĝin, kia hazardaĵo?.. Fi, idioto, – la profesoro kliniĝis kaj ekmeditis, rigardante al la diversvestitaj piedoj, – hm… kion do fari? Ĉu reveni al Pankrat? Ne, ne eblas veki lin. Forĵeti ĝin, aĉan, estus domaĝe. Necesas porti en la manoj. Li demetis la galoŝon kaj abomeneme ekportis ĝin.

En malnova aŭtomobilo de la Preĉistenka-strato elveturis triopo. Du ebrietaj uloj kaj sur iliaj genuoj puca virino en silka pufpantalono laŭ la modo de la jaro 28-a.

– Hej, onkleto! – kriis ŝi per malalta sibleta voĉo, – ĉu vi fordrinkis la duan galoŝeton?

– Verŝajne, en «Alkazar» satiĝis la olduleto, – ekridaĉis la maldekstra ebria ulo, la dekstra elŝovis sin el la aŭtomobilo kaj kriis:

– Onklo, ĉu la noktdrinkejo en la Volĥonka-strato estas malfermita? Ni veturas tien!

La profesoro rigore rigardis al ili super la okulvitroj, fallasis la cigaredon el la buŝo kaj tuje forgesis pri ilia ekzisto. Sur la Preĉistenskij-bulvardo naskiĝis suna fendo, kaj la helmo de la Kristo-templo ekflagris. La suno leviĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.