La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VII: Rokk

Ne estas klare, ĉu efektive la Lefortovaj veterenariaj inokuloj estis tiom bonaj, ĉu la Samaraj bartaĉmentoj estis lertaj, ĉu estis sukcesaj la rezolutaj agoj, entreprenitaj kontraŭ la ovaj akaparistoj en Kaluga kaj Voronej, ĉu efike funkciis la Moskva ekstrema komisiono, sed estas bone sciate, ke du semajnojn post la lasta renkontiĝo de Persikov kun Alfred en Unio de respublikoj estis absolute pure rilate al kokoj. Ie en kortetoj de provincaj urbetoj kuŝis kokaj solecaj plumoj, eligante larmojn el la okuloj, kaj en malsanulejoj estis resaniĝantaj la lastaj el aviduloj, ĉesigante sangan lakson kun vomo. Homaj mortoj, feliĉe, en la tuta respubliko ne superis milon. Grandaj malordoj ankaŭ ne sekvis. Fakte, en Volokolamsk aperis profeto, heroldinta, ke la epizootio de kokoj estas kaŭzita de neniu plu krom la komisaroj, sed li ne havis gradan sukceson. En la Volokolamska bazaro oni batis kelkajn milicistojn, penintajn forpreni kokojn ĉe virinoj, ankaŭ oni frakasis vitrojn en loka poŝttelegrafejo. Feliĉe, lerta volokolamska gopou entreprenis agojn, rezulte de kiuj, unue, senspure malaperis la profeto, kaj due, oni ŝanĝis vitrojn en la telegrafejo.

Atinginte en Nordo Arĥangelsk'on kaj Sjumkin-Viselok'on, la epizootio ĉesis mem pro tiu kialo, ke ne estis kien moviĝi plu – en la Blanka maro, kiel estas sciate, kokoj ne ekzistas. Ĝi haltis ankaŭ en Vladivostok, ĉar plue estis oceano. En fora Sudo – malaperis kaj ĉesis ie en la sunbruligitaj surfacoj de Ordubat, Gulfa kaj Karabulak, kaj en Okcidento mirinde haltis ĝuste ĉe la pollanda kaj rumania limoj. Ĉu klimato tie estis alia aŭ ĉu rolis baraj kordonaj rimedoj, entreprenitaj de la najbaraj registaroj, sed estas la fakto, ke la epizootio ne plu moviĝis. La eksterlanda gazetaro brue, avide pridiskutis la senprecedencan en la historio epizootion, kaj la registaro de la sovetaj respublikoj, levante nenian bruon, laboris senĉese. La ekstrema komisiono por batalo kontraŭ la koka pesto estis renomita je la ekstrema komisiono por restarigo kaj kreskigo de kokbredado en la respubliko, kompletiĝinte per nova ekstrema triopo en konsisto de dek ses kamaradoj. Estis fondita «Bonkoko», kie aniĝis Persikov kaj Portugalov kiel honoraj helpantoj de la prezidanto. En la ĵurnaloj sub iliaj portretoj aperis titoloj: "Pogranda aĉeto de ovoj eksterlande" kaj "Sinjoro Juz intencas fiaskigi la ovan kampanjon". Famiĝis en la tuta Moskvo venenplena felietono de ĵurnalisto Koleĉkin, finiĝanta per la vortoj: "Ne celu, sinjoro Juz, niajn ovojn, – vi havas la proprajn!"[6]

Profesoro Persikov tute elturmentiĝis kaj labordronis dum la lastaj tri semajnoj. La kokaj eventoj embarasis lin kaj ŝarĝis sur lin duoblan pezon. Tutajn vesperojn li estis devigata partopreni en kunsidoj de la kokaj komisionoj kaj de tempo al tempo toleri longajn konversaciojn jen kun Alfred Bronskij, jen kun la mekanika dikulo. Li devis kune kun Profesoro Portugalov kaj privat-docentoj Ivanov kaj Borngart anatomii kaj mikroskopii kokojn serĉante bacilon de pesto kaj eĉ verki dum tri vesperoj en hasto broŝuron: "Pri aberacioj de hepatoj de kokoj ĉe pesto".

Persikov laboris en la koka sfero sen aparta vervo, kaj tio estas kompreneble, – ja tuta lia kapo estis okupita per alio – la ĉefa kaj grava, – per tio, de kio la koka pesto forŝiris lin, tio estas la ruĝa radio. Malbonigante sian jam sen tio rompitan sanon, forprenante horojn de dormo kaj manĝo, foje ne revenante al la Preĉistenka-strato, sed ekdormante sur la vakstola divano en la kabineto de la instituto, Persikov dum tutaj noktoj klopodis ĉe la kamero kaj mikroskopo.

Al fino de julio da ekstremlaboro iom malpliiĝis. La agado de la alinomita komisiono normaliĝis, kaj Persikov revenis al la interrompita laboro. Mikroskopoj estis ŝargitaj per novaj preparatoj, en la kamero sub la radio kreskis kun fabela rapideco fiŝa kaj rana frajo. El Kenigsberg oni alportis per aeroplano speciale menditajn glacojn, kaj en la lastaj datoj de julio sub kontrolo de Ivanov mekanikistoj konstruis du novajn grandajn kamerojn, en kiuj la radio atingis ĉe bazo dimension de cigareda skatolo kaj en funelo – tutan metron. Persikov ĝoje frotis la manojn kaj komencis preparadon de iuj sekretaj kaj komplikaj eksperimentoj. Antaŭ ĉio li interkonsentis telefone kun la popola komisaro pri klerigo, kaj la aŭskultilo kvakis al li plej afablan kaj ĉiarimedan kontribuon, kaj poste Persikov ankaŭ telefone atingis kamaradon Ptaĥa-Porosjuk, fakestron pri bestbredado ĉe la supera komisiono. Persikov trovis flanke de Ptaĥa la plej favoran atenton. Temis pri granda mendo eksterlande por Profesoro Persikov. Ptaĥa diris telefone, ke li tuje telegrafos al Berlin kaj Nov-Jorko. Post tio oni el Kremlo interesiĝis, kiel pasas la afero ĉe Persikov, kaj grava kaj afabla voĉo demandis, ĉu ne estas bezonata al Persikov aŭtomobilo.

– Ne, mi dankas vin. Mi preferas tramon, – respondis Persikov.

– Sed kial do? – demandis la mistera voĉo kaj degne mokridetis.

Kun Persikov ĝenerale ĉiuj parolis aŭ kun respekto kaj terursento, aŭ kun karesa mokrideto, kvazaŭ kun la granda aĝetulo.

– Ĝi veturas pli rapide, – respondis Persikov, post kio la solida baseto respondis telefone:

– Nu, kiel vi deziras.

Pasis ankoraŭ unu semajno, kaj Persikov, ĉiam pli kaj pli malproksimiĝante for de la estingiĝanta koka problemo, plene mergis sin en esploradon de la radio. Lia kapo pro la sendormaj noktoj kaj trolaciĝo iĝis hela, kvazaŭ diafana kaj malpeza. La ruĝaj ringoj ne forlasadis nun liajn okulojn, kaj preskaŭ ĉiun nokton Persikov dormis en la instituto. Unu fojon li forlasis la zoologian rifuĝejon por fari en la grandega salono de CKPVS [7] sur la Preĉistenka-strato prelegon pri sia radio kaj ties efiko al ovolo. Tio estis giganta triumfo de la zoologo-strangulo. En la kolona salono pro la aplaŭdegoj io ŝutiĝadis kaj defaladis de sur la plafonoj, kaj siblantaj arklampaj tubetoj verŝis lumon al nigraj smokingoj de CKPVS-anoj kaj al blankaj roboj de virinoj. Sur la estrado, apud katedro, sidis sur vitra tablo, anhelante kaj griziĝante, sur plado, malseka rano, kate granda. Oni ĵetadis skribaĵojn sur la estradon. Inter tiuj estis sep amkonfesaj, kaj Persikov disŝiris ilin. La prezidanto de CKPVS perforte eltiradis lin sur la estradon por riverenci. Persikov riverencis incitite, liaj manoj estis ŝvitaj, malsekaj, kaj la nigra kravato situis ne sub la mentono, sed post la maldekstra orelo. Antaŭ li en spirnebulo estis centoj da flavaj vizaĝoj kaj viraj blankaj brustoj, kaj subite flava pistolingo aperis kaj tuje kaŝiĝis ie post blanka kolono. Persikov apenaŭ rimarkis ĝin kaj forgesis pri ĝi. Sed, forveturante post la prelego, malsuprenirante laŭ frambokolora tapiŝo de la ŝtuparo, li subite eksentis sveniĝon. Por momento ŝirmiĝis per nigro la luma lustro en la vestiblo, kaj Persikov ekhavis naŭzon…

Li kvazaŭ ekflaris brulodoron, al li ŝajnis, ke sango tenace kaj varmege fluas sur lia kolo… Kaj la profesoro kroĉiĝis per la tremanta mano al la balustrado.

– Ĉu vi malbonfartas, Vladimir Ipatjiĉ? – ĉirkaŭis lin maltrankviliĝintaj voĉoj.

– Ne, ne, – respondis Persikov, rekonsciiĝante, – mi simple trolaciĝis… jes… Bonvolu doni al mi glason da akvo.

* * *

Estis sunoplena aŭgusta tago. Ĝi malhelpis al la profesoro, pro tio la kurtenoj estis mallevitaj. Unu fleksebla sur piedeto reflektilo jetadis faskon da akra lumo sur vitran tablon, superŝutitan per instrumentoj kaj glacoj. Apoginte sin je dorseto de la helica brakseĝo, Persikov senforte fumis kaj tra strioj da fumo rigardis per la senvivaj pro laciĝo, sed kontentaj okuloj tra la duonfermita pordo de la kamero, kie iomete plivarmigante jam sen tio sufokan kaj malpuran aeron en la kabineto, kviete kuŝis ruĝa fasko de la radio.

Oni frapis la pordon.

– Nu? – demandis Persikov.

La pordo milde knaris, kaj eniris Pankrat. Li metis la manojn laŭlonge de la femuroj kaj, paliĝante pro timo antaŭ la idolo, diris jenon:

– Tie al vi, sinjoro profesoro, Rokk [8] venis.

Io simila al rideto aperis sur la vangoj de la sciencisto. Li duonfermis la okuletojn kaj diris:

– Tio estas interese. Tamen mi estas okupita.

– Lia ekscelenco diras, ke li estas kun oficiala papero el Kremlo.

– Ĉu la fatalo kun papero? Rara kombino, – prononcis Persikov kaj aldiris: – Nu, donu lin ĉi tien!

– Plenumotas, – respondis Pankrat kaj, kiel kolubro, malaperis post la pordo.

Post minuto ĝi knaris denove, kaj sur la sojlo aperis homo. Persikov knaris per la helico kaj fiksrigardis al la veninto super la okulvitroj trans la ŝultro. Persikov estis tro malproksima de la vivo – ĝi ne interesis lin, sed nun eĉ al Persikov okulfrapis la ĉefa kaj specifa trajto de la enirinta homo. Li estis strange malnovmoda. En la jaro 1919 tiu homo estus absolute konforma al la stratoj de la ĉefurbo, li estus tolerebla en la jaro 1924, en ĝia komenco, sed en la jaro 1928 li aspektis stranga. Tiam, kiam eĉ la plej postrestinta parto de la proletaro – bakistoj – portis jakojn, kiam en Moskvo estis raraĵo militjako – malnovmoda kostumo, forlasita definitive en fino de 1924, la enirinto estis vestita per leda dubutonvica jako, verda pantalono, la piedoj – per volvtukoj kaj ŝuoj, kaj sur la zono estis grandega pistolo de malnova marko «maŭser» en flava trivita pistolingo. La vizaĝo de la enirinto faris saman impreson al Persikov, kiel al ĉiuj – tre malagrablan impreson. La malgrandaj okuletoj rigardis al la tuta mondo surprizite kaj samtempe certece, io senceremonieca estis en la mallongaj gamboj kun plataj plandoj. La vizaĝo estis blua-razita. Persikov tuje kuntiris la brovojn. Li senkompate knaris per la helico kaj, rigardante al la enirinto jam ne super la okulvitroj, sed tra tiuj, eldiris:

– Ĉu vi estas kun la papero? Kie do ĝi estas?

La enirinto, evidente, estis konsternita per tio, kion li ekvidis. Generale li malmulte kapablis konfuziĝi, sed nun konfuziĝis. Laŭ liaj okuletoj, lin konsternis antaŭ ĉio ŝranko kun 12 bretoj, atinganta la plafonon kaj plenŝtopita per libroj.

Krome, certe, la kameroj, en kiuj, kiel en la infero, scintilis la karmezina, ŝvelinta en la glacoj radio. Kaj Persikov mem en duonlumo ĉe la akra pinglo de la radio, falanta el la reflektilo, estis sufiĉe stranga kaj majesta sur la helica seĝo. La veninto fiksrigardis lin, kaj en la rigardo klare vidiĝis fajreroj de respekto tra la memcerteco, li donis neniun paperon, sed diris:

– Mi estas Aleksandr Semjonoviĉ Rokk!

– Nu? Kaj kio?

– Mi estas enoficigita kiel estro de la modela sovĥozo "Ruĝa radio", – klarigis la veninto.

– Nu?

– Kaj jen mi al vi, kamarado, kun la sekreta komisio.

– Estus interese ekscii. Pli koncize, laŭeble.

Persikov tiom dekutimiĝis de la vorto «kamarado», ke ĝi nun frapis lian orelon. Li evidente incitiĝis.

La veninto malbutonumis refaldon de la jako kaj eligis ordonon, tajpitan sur luksa dika papero. Li donis ĝin al Persikov. Kaj poste sen invito eksidis sur la helican tabuteton.

– Ne puŝu la tablon, – malrespekte diris Persikov.

La veninto timigite rerigardis al la tablo, ĉe kies dista rando en humida malluma aperturo trembrilis senvive, kvazaŭ smeraldoj, ies okuloj. Malvarmo blovetis de ili.

Persikov tuj post tralego de la papero leviĝis desur la tabureto kaj saltis al la telefono. Post kelkaj sekundoj li jam parolis haste kaj ekstreme iritite:

– Pardonu… Mi ne povas kompreni… Kial do? Mi… Sen mia konsento, konsulto… Sed li diablo scias kion faraĉos!!

Ĉe tio la nekonatulo turniĝis tre ofendite sur la tabureto.

– Mi pardonpetas, – komencis li, – mi estas estr…

Sed Persikov svingis kontraŭ li per la hoketo kaj daŭrigis:

– Pardonu, mi ne povas kompreni… Mi, finfine, kategorie protestas. Mi ne donas mian sankcion por la eksperimentoj pri la ovoj… ĉis kiam mi mem provos tion…

Io kvakis kaj frapetis en la aŭskultilo, kaj eĉ distance estis kompreneble, ke la voĉo en la aŭkultilo degne parolas kun la aĝetulo. Finiĝis per tio, ke la punciĝinta Persikov brue metis la aŭskultilon kaj diris preter ĝi al la muro:

– Mi ne respondecas pri la postsekvoj.

Li revenis al la tablo, prenis desur ĝi la paperon, tralegis ĝin desupre malsupren super la okulvitroj, poste demalsupre supren tra la okulvitroj kaj subite akutkriis:

– Pankrat!

Pankrat aperis ĉe la pordo, kvazaŭ leviĝis sur elirtabulo en opero. Persikov rigardis al li kaj kriis:

– Iru for, Pankrat!

Kaj Pankrat, espriminte per sia vizaĝo nenian miron, malaperis.

Poste Persikov turnis sin al la veninto kaj diris:

– Bonvolu… Mi obeas. Ne estas mia afero. Kaj ne estas interese por mi.

La profesoro ne tiom ofendis la veninton, kiom surprizis.

– Mi pardonpetas, – komencis li, – vi ja, kamarado…

– Kial vi ĉiam kamarado, kamarado… malkontente murmuris Persikov kaj eksilentis.

"Tamen", – reflektiĝis sur la vizaĝo de Rckk.

– Pardon…

– Do, jen, bonvolu, – interrompis Persikov. - Jen estas arklampa globo. De ĝi vi ricevas pere de movo de okulario, – Persikov klakis per kovrilo de la kamero, simila al fotilo, – faskon, kiun vi povas koncentri pere de movo de objektivoj, jen n-ro 1… kaj spegulo n-ro 2, - Persikov estingis la radion, denove enŝaltis ĝin sur planko de la asbesta kamero, – kaj sur la planko sub la radio vi povas dismeti ĉion, kio plaĉas al vi, kaj fari eksperimentojn. Estas ekstreme simple, ĉu ne?

Persikov intencis esprimi ironion kaj malrespekton, sed la veninto ne rimarkis tiujn, atente observante la kameron per la brilantaj okuletoj.

– Mi nur avertas, – daŭrigis Persikov, – ne necesas ŝovi la manojn sub la radion, ĉar, laŭ mia sperto, ĝi kaŭzas neoplazion de la epitelio… sed ĉu ĝi estas maligna aŭ ne, tni, bedaŭrinde, ankoraŭ ne sukcesis distingi.

Ĉe tio la veninto vigle kaŝis la manojn post la dorso, fallasinte la ledan kaskedon, kaj rigardis al la manoj de la profesoro. Ili tutaj estis stigmatizitaj per jodo, kaj la dekstra vindita ĉe la manradiko.

– Sed kiel do vi, profesoro?

– Vi povas aĉeti kaŭĉukajn gantojn ĉe Ŝvabe sur la strato Kuzneckij Most, – incitite respondis la profesoro. - Mi ne devas zorgi pri tio.

Ĉe tio Persikov rigardis al la veninto kvazaŭ tra lupeo.

– De kie vi aperis? Generale… kial vi?..

Rokk, finfine, tre ofendiĝis.

– Pardon…

– Ja necesas scii la kaŭzon!.. Kial vi kroĉiĝis al tiu ĉi radio?..

– Ĉar tio estas ŝtatgrava afero…

– Aha. Ĉu la ŝtatgrava? Tiam… Pankrat!

Sed kiam Pankrat aperis: – Atendu, mi pensos.

Kaj Pankrat obeeme malaperis.

– Mi, – diris Persikov, – ne povas kompreni jen kion: por kio estas bezonata tia hasto kaj sekreteco?

– Vi, profesoro, jam konfuzis min, – respondis Rokk, – vi ja scias, ke ĉiuj kokoj ĝis la lasta mortis.

– Nu, kaj kio resume? – ekkriegis Persikov, – ĉu vi deziras reaperigi ilin momente? Kaj kial pere de ankoraŭ ne esplorita radio?

– Kamarado profesoro, – respondis Rokk, – vi min efektive konfuzas. Mi ja diras al vi, ke la stato bezonas restarigi la kokbredadon, ĉar oni eksterlande skribas pri ni diversajn aĉaĵojn. Jes.

– Kaj skribu ili…

– Nu vi diras, – enigme respondis Rokk kaj balancis la kapon.

– Al kies kapo, tni dezirus scii, venis la ideo kreskigi kokojn el ovoj?..

– Al la mia, – respondis Rokk…

– Aha… Jen… Sed kial, bonvolu klarigi? De kie vi eksciis pri ecoj de la radio?

– Mi, profesoro, ĉeestis vian prelegon.

– Mi ankoraŭ nenion faris kun ovoj!… Mi nur intencas!

– Dio vidas, rezultos, – subite konvinkite kaj sinceranime diris Rokk, – via radio estas tia fama, ke eblas eĉ elefantojn kreskigi, ne nur kokidojn.

– Jen kio, – diris Persikov, – ĉu vi ne estas zoologo? Ĉu ne? bedaŭrinde… vi estus tre kuraĝa eksperimentanto… Jes… tamen vi riskas… rezultigi fiaskon… kaj nur forprenas mian tempon…

– Ni redonos al vi la kamerojn. Kio do?

– Kiam?

– Jen kiam mi kovos la unuan parton.

– Kiel vi certece diras tion! Bone. Pankrat!

– Mi kunhavas la homojn, – diris Rokk, – kaj gardistaron…

Vespere la kabineto de Persikov orfiĝis… Malpleniĝis la tabloj. La homoj de Rokk forveturigis tri grandajn kamerojn, lasinte al la profesoro nur la unuan, malgrandan, de kiu li komencis la eksperimentojn.

Proksimiĝis julia krepusko, la grizo plenigis la instituton, fluis tra la koridoroj. En la kabineto aŭdiĝis monotona paŝado – tio Persikov, ne enŝaltante la lumon, mezurumis la grandan ĉambron de la fenestro ĝis la pordo… La stranga fakto: en tiu vespero neklarigeble splena humoro ekregis la homojn kaj bestojn, loĝantajn en la instituto. La bufoj ial okazigis specife korpreman konĉerton kaj kvakis minacplene kaj averte. Pankrat estis devigita kapti en la koridoroj la kolubron, kiu forrampis el sia kamero, kaj kiam li kaptis ĝin, la kolubro havis tian aspekton, kvazaŭ ĝi estis forironta ĉien ajn nur por fuĝi.

Profundvespere aŭdiĝis sonoro el la kabineto de Persikov. Pankrat aperis sur la sojlo. Kaj ekvidis strangan bildon: la sciencisto staris solece meze de la kabineto kaj rigardis al la tabloj. Pankrat tusetis kaj senmoviĝis.

– Jen, Pankrat, – diris Persikov kaj montris al la malpleniĝinta tablo.

Pankrat konsterniĝis. Al li ŝajnis en la krepusko, ke la okuloj de la profesoro estas postploraj. Tio estis tiel nekutime, tiel terure.

– Jes, ĝuste, – ploreme respondis Pankrat kaj pensis: "Vi prefere krius kontraŭ mi!"

– Jen, – ripetis Persikov, kaj liaj lipoj ektremis same, kiel tiuj de infano, de kiu oni subite forprenis ties ŝatatan ludilon.

– Ĉu vi scias, kara Pankrat, – daŭrigis Persikov, forturniĝante al la fenestro, – mia edzino ja, kiu forveturis antaŭ dek kvin jaroj, ŝi eklaboris en operetteatro, sed nun ŝi mortis, evidentiĝis… Jen la okazintaĵo, Pankrat kara… Oni sendis leteron al mi…

La bufoj blekis plende, kaj la krepusko kovris la profesoron, jen ĝi… nokto. Moskvo… ie iaj blankaj globoj post fenestroj lumiĝis… Pankrat, embarasita, malĝojis, tenis pro la timo la manojn laŭlonge de la femuroj…

– Iru, Pankrat, – pene diris la profesoro kaj svingis per la mano, – iru dormi, kara, kolombeto, Pankrat.

Kaj venis nokto. Pankrat elkuris el la kabineto ial sur la piedfingroj, alkuris sian ĉambreton, disŝovis ĉifonojn en la angulo, prenis elsub ili malpakitan botelon da rusa vodko kaj senforŝire elsuĉis preskaŭ glason. Li manĝetis panon kun salo, kaj liaj okuloj iom gajiĝis.

Profundvespere, jam ĉe noktomezo, Pankrat, sidante nudpiede sur benko en la malabunde prilumita vestiblo, diris al la sendorma deĵoranta kaldrono, gratante la bruston sub la katuna ĉemizo:

– Prefere li mortigus, Dio vidas…

– Ĉu vere li ploris? – scivoleme demandadis la kaldrono.

– Dio… vid… – certigis Pankrat.

– La granda sciencisto, – konsentis la kaldrono, – kompreneble, rano ne anstataŭos la edzinon.

– Neniel, – konsentis Pankrat.

Poste li pensis kaj aldonis:

– Mi mian edzinon volas aranĝi ĉi tien… kial do ŝi sidu en la vilaĝo. Sed ŝi tiujn ĉi bestaĉojn neniel toleras…

– Certe, la abomenaĵo terurega, – konsentis la kaldrono.

El la kabineto de la sciencisto estis aŭdeblaj neniuj sonoj. Ankaŭ lumo mankis al ĝi. Ne estis lumstrio sub la pordo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.