|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FATALAJ OVOJAŭtoro: Miĥail Bulgakov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
En la nokta redaktejo de la ĵurrialo «Izvestija» intense lumis globoj, kaj dika eldon-redaktoro sur plumba tablo paĝigis duan kolumnon kun telegramoj "Tra Unio de Respublikoj". Unu presprovaĵo trafis sub liajn okulojn, li atente legis ĝin tra nazumo kaj ekridegis, kunvokis korektistojn el la korektejo kaj paĝformiston kaj montris al ĉiuj tiun pres-provaĵon. Sur mallarĝa peceto da malseka papero estis presite:
"Graĉovka, Smolenska gubernio. En la distrikto aperis kokino ĉevale granda kaj piedbatas, kiel ĉevalo. Anstataŭ vosto ĝi havas burĝajn damajn plumojn".
La kompostistoj ege ridegis.
– Siatempe, – diris la eldon-redaktoro, kontente ridante, – kiam mi laboris ĉe Vanja Sitin en "Rusa Vorto", oni drinkadis ĝis apero de elefantoj. Tio estas vero. Sed nun do ĝis la strutoj.
La kompostistoj ridegis.
– Sed ja estas ĝuste, la struto, – diris la paĝformisto, – do, ĉu meti, Ivan Vonifatjeviĉ?
– Ĉu vi freneziĝis? – respondis la eldon-redaktoro, – mi miras, kiel preterlasis la sekretario, tio ja estas simple ebria telegramo.
– Oni festenis, efektive, – konsentis la kompostistoj, kaj la paĝformisto forprenis desur la tablo la komunikaĵon pri la struto.
Tial «Izvestija» aperis sekvatage, entenante, kiel kutime, amason da interesa materialo, sed sen ajnaj mencioj pri la struto en Graĉovka. Privat-docento Ivanov, akurate leganta «Izvestija», kunmetis la folion en sia kabineto, oscedinte, diris: "Nenio interesa", kaj komencis surmeti blankan kitelon. Post ioma tempo en lia kabineto ekbrulis bruliloj kaj ekkvakis ranoj. En la kabineto de Profesoro Persikov estis tumulto. La timigita Pankrat staris kaj tenis la manojn laŭlonge de la femuroj.
– Komprenis… plenumotas, – diris li.
Persikov enmanigis al li vakssigelitan pakaĵon, dirante:
– Veturu rekte al la fako de bestbredado, al ties estro Ptaĥa kaj diru al li sincere, ke li estas porko. Diru, ke mi, Profesoro Persikov, ĝuste tiel diris. Kaj fordonu al li la pakaĵon.
"Fia afero…" – pensis pala Pankrat kaj foriris kun la pakaĵo.
Persikov furiozis.
– Tio estas diablo scias kio, – bojis li, paŝante tra la kabineto kaj frotante la manojn en la gantoj, – tio estas senprecedenca mokago kontraŭ mi kaj zoologio. Oni alportas tiujn malbenitajn kokinajn ovojn are, sed mi dum du monatoj ne povas ricevi la bezonatan. Kvazaŭ estas malproksime kiel ĝis Ameriko! La eterna konfuzo, eterna senordo, – li komencis kalkuli per la fingroj, – kaptado… nu, dek tagojn maksimume, nu, bone – dek kvin… nu, bone, dudek kaj transflugo du tagojn, el Londono al Berlino tagon… El Berlino al ni ses horojn… ia neesprimebla senordo…
Li furioze atakis la telefonon kaj komencis ien signali.
En lia kabineto estis ĉio preta por iuj misteraj kaj danĝeregaj eksperimentoj, kuŝis strie tranĉita papero por hermetikigo de pordoj, kuŝis skafandraj kapujoj kun spirtubetoj kaj pluraj balonoj, brilantaj kvazaŭ hidrargo, kun etikedoj "Dobroĥim"[9], "ne tuŝi" kaj desegnoj de kranio kun krucitaj ostoj.
Estis bezonataj minimume tri horoj por ke la profesoro trankviliĝu kaj komencu malgravajn laborojn. Ĝuste tiel li faris. Li laboris en la instituto ĝis la dek unua horo vespere kaj pro tio nenion sciis, kio okazas post la kremkoloraj muroj. Nek absurda onidiro, trainta Moskvon, pri iuj serpentoj, nek stranga aŭdigita telegramo en la vespera ĵurnalo atingis lin, ĉar docento Ivanov spektis en la teatro «Ĥudojestvennij» la spektaklon "Fjodor Ioannoviĉ", sekve, neniu povis komuniki al la profesoro la novaĵon.
Persikov ĉirkaŭ meznokto venis al la Preĉistenka-strato kaj ekdormis, leginte en la lito antaŭ la dormo iun britian artikolon en la revuo "Zoologia Informilo", ricevita el Londono. Li dormis, samkiel dormis la tuta tumultinta ĝis la profunda nokto Moskvo, sed ne dormis nur giganta griza konstruaĵo en la Tverskaja-strato en la korto, kie terure bruis, skuante la tutan ejon, rotaciaj presiloj de «Izvestija». En la kabineto de la eldonredaktoro estis neimagebla tumulto kaj pelmelo. Li, tute freneza, kun la ruĝiĝintaj okuloj, estis perpleksa, ne sciis, kion fari kaj sendadis ĉiujn al diablo. La paĝformisto iradis post li kaj elspirante vinan odoron, diris: – Nu, Ivan Vonifatjeviĉ, ne estas krimo, oni eldonu morgaŭ matene urĝan suplementon. Ni ja ne elŝiru la numeron el la presiloj.
La kompostistoj ne disiris hejmen, sed iradis are, kunvenadis amase kaj legis telegramojn, kiuj estis alsendataj nun la tutan nokton senpaŭze, post ĉiu kvaronhoro iĝante ĉiam pli teruraj kaj strangaj. La akrapinta ĉapelo de Alfred Bronskij aperadis en la okulfrapa rozkolora lumo, pleniganta la tipografion, kaj la mekanika dikulo knaris kaj lamis, aperante jen tie, jen en alia loko. En la enirejo la tutan nokton frapadis la pordoj kaj aperadis reporteroj. Oni senĉese telefonadis per ĉiuj 12 telefonoj de la tipografio, kaj la telefonejo preskaŭ mekanike respondadis al la strangaj telefonsonoroj «okupite», "okupite", kaj en la telefonejo antaŭ la sendormaj junulinoj zumis kaj zumis signaltubetoj.
La kompostistoj ĉirkaŭis la mekanikan dikulon, kaj la kapitano de altmara navigado diris al ili:
– Oni devos sendi aeroplanojn kun gaso.
– Ne eblas alie, – respondis la kompostistoj, – ja jen kio okazas. - Poste terura blasfemado skuis la aeron, kaj ies akuta voĉo kriis:
– Tiun Persikov'on necesas pafmortigi.
– Kial do Persikov'on. - oni respondis el la amaso, – tiun hundan idon el la sovĥozo necesas.
– Oni devis fari gardadon, – elkriis iu.
– Sed eble tio tute ne pro ovoj estis.
La tuta konstruaĵo tremis kaj zumis pro la rotaciaj radoj kaj formiĝis la impreso, ke kvazaŭ la griza malbela ejo ardas pro la elektra incendio.
La komenciĝinta tago ne ĉesigis ĝin. Male, eĉ pliigis, kvankam la elektrolumo estingiĝis. Motorcikloj estis enveturantaj en la asfaltitan korton, samkiel aŭtomobiloj. La tuta Moskvo ellitiĝis, kaj blankaj folioj de la ĵurnalo kovris ĝin kvazaŭ blankaj birdoj. La folioj ŝutiĝis kaj susuradis en ĉies manoj, kaj ĉe la ĵurnalvendistoj ne sufiĉis la numeroj jam al la dekunua horo, malgraŭ tio, ke «Izvestija» estis eldonataj tiumonate en eldonkvanto de 1,5 milionoj da ekzempleroj. Profesoro Persikov elveturis de la Preĉistenka-strato per aŭtobuso kaj venis en la instituton. Tie lin atendis la novaĵo. En la vestiblo staris akurate kadritaj per metalaj bendoj lignaj kestoj en kvanto de tri ekzempleroj, kovritaj per eksterlandaj etikedoj en la germana lingvo, kaj super ili regis unu ruslingva kreta surskribo: "Akurate – ovoj".
Eferveska ĝojo absorbis la profesoron.
– Finfine, – ekkriis li. - Pankrat, malkovru la kestojn senprokraste kaj akurate, por ne frakasi. Al mia kabineto.
Pankrat tuje plenumis la ordonon, kaj post duonhoro en la kabineto de la profesoro, plenigita per segaĵoj kaj paperpecoj, ekfuriozis voĉo de Persikov.
– Ĉu ili primokas min, – bojis la profesoro, svingante per la pugnoj kaj turnante ovojn en la manoj, – tio estas iu bestaĉo, sed ne Ptaĥa. Mi ne permesos mokagi kontraŭ mi. Kio estas tio, Pankrat?
– Ovoj, – respondis Pankrat ĉagrene.
– La kokinaj, ĉu vi komprenas, la kokinaj, diablo manĝu ilin! Por kiu diablo mi bezonas ilin. Oni sendu ilin al tiu fripono en la sovĥozon!
Persikov ĵetkuris al la telefono en la angulo, sed ne sukcesis telefoni.
– Vladimir Ipatjiĉ! Vladimir Ipatjiĉ! – ektondris en la koridoro de la instituto la voĉo de Ivanov.
Persikov lasis la telefonon, kaj Pankrat saltis flanken, liberigante la vojon al la privat-docento. Tiu enkuris en la kabineton spite al sia ĝentlemana kutimo ne demetante la grizan ĉapelon, sidanta sur la nuko, kun la ĵurnala folio en la manoj.
– Ĉu vi scias, Vladimir Ipatjiĉ, kio okazis, – elkriis li kaj svingis antaŭ la vizaĝo de Persikov per la folio kun surskribo: "urĝa suplemento", meze de kiu pitoreskis kolorriĉa desegnaĵo.
– Ne, vi aŭskultu, kion ili faraĉis, – ekkriis responde, ne aŭskultante. Persikov, – ili intencis mirigi min per kokinaj ovoj. Tiu Plaha estas absoluta idioto, rigardu!
Ivanov tute konsterniĝis. Li terurigite fiksrigardis al la malkovritaj kestoj, poste al la folio, poste liaj okuloj preskaŭ elsaltis for de la vizaĝo.
– Jen kio, – anhelante, ekbalbutis li, – nun mi komprenas… Ne, Vladimir Ipatjiĉ, vi nur rigardu, – li momente disfaldis la folion kaj per la tremantaj fingroj montris al Persikov la koloran desegnaĵon. Sur ĝi, kvazaŭ terura kontraŭincendia hoso, volverampis olivkolora kun flavaj makuloj serpento en stranga malkontrasta verdaĵo. Ĝi estis fotita desupre, de malpeza aviadilo, akurate glitinta super la serpento, – kio ĝi estas, laŭ vi, Vladimir Ipatjiĉ?
Persikov formetis la okulvitrojn al la frunto, poste surmetis ilin al la okuloj, fiksrigardis al la desegnaĵo kaj diris en ekstrema miro:
– Kia diablaĵo. Tio… tio ja estas anakondo, Eunectes…
Ivanov formetis la ĉapelon, falsidiĝis sur seĝon kaj diris, elfrapante ĉiun vorton per la pugno sur la tablo:
– Vladimir Ipatjiĉ, tiu anakondo estas el Smolenska gubernio. Io teruriga. Vi komprenu, tiu fripono elkovis serpentojn anstataŭ kokoj, kaj vi komprenu, tiuj donis la saman fenomenan ovumadon, kiel la ranoj!
– Kio? – respondis Persikov, kaj lia vizaĝo iĝis brunkolora… – Ĉu vi ŝercas, Pjotr Stepanoviĉ… De kie?
– Ivanov mutiĝis por momento, poste ekhavis parolkapablon kaj montrante per la fingro al la malkovrita kesto, kie briletis la blankaj kapetoj en flavaj segaĵoj, diris:
– Jen de kie.
– Kio-o? – ekbojis Persikov, ekkonjektante.
Ivanov en plena certeco svingis per la du kunpremitaj pugnoj kaj ekkriis:
– Estu certa. Oni vian mendon por serpentaj kaj strutaj ovoj transsendis al la sovhozo, kaj la kokinajn al vi erare.
– Dio mia… Dio mia, – ripetis Persikov kaj, verdiĝante vizaĝe, iĝis falsidiĝanta al la helica tabureto.
Pankrat tute freneziĝis ĉe la pordo, paliĝis kaj mutiĝis. Ivanov saltleviĝis, kaptprenis la folion kaj, substrekante per la akra ungo linion, ekkriis en la orelon de la profesoro:
– Nu, nun oni havos gajan eventon!.. Kio estos nun, mi absolute ne imagas. Vladimir Ipatjiĉ, vi rigardu, – kaj li ekkriegis laŭte, legante unuan hazardan pecon sur la ĉifita folio… – Serpentoj moviĝas are direkten al Moĵajsk… metante enormajn kvantojn da ovoj. La ovoj estis rimarkitaj en distrikto Duĥovskij… Aperis krokodiloj kaj strutoj. Trupoj de speciala komisio… kaj taĉmentoj de la ŝtata politika departemento ĉesigis panikon en Vjazjma nur post kiam bruligis apudurban arbaron, haltigintan moviĝon de la rampobestoj…
Persikov, buntkolora, blu-pala, kun la frenezaj okuloj, leviĝis de sur la tabureto kaj, anhelante, komencis krii:
– Anakondo… anakondo… Eunectes! Dio mia! – en tia stato lin neniam ankoraŭ vidis Ivanov, nek Pankrat.
La profesoro forŝiris per unu movo la kravaton, malfiksis ĉiujn butonojn sur la ĉemizo, punciĝis per terura paraliza koloro kaj, ŝanceliĝante, kun absolute malkonsciaj vitraj okuloj ekkuris ien for. Kriego disvastiĝis sub la ŝtonaj volboj de la instituto.
– Anakondo… anakondo… – ektondris eĥo.
– Kaptu la profesoron! – akutkriis Ivanov al Pankrat, – eksaltinta pro la teruro surloke. - Akvon al li… li ekhavis apopleksion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.