La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro VI: Moskvo en junio 1928

Ĝi lumis, la lumoj dancetis, estingiĝis kaj denove brilis. Sur la Teatralnaja-placo cirkulis blankaj fajroj de aŭtobusoj, verdaj lumoj de tramoj; super la eksa "Mjur kaj Meriliz"[5], super la deka alkonstruita etaĝo, saltadis elektra buntkolora virino, elĵetante politere diverskolorajn vortojn "Laborista kredito". En skvaro antaŭ la Granda Teatro, kie nokte ŝprucis buntkolora fontano, tumultis kaj rumoris homamaso. Kaj super la Granda Teatro giganta megafono sirenis:

– Antikokaj inokuloj en Lefortova veterenaria instituto donis brilajn rezultojn. Kvanto da… kokaj mortoj dum hodiaŭa dato duoniĝis…

Poste la megafono ŝanĝis tembron, io muĝis en ĝi, super la teatro ekbrilis kaj estingiĝis verda strio, kaj la megafono plendadis per baso:

– Estas formita ekstrema komisiono por batalo kontraŭ la koka pesto en konsisto de la popola komisaro pri sanprotekto, popola komisaro pri agrokulturo, fakestro pri bestbredado kamarado Ptaĥa-Porosjuk, Profesoroj Persikov kaj Portugalov… kaj kamarado Rabinoviĉ!.. Novaj provoj de invado!.. - ridegis kaj ploris, kvazaŭ ŝakalo, la megafono, – lige kun la koka pesto!

La Teatralnij-strato, Neglinnij-strato kaj Lubjanka-strato flamis per blankaj kaj violkoloraj strioj, ŝprucis per radioj, sirenis, kovriĝis per polvonuboj. La homamasoj tumultis ĉe muroj kun grandaj anoncfolioj, prilumataj per fortaj ruĝkoloraj reflektiloj:

"Sub minaco de pezega respondeco estas malpermesate al la loĝantaro uzi por manĝado kokajn viandon kaj ovojn. Privataj komercistoj pro provoj vendi tiujn en bazaroj estos submetataj al kriminala respondeco kun konfisko de la tuta havaĵo. Ĉiuj civitanoj, havantaj ovojn, devas urĝe fordoni ilin en distriktajn miliciejojn".

Sur la tegmento de "Laborista ĵurnalo" en la ekrano are ĝis la ĉielo kuŝis kokoj, kaj verdozaj fajrobrigadanoj, dispeciĝante kaj trembrilante, surverŝis ilin el hosoj per petrolo. Poste ruĝaj ondoj plenigis la ekranon, nereala fumo ŝvelis kaj disfalis floke, rampis strie, aperadis fajra surskribo: "Forbruligo de kokaj kadavroj sur la Ĥodinka-kampo".

Blindokule rigardis inter la arde brilantaj vitrinoj de vendejoj, funkciantaj ĝis la 3-a horo nokte, kun du manĝ-paŭzoj, la fermnajlitaj fenestroj sub ŝildoj "Ova komerco. La kvalito estas garantiata". Tre ofte, alarme sirenante, postlasante pezajn aŭtobusojn, preter milicistoj kuregis siblantaj aŭtoj kun surskriboj: "Moskva sanprotekta fako. Urĝa helpo".

– Iu ankoraŭ tromanĝis putrajn ovojn, – oni susuris en la amaso.

En la Petrov-linioj per verdaj kaj oranĝkoloraj lanternoj brilis fama en la tuta mondo restoracio «Ampir», kaj en ĝi sur la tabloj, ĉe transporteblaj telefonaparatoj, kuŝis kartonaj kartetoj, makulitaj per likvoroj: "Laŭ la ordono – omleto mankas. Estas ricevitaj freŝaj ostroj".

En «Ermitejo», kie malgaje lumis vitroperlaj ĉinaj lanternetoj en malvivaj, asfiksiitaj kreskaĵoj, sur la frapokule prilumita estrado la kupletistoj Ŝrams kaj Karmanĉikov kantis kupletojn, verkitajn de la poetoj Ardo kaj Argujev:

Ha, panjo, kion do mi faros
Sen ovar'??

– kaj bruegis en piedklaka danco.

Teatro, portanta nomon de Vsevolod Mejerĥold, kiu pereis, kiel estas sciate, en la jaro 1927 dum prezento de "Boris Godunov" de Puŝkin, kiam falegis trapezoj kun nudaj bojaroj, aranĝis moviĝantan diverskoloran elektran afiŝon, anoncantan teatraĵon de la verkisto Erendorg "Koka morto" en scenigo de la disĉiplo de Mejerĥold, honora reĝisoro de la respubliko Kuhterman. Apude, en «Akvario», ŝanĝlumante per reklamaj fajroj kaj brilante per duonnuda virina korpo, en verdaĵoj de la estrado, sub bruo de aplaŭdoj, estis prezentata la revuo de la verkisto Lenivcev "Kokinaj idoj". Kaj sur la Tverskaja-strato, kun lanternetoj flanke de la muzeloj, paŝis vice cirkaj azenetoj, kiuj surportis kolorbrilajn afiŝojn. En la teatro de Korŝ estas restaŭrata «Ĉanteclaire» de Rostand.

Buboj-ĵurnalvendistoj muĝis kaj sirenis inter radoj de aŭtoj:

– Koŝmara trovaĵo en subterejo! Pollando prepariĝas al koŝmara milito!! Koŝmaraj eksperimentoj de Profesoro Persikov!!

En cirko de eksa Nikitin sur la agrable odoranta sterke brunkolora oleeca areno la mortepala klaŭno Bom estis diranta al la ŝvelinta pro ĉelkolora hidropso Bim:

– Mi scias, pro kio vi estas tiom malgaja!

– Plo kio? – akutvoĉe demandadis Bim.

– Vi enfosis ovojn en la teron, sed milico de la 15-a milicejo trovis ilin.

– Ha-ha-ha-ha, – ridegis la cirko tiel, ke en la vejnoj ĝoje kaj sopire malvarmiĝis la sango kaj sub la malnova kupolo ŝvebis trapezoj kaj araneaĵoj.

– Ho-op! – akute kriadis la klaŭnoj, kaj sata blanka ĉevalo elportadis sur si virinon de mirakla beleco, sur la sveltaj gamboj, en frambokolora trikotaĵo.

Al neniu rigardante, neniun rimarkante, ne respondante al puŝetoj kaj mallaŭtaj kaj teneraj alvokoj de prostituitinoj, la inspirplena kaj soleca, kronita per neatendita gloro Persikov estis trairanta la Mohovaja-straton, direktanta sin al la fajra horloĝo apud Maneĝo. Tie, ne rigardante ĉirkaŭe, absorbiĝinta per siaj pensoj, li koliziis kontraŭ stranga, malnovmoda homo, dolorige puŝiĝinte per la fingroj kontraŭ ligna revolveringo, pendanta sur la zono de la homo.

– Ha, diablo! – akutkriis Persikov, – pardonu.

– Pardonu min, – respondis la homo per malagrabla voĉo, kaj ili apenaŭ malkroĉiĝis unu de la alia en la homa kaĉo. Kaj la profesoro, direktante sin al la Preĉistenka-strato, tuj forgesis pri la kunpuŝiĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.