La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII: Okazintaĵo en sovĥozo

Sendube ne ekzistas pli bona periodo, krom matura aŭgusto en, ekzemple, Smolenska gubernio. Somero de la jaro 1928 estis, kiel oni scias, belega, kun ĝustatempaj pluvoj printempe, kun abunda varmega suno, kun bonega rikolto… Pomoj en la eksa bieno de Ŝeremetev estis maturiĝantaj… arbaroj verdis, flavkvadrate kuŝis kampoj… Homo ja pliboniĝas en sino de la naturo. Kaj Aleksandr Semjonoviĉ impresus ne tiom malagrable, kiel en urbo. Kaj mava jako mankis al li. Lia vizaĝo kupre sunbruniĝis, la katuna malbutonumita ĉemizo videbligis la bruston, kovritan per densega nigra hararo, la gamboj estis vestitaj en velŝtofa pantalono. Kaj liaj okuloj trankviliĝis kaj bonhumoriĝis. Aleksandr Semjonoviĉ vigle malsuprenkuris desur perono kun kolonaro, al kiu estis alnajlita ŝildo sub stelo:

SOVHHOZO "RUGHA RADIO" kaj direktis sin rekte al aŭtomobilo-kamioneto, alportinta tri nigrajn kamerojn kun gardistoj.

La tutan tagon Aleksandr Semjonoviĉ klopodis kun siaj helpantoj, instalante la kamerojn en la eksa vintra ĝardeno – oranĝerio de Ŝeremetev… Ĝis vespero ĉio estis preta. Sub vitra plafono eklumis blanka duondiafana globo, oni muntis la kamerojn sur brikoj, kaj mekanikisto, alveturinta kun la kameroj, klakante kaj turnante per brilantaj ŝraŭboj, enŝaltis sur la asbesta planko en la nigraj kestoj ruĝan misteran radion.

Aleksandro Semjonoviĉ klopodis, li mem ascendis ŝtupetaron, kontrolante dratojn.

Sekvatage revenis de la stacio la sama kamioneto kaj elkraĉis tri kestojn el bonega glata tavolligno, ĉirkaŭgluita per etikedoj kaj blankaj sur nigra fono surskriboj: VORSICHT: EIER!! ATENTON: OVOJ!!

– Kial oni tiom malmulte alsendis? – miris Aleksandr Semjonoviĉ, tamen tuje ekklopodis kaj komencis malpaki la ovojn. La malpakado okazis en la sama oranĝerio, kaj partoprenis en ĝi: Aleksandr Semjonoviĉ mem, lia ekstreme dika edzino Manja, unuokula eksa ĝardenisto de eksa Ŝeremetev, sed nun servanta en la sovĥozo en unuversala posteno de gardisto, fusilisto, devigata loĝi en la sovĥozo, kaj purigistino Dunja. Tio ne estis Moskvo, kaj ĉio havis tie pli simplan, familian kaj amikecan karakteron. Aleksandr Semjonoviĉ ordonadis, karese rigardante al la kestoj, aspektantaj kiel solida kompakta donaco sub tenera sunsubira lumo de la supraj vitroj de la oranĝerio. La fusilisto, kies fusilo paceme dormetis ĉe la pordo, rompadis per tenajlo stegojn kaj metalajn bendojn. Audiĝis krakado… Ŝutiĝis polvo. Aleksandr Semjonoviĉ, klakante per la sandaloj, klopodis ĉirkaŭ la kestoj.

– Bonvolu pli akurate, – diris li al la fusilisto. - Pli atente. Ĉu vi ne vidas – ovoj?..

– Normale, – raŭkis la provinca fuziliero, tenajlante, – tuj…

Tr-r-r… kaj ŝutiĝis polvo.

La ovoj estis pakitaj bonege: sub la ligna kovrilo estis tavolo da parafina papero, poste tiu da sorbpapero, sub ĝi – densa tavolo da rabotaĵo, poste – segaĵoj, en kiuj vidiĝis blankaj kapetoj de ovoj.

– La eksterlanda pakaĵo, – karese diris Aleksandr Semjonoviĉ, serĉante en la segaĵoj, – ĝi estas pli bona ol la nia. Manja, pli akurate, vi frakasos ilin.

– Vi, Aleksandr Semjonoviĉ, freneziĝis, – respondis la edzino, – kvazaŭ ja oro estas. Ĉu mi neniam vidis ovojn? Oj!… Kiaj grandaj!

– Eksterlando, – diris Aleksandr Semjonoviĉ, elmetante la ovojn sur lignan tablon, – ĉu tio estas niaj kampulaĉaj ovoj… ĉiuj, verŝajne, bramaputroj estas, diablo prenu! La germanaj…

– Klara afero, – subtenis la fusilisto, admirante la ovojn.

– Mi nur ne komprenas, kial ili estas malpuraj, – diris mediteme Aleksandr Semjonoviĉ… – Manja, vi zorgu. Oni elmetu plu, sed mi iros telefoni.

Kaj Aleksandr Semjonoviĉ ekiris al telefono en kontoron de la sovĥozo trans la korto.

Vespere en la kabineto de la zoologia instituto ekzumis telefono. Profesoro Persikov taŭzis la harojn kaj aliris la aparaton.

– Nu? – demandis li.

– Tuj kun vi parolos provinco, – mallaŭte kun siblado respondis la aŭskultilo per virina voĉo.

– Nu. Mi aŭskultas, – abomeneme demandis Persikov en la nigran buŝon de la telefono… En tiu io ekklakis kaj poste dista vira voĉo diris en la orelon maltrankvile:

– Ĉu lavi la ovojn, profesoro?

– Kio estas? Kio? Kion vi demandas? – incitiĝis Persikov, – de kie vi parolas?

– El Nikolskoje, Smolenska gubernio, – respondis la aŭskultilo.

– Mi nenion komprenas. Mi konas neniun Nikolskoje. Kiu estas?

– Rokk, – severe diris la aŭskultilo.

– Kiu Rokk? – Ha, jes… tio estas vi… do kion vi demandas?

– Ĉu lavi ilin?.. oni sendis al mi el eksterlando aron da kokinaj ovoj…

– Nu?

– Sed ili estas en ia kotaĉo…

– Vi miksas ion… Kiel ili povas esti en la «kotaĉo», laŭ via esprimo? Nu, certe, povas esti iomete… sterko algluiĝis… aŭ io ankoraŭ…

– Do, ĉu ne lavi?

– Certe, ne necesas… Ĉu vi jam intencas ŝargi la kamerojn per ovoj?

– Mi ŝargas. Jes, – respondis la aŭskultilo.

– Hm, – ironiis Persikov.

– Ĝis, – ŝmacis la aŭskultilo kaj eksilentis.

"Gis", – malamege ripetis Persikov al privat-docento Ivanov, – kiel plaĉas al vi tiu ulo, Pjotr Stepanoviĉ?

Ivanov ekridis.

– Ĉu tio estis li? Mi imagas, kion li bakos el tiuj ovoj.

– D…d…d… – ekparolis Persikov kolere, – vi imagu, Pjotr Stepanoviĉ… nu, bone… tre eblas, ke al nukleoplasmo de kokina ovo la radio faros saman efikon, kiel al tiu de nudhaŭtuloj. Tre eblas, ke kokoj elkoviĝos ĉe li. Sed nek vi, nek mi povas diri, kiaj estos tiuj kokoj… eble, ili estos tute maltaŭgaj kokoj. Eble, ili mortos post du tagoj. Eble, ne licos manĝi ilin! Kaj ĉu mi povas garantii, ke ili staros sur la piedoj. Eble, iliaj ostoj estos rompiĝemaj. - Persikov pasiiĝis kaj svingadis per la polmo, kalkulfleksante la fingrojn.

– Tute ĝuste, – konsentis Ivanov.

– Ĉu vi povas garantii, Pjotr Stepanoviĉ, ke ili donos idojn? Eble, tiu ulo bredos sterilajn kokojn. Kreskigos ilin hunde grandaj, sed poste oni atendu idaron de ili ĝis la dua alveno de Kristo.

– Ne eblas garantii, – konsentis Ivanov.

– Kaj kia senceremonieco estas, – ekscitis sin mem Persikov, – kia vigleco! Kaj atentu, ke oni komisiis al mi ja instrukcii tiun friponon. - Persikov montris al la papero, alportita de Rokk (ĝi kuŝaĉis sur la eksperimenta tablo) – …sed kiel mi instrukcios tiun profanulon, kiam mi mem nenion povas diri pri la demando.

– Sed ĉu ne eblis rifuzi? – demandis Ivanov.

Persikov punciĝis, prenis la paperon kaj montris ĝin al Ivanov. Tiu tralegis ĝin kaj ironie ridetis.

– M-jes… – diris li signifoplene.

– Kaj atentu… Mi mian mendon atendas du monatojn, kaj nenia sciigo pri ĝi estas. Sed al li oni momente ovojn sendis kaj ĝenerale ĉiel kontribuas…

– Nenio rezultos ĉe li, Vladimir Ipatjiĉ. Kaj finiĝos ĉio simple per tio, ke oni redonos al vi la kamerojn.

– Se pli baldaŭ estus, alie oni prokrastigas miajn eksperimentojn.

– Jes, tio estas malbone. Ĉe mi ĉio estas preta.

– Ĉu vi skafandrojn ricevis?

– Jes, hodiaŭ.

Persikov iom trankviliĝis kaj vigliĝis.

– Aha… mi opinias, ni faru tiel. Pordon de la operaciejo ni hermetike fermu, sed la fenestron malfermu…

– Certe, – konsentis Ivanov.

– Ĉu tri kaskoj estas?

– Tri. Jes.

– Nu jen… Do, estos vi, mi kaj eblos iun el studentoj inviti. Ni donos al li trian kaskon.

– Eblas Grinmut'on.

– Ĉu li nun ĉe vi laboras pri salamandroj?.. Hm… li taŭgas… kvankam, tamen, li printempe ne povis diri, kian strukturon havas naĝveziko de Plethodontidae, – rankore rimarkis Persikov.

– Ne, li taŭgas… Li estas bona studento, – defendis Ivanov.

– Ni devos ne dormi unu nokton, – daŭrigis Persikov, – tamen jen kio, Pjotr Stepanoviĉ, vi kontrolu gason, aliokaze diablo scias, tiujn iliajn kemiistojn. Alsendos iun aĉaĵon.

– Ne, ne, – kaj Ivanov svingis per la manoj, – mi hieraŭ jam provis. Necesas trakti ilin juste, Vladimir Ipatjiĉ, la gaso estas bonega.

– Je kio vi provis?

– Je la vulgaraj bufoj. Kiam vi direktas gasfluon – ili momente mortas. Do, Vladimir Ipatjiĉ, ni ankoraŭ jen kion faru. Vi skribu peton al GPU por ke oni sendu al vi elektran revolveron.

– Sed mi ne scipovas uzi ĝin…

– Tion mi faros, – respondis Ivanov, – ni ĉe Klazjma pafadis per ĝi, por ŝerci… tie unu gopouano loĝis najbare kun mi… Bonega aĵo. Kaj ekstreme simpla… Mortigas senbrue, je cent paŝoj kaj momente. Ni pafadis al kornikoj… Laŭ mi, eĉ gaso ne estas bezonata.

– Hm… tio estas sprita ideo… Tre, – Persikov iris en la angulon, prenis la aŭskultilon kaj kvakis:

– Bonvolu doni al mi tiun… Lubjanka…

* * *

Tagoj estis ekstreme varmegaj. Super kampoj estis klare videble, kiel fluis diafana, grasa varmo. Sed noktoj estis mirindaj, iluziaj, verdaj. La luno lumis kaj tiom beligis la eksan bienon de Ŝeremetev, ke ne eblas esprimi. La palaco-sovĥozo, kvazaŭ sukera, lumis, en la parko tremis ombroj, kaj la lagetoj iĝis dukoloraj poduone – aleo da luna strio, sed alia duono – senfunda tenebro. En strioj de la luno eblis libere legi «Izvestija», krom la ŝaka fako, kompostita per petitliteroj. Sed dum tiaj noktoj neniu, kompreneble, legis «Izvestija»… Dunja, la purigistino, trafis en boskon malantaŭ la sovĥozo, kaj ankaŭ tien trafis pro hazarda koincido la rufliphara ŝoforo de la trivita sovĥoza kamioneto. Kion ili faris tie – ne estas klare. Ili lokiĝis sub efemera ombro de ulmo, sur la sternita leda palto de la ŝoforo. En la kuirejo lumis lampeto, tie vespermanĝis du legomĝardenistoj, kaj sinjorino Rokk en blanka kapoto sidis en la kolona verando kaj revis, rigardante al la belulino luno.

Je la 10-a horo vespere, kiam silentiĝis sonoj en la vilaĝo Koncovka, situanta malantaŭ la sovĥozo, la idilia pejzaĝo pleniĝis per ĉarmaj teneraj sonoj de fluto. Ne eblas esprimi, kiom ĝustalokaj estis ili super la boskoj kaj eksaj kolonoj de la Ŝeremetev-palaco. La fragila Liza el "Pika Damo" miksis en dueto sian voĉon kun tiu de la pasia Polina kaj supreniĝis en la lunan alton kiel fantomo de la malnova, tamen senĉese kara, ĝislarme ravanta reĝimo.

– Estingiĝas… Estingiĝas… – fajfis, trilante kaj ĝemante, la fluto.

La boskoj svenis, kaj Dunja, kovarda, kiel arbara nimfo, aŭskultis, alpreminte la vangon al la stopla, rufa kaj brava vango de la ŝoforo.

– Bone li ja fajfas, hunda ido, – diris la ŝoforo, ĉirkaŭprenante la talion de Dunja per la forta brako.

Flutis mem estro de la sovĥozo Aleksandr Semjonoviĉ Rokk, kaj flutis li, necesas aprezi lin, bonege. La kaŭzo estas tiu, ke iam fluto estis specialeco de Aleksandr Semjonoviĉ. Ĝis la jaro 1917 li servis en la fama koncerta ensemblo de la majstro Petuĥov ĉiuvespere pleniginta per ĉarmaj sonoj la promenhalon de la komforta kinematografejo "Sorĉaj revoj" en urbo Odeso. Sed la granda 1917-a jaro, rompinta karieron de multaj homoj, ekgvidis laŭ la novaj vojoj ankaŭ Aleksandron Semjonoviĉ'on. Li forlasis la "Sorĉaj revoj" kaj la polvan stelplenan atlason en la promenhalo kaj mergis sin en la marmezon de la milito kaj revolucio, anstataŭinte la fluton per mortiga pistolo. Oni longe ĵetadis lin tra la ondoj, plurfoje surbordigante jen en Krimeo, jen en Moskvo, jen en Turkestano, jen eĉ en Vladivostoko. Estis bezonata ĝuste la revolucio por plej klare evidentigi Aleksandron Semjonoviĉ'on. Evidentiĝis, ke tiu homo estas sendube granda, kaj, certe, ne decas por li sidi en la promen-halo de «Revoj». Ne detaligante longe, ni diru, ke la lasta 1927-a kaj komenco de la jaro 28-a trovis lin en Turkestano, kie li, unue, redaktis ampleksan politika-literaturan ĵurnalon, kaj krome, kiel loka membro de la supera komunum-mastruma komisiono, famiĝis pro siaj mirindaj laboroj por irigacio de la Turkestana regiono. En la jaro 1928 Rokk venis en Moskvon kaj ricevis tute justan ripozon. La supera komisiono de tiu organizo, kies membrokarton honore portadis en la poŝo la province malnovmoda homo, aprezis lin kaj promociis lin al la posteno trankvila kaj honora. Ve! Ve! Por plago de la respubliko, la verva menso de Aleksandr Semjonoviĉ ne estingiĝis, en Moskvo Rokk renkontis la malkovron de Persikov, kaj en la numerĉambraro "Ruĝa Parizo" sur la Tverskaja-strato naskiĝis ĉe Aleksandr Semjonoviĉ ideo, kiel pere de la radio de Persikov restarigi kokojn en la respubliko dum monato. Kremlo akceptis Aleksandron Semjonoviĉ'on, Kremlo konsentis kun li, kaj Rokk venis kun la dika papero al la strangulo zoologo.

La koncerto super la vitraj akvoj kaj la boskoj kaj parkoj jam estis finiĝanta, kiam subite okazis io, kio ĉesigis ĝin antaŭtempe. Ĝuste en vilaĝo Koncovka hundoj, kiuj en tiu tempo jam devus dormi, subite levis neelteneblan bojadon, kiu iom post iom transformiĝis je komuna turmentiga hojlado. La hojlo, vastiĝante, flugis super la kampoj, kaj al ĝi subite reehis kraka milionvoĉa koncerto de ranoj en la lagetoj. Ĉio ĉi estis tiom terura, ke ŝajnis por momento, kvazaŭ estingiĝis la mistera sorĉa nokto.

Aleksandr Semjonoviĉ lasis la fluton kaj eliris en la verandon.

– Manja. Ĉu vi aŭdas? Jen malbenitaj hundoj… Kial ili, laŭ vi, freneziĝis?

– De kie mi scias? – respondis Manja, rigardante al la luno.

– Iru ni, Manjo, rigardi al la ovetoj, – proponis Aleksandr Semjonoviĉ.

– Dio vidas, Aleksandr Semjonoviĉ, vi tute freneziĝis pro viaj ovoj kaj kokoj. Ripozu iomete!

– Ne, Manjo, ni iru.

En la oranĝerio lumis la brila globo. Venis ankaŭ Dunja kun la ardanta vizaĝo kaj brilantaj okuloj. Aleksandr Semjonoviĉ tenere malkovris la kontrolajn vitrojn, kaj ĉiuj komencis rigardi internen de la kameroj. Sur la blanka asbesta planko kuŝis en rektaj vicoj la kovritaj per makuletoj helruĝaj ovoj, en la kameroj estis silente… kaj supre la globo de 15 000 kandeloj mallaŭte siblis…

– Eh, elkovos mi kokidojn! – entuziasme diris Aleksandr Semjonoviĉ, rigardante jen de la flankoj tra kontrolaj fendoj, jen desupre, tra larĝaj ventolaj aperturoj, – vi ekvidos… Kio? Ĉu mi ne elkovos?

– Ĉu vi scias, Aleksandr Semjonoviĉ, – diris Dunja, ridetante, – kampuloj en Koncovka parolis, ke vi estas antikristo. Onidire, viaj ovoj estas diablaj. Estas peke elkovi pere de maŝino. Oni volis mortigi vin.

Aleksandr Semjonoviĉ ektremis kaj turniĝis al la edzino. Lia vizaĝo flaviĝis.

– Nu, kion diri? Jen la popolo! Nu kion vi faros kun tia popolo? Ha! Manjo, necesas aranĝi kunvenon por ili… Morgaŭ mi invitos el la urbo funkciulojn. Mi mem parolos kun ili. Necesas ĝenerale ankoraŭ labori ĉi tie… Ja tio estas ia ursa angulo…

– Malkleruloj, – diris la fusilisto, kuŝinta sur sia militpalto ĉe la pordo de la oranĝerio.

La sekva tago estis markita per strangegaj kaj neklarigeblaj eventoj. Matene, ĉe la unua brilo de la suno, la boskoj, kiuj kutime salutis la lumilon per senĉesa kaj laŭtega ĉirpado de birdoj, nun renkontis ĝin per plena silento. Tio estis rimarkita de absolute ĉiuj. Kvazaŭ antaŭ tempesto. Sed neniu tempesto estis aperonta. Onidiroj en la sovĥozo ekhavis strangan kaj dusencan por Aleksandr Semjonoviĉ nuancon, precipe pro tio, ke laŭ rakonto de onklo kun la kromnomo Kapra Kropo, fama provokulo kaj saĝulo el Koncovka, oni eksciis, ke kvazaŭ ĉiuj birdoj kunvenis are kaj ĉe mateniĝo forflugis ien el Ŝeremetevo, al nordo, kio estis simple stulte. Aleksandr Semjonoviĉ tre afliktiĝis kaj tutan tagon elspezis por telefonatingi la komitaton en Graĉovka. Oni promesis sendi de tie post du tagoj oratorojn kun du temoj – internacia situacio kaj demando pri «Bonkoko».

La vespero ankaŭ estis ne sen surprizoj. Se matene silentiĝis la boskoj, montrinte tute evidente, kiom suspektinde malagrabla estas sensoneco inter arboj, se tagmeze malaperis ien paseroj desur la sovĥoza korto, vespere senbruiĝis la lageto en Ŝeremetevka. Tio estis precipe mirinde, ĉar en ĉiuj ĉirkaŭaĵoj je 40 verstoj estis bone konata fama kvakado de la ŝeremetevaj ranoj. Sed nun ili kvazaŭ mortis. Neniu voĉo aŭdiĝis de la lageto, kaj karekso hirtis senmove. Necesas konfesi, ke Aleksandr Semjonoviĉ definitive afliktiĝis. Pri tiuj eventoj oni komencis trakti kaj trakti plej malagrable, tio estas post la dorso de Aleksandr Semjonoviĉ.

– Efektive, tio estas strange, – diris Aleksandr Semjonoviĉ al la edzino dum la tagmanĝo, – mi ne povas kompreni, por kio tiuj birdoj bezonis forflugi?

– De kie mi scias? – respondis Manja. - Eble, pro via radio?

– Nu vi, Manja, estas simple stultulino, – respondis Aleksandr Semjonoviĉ, ĵetinte la kuleron, – vi traktas samkiel la kampulaĉoj. Kial pro la radio?

– Mi ne scias. Lasu min en paco.

Vespere okazis tria surprizo – denove ekhurlis la hundoj en Koncovka, kaj kiel ja! Super la lunkovritaj kampoj pendis senĉesa ululo, malicaj makabraj hojloj.

Iom rekompencis sin Aleksandr Semjonoviĉ ankoraŭ per unu surprizo, sed jam agrabla, nome en la oranĝerio. En la kameroj ekaŭdiĝis senĉesa frapado en la ruĝaj ovoj. Toki… toki… toki… toki… oni frapis jen en unu, jen en la alia, jen en la tria ovo.

La frapado en la ovoj estis triumfa por Aleksandr Semjonoviĉ. Tuje estis forgesitaj la strangaj eventoj en la bosko kaj en la lageto. Ĉiuj kunvenis en la oranĝerio: kaj Manja, kaj Dunja, kaj la gardisto, kaj la fusilisto, lasinta la fusilon ĉe la pordo.

– Nu kion? Kion vi diros? – triumfe demandadis Aleksandr Semjonoviĉ, ĉiuj scivoleme klinis la orelojn al la pordetoj de la unua kamero, – jen ili frapas per la bekoj, kokidetoj, – daŭrigis ĝojradiante Aleksandr Semjonoviĉ. - Ĉu mi ne elkovos la kokidetojn? Ne, miaj karaj. - Kaj pro superpremo de la sentoj li frapis la ŝultron de la fusilisto. - Mi elkovos tiajn, ke vi ekmiros. Nun rigardu atentege, – severe suplementis li. - Tuje post kiam ili komencos elkoviĝi, sciigu min.

– Bone, – hore respondis la gardisto, Dunja kaj la fusilisto.

Taki… taki… taki… eferveskis jen en unu, jen en la alia ovo de la unua kamero. Efektive, la bildo de ĉeokule naskiĝanta nova vivo en maldika rebrilanta ŝelo estis tiom interesa, ke la tuta kompanio ankoraŭ longe sidis sur renversitaj malplenaj kestoj, observante, kiel en la mistera trembrilanta lumo maturiĝis la karmezinaj ovoj. Ĉiuj disiris por dormi sufiĉe malfrue, kiam super la sovĥozo kaj ĉirkaŭaĵoj disfluis verdeta nokto. Ĝi estis enigma kaj, direble, terura, ĉar ĝian plenan silenton rompadis ofte komenciĝanta senkaŭza korprema kaj lugubra hurlo de la hundoj en Koncovka. Kial freneziĝis la malbenitaj hundoj, estas absolute malklare.

Matene Aleksandron Semjonoviĉ'on atendis malagrablaĵo. La fusilisto estis ekstreme konfuzita, li alpremadis la manojn al la koro, ĵuradis per dia nomo, ke li ne dormis, sed nenion rimarkis.

– Estas malklara afero, – certigis la fusilisto, – mi ne kulpas pri tio, kamarado Rokk.

– Dankon al vi, mi dankas vin tutanime, – riproĉegis lin Aleksandr Semjonoviĉ, – kion vi, kamarado, pensas? Por kio oni sendis vin? Por rigardi. Do diru, kien ili malaperis? Ja ili elkoviĝis! Do, ili forkuris. Sekve, vi la pordon lasis malfermita kaj mem foriris. Trovu al mi la kokidojn!

– Nenien mi foriris. Ĉu mi ne scipovas mian aferon, – finfine ofendiĝis la fuziliero, – kial vi vane riproĉas al mi, kamarado Rokk!

– Kien do ili malaperis?

– Sed kial mi sciu tion, – ekkoleris definitive la fusilisto, – ĉu mi povas gardi ilin? Mi por kio servas? Por rigardi, ke neniu forŝtelu la kamerojn, kaj mi ja plenumas mian devon. Jen la kameroj. Sed kaptadi viajn kokidojn mi ne devas laŭleĝe. Neniu scias, kiaj kokidoj ĉe vi elkoviĝos, eble, oni ne sukcesos postatingi ilin eĉ per biciklo!

Aleksandr Semjonoviĉ iom sobriĝis, murmuris ankoraŭ ion kaj trafis en la staton de mirego. La evento efektive estis stranga. En la unua kamero, kiun oni ŝargis antaŭ ĉiuj, du ovoj, situantaj ĉe la radiko de la radio, estis rompitaj. Kaj unu el ili eĉ forruliĝis flanken. La ŝelo kuŝis sur la asbesta planko, sub la radio.

– Diablo scias, – murmuris Aleksandr Semjonoviĉ, – la fenestroj estas fermitaj, ili ja ne forflugis tra la tegmento!

Li suprentiris la kapon kaj rigardis tien, kie en la vitra framo de la tegmento estis kelkaj larĝaj truoj.

– Kion vi diras, Aleksandr Semjonoviĉ, – tre ekmiris Dunja, – ĉu kokidoj povas flugi? Ili estas ie ĉi tie… ĉip… ĉip… ĉip… – ŝi komencis krii kaj observi angulojn de la oranĝerio, kie staris polvokovritaj florpotoj, iaj tabuloj kaj fatraso. Sed neniuj kokidoj reeĥis.

La tuta etato du horojn kuradis tra la korto de la sovĥozo, serĉante la lertajn kokidojn, sed nenie trovis ion. La tago trapasis en ekstrema ekscitiĝo. La gardistaro de la kameroj estis pliigita pere de la gardisto, al kiu oni donis severegan ordonon: post ĉiu kvaronhoro rigardi la kontroltruojn de la kameroj kaj ĉe neceso tuje voki Aleksandr'on Semjonoviĉ'on. La fusilisto sidis, kuntirinte ia brovojn, ĉe la pordo, tenante la fusilon inter ta genuoj. Aleksandr Semjonoviĉ tiom klopodis, ke tagmanĝis nur je la dua horo posttagmeze. Post la tagmanĝo li dormis dum horo en friska ombro sur eksa divano de Ŝeremetev, sattrinkis sovhozan sekpanan kvason, vizitis la oranĝerion kaj konvinkiĝis, ke nun tie ĉio estas plenorde. La maljunulo – gardisto kuŝis ventre sur bastmato kaj, palpebrumante, rigardis en la kontroltruon de la unua kamero. La fusilisto maldormis, ne forirante de la pordo.

Sed estis ankaŭ la novaĵoj: ovoj en la tria kamero, ŝargitaj post ĉiuj, komencis iel ŝmaceti kaj klaketi, kvazaŭ en ties interno iu plorĝemadis.

– Ho, maturiĝas, – diris Aleksandr Semjonoviĉ, – jen ili maturiĝas, nun mi vidas. Ĉu vi vidis? – li turnis sin al la gardisto…

– Jes, la afero estas rimarkinda, – respondis tiu, balancante la kapon kaj per absolute dusenca tono.

Aleksandr Semjonoviĉ sidis iomete ĉe la kameroj, sed neniu elkoviĝis en lia ĉeesto, li elkaŭriĝis, malstreĉis la piedojn kaj anoncis, ke li nenien foriras el la bieno, sed nur iros al la lageto por naĝi kaj ke oni voku lin senprokraste ĉe neceso. Li kuris la palacon, kie en la dormejo staris du mallarĝaj risortaj litoj kun ĉifita littolaĵo kaj sur la planko estis ŝutita aro da verdaj pomoj kaj montetoj da milio, preparita por la estontaj kovitaroj, armiĝis per vila viŝtuko kaj, pensinte, kunprenis ankaŭ la fluton por en ripozo ludi super akva glataĵo. Li vigle elkuris el la palaco, trais la korton de la sovĥozo kaj laŭ salika aleeto direktis sin al la lageto. Vigle iris Rokk, svingante per la viŝtuko kaj tenante la fluton subbrake. La ĉielo elverŝadis varmegon tra la salikoj, kaj la korpo doloretis kaj aspiris la akvon. Dekstre de Rokk komenciĝis lapdensejo, en kiun li kraĉis preterirante, Kaj tuje en la profundo de la abundfolia senordo aŭdiĝis susurado, kvazaŭ iu ektrenis trabon. Eksentinte momentan malagrablan korsvenon, Aleksandr Semjonoviĉ turnis la kapon al la densejo kaj rigardis mire. La lageto jam dum du tagoj reeĥis per neniaj sonoj. La susurado malaperis, super la lapoj vidiĝis alloge la spegulo de la lageto kaj griza tegmento de banejo. Kelkaj libeloj flirtis antaŭ Aleksandr Semjonoviĉ. Li jam intencis direkti sin al trabaĵo, sed subite la susurado en la verdaĵo ripetiĝis kaj ĝin kompletigis mallonga fajfado, kvazaŭ elfluetis lubrikaĵo kaj vaporo el lokomotivo. Aleksandr Semjonoviĉ streĉis la atenton kaj komencis fiksrigardi en densan muron de la herbaĉa kreskejo.

– Aleksandr Semjonoviĉ, – aŭdiĝis tiumomente voĉo de la edzino de Rokk, kaj ŝia blanka bluzo vidiĝis, malaperis, sed denove vidiĝis en frambejo. - Atendu, mi ankaŭ iros baniĝi.

La edzino rapidis al la lageto, sed Aleksandr Semjonoviĉ nenion respondis al ŝi, tute absorbita de la lapoj. Grizeta kaj olivkolora trabo komencis leviĝi el ties densejo, kreskante antaŭ la okuloj. Iaj malsekaj flavetaj makuloj, kiel ŝajnis al Aleksandr Semjonoviĉ, denskovris la trabon. Ĝi komencis plilongiĝi, fleksiĝante kaj moviĝante, kaj longiĝis tiom alte, ke superis la malaltan kurban salikon… Poste supro de la trabo duonrompiĝis, kliniĝis iomete, kaj super Aleksandr Semjonoviĉ rezultis io simila laŭ la alteco moskvan lanternan foston. Sed tiu io estis trioble pli dika ol la fosto kaj multe pli bela dank' al skvama tatuo. Nenion ankoraŭ komprenante, sed jam stuporante, Aleksandr Sernjonoviĉ rigardis al la supro de la terura fosto, kaj lia koro por kelkaj sekundoj ĉesigis la pulsadon. Al li ŝajnis, ke kvazaŭ subite ekfrostis en la aŭgusta tago, kaj antaŭ la okuloj iĝis tiom mallume, kvazaŭ li rigardis al la suno tra somera pantalono.

Sur la supro de la trabo evidentiĝis kapo. Ĝi estis platigita, akrapinta kaj ornamita per flava ronda makulo sur la olivkolora fono. Senpalpebraj, apertaj glaciaj kaj stretaj okuloj situis en la tegmento de la kapo, kaj en tiuj okuloj trembrilis tute senprecedenca malico. La kapo faris tian movon, kvazaŭ bekis la aeron, la tuta fosto entiriĝis inter la lapoj, kaj nur solaj okuloj restis kaj fikse rigardis al Aleksandr Semjonoviĉ. Tiu, kovrita per tenaca ŝvito, prononcis kvar vortojn, tute maltaŭgajn kaj kaŭzitajn de la freneziga timo. Tiom bonaj ja estis tiuj okuloj inter la folioj. - Kia ja ŝerco estas… – Poste li rememoris, ke fakiroj… jes… jes… Hindio… plektita korbo kaj bildeto… Oni psilas.

La kapo denove saltleviĝis, kaj la korpo ankaŭ eltiriĝis. Aleksandr Semjonoviĉ aligis la fluton al la lipoj, raŭke siblis kaj ekludis, ĉiusekunde anhelante, valson el "Eugenij Onegin". La okuloj en la verdaĵo tuje ekflagris per necedema malamego al tiu opero.

– Ĉu vi freneziĝis, ke ludas en la varmego? – aŭdiĝis gaja voĉo de Manja, kaj ie dekstre per la okulrando Aleksandr Semjonoviĉ kaptis blankan makulon.

Poste strida akutkrio trais la tutan sovĥozon, disvastiĝis kaj suprenflugis, kaj la valso iĝis saltanta kvazaŭ kun rompita gambo. La kapo el la verdaĵo saltis antaŭen, ĝiaj okuloj forlasis Aleksandr'on Semjonoviĉ'on, indulginte lian animon. La serpento proksimume dekkvinarŝin-longa kaj homdika, kiel risorto, elsaltis el la laparo. Polvonubo leviĝis super la aleo, kaj la valso ĉesis. La serpento ĵetis sin preter la estro de la sovhozo rekte tien, kie estis la blanka bluzo sur la aleo. Rokk vidis tute klare: Manja iĝis flava-blanka, kaj ŝiaj longaj haroj, kvazaŭ drataj, leviĝis je duonarŝino super la kapo. La serpento antaŭ la okuloj de Rokk, malferminte por momento la buŝegon, el kiu eliĝis io simila al forko, kaptis per la dentoj la ŝultron de Manja, falsidiĝanta en la polvon, tiel, ke suprentiris ŝin je arŝino de la tero. Tiam Manja ripetis la akutan antaŭmortan krion. La serpento spiralis kiel kvin-klaft-longa ŝraŭbo, ĝia vosto levis polvokirlon, kaj ĝi komen-cis premi Manja'n. Tiu ne plu aŭdigis eĉ unu sonon, kaj Rokk nur aŭdis, kiel rompiĝis ŝiaj ostoj. Alten super la tero leviĝis la kapo de Manja, tenere alpremiĝinte al la vango de la serpento. El la buŝo de Manja ŝprucis sango, falis la rompita brako kaj elsub ties ungoj ŝprucis fontanetoj da sango. Poste la serpento, elartikiginte la makzelojn, malfermis la buŝegon kaj tuje surmetis sian kapon sur tiun de Manja kaj komencis traŝoviĝi sur ĝin, kvazaŭ ganto sur la fingron. De la serpento radiis ĉirkaŭe tiom varmega spiro, ke ĝi tuŝis ankaŭ la vizaĝon de Rokk, kaj ĝia vosto preskaŭ forbalais lin de la vojo el la koroda polvo. Jen post tio Rokk grizhariĝis. Komence la maldekstra, poste la dekstra duono de lia nigra, kvazaŭ boto, kapo kovriĝis per arĝento. En la morta angoro li finfine forŝiris sin de la vojo kaj, nenion kaj neniun vidante, plenigante la ĉirkaŭaĵojn per sovaĝa krio, ekkuris…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.