La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro III: Persikov kaptis

La afero estis jena. Kiam la profesoro proksimigis sian genian okulon al la okulario, li unuafoje en la vivo atentis tion, ke en la multkolora spiraleto precipe brile kaj reliefe apartiĝis unu radio. La radio estis helruĝa kaj elfalis el la spiraleto, kvazaŭ eta akraĵo, simila, ekzemple, al kudrilo.

Estas simple malfeliĉo, ke tiu radio por kelkaj sekundoj atentigis la spertan okulon de la virtuozo.

En ĝi, en la radio, la profesoro ekvidis tion, kio estis miloble pli grava ol la radio mem, tiu efemera infano, kiu hazarde naskiĝis ĉe movo de la glaco kaj objektivo de la mikroskopo. Dank'al tio, ke la asistanto forvokis la profesoron, la ameboj kuŝis dum horo kaj duono sub influo de tiu radio, kaj rezultis jeno: en la disko ekster la radio la grajnoformaj ameboj kuŝaĉis malaktive kaj senhelpe, sed, en la loko, kiun trais la ruĝa akra glaveto, okazis strangaj fenomenoj. En la ruĝa strieto bolis la vivo. La grizetaj ameboj, eitirante la pseŭdopiedojn, tutforte strebis al la ruĝa strio kaj en ĝi (kvazaŭ sorĉe) reviviĝis. Iu magio enspiris en ilin vivoforton. Ili rampis are kaj interbatalis por loko en la radio. En ĝi pasis freneza, alia vorto ne troveblas, reproduktiĝo. Rompante kaj renversante ĉiujn leĝojn, konatajn al Persikov kiel propraj kvin fingroj, ili burĝonis fulmrapide antaŭ liaj okuloj. Ili dispeciĝis en la radio kaj ĉiu el la pecetoj dum 2 sekundoj iĝis nova kaj freŝa organismo. Tiuj organismoj estis momente atingantaj plenkreskon kaj maturecon nur por tuje doni siavice novan generacion. En la ruĝa strio kaj poste en la tuta disko iĝis malvaste, kaj komenciĝis neevitebla interbatalo. La ĵus naskitaj furioze atakis unu la alian, disŝiradis je pecetoj kaj englutadis. Inter la naskitoj kuŝis kadavroj de la pereintoj en batalo por la ekzisto. Venkadis la plej bonaj kaj fortaj. Kaj tiuj plej bonaj estis teruraj. Unue, ili laŭ la amplekso proksimume duoble superis la ordinarajn amebojn kaj, due, distingiĝis per ia specifa agresemo kaj viglo. Iliaj movoj estis impetaj, iliaj pseŭdopiedoj estis multe pli longaj, ol la ordinaraj, kaj funkciis, sen troigo, kvazaŭ polpaj tentakloj.

En la dua vespero la profesoro, malvigliĝinta kaj paliĝinta, sen manĝo, ekscitante sin nur per dikaj memfaritaj cigaredoj, observis novan generacion de ameboj, kaj en la tria tago li transiris al la komencfonto, tio estas al la ruĝa strio.

Gaso sibletis en la brulilo, denove sur la strato susuris la trafiko, kaj la profesoro, venenigita per la centa cigaredo, duonferminte la okulojn, apogis sin je dorso de la helica brakseĝo.

– Jes, nun ĉio estas klara. La radio vivigis ilin. Tio estas nova, de neniu esplorita, de neniu trovita radio. La unua, kion necesas klarigi, tio estas – ĉu ĝi rezultas nur pro elektrolumo aŭ ankaŭ pro la suno, – murmuris Persikov al si mem.

Kaj dum ankoraŭ unu nokto tio klariĝis. Per tri mikroskopoj Persikov kaptis tri radiojn, nenion kaptis de la suno kaj esprimiĝis tiel:

– Necesas konkludi, ke en la spektro de la suno ĝi malestas… hm… nu, unuvorte, necesas konkludi, ke eblas akiri ĝin nur el la elektrolumo. - Li admire rigardis al la duon-diafana globo supre, entuziasmece pripensis kaj invitis en sian kabineton la asistanton Ivanov. Li ĉion rakontis al li kaj montris la amebojn.

La privat-docento Ivanov estis konsternita, absolute perpleksigita: kial do tia simpla aĵo, kiel tiu minca sageto, ne estis rimarkita antaŭe, diablo prenu! De iu ajn, inkluzive lin mem, Ivanov'on, kaj efektive tio estas terure! Vi nur rigardu…

– Vi rigardu, Vladimir Ipatjiĉ! – diris Ivanov, terurigite algluiĝante per la okulo al la okulario, – kio okazas? Ili kreskas fulmrapide… Rigardu, rigardu…

– Mi observas ilin jam la trian tagon, – solene respondis Persikov.

Poste inter la du sciencistoj okazis parolo, kies senco estis jena: la privat-docento Ivanov prenas al si taskon konstrui pere de lensoj kaj glacoj kameron, en kiu eblos ricevi tiun radion pli granda kaj ekster mikroskopo. Ivanov esperas, eĉ tute certas, ke tio estas ekstreme simple.

La radion li ricevos, Vladimir Ipatjeviĉ eĉ ne dubu pri tio. Ĉe tio okazis malgranda embaraso.

– Mi, Pjotr Stepanoviĉ, kiam publikigos la verkon, indikos, ke la kameroj estis konstruitaj de vi, – prononcis Persikov, sentante, ke necesas likvidi la embaraseton.

– Ho, tio ne gravas… Kvankam, certe…

Kaj la embaraseto estis likvidita. Ekde tiu momento la radio absorbis ankaŭ Ivanov'on. Tiam, kiam Persikov, malgrasiĝante kaj triviĝante, sidis dum tagoj kaj duonnoktoj ĉe la mikroskopo, Ivanov klopodis en la scintilanta pro lampoj fizika kabineto, kombinante lensojn kaj glacojn. Al li helpis mekanikisto.

Oni sendis al Persikov el Germanio post mendo pere de la komisariato pri klerigo, tri pakaĵojn, entenantajn glacojn, bikonveksajn, bikonkavajn kaj eĉ iajn konveksa-konkavajn poluritajn glacojn. Ĉio-ĉi finiĝis per tio, ke Ivanov konstruis la kameron kaj efektive kaptis en ĝin la ruĝan radion. Kaj necesas pritaksi juste: li kaptis majstre: la radio rezultis dika, ĉirkaŭ 4 centimetrojn transverse, akra kaj forta.

La 1-an de junio oni instalis la kameron en la kabineto de Persikov, kaj li avide komencis esploradon de frajo de ranoj, prilumita de la radio. Tiu esplorado donis frapajn rezultojn. Dum 2 tagnoktoj el la frajeroj eloviĝis miloj da ranidoj. Sed tio ne estas fino, dum unu tagnokto la ranidoj elkreskis eksterordinare je ranoj, tiom agresivaj kaj voremaj, ke duono el ili estis tuje forvorita de la alia duono. Sed la restintaj vivi komencis ekster ajnaj limperiodoj fraji kaj dum 2 tagoj jam sen ajna radio produktis novan generacion, tute sennombran. En la kabineto de la sciencisto komenciĝis diablo scias kio: la ranidoj disrampis el la kabineto tra la tuta instituto, en terarioj kaj simple surplanke, en ĉiuj anguletoj kvakadis laŭtegaj ĥoroj kvazaŭ en marĉo. Pankrat, sen tio timanta Persikov'on kiel la flamon, nun havis al li solan senton: mortigan teruron. Post semajno la sciencisto mem eksentis, ke li freneziĝas. La instituto pleniĝis je odoro de etero kaj kalia cianido, pro kiu Pankrat, ne ĝustatempe demetinta maskon, preskaŭ veneniĝis. La svarmiĝantan marĉan generacion oni finfine sukcesis mortigi per la venenaĵoj, la kabinetojn aerumi.

Persikov diris al Ivanov jenon:

– Atentu, Pjotr Stepanoviĉ, efiko de la radio al nukleo-plasmo kaj ĝenerale al ovolo estas mirinda.

Ivanov, senemocia kaj diskreta ĝentlemano, interrompis la profesoron per neordinara tono:

– Vladimir Ipatjeviĉ, kial do vi rezonadas pri etaj detaloj, pri la nukleoplasmo? Ni diru rekte: vi malkovris ion senprecedencan. - Evidente kun granda peno, tamen Ivanov elpremis el si la vortojn: – Profesoro Persikov, vi malkovris la radion de vivo! loma ruĝiĝo aperis sur la palaj, nerazitaj zigomoj de Persikov.

– Nu-nu-nu, – balbutis li.

– Vi, – daŭrigis Ivanov, – vi akiros tian nomon… Mia kapo turniĝas. Ĉu vi komprenas, – daŭrigis li verve, – Vladimir Ipatjeviĉ, la personaĵoj de Wells kompare kun vi estas simple bagatelo… Sed mi ja opiniis, ke tio estas fabeloj… Ĉu vi memoras lian "Nutraĵo de Dioj"?

– Ha, tio estas romano, – respondis Persikov.

– Nu jes, Dio mia, la fama ja!..

– Mi forgesis ĝin, – respondis Persikov, – mi memoras, ke legis, sed forgesis.

– Kial do vi ne memoras, vi nur rigardu, – Ivanov levis je piedeto desur la vitra tablo mortintan ranon de eksterordinara amplekso kun ŝvelinta ventro. Ĝia muzelo eĉ post la morto havis minacan esprimon, – ja tio estas terure!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.