La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IX: La viva kaĉo

Ŝĉukin, agento de la ŝtata politika departemento en la stacio Dugino estis tre kuraĝa homo. Li mediteme diris al sia kamarado, la rufa Polajtis:

– Nu, ni iru. Ĉu? Donu la motorciklon. - Poste li silentis kaj suplementis, turnante sin al homo, sidanta sur benko: – Metu la fluton.

Sed la grizhara tremanta homo sur la benko en la ejo de la Dugina GPU, ne metis la fluton, sed ekploris kaj ekmuĝis. Tiam Ŝĉukin kaj Polajtis komprenis, ke necesas eligi la fluton. La fingroj algluiĝis al ĝi. Ŝĉukin, karakterizata de grandega, preskaŭ cirka forto, komencis defleksi la fingron post la fingro kaj defleksis ĉiujn. Tiam oni metis la fluton sur tablon.

Tio estis en frua sunplena mateno de sekva post la morto de Manja tago.

– Vi veturu kun ni, – diris Ŝĉukin, turnante sin al Aleksandr Semjonoviĉ, – montru al ni, kie kaj kio… – Sed Rokk terurigite formoviĝis de li kaj ŝirmis sin per la manoj, kiel pro makabra bildo.

– Necesas montri, – severe suplementis Polajtis.

– Ne, lasu lin. Ĉu vi ne vidas, la homo estas en nenormala stato.

– Forsendu min en Moskvon, – plorante, petis Aleksandr Semjonoviĉ.

– Ĉu vi tute ne revenos en la sovĥozon?

Sed Rokk anstataŭ respondo denove ŝirmis sin per la manoj, kaj la teruro ekfluis el liaj okuloj.

– Nu, bone, – decidis Ŝĉukin, – tio efektive estas super via forto… Mi vidas. Baldaŭ startos la kuriera trajno, veturu do per ĝi.

Poste inter Ŝĉukin kaj Polajtis, dum la stacia pedelo trinkigis per akvo Aleksandr'on Semenoviĉ'on kaj tiu dentoklakis je blua breĉetita kruĉo, okazis konsiliĝo. Polajtis opiniis, ke ĝenerale nenio simila estis, kaj Rokk simple estas alienulo kaj havis teruran halucinon. Sed Ŝĉukin inklinis al la ideo, ke el urbo Graĉovka, kie nun gastrolis cirko, forrampis boao-konstriktoro. Audinte ilian hezitan susuradon, Rokk duone ekstaris. Li iom rekonsciiĝis kaj diris, etendante la manojn, kvazaŭ la biblia profeto:

– Auskultu min. Auskultu. Kial vi ne kredas? Ĝi estis. Kie do estas mia edzino?

Ŝĉukin iĝis silentema kaj serioza kaj tuje sendis al Graĉovka ian telegramon. Tria agento, laŭ la ordono de Ŝĉukin, komencis konstante apudi Aleksandr'on Semjonoviĉ'on kaj devis akompani lin en Moskvon. Ŝĉukin kaj Polajtis komencis preparadon al la ekspedicio. Ili havis nur unu elektran revolveron, sed tio estis jam bona defendilo. Kvindekŝarga modelo de la 27-a jaro, la fiero de la franca tekniko por proksima interbatalo, ĝi pafis nur je cent paŝoj, sed formis elektrokampon kun dumetra diametro kaj en tiu kampo mortigis momente ĉion vivantan. Mispafi estis tre malfacile. Ŝĉukin surmetis la brilantan elektran ludilon kaj Polajtis la ordinaran 25-ŝargan zonan mitraleton, prenis ŝargilojn, kaj sur unu motorciklo, tra la matena roso kaj frisko ili ekveturis laŭ la ŝoseo al la sovhozo. La motorciklo traveturis 20 verstojn, disigantajn la stacion de la sovĥozo, dum kvaronhoro (Rokk iris la tutan nokton, ofte kaŝante sin en paroksismoj de morta teruro en apudvoja herbo), kaj kiam la suno komencis forte varmigi, sur monteto, sub kiu serpentumis rivereto Topj, aperis la sukera palaco kun kolonoj en la verdaĵoj. Morta silento ĉirkaŭis ĝin. Apud la sovĥozo la agentoj devancis kampulon sur ĉevala ŝarĝveturilo. Tiu treniĝis malhaste, ŝarĝita per iuj sakoj, kaj baldaŭ restis malantaŭe. La motorciklo traveturis ponton, kaj Polajtis sonigis signalkornon por elvoki iun. Sed neniu ie reeĥis ekskluzive la malproksimajn freneziĝintajn hundojn en Koncovka. La motorciklo, malakcelante la kuradon, atingis la pordegon kun verdiĝintaj leonoj. La polvokovritaj agentoj, en flavaj gamaŝoj, desaltis, alligis la maŝinon per ĉeno kun seruro al framo de la krado kaj eniris la korton. Silento konsternis ilin. - Hej, kiu estas ĉi tie? – alvokis Ŝĉukin laŭte.

Sed neniu reeĥis al lia baso. La agentoj ĉirkaŭiris la korton, ĉiam pli kaj pli mirante. Polajtis malsereniĝis. Ŝĉukin komencis rigardi serioze, ĉiam pli kuntirante la helajn brovojn. Ili enrigardis tra!a fermita fenestro en la kuirejon kaj ekvidis, ke tie neniu estas, sed la tuta planko estas ŝutita per blankaj pecoj da manĝilaro.

– Vidu, io efektive okazis al ili, Mi nun konvinkiĝas. La katastrofo, – diris Polajtis.

– Hej, kiu estas tie! Hej! – kriadis Ŝĉukin, sed nur eĥo respondis al li sub volbo de la kuirejo.

– Diablo scias! – grumblis Ŝĉukin. - Ĝi ja ne povis forvori ilin ĉiujn momente. Au ili diskuris. Ni iru en la domon.

Pordo en la palaco kun kolonara verando estis larĝe malfermita, kaj ĝi estis tute senhoma. La agentoj trairis eĉ en la atikon, frapis kaj malfermis ĉiujn pordojn, sed absolute senrezulte, kaj tra la senhoma perono denove eliris sur la korton.

– Ni ĉirkaŭiru. Al la oranĝerioj, – ordonis Ŝĉukin, – ni ĉion traserĉu, kaj poste eblos telefoni.

Laŭ la brika vojeto la agentoj trairis, preterante florbedojn, al malantaŭa korto, transiris ĝin kaj ekvidis la brilantajn vitrojn de la oranĝerio.

– Atenton, – rimarkis flustre Ŝĉukin kaj malbukis la revolveron desur la zono. Polajtis streĉiĝis kaj demetis la mitraleton. Stranga kaj tre laŭta sono aŭdiĝis en la oranĝerio kaj ie post ĝi. Similis, ke kvazaŭ ie siblas lokomotivo. Zaŭ-zaŭ… zaŭ-zaŭ… s-s-s-s-s… – siblis la oranĝerio.

– Nu, akurate, – flustris Ŝĉukin kaj, penante ne klaki per la kalkanumoj, la agentoj proksimiĝis al la vitroj kaj enrigardis la oranĝerion.

Tuje Polajtis malantaŭeniĝis, kaj lia vizaĝo iĝis pala. Ŝĉukin malfermis la buŝon kaj stuporis kun la revolvero en la mano.

La tuta oranĝerio vivis kvazaŭ vermoplena kaĉo. Volviĝante je buloj, siblante kaj malvolviĝante, palpserĉante kaj balancante la kapojn, sur la planko de la oranĝerio rampis gigantaj serpentoj. Frakasita ŝelo kuŝis sur la planko kaj kraketis sub iliaj korpoj. Supre pale lumis elektra globo de potenca lumintenso, kaj pro tio la tuta interno de la oranĝerio estis prilumata per stranga kinematografia lumo. Sur la planko staris tri malhelaj, similaj al la fotografiaj, grandegaj kestoj, du el ili, formovitaj kaj malrektiĝintaj, estingiĝis, sed en la tria lumis malgranda karmezina makulo. Serpentoj de ĉiaj dimensioj rampis laŭ la dratoj, leviĝis sur framojn de la fenestroj, elrampis tra la tegmentaj aperturoj. Sur la elektra globo mem pendis absolute nigra, makulkovrita serpento de plur-arŝina longo, kaj ĝia kapo balanciĝis ĉe la globo, kvazaŭ pendolo. Iuj tintiletoj klakis tra la siblado, el la oranĝerio odoraĉis per stranga putra kvazaŭ ŝlima odoro. Kaj ankoraŭ la agentoj apenaŭ rimarkis arojn da blankaj ovoj, kuŝantaj en polvoplenaj anguloj, kaj strangan gigantan longagamban birdon, kuŝantan senmove ĉe la kameroj, kaj kadavron de homo en griza vesto ĉe la pordo, apud fusilo.

– Retroen, – kriis Ŝĉukin kaj komencis retiriĝi, per la maldekstra mano puŝante Polajtis'on kaj per la dekstra levante la revolveron. Li sukcesis pafi ĉirkaŭ naŭ fojojn, siblante kaj elĵetante apud la oranĝerio verdetan fulmon. La sonoj multe pliintensiĝis, kaj responde al la pafado de Ŝĉukin la tuta oranĝerio furioze ekmoviĝis, kaj la platecaj kapoj plenigis ĉiujn truojn. La tuta sovhozo tuje pleniĝis je fulmotondro, trembrilanta sur muroj. Ĉaĥ-ĉah-ĉaĥ-taĥ – pafadis Polajtis, retromoviĝante. Stranga kvarpieda susurado aŭdiĝis post la dorso, kaj Polajtis subite terure ekkriis, falinte surdorsen. Besto sur reverskurbaj gamboj, brunaverda, kun grandega akrapinta muzelo, kun krestaspekta vosto, simila al giganta lacerto, elkuris elpost angulo de remizo kaj, furioze formordinte la gambon de Polajtis, faligis lin surteren.

– Helpu, – kriis Polajtis, kaj tuje lia maldekstra brako trafis en la buŝegon kaj krakis, li, vane penante levi la dekstran, ektrenis la revolveron sur la tero. Ŝĉukin retrorigardis kaj perpleksiĝis. Li sukcesis foje pafi, sed grave pretercelis, ĉar timis mortigi la kamaradon. Duan fojon li pafis direkten al la oranĝerio, ĉar de tie inter malgrandaj serpentaj kapoj elŝoviĝis unu giganta, olivkolra, kaj la korpo saltis rekte al li. Per tiu pafo li mortigis la gigantan serpenton kaj denove saltante kaj turniĝante ĉirkaŭ Polajtis, jam duonmorta en la buŝego de la krokodilo, serĉis lokon, al kiu li povus pafi por mortigi la monstran bestaĉon, ne tuŝante la agenton. Finfine li sukcesis tion. El la elektrorevolvero pafsonis dufoje, priluminte ĉion ĉirkaŭe per verdeta lumo, kaj la krokodilo, saltinte, etendiĝis, rigidiĝinte, kaj ellasis Polajtis'on. El ties maniko kaj buŝo fluis la sango, kaj li, apogiĝante sur la sendefekta dekstra mano, trenis la rompitan maldekstran gambon. Liaj okuloj estis estingiĝantaj.

– Ŝĉukin… forkuru, – elraŭkis li, plorĝemante.

Ŝĉukin pafis kelkfoje direkten al la oranĝerio, kaj en tiu elfalis pluraj vitroj. Sed giganta risorto, olivkolora kaj fleksema, elsaltis malantaŭe el teretaĝa fenestro, transglitis la korton, okupinte ĝin plene per la kvihklafta korpo, kaj momente ĉirkaŭvolvis la gambojn de Ŝĉukin. Li falis malsupren sur la teron, kaj la brilanta revolvero forfalis flanken. Ŝĉukin kriis laŭtege, poste asfiksiiĝis, poste la serpentringoj tute kovris lin, krom la kapo. La ringo glitis unufojon laŭ la kapo, skalpante ĝin, kaj tiu kapo krevis. En la sovĥozo oni ne plu aŭdis eĉ unu pafon. Ĉion kovris siblanta, obsedanta sono. Kaj responde al ĝi el malproksimo vento alportis el Koncovka hurladon, sed nun jam ne eblis kompreni kies hurlado estis, ĉu la hunda aŭ la homa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.